LIBROPORTISTOJ
Uladzimir Karatkeviĉ
Novelo
...En pina arbaro — oni preĝas, en betula — amas, en kverka — forĝas liberecon, en abia — vendas la animon al diablo.
Tiu ĉi arbaro estis abia.
Ĝi etendiĝis preskaŭ je kvardek verstoj, kaj ĉiuj tiuj ĉi verstoj bruadis per kapoj kaj silentis malsupre, kie estis sekaj muskokovritaj branĉoj, griza pinglaro, maloftaj arbarkampetoj kun muskmarĉoj, insuletoj, kaj nigraj riveretoj.
Ĉio tie ĉi kreskis malfacile, batalante por ĉiu gluto de aero, por ĉiu sunradio, kaj tial amanitoj estis sangaj, kaj el superŝutitaj per pingloj ruĝfungoj, se ilin piedbati, ankaŭ el ili verŝis rufa sango.
Ie meze la arbarbruo estis interrompita de roja lirlado por unu minuto, kaj poste ĝi ree zumis eĉ dudek verstojn. Kaj sur tiu bordo de la rojo ĉio estis la sama kaj ... alia.
Ĉar tie estis Prusujo.
Abioj tie estis la samaj kaj aliaj, ĉar prusaj, kaj mosko estis prusa, kaj ruĝfungoj — prusaj, kaj arbarbruo estis ankaŭ prusa.
Kaj kiam tiea viro vidis marĉinsuleton, kovritan per grapoloj de oksikoko, li ankaŭ komparis la berojn kun sanggutoj, sed pensis pri prusa sango.
En la arbaro, ĉirkaŭ kvar verstoj de la rando, en sola loko, kiun oni sukcesis militakiri de la arbaroj kaj marĉaro, staris apudlima kordono, al ĝiaj servistoj estis ordonita kapti kontrabandistojn, kiam tiuj venos el prusa flanko, kaj krome ne permesi al lokaj viroj kaj virinoj iradi trans limon, al parencoj kaj boparencoj, por baptoj aŭ edziĝofestoj. Tiaĵojn oni ne devis subteni, ĉar bofrato, kvankam parolis same, en sama lingvo, estis jam regnano de prusa lando kaj pagis tributon al reĝo, sed ne al caro, kiel tio decas al ĉiu vera homo.
Verdire, la homoj en la kordono antaŭe ne tre atentis al tio; ilia pensio estis malgranda, pri ĉiu viro ĉasi ne eblis — do oni iradu. Sed jen pasis jam unu jaro, ekde kiam la stato ŝanĝiĝis, kaj estis ordonite gardi kiel eble pli severe.
Ĉar iuj homoj, sub influo de fila dankemo, ĵetis du bombojn en caron-liberiganton kaj dispecigis lin ĝis eretoj. Tio estis neimagebla kaj malagrabla al Dio. Tial la murdistojn oni pendumis, kaj sur la atencoloko konstruis preĝejon el ruĝa granito.
Sed nenio ŝanĝiĝis. La viktimo ripozis en paco, t.e. en familia cara tombejo, kaj forlogantoj ekscitadis, provokadis kaj instigadis homojn. Kaj jen tial limgardistoj devis nur malmulte dormi: el-trans limo oni enportadis malpermisitaĵojn — litovan, rusan, polan, kaj en lasta tempo — kiel necerte sonis onidiroj — ankoraŭ ian lokan, ĉitiean [1].
Ĉi tiujn librojn ankoraŭ neniu tenis en manoj, sed oni diris: ili aperis. Aperis, presitaj aŭ per latinaj aŭ per civilaj cirilaj literoj, kaj jen nur pro tiu dueco estis io tia, kio avertis kaj timigis.
Certe, tio ankaŭ estis malpermisitaĵo: pri ĉitieaj libroj, ja la ĉitiea lingvo jam delonge estis oficiale malpermisita. Kaj diablo scias, ĉu ne estis tio trovita nova kanalo, por ke ribeligantoj kaj hardensaj propogandistoj prediku siajn pensojn?
Tial estis ordonita gardi kaj kapti kolportistojn, speciale la portistojn de tiuj libroj, kiuj venis preter dogano kaj povis esti danĝeraj. Sed tio estis delonga metio de iuj lokaj vilaĝanoj. Legkapablaj viroj aĉetis librojn kaj pentraĵojn, presitajn trans limo. Ili estis pli malmultekostaj, precipe se imposto ne grandigis ilian prezon. Kaj translimaj landoj presis ajnajn librojn: en ĵamojta, en pola kaj en rusa — nur estu ili aĉetataj.
Kaj jen venis ordono kapti la libroportistojn.
Neniu pensis, ke la aŭtoroj kaj presistoj de forlogaj folioj kaj malpermesitaj libroj malverŝajne ekintencus transporti ilin per tiu vojo, en tornistroj de needukitaj libroportistoj. En fremda animo oni ne povas legi. Hardensuloj — estas ruza popolo. Kaj pli bone estis — fermi ĉiujn eblajn subakvajn kanalojn, laŭ kiuj libroj povus penetri en la imperion. Des pli ke en aspekto mem de ĉi tiuj maldikaj libretoj, en ilia papero, en sono mem de iliaj vortoj estis nuanco de malpermisiteco. Danĝera. Obstina. Ne hazarde ja inter tiuj, kiuj mortigis la caron, estis du ĉitieaj homoj. Kaj tio ke el-trans limo venas ankaŭ rusaj libroj, neniun tro konsternis. Tio ĉi estis eĉ pli malbone, ĉar en la rusa lingvo legas pli multaj homoj, ĉar gvidanto de la murdistoj estis ruso.
La homoj servantaj en kordonoj kaptis kaj iam pafis en libroportistojn. En tiu kordono pri kiu ni komencis rakonton, pri tio oni okupiĝis tre diligente, ĉar ĝin estris leŭtenanto Volke, oficiro el germanoj de Biĥaŭ, ekzelita en provincon pro maldecaj eĉ por oficiro drinkdiboĉoj kaj kartludoj. Nun li strebis promociiĝi, tiu ĉi blanka blondulo kun aspekto de kavalira armilportisto kaj rideto de pekema anĝelo. Krom tio, li ĉiam bezonegis monon, kaj oni pagis premion pro ĉiu kaptita kontrabandisto.
Ne estis tiel, ke la kvin soldatoj de la apudlima gardo malestimis Ferdiĉjon Volke, sed ili traktis lin en ironia maniero: strebo al profito ne estis tre alte taksata de homoj, tuta havaĵo de kiuj estis nur lapo kaj rapo.
Tamen Ferdicjo estis klara kiel hela tago. Sed rilatoj al jen dua, sub-oficiro Aleho Butkeviĉ, estis duecaj. De unu flanko — li estis simpla kaj bona homo, ne batas, ne insultas, en libertempo ludas fluton, tamen de alia flanko — li estas ja tro modereca, neniam ŝercas kun soldatoj. Konata afero, li komencas krei karieron, kaj tiaj estas danĝeraj: en okazo kiam alia simple pugnobatus en vizaĝon, kaj fino, — tiu ĉi povas venigi al juĝo.
La soldatoj preskaŭ ne eraris. La patro de Butkeviĉ estis ekonomo en malgranda bieno, li ne povis helpi al la filo, kaj tial Aleho devis krei karieron kaj ekzakte plenumi ĉiujn ordonojn, ne permesante al si meditojn eĉ pri plej sensencaj.
Sed la soldatoj ne sciis, kiom malfacila estis tio al li. Morgaŭa kolonelo (pri io pli malalta li ne konsentus!) estis edikita per romanoj pri milito kaj amo, kiuj estis multegaj en biblioteko de bienmastro, kie li iam restadis. Kaj nun li, malestimante fronton kaj grizajn, kiel soldatmantelo, tagojn, diligente plenumadis ĉion, kio devis esti en tiuj tagoj, kaj mem revis pri milito aŭ eĉ simple pri heroaĵo, kiuj igus ĉiujn paroli pri li, farus lin komence leŭtenanto, poste kapitano, kaj poste... donus al li armeon.
— Vi, Aleho, estas preskaŭ cigano, — ŝercis Volke. — Septempro, decempro — kaj printempro
Tamen al Butkeviĉ ĉio estis indiferenta. Li plenumadis ordonojn, atendis heroaĵon kaj revis pri romantika amo, pri forkuro kun filino de riĉa bienulo aŭ pri renkontiĝoj kun vilaĝana junulino ie apud muelejo. Tio povus finiĝi per morto de iu el ili, aŭ eble eĉ per geedziĝofesto. Geedziĝo de onta generalo kun vilaĝanino — tio estus tre romantike. Iam poste, jam grizhara, sed kun juna aspekto, honorigita per famo li revenos de militiro kun la edzino, kiu ne volis lasi lin kaj ĉien iris post li. Kaj inter tiuj, kiuj gastigos ilin, en ĉiuj solenadoj kreskados bona envio, ke jen li estas tiom juna kaj jam generalas, kaj ŝi, vidu, eksa vilaĝanino («Aĥ, tiuj romantikaj geedziĝoj... Vi estas petola-anto, generalo!»), sed tiel bone, sen akĉento parolas en la franca kaj tiel forte amas lin. Tio, ke li mem ĝis nun ne povas paroli france sen misprononco — tio lin ne maltrankviligis.
Do — heroaĵo kaj amo.
La duan parton de sia vivprogramo la suboficiro antaŭ ne longe komencis plenumi: li hazarde renkontis dum loka bazareto vilaĝan junulinon kaj jen jam ok fojoj iradis sep verstojn en la urbeton, por ekvidi ŝin. La nomon ŝi havis miraklan — Hanusja, kaj entute ŝi plej bone konvenis al futura romantika historio: ŝi estis bluokula, kvieta, modesta, sed en ĉiu movo sentiĝis kaŝita forto. Kaj pri ŝia irmaniero ja ne estas necesa rakonti.
Mirindaĵo estis, sed ne irmaniero! Kvazaŭ cigno naĝas, sed ne junulino iras! Do, en tiu senco Butkeviĉ estis tute kontenta pri si.
Kial miri? Li estis ankoraŭ deknaŭjara.
...En tiu ĉi vespero ili devis iri kaj fari embuskon: tri soldatoj kaj Volke, kiu ne neniam lasis eblecon persone partopreni en kaptado de kontrabando.
Butkeviĉ petis, ke iru ankaŭ li, malgraŭ estis ne lia vico. Ja okazo por heroaĵo povis veni ĉiuminute, kaj estus tre domaĝe ĝin mistrafi.
Volke ŝultrosvingis perplekse. Nu iru, se tiom forte deziras. Li nur eligis krudan ŝercon:
— Ĉu vi pensas, ke ŝi rigardos al vi kun speciala tenereco? Ŝi eĉ sen tio perdas konscion pro ĝojo ke vi al ŝi alkroĉiĝis.
— Pro ĝojo aŭ ne pro ĝojo, sed mi opinias, ke mi ne estas al ŝi tute neinteresa, — modeste diris Butkeviĉ. — Lastfoje, ekzemple, ŝi diris, ke mi estas bonkora.
— Nu, jen, vidu. La romano fluas laŭe, kaj pro ĉarmaj okuloj, ververe, ne estas bezono malvarmi en arbustoj kaj suferi. Post unu-du monatoj vi ŝin kisos. Ankoraŭ post tri-kvar vi atingos vian celon. Tamen eble eĉ pli frue, tio ja dependas de lerteco. Sed ne pli malfrue ol kvar monatoj.
— Eble, — diris Butkeviĉ. — Se mi edziĝos antaŭ tiu tempo.
Rideto de pekema anĝelo malaperis de lipoj de Ferdiĉjo.
— Lasu, suboficiro, — diris li. — Ĉu vi ne konas vilaĝanajn junulinojn? — Kaj tre simile mokimitis: — Aj knabinjoj! Aj amikinjoj! Kion ja li faraĉas!.. Lasu min, fiul', lasu, mi diris, alie ...
La lasta vorto estis maldeca, en senco «malbone estos al mi». Butkeviĉ ruĝiĝis kaj demetis la fluton.
— Mi ne ŝatas, ke vi diru en tia tono pri la etoso, en kiu loĝas, eble, mia estonta edzino.
Volke post lia dorso montris neglekt-geston. Poste suspiris.
— Bone do. Post tempo li resaniĝos. Kaj nun ni prepariĝu.
En tiu ĉi nokto ili devis gardi speciale diligente: de longe oni diris, ke en unu el tri noktoj el-post la limo venos Korĉ, la plej fama el ĉiuj libroportistoj. Pri tio, en stato de koleriĝo pri li, eldiris en urbeta taverno Jaŭĥimo Spisa, viro el vilaĝo Plavuciĉi. Pro kolereto aŭ kolerego, sed nek Jaŭĥimo nek iu alia viro, neniu diris ion plu.
Oni ne ŝatis denuncantojn. Al denuncanto neniu kuraĝus eĉ «bontagon» diri. Tial kaj kordonistoj kaj doganistoj sciis ĉiujn, kiuj frekventas trans limon, tre bone, sed nur per kaŝnomoj, ne konjektante eĉ, kiu uzas kiun.
Korĉ estis la plej fama. Korĉ transiris la limon kun libroj, eble, jam tricent fojoj. Kaj dum ĉi tempo neniu el limgardistoj vidis la libroportiston per propraj okuloj. Nur unufoje ili sukcesis trovi grandajn spurojn de ledŝuoj. Juĝante laŭ la spuroj, tio estis giganta homo. Kaj videble, estis armita, diablo. Sed tiu giganto ĉiufoje iris laŭ alia pado. Kaj ili estis nekalkuleblaj.
Nek Volke, nek Butkeviĉ tre kredis al babiloj de Jaŭĥimo Spisa. Ĉion ajn povus balbuti drinkulo. Ili ne sciis ankaŭ la lokon, irante divenprove.
Tamen ĉio okazis ĝuste en tiu nokto.
La embuskantoj trairis noktan marĉon. En mallumo iufoje sonis maltrankviliga «u-cu-cu-cu...» — anasoj flugis al noktado. Pale flava strio lumis en okcidento. Kaj oni tre deziregis sidiĝi en kaŝejon apud marĉo kaj ĉasi anasojn, sed ne homojn: eksenti, kiel tondras dutuba pafilo, kiel korpo de anaso mole falas en herbon, kaj en paŭzoj aŭdi kiel trompita de via senmoveco, en mallumo flugas apud la kaŝejo granda vizio de ardeo.
Sed tiel fari ne eblis.
Kaj ili transiris marĉon kaj arbustojn, eniris plej densaĵon, sidiĝinte apud la pado, laŭ kiu iradis veproj por paŝtiĝi en vilaĝaj kampoj. Antaŭ ili estis deklivo, kaŝita per abioj, nigraj alnoj kaj densa ramno.
...Ĉirkaŭ noktmezo ili ekaŭdis paŝojn. La homoj iris duope. Sed unu el ili paŝis tiom mallaŭte, ke oni ekaŭdis liajn paŝojn nur fiksaŭskultante nediskretajn paŝojn de alia. Tiu dua ankaŭ iris tre singarde, pli mallaŭte ol soldato, sed de tempo al tempo sub liaj piedoj kraketis sekaj arbustetoj..
Neniu tiel bruas en arbaro, kiel homo.
— Haltu! — kriis Volke, kiam la paŝoj alproksimiĝis. — Mi pafos.
Tiuj haltis. Kaj tamen — laŭ sonoj de unu el ili — post unu minuto estis komprenita, ke ili fuĝas. La paŝoj de la dua estis neaŭdeblaj, kaj la soldatoj eĉ ekpensis, ke li staras surloke.
Fajra radiego trabaris noktan mallumon. Tio pafis la leŭtenanto. Poste tondris pafoj de la soldatoj: aŭdeblis, ke falas branĉetoj kaj folioj, tranĉitaj de kugloj.
Preter Butkeviĉ, rompante arbetojn, en mallumon ekimpetegis Volke.
— Stop! Mi kaptis! Tenu lin, suboficiro! A-a, jen kie vi estas!
La soldatoj amasiĝis ĉirkaŭ la leŭtenanto. Iu skrapis per alumeto, eklumigis lanternon.
— Laŭ sonoj mi pafis, — per intermita voĉo diris Volke. — Tio estas tiu, kiu bruis. Tamen vi postkuru ja... Kaptu vi la duan... Ĥol-lero!
Sed peli ne estis eble. En ĉirkaŭanta mallumo oni ne vidis eĉ propran manplaton. Nur unufoje, ie malproksime, susuris branĉoj, kvazaŭ iu mispaŝus.
Per lanternlumo ĉiuj ekvidis disetenditan sur la pado junulon aĝan ĉirkaŭ deksep jaroj. Teni lin jam ne necesis: la kuglo de leŭtenanto trapasis al li tempion kaj eliris el nuko. Li tial faliĝis al la dorso — tuj, kaj alpremis per la korpo grandan bastan tornistron kun libroj, kvazaŭ ne volante fordoni ĝin al fremdaj manoj.