dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA VENO DE LA DIABLO

您是本帖的第 1430 个阅读者
树形 打印
标题:
LA VENO DE LA DIABLO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA VENO DE LA DIABLO

LA VENO DE LA DIABLO

el 'Séadna', de Pastro Peadar Ó Laoire

Seadna levis la kapon.  Antau li staris la Diablo.

Ili rigardis unu la alian.  La rigardo de iu flanko ne estis milda.  Séadna sentis ektimon.  Li ekprenis la juvelon, kiu estis interne ĉe la brusto, per firma tenego.  La timo malaperis. Li precize rigardis sian malamikon.

Li vidis la kornojn, kaj la vizagon malbonvolan, kaj la furiozajn detruajn okulojn, kaj la kaprobarbon, kaj la voston, kaj la hufojn.  Sed li vidis ion, kion li ne vidis la unuan tagon.  Li vidis sur la fingroj de la manoj longajn malrektajn ungojn, simile al la ungegoj de aglo kaj sur ĉiu ungo estis pinto tiel maldika, akra kiel la aleno en lia mano.

Li denove preskaŭ perdis la kuraĝon kiam li ekkomprenis tion kia li estus se tiuj ungoj enirus en lian hauton.  Sed li denove tenegis la juvelon ĉe sia brusto kaj ankaŭ tiu timo malaperis.

"Kial vi ne venas kun mi", la Diablo fine diris. "Ĉu vi ne memoras la interkonsenton, ke mi donu al vi tiom da mono kiom aĉetos ledon por vi dum dek tri jaroj, kaj ke vi venu kun mi kiam estos pasinta tiu tempo?"

"Sed ankoraŭ ne tute pasis tiu tempo", diris Séadna.  "Sidiĝu en tiu sego supre kaj permesu, ke mi faru miajn aferojn."

La Diablo sidiĝis sur la magian seĝon, kaj tuj gluiĝis al ĝi kaj ne povis moviĝi.  Séadna eltiris la dekstran manon el la brusto, kun la juvelo en ĝi, kaj faris per ĝi krucosignon.  La Diablo tuj fariĝis fajrobulo super la seĝo. Tiam aperis malsupre sur la fajrobulo akra pinto, kaj ĝi fulmrapide iris kiel fajrĉeno tra la sego kaj malsupren tra la planko.

"Laudon al la Reĝo de la Sanktuloj!" diris Séadna.

ip地址已设置保密
2008/5/28 10:09:10

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询