dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → POPOLO ĈION TION ORUMOS (Laza Lazarevic)

您是本帖的第 1513 个阅读者
树形 打印
标题:
POPOLO ĈION TION ORUMOS (Laza Lazarevic)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
POPOLO ĈION TION ORUMOS (Laza Lazarevic)

POPOLO ĈION TION ORUMOS (Laza Lazarevic)

Ekmallumetiĝas, kaj ŝipo ne alvenas. La homoj, kiuj atendis ĝin, komencis disiĝadi. Ankaŭ foriris la knabo kun malmolaj bulkoj kaj kapitanino kun malfreŝa vizaĝo. Ekiris koĉeroj, ofertante sin por veturi al urbo kontraŭ du groŝoj; sed plej multe da homoj, “pro apetito”, forpiediris, metinte vergon sur la ŝultron. Nek virino Marinka volis sidiĝi en kaleŝo, sed ekiris kun sia eta socio piedire.
La suno formalaperis en malproksima transsava ebeno, kaj nur ankoraŭ super loko kie ĝi malaperis etendiĝadis en la ĉielon longaj, helaj blanketaj radioj, kvazaŭ tie, de okcidento, aperis ies ega mano, kun disetenditaj kaj supren turnitaj fingroj. Savo, kiu tiom malsupreniĝis ke preskaŭ ĉiuloke oni povis vadi ĝin, sonĝeme forfluadis rifuzadante malfortetan ruĝetan reflekson de nubeto super ĝi.
Iomete poste homoj tute disiĝis. Krom servistoj kaj oficistoj staris nur ankoraŭ du personoj - unu en fezo kaj pantalono, kaj alia en parada uniformjako kaj sprono. Tiu en fezo - Blagoje kaldronisto - la tutan tagon senpacience marŝadis: oftege demandadis aliulojn; turniĝadis senĉese kvazaŭ tuta forteco jukas lin kaj li ne scias de kie komenci grati sin; li eniradis la stacian gastigejon kaj, kvazaŭ li malfruos, subite eliradis ree for, fiksante la rigardon malproksime trans trankvila Savo. Lia bela razita, pura vizaĝo, kun raraj surfacaj faldoj, kun grizaj vangoharoj kaj lipharoj, staris iel je kontrasto al etaj, klaraj okuloj kiuj vigle saltadis de unu aĵo al alia. Li daŭre demandadis fraŭlojn kial ne alvenas ŝipo; ĉu la akvo estas tiom malgranda; ĉu ĝi tiras ion? ktp. - je kio fraŭloj tre mallonge kaj malafable respondadis.
La kapitano, nomiĝinta Tanasije Leliĉiĉ, staris preskaŭ la tutan tagon sur unu loko, apoginte la pugnojn al la sabro. Lia vizaĝo estis turnita al la flanko de kie la ŝipo aperos, kaj liaj okuloj lace rigardis tien. Sur lia faco ne estis tiu heroa aspekto kiun oni povas kelkfoje vidi sur pensiitaj subkoloneloj. La grasetaj, etaj, ambaŭflanke tonditaj lipharoj, malgranda sed diketa nazo, meznivele brunaj okuloj, ronda razita submentono kaj puraj sed ne maldikaj vangoj, malgranda buŝo, grandaj brakoj, malordema uniformo, kaj kiel neĝo blanka ĉemizo kaj kiel lakto pura sabro - ĉio tio igis lin la homo sinjoro de kiu vi povas atendi ke li scias purigi la klingon, sed ankaŭ vin neniom surprizigus se li turnus sian dorson al damo, aŭ viŝus sian nazon per buŝtuko.
Li, do, staris kaj kaldronisto senĉese turniĝadis. Fine, kiam la malhelo alvenis antaŭ ŝipo, ili ambaŭ, tristaj, revenis al la trinkejo.
- La ŝipo ne venas, ja ne venas!- diris la kaldronisto kolere, kiel homo kiu malbonŝancas je kartludo.
- Ne venas ĝi.- diris ankaŭ oficiro, sed trankvile, kiel perioda oficisto kiu scias ke post kvin jaroj devas veni la klaso.
- Sed kial, dio?- diris denove kaldronisto.- Verŝajne.. ĉi tie ne estas la turkoj.. kaj la ŝipo, verŝajne, ne povas esti bombardita?
La kapitano silentas.
- Kaj kiun vi atendas?- demandis ree Blagoje.
- Edzinon!
- Kaj mi la filon! Li estas vundita.
Li iomete skuiĝis, ekis malplenigadi plenan pipon, kaj denove pleniginte ĝin, li daŭrigis:
- Sed surface, nur surface! Al mi skribis lia kamarado Jole. Ĉi tie kaj ĉi tie!- li per la mano montris tute neprezice: unue super maldekstra brako, kaj poste laŭlonge de tuta dekstra kruro.
- Nur skrapvundetis lin! Li estas forsendita hejmen el lazareto por resaniĝi, kaj poste, je dia nomo, denove!... Kaj endas... Endas persekuti kanajlaron!.. Nur ke dio helpu nin!...
- Kaj kio estas via filo?- diris kapitano, komencante partopreni la historion de la kaldronisto.
- Mia filo? Kaldronisto estas li! Ho, vi vidu kiel li laboras! Lia mano, vi vidas, ĉi tie estas pli dika ol mia kruro ĉi tie. Pro ĉi malabunda tempo mi vendis ĉion kion mi havis - ne bezonatas al mi - mi nur ilaron forlasis. Sed dum ekzistas liaj manoj kaj iloj, estos al ni ambaŭ sufiĉe da pano, kaj eĉ se ni estus dekopo.
- Mi ja scias.- diris la kapitano.- Sed kio li estas en la armeo?
- En armeo? Infanteriano! Jes, infanteriano! Mi ĉiam diras: vi, fortulo, devas esti kanonisto. Vi bele povus ektreni kanonon. Poste, kiam ekpuŝiĝas - estas kareco por homo aŭdi! Sed li postulis esti infanteriano. Vin timigus li kiam li koleriĝus, se vi ekrigardus lin. Kien li batas, tie herbo ne kreskas!
- Kaj kie li estas vundita?
- Verdire, mi ne scias. Mi ne scias - vane! Al mi ja skribis lia kamarado Jole, sed mi forgesis. Ridindaj nomoj estas tie. Jen la letero! En du bataloj - en du...
Li elprenis tute grasan kaj ĉifitan leteron kaj donis ĝin al la kapitano.
Ili eniris la trinkejon kun longaj tabloj, fulgaj muroj kaj de muŝoj surkraĉa horloĝo. Sur elirejo estas skribite “Feliĉan Novan jaron” ktp.
La kapitano sidiĝis sur longan benkon apud la fenestro kaj komencis legi tre makuligitan leteron. Blagoje unue forigis la seĝon, blasfemante kial troviĝas ĉi seĝo ĉi tie, sidis poste antaŭ la kapitano. Sed li subite ektremis vidinte sur la tablo ruĝan, grasan makulon.
- Ej, vi! Rigardu, mi petas! Ĉu vi aŭdas, aĉulo, venu ĉi tien! Viŝu ĉi tion!
El malhela angulo malrapide alproksimiĝis unu malpura ulo.
- Kaj kial ĉi tio estas tiel grasa? Kial, azeno?
- Nu, ni estas en trinkejo, mastro - Blagoje.- diris malpura kreitaĵo kun tioma certeco ke Blagoje tute furioziĝis:
- Ho, vidu aĉulon! Vi estas ja iu saĝulo! Nu, verŝajne, ne sidas porkoj en trinkejo?
La leganto tute miskonkludus se li ekpensus ke Blagoje estas ia riproĉemulo - neniom, dio! Li nur estas nun en febra stato pro la malpacienco, kaj tial nur serĉas por si iom da okupo. Li konsentus nun ankaŭ interbatiĝi, kaj esti batata, nur por ke la tempo pasu. Alie, li nek estis tre parolema persono kaj lia ĉi-vespera atakado al ĉiu kiun li renkontas estis fakte nur malespera provo por forigi la mizeron. Pro tio li denove sturmas al la kapitano:
- Ĉu vi vidis tiun kun la kruro?
- Kiun kun kruro?
- Efektive tiun sen kruro?
- Kiun sen kruro?
- Ja tiun kun lambastono?
- Kiun kun lambastono?
- Kun lambastono! Tiun kies kruron la doktoroj fortranĉis?
- Kaj kial ili ĝin fortranĉis?
- Do, ili diras ke li preskaŭ mortis pro la vundo kiun li gajnis ĉe Javoro, kaj tial ili fortranĉis lian kruron, kaj nun li iras sen la kruro... Ĉu vi ne konas tiun kun la kruro?
- Mi ne konas.- diris la kapitano.- Mi ne vidis lin.
- Kaj li daŭre almozpetas antaŭ la preĝejo!
- Hm!
- Ho, dio mia!- Blagoje skuiĝis.- Pli bone estus al li ke li centfoje mortis! Kaj nenio - li estas vivanta! Kaj eĉ fumas! Neniom tio damaĝas lin!
- Nu, vere!
- Sed nur ne plaĉas al mi tio ke li devas almozpetadi.
- Sed li devas manĝi!
- Jes, mi scias! Sed ĉar li perdis sian kruron en la milito, oni devas pagi al li pro tio! Oni bele diru al li: “Jen, prenu, kunulo! Dankon al vi kiu elverŝis la sangon por ni.” Li estas homo, iumaniere, tio videblas - kiel mi diru - li perdis la kruron, iras per lambastono! Li nun bezonas manĝi, trinki. Sincere dirite, li deziras ankaŭ la pipon de tabako... Homo estas li...
La kapitano sentis sin invitita klarigi al la kaldronisto la situacion de la invalido:
- Tio belas ke por sia patrujo li kripliĝis. Sed li ne rajtas nun postuli ion ajn. Vi vidas, ĉiu persono kiu elverŝis sian sangon por sia patrujo devas esti konsiderata kiel feliĉulo, ĉar li kvitigis sian patrinon, sian landon. Ĉiu estas ŝuldanta al sia patrujo, kaj la patrujo nenion ŝuldas al neniu...
- He, mi scias tiun vian filozofion! Scias mi! Sed, kamarado, donu ajnon en vivantan buŝon! Vi vidas, tio estas... kiel mi diru.. estas terure tion ekrigardi! Ĝis ĉi tie fortranĉite - kaj la homo deziras la panon! Kaj ĉu li nun almozpetu? Li devas! Li ne kapablas plugi, ne povas fosi! Damne, se mi havus la aŭtoritaton, mi ja scius kion fari. Mi bele vizitadus domojn laŭvice. Mi eniras internen - kaj ene de la domo sidas la domestro kaj manĝas pasteĉon. “Nu, vi manĝas pasteĉon?” “Jes, mi manĝas!” “Kaj ĉu la sango estas pli malmultekosta ol la pasteĉo? Kaj kie estas pasteĉo por tiu ulo sen kruro?” “Sed kial li koncernu min?” “Ho, ne koncernas vin, ĉu vere? Venu ĉi tien, doktoro! Nu, tranĉu! Tranĉu lian kruron ĉi tie! Ne, ne, mi ne demandas ĉu bezonatas aŭ ne - nur tranĉu! Tiel! Nun vidu kiel estas al tiu ulo sen kruro. Ha!”
La kapitano konstatis ke ne estas taŭge disputi kun la kaldronisto je pli altaj regionoj. Li malsupreniĝis:
- Jes, tiel estas! Vere! Ili ĉiuj gajnos decan alimenton el ŝtata kaso kiam la milito finiĝos. Ne zorgu!
- Ĝuste tiel, sinjoro mia! Nur se tio sufiĉas por ne plu stari antaŭ la preĝejo kaj almozpeti. Se iu por mi nur perdus malgrandan fingron, do mi.. Kaj la ŝtato aliflanke... Aŭdu!... Fajfas!
- Ne fajfas!- diris la kapitano.
- Ja fajfas, dio kun vi!
Blagoje elkuris subite for. Iom poste li revenis kolera:
- Devas esti ke iu logis redikojn. Kaj estas ankaŭ friponoj kiuj blovas en ŝlosilon. Kiam Sreta estis en Beogrado, tiu bubaĉo kaŝis sin malantaŭ la fosto kaj fajfis en ŝlosilon. Ĉiuj salte leviĝis, kaj mem ĉefo saltis! Poste ili nur revenis - kaj ankaŭ la ĉefo revenis. Ili blasfemis la fajfinton - kaj ankaŭ ĉefo blasfemis, kaj ne sciis kiu estis fajfinto!.. Mi... Ho, frato, mi ne scias kial tiom la ŝipo malfruas! Ĉu tio sama okazis iam antaŭe? Ej, fraŭlo! Venu ĉi tien!
La malpura kreitaĵo reaperis.
- Ĉu la ŝipo iam antaŭe same malfruis kiel nun?
- Mi ne scias.- diris la kreitaĵo.
- Vi ne scias? Fripono! Kaj kion vi tiam scias? Kiajn trinkaĵojn vi havas?
- Diversajn!- diris ulo, stulte ridetante.
- Ĉu vi trinkas brandon?- diris Blagoje, turninte sin al la kapitano.
- Ne!
- Mi iomete... Sed kion fari nun? Atendu!... Ĉu ĝi fajfas?
Li eksilentis kaj aŭskultas.
- Nu, alportu la brandon. Oni nek plu povas fumi. Mia koro jam nigriĝis pro tabako. Pi!
Liaj okuloj kvazaŭ iomete vigliĝis kaj tuta aspekto gajnis la mienon de trankvila foresto.
- Kaj kvazaŭ ĝi estas la ŝipo! Se homo sidus sur ajnan ĉevalaĉon - kie li estus ĝis nun! Kion vi opinias, sur bonkvalita ĉevalo, ĉu?
Ĉiuj oficiroj de kavalerio ŝatas paroli pri ĉevaloj, eĉ kun monakoj. Kaj okuloj de nia kapitano ekfulmis. Li diris:
- Post ok horoj!
- Post ok horoj, verdire.- diris Blagoje.- Kaj kioma tempo estas nun! Se mi nur sciis!... Nu mi ne riskus ree ŝarĝi lin en veturilon. Verdire, lia kamarado Jole diras: Li estas surface vundita, tute surface. Sed vi scias, vundo estas vundo. Ho ve! Kia ĉevalino estis mia majstro! Ej, vi vesperto! Realportu brandon! Jes, vera ĉevalino! Kaj nur ĉi tiel li fleksas la kapon.
Blagoje eltordis la brakon tiel kiel proksimume aspektus la ĉevalo kun trompita kolo.
- Sed ĉu vi ne havas pli bonkvalitan brandon? Ej, stultulo! Diru al mastro-Davido ke mi postulas brandon. “Bongustan”, diru; kaj diru: “Mastro-Blagoje”... Ĉi tiel li fleksas la kapon! Sed bezonatas ankaŭ brakoj. Por krevi tirante! Kiam ŝi kuras, tute ĉi tiel,- li metis kapon inter krurojn- kaj mi tenu! Kaj, fine, kiam nenio helpas, mi en stakon, aŭ en bretbarilon, en muron, ĉien kie eblas! Nenion ŝ vidas, nur kuregas! Kaj mi rekte en barilon, kaj kiam ŝi frapis per kapo, mi ekpensis ke ni ambaŭ, kaj veturilo kaj ĉio foriris damnen. Sed okazis nenio! Kaj poste ŝi iras trakvile kiel skarabo! Sed neniu alia scipovis kun ŝi kiel mi. Laj majstrohelpanto Vidak iris unufoje al Savo por preni kupron, kaj li denove ĉi tiel - Blagoje remetis kapon inter krurojn kaj etendis barbon kvazaŭ la enbusaĵo estis en lia buŝo.- Vidak forlasis bridojn kaj kuŝis en veturilon, kaj ŝi kuradas, kuradas... Sonoras! Vere sonoras, ĉu ne? Mi pagu!
Li denove forkuris for, sed kiam li revenis, sur lia vizaĝo jam malaperis senpacienco kaj stulta gajeco estis en liaj okuloj el kiuj, laŭ esprimo de miaj kunlandanoj, jam komencis flueti brando.
- Kia estas tiu ĉevalo, efektive ĉevalino! La majstro unufoje metis unu keston, tre grandan, kaj mi ne scias kion li volis. Kaj ŝi - ekflugis, rekte tra la korto! Kaj veturilo ekkroĉis, kaj malantaŭaj radoj restis antaŭ la pordego, kaj la majstro en pordego, kaj kesto rekte frapis lian kapon, kaj la ĉevalino antaŭ la domo, kaj mi preskaŭ eksplodis pro rid.. pro... Damne, kiaj estas viaj alumetoj? Donu unu fajreron!
La kapitano ne plu aŭskultis lin. Liaj pensoj estis malproksime: eĉ en Knjaĵevac. Tie estis lia edzino ĉe la patrino, atendante naski bebon, sed tiam estis tie ankaŭ la turkoj! Teruraj kombinaĵoj fulgadis en la kapo de kapitano. Ĉiuj barbaraĵoj, kiujn faris ĉi tiuj favoratoj de Eŭropo, pentriĝadis per klaraj koloroj en liaj pensoj. Estis vera malcerteco, ĉar ekde kiam li ekiris al milito, nur du leterojn li ricevis flanke de sia edzino. En ambaŭ leteroj estis skribite ke ŝi venos tiuj post ŝi naskos kaj leviĝos, sed ekde lasta letero pasis kvin semajnojn, kaj la turkoj venis al Tresibaba, kaj detruas lian domon kaj bruligas la litaĵon sur kio, eble, lia edzino kuŝas. Nu, li tamen atendadis ŝin. Estas en homo unu mensoga kordo, sed tamen oni nomas ĝin “antaŭsento”. Kiu ludas loterion, tiu ĉiam havas antaŭsenton ke li gajnos kaj neniom li miras poste, ke tiu antaŭsento trompis lin. Kaj se li akiras blindan bonŝancon, li tutan mondon certigas ke li sciis ke li gajnos, ĉar ĉio ĝuste tiel ŝajnis al li kaj neniel alie. Kaj la kapitano Tanasije la kvaran fojon venas eĉ de pozicio ĉi tien, kun turmento petegante la permeson flanke de komandanto, ĉar vere ŝajnis al li ke ĝuste hodiaŭ lia antaŭsento ne trompos lin. Sed, ĝuste je ĉi momento ekŝajnis al li ke nek mem ŝipo venos. Li ekestis senpacienca same kiel Blagoje. Li renversadis la pensojn por elŝuti el ili ĉion nigran. Li foriris al Knjaĵevac kie li naskiĝis, eniris sian domon, sidis sub juglandon. Tie li entombigis siajn gepatrojn, tuj apude li karesis la knabinon, tie preter la domo li forportis la citronon al la baptopatro. Ho, kiom kara estis ĉio tie kaj malnova ŝranko, kaj la ikono de la Sankta Nikola kun envolvita nazo similanta al du helikoj, kaj denove, denove, kaj super ĉio: gaja kaj milda vizaĝo de lia edzino, kaj hontema espero ke li estos la patro.. kaj... ne, ne povas esti! Se eĉ ili estas la turkoj, ili ne estas sovaĝbestoj!
Li skuiĝis, por forigi la pensojn.
- Majstrino ŝi estas kaj espereble ŝi nasku ĉevalidon.- daŭrigis Blagoje, rigardante senĉese en lokon sur kiu la kapitano jam je komenco sidadis.- Verdire!
La kapitano trankvile aŭskultis lin same kiel tiun montrilon en la horloĝo.
Li estas denove en la sama loko. Ree brulas domoj kaj sur stratoj kuŝas mortaĉaĵoj.
Apenaŭ ĉirkaŭ noktomezo li surbenkiĝis apud fenestro, unue ĵetinte unu rigardon al la lampo, kiu malpli kaj malpli lumis kaj pli fiodoris, kaj al Blagoje iu ronkis, metinte la kapon inter krurojn kaj rektigante ambaŭ gamojn antaŭen.
La kapitano vane penadis ensonĝiĝi - sonĝon lian jam okupis la turkoj! Apenaŭ aŭrore li iomete ekdormetis, sed tiam aŭdiĝis tra morta nokto egalrapida frapado de radoj kaj krioj de tiuj kiuj mezuras akvon ĉe antaŭa parto de la ŝipo, kaj tiam fajfilo ekis veki la endormintajn servantaron. La kapitano saltis, la sabro falis kaj frapis la grundon. Kaj ankaŭ Blagoje rekonsciiĝis:
- Nu, ne!- diris li kaj ree ekdormis
La kapitano forkuris for je freŝa mateno. Li apenaŭ spiris. La timego dominis lin. Li unupaŝe alkuris ĝis la ŝipo. Li ekprenis trovitan ilaron de ŝipo kaj komencis tiri ĝin al si. Kaj tiam en amaso de homoj li ekrigardis unu virinon kiu tenis la infaneton. La kapitano ĵetis kordon al fraŭloj, kiuj miriĝis pro lia afero, li ŝanceliĝis preskaŭ falinte en akvon. Kaj kiam lia edzino en tiu puŝado falis sur lian bruston kaj transdonis la fileton, unue larmoj, kaj poste kisoj komencis faladi sur la infaneton kiu neniom koleris al sia, ĝis nun nevidita, patro.
Kaj la virino ploris - tion oni jam scias! Kaj ankaŭ unu maljuna virino malantaŭ ŝi - sen tio ne eblas! Kaj finfine la infaneto ekploris.
ili rapide transiris la ponton kaj rifuĝis ebligante al aliaj vojaĝintoj trapasi, kiuj trapuŝiĝadis kune kun siaj pakaĵoj, ĉar ankoraŭ estis neniu veturigisto nek portisto.
La kapitano deziris multegon demandi al la edzino, sed neniel li sukcesis komenci. Finfine:
- Do, vi estas vivanta!
Li kaptis ŝina kaj premis ŝian brakon kvazaŭ por certiĝi.
- Kaj, ĉi etulo! Vi, vi, soldato! Kaj kiajn stultaĵojn mi pensis antaŭe! Ho, dio! Dio!
Li viŝis sian vizaĝon per la maniko kaj, tenante la infanon, daŭrigis:
- Mi sciis, mi sendube sciis ke vi venos. Kaj la panjo?
Tiam li ekrimarkis tiun maljunan virinon kaj ekkuris renkonte al ŝi:
- Dankon al dio, nur ke vi estas vivantaj kaj sanaj! Ke ĉio bonas!
Maljuna virino ekploris:
- Ni estas malproksime de l’ bono, filo mia! Ni restis sen domo!
La kapitanon kvazaŭ iu glacia mano ekprenis, sed tiu mano tuj cedis lin, ĉar je sama momento li ekvidis ke unu homo en simpla soldata vestaĵo iras trans la ponto, sed sen dekstra kruro kaj maldekstra brako.
- Silentu!- diris la kapitano kun hororo sur sia vizaĝo. Rapide redonis la infanon al edzino, kaj alpaŝis al la kriplulo. Li kaptis lian brakon kaj helpis lin transsalti unu trabon sur la ponto.
- Ĉu vi, soldato, ne estas la filo de mastro-Blagoje?...
- Jes, mi estas, sinjoro la kapitano!- diris soldato, kunmetante kruron kaj lambastonon kaj tuŝinte la ĉapon soldatmaniere. Sed la lambastono perfidis lin kaj li apogis sin sur unu sinjorinon kun hundo, kiu ekkriis kaj forsaltis flanken.
- Via patro estas ĉi tie! Atendu por ke mi diru al li.
Ĉar estis apenaŭ aŭroro kaj la vojaĝintoj nedecide staris sur la bordo, ĉiuj tial ekatentis al ĉi sceno.
La kapitano forkuris en trinkejon por veki Blagoje. La amaso disiĝis je du vicoj decante invalidon: belegan, vitalan fraŭlon, kun vira vizaĝo kaj trista rideto ĉirkaŭ lipoj. Ĉio estis en li: kaj forteco, kaj sano, kaj beleco, kaj, denove - nenio estis! Ĉio aspektis al disrompita, multekosta porcelana vazo.
Li ekiris lante antaŭen. Lin postsekvis la kapitanino kun patrino kaj infano, kaj aliaj homoj, ĉiuj silentante, kvazaŭ en iu solena eskorto.
Tiam nudkapa Blagoje elkuris el la trinkejo.
La kapitano saltis kaj ekprenis lian brakon:
- Atendu! Li estas serioze vundita! Ja serioze!
- Kiel serioze? Kiu tion diras?... Jen, jen la letero!... Lia kamarado Jole...
Rigardante al ĉiuj flankoj li preterkuris preter invalido kaj haltiĝis en la fino de amaso:
- Do, kie li estas?
- Paĉjo!- ekkriis la soldato bonkore, turniĝante sur unu piedo kaj apogante sin per lambastono.- Paĉjo! Jen mi!
Blagoje kiel fulmo rapide turniĝis. Li ekstaris antaŭ la filo. Li rigardas lin, rigardas kaj tiam li subite falis sur la grundon.
Neniu pensis iri kun sia afero.
Ĉiuj alpaŝis, ŝprucis lin per akvo. La damo kun hundo metis iajn gutojn sub lian nazon. Ili rapide rekonsciigis lin kaj levigis. Li unue viŝis sin kaj poste li brakumis la filon, sed tiom subite ke kvazaŭ li timis ke filo fuĝos de li!
Longtempe li ne lasis la filon. Kaj kiam li desiĝis de filo, Blagoje rigardis lin rekte en okulojn neniel kuraĝante mallevi okulojn malsupren kie iam estis kruro.
- Dankon al dio, nur gravas ke vi estas vivanta! Ĉio denove enordiĝos. Ĉi tion,- li per mano tuŝis la lambastonon,- ĉi tion popolo orumos! Ĉu ne, gefratoj miaj?
Ĉiuj konsentis.
- Jen, mi,- diris la kapitano,- mi unua donas.- Li komencis renversadi siajn poŝojn, sed nur li trovis kelke da moneroj.- Mi, jen, donas horloĝos kaj ĉenon. Prenu!
- Dankon, sinjoro la kapitano!- diris la soldato same salutante la kapitanon.- Tenu, paĉjo! Mi ne havas la duan brakon.
- Jen, mi ankaŭ donas mian pipon. Valoras du dukatojn.- diris Stevo.
- Dankon, gefratoj! Tenu, paĉjo!
- Jen, por aĉeti tabakon!- diris Marinko kaj donis kelkajn dukatojn.
La soldato, pene tenante la lambastonon, demetis la kaĉon kaj submetis ĝin al Marinko por ke li metu en ĝin la monon.
- Dankon, gefratoj! Tenu, paĉjo!
Blagoje prenis la kaĉon per ambaŭ manoj, metis en ĝin horloĝon, pipon kaj dukatojn.
La popolo komencis laŭvice metadi en la kaĉon. Inter vojaĝintoj estis gefratoj rusoj, kun tiu, kiel ili diras, “larĝa naturo”. ili malplezure donadis.
La soldato senĉese dankadis kun: “Dankon, gefratoj!”- Sed lia voĉo komenciĝadis pli kaj pli multe sufoka. Tiuj du vortoj gajnis forestan ritmon, simile al blinduloj en foiro, kaj kvazaŭ li unuafoje eksentis, kun tuta forteco de neŝanceligebla certiĝo, ke li estas invalido kaj almozpetulo. Kaj finfine ekfluis grandaj larmoj, kiel maja pluvo.
- He, vidu lin!- diris Blagoje.- Pro tia bagatelaĵo li ploras! Nu, kio estas tio? Unu kruro! Ej! Ĉio tio denove.- li preskaŭ diris “elkreskos”, sed korektis sin: Ĉion tion denove... Sed ĉu mi ja diras ke popolo ĉion tion orumos?!
Kaj tiam subite mem ekploris:
- Sed ĉu ne bezonatas ĉio tio al mi?
Li ĵetis antaŭen al grundo la kaĉon kun donacaĵoj kaj kiel freneza li ekrigardis al la ĉielo kvazaŭ atendante respondon de tie.
- Ni iru de ĉi tie!- diris la kapitano.- Ĉi tie estas malfeliĉo, kaj ni - ŝi ekvidis ambaŭ gambojn de sia edzo kaj ruĝajn vangetojn de sia infano...- Ni estas, dankon al dio, feliĉaj!
Tiam oni foreskortis Blagoje kaj lian filon kun donacoj al la urbo. Bonkoruloj iome donacis al ili, sed oni al ĉio alkutimiĝas. Ĉio elpaliĝas: kaj entuziasmo, kaj amo, kaj devo, kaj kompato.


La kapitano rekonstruis la domon sur la sama loko en Knjaĵevac. Li, tamen, kovris ĝin, kiel oni diras, per papero, sed lia edzino estas gaja, kaj fileto sana, kaj li jam taŭzas liajn lipharojn.
Blagoje ĝis ioma tempo diradis: “Popolo ĉion tion orumos!” Kaj poste li anstataŭigis ĝin per: “Dio ĉion tion pagos al vi!” Fine li dediĉis sin al drinkado kaj mortis. Kaj lia filo ricevas alimenton flanke de invalidfondaĵo kaj - almozpetas!
- Vi povas, se vi deziras, al li almozdoni.
Ĉi tio estas mia kontribuo!

 

tradukis: Marko Nikolic

ip地址已设置保密
2008/5/29 8:44:09

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 3 次数据查询