Dialogo inter Naturo kaj islandano
Dialogo inter Naturo kaj islandano de Giacomo Leopardi Tradukis Manuel Giorgini Islandano, kiu kuris tra plejparto de la mondo, kaj logxis en diversaj landoj, iam trairis internan Afrikon, kaj sub la ekvinoksa linio, li vizitis lokon neniam home viditan; tie okazis al li simile al Vasko de Gama, kiu cxe paso de Bonespera Kabo vidis la Kabon mem, protektanto de la auxstralaj maroj, kiel giganton kiu strebis malemigi lin navigi tiujn novajn akvojn. La islandano fakte vidis grandegan korpon, kiun unue li divenis sxtona, simile al tiuj sur la Paska Insulo, kiujn li antaux multaj jaroj vidis. Sed cxe proksimigxo li rimarkis ke temas pri supermezura virina korpo kiu sidas tere, rektdorse, dorso kaj kubuto kontraux monto, tute viva; sxia vizagxo miksis belecon kaj terurecon, sxiaj okuloj kaj haroj nigregis. Sxi fikse rigardis lin, kaj post ioma tempo senvorta, finfine demandis: NAT. Kiu vi estas? Kion vi sercxas en cxi tiuj lokoj en kiuj via specio estis nekonata? ISL. Mi nur estas povra islandano, fugxadanta de Naturo, kiu Gxin eskapis dum preskaux sia tuta vivo trans cent anguloj de la tero, kaj nun fugxas tra cxi tiu. NAT. Tiel fugxas la sciuro de la krotalo, gxis en ties busxon gxi memfalas. Mi estas tiu, kiun vi fugxas. ISL. Cxu la Naturo? NAT. Neniu alia. ISL. Gxisanime mi bedauxras; kaj mi certas ke neniu pli granda misaventuro povus okazi al mi. NAT. Vi ja povintus diveni mian cxeeston cxefe en cxi tiaj lokoj, kie plie evidentigxas mia povo. Sed kio igis vin eviti min? ISL. Vi devas scii ke jam de mia unua juneco, de miaj unuaj spertoj, mi konvikigxis de l' malpleneco de la vivo, kaj de l' stulteco de homoj, kiuj dauxre batalas inter si por plezuroj kiuj ne amuzas, kaj por havajxoj kiuj ne helpas; toleras kaj kauxzas reciproke senfinajn zorgojn, kaj senfinajn malbonojn, kiuj lacigas kaj nocas, tiel ke ili finfine malproksimigxas de felicxeco des pli multe, ju pli aktive gxin ili postkuras. Pro tiuj konsideroj, kaj forlasinte cxiun deziron, mi decidis, neniun gxenonte, neniam plinobligemonte, neniam pribatalonte iun ajn havajxon kun iu alia, vivi kiel eble plej kasxitan kaj trankvilan vivon; mi senesperigxis pri la plezuroj, kvazaux ilin oni neis al nia speco, kaj mi nur celis foresti la suferojn kiel eble plej multe. Mi tamen ne celis eviti la korpajn okupojn kaj laborojn: cxar vi ja scipovas la diferencon inter peno kaj malkomforto, kaj inter kvieta kaj pigra vivo. Kaj jam de la unua realigxo de mia decido mi rimarkis kiom senutilas esperi eviti aliulajn ofendojn, kiam oni vivas inter homoj, kaj tamen ne ofendas; kaj malgraux cxiama spontana cedemo, malgraux kontentigxo pri nura minimumo, esperi ke iun lokon oni lasu al vi, kie tiun minimumon oni ne provos lukte preni. Sed de homa gxeno mi facile liberigxis per soleca vivo kaj forlaso de homaj socioj; cxi tion oni senprobleme povas atingi en mia naskigxa insulo. Sed tamen, ecx plezurojn rezigninte, mi ne sukcesis eviti suferojn, cxar la vintra longeco, la terura frido, kaj la ekstrema somera varmeco, kiuj estas tieaj ecoj, dauxre afliktis min; kaj tiu fajro, cxe kiu konvenis al mi pasigi longan parton de mia vivo, sekigis mian karnon, kaj fumigis miajn okulojn; tiel ke, nek hejme nek subcxiele, mi sukcesis savigxi de dauxra malkomforto. Nek mi povis konservi tian vivan trankvilecon, kian mi dauxre pripensis atingi, cxar pro la timigaj maraj kaj teraj sxtormoj, la blekoj kaj minacoj de la monto Ecla, la timo je bruligxo, tre ofta inter niaj lignaj domoj, mi neniam sukcesis malcxagrenigxi. Cxiuj tiuj malfacilajxoj ja ecx interrompis vivon cxiam egala al si mem, nuda je deziroj kaj esperoj, kaj senigita je cxiu ajn zorgo, krom kvietemo; tial ili multe pli gxenis kaj pezigis gxin, kompare al vivo en socio, kie la menso okupigxas je civitanajxoj, kaj je homdevenaj problemoj. Tial mi rimarkis ke ju pli mi stringigxis kaj kuntirigxis, tiel ke mia vivo kiel eble plej malmulte gxenu iun ajn aferon en la mondo, des malpli oni cxesis gxeni kaj timigi min; do mi decidis sxangxi lokojn kaj klimatojn, por kontroli cxu en iu parto de la tero mi povus ne esti ofendita, kiam mi ne ofendas, kaj ne suferi, kiam mi ne gxojas. Kaj tion mi ankaux decidis pro iu mia diveno, laux kiu vi eble destinis al la homa speco ununuran klimaton (samkiel vi arangxis por cxiu ajn alia besta kaj planta tipo), kaj nur kelkajn lokojn, for de kiuj, homoj tute ne povus prosperi nek vivi sen malfacilo aux mizero, kiuj do alvenus pro ne via, sed ilia kulpo, pro la neglekto de la legxoj kaj de la limoj, kiujn vi decidis por la homaro mem. Preskaux la tutan mondon mi trasercxis, kaj preskaux cxiun landon mi spertis, cxiam sekvante mian intencon suferigi la aliajn kiel eble plej malmulte kaj celi nur la trankvilecon de la vivo. Sed min bruligis la varmeco cxe la tropikoj; stringis la malvarmeco cxe la polusoj, cxagrenis la aera sxangxigxemo en la moderaj klimatoj, infestis la forto de la elementoj cxie ajn. Plurajn lokojn mi vizitis, kie ne estas tago sen pluvsxtormo; kvazaux cxiun tagon tiujn senkulpajn, neofendintajn logxantojn vi batalas kaj sturmatakas. Aliloke la normalan cxielan serenecon kompensas la tertrema ofteco, la vulkana multeco kaj furoro, la subtera landa bolado. Ventoj kaj vorticoj regas tie, kie la aliaj aeraj fortoj trankvilas. Kelkfoje mia tegmento minacis disfali pro la negxa sxargxigxo; alifoje pro la pluvabundo, la tero fendigxis kaj foreskapis de sub miaj piedoj; kelkfoje mi devis forkuri de la riveroj kiuj postkuris min kvazaux mi kulpis je ili pro iu stranga insulto. Multaj sovagxaj bestoj, kiujn mi tute ne incitis, emis forvori min; min emis veneni multaj serpentoj; preskaux gxisoste fluginsektoj konsumis min, en pluraj regionoj. Mi ne menciu la cxiutagajn dangxerojn, cxiam ontaj por homoj, kaj senfinaj; des pli ke iama filozofo ne trovis alian rimedon kontraux timemo, ol konsideri ke cxion oni devus timi. Ecx ne malsanoj forgesis min; kvankam mi cxiam estis, kaj dauxre estas, mi ne diru abstinema, sed ja sobra rilate al korpaj plezuroj. Mi vere multe miras kiam mi konsideras kiom nesatigeblan plezurbezonon vi donis al ni, kvazaux sen plezuro, nia vivo estus malperfekta, kvazaux senigita de tio kion gxi nature atingemas; kaj aliflanke vi arangxis tiel, ke uzado de plezuro estas preskaux la plej malutila inter la homaj aferoj, por niaj fortoj kaj sano, kaj preskaux la plej kontrauxa al la stabileco de la vivo mem. Sed tamen, malgraux mia preskaux cxiama abstino rilate al plezuroj, mi ne sukcesis eviti multajn kaj gravajn malsanigxojn, inter kiuj kelkaj endangxerigis mian vivon; aliaj preskaux malebligis al mi uzadon de iu mia membro; aliaj preskaux kondamnis min al ecx pli mizera vivo, ol la pasinta; kaj cxiuj dum pluraj tagoj aux monatoj opresis miajn korpon kaj animon per mil problemoj kaj mil doloroj. Kaj estas certe, ke kvankam cxiu homo spertas malsanigxojn, novajn aux konatajn, kaj pli grandan malfelicxon ol la kutima (kvazaux la homa vivo ne jam suficxus je mizereco), vi ne donis al homoj, kiel kompenson, iun ajn periodon de troa saneco, kiu ilin helpus per kvalite aux grande eksterordinara plezurigo. En negxkovritaj landoj, mi preskaux blindigxis, kiel okazas cxiutage al Laplandanoj en ilia patrujo. De suno kaj aero, vivdonaj aferoj, ecx necesaj por nia vivo, ni kontinue ofendigxas; de la unua per humideco aux sekeco, aux aliaj dispozicioj; de la dua per varmeco kaj per la lumo mem; des pli ke homoj ne povas senriske resti tro longe eksponitaj al iu ajn de la du. Finfine, mi ne memoras iun ajn ununuran vivotagon, kiun mi pasigis sen penoj; kaj aliflanke mi ne povus nombri tiujn kiujn mi konsumis sen ecx ombro da plezuro: mi do komprenas ke suferado estas por ni tiel necesa, kiel negxuado; same neeblas vivi kviete, kiel vivi malkviete senmizere; kaj mi do konkludas ke vi estas kompleta malamiko de la homaro, kaj de cxiu alia besto, kaj de cxiu via faritajxo; ke vi jen insidas jen minacas jen atakas jen pikas jen batas jen sxiras, kaj cxiam ofendas aux persekutas nin; kaj ke, pro kutimo aux emo, vi estas murdanto de via familio, de viaj idoj, kaj, por tiel diri, de via sango kaj de viaj internajxoj. Tial mi komplete senesperigxas: mi komprenas ke homoj cxesas persekuti tiun, kiu ilin fugxas aux de ili kasxigxas, per vera emo fugxi kaj kasxigxi; sed vi nenial ajn cxesas nin postkuri, gxisoprese. Kaj mi jam vidas proksima la mornan tempon de l' maljuneco, vera kaj evidenta malbono, aux ecx amaso da malbonoj kaj gravegaj mizeroj; kaj cxi tiu ne hazarda, sed de vi destinita perlegxe al cxiu vivanto, antauxvidita ecx de la juneco, kaj preparita dauxre, de la dudekvina homa jaro poste; tiel ke nur unu triono de la homa vivo okupigxas je florado; hastaj momentoj al perfektigxo; kaj cxio restanta al dekadenco, kaj al ties malkomfortoj. NAT. Cxu vi eble imagis ke la mondon oni faris por vi? Nun sciu ke per miaj faritajxoj, ordonoj aux operacioj, malmultegescepte, mi cxiam celis kaj celas al tute aliaj aferoj, ol homa felicxo aux tristo. Kiam ajn mi vin ofendas per iu ajn maniero, mi ne konscias, aux nur maloftege konscias; samkiel se mi vin helpas aux plibonigas, mi ne scias; kaj mi ne agis, kiel vi kredas, por vin helpi aux plezurigi. Kaj finfine, ecx se mi estingus vian tutan specon, mi ne konscius. ISL. Ni imagu ke oni invitas min al sia domo, multinsiste, kaj por lin komplezi mi akceptus. Tie oni donas al mi, kiel logxejon, plenruinan cxambron, kie mi dauxre riskus opresigxon; malseka, putra, malrezista kontraux vento kaj pluvo. La invitinto tute ne zorgus mian felicxon aux komforton, sed donus al mi nur la minimumon por mia vivtenado; kaj krom tio permesus ke mi ofendigxu, minacigxu kaj batigxu de liaj filoj kaj de lia familio. Se, je mia plendo, li respondus: "Cxu vi opinias ke mi arangxis cxi tiun domon por vi? Aux ke mi vivtenas mian familion por vin servi?", mi do respondus: Vidu, amiko, ke gxuste pro tio ke vi ne faris cxi tiun domon por mi, sammaniere estis via povo ne inviti min. Sed pro tio ke vi spontane volis ke mi logxu cxi tie, cxu ne estas do via devo zorgi ke mi almenaux vivu sen dangxeroj kaj turmentoj? Tiel mi diras nun al vi. Mi tute bone scias ke vi ne arangxis la mondon por servi la homojn. Ecx, mi kredus ke vi specife gxin faris por ilin turmenti. Nun mi demandas: Cxu mi eble pregxpetis vin meti min en cxi tiun universon? Aux cxu mi gxin eniris perforte, kontraux via volo? Sed se per via volo, kaj sen mia scio, vi min lokis cxi tie, sen iu ajn kapablo miaflanke tion eviti nek rifuzi; cxu do ne estas via devo, zorgi tiel ke mi almenaux ne estu ofendita aux dolorigita, kaj ke mia logxado ne malutilu al mi? Kaj parolante pri mi, mi celas la tutan homaron, la bestojn kaj cxiun kreitajxon. NAT. Vi sxajnas ne agnoski ke la vivo de cxi tiu universo konsistas je cxiama rondo de produktado kaj detruado; ili estas kunligitaj tiel, ke iu ajn dauxre necesas al la alia, kaj al la konservado de la mondo, kiu same pereus, je cxesado de iu ajn el tiuj du fortoj. Tial estus monda damagxo se en la mondo mem ekzistus io kio ne suferus. ISL. Tion mi auxdas de cxiu filozofo. Sed pro tio ke detruato suferas; kaj detruinto ne gxojas, kaj baldaux estas detruita sammaniere, diru al mi tion, kion neniu filozofo scipovas diri: al kiu placxas, aux al kiu utilas cxi tiu tristega vivo de la universo, kiu konservigxas per damagxo kaj morto de cxiu sia konsistajxo? Dum ili tiel rezonis, oni diras ke alvenis du leonoj, kiuj estis tiom konsumitaj de malsato, ke ili apenaux havis forton por formangxi tiun islandanon; kaj dank' al tiu mangxado ili sukcesis sin vivteni tiun tagon. Sed aliaj neas tion, kaj rakontas ke fortega vento levigxis dum la paroladoj de la islandano, kaj lin alterigis kaj sur li konstruis altegan sablan mauxzoleon, sub kiu vojagxantoj lin retrovis, perfekte mumiigita, kaj kunportis al iu muzeo de iu euxropa urbo.