Sed mi vin komprenis, kara princidino, gardu vin! Vi volas pagi al mi per la samaj moneroj, piki mian memamon — en tio vi ne prosperos! Ja se vi deklaros al mi militon, mi estos senindulga.
Kelkfoje dum la vespero mi penis intence interveni en ilian konversacion, sed ŝi seke renkontis miajn rimarkojn, kaj mi kun ludata indigno fine foriĝis. La princidino triumfis; Gruŝnickij ankaŭ. Triumfu, miaj karaj, rapidu… nelonge restas al vi triumfi! Kion entrepreni? Mi havas antaŭsenton…. Konatiĝante kun virino, mi ĉiam senerare konjektas, ĉu ŝi amos min aŭ ne…
La reston de l' vespero mi pasigis apud Vera kaj ĝissate parolis pri la pasinto… Pro kio ŝi amas min tiel, mi, vere, ne scias! Des pli, ke ŝi estas la sola virino, kiu komprenis min plene, kun ĉiuj miaj malfortaĵoj, malbonoj… Ĉu vere la malbono estas tiom alloga?
Mi eliris kune kun Gruŝnickij; surstrate li prenis min subbrake kaj post longa silento diris:
— Do kio?
“Vi estas stulta”, — mi volis respondi, sed detenis min kaj nur movis per la ŝultroj.
La 29an de majo
Dum ĉiuj ĉi tagoj mi eĉ unu fojon ne retiriĝis de mia sistemo. Al la princidino komencis plaĉi mia parolo; mi rakontis al ŝi kelkajn el la strangaj okazoj de mia vivo, kaj ŝi komencis vidi en mi neordinaran homon. Mi priridis ĉion en la mondo, precipe la sentojn: tio komencas timigi ŝin. En mia ĉeesto ŝi ne kuraĝas komenci kun Gruŝnickij sentimentalajn konversaciojn kaj jam kelkfoje respondis liajn sagacaĵojn per moka rideto, sed ĉiufoje, kiam Gruŝnickij alpaŝas ŝin, mi alprenas humilan aspekton kaj lasas ilin duope. La unuan fojon ŝi ĝojis pro tio, aŭ penis tion montri; la duan fojon ŝi ekkoleris kontraŭ mi kaj la trian kontraŭ Gruŝnickij.
— Vi havas tre malmultan memestimon! — ŝi diris al mi hieraŭ. — Kial vi pensas, ke al mi estas pli gaje kun Gruŝnickij?
Mi respondis, ke mi oferas al la feliĉo de amiko mian plezuron.
— Kaj la mian, — ŝi aldonis.
Mi fikse rigardis ŝin kaj akceptis seriozan aspekton. Poste la tutan tagon mi diris al ŝi neniun vorton… Vespere ŝi estis meditema, hodiaŭ matene ĉe la puto ŝi estis ankoraŭ pli meditema. Kiam mi alpaŝis ŝin, ŝi aŭskultis distre Gruŝnickij, kiu, ŝajne, estis admiranta la naturon, sed apenaŭ vidinte min, ŝi komencis ridegi (tute sen preteksto), montrante kvazaŭ ŝi min ne rimarkus. Mi foriris malproksimen kaj komencis observi ŝin: ŝi turnis sin for de la konversacianto kaj dufoje oscedis. Efektive, Gruŝnickij tedis ŝin. Ankoraŭ du tagojn mi ne parolos kun ŝi.
La 3an de junio
Mi ofte demandas min, pro kio mi tiel persiste aspiras la amon de juna knabino, kiun mi ne volas delogi kaj kun kiu mi neniam edziĝos? Por kio necesas tiu virina koketeco? Vera amas min pli forte ol la princidino Mary amos min iam ajn; se ŝi ŝajnus al mi nevenkebla belino, eble, min logus la malfacileco mem de l' entrepreno.
Sed nenio simila! Sekve ĝi ne estas tiu sentrankvila bezono ami, kiu turmentas nin en unuaj junaj jaroj, ĵetas nin de unu virino al la alia, ĝis ni trovos iun, kiu nin ne toleras; tiam komenciĝas nia konstanteco — vera senĉesa pasio, kiun matematike oni povas esprimi per linio, direktanta sin el unu punkto en spacon. La sekreto de tiu senfineco estas neeblo atingi la celon, tio estas, la finon.
Pro kio do mi fervoras? Pro envio al Gruŝnickij? Kompatinda! Li tute ĝin ne meritas. Aŭ tio estas la sekvo de tiu malbona sed nevenkebla sento, kiu igas nin neniigi dolĉajn misrevojn de proksimulo por havi bagatelan plezuron diri al li, kiam en malespero li demandas, kion li kredu: “Mia amiko, mi travivis la samon! Kaj vi vidas, ke mi tamen tagmanĝas, vespermanĝas kaj dormas plej trankvile kaj, espereble, mi povos morti sen krio kaj larmoj!”
Kaj ja estas neampleksebla ĝuo en posedo de l' juna, apenaŭ burĝoniĝinta animo! Ĝi estas kvazaŭ floro, kies plej bona aromo vaporiĝas renkonten al la unua radio de l' suno; oni devas deŝiri ĝin tiuminute kaj, spirinte ĝissate, ĵeti survoje: eble iu hazarde levos ĝin. Mi sentas en mi tiun nesatigeblan avidon, englutantan ĉion renkontatan survoje: mi rigardas la suferojn kaj ĝojojn de aliuj nur rilate min, kvazaŭ nutraĵon, subtenantan miajn animajn fortojn. Mi mem ne plu kapablas furiozi sub influo de pasio; mia ambicio estas subpremita de cirkonstancoj, sed ĝi manifestiĝas aliaspekte. Ĉar ambicio estas nenio alia ol soifo de potenco, kaj mia unua plezuro — subigi al mia volo ĉion, kio min ĉirkaŭas; eksciti senton de amo al mi, sindonemo kaj timo — ĉu ĝi ne estas la unua simptomo kaj la plej granda triumfo de potenco? Esti por iu kaŭzo de suferoj kaj ĝojoj, havante por tio tute nenian rajton — ĉu tio ne estas la plej dolĉa nutraĵo al mia fiero? Kaj kio estas feliĉo? Satigita fiero. Se mi konsiderus min la plej bona, plej potenca el ĉiuj en la mondo, mi estus feliĉa; se ĉiuj amus min, mi trovus en mi senfinajn fontojn de amo. Malbono naskas malbonon, la unua sufero donas komprenon pri la plezuro turmenti aliun; la ideo de malbono ne povas eniri la homan kapon sen ke li deziru apliki ĝin reale; la ideoj estas kreaĵoj organikaj, diris iu: ilia naskiĝo jam donas al ili la formon, kaj tiu formo estas la ago; tiu, en kies kapo naskiĝis pli da ideoj, agas pli ol aliuj. Pro tio la geniulo, katenita al burokrata tablo, devas morti aŭ freneziĝi, samkiel la homo kun herkula korpo pro sida vivmaniero kaj modesta konduto mortas pro apopleksio.
La pasioj estas nenio alia ol ideoj ĉe sia komenca evoluo: ili estas apartenaĵo de kora juneco, kaj stultulo estas tiu, kiu intencas emocii pro ili la tutan vivon: multaj trankvilaj riveroj komenciĝas per tondraj akvofaloj, sed neniu el ili saltas kaj ŝaŭmas ĝis la maro mem. Sed tiu trankvilo estas ofte simptomo de granda kvankam kaŝita forto: pleneco kaj profundo de sentoj kaj pensoj ne allasas furiozajn impulsojn: la animo, suferante kaj ĝuante, donas al si en ĉio severan raporton kaj konvinkiĝas en tio, ke tiel devas esti: ĝi scias, ke sen tempestoj konstanta ardo de l' suno sekigos nin; ĝi estas, penetrata kaj saturata de la propra vivo, ĝi dorlotas kaj punas sin kvazaŭ la amatan infanon. Nur en tiu supera stato de l' memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio.
Relegante tiun ĉi paĝon, mi rimarkas, ke mi forlogiĝis malproksimen de mia objekto… Sed kio do?.. Ja mi skribas la taglibron por mi, kaj, sekve, ĉio ajn, kion mi ĵetas en ĝin kun paso de tempo, iĝos por mi valora rememoraĵo.
* * *
Venis Gruŝnickij kaj sin ĵetis sur mian kolon, — li ricevis rangon de oficiro. Ni trinkis ĉampanon. Doktoro Verner venis sekvante lin.
— Mi ne gratulas vin, — li diris al Gruŝnickij.
— Pro kio?
— Ĉar la soldata kapoto tre konvenas al vi, kaj konfesu, ke la armea infanteria uniformo, kudrita ĉi tie en la akvoj, aldonos al vi nenion interesan… Ĉu vi vidas, ke ĝis nun vi estis escepto, kaj nun vi pasos kiel ĝenerala regulo.
— Komentu, komentu, doktoro! Vi ne malhelpos al mi ĝoji. Li ne scias, — aldonis Gruŝnickij al mi flustre en orelon, — kiom da esperoj donis al mi la epoletoj… Ho, epoletoj, epoletoj! Viaj steletoj, vojmontraj steletoj… Ne! Mi nun estas absolute feliĉa.
— Ĉu vi iros kun ni promeni al la abismo? — mi demandis lin.
— Mi?.. Pro neniuj trezoroj mi montros min al la princidino, ĝis estos preta mia nova uniformo.
— Ĉu estos via volo, ke mi anoncu al ŝi pri via ĝojo?
— Ne, bonvolu ne diri… Mi volas surprizi ŝin…
— Diru al mi tamen, kiel statas viaj aferoj kun ŝi?
Li konfuziĝis kaj enpensiĝis: li volus fanfaroni, mensogi, sed lin haltigis konscienco, kaj samtempe estus honte konfesi la veron.
— Kiel vi pensas, ĉu ŝi amas vin?
— Ĉu ŝi amas? Indulgu, Peĉorin, kiujn ideojn vi havas? Kiel oni povas tiel rapide?.. Kaj se eĉ ŝi amas, virino el bona familio neniam diros tion…
— Bone! Kaj verŝajne laŭ vi viro, el bona familio, ankaŭ devas silenti pri sia pasio?..
— Ho fratulo! Por ĉio estas sia maniero; multo estas ne parolata, nur konjektata…
— Vere… Sed la amo, kiun mi legas en okuloj, al nenio devigas virinon, dum la vortoj… Gardu vin, Gruŝnickij, ŝi vin mistifikas…
— Ŝi?.. — li respondis levinte la okulojn ĉielen kaj memkontente ridetante. — Mi kompatas vin, Peĉorin!..
Li foriris.
Vespere multnombra societo sin direktis al la abismo piede.
Laŭ opinio de lokaj sciencistoj, la abismo estas nenio alia ol estingiĝinta kratero; ĝi situas sur deklivo de la monto Maŝuk, je unu versto for de l' urbo. Al ĝi kondukas mallarĝa vojeto inter arbustoj kaj rokoj, grimpante la monton, mi proponis la brakon al la princidino, kaj ŝi ne forlasis ĝin dum la tuta promeno.
Nia konversacio komenciĝis per rikanoj: mi komencis kribri niajn ĉeestintajn kaj forestintajn konatojn, komence demonstrante iliajn ridindajn kaj poste malbonajn trajtojn. Mia galo ekscitiĝis, mi komencis per ŝercoj kaj finis per kolero. Unue tio amuzis ŝin, sed poste timigis.
— Vi estas danĝera homo! — ŝi diris al mi. — Mi preferas trafi en arbaro sub ponardon de murdisto, ol al via lango… Mi vin petas tute neŝerce: kiam vi estos dironta pri mi malbonon, prenu prefere ponardon kaj tranĉu min, — mi pensas, ke tio ne estos por vi tro malfacila.
— Ĉu mi similas murdiston?..
— Vi estas pli malbona…
Mi enpensiĝis por unu minuto kaj poste diris, alpreninte profunde kortuŝan aspekton:
— Jes, tia estas mia sorto de l' infaneco mem! Ĉiuj legis sur mia vizaĝo simptomojn de aĉaj emoj, kiujn mi ne havis; sed oni supozis ilin — kaj ili naskiĝis. Mi estis modesta — oni kulpigis min en malico: mi iĝis kaŝema. Mi profunde sentis bonon kaj malbonon; neniu karesis min, ĉiuj ofendis: mi iĝis rankora. Mi estis malgajema — aliaj infanoj estis gajaj kaj babilemaj; mi sentis min pli alta ol ili — oni konsideris min pli malalta. Mi iĝis enviema. Mi estis preta ami la tutan mondon, — neniu min komprenis, kaj mi ellernis malami. Mia senkolora juneco pasis en batalo kontraŭ min kaj kontraŭ la mondon; timante mokojn mi kaŝis miajn plej bonajn sentojn en profundo de mia koro: ili mortis tie. Mi diris veron — oni ne kredis min: mi komencis trompi; studinte bone la mondon kaj risortojn de la socio, mi iĝis lerta en la scienco de l' vivo kaj vidis, ke aliuj sen lerteco estas feliĉaj, uzante senpene la avantaĝojn, kiujn mi aspiris tiel senlace. Kaj tiam naskiĝis en mia brusto malespero — ne tiu malespero, kiun oni kuracas per plumbo de pistolo, sed senemocia senforta malespero, ŝirmita de afableco kaj bonanima rideto. Mi iĝis morala kriplulo: unu duono de mia animo ĉesis ekzisti, ĝi sekiĝis, vaporiĝis, mortis, mi ĝin detranĉis kaj forĵetis, dum la alia vegetis kaj vivis por komplezo de ajnulo, sed tion neniu rimarkis, ĉar neniu sciis pri la ekzisto de l' pereinta duono; sed vi nun vekis en mi rememoron pri ĝi, kaj mi tralegis al vi ĝian epitafon. Al multaj ĉiuj epitafoj, ĝenerale, ŝajnas ridindaj, sed al mi ne, precipe, kiam mi rememoras pri tiu, kiu ripozas sub ĝi. Cetere, mi ne petas vin kunkonsenti mian opinion: se mia ekstravagancaĵo ŝajnas al vi ridinda, bonvolu ridi: mi avertas vin, ke tio min neniom ĉagrenos.
Tiumomente mi renkontis ŝiajn okulojn: en ili kuris larmoj; ŝia brako, apoganta sin kontraŭ la mia, tremis; la vangoj skarlatis, ŝi kompatis min! Kunsufero, la sento, al kiu sklaviĝas tiel facile ĉiuj virinoj, enigis siajn ungegojn en ŝian nespertan koron. Dum la tuta tempo de la promeno ŝi estis distrita, kun neniu koketis, kaj tio estas grava simptomo!
Ni venis al la abismo. La virinoj forlasis siajn kavalirojn, sed ŝi ne forlasis mian brakon. La ŝercoj de la lokaj dandoj ne ridigis ŝin; la apikeco de l' deklivo, antaŭ kiu ŝi staris, ne timigis ŝin, kvankam la aliaj sinjorinoj kvikis kaj fermis la okulojn.
Dum la returna vojo mi ne rekomencis mian malĝojan konversacion; sed al miaj bagatelaj demandoj kaj ŝercoj ŝi respondis mallonge kaj distrite.
— Ĉu vi amis? — mi demandis ŝin.
Ŝi rigardis min fikse, kapgestis nenion, kaj denove falis en meditemon; estis evidente, ke ŝi volas ion diri, sed ne scias per kio komenci. Ŝia brusto ondiĝis… Kion fari! La muslina maniko estis malforta defendo, kaj elektra sparko trakuris el mia brako en ŝian brakon; preskaŭ ĉiuj pasioj komenciĝas tiel, kaj ni ofte trompas nin pensante, ke virino amas nin pro niaj fizikaj aŭ moralaj indoj. Certe, ili preparas, disponigas sian koron al la akcepto de sakramenta fajro, kaj tamen la unua tuŝo decidas ĉion.
— Ĉu mi estis vere afabla kun vi hodiaŭ? — diris la princidino al mi kun afektita rideto, kiam ni revenis de la promeno.
Ni disiĝis.
Ŝi estis malkontenta pri si; ŝi kulpigis sin pri senemocio… Ho, ĝi estas la unua, ĉefa triumfo! Morgaŭ ŝi volos rekompenci min. Mi scias ĉion-ĉi parkere — jen kio estas enua!
La 4an de junio.
Hodiaŭ mi vidis Veran. Ŝi satturmentis min per sia ĵaluzo. La princidino ŝajne decidis konfidenci al ŝi siajn korsekretojn: oni devas konfesi, tre trafa elekto!
— Mi divenas, al kio ĉio ĉi estas klinata, — diris al mi Vera. — Diru al mi pli bone simple nun, ke vi ŝin amas.
— Kaj se mi ŝin ne amas?
— Tiam por kio persekuti ŝin, alarmi, emociigi ŝian imagon? Ho, mi vin bone konas! Aŭskultu, se vi volas, ke mi kredu al vi. Venu post unu semajno al Kislovodsko! Postmorgaŭ ni transloĝiĝos tien. La princidino restos ĉi tie pli longe. Luu loĝejon apude; ni vivos en granda domo proksime de la fonto, en la supra etaĝo; malsupre loĝos la princino Ligovskaja, sed apude estas domo de la sama mastro, ĝi ne estas ankoraŭ luita… Ĉu vi venos?..
Mi promesis, kaj la saman tagon mi sendis iun lui la loĝejon.
Gruŝnickij venis al mi je la sesa vespere kaj anoncis, ke morgaŭ estos preta lia uniformo, ĝuste al la balo.
— Fine ni dancos kun ŝi la tutan vesperon… jen mi kontentigos mian soifon paroli kun ŝi! — li aldonis.
— Kiam estos la balo?
— Sed ja morgaŭ! Ĉu vi ne scias? Granda festo, kaj ĉi tiea estraro iniciatis aranĝi ĝin…
— Ni iru al la bulvardo…
— Pro neniuj trezoroj, en tiu ĉi aĉa kapoto…
— Kiel do, ĉu vi ĉesis ĝin ŝati?
Mi iris sola kaj, renkontinte la princidinon Mary, invitis ŝin al mazurko. Ŝi ŝajnis miri kaj ĝoji.
— Mi pensis, ke vi dancas nur laŭ neceso, kiel pasintfoje, — diris ŝi, tre ĉarme ridetante…
Ŝajne, ŝi tute ne rimarkis foreston de Gruŝnickij.
— Morgaŭ vi estos agrable mirigita, — mi diris al ŝi.
— Per kio?
— Ĝi estas sekreto… Dum la balo vi mem konjektos.
Mi finis la vesperon ĉe la princino; ne estis gastoj krom Vera kaj unu tre amuza maljunuleto. Mi estis en sprita stato, improvizis diversajn neordinarajn historiojn; la princidino sidis vid-al-vide kaj aŭskultis mian halanĝon kun tiom profunda, streĉita, eĉ tenera atento, ke mi sentis rodon de konscienco. Kien malaperis ŝiaj vigleco, koketado, kapricoj, aroga mieno, malestima rideto, distrita rigardo?..
Vera rimarkis ĉion ĉi: sur ŝia malsaneca vizaĝo pentriĝis profunda angoro; ŝi sidis en ombro ĉe la fenestro, merginte sin en larĝa apogseĝo… Mi sentis kompaton al ŝi…
Tiam mi rakontis la tutan draman historion de mia konateco kun ŝi, mia amo, — memkompreneble, ŝirminte ĉion per elpensitaj nomoj.
Mi tiel vivece bildigis mian teneron, miajn maltrankvilojn, admirojn; mi tiel avantaĝe montris ŝian konduton, ŝiajn agojn, karakteron, ke ŝi vole-nevole devis pardoni al mi koketadon kun la princidino.
Ŝi stariĝis, sidiĝis ĉe ni, viviĝis… kaj ni nur je la dua nokte rememoris, ke la doktoroj postulas, ke ni kuŝiĝu dormi je la dekunua.
La 5an de junio.
Duonhoron antaŭ la balo ĉe mi aperis Gruŝnickij en plena radiado de armea infanteria uniformo. Al la tria butono alkroĉita estis bronza ĉeneto, sur kiu pendis duobla lorneto; epoletoj de neimageblaj dimensioj estis fleksitaj supren en maniero de flugiloj de Amoro; liaj botoj knaris; en la maldekstra mano li tenis brunajn glaceajn gantojn kaj kaskedon, kaj per la dekstra li hirtigis ĉiuminute la frizitan tufon en etajn buklojn. Memkontento kaj kune kun ĝi iu necerteco estis pentritaj sur lia vizaĝo; lia festa eksteraĵo, lia fiera paŝmaniero igus min eksplodi en rido, se tio konkordus kun miaj intencoj.
Li ĵetis la kaskedon kun la gantoj sur tablon kaj komencis tegi faldojn kaj sin belordigi antaŭ la spegulo; grandega nigra tuko sur plej alta subkravato, kies haregoj subtenis lian mentonon, elŝoviĝis je duoncolo el post la kolumo; al li tio ŝajnis nesufiĉa; li eltiris ĝin supren ĝis la oreloj; pro tiu peza laboro — ĉar la kolumo de l'uniformo estis tre malvasta kaj incitanta — lia vizaĝo pleniĝis de sango.
— Oni diras, ke dum la lastaj tagoj vi terure trenaĉis vin post mia princidino? — diris li sufiĉe neglekte kaj ne rigardante min.
— Kiamaniere ni, stultuloj, aŭdacus teon trinki! — respondis mi al li, ripetante la ŝatatan proverbon de unu el plej lertaj kanajloj de la pasinta tempo, rave priskribita iam de Puŝkin.
— Diru, ĉu bone sidas sur mi la uniformo?.. Ho malbenita judaĉo!.. Tiel tranĉe doloras la akseloj!.. Ĉu vi havas parfumon?
— Indulgon, ĉu vi bezonas ankoraŭ ion? Vi ja sen tio jam disvastigas odoron de roza pomado.
— Ne gravas. Donu al mi…
Li verŝis duonflakonon al si post kravaton, en la naztukon, sur la manikojn.
— Ĉu vi dancos? — li demandis.
— Mi pensas, ke ne.
— Mi timas, ke mi devos komenci mazurkon kun la princidino, sed mi scias preskaŭ neniun figuron…
— Kaj ĉu vi jam invitis ŝin al mazurko?
— Ne ankoraŭ…
— Gardu, ke oni ne anticipu vin.
— Efektive! — li frapis sin en la frunton. — Adiaŭ… mi iros atendi ŝin ĉe la enirejo. — Li ŝirkaptis la kaskedon kaj forkuris.
Post duonhoro ankaŭ mi foriris. En la strato estis mallume kaj senhome; ĉirkaŭ la kunvenejo aŭ gastejo, kiel al vi plaĉas, tumultis amaso; la fenestroj de l' domo estis lumigitaj; sonojn de l' regimenta orkestro alportis al mi la vespera vento. Mi paŝis malrapide; al mi estis malĝoje… Ĉu vere, mi pensis, mia sola destino surtere estas ruinigi alies esperojn? De kiam mi vivas kaj agas, la sorto ĉiam iel kondukis min al epilogo de fremda dramo, kvazaŭ sen mi neniu povus morti aŭ senesperiĝi! Mi estis necesa persono por la kvina akto; nevole mi ludis mizeran rolon de ekzekutisto aŭ perfidulo. Kion celis la sorto por tio?.. Ĉu mi ne estas vere destinita de ĝi verki etburĝajn tragediojn kaj familiajn romanojn — aŭ kunlabori kun liveristo de noveloj, ekzemple, por Biblioteko por legado? Kiel scii?.. Ĉu malmultas homoj, kiuj, komencante la vivon, pensas fini ĝin kiel Aleksandro la Granda, aŭ lordo Byron, sed dum la tuta vivo restas titolaj konsilistoj?..
Enirinte la salonon, mi kaŝis min en amaso de viroj kaj komencis observi. Gruŝnickij staris apud la princidino kaj ion diris kun verva ardo; ŝi aŭskultis lin distrite, rigardis flankojn, almetinte ventumilon al la lipoj. Sur ŝia vizaĝo pentriĝis senpacienco, ŝiaj okuloj serĉis iun ĉirkaŭe; mi nerimarkite alpaŝis al ili de malantaŭe por subaŭskulti ilian konversacion.
— Vi turmentas min, princidino, — diris Gruŝnickij, — vi terure ŝanĝiĝis de la tempo, kiam mi ne vidis vin…
— Ankaŭ vi ŝanĝiĝis, — ŝi diris, ĵetinte sur lin la rapidan rigardon, en kiu li ne povis distingi kaŝitan mokon.
— Mi? Mi ŝanĝiĝis?.. Ho, neniam! Vi scias, ke tio estas neebla! Kiu vidis vin unu fojon, tiu ĉiam portos kun si vian dian bildon…
— Ĉesu…
— Kial do nun vi ne volas aŭskulti tion, kion ankoraŭ antaŭ nelonge kaj tiel ofte vi atentis tiom favore?
— Ĉar mi ne ŝatas ripetojn, — ŝi respondis, ridante…
— Ho, kiel amare mi eraris!.. Mi pensis, freneza, ke almenaŭ la epoletoj donos al mi rajton esperi… Ne, prefere mi restus por la tuta vivo en malrespekta soldata kapoto, al kiu, eble, mi estis ŝuldanta vian atenton…
— Efektive, la kapoto multe pli konvenas al vi…
Dum la tempo mi alpaŝis kaj salutis per klinigo la princidinon; ŝi iom ruĝiĝis kaj rapide prononcis:
— Ĉu vere, sinjoro Peĉorin, la griza kapoto multe pli konvenas al sinjoro Gruŝnickij?..
— Mi ne konsentas kun vi, — mi respondis, — en la oficira uniformo li aspektas ankoraŭ pli juna.
Gruŝnickij ne eltenis la frapon: kiel ĉiuj knaboj, li pretendas esti maljunulo; li pensas, ke sur lia vizaĝo profundaj spuroj de pasioj anstataŭas la sigelon de jaroj. Li ĵetis kontraŭ min furiozan rigardon, piedfrapis kaj iris for.
— Tamen konfesu, — mi diris al la princidino, — ke, kvankam li ĉiam estis tre ridinda, sed ankoraŭ antaŭ nelonge li ŝajnis al vi interesa… en la griza kapoto?..
Ŝi mallevis la okulojn kaj ne respondis.
Gruŝnickij la tutan vesperon persekutis la princidinon, dancis aŭ kun ŝi aŭ vid-al-vide. Li manĝegis ŝin per la okuloj, sopiris kaj tedis ŝin per petegoj kaj riproĉoj. Post la tria kvadrilo, ŝi jam malamis lin.
— Mi ne atendis tion de vi, — li diris, alpaŝinte al mi kaj preninte min je brako.
— Kion?
— Vi dancas kun ŝi la mazurkon? — li demandis solenvoĉe… — Ŝi konfesis al mi.
— Do kio?.. Ĉu tio estas sekreto?
— Memkompreneble… Mi devis tion atendi de la knabinaĉo… koketulino… Nu do mi bone venĝos!
— Kulpigu vian kapoton aŭ viajn epoletojn, sed kial akuzi ŝin? En kio estas ŝia kulpo, ke vi ne plu plaĉas al ŝi?..
— Kial do esperigi?
— Kial do vi esperis? Aspiri kaj atingi ion — tion mi komprenas, sed kial esperi?
— Vi gajnis la veton, sed ne tute, — li diris, kolere ridetante.
La mazurko komenciĝis. Gruŝnickij elektis nur la princidinon, aliaj kavaliroj elektis ŝin ĉiuminute: ĝi estis evidenta komploto kontraŭ mi; des pli bone: ŝi volas paroli kun mi kaj oni malhelpas, — ŝi volos duoble pli.
Mi premis ŝian manon foje; la duan fojon ŝi elŝiris ĝin, dirante neniun vorton.
— Mi malbone dormos ĉi-nokte, — ŝi diris al mi, kiam la mazurko finiĝis.
— Pri tio kulpas Gruŝnickij.
— Ho ne! — Kaj ŝia vizaĝo iĝis tiel angora, ke mi donis al mi vorton nepre kisi ŝian manon en la vespero.
Ĉiuj komencis disveturi. Helpante al la princidino sidiĝi en kaleŝon, mi rapide alpremis ŝian etan manon al miaj lipoj. Estis mallume, kaj neniu povis rimarki tion.
Mi revenis en la salonon kontenta pri mi.
Ĉe granda tablo vespermanĝis junularo, kaj inter ili Gruŝnickij. Kiam mi eniris, ĉiuj eksilentis; estis sentate, ke ili parolis pri mi. Multaj koleretas kontraŭ mi ankoraŭ de la pasinta balo, precipe la dragona kapitano, kaj nun, ŝajnas, definitive estas kreata kontraŭ mi malamika bando sub komando de Gruŝnickij. Li havas tiom fieran kaj kuraĝan aspekton…
Mi tre ĝojas; mi ŝatas malamikojn, kvankam ne laŭkristane. Ili amuzas min, vervigas mian sangon. Esti ĉiam atenta, kapti ĉiun rigardon, signifon de ĉiu vorto, diveni intencojn, ŝajnigi sin dupo kaj subite per unu puŝo ruinigi la tutan pezlaboritan konstruaĵon el ruzaj artifikoj kaj sagacaj intrigoj — jen tion mi nomas vivo.
Dum la vespermanĝo Gruŝnickij flustris kaj palpebrumis kompreniĝe kun la dragona kapitano.