dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La Soleno

您是本帖的第 2433 个阅读者
树形 打印
标题:
La Soleno
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La Soleno

La Soleno

de H. P. Lovecraft (1923)
elangligis Sonja Elen Kisa (2003)
originala titolo: The Festival


Efficiut Daemones, ut quae non sunt, sic tamen quasi sint, conspicienda hominibus exhibeant.
— Lactantius

Mi estis for de mia hejmo, sorĉite de la orienta maro. En la krepusko mi aŭdis ĝin bategi kontraŭ la rokojn kaj sciis, ke ĝi kuŝas tuj trans la monteto, kie la serpentumantaj salikoj tordiĝis sub la sennubiĝanta ĉielo kaj la unuaj steloj de l' vespero. Kaj ĉar miaj prapatroj vokis min al la malnova urbo trans la kontinento, mi pluiris tra la malprofunda ĵusfalinta neĝo sur la vojo, kiu tutsole gvidis en la direkto de Aldebarano briletanta inter la arboj, al la antikvega urbo, kiun mi neniam vidis sed pri kiu mi ofte sonĝis.

Estis Julo, kiun oni nomas Kristnasko, kvankam oni scias en sia koro, ke ĝi estas pli antikva ol Bet-Leĥemo kaj Babilono, pli antikva ol Menefro kaj la homaro mem. Estis Julo kaj mi finfine venis al la antikva havenurbo, kie loĝis kaj solenis mia popolo en la pratempo kiam tia festado estis malpermesita, kaj kie ili ankaŭ ordonis al siaj filoj plue festi unufoje en jarcento, por ke neniam la prasekretoj falu en forgeson. Mi apartenis al antikva popolo, kiu estis antikva eĉ tiam, kiam oni koloniis ĉi landon antaŭ tri cent jaroj. Kaj ili estis strangaj, ĉar mia popolo estis mistera kaj kaŝema kaj venis el kvietigaj orkideĝardenoj en la sudo kaj parolis alian lingvon antaŭ ol ili lernis tiun de la fiŝkaptistoj kun bluaj okuloj. Kaj nun ili vivis dissemitaj kaj komune gardis nur la misterajn ritojn, kiujn neniu vivanto povus kompreni. Tiun vesperon mi estis la sola, kiu revenis al la malnova marista urbo laŭ la ordonoj de la legendo, ĉar nur malriĉuloj kaj soluloj memoras.

Tiam trans la konturo de la monteto mi vidis Kingsporton froste etenditan en la krepusko, neĝoplenan Kingsporton kun ties antikvaj ventoflagoj kaj turpintoj, firstopatnoj kaj kamentuboj, kajoj kaj pontetoj, salikoj kaj tombejoj; senfinaj labirintoj de krutaj mallarĝaj zigzagaj stratoj kaj vertiĝodona centra altaĵo, kiun tempo ne aŭdacis tuŝi, kronita de preĝejo; senĉesaj labirintoj de koloniaj domoj amasigitaj kaj disigitaj en ĉiuj anguloj kaj niveloj kiel la malordigitaj blokoj de infano; antikveco ŝvebanta per grizaj flugiloj super gabloj kaj mansardaj tegmentoj blankigitaj de l' vintro; arkaj superpordaj fenestretoj kaj malgrandvitraj fenestroj lumantaj unu post la alia en la frida vesperiĝo por kuniĝi kun Oriono kaj la arĥaikaj steloj. Kaj kontraŭ la putrajn kajojn batadis la maro, tiu sekretema pretermemora maro el kiu la homoj venis en la pratempo.

Apud la vojo en ĝia plej alta punkto leviĝis eĉ pli alta pinto, morna kaj balaita de l' vento, kaj mi vidis, ke estis enterigejo, kie nigraj tomboŝtonoj fantome elstaris tra la neĝo kiel la putraj ungoj de giganta kadavro. La senspura vojo estis ege soleca, kaj kelkfoje mi kredis aŭdi de fore hororan knaron, kvazaŭ de pendumilo en la vento. Oni pendigis kvar el miaj parencoj akuzitaj pri sorĉado en 1692, sed mi ne sciis ĝuste kie.

Kiam la vojo sekvis la deklivon malsupren al la maro, mi volis aŭdi la gajajn sonojn de vilaĝo dum vespero, sed mi ne aŭdis ilin. Tiam mi memoris pri la sezono kaj sentis, ke tiuj malnovaj puritanoj tre verŝajne havis kristnaskajn kutimojn, kiuj estis fremdaj al mi, plenaj de silenta preĝado ĉe la fajrejo. Do mi poste ne serĉis sonojn de gajeco nek vojaĝantojn, kaj mi pluiris preter la silentigitaj kaj lumigitaj farmodomoj kaj ombraj ŝtonaj muroj, kie la ŝildoj de antikvaj vendejoj kaj maristaj trinkejoj grincadis en la sala vento, kaj kie la lumeto de kurtenitaj fenestretoj rebrilis sur la groteskaj frapiloj de kolonaj pordoj en la dezertaj nepavimitaj stratetoj.

Mi jam vidis mapojn de la urbo kaj mi sciis kie trovi la hejmon de miaj parencoj. Oni diris al mi, ke ili rekonos kaj bonvenigos min, ĉar la vilaĝa legendo daŭre vivas; do mi rapidis tra Black Street al Circle Court, trans la freŝa neĝo sur la unusola plene ŝtona pavimo en la urbo, al kiu poste gvidas Green Lane malantaŭ la bazara domo. La malnovaj mapoj ankoraŭ ĝustis, kaj mi ne havis problemojn; kvankam oni ŝajne mensogis en Arkamo, kiam oni diris, ke tramoj veturas ĉi tien, ĉar mi ne vidis kontaktolineojn supere. Ĉiaokaze neĝo kaŝus la relojn. Mi ĝojis, ke mi elektis iri piede, ĉar la blanka vilaĝo aspektis tre bela de la monteto, kaj mi nun aŭtaŭĝojis frapi je la pordo de miaj parencoj,

ip地址已设置保密
2008/5/30 8:54:38

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询