1
Karavelo «La Sankta Virgulino».
La kvardek-sepa tago de la vojaĝo
En timo kaj tumulto komencas mi tiun ĉi paĝon, ĉar ŝipo, kiun ni renkontis hodiaŭ, vere estis sendito de la diablo.
Terura ŝtormo disigis nian karavelon de la eskadro kaj, forportinte ĝin malproksime suden, ĉesis. Ni estis navigantaj laŭ nekutime trankvila senlima maro, vidante nek insuleton, nek velon, kiam la mastisto subite kriis, ke nin persekutas iu ŝipo.
Kun ĉagreno mi rememoras, ke el la buŝo de la ŝipestro, homo inda kaj pia, aŭdiĝis blasfemo — li decidis, ke la mastisto estas ebria.
Alirinte la ŝiprandon, en miro ĉirkaŭrigardadis mi dezertan akvan ebenaĵon, sed poste vualo defalis de miaj okuloj, kaj mi nevole menciis la nomon de Dio. Ne velŝipo, — pli ĝuste, fantomo de velŝipo, estis glitanta je kanonpafa distanco de ni.
Komence mi rimarkis nur ĝiajn ĝeneralajn konturojn, kaj al mi ŝajnis por momento, ke ĝi estas diafana, ke tra ĝi malklare videblas moviĝantaj maraj ondoj. La vido trompis min — moviĝis makulaj veloj: verdetaj, grizaj, bluetaj. Kiom malsimilis ili al blankaj veloj de karaveloj, beligantaj, simile al ĉielaj nuboj, la bluan sinon de akvoj!
La neniam antaŭe vidita ŝipo laŭ sia grandeco estis ne malplia, ol nia ŝipo, sed ĝiaj randoj estis malaltaj, kaj per konturoj ĝi similis al akrepruaj boatoj de insulanoj, ne konantaj Dion.
En maltrankvilo la ŝipestro ordonis ŝargi kanonojn de la tribordo, kaj mi siavice turnis al Dio preĝon pri savo, ĉar kion ja bonan povus sendi renkonten al mi tiuj nekonataj akvoj, tiuj vastaj posedaĵoj de la diablo!
Kaj mia preĝo estis aŭdita: baldaŭ mi komprenis, ke ne vane moviĝis la fantomaj veloj, — ne aŭdacante proksimiĝi al ni, la paganoj estis preparantaj sin al turno.
Sed kiel mi priskribu, kio okazis poste! Min mokos ajnulo, almenaŭ unufoje metinta piedon sur ŝanceliĝeman ferdekon de ŝipo.
Mi vidis tion per propraj okuloj: la ŝipo, mara ŝipo eknavigis malantaŭen, ne turniĝinte! Ĝia akrigita poŭpo kaj la pruo kvazaŭ interŝanĝiĝis. Maristoj ofte pekas, rakontante fabelojn, sed al la servanto de Dio ne decas mensogi: dukapa, kiel konvenas al sendito de la diablo, ĝi estis malproksimiĝanta de ni, kunfandiĝante kun la oceano, naskinta ĝin.
Nur tiam distingis mi, ke tio estas ne unu, sed du ŝipoj, nekompreneble kaj malnature kunigitaj. Kaj iliaj mastoj ne strebis supren, sed, klinitaj unu al la alia, kruciĝis per siaj kapoj super komuna ferdeko. En lorno mi sukcesis distingi en nevidebla de ĉi tie araneaĵo de ŝnuraro malgrandajn figuretojn de nudaj malhelhaŭtaj ŝipanoj. Ĉu sovaĝuloj? Ĉu demonoj? Jes, sed sur ilia makula ferdeko minace brilis metalo, kaj al mi ŝajnis eĉ, ke mi vidas strangajn plurtubajn kanonojn, turnitajn al nia flanko.
Malgraŭ protestoj de timigitaj oficiroj kaj obtuza grumblado de la ŝipanaro, nia ŝipestro ordonis pafi el kanono postsekve al la foriranta ŝipo. La kuglego traflugis apenaŭ duonon de la distanco inter la ŝipoj kaj eksaltadis laŭ akvo.
Al neniu estas permesite senpune provi la sorton, kaj la mara foro eĥis per obtuza tondro, simila al muĝo de vekita monstro. El la jam preskaŭ nedistingebla ŝipfantomo ekstaris kaj etendiĝis al la ĉielo maldika fosto de nigra fumo. Longa hurla fajfo, kiun ni aŭdis poste, tremigis nin. Sed vane ni rigardis en la ĉielon, serĉante fonton de la sono.
Ho Sinjoro, savu nin kaj defendu! Ĉar laŭ via volo kaj je via nomo invadis ni en tiujn dezertajn akvojn. Jam kvar grandaj kaj ok malgrandaj insuloj ekvidis lumon de la vera kredo. Permesu do fini la komencitan de ni aferon, plenan je gloragoj kaj suferoj!
Tiel preĝis mi, starante sur la ferdeko kaj aŭskultante la mallaŭtiĝantan fore longan hurladon. Timemo kaptas min, kiam mi pensas pri tio, kiaj ankoraŭ kreitaĵoj de la abismo montriĝos al ni. Ĉar ne vane estas skribite sur la mapo, etendita en la kajuto de la ŝipestro: «Ĉi tie estas drakoj...»
Malpeza aviporta ŝipo «Tahi tianga».
La sesdek-unua jaro post la Surteriĝo. La ducent-kvina tago
La skolto ne atingis la katamaranon nur je iaj kvincent metroj. Nur antaŭ momento ĝi flugis, lamis sur negranda alto, lasante post si malglatan fuman strion, poste ekbrilis — kvazaŭ ŝajnis! — eksplodo, blua sur blua fono, ekŝprucis, ekkapriolis nigraj rompaĵoj, kaj nevidebla forto malrapide disŝiris la raketoplanon je du partoj.
Eksplodis la alkohola cisterno — nenio alia povis tie eksplodi.
Momento, kaj... Malfrua sono obtuze puŝis oreltamburojn. Io susuris super la kapoj kaj kun nelaŭta krako batiĝis al la poŭpo. Sehei ne eltenis kaj forturniĝis. «Fino venis al Lamulo...» — senforte pensis li, kaj en tiu momento la malhelajn tatuitajn vizaĝojn de la batalantoj kripligis malica ĝojo. Furioza kvardek-gorĝa kriego!
Evidentiĝis, ke ankoraŭ ne ĉio estis finita. El la disfalanta maŝino elfalis nigra homa figureto. Li flugas kuntirinte la manojn kaj piedojn — do li estas viva. Kvankam... Viva! La figureto dismetis la manojn, kaj super ĝi kun neaŭdebla de ĉi tie klako malfermiĝis triangula «flugilo». Ho, Fonto, kiu do estas tiu? Ĉu Angi aŭ Lamulo?
— Pli rapide! — tra la dentoj ordonis Sehei.
Iti, ne turniĝinte, akre elkriis vortojn de komando, kaj la stratego strabis al ŝi kun incitiĝo. «La turbinon startigu», — preskaŭ diris li, sed ĝustatempe detenis sin. Certe, Iti pli bone scias, kion fari. Ĝuste ŝi estas estro de la katamarano.
«Tahi tianga» («Ŝtala palmo»), oblikve dismetinte makulajn velojn, iris sub akuta angulo al la vento, glutante unu post la alia glatajn ondojn, kovritajn per pecoj de glita iriza filmo. Sub akra prustango de la malgranda — lofflanka — ŝipkorpo siblis griza ŝaŭmo.
Parto de la vosta empeno, ĵetita supren de la eksplodo, plu estis turniĝanta en aero. Nur iu rompaĵo ne trafu la piloton! Al li jam sen tio estis malfacile — evidente damaĝita, la «flugilo» kliniĝis dekstren, fumis, kaj finfine ekflamis. Sammomente la piloto malpremis la manojn kaj kiel ŝtono ekfalis en akvon de sur dekmetra alto. Lamulo! Tio povis esti nur Lamulo.
Lofflanke je dek metroj de la katamarano malkrutan ondon tranĉis alta kurba naĝilo. Malbone... Blanka ŝarko-hommanĝanto. En akvoj apud la Forbruligitaj Insuloj ili abundegas. Ŝajne, nur ili povas vivi ĉi tie — ceteraj fiŝoj tuj emerĝas per ventro supren. Jen ankoraŭ unu naĝilo, kaj sufiĉe proksime al Lamulo...
Iti komandis, same ne turniĝante. Ŝi entute neniam turniĝis, komandante. «Iti-Tarai havas trian okulon inter la skapoloj — ŝi vidas per la dorso...»
Alta helhaŭta knabineto-paflertulo per nehasta gracia irmaniero transiris sur la ferdekon de la malgranda ŝipkorpo, dum irado preparinte la armilon por pafado. Mallevinte la funelon de la raketĵetilo sur la ŝultron, ŝi kutime ĵetis rigardon malantaŭen, por kontroli, ĉu ne estas iu tie...
Lamulo, kiel ĉiam, kondutis tre trankvile. Per la maldekstra mano li apogis sin je rompaĵo de la surakviga flosileto, en la dekstra mano li havis tranĉilon. Ekster la ŝiprandon ekflugis nodoza ŝnuro, kaj Lamulon oni per unu tiro eltrenis el filmokovrita akvo. En la lasta momento li suprentiris la krurojn, kaj tuj el sub la fundo de la malgranda ŝipkorpo elturniĝis blanka ŝarko per la ventro supren. La alta helhaŭta knabineto sen pafo kondukis la monstron per movo de la paftubo.
Videble, sperta knabineto. Sub la klaviklo estas cikatro, la tatuo sur la brusto estas kovrita per ŝnureto kun kvar homaj kojnodentoj. Kvankam pri tio ekzistas antaŭlonga kaj kategoria ordono de la Maljunulo: neniajn kolierojn, neniajn dentojn sur ŝnuretoj...
Movetinte kvar grandegajn naĝilojn, «Tahi tianga» iomete ŝanĝis la pozicion, denove ĉerpis venton la makulaj veloj, kaj la batala maŝino ekmoviĝis, ne turniĝante, en inversa direkto, sekvante la sunon, transirintan la zeniton.
Lamulo, ĝibetiĝinte, sidis sur la ferdeko, kovrita per mato, kaj super lia brulvundita ŝultro jam estis sorĉanta Iti — kovradis ĝin per grasa flaveta ŝmiraĵo. Dum tio ŝiaj lipoj ne moviĝis — kvazaŭ ŝi vere estis sorĉanta.
— Raportu, — diris Sehei.
La fratoj tute ne similis unu la alian. Sehei estis iom pli alta, pli mallarĝa en la ŝultroj, kaj lia haŭto estis tiom hela, ke inter junaj batalantoj jam dum plura jaro cirkulis onidiro: iam Sehei estos unu el la Maljunuloj. La onidiro estis stulta, kiel konvenas al onidiro: la Maljunuloj ne tatuas sin — ŝajne, oni povus kompreni... Lamulo estis malhela, larĝa, unu ŝultro estis malpli alta, ol la alia, sed tio estis ne denaska difekto, samkiel la lameco, — li kripliĝis jam dum la sturmo de Tara-Amingu.
Sed la vizaĝesprimo de la fratoj estas sama — indiferente laca, tiel ĉe unu, kiel ĉe la alia.
— Ni eliris al la celo de flanko de la Tri Atoloj, — monotone ekparolis Lamulo, ne levante la kapon. — Tuj estis pripafitaj. Post dua trafo Angi raportis, ke estas vundita, kaj ne plu respondis. Ni trapasis super la golfo laŭ la suno. La tria floto de vesperuloj...
Sehei aŭskultis la obtuzan senespriman voĉon de la frato kaj komprenis, ke la skoltado, kiel estis supozite, donis nenion.
La tria floto de vesperuloj, kiel antaŭe, estas ankrita ĉe la Putraj Rifoj. Kvardek sep batalaj unuoj. El ili dek unu estas de lasta generacio. Raketoplanoj staras sur katapultoj, tegitaj. Kvanto da gardaj katamaranoj... La plej granda denseco de pafado...
Morgaŭ matene Sehei ripetos skoltadon. Li ripetados ĝin de tago al tago, eĉ se ĉiufoje li devos perdi piloton kaj hidroplanon. Kiel hodiaŭ.
La brulvundoj estis ŝmiritaj, kaj Lamulo peze leviĝis de la ferdeko.
— Interkaptajn aviojn ili ne sendis postsekve, — finis li. — Verŝajne, ili pensis, ke ni flugos ne pli ol cent metrojn... Ja mi mem tiel pensis...
Kaj subite Lamulo ridetis. Tio estas rara vidaĵo — ridetanta Lamulo.
— Donu al li la kompleton, Tarai, — lace diris la stratego.
Samaĝulojn la fratoj ne havis. Aŭ preskaŭ ne havis. Ilia generacio forbrulis antaŭ naŭ jaroj ĝuste en tiuj ĉi akvoj. Tiam tio estis flotego, nun de ĝi restis nur dek katamaranoj... Ne, naŭ. Post la hieraŭa incidento en la markolo — jam naŭ.
Iti per unu mano deligis de la zono ledan saketon kun tatua kompleto kaj donis ĝin al Lamulo. Tiu deiris flanken kaj, ne atentante enviajn rigardojn de adoleskuloj el la kanona teamo, komencis atente enmeti pikilojn en nestojn de la malgranda kvadrata tabuleto.
La maro estis ŝanĝanta la ritmon. Ĉiam pli kaj pli klaraj iĝis mallongaj koleraj batoj dekstre. En la ŝelon de la granda — mallofa — ŝipkorpo batiĝis ondoj, reflektitaj de la suda bordo de Tara-Amingu. La katamarano estis pliakutiganta la angulon al la vento. La strategon kovris densa fuzela odoraĉo flanke de la poŭpo, iĝinta nun la pruo. Komprenite... Jen kial Iti ne riskis startigi la turbinon. Rompaĵo de la raketoplano, falinte, damaĝis la alkoholdukton.
— Kontrolu, — petis Lamulo, etendante al li la kompleton.
Sehei prenis la tabuleton kaj legis la desegnaĵon. Ŝajne ĉio ĝustas. Kvankam...
— Ĉu vi denove malplialtigis gradon de risko?
— Nu ne plialtigis ja, — senemocie respondis Lamulo.
Sehei transmetis kvar pikilojn kaj redonis la kompleton.
— Gardu vin, ne tatuu la brulvundon...
Lamulo subridetis kaj ekiris, tirante la piedon. Ondoj batadis la mallofan ŝipflankon kun pligrandiĝanta forto. Sehei, ne rigardante, povus diri, ke dekstre, inter akvaj montoj, jam videblas la nigra Tara-Amingu, kaj antaŭe laŭ la kurso en la tagmezan ĉielon leviĝas pala, apenaŭ kaptebla brileto, reflektita de plurnombraj lagunoj de Aatu-2 — Infana Insulo de matenuloj, kaj malantaŭe, trans la dekstra ŝultro, platiĝis densa senmova nubo... Tie, malantaŭ la linio de horizonto, hirtiĝinte per fortikaĵoj kaj raketaj punktoj, minace kuŝis la rokeca Tiuru — la avanposteno de vesperuloj, de kie nur pro miraklo hodiaŭ revenis Lamulo...
La ferdeko ĉirkaŭ la stratego malpleniĝis. Sehei staris, klininte la kapon, lia tatuita vizaĝo estis morna. «Pri kio pensas stratego, scias nur la Maljunuloj. Pri kio pensas Maljunulo — scias neniu...»
— Jen kiel oni ilin bruligis!.. — aŭdis li infanecan voĉon, svenantan ĉu pro teruro, ĉu pro admiro.
Apoginte sin je framo de sia heliografo, adoleskulo-komunikisto ravite rigardis al kreskanta dekstre la plej suda el la Forbruligitaj Insuloj.
Tara-Amingu estis terura.
Sur ĝia kresto fumis haregaro de trunkoj, restintaj de iam forbrulinta palma bosko. Tie, ŝajne, okazis interpafado. Ĉio estas ĝusta: por la Forbruligitaj ne ekzistas interpaciĝo. De la golfa flanko sterniĝis nigra peza fumo. Apud ruinoj de malnova piero brulis maro. Evidente iu iun dronigis, kaj tute antaŭnelonge. Ĉu vesperulo matenulon, ĉu matenulo vesperulon...
— Hej! — mallaŭte vokis la komunikisto la altan helhaŭtan knabineton. — Rigardu... Kiu tie batalas?
— La Antaŭuloj, — mistere malaltiginte la voĉon, respondis ŝi.
— Mi serioze demandis! — ofendiĝis la adoleskulo.
— Ĉu vi ne kredas? Ĉi tie, kiam oni surterigis trupojn, oni forbruligis tutan floton de vesperuloj! Kaj ankaŭ niajn pereigis... Jen ili nun batalas unuj kontraŭ aliaj...
— Kaj ĉu longe ili batalos?
— Ĝis la Alveno mem. Ĝis sonos la Vera Nomo de la Malamiko...
Sehei subridis kaj ĉesis aŭskulti. Legendoj, legendoj... Interese, kiu ilin elpensadas? Estas tia impreso, ke ili aperas per si mem. Krom unu, certe. Krom la Profetaĵo de la Maljunuloj pri la Granda Malamiko. Ja ties aŭtoroj estas bone konataj. Eĉ tro bone... «Sonos la Vera Nomo de la Malamiko, kaj ekde tiam estos nek matenuloj, nek vesperuloj...» Ĉu la Maljunuloj ĝis nun ne komprenis, ke nenia Granda Malamiko ekzistas en tiu ĉi mondo? Nia Granda Malamiko estas ni mem...
Al la egalmezuraj koleraj batoj en la mallofan ŝipflankon aldoniĝis oftaj laŭtaj plaŭdoj — do, montriĝis Ana-Tarau — strio de nigra cindro sur la horizonto. La plej eta tremero de la ferdeko sub la nudaj piedoj estis komprenebla al la stratego. Kaj ne nur tio. Li preskaŭ fizike sentis proksimiĝon de milito, post kiu vere estos nek matenuloj, nek vesperuloj. Kvanto da bataletoj en neŭtralaj akvoj pligrandiĝadis ĉiutage, kaj ĉiu el ili minacis iĝi tiu lasta milito...
Hieraŭ, ekzemple, en markolo inter la Forbruligitaj Insuloj duelis trikorpa raketporta ŝipo de matenuloj kaj bordgarda kanuo de vesperuloj. Kripligita ĝis nerekoneblo, la raketŝipo surrifiĝis kontraŭ la okcidenta fino de Tara-Amingu, post kio ĝi estis finbatita per raketa salvo el la insulo, kaj ĝuste el la intermonto, kie vesperuloj (laŭ datumoj de skoltado) neniel povis esti, kaj matenuloj (laŭ datumoj de la stabo) ne elŝipiĝis. Do, ĝi estis finbatita fare de nesciate kiu. Tielaĵoj okazis de tempo al tempo.
Kio koncernas la bordgardan kanuon, ĝi, perdinte maston, kaj kun kojnumiĝinta turbino, estis kaptita de fluo, elŝiriĝanta el la markolo, kaj, iamaniere trairinte minan baron, subite trovis sin tute apud la Infana Insulo de matenuloj. Restis lasta rimedo, kaj sur la kanuo oni ĝin uzis — eksplodigis la poŭpan turbinon. Pala alkohola flamo impetis, kiel vastiĝanta ringo, for de la ŝipo, kaj estingiĝis. La dekstra ŝipkorpo restis naĝi.
Sed kiam jam ŝajnis, ke ĝi neeviteble devas eniri en la malpermesitajn por ĉiuj akvoj, el malantaŭ la nigra kresto de Tara-Amingu kun granda rapido elflugis raketoplano de vesperuloj. Juĝante laŭ ĉio, ĝin stiris altklasa piloto. El malproksime, ne ektiminte pafi en flankon de la Infana Insulo, li per sola raketo forbruligis la restaĵojn de la kanuo kune kun la kadavroj kaj, farinte krutan turnon, foriris, leviĝante, al la Glacia Kojnodento.
Jes, jes, la arkipelago pendas sur lasta fibro de ŝnuro, kaj hieraŭ tiu fibro preskaŭ ŝiriĝis...
Sehei levis la kapon, kaj lia rigardo haltis sur Iti. Ĝoje montrante la dentojn, ŝi staris sub kruciĝo de malpezaj mastoj — ŝultrolarĝa, malalta, beligita per tatuo de la maleoloj ĝis la grandega risorta ĉapo de krispaj haroj. Same kiel ĉe ĉiuj sudaj heurioj, ŝia nazo estis kvazaŭ rompita. En la tranĉaĵon sub la malsupra lipo estis enmetita ŝarka dento.
Kaj ŝajnis subite, ke la stratego tuj ridetos.
Iti. Iti, kromnomita Tarai. Ŝi faris tiun tranĉaĵon kaj enmetis en ĝin ŝarkan denton, estante dekjara knabineto, rompinte per tio kvar tabuojn de sia gepatra kaj tiam ankoraŭ sovaĝa insulo.
Oni diras, ke misiistoj ĝis nun kun tremo rememoras tiun ŝarkan denton. Heurioj, kiuj antaŭe ial indiferentis pri tio, kie pasigas tempon kaj pri kio okupiĝas infanoj, sentripigis Birdon de Milito kaj sieĝis la misiejon, kiun estris ne iu alia, sed Sehei mem, provizore senoficigita el la posteno de flota komandanto pro superflua iniciatemo. Mirakle sukcesinte transporti Iti-n al Aatu-2, li poste subaĉetis la tribestron kaj ĵuris antaŭ la tribo, ke la knabinaĉo, beliginta sin kiel batalanto kaj tiel rompinta kvar tabuojn, estis hieraŭ pro tio kvarfoje mortigita.