Libero.
— Vi estas libera.
— Dankon, sinjoro.
— Vi estas libera.
— Dankon, sinjoro.
— Vi estas absolute libera kaj povas iri kiel vi volas kaj diri kion ajn vi volas.
— Grandan dankon, sinjoro.
— Kial do vi ne diras kion vi volas?
— Mi jam diris.
— Kion vi diris? Kiam? Mi ankoraŭ nenion aŭdis.
— Mi diris "Grandan dankon".
— Malmulte. Vi povas iri kien vi volas, dancetante kaj saltante pro la ĝojo ke vi estas absolute libera kaj povas diri kion ajn.
— Do mi dancetas.
— Vi malalte dancetas. Vi havas plenan rajton alte saltadi sur unu piedo, por ke ĉiu povu de fore vidi ke neniu malpermesas al vi danceti pro ĝojo. Jen tiel .... Nun jam estas pli bone.
— Bonvolu diri, sinjoro, ĉu mi povas por nelonge ĉesi ĉi tiun ĝojan dancadon kaj ekpaŝi? Ja mi iomete ekanhelas.
— Atendu dum minuto. Mi devas legi en la instrukcio. Jen estas komento al artiklo 6: "De gaja saltado estas liberigitaj personoj suferantaj de post-restantaj fenomenoj de junaĝa poliomielito".
— Grandan dankon, sinjoro. Me almenaŭ respiros ...
— Ne povu ekiri! Vi ankoraŭ ne montris ateston pri suferita poliomielito.
— Pardonu, sinjoro, mi ne scias kio vi estas ...
— Mi estas instruisto pri lernigado al popolo kiel uzi senliman liberon.
— Dankon, grandan dankon. Kaj diru, sinjoro instruisto pri lernigado, ĉu mi rajtas ...
— Vi ne rajtas. Ne distriĝu. Saltadu pro ĝojo de libero. Pli alte, pli alte, pli salte ...