
Tenio-medikamento
de Olli
elsuomigis Vilho SALONEN
aperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 241-242
-- Mi volus ricevi medikamenton kontraŭ tenio, diris sinjoro Karlo Uksio ĉe giĉeto de oficejo.
Nome ĉi tio okazis post socialigo de apotekoj, kiam ili iĝis ŝtataj oficejoj.
-- Ĉu vi kunhavas impostkvitancon de via hundo?
-- Kiel mi povis supozi, ke ankaŭ ĝi estas bezona!
-- Kompreneble. Ni ja ne rajtas doni medikamentojn al iu ajn hundo.
-- Mi ja ne petas ĝin por la hundo. Mi mem havas tenion!
-- Tiukaze vi staras ĉe neĝusta giĉeto! Ĉi tie oni vendas medikamentojn nur por bestoj.
-- Tial ja mi staras ĉe la giĉeto! Tenio estas besto.
-- Sed vi ĝuos la medikamenton.
-- Ĉu oni povas diri, ke gluti teniomedikamenton estas ĝuo! Kaj la tenio ja la medikamenton finfine manĝos. Mi nur peras.
-- Ne decas ŝerci ĉi tie! Iru al la ĝusta giĉeto. Al la tria maldekstren.
-- Jes, al la ĝusta, la tria maldekstren.
Uksio iris. La giĉeto estis fermita. Li frapetis al la pordeto.
-- Kial vi frapadas! elkriis kapo en la apuda giĉeto. Ĉu vi ne vidas, ke la giĉeto estas fermita!
-- Ĝuste tial mi frapetis. Oni ne povas frapi malfermitan pordon.
-- Tie oni kaftrinkas nun. Revenu post dudek minutoj!
Ukiso revenis post duona horo.
-- Mi volus ricevi teniomedikamenton.
-- Ĉu vi plenigis la koncernan blanketon?
-- Ĉu necesas tio?
-- Kompreneble! Ĉu vi ne konas la dekretojn! En la antaŭĉambro la dua pordo maldekstren kondukas en la blanketejon. Petu la blanketon A z 38 591 R 35. Zorge plenigu ĝin!
Siavice Ukiso akiris la blanketon. Li plenigis ĝin kaj revenis post duona horo al la ĝiĉeto de teniomedikamento.
-- Ja-a, diris la teniomedikamentoficisto. Vi do plenigis la blanketon. Ni alrigardu ... "Naskita: en la ventro. La aĝo: nekonjektebla. La longeco: de kvin ĝis dek metroj ..." Kio estas ĉi tio! Ĉu vi estas freneza! Kiel via mezuro povas esti dek metroj!
-- Ĉu la mia?
-- Kompreneble la via!
-- Ho, mi supozis, ke tio koncernas informojn pri la tenio!
-- Havigu novan blanketon kaj denove plenigu ĝin. Krome mankas impostmarko. Tiaj estas riceveblaj ĉe la giĉeto numero 3. Kaj plue vi devos lasi ...
-- Jes, mi lasas ... Adiaŭ! ... Mi prefere lasas tiun tenion vivi en mia ventro!