dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → KOJOTO LERNAS NOVAN LERTAJXON

您是本帖的第 1784 个阅读者
树形 打印
标题:
KOJOTO LERNAS NOVAN LERTAJXON
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
KOJOTO LERNAS NOVAN LERTAJXON

KOJOTO LERNAS NOVAN LERTAJXON

de Beth Brant
tradukis Earl Galvin

Kojoto elpensis novan sxercon. La ideo tiom ridigis sxin ke sxi preskaux deziris ke gxi restu sekreta. Sed kian valoron havas sxerco, se gxi ne trompas kreitulojn, por ke ili kredu ke io veras, dum sxi mem scias ke la vero nur tias, kia sxi gxin faras?

Sxi ridis kaj snufegis kaj elprenis sian kudromasxinon kaj faris por si mirindan vestaron. Bruna drapa pantalono kun antauxa zipo kaj tre striktaj refaldoj. Blanka cxemizo kun pinta kolumo kaj franceskaj manumoj. Kravato el cxifonajxo de bruna kaj nigra striita silko trovita dum unu el sxiaj dumnoktaj sercxfosadoj. Sxi havis brunajn vakerbotojn en la sxranko kaj kracxis sur ilin, tiel polurante per la vosto. Kaj sxi trovis kelkajn belajn sxtonojn el kiuj sxi faris manumbutonojn por la formala cxemizo.

Sxi platigis siajn mamojn per malnova vindotuko restanta post la lasta idaro, kaj sur cxi tion sxi metis senmanikan subcxemizon, de iu forjxetitan en rubujon. Gxi havis kelkajn truojn kaj forte odoris, sed jen parto de la ruzajxo. Sxi butonis la blankan cxemizon super la truoj kaj odoro, kaj volvis la kravaton cxirkaux sia kolo, kie sxi verve bantigis gxin.

Sxi sxovis pliajn vindotukojn en sian kalsonon tiel ke sxajnas ke sxi havas sxvelajxon interne. Granda sxvelajxo.

Sxi preskaux pretis, sed sxi bezonis ion por kasxi sian brunan hararon. Tiumomente sxi memoris largxrandan cxapelon forgesitan de longtempa amiko, kaj surmetis gxin oblikve super unu brunan okulon..

Sxi rigardis en la spegulon kaj preskaux mortis pro ridegado. Jen sxi aspektis kiel tre pimpa dando.

El sia artifikilujo sxi eltiris longan argxentan cxeneton per kiu sxi faris masxon inter la zono kaj posxo, kie gxi grandiozete balancigxis..

Elirante la kusxejon, sxi diris al sia kojotidaro ke sxi revenos post fari cxi plej novan magiajxon. Ili mansvinge adiauxis sxin, dirante, "Ho, Panjo, kion cxi-foje?"

Regante sian ridadon, sxi iris malrapide, dezirante ke cxiu kreitulo vidu sxiajn movojn kaj rimarku la mirigan Kojoton paradantan.

Akcipitro ekvidis sxin, haltis meze de sxvebrondo, kaj flugis malsupren por bone rigardi. "Dio mia, mi neniam antauxe vidis ion tian!" Kaj Akcipitro sxrikis kaj petolis, batante sian kruron per la flugilo je cxiu ridego. Poste sxi reflugis en la cxielon, avide sekvante sukoplenan raton pli frue viditan. Kojoto ne senkuragxigxis. Sxi sciis ke sxi aspektas bone, kaj krome, estas sciate ke cxe akcipitroj ne malofte mankas humuro.

Dancante antauxen, Kojoto vidis Testudon, kiel kutime perdigxintan inter la vojo kaj la marcxo. Pli rapidigxante, Kojoto proksimigxis al Testudo kaj demandis sarkasme cxu Testudo bezonas direktinformon. Testudo fikse rigardis sxin mirokule kaj rapide movigxis al la trudherbejo, grumblante pri kreituloj tro strangaj por meriti atenton.

La plano ne tre bone disvolvigxadis.

Tiumomente sxi pensis pri Vulpo, tiu vanta ino kiu sencxese strigladas sian felon kaj ade rakontas pri propraj lerteco kaj ruzivo. "Jen la trompoto!" diris Kojoto.

Do, sxi pave pasxis al la domo de Vulpo, siblante kaj perfektigante sian novan basan vocxon kaj la paradan irmanieron. Frapinte la pordon de Vulpo, sxi forbrosis fadenerojn kaj harojn de sur sia cxemizo kaj premis la cxapelon pli sekure sur la kapon. Vulpo malfermis la pordon, kaj sxiaj okuloj tre grandigxis pro surprizo kaj miro.

"Cxu mi povas helpi vin?" sxi diris, kun flirto de la okulharoj. Kojoto diris, "Sxajnas ke mi perdis la vojon. Cxu vi povus diri, al viro kia mi, kie trovi vespermangxon por refresxigi min post mia longa promeno?"

Vulpo diris, "Envenu. Mi ja jxus preparis vespermangxeton kaj pretigis ion fridetan por trinki. Cxu vi ne kunmangxos kun mi? Ne decus ke fremdulo trapasu mian hejmon sen senti sin bonvena."

Kojoto impresigxis. Cxio progresadis pli bone ol sxi planintas. Sxi glutis ridon.

"Cxu vi diris ion?" Vulpo sxajnis sciavida.

"Mi nur admiris vian rugxan pelton. Ege beleta."

"Ho, gxi estas nenio. Heredita, vi komprenas. Sed mi vere admiras vian cxapelon kaj vian argxentan cxeneton. Kie do vi trovis tiajn aferojn?"

"Nu, mi mem estas vojagxanta viro. Mi trovas ajxojn jen kaj jen. Mi vojagxas plejparte dumnokte. Troveblas multaj aferoj dum la nokto. Ja bone aromas cxi-interne. Vi sendube estas bona kuiristino."

Vulpo ridis. "Fojfoje mi trovas kuirindajxon. Mangxado estas unu el la plej sensindaj plezuroj de l'vivo, cxu vi ne konsentas?" sxi diris, versxante glason da rugxa vino por Kojoto. "Sed mi povas elpensi plurajn aferojn egale plezurajn, cxu ne ankaux vi?" Kaj sxi palpebrumis per unu rugxa okulo.

Kojoto preskaux sufokigxis pro misgluto de vino. Sxi konstatis ke sxi devas reakiri regpovon post cxi sxerco.

"Nu, vi estas beleta ino. Cxu vi havas viron en la domo?"

Vulpo ridis kaj ridis kaj ridis, skuante la rugxan pelton. "Ne, estas neniuj viroj cxe mi. Nur mi kaj fojfoje amikinoj kiuj pasigas nokton." Kaj Vulpo ridis kaj ridis kaj ridis, snufegante per la longa nazo.

Kojoto ne povis kompreni kial Vulpo ridas tiom. "Eble sxi estas nervoza kun tia belaspekta kojoto en la hejmo," sxi pensis. "Nu, mi vetas ke sxi neniam vidis tian viron kia mi! Sed nun estas tempo pluenigi la trompon."

Nu, la sxercocelo de Kojoto estis stultuligi Vulpon; ardigi sxin per kredo ke Kojoto estas viro, kaj poste malkasxi sian veran inan Kojotan memon. Tio estus rakonto, ke Vulpo taksas sin tiom ruza kaj inteligenta, kaj tamen Kojoto trompas sxin. Ja. Kojoto povos rakonti pri tio dum multaj venontaj jaroj!"

Unu afero kondukis al alia, kiel ofte okazas. Ili vespermangxis, trinkis iom pli da rugxa vino. Vulpo flirtigis la okulharojn tiom ke Kojoto kredas ke ili forfalos. Sed Kojoto ankaux distrigxis. Nun venis la momento.

"Nu, Vulpo, vi sxajnas amikemulino. Cxu placxus al vi kunruligxo sur la pajlo?"

"Mi kredis ke vi neniam demandos," diris Vulpo, adade ridante.

Kusxante sur la lito de Vulpo, sentante sian korpon apud la sxia, Kojoto pensis ke eble estus bone atendi iomete antaux ol fari la sxercon. Krome, estis distre kunruligxi kun rugxhara ino. Kaj he, ho, ja! - sxi vere bone kisas! Tiu lango sxia certe konas kelkajn lertajxetojn. Kaj ho, ja, ja, tio impresas bone, la vulpopiedo sur mia dorso, frotanta kaj karesanta, kaj ho vere, mi neniam sciis ke vulpoj povas fari tiajn agrablajxojn, movi la krurojn tiel, tiri min sur sin tiel. Kaj sxi faras tiajn lindajn bruetojn, gxemante tiel, kaj sxi impresas bone, malfermante mian zipon. Kaj ho ne!! Sxi eltrovos la sxercon, kaj kion mi do faros?

"Kojoto! Kial ne elpreni tiun ridindan remburajxon el via pantalono? Kaj demetu tiun subcxemizon, gxi odoracxegas. Kaj lasu min forigi tiun mamligilon por ke ni povu atenti SERIOZAJN aferojn."

Kojoto ne estis trompinta Vulpon. Sed iel, fari la sxercon ne plu sxajnis grave.

Do, Kojoto demetis siajn vestojn kaj ekkusxis sur Vulpon, movante la kruron inter la malfermitaj membroj de Vulpo. Sxi spiregis kaj movigxis kaj spiregis plu, kaj diris al si ke malgraux cxio, vulpoj ja lertas. Fakte ili estas vere inteligentaj, sciante cxion tion.

Mmmmm jes, cxi Vulpo suficxe lertas en cxio. Cxi tio estas la plej bona lertajxo al mi konata. Kial mi ne elpensis gxin?

ip地址已设置保密
2008/6/1 9:48:51

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询