dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La blinda lampiro

您是本帖的第 1462 个阅读者
树形 打印
标题:
La blinda lampiro
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La blinda lampiro

Tulio Raggi
La blinda lampiro
elhispanigita de Jozefo de Jesús Campos Pacheco
 

En la insulo “Cohiba” kelkajn jarcentojn antaŭe loĝis indiana knabino nomata Anaina. La plej bona amiko, ŝia
ludkunulo, estis maljuna, blinda lampiro; la aliaj indianetoj havis siajn proprajn bestojn: grandegan testudon,
babileman konuron, eĉ glufiŝon. La plej malgranda havis kajmaneton verdan kiel la mento. La blindan
lampiron ĉiuj primokis kaj Anaina estis tre malfeliĉa, ĉar ŝi kore amis ĝin. Iun tagon de aliaj landoj venis
malbonega viro. Anaina, kaŝita inter la floroj, vidis, kiel li forportis ŝiajn fratinetojn malliberejen. La bestoj
multe ploris sen scii kion fari, sed Anaina ne ploris. Ŝi sentis multan koleron. Rajdante sur la testudo kun la
kajmaneto en siaj brakoj ŝi turniĝis ĝis la galero ankrita en la golfeto. Silente Anaina atingis la ŝipon. La
konureto rigardis tra la fenestro de la ŝipo. “Kio okazas interne?”

La stranga viro ludis kun ronda kaj brila ero el metalo. Oro! Liaj okuloj brilegis admirante siajn trezorojn.
Riĉaĵo akirita pro la vendo de senkulpaj sklavoj.

“Ŝtelisto! ŝtelisto! kriis la konureto forprenante la moneron. - “Lasu mian moneron, bestaĉo, tuj redonu ĝin!”
kriis kolere la sklavisto persekutante la konuron.

La krioj, kurado kaj pafado unuiĝis kun la plorado de la malliberigitaj infanoj en la ŝipkelo. Dume, Anaina
subtenis la kajmaneton, kaj tiu kun ĝiaj akraj dentoj malfermis truon en la lignon de la ŝipo. Kun surprizo la
infanoj ĉesis plori, kiam ili aŭdis la voĉon de Anaina.

“Tuj forkuru”, susuris Anaina, kaj ĉiuj rajdis sur la testudo.

La lasta estis Anaina, kiu ĵetis ekbruligitan torĉon en la malliberejon. La ŝipo rapide ekbrulis, kiam la viro
komencis pafi sur la forkurantojn. Li vidis kun mirego, kiel la blinda lampiro per sia bastono elĵetis la kuglon
el la pafilo. La viro manfrapis ĝin kaj ĵetis ĝin funde en la maron, sed la insekteto falis sur la kapon de sia
amiko, la glufiŝo, ne malsekigante eĉ antenon. Remante la malbonega sklavisto ekiris por persekuti la
infanojn. “Mi venĝos, mi venĝos”, kriis celante per sia revolvero kaj pafante kuglaron kiel frenezulo. La kugloj
resaltis sur la domo de la testudo sen vundi la infanojn. “Per tiu kaptilo mi kaptos vin!” kriis la viro
altsvingante sian fiŝreton. La sendefendaj indianetoj estis preskaŭ kaptitaj, kiam la glufiŝo, gvidata de la
lampiro, algluiĝis al la boato de la malbonega viro. La viro, fortimigita, sentis kiel oni fortiris lin ĝis la
marfundo. Tiu estas la sorto de ĉiuj malbonuloj. La indianetoj sukcesis elŝipiĝi ĉe la marbordo, sed ili
perdiĝis. Denove ili ploris pro la malproksimo de siaj familioj kaj amikoj. Anaina konservis la kuraĝon kaj ŝi
estis feliĉa, ĉar ŝi sukcesis reakiri sian lampiron inter la ondoj. “Ĝi savu nin”, Anaina proponis al la infanoj.
“Mia lampireto iros al la vilaĝo kaj portos niajn gepatrojn ĉi tien.” - “Ĉu eblas, ke la blinda lampiro povos trovi
la vojon dum la nokto?”

Kelkajn horojn poste Anaina kriis ekscitite: “Tie, tie, kuraĝon!” Centoj da lampiroj lumigis la marbordon. La
infanoj proksimiĝis al la  vilaĝanoj. “Anaina”, diris la tribestro, “via lampiro montris al ni la vojon, ĝi estas
blinda, sed ĝiaj filoj gvidis nin per sia lumo.” Ĉiuj admiris la blindan lampiron. La infanoj volis karesi kaj kisi
ĝin. “Vivu ĉiuj, kiuj gvidis nin per sia lumo!”

ip地址已设置保密
2008/6/2 8:53:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询