dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Bill Teksaso, la temerarulo

您是本帖的第 3836 个阅读者
树形 打印
标题:
Bill Teksaso, la temerarulo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

27

 

 

            Tio estis la plano de Bill. Li sciis, ke oni serĉos lin ĉie sur la vojoj, kampoj kaj en ŝarĝtrajnoj; sed en Connicted, de kie li fuĝis galopante, ĉekalkane kun la morto, nenio serĉos lin.

            - Atentu min, Buldog… Vi ne sciis, kion vi entreprenis per tio, ke vi akceptis min kun la virino…

            - Idiotaĵo… li grumblis, karesante sian malpuran, grandan barbon surper sian mantelon.

            - Tamen mi rakontos ĉion ĉi, kion mi jam diris al Kornulo la Ŝovaĝa

            Fininte tion, Buldog sidis longe en silento.

            - Malbenita historio. Kiel vi volas elsaviĝi?

            - Nun mi scias nur tion, ke mi devas ripozi unu tagon. La inflamo malhelpas min en ĉio. Dum tiu tempo ĉirkaŭrigardu iomete por ekscii ion kaj alian.

            - Ĉu poste? – demandis Kornulo la Sovaĝa, preskaŭ respondante kun akcento, esprimanta malesperiĝon.

            - Ni vidos tion… Eble sukcesos fuĝi ien, Orienten kun la virino… Nun donu al mi malvarman akvon kaj ion por kompresi…

            Li dormis ĝis posttagmezo kontinue. Kiam li malfermis siajn okuloj, Edith sidis apud li. Ŝi ĵus vringis la trempitan tukon.

            - Vi dormis tre profunde – ŝi diris ridetante. – Plurfoje mi ŝanĝis la kompensaĵon sur via ŝultro sen tio, ke vi estus vekiĝinta dume.

            - Kie estas Buldog?

            - Mi ne scias. Kornulo la Sovaĝa dormas sur la skribotablo.

            Estis tiel. La dumetra skeleto ronkis sur la malgranda skribotablo, li metis siajn longajn krurojn alten, tiel, ke la kalkano de liaj trouzitaj botoj, faritaj el ledo de bovo, apogiĝis al la rando de la ŝranko.

            Li ronkis kun mirinda, stertora triumfo.

            - Kial vi ne diris, ke vi vundiĝis?… La vundo inflamiĝis tial, ĉar vi ne zorgis pri tio.

            - Mi ne ŝatas la kompaton. Tio estas familia kutimo ĉe mi. Mia patro sur la morta lito petis severe la servistojn, se li mortos, li ne estas hejme por la kondolenc-vizitantoj! Kiel vi fartas?

            - Tre bone. Mi nur ne kuraĝas rigardi en la spegulon

            - Je mia vorto, vi ne havas kaŭzon al tio. Vi impresas unuarenge, kiel moroza ĉasisto – li respondis, kiam li okulmezuris Edith-on, aspektantan infane en la vasta rajdopantalono kaj grandega feloĉasista mantelo. – Mi miras nur tion, ke vi ne timas resti sola en tiel granda vestaĵo.

            Estis mirinde. Ili ŝercis kaj ridetis unu al la alia. Tra la fenstro penetris la sunradioj, gajaj pro la vapora, humida brilo de la pejzaĝo post la pluvo. Kvazaŭ ili ne estus sidantaj en la ombro de la morto, ĉi tie, interne, en la kaptilo.

            - Estis saĝe reveni. Neniu serĉas nin ĉi tie.

            - Jen vidu – fanfaronis Bill –, ankaŭ mi povas havi sagacajn ideojn. Bvonvolu doni al mi tiun ledan rimenzonon de sur la tablo. Dankon…

            Li ĵetis la zonon al Kornulo, kiu elprenis sian revolveron kaj salte leviĝis pafprete.

            - Ne ronku jam, kiel ia vaporsegilo!

            Kornulo viŝis la dormon el siaj okuloj.

            - Ĉu ni jam ekiras?

            - Se nur ni havus tiun celo, ke oni linĉu nin, tiam jes.

            Kornurlo ĝustigis sian revolverzonon ĝemante, kiun li ne demetis eĉ en dormo.

            - Se nur mi scius, kien mi iros nun, kaj kie mi akiros novan vagonon… Mi alkutimiĝis esti ĉefluanto.

            - Infanlido. Mi havas unuarangan planon, ĝi signifas bonegan enspezon. Konvena al mi! Granda risko, malmulte da laboro…

            Buldog revenis kun sia kutime serioza, sed kun nenidira mieno. Tri vizaĝoj ridigardis al li atendeme. Unuavice li rigardis la glason sur la tablo.

            - Almenaŭ povintus kuiri freŝan kafon tiu, kiu eltrinkis ĝin, ke li sufo…

            - Mi eltrinkis ĝin – diris Edith rapide, anticipante la ofendon.

            - Ĉu vere?… Hm… Ankaŭ vi povintus kuiri..

            - Ĉu vi estis en la urbo?… – demandis Bill.

            - Nu?… Ĉu vi pensas, ke mi iris fiŝkapti – li respondis moroze. – Mi vizitis gastejon de Todler.

            - Kio estis tie?

            - Malbonodoro… Mi dekutimiĝis de la fumo kaj de la malbenitaj vestoj de la kaŭbojoj…

            - Ĉu vi aŭdis ion pri mi?

            Li murmuris… li tiradis sian zonon kaj elprenis grandan pecon da ŝafviando el sia poŝo, kaj kelkajn rompiĝintajn cigaredojn.

            - Okazis nenio grava… La persekutantoj galopis Orienten al Kondlow… Kaj… oni do estas ankoraŭ koleraj kaj parolas pri vi, sed multaj homoj jam vetas je ĉevalkonkursoj… hm…

            Li metis la kafon tien. Bill rigardis lin kun esplora rigardo.

            - Mi opinias – li diris al Edith –, estus bone, se vi tondus vian hararon iom malpli longa. Kiel vi povas fari tion sola… Estus pli oportune, se oni ne vidus tuj, ke vi estas virino…

            - Bone. Kie mi trovos tondilon?

            En la angulo de la najbara ĉambro toviĝas malnova valizo… Tie vi trovos tondilon, kudrilon, fadenon kaj kaptilon pro lupoj.

            Edith rapidis en la alian ĉambron.

            - Nun parolu – diris Bill.

            Buldog serĉadis en la poŝo de sia mantelo.

            - Mi kolektis multe da skribaĵo…

            - Ĉu lastfoje ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo vi kolektas la tabulojn?

            - Tiuj ne estas tabuloj, sed skribaĵoj.

            Li elprenis multe da ĉifitaj paperoj.

            - Jen estas la unua… Rajdantaj senditoj portis ĝin al Denver, kaj oni fiksi tiun sur ĉiun trian arbon.

            La skribaĵo tekstis jene:

 

 

CIRKULERO!

 

            Mil dolarojn da premio estos donita al tiu,, kiu kaptos vive aŭ mort la laŭdiran Bill Teksason, kiu estas mezalta, nigrahara, blankdenta, famekonata fripono en Arizono kaj en kelkaj ĉirkaŭaj ŝtatoj. Nomito fuĝis al Kondlow en societo de okulfrape bela virino.

en la nomo

 de Gubernatoro de Ŝtato Nevado:

ŝerifo Thompson el Connicted

 

            Ili silentis…

            - Nu?… – demandis Bill.

            - Oni do traesploras ĉiun trajnon, veturantan Orienten, kaj ĉiu bremsisto estas tre atentema – rimarkis Kornulo la Sovaĝa. – Grupoj serĉas vin sur landvojoj, tra montoj kaj valoj, tio nun jam estas verŝajna.

            - Hm… – meditis Billl. – Mi havas multe da bonaj amikoj inter la paŝtistoj kaj felĉasistoj per kaptiloj, kaj ili fajfas pri la premio…

            Bill serĉadis inter la skribaĵoj kaj elprenis alian paperfolion.

            - Knabo disportas ĝin sur rapida ĉevalo. Tiu estas videbla ĉie.

            Ĝi estis skribaĵo multiplikita per kopipapero.

 

 

HOMOJ!

 

            Bill Teksaso alpafis min embuske kaj fuĝigis mian edzinon. Tial mi mortigos lin. Kiu akceptos ilin en sian domon, kiu donos manĝaĵon al la fuĝintoj aŭ helpos ilin kiel ajn, mi mortigos tiun, mi ekbruligos ties domon, mi pereigos ties bestojn, tiel min helpu Dio!

La Lordo

 

 

            - Tio estas la pli malbona – murmuris Buldog. – Pro la alia ni devas timi nur la ŝerifojn kaj la urbanojn. Ĝi fortimigas ĉiun. Oni scias, ke la Lordo plenumas sian minacon…

            Bill salte leviĝis kaj fajfadis.

            - Mia ŝultro resaniĝis. Ni ekiros eĉ hodiaŭ.

            - Kien?

            - Ĝi estas tre simpla. Tien, kie oni ne timas la Lord-on, kie oni ne konjektas la vojon de eskapo: al Meksikio.

            - Tio estas saĝa ideo! – kriis Kornulo. – Oni ne serĉos vin sude, nur oriente de Kindlow…

            Kornulo la Sovaĝa eraris en tiu afero.

 

 

28

 

 

            Austin rimarkis de malproksime la forĝiston, rajdantan en granda polvonubo, kiu rapidegante klopodis atingi Kondlow-on. Li ne vidis precize, ke la selo de la alia ĉevalo estas malplena. La griza, malproksima polvonubo signalis, ke iu galopas tien…

            Li ekspronis sian ĉevalon kaj komencis galopi rapide. Jam aperis la unuaj domoj de la urbeto, kiam li atingis la dormemokulan senditon.

            - Haltu!

            - Mi ne povas… Mi rapidas…

            Austin ne diskultis multe. Li saltigis sian ĉevelon antaŭ lin kaj kaptis lian brakon. La posedanto de la “ĉevalbenzinejo” preskaŭ falis el la selo. Li etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la fremdulo kaptis lian gorĝon tiel, ke lia spiro tuj haltis.

            - Hundo! Ĉu mi strangolu vin?!

            - Kion vi volas?…– li demandis pli milde, post mallonga tusado.

            - Kie vi ŝtelis la du ĉevalojn?

            - Mi ne ŝtelis tiujn… Rapide lasu min libera, ĉar la du ĉevalojn…

            - Silentu! Rakontu, kiu konfidis tiujn al vi, kaj kiel, sed tre rapide!

            La forĝisto ne hezitis longe. La fremdulo ŝajnis moroza karaktero, kaj li havas estimindan premon. Li rakontis simple la historion, pri la viro kaj virino, kiun li cetere konas bone, li ofte vizitis lin por aĉeti ĉiuspecajn varoj, poste ili kartludis, kaj regajninte la prezon de la aĉetitaj bagateloj, li foriris. Li estas bonfama vagabondo en Usono, laŭ la nomo Bill Teksaso, kaj nekredeblas pri li, ke li estus ŝtelisto de ĉevaloj, aŭ tiaĵo…

            - Transdonu la leteron al mi…

            - La letero ne estas adresita al vi…

            La tubo de pistolo, subite direktiĝanta al li, igis lin tamen transdoni la leteron. Li vidis malgaje, ke la nekonato malfermas ĝin, kaj traleginte, li metas en sian poŝon.

            - Redonu ĝin…

            - Superfluas… Via konato ŝtelis la du ĉevalojn en Connicted, tial li sends tiujn kun vi al Kindlow, por ke li vojerarigu la persekutantojn…

            Sen plua klarigo li turniĝis kun sia ĉevalo kaj forgalopis en tiun direkton, de kie li alvenis.

            La forĝisto staris senkonsile. Fine li decidis tiel, ke li iros en Kindlow-on, al la ŝerifo.

            Dume la Lordo esploris la spurojn, sed tiuj fariĝis ĉiam pli konfuzaj, precipe tiam, kiam la ĉevalo de Austin interrajdis.

            - Tri ĉevaloj galopis tien, tio estas klare videbla… – diris la rabisto, kiu nomiĝis “Henny la Ĝiba”, kies iu skrapolo rompiĝis ie, kaj de tiam lia iu ŝultro elsstris deformiĝinte. Krome li estis terure straba, kaj li havis tiel grandan brustokeston, kiel ia malbone remburita majorineto.

            - Tri ĉevaloj… – siblis La Lordo kolere –, ĉar tiu idiota Austin rajdas antaŭ ni kaj konfuzas la spurojn…

            Ĉiuokaze ni devas sekvi tiujn ĝis Kindlow.

            - Tio estas bona – rimarkis la ĝibulo. – Ili je devis trapasi tie.

            - Ĝi estuzs tro simpla – diris la Lordo –, la ulo ne estas tiel stulta, ke li rajdu postlasinte tiel bone videblajn spurojn.

            - Sed la du ĉevaloj…

            - Ni vidos tion… Antaŭen!

            Ili apenaŭ galopis unu mejlon, kiam Gunner rajdis renkonte kun siaj tri homoj. Tiuj anticipis ilin, ĉar tiuj ĉirkaŭrajdis la valon laŭ granda duoncirklo, sur dekliva tereno, kun pli granda rapideco.

            - Reen! – kriis la kaprobarbulo. – La kanajlo trompis nin.

            - Mi sciis – diris la Lordo kaj blasfemis. – Kiu rajdas antaŭ ni?

            - Stultulo, al kiu oni konfidis du ĉevalojn. Austin atingis, pridemandis lin kaj renkontiĝis kun ni. Li diris tion, ke li ne kuraĝas veni antaŭ viajn okulojn, kvankam li havas gravajn informojn.

            La Lordo tuniĝis al malproksima arbogrupo, kie neniu videbliĝis.

            - Venu ĉi tien! – li kriis

            Austin paŝis el inter la arboj kaj iris al ili.

                        - Lordo – li diris –, la ulo ne estas en Kindlow, almenaŭ li iris ne sur tiu vojo

            - Parolu!

            Li rakontis ĉion. Fine li transdonis la leteron. La ĉefo de la rabistoj tralegis ĝin.

            - En ordo. Ni returniĝos.

            - Kvankm, se sur alaia vojo, sed ili devis veni ĉi-direkten…

            - Tamen ni devas trovi ilian spuron…

            - Austin staris. Li atendis, ke oni reakceptu lin. Sed la Lordo akolere alkriaĉis lin.

            - Forportu vin!

            La malgranda trupo forgalopis, kaj Austin daŭrigis sian vojon aparte, sekvante la rabistojn.

 

 

29

 

 

            Atibnginte la “ĉevalbenzinejon, ili elseliĝis saltante. Ili serĉadis ĉie, sed sur la roka grundo nenio montris la direkton de la fuĝo.

            - Gorilo nun atendas en Kindlow – diris Gunner.

            - Verŝajne ankaŭ ni iros tien, se ni ne trovos spurojn ĉi tie.

            Ĉirkaŭ ili sur kelkaj arboj jam pendis la cirkuleroj, sur iuj ankaŭ la mesaĝo de la Lordo. Bob faris rapidan laboron.

            - Ili povis fuĝi nur al Kindlow – diris la ĝibulo –, ĉar alidirekten ne estas vojo, escepte Connicted-on, kien la fripono certe ne kuraĝis reveni.

            - Ĉu l fervojo? – montris Grunner al la malproksima taluso.

            - Ba! Oni traserĉas ĉiun vagonon, veturantan Orienten, ne lasante forfuĝi la murdiston. Li morigis la junan fratinon kaj la amikojn de la gubernatoro…

            - Austin faris tion – murmuris Gunner.

            - Sed oni ne scias tion.

            Ili staris senkonsile dum kelkaj sekundoj. Estintus vere stulta provado sidi en trajnon, ekveturonta Orienten, aŭ reveni al Connicted, reserĉate kun tia krimo.

            - Li povis ekvoji nur al Kindlow, se li volas atingi Orienten tra la Blua Montaro.

            - Jes… Sed mi opinias, ke tiu ulo estas pli saĝa, ol vi… Egale, restas nenio alia por ni, ol iri en Kindlow-on.

            - Rigardu tien! – diris la ĝibulo, kaj li montris ion kun etendita brako.

            Ili rigardis tien… Trans la montetdeklivo iu mansvingis al ili de sur telegrafstango.

            - Ĉu li estus Austin?

            La rigidaj okuloj de la Lordo direktiĝis kelkajn sekundojn senmove al la paliso. Poste li diris:

- Bob volas ion. Ni iru…

            Kiam ili atingis tien, la grandkapa junulo jam rapidis antaŭ ilin, kun sia pigra, pezmova irmariero, kondukante ĉevalon.

            - Kio kazis, Bob? – demandis Gunner.

            - Iu tranĉis la draton… Iu tranĉis ĝin… Spuroj videbliĝas… Sur la humida grundo… Tien…

            Li montris al la taluso.

            - Ĉu ili amen provis fuĝi per trajno? – miris la ĝibulo.

            - Sed kiel ili tranĉis la draton – cerbumis la Lordo. – Oni ja povas telegrafi ankaŭ el Kindlow, se la cilkuleron Orienten… Hm… Kio do ĝi estas…

            Li sekvis la piedsignojn kaj atingis la alian stangon.

            - Interese… Li detranĉis la draton, sed tial, ĉar li bezonis ĝin por io… Li pinĉis ankaŭ ties alian finon, kaj…li kunportis ĝin… Kial?

            Gunner frapis sur sian frunton:

            - Kornulo la Sovaĝa… Tie loĝas ekstravaganca vagabondo, kiu ŝtelas ĉiuspecajn dratoj. Aŭ li estis…

            - Aŭ ili kaŝiĝis ĉe li, kunportante donacon… Ni iru al Kornulo la Sovaĝa!

            Nun jam ili galopis tiel, kiel sangohundoj, kiam la vento blovas al ili la odoron de la pelita ĉasaĵo. Post nelonge ili staris ĉe la oblikviĝinta ŝarĝvagono.

            La Lordo kuris avane, en la mano kun revolvero. La aliaj sekvis lin.

            - La birdetoj forflugis – diris la ĝibulo. – Ili veni ĉi tien de la forĝisto, tio certas…

            - Ĉu de tie ĉi…?

            Kelkaj spuroj kondukis al la taluso sur la malseka grundo. La Lordo sekvis la premsignojn de la botoj.

            Li observadis longe, glitante surgenue inter la ŝtonoj. Li ektuŝis ion per sia mano.

            - Oleo – li kriis malsupren. – Oni oleis ion ĉi tie.

            - Drezino! Ili veturis al Kindlow per drezino… Je mia Dio ĝi ne estas malbona ideo.

            La lordo fiksrigardis la relojn kaj eklevis sian ŝultron.

            - Sed la ole-spuroj kundukas al Connicted.

            Neniu komprenis tion. Ariĝinte sur la remparo, ili rigardis la relojn, sekvante la ole-makulojn videblajn tie kaj ĉi tie, ĉar irinte plu, aperis nove-denove po unu guto da oleo, estis sendube, ke ili fuĝis al Connicted per la drezino.

            - Bob! Rajdu al Kindlow – diris la Lordo. – Informu Gorilon, ke ni estas en Connicted, ni atendas lin ĉe la Cervonutrigejo, aŭ li ricevos mesaĝon.

            La knabo forgalopis. La Lordo rajdis plu kun siaj homoj laŭ la fervojo, kaj post duonhoro ili trovis en la kota, malmola grundo tiun pligdofeltitan parton, kie la fuĝintoj kuris de sur la taluso, senpera antaŭ Connicted.

            - La ulo kazŭzas multe da laboro al ni, tio certas. – Viŝis Gunner sian frunton. – Estas freneza ideo reveni al Connicted.

            - Sed saĝa! Tie li povas esti certa, ke neniu serĉas ilin tie.

            - Sed li eraris – diris la Lordo, obtuze, kvazaŭ terbulo estus falinta sur ĉerkon…

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:45:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

30

 

 

            - Ni evitos Pomac-on, kaj ni iros Suden tra la montpasejo Malgranda Urso – diris Bill al siaj du amikoj, enseliĝante. Ankaŭ Edith surĉevaliĝis.

            - Nur rapide. Kaj… se venos homoj… nu, iu el vi kaŝiĝu – diris Kornulo la Sovaĝa – ĉar nun vi aspektas ĝuste tiel, kiel oni priskribis vin en la cirkulero.

            - Mi sendos la prezon de la ĉevaloj el Meksikio – diris la virino

            - Ĝi ne gravas – murmuris Buldog -, tio ne estas urĝa. Mi donis por tiuj dudek tabulojn al la ĉarpentisto, kiu tegas ankaŭ tegmentojn, kaj li uzos ilin por tiu celo…

            - Ĉu vi disiĝis de tiom da tabuloj?

            - Ili estas tute superfluaj – li respondis

            - Kial? – demandis la kanbino, sed Bill interrompis rapide:

            - Li ĉesigis la kolektadon dum siaj maljunaj tagoj… Dio benu vin, maljuna rabisto… Ni iru, Edith.

            - Se ni ne renkontiĝus…

            - Superfluas nun dankegadi – diris Kornulo la Sovaĝa. – Rapidu!

            - Ni ekiru!

            Ili klopodis galopi rapide tra herbejoj. La suno jam subiris duone, kaj de malproksime videbliĝis ĉi tien la malgranda domaro de la najbara vilaĝo, naĝanta en ruĝa lumo.

            - Nun kine ni iros…?

            - En Meksikion!

            - Ĉu vi pensas, ke tie ni estos en sekureco… de “Li?”

            - Tie vi suriros ŝipon kaj forvojaĝos al Nov-Jorko, kie oni povas amuziĝi unuarange. Vizitu la distrejon Metropolo en la strato –ro 77, kaj apelaciu min…

            - Ĉu vi ne venos?

            - Ne. Kial?

            Ili silentis. La montetoj iom post iom kovris la polvan, enuan panoramon de Connicted. Ili ne sentis la danĝeron. Neniu vagadas ĉi tie. Nek vojo, nek pado; malplena savano etendiĝas en la senfinon. La persekutantoj ankoraŭ ne povas estis sur ilia spuro. En la sudokcidenta regiono de Connicted ofte vagadas neniu alia dum semajnoj, nur kojotoj kaj grizaj lupoj, kaŝiĝantaj en la marĉo, venintaj el la montoj.

            - Vi… Kion faros – demandis Edith post mallonga pensado –, se ni estos en sekureco?

            - Mi ankoraŭ ne scias. Eblas, ke mi pentros pejzaĝbildojn, aŭ mi dungiĝos la ĉiovendisto, kiel komizo…

            - Kial vi preteras ĉiun konkretan respondon per ŝerco? Mi pensis, ke ni estas bonaj amikoj.

            - Jes… Ŝajnas, ke kelkfoje ni estis je la dispono unu de la alia en iuj aferoj…

            - Kaj se… ripetiĝus tiu situacio, ĉu vi farus denove, ke vi alfrontus “Lin” pro mi, kaj fine la tutan mondon?

            Ŝi ektiris la bridon kaj turniĝis vid-al-vide al la viro. Ilia vojo kondukis tra sovaĝaj arboj kun senorda arbokrono, sur densa, malseka grundo, kie la herboj kaj la sarkindaĵoj, la dise kreskintaj plantaĉoj tuŝis la ventron de la ĉevaloj. Bill rigardis sur ŝin ridetante. Por momento lia rigardo forvagis de sur la vizaĝo de Edith al la malproksimaj steloj, kaj li estis tia, kiel ia somnambulo, stanga adoranto de la ĉielo.

            - Kial vi ne respondas? Ĉu vi farus ankoraŭfoje ĉion ĉi por mi, nun, kiam vi jam scias, kio estas tio, kian malagrablaĵon mi venigis sur vin?!

            - Estu trankvila, kara Edith. Bill Teksaso ankoraŭ neniam konsideradis la konsekvencojn, ĉar li opinias, ke nur turpaj maljunuloj faras tiaĵon. Krome, se mi volus morti, kiel altaĝa kapitalisto, tiam mi ne vagadus konstante en tiu ĉi regiono, kie jam tiom da junuloj mortis junaĝe, kaj tre malofte pro pulmito. Trie, se tiel delikata, kara virino, kiel vi baraktas inter la ungejoj de ia fripono, tiam mi devas interveni, eĉ se okazos al mi malagrablaĵo, sed tio ne povas okazi, ke rigardinte en spegulon, mi vidu sinjoron malestime, kiu staras vid-alvide al mi… Kaj nun estus bone rapidi.

            Tial li diris ĝin, ĉar super la ŝultroj de la virino aperis ruĝa lumo el la direkto de la montetoj, kiuj kovris Connicte-on…

            Ĝi estis lumo de fajro!

 

 

31

            …Edith komence ĝojis, ke la knabo, pri kiu ŝi pensis je la unua ekrigardo, ke li inklinas al ĉiuspeca impertinenteco, li traktas ŝin tiel senpersone, petoleme, iafoje patrece. Ŝi ne sentis en la proksimo de Bill, ke ŝi estas virino, ŝi ne timis eĉ pro momento, kiam ŝi estis en duopo kun tiu knabo en la arbaro, aŭ en la profundo de la ŝarĝvagono, fermita per ferpordo, pri kiu ŝi scis nur tion, ke li estas vagabondo.

            Bill eĉ plu restis bona kamarado, adoleske mokema, kaj parte dum li kuregis al freneza danĝero, al senpripensaj entreprenoj, aliparte li gardis Edithon kun frata tenero. Komence tio liberigis la virinon de granda timzorgo, kaj ĝi agrablis al ŝi.

            Sed nun jam tio iomete nervozigis ŝin. Fine ja temen estas virino. Tre bela virino. Kaj ŝi havas eĉ vantecon. Komencis ĉikani ŝin, ke Bill signas nek per ekrigardo, nek per vorto, ke iafoje li konsciiĝas pri tio. Tiel, kiel Bill traktis ŝin, ŝi povintus esti la avino aŭ la nevino de la knabo. Ĉu vere tiel indiferenta estas por li, ke la virino, kiun li savis, por kiu li riskas sian vivon preskaŭ ĉiumomente, estas bela kaj juna?…

            Fine de la pensoserio ŝi ektiris la bridon kolere, ke la ĉevalo eklevis sian kapon, kaj ĝi paŝadis nervoze retro.

            - Kio okazis? – demandis Bill

            - Nenio.

            - Interese – komencis rakonti la knabo gaje. – Admirindaj regionoj troviĝas en Arizono. Ofte en la proksimo de grandurbo situas tiel sovaĝa pejzaĝo, kvazaŭ ne estus homloĝata loko tra mejloj. La koloniuloj simple evitas ĝin, ĉar la tero estas iom malseka aŭ ŝtona, ĝi do bezonus iom da laboro, kaj tiuj homoj alkutimiĝis, ke benita, preta, kultivebla tero atendu ilin. Ĉu ĝi ne estas interesa?

            - Jes.

            - “Hm… Kial pendas la nazo de ŝia sinjorina moŝto?”, pensis Bill. “Io premas ŝian stomakon, tio certas.” Ĉu eble li ne esti sufiĉe ĝentila al ŝi? Li devas estis singarda, rilate tiun dorlotitan knabinon, ĉar ŝi ofendiĝos, kaj cetere ili havas sufiĉe da problemoj.

            Ili atingis la supron de iu monteto.

            - Tie brulas io! – kriis Edith, turniĝinte. Domo brulegis malproksime, ĉe Connicted.

            - Jes… Vere estas fajro tie. Ŝajnas, ke iu ne estingis la lampon…. Aŭ io simila…

            La virino rigardis en la malproksimon, kuntirinte siajn okulojn por ekvidi ion ĉe la lumo de la incendio…

            - Nu, venu, ni rapidu… – diris Bill kaj ektiris ankaŭ la bridon de la ĉevalo de Edith.

            - Ĉu vi ne scias, ke flamas la fajro?

            - Eble en la gastejo. Ĝi ne estas videbla el tiel granda distanco.

            Li ne diris la veron. Li vidis bone, ke brulas la domo de Buldog…

 

 

32

 

 

            Aŭrore aperis Pomac en la malproksimo. Ili evitis ĝin grandarke, rajdante la Okcidento. Edith aspektis laca.

            - Kie ni ripozos? – ŝi demandis.

            - Ni povas riski unu horon. Ĉi tie, en la proksimo liĝas iu mia amiko. Li estas diplomita homo. Li estas Ĉefkuracisto de ŝafoj. Li kuracas la malsanajn bestoj kun ŝtata permesilo, kaj iam mi estis adistanto ĉe li.

            - Ĉi vi pensas, ke oni jam estas sur nia spuro?

            - Mi tute ne pensas tion. Sed estus bone estis en sekureco kiel eble plej rapide…

            La Ŝaf-ĉefkuracisto loĝis en malgranda domo. Pro ia enigma arkitektura kaŭzo, la konstuaĵo staris dorse al la vojo kun orgojla malestimo. La ĉefkuracisto elvenis sen ĉemizo, en ĉifona, leda pantalono, nudpiede. Li estis tre trampa ŝafisto. La lampo jam lumis en la kuirejo, kaj blankhara virino muelis kafon. Sur la planko proksimume dekok jara junulo martelis ion.

            - Bonan matenon – salutis Bill.

            La vizaĝo de la ĉefkuracisto montris, ke la cirkulero de la Lordo jam alvenis ankaŭ ĉi tien.

            - Atentu min, Brady. Temas pri tio, ke donu al mi glason da akvo, pecon da pano kaj duonhoran ripozon. Sed se vi volas, mi iros plu.

            La ŝafkuracisto fermis la pordon, por ke oni ne aŭdu en la kuirejo, kion ili parolas antaŭ la domo, poste li venis al la ĉevalo proksimen. Li tuter ne atentis pri Edith.

            - Vi helpis min fuĝi tra la atlebenaĵo Kolorado, kiam ĉiu kanajlo sekvin min el Nevado pro tiu ĉevalaĉo. Nun mi kvitigos la konton. Sed poste mi ne plu volas scii pri vi. Mi ne kontektiĝas kun rabistoj de virinoj…

            - Vi estas stulta, la Lordo volis rabi la virinon, kaj…

            - Tio ne interesas min. Ĝi estas la afero de la Lordo kaj la via. Nun mi dirsas nur tion, ke vi iru al la alia flanko de la domo, dume mi malfermos interne la malantaŭan pordon. Laŭeble restu silenta. Mi portos ankaŭ manĝaĵon. Ni devas esti singardaj pro mia helpanto. Li ne ŝatas min, ĉar mi draste batis lin pro lantondilo, kaj li certe pereigus min, se li povus. Iru!

            Dum ili iris al la malantaŭa enirejo, Bill diris ridante.

            - Stranga ulo estas tiu Brady. Tamen mi ŝatas lin.

            - Ili… ĉiuj kredas tion, ke vi fuĝigis min tial, ĉar ni amas unu la alian – rimakis la virino.

            Bill rikanis.

            - Jes… Kia idiotaĵo. Hopla… kial vi spronas la ĉevalon, ni ja ne volas galopi… Eĉ. Nun ni elseliĝos. Etendu vian manon, reĝino…

            - Dankon, mi elseliĝos sola… Kaj vi ne devas konstante ŝercadi stulte…

            “”Mi nur sciu, kio okazis al ŝia hepato?” – cerbumis Bill. “Ĉar ŝi estas kolera pro io pri mi, tio certas…”

            En la malluma ĉambro jam Brady atendis ilin kun manĝaĵo.

            - Dum vi manĝas, mi zorgos pri la ĉevaloj… – li flustris. – Foriru ene de unu horo, antaŭ ol la suno leviĝus.

            - Bone, Brady

            Ili manĝis en la mallumo, kiel ili povis. Sed ili sidadis nek duonhoron, kiam Brady revenis denove. Li malfermis la pordon, ke la lumo inundis la ejon, kaj diris:

            - Estus bone, se vi forirus. Mia helpanto forrajdis. Mi ne scias, kien. Eblas, ke li iris kazeigejo por prunteperi ŝmiraĵon, sed ankaŭ tio eblas, ke li ekvidis min kun vi ĉirkaŭ la ĉevaloj, kaj li jam venigas la “Lord”-on ĉi tien.

            - Aŭskultu min, Brady, se iam mi forgesus al vi…

            - Tio ne interesas min – li diris mansvingante, poste li eliris kaj fermis la pordon.

            - Ni rapidu…

            Post unu minuto ili sidis en la selo, kaj Bill rajdis tiel rapide, ke Edith apenaŭ povis sekvi lin.

 

 

33

 

 

            Bona, malnova kontakto certigis Bill-on ĉe ŝafisto por halti kelkajn horoj sen danĝero. Tiu homo estis dika, kaj oni tranĉis lian iu kruron post lukto kun lupo. Li havis ankaŭ grandan filon,, kiu gvidis ilin sur sekretaj, arbaraj vojoj, ĝis ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Pomac. Bill havis ankaŭ tie fidindan inter siaj “amikoj”; Cashel-on, kiu estis vojkontrolisto. Li loĝis en malgranda kabano kaj faris raporton al la preterirantaj inĝenieroj pri la ŝoseo por malmulte da salajro.

            - Vi estas fia homo, Bill… – Cashel akceptis la lin tiel –, mi ne volas amikiĝi kun vi, sed ankorŭfoje maĝu, trinku ĉe mi, kaj iru kun beno de Dio… Mi tute ne konjektas, kiel vi restos vivantaj, ĉar ekzistas neniu, kiu me vidus justa, ĉu la Lordo mortigos vin, ĉu la oni pendumos vin leĝe pro via krimo… Sed oni ŝatis vin ĉie, kaj la Lord-on malamis. Sed nul li pravas…

            - Ne babilaĉu tiel multe, maljuna ŝtipo. Alifoje ni parolos pri tio, se mi vizitos vin denove. Koncerne mian haŭton, jam pluraj homoj ŝatintus vidi ĝin remburita., sed ĝis nun mi gardsi tion, kaj nek poste mi devas timi ĝin. Diru, kiel mi atingos rapide la montpasejon Malgranda Urso por veni inter la montojn, antaŭ ol falos la neĝo…

            - Hm… Ĉu vi volas iri en Meksikion?

            - Jes…

            Mi pensas, ke dum du semajnoj vi povas estis tie, eĉ malrape ĉe la Malgranda Urso, se vi iros tra la tereno de la indianoj Chenney, kia la rovero Cocos disiĝas je tro branĉoj. Sed tie nur la indianoj konas tiun vojon, kie vi ne dronos en la marĉo.

            - Kiel mi atingos la terenon de la indianoj tra la kampaj vojoj?

            - Estas plej bone trairi ĉe la Ŝtono Luna, ĝi estas tre malalta monto, ĝuste ĉe la komenco de la Roka Montaro…

            Dankon…

            Kiam ili forrajdis, Cashel elprenis sian pipon, turniĝis kaj promenetis al la arbaroj por kontroli la vojon. Li tute ne returniĝis. Ne estas homo tiu, kiu rabas alies edzinon. Eĉ tiam ne, se la koncernulo estas Bill Teksaso, la temerarulo…

            Dume Bill kaj Edith forgalopis al la malproksimaj montoĉenoj de la Roka Montaro…

            - Kion dirus tiu via amiko?

            - Ni ricevis tre utilajn konsilojn de li. Ni nur atingu la Ŝtonon Lunan, senprobleme.

            - Kial?… Ĉu eble la vojo estas danĝera?

            - Denver Hill krucas nian vojon, kiu estas abomeninda urbo. Nur ĉasistoj loĝas tie. Ili estas orgojlaj, naŭzaj homoj.

            - Kiom longe daŭras la vojo ĝis tie?

            - Du tagojn.

            - Sed ni ne havas manĝaĵon… AĈu eble vi havas amikon survoje…

            - Bedaŭrinde, fidinda ne. Sed ni helpos nin… Mi havas karan konaton… Malnovan groton, supre, en la montoflanko… Bonega ideo! – li kriis subite, entuziasme.

            - Kiel?

            - Vi restos en la groto, kaj mi vizitos nokte iun mian iaman samklasanon en Denver Hill. Tiu donos manĝaĵon, ĉar mi estis lia hejma instuisto, kaj mia patro foje pruntedonis monon al lia onklino…

            Liaj okuloj brilis denove. La knabino jam konis tiun brilon, kiam la knabo babiladis konfuze, kaj lin ekscitis jam freneza antaŭsento de alia, freneza entrepreno.

            Tiam subite vekiĝas en li la “temerarulo”, kiu renversas senhezite la pacon de urboj kaj rajdas freneze, interbatadas, senpripense, gaje, preskaŭ kun ĝojo…

            - Mi ne volas, ke vi faru tiaĵon…

            - Pst! Mi disponas. Ni elgrimpos el la embaraso, ne timu…

            Ili elvenis el inter la arboj. Alia incendio ekflagris malproksime en la nokto.

            - Vidu… Kio brulas tie?

            - Maljuna mormono loĝas tie, kiu aŭtune reiras al urbo Salt Lake, kaj li ekbruligas sian someran kabanon, kiu estas farita el kano, por ke ĝi ne donu azilejon al nekredantoj… Ni rapidu…

            Ili galopis.

            Tiun agon sur la lipoj de Bill Teksaso ne aperis moka rideto. Li vidis bone, ke proksimume la domo de la ŝaf-ĉefkuracisto povas esti tie, kie la flamoj flagras.

            Li venas!

            Noktomeze ili grimpis sur alian altaĵon. Rerigardinte de sur la monteto, malproksime, malantaŭ ili, denove ekflagris lumo de flamoj en la nokto, kun minaca brulo.

            La domo de la vojkontrolisto Cashel brulis, tie…

            “Li venas, venas, venas” Bill Teksaso murmuris tion en si mem, dum li rigardis la malproksiman fajron, kaj malvarma angoro sidis sur lia brustokesto. Kiel la demono de la venĝo, la fajro kaj morto signalas lian vojon… tiel venas la Lordo.

 

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:45:38
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

34

 

 

            La famo de la incendioj, viktimoj disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Ve al tiu, ki donas al Bill Teksaso glason da akvo, pecon da pano, ve al tiki, kiu parolas kun li, Ĉar la furioza morto sekvas lin: la Lordo!

            Li galopis de mateno ĝis vespero kun rapideco, plej fotostreĉa, kaj ili diste evitis ĉiun farmbienon, kabanon, paŝtiston. Ili ne parolis pri tio, sed ankaŭ Edith sentis, ke la morto estas ĉekalkane, kaj ili povas atendi de neniu kompaton aŭ helpon. Ĉi regione oni opiniis bona kaj justa, se la Lordo mortigos Bill Teksason, kaj li reportos sian edzinon.

            Ili daŭrigis la fortostreĉan galopadon sen manĝo kaj trinko. La virino kelkfoje ŝanceliĝis en la selo, kaj Bill blasfemis terure en si mem.

            - Elseliĝu – li diris subite.

            La monto ardis preskaŭ kun kretokolora paleco, ne malproksime de ili. Tial oni nomis ĝin Ŝtono Luna.

            - Mi ankoraŭ povas rajdi… ni rapidu…

            - Elseliĝu, se mi diras! Vi devas obei min!

            - Ne…

            Li brakumis la virinon kaj starigis el la selo sur la teron.

            - Kion vi volas?… Ne ordonadu al mi! Venas… “Li” venas… mi sentas. Li estas sur nia spuro.

- Des pli gravas gardi vian malvarmsangon. Konduku vian ĉevalon tien, inter la salikojn, kaj atnedu. Baldaŭ mi estos ĉi tie. Mi havas aranĝendan aferon.

            Li ligis la buŝon de la ĉevalo, por ke ĝi ne henetu. La virino forkondukis la beston, kaj Bill sekvis ŝin kun kovrilo. Li tiradis la ĝin sur la tero ziigzage por malaperigis la spuron de la ĉevalo. Poste li enseliĝis kaj forgalopis. La spuroj de la ĉevalo nun kondukos al la urbo, se iu sekvos tiujn.

            Sed Bill ne eniris en urbon Denver Hill. Sur roka loko, kie la hufoj ne postlasis signojn, grandarke li rajdis al malproksima lumpunkto. Eble ia farmbieno estis tie…

            Edith sidis inter la grand-frondaraj arboj, en la densejo kaj atendis. Ŝi vertiĝis pro la soifo kaj malsato. La laciga rajdado elĉerpis ŝin.

            Kien ili rajdas kaj kiom longe? Estas sendube, ke la fato atingos ilin iun tagon. Kiel decidiĝinte, kiel kuraĝe, luktas tiu kanbo, nature entreprenante la prosrikbon de la pelita, rabia lupo, ĉekalkane kun rezolutaj sangohundoj…

            - Kial? Li ja amas ŝin.

            Pro boneco, pro honesto. Aŭ eble nur tial, ĉar li estas Bill Teksaso, la “temerarulo”, kiu defias ĉiun, ridas la morton alvizaĝe, kaj li superas tutan Arizonon…? Ĉu tial?

            Eble ne tute. Li ja estas tiel tenera, delikatkonduta kaj ĝentila… Tre ĝentila…

            Nek ŝi mem sciis, kial doloras ŝia koro. Ĉu ŝi pensas troo la ĝentilecon de homo… kiu estas simpla vagabondo…

            Vagabondo!

            Ne. Li ne estas ĉiutaga vagabondo. Li parolas elekteme. Li estas leginta aŭ instruita homo. Li diras ĉirkaŭfrazojn. Liaj movoj, maniero pruvas lian bonan edukitecon.

            Proksimiĝis obtuza tamburado de hufoj de rapidantaj ĉevaloj…

            Unue sola rajdisto galopis tien: kun bandaĝita kapo. Austin.

            Ŝi klopodis eniĝi eĉ pli profunden inter la frondojn. La ĉevalo piedbatadis la teron maltrankvile. Si frapadis la kolon de la besto, brakumis tion por silentigi ĝin.

            La rajdistoj nun alvenis al la vojforko. Ŝi ne elrigardis el inter la forndoj, sed ŝi aŭdis la voĉojn.

            - Ĉu vi vidas spurojn en la mallumo?

            - Malbone… Ĉi tie kelkaj hufpostsignoj kondukas plu al Denver Hill.

            - Ni iru!

            - Haltu! – kriis raŭka, malvarma voĉo.

            La kor de Edith ĉesis bati por momento…

            Ĝi estas ’Lia” voĉo!

            - Mi rajdos kun Henry la Ĝiba al Denver Hill. Ankaŭ Bob veni kun ni. Se mi trovos ilin, Bob informos vin. Vi, iru plu sur la vojo al la Ŝtono Luna, ĝis la delto de la rivero Cocos. La plej mallonga vojo kondukas tien al Meksikio.

            Ŝi aŭdis forgalopi la rajdantojn. Ŝi sidis inter la frondoj kun peza koro. Nun jam la morto iras antaŭ ili…

 

 

35

 

 

            Austin, la sola rajdisto galopos rapide… Li ne kuraĝis renkonti sian ĉefon. Pli-malpli poste la Lordo perdos sian paciencon, kaj tiam kun tiu mirakla movo, kiam estas videbla nur la ekbrilo de la fajro, li mortigos lin. La fiulo! Kial li malamas lin? Ĉar li laboris por sia propra profito? Ridinde! Fine ja, se li estas rabisto…

            Li atingis la silentan urbon. Senhomaj, mallarĝaj stratoj, ter- kaj unuetaĝaj domoj, en kiuj ankoraŭ ĉiu dormas… Kelkaj ĉasistoj galopis al la drinkejo el la direkto de la montoj. Li havis bonan ĉasakiraĵon. Nigra amaso reliafiĝis sur la unuĉevala ĉaro. Ili certe vekos la drinkejmastron por drinki je la sukceso.

            Iu rajdisto ne irisas kun ili, aŭ eblas, ke li ankoraŭ havas aranĝendan aferon ie. Li disiĝas de la aliaj, kaj li rajdas renkonta al la rabisto.

            - Alo! Austin! – li krias, ekvidinte lin.

            - Teddy!… He!

            - Kion vi serĉas ĉi tie? Denver Hill ne estas bona loko por tiaspeculo, kiel vi…

            - Kial? Ĉu eble vi scias ion pri mi?

            Teddy eklevis sian ŝultron.

            Mi ne estas juĝisto. Por mi egalas, ĉu estas pruvaĵo. Temas pri tio, ĉu vi apartenas al la bando de la Lordo? Se jes, tiam vi venis en malbonan lokon. Ĝi ne estas la urbo de podagraj farmistoj kaj pacaj feraĵkomercistoj.

            - Mi scias, sen frenezulo, ke ĉasistoj loĝas en Denver Hill, kaj rabistoj malofte venas ĉi tien…

            - Do. Nur tial mi diris. Mi estis mia amiko en Otavo, kiam ni laboris sur la farmbieno de Bount. Se estas vere, kion oni parolas, ke nun vi estas rabisto, aŭ, eksciu, ke ĉi tie oni draste traktis ankaŭ Tom Fisher-on kaj lian tutan bandon…

            - Venu en flankstraton – diris Austin, ĉar la proksimiĝantaj hufoj jam klakis sur la pavimo de la urbo. – Mi volas diri ion al vi.

            Ili deflankiĝis al la kampa vojo. Ĝi estis sakstrato, kaj ĝi larĝiĝis antaŭ la metiejo de la forĝisto, por lasi liberan lokon al kvar-kvin ĉevaloj, kie la bestoj atendis vice la hufferadon okaze de granda trafiko.

            - Kion vi volas diri?

            - Diru, ĉu vi estas riĉa?

            - Mi estas ĉasisto. Neniu el tiuj estas riĉulo…

            - Hm… vi povus perlabori kvinmil dolarojn, Teddy.

            - Mi ne faras “tiaĵon…”

            La klakado de la hufoj silentiĝis. Ĉu ili elseliĝis? Kie ili komencos serĉadi, pensis Austin.

            - Tute ne temas pri “tiaĵo” – li respondis. – Ĉu vi aŭdis pri la afero de la Lordo?

            - Jes. Ia fiulo fuĝigis lian edzinon. Anticipe tiu homo murdis. Mi volonte vidus la Lord-on pendi, sed se li pafos serion da kugloj en tiun ulon, li do pravos.

            - Sed se mi aŭ vi mortpafos lin, ni ricevos dekmil dolarojn. La Lordo anoncis tiom da premi, kaj “Li” ĉiam tenas sian vorton. Krome ni povas fari tion senpune, ĉar tiu homo estas ekster la leĝo pro la murdo… Duope ni povus venki lin, ĉar tiu ulo estas ruza. Se vi aŭ mi mortpafos lin, ni dividos la monon inter ni… Nu?

            - Kie estas tiu homo?

            - Ĉi tie. En tiu ĉi urbo, ni sekvis liajn spurojn. Mi alvenis pli frue, poste venis la Lordo kun Bob la Putoro… kiu estas abomeninda, stulta bubo…

La okuloj de Teddy eĉ pli grandiĝis.

            - Ĉu la Lordo… estas ĉi tie?… En Denver Hill?

            - Jes. La bando glopis al Meksikio. Neniu konas la Lord-on ĉi tie, li povis veni ĉi tien trankvile.

            - Sed vi… konas lin?

            - Kian idiotaĵon vi demandas?

            - Aŭskultu min, Austin – diris la ĉasisto subite, ekscitite. – Tiu ulo eble nur tragalopas la urbon, sed laLordo, kiun vi konas, estas ĉi tie…

            - Mi ne komprenas…

            - Vi volas dividi dekmil dolarojn kun mi. Estas fuĝanto, kiun estas malfacile kapti, kaj persekutanto… kiu, valoras same tiom da mono. Kaj li estas ĉemane…

            - Ĉu same tiom da mono?…

            - Ankaŭ la kapo de la Lordo valoras dekmil dolarojn…

            La spronoj de Austin ektremis sub la ventro de la ĉevalo pro timo, ke la besto komencis retropaŝadi.

            - Ĉu la Lord-on…?

            - Vidu… Mi ne deziras al la virin-rabisto, ke li saviĝu senpune… Sed kvinmil dolaroj estas alta sumo… Krome la Lordo tamen estas freneza bandito. Montru lin al mi, kaj la ceterajn konfidu al mi…

            Li pensadis. La Lordo malamas lin… Li ne reakceptas lin. Eĉ. Iun tagon li mortigos lin…

            - Ne ekzistas homo, kiu povus mortigi lin vizaĝ-al-vizaĝe – li klarigis al Teddy –, sed se vi montros lin al mi, kaj vi iros nerimarkite malantaŭ lin…

            - Silentu! Rato! Oni ankoraŭ neniun mortpafis embuske en Denver Hill. Nek banditon…

            - Sed ne ekzistas homo, vizaĝ-al-vizaĝe…

            - Mi tute ne volas lukti kun li. Ni kaptos lin! Se li ne kapitulacos, tiam li ticevos tridek kuglojn.

            - Malbone… Li fuĝos…         

            - Ĉu de tie ĉi? Arestito ankoraŭ ne fuĝis de ŝerifo Colter.

            Voĉo aŭdiĝis de ie:

            - Austin estas ĉi tie, li povas scii kion ajn… mi serĉos lin…

            - Li estas tiu knabo – li flustris al Teddy –, kun kiu la Lordo venis…

            - Bone – respondis Teddy Ewans –, ni iru al Colter.

 

 

36

 

 

Edith sidis du horojn en la sama loko kaj atendis. Fine Bill Teksaso venis el la densejo. Li estis iom kotkovrita kaj ŝirita, sed li ridis gaje kaj cigaredis.

            - Bonan vesperon, fraŭlino, mi nomas tion hazardo… Kie vi vagas ĉi tie?

            Edith ĝemis malpeziĝinte.

            - Ĉu vi pensis, ke la bona, olda avĉjo Bill malaperis?… Tute ne temas pri tio. Jen estas manĝaĵo, kaj mi plenigis la ladbotelojn ĉe la rivero… Estas nenia problemo…

            Li eksidis apud la knabinon, elmetinte panon kaj fumaĵitan viandon.

            - Bonvolu preni, la vespermanĝo estas preta, ĝi ne estas tre varia, sed bona kaj nutra.

            - De kie vi portis ĝin?

            - Ĉi tie, ĉe la stepo loĝas iu iama oficirkamarado de mia patro, de tiu mi petis ĝin. Li estas gemuta, maljuna sinjoro, li regalis min per vino, kaj ni aŭskultis gramofondiskojn, tial mi malfruis…

            - Dio mia… ke iu eĉ unu seriozan vorton ne diras… Ĉu vi estis en la urbo?

            - Ne. Ĝi estas ankoraŭ iom malproksime. Morgaŭ eble mi vizitos ankaŭ tien.La ĉiovendisto en Denver Hill estas la adoptita filo de iu mia onklo, kun kiu mi korespondas delonge…

            Edith manĝis avide. Ili postkompletigis bone tion, kion ili prokrastis tage. Dume Edith rakontis la alvenon kaj forgalopon de la rabistoj. Kiam ili finis la vespermanĝon, Bill elprenis pakaĵon el sia selopoŝo.

            - En ĝi estas gazo. Vi devus bandaĝi mian brakon… La iama oficirkamarado de mia patro havas malgrandan, ludeman pomerhundon, kiu ekmordetis min…

            - Montru tion!… Vi… Vi terura ulaĉo… – kriis Edith timiĝinte.

            Sur la maldekstra brako de Bill estis videbla profunda mordo de grandega dentaro. Ĉar la “malgranda, ludema pomerhundo” estis dumetra, duonsovaĝa luphundo.

            Estis. Ĉar ĝi kuŝis en la korto de la farmbieno kun elpendanta lango, sufokite, kiel Bill ĵetis ĝin en la angulon. Sed la hundo antaŭ sia morto terure mordis la brakon de la nokta gasto…

            - Dio mia… kaj vi montras tion nur nun… Eble ĝi estis rabia…

            - Vi pravas. Mi estis rabia. Mi katis ĝian gorĝon tiel, ke ĝi tuj mortis. La kompatinda. Sed kial ĝi miksis sin el la aferon de la homoj?

            Dum la knabino bandaĝis lin kun lerta mano, li konsideradis la situacion.

            - La Lordo do serĉas min en la urbo, kaj li sendis sian bandon sur la terenon de la indianoj Chenney… Li divenis la planon de Cashel… Hm… Tial ni  tamen iros al la montpasejo Malgranda Urso de sur la Ŝtono Luna. Eble ne falos la neĝo intertempe en la montoj, kaj se je, do… Ni devas provi, trapasi tie. La Lorodo certiĝinte pri tio, ke ni ne estas en Denver Hill, li sekvos la trupon, kaj tiam mi parolos en la urbo kun la ĉiovendisto, kiun mi jam menciis, ke li estas laŭ patrina branco la fianĉo de mia nevino.

            - Ili rekonos vin!

            - Mi elpensos ion… Ne estas problemo… Jen vidu, eĉ hodiaŭ mi trovis bonan amikon…

            - Azenaĵo. Se mi estus frapetinta ĉe tiu farmbieno, mi estus ricevinta trioble pli multe da manĝaĵo. Sed nun mi estas ekster la leĝo, kiu ajn rajtas mortpafi min… Dankon… Nur bandaĝu mian brakon tre strikte… do tio estas la situacio, ke mi kunportos ion el tio, kion oni ĉiumaniere estus donintaj al mi… Mi nur ne lasis min mortpafigi, kaj fine ja ĝi ne estas senrespekto rilate la farmposedantojn…

            - cio ĉi pro mi…

            - Ba! Vere mi povas esti nur dankema pro la unuaranga aventuro… Kial vi batas vian kompatindan kavaliron… Dio mia… ĉu mi nur ne ofendis vin… kontraŭvole?

            - Ne… nenio…

            - Matene ni atingos la Ŝtonon Lunan, tie troviĝas tiu groto, kie ni estos en sekureco. Ĉu vi volas anticipe ripozi, aŭ ni ekiru?

            - Ni povas ekiri…

            “Pro io ŝi estas kolera pri mi” – pensis Bill. “Mi nur scius kial?…”

            La knabino plej volonte plorintus pro sia kolero.

            - Bonvolu diri… – ŝi demandis subite –, kion vi faras tiam, kiam vi ne vagabondas?

            - Mi ripozas iomete sur mejloŝtono… Eble mi dormas ie, se oni ne rimarkas min…

            - Ne tiel mi komprenis…! Ĉu eble vi havas ian lokon, kie iu atendas vian?

            - Oni tre atendas min en urbo Kansas. Sed tien mi ne iros.

            - Kiu… atendas vin…

            - Polica kapitano. Mi batis pasintjare la junan fraton de la urbestro. De tiam tiu homo aŭdas malbone, kaj li ridetas konstante, ĉar li fieras pri siaj oraj dentoj.

            - Lasu tiun stultan ŝercadon. Ĉu eble estas ie, iu… virino?

            - Kiel?

            Edith diris trankvile kaj rapide:

            - Iu, kiun vi amas, ekzemple, via fianĉino?

            - Fianĉino… – li pensadis. – Ne. Vere mi ne havis tiun… Almenaŭ mi ne memoras…

            - Sed! Inter tiel bonaj amikoj…

            - Ne nomu min via amiko! – ŝi kriis flamiĝeme. Ĉu eble mi similas al Kornulo la Sovaĝa aŭ mi aspektas tiel, kiel avĉjo Buldog?

            - Ne… Tion mi ne asertus kun trankvila konscienco…

            “Kio atakis tiom ŝian hepaton? Ĉar ŝi estas kolera pro io, tio certas. Sed kial?” – cerbumadis Bill.

            La parolado haltis. Ili rajdis tra kampoj, kvoplenaj, argilaj terenoj al la Ŝtono Luna, ĉiam pli akre konturiĝanta.

            Poste ili vidis, kiel sur la reflektore brilanta, lunluma deklivo de la blanka, kalva, kalkŝtona monto, etaj rajdistoj grimpas supren, kaj ili malaperas rapide galopante en iu fendego.

            - Ili estas tie!… – Li montris al la knabino. – Tiuj estas la banditoj, kiuj klopodas atingi la riveron Cocos.

            - Sed la Lordo

            - Li sekvos la trupon matene, ni rajdos Okcidenten mallongigante la vojon sur la alia deklivo de la Ŝtono Luna, al la montoj…

            La luno subiris je la dua horo, kaj la persekutatoj atingis la blankan monton.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:46:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

37

 

 

De sur la supro de la monto falis fonto kun mallarĝa akvostrio ĝis ties bazo. Apud ĝi troviĝis la groto malantaŭ kelkaj duone sekiĝintaj arbustoj kaj arbo kun maldensa frondaro. Ĝi estis malgranda aperturo, sed interne li vastiĝis surprize, ties volvo altiĝis, kaj kio pleje gravis: la aero trablovis ĝin tra breĉo de bruna, malnova enfalo ĉe ties flanko, ili do povis ekbruligi fajron tie.

            - Ĝi estas mia malnova bivakejo. Foje la orministoj el Forest volis linĉi min pro ia bagatelo, kaj mi loĝis tutan monaton ĉi tie. Jen vidu… eĉ mia lampo pendas tie… Ĝi estas la kuŝejo, kaj tiu la fajrejo, kaj la vestoŝranko staras tie…

            La “vestoŝranko” estis dubranĉa, longa lato. La kuŝejo konsistis el sekaj arbofolioj kaj kovrilo, la lampo estis granda taso, plena de sebo, en ties mezo staris ĉifonpeco, kiel meĉo. La fajrejo konsistis el du grandegaj rokoj, kiuj direktis la flamojn al la aperturo. Kelkaj plataj ŝtonoj servis kiel bonaj sidejoj, precipe kovrite per plejdo. Li ligis la ĉevalojn apud la groto sub elstara roko. Tie troviĝis iom da paŝtebla kreskaĵo.

            Edith eksidis sur rokegon super la abismo. Oni povintus kredi, ke ŝi tuj kuŝiĝos pro lacego. Sed ŝajnis, ke ŝi estis forta virino laŭ sia naturo, relative dum mallonga tempo ŝi alkutimiĝis al tiu kruda vivo. Ĉu eble alia nervoziĝo vibris en ŝi kaj tio kontraŭpezis ŝian elĉerpiĝon?

            Bill staris malpli proksime. Embarasite li metis sian korpopezon de sur iu piedo al la alia.

            “Kial ŝi koleretas kontaŭ mi?…” – li pensis amare.

            Ĉu vi ne kuraĝas sidi apud min? Aŭ vi ne volas? – demandis Edith subite, akre. Ŝi ankoraŭ ne finis la frazon, kaj Bill jam estis apud ŝi. Ili sidis silente dum iom da tempo.

           

            - Kiel vi pensas? Ĉu ni atingos Meksikion?

            Tute certe! Kredu ĝin. Post du semajnoj vi estos en sekureco.

            - Ĉu vi?

            - Ĉu mi?

            Jes. Kion vi faros. Ĉu eble vi revenos ĉi tien?

            - Kial ne?… Vidu… vidu, kiel belegal ĝi estas!

            Li montris al la valo, kie en la blanka krepusko la vaporo de la humida tero ŝvebis duon-alte.

            La palaj puntoj de la aŭgusta prujno blankis ĉie. La sombra paco de la sovaĝa, forlasita regiono kuŝis majeste en la profundo. Nur kaŝiĝante galopanta vulpo rompis la timigan senmovecon.

            Edit ekprenis lian manon kaj rigardis lin malgaje.

            - Promesu, ke de nun vi diros ĉiam la veron. Mi tre ŝatus tion.

            Bill estis en granda embaraso. Li turnadis sian kolon.

            - Bone… Estu tiel, sed mi atentigas vin, ke ni neglektu la diron de vero, ĉar ni ne povas scii, kion ĝi rezultos…

            - Tamen. Se, se vi ne nur tial faris por mi ĉion ĉi… ĉar vi estas Bill Teksaso, la temerarulo, sed iomete… eble ankaŭ tial, ĉar… vi trovis min simpatia, tiam nun… vi respondos ĉion… sincere, kaj vi diros la veron… Ĉu bone?

            - Ne estas bone, sed kion fari – diris Bill kaj ĝemis. – Demandu!

            - Kiu vi ests?

            - Ĉu mi?… Ĝi okazis tiel… Serioze… ĉu eblas mensogi nenion?

            - Ne. Hodiaŭ ne.

            - Do… se vi volas scii… Mi venis Okcidenten pro malsana virino, kaj neniam plu mi povis foriri de tie ĉi.

            Edith glutis amaran knelon el sia gorĝo.

            - Kiu… estis… tiu… virino…

            Bill rigardis ien en la malproksimon, tre malgaje.

            - Mia patrino… Ŝi malsaniĝis, kaj mi devis porti ŝin Okcidenten… Ne estis iu, kiu povus akompani ŝin… Mia patro estas prokuroro en Nov-Jorko, li ne povis veni ĉi tien… Mi estis studento… Tio okazis antaŭ kvin jaroj… Mi venis kun mia patrino ĉi tien, kaj la kompatindulino… Do kiam mi restis sola, mi ne plu volis iri hejmen… en la urbon… Mia patro volis tion. Li pensis, se li ne sendos monon, tiam mi devevas reveni… Sed ĝi okazisne tiel… La lando adoptis la forlasitan knabon…

            - Via patro certe ĉagraniĝas… Ĉu vi havas gefratojn…?

            - Ne… mi estas sola filo… Kompatinda maljunulo… Foje mi devas viziti lin, kaj eblas, ke…

            Li eksilentis. Edith kompenis ĝin. “Se mi restos vivanta” li volis diri tion.

            - Kaj nun… mi foriros.

            - Atendu…

            Ili staris vizaĝ-al-vizaĝe.

            - Ĉu vi volas diri… ion… Bill…?

            - Ĉu mi…? – li frotadis cigaredon inter siaj fingroj… – Kion mi povus diri?… Al virino… Por kiu… kiel vi diris, mi faris ion kaj alian… kiu konfidante sian al mi… Do ĝi estus tiaaĵo, kvazaŭ… tial… sed ne tial… malgrau tio, ke… – li ne povis daŭrigi.

            Edith komencis kompreni la aferon. Li ekprenis la mentonon de Bill per siaj du fingroj kaj levis la kapon de la knabo.

            - Rigardi inter miajn okulojn!

            - Kiel?… – li demandis embarasite.

            - Vi kondutis al mi, kvazaŭ mi estus via filino aŭ nevo. Vi tute ne rimarkis min, kiam vi ne devis kuregi en la fajron pro mi, kaj vi ne diris eĉ unu karan vorton, vi nur ŝercis kaj afablumis, kiel kun kamarado… Ĉu tio estis sincera?…

            Bill nun jam metis la cigaredon en sian buŝon, sed li forgesis ekbruligi tion… Li komencis denove frotadi ĝin…

            - Vidu… Oni diras, ke la kanibalo estimas la fremdulon, hazarde venintan en lian tendon, li ne manĝas tiun… Nek mi estas pli malbona, ol la kanibalo… Ke virinon… kiu havas neniun krom mi… Do, kion mi diru al virino, kiu hazarde bezonis mian helpon…?

            - Kion vi dirus, se ĝi ne estus tiel?

            - Sed ĝi estas tiel…

            - Sed pensu tiel, ke… ne.

            - Ĉu?… – Bill spiris profunde kaj rigrdis Edith-on kun larĝe malfermitaj okuloj. Li staris senpere antaŭ ŝin kaj ekpenis ŝiajn ŝultrojn… – Je mia honorvorto… Mi fariĝis nervoza… Ĉu vi pensas serioze… ke mi estu pli malbona… ol la kanibalo?… – kaj li ekpremis hazarde la brakon de la virino tiel forte, ke ŝi ekkriis mallaŭte.

            - Vi komencas bone. Ĝis nun vi eĉ ne ektuŝis min, kaj nun vi rompas miajn ostojn.

            - Pardonon… – liaj fingroj ĉesis premi ŝin

            - Tamen vi ne devas retiriĝi… Ne timu, sinjoro kanibalo, mi ne manĝos vin.

            - Bone! Vi do primoku min, jen bonvolu – li kriis preskaŭ sufokiĝante, kaj liaj okuloj brilis kun tiel varmega, humida lumo, kvazaŭ li estus ebria. – Sciu, ke mi amas vin! Mi amis vin jam tiam, kiam vi paŝis tra la pordo de la gastejo de Bulkin, kaj de tiam mi amas vin ĉiam pli forte, sed mi ne kuraĝis esprimi tion, ĉar mi timis, ke mi fortimigos vin… Do! Nun jam vi scias tion!… Eldirite – li aldonis malpeziĝinte.

            - Tion… tion vi faris… tre malbone… – flustris Edith. – Ho, vi infano, vi estas terura… vanta, obstina, stulta… adoleskulo…

            Ili parolis nenion plu. Bill ĉirkaŭbrakumis Edith-on, kaj la virino klinis sian kapon al li… La vaporoj de la valo disiĝis pro la vastiĝantaj, tepidaj radioj de la leviĝanta suno, kaj la prujno falis per malrapidaj, grandaj gutoj de sur la rigidaj plantoj…

            La birdoj ekkantis tie kaj ĉi tie…

 

 

38

 

 

            Edith mansvingadis post Bill-on, ĝis li malaperis en la lasta turniĝejo de la serpentuma vojo, kondukanta malsupren de sur la monto.

            Antaŭ ol la suno estus atingitan sian kulminon, aperis la farmbienol. La malfacilaj laboroj jam finiĝis en la malfru-aŭtuna tempo. Tiuj kelkaj monatoj estis la tempo de la ripozo post la brulstampado kaj enstaligo de la bestoj. En la forlasita korto maljunulino kaj knabino pendigis lavitajn vestojn por sekigi, sur streĉitan ŝnuron. Ankaŭ uniformo troviĝis inter tiuj. Jes… jes… Ĝi ja estas la farmbieno de kolonelo Barker… Li eksidis en la proksimo de la fermbieno, sed tiel, ke kelkaj arboj kovris lin. Li ekbruligis cigaredon kaj rigardis la maljunulinon, pendigantan la vestojn. Li pensadis longe. Fine liaj okuloj komencis brili, kio ĝenerale signifis tion ĉe li, ke ia frenezaĵo venis en lian kapon, kaj nun li efektivigos tion senhezite…

            …Denver Hill tiun antaŭtagmezon estis nekutime vigla. La ĉasistoj ne iris en la montojn, la drinkejo estis plena de bruaj homoj, kiuj havis ruĝan vizaĝon. Robin, juna feloĉasisto, iom ebriiĝis, ĉar li jam trinkis pli ol duonlitron da rumo dum la antaŭtagmezaj diskutoj. Li staris antaŭ la drinkejon por enspiri freŝan aeron kaj oleis sian pistolon. La forĝisto ampetolis kun brun-vizaĝa, bela servistino, kiu portis borbon…

            - Kien vi rapidas fratineto!? Bonvolu eksidi. – Li montris sur la benkon antaŭ la vendejo.

            - Ne eblas… mia mastro atendas min – pepetis la knabino kaj rapidis plu. Sed Robin, starante antaŭ ŝin, kaptis ŝian brakon…

            - He, atendu! Vi tamen trinkos gluton da likvoro je mia sano!

            - Lasu min… – diris la knabino preskaŭ plorante, kaj ŝi volis liberigi sin kun timiĝintaj movoj, sed Robin tenis ŝin ridante.

            Nun iu elpaŝis el la drinkejo. Kiam la knabino ekvidis tiun homo, ŝi volis kuri plu timiĝinte. Robin tenis ŝi eĉ pli forte.

            - Kien vi volas iri, he…! – Kaj li kaptis ŝin ankaŭ per sia alia mano.

            Tiam la knabineto vangofrapis Robin-on per gracia movo tiel, ke ties makzelo krevis. Kaj ŝi jam kuris…

            La homo staranta en la pordo de la drinkejo elprenis sian revolveron kaj pafis. La forĝisto havis tiom da tempo, ke li subite flankenigis lian manon.

            - Ĉu vi freneziĝis? Alpafi virinon?!

            - Idioto! – kriegis Austin, ĉar li estis la koncernulo. – Tiu homo estas Bill Teksaso…!

            La ĉasistoj miregis, elvenintaj el la drinkejo, aŭdinte la pafon. Poste ili ĉiuj komencis persekuti la knabinon…

            Escepte Robin-on, kiu eĉ nun kuŝis sveninta sur la tero pro la ampetola mansvingo de la kara virino…

            Bill apud la unua domo saltis en la vojkruciĝon kaj kuregis….

            Li ekhaltis timiĝinte. Sakstrato! Malantaŭ li estas buro kaj renkonte venas grandega, kalva homo, kiu tenas la ĉapelon en sia mano, kaj stelo brilas en lia butontruo… La ŝerifo! Li retropaŝinte je la bruo, li etendas sian manon al la pistolo. Knabino venas kurante al li. Ŝi kriaĉis oreltranĉe:

            - Rapidu, sinjoro Colter… problemo estas en la drinkejo… Ve! Murdistoj!

            La ŝerifo kuras al la stratangulo, la knabino en saltas tra malgranda pordo… Ŝi frapfermas kaj riglas ĝin malantaŭ si, enpremas la randon de la jupo en sian zonon por ke ŝi povu moviĝi. Videbliĝas ŝiaj botoj kaj rajdpantalono… Ŝi kurgas plu el la malluma ejo, kaj…

            Kaj ŝi staras en la drinkejo. Efektive ŝi ĉirkaŭiris la domon  kaj enkuris tra la flanka pordo... La ejo estas malplena. La gastoj elkuregis, nur la drinkejmastro staras ĉe la verŝ-stablo.. Nun li turniĝas. La spilisto ĵus entiras Robin-on, treninte lin je la piedojn, kiu eĉ nun estas sveninta pro la gracia manmovo, antaŭ nelonge okazinta.

            La drinkejmastro ekkrias, la spilisto etendas sian manon al la revolvero, dume oni rompis la flankan pordon, kaj jam la persekutantoj venas.

            Kaj eksplodas la tertremo. El la mano de Bill, tablo trafas la drinkejmstron je la brusto, el lia dekstra mano knalas pafo, la spilisto ekkrias, li vundiĝis; li terenfals kriante, dumetra murspegulo, sur kiu estas viski-reklamo, forŝovas la unuajn du penetrantojn… Tabloj, seĝoj flugas unu post la alia al la persekutantoj, nehaltigeble… Bill, uzante la drinkejbreton kiel ŝirmilon, pafas dekstren, maldekstren per du revolveroj al la flank- kaj ĉefenirejoj, kun tiel sorĉista rapideco, ke oni retiriĝas por momento, kiuj ne estis trafitaj…

            Bill scias, ke lia situacio estas senespera, li levas la drinkejbreton kaj ĵetas ĝin al la flankpordo vulmofapide, kun kvar grandaj saltoj kaj terure kriegante li elfalas. La ruinoj de la drinkejbreto kovras plurajn homojn… Bruego, stertoro, vunditoj, kaj oni eĉ ne povis celi la freneziĝintan temerarulon. Nun Bill en la mezo de la ejo saltas sur tablon, kiu enigme ne rompiĝis, li kaptas la lampon, kaj depuŝas sin… Ĉe la pordo li alvenas piede en la vizaĝon de du homoj, tiuj renvesiĝas… Malkroĉinte sin de la lampo, Bill falas sur la straton super la kapo de la homoj. Li saltas sur barelon, troviĝanta vid-al-vide, de tie li grimpas sur domtegmenton kaj kuras plu en virina vestaĵo, ŝiriĝinta je pecoj… Ĉio ĉi okazas fulmorapide, tiel do la tondraj pafoj parte malfruas, parte tiuj maltrafas pro la hastado, Bill kuras sur la domtegmentoj…

            La kuracisto havas multe da laboro antaŭ la drinkejo.

            - Mirinde – li diras al la forĝisto. – Nur malgravaj lezoj, krur- kaj brak-pafvundoj.

            - Mi asertas, ke tiu ulo povintus celi ankaŭ al ilia kapo…

            - Ĝi estas multa por unu tago… Mi neniam estus kredinte, ke la banditoj kuraĝus veni en Denver Hill-on, en la urbon de la ĉasistoj. Kaj la lordo motigis kvin bravajn ĉasistojn.

            - Krome li fuĝis…

            Nun jam aŭdiĝis konstanta kriado kaj ofta pafado…

            Oni ne trovis Bill-on. La tuta loĝantaro de la urbo estis sur la stratoj! Dume la persekutato kaŭris malantaŭ fumtubo. Li ĉirkaŭrigardis singarde. Kien li povus kaŝiĝi?

            Malpli proksime li vidis forlasitan, fermitan korton. Feloj kuŝis ĉie. Ĝi estas la deponejo de la urbo… La sola forlasita loko en la ribeligita urbo. Certe gardsto staras antaŭ ties pordo, sed interne estas neniu… Li devas penetri tien…

            Li klopodis atingi sian celon nerimarkite, malrapide, rampante surventre. Aŭdiĝas kakofonio.

            Laŭ la aspekto de la urbo, oni rebatis mortan sieĝon de pli granda trupo de indianoj. Oni traserĉis ekzakte la domtegmentojn, la stratoj, la domojn. Vane… La persekutato glitis el ilia mano.

            Dume Bill iom post iom atingis la pluvtubon super la felodeponejo… fortamane tenante sin li pendis super la korto, poste li malkroĉiĝis de la fero kaj kun granda svingiĝo li falis ĝuste sur la supron de alta amaso de vulpofeloj.

            Li faris tion bone! Iom da impertinenteco, iom da batalo kaj kaj la kutima, granda bonŝanco; tiuj denove halpis lin tra la malagrablaĵo… Nun li kaŝiĝos, almenaŭ ĝis vespero…

            Li grimpis en la kelon tra fenestro. Estis terura fetoro. La sufoka odoro de la putranta viando kaj sango de la neprilaborita, kruda felo peziĝis en la ejo. Ekstere klakis ritmaj paŝoj el la direkto de la strata fenestro. Gardistoj… Li devas atenti, nur silente…

            La oblikvaj radioj de la subiranta suno prilumis la kelon bone. Li ĉirkaŭiris homaltan feloamason por trovi taŭgan kaŝejon…

            Io ekmoviĝis malantaŭ iu amaso… Ĉu kato…?

            Li repaŝis. Singarde flankenirinte, li rigardis malantaŭ la feloamason. Poste frosta teruro paralizas lin:

            La Lordo staris tie, kun krucitaj brakoj kaj rigardis rekte en liajn okulojn…

 

 

39

 

 

            - Nu? – li ekparolis kun tiu neeltenebla, malvarma, raŭka voĉo. – Ĉu eble ne estas agrabla la renkontiĝo? Ĝi estas bona pli frue, ol malpli frue.

            Bill devigas sin rigardi en la mortajn okulojn. Sed li ne povas konstati, kien rigardas tiuj okuloj. Du emejlaj butonoj. Rigora kaj kruela, senanima, saĝa rigardo.

            - Ni ne pova pafadi ĉi tie – li konstatis kun iom da bedaŭro. - Ankaŭ mi fuĝis tra la domtegmentoj, kaj ankaŭ al mi okulfrapis tiu ĉi korto, kiel la sola, taŭga kaŝejo… Bonvolu veni ĉi tien, malantaŭ la felojn, ĉar oni povas ekvidi vin tra la fenestro…

            Li proksimiĝis du paŝojn al li kun tolpotaj, malvarmaj pezaj kruroj.

            Sed liajn okulojn… Liajn okuloj li rigardis devigante sin kun granda fortostreĉo… Preskaŭ doloris lin, ke li devas timi tiujn okulojn…

            - Kie vi lasis mian edzinon…?

            Aŭdinte la vorton “mia edzino”, okazis mirinda afero. Kvazaŭ grandega pugno estus vangofrapita lin; Varmega, akre dolora sangoondo leviĝis al la okuloj de Billl. Kiel tie, sur la fenestro-breto, kiam li ekpafis, revenis la vivo en liajn brakojn kaj krurojn, li rigardis eĉ plu fikse la du, brilajn, glacikolorajn okulojn, sed kvazaŭ la sorĉo rompiĝus: nun li povintus mortpafi aŭ kapti lian kolon trankvile…

            - Kial vi ne respondas… Kie estas mia edzino…?!

            - Edith ne estas via edzino – li diris trankvile. – Vi scias tion bone. Ŝi povas edziniĝi al bandito pro devigo, sed ŝi ne estos via edzino…

             La Lordoiom konsterniĝis pro la trankvilo de la knabo. Poste li ekridetis. Tiu rideto estis simila al larvo, memorigante pri la mieno de antikvaj bronzfiguroj.

            - Delonge mi scias, ke mi devas mortigi vin en batalo. Mi sciis, ke mi ne venkos vin, tiel, kiel la aliajn, kiuj eĉ ne provis defendi sin… Ĝi estos pli bone tiel! Stulta afero, ke la homoj staras antaŭ mi pistolo tiel, kiel la batfaligotaj brutoj.

            - Vi povas esti trankvila, oldulo mia – respondis Bill, kaj li jam rikanis, ĉar ekregis lin feliĉa triumfosento – vi devas lukti kun mi. Komence ankaŭ mi timis kaj tre estimis vin, butonokula frenezulo. Sed ĝi ĉesis, kaj se ni ne estus en  tiu ĉi kaŝejo, mi tuj alvokus vin por defendi…

            - Interese – diris la Lordo reveme. – Vi vere venkis vian timon. La unua homo… Sed, kiam vi ekvidis min, mi vidis bone, ke vi ne ekmovus vian manon, se mi mortpafus vin…

            La paŝoj de la gardisto klakis. La du homoj sidis sur la planko vid-al-vide, kaj ili parolis preskaŭ afable. Bill ekfumis eĉ cigaredon kaj kovris la ardaĵon per sia manplato.

            - Vi pravas, en la unua momento mi ankoraŭ timis… Sed nun mi jam havas sorĉaĵon; kiam mi diras en si mem tion, kie Edith estas la edzino de tiu vivanta kadavro, tiam mi tuj povus mortigi vin gaje…

            Ili silentis.

            Ankaŭ la alia homo ekfumis cigaredon. Ne ofendis lin tio, kion Bill diris, ĉar li pensadis pri alia afero, li aŭdis nur unuorele la vortojn de la temerarulo.

- Ni, Lordoj… estas strangaj homoj. Ĉiu membro de nia familio havas terure malaltan sangopremon, sen tio, ke ni sentus ĝin. Ili ne estas malsanaj, nur preskaŭ senvivaj. Vi kuŝus agoniante, havante mian sangopremon, kaj mi celas certamane, aŭ se necese, mi povas fari longan vojon rajdante. – Ekprenu mian manon.

            Li hezitis iomete, poste li tamen ekprenis ĝin!

            La malvarma ektuŝo estis timiga. Sed Bill pensis tion, ke tiu mano eble iam ektuŝos la talion de Edith, kaj li tuj fariĝis trankvila kaj diris gaje.

            - Aha! Jen tio estas la sekreto de la Lordo:  Li iras kun glacimalvarma nervosistemo…

            - Mi pensas – diris la Lordo –, ke nun jam vi ne plu fuĝos de antaŭ mi… Tiel do vi estas en tiu animstato, ke mi povas renkontiĝi kun vi ĉe la marĉoj de la rivero Cocos sur la tereno de la indianoj Cheney. Certe vi volas trapasi tie.

            - Mi iros tien ĝoje. Alvenis la tempo fini la aferon.

            - Ankaŭ mi samopinias…

            - Sed unue ni devas eskapi de tie ĉi…

            - Infanludo…

            - Vi pravas…

            Ili komprenis unu la alian bonege. Baldaŭ du ĉasistoaj alvenis en la korton. Ili enveturis tien per ĉaro. Estis nokto. Ili ĵetadis la ŝnurligitajn felojn de sur la grundo de la korto, kaj ili jam staris antaŭ la deponejo.

            - Aŭrore ni jam povas esti en Pomac – diris iu el ili.

            - Se ni rapidos.

            Bill ekstaris. Ankaŭ la Lordo kaj flustis al li:

            - Vi la homon dekstran

            Poste ili paŝis rapide sur la korton…

            - Pardonon… – diris Bill mallaŭte.

            La ĉasisto, staranta dekstaflanke turniĝis mirante, sed iu kaptis lian gorĝon, ke li mutiĝis, kaj alvenis pugnobato el la alto subite… Ĝi trafis lian mentonon leĝere, kaj la ĉasisto svenis…

            Kiam Billl turniĝis, jam la alia homo kuŝis tie.

            - Ĝi estis bela laboro – rimarkis Bill. – Senvoĉe, kun anastezo… rapide.

            Ili staris vid-al-vide en la muta korto. La du kontraŭuloj. Lili pensis pri la virino. La praa deziro de la lukto vibris en ilia gorĝo…

            - Mi opinias… – diris la Lordo – ĉar ni ne havas armilojn… Ni devus provi tion nur per la manoj…

            Dume liaj dek fingroj kurbiĝis kiel ungegoj…

            - Tio ne estas malbona ideo – kapjeisi Bill.

            - Unue ni zorgu pri tiuj du homoj.

            - Bone.

            Dum momentoj la du ĉasistoj kuŝis ŝnurliĝite, kun ŝtopita buŝo.

            - Ni ne boksu… ĉar ni faros bruon.

            - Kiel do? – demandis Bill.

            - Kiu estas pli forta, tiu strangolos la alian.

            - Kiel vi komprenas tion?

            - Sude ĝi estas konata formo de la duelo. Ni kaptos la gorĝon unu de la alia kaj premos ĝin. La brako de iu el ni laciĝos pli frue, la premo loziĝos, kaj la alia… venkos.

            - Mi komprenas. Ni komencu tion!

            Ili staris vid-al-vide.

            - Turniĝu iom dekstren – diris Bill. – Mi prenos vin per mia maldekstra mano kaj ni krucus unu la alian.

            - Ĉu vi estas maldekstramana?

            - Ne. Sed luphundo mordis mian dekstran brakon.

            Ili staris.

            - Ni prokrastos ĝin – flustris la Lordo. – Mi ne volas havi avantaĝon.

            - Kial vi pensas.

            - Do ĉe la rivero Cocos.

            - Jes…

            …La luno subiris, kaj la gardisto ĉe la pordego sciiĝis preterkure, ke la ĉaro ekiras rapide el la korto, veturante urĝe sur la strato, kaj du nigraj figuroj sidas sur ĝi; iu sur la sidejo de la veturigisto, la alia kuŝante sur la feloamaso.

            Li fermis la pordegon.

            Bill kaj la Lordo descendis antaŭ la drinkejo, kaj ili saltis rapide sur po unu atendantan ĉevalon. Neniu el ili povis pafi ĉi tie, ĉar ĉiu minuto, ĝis ili povis resti nerimarkitaj, signifis pli da ŝanco al la fuĝo.

            Momenton ili interrigardis.

            - Ĉe la delto de la rivero Cocos – flustris la Lordo

            - Mi estos tie…

            Ili forgalopis en la kontraŭan direkton…

 

 

40

 

 

            - Mi havas onklon en San-Francisko – diris Teddy, la ĉasisto – eble li helpos ankaŭ vin…

            - Egalas, ni nur rapidu – respondis Austin –, ĉiu minu povas signifi nian pereon.

            - Kiel scias la Lordo laŭ vi, ke ni perfidis lin?

            - Li scias! Li scias ĉion!…

            - Mi povas danki al vi, ke mi devas fuĝi…

            - Vi havis la ideon mortpagi la Lord-on vid-al-vide. Li forfuĝis pro via eraro…

            Ili rajdis al la Ŝono Lunluma, ili volis atingi San-Franciskon..

            - Laŭ mia opinio li tute ne zorgas pri ni – diris Teddy –, li ĝojas ke li povas savi sian haŭton…

            - Vi ne konas lin. La Lordo estas mortomaŝino. Li estas senindulga, preciza kaj nevenkebla. Ne suprizus min, se tuj ekfulmus pafo el la mallumo…

            - Eh!… Nervoza maljunulino…!

            Bum! Bum! Bum!

            Tri pafoj knalis el la densejo. Austin falis el la selo, laŭte ŝrikante, mortinta, forta puŝo trafis Teddy-on ĉe la ŝultro, se li tuj saltis de sur la ĉevalo. Dume li pafis rapide al la lumstrio. Li pafis sepfoje tien. Li kuŝis surventre malantaŭ arbo, kaj li sentis, kiel la sango fluas kun tepida ŝpruco sur lia brustokesto…

            Malproksime buas la arbusto… Ĉu li trafis la atakiton?

            Ne! Tamburado de ĉevalhufoj. Li pafas la kuglojn ankaŭ el sia alia pistolo… La murdisto fuĝas tie! Teddy senta, ke li malfortiĝas, faligas la armilon el sia mano, kaj la galopanta kontraŭulo rajdas jam sub la lunlumo…

            Li ekkrias kun miranta stertoro!

            …Grandkapa, misforma bubo rajdas sur la kampo. Infano!

            Poste Teddy falas surteren.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:46:45
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

41

 

 

            Du kugloj trafis Bob la Putoron el la pistolo de Teddy. Iu frotfundis lian brakon, elŝirinte pecon da karno el ĝi, la alia boriĝis en lian ŝultron kaj eble tuŝis ankaŭ lian pulmon, ĉar kiel li skuiĝis en la selo, sango fluetis el lia buŝangulo…

            - Rapidu… Monitor… – li diris al la ĉevalo. Li prenis la bridon ĉiam pli loze. Monitoro, la ĉevalo, jam paŝetadas paŝtiĝante… La infano eltiras malrapide sian piedon el la piedingo, translevas ĝin, sed li jam ne havas tempon descendi, kaj pro la elano li falas el la selo kaj sterniĝas… Li ne svenis, li estas nur morte malforte, kaj doloras lia brustokesto de la ŝultro ĝis la stomako… Kelkfoje li tusas, kaj tiam sala humido plenigas lian buŝon… Li rigardas lace al la ĉielo. La stelo forviŝiĝas pale. Ĉu aŭroras, aŭ la morto nebuligas liajn okulojn…?

            - Monitoro… Monitorp… Venu ĉi tien… Monitoro… – li murmuretas malgaje.

            La granda, griza ĉevalino paŝas al li, kaj preskau demande levadas sian kapon, kiel ĝi retiradas la bridmordaĵon en sia buŝangulo…

            La steloj malaperas difinitive super la sovaĝa, humida valo; estas aŭroro… Nun rajdisto proksimĝas en ĉifona vestaĵo, tre malrapide, lace, kun pendanta kapo…

            Bob side leviĝas kun granda peno. Poste li rekonas lin. Li! La monstro, kiu mortigas ĉiun! Kiu primokis la Lord-on! Bill teksaso, la malbenita!

            Li volas elpreni sian revolveron… Sed li refalas… Li vidas timiĝinte, ke la rajdisto ekatentis pri li… Bill rimarkis lin… li elprenas sian pistolon kaj saltigas la ĉevalo tien..

            Li svenis.

            …Bill iras malrapide sur la monton, al la groto, surbrake kun la sveninta infano. La ĉevalo sekvas lin silente. Atinginte la fonton, li demetas Bob-on singerde, li ligas la ĉevalon al arbo kaj iras en la groton.

            - Levu la manojn – tondras voĉo.

            Li rektiĝas kun levitaj manoj. Li vidas du homojn vid-al-vide ĉe la lumo de la seba meĉo, kaj li malsuprenigas siajn manojn surprizite.

            - Nu, kial vi gapas? – diras iu el ili, Kornulo la Sovaĝa. – Ĉu eble mi beliĝis, ke vi ne povas sufiĉe miri?

            Buldogo observas la ĉifonan, kotkovritan, sangan homon, poste li murmuras rekone.

            - Vi miksiĝis en belan disputon…

            - Kiel vi venis ĉi tien?…

            - Galopante… Apenaŭ mi povis savi nian haŭton – respondis Kornulo la Sovaĝa. – Eĉ tiun tagon matene ili venis galopante… eble vi vidis bruli la domon de Buldogo.

            - Ankaŭ ducent tabuloj… forbulis interne… – murmuris la maljunulo malgaje.

            - Al ni okazis bonŝance – daŭrigis Kornulo. – Oni mortigis la Ŝaf-ĉefkuraciston kaj la kompatindan Cashel-on…

            - Knaboj… tre doloras min, ke pro mi…

            - Idiotaĵo – grumblis Buldogo.

            - Kie estas Edith…?

            Unue ili ne respondis. Bill turnadis sian kapon maltrankvile.

            - Ĉu vi mutiĝis?

            - Ŝi foriris – diris Kornulo fine, kaj li mordadis siajn ungojn, flankenrigardinte strabe.

            - Kiel?…

            - Hieraŭ… Ŝi foriris, kaj… Jen estas la letero…

            Bill malfemis ĝin kun blankaj lipoj kaj tremantaj manoj. Jen tion ŝi skribis:

 

 

            Bill!

            Mi amas vin, sed se vi mortigus mian edzon, mi neniam povus estis feliĉa kun Vi. Kaj se”Li” mortigus Vin, ankaŭ tiam mi estus malfeliĉa. Ni ne povas forfuĝis de antaŭ “Li”, kaj neniam ni povus vivi trankvile. Se Vi volas tion, ke mi trankviliĝu iam, iru tre malproksimen, ke Via vivo ne ŝarĝu mian konsciencon. Mi revenos al “Li”. “Li” estas mia edzo. Vi povas fari nenion. Ĉiu havu sian sorton. “Li” ne plu persekutos Vin. Iru for de tie ĉi, kaj forgesu min. Dio benu Vin, kial Vi estis tiel bona al mi.

Edith

 

 

            Li staris. Senmove kaj kun elstariĝintaj okuloj, la papero tremis en lia mano… Kion fari?… Ĉu ekvi ŝin, kaj… Sed Edith iris kun sia edzo… Kaj cetas, ke la Lordo ne venon al la renkontiĝo, se tio estos la kondiĉo de Edith… Kion li povus fari… Ĉu li rajtas persekuti la Lord-on tial, ĉar lia edzino sekvas lin?…

            - Knabo – li diris raŭke, kun timiga rideto –, ekstere kuŝas… vundita infano… ni enportu lin…

            - Kion… vi intencas fari?

- Mi vizitos mian patron… en Nov-Jorko… aŭ mi tute ne scias… eh…

            Lia voĉo mutiĝis.

 

 

42

 

 

            La infano kuŝis senmove.

            - Interese – diris Kornulo la Sovaĝa. – La vundo estas inflama, tamen li ne havas febron.

            Bob ekĝemetis, malfermis siajn okulojn kaj ĉirkaŭrigardis mirante.

            Vi… Vi…

            - Silentu, knabo – diris Billl… – kuŝu nur trankvile. – Li ŝanĝis la bandaĝon kaj metis kompreson sur lin.

- Diablo vidis tiaĵon – murmuris Buldogo – tiel granda bubo, kun pistolo, sur ĉevalo, sola, sur la prerio…

            Bob rigardis mirante la homon, okupiĝanta pri lia vundo.

            - Tiu estis fiulo, kiu levis armilon kontraŭ infano, krome li pafis dufoje… He! La kuglo ŝiris karnon ankaŭ ĉi tie… – kriis Bill kaj prenis la brakon de la infanolll Poste li ekmiris.

            - Kio okazis? – demandis Buldogo.

            - Kiel vi idiris, Kornulo? – turniĝis Bill al sia alta amiko. – Ke lia vundo inflamas, kaj li ne havas febron?…

            - Vere… Diablo vidis tiaĵon.

            - Lia brako estas malvarma, kiel la glacio. Kvazaŭ… li ne havus sangopremon, kiel ĉe mortinto… – terura ideo trafulmis lian kapon, nek li meme sciis, kiel, kaj li ekkriis: - Hej, kanbo! Ĉu vi ne estas la filo de la Lordo? He!

            - Ne, ne! – kriis la infano timiĝinte.

            - Vi mensogas. Nun mi vidss, ke ankaŭ viaj okuloj estas tiaj. Via patro rakontis, ke liaspeculoj havas sangon, similan al tiu de fiŝoj….

            - Malvere… lasu min…

            - Kiu do estas via patro, ĉu?

            - Li mortis… kaj…

            Lia kapo refalis malfortiĝinte.

            - Nun lasu lin trankvila – diris Buldog. – Ankaŭ malgranda vundo povas estis danĝera, se ĝi malfermiĝas denove…

            Bill metis sian manon sur la frunton de la infano – kiel la glacio. Kaj ĉirkaŭ lia buŝo estas dura, moka trajto.

            - Li estas la filo de la Lordo – li diris mallaŭte al la du aliaj homoj. – Kaj mi devas eksciis… Jes mi devas ekscii… Ho!… Li sidis ĝis mateno fiksrigardante antaŭ sin mem… Kornulo kaj Buldogo dormis. La vundito ronkis.

            Matene li faris freŝan bandaĝon, la vundu fermiĝis bele. Bob nur rigardis lin, sed li diris nenion. Nek Bill ekparolis. Li donis varmegan kafon al la infano. Eltrinkinte ĝin, li sidis apud lin kaj rigardis.

            - Diru, Bob… ĉu vi amas vian patrinon…?

            Li rigardis sian fleganton kun revemaj, tien-reen moviĝantaj, malkonfidaj okuloj.

            - Jes… – li respondis poste mallaŭte.

            - Hm… Nun vi devas esti sincera… Vi estas la filo de la Lordo. Silentu!… la Lordo edziĝis al virino, al tiu, kiun li persekuras. Ĉu vi komprenas tion, kion mi diras?

            - Jes…

            - Sed via patrino… morto pro tio… Ankaŭ tio eblas, ke la Lordo mortigos ŝin..

            - Ne!

            Li provis eldevigi ion el la infano kun malesperiĝinta blufo.- Vi ests infano, sed eble vi komprenas, ke unu homo havas nur unu koron. Li ne povas ami du virinojn. Kaj la vera, tiu ĉiam estas la edzino.

            - Ĉu vere? Sed kiu? Ĉu la unua aŭ la dua?… Nu? – Li respondis triumfe.

            - Kiel vi diris?

            - Mia patrino estas lia edzino jam delonge…

            La okuloj de Bill ekvibris…

            - Parolu…

            La infano timiĝis.

            - Kion… vi volas?…

            - Parolu, se estas kara la vivo de via patrino por vi, temas pri ŝi!… – Kiu estas via patrino…

            - La filino de mia avo… Mia avo estis Jeff Bart… Kaj la Lordo edziĝis al mia patrino jam delonge, ŝi do estas la vera… Mi diris tion!

            Li ne plu aŭskultis lin. Li elkuregis.

            - Hej, Kornulo… Buldogo!

            La du vagabondoj ĵus kuiris ion sur la roka plataĵo.

            - Nu, kio okazis?…

            - Mi forrajdos… Gardu la infanon, kiam li resaniĝos, portu lin en Pomac-on!

            - Sed… kial?

            - La knabo valoras dekmil dolarojn!… Adiaŭ…

            Li saltis sur la ĉevalon kaj forgalopis tiel, ke la du homoj postrigardis la furioze malproksimiĝantan temerarulon, konsterniĝintaj pro la miro.

 

 

ĝ43

 

 

            Multe da gastoj estis en la drinkejo de Pomac, inter ili la ĉevalbredisto, la ŝerifo kaj hazarde ankaŭ Gorilo, kontraŭ kiu oni same ne havis pruvaĵon.

            Iu malfemis la pordon piedbate. Polvokovrita homo ensaltis, kaj videbliĝis, ke ekstere staras ĉevalo anhelante, vaportante, fluegis la ŝvito sur ĝia korpo. De kie el la infero li povis rajdi ĉi tien, tiel rapide?

            - He! – li krias raŭkvoĉe. – Ĉu vi memoras min, Bulkin?

            La ĉevalbredisto ekstaris blanka, kiel la muro.

            - Bill… Teksaso…!

            Ĉiu salte leviĝas. La ŝerifo elprenus sian revolveron, sed du pistoloj direktiĝas al ili en la mano de la nova gasto.

            - Neniu moviĝu! Gorilo! Vi jam konas mian revolveron…

            La malrapide, leviĝanta mano de la grandega rabisto rigidiĝis.

            - Homoj! Mi volas paroli kun vi unu minuton. Poste mi transdonos miajn du pistolojn al la ŝerifo. Ĉu tio estas en ordo?

            - Se vi volas paroli unu minuton, vi povas fari tion… Sed mi ne proponas fari novan cirkon – diris la ŝerifo.

            - Bone. Atentu do! Mi gajnis ĉi tie malgrandan pistolon de Austin, ludante ĵetkubojn. La pistolon forrabis de la juna fratino de la gubernatoro tiu, kiu mortigis la kvar membran societon, veturantan per aŭtomobilo… Tial oni eksterleĝigis min. Mi havas kvin sav-atestantojn, kaj neniu anonciĝis. Parolu, Bulkin!

            Estis silento.

            - Ĉu Bulkin estas iu atestanto? – demandis la ŝerifo.

            - Jes. Li estis ĉi tie, kiam mi gajnis la pistolon.

            Denove fariĝis silento. Fine la ĉevalbredisto elpaŝis.

            - Nu egalas. Mia konscianco ne plu povas toleri ĝin… Nun ni aranĝu tion. Ĝis nun mi jam petis Bulkin-on kaj la aliajn… Bill Teksaso estas senkulpa, Austin estas la murdinto, li proponis la pistolojn por aĉeti, kaj Bill gajnis tion de li.

            Nun oni ekmurmuris, kaj la voĉo de Bill stridis en la aero.

            - Atentu, Gorilo! Mi ne fortiros mian rigardon de sur vi…

            - Bulkin… – diris la ŝerifo.

            - Estas vere – respondis la drinkejmastro. – Mi ne kuraĝis paroli… Kaj ankaŭ la aliaj… timis la venĝon de la rabistoj. Ili estus mortpafintaj nin ĉiujn…

            - La unu minuto pasis, ŝerifo. Ĉu vi volas, ke mi transdonu miajn revolverojn?

            - Ne. Estis fiaĵo, ke Bulkin kaj la aliaj lasis vin en peklo… Sed nun forportu vin, Bill Teksaso. La forrabo de la virino estas nepardonebla..

            - Mi iros. Sed mi petas ankoraŭ ion, Gorilo. Portus mesaĝon al la Ŝtono Infera. Diru aal la Lordo, ke nun mi rajdos al la delto de la rivero Cocos, kaj mi atendas lin ĝis noktomezo. Laŭeble li venu en la mallumo, antaŭ ol la luno lumus, ĉar mi ne volas havi avantaĝon. Diru al li, se li ne venos, tiam mi rakontos ĉie, kiu estas Bob la Putoro kaj kiu estas la filino de Jeff Bart. Li komprenos tion. Diru al li, ke Bob estas ĉe mi, li konfesos, kaj tiam oni elpelos la Lord-on per sangohundoj el inter la montoj. Sed diru al li, ke li venu, ĉar se mi iros al li, tiam sekvos min ĉiu movipova, honesta homo el la ĉirkaŭaĵo…

            Gorilo staris heziteme, poste li ĉirkaŭrigardis. La homoj denove inklinis konsideri Bill Beksason simpatia.

            - Mi transdonos la mesaĝon – li respondis, poste trairinte la drinkejon, li enseliĝis ekstere kaj forgalopis.

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:48:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

 

 

44

 

 

            Bill Teksaso konjektis bone, ke Edith kaj la rabisto estas ĉe la Ŝtono Infera. La virino atingis la trupon ĉe la delto de la rivero Cocos.

            Edith ne timis. Ŝi iris trankvile inter la rabistojn. Donis forton al la virino tiu konscio, ke ŝi savos homon, kiun ŝi amis.

            - Mi serĉas la Lord-on – ŝi diris al Gunner.

            - Li ankoraŭ ne atingis nin.

            - Mi atendos lin ĉi ite, inter vi. Mi pensas, ke vi scias, mi estas lia edzino.

            La rabistoj sciis ĉion. Ili traktis ŝin delikate, respektoplene, sed ili gardis ŝin.

            La Lordo alvenis al sekvan tagon. Li saltis de sur la ĉevalo lace, en ŝiriĝinta vestaĵo, sed kiam li ekvidis Edith-on, li klinis sin kiel bonedukita ĝentlemano.

            - Sinjorino… Mi ne esperis, ke vi revenos memvole.

            - Mi revenis tial, ke mi sevu vin, kiel via edzino…

            - Ĝi estas komprenebla… Mi zorgos pri tio, ke vi ne havu kaŭzon penti tiun vian paŝon.

            - Mi havas unu kondiĉon.

            - Kio ĝi estas?

            - Ne persekutu plu Bill Teksason!

            - Ĉu vi amas lin!?

            - Jes.

            - Gi estas malfacila kondiĉo!…

            - SE vi ne plenumos tion, tiam vi povos kunporti nur mortintan virinon.

            La Lordo hezitis. Poste li diris lakone:

            - En ordo. Knaboj! Ni reiros al la Ŝtono Infera. De nun neniu batu Bill Teksason!

            Li diris nenion pli, sed tio estis sufiĉa. Bill Teksaso povis esti trankvile, rilate la rabistojn.

            Dum la dutaga vojo la Lordo apenaŭ proksimiĝis al Edith. Li estis ĝentila, preskaŭ tenera, sed li ne donis kaŭzo, ke la virino timu… Baldaŭ… ŝi ja havas tempon. Unue ŝi alkutimiĝu iomete al li.

Kiam ili alvenis al la altebenaĵo, troviĝanta inter la rokkolonoj de la montosupro, kie la etaĝa domo kaŝiĝis inter muroj, similaj al tiu de fortikaĵo, la Lordo konfidis Edith-on al la priservo de indiana knabino, kaj li iris en la alian alon de la konstruaĵo.

            Edit rigardis malsupren tra la fenestro. Armitaj rabistoj estis ĉie. Fuĝi de ti ĉi estas neeblaĵo. Sed ŝi ne volis. Ŝi povas savi Bill-on tiel, se ŝi restos ĉi tie.

            - Kiel vi nomiĝas? – ŝi demandis la indianan knabinon?

            - Mia nomo estas Hijowa..

            - Portu al mi freŝan akvon, Hijowa…

            La kanbino portis akvon al ŝi. Edith lavis sin. Ŝi sidis lace, malesperiĝinte, kun kunpremiĝinta koro. Estis timige… Ĉi tie, en la roka fortikaĵo, subigite al “Li”.

            Hijowa envenis denove:

            - La Lordo demandas… Ĉu li povas paroli kun vi, sinjorino…

            - Diru… al… la… Lordo, ke mi estas tre laca.

            La knabino eliris. Dio mia… ŝi ja… pli-malpli poste… devas rezignacii tion…

            Ne! Ne eblas… Ŝi sentis, ke ŝi ne povas… Ŝi apogiĝis al la fenestro vertiĝante. Ŝi ekvidis la Lord-on malsupre. En eleganta vestaĵo. – Li frapadis sian boton nervoze per vergo. Kelkfoje li rigardis supren…

            Nun alvenas rajdisto. Larĝŝultra, grandega rabisto: Gorilo! Li parolas ekscitite… La Lordo repaŝas konsterniĝinte… Poste li kriias ion… enseliĝas kaj forgalopas…

            Li! Li venis por ŝi… Ŝi sentas… scias… Tamen… Ŝi rapidas al la pordo.

            - Sinjorino! – La barba Bunner staras antaŭ ŝi.

            - Kio okazis?

            - La Lordo havas aranĝendan aferon. Li diris, ke vi ne forlasu la domon, ĝis li revenos!

            - Kien li iris…?

            - Mi ne scias. Bonvolu iri en vian ĉambron!

            Ŝi revenas ŝanceliĝante kaj kliniĝas super la tablon plorante, poste ŝi tute senfortiĝas kaj falas sur la plankon sveninte.

            La indiana knabino genuas apud ŝi timiĝinte.

 

 

45

 

 

            Bill sidis inter la karekso sur ŝtono kaj rulumis cigaredon. Kelkfoje li ĉirkaŭrigardis. Sed li ne kuraĝis ekmoviĝi.

            La delto de la rivero Cocos estas timige senhoma, forlasita, marĉa regiono. Nur indianoj loĝas malproksime de ĝi.

            Sed ankaŭ ili malofte vizitas ĉi tien. Iafoje vulpoj venasas ŝtelire de sur la montoj por ĉasi, aŭ persekutata rabisto kaŝiĝas ĉi tie por mallonga tempo.

            Jam blankaj lumoj vuale vidiĝas ĉe la rando de la nuboj, baldaŭ aperos la luno.

            Kaj se li ne venos?

            Li sidis tie kun peza koro kaj fumis sian cigaredon… Milionoj da ranoj kvakis, kaj la odoro de la freŝaj plantoj miksiĝis strange kun la fetoro de la marĉo… Tie kaj ĉi tie jam la heroldo de la proksimiĝanta aŭtuno, pigre disvastiĝanta, vuale travidebla nebulo naĝis antaŭ la strangaj, fosforaj lumoj de la marĉo…

            Huftamburdao de ĉevalo aŭdiĝis lontane. Poste silento…

            La aperonta lumo de la alvenanta luno jam reflektiĝas de sur la rando de la nuboj.

            Knalas du pafoj.

            Bill komprenas. La Lordo anoncis sin, ke li alvenis.

            Ankaŭ li pafas en la aeron kaj ŝtelumas rapide inter la karekso, malproksimen de la perfida loko.

            Li forĵetas la cigaredon. Alvenas la luno! La densa plantaro fariĝas strange helverda. Bill sidas senmove, turnante sian kapon singarde dekstren-maldekstren, observante la marĉon per sia rigardo…

            Nenio. Certas, ke ankaŭ la Lordo estas singarda… Li jam kasiĝas en la kanejo kaj ne moviĝas. Baldaŭ la luno. Se ĝi prilumos iun el ili, tiu perdos. Kuŝi surventre ĉi tie, en la akvo ne eblas, inter la hirudoj kaj kolubredoj.

            Du birdoj ekflugas pli malproksime. Li estas tie… Sed se li pafos tien trafe-maltrafe kaj eraris, tiam estos kapute.

            La luno leviĝas… Ĝis kie ĝi prilumas la terenon, la kanoj nenie estas tretitaj… nenio…

            Li estas en malbona loko. Ne pli ol duonhoro la lumo atingos lin… Ĉu la Lordo havus bonŝancon?… La luno staras preskaŭ perpendikle, kaj la blanka lumo grimpas al li.

            Ĉu li formoviĝu?… Jam estas malfrue. La alia homo jam certe atentas.

            Granda, nigra birdo flugas malsupren kriĉante… Vane li kaŭras. La Lordo ekvidos la malhelan makulon inter la kanoj, kie rompiĝas la kontinueco.

            Ankaŭ li rimarkus tion… Li tenas la pistolon forte pro tuj repafi… ĉar eble… kvankam estas ne multe da esperoj…

            Nun aŭdiĝas stranga buro. Li levas sian pistolon. Iu ŝtelumas tie… Sed li ne povas esti… la Lordo, ĉar la rompiĝintaj kanoj krakas… Li atentas streĉe… Nun tiu aperas…

            Grandega, griza lupo staras sur bone videbla makulo de la marĉo, prilumita de la blankaj radioj!

            Senmove… Nun ĝi levas sian kapon.

            Ĝi estos la arbitracianto!

            Ĝi eksentas la homon kaj ĉaspleos iun el ili, antaŭ la pistolon de la aliulo…

            Bill flaradas… El kiu direkto blovas la vento?

            Lia koro ekbatas ĝoje… Li sentas la penetran odoron de la lupo, do la vento blovas el la alia direkto. La lupo eksentos tiun homo, kiu estas tie.

            La besto faras du paŝojn kun kolo tirita inter la ŝultrojn… Ĝi murmuras… Kuŝiĝinte sur siajn piedojn. ĝi aŭdigas tian voĉon, kvazaŭ la tero muĝus, kaj saltas…

            Pafo tondras!

            Li estas tie… Trovite!

            Sed Bill ne pafas. Kial? Li ne povas alpafi homon, kiun atakis besto…

            La beston ne trafis morta pafo. La Lordo, saltite flanken, staras sur la senkanejo preskaŭ senkonscie, li estas bonega celpunkto, en blanka lumo, de proksime…

            Kaj li ne povas mortpafi lin tiel… La dua pafo mortigas la lupon. La Lordo staras sur la senkanejo… Li ne moviĝas.

            - Bill Teksaso! Kial vi ne pafas?! – li krias trafe-maltrafe. – Ĉu eble vi pensas, ke mi afliktiĝas? Vi eraras. Mi ne timas la morton, kaj ne atendu, ke dum kuro vi mortpafu min… Jen mi staras kaj atendas.

            Bill rulumas cigaredon.

            - Lordo – li diras. – Mi ne povas dueli tiel. –remetu vian pistolon. Mi paŝos sur la senkanejon, kaj ni aranĝu la aferon vizag-al-vizaĝe. Ĉu vi volas tiel?

            - En ordo.

            Bill salivumas la cigaredon. Poste li ekstaras. Li ekiras tre malrapide. Dume li ekbruligas la cigaredon. Fine la du kontraŭuloj staras vid-al-vide.

            Neniu etendas sian manon al la revolvero. Ili scias, ke tio signifas la komencon kaj la finon de la lukto, dum unu sekundo.

            - Mi volas paroli kelkajn vortojn kun vi! – krias la Lordo.

            - Ni havas nenion paroli unu kun la alia – respondas la knabo sen ĉiu kolero.

            - Kion vi faris al Bob?

            - Se vi volas scii, mi flegis lin. Li vundiĝis. Sed li fartas bone. Kaj li rakontis ĉion. Vi edziĝis al la filino de Jeff Bart. Ĉu ĝi okazis tiel?

            - Jes. Ĉu ankaŭ aliulo scias tion?

            - Nur mi. Se vi mortigos min, tiam vi povos daŭrigi tiun abomenindan ludon.

            - En ordo. Ĉu vi estas preta?

            - Mi estas preta, Lordo.

            Du ekbriloj, unu knalo… Korpo falas surteren kun obtuza pum-bruo… Koto ŝpruciĝas.

            Bill, kiel pafita sago galopas for de la terura loko. La kadavroj de la lupo kaj la Lordo kuŝas senmove…

 

 

47

 

 

            Kiam Edith rekonsciiĝis, la indiana knabino ĵus frotadis ŝian manon.

            - Via mano esits malvarma, sinjorino, sed ĝi jam varmiĝis.

            - Dankon, Hijowa. – Li iris al la fenestro ŝanceliĝante. Silento regis malsupre. La suno leviĝis.

            - La rabistoj foriris, sinjorino.

            - Kien?

            - Ili ne diris tion.

            Ŝi sidis timiĝinte. Ŝi estas sola kun la indiana knabino sur la montosupro?… kio okazis? Ĉu la Lordo forsendis ilin…?

            Ŝi aŭdis strangajn, konfuzajn voĉojn. Ŝi ekstaris por rigardi malsupren, sed la pordo malfermiĝis subite en tiu momento, kaj…

            Bill Teksaso staris ĉe la sojlo… En ĉifona vestaĵo, pendanta sur li disfibriĝinte, kun vizaĝo kovrita de koto, sango, vundoj, sed liaj okuloj brilis, kaj li ridis larĝbuŝe, ke liaj ĉiuj dentoj estis vidiblaj.

            - Bill!…

            Kiel subite malaperis ĉio en tiu momento, kiam la viro ĉirkaŭbrakumis ŝin.

            - Nun venu kun mi… – diris la knabo – iu mia kuzino loĝas en urbon Kansas, tie ni lavos nin kaj manĝos ion…

            Subite ŝi liberigis sin el lia brakumo kaj rigardis timiĝinte al la viro.

            - Kie… “Li” estas…?

            - “Li” ne estis via edzo. Bob la Putoro estas lia filo, kaj li edziĝis al la filino de la banditestro antaŭ deksep jaroj.

            - Kaj?

            - Kaj… li jam… neniam plu… edziĝos… – li balbutaĉis.

            Flagrado de lumo de torĉoj kaj voĉtumulto proksimiĝis…

            - Oni venas! La tuta urbo ekiris, kiam ili eksciis la veron pri la Lordo… Ili estas bravaj homoj…

            La palpebroj de la knabino fermiĝis kaj ekŝanceliĝis, sed bone konata mano ekprenis ŝian pojnon, kaj pro tio, kiel jam tiomfoje, ŝi denove sentis sin forta… Precipe nun, kiam ŝi sciis, ke tiu mano neniam plu forlasos ŝin…

 

 

48

 

 

            Kornulo la Sovaĝa kaj Buldog meritis la dekmil dolarojn. Ĉar Bill kompreneble ne akceptis la sangoprezon.

            Li iris hejmen kun sia fianĉino en Nov-Jorkon kaj vizitis sian patron.

            Estis interes nur tio, ke la du riĉaj ĝentlemanoj, Kornulo kaj Buldogo vivis tiel same, kiel antaŭe.

            Buldog konstruis sian kabanon denove, li nur bedaŭris, ke ĝi ne estas la malnova, kaduka dometo, kun la putrintaj mebloj.

            Kornulo la Sovaĝa okupis sian vagonon, kie li laboris, kiel kontrolisto de la telegrafkabloj, kaj tion, ke Bill edziĝis al Edith, ili eksciis nur multe pli poste, kiam alvenis per la poŝto bela, emajlita tabulo el la malproksima Oriento, Bill Teksaso sendis ĝin al Buldogo, kun la jena teksto:

 

 

MATRIKULEJO

DEKSTRE SUR LA TERETAĜO!

 

 

 

FINO!

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:50:12

 16   6   2/2页   首页   1   2    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.78125 秒, 4 次数据查询