dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La defraŭdita kasisto

您是本帖的第 1954 个阅读者
树形 打印
标题:
La defraŭdita kasisto
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La defraŭdita kasisto

Jenő Rejtő

 

 

 

La defraŭdita kasisto

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   E K V O J A S

 

 

1

Kiu vidis sinjoron Curzon sur la ŝipo matenmanĝi (frita ŝinko kun ovoj, teo, butero, rostruĝigita bulko) tiu ne estus dirinta pri li, ke tiu sinjoro defraŭdis dudek mil dolarojn la antaŭan tagon. En tiu trankvilo, kiel li ŝmiris la buteron sur la bulkon, li metis la fritian ŝinkon super la buteron, li demordis ĉion ĉi, kaj antaŭ ol li komencus maĉi, li surverŝis la tuton per du gluto da teo. En tiu profundiĝinta, zorgema nutrado estis la karakteriza mozaiko de komforta, saĝa, harmonia vivstilo de grandkapitalisto, kontenta pri si mem.

            Nur tial mi emfazas tiun cetere sufiĉe ordinaran cirkonstancon el la ĉiutaga vivo de homo, ĉar sinjoro Curzon la unuan fojon en sia vivo manĝis tiel abunde dum la frumatenaj horoj. Li malhavis ĝis nun la ovojn kaj ŝinkon, rilate la tetrinkadon. De kiam li fariĝis oficisto, do dek jarojn, li manĝis la bulkon kun butero, sed ne rostruĝigite, ĉar antaŭ ol iri en la kontoron, li apenaŭ havis sufiĉe da tempo konsumi la plej simplan matenmanĝon trankvile.

            Nun, ĉar li defraŭdis, li sentis tiel, li havas okazon kaj tempon studi la vivon kun trankvila kontemplado, kaj la unua eksperimento de tiu ĉi kriminala studvojaĝo estis la ĵus prikantita lunĉo. Sinjoro Curzon, la heroo de tiu romano, bedaŭrinde, malhavis ĉiujn kvalifikojn, kiuj taŭgas fari homon heroo de romano. Lia karaktero estis tute kontraŭa al ambaŭ vortoj. Li havis nur tre malmulte da rilato al la romano, li ne legis kaj ne verkis tiujn, la grandaj amoj evitis lian seneventan vivon, li neniam duelis, li faris absolute nenion, kio povintus doni temon al mallongdaŭra novelo. Koncerne la vorotn heroo, sinjoro Curzon iris sur la alian flankon de la strato, kiam du homoj diskutis laŭte, kvankam li timis konfesi, sekrete li timis la ebriulojn. Ĉar li ne estis heroo de romano, ni nomu sinjoron Curzon malkuraĝulo de romano.

            La leganto pravas, se li diras post ĉio ĉi: hoho; homo, kiu estas malkuraĝa, kiu abomenas ĉiun danĝeron, aventuron, kiun prezentas la unuaj frazoj de la romano, kiel la plej senfantazian filistron, kiel li povas esti fraŭdisto? Kiel li povas esti sur tiu ŝipo, en tia situacio? Manĝante lunĉon!

            Aŭskultu do la historion de la defraŭdo, poste tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur min, kiu ne estas pigra al tio.

 

2

 

Sinjoro Curzon efektive ne defraŭdis. Se mi volus karakterizi la situacion tute precize, mi dirus tion, ke tiu milda homo de malforta karaktero restis sola kun dudek mil dolaroj, kaj la mono, ekspuatinte la negarditan momenton, defraŭdis iun reprezentanton de la banko. Ĉiu objekto estas magneta en la atmosfero de la terglobo. Ni konas homojn, kies rilaton al la objektoj determinas ne ilia volo, sed male, ilian agoadn influas iliaj momentaj ideoj, rilate la objektojn. Sufiĉe konata burĝo-tipo estas tiu, kiun influas la gravito, kiu decidas esti ŝparema ekde hodiaŭ,  sed la gravito de la kolora afiŝo, pendigita antaŭ la kinejo ŝanĝas lian volon. Eĥ, nur morgaŭ, li diras kaj aĉetas bileton por la posttagmeza filmprezentado. Aŭ kiu ne konas nian amikon, kiu suferas pro hiperklorhidreco, kiu ekde kvin jaroj prokrastas la severan dieton per dudek kvar horoj, ĉar kiam li havas la plej forta lia decido, oni ĵus alportas bovid-perkelton, lian ŝatatan manĝaĵon, plena de maĉviandopecoj, kun tre malmulte da saŭco, kaj or-flavaj pastetoj troviĝas apud ĝi! La plado denove altiras lian volon, kaj nun jam mi diras, ke tio eĉ altirus lin eĉ tiam, se oni estus surtabligita farĉitan brasikon (kun laktokremo, en ĝi kuirita porka spinosteko).

            Ankaŭ ĉe sinjoro Curzon la aferoj estis en ordo, ĝis li ne havis alternan eblon dum sia taga laboro, kaj lian agon difinis farendaĵoj, preskribitaj de aliuloj. Inter tiuj estis la unua sinjoro Mayfield, la kontorestro de la banko de Sidney, havanta malbonan aspekton kaj severan konduton, kiu akceptis la malfrue alvenintajn oficistojn en la mano kun poŝhorloĝo. Sinjoro Mayfield, en la mano kun poŝhorloĝo, kiu ĉiam aperis antaŭ la okuloj de Curzon kaj li malfruis nur dufoje dum dek jaroj, tiam sinjoro Mayfield diris tion, ke li malfruos ankoraŭfoje dum la sekvaj dek jaroj, li devos aplikii certajn sankciojn, ĉar li ne povas toleri serion da deliktoj. Lia alia despoto estis sinjorino Hutkins, la okdek kilograma dommastrino, kiu kuiris siajn proprajn ŝatatajn manĝaĵojn al Curzon. Ĉar la gusto de la dommastrino ŝanceliĝis ĉiam inter la gratenita gado kaj la fritia bovidhepato, ankaŭ sinjoro Curzon devis kontentiĝi per la duscepcaj nutraĵoj, kvankam kiom multe li donus kelkfoje por iom da gratenita steko. Nur foje li provis tagmenĝi sekrete en restoracio, sed sinjorino Hutkins divenis la ribelon, kaj de tiam sinjoro Curzon detenis sin de simila mispaŝo Ke li ne povis dormi dum festotagoj ĝis la naŭa horo, ankaŭ ties kaŭzo estis la dommastrino, ĉar tiam ŝi faris grandan ĉambropurigadon, kaj li devis ellitiĝi anstatŭ la sepa horo je la sesa. Ĉar tiam aperis la adjutatno de sinjorino Hutkins: la edzino de la vicdomprizorgisto, ili formovis ĉiujn meblojn, lavpurigis, senpolvigis, ŝanĝis litaĵon, aerumis, kaj dumtempe sinjoro Curzon vagis ofre sur iu publika placo de la urbo.

 

 

3

 

 

Ke la facilanimeco de la objektoj en kian pereon povas puŝi la homon, la plej bona ekzemplo estas pri tio la pluvombrelo de sinjoro Curzon. Li konstante forgesis ie tiun kompatindan, maljunan objekton. Tiun certan tagon, la unuan de la monato, kiam sinjoro Curzon ricevis sian ses semajnan ferion kaj adiaŭis siajn kolegojn por vijaĝi laŭkutime provincen, tiu insolenta pluvombrelo denove memstarigis sin, kaj ĝi restis en la kontoro. Sinjoro Curzon do, sub la akselo kun aktujo, turniĝis antaŭ la urbodomo pro reiri al la malfidela pluvombrelo, en la kontoron de la banko Sidney. - Mi ĝojas, ke vi revenis! – alparolis lin sinjoro Mayfild tuj.

- Oje! – diris Curzon en si mem.

            - Tial mi ĝojas pro via hazarda reveno, ĉar io ne estas en ordo, rilate la kalkulon de la kaso. Vi devintus fermi la elpagojn de Simon & Blackson tiel, ke la antaŭa saldo estu ĉe la komenco de la finkalkulo, ĉar ties trarigardebleco…

            Kial detali tion? Li parolis, ĝis evidentiĝis, ke sinjoro Curzon povas komenci sian ferion nur posttagmeze. Li iris al la kaso, al sia malnova loko kun kara ĝemo, kie Masson, lia anstataŭiganto, jam rikanis sur lin kun sia dika vizaĝo, el malantaŭ la orkadra nazumo.

            - Kial vi revenis, idioto?

            - Por mia pluvombrelo – li respondis preskaŭ plorante.

            - Se iu kunportas pluvombrelon dum la seka sezono en Aŭstralio, li meritas tion.

            - La pluvombrelo – eksplikis Curzon pedante – apartenas al mia eksteraĵo. Ekzemple la kravato enmodiĝis ĉe la nordaj popoloj kaj servis tiun celon, ke ĝi defendu la senteman laringon kontraŭ la malserena vetero. Malgraŭ tio, en Aŭstralio vi portas konstante kravaton en varmo tridek kvin celsiusgrada. Ĝi ne estas multe pli praktika, kvazaŭ mi portus mian pluvombrelon ĉirkaŭ mia kolo. Kial vi deturnas vin de mi?

            - Ke vi ne laboras – diris Mayfield, kiu aŭskultis lin atente malantaŭ lia dorso –, la entrepreno akceptis tion dum dek jaroj iel. Sed se vi demoralizas ankaŭ viajn kolegojn, tio jam superas ankaŭ la limojn de mia publike konata bonvolo… Kaj cetere! – li ekgrumblis – se vi trovas la kravat-modno abomeninda, tiam ne iru inter inteligentulojn! – kriis sinjoro Mayfield ruĝiĝinte, ĉar kiel ĝenerale la grasiĝemaj homoj, li preferis la variajn, krikolorajn kravatojn.

            Curzon sentis sin tre malfeliĉa. Sian aktujon, en kiu li gardis kelkajn freŝe aĉetitajn tualetartikojn, kun sia pluvombrelo li metis en la angulon de la giĉeto, kaj li komencis elmeti ĉion el la malfermita kirasŝranko unu post la alia, kaj serĉi kreditleterojn, cedojn kaj hipotekajn pruntojn de la firmao Simon & Blackson, kiujn la antaŭan tagon li jam kontrolis, kvankam laŭ li la tuta afero dekomence apartenas al la librotenisto, sed la librotenisto malrapidumis, ĉar tiu amindumis la kurbakruran, lentugan filinon de Mayfield.

            La ŝvitis kaj kurbiĝis super tio. Ankaŭ masson helpis lin. Singarde ili dismetis la enhavon de la kirasŝranko sur la tablo, kambiojn, kvitancojn kaj kuponojn. Fine estis antaŭ ili la paketo de Simon & Blackson. Ili remetis ĉion en ordo, Curzon notis kelkajn numerojn, poste ankaŭ la paketo de Simon & Blackson estis sur sia loko, kaj Masson ŝlosis la kirasŝrankon.

            Sinjoro Curzon nun jam dum dek kvin minutoj faris la tutan kalkulon denove, konvene la ĉiu deziro, li metis ĝin sur la tablon de Mayfield, sed en tia momento, kiam la kontorestro ne ĉeestis, kaj prenite forte sian pluvombrelon, preminte sub sian akselon al aktujon kun la tualetartikloj, li hejmeniris rapide. Estis la kvara horo, ankaŭ la aliaj oficistoj vestis sin, ĉar la banko estis fermita je la kvara horo kaj duono.

            Hejme li komencis paki. Li volis vojaĝi al sia onkonon en la vilaĝon Wickfiel, kie li regule pasigis sia ferion, kiel paganta gasto. Wickfiel situis en la montara regiono de Aŭstralio, ĝi estis sensignifa vilaĝeto, sed sinjoro Curzon kredigis al si, ke la klimato de la vilaĝo estas tre sana, ĉar li povis pasigi ĉi tie sian ferion plej malmultekoste. Esence li jam delonge abomenis Wickfiel-on, kun ties polvokovritaj arboj, malsaĝaj loĝantoj kaj bohemaj bovoj, kiuj malsame al similaj bestoj, tiuj promenaĉis sur la ĉestrato dum la tuta tago, anstataŭ paŝtiĝi.

            Sinjorino Hutkins ne estis hejme, ĉar la filino de sia fratnino vizitis ŝin, kaj tiuokaze ŝi iris en la kinejon kun la infano. Curzon metis la plej necesajn aĵojn en sian kofron, poste li volis elpreni la dentopaston, razpenikon, alunon kaj la sapon el la aktujo por meti tiujn inter la tolaĵojn en la kofro.

            Sed en la aktujo ne estis razpeniko, aluno, eĉ postesigno ne estis de la dentopasto, kaj li trovis nek peceton da sapo.

            Kontraŭe.

            En la aktujo estis dudek mil dolaroj, en kvar samfomaj paketoj.

 

 

4

 

 

La aktujon deponis la firmoposedanto de la vojaĝoficejo Northon, kiel garantiaĵon por certaj turistaj ĉekoj, kiujn ŝanĝos la partoprenantoj de grupa vojaĝo en Konstantinapolo, Bukarsto, Vieno, Parizo kaj Londono je la konto de la banko Sidney. Curzon tuj estis klarvida pri tio. Kio okazis? Dum enkasigo ili remetis lian aktujon kun tualetaĵoj (razpeniko, aluno ktp) en la kirasŝrankon, kaj li kunportis la deponaĵon de la firmao Northon en la aktujo anstataŭ la sia.

            La frunton de sinjoro Curzon kovris malklara, galcimalvarma ŝvito. Kaptinte la dorsapogilon de la brakseĝo, li eksidis. Kio okazos nun? Ekzemple matene, ĉar la banko nun jam estos fermita ĝis mateno, do ekzemple, sinjoro Curzon iros en sian oficejon matene, ke pardonon, li kunportis dudek mil dolarojn hazarde. Kio okazos? Esploro. Skandalo. Masson-on, kiu respondecas pri la financaj aferoj, oni certe elĵetos. Mayfiel eble mortos pro apopleksio, Kaj se ĝi estus certa. Sed nenio certas, nur tio, ke Masson estos elĵetita.

            Li spiregis kaj prenis sian kapon ambaŭmane. Disinjoro! Kion mi faris! Kiam mi faris! Kompatinda Masson! Kompatinda Masson! Li havas tri gefilojn, kaj ili atendas alian bebon. Se nur li ne havus infanojn. Sed ili havas tri! Kaj ili jam atendas la kvaran! Efektive kion imagas tiu Masson?! Ĉu li volas inundi la mondon per siaj idoj?!

            Nun tute subite venis en lian kapon Wickfield. Kun tiuj polvokovritaj, degenerintaj, montaraj palmoj, kun la floranta bestbradado sur la ĉefstrato, kaj kun la gramofono de la advokato, ferianta en la najbara ripozdomo, kiu jam dek jarojn ludas la saman diskon alterne dum la tuta posttagmezo: “I wonder where my baby is tonight.” La neŭralgia ĉefarbaristo foje pafis al la maŝino trafe-maltrafe, sed la gramofono ne mortis, nur ĝi perdis sian voĉon difinitive, kaj de tiam ĝi muzikaĉas multe pli raŭke tiun idiotan kanton. Nokte ne eblas dormi pro la hundoj, aŭrore pro la kokoj kaj posttagmeze pro la muŝoj. La la odoro de la cikorio, uzata anstataŭ kafo estos samtia, kiel jam dek jarojn, kaj ĉio en la vivo de sinjoro Curzon havas samtian cikori-odoron kaj -guston.

            Iomete li maĉis kaj remaĉis la amaran radikon de sia vivo, kion ni plie povus nomo sengusta radiko, kaj dume fikse rigardis en liajn okulojn dudek mil dolaroj. Masson efektive nur tiel povos eviti la katastrofon, se li, Curzon, defraŭdos la monon. Ĉar li devus respondeci pro nezorgemo kaj kontraŭreguleco, sed kiu povus respondecigi Masson-on, se iu malnova oficisto de la banko paŝis sur misvojon? Li venigis la katastrofon al Masson, li mem devas glatigi tion. La honoro diktas tiel, ke li defraŭdu.

            Tio estas tute klara.

            Jen tiel okazis, ke sia propra pluvombrelo kaj la infanoj de Masson ekirigis lin sur vojo, kiu devias perpendikle ĝis la nuna direkto de sia vivo.

            Dudek mil liberiĝintaj, krim-avidaj dolaroj defraŭdis sendefendan kasiston.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:52:48
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

S I N J O R O   C U R Z O N   A K I R A S   A G R A B L A J N   K O N A T O J N

 

 

1

 

 

Sinjoro Curzon foriris el sia loĝejo je la sesa horo posttagmeze. Antaŭ ol foriri, post mallonga hezito li lasis trimonatan luprezon sur la tablo de sinjorino Hutkins. Li senti tiel, ke li ne povas meti sur la straton sian maljunan dommastrinon sen mono, malgraŭ ŝia ĉiu despotismo. Ĉar sinjoro Curzon esence estis bonkora, tenera homo. Se Masson ne estus havinta tiom da infanoj, sinjoro Curzon ne estus defraŭdinta. Sed ŝajnas, ke tiu Masson ankoraŭ neiam aŭdis, ke la genealogiaj arboj ne kreskas ĝis la ĉielo. Nu egalas…

            Estis la kvina horo posttagmeze, kaj oni ne rimarkos la defraŭdon  antaŭ la oka horo matene nur la sekvan tagon. Eblas, ke oni ne tuŝos la aktujon ĝis la sesa horo posttagmeze. Li havos tiom da tempo de eskapo. Nun kien iri? Kien iras fraŭdisto, kiu havas dudek mil dolarojn en sia aktujo, kaj li scias, ke la polico baldaŭ estos sur lia spuro?

            Al la barbiro.

            Li razigis sian pian, blondan, mallongan barbon, kiu kuntuŝiĝis kun sia malgaja, biblia liphararo. Dika, angla gangstero rerigardis al li el la spegulo. Ha! Li tute ne sciis, kiel juna li estas! Kaj efektive li estas tre alloga. Nur nun li komencis pensadi pri tio, kian sencon havis tiu barbo, kiu donis al li obeeman aspekton, kiu kreskis sur lia vizaĝo tiel zorgeme dum jaroj.

            Ĝi estas samtiel ne klarigebla afero, kiel la malnova pluvombrelo. Aŭ la kravato de Masson.

            Poste li iris al la aerodromo. Tie staris grandega, trimotora aviadilo, kaj la pasaĝeroj ascendis. Sinjoro Curzon rapidis al la kaso.

            - Mi petas vojaĝbileton.

            - Kien?

            - Sur tiun aviadilon.

            - Sed kien vi volas vojaĝi?

            - Tio estas mia afero. Vi nur donu al mi bileton – li diris tre nervoze.

            - La aviadilo flugos al Batavio. Ĝi suteriĝos sur Sumbava kaj sur la insularo Bali.

            - Nu do ĝis Batavio!

            Ĝis nun en la profundo de sia animo, ie interne li senti tiel, ke nenio estos el la tuto, kaj li turniĝos en la lasta momento. Li sentis tiel, ke la verdikto, kiun li eldiris pro sia mallerteco, li ne povos plenumi, kaj li turniĝos. Sed la motoro komencis bruegi, poste liaj piedoj, kvazaŭ tiuj memstariĝus, ekiris al ŝtuparo, apogita al la flanko de la aviadilo, kaj li supreniris, paŝante sur la tri ŝtupojn unu post la alia. Li eniris en la aeroplanon, kaj li plenumis la verdikton! Du sbiroj en ĉemizpantalono forprenis la ŝtuparon, la salvo de la turniĝanta helico aŭdiĝis, kaj la ruliĝanta aviadilo ekflugis post kelkaj graciaj sving-leviĝoj.

 

2

 

Sinjoro Curzon dormis la trankvilan dormon de fraŭdisto kun serena animstato: li ne pasigis eĉ unu tagon en Batavio, sed li luis unuaklasan kajuton sub pseŭdonomo Henry Kahn sur la luksa ŝipo tritono, kiu ekveturis al Singapuro.

            Singapuro!

            La Nov-Jorko de la Hinda oceano, ĝi estas la spektaklo de la lumo, brilo, eleganteco, lukso, krimo, milito kaj malpureco. Li li povos malaperi, kiel pinglo en la fojnamaso, de tie li povos transsavi sian pekintan vivon en kiun ajn parton de la mondo, por ke li serĉu ekzistadon kun sia malgranda havaĵo.

            Sinjoro Curzon absorbiĝis kun neeldirebla anima volupto en la senzorgeco, pro kiu tiuj kutimas ebriiĝi, kiuj liberiĝas de iu tago al la alia de la sklaveco de la mono. Ĉu ekzistas pli bela kaj majesta sento, ol mendi glason da malago, se ni ekdeziras tion, kaj enpoŝigi kelkajn tre delikatajn cigaredojn, sen tio, ke ni teruriĝus pro nia facilanimeco? Malfermiĝas la demarkacia lino de la malata salajro! Kompleta vestaĵo, bona hotelo, taksio, pakaĵportisto, fontoplumo kaj sidi en loĝio sen tio, ke ni dirus la refrenon de la divido en la momento de la elspezo de la mono: kaj ankoraŭ restos ok… kaj ankoraŭ restos sep… kaj ankoraŭ restos ses.

            Ĉu ekzistas pli bela, pli agrabla nuptovojaĝo, ol la unuaj tagoj, kiam la fraŭdisto vivas siajn mieleajn monatojn sendepende de financaj problemoj? Ni demandu respektindajn fraŭdistojn, kiuj estas la belaj, kio estas vere majestaj kaj grandiozaj momentoj en la vivo? Ili respondos: la unua semajno en Parizo kun bela virino, la lasta en (la prizono de) urbo Vác. La unua senzorga momento kun virino, kaj la lasta semajno sep tagojn antaŭ la liberiĝo, kiam la prizonulo kalkulas la gluotajn kelk-cent papersaketojn emociiĝinte. En tiuj du ekstremoj estas ĉio, kion la poeto diris.

            Amo kaj libero!

            Cetere, amo. Kiel tiom da aliaj grandaj luksoj, neatendita ŝanĝiĝo, nova travivaĵo, ankaŭ ĉio ĉi nun alvenis en la vivon de sinjoro Curzon. Nun li renkontiĝis ankaŭ kun tio, kaj kun tiel malmulte da bonŝanco, ke li tuj sterniĝis tutlonge sur la ferdeko. Ĉar forlasinte sian sidlokon kun dormemaj okuloj por iomete promeni, li stumpli pro etendita kruro de virino, ripozanta en kuŝseĝo, kaj li falis surplanken.

            Ĝi komenciĝis tiel. Ne tute bonetose, sed laŭstile, rilate la ĝis nunajn travivaĵon de sinjoro Curzon. Kiam li pene leviĝis, tiel bela virino staris antaŭ li, kian oni vidas nur en la sonĝo aŭ en eĉ pli bizara medio, sur usonaj filmoj.

            - Pardonon, mi tre hontas. Mi esperas, neniu via korpoparto doloras? – demandis la virino maltrankvile.

            - Absolute neniaĵo ĝi estas – ĝemis sinjoro Curzon plendinde, kaj li nur nun rigardis la virinon pli atenteme. Ŝi portis ian tute leĝeran, kostumsimilann, grizan, anglan robon, ŝia ŝtalblue nigra hararo estis glate rekombita, kiu lasis vidigi ŝiajn du etajn orelojn, ŝiaj migdalaj, sed nenidiraj, grandaj okuloj rigardis al la viro kun klara, serena brilo, pompaj dentoj scitilis el ŝia ridetanta, belarka buŝo.

            - Mia nomo estas Henry Kahn – diris sinjoro Curzon.

            - Mi estas Lilian Hackett – ŝi respondis kaj apenaŭ povis subpremi sian rideton pro la malnovmoda prezentiĝo de la plumpa, infanece embarasita viro. Ŝi etendis sian longan, delikatan, blankan manon al sia nova konato kun leĝera movo, kaj iom distrite ŝi lasis tion en la mano de la viro. Sincera interesiĝo ekbrilis en ŝiaj okuloj.

            - Mi esperas, ke vi vojaĝos al Singapuro?

            - J… jes… – balbutaĉis sinjoro Curzon, kiun tre suferigis tiu manpremo. – Kompreneble mi vojaĝas al Singapuro. Por ŝajni senĝena, li metis sian korpopezon alterne de sur iu piedo al la alia. El la direkto de la virino ŝvebis al li tute delikta, apenaŭ sentebla, tamen perceptebla odoro de parfumo. Nek li mem sciis, kial li havas fortan korbatadon.

            - Se vi volas, ni povas promeni antaŭ la lunĉo – diris Lilian kaj brakoprenis lin. Sinjoro Curzon denove preskaŭ falis surnazen. Li ekiris apud la virino, kiel ia homa aŭtomato, klopodante paŝoteni, kaj  sian brakon, kies kubutflekso formis la sanktejon de la delikata mano de la virino, li tenis tiel rigide, eĉ ekmovi ne kuraĝante, kvazaŭ apopleksio paralizus lin. Lilian ŝajne ne rimarkis tion, ŝi babilis libere kaj longe.

            - Ho, sinjoro Kahn, se vi scisu, kiel enua estas tia ŝipvojaĝo… Nur lordo Paddington povis persvadi mian fraton… La plimulto de la viroj estas enua kaj stulta… ili pensas, ke la danco, la pokero, la briĝo estas ĉio.. Hopla! Atentu! – Ŝi ankoraŭ ĝustatempe kaptis sinjoron Curzon, kiu stumblis pro fasko da ŝnurvolvaĵo. – Ŝajnas, ke mi ne portis fortunon al vi. Vi jam stumblas la duan fojon…

            - Ho, ĝi estas tute bagatelo! – Kvankam ĝi estus mia plej granda stumblo – li pensis en si mem. Kaj nun venis en lian kapon Paddington, tiu eleganta, delikata, blankhara sinjoro, onidire li apartenas al la dekmil plej riĉaj homoj de Anglio, kaj li vivas tre retiriĝinte sur la ŝipo. Li kontaktiĝis nur kun du personoj; iu estas merkizo Rival, kiu estas same tre maljuna, maldika homo, li irias helpe de bastono, ĉar iugambe li lamas, kaj li portas la honormedalon en sia butontruo. Konsekvence la tia sinjoro en lia societo estas la brato de la knabino, Siro Hackett, pri kiu diris la stevardo, ke li estas la suker-barono en Javo, miliardulo kaj industri-magnato…

            Tiaj homoj ankoraŭ neniam parolis kun sinjoro Curzon.

            - Ĉu Siro Hackett estas la frato de la fraŭlino?

            - Li estas mia frato. Ĉu vi scias, kiel enue esti la fratineto de la suker-barono? Ĉu vi jam vidis opereton?

            - Ho, kompreneble! Mi okupiĝas multe pir kulturo. Foje mi rigardis en Sidney la opereton Rip van Winkle… Ĝi temas pri tio, ke ĉasisto dormas kvindek jarojn kontinue sen tio, ke li vekiĝus, spite al tio, ke ĉiu kantas ĉirkaŭ li.

            - Mirinde!

            - Sinceredire, mi ne kredas, ke tiaĵo okazus nuntempe.

            - Ĝuste nun ĉio eblas, kara Henry… Hopla! – Menciinte lian baptonomon, sinjoro Curzon preskaŭ falis denove. Ŝi nur lasus lian brakon libera. Estas terure, iri tiel sen tio, ke li povus transpreni la ritmon de la malregulaj paŝoj de la virino.

            - Do, mi menciis la operetojn nur tial, ĉar tiuj ĝenerale temas pri tio, ke riĉulino ne povas kredi la sincerecon de sia amindumanto. Antaŭ ĉio mi pensas tiel, ke li volas ŝian monon, kaj ne ŝin. Vidu, ankaŭ mi opinias iel same… Tiom da viroj fervoradas ĉirkaŭ mi, kaj mi ĉiam sentas tiel, ke la fratineto de la suker-barono plaĉas al ili, kaj ne Lilian Hackett.

            - Sed fraŭlino! Vi estas tre bela!

            - Ĉu vere?… – demandis Lilian kaj haltis mirante. – Ĉu vi pensas, ke mi estas bela? – ŝi diris kun agrabla surprizo.

            - Tre! Tre! – kriis sinjoro Curzon ekzaltite, vidante, ke la rekonaj vortoj impresas la virinon profunde.

            - Se mi komprenas bone, ĉu vi enamiĝus al mi, kaj ne pro mia mono? Ĉu mi kredu, ke vi vere parolas elkore?

            Sinjoro Curzon ruĝiĝis, lekadis siajn liprandojn kaj serĉis vortojn, sed li ne trovis. Kion diri? Li ja estis jam freneze enamiĝinta al tiu virino.

            Dume ili alvenis al la alia flanko de la promenferdeko, kaj tie tri sinjoroj sidis silente ĉirkaŭ rulebla, mahagona tablo, apud biskvito kaj dolĉa brando. Iu estis lordo Paddington, la alia markizo Rival kaj la tria Siro Hackett, la suker-barono el Javo.

            Lilian, kiu ŝajne ne volis akcepti la kastigitecon de nia socio (pro kio ŝi certe havis konfliktojn kun siaj parencoj), ŝi trenis la embarasitan sinjoron Curzon tien kaj prezentis lin simple.

            - Li estas mia amiko Henry Kahn, kara, aŭstrala ĝentlemano.

            La tri sinjoroj elmontris ne tion, kion oni ĝenerale kutimas nomi entuziasma akcepto. La markizo afekte diris ion, kaj li etendis la du fingrojn de sia humida, falta mano al sinjoro Curzon. Siro Hackett metis la monoklon en sian okulkavon, atentema rigardis tiun Henry Kahn-on, kun tia sindetena interesiĝo, kiel papili-scienculo metas nove-trovitan, stangan skarabon sub sian lupeon, lordo Paddington nur kapbalancis kaj diris:

            - Bone, tre bone… – Sed kio estas bone kaj kial, neniu sciis tion. Sinjoro Curzon, kiu sciis tion, ke eĉ fraŭdisto ne povas eniri tiel simple en la rondon de altranguloj, li sentis, ke lia iu piedo sinkas, la alia leviĝas.

            - Mi estas Henry Khan… Pardonon…

            - Faras nenion… – trankviligis la markizo lin.

            Ŝajnas, ke ĉagrenis Lilian-on, ke ili ne akceptas volonte ŝian novan amikon, ĉar ŝi eksidis kaj diris al sinjoro Curzon:

            - Okupu lokon inter ni… Bonvolu sidiĝi, mi petas! – Kiam sinjoro Curzon eksidis, ŝi diris aplombe al sia frato: Mi opinas, ke sinjoro Curzon faros eltenebla por mi la restontan parton de la vojaĝo.

            - Ĉu vere?… Ĉu vere?… Bonege. Bonege. – kaproblekis la lordo.

            - Nu, mi ne ĝenos vin – diris la markizo. Kaj apogiĝinte al sia bastono, li foriris lamentante. Post du minutoj Lilian restis sola kun sinjoro Curzon.

            - Diru nenion! – diris la knabino preskaŭ plorante. – Mi scias bone, kion vi sentas nun interne.Oni humiligis vin! Oni humiligis vin pro mi kaj maljuste! Henry! Vi ricevos tian kontentigon, sed tian kontentigon, kian ankoraŭ neniam!

            Kian kontentigon ĝi signifis inter tiaj cirkonstancoj laŭ la imago de fraŭlino Hackett, tion sinjoro Curzon eksciis ankoraŭ tiun tagon.

 

3

 

Ankoraŭ ne estis vespero, sed la tago jam pasis, kaj la ŝipo naĝis en violkolora, griza krepusko. El la grase brilantaj, malhelbuaj ondoj flugfiŝoj ĵetis sin supren kun arĝenta saltetado, kaj timige mornaj, kalvaj, plataj, vulkanaj insuloj proksimiĝis malrapide el la alto de Sumatro. Nur du-tri maldens-frondara palmo estis videbla sur la insuloj, kaj tiuj kunfandiĝis kun ĉiam pli forviŝiĝintaj konturoj de la horizonto de la varia tropiko. Sinjoro Curzon rigardis, rigrdis la admirindan, torpikan panoranon, kiel li enspiris la friskan, sed ne malagrablan, salan venteton de la fluso, en tiu nekredebla radianta vesperiĝo stranga, malgaja sopiro kunpremis lian koron.

            Li estis amanta.

            Vestaĵo susuris en lia proksimo. Li tute ne devis turniĝi flanken, li nur enspiris la aeron profunde, kaj la parfumo, miksiĝinta kun la fiŝodoro signis, ke Lilian eksidis apud lin. La virino portis strangan, flavan, veperfestan robon, kaj ŝi ludis per grandega koliero el perloj nervoze. Tiu koliero estis longa kaj masiva. Ŝi esprimis sian ĉiun sopiron, ĝojon, nerviziĝon per tiu koliero, kvazaŭ ŝi ludus sur muzikilo, kiel ŝiaj fingroj dis- kaj kunŝovis la perlojn laŭ diversa ritmo.

            - Kiel bela vespero… – diris Lilian sen ĉiu transiro.

            - Admirinda vespero… – spiregis sinjoro Curcon. – Vere admirinda.

            - Kio estas via profesio?

            - Ĉu mia?… Mi estas oficisto… – Li ne havis tiom da fantazio, ke li elpensu ion. Li diris Melbourne-on anstataŭ Sidney, heredaĵon anstataŭ defraŭdo, kaj per tiaj etaj detaloj falis la verajn indikojn de sia vivo. – Mi estas librotenisto de banko en Melbourne – li diris ekzemple.

            - Sed… ne kloleru, ke mi estas maldikstreta, librotenisto ne perlaboras tiom da mono, ke li vivu tiel.

            - Mi heredis dudek mil dolarojn… de mia frato, ankoraŭ vintre… Kaj mi decidis ne meti ĝin en la bankon, sed ekspluati tiun ses semajnan ferion, kiom eblas. Mi promenos kelkajn paŝojn sur la sunbrila flanko de la vivo… Tio estas bela, ĉu ne?

            - Tre bela. Ĉu i bonvolus atendi kelkajn minutojn post la vespermanĝo en la komuna manĝejo?

            - Feliĉe. – La etfingro de Lilian hazarde ektuŝis lian manon, ripozantan sur la kuŝseĝo, kaj li ektremetis ĝiskalkane.

            - Ĉu vi havas proksimulojn?

            - Jes. Mian dommastrinon. Kaj en Wickfiel loĝas mia onklino, ĉe kiu mi kutimas somerumi, kiel paganta gasto. Se vi scius, fraŭlino, kiel simpla estis ĉio ĝis nun en mia vivo. Sdtari de mateno ĝis vespero malantaŭ la krado en la kaso. Vespere manĝis gratenitan gadon, ĉar sinjorino Hutkins ŝatas ĝin tiel. Platanoj staras en Wickfiel ĉirkaŭ la domo de mia onklino, tie estas polvo, kaj foje blekas la bovoj, foje la gramofono…

            De sur la lipoj de Lilian malaperis tiu kaŝita moketo, kiu konstante vibris en ŝiaj buŝanguloj. Ŝi metis distrite la kolieron el perloj inter siajn dentojn, kaj ankaŭ ŝi rigardis serioze en la vesperon. Tiu stranga nostalgio kaptis ŝin, kiu ekregas la homon tiam, kiam oni havas nostalgion pri iu loko, kie efeklive ŝi ankoraŭ neniam estis. Kiu ne estus sentinta dum vojaĝo, en flor-girlanda, provinca stacidomo, rigardinte tra la fenestro, kiel bone estus descendi nun, kiel bone estus vivi ĉi tie. Henry Kahn ne estas stulta homo, nur malsperta. Grandega bebe. Nun estus bone sidi kun li inter la polvokovritaj afiŝoj de Wickfield.

            Lilian pensis tion.

            Poste la idilio finiĝis subite: eklumiĝis la lampoj. Tre multaj ampoloj kun grandega haloo prilumis la ŝipon, kaj eksonis la gongo, kiu invitis la pasaĝerojn vespermanĝi.

            La lordo vespermanĝis kun sia societo en aparta salono.

            Sinjoro Curzon partoprenis la komunan manĝadon, kaj okule li sekvis la kelneron, kiu de tempo al tempo puŝis en la salonon rul-tableton, ŝarĝitan per manĝaĵoj. Post la vespermanĝo, kiam ankoraŭ ĉeestis ĉiuj kune manĝantaj pasaĝeroj, la kontentigo okazis post la vespermanĝo, la superba miraklo, pro kio sinjoro Curzon ebriiĝis, li preskaŭ ekploris, kaj kio fariĝis neforgesebla por li jam en tiu momento, kiam ĝi plenumiĝis! La stevardo paŝis al li en la ĉeesto de ĉiu pasaĝero kaj diris:

            - Lia lorda moŝto, Siro Hackett kaj markizo Rival invitas vin al partio de karludo.

            Kion li pensu nun? Kion fari? La okuloj de la pasaĝeroj estas sur li! Li devas respondi ion.

            - Bonvolu… diri… ke… – li ĝeme eligis tion kun fajroruĝa vizaĝo.

            - Mi transdonos ĝin – respondis la stevardo kaj foriris respektoplene.

            Ili sidis kune en la malgranda salono: la suker-barono, la markizo kaj la lordo. Lilian ĉefloke de la tablo. Kion diris la knabino al ili? Per kio ŝi povis ŝanĝi ilian opinion. Neniu scias. Tio certas, ke la tri sinjoroj rigardis ridetante al la enpaŝanta Curzon. Nun jam nek la markizo etendis siajn du fingrojn manpreme al li. Li metis siajn tri fingrojn en la manplaton de sinjoro Curzon, kaj Paddington leviĝis de sur sia loko kaj frapetis lian dorson tiel.

            - Kiel grandega feliĉo, ke vi estimin nin. Kara… Brogler… Harvel… – kaj li turnis sin al Lilian –, kiel li nomiĝas?

            - Henry Kahn – balbutis sinjoro Curzon.

            - Ankaŭ tio estas tre bona – kapjesis Siro Hackett vigle.

            - Bonvolu sidiĝi, amiko mia, ni kartludas ĉiuvespere. Vi ne gajnos multe, ĉar ni ludas vetante po unu cencon, tamen ĝi estas bonega amuziĝo. Certe ankaŭ vi estas sperta pri tio. Ni ludas huligans-on.

            - Mi… mi povas ludis nur tarokon. Nek tion bone.

            - Ne gravas – diris la markizo. – Tiam ni ne ludos por mono, kaj vi lernos la kartludon huligans.

            Huligans-o estas la miksaĵo de la kartludoj ferbli-o kaj pokero.

            La plej bona kartoj estas tri asoj. Poste sekvas la numero naŭ, poste la tercio ĝis aso: unukoloraj bubo, damo, aso. Poste tri damoj. Simile al la veto de pokero ĉiu oferas tiom da mono al siaj kartoj, kiom da ŝanco de gajno li vidas en tiuj, Ĉar la sinjoroj ne volas gajni monon de vi, ili konstatis, ke la maksimuma vetmono estas unu ŝilingo. Ili amuziĝis bonege, ridis laŭte, kaj kio gravas, neniu perdis pli ol, kiom kostas botelo da vino. Sinjor Curzon sentis sin en la paradizo. La unuan fojon en sia vivo li sidis inter verej sinjoroj. Kompara kun tiuj eĉ sinjoro Mayfiel, la kontorestro estas neniu. Ho, kiom multe li donus, se iu vidis lin ĉi tie. Almenaŭ sinjorino Hutkins. Kaj lia konduto okulvideble plaĉis al la sinjoroj.

            - Vi estas vere originala homo, sinjoro Green…

            - Curz… mia nomo estas Henry Khan.

            Baldaŭ Siro hackett kaj lordo Paddington komencis diskuti, kiu aranĝu jaĥt-ekskurson por la tuta societo de Singapuro ĝis Kolombo. Ili petis pardonon de sinjoro Kahn, ke ili nun kartludos duope, kiu gajnos, tiu pagos ĉion. Paddington gajnis.

            Siro Hackett koleriĝis.

            - Do sekvu kvitludo! La vetmono estas ducent dolaroj…

            - Hoho! – kriis la markizo – ankaŭ mi partoprenos tion!

            Ili dismetis la kartojn, kaj hazarde ankaŭ sinjoro Curzon ricevis unu.

            - Ho, pardonon. La junulo ne povas ludi riskate tiel altan sumon.

            - Pardonon… – diris ankaŭ Curzon kaj fariĝis flamoruĝa, ĉar li rigardis al Lilian – mi ŝatus partopreni la ludon. Kun via permeso, mi ne estas malriĉa homo…

            Paddington protestis!

            - Ho! Ne, ne, ne… Vi devas elspezi vian moneton por alia afero, amiko mia.

            - Nu sed… Ĉu vi lorda moŝto volas ofendi min? – Fine ja tre malfacile ili donis kartojn ankaŭ al li. Poste komenciĝis la vetado. La manoj de sinjoro Curzon tremis, kaj lia lango gluiĝis seke al sia palato. Li havis tri asojn! Nesupereblaj gajnaj kartoj. La markiso ĉesis, li do ne partoprenis la ludon. Ĉe Paddington estis naŭ, kaj Hackett havis du damojn kaj unu reĝon. Hackett klopodis blufi.

            Paddigton, ŝajnas, ne kalkulis tri asojn, kaj sinjoro Curzon, duon-sveninte, riskis ĉion. Poste li malkaŝis siajn kartojn.

            - Bravo! – kriis Paddington. – Mi vere ĉagreniĝus, se ne nia junulo estus gajninta. – Kaj li ŝovis okcent dolarojn al la tremantaj manoj de sinjoro Curzon. Kia mondo! Li devas laboro amare ridek tagojn por malgranda parto de tiu sumo. Kiun li gajnis dum minutoj ĉi tie! Dio mia! Kial li ne defraŭdis antaŭ kvin jaroj! Kiom multe li preterlasis!

            - Kaj nun… – diris la markizo oscedante – tio sufiĉis por hodiaŭ.

            - Alifoje vi ne devas ludi vetante tiel altan sumon – diris Siro Hackett ridetante kaj etendis sian manon al sinjoro Curzon. – Je mia vorto, mi jam delonge vidis pli simpatian, spritan kaj senĝenan sinjoron, ol vi. Mi tre ĝojas, ke hodiaŭ vespere Lilian aparte vokis nian atenton pri vi. 

            Sinjoro Curzon nur ruĝiĝis, kaj foje li diris “mi tre petas”, foje “vere, miaparte…”

            Li iris en sian kajuton fajfante. Li estis amanta kaj feliĉa. Dio mia, kiel bela estas la vivo inter sinjoroj, kiel bela estas la kajuto kun brilantaj muroj, kiel agrabla aero blovas tra la aeruma fenestro el la direkto de la trakvila, mistika Hinda oceano, absolute kiel bela estas ĉio nun! Kaj kiu zorgas pri la morgaŭo?

            Eble li ne estintus tiel feliĉa kaj kontenta, se li povintus aperi en iu metafizika formo de sia memo en la kajuto de la suker-barono por kelkaj minutoj.

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   E N   L A   F A Ŭ K O   D E   L A   L E O N O

 

 

1

 

 

Ĉar la societo ankoraŭ restis kune en la kajuto de la juna fratino de la la suker-barono, rilate ilian rangon formante iom senĝenan tabulon kun portretoj. Lilian kaŭris sur la lito, ĉirkaŭbrakumis siajn genuojn kaj fumis. Lordo Paddington sidis sur la tablo, balancante siajn piedojn, la suker-barono fajfadis, kaj la markizo piketis siajn ungojn.

            - Tiu ĉi homo estas tiel simplaanima, kiel bebo – diris la barono.

            - Aŭskultu min, vi, azeno! – diris la markizo al la barono. – Se tiu homo tre dankos niajn okcent dolarojn, sed li ne daŭrigos la ludon, mi batos vin plata.

            La barono ne reagis la ofendon kontraŭ sia moŝteco, sed ekmeditis, kaj nur poste li respondis.

            - Vi prijuĝas la homoj laŭ via naturo. Vi konsideras ĉiun fiulo. Mi diras al vi, ke tiu knabo povas kalkuli nek ĝis du, kaj heredaĵo pri la dudek mil dolaroj estas vera ĝis la lasta cendo, kion li rakontis al Nadja. Ĉu vi diris ion, Nadja?

            Sed Lilian, kiun ili nun nomis Nadja, diris nenion, ŝi profunde enspiris la fumon de la cigaredo, kaj ŝiaj nazloboj tremis nervoze.

            - La knabo estas suspektinda ankaŭ al mi – diris Paddington.

            - Tiu homo ne estas idioto. Laŭ mi ne ekzistas tiel idiota homo. Li tro facile akceptis ĉion. Mi samopinias kun Rival. Se li tenos la 800 dolarojn, ankaŭ mi batos vin plata – diris lia lorda moŝto, kun sia leĝera maniero, karakterizanta lian sinjoron individuon.

            - Piulo ne havu tiel razitan vizaĝon – diris Rival kolere. – Ĉu vi jam vidis pian oficiston, kiu heredis de sia onklo, kiu sumerumas en Wickfield, kiu titolas siajn konatulinojn “fraŭlina moŝto”, kaj spite al tio eĉ unu pia hareto ne kreskas sur lia vizaĝo? Tiaj homoj havas biblian, kunkreskintajn lipharojn kaj barbon.

            - Kiel vi opinias, Nadja? – demandis lia lorda moŝto.

            - Kiom mi abomenas vin ĉiujn, mi abomenas min mem, tiun tute malpuran vivon de aventuristoj, viaj blasfemajn vortojn, senmoraliĝintan, fian sentaron.

            - Pardonon, sed tio ne estas respondo – diris la barono ofendiĝinte. – Vi rakontis tion, ke la knabo estas pia oficisto, kiu heredis. Kaj kion vi rakontas, Nadja, tio estas sankta por mi. Kaj nun miaj kolegoj esprimas sian maltrankvilon.

            - Kia malico? – diris Nadja kaj apogis sian mentonon sur siajn suprntiritajn genuojn. Ŝajnas, ke ŝi havis multe de vesperfestajn robojn, ĉar ŝi absolute ne zorogis pri tio, ke ŝi tute ĉifas la delikatan, silkan vestaĵon. – Tiu homo estas simpla, griza etburĝo, kiu laboris ĉiam pene, kaj nun, kiam fine li heredis kelkajn mil dolarojn, kiam li povas ricevi ion belan kaj bonan, tiam li renkontas kelkajn kanajlojn, kiuj prirabos lin.

            - Tia estas la vivo – diris lordo Paddington malgaje kapbalancante. – Sed mi ne rekonas vin, Nadja. Ĉu vi ne enamiĝus al tiu homo?

            - Sultulo! Tiu homo kunportis al mi la odoron de la sanaj, puraj, burĝaj domoj. La etoson de la simpla, honesta vivo de la frue vekiĝintaj, laborantaj homoj. Kiel volonte mi forlasus vin ĉiujn, mi nur scius, kie komenci la honestan vivon! Kiel mi devus liberiĝi de la silkaj roboj kaj luksaj hoteloj. Mi pensas tiel, ke mi iros al misiejo, en la ĝangalon, inter la sovaĝulojn…

            Kuŝiĝinte surdorsen sur la lito, ŝi fermis siajn okulojn kaj ne plu zorgis pri ili.

            - Nun vi aŭdis, ke laŭ Nadja la ulo estas veziko – diris lia barona moŝo triumfe, ne tute dece al la kortega tono.

            - Kiom multe mi donus, se mi povus ĉirkaŭrigardi en lia kajuto – diris lia lorga moŝto.

            - Sufiĉe! – kriis Nadja, kaj ŝi salte leviĝis subite surgenuen sur la lito. – Sciu, ke la kalkanumo de Henry valoras pli multe ol vi ĉiuj. Kaj sciu, ke mi iros por fariĝi flegistino. Nun forportu vin! Ek! Ek!

            La aristokratoj foriris.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:54:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

Densa, grand-pluvera, tropika pluvo tamburis sur la fenestro de la konversaciejo.

            Sinjoro Curzon jam tramalsekiĝis ĝishaŭte, ĉar li promensi tien-reen antaŭ la pordo sen tio, ke li estus trovinta la konvenajn vortojn, kiuj taŭgus, enirinte en la konversaciejon, alparoli Lilian-on, kiu legis tie. Ĉar li altiris la atenton same de la matrosoj kaj la kapitano per sia starado en la pluvego, decidiĝinte, li malfermis la pordon, kaj li pensis diri laŭstile:

            - Pardonon…

- Bonan matenon, Henry! Kie vi tramalsekiĝis tiel? – ŝi demandis, kvankam ŝi jam atentis sinjoron Curzon longe super sia libro, kiel li iradas ekstere. – Sidu apud min – ŝi diris eĉ respondon ne atendante. – Rakontu al mi ankoraŭ ion pri Wickfiel.

            - Kion mi povus rakonti al la fraŭlino, kiu kompare kun tia abomeninda, polvokovrita nesto estas bela kaj kara. Mia onklino Emerencia loĝas en Wickfield.

            - Ĉu vere?

            - Je mia honorvorto. Laŭ ŝi la nigra kafo kaŭzas antaŭtempan, senilan demencon, tial ŝi kuiras la ĝin el cikorio. Dum oni trinkas tiun kafon, la onklino elprenas polituran, malnova kasedon, kaj ŝi dismetas la familian foto-kolektaĵon el ĝi: mian patron en kuloto, kun ringo, mian patrinon en mallonga jupo, kun or-blonda harplekaĵo, poste ŝi barkumas min, kaj mi devas promeni kun ŝi sur la unusola tre eleganta ĉefstrato de la urbo, kie aŭdinte ĉiun ŝian vorton, la bovoj, venantaj renkonte kapbalancas, kvazaŭ ili jam scius parkere la direndon de mia onklino. Same, kiel mi. Vespere mi ludas tarokon kun la parokestro, kaj posttagmeze, mi vizitas la radiuman ŝlimbanejon en la najbara vilaĝo kun la intelektulo de la ĉirkaŭaĵo.

            Lilian aŭskultis ĉion ĉi, kiel la fabeloj de Mil kaj unu nokto en sia infanaĝo. Ŝi ĝemis.

            - Diru Henry, ĉu vi povus mensogi al mi kaj trompi min?

            - Neniam, neniam, fraŭlino Hackett!

            - Diru tion, ke Lilian!

            - Mi ne kuraĝas…

            Kiel ŝi rigardis en la grandajn, malgajajn, senkulpaj, bluajn okulojn de sinjoro Curzon, Lilian sentis, ke tiu homo ne mensogas. Tiu homo venas el tiu alia mondo, kien ŝi jam longe sopiras iri, kaj tiel vane. La hodiaŭa tago estis malbelega, kun la klakanta, ŝmacanta, plaŭdanta, monotona frapado de la senĉese falanta tropika pluvo sur la fenestro. Ĝi muzikis la melodion de la eterna unutoneco kaj tiun de la eterne pasantaj ĉiutagoj, el ĉiu direkto per alia voĉo. Panta rei, ĉio forfuas – de kiam Herakleito, tiu enigma pesimisto, kaj verŝajne similaj, longdaŭraj pluvoj falis ĉirkaŭ li, kaj li povis esti en simila animstato, kiel Lilian, kiu sopiris la bovojn de Wickfiel, sidante apud sinjoro Curzon, kaj ŝi ne sciis, kie komenciĝas la honoro.

 

3

 

 

Mi devas enkonduke diri, ke la onidiraj membroj de la supera dekmilo da homoj ne estis trompludistoj laŭ la strikta senco de la vorto. Ili donis nur en la unu ludpartio tri asojn al la viktimo, kaj tiel neniu povis malkaŝi ilin, ĉar la viktimo gajnis okcent dolarojn dum tiu dismeto. La ŝafeto, vakcinita per la dolaroj sekvan tagon transdonis sian densan lanon obeeme, kaj la aristokratoj tondis ĝin facile. La ludkartoj ne estis zinkitaj, ke ne okazis falsa dismeto. Nur Lilian sidis apud la viktimo, kaj kiel ĝenerale de mateno ĝis vespero, eĉ nun du aŭ tri perolojn tiris flanken; kiam ŝi volvis la tutan kolieron ĉirkaŭ sian fingron, aŭ ŝi prenis tiujn inter siajn dentojn, tio okulpfrapis al neniu. Kvankam ŝi nur tiam prenis la perlo-kolieron inter siajn dentojn, kiam ŝi vidis tri asojn en la mano de Henry, tiam ŝi volvis ĝin ĉirkaŭ sian fingron, se li havis tercion, kaj se ekzemple ŝi apartis tri perlojn, tio signifis damon. Ĉar en tiu ludo la kono de la kartoj de la partnero estas certa eblo de gajno, Henry do estis perdonta homo. Dum la daŭro de duonhoro liaj aristokrataj amikoj neglekteme kaj babilante regajnis proksimume kvin mil dolarojn de li.

            Li pensis kun dolora koro al la perdita havaĵo

            - La ginever-o estas la unuaranga trinkaĵo sur la ŝipo – diris Paddington, dume nek rigardinte tien, enkasigis tri mil dolarojn.

            Sinjoro Curzon sidis en granda fornego. Eble li ne ebriiĝus de la ginever-o, sed Lilian portis vesperfestan robon kun mallongaj manikoj, kaj kelkfoje ŝi ektuŝis lian manon, pro kio haltis la spiro de sinjoro Curzon. Kaj vespere la Kolonjan akvon ŝanĝis simila, sed multe pli forta parfumo. La vejnoj tamburis sur liaj tempioj, kaj ĉiu karto malsekiĝis inrter liaj fingroj. Li devas regajni sian monon! Tiu sinjora vivo subite fariĝis terdeglito sub liaj piedoj, kaj li kroĉiĝis spasme.

            Ĉu Lilian? Ŝi donis la signalojn maŝine, ludante per la perloj, ŝi vidis la kanbinon en mallonga robo kun du densaj harplektaĵoj, kaj patron en kuloto kun ringo, krome la poluritan kasedon. Ŝia koro doloris. Kaj sinjoro Curzon nur perdis malespere mil dolarojn unu post la alia…

            La ekscitiĝo koloris lian vizaĝon flava.

            - Nu do, sekvas la lasta dismeto… – diris Siro Hackett oscedante.

            - Tre bone – respondis la markizo. – Ne indas enlitiĝi malfrue por kelkaj groŝoj. Ĝi malautilas al miaj kruroj. – Kaj li dismetis la kartojn.

            Lilian volvis la kolieron ĉirkaŭ sina fingron. Ĝi signifis tercion ĉe sinjoro Curzon. La markizo havis malfortajn kartojn. Hackett ĉesis ludi kaj lasis kelkajn mil dolaroj en la banko, ankaŭ kiun ricevos la gajninto, sed lordo Paddington prenis naŭ. Kontraŭ tio gajnas nur tri asoj! Curzon havas tercion, signalas la perloj en la mano de Lilian.

            - Ĉar ĝi estas la lasta partio – diris Paddington gemute –, mi donas mil dolarojn kontraŭ vi!

            - Dum veto oni ĉiam devas proponi ties duoblon

            - Mi akceptos ĝin, kaj mi donos du mil dolarojn… – respondis Curzon tiel raŭke, ke li ĉirkaŭrigardis, ĉar li sentis tiel, ke ne li parolas, sed iu diris tion malantaŭ li.

            - Nu bone, estu do du mil, kaj mi altigas: kvar mil… Gajnu nia amiko!

            Li endonis ses mil dolarojn.

            - O… o… ok!

            Curzon akceptis la kvar mil, poste li enmetis ok mil dolarojn.

            Kaj nun aperis antaŭ la animaj okuloj de sinjoro Curzon la areno de la cirko de Sidney, kie sinjoro kun densaj, nigraj, kuspitaj lipharoj malfermas la buŝon de la berbera leono, kaj metis sian nukon inter ĝiajn dentojn. Kio okazus, se muŝo flugus nun sur la nazon de la leono kaj ĝi ternus? – pensis sinjoro Curzon. Tiu bildo venis en lian memoron, kiel li enŝovis la dekdu mil dolarojn, kaj entute okcent dolaroj restis antaŭ li. Ne pli ol, nur okcent dolaroj por lia ĉiu kulpo, defraŭdo.

            Ankaŭ la aristokrata societo sciis tion samtiel precize. Lilian sidis kun la koliero, volvita ĉirakaŭ ŝia fingro, kun la avizo de la certa gajno, kaj tiam lordo Paddington ekparolis jene:

            - Mi donas tion! – kaj li enĵetis la monon.

            Sinjoro Curzon sidis tie kun elstariĝintaj okuloj, kiel aŭtomato.

            Tridek mil dolaroj kuŝis sur la mezo de la tablo. La kapitano aperis en la pordo de la kajuto, konversaciante kun malpli juna virino.

            - Malkaŝu do viajn kartojn, ĉar mi estas dormema – ekparolis la markizo

            - Naŭ – diris Paddington.

            - Tri… tri… tri… – li ne povis daŭrigi, ĉar li vane kaptadis aeron, li do sternis siajn kartojn. Li havis tri asojn. Li gajnis! Sinjoro Curzon!

            En tiu momento tri rigidaj, severaj okulparoj direktiĝis al Lilian.

            - Enkasigu la monon – diris la knabino al sinjoro Curzon.

            - Mi iras dorni, Ĝis, sinjoroj! – kaj ŝi lasis ilin tie.

            Sinjoro Curzon nur sidis, ĉar nun jam ankaŭ la ginever-o ebriigis lian cerbon, li nur sidis kaj ridetis senmove, kvazaŭ li estus freneziĝinta. Li havis tridek mil okcent dolarojn! El dudek mil! Kio estos ankoraŭ el tio?

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:54:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

F I N E   I U   H O N O R I S   S I N J O R O N   C U R Z O N

 

 

Lilian sidis denove sur la lito, eĉ nun ŝicigaredis kaj fajfadis sensone. La markiuo kaj Siro Hackett foje alterne, foje samtempe parolis. Hackett kuris kelkfoje al la ŝranko, verŝis bromon en glason, skue agtitetis kaj rapide eltrinkis ĝin, la markizo foje kaptis al sia hararo, foje ekridis histerie, kiel ia virino, poste ili ambaŭ kuradis denove tien-reen, furioza, ĵurante, fine ili ĵetis sin al la kolo de unu la alia kaj ploris. Nur Nadja kaj Paddington diris nenion.

            - Vi perfidis! Vi perfidis! – ploris la markizo faligante larmojn, kiu cetere havis delikatan animon, ĉar li venis en la rondon de la superaj tricent homoj, kiel amuzaj-pianisto. – Vi trompis nin! Vi ĵetis nian monon al tiu fremdulo! Kia honto! Erarigi sensuspektajn trompludistojn!

            - Mi edukis tiun knabinon, ĉar ŝi estis ofra, kaj mi ekkompatis ŝin! Mi disipis mian amon al ŝi! – lamentis Hackett, ĉar ankaŭ li estis sentema homo, kiun li kunportis el sia literatura vivo el la malnovaj, belaj tempoj, ĉar li estis sendoknabo en presejo de Londono.

            - Ho, alta ĉielo! La firmamento falu!

            La firmamento ne falis. Nur la buŝo de Nadja malfermiĝis. Ŝi diris multe da aferoj tre rapide, kiam ŝi jam ekspluatis la uzon de certaj epitetoj de la vorttrezoro de la angla lingvo, ŝi elektis kelkajn honorofendojn el la eldonita kolektaĵo de la specialaj vortoj de Ŝekspiro. Fine ŝi diris tion:

            - Ĉiam mi faris ĉion! Vi povintus akiri nenion sen mi! Mi jam akiris trezorojn al vi! Mi rajtis savis kompatindan viktimon! Mi jam kaptakiris por vi anglajn aristokratojn, generalojn kaj parvenuojn. Mi ne aspiras la malgrandan havaĵeton de malriĉa oficisto! Kaj fino! Se ĝi ne plaĉas al vi , morgaŭ vi povas daŭrigi tion sen mi!

            - Ŝi enamiĝis al tiu ulaĉo! – eklamentis la markizo.

            - Jes!

            - Permesu al mi – diris Paddington leviĝinte desur sia loko –, rakonti karan historieton pri la grand-beka ansereto kaj pri la ĉeval-kapa vulpo. – Ili ĉiuj rigardis al li suprizite, ĉar tiu ĉi momento estis la malplej taŭga, ke lia lorda moŝto ravu la societon, kiel Lafontaine. Sed Paddington ne zorgis pri tio. Li ŝovis sian cigaredon komforte en la sukcenan ingon kaj diris: - Iam vivis ie anaseto, kies plumoj komencis kreski, kiu pensis sin tre saĝa, kaj foje okazis, ke ĝi renkontis vulpon, kiun la sorto donacis per melankolia rigardo de malgaja tirĉevalo. La vulpo dumtage amindumis la memkontentan anaseton sur la ferdeko, kredigante pri si, ke ĝi estas ĉevalo, kaj tiel vespere, kiel vulpo, ĝi prirabis la plej bonajn kunulojn de la anaseto. Ĝi eskspluatis tiun sian avantaĝon, ke malgraŭ la saĝo kaj lerteco de la vulpo, ĝi havis melankolian kaj stultan rigardon. Tiu estis la plej lerta kaj plej saĝa homo, kiun mi vidis iam. Mi invitos lin fariĝi nia kunulo. Li estos nia gvidanto. Mi estimas tiun homon! For la ĉapelon antaŭ li!

            - Vi estas stulta, insolenta fripono! – kriis Nadja ekster si kaj elprenis revolveron el la tirkesto de la noktoŝranketo. – Mi mortpafos vin, kiel hundon.

            - Bedaŭrinde, kiam mi revenis en la salonon, nia amiko jam estis tie, kaj mi ne povis rakonti al vi, kion mi trovs en lia kajuto? Mi kliniĝas antaŭ Hery Kahn. Li estas la plej inteligenta aventuristo de la memoreblaj tempoj. Tiu homo jam de la unua momento travidis nin. Kaj mi ne damaĝas la monon! Tiu homo meritas ĝin! Li estas majstro!

            - Vi mensogas! Vi mensogas! – kriis Lilian.

            - Jen estas foto. Mi trovis ĝin en lia kofro. – Li elprenis foton. – Ĝi prezentas nian amikon, kun barbo kaj liphararo maskitan. Oni tuj vidas, ke ĝi kreskis ne sur la vizaĝo de homo, sed tio estas algluita. La foto estas en legitimilo, kaj nia amiko havas la nomon Curzon. Tie li ankoraŭ ne estas librotenisto en Melbourne, sed kasisto en Sidney. Jen! Mi opinias, ke ĝi pruvas sufiĉe.

            Lilian rigardis la foton kun tremanta mano. Melbourne, la librotenado estis mensogo, do ankaŭ Wickfiel estis mensogo. Estis do nur stulta fabelo la polurita kasedo, la vilaĝeto, inter la polvokovritaj platonoj…

            - Li rakontis al mi, ke li nomiĝas Henry Kahn kaj heredis de sia frato. Jen estas dokumento, el kiu evidetiĝas, ke lia nomo estas Curzon, kaj li estas sola infano. Li ne havas fraton. Li bazas ĉion sur tion, ke li havas senkulpan, idiotan rigardon, li ludas ĉie ian plumpan oficiston. Ĉu vi povus diri al mi, kial devas mensogi senkulpa junulo, uzi pseŭdonomon, rakonti stultajn historiojn pri vilaĝo de mateno ĝis vespero, kaj dume kartludi vetante per dudek mil dolarojn? Geknaboj! Ni ankoraŭ havas kelk-mil dolarojn, ni prenu monon, vizitu lin, kaj mi transdonos ankaŭ ĝin al li! Tiu homo meritas ĝin! Li divenis, ke Nadja iafoje havas honor-atakojn, kaj tiam ŝi estas facile manipulebla per malnovmodaj noveloj kaj idiota rigardo…

            Fariĝis silento en la ĉambro. Klaraj, grandaj larmoj ruliĝis el la okuloj de Nadja sur ŝia vizaĝo. Honesta mondo ruiniĝis antaŭ ŝi. Bela, imagita medio, kio ja ne apartenis al ŝi, sed ĝi mesaĝis de ie al ŝi. Ne ekzistas honestaj, simplaj homoj. Ŝajnas, ke la mondo estas granda, luksa hotelo en kiu loĝas nur ĉarlatanoj kaj maharaĝo. Poste ĉiu sango leviĝis al ŝia kapo pro kolero. Ŝi vere kaptiĝis, kiel stulta servistino. Ŝi nun jam vidis klare la sisteman artifikon, rilate la konduton de la pseŭdo Henry Kahn. Ŝi viŝis siajn larmojn. Ŝiaj trajtoj baldaŭ malmoliĝis. Poste ŝi ekfumis cigaredon, fine, post mallonga pensado, ŝi ekparolis:

            - Vi pravis. En ordo. Mi promesas al vi, ke tiu homo staros sen unu cendoj en Singapuro post unu semajno. Aŭskultu min. Mi havas la sekvan planon.

            Ŝi rakontis sian planon, kaj ili ĉiuj enlitiĝis dormi kontente.

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   R E N K O N T A S

M O N T E   C R I S T O–N

 

 

1

 

 

En la malproksimo aperis la haveno kaj la kolosa statuo de Stanford Raffles. La tropika pluvo, kvazaŭ ĝi havus poŝhorloĝon, ĉesis sian densan falon ĉiutage precize je la sesa horo. Tiam subite sereniĝas la ĉielo, kaj aperas la suno, por ke la turistoj ankoraŭ povu admiri la kolor-orgiojn de la forpaso. Kian rilaton havas la suno al la kontoro Cook, estus malfacile konstati tion, sed ĝi estas fakto, se la suno havus tantiemon el la profito de la  vojaĝoficejo, nek tiam ĝi povus atenti pli bone pri la preciza priservo de la turistoj, koncerne la tropikajn sunsubirojn, multe menciitajn en la prospektoj, kiu ankaŭ dum la pluva sezono estas videbla garajntie, post la sesa horo vespere. Tiu kuprokolora, malseka krepusko, kiu akceptis la luksan ŝipon Tritono kun bruo kaj humide, ĝi meritus ekstrajn procentojn krom la ordinara kurtaĝo de la vojaĝoficejo Cook, ĝi estis tiel bonetosa, tiel tipe malproksim-orienta. Kelkaj sampanoj glitis al la ŝipo, plenaj de pompaj natur-pentraĵo de fruktokorboj, ĉirkaŭvolvitaj per pizang-folioj, kaj de tiuj de belstaturaj, indiĝenaj legomvendistonoj, dungitaj aparte por tiu celo. Malajaj buboj ŝrikis, subakviĝonte por torvi la kuprajn monerojn, ĵetitajn en la akvon, la stiristo de la pilota vaporŝipo kriadas raŭke, kriasita krozŝipo, kantantaj matrosoj, ĉinaj galenteri-vendistoj en ĵonkoj, babilantaj en nekomprenebla lingvo, kiuj simie supengrimpas sur la flanko de la ŝipo kaj sturmas la ŝipon, kiel sangavidaj piratoj, ofertante siajn ornamaĵetojn, kaj kiel muĝo, sonanta el la profundo de konko: la bruo de la proksimiĝanta grandurbo kovras la admirindan, viglan, azian alvenon.

            Pluvmantela, dika homo, nome Thomson, iradas tien-reen nervoze sur la bordo, kelkfoje li rigardas telegramon mediteme: Atendu min en la haveno. La afero estas grava. Paddington.

            Tel ĝi tesktis.

-         Kie vi tranoktos? – demandis Lilian sinjoron Curzon.

-         Mi ankoraŭ ne scias tion.

-         Venu kun ni en la hotelon Grand-Oriental.

-         Feliĉe – respondis sinjoro Curzon.

            Bedaŭrinde la granda tumulto disigis ilin en la doganejo, sed sinjoro Curzon nun jam sciis, kie li trovos denove siajn altragajn amikojn. Li diris simple la adreson al la ŝoforo de taksio: hotelo Grand-Oriental. Momenton li sentis tenton por aĉeti gezeton en iu kiosko. Li vidis de malproksime la strangan litertipon de la aŭstrala gezeto, sed li ne aĉetis ĝin. Li decidis ne ĝisiri tiun kalvarion. Se la fato atingos lin, oni arestu lin, sed li ne ŝvitos pene ĉe ĉiu aperinta gazeto. Ĉar certas, ke fine de la raportaĵoj, temantaj pri li, la polico komunikas jene: “Ni estas sur la spuro de la fraŭdisto de la banko Sidney, sed en la intereso de la esplorado ni ne publikigas detalojn.” Ekzistas fraŭdistoj, pri kiuj la polico dum ĉiujaroj publikigas tiajn raportaĵojn, kiam la koncernulo vivadas pace kun sia familio en Sub-Ameriko, kiel publike respektata kaf-plantejpoesedanto aŭ membro de la magistrato en Rio-de-Ĵanejro. Li do ne prenos eĉ unu gazeton en sian manon.

            Arestonte, li ne volas malagrabligi tiujn kelkajn belajn tagojn. Tio estas vera, kiam la patrolo de la ĝendarmoj aperis en la doganejo, liaj genuoj iomete feksiĝis, sed kiam la rodkapitano frapetis lian ŝultron amikeme el dorsdirekto, li preskaŭ svenis, sed tiom sufiĉas el la ekscitoj. Ĉu gezeton? Ne! Subite li sentis fortan korbatadon. Kial fiksrigardas lin tiu trafika policisto? Dio mia, la trafika lampo jam montrus verdan koloron. Tiu ne fortiras sian rigardon de li. Nun li paŝas al la aŭto. Mia Dio bona Dio, fermiĝas jam miaj okuloj – li perĝis en si mem kaj sentis, ke la sango malleviĝas el lia vizaĝo ĝis liaj kalkanumoj

-         He! Ĉu vi ne vidas, ke vij lampoj lumas?

-         Mi lasis tiuj lumi intence. Mia akumulatoro estas troŝargita.

            Sed la via malfermita, gardu dormon Dio mia.… – murmuris sinjoro Curzon, kiam la taksio ruliĝis plu. Poste li diris al la ŝoforo.

-         Unue veturigu min al Cunard Line.

            Li interesiĝis en la vojaĝoficejo, kiam li povus kapti aviadilon al Amsterdamo? Li transdonis mil dolarojn, petante, ke oni donu al li krom la vojaĝbileto nederlandajn forintojn el la restinta mono. Pasis la sesa horo. Li povis ricevi la bileton kaj la monon nur sekvan tagon, oni donis al li kvitancon pri la mil dolaroj. Poste li iris en la hotelon Grand-Oriental kaj sidis tuj en bankuvon da tepida akvo.

 

2

 

 

Dume la dika sinjoro, nomata Thomson, markizo Rival, Hackett kaj Lilian haltis per taksio en la vilaokvartalo de Singapuro. Ili daŭrigis sian vojon piedirante, dum la belaj familiaj domoj de la staro French postrestis, kaj sekvis la malpli loĝata parto de la vilaokvartalo. Jam nur sur ĉiu tria, kvara parceloj estis konstruaĵo, poste ili devis preteriri ok-dek parceloj, kiam ili trovis kelkajn freŝa kalkfarbitajn, grandparte neloĝatajn sinjorajn domojn. En la fino de la strato Rench, antaŭ ol la bitumeno estos finiĝinta sub ilia plando, staris flava, sola domo.

            - Jen ĝi estas – diris Thomson –, strato French, n-ro 999/a. Ni luis ĝin antaŭ unu semajno, kaj ĝi estas la nia ĝis la unua de la sekva monato. Jeffers implikis nin kun alta monsumo en rabon de virino, kio ne sukcesis.

            - Ni bezonos ruĝan lampon – diris Nadja – kaj kelkaj uniformoj de poliscistoj. Ĉu troviĝas restoracio en la proksimo?

            - Iom pli interne, sur la strato French estas dancamuzejo Etrangers.

            - En ordo. – Lilian diris ĉion ĉi rigide, ordone.

            Ŝi estis tia, kiel milita juĝisto, kiu decidis pri la sorto de la akuzito, scianta, ke li deklaros lin kulpa.

 

3

 

 

Inter la marmoraj muroj de la restoracio, tra prisma kurteno de grandegaj vitro-lustroj scintilis la lumigado de la eleganta hotelo. Ĝisplankaj, ŝlifitaj speguloj, or-koloraj, pendantaj silkoj faris la pompon de la ejo eĉ pli luksa. Ie, sur nevidebla galerio ludis salon-orkestro softe, sed tiel delikate, ke la tintado de la juveloj, la mallaŭte diskutanta publiko en vesperfesta vestaĵo kun sia obtuza murmurado preskaŭ sorbis la melodioj.

            Sinjoro Curzon sentis tiel, ke li tute ne vivis ĝis nun. Kia dezerta suferego estas kompare kun tiu admirinda ekzisto la ordinara serio de la ĉiutagoj, tra kiuj li atingis la halon de la hotelo Grand-Orienta? Liaj okulo vertiĝante kaj gapante glitis de sur blankaj kaj nigraj smokingoj, tra parizaj silko-revoj sur kolierojn el perloj kaj briliantojn.

            Post la vespermanĝo Lilian promenis sur la terason. La prema, sufoke varma, tropika nokto pleniĝis per la peza elspiro de la abundkreska vegetaĵaro. Trans la senmovaj palmovicoj vidiĝis la luminundego de la haveno, kaj la reflektoro de militŝipo zigzagis maltrankvile sur la maro, kelkfoje kvazaŭ du rapidaj klingoj kuntuŝiĝus kun la turniĝantaj ruĝaj kaj verdaj lumfaskoj de lumturo. Ili diris nenion longe.

            Lilian rompis la silenton.

            - Kien vi vojaĝas efektive, Hery?

            - Ĉu mi? En Nederlandon.

            Li silentis denove. Lilian rigardis la malproksiman lontanon kun tia rigardo, kion la lirikuloj kutimas determini per la epiteto revema. Poste ŝi metis sian manon subite sur tiun de sinjoro Curzon kaj diris:

            - Mi volas veturi kun vi.

            Sinjoro Curzon preskaŭ falis tra la balustrado.

            - Ĉu mi eraras, se mi pensas tion, ke vi estas enamiĝinta al mi? – demandis la knabino.

            - Ne… Ne… tute ne… mi terure… mi estas tiel…

            - Dankon. Mi sciiĝis pri tio. Mi konfesas, ke ankaŭ mi amas vin. Foje vi diris tion, se mi ne estus la juna fratino de la suker-barono, kiu estas miliardulo, eĉ tiam vi amus vin. Ĉu vi memoras? Ni parolis pri opereto. Pri virino…

            - Kaj pri ŝia edzo, kiu dormis kvindek jarojn.

            - Aŭskultu min! Mi ne estas la juna fratino de la suker-barono. Mi estas internacia aventuristino. La homoj, estantaj en mia societo estas tutmonde serĉataj trompludistoj. Mia patro estis generalo Vasiljeviĉ, apartenanta al la blanka armeo. Post la eksplodo de la revolucio ĉe la stacidomo de Vladivostoko oni rekonis lin dum dizerto… Do, Hackett trovis min tie, kiam mi havis kvin jarojn, mi estis forlasita ĉe la stacidomo de Vladivostoko inter tumultantaj fuĝantoj. Tiam Hackett servis sur angla kargoŝipo kaj kunportis min. Li estis tre bona al mi. Li edukis min. Sed li estis ĉarlatano kaj instruis ankaŭ min pri tio. Mi malamis la krimfaron, mi abomenas la trompistojn, kaj mi amas vin. Se vi volas, fuĝu kun mi. Mi avertas vin, ke la polico serĉas min, kaj vi povos havi malagrablaĵon pro mi. Se vi volas turnu vian dorson al mi, kaj lasu min ĉi tie, aŭ vi povas denunci min ĉe la polico.

            Lilian ne mensogis. Ĝenerale saĝaj ĉarlatano scias, ke la elpensita mensogo, la blufo, neniam valoras tiom, ol diri la veron lerte. Ĝi estas multe pli mensoga ol la plej granda mensogo, sed tio estas pli praktika kaj certa. En la cerbo de sinjoro Curzon reversiĝis ĉiu ordo de la pensado dum kelkaj momentoj, kaj li sentis tiel, ke tiu fantasta, densigita historio estas grandega premilo, kiu kunpremas lian kranion. Nur unu fiksa punkto estis en tiu kaoso, kaj tiu fiksa punkto ĉiam pli vastiĝis, grandiĝis pro la parfumo de Lilian, kio ŝvebis al li. Kiam la mano de la knabino denove tuŝis la lian, li jam sciis la respondon

            - Mi amas vin… – Poste ili kisis unu la alian.

 

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:55:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

Sinjoro Curzon esence estis snobo. Li nepre estimis sinjorojn, pli superajn, ol li Tial parte deprimis lin tio, kion Lilian diris al li, ĉar vaniĝis sonĝo pri la markizo, pri lia lorda moŝto, kaj pri la suker-barono, kiuj lin, la simplan sinjoron Curzon, akceptis en sian rondon. Aliparte li sentis sin rekompencita pro ĉio kun la triumfo, ke tiu bela, bonodora virino, havanta saĝajn okulojn amas lin.

            Ili decidis forflugi en Holandion la sekvan tagon vespere. Kaj tie ili komencos novan vivon. Al sinjoro Curzon ja plaĉis ankaŭ la nuna vivo, sed nek tiu frazo estis nenio: komenci novan vivon! Li sentis, ke li devus konfesi ĉion al Lilian, kaj li vidis en la okuloj de la knabino tiel, kvazaŭ ŝi atendus de li ian sincerecon, sed pro timemo li prokrastadis la aferon de horo al horo.

            Posttagmeze Lilian ekparolis subite, rigardante sur sian horloĝon.

            - Nun mi iros al la strato French por kolazioni. Mi devas renkontiĝi tie kun konata, angla virino, antaŭ ol forlasi Singapuron.

            - Ĉu mi povas akompani vin?

            - Ĉien…

            Ili vizitis la amuzejon Etrangers. La angla virino ankoraŭ ne estis tie. Ĉu ŝi venis aŭ ne, sinjoro Curzon eksciis neniam. Ĉar ili apenaŭ komencis manĝi la kolazionon, kiam dika sinjoro eksidis ĉed ilia tablo kaj singarde ŝovis sian malgrandan, rondforman osto-insignon antaŭ la nazon de sinjoro Curzon.

            - Mi estas ĉefinspektoro Thomson. Sekvu min ne vekante sensacion. Mi opinias, ke tiel estos pli agrabla ankaŭ al vi.

             La fino! La fritita lardo fariĝis galo en la buŝo de sinjoro Curzon! Lilian ekmordetis siajn lipojn. Sinjoro Curzon pagis. La kelnero tute ne konjektis, pri kio temas. Antaŭ la enirajo staris aŭtomobilo. Ili ĉiuj ensidis, kaj ĝi ekveturis kun ili sur la bela, longa avenuo. La aŭto haltis, kaj ili descendis antaŭ sola, falva domo: strato French n-ro 999/a. La numero de la pordego estis bone videbla en la ruĝa lumo de la polica lampo. En la profundo de la enirejo gardostaris policisto, laŭregule vestita. Ĉefinspektoro Thomson kaptis la brakojn de la du arestitoj kaj eniris kun ili tra la pordego rapide. La ĉefinspektoro apenaŭ malaperis kun la deliktuloj, la policisto paŝis el sub la volbo kaj fulmorapide dekroĉis la ruĝan lampon. Poste li iris sub la pordegenirejon kaj fermis ties ambaŭ alojn.

            La kapitano havis anglan liphararon kaj nazumon, kiu sidis en tabakodora kontoro malantaŭ grandega skribotablo, apud li estis konceptisto, sur la vestohokaro pendis kamizoloj kaj gumbastonoj de eksterdeĵoraj policistoj. Tio do estis regula policejo. La kapitano salutis la arestitojn moke.

            - Jen vidu! Kaptiĝis la blela Nadja. Ĉu ankaŭ ci, fripono?

            Mi jam menciis, ke sinjoro Curzon estis snobo. Sed nun esceptokaze li ne ĝojis, ke tiel altranga oficiala persono honoras lin per sia ci-diro. Ĉar li estis klarvida, ke tiu konfidenca titolo ne baziĝas sur reciprokeco.

            - Ni arestas vin, Nadja, kaj ni pridemandos vin nur matene. Forkonduku ŝin, Thomson. Ni ne havas multe esplorindan en la afero. Unuavice ni devas konstati la personan identecon de tiu ĉi ulo. Mi petas la kriminalan registron, Smith, kun la plej novaj reserĉigoj.

            Kiam oni forkodnukis Nadja-on, kaj la konceptisto eliris, la kapitano kolere alkriaĉis sinjoron Curzon.

            - Mi diras tion al vi, ne malfaciligu mian aferon, ĉar mi disrompos vian kapon! De Batavio ni observas vin kun viaj amikoj, kaj gardu vin, ne implikiĝi en tordon kun mi! Kiu vi estas? – li alkiis lin, kaj batoprete li levis sian brakon antaŭ la vizaĝo de sinjoro Curzon.

            La kaptito paraliziĝis. Li sciis: nun sekvos la batoj! Li jam aŭdis pri tio. Ke oni draste batas la krimulojn en la angla policejo. Kion naŭzus pleje la oficisto de la banko de Sidney. Li decidis rakonti ĉion, sed li ne povis eligi eĉ unu vorton por timiĝo. La kapitano vidis tion. Li reiris malantaŭ sian skribotablon, kien dume la konceptisto metis la kimilnalan registron.

            - Atentu min, infano mia: mi vongofrapis homon tiel, ke li konfesis du rabmurdojn dum duonminuto. Krome mi ne volonte elbatus viajn dentojn. Se nun mi devas rigardi ĉiun telegramon, la vizaĝeĉon de ĉiu rabmurdisto en tiu ĉi libro, ĝis fine mi ekscios, kiu vi estas, mi batos vin, ĝis vi forgesos la malgrandan multiplikan tabulon. Ĉu komprenite? Nun parolu bele, fileto mia. Ĉu vi petas cigaredon? – kaj klakmalfermis la cigaredujon antaŭ li.

            - Ho, vi vitroprismaj, en luminundo naĝantaj marmor-muroj. Ho, vi pompaj, hindaj noktoj, vi admirindaj luksaj kajutoj, pakaĵportistoj, taksioj kaj fontopluloj! Ho, vi belegaj, polvokovritaj akacioj en Wickfield, vi, agrablaj bovoj, bongustaj tagmanĝoj el gadoj kaj neforgeseble belaj tagoj de la servutlaboro malantaŭ la kradoj de la banko Sidney! Kaj ho, trifoje ho, kolego Masson kun sia neĉesanta genealogia arbo! Dio benu viajn infanojn, ĉar ili ne estus kulpaj, se vi estus malamantaj la virinojn, tiam sinjoro Curzon ne sidus nun ĉi tie anime rompita, inter siaj tremantaj fingroj kun la cigaredo de la kapitano, kaj li ne konfesus.

            Mia nomo estas Curzon, kaj mi fuĝis kun dudek mil dolaroj de la banko Sidney. Mi rakontos ĉion sincere, kion vi deziras, sinjoro kapitana moŝto, nur bonvolu ne ekbati min, ĉar mi mortos tiam.

            - Ameno – diris la kapitano indiferente. – Nun ni ne efektivigas vian detalan pridemandon, estas malfrue, ni skribos la protokolon morgaŭ. Ĉefinspektoro Thomas – li diris tion al la dikulo, dume reveninta – nun iru al la okazejo kaj kunportu la havaĵon de la fripono. Kien vi kaŝis la dudek mil dolarojn?

            - Ĉiuj troviĝas, eĉ iom pli multaj, en la malgranda lak-kofro – konfesis Curzon anime rompiĝinte, kaj li klinis sian kapon inter siajn manplatojn, ĉar la mortobirdo de la sekvaj jaroj, pasigotaj en prizono ektuŝis lian animon per ĝiaj grandaj, nigraj flugiloj.

            - Thomson! Akompanu tiun homon en la arestejon, forprenu lian havaĵon, kaj iru en la hotelon por la lak-kofro.

            Poste laŭregulo, ĉar tiuj sinjoro konis bone la formalaĵojn de la aresto, elpenis la laĉojn, la rimenzonon, krome ĉiun lian havajon de sinjoro Curzon, oni kondukis lin sur longa, kurbiĝanta koridoro kaj puŝis lin en ĉelon, simila al ĉambro.

            Sinjoro Curzon renkontis tie kun grafo de Monte Cristo-n. Li ĵus piketis siajn dentojn.

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   D I V E N A S,

K E   N E   E K Z I S T A S   K R I M U L O J

 

 

1

 

 

Li paŝis en la ĉelon kun malgaja koro. Li aŭdis, kiam la gardisto ŝlosis la pordon malataŭ li. La sola fenestro de la ĉambro estis barita per ferkrado. La meblaro konsistis el du kuŝejo, simila al militira lito, el longa benko kaj tablo. Iu jam sidis sur la benko kaj pikis siajn dentojn kontente. Tiu sinjoro estis eksterordinare trampa, kaj eble li ne razis sin jam plurajn tagojn. Frosto trakuris la dorson de sinjoro Curzon, tamen li sciis, ke nek la prizonuloj povas neglekti certajn sociajn formalaĵojn. Li klinis sin iomete antaŭ sia kolego.

            - Mi estas Curzon.

            - James Wichy, englitanta ŝtelisto kaj ricelisto.

            - Mi ĝojas – li diris malgaje.

            James Wichy metis sian montorfingron antaŭ la nazon de sinjoro Curzon kaj komencis divenadi.

            - Ĉu vi rompŝtelis? Trompis? Murdis? Ŝtelis?

            - Mi… mi fraŭdis – ĝemis sinjoro Curzon.

            Sinjoro Curzon iradis tien-reen malesperiĝinte, kiel ĝenerale la novaj prizonuloj. Sinjoro Wincy kantis malnovan, francan lulkanton mallaŭte, en la buŝo kun dentopikilo.

            - Vi estas eksterordinare feliĉa homo, sinjoro kolego – diris poste la englitanta ricelisto. – Kaj eksidu, ĉar estas tre malkomforte promeni sen ŝelko.

            Li pravis pri tio. Sinjoro Curzon aspektis plorinde, kiel li promenis en la malvasta ejo, spasme preninte sian pantalonon ambaŭmane.

            - Mi ripetas, vi estas feliĉa homo, sinjoro fraŭdisto, ĉar oni kaptis vin hodiaŭ, kaj vi tuj liberiĝos. Ĉu vi konas Monte Cristo-n?

            - La unuan fojon mi havas rilaton al la polico.

            - Monte Cristo elfosis sin el la plej severa prizono. Kaj se li povis fuĝi el la fortikaĵo If, ĝi estos vera infanludo por ni. Mi liberiĝos eĉ hodiaŭ de ĉi tie.

            Do tiu sinjoro estas Monte Cristo – pensis sinjoro Curzon. – Verŝajne Winchy estas nur tia nomo, kiel Henry Kahn por li.

            - Kie li povis liberiĝi el tiu fortikaĵo?

            - Ho, tre simple. La samprizonano de Monte Cristo skribis taglibron sur litotukon pere de sia sango, poste li mortis subite. Kaj li metis tiun mortintan fraŭdiston en la liton anstataŭ si, dume li ĵetigis sin en la maron anstataŭ la mortinto kaj naĝis sur la bordon. Se vi domortus subite la hodiaŭan nokton…

            Sinjoro Curzon blanka, kiel la muro estis ĉe la pordo per unu salto. Pro timiĝo li apenaŭ havis tempon ekvilibrigi sian malobeeman pantalonon.

            - Sinjoro! Se vi proksimiĝos al mi, mi krios!… Mi ne estus kredinta, ke en Singapuro oni ĵetas la mortintajn prizonulojn simple en la akvon…

            Kaj li staris ĉe la pordo tutkorpe tremanta.

            - Ne timu, sinjoro! Tiu maniero ne estas taŭga en Singapuro. Sed ekzistas alia maniero. Ekzemple, iu el ni komencas brue frapi la pordon, ĝis la provoso envenos. El dorsdirekto batfaligu lin per tiu kruĉo, ŝnurliginte lin, ni ŝtopos lian buŝon, forprenos lian armilojn, kiu venus renkonte al ni, ni trapafados tiun kaj forkuros!

            - Mi petegas, sinoro – la genuoj de sinjoro Curzon okulvideble tremis –, mi ne povus mortbati eĉ muŝonm Dio mia! Morgaŭ mi petos mian transpostenigon…

            - Mi diris tion, kiel ekzemplon. Ekzistas pli bona maniero. Ni esploru la kradon de la fenestro. Oni muntis ĝin antaŭ nelonge, jen vidu, la cemento ankoraŭ estas humida ĉe la fino de la stangoj. Elskrapinte la cementon, ni simple eltiros la kradon.

            La vagabondo ŝiris la subŝtofon de sia jako kaj elprenis malgrandan handspikon.

            - Vi, subaŭskultu ĉe la pordo, dum mi elskrapos la humidan cementon.

            Sinjoro Curzon subaŭskultis kun sovaĝe batanta koro. Dume la alia homo skrapis la humidan mason, kio ne estis cemento, sed nur gipso. Post duonhoro li elprenis la kradon. En tiu momento kato missaltis sur la ekstera koridoro kaj renvesis la sitelon. Sinjoro Curzon preskaŭ mortis pro la tintego. Ili atendis kelkajn sekundojn senmove. Dio mia, se iu envenos! Lia korbatado haltis. Sed alvenis neniu.

            - Venu! – diris Monte Cristo.

            - Mi ne iros. Mi volas puniĝi. Mi helpis vin volonte, sed mi ne kaŝiĝados de antaŭ la polico. Okazu, kio devas okazi.

            Sinjoro Wichy ne estus atendinta tion. Li pensadis.

- Tial mi devas puŝpiki vin je la ventro – li diris mediteme. – Ĉar eblas, ke vi vokos la garistojn post mia foriro.

            - Mi certigas vin, sinjoro Monte, ke mi neniam farus tian fiaĵon.

            - Mi kredas nek miajn kolegojn. Ek, antaŭen, ĉar mi puŝpikos!

            - Sed mi ne povas iri. Mia pantalono…

            - Prenu tiun litotukon kaj lugu ĝin per tio! – Sinjoro Curzon ligis iun litotukon ĉirkaŭ sian trunkon, grimpis sur la kornicon kaj kaŭris tie kelkajn minutojn malesperiĝinte, malkuraĝe, kiel duone frostiĝinta pasero.

            - Iru jam! – flustris sinjoro Wichy energie. – Kuru maldekstren al la rizkampoj. Ek! – Io ekbrilis en lia mano, pro kio sinjoro Curzon slatis. Poste li aŭdis piedtamburadon malantaŭ si. Li kredis, ke tiu estas policisto, kaj li jam sentis la kuglon en sia dorso dum la kuro, kvankam nur Wichy estis tiu. Ili kuris, kuregis…

            Dume la litotuko malligiĝis, sinjoro Curzon surventriĝis, li skrapvundiĝis kaj lezis sin ĉie, sed li nur kuris, kuregis. De malproksime en la lunlumo brilis riz-terasoj, la grundo ŝmacis, ĝi sinkis sub iliaj piedoj, ĉar oni forprenis liajn laĉojn, iu lia ŝuo mergiĝis en la koto kaj perdis tion eterne, ĉar sinjoro Curzon ne kuraĝis halti por levi ĝin.

            - Unu afero certas – spiregis Wichy.

            - La influenco – diris sinjoro Curzon tusante laŭte kaj en ĉiu momento atendis, ke venena serpento ekmordos lin.

            - Estas certe, ke oni ne rimarkis la fuĝon. Cetere ni estus aŭdintaj la alarmpafoj.

            Aperis la blokdomoj de la ĉinaj kaj malajaj kamparanoj, laborantaj sur la rizkampoj. Por momento ili haltis anhelante.

 

2

 

 

Sinjoro Wickhy foriris. Fuĝi du direkten estas pli praktike, kaj li ekpremis la manon de sia amiko, lasante lin tie. El oriento pala strio grimpis antaŭen malrapide el malantaŭ la montetoj. Aŭroris. Sinjoro Curzon ĉirkaŭrigardis, sola en la timiga, hinda nokto. Li perdis la litotukon jam delonge, lia senŝua iu piedo estis kot, malseka ĝis la maleolo. Iom longe li ankoraŭ vagadis inter la arboj, kiel ia malgaja fantomo, poste li ekiris malrapide reen, el kiu direkto li venis. Kion fari? Se li anonciĝos memvole, eble oni ne draŝos lin daraste. Li divenis, ke ekzistas moralo. Ke oni ne rajtas pagi per alies mono por la luksaj hoteloj. Ĉu li descendu en la krimulan mondon, inter la rompoŝtelistojn? Ĉu li vagadu tiel kun unusola ŝuo, spasme tenante sian pantalonon ĝis la tago de la lasta juĝo? Ne. Li havis la plej valoran juvelon, la burĝan honoron, kaj li vendis tion por dudek mil dolaroj. Ĉar li estis stulta. Do perdu ĉio. Sekvu la prizono.

            Dume li atingis denove la palmovicon, borderantan la straton French, kun mallevita kapo li tiris post sin ŝmacante sian ŝtrumpan kruron, mult-kilograma maso algluiĝis peze al tiu lia piedo, sur kiu li havis ŝuon, kaj li aspektis tiel, kiel la saĝaj, malgajaj bovoj, amblantaj sur la ĉefstrato de Wickfield. Li eĉ kapbalancis ĉiupaŝe. Jam aperis la flava domo inter la arboj, kaj por momento li apogiĝis al la humida trunko de palmo. Dume akregaj, rufaj koloroj suprenkuris al la ĉielo, avizante la leviĝontan sunon. Sinjoro Curzon vidis mirante, ke ŝarĝaŭto staras antaŭ la domo, sur kiun oni ĵetis gumbastonojn, policistajn uniformojn kaj meblojn… Kio ĝi estas? Ĉu li sonĝas? Ĉefinspektoro Thomson kaj la kapitano staris tie en civila vestaĵo kaj paroladas kun lordo Paddington. Apud ili estas ankaŭ markizo Rival. Ilia ĉiu vorto estas klare aŭdebla.

            - Ni devas transporti ĉion al Thomson – diris Paddington. – Ni jam ne plu povas uzi la domon. La plano de Nadja estis bonega, kaj vi ludis la rolon de la kapitano unuarange.

            - Ni lasis nenion ĉi tie. Mi metis eĉ la ferlitojn sur la aŭton – diris la kapitano. – Sed kiel kunportos Nadja la dolarojn?

            - Tiuj jam estas ĉe ŝi – diris la markizo. – Ŝi aranĝis ĉion tiel, ke ŝi ricevu la najbaran ĉambron apud tiu de la fripono. Estis vere simpla afero nokte eniri tien per ŝtelŝlosilo kaj kunporti la lak-kofron. Ne nur la dudek mil dolaroj estis en ĝi, sed ankaŭ tiu mono, kiun li gajnis de ni. Nadja atendas nin kun la mono en la dancamuzejo Raffles…

            La ŝarĝaŭto baldaŭ ekveturis, la domo en la strato French, n-ro 999/a mallumiĝis. Sinjoro Curzon surventriĝis sub la palmoj, kuŝigante sian vizaĝon sur la kelodoran, molan teron kaj ploris longe, spasme, amare.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:55:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

Sinjoro Curzon estus akceptinta kun malpli granda ŝokiĝo la kondamnon al dumviva puno en prizono, ol tiun fakton, ke Nadja–Lilian estas malfidela, malbona, malica aventuristino, kiu trompis kaj priŝtelis lin. Li ne volis vivi plu. Sed kion fari, se li estas malkuraĝa mortigi sin? Li anonciĝos ĉe la polico. Ne, ne! Oni batos lin! Venis en lia memoron la returnita manplato, svingiĝinta alten antaŭ lia vizaĝo.

            Li tamen ne elmetos sin al tio.

            Li decidis iri plu sur la deklivo pli supren, sur kiu li ekiris. Li serĉos la krimulojn. La morala dekadenco nun jam estas neretenebla procedo en lia senmoraliĝinta, fraŭdista animstato. Li do iros propravole tien, kien li ĉiumaniere trafus: en la krimulan mondon. Inter la krimulojn de la fama suburbo de Singapuro. Li havis la sufiĉe da animstato al tio, sed li estus bezoninta al tio minimume pantalonrimenon. Li reiris kaj serĉis sian ŝuon. Poste, se li jam vivos el rabado kaj rompŝtelo, ne gravas tia bagatelo: li ŝtelis steĉitan ŝnuron, uzatan por sekigi vestoj malantaŭ la barilo de vilao. Kaj li ligis ĝin ĉirkaŭ sia talio, kiel zonon sur pelt-froko de ia pilgrimanto, li lasis pendi ties ambaŭ ekstremaĵon, ĉar li ne havis poŝotranĉilon por tranĉi tiujn. En la poŝo de sia veŝto li trovis slipon pri mil dolaroj, kiujn li lasis en la vojaĝoficejo. Li ne iros por rericevi la monon. Kaj li iros nek en la hotelon. Nun jam li riskos nenion. Se tiuj kanajloj sciis, ke li estas kulpa, certe ĉiu ĵurnalo publikigis ĝin.

            Tiun vesperon stranga pilgrimanto aperis en la suburbo de Singapuro. Ĉiu turniĝis malantaŭ li, ĉar li estis tiel trampa kaj malpura. Interese, ke la plej ĉifonaj homoj de la mondo vivas en tiu ĉirkaŭaĵo, tamen sinjoro Curzon okulfrais inter ili. Ŝajnas, ke granda diferenco estas inter trampeco kaj trampeco. Subite ĉifoniĝinta burĝo konsternige diferencas almozulon, multe pli trampa konstante. Sinjoro Curzon vizitis la tavernojn, stratetaĉojn kaj amasloĝejojn. Sed li ne trovis eĉ unu krimulon en Singapuro. Pri la plej sovaĝaspekta, unuokula giganto evidentiĝis, ke li estas muzikisto en kafejo. Post kvin minutoj li eksciis pri mistike rikananta ĉino, ke li estas vendisto en magazeno. Se Nadja ne sciis, kiel komenci la honestan vivon, sinjoro Curzon samtiel estis senpova, rilate la komencon de la fia vivo. Ie oni preskaŭ linĉis lin, ĉar li interesiĝis flustrante ĉe drikejmastro pri la membroj de la krimula mondo.

            - Kion vi imagas? Mi estas honesta drinkejmastro ekde dudek jaroj! Tiuj homoj ĉi tie estas honestaj veturigistoj kaj senlaboraj, cirkaj luktistoj!! Foriru, ĉar mi vangofrapos vin tiel!!…

            Ploro de infanoj, malbonodoro de manĝajoj trafis lin el la barkoj, stagnantaj sur la kanaloj. Grandaj, dikaj ratoj preterkuris liajn piedojn, kaj kolorhaŭtaj virinoj rigardaĉis grupe tra la fenestro de domo, ornamita per lampionoj. Tiun tagon en Singpuro okazis naŭ murdoj kaj dudek kvin rompŝtelo, oni malkaŝis ok kokain-kontrabandistojn kaj arestis dek virinkomerciston, krome kvardek police serĉatajn homojn, sed sinjoro Curzon trovis nur senmakulajn burĝoj en la suburbo. Li estis flava kaj maldika, nerazita, elĉerpita, malpura kaj malgaja.

            - En la nomo de la justico! – Grandega mano frapis sur lian ŝultron, kaj sinjoro Curzon tuj svenis. Rekonsciiĝinte, li sidis sur benko, kaj lia malnova konato, Monte Cristo rikanis al li gemute. – Mi vere ne estus kredinta, ke vi timiĝos tiel pro mia ŝerco.

            - Mi… mi pensis tion, ke ĝi estas la polico.

            - Kial vi ne eskapis el Singapuro?

            - Vidu, sinjoro Monte, poste nelonge mi reŝtelumis tien kaj vidis ĉion. Mi scias, ke la sinjoro kapitano estas ĝuste tia kanajlo, kiel vi, se vi ne prenas mian sincerecon ofendo. Mi scias, ke Nadja estis ilia komplicino, kaj ŝi ekspluatis mian stultecon.

            - Ĉu vere? Nu, egalas. Mi ne estas Monte. Mi nomiĝas Wichy. Monte Cristo estas heroo en romano.

            - Jam tro sufiĉas al mi la romanoj kaj la operetoj. Mi envias Rip van Winkle-on – li diris oscedante –, ĉar li dormis kvindek jarojn kontinue, kaj oni neniam vekis lin per la hotel-kvitanco.

            - Venu kun mi – diris Wichy, kiu estis bonkora homo, kiel senlabora ĉarlatano. – Certe vi manĝis ankoraŭ nenion. Kaj se vi akceptas vian situacion kun tia rezignacio, mi povas rakonti kelkajn intersajn aferojn al vi.

            Sinjoro Curzon, malgraŭ sia ĉiu korpa kaj anima problemo, manĝegis tiel la manĝaĵojn, surtabligitajn sur malpuraj, kokos-gras-odoraj teleroj, kvazaŭ li ne povus satiĝi per tiuj. Dume Wichy verŝis brandon en lian glason kaj rakontis malgaje.

            - Bedaŭrinde Nadja trompis ne vin, sed nin. Tiu freneza virino enamiĝis al vi. Ĉu tio ne estas stranga?

            - Jes.

            - Sur la ŝipo, kiam via dudek mil dolaroj preskaŭ falis en la manojn de la trompludistoj, ŝi donis erarigajn signalojn el malantaŭ via dorso, tiel vi regajnis ĉion en la lasta partio. He! Akvon! – Dek dekagramo da viandopeco haltis en la groĝo de sinjoro Curzon, kaj sufoka tusado skuis lin. Poste li rigardis kun tiel inspirita vizaĝo al Wichy, tiel feliĉe, kvazaŭ li estus ricevinta pli multe, ol dudek mil dolaroj. – Nur manĝu plu, kaj ne prenu en vian buŝon duonon da porkoj – diris la laŭdira ricelisto. – Poste Paddington traserĉis vian kajuton, kaj li divenis, ke vi vojaĝas sub pseŭdonomo, ke vi mansogis al Nadja, ĉar lastfoje vi vivis en Sidney, vi havis barbon, kaj tiam Nadja ĵuris venĝon kontraŭ vi. Ĉar ili ne kredis, ke vi veres estas idioto. Ili pensis, ke vi nur ŝajnigas tion.

            - Sinjoro, mi ĵuras…

            - Nun jam mi scias, ke ili eraris. Nur manĝu trankvile. Do, Nadja ĵuris venĝon kontraŭ vi, ĉar vi erarigis ilin. Ŝi estis eksterordinare kolera pro certaj platanoj kaj poluritaj kasetoj. Mi ne scias, kial plaĉis tiuj al ŝi… Ŝi elpensis la tutan planon, rilate la pseŭdoplocejon en la strato French, la samkarceranon, kiu baldaŭ fuĝigos vin. Eksciinte, ke vi estas fraŭdisto, Nadja iris rekte en la hotelon por la lak-kofro. Kaj nun sekvas, sinjoro, la surprizo. Ni priparolis renkontiĝi kun ŝia sinjorina moŝto en la dancamuzejo Raffles. Sed ŝi sendis nur leteron. Ŝi informis nin mallonge, ke ŝi donacos sen nomo la tutan rabitan sumon al la fonduso de misiistoj, vivantaj en la ĝangalo, kaj ŝi iros tien labori, kiel instruistino. Mi ne detalas, kio okazis. La markizon kaptis plorspasmo. Lia lorda moŝto Paddington ĵus estus preninta supon en sian teleron, kaj li komencis amoke kuri en la mano kun la kulero. Eble li kuras eĉ nun. Ĉu estas inded, sinjoro, esti honesta ĉarlatano? Kiel bela laboro ĝi estis, tiel preparite, kaj kiom da peno.

            - Ĉu vi diras tion al mi? – respondis sinjoro Curzon malgaje.

            Baldaŭ Wichy donis al sinjoro Curzon ses ŝilingojn kaj kelkajn konsilojn, poste li lasis lin sola. Sinjoro Curzon aĉetis pantalonrimenon kaj paron da laĉo. Krome ankaŭ dentobroson, ĉar li sentis sin tre mize en tiel malpura, neprizorgita stato.

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   P R E S K A Ŭ   F A R I Ĝ I S   M I S I I S T O

 

 

1

 

 

Estis antaŭtagmezo. Pluvegis. Ŝinjoro Curzon, kiu lernis, kiel eblas fordisipi dudek mil dolarojn dum kvar semajnoj, nun li lernis, kiel li devas vivi el tri ŝilingoj kvin tagojn.

            La nordorienta musono kirlis la densan pluvegon en funeloj, tiel siblante ĝi frapadis la akvoamasojn ĉien, ke nur la plej lastaj parioj de la urbo estis liberaere. Kaj sinjoro Curzon. Ĉiam pli elformiĝis en li tiu konvinkiĝo, ke li devus mortigi sin. Kiel ia senmastra, bastarda kuvas-hundo, li vagadis inter la stratetaĉoj, aŭ frostotremante, kun rigidiĝintaj membroj dormis sub pontoj, li manĝis supojn por groŝo, malmultekostan polent-pastaĵojn, kaj iafoje li piketis siajn ungojn kun spasma klopodo aŭ brospurigis siajn dentojn, sed tio estis vana afero, kvazaŭ iu starus super funkciantan vulaknon, kaj li volus estingi ties flamantan lafo-mason per pipeto. Mortigonte sin, li atingis nur tri ŝtupojn. Li promenis malrapide desur la moleo en la maron. Ĉe la tria ŝtupo, kiam la akvo jam atingis liajn genuojn, li staradis frostotremante… Li etendis sian kruron por iri plu, poste ĝemante, li ekiris reen kaj daŭrigis sian damnitan vagado en la suburbo de Singapuro kun pantalontuboj, abunde gutantaj.

            Ĉirkaŭ tagmeze la suno ekbrilis. Kaj subite, kiel ia paradiza bildo, belega ĝardeno aperis antaŭ li. Malantaŭ barilo kun orumitaj pikstangetoj sur ties supro mirindaj, viglakoloraj, verdaj dekorpalmoj, grandegaj katoj, hibiskoj, orkideoj, flamruĝaj, gigantaj krokusoj, rododendroj, pendantaj de sur lianoj kaj rotang-oj, grand-kalikaj, blankaj kaj violkoloraj tropikaj mirakloj. Ĝi estis la botanika ĝardeno de la Jezuita ordeno, modela ĝangalo de ĉiu plantospeco de la tropiko, flegata kun granda zorgemo, multaj kilometrojn ampleksanta. Ties vivnaturo iafoje erarigas la kobrojn kaj la pitonojn tiel, ke ili ekloĝas ĉi tie. Inter larĝaj, belegaj, flavaj promenejoj, sur purakva lageto flemengoj kaj pelikanoj vivis libere inter lotusoj kaj Victoria Regi-oj… Ĉie svarmis ĉiuspecaj etaj, kolorhaŭtaj infanoj, negraj flegistinoj en neĝe blanka vestaĵo, indiĝenaj pastroj en la nigra froko de la Jezuita ordeno.

            Li pensadis. Kial li ne povus fariĝi misiisto?

            Virino rapidis tra la pordego. Ili preskaŭ interpuŝiĝis.

            Ŝi estis Nadja.

            Ŝi haltis antaŭ li. Ŝi ne povis ekparoli. Kiom ŝanĝiĝis sinjoro Curzon dum tiu unu semajno, li povis legi tion facile el la timema, miranta rigardo de Nadja.

            - Ĉu vi sekvis min ankaŭ ĉi tien?! – demandis la virino energie.

            - Mi ne venis por sekvi vin, Nadja. Mi venis de antaŭ mi ĉi tien. Mi estis malkuraĝa morti. Nun mi volas fariĝi misiisto.

            - Ĉu vi freneziĝis?! – kriis Nadja kolere. – Ĉu vi ne povas komenci pli saĝan aferon pri via vivo? Vi ja estas tiel lerta ĉarlatano, tiel talenta…

            - Mi ne estas ĉarlatano, Nadja. La reproduktiĝemo de mia facilanima kolego venigis min ĉi tien. Kaj la hazardo. – Li rakontis al Nadja la historion pri la dudek mil dolaroj, kaj pri la dentopasto, aluno, tualetsapo kaj pri ceteraj parfumaĵoj, troviĝantaj en la aktujo, kiuj estis hazarde metitaj en la kirasŝrankon.

            Nadja longe rigardis lin senvorte, en ŝiaj okuloj estis la malgaja brilo de pento kaj pardono. Nun jam ŝi kredis sinjoron Curzon. Estas vere, ke tiu homo mensogis al ŝi, sed li ne volis trompi ŝin. Li venis vere el tiu pli bona kaj pli bela mondo, kun sia apenaŭ makula honoro. Ŝi kredis eĉ tion, ke li fraŭdis pro la infanoj de Masson, ŝi kredis la dentopaston, la alunon kaj la pluvombrelon. Ŝi kredis ĉion kaj sentis tiel, ke ŝi devas fari ion por tiu homo, kiun ŝi amis eĉ nun pro sia sopiro al la honesta vivo.

            - Vidu, mi donacis la defraŭditan monon al karitata celo. Mi opinias, ke klariginte la aferon al la ordenestro, li konsentos rapagi la damaĝon de la banko el la donacaĵo, ja restos ankoraŭ sufiĉe al ili, ĉar mi transdonis ne nur la dudek mil dolarojn, sed ĉiun malhoneste kaj ruze akiritan monon de la trompista bandaĉo.

            - Vi estas vere grandanima, Nadja… – li diris, ĉar nenio alia venis en lian kapon.

            - Se la damaĝo de la banko estos repagita, eble ili pardonos vin kaj nuligos la denuncon.

            - Vi ne konas sinjoron Mayfield. Disijnoro! Kiel mi povus aperi antaŭ liaj okuloj?

            - Vi do ne aperos antaŭ liaj okuloj. Neniokaze ili malliberigos vin, rericevinte la monon. Mi ne kredas tion. Mi jam aŭdis pri banko, kie oni ne denuncis la malnovan dungiton pro fraŭdo. Kion publikigis la ĵurnaloj pri via kazo?

            - Mi ne scias… Mi ne kuraĝis preni gazeton en miajn manojn.

            - Ho, vi, stultulo! – kriis la virino. Li prenis la manon de sinjoro Curzon kaj kuregis kun li el la parko, kuregis ĝis grandaa konstruaĵo, en kies kelo rotacianta monstro eligis el si mesogojn sur kolumnoj kun impona muĝado, kaj sur la legejo sur la unua etaĝo, post mallonga serĉado ili trovis tiun ekzempleron de ĵurnalo, aperinta antaŭ unu semajno, sur kies frontpaĝo grandega titolo okulfrapis al ili:

Konataj krimuloj prirabis la bankon Sidney!

            La ĵurnaloj publikigis en grandega artikolo, ke nokte de la unu al la dua de la monato, admirinde lerte, kun tiel nomata malvarma tranĉo oni perforte rompis la werthei-ŝrankon de la banko, kaj la 20 000 dolaran deponaĵon de la vojaĝoficejo Northon, kiu estis en aktujo, iu ŝtelis. Ls polcistoj konstatis el la fingropremaĵoj, ke la rompoŝtelon faris Morton, la police longe serĉata, fama kasorabanto sen komplicoj, kiun oni nomas en la krimula mondo Morton la Cikatrulo pro lia iama vundiĝo sur la frunto. Oni konstatis, ke la farinto, maskita sin vicurbestro, fuĝios en San-Franciskon per aeroplano, kaj la polico jam estas sur lia spuro. La kapitano sekretigas la ceterajn, tre interesajn rezultojn de la esplorado

            - Sed tiam…

            Kaj illi staris kaj fikse rigardis unu al la alia. Sed tiam venis en nenies kapon reserĉigi aŭ suspekti sinjoron Curzon. Tiel do sinjoro Curzon efektive pasigas sian ferion en tia stranga maniero. Kaj ve! Se li havus la dudek mil dolarojn… Li nun povus posedi tiujn trankvile, sendanĝere kaj leĝe! Li povus aĉeti ripozdomon, aŭton, cigaredujon kaj kvarclampan terapion!

            Ĉar, vane, tia estas la homo. Ĵus li volis transsavi sian nuran vivon al la lepruloj, kaj nun jam li ŝiras siajn harojn, ke li ne povas aĉeti vaprhejtadon, gramofonon, kaj boaton por la disipita dudek mil dolaroj. Kvankam li devintus diri tion: “Li ne povis trovi pli bonan lokon por tiu malhonesta mono, ol la fonduson de la misiistoj, heroe laborantaj en la ĝangalo. Kaj eble, ke tiu mono vere servu tiel sanktan celon, tial la sorto aranĝis ĉion tiel, kaj tial ĝi lasis libera la kolon de falema homo el la premo de la maŝo.” Kaj eble iomete tial, por ke sinjoro Curzon povu apreci pli bone la ĉiam modestan kaj ofte malkomfortan, sed ĝenerale trankvilan, honestan laboron.

            - Vi nun povas vojaĝi hejmen. Vi povas iri en la hotelon trankvile, kie oni deponigis viajn pakaĵojn. La trompistoj pagis vian fakturon. Kiam finiĝos via ferio, vi estos hejme – diris Nadja.

            - Kaj ĉu vi?

            - Mi finos la kurson de la flegistinoj, kaj mi opinias, ke en tiu laboro mi trovos mian vivdestinon.

            Ili silentis. La giganta drako de la mensogoj bruegis sub ili.

            - Jen estas la mono por via vojaĝkosto – diris sinjoro Curzon, elpreninte la kvitancon de la vojaĝoficejo pri mil dolaroj, el kiuj ili devas redoni naŭcent kvindek dolarojn. Li volis aĉeti valuton por tiu sumo. Vi povas iri tien por la mono. – Tiu mono sufiĉas por pagi la vojaĝkoston de du personoj ĝis Sidney. Venu kun mi, Nadja, ĉu bone?

            - Jes – diris la knabino, kaj ili longe rigardis en la okulojn unu de la alia.

 

2

 

 

Morton la Cikatrulo sidis sola en iu drinkejo de Montevideo, klinante sian kapon inter siajn manojn kaj pensis, pensadis, jam proksime al la limo de freneziĝo, pri la nesovebla enigmo, kiu faris la publike konatan kasrabanton almozulo de iu tago al la alia: kiel estis en la aktujo, troviĝanta en la kirasŝranko de la banko dentopasto, aluno kaj tualetaĵoj? La antaŭan tagon li atentis precize, ke la firmao Northon deponas dudek mil dolarojn ĉe la banko en aktujo. Sekvan tagon li boris la ŝrankon kaj kuris al siaj komplicoj sub lia akselo kun la aktujo sur la velŝipon, preta ekveturi. Kiam ili malfermis ĝin, tualetaĵoj estis en ĝi. Dentopasto! Liaj amikoj batis, ĵetis lin en la akvon, li apenaŭ povis savi sian nuran vivon, kaj li jam ne plu havis lokon en la krimula mondo, ĉar oni montradis al li fingre: tie iras Morton la Cikatrulo, kiu kaŝis la monon de antaŭ siaj kunuloj kaj provis persvadi ilin, ke la banko gardas dentopaston kaj alunon en la kirasŝranko. Liaj iamaj komplicoj ne plu akceptis lian saluton, morale li ne povis ekzisti inter la pli bonaj rompoŝtelistoj, ĉar tute neniu kredis lian historion pri la kirasŝranko kaj dentopasto. Nun li sidis en Montevideo, preninte sian manon inter siajn manojn, kaj kelkfoje li ekploris. Nek li komprenas tion. Kiuj komprenus lin, kiuj povus klarigi la enigmon pri la dentopasto kaj aluno, tiuj du feliĉaj homoj nun estas survoje per ŝipo al la aŭstralia Sidney.

 

 

 

S I N J O R O   C U R Z O N   T A M E N   E S T A S   M A L A N T A Ŭ

K R A D O

 

 

- Iru al la devizo-sekcio, sinojoro Masson! – kriis sinjoro Mayfield. – Nun jam sinjoro Curzon rajtas disponi malantaŭ la krado de la kaso. Mi ne kredus, ke li memvole estus plilongigita sian ferion. – Kaj li elprenis sian horloĝon. Li staris kvin tutajn minutojn tiel, en sia mano kun la horloĝo. Poste alvenis maldika, nekonta sinjoro kun razita vizaĝo.

            - Bonan matenon, bonan matenon! – ridetis la fremdulo kaj ekiris malantaŭ la tablojn.

            - Pardonon! – ekadmonis lin Mayfield. – Klientoj ne rajtas iri al la loko, rezervita por la oficistoj.

            - Ĉu mi do ŝanĝiĝis tiom?!

            Sinjoro Mayfiels rigardis mirante la maldikan homon kun razita vizaĝo. Ĉu li estus Curzon? Sendube! Tiu sama rigardo de bubalo. Tiu sama idiota, diskombita hararo.

            Sed li tuj ekregis sin.

            - Vi malfruis tutan kvin minutojn, sinjoro Curzon, kaj vi ne povas ravi min per via ŝang-iluiista arto, por ke mi preteratentu tiun bedaŭrinda nhcirkonstancon. Kial vi malfruis kvin minutojn?

            - Mi anoncas al vi kun estimo, ke mi edziĝas.

- Ĉu vi pensadis pri tio kvin minutojn ĉi-matene? Mi raportos ĝin.

Kaj li jam foriris, memfide, kun malestima mieno. Sed tia mieno ne ekzistis en la mondo, kiu povintus malbonigi la feliĉon de sinjoro Curzon. Li estas denove ĉi tie! Li povas skribaĉi por sia salajro kaj aŭskulti la grumbladon de sinjorino Hutkins. Li ne devas timi! Li estas libera, honesta homo! Kaj li edziĝos al Nadje post kelkaj tagoj! Tio valoras pli multe, ol kio ajn. Li rimrakis tion, ke Masson ĉirkaŭiras lin singarde kaj rigardas lin mire, atenteme, kiel ian ajak-negron, venintan de malproksime.

            - Sankta Dio, Curzon! Kio okazis al vi?

            - Mi edziĝas! – li kriis feliĉe – difinite mi edziĝas

            - Mi ne kredas, ke vi decidiĝis! Cetere: mia filineto naskiĝis!

            Tiu rietiĝanta motivo iom deprimis sinjoron Curzon.

            Fine ili interkonsentis, ke li estos la baptopatro.

            - Diru, Masson! Ĉu vi jam aŭdis pri ia Monte Cristo? Kiun en Singapuro oni ĵetis en la akvon?          

            - Mi aŭdis pri li. Sed alimaniere. Ĝi estas franca romano, mia edzino legis tion.

            - Mi petas vin, sendu ĝin al mi. Mi ekkonis la historion de Monte Cristo inter tre interesaj cirkonstancoj. Tiu malliberulo interŝanĝis lokon kun sia mortinta samkarcerano en la patoanatomia institucito… Kial vi ne atentas min?

            - Mi esperas – ekparolis sinjoro Mayfield malantaŭ li –, ke vi restriktos vin al la fragmentoj de la verkaro de Dumas dum la ficialaj horoj. Fininte la unuan volumon pri Monte Cristo, ni honorarios vin.

            Kaj li denove foriris kun la orgojlaj paŝoj de vortavara homo. Sed en la animo de sinjoro Curzon nenia malsenero nebuligis la triumfan kantaton de dek milionoj da ĉielarkaj, printempaj trumpetoj, kaj kvazaŭ surpreninte la konsekvencojn de la fraŭdo kaj la resumon de sia feliĉa edziĝo, li paŝis malantaŭ la kradon, kiu nun jam enkaĝigis lin dumvive en la bankon de Sidney.

 

27. 07. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/3 15:56:32

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.26563 秒, 4 次数据查询