Mallaŭta frapeto aŭdiĝis en la ŝranko, tiam Theo diris siblante:
- Se vi kuraĝos doni vivsignon, mi forbruligos vin pro la grava intereso de la homaro, kiel hindan vidvinon!
Tio okazis efektive: Kvarope ili surbodiĝis per boato: sinjoro Maxbell, Kupro-grafo (kiel Theo), kaj Lilian (en la rolo de sinjorino Gustavo Bahr, pro tio ŝi aparte lernis buŝharmoniki), kaj sinjoro Ĉefkuracisto, kiu reprezentis anstataŭ Jimmy la Ĝisorela.
La edzino de la fama homo kortuŝis la guberniestron.
- Helpu min, sinjoro gubernatoro! – lamentis la “edzino”. Mi timas, ke mia edzo ne volos veni. La kompatindulo estas tre malsana… Nek spirite li estas la iama…
- Kiel mi scias, troviĝas eŭropano ĉe la sovaĝuloj, vivantaj inter la montoj, kiu nomas sin Bahr.
- Ho! Se ni povus kunveturigi lin… Se mi ne devus resti ĉi tie pro li – diris la virino per rukula voĉo, poste ŝi buŝharmonikis iomete. Tuj poste la gubernatoro deklaris, ke ŝi neniel restos ĉi tie, ĉar li sentas sia morala devo redoni la malsanulon al sia familio.
En la societo de la indiĝenoj, vivantaj inter la montoj vere loĝis tie “Gustavo Bahr”, tiu malata, dikstatura, blankhara, monokla homo. Li konsultis multe kun la tribestro, li fumis unuarangajn cigarojn, kaj nokte suprenis sian multkoloran, pli belan vestaĵon, kion neniu komprenis, ĉar li kuŝis en la lito tiel. Nun alvenas homo, kies hararo havas tian koloron, kiel la subiranta suno, kaj lia vizaĝo estas punktita. Ili tuj nomas lin Punktita Vesperiĝo, kun li estas Mentona Krino, la nevoza kapor kaj Blanka Ĉapo (la Ĉefkuracisto, kiu kunportis vangofrapojn, kaj li abunde disdonas tiujn al la scivolemaj indiĝenoj, svarmantaj ĉirkaŭ la pakaĵoj. Krome venis ankaŭ virino.
- Kiel vi nomiĝas? –demandas Punktita Vesperiĝo la ĉefon.
- Mi havas la nomon Mensoga Fiŝo, kio ne estas vera.
- Ni serĉas scienculon ĉe vi… – Punktita Vespriĝo rakontis la mesaĝon de la gubernatoro. Sed dume alvenis la “profesoro”.
La dikulo promenis fumante cigaron, kaj la sango glaciiĝis en liaj vejnoj, kiam la virino, kiun li neniam vidis en sia vivo, ekŝrikis tiel laŭte, ke la plimulto de la indiĝenoj kuris sur la marbordon, kredante, ke alvenas ŝipo. Ŝi ĵetis sin ploregante al lia kolo, brakumante la timiĝintan homon, kaj en la proksimo ekparolas telegraf-stango, depreninte sian ĉapelon:
- Mi salutas vin en la nomo de la Geografia Sicieto.
La scienculo estis klarvida pri tio, ke ankaŭ la respondo estos korekta el literatura vidpunkto. Nun sekvas kelkaj tiuj robuste simplaj frazoj, kiu estas nemalhevablaj ĉe la granda sceno de ĉiu romantika biografio. Tiu kelkaj “spontaneaj” vortoj, kiujn la scienculo elpensas dum jaroj, ĝis li atendas sian trovinton, kaj ĝi sonos jene en la verko: Post la nekredebla fortostreĉo, kiam efektiviĝas la neeblaĵo, kun tiu oratoraĵ-simila kaj tamen senpatosa anglosaksa soleneco li ekparolis jene: Kaj nun sekvas kelkaj majstre simplaj vortoj.
Sed eĉ Maurois estintus senpova, aŭdinte la respondon de Gustavo Bahr, kiu diris:
- Kia idiotaĵo ĝi estas?! – li ekparolis nervoze. Mi ne konas la virinon. Cetere mi fartas bone ĉi tie!
- Vi ne diras la veron, sinjoro, kvankam mi estas la Mensoga Fiŝo – respondis la indiĝeno. – Doloras via koro, doloras via cerbo, oni devus kuraci vin. – Kaj li pravis, ĉar li mem batis Quebra-on je la kapo tiel, ke tuj longdaŭra terapio fariĝis aktuala.
…Ĉar la scienco estas netrompebla, sukcesis la trompo. La ŝrikanta virino subite surprizis la paraliziĝintan, kape-batitan Quebra-on, kaj oni ekpikis lian brakon per io. Quebra ekkriis laŭte kaj etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la multe da ĉirkaŭprenantaj brakoj, krome ame strangolantaj manoj kontraŭstaris ankoraŭ duon-minuton, kaj dum tiu tempo efikis la injekto.
Tiel ili sukcesis porti la gangsteron sur la usonan ŝipon sen la ofendo de la portugala suvereneco! Ĉar ĝi estis la ŝajne neatingebla celo. “Ellelvi” Quebra-on de sur la netuŝebla tereno de la fremda ŝtato! Kiun la pacema, portugala gubernatoro kun siaj kvar ĝendarmoj ne estus arestinta lin, se oni perpoŝte petus lian ekstradicion.
Kiel eblas tamen tiu festado? Jen! En ĉiu ĵurnalo aperis mult-kolumnaj artikoloj… Kaj jen estas ankaŭ fotografaĵo!… Li ja estas la vera Gustavo Bahr! Nek la virino estas Lilian, sed la pint-harnoda, multaĝa virino… Kiel ĝi okazis? Ĉu oni interŝanĝis ilin? Jes!
Sekvan tagon oni ellasis Gustavon Bahr el la ŝranko, klarigante, ke li povas elekti inter la malkaŝita trompo kaj la senmerite entreprenita festado. La granda scienculo cedis la devigon, rezignaciante je la mondfamo. Ankaŭ Maxbell-on oni starigis antaŭ la saman elekton: mond-mokado aŭ kandidateco pri la Nobel-premio, kaj la genia homo rezignaciis je la Nobel-premio kun amara gusto en sia buŝo. Ne li estas la kaŭzinto, ke Brusier, tiu perdiĝinta fizikisto estas pli bonŝanca kandidato, ĉar lia kuzo estis la kameraisto de la Kinejo Okuloj de la Mondo, kaj tiel la fizikisto konstante aperis en la kroniko, ridetante kaj svingante sian cilindran ĉapelon, ĝis fine oni jam pensis lin reklamo, kiel la delonge kapbalancantan leonon de Metro.
…Ĉe la insularo Tong sub la mantelo de la nokto oni enboatigis la malnovan personaron kaj flustris al ili, ke ili povas elekti: ĉu ili entreprenas la esploradon, aŭ oni starigos ilin antaŭ la tribunalon, kiel ribelulojn. La homoj elektis la lastan. Kiam la personaro okupis sian lokon sur la ŝipo Stanley Up To Date, la pesto-ŝipo, nomata Sinjoro Wagner jam veturis malproksime kun Quebra, kaj kiam ĝi jam estis sub la horizonto, oni komencis malkonstrui de sur la riparo la malnovan ŝelon, almuntitan, kiel karoserion, la enkaviĝintan fumtubon, la putriĝintajn lignotabulojn…
… Kiu ja estus dirinta, kiam alvenis en San-Franciskon la rapidvetura krozŝipo Radzeer, ke antaŭ nelonge ĝi estis la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner.
…La haveno naĝis en luksa brilo, sur la festa podio estis eminentuloj, mondfamuloj, malantaŭ la kordono svarmis vivdanĝera tumulto, mikrofono muĝas, aŭtokornoj, sirenoj bruas. Kaj sonas la ekscitita voĉo de la parolisto: Alo! Mi ripetas… Alo! Jam aperas la ŝipo Stanley Up To Date…
…Sinjoro Theo ne elŝipiĝas, dirante, ke li estas malsana. Lilian ne volas paroli, kaj ankaŭ ŝi ne descendas, sed jen estas Ofelia Pepita, ŝi transprenas bukedon da floroj kun modesta gesto, kaj oni eternigas ŝin en la kroniko, kiel ŝi staras en la havano kaj ridetis en ĉiu minuto! La aŭto antaŭeniĝas malrapide al la urbo, kaj ĉie oni vivuas la fizikiston Brusier, oni vivuas ĉiun, oni vivuas la senmortuloj kaj vivuas la malkapablulojn.
…Kaj la personaro de la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner, aŭ tiu de Radzeer ekiras kun Fred la Malpura, Petters, la Ruĝa Vasiĉ kaj la Ĉefkuracisto al la restoracio Kaptu lia kolon Ritz, en la suburbon, kaj ili kverelas, ĉar Fred manipulis denove. Diable, kiel kostis la oleo monon, kiam eĉ nun la ŝipo Radzeer estas plena de la sigelitaj kruĉoj de Stanley Up To Date?
Fed la Malpura fingropuŝe ŝovas sian ĉapon malantaŭen:
- Vi jam denove tedas min ĝisgorĝe! – Li lasas ilin tie.
…Ĉe la angulo la gaslanterno en strato, plena da kavetoj, ankoraŭ radias el malantaŭ ĝia malklara vitro, kiel li iras en sia svetero, kun enpoŝigita mano, kun surŝultrigita jako, kurbakrure kaj malaperas en la mistika krepusko de la mallarĝaj, malnovaj domoj de la suburbo, kvazaŭ lia grandiĝinta ombro sorbiĝus inter tiuj de la kurbaj kamentuboj, ke baldaŭ oni revidu lin tiel same en Cape Town, aŭ en Malmö, moroze kaj indiferente, kun sia multe da menso, kun la nekontaj, malnovaj tragedioj de sia kripto-odora vivo, sed sentiman kavaliron de legendoj, krimbaladoj.
- Je mia honorvorto… Tiu Strovaĉek ĉiam ŝtelas dum la divido… Vi ne konas lin, li estas Fred la Malpura, malnova rabist-kapitano… Mi bruligis kun li en Port Suez la ŝipon, nur tial, ke ĉiu terure timiĝu. Ĉar estas bela vespero, Arnoldo ni adiaŭ, mi havis la honoron.
…Kaj li eklevis sian ĉapelon, tiam ekflugis pasero kun feliĉa flugo, salut-ĉirkaŭŝvebante en la aero super sinjoro Wagner, tro feliĉa en la ekvilibro de sia malnove vertiĝanta animstato, kaj li postkriis ĝin instige:
- Nu ne hontigu mian kapon… kompatindan sorton havanta pasero ne estu tuj tiel alte – sed li jam krias timiĝinte. – Ve, Dio mia! Je mia honorvorto, ĝi kunportis ŝtelŝlosilon…
…Kaj li iris gaje kun sia fiera capelkandelo, kantante, kun poŝoj plenŝtopitaj per velkintaj floroj, kaj li ekkriis jene antaŭ la urbodomo, lukse prilumigita:
- Kia parado estas hodiaŭ? Ŝajnas, ke okazos festo! Tiam li kantis la marŝon de la trefo numero tridek de la komponisto Mendelssohn!
Kaj li kantis…
…Dum oni diris belegajn tostojn en la solenejo de la prilumigita urbodomo, Ofelia Pepita staris sur la balkono apud A. Winter.
- Kiel bela vespero… Ĉu vi scias, kio venis en mian kapon?
- Mi pensas tion – diris A. Winter – estus bone elekti stelon, kiel en nia infanaĝo.
“Ĝi estas mia teksto”, pensis Ofelia kolere.
- Mi tute ne elektas stelon – ŝi diris seke.
- Estas bone al la infanoj. Ili povas kredi ĉion – daŭrigis A. Winter timeme. – Miaj geavoj dum la festo de Sankta Nikolao metis silko-sukeron en mian ŝuon, sur la kornico de la fenestro. Sed mi demandas: kion metas la plenkreskuloj en sian ŝuon?
- Ŝustreĉilon! – respondis Ofeia Pepita kolere.
D-ro A. Winter fariĝis morte pala, aŭdinte tiun vorton:
- Ĉu… ŝu… streĉilon?… – Ĉu ne sekvos Hanibalo, la sekaj pastoj kaj la filmaktoroj?!
- Ĉu vi scias, kio fari? – diris la artistino grandanime, ĉar ŝi ekkompatis lin: - Teman ni elektu stelon.
- Jen bonvolu… – li diris iom pli esperante. – Kiun stelon vi preferas?
- Ĉu mi? – respondis Ofelia Pepita, kaj bona diro ekideis al ŝi. – Mia ŝatata stelo estas Charlie Chaplin! Tiu fea homo, kaj
Kiam ŝi rigardis supren, ŝi estis sola. A. Winter fuĝis kurante sur la prilumigitaj stratoj sen ĉapelo kaj mantelo…
M O R T A N O N C I L O
La partoprenantoj de la ekspedicio Gustavo Bahr
(Man for man)
sciigas kun sincera malĝojo, ke la publike konata, laŭ la civila nomon nekonata
Jimmy la Ĝisorela, ĉ 25 jara junulo, kiu naskiĝis ĝis nun en nedifinebla loko,
li mortis laŭ maniero nemalkovrita. La supre nomito servis la aferon de la eks-
pedicio per sia fideleco, kuraĝo kaj moderna klereco.
Ni konservos lian memoron!
18. III. 193… San-Francisko.
En a nomo de la ekspedicio Stanley Up To date “Man for man”:
prezidanto Brusier.
La posedanto de la Odeno de la Reĝa Geografia Societo,
Fondita je la Memoro por Trovi Gusvavon Bahr,
estas membro de la akademio ktp.
F U N E B R A A N O N C I L O
Bone atentu ĉiu, kiu devas ordigi konton aŭ alian aferon kun tiu
J I M M Y L A Ĝ I S O R E L A
Al li estas kapute. Li mortis!
La Klubaro de la Kolonio en Singapuro raportas funebre, ke la
Fidelaj Pomoj (ne falas surkapen de sia arbo), krome la societo
Tranĉilo aŭ Enspezigo ĉiun sian membron, la kontraband-asocio
“Ĉio Havas Limon, Sed Ni Evitas Ĝin”, kiel seketarion, konsi-
deras lin mortinta kun dolorrompita koro. Lian memoron kelkaj
homoj, kiuj ne plaĉis al li, flegos ĝis vivofino. Tiun funebran anon-
cilon oni pendigos en multaj ĉeflokoj de la diboĉejon tutmonde, ke
liaj amikoj ne serĉu lin, liaj ŝuldantoj povu dormi trankvile, kaj liaj
kreditantoj povu funebri lin. Lia fidela fianĉioo, Ofelia Pepita pri-
ploras lin, ĉiun vesperon de la oka horo en la Diboĉejo Medolo.
(La elita publiko dancas!)
Pri mortintoj bonon, aŭ nenion!
L A A M I K O J D E J I M M Y L A Ĝ I S O R E LA
R E M E M O R O
Lia Reĝa moŝto, Arkiduko St. Antonio, la Reganto de la
Insularo Feliĉo, ni rememoras pietate nian fidelan subulon,
LA M O R T I N T A N J I M M Y
Kiu multfoje pruvis sian sinceran fidelecon, sindonemo al sia
Reĝo. Tial mi donacas al li la II-a rangan Ordenon de Fide-
leco kaj civitanecon de nia insulo, krome el la polica ekstra-
dicia kontrakto, subskribita en januaro de 193…, kies aparta
klaŭzo esceptas nian adepton, kaj la oficialajn petojn, koncer-
nantajn lian personon, ni ne konsideris, tiuj estas metitaj en la
arkivejon, bindite en du dekoritaj albumoj. Pro liaj kelkaj sin-
ceraj homaj ecoj li ĝuis nian favoron.
Pacon al lia cindro!
Datita, en Almira, 19. III. 193…
En la nomo de Lia Reĝa moŝto, pere de la kabinet-kontoro:
Y’Sangerano di Costado Gomparez,
hidalgo p.m.
L A L E T E R O D E J I M M Y L A Ĝ I S O R E L A
A L L I A A R K I D U K A M O Ŝ T O S T. A N T O N I O
Estimata Sinjoro Reĝo, Kara Sinjorina Reĝa Moŝto kaj la kara, bonkora patrina moŝto.
Krome mi tre ĝojis, ke vi malgajis pro mia morto kaj vi sincere kondolencis, mi kuraĝas esprimi mian kortuŝitan dankon en la nomo de la mortinto.
Estas malgaja afero, se iu mortas, sed evidentiĝis, ke ĝi estis nur mokincito. Kiam oni venas el la transmondo kaj vidas, kaj la Dokoj, la havenoj, deponejon, ĝojoj kaj vangofrapoj kaj ĉio estas ĝuste tia, kiel antaŭe.
Ĉar oni tamen konscias ĉi tie, ke Jimmy la Ĝisorela mortis, sed oni eĉ nun iras kaj bruas samel, kiel hieraŭ. Alico la Mensoga, la direktorino de la tranĉil-lokalo kaj pansio ĝuste tiel batas la ŝoforon, kiel hieraŭ.
Ĝuste tiel kuradas la aŭtoj, ĝuste tiom mensogas Tendenulo la Fervora, kaj ĝuste tiel sonorigas la tramoj, kaj kio la plej ĝena: la suno brilas same!
Mi ne scias, ĉu vi bonvolas kompenis tion?
Mi neniam pensis pri tio, ke mi mortos, tiam oni tafiku trafiku, kaj la sunbrilo estu fermota pro rekonstruo. Mi ne deziris, ke la oceano ĉesu, kaj Tendenulo la Fervora ne mensogu (pri kio ĝis nun eĉ detektivo nur per korpa puno povis persvadi). Kial deziri, ke ne dancu la multe da polvo ĉi tie en la klamo? Kial ne batu la direktorino Alico la Mensoga sian ŝoforon? Kaj tamen…
u …Ĝi estis gravas instruo. Kaj bedaŭrinde, nek pro tio mi serioziĝis. Nur tio konsolas min, ke nek al grandsinjoroj okazas alia. Se mi ekmeditas, kiom da grandan entombigoj estis en la mondo, festita kun pompo kaj granda homamaso, kion mi ne ŝatis, ĉar kiel signo de funebro iu ĉefinspektoro diris ĉiam, ke ĝsi la sekva tago mi estu en lia oficejo, dum okazos la ceremonio kaj tumulto. Ĝi ĉiam estas tre malagrala. Oni kredas, ke mi ŝtelas. Sed kion oni povas ŝteli en policeje oficejo?
Nun mi transiras al la afero. Kial oni rakontis, ke mi mortis? Mi jam plurfoje menciis al via Reĝa moŝto, ke estas ĉi tie homo, kiu nomiĝas Fred la Malpura. Li do mortis min. Li estas la plej bona faklaboristo, rilate la morton. Ĝi okazis tiel, ke la ĝenerala mokincito eksplodis sur la ŝipo. Mi forte tenis min inter la malfacilaj cirkonstancoj. Kiam Via Reĝa moŝto edziĝis al via sinjorina Reĝina moŝto, tiam la multe da moneroj falis, falis malantaŭ vian veturilon, kiam la vitrokaleŝo kun kvar ĉevaloj pretergalopis en polvonubo. Okazis la sama afero. Mi staris ĉe la balustrado kaj falis abunde tiom da vangofrapoj, ke tiuj preskaŭ polvis, kaj nur falis, falis la tuta societo, ĝis oni batis min je la kapo per portebla manlanterno kaj mi ĉesis, ĉar kontraŭ tuta kohorto eĉ Herulo estas knokaŭitta, kio koncernas min.
Tiel okazis, ke oni traktis min bone kaj fermis min en la ŝipo Brigita. Kaj diskoniĝis la informo pri mia morto, ĉar mi malaperis ankaŭ de sur tiu ĉi ŝipo.
Tiel ni veturis reen! Ĉiu atento koncentriĝis sur nin! La okuloj de la mondo aŭskultis la radion!
Theo estas bonega knabo, ĉar li laŭdis mian nomon en la afero. Mi estos sur ĉefplaco en gamaŝoj kaj uniformo, surkape kun blanka ĉapo. Tiu blanka ĉapo estas belega! La du ŝraŭbtiriloj simbolas la vorton savo, ke “antentu, se la trajno proksimiĝas!” Ĝi tute ne tion simbolas…) Ĝi estas slogano, mi nur forgesis tion. Via Reĝa moŝto scias, ke mi ne estas vanta, sed ĝi tre ŝveligos mian bruston, kiam venos la elegantaj sinjoroj, surkape kun brila ĵaketo, kaj ili eklevos tion inter siaj du fingroj.
Ni veturis reen kaj evidentiĝis, ke tiu ŝipo estas Radzeer! Oni nur renovigis ĝin kaduka! Kompreneble ĝi gajnos per sia rapideco ankaŭ la bluan rubandon Hilde Franc.
Sur la insulo Tsiui, minacante kaj koruptante, oni instuis al la kanibal-ĉefo Edmundo la fabelon, per kio sendis nin al la insulo Tonga. Ankaŭ la ĉefo de la insulo Tonga kondutis same, kion diri al la ŝipo Kiel fartas Tiu Wagner. Tiel do ili ŝtelis Quebra-on sed sur la insulo Sambi-Subi, kiu troviĝis ĝuste tie, kiel la profesoro. Li nun estas malsupre en la bilĝo, sed li tre bruis, kaj oni mallaŭtigis lin, sed li jam fartas tute bone.
La kapitano do havas cerbon, genian cerbon! Tio certas!
Sed foje mi aranĝos la konton kun li, tio ne povas esti objekto de diskuto por mi. Ĝi nun jam estas tutcerte! Mi pardonis lin, ke li ĉie kirlis, kie mi povintus havi negocon, kaj li trinkis la refreŝigilon el frambosiropo, se mi sonĝas pri tio, oni venkas min, ĉar mi ĝemeta. Sed kio nun okazis, mi ĵuras je nia trono, ke mi venĝos tion!
Ni jam proksimiĝis al San-Francisko. Mi purigis miajn gamaŝojn, la butonon de mia ĉapo, sur kiu la ŝaraŭbotirilo simbolas, ke “Fumi estas malpermesite”. (Nek tio estas la vera. Kvankam ĝi estas bona slogano.) En San-Francisko oni metis min sur la bordon, ĉar ili iris fari sian propran aferon kaj mi al Teho, ĉar vespere estos la solenaĵo! Sed ne estas permesite scii, ke mi venos aparte de la Ekspedicio. Tial oni deponis min en kesto sur la ŝarĝokajon.
Fred la Malpura sidis sur la kesto, en kiu mi kaŭris, kaj li cigaredis. Poste li diris: “Ĉu vi memoras, infano mia, ke foje mi petis vin en tia lignokesto, kaj vi ne ellasis min? Eĉ! Vi metis lignokestojn sur ĝin.” (Vere povis okazi tiaĵo foje.) Kaj mi diris: “Frategĉjo Fredy, ĉu vi ankoraŭ memoras tiun ŝercaĵon?” Li diris responde: “Mi ne kredas, ke mi estus distrita.” Mi rimarkas, ke tio estas vera. Ĝi ne estis agrabla sento por mi! Ĉar vespere diras al mi la okuloj de la mondo, kaj mi staras sur la ĉefplaco en gamaŝoj, portante ĉapon de ambulancistoj, la du ŝraŭbotiriloj simbolas sur mia kapo: “Atentu, profunda akvo!” (Nek tio estas la ĝusta). Li respondis tion, ke li ne estas venĝema, kaj li iros tuj en la urbon, ĉar tie li havas nenion farendan. Mi diris: Malfermu la lignokeston! Li respondis, ke li ne estas lignaĵisto, mi lasu lin trankvila. Kaj li foriris. Nek ĝi estas tiel granda problemo, ĉar mi havas ŝraŭboturnilon nek sur mia ĉapo. Perforte malferminte la lignokeston, mi elvenis, sed tiam jam multaj homoj staris ĉirkaŭ ĝi, malmulte da finacistoj kaj aliaj, malbonaj sonĝoj. Sed el tio ne estos problemo, ĉar Theo liberigos min por la solenaĵo. Ĉar li liberigas min de ĉie. Mi ekmoviĝis, sed tiam du-tri revolvertuboj direktiĝis al mi, kaj jam ankaŭ mi vidis…
Sur la lignokeston estis skribite per grandaj literoj:
V A P O R Ŝ I P O B R I G I T A
A T E N T O N! P E S T O! F O R B R U L I G I!
Nun sekvos kvaranteno! Oni tuj izolis tiun parton de la haveno kaj ŝprucigis min per karbolo kontraŭ pesto. Oni forportis min, kaj parolante kun miaj kelkaj agoniantaj kunloĝantoj, mi aŭdis la radiprogramon el la felgista ĉambro, kie la okuloj de la mondo parolis sur la ĉefplaco al la ekspecidio, dum kiu Fred la Malpura superruzis min. Mi estis ĉi tie kun la belega ĉapo, pri ĝi venas en mian kapon, kion signifas la ŝraŭboturnilo:
N I N Ĉ I U J N P O V A S T R A F I A K C I D E N T O
Nun mi finas mian leteron, kiun mi subskribis kun estimo. Datita nun sube, propra-kadavre, kiel miaj kolegoj diras en Londono: Mortis la reĝo vive la reĝo! Senkulpigante mian silenton, nur nun post mia morto mi ekshumas min. Malgaja kolego de via Reĝa moŝto.
Eks-, eĉ mortinta reganto:
don St. James di Ĝisorela.
T R I D E K K V A R A Ĉ A P I T R O
Sinjoro Theo partoprenis nenian solenaĵon. Li sidis hejme, kiel homo anime rompiĝinta. Sed posttagmeze virina voĉo telefonvokis lin:
- Alo! Spirita frato! Ĉu vi ne intencas viziti kvina-horan tekunvenon kun fia spionino?
- Bedaŭrinde mi ne konas vin!
- Tiel estas eĉ pli bone. Mi atendos vin post duonhoro antaŭ la Operdomo! – Kaj ŝi demetis la aŭdilon. Nu, li tamen ne iros. Li montros tion…
Li alvenis kelkajn minutojn pli frue, ol la virino. Li atendis ŝin kun solena kaj severa vizaĝo, sed bedaŭrinde lia tiu provado vaniĝis, ĉar Lilian brakumis lin kaj kuntrenis lin kun tempesta rapideco, ke liaj ĉapelo kaj cigaro falis… Tia frenezulino ŝi estas.
Kion diri? Ankaŭ la leganto estas ĝuste tiel klarvida pri la venonta sorto de tiu junulo, kiel mi. Post nelonge Lilian tiregadis lin en vilaon kaj venigis mararmean oficiron de ie:
- Li estas korvet-kapitano Milton Winter, mia frato. Bonan tagon. – Kaj ŝi lasis ilin tie.
Ĉi tie okazis ia miskompreno… Vestita per la uniformo de la mararmeo… Jes… li… Li estas Kupro-grafo!
- Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi, Sinjoro, Linkoln.
- Vi… Vi… – balbutaĉis Theo
- Mi nun alvenis, fininte mian ferion. Mi resaniĝis en Florido el influenco – li diris kaj ridetis.
Poste ili manĝis kolazionon. Oni informis sinjoron Theo, ke la lando bezonas novajn, freŝajn fortoj, rilate la ŝipkonstruadon, estus bone, se li vizitus la ŝtatsekretarion pro tiu afero.
- Morgaŭ mi vizitos la ŝtatsekretarion – diris la korvet-kapitano – por danki la ordenon.
- Estas interese – diris Theo. – Ĉu vi resaniĝis el la influenco tiel heroe, ke oni distingis vin per ordeno?
La korvet-kapitano tre ruĝiĝis kaj diris nenion.
…La ekzekutisto kaj la pordisto malfermis fakvendejon pri ekspediciaj varoj sub la nomo “Gajaj Herooj”, kaj ankaŭ ili rakontis multe pri la danĝeroj, penoj de la vojaĝo, aldonante kun amara rideto, ke la ordinaruloj, kiuj en konkretaj situacioj riskante sian vivon alfrontis la danĝeron, ricevis nenion el la gloro, nur aĉajn dolar-milionojn.
- Oni donis dolarojn kaj denove dolarojn – diris Baruch T. Livingstone ironie al sia iu konato. – Ĉar ili pensas, ke la mono feliĉigas.
- Prave – kapjesis Sokrato Schwachta –, la stultuloj pensas tion. Bedaŭrinde ili pravas.
La geedziĝan feston partoprenis mil-are tumultanta homamaso. Alvenis ĉiu, kiu kalkuliĝis iu en San-Francisko. Okazis nur unu ĝena incidento dum la eleganta nuptofesto. Kiam la juna paro aperis antaŭ la preĝejo, kaj sinjoro Theo svingadis sian ĉapelon al la homamaso, aŭdiĝis sertora voĉo:
- Jen vidu! Mi konas bone tiun ruĝan friponeton! Ni estis enkarcerigitaj kune! Li estas bona tipo, je mia honorvorto…
15. 06. 2002.