dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Kiuj interŝanĝis vivon

您是本帖的第 2006 个阅读者
树形 打印
标题:
Kiuj interŝanĝis vivon
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Kiuj interŝanĝis vivon

Jenő Rejtő

  

Kiuj interŝanĝis vivon

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Samumo sur la maro

 

 

Biry, la poŝoŝtelisto estis la plej honesta homo sur la tuta ŝipo. Mi absolute ne dirus tion, se ĝi estus alimaniere, li vere povis esti modelo de la honestaj ĝentlemanoj. Mi jam antaŭe konjeketas, ke vi akceptas tiun mian aserton kun dubo, ĉar se iu estas poŝoŝtelisto, rilate lian civilan profesion, al tiu oni inklinas formi opinion laŭ eraraj antajuĝoj. Mi asertas kategorie, ke Biry, la poŝostelisto estis la plej honesta ĝentlemano sur la vaporŝipo Joinville. Kaj post tiuj ne kredu, ke la vapoŝipo Joinville estas ŝipo de piratoj. Eĉ male, tiu ŝipo apartenis al la Franca Respubliko, kaj ties ĉiuj pasaĝeroj estis ŝtalte dungitaj. Ĉar Joinville estis la tria persontransporta ŝipo de la kolonia armeo, kiu efektivigis la trafikon de la sodlat-rekompletigo en Nord-Afriko, Madagaskaro kaj Hindoĉiono. Mi ne asertas, ke la ŝipo ne estis malpura, ke ĝi ne estis vivdanĝere malnova, mi ne diras, ke la homoj ne vivis en ĝi netolereble kunpremite, kiel la sekigitaj prunoj, mi absulute nenion diras pri tiu ŝipo, kio povus esti honoriga, rilate oceanŝipon, sed ni devas rekoni tion, ke la disciplino estis pli granda sur ĝi, ol sur la plej eleganta ŝipo Gunard. Unuvice la usonaj turistoj ne babiladis idiotaĵojn ĉi tie dum la tuta tago, ĉi tie ne svenadis dekstren-maldekstren la virinoj, apartenantaj al la plej bonaj societoj, okaze de la plej malgranda ondofrapado ne pelis la matrosojn al la nerva kolapso, ilian laboron gapanta, demandantaj pasaĝeroj, ili ne sidis tutan tagon en la naĝejo kaj ne dancis sub la duŝiloj. Ĉi tie oni skoldis la ondofrapadon per malbelaj vortoj, ne estis virinoj, la pasaĝerojn estis scivolaj pri nenio, kaj ili ne vizitis naĝejon, kies plej grava kaŭzos estis tio, ke absolute ne apartenis naĝejo al la ŝipo. Nek duŝejo. La plej integra apartenaĵo kaj la plej grava parto de la ŝipo estis la serĝento. Tiu serĝento ne konsideris la takton kaj la ĝentilecon la plej gravaj akcesoraĵoj de sia profesio. Li ofte blasfemis, iafoje eĉ piedbatis. Sed la soldatoj estis kontentaj pri li. La dekan jaron servanta legiano, nome Tonton diris, ke ili ĝoju, ke li ne mordas. Ĝi estas tute bonŝance. Li ja servis sub la komando de serĝento, kiu jam demordis orelon. Rilate tiun, Jose estas tipo de afabla soldato.

            Nun eble jam pli akcepteblas tiu mia aserto, ke Biry estis la plej honesta homo sur la ŝipo. Eksterordinaran fortan karakteron montras ĉe poŝoŝtelisto tio, se li ŝtelas kamaradajn impresojn. Biry ekzemple aĉetis en la knatino malbona kukon, por ke li ŝtelu kelkajn skatoletojn da cigaredoj, botelon da brando, du-tri pecojn da fromaĝoj kaj aliajn bagatelojn, poste dividi siajn akiraĵojn, nomatajn “kontrabandaĵo” kun siaj diversaj kamaradoj.

            La soldatoj, plenŝtopitaj en la ŝipo, ne konis unu la alian. Tiu rekompletigo konsistis el la kondamnitoj de la armeo de Afriko. Pro dizerto, pro seria rompo de la disciplino, pro strataj interbatadoj oni deklaris, kiel mildan punon, transpostenigon de la deliktulo en Hindoĉinion. Poste li lernos taksi Saharon kaj la militservon en Afriko, deklarita infero. Kiam kolektiĝis kargo da kondamnitoj en Oran, tiam ekveturis la bagnanoj de la legio, tute nekontaj soldatoj unu al la alia, el la plej diversaj garnizonoj de Afriko.

            La kaduka Joniville vekis tian senton en la pasaĝeroj, kvazaŭ ĝi disfalus je pecoj en ĉiu momento pro la skuiĝo de ĝia propra giganta motoro. Sed tiuj pasaĝeroj, kiuj havis ĉiun kaŭzon pretendi moderajn vivkondiĉojn, estis tre kontentaj pri la agrabla ŝipveturado, dum kiu ili havis preskaŭ nenian priservon. Kaj oni tre konscience faris tion. Ili sopiris tian soldatservon jam delonge. La planko de la interferdeko ja estis eksterodinare vermoplena kaj la varmo de la korpoj preskaŭ sorĉis veran bestejon el la pajlosakoj. La sufoka aero, ĉiun higienon malhavantaj soldatoj, plenŝtopitaj en malgranda ejo, farus netolerebla la restadon de ia delikatsenta homo eĉ por momento, sed tiuj soldatoj ĉi tie travivis monotone ripetiĝantajn teruraĵojn, de timego kaj torturo dum horoj, kiuj ŝajnis jaroj, en kiuj la plej malgranda parto de la tempo havis premegan pezon, kaj ili malestimis ne nur la mortotimon, sed ili jam atingis tiun staton, ke ili jam timis nek la vivon.

            Matene: veka trumpetado, kaporalo blasfemas, loga singratado, poste mallonga matenmanĝo. Elsorbinte la lastan gluton da nigra kafo el la gamelo, alviciĝo sur la ferdeko. Sekvas la inspekto. La sekva programero: la opinio de serĝento Jose pri la tuta societo. Konsterniga. Elektaĵoj el la drastaj diraĵoj de la franca lingvo. Oni povas anonci sin por kuracista ekzameno, sed tio ne estas proponinde, ĉar la izolĉelo, apartenanta al la ŝipo estas malseka kaj malbonodora. Pojno-ekzercoj, iom da purigado sur la senespere malpura ŝipo, prizorgado de la militistaj ekipaĵoj; ĝi estas tuttaga servo. Vespere rakontado de tre longaj, legianaj historioj, post kies fino, kvazaŭ esprimante sian plaĉon, komeniciĝas senfina singratado inter la senmove atentanta aŭskultantaro. La motoro Benz stertoras tiel, kvazaŭ ĝi agonius kaj la lastan fojon movus la krevadantan, malnovan riparon. Tintas la ladboteloj, aŭdiĝas malsupren la sirenado de la ŝipo, iu ronkas, per tio kvazaŭ signalante la dormadon, la kaporalo mallumigas ĉion, nur la portebla lampo lumas.

            Kaj la rato transprenas la regadon en la silento…

 

***

 

 

            - Kion liveras tiun malnova ŝipo malantaŭ ni? – demandis sinjoro Eddington, la prezidanto de Trader Motor Trust sian najbaron, dum hotelknabo metis glacipecetojn en lian viskion per ostokulero.

            - Eble ĝi portas karbon – diris Spolansky, blankhara, pola diplomato, kiu trinkis malvarman teon anstataŭ viskio kaj manĝis biskviton kun ananasmarmelado –, se ĝi estas tiel malnova barko oni ne povas fari pasaĝeran trafikon. Ankaŭ ĝi estas franca ŝipo, mi vidas tiel.

            - Jes. Nun jam ankaŭ mi vidas: Jo… in… ville… Malbenita varmego! Estu ĝisosta viro tiu, kiu ekveturas por tia tropika vojaĝo.

            Li dorsapigiĝis en la balanciĝanta brakseĝo kaj ĝemis profunde. Vere estis tre varme.  Li staris ĝuste sur iu plej senventa punkto de la kanalo Suez. Ili enkargis karbon. “Marechal Joffre” estis vere belega, luksa ŝipo, sed pri la aero ĉi tie, inter Afriko kaj Azio ĝi ne povis zorgi por la pasaĝero. La ventoliloj zumis konstante, sed tiuj ne povis solvi la problemon de tiu ampleksa, varma muro, kiu travideble, sed kun sentebla pezo sidis sur la akvon. La hotelgrumoj kredencis la trinkaĵojn kun glacio, iliaj fervoraj, nigraj kruroj kuradis konstante supren kaj malsupren sur la brilaj ŝtuparoj. La glasoj tintadis, la ostoventoliloj susuris, ili disŝprucis fajnan, resfreŝigan parfumon, ili ekbruligis la cigaredon en la buŝo de la pasaĝeroj, ke oni eĉ pri tio ne devu zorgi, sed vane, la kuracistoj havis ĉiam pli multe da laboro, kaj la delikataj, alten amasigitaj manĝaĵbarikadoj nemalmulte restis netuŝitaj.

            Kvankam tiu ŝipo faris ĉion, kion ĝi povis. La motoro estis gume sidigitaj kaj la moderna maŝino funkciis preskaŭ senbrue. Ĉiuj metalaj konsistigaj partoj brilis, la radioparatoj dissendis la programon de la ĵazbando de la hotelo Savoy el Londono. Tepida bano, malvarma akvo, muziko, mebloj el metaltuboj, kuracista ekzameno, ventozaj, grandaj kajutoj kun moskitoreto, kun malvarmigitaj litaĵoj, kun banĉambro, kun radioaparato, biblioteko, tenisludejo kaj tiu mola, gumosimila maso dampas la paŝojn, kiu formas la plankon de la ŝipo.

            La ŝipo Marechal Joffre staris. Ĝi kargis karbon en angla haveno. Joinville veturis plu. Ĝi jam preskaŭ atingis la ankritan ŝipon. Ĝi malakcelis. Proksimiĝis vaporŝipo ankaŭ el vid-al-vida direkto, kaj tri ŝipoj devis havi lokon unu apud la alia.

            La elegantaj pasaĝeroj kuŝis svenete en siaj ripozseĝoj. Ili trinkis trinkaĵojn kun glacio senĉese. Sonis la ĵazmuziko…

 

***

 

            - Diablo foporotu ilin – diris Biry kaj kraĉis, kio estis vera malĝentilaĵo de li. Lia deklaro ne povis koncerni alian, ol la senpere antaŭ ili starantan oceanŝipon Marechal Joffre. La kanalego kelkloke havis nek okdek metran larĝon, kaj sur tiuj partoj la ŝipoj preterveturas unu la alian tre malrapide kaj tre proksime. Diverskoloraj signallampoj lumas intermite sur ambaŭ bordoj, altaj digoj kaj deponejoj, kabloj, stangoj, antenoturoj kaj ŝarĝvagonoj borderas la akvon.

            Apud Biry staris legiano kun firmkaraktera vizaĝo. Li havis malgrasan vizaĝon pro la multe da suferoj, sed liaj ostaj, larĝaj ŝultroj, liaj nigraj okuloj kun stranga brilo, enkaviĝintaj profunde, pruvis ĝin, ke tiu homo estas forta. Kiel mi jam menciis, ke la soldatoj, senditaj en Hinoĉinion, ne konis unu la alian, ili nur nun komencis proksimiĝi, nur nun elformiĝos amikaj grupoj, tial Biry, kiu taksis sin io, prezentis sin al li, kiel ĝentilulo.

            - Mi estas Biry.

            - Brisac.

            - Via nomo sonas tiel, kiel la mia.

            Estis mallumo. Ili preskaŭ ne povis vidi la vizaĝon unu de la alia, nur kelkajn trajtojn, en la lumkareso de preterglitanta lumfasko.

            - De kie vi venas? – demandis Biry.

            - El Latour. Ĝi estas antaŭenŝovita garnizono en Saharo.

            Vastaj polvovualoj preterflugis en la vaporplena, lunluma nokto, super la kanalego kun malrapida ŝvebo, nebulece, kiel la vento portis ĉi tien la delikatajn sablerojn el la dezerto. La grandaj, elektraj globoj havantaj la brilon de multmil kandeloj, prilumis la ferdekon de la luksa ŝipo per serena taglumo, kiel du sortobatitaj, malsat-rigardaj, trivitaj, afrikaj infanterianoj staris kun envia decidemo, apogiĝintaj al la malpura balustrado de la ŝipo Joinville, en la mallumo kaj en la fiŝodoro. Gongo eksonis sur la ŝipo Marechal Joffre, kaj elegantaj pasaĝeroj en vesperfestaj vestaĵoj ekiris preter la brilantaj, metalbalustradoj por vespermanĝ. Nur kelk-metra distanco estis inter la du ŝipoj, tial Joinville veturis per helika rapideco. La soldatoj sentis tiel, ke ili povintus ektuŝi la la virinojn en silakj roboj per siaj etenditaj manoj.

            - Ĉu vi jam estis ĝentlemano? – demandis Biry malbonhumore.

            - Ĉu ĝentlemano?… Ĝi estas iom vasta nocio en la granda mondo…

            Li subite serioziĝis kaj rigardis konsternite al la alia ŝipo. Dume la ŝvebantaj polveroj plidensiĝis, la surbordaj signalampoj ekbrilis subite per flava lumo, kaj de ie aŭdiĝis ŝriko de danĝersireno.

            - Lindsay! Arturo Lindsay!… - kriis Brisac. Ankaŭ Biry rigardis en tiun direkton. Alta sinjoro en smokingo staris vid-al-vide al ili, sur la alia ŝipo, elpaŝante el sia kajuto. Lia karakterize greka nazo estis ĝuste tia, kiel tiu de Brisac. Meditante dum kelkjaj minutoj, li etendis sian manon al la poŝo kaj reiris en sian kajuton. Biry ksuiĝis pro sufoka tusado, li ankoraŭfoje aŭdis la krion de Brisac: “Lindsay! Arturo Lindsay!…” Poste, kiel mitralpafo, knalante, kirliĝante, miriado da polveroj falis tra super la ŝipo, sirenoj sonis, aŭdiĝis la dormsignalo… Neniu vidis pli proksimen ol unu paŝo. La povo de la dezerto kirliĝis, muĝante super la kanalego. Eblas, ke la aeroblovo portis la parton de la samumo ĝis ĉi tie. Tiu kirliĝanta polvoondo ofte kovras la knalegon dum minutoj, kiu cetere pace, sed konstante ŝvebas super la akvo, kvazaŭ serĉante la malaperintan, mallarĝan terpecon, sur kiun anticipe ĝi povis trankvile kovri. Fine tiu senhejme sabloŝtormo, sen rekompletigo, kaj sen sufiĉe da ebena tereno estas nur samumaĉo, ĝi trapasas rapide kaj ne faras pli grandan damaĝon, ol unu aŭ du fingordikan, silkan sedimentiĝon, pro kio la deponejetoj ricevaj pujnan egreton, la matrosoj havas kion balai kaj deskui el la ĉemizoj. Sed tiu polvonubo estis iom pli forta, ol la kutimaj sabloblovoj. Dum kelkaj minutoj tiel blinda mallumo, tiel sufoka polvoinundo kovris ĉion, en kiu nur tiel eksterordinara homo povas agi, kiel Brisac. Li paŝis sur la randon de la ŝipo tra la balustrado. Blinde pro la polvo, frapiĝinta en liajn okulojn, sufokiĝante kaj tusante, kun antaŭenetenditaj brakoj, forpuŝis sin de sur Joinville. Li havis bonŝancon… Li restis pendanta sur balustrado, kaj tiel li sciis, ke li povas esti nur sur la vaporŝipo Marechal Joffre.

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:39:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

***

 

            Arturo Lindsay okulmezuris sin kun kritika ekrigardo antaŭ la granda, ĝisplanka spegulo, kiel li staris antaŭ la ŝlifita vitroplato, vestiĝinte por la vespermanĝo, kaj li metis blankan, silkan poŝtukon en sian supran poŝon kun sia kutima, malrapida movo. Lia ekrigardo estis iom malestima, iom esplora, kiel ĝi de tia homo, kiu atendas respondon al tio, kial li vivas efektive en la mondo? Ekzistas tiaj homoj. Ne en siaj faroj, sed en kelkaj trajtoj, en la formo, en la frunto ili ŝatus ricevis ian instigon el la spegulo.

            Lindsay havis ĉiun kaŭzon esti kontenta pri sia persono. Li havis pli ol dudek kvin jarojn. Ĉirkaŭ la karakteriza, familia, greka nazo videbliĝis iom tedaj trajtoj milde. Arturo estis la sola Lindsay, kiu jam naskiĝinte heredis grandan havaĵon. Lia patro, Arturo Lindsay estis la unua milionulo en la familio. Li enmigris en Insulinde-on kun sia frato, Georgo, kaj ili komencis produkti tabakon sur Sumatro. Baldaŭ ili interkverelis pro io, kaj Tomaso veturis al Javo. Ili ambaŭ jam havis familion, la filo de Tomaso, Arturo, havis dek kvar jarojn kaj tiu de Georgo, John, havis dek kvin jarojn. La du infanoj edukiĝis kune. Tomaso iom draste, laŭ la ŝuldoj pro la komuna komenco, elprenis la havaĵon el la mano el Georgo. La du fratoj disiĝis, kiel mortaj malamikoj. Georgo provis komenci ian entreprenon el la ruinoj de sia havaĵo en la Sud-Afrika Rodezio, sed tio ne sukcesis, kaj li malaperis porĉiam de antaŭ Tomaso. Tomaso Lindsay avancis mondfama suker-barono en Javo. Arturo edukiĝis en Londono, kion li poste pentis amare. La knabo ne volis vojaĝi al Javo eĉ por fari viziton. Li vivis lukse en Anglio, la ĵurnaloj skribis raportaĵojn pri liaj vesperfestoj, kaj mondfama aktoriono estis lia amikino. Li perfekte imitis per sia vivmaniero la aristokratojn, apartenantajn al la angla kortego. La maljunulo estis senpova rilate sian unusolan filon. Kiam li havis dudek jarojn, li forveturis viziti sian patron en Buitenzorg pro unu semajno. Li estis laca, distrita, afektema kaj eleganta. Li ne eltenis la klimaton, kaj post kelkaj monatoj, kiam lacerto suprenkuris sur la tablon dum matenmanĝo, li refuĝis en Londono kun histeria terurego.

            Post tri jaroj la maljuna Tomaso Lindsay mortis pro malaria febroatako sen tio, ke lia sanstato efektive motivus ĝin. Nur la lakeo kaj la kuracisto estis ĉe la mortolito. Laŭ la kuracisto la katastrofon kaŭzis la hepato. Laŭ la lekeo la kuracisto. Fine ja ili ne interkverelis pro tio, kaj la maljunulo havis tre belean enterigan ceremonion, kiun patroprenis ankaŭ altranga oficiro, komisiita de la nederlanda gubernatoro. Morland, la intendanto informis Arturon, la heredanton. La respondo estis mallonga kaj kategoria: oni faru ĉion tiel, kiel ĝis nun, la kontantan monon oni sendu al la malnova konto de la Kolonia Banko.

            Arturo ne vojaĝis al Javo. Neniu scias kiel, sed du jarojn post la morto de la maljuna Tomso la havaĵo komencis ruiniĝi, ĉiam malplu multe da mono estis sendita al la bankkonto, la kulioj ribeladis, la pruduktaĵo estis apenaŭa, subite ĉio fariĝis malbona, kaj la sukerproduktado pli certa ol la orminado, en la mano de la intendantoj kaj sekretarioj, venigis ĝin al la rando de la bankroto.

            Kaj kio estis la plej terura: Arturo Lindsay, verŝajne bonfide kaj konsciante pri sia granda havaĵo… nu jes… donis kelkajn tre altajn ĉekojn, kiel garantiaĵo, kaj tiujn post nelonge li devas repagi. Sed sinjoro Morland telegrafis senkaŝe, ke li nur pene povus akiri la monon eĉ por repagi la interezojn… Hm… estas demando, ĉu tiuj kapitalistoj kontentiĝas per la repago de la interezoj? Ĝi ne estas verŝajna. Kaj tiam kio okazos? Ĉu iri en la prizonon?… Ne. Ĉu revolvero?… Jes… Li ĵetis tedan ekrigardon sur la spegulon. Sia saĝa, laca kapo rerigardis indiferente. Tial mia patro estis damaĝe bankrotigi onklon Georgon. Almenaŭe li nun vivus. Kaj kio estis el Jojn? La gubernatoro tre ŝatis la maljunan paĉjon Tomaso. Ĉu malkaŝi ĉion sincere antaŭ li?… Ĉu ankaŭ la ĉekojn sen garantiaĵo?… Ĝi estas senespera. Ĉio, ĉio estas senespera… Nun li aŭkciigos sian bienon tie sude. Tial li forvojaĝis. Eble li havos kelkajn groŝojn, eble li fuĝos ien, li havas tempon ĝis pagodato… Sed kien fuĝi? Eh…

            Li ekstaris, mansvingis, ĝustigis sian elegantan poŝtukon, li ankoraŭfoje ĵetis ekrigardon al la spegulo, poste li elpaŝis el la kajuto kun sia malrapida, iom kurbadorsa irmaniero. Polveroj frapiĝis en lian vizaĝon. Venis en lian kapon, ke li ne kunhavas la cigaredujon, li repaŝis en la kajuton, sed antaŭ ol li estus ĵetinta ekrigardon sur la spegulon, tia bruo kaj muĝo estiĝis ĉirkaŭ li ĉe la muroj de la kajuto, tia blinda mallumo kovris la rondforman, ventolan lukon, ke li teruriĝis por sekundo. Tra la fenestro verŝiĝis la polvolavango, kiel el krevinta sako.

 

***

 

            La pordo preskaŭ tute fermiĝis kaj sur la sojlo staris pala, kolonia soldato senmove, fantomeske. Vento kaj polvo kirliĝis internen el malantaŭ li. Arturo Lindsay dum momento rigardis scivoleme tiun vizion, poste li alridetis lin amare kaj ekparolis milde:

            - John, bonvolu fermi la pordon malantaŭ vi. Ni ne povas elteni tiun…

            La soldato fermis la pordon. La soldato estis John Lindsay, kiu soldatservis en la fremdula legio sub la nomo Brisac.

            - Arturo! Ni ne rekontiĝis dek jarojn.

            - Jes… proksimume. Ne, ne… nu naŭ… sed kial vi ne sidiĝas? Konjakon…

            - Homo! Mi estas dizertinta!

            - Ah!…

            Ni ne havas multe da tempo. Ĵus mi ekvidis vin. Tio estis mia unua sento, ke estus bone strangoli vin. Ke mi suprenportos mian soldatservan revolveron por mortpafi vin… Silentu! Via patro bankrotigis min patron! Li pelis lin en morton! Malhonore! Ĉu vi komprenas?! Kun malhonora ruzaĵo!

            - Jes… ĝi estis malbela historio. Ankaŭ la oldulo pentis tion poste… Sed vi jam ne estis troveblaj… Kion vi faris poste?

            - Ĉion. Fine mia patro jam provadis ankaŭ per rulet-banko en Rodesio. Oni mortpafis lin dum nokta interbatado. La mizero pelis min en la legion. Mi batalis en la infero dum kvar jaroj. Mi ne eltenis ĝin. Mi dizertis. Kaptinte, oni sendos min en Hindoĉinion. Hidoĉinio estas pli malbona ol la infero… Mi ne iros tien!

            - Mi petas vin, amiĉjo, vi venos kun mi… vi estas mia gasto…

            Malestimo trapasis sur la vizaĝo de John. Li sentis, ke tiu ne estas Lindsay, kiu sidas vid-al-vide al li. Kvankam ili tre similis unu al la alia. Karakteriza, greka nazo, alta frunto, viglaj okuloj… kaj tamen. Malforteco, moleco kaj snobeco radiis el tiu flegita, frumaljuna sinjoro, portanta vesperfestan vestaĵon.

            - Ne interrompu min. Kiam venis tiu harmatan-o, mi sentis tiel, kvazaŭ iu estus ekpuŝinta min el dorsdirekto. Mi ĵetis mi sur tiun ĉi ŝipon. Nun vi devas helpi min! Mi sukcesis dizerti. Sed je mia malbonŝanco ĉi tiu estas franca ŝipo. La soldatoj rajtas traserĉi ĝin. Oni jam ne povas persekuti min sur la bordo. Tiu ĉi ŝipo staras en angla haveno. Ili tute ne rajtas elŝipiĝis en uniformo sur la kanalo Suez. Ĉu vi komprenas?…

            - Ek do, kuru sur la bordon!

            - Ne eblas. – Li silentis morne dum momento. – Eble ne estus problemo, sed eble ĝi estus pli malbona, ol Hindoĉinio. La angloj serĉas min pro murdo el Rodesio. – Fariĝis granda silento. Arturo frostotremis, kvazaŭ li malvarmus, kaj ia acerba abomeno aperis sur lia vizaĝo: sango! – Ĉu vi komprenas tiun teruran situacion? Se oni kaptos min sur tiu ĉi ŝipo, tio signifas Hindoĉinion, se mi surbordiĝos, eble oni punos min per dumviva prizono.

            - Sed kial… ĉu vi murdis? Brr.

            - Mi ne murdis. Rekte-al-vizaĝe, honeste mi mortigis la murdiston de mia patro. – Li pugne batis sur la tablon, ke la tavolligno krevis. – Diable! Kia Lindsay do vi estas, ke vi ne komprenas tion? – La tromalsata vizaĝo, firmkaraktera vizaĝo, kiel pala vulturo fiksigardis Arturon.

            - Diru do, John, kion mi povas fari por vi?

            - Ekzistas unu maniero, por ke mi saviĝu. Surmetu miajn vestojn. Kuru sur la bordon en la lumo de la lampoj. Ĝi estos nur kelkminuta promeno, ke oni vidu el la franca ŝipo, de kie mi dizertis. Tiam oni ne traserĉos tiun ĉi ŝipon. Vi en la haveno certe povos helpi vin mem?

            - Kion mi devas fari?

            - Vi skue vekos ĉinan brokantiston el lia dormo, vi aĉetos civilan vestaĵon kaj vi povos revenis trankvile. La ŝipo enkargos karbon, ĝi do atendos ankoraŭ horojn.

            Arturo pensadis… Poste lia vizaĝo moliĝis.

            - Tiom mi vere povas fari por vi, John. Kaj tiam vi pardonos paĉjon Tomaso, ke li traktis onklon Georgo tiel malbele. Mi dividas mian kajuton kun vi, mi aĉetos bileton por vi ĝis Batavio kaj vi venos kun mi…

            - Mi dankas, Arturo. Mi bedaŭras, ke mi kaŭzis malagrablaĵon al vi.

            - Tio, kion vi diris, estas bagatelo… vere. Elpromeni sur la bordon, iri sub la lumo de lalampoj kaj reveni en civila vestaĵo. Estas simple… Kiel mi devas buki ĝin?…

            Dume li jam haste prenis sur sin la uniformon de John kun granda klopodo kaj fervoro, sed John surhavis la vesperfestan vestaĵon. Pasis la ventego. Sirenoj eksonis kaj ekmoviĝis ĉio denove.

 

***

 

 

            - He, kaporalo! Ĉu vi trovis la soldaton?

            - Ne!

            - Ĉu vi scias, kiu li estis?

            - Eble ĝi estas konstatebla. Ni ne povas koni tiom da nacianoj. Ĉu li saltis en la akvon?

- Tute ne! Li saltis sur tiun ĉi alian ŝipon. Mi vetas per mia kapo. Nur nenia klamo. Tiam li forfuĝos. Apogmetu lignotabulon kiel ponton, kaj ni iru singarde tra ĝi kun patrolo. Ĝi estas franca ŝipo, ili devas helpi nin. Antaŭen!

 

***

 

            Arturo sentis strangan ekscitiĝon. Aventuro! Li okulmezuris sin, la bizaran, trivitan uniformon. Poste li ekiris por malsuprenkuri sur la longa, ligna ŝtuparo al la bordo. Tiom li vere povas fari por la kompatinda John. En Javo li certe trovos ian laboron al li… Ve!! Ia peza objekto trafis lian nukon, kaj grandega manplato kaptis lin kun forto de uragano!

            - Katenu la firponon!

            - Nur rapide, sinjoro serĝento… pro Dio, nenia skandalo… – petegis la kapitano.

            - Ne tiumu! Se tiu kanajlo eligos eĉ unu vorton, mi mortpikos lin ĉi tie.

            Arturo nur nun rekonsciiĝis. Li ektremiĝis kaj kriis al la serĝento kolere:

            - Tuj lasu min libera…

            Terura vagofrapo trafis lin kaj li falis en narkotiton dum oni tenis lin. Io malvarma ĉirkaŭis liajn pojnojn, grincante, kaj kolbo de fusilo ekbatis lin je la skapolo. Li svenis…

            Li rekonsciiĝis en blinda mallumo. La duono de lia kapo doloris tiel, kvazaŭ oni estus pikintaj ion en ĝin. Li sidis en akvo, kaj liaj manoj estis katenitaj. Duone tolporiĝinte li turnis sin flanken: lia vizaĝo kuntuŝiĝis kun humida lignotablo. Li ĵus volis pensadi, kiam ekmoviĝis io, kiel li sidis kun krucitaj kruroj. Li etendis sian manon tien. Grandega, malseka rato skrapvundis lian manon kun ŝrikanta bloveligo. Li ekkregis kiel frenezulo…

            Samtempe John Lindsay eksidis en sia perfekte eleganta vestaĵo por vespermanĝi, kaj per tiu trankvila, delikata movo, kiel li prenis kuleron da krabosalto sur sian teleron, tute ne estis videbla, ke tiu homo de post kvar jaroj la unuan fojon portas civilan vestaĵon.

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:39:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Dum oni lernas dormi

 

 

 

            Aŭdinte la ŝrikon oni malfermis la pordon de la karcero kaj la provoso, bonvola bretona, juna kamparano, diris tra la pordo:

            - Nu, kio ests?

            - Rato! – li kriis tremante. – Rato saltis sur min!

            La kamparano gape rigardis al li.

            - Nu kaj? Ĉu orioloj kuradu ĉi tie?

            - Rato, rato… – nur tion li povis ripetadi en sia nervoatako, li estis blanka kiel muro kaj lia vizaĝo kunvulsiis.

            - Vidu, kompano mia – diris la bretonano –, vi volis dizerti kaj ĝi ne sukcesis, konteniĝu per tio. Se vi ŝajnigos idioton, vi atingos ne multe per tio.

            - Mi petas vin, ĉi tie okazis miskompreno… – terura miskompreno… tuj alkonduku min al iu ĉefoficiro… Kaj ci bonvolu ne cidiri min…

            - Mi raportos tion al la serĝento. Kvankam mi vidas ĝin sensenca – li diris kaj fermis la pordon de la ĉelo de Lindsay.

            Dume oni laŭtlegis la nomliston sur la ferdeko kaj konstatis, ke John Brisac estas la dizertinto.

            - Kiam ni kaptis lin, mi rekonis lin. Mi jam vidis tiun homon kun granda nazo ĉi tie – diris la kaporalo. Tiam alvenis la bretonano raporti, ke la arestito ŝajne freneziĝis. Serĝento Jose ridetis kompreneme.

            - La kompatindulo. Bonŝance mi estas la plej bona kuracisto de frenezuloj en la mondo. Alkonduku lin!

            Kiam “Brisac” staris antaŭ li kun fleksiĝantaj genuoj, li rulumis cigaredon kaj alparolis lin kun patra bonvolo:

            - Vidu Brisac. Vi havas feliĉon, ke ni kaptis vi ne pli ol unu horo, tiel vi saviĝos sen tio ke vi devus stari antaŭ la militan tribunalon. Mi tute ne faros problemon el la afero. Oni ne diru, ke miaj homoj dizertas.

            - Mi petas vin, ĉi tie temas pri grava eraro… Mi volis savi iun mian parencon… Mi ne estas legiano, sed angla nobelulo… ĉi tie okazis grava eraro…

            - Vi diras la veron. Ĉi tie estas grava eraro. Vi pensas, ke mi estas idioto. Kaj tio estas grava eraro. Se vi volas simuli, Brisac, vi pentos ĝin amare.

            - Mi petas vin kredi, ke ĝi estas tiel, kiel mi diras… mi estas Arturo Lindsay…

            - Vi estas Jojn Brisac. La soldato de la kompanio la tria de la fremdula legio.

            - Sinjoro, aŭskultu min…

            - Kiu do vi estas?

            - Arturo Lindsay! Kaj…

            - Vi estas John Brisac – diris la serĝento, poste li komencis bati Arturon tutforte per sia rad-skurĝo. Estis nokto. La steloj brilis tiel bele, kiel ili povas lumi nur sur la ĉielo de la kanalo antaŭ la enirejo de la Ruĝa Maro. Ĉi tie komenciĝas novaj konstelacioj, timigaj, vast-lumaj, maldensaj kaj pli grandaj, sed sur la norda horizonto de la ĉielo ankoraŭ estas videbla la stelaroj, apartenantaj al la eŭropa disertacio, paliĝinte kaj forviŝiĝinte.

            La cerboŝira akra ŝriko de Lindsay, kiel ia alarmosignalo, aŭdiĝis super la kanalo. La skurĝo de la serĝento batis senĉese liajn vizaĝon, manojn, dorson, kaj kiam li ĵetis sin sur la plankon, la serĝento kaj la kaporalo vere surtretis lin, la pezaj, najoplandumaj soldatŝuoj fapiĝis al liaj kapo, doros, flanko kun tiel kruelaj piedbatoj, ke ankaŭ lia ŝriko mutiĝis, li nur stertoris… Jam nenio doloris lin, li nur aŭdis la siblon de la skurĝo, la batojn de la piedoj. Poste oni trenis lin ien kaj frapfermis pordon…

            Li sentis tiel, ke lia kapo fariĝis pli klara. Ĝi estis pro la sangado de lia nazo. Li sidis en la sama, humida ĉelo, kaj rato blovelspiris ie, senpere apud lia orelo. Li ne okupiĝis pri ĝi. Li provis preni nur tre malgrandajn spirojn, ĉar kiam lia torako leviĝis pli alten, li sentis neelteneblan lancinan doloron ĉe sia flanko. Li ne povis pensadi. Eble pasis unu horo tiel. Poste malfermiĝis la pordo, kaj la bretonano denove forkundukis lin. Ili haltis antaŭ la serĝento. Jose sidis same apud la balustrado kaj rulumis cigaredon. Li turnis sin al Lindsay kun tiel sama afabla rideto, memorigante la arestiton parte al bonvola patro, parte al satmanĝinta tigro.

            - Diru filo mia, kiu vi estas?

            - John Brisac.

            - Kaj kio vi estas?

- Legiano.

- Ripozu!

 

***

 

            Krudaj, frandaj vizaĝoj estis ĉirkaŭ li. Malamike akra vivo tuŝis lian korpon kaj animon. Li sentis tiel, ke li devas freneziĝi. Li mortigos sin!… Poste li konstatis kun plorinda memjuĝo, ke li estas malkuraĝa kaj malforta por fari tion. Li devus telegrafi ien! Li devus paroli kun la oficiro… Li sentis teruran naŭzon al la insektaĉoj, grimpantaj sur lin el la malmola, humida pajlosako. Ĝi estas frenezaĵo! Ĉu tamen estas eble fari ion ĉi tie?!… Li volis ekiris al la matena inspekto sen armilo. En la lasta momento la kaporalo donis en lian manon la fusilon. Eĉ momenton li ankoraŭ ne dormis, ĉiuj liaj ostoj doloris, li povintu plori pro kolera malesperiĝo… Sed li tre timis la serĝenton. Li provis imiti la apude starantojn. Poste li kaj alia soldato estis senditaj lavpurigi la interferdekon.

            - Vi estas sinjora idioto! Ne provu malrapidumi! Ĉar mi katenigos vin! – La maljuna Jose adiaŭis lin tiel.

            Biry, la poŝoŝtelisto, klopodis helpi lin bonkore. Li klarigis, kiel teni la broson, kiel lavpurigi per la tuta korpopezo, tiel ne laciĝos liaj ŝultroartikoj. Lyndsay lavpurigis kun teruro. La haŭto krevis sur liaj delikataj manoj, la kruela suno de la Ruĝa Maro bruligis, liaj ŝultroj kaj koksoj spasme, obruze doloris kaj spiradis fajfante. Vertiĝante pro malsato, li manĝis la legomaĵsupon kaj la kuiritan bovoviandon. Li jam ne protestis, ne defendis sin, tute rompis kaj malesperigis lin ĉio ĉi, kio okazis al li, nur la abomeno de la krueleco, la timego de la bato kaj de la puno direktis liajn farojn.

            Vespere li kuŝiĝis sur la malpura, humida pajlosako kaj dormis profunde, senmove  inter la svarmantaj insektaĉoj ĝis mateno. Li lernis dormi.

 

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:40:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La nova plantaĵisto

 

 

 

            Lordo Lindsay povis libere iradi sur la ŝipo. La interŝanĝo de la persono okazis antaŭ la unua vespermanĝo de la vojaĝo. Arturo, de kiam li surŝipiĝis, ankoraŭ ne forlasis sian kajuton. Li tiam elpaŝis la unuan fojon sur la ferdekon, kiam la patrolo kaptis lin. Sekvan tagon John informiĝis pri lia aresto. Li sciis, ke Arturo falis en malfacilan situacion. La soldatoj sur la ŝipo Joinville ankoraŭ apenaŭ konis unu la alian, kaj kiuj vidis lin preterkure, tiujn erarigos la simileco. Li vere ne volis tion… Tiu afektemulo havos kelkajn malagrablajn tagojn, ĝis li eltiros sin el la embaraso.

            Li promenis sur la ferdeko en griza sportvestaĵo. Saharo ĉiun guton da graso forkonsumi de sur li. Li estis forta kaj tenaca, sed en la fakira magreco de la malnova legiano. Tiel konvenis al li la vestaĵoj de la malfort-starura Arturo Lindsay. Falt-vizaĝa, blankhara sinjoro haltis vid-al-vide al li:

            - Alo, Lindsay! Kia vento vin alportis ĉi tien?

            Glaciiĝis la sango en liaj vejnoj.

            - Mi jam trovis vin en la nomlisto de la pasaĝeroj! Mi aŭdis, ke vi deziras vojaĝi hejmen!

            - Jes. Mi mem volas direkti la aferojn de la plantejo.

            La dika, malalta homo ekridis.

- Ĉu vi?! Tio estas bona! Pro Dio, ĝi estas bonega! Eble se temus pri danclernejo, mi kredus tion.

            John tute ne konjektis, kiu staras vid-al-vide al li, sed tiu homo plaĉis al li. Kompreneble li kondutis tiel, kvazaŭ li konus lin. Verŝajne Arturo certe konus lin. Li frapetis lian ŝultron gemute:

            - Ĉu vi trinkus glason da koktelon kun mi, mister… mister…

            - Kial vi diras, ke sinjoro? Eble mynheer! Vi vere estas tiel fola, kiel oni diras. Ĉu vi asertas tion, ke vi ne rekonas min?

            - Ne miru – elturniĝis John. – Vere ne hieraŭ ni rekontiĝis lastfoje. – Ili eniris en la koktelejon. Dume la dikulo koleretis:

            - Estas vere, ke ni jam renkontiĝis jam antaŭ ol kvin jaroj, tamen io ne estas en ordo ĉe vi, infano mia. Mi estas la plej bona amiko kaj najbaro de via patro, Van Dongen. Kaj antaŭ kvin jaroj, kiam vi vizitis vian patron, ni ne nur renkontiĝis ĉiutage, sed mi ĉeestis ankaŭ vian hontindan forkuron, kiam vi timiĝis pro senkulpa, kara lacerto toke, ke vi kuris ĝis Londono. Je via sano! – Li eltrinkis la koktelon.

            John nun jam komprenis multe da aferoj. Unuavice Van Gongen estis garantiaĵo al tio, kiuj rennkontis Arturon lastfoje antaŭ kvin jaroj sur Javo, li trankvile povas roli antaŭ tiuj anstataŭ sia juna frato. Aliparte li vidis, ke sia juna frato havis sufiĉe folan famon sude, kiel snobo. Li apenaŭ aŭskultis la babiladon de la maljuna Van Dongen. Hm… estas tute duba, kiam povos Arturo veni el la legio. Se li venos de tie, eĉ tiam li ne povas riproĉi lin, li rajtigis lin por roli anstataŭ li… Eh! Estas superflue pensadi pri tio! La afero estas interesa, aventura, fola kaj danĝera, ĝi do estas elpensita nur por John Lindsay. Se Van Dong interŝanĝis ilin, tiam estas nenia problemo. Ek al Buitenzorg! La interŝanĝ-stato estu akceptita…

            - …Sciu, ke sude nun sekvos konfuzaj tempoj. De unu jaro estas nova gubernatoro tie. Iom “bruna”. La suker-baronoj diras tiel, se la gubernatoro protektas ankaŭ la indiĝenojn. Kvankam ankaŭ mi estas bruna. Kaj ankaŭ via patro estis bruna. Ĝenerale la malnovaj homoj, kiuj ankoraŭ pugne akiris sian havaĵon, tiuj estas brunaj. Tiuj borsospekulaciistoj, bankieroj, kiuj nuntempe havas la plantejojn, ili estas protektantoj de la blankuloj. Komprenu tiel, ke la tuta insularo kun la kvardek mil indiĝenoj estas nur pro la jara bilanco. Kun kulio estas facile fari senhoman kontrakton, laborigi lin, ĝis li mortaĉas, plenŝtopi ilin en tifajn barakojn… Tiel    estas negoco al kolonio laŭ la “blanka” partio… Ĉu ni ne trinkus plie ginever-on? Mi ne preferas tiun aĉan sirupon…

            John rigardis la grandan, maljunan faltan vizaĝon de la honesta, dika nederlandano, liajn grandegajn, buldog-similajn sulkojn ĉirkaŭ lia buŝo, la kalviĝantan, blankan kapon, kaj li jam ŝatis lin. Li apartenis al la baldaŭ mortonta, malnova, kolonia, nederlanda tipo: simpla, honestas, dura, sed bonkora.

            - Je via sano, Van Dongen!

            - Dankon, Lindsay… La antaŭa gubernatoro estis “blanka”. Li timis la gazetaron de la suker-baronoj, la ŝtatsekretariajn rilatojn, tial ili efektivigis siajn ĉiujn planojn ĉe li. Nu poste fluis la sango. Ĉi tie la indiĝenoj mortbatis laborestron, tie oni ruinigis riz-terason, ĝis fine oni devis uzi maŝinpafilojn sur la insulo Bali. Kio okupiĝis pri tio? Ekzistas multe da laborestroj, kulioj pli ol necese kaj la bilancoj gaje, triumfe publikis tion en la novpatruja kaj en la malnovpatruja gazetaro… Nun ekde unu jaro ni havas brunan gubernatoron… Li ofte kontrolas ilin. Li estas dura, honesta soldato. Grafo Sighoffern Lorenz. Li faris la novan gum-kontrakton, kio estas humana. Li relegaciis multe da ĉefĝendarmojn, kiuj batis aliajn. Li ordonis konstantan kuracistan deĵoron ĉe la barakoj, senindulge li malkunstruigas la kontaĝejojn, li ne damaĝas la momon de la suker-baronoj, kaj li konstruigas blokdomojn, kanalon, lernejon, hospitalon… Vi povas do imagi! Tiu homo okupiĝas ne nur pri la negoco de la kolonio, sed ankaŭ pri la kulioj. Pri ĉifonaj, sensignifaj kulioj, kies dudekoj kostas unu groŝon, kaj pro tiuj oni devas konstrui kaj investi… Do la politikaj ondoj malkvietegas sur la insulo, rilate la demandon de la gubernatoro. Jes, fraĉjo… Via patro, kun mi, apartenis al la malnova, bona partio de la “brunuloj”.

- Je via sano, mynher!

- Mi ĝojas, ke vi almenaŭ lernis trinki. En tiuj tempoj mankos la maljuna Tomaso kaj estas damaĝe, fraĉjo, ke vi estas tiel mola, kiel arbara heliko. Bedaŭrinde oni surpaŝas la helikon ĉe ni.

 

***

 

            Li sentis mildan, tremantan ekscitiĝon. Li devis timi nenion, ja estas certe, kiuj vidis Arturon dum mallonga tempo antaŭ kvin jaroj en Javo, tiujn li devas timi ĝuste tiel malmulte, kiel Van Dongen-on. Kaj tamen. Li ne timis, sed sentis la samon, kion la artistoj podia febro. Kaj tiu sento nur pliiĝis, kiam la ŝipo malrapide ĉirkaŭveturis la kolosajn, mornajn rok-bastionojn de la sudorienta ekstremaĵo de Sumatro kaj inter la zigzagaj markoloj de la pataj laf-insuloj, tra la  kuprokolora vespera vaporo de la humida aero, fore, en ek-ekmalaperantaj etaj ekbriloj estis konjekteblaj la sennombraj arklampoj de la proksimiĝanta, grandega haveno de Batavio…

            La laf-koloraj nubospeguloj de la vesperiĝo, sur kiujn la subiranta suno ankoraŭ reen ekrigardis de sur la aŭroriĝanta transa flanko de la terglobo, el la akra kolor-orgio per unusola, kuraĝa modulado de la hinda klimatozono ĝi transiris al la nigra simfonio de la tropika nokto, kaj la ŝipo haltis apud grandega moleo, konsistanta el blokŝtonoj. Oni ĵetis la ŝnuregon sur la bordon. La robustan klamon de la haveno superis nur la timiga krepito de la monto Karakatau.

            Apenaŭ elpaŝinte el la depon-domoj, li ekaŭdis sian nomon. Tamilo kriadis, kiu portis kuloton kaj ledan ĉapon: “Lordo Lindsay… lordo Lindsay…” Mi devas rimarki, ke la indiĝenoj multe pli malavare donacas la titolojn por la eŭropaj sinjoroj, ol la nederlanda reĝino, aŭ la angla reĝo. Ĉiu brando-negocisto estas Sire ĉi tie, ĉiu laborestro estas lordo kaj ekscelenco. La tamila ŝoforo gvidis John-on sur la digon, sur kiu staris tegita aŭto Packard. Iu jam sidis en la veturilo. Liphara, larĝŝultra sinjoro, portanta tolan vestaĵon. John manprenis kun li, kaj la aŭto ekveturis al Weltewred.

            - Mi vidas tiel, ke vi jam ne rekonas min. Kvankan ni korespondis ofte, kaj ni renkontiĝis antaŭ kvin jaroj dum via mallonga ĉi-tiea restado. Mi estasa Morland.

            - Ah, jes, jes… Sinjoro Morland. Mi devintus scii tion…

            Post nelonge li elpensis, ke Morlan estas la intendanto. Li tuj divenis, ke li ne ŝatas lin. Morland traktis lin supereme, kun iom da malestimo, kiam li grandlinie informis lin pri la situacio, kio estis plorinda. John faris nur unu rimarkon:

            - Ĉio ĉi komenciĝis post la morto de mia kompatinda, kara patro. Ĉu ne?

            Morland eksilentis kaj tiretadis siajn silurajn lipharojn.

            - Jes… tio estas hazardo. Kvazaŭ iun malfeliĉon sekvus la alia…

            Poste jam dum la tuta veturo ili silentis. Nur ĉe Weltewred li demandis Morland, ĉu sinjoro Lindsay deziras tranokti ĉi tie aŭ daŭrigi la vojon ĝis Buitenzorg? “Ni daŭrigu la vojon”, diris John kaj oscedis, kvankam li tute ne estis dormema, sed li sentis, ke ne estas malutile iom surprenis la rolon de la dorlotita, londona sinjoro. Li fartis vere bonege, kiel en la belega, serena, tropika nokto, sur la ampleksa, bone prilumita asfalta ŝoseo ili veturegis per la duonfrenza elano de la indiĝenaj ŝoforoj. Ambaŭflanke de la vojo aperis vico de majeste rektaj, diktrunkaj palmoj. Ties gras-brilaj, grandaj, glavosimilaj folioj kun eleganta riverenco klinis ĝis la tero, kiun kovris dika, sinkema tavolo de akreverdaj, grandegaj filikoj, kelkloke engrimpante sur la senesperan, mortan, platan ebenon de la landvojo. Violkoloraj bugenviloj kaj mirinde viglakoloraj petaloj de sangoruĝaj, grand-kalikaj hibiskoj ekflamis por momento en la alto de la regule viciĝantaj arklampoj, kaj la elspirego de tiu fantasta, grasa, densa flaŭro pezigis la vaporan, senmovan aeron per sufokaj, agrablaj odoroj…

            Veturegis la bele lakita aŭto, kun John Lindsay al nova vivo…

 

***

 

 

            - Ĉio estos tiel, kiel ni priparolis tion – diris Morland. – Tiu knabo estas malhardita, sensignifa marioneto, kaj la bieno havas tian krizon, ke li estos feliĉas, se antaŭ la bankroto li eltiris la dormon el sia plando per kelkmil florenoj.

            - Gravas, ke ĝi estu tiel – diris Farlane. Mi volas komenci unuecan ofesivon kontraŭ Siighoffen. Bonŝance la maljuna Lindsay ne vivas kaj Van Dongen restis sola. Tiun paralizan bubon formetu el la vojo, kaj tiam vi fine faros vian karieron, kara Morland. Ĝis la revido!

            Morland foriris. Farlane estis ĉirkaŭ kvardek jara homo. Li vestis sin tre elegante. Post la paso de la temo eĉ unu blanka haro ne troviĝis en lia densa liphararo, en liaj diskombitaj kapharoj. Li estis rigora, energia financisto, kiu zorgis nur pri siaj havaĵo kaj sano. Li estis la organizanto kaj gvidanto de la industria fronto, fondita kontraŭ la gubernatoro. Postrigardinte la forirantan Morland-on, li dorsapogiĝis en sia brakseĝo kun kontenta vizaĝo, kaj fingrofrapante li forigis la cindron de sur sia dika cigaro, kiu falis sur la plankon en eta amaso. Li rigardis malsupren sur la senmovan cindromakulon kaj pensi pri la gubernatoro, pri grafo Sighoffen.

 

***

 

 

            John vidis, kio okazis ĉirkaŭ li. Li vizitis la plantejon, la uzinojn kaj konvinkiĝis pri tio, ke Morland estas kanajlo. Li intence ruinigis la bienon post la morto de Tomaso. Li ne zorgis pri tio. Li sentis malmulte da morala bazo al tio, ke li agu, kiel purigisto kaj ordofaranto. Cetere Arturo povas alveni en kiu ajn momento. Li vidis ankaŭ el tuta malproksimo, kiel oni teksas reton ĉirkaŭ la bruna gubernatoro. Li eklevis sian ŝultron. Li ripozis la kvar jaran servon, pasigitan en Saharo. Li ĝuis la humidan subtropikan klimaton, post la bruliga, seka varmego de la dezerto. Li dormis en lito kaj povis ĉasvagi sur la elefant-herbejo sen pensado. Posttagmeze li trinkis malvarman teon kaj gaprigardis torpore la bildon de la buntaj, bruaj, orientaj stratoj, la kolorajn, batikitajn sarongojn, la fruktokorbojn, balanciĝantgajn sur la kapo de la graciaj malajinoj, la stangojn, balanciĝantajn sur la ŝultroj de la kulioj, kriĉantajn vendistojn, aŭtojn kaj post kvar jaroj fine li ripozis, fine li zorgis pri nenio, kaj se necese, li do forvojaĝos ien de ĉi tie… Ayo boy! Cigaredon!

            Tre bela virino aperis sur la ŝtuparo de la verando, en blanka, tola kuloto. Ŝia kara, vizaĝeto malaperis sub la grandega, plektita, pajloĉapelo, kies rando servis eĉ kiel sunobrelo. Ŝi ridetis. Lindsay rapidis antaŭ ŝin mirante.

            - Bonan tagon, Arturo! Mi venis antaŭen, ankaŭ mia patro baldaŭ estos ĉi tie. – John ekprenis la manon de la knabino embarasite kaj murmuris ion, kiel saluton.

            - Paĉjo diris, ke vi jam paroladis sur la ŝipo. Mi estis scivola pri vi. Ho, ne pro tiuj azenaĵoj, per kiuj ĉi tie antaŭ kvin jaroj, vi regalis min, kiel knabineton. Preskaŭ mi tute ne komprenis tiujn aferojn, kiujn vi diris.

            John nun jam sciis ĉion. La virino estas la filino de Van Dongen kaj antaŭ kvin jaroj, kiel adoleskantino, ŝi povis paroli kelkajn azenaĵojn kun Arturo.

            - Mi ĝojas – diris John, kiam ili apogiĝis al la ligna balustrado de la verando –, ke vi ne forgesis tiujn aferojn, kiujn mi diris al vi tiam.

            Li ŝatintus scii, pri kio ili temis tiutempe.

            - Vi jam certe forgesis tion. Hodiaŭ vi ne dirus tiaĵon al mi…

            - Kial? Ankaŭ nun mi diras la samon – respondis John indiferente kaj eĉ pli scivoleme. La knabino ruĝiĝis kaj paŝis pli proksimen.

            - Ĉu vi diras, ke vi estas amanta al mi?

            John preskaŭ falis tra la balustrado

            - J… jes. Kial ne? De tiam mi multe pensi pri vi.

            Ili rigardis unu la alian. La okuloj de la knabino estis tiel grandaj kaj brilis tiel strange, kiel la tropikaj steloj, lumantaj tra la vaporplena aero. John ŝatintus karesi ŝin. Astma spirado aŭdiĝis el la direkto de la ŝtuparo, kaj la grandega buldog-kapo de Van Dongen aperis, karotsimile, ŝvitante.

            - Alo, knabo! Se vi ne scius, antaŭlonge ĉiu nova planteposedanto havis la devon viziti sian najbaron ĉi tie. Ĉu vi povus servi per kolazionon?

            Ili trinkis teon triope sur la verando. La maljuna nederlandano baldaŭ komencis paroli pri la celo de lia veno.

            - Mi ne havas multe da fido al vi, fraĉjo. Sed mi bezonus iun. Mi staras tre sola, mi estas tre maljuna. Mi havas nur mian filinon. Mi asertas, ke ŝi estas pli barava, ol multaj viroj, sed ŝi ne multe valoras en tiu ĉi batalo. Mi jam menciis al vi sur la ŝipo, ke oni teskas ĉiuspecaj fiajn planojn kontraŭ la gubernatoro. Ke ili homo venu anstataŭ li. Kaj tiam denove komenciĝos la sangaj bataloj! Mi diras tion – kaj frapis sur la tablon per sia granda, bruna pugno –, fluis jam sufiĉe da sango ĉi tie. Oni uzis sufiĉe da ruĝa sango por produkti ĉiam pli da blanka sukero! Ankaŭ via patro, mia maljuna amiko Tomaso diris tion. Se ni ambaŭ estus kuntenintaj, ĝi nun volorus multe. Sed li mortis. Kaj vi… mi pensas, vi ne povas batali.

            - Ĉu ne koincidas via opinio kun tiu de mia patro? – demandis la knabino, kaj Lindsay tre ŝatintus scii, kiel ŝi nomiĝas.

            - Mi ne havas opinion – li respondis –, sed se mi havus, eĉ tiam mi ne batalus ĉi tie. Mi sentas tiel, ke mi havas nenion komunan al la kolonia politiko. Mi ne estas sperta pri tio.

            - Mi konjektis – murmuris Van Dongen –, nu vere, Nora, mi diris al vi, ke tiu junulo kvazaŭ ne estus Lindsay.

            La knabino turnis sin al John.

            - Ĉu estas vere, ke vi en Londono vivis por la amuziĝo, vi verkis ankaŭ poemojn, kaj vi disipis nur la monon de via patro?

            John iom trankvile, indiferente rigardis la vizaĝon de la kanbino, fariĝanta ĉiam pli agresema:

            - Bedaŭrinde, ĝi okazis tiel. Precipe mi ŝatis verki poemojn. Kial? Ĉu tio estas malbona?

            La maljuna Van Dongen tamburis sur la tablo embarasite, kaj la virino mallevis siajn okulojn. John amuziĝis bonege en si mem, kiel en la persono de Arturo fine vivis Lindsay, kiu verkis ankaŭ poemojn. La aliaj eĉ ties legadon estus abomenintaj.

            - Kaj ĉu tio… ankaŭ tio estas vera – diris la knabino konfuzite –, ke antaŭ kvin jaroj vi tial foriris tiel rapide de tie ĉi, ĉar senkulpa lacerteto toke trakuris vian tablon dum matenmanĝo?

            - Ĝi okazis ĝuste tiel. Mi abomenas la lacetojn. Bedaŭrinde mi estas ĝisosta urbano. Politiko, lukto, perforto, ĉio ĉi estas malproksime de mi. Mi preferas nur la teatrojn kaj la poemojn.

            - Nu bone – diris Van Dongen kaj ekstaris. – Tamen morgaŭ vespere venu en la klubon de la plantaĵistoj, se vi ne volas ofendi ĉiun. Kaj se ĝi estas tiel, kiel vi diras, vi do tie miksiĝu en nenion. Venu, Nora!

            Li longe rigardis post ilin de sur la verando. Li estis sovaĝiĝinta, dura homo, kies vivon ĝis nun akompanis tri gravaj motivoj: la danĝero, la batalo kaj la malhavo. Nun la unuan fojon li sentis iom da kortuŝiĝo, iom da sopiro al la pli humana enhavo kaj senco de la vivo, kiel li postrigardis la forirantan, sveltan, virinan figuron tra la krepusko de la polveroj, dancantaj en la ruĝa, rufa varmega vespero…

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:40:50
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

La lando de la varmega nebulo

 

 

            Pluvas de la sesa horo vespere ĝis la deka aŭ dekunua horo sekvonttage antŭtagmeze. En densaj, dikaj faskoj falegas la akvoamasoj kaj la turfa, putranta, avida, tropika tero fariĝas kvazaŭ spongo. Poste ekbrilas la suno kaj sesdek celsiusgrada, varmega tavolo kovras la regionon. Pro la varmego la akvo ĉiam pli rapide, per ĉiam pli densaj vaporoj leviĝas de sur la tero. Kun fumeca etendiĝo ĝis homalto kovras ĉion la leviĝanta, kelodora vaporo. Ĝi estas Hindoĉinio. Ĝis malfruposttagmeze varmega nebulo ŝvebas super la kampoj, domoj kaj kampong-oj de la ĝangalo. Kaj tiu leviĝanta vaporo estigas morte danĝeran kaj malbonodoran atmosferon el la torfo, guano konsistantaj mangrover-marĉoj, putrantaj de jarmiloj. Oni iradas pli singerde ĉi tie, oni malpli rapide komprenas la sencon de la vortoj, la arboj havas strangan formon, la ĉielo estas pli malproksima kaj kvazaŭ ankaŭ la lunarko estus pli oblikva. Ĝi estas mostrenaskita, idiota parto de la mondo, kie oni sonĝas pri katastrofoj, la ĉinoj estas skeletaj, kaj ties kelkaj regiono estas tia, kiel koŝmaro. La tero fumece eligas la leviĝantan pluvon al la ĉielo de antaŭtagmezo ĝis vesperiĝo. Tiuj varmegaj nebuloj kovras Hindoĉinion.

            Arturo Lindsay vivis en ia obtuzmensa stato, kiu tre similis al la morto, kaj ĝi havis nenian rilaton al la vivo. Kelkfoje venis en lian kapon kun timiĝinta konfuzo, ke li devus fari ion, ke ĝi ne eblas, sed fine ja li narkotite kaj senpove, anime rompiĝinte, konsternite, preskaŭ apatie ruliĝis antaŭen kun la kirliĝado de la okazaĵoj. La soldatoj, male al la serĝento, kredis, ke li freneziĝis. La plibonsentuloj provis helpi lin. Tiel maŝinece li povis plenumi la kutimojn kaj la regulojn. Li atendis la morton de horo al horo kaj de tago al tago. Ofte li deziris ĝin. Li miris, ke li vivas. Kiam ili albordiĝis en Hanojo kaj alviciĝis sur la bordo, kiu estis plantita de agaveoj kaj kaktoj, li falis el la vico kaj rulbaraktis sur la tero, havanta teruran tremfebron. Tiu unua febroatako de la malario preskaŭ savis lin de la suferoj. Li malfermis siajn okuloj en Sajgono, en la amika, blanka, malsanula ĉambro de la garnizono. Li estis senkonscia dum kvin tagoj. Li pezis kvardek kvar kilogramojn. Unu metron kaj sepdek tri centimetrojn alta. La batalema, hoknazo de la familio Lindsay timige elstaris el lia mortokap-kolora vizaĝo. Bruliga varmego streĉis la aeron. La kuracisto ordonis meti akvumitajn tendotolojn sur la fenestrojn, kaj en ĉiu kvaronhoro oni verŝis po sitelon da akvo sur tiujn kovrilojn. La akvo vaporas okulvide en la lando de la varmegaj nebuloj, kaj la malseka tolaĵo, metita sub la sunon, sekiĝas dum kvaronhoro. Post du tagoj Arturo pensis tion, ke li konvaleskas, ĉar li jam povis side leviĝi en la lito. Sed la kuracisto deklaris, ke li resaniĝis, kiu permesis al li estis servolibera unu tagon, sed li vidis nenian malhelpon, ke Lindsay iru tuj en la kazernon. Li volis surprenis sian pantalonon, sed ĝi falis el liaj manoj. “Vitt, vitt” – urĝis lin la sanitara kaporalo, kiu ordonis en kalsoneto ĉi tie. Arturo elgrimpis el la lito ŝanceliĝante kaj post unu horo anonciĝis en la kazerno. Li mirante aŭdis sian voĉon, ke ĝi estas raŭka. Poste li miris eĉ pli multe, ke ĉiu estas raŭka. La varmegaj nebuloj dum horoj sursidas sur la trakeon kaj la voĉkordojn. En Hindoĉinio post dudek kvar horoj ĉiu eŭropano malsaniĝas de bronkito, post kvardek ok horoj lia iu artiko obtuza doloras, kaj post unu semajno ĉiun atakas la kronika migreno, la heroldo de la unua hemikranio.

            …La legiano estas riĉa homo en tiu ĉi lando. La valoro de la mono estas fabela. La aĉetvaloro de la piastero estas tia, kie tiu de la dolaro en Eŭropo kaj en la devizotrafiko ĝi tamen estas egalvalora kun la franko. Kaj malgraŭ tio neniu venas ĉi tien vivi malkare. Ĉar ne nur la vivo estas malmultekosta ĉi tie. Ekzistas io, kio estas miloble pli malkara: la morto.

            …La legiano ĉi tie estas enviita, potenca sinjoro, tia, kiel la usona turisto en Afriko. Ili devas dungi indiĝenan knabon kaj tiel li ricevas pli altan soldon. Ĉiu homo havas du litojn, kaj se iu el tiuj estas tramalsekiĝinta pro ŝvito, li kuŝas en la alian, kaj la knabo portas la litaĵon eksteren por sekigi ĝin. Li malofte iras piede, li veturigas sin en la urbon per durada, sunombrela rikiŝo, tirata de indiĝenoj. Kaj spite al ĉio ĉi, ĝi signifas severa punon, kiam oni transpostenigas lin el Saharo.

- Venu en la urbon – proponis Biry al Lindsay kaj brakoprenis lin, ĉar Lindsay iris per tiel falĉaj paŝoj, kvazaŭ li volus tuj fali surteren. La poŝoŝtelisto konstanate flankumis tiun strangan legianon. Ĉiam venis en lian kapon tiu momento, kiam li staris kun tiu grandnazulo apud la balustrado. Eĉ signo ne montriĝis sur li, ke li estas freneza. Kaj venis la harmatan-o… Li ne komprenis ion ĉi tie. Li konjektis ion esterordinaran. Ankaŭ vid-al-vide staris grandhazulo, sur tiu luksa ŝipo… La poŝoŝtelistoj ĝenerale havas delikatan instinkton, ĉar al ilia profesio estas bezonata tiom da intuicio, kiel al la poezio aŭ al la muziko. Kaj Biry sentis, ke li devas okupiĝi pri tiu mistero. Li ekprotektis Lindsay-on ne nur pro bonkoreco. Li sentis tiel, ke li povas ekscii utilajn aferojn de li, se li sukcesos gajni lian fidon. Li sidis kun li en la duradan rikiŝon kaj diris al la kulio, “Marit Kaskut”! Sajgono estas granda urbo, multe da tiel nomata Marit Kaskut troviĝas en ĝi. Tiuj estas ĉinaj restoracioj. Ties ŝildo estas rostita hundo. Eŭropanoj ne devas timi, ke ili ricevos hundoviandon hazarde. Ĉar la hundoviando estas tre multekoste ĉi tie. Oni devas mendi ĝin aparte, kaj nur la bonhavaj sociklasanoj povas pagi tion. En Hondoĉinio ne estas hundo. Ĝi estas multekosta eksportvaro. La blankaj, samformaj, duetaĝaj domoj kaj la puraj asfaltvojoj ardis blindige. La senmovaj arbofolioj de la plamoj pendis langvore. La streĉa haŭto terure jukis super la glandoj, suferantaj en konstanta inflamo pro la konstanta ŝvitado. Ili singratadis. Oni devas alkutimiĝi tion dum dudek kvar horoj.

            En Marit Kaskut ili duonsvene falis en po unu kan-seĝon kaj deĵetadis siajn vestoj avide.

            - Keski kommandi mitjieo? – demandis la malata, humila ĉino, per tiu nekutimebla franca parolmaniero de la filoj de la ĉiela regno.

            Ili manĝis salaton kaj malvarman grantenitan fiŝon. Ilia gastiganto metis antaŭ ilin la sumo-on sen mendo. Sakeo. Ĝi estas vera veneno. Alkoholaĵo preskaŭ naŭdek grada. Ĝi apartenas al Hindoĉinio. Oni kredus, ke en tiu ĉi varmego, sub tia klimato oni ne povas trinki tiel fortan brandon. Sed laŭdire, kiuj ne trinkas tiun brandon, tiuj mortas tre rapide. La unuan fojon ĉiu eŭropano elkraĉas ĝin. Poste tagen-nokte tiu narkoto faras eltenebla lian vivon. Stranga kaj intensa ebrio estas la efiko de la sum-o. Ĝi stimulas per mirinda vigliga forto la centran nervosistemon. Ĝi pliigas la varmosenton, tamen oni perceptas tiel, ke tiu varmego estas agrabla. Eĉ feliĉa, ke li povas esti ĉi tie en Hindoĉinio. Ĝi estas bona kaj gaja afero, tiu multe da varmega nebulo kaj tiuj apopleksiaj regionoj, sunbruligitaj kampoj, mortintaj arboj, kurbiĝintraj, kiel demandosigno. Pro tio oni devas kanti…

            Ankaŭ Arturo trinkis el la sum-o. Lia spiro haltis kaj sentis tiel, ke lia ezofago ialoke bruldifektiĝas. Poste liaj okuloj fariĝis varmegaj, kaj la mano, kiu premis lian koron de semajnoj, ĝi malrapide disigis siajn fingrojn. Li ĝemis profunde kaj ĉirkaŭrigardis. Li sidis en ĉambro kun flavaj muroj kaj mata planko. Malantaŭe sur kredenco fritujoj krepitis kaj ĉino gutigis grason sur la viandon helpe de longa bastoneto. Dekstre, sur mallarĝa breto estis amasigitaj ŝtrumpoj, razaparatoj, tualataĵoj kaj tabakaĵoj. Li sentis agrable bonan humoron kaj ekbruligis cigaredon.

            - Kiel vi fgartas? – demandid Biry.

            - Interese. Bone. Mi pensas, ke mi devus skribi ien. Jes… Dio mia, ke tio ne venis en mian kapon ĝis nun! Mi devas skribi leteron al Parizo, en la ministrejon pri militaj aferoj kaj samtempe ankaŭ la angla aferisto…

            - Ne faru stultaĵon, Brisac. Ĝi estas tre danĝera. Ili sendos ĉi tien la skribaĵojn kaj petos raporton. Oni raportos de ĉi tie, ke vi estas ŝajniganto, poste vi iros kun la sekva transporto konstrui digon al la marĉoj, proksimaj al Battanbang. Ne estas tia eraro, ne estas tia maljusta miskompreno, kiuj povus rezulti tion, ke iu oficiale ekssoldatiĝi en la legio, antaŭ ol finservi sian tempodaŭron.

            - Sed ĝi ja estas absurdaĵo… – li rimarkis mirante, ke li ridas krude pri tiu absurdaĵo, kaj vid-al-vide la razklingoj kapjesis gaje. Li ridis pri tio eĉ pli laŭte.

            - Rakontu ĉion sincere. Eble tiam mi povos doni al vi konsilon.

            Lindsay ĝis nun klopodis konvinki nur siajn superulojn, kio okazis al li. Rilate siajn kamaradojn li estis malkonfida kaj orgojla. Li trinkis ankoraŭ unu gluton da sumo-on kaj tute ne zorgis pri tio, ke la trinkaĵo bruligas lian gorĝon infere. Li ekfumis longan, pajloekstremaĵan cigaredon, li sentis sin feliĉega kaj komencis rakonti. Malgraŭ la grava ebrieco li rakontis ĉion al Biry trankvile, klare, interrilate. Ĉiu alia homo opinius lin frenezulo. Sed tiu poŝoŝtelisto, kiu staris tie ĉe la balustrado kun Brisac en la sablotempesto, kiu vidis sur la vid-al-vida ŝipo la smokingulon… la poŝoŝtelisto kliniĝis ĉiam pli antaŭen super la tablo, liaj nazloboj ektremetis kaj atentis kun elstariĝintaj okuloj.

            - Nur tion mi ne scias, kio okazis al la kompatinda John.

            - Vi, idioto! Li bele vojaĝis al Javo kaj okupis lokon en la bieno. Lastfoje vi estis tie antaŭ kvin jaroj, kaj vi tre similas, ĝi ja estas evidenta, kiel tio, ke nun ni estas ĉi tie vid-al-vide unu al la alia.

            Ili silentis. Rondforma kuireja horloĝo tiktakis sur la muro.

            - Vere, ĝi eblas… Sed kio okazos al mi ĉi tie? Mi estas malforta…

            - Ĉu vi estas malforta? Homo! Se tio estas vera, kion vi rakontis al mi, tiam vi estas forta kiel bubalo, vi nur neniam uzis vian forton. El inter mil personoj naŭcen naŭdek naŭ homoj jam ne vivus, kaj vi sidas ĉi tie, trinkas sumo-on, kio jam subtabligus delonge malpli fortan legianon. Ne, amiko mia, vi estas forta homo, nur vi ne sciis tion ĝis nun.

            - Donu al mi konsilon, kion mi faru?

            - Soldatservu pacience vian restontan tempon, kaj se vi tre enuos, trinku sumo-on. Alo! Maljuna kanario! Mi deziras pagi!

            Biry estis tre ekscitita. Li preskaŭ febriĝis pro tio, kion li aŭdis. Li pagis al la ĉino kaj foriris. La rikiŝo, kiu veturigis ilin ĉi tien, ankoraŭ atendis ekstere. Ili sidis en ĝin. Li donis al Lindsay du parojn da ŝtrumpoj, sapon kaj kelkajn razpenikojn.

            - Akceptu bonkore tiujn, kelkfoje mi ŝtelaj kelkajn batatelaĵojn… Ayo! Al la kezerno!

            La rikiŝo ekiris portante ilin.

            Biry ankoraŭ tiun tagon dizertis nokte. Lia persekuto finiĝis senespere. Verŝajne li forveladis ien.

 

***

 

            Lindsay akceptis la konsilon de la poŝoŝtelisto. Oriente la fatalismo, la rezignacio je kismet-o kaj Nirvano ne estas religio, kredo aŭ superstiĉo, sed ĝi troviĝas en la tero, plantoj, en la trenata ritmo de la vivo, en la ĉiam arkaika rideto de la indiĝenoj, en la klimato mem, kaj la anime malsanan eŭropanon tiu fanatika paciĝo altiras kun pli pasia scivolemo, ol la opio mem. Lindsay decidis plenumi sian sorton. Kaj tia decido ne estas rezignacio, sed trankviliĝo. Iafoje li trinkis sumo-on. Iom post iom li ne nur alkutimiĝis, sed ekŝatis la vermegajn nabulojn, kiuj vualas lian nervosistemon per la trankvilo de la morto. Kelkfoje dum serena verspero li promenis al la bordo de Mekongo kaj gaprigardis la malpuran drivon de la ŝlima, grandega delto. Tiam li revokis poemojn en sian memoro. Sur la alta ŝtondigo malpuraj kaj multspecaj vitorlampionoj lumis verde, flave, kaj malsupre sur la akvo estis videbla la ĉiutaga, malbonodora, monotona vivo de ĉinaj familioj, loĝantaj en siaj ĵonkoj, ligitaj al la boro, kvazaŭ ĝi estus la daŭrigo de la drivo, fluanta kun la grase ampleksiĝanta, eterna ŝlimogolfado. Subite svelta ŝalupo glitis sur la akvo rapide al la alia bordo, kaj ĉe la alia, ekstera moleo restadis malpura, kaduka vaporŝipo en la najbareco de la deponejbudo. El iu ĵonko malalta ĉinino suprenrigardis al li kaj ekridetis. Ŝi portis du koralaj kolĉenoj ĉirkaŭ sia kolo kaj ŝian nigran harnodon arĝenta, harpuneto trapikis, farita el longa konko. Estis ia infanece malgaja kaj kara en ŝia vizaĝo. Lindsay tute ne sciis, kiel li venis sur la ĵonkon. Baldaŭ li ekkonsciiĝis, ke li sidas vid-al-vide al la knabino, kaj ili rigardas unu la alian. Ili ne povis paroli. Tre maljuna, flav-denta, kraniokapa ĉino teksadis ion en la antaŭa parto de la boato. La knabino montris sur sin kaj diris: “Vo-Min-Ha”. Ŝi diris tion kelkfoje, por ke la soldato lernu ŝian nomon. Poste ili iris en la rafiokabanon, troviĝanta en la fina parto de la ĵonko…

            …Ĉu li dormis? Li ne sciis… Ia stranga lumo komencis krepuski. Ĝi estis maplura, flava flameto, Vo-Min-Ha ekbrulis ĝin. Ŝi sidis ĉe la kapo de la viro. Ŝi metis malgrandan pinglitan granulon super la oleolampon. Tiu eta punkto komencis ardi, ĝi ŝveliĝis. La lertaj fingretoj de Vi-Min-Ha denove knedis tion kaj metis ĝin suprer la flamon. Poste ŝi metis ĝin en pipon kaj transdonis tion al la soldato kun afabla rideto. La migdala vizaĝo de Vo-Min-Ha estis admirinde bela kaj mistika en la pala, maltrankvila lumo de oleolampo. Lindsay dufoje enspiris la fumon, poste la pipo fariĝis malvarma. La eburaj manetoj denove knedis malgrandan amaseton, kiu ardis sur la arda pinto de la pinglo kaj fine la pipo estis redonita al Lindsay…

            La muroj de la kabano vastiĝis ĝis la horizonto kaj la malvarma, amara odoro de la opio kovris la mondon per mirinda klareco kaj trankvilo. Li vidis antaŭ si la straton Tottenham Court, Piccadilly-on kaj la ĉambron de la legiokazerno. Subite li komprenis kaj divenis ĉion. Li ne sciis la logikon, sed li sentis feliĉe, ke estas kunligo. Ke ekzistas bonega reto, malantaŭ kiu troviĝas saĝa, senlime bona enhavo, okaze de la plej malgajaj eventoj. Lia korpo estis tiel malpeza, ke li sentis leviĝi. Jes… jes, li iomete leviĝis, kaj li ŝvebas senpere super la planko. Li ŝatintus feliĉe, plorante brakumi la homaron, kaj fariĝi vera, fidela amiko de ĉiu… Antaŭ lia mirinde klara menso eĉ la plej grandaj problemoj sinkis en la profundon de primiteco kaj senceleco.

            La knabino pinĉis ian muzikinstrumetnon mallaŭte. Tiun senharmoniaj sonoj kuŝis sur la skalo en ĝena malproksimo, sed la sekreto de la ĉina mziko estis en tiuj: melodio, kiu latentas en kelkaj sonoj malantaŭ la senartigita pinĉado, kiel fina senco, kiu neniam estos evidenta, sed kelkfoje oni povas konjekti, ke ĝi ekzistas. La delikata zumkantado, la vizaĝo de la virino, gloriĝanta en la aŭreolo de la lampo, ĝis fina feliĉo pliigis la staton de la saĝeco kaj puriĝo…

            “Mi amas vin Vo-Min-Ha…”

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:41:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Estu batalo!

 

 

            John tamen decidis sin ekiri en la klubon. La troa retiriĝemo povas esti pli okulfrapa ol la konstanta rolado. Eble tial li persvadis sin per diversaj argumentoj, ĉar li esperis, ke la maljuna nederlandano kunportos Noran, kaj li volis vidi la knabinon.

            La eleganta socia vivo de Buitenzorg okazis en la botanika ĝardeno. En ĉiu urbo de Hindio estas bela, artefarita parko, kiun oni nomas botanika ĝardeno. Vid-al-vide al la botanikak ĝardeno, kiu estas pli ol cent jara, troviĝas du grandegaj lagoj kaj inter ili staras sur blankaj marmorkolonoj la ornamita, majestas palaco de la gubernatoro. Apud la parko estas la klubo de la plantejposedantoj.

            La poluritaj pargedo kaj la brilaj speguloj multobligis la diskretan lumon de la lampoj kun malhelruĝa ŝirmilo. La radio dissendis ĵazmuzikon kaj la plantejposedantoj jam okupis la plimulton de la lokoj ĉe la tabloj. La brunaj, viglaokulaj, viraj vizaĝoj impresis agrable kune en la amelitaj, neĝeblankaj, tolaj smokingoj. La brilego kaj eleganteco de la virinoj superis ĉion. Kiel ajn moderna kolonio estas Javo, ĝi ne povas kontentigi la eŭropanajn vivbezonoj ĉe la bonhavaj sociklasanoj, tial la virinoj, ke ili tamen eksterordinare ĝuu la bonstaton, ju pli riĉaj ili estas, des pli ili kontentigas sian distingitan deziron, surhavinte popmpajn silkojn, kurĝajn parizajn modelojn kaj portante fabele altvalorajn, biliantajn juvelojn. Van Dungen kun Nora sidis ĉe la longa tablo de la sukerbaronoj. Li akompanis Lindsay-on brak-en-brako tien kaj prezentis lin al la sinjoroj. Ili akceptis lin ridtante kaj frapetante lian ŝultron. Larsen, la grandega svedo, kiu havis la plimulton de la akcioj de la plej granda suker-rafinejo, li ridis senkaŝe en liajn okulojn. Flarlane brakumis la ŝultrojn de John per la afabla, protektanta meniero de la diplomatoj.

            - Sidu apud min, sinjoro Lindsay. Tiuj sinjoroj miregos, kian karieron vi faros dum mallonga tempo, kiel plantejposedanto. Mi estos la direktano de via sorto. La maljuna Lindsay estis mia bona amiko.

            John lasis, ke ĉio ĉi okazu. Nora deturnis sian kapon malbonvoleme. La kunveno havis ian interkonsiliĝan karakteron. Farlane protestis, ke oni traktis Lindsayon, kiel egalrangan pantejposedanton. Li turnis sin al li:

            - Mi esperas, ke ankaŭ vi estas informiĝinta pri la aferoj.

            - Mi ne estas sperta pri la politiko.

            - Hoho! – protestis koloniulo, nomata Haynes, cetere li estis la sekretario de la Granda Plenum-Komitato –, ĉi tie estas nenia politiko. Ni estas negocistoj.

            - Kompreneble – diris Farlane. – Mi pensis tiel, ĉu vi ĉirkaŭrigardis ĉi tie. Mi vidis vin kelkfoje vagadi rajdante sur ĉevalo…

            - Ĝi estis nur promenrajdado – diris John modeste.

            - Laŭ mi, sinjoroj – diris Larsen –, ni devus prezenti memorandon al lia ekscelenco en kiu ni petus urĝe harmonii la disponojn de la kulto-registaro kun la ekzist-interesoj de la kolonia industrio.

            - Kaj estas neeble revizii la kontraktojn! – kriis la tre dika kaj lentuga Renenkamp. – La kontrakt-sistemo, kiun planas la registaro, mortigas la negocon. Fine ja ĝi estas agrara ŝtato. Nur tial estas inde produkti ĉi tie, ĉar estas kulioj. Kaj la nocio de kulio signifas, ke li estas malmultekosta kaj senpretenda! Okazos neebla situacio, se sekve de la sistemo de la gubernatoro, la hinda kulio fariĝos klaskonscia, eŭropana proletaro, postulanta aranĝi la salajrojn!

            - La indignita diskuto ĉiam pli intensiĝis.

            - La kolonio ĉu estas negoco aŭ ne! Ni investis milionojn en la kolonion, ĉar ni esperis sanan politikon! Ne estis inde riski tiom por akiri malatan profiton!

            - Ĉu malatűlta profito?! – interrompis Van Dongen. Mi legis en la bilanco, ke la importo estis kvincen sepdek du milionoj kaj la eksporto estis sepcent naŭdek unu milionoj. Ducent dudek naŭ milionoj ne estas tiel malgranda profito.

            - Sed ĝi estis jam tricent milionoj, okaze de alia politiko! Kaj kio estas la garantio, ke ĝi ne reduktiĝos de jaro al jaro, se oni multekostigos la laborforton, se ni ne povas fari longdaŭrajn kontraktojn, se ni devas konstrui konstante.

            - Sed sub la antaŭa gubernatoro Javo estis plena de fajrokovejoj kaj sekretaj societoj. Okazis murdoj! – kriis Van Dongen. – Tiu ĉi gubernatoro vidas bone, ke la indiĝenoj estas malkontentaj.

            - Kion do valoras la maŝinpafiloj? – kriis Larsen. – Ni lernu de Anglio! Tiuj ne permesis ŝercojn kontraŭ si en la kolonioj.

            - Ba! La angloj permesas ĉie aŭtonomion! – frapis Van Dongen sur la tablon.

            - Ne ridingidu vin! – kriis Van der Brock ekzeltite. La anglaj aŭtonomioj estas multe pli favoraj al la industrio, ol nia nederlanda administracio!

            Dume ili drinkis konstante. Ili ruĝiĝis, frapadis, ŝvitegis kaj mendis denove drinkaĵon. Farlane diris nenion ĝis nun. Trankvila mangesto sufiĉis, ke ĉiu eksilentu, poste li diris mallaŭte:

            - Vi ne parolis ĝuste pri la esenco. Laŭ mi, direkti kolonion estas nur kun aŭtoritato, per la simboloj de la potenco. La gubernatoro konstruigas, reviziigas niajn kuracistojn, mildigas la kontraktojn. Kial? Ke la indiĝenoj vivu en paco… Se tio do sukcesos, tiam li pravas. Nur tio pravigos la gubernatoron, se ne estos sekretaj societoj, ne estos fajrokovejoj kaj ribeloj. Nu, laŭ mi… tiuj estos.

            Li eksilentis. Ili komprenis Farlane-on. Se la disponojn de la gubernatoro ne sekvos la plej granda trankvilo, li fiaskos. Kaj ili sciis, se Farlane volas, tiam estos trankivlo.

            - Mi komprenas – diris Van Dongen –, oni zorogs iel pri kelkaj tiaj eventoj, kiuj pruvos, ke la saĝo kaj la boneco de la gubernatoro nur igos la indiĝenojn tro memfidaj kaj ili ribelados.

            - Kaj se estos tiel? – demandis Larsen akre.

            - Tiam vi faros ĝin! – kriis Van Dongen flamiĝeme. Indigna bruo estiĝis ĉirkaŭ li. Suspektigo! Ili protestas! Nun Nore salte leviĝis de sur sia loko subite, ŝi ne povis vidi sian patron solan en tiu svarmado. Ŝi turnis sin rekte al Farlane:

            - Kompreneble vi atendos la ekscititan ribelon en Singapuro, en Bombajo! Kaj la malpli gravajn koloniulojn, kiuj ne povos forvojaĝi, la kolportistojn kaj la laborantajn kuracistojn murdos la indiĝenoj, kiujn vi pelis en ribelon por fiaskigi la gubernatoron!

            - Ni ne diskutas kun virinoj – diris Farlane ĝentile.

            Nun okazis neatendita afero. Lindsay ekstaris, kvankam li venis kun tiu intenco, ke li intervenos en nenion. Nun tamen li devis paroli. Li devis!

            - Karaj sinjoroj, mi multe ĉevalrajdis dum la pasintaj tagoj kaj mi ĉirkaŭrigardis iomete. Mi konstatis ekzemple, ke sur kelkaj plantejoj oni komencas intermiksi en komunaj barakoj la ĉinajn kuliojn kun la malajoj. Kvankam vi scias bone, ke ili ne povas elteni unu la alian. Sur la plantejoj de Haynes kaj Larsen, mi aŭdis tiel, ke oni volas foveturigi ĉiujn virinojn, kiuj ne havas kontrakton. Inter aliaj la edzinojn de la kulioj. Kvankam la kulioj ne povas vivi tiel. Ankaŭ tion mi aŭdis, ke oni dungus malpli multe da laboristoj sur tro grandaj terenoj, kion tiuj homoj ne eltenos longe. Vi jam do esence preparis la ribelon. Mi nur tial diras ĝin, ĉar vi ne diskutas kun virinoj. Sed nun estas nenio pri kio diskuti. Se okazos ribelo ie, mi publikigos tiujn indikojn en pluraj gravaj eŭropaj ĵurnaloj.

            En la subita silento Van Dongen salte leviĝis de sur sia loko kaj ruĝiĝinte, ambaŭmane frapadis la tablon.

            - Se estas vere, kion Lindsay diris, tiam vi ĉiuj estos enkarcerigitaj!

            La rigardo de Nora mirante radiis al John. La kolosa Larsen regajnis sian voĉon la unua kaj kriis blanka kiel neĝo.

            - Tiu laktobuŝulo mensogis per ĉiuj siaj vortoj.

            Oni tute ne vidis la pugnon de John. Kvazaŭ fulmo, tiel rapide ĝi moviĝis tra la aero, io krakis kaj la grandega korpo falis dorsen, kiel trafito de apopleksio, tra la tablo, poste li sterniĝis sur la planko inter granda bruo kaj krakado. La okuloj de John ĉirkaŭrigardis kun malvarm, flava ekrigardo, li ridetis strange kaj ektremetis liaj nazloboj. Li demandis tre mallaŭte:

            - Ĉu iu havas la saman opinion de la ĵus parolinto?

            La ĵus parolinto kuŝis ĉe la piedo de la verŝ-stablo kun rompita makzelo kaj kun krevetinta kranio. Lian opinion, almenaŭ laŭte, la sinjoroj ne akceptis.

            - Se vi volas batalon, estu batalo. Venu, Van Dongen!

            Oni eĉ tiam staris konsternite kaj mute, kiam John, Nora kaj la nederlandano forlasi la klubon.

            - Bone, Lindsay, vi, ŝajnas, tamen ne falis malproksimen de via arbo – diris Van Dongen. – Pardonu min, sed mi nun tuj devas iri al la guberniejo. Zounds! Kiel fortajn pugnojn vi havas…

            Kion parolis Van Dongen ĉe la gubernatoro, tio ne diskoniĝis, sed vespere kaporalo vizitis Lindsay-on, kunportante sigelitan leteron, en kiu lia ekscelenco grafo Sighoffen invitas John-on por aŭdienco sekvan tagon, en la palacon de la guberniejo. John enpoŝigis la leteron, poste li venigis Morland-on.

            - Aŭskultu min, Morland! Vi ŝtelis kaj trompis evidente ĉi tie, dum jaroj vi bankrotigis vian mastro kun granda fervoro. Mi ne enkarcerigos vin, sed tuj iru, kaj se mi ankoraŭ nur foje ekvidos vin sur la tereno de la bieno, sen ĉiu plua demando mi batos vin per skurĝo, ĝis vi kripliĝos dum via tuta vivo. Ŝanĝo de l’ front! For!

            Morland foriris senvortre.

            Nenio tralikiĝis el tio, kion la gubernatoro parolis kun John dum la aŭdienco, sed sekvan tagon en ĉiu ĵurnalo aperis anonco pri tio, ke lia ekscelenco nomumis Arturon Lindsay referento pri industriaj aferoj, li komisiis lin per la kontrolo de ĉiu plantejo en Javo, kaj li devigis lin konstati, ĉu oni ne sabotas la administraciajn institutojn per tiaj rimedoj, kiuj elĉerpas la kriteriojn de la kontraŭŝtataj krimoj. Kontraŭ tiuj plantejposedantoj oni komencas kriminalan proceson, kaj iliaj bienoj estos submetitaj al ŝtata kontrolo.

            Duonhoron post la apero de la ĵurnaloj pafo knalis el malantaŭ mimozheĝo, kaj la korkoĉapelo de John falis sur la asfalton truita…

 

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:41:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Nirvano

 

 

 

            Kiuj de antaŭ ĉiu avideco de la vivo submetinte sian atenton al la saĝa volo, fuĝas al la sankta enigmo de la umbiliko de Budho per siaj pensoj, tiuj forgesas la morton.

            Kies koro kaj cerbo ne dependas de la vivo, kaj li ne timas la forpason, ties animo ne vagados al pluaj ekzistadoj.

            Tiu homo ne suferas kaj ne ĝojas, ĉar li scias, ke ĝojo aŭ sufero same estas la trompa, malsaneca, feliĉa satato de la konscio de la vivo. Li atendas pecience, ke finiĝus sia ekzisto, espereble la lasta, kaj li nur iras, iras por serĉis la dagoba-ojn unu post la alia, sub kiuj oni gardas po unu peceton de la disportitaj kaj dividitaj je kavrdek mil partoj de la surteraj restaĵoj de Budho.

            Kiam iu rezignis ĉion, li trovis la Ĉion.

            Tiu homon post la plenumiĝinta kaj lasta ekzistado atendas la Nirvano.

            La Perfekta Iluminiĝinto instruis tiel, sub la sankta Bo-arbo en la proksimo de Gaya…

 

***

 

 

            Unu monaton li ne vidis la vizaĝon de Vo-Min-Ha. Li pensis pri tio, kiam li revenis el Phnom Penh, kun sia kompanio, kies nombro reduktiĝis je triono, kie ili subpremis la ribelon de la tribo khmer. Nun jam li sciis tre bone, ke li estas forta homo. Ekstere li aspektis eĉ pli magra, sed la tenaco de la animo kaj la korpo unuiĝis en li nepereigebla, ŝtala volo. La natraireblaj marĉoj de la lagoj Tonlé-sap, la mortaj fetoroj kaj vapor-dikaj, varmegaj nebuloj faras mortiga la regionon de Kamboĝo. Dum marŝado nur simple tie kaj ĉi tie falis iu el la vico mortinta. Eble lia koro ŝimiĝis, aŭ putriĝis lia sango pro tiu kadavrogusta tero. Poste atako kontraŭ la vilaĝoj de la khmer-oj, konsistantaj el surfostaj domaĉoj! Ili okupis ĉiun kabanon de la kampong-oj post aparta proksimbatalo, ili devis mortigi ĉiun loĝanton per bajoneto aŭ per kolbo, de sur ĉiu arbo kaj el rokegfendo venenitaj sagoj kaj bone celitaj ardez-gruzelpecoj flugis fare de nevideblaj manoj kaj tiuj mortigis la soldatojn. Sed kiam la superakvego de la lagoj Tonlé-sap kunportis la mortigan ŝlimon al la regiono de la malsupra Mekongo, ĝi kundrivis la lastajn, karbiĝintaj fostojn, la senmastrajn potojn kaj ankaŭ la frakasitajn indiĝenajn korpojn de la forbruliĝintaj vilaĝoj. Kiam la akvonivelo malleviĝis, jam nur la geografoj povintus trovi sub la virga, senlima ŝlimotavolo la restaĵojn de la khmer-aj triboj, vivantaj kaj evoluantaj ankoraŭ antaŭ du monatoj.

            La reduktiĝinta armeo marŝis reen al Sajgono. La direktomontrilo estis la sovaĝa Mekongo, torentanta inter krutaj, kolosaj, kalkŝtonaj montofendegoj. La terenon de la marŝado formis la fantaste kolora, densa, sufoke vapora praarbro, abundkreskanta el la putranta tero. Kaj kiam de akvofalo al akvofalo, de katarakto al katarakto fluas la rivero, poste diboĉante, muĝante, en multcent metraj kanjonoj ĝi torentas plu per akraj turniĝoj, la soldatoj sentis tiel, ke la Megongo tute ne estas rivero, sed fulmotondrante ridanta diablo, kiu kondukas ilin en la senfundan profundon de la infero. Ili ĉiuj, senescepte, suferis je disenterio. La tagajn mortintoj ili simple ĵetis de sur la rando de la altplataĵo, en la Hadeson de la profundege muĝanta Mekongo.

            …Poste, ĝi kvazaŭ estus plensatiĝinta kaj preparanta sin al siesto, malrapide, trankvile, en pli vasta fluejo ampleksis Mekongo kaj antaŭ Sajgono kiel paca, navigebla riverego glitas tra la urbo malpure kaj olee, kun enĵetitaj rubaĵoj kaj sordidaĵoj…

            Arturo Lindsay staris en la regiment-kontoro.

            - Post kvin jara servo la militestraro eksigas vin. Laŭ vi deziro ni povas transporti vin en vian patrujon, aŭ en tiun urbon, kie vi dungiĝis al la legio antaŭ kvin jaroj. Kien vi deziras iri?

            - Nenien. Mi restos ĉi tie.

            - Ĉu en tiu ĉi infero?

            - Jes, en tiu ĉi intero, mon commandent!

            La kapitano miris, poste li transdonis la militabsolvon kaj la objektojn, deponigitajn dum la dungiĝo: la legitimilon de la legiano Brisac, metitan en trivitan, ledan dokumentujon, la pasporton de John Lindsay, liajn diversajn oficialajn paperojn. Li ricevis kvitancon pri sia lasta soldo kaj deponejan asignilon, por ricevi en la kazerna deponejo post la kvin jara soldatservo de John Brisac la grandaniman donacon de la militestraro: “Clemenceau”-on. La sola beninda ordono de la granda politikisto en sia vivo estis: doni tute novan civilan vestaĵon al ĉiu eksiĝanta, kolonia soldato. Tiun aĉan, krude teksitan, drelikan kompleton da vestaĵo oni nomas Clemenceau. Per tio elĉerpiĝis fine la grandanimeco de la ŝtato.

            Arturo iris en la urbon kaj lasis sian Clemenceau-on ĉe la unua ĉina brokantisto. Li aĉetis anstataŭ ĝi blankan, vastfaldan pantalonon, paron da lignaj ŝuoj, ĉapelon de kulio kaj longan ĉinan mantelon. Poste li razigis sian kapon kalva. Kiam li ekiris al la riverego, neniu povis distingi lin de la kvincen mil filoj de la ĉiela regno.

            …Vi-Min-Ha estis sola en la ĵonko. La bonaj ĝinoj kaptis je la hararo lian patron en la ĉielon la trian tagon de la nova luno.

            - Mi ĝojas, sinjoro, ke fine vi estas ĉi tie.

            - Jen mi estas, Vo-Min-Ho kaj mi restos ĉi tie. Donu al mi teon!

            La virino foriris kaj alportis strangagustan, amarodoran jasmen-teon en taseto.

 

***

 

            Sinistra silento sursidis la humoron de la burĝoj de Javo. Oni devis tuj forĵeti la originalan planon, teksitan kontraŭ la gubernatoro. Oni ne laborigis ĝismorte la kuliojn, oni denove apartigis la malajojn disde la ĉinoj, kaj la ne kontraktitaj virinoj povis resti plu kun siaj edzoj en la blokdomoj. John faris kontrol-rondirojn tage-nokte. Li tute ne rimarkis, ke dumtempe vera partio organiziĝis malantaŭ li. Tiuj etkolonuloj, kelk-arpentaj plantejposedantoj, oficistoj, intelektuloj, kiuj ne forvojaĝis de antaŭ la ribeloj, kiuj vivas en la mezo de fajrokovejo kun siaj familianoj, kaj ili ĝojas ĉiam, kiam ili havas “brunan” gubernatoron, nun ili staris entuziasme malantaŭ Lindsay-on, kiu kuraĝis ĵeti ganton al la suker-baronoj, havantaj senliman potencon.

            Sed la iniciatoj sciis bone, ke la batalo akriĝos ĝis tranĉilpinto kontraŭ la reformoj de la gubernatoro. Kaj la eblo de la sukceso promesiĝis facila. La plej malgrava ribelo de la indiĝenoj retroire farintus ridinda ĉiujn humanajn ordonojn de la gubernatoro. Oni ne faris novan atencon kontraŭ John, sed subite miraklinde liaj kreditoroj komencis aktiviĝi, ili atakis lin per proceso, la bankoj je ilia plej granda bedaŭro eksigis la kreditojn. John falis en veran mitral-pafserion. Li ne zorgis pri tio. Pli-malpli poste tamen alvenos Arturo, li respondecas pri la bankrotita bieno. Des pli multe okupiĝis pri la afero Van Dongen. Efektive ili tute ne temis pri tio, kio kunligas ilin unu al la alia, tamen ili sentis sin unu familio. Nora tralegis la poŝton de John, Van Dongen zorgis pri du plantejoj anstataŭ unu, kaj malgraŭ tio, ke grand-indrustio kaj la kapitalo viciĝis kontraŭ John, kiel unu fronto, ili sukcesi akiri kreditojn por glatigi la danĝerajn aferojn. Laŭdire la gubernatoro mem staris je ilia dispono. Oni proprigas al la gubernatoro ankaŭ tion, ke privata banko en Surabaja, banko Kott kaj Münster, intervenis neatendite kaj transprenis la eksigitajn kreditojn, ŝarĝantaj la bienon, fare de la financaj institucioj de Buitenzorg. Do la sekva ofensivo vaniĝis denove. John senlace vizitis la plantejojn ĉevalrajdante, ĉiutage de mateno ĝis vespero, inter siaj koleraj malamikoj kaj gardis, ke oni ne provoku la kuliojn per artefaritaj rimedoj.

            Iun vesperon li revenis el sia kontrol rondvojo lace. Homo atendis lin sur la verando. Li estis trampa, morale falinta viro kun vagabonda aspekto. John tuj sentis, ke li jam vidis tiun vizaĝon ie.

            - Saluton, Brisac!

             Li konsterniĝis. Biry staris antaŭ li, la poŝoŝtelisto. Nun jam li memoris eĉ tion, kie li vidis tiun homon. Sur la ferdeko de la ŝipo Joinville, tiun vesperon… Li devis decidi dum sekundoj. Se li rekonos tiun konatecon, tiam li falos en la manon de ĉantaĝisto. Ekiris la lavango. La kruela realo de la fato… Se ne, ankaŭ tiam… Estas egale! Li persistos apud sia ĝis nuna taktiko. Stari kontraŭ la okazaĵoj, dure! Entrepreni la danĝeron! Iri rekte antaŭen! La kompromiso estas malbona kabalo! Estu, kiel devas esti…

            - Kiu vi estas?! Kial vi nomis min Brisac?!

            - Vidu, amiko mia, nun vi devas plenigi la buŝon de Biry! Mi volas fari mian fortunon!

            - Ne babiladu konfuze, kie ia idioto! Kion vi volas?!

            - Atentu! – kriis Biry minace. – Se mi malfermos mian buŝon, tiam vi putros en prizono, kien vi indas…

            Li ne povis daŭrigi plu. Li ricevis tiel fortan vangofrapon, ke liaj tri dentoj falis kaj panike ruliĝis de sur la ŝtuparo de la verando.

            - Ayo! Mandur! Ĵetu tiun homon tra la barilo, kaj se vi ankoraŭfoje ekvidos lin ĉi tie, transdonu lin al la polico…

            Poste li eksidis kaj vespermanĝis trankvile.

 

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:42:17
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Je vivo aŭ morto!

 

 

 

            Ĝis kiam eblos, ĝis tiam li iros antaŭen, kaj falinte, li fajros pri tio. Li konsideris la aferon tiel finita. Eĉ tion li sciis bone, ke Biry trovos liajn kontraŭlojn, kaj oni bonege akceptos lin tie. Estas egale. Nun alia afero okupis lin. Li ricevis informojn, ke oni aranĝas noktomezajn kunvenojn en la mangrove-arbaroj, proksime al Tandjong. Sekreta societo! Tiu vorto estas la teruro de la kolonia administracio. Kiam la indiĝenoj aranĝas mistikajn kunvenojn, ili dancas, preĝas kaj prisonĝas la malhonoran morton de la blankuloj. Kaj se la sonĝo ne realiĝas, ili do provas iomete urĝi tion. La societo Blanka Tigro antaŭ kelkaj jaroj plenigis kun fanatikaj ribeluloj Sumatron, dum semajnoj fluis la sango kaj brulis la gum-arbustoj. La kunvenoj de la societo Fumanta Luno kostis okmilionojn da pundoj al la angla imperio, ĝis oni faris ordon denove sur la Malaja duoninsulo. La indiĝenoj flustris pri ia societo Blankaj Kaproj en la proksimo de Tandjong.

            Noktomeze Lindsay ekiris al Tandjon kun brune ŝminkita vizaĝo, en sarong-o ĝis la tero pendanta. Neniu estus dirinta, ke li ne estas malaja indiĝeno. Van Dongen kaj Nora deadmonis lin de tiu entrepreno, sed Lindsay persistis ĉe tiu ideo.

            …Estis plenluna nokto. Sekvinte kelkajn indiĝenojn, John atingis senarbejon, ĉirkaŭitan de platanoj. Proksimume ducent indiĝenoj estis tie, ŝminkitaj per blankaj strioj. Post noktomezo ili kolektiĝis ankoraŭ kelkcentope, kulioj fuĝintaj el la barakoj, fruktovendistoj kaj flikantaj ŝuistoj, sovaĝaj ĝis la fundo de ilia animo, inklinaj al sangosoifo aŭ infanece pacaj indiĝenoj. Ili ekbruligis fajrojn ĉie, kantis senartigite, batadis metale sonantajn fero-arbo-bastonegojn kaj kavigitajn tong-tong-ojn. Poste la Magiisto aperis inter ili. Kaprofelo, finiĝanta per hufoj estis tiritaj sur liajn manojn ĝiskubute, sur lian kapon same estis fiksita lana felo, el kiu elstaris du gradegaj kornoj.

            Li hurlis, dancis, ŝiregante sian nigran korpon, kaj ankaŭ la aliaj ĉiuj kriegis kaj dancis kun li. Poste li kriegadis de sur ŝtonamaso: “Sango fluos dum la tago de Hariraja!… Sango de blankaj homoj… la sango da tuan-aj besar-oj kaj tiu de ĉef-mandur-oj… La Blanka Kapro donos novan dion kaj novajn lordojn al Javo…

            Lindsay rigardis la magiiston, atentis liajn movoj kaj rimarkis, ke iafoje kelkaj pli profundaj vortoj miksiĝas en la pepantajn, indiĝenajn elgorĝajn sonojn. Kiam ĉiu kuŝis sur la tero ĵetinte sin vazaĝaltere, la indiĝena magiisto malaperis inter la arboj kun grandaj saltoj. Li klopodis iri al la lago sur mallarĝa vojeto. Apud la milde deklivanta bordo li atingis boaton, kiun li malligis rapide. Sed antaŭ ol li povintus salti en la boaton, fera mano kaptis lin je la buŝo kaj reĵetis lin sur la bordon. Mi volas rigardi en vian vizaĝon, vi, Magiisto! Alo! Sinjoro Morland! Kien vi metis viajn lipharojn?! – La lukto estis mallonga kaj senespera, rilate la Kapro-Morland-on. Li rapide akiris ŝultro-artiktordon kun kartilago-malfiksiĝo, dum li batiĝis al la muska arbo, kvazaŭ tornado estus kaptinta lin, kaj kiam li alvenis en la boaton, liaj piedoj kaj manoj jam estis vindkatenitaj. Lindsay komencis remadi trankvile.

            - Vi povintus ŝpari kelkajn kontuzojn, sinjoro Morland. Kiu estas ŝtelisto, tiu ne provu murdi.

 

***

 

 

            Oni aranĝis la Blanka Kapro-kunvenojn mallongatempe dum hela tago kaj publike. La magiisto gardis siajn ĉiujn atributojn kaj en sia plena ornato, sed akompanate de soldatoj aperis inter la kulioj. La soldatoj tial gardis lin, ke la kulioj ne disŝiru lin. Ĉar oni lavpurigis la magiiston je la ventoro kaj brusto pura, kaj tiel ĉiu kulio povis vidi, ke la sankta homo efektive ne estas kapro, sed blanka serpento, kiu volis mordi sian propran specon. Sinjoro Morland povis mediti pri tio trankvile dum kelkaj jaroj en la ŝtata prizono de Sumbava, kien li estis sendita pro ribelo. La tendaro la kospirantoj kontraŭ la gubernatoro mutiĝis definitive, kiam oni diskonigis la kelkajn cent-vortajn telegramon de la koloniafera ŝtatsekretario, en kiu li ordonis pri la provizora disvastigo de la gubernatora agosferol, kaj li petis grafon Sighoffen, ke okaze de bezono li faru leĝ-projekton pri la deviga alŝtatigo de la industriejoj en Javo.

            - Submetiĝi al la gubenatoro kaj ĉesigi ĉiun pluan kontraŭstaron – diris Farlane la devizon. – Sed nun jam la batalo kun tiu fripono Lindsay estos je vivo kaj morto.

 

***

 

 

            Biry loĝis en eleganta hotelo, li fumis grandajn cigarojn kaj ofte vizitis la fifamajn amuzejojn de la urbo, kie li distriĝis malavare. Eble li ricevis multe da mono pro io de iu. Sed tiuj iuj certe atentigis lin, nur tiam li rajtas paroli, se alvenos ties tempo. Biry do ne menciis, ke li konas John-on. Li tre facile povis nei tion, ĉar de kiam liaj oraj dentoj estis pretaj, li cirkonspekte evitis ĉiun renkontiĝon kun sia iama soldatkamarado. John eksentis ankaŭ tra la silento la minacan danĝeron. Li sciis, ke oni prepariĝas por akuzi lin, kolektante indikojn kontraŭ li, ke la plago venos neatendite kaj subite. Tial li kondutis stulte al Nora. Ili estis kune ĉiutage, ili sorto sigeliĝis pli komuna per ĉiu tago, kaj John ne diris per eĉ unu vorto, ke li amas ŝin. Li ne volis tiri Noran en sian tute reversitan vivon, sub kiu pendis la danĝero de ia granda skandalo kaj granda malkaŝo de tago al tago.

            Kiam la nordokcidenta musono kunportis la unuan, densan, tepidan pluvegon, ankaŭ en la vivo de John komenciĝis la tempestoj. Kelkaj kreditantoj de la bieno denuncis lin pro trompo, pro uzo de falsa nomo, pro ruzaj maĥinacioj, kiujn John Lindsay faris en la nomo de Arturo Lindsay. Dum kelkaj semajnoj la plej unuaj esplor-kontoroj de Afriko, Eŭropo kaj Hindio kolektis la indikojn pri la vivo de John Lindsay. John nek en sia animo sentis sin kulpa. Li sciis, ke Arturo rajtigis lin pri tiu rolo, ke li damaĝis al neniu, eĉ li utilis al tiu, al kiu li povis.

            Li estis scivola, kiel oni povas senmaskigi lin. Li neis ĉion. Li ne estas identa kun la legiano Brisac, li ne estas indenta kun John Lindsay, kiu mortigis homon en Rodesio dum interbatado. Li scias nenion pri la ŝipo Joinville. Li estas Arturo Lindsay, kies patro estas Tomaso, li heredis la bienon.

            - Kiel vi volas kondamnigi Lindsay-on? – demandis Van der Brock de Farlane, kiam ili estis inter kvar okuloj. Suspektinda rekulpiĝanto estas la unusola, aŭtentika atestanto, oni absolvos Lindsay-on.

            - Se oni absolvos Lindsay-on, tiam mi gajnos – diris Farlane. – Notu tion bone. Nun ĉi-foje li ne povos saviĝi.

            Farlane ne estis komunikema. Li ŝatis tion, ke neniu vidu liajn kartojn. Napoleono estis la ĉefa direktanto de la gazetar-kampanjoj en la borso, de la aferoj, okazintaj malantaŭ la kulisoj, sed li konsideris siajn kunulojn nur soldatoj, kaj ili lernis respekti lian enfermiĝemon. Li sidis dum la tirbuneja debato kun enua vizaĝo en sia eleganta, helflava, silka jako, du fingrolarĝe elstaris lia silka poŝtuko, sur lia mano estis sunusola, granda, brilianta ringo, kaj li rigardis pacience, milde el malantaŭ siaj orkadraj okulvitroj. La aliaj, grandaj plantejposedantoj furiozis pro la malbonvolemo, kiam oni vokis lin al la balustrado de la atestantoj. Farlen parilis milde kaj afable, li konis neniun Lindsay-on anticipe, li ne povas alparoli la aferon.

            La akuzo ne povis prezenti konviktan montraĵon. La ĉefdamaĝito kaj la ĉefatestanto, kiu povintus klarmeti ĉion, li ne aperis kaj ne faris denuncon, lian ekziston oni tute ne sukcesis pruvi. La onidira ĉefatestando de la akuzo estas reserĉigata poŝoŝtelisto en multaj ŝtatoj kaj dizertinta soldato. La indikoj, koncernantaj John Lindsay-on estas evidentaj, sed ĉu sendubas, ke la akuzito estas John Lindsay? Liaj dokumentoj estas en ordo kaj li konfesas sin Arturo Lindsay. La tribunalo trovas lian identecon pruvita, ĝi absolvas la akuziton, li kredas kaj rekonas, ke li estas identa kun Arturo Lindsay. La instanco ordonu relegacii la falsan akuzon prezentantan rekulpiĝanton el la nederlanda kolonio. Ĝi koncernis Biry-on.

            Tiam Farlane paŝis al la policestro, estanta en la ĉambrego:

            - Ĉar tiu sinjoro asertas pri si, ke li estas Arturo Lindsay kaj ankaŭ lia identeco estas senduba laŭ la tribunalo, mi petas vin aresti lin pro emisio de negarantiita ĉeko, kiun li plenigis en Londono kaj mi diskontis ĝin antaŭ tri semajnoj ĉi tie.

            Farlane pravis. Ĉar oni absolvis la akuziton, lia afero venis al venko.

            John Lindsay ankoraŭ tiun tagon estis arestita.

 

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:42:47
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Orienta fabelo

 

 

            Nora kaj Van Dongen estis klarvidaj pri la afero. Ili sciis, kion Diry diris, estas vera. La du kuzoj vere renkontiĝos sur la ŝipo Marechal Joffre, ili decidis ŝanĝis rolon tie, kaj la soldatoj kaptis hazarde la malforan, inertan Arturon. Ili sciis, ke fajna artifiko de Farlane estis enretigi John-on, ke li konfesu sin Arturo, kaj kiam la viktimo evitis tute ne sendanĝeran akuzon, ĝuste tial li ne povis senkupigi sin el sub la akuzo de la ĉek-falsado. La ĉekon verŝajne subskribis la fola kaj facilanima Arturo en Londono. Kaj nun jam estas nenion fari, ke oni ne kondamnu John-on al kelkjara punlaboro.

            La ĉambrego de la prokurorejo de Buitenzorg estis plen-plena dum la ĉeftraktado. Kvankam ĝi espereble ne daŭros longe. Ĉio estis simpla. La ĉekoj de Farlane kuŝis antaŭ la juĝisto, li diskontis ĝin en ties plena valoro fare de sia agento en Londono, kaj evidentiĝis, ke sur la bankkonto de Arturo Lindsay eĉ proksimume ne estis tia monsumo, pri kiu la ĉekoj estis plenigitaj. Lindsay neis senpove, ke li estus la subskribinto de la kambioj. Sed la subkribo estis la sama. Ĝi diferencis nur iomete, kiel la grafologoj konstatis tion, sed ĝi estis tiel minimala, ke oni povis proprigi tion al hazardo. La subskriboj ĉe la familio Lindsay estis tre similaj. La juĝisto ekstaris kaj retiriĝi por interkonsiliĝo. Blankhara usonana sinjoro kun angla liphararo sidis vid-al-vide al la podio. Li tre atenteme aŭskultis la proceson.

            Tiam stranga figuro aperis en la ĉambrego.

            Li portis lingan, ĉinan mantelon, vasfaldan pantalonon kaj lignajn ŝuojn. Li estis razita kalva, kiel la ĉinoj, li envenis per etaj paŝoj, krucinte siajn manojn sur sia brusto, tute ĝis la podio, kaj li kliniĝis tie.

            - Pardonon, sinjoro… Mi ŝatus fari tre gravan konfeson en tiu ĉi afero

            - Kiel vi nomiĝas?

            - John Lindsay. Jen estas miaj dokumentoj, pasporto, naskiĝatesto. La geedziĝa dokumento de mia patro, Georgo Lindsay, kun mia patrino. – Li kliniĝis profunde kaj metis ĉion sur la tablon de la juĝisto.

            - Kion vi scias pri tiuj ĉekoj?

            - Ĉion, sinjoro. Mi falsis tiujn pasintjare en Londono. Mi eksplutais tion, ke mi tre similas al mia frato, kaj ankaŭ nia familia subskribo similas. Tial mi subskribis la ĉekojn, mi uzis la monon ekloĝi ĉi tie en Sajgono. Mi aŭdis, ke oni volas kondamni mian kompatindan fraton senkulpa, vi venis puniĝi.

            - Ĉu vi ne estis la membro de la legio antaŭ unu jaro?

            - Antaŭ unu jaro ne, sinjoro. Tiam mi dizertis.

            Li sciis bone, ke la legio ne servas per indikoj al la civilaj instacoj. Farlane perdis sian sinregon. Li salte leviĝis ruĝiĝinte:

            - Tiu homo mensogas…

- Eksidu, ĉar mi ordonos elkonduki vin – akre ekgrumblis la juĝisto, John ŝatintus ekparoli, sed ia tolporo subpremis lin: timiĝo, konsterniĝo kaj miro. – Ni petos skriboprovon de vi! – orodonis la juĝisto.

Post la skriboprovo la proseco daŭris ses minutojn. Evidentiĝis, ke la malgranda diferenco estas inter la du skriboj ne estas hazarde. Sendubis, ke la ĉekon sbskribis tiu homo, portanta ĉinan vestaĵon, aŭ, kiel estis evidenta el liaj aŭtentikaj skriboj: li estas John Lindsay. La juĝisto ne povis diris sian opinion, ĉar la prokuroro ekstaris kaj deklaris, ke li ĉesigas la akuzon. La juĝistaro tuj forlasi la ĉambregon. La denuncanto povas transpreni la krom-privat-akuzon. La denuncanto la unuan fojon en sia vivo perdis sian animan ekvilibron. Li kaptis la sav-atestanton je ties brusto:

            - Vi iros fari punlaboron, kanajlo!

            Tiu nur ridetis pri li:

            - Nur vi suferos, sinjoro. En via koro estas malbono kaj ĝojo. Sur via lango la vorot, en via cerbo la faro, en via vivo la morto, sinjoro kaj via delico estas la pasemo. Mi kunportas mian animon ĉien kaj ĉiutage mi fariĝas pli multa. Kie ajn en la mondo.

            La sinjoro kun angla liphararo paŝis al Farlane.

            - Mi estas Kott, la direktoro de la Banko Kott kaj Münster en Surabaja. Mi aĉetos la ĉekojn de sinjoro Lindsay. Per tio ĉiu alia akuzo falis. – Li turnis sin al John, kiu eĉ nun sidis paraliziĝinte. – Mi esperas, ke vi tranprenos ĉiun ŝarĝon de la sumo. Rilate la partopagon mi havas tre humanan proponon.

            Tiel la afero finiĝis. La banko de Kott kaj Münster estis tiu konservativa, financa institucio, kiu jam foje intervenis en la intereso de Lindsay. Onidire tiu malgranda, sed eminenta, privta banko estis la administranto de la havaĵo de la ĉiama gubernatoro. Kompreneble ankaŭ tiu de grafo Sighoffen. John fine leviĝis de sur la benko de la akuzitoj por brakumi Arturon.

            La homo en ĉina vestaĵo estis nenie…

            Kiam li elpaŝis tra la pordego de la tribunalo, iom pale por la aero de la prizono, li ekfumis cigaredon per tremantaj fingroj kaj fermis siajn okulojn momenton pro la mola ektuŝo de la tepida sunbrilo. Kiam li malfermis tiujn denove, Nora staris antaŭ li. Nun li decidis amkonfesi al ŝi, fine li petos ŝian manon, sed nenion el tiuj li faris. Li brakumis ŝin, kaj ili kisis unu la alian longe…

 

***

 

 

La vespero estis senmova, kaj la ĵonko staris sur la akvo de Mekongo tiel, kvazaŭ ĝi estus konstruita sur betonan bazon. Vo-Min-Ha kuiris ion sur eta kaldrono ion, kaj per sia alia mano ŝi lulis nestosimilan lulilon, en kiu ploris bebo. Lindsay kuŝis surdorse sur la planko de la boato, rigardante la ĉielon jam pli ol unu horon silente kaj senmove. La proksimaj, mistike brilantaj seteloj de la hinda firmamento ŝajnis scintile grandaj pro la refraktado de la aero. La ĉielo ofte ŝajnast tiel malalta, kvazaŭ ĝi estus ŝinda tegmento de la mondo… La vivo, pensis Lindsay, estas tre simpla, tre bela kaj tre privilegia stato…

            La Kasiopeo kaj la Grada Urso nun estas videblaj super la rando de la horizonto kaj sur la maldekstra firmamento la fer-kruc-ordeno de la Sun-sistemo: brilas la neregula kvadratformo de la Suda Kruco kun fosforeska scintilo… Kiel malgranda sentas la homo sin, kuŝante surdorse sub la senlimo. Kiel trankvilige estas tiu polvereco, se oni rigardas de ĉi tie la zonon de Orionto kun ties nebulozoj, en malvarma, forviŝiĝinta radiado, kaj li pensas sin mem tien en la aŭsteran, teruran lumon havantan, mornan Nenion… Tre malproksime aŭdiĝas la vespersignalo de la garnizono, kaj la kaduka, malpura poŝtovaporŝipo ŝrikas ĉe la ekstera, olea lignomoleo… Ho, vi bona, kara Mekongo kun via rinocera dorso, grase brilanta de ŝlimo, kaj vi amikaj, mildaj, varmegaj nebuloj, kun papavet-kokonoj, elspirantaj malbonodorajn sonĝojn… Kiel delikata kaj kiel saĝa estas la homo ĉi tie.

            …Ho, vi kompatinda milionulo, kiu antaŭ nelonge akre alkriis la kulion kaj skuis lin, kaptinte lin je la veŝto… La pereiĝo de la tombo estu indulga al vi, kaj kvankam vi ne estus multe suferinta, kiam vi ruliĝis per via aŭto en la Estinton…

            Ie aŭdiĝas muziko de citro kaj la ruĝaj kaj flavaj vitrolampionoj de la moleo palpebrumas amikeme al li el malantaŭ ĝiaj lum-haloo.

 

Fino

ip地址已设置保密
2008/6/7 10:43:13

 9   9   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.23438 秒, 4 次数据查询