dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La perdiĝinta krozŝipo

您是本帖的第 7275 个阅读者
树形 打印
标题:
La perdiĝinta krozŝipo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Earl kaj Kvang promenadis sur la bordo tien-reen. Dume oni entombigis la mortintojn, komencis flegi la vunditojn kaj trovis ankaǔ la kadavron de Snyder. Sed kie estas Bradford?

            Ili sukcesis kapti iun suboficiron de Snyder. Li rakontis, ke Bradford forgalopis al Mandalay antaǔ la komenco de la atako.

            - Diru al mi, kial?! – demandis Kvang insiste.

            - Sinjoro, ĝi estas sekreto.

            - Ne diru tion, sed mi ŝnurligigos vin apud la paŝejo sur la tero, kie kondukas la vojo de la rufaj formikoj.

            - Mi pensas, ke estus pli bone diri tion.

            - Ankaǔ mi samopinias – respondis Kvang amikeme.

            - La alia palvizaĝulo, kiu estas kapitano, portas tiun sciion al Mandalay, ke la angla grandsinjoro interkonsentis kun vi, kaj li restos du semajnojn ĉi tie. Li faras ĝin tial, ke la angloj kaj francoj ne sendu suldastojn ĉi tien. Dume ĉiu tribo estus ricevinta armilojn por venki la senditajn soldatojn.

            - Tiu plano estis tre fia – diris Earl al Kvang. Ili fermis vian armeo, kaj armite ĉiun sovaĝan tribon dum du semajnoj, ili plejpotence povintus regi ĉi tie ĉe la limo. Domaĝe, ke la radiodissendilo ne estas sur la ŝipo, tiel Bradford povas fuĝi el Mandalay. Mi tre bedaǔras tion.

            - Mi eĉ pli – diris Leven obtuze. – Mi preskaǔ pendumigis tiun gajan, ruĝharan kanbon anstataǔ li.

            - Sciu Leven, li estas vere bonega homo. Vi povas konfidi vian fratinteon al li trankvile, se vi revenos en Londonon, ĉar vi estos reaktivigita iel. Vi perfekte plenumis la mision de bonega, angla oficiro. Koncerne la aferon de la mordo, nia ruĝhara amiko havas hipotezon. Bradfor ja malebligis la kontraǔpruvadon per sia fuĝo, sed post tiuj aferoj, kiuj evidentiĝis pri li, oni plie kredos viajn vortojn, eĉ sen konviktaj montraĵoj.

            - Kun via permeso, ekscelenco, mi ne zorgas pri tio, kion oni pensas pri mi en Londono, kaj kion ne. Mi neniam plu revenos tien. Mi ekŝatis la ĝangalon. Nur kiu longe ĝuis la ĉirkaǔaĵon de belega, moderna urbo, tiu povas kore persisti ĉe la ĝangalo. Mi ŝatas miajn indiĝenojn, mi fartas bone inter ili, kaj mi restos ĉi tie.

            Ili silentis. La princo komprenis la homon. La multe da sufero kaj maljustaĵo faris lin tiel amara kaj rezigna.

            - Mi pensas, ke estus superflue malkonsili vin, rilate vian decidon. Post nelonge eble mi povas diri al vi tiaĵon, kio iomete revenigos vian vivemon. Vi estas ankoraǔ junulo, Thomas Leven!

            Fred la Malpura paŝis al ili:

            - Pardonon, ke mi venis persone, sed la akvonivelo de la rivero Irriwaddy malaltiĝas, kaj se ni ne volas surgrundiĝi ĉi tie, ni devas tuj ekveturi.

            - Ekveturo! – diris la princo. Fred mansalutis feliĉe. Nun jam li havis ne nur veran militŝipon kaj uniformon, sed ankaǔ veran superulon.

 

 

 

 

D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Bradford kolizias kun sia propra instruo. Fenestro kun malbona perspektivo. Rilate la aferon de „Radzeer” nur Rustulo plendas kontaǔ sia frako. Oni aranĝas lian plendon.

 

 

 

1

 

 

 

Bradfor rajdis ĉevalmortige al la fortikaĵo. La spionoj raportis, ke la sporoj de la fuĝintaj arestitoj kondukas al la tendero de Kvang. Li do ne devis timi, ke en Mandalay iu scias ion, kion li rakontis al Earl pri sia militista paseo. Li iris rekte al la komandanto.

                - Ĉu vi venis el norda direkto? Mi ja memoras… Vi estas tiu matroso, kiu apartenis al la akompanantaro de Earl.

                Bradford ekspiris malpeziĝinte. Ili scias nenion.

            - Mi ne estas matroso, sed stab-kapitano Bradford. Li rakontis ĉion al la komandanto komence de la drono de „Radzeer”. Ilian kaptitecon, la roladon de la du trompistoj, kaj ilian vojon kun la trompistoj al nordo. La komandanto aǔskultis lin mirante. Bradford elprenis sian ordonon kaj legitimilon kun foto. Ĉio koincidis.

            - Tio ja certe estos granda skandalo, se ĝi evidentiĝos. Ĉu por al vi, ĉu al la francoj. Estus bone prisilenti la aferon. Sed la krozŝipo kien en la inferon malaperis?

            Ankaǔ Bradford ŝatintus scii tion. Baniĝinte, li lunĉis kun la generalo post duonhoro.

            - Mi ĝojas, ke vi interkonsentis kun Kvang.

            - Ĝi iris sufiĉe glate. Nun jam ne okazos pli multe da problemo.

            Ekstere eksonis la trumpeto alarme. Ĝi signifis alvenon de altranga oficiro. Bradford  rigardis malsupren tra la fenestro. Li ne devas timi ilin. Ili ĉiuj konis lin persone, nenion konjektante, kio nun okazas en la norda regiono de la rivero Irriwaddy. Ankaǔ civilulo estis kun ili, sub la akselo kun aktujo.

            La komandanto enpaŝis.

            - Bonvolu veni ĉi tien, sinjoroj – li diris al la tiuj, kiuj sekvis lin, poste li turnis sin al la generalo: - Kelkaj anglaj oficiroj alvenis kun kolonelo Hutchinson.

            La generalo rapidis antaǔ ilin. Ili ĝoje salutis Bradford-on:

            - Estas tre bone – diris kolonelo Hutchinson -, ke ni trovas vin ĉi tie. Ni volis atendi vin en Mandalay, ĝis vi alvenos kun Earl.

            - Mi havas multon raporti – diris Bradford.

            - Nun ne garvas tio. Oni molestas min pro stulta afero. – Li turnis sin al la generalo. – Ĉu vi permesas, sinjoro generalo, ke mi parolu kun la kapitano inter kvar okuloj ie?

            La oficiroj estis akompanataj al najbara ĉambro.

            - Mi petas vin – diris la kolonelo al Bradford -, ĝi estas tre stulta historio. Ĉagrenas min, ke oni komisias min per tio, ĉar mi opinias ĝin sensenca kaj abomeninda. El Kolombo iu fiulo skribis leteron al la ministro pri militaj aferoj, rilate murditan virinon. Ĝi estas tia civila detektiv-stultaĵo. Oni ĵetis la leteron flanken, ĉar li volis kalumnii vin per tio, ke sur la ponardo, trovita apud la murdita virino… pardonu min… estas via fingro-premaĵo. Oni ĵetis tiun leteron flanken. Poste tiu homo sendis pakaĵon el Mandalay, kaj li ruze petis dokumenton de Earl, en kiu estas skribite, ke la sendinto de la pakaĵo vojaĝis sur la sama ŝipo kun vi kaj kun Earl, kaj li eltranĉis la vitron de fenestro. En la pakaĵo estis la vitro de kajut-fenestro, duone tranĉita kaj metita unu sur la alian, kiel tiu de submikroskopaj preparaĵoj. Kaj tiu homo skribis tion, pardonu min… ke li konservis tiameniere vian fingropremaĵon sur la fenestro-vitro… Tiu fingropremaĵo koincidas kun tiu de la murdisto, kio troviĝas sur la ponardo. Ĝi estas tre ĝena historio… Sed sendube la skribaĵo de Earl estis aldonite… Kaj nun ankaǔ vi havas la intereson, ke tiun abomenindan aferon inter ni… aranĝi iel… ĉar mi ricevis ordonon…

            - Kiel vi pensas… - diris Bradford pale.

            - Mi petas vin… hm… estas ĝene… sed vian fingropremaĵon nun tiu sinjoro, kiu estas daktiloskopo… ni venigis lin tial… Neniu ekscios ĝin. Mi opinias, ke ankaǔ vi havas la interson, ke ni tuj ekprocesu kontraǔ la kalumnianto, ĉar tamen estas skandale kunligi la fingropremaĵon de stab-kapitano kun rabmurdo…

            Suspektema juna oficiro, kiu atentis la scenon iom de flanke, tuj ĵetis sin sur la brakon de Bradford, kiam li subite elprenis sian revolveron, verŝajne por pafmortigi sin.

            Poste oni jam tenis lin forte, kaj la kolonelo preskaǔ time rigardis sur lin.

            - Mi petas vin, sinjoro ĉefinspektoro – diris Hutchinson al la civilulo -, elprenu vian ekipaĵon por fari fingropremaĵon.

            La civilulo elprenis kelkajn objektojn el sia aktujo. Bradford subite ekridis.

            - Nur lasu tion, amiko mia – li diris cinike. – La fingostampo koincidas. Mi konfesas, ke mi mortigis Helena Aldington-on.

            Ĉar temis pri militista oficiro, kaj pri sekreta afero, koncernata ambaǔ ŝtatojn, post unu horo la oficiroj kunportis Bradfordon, katenitan sur la kontraǔtorpedan ŝipon, per kiu ili alvenis, kaj la flagŝipo „Queen Victoria” transportis la arestiton el Kalikato en Anglion.

 

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:26:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La personaro de „Radzeer” obeis al Earl, kiu promesis nenion, li dankis ilian fidelecon kaj saĝecon, poste li proponis al ili ennavigi en Kalikaton, kaj kapitulaci.

            - Vidu, homoj – diris la princo -, mi ne estas kompetenta instanco, sed nun jam mi kredas tion, ke la servo, kion vi faris por Anglio, estos rekompencata. La polico devas aresti vin, la juĝisto ne rajtas premii, nur puni, sed la reĝo povas indulgi. Mi mem prezentos vian aferon antaǔ lia reĝa moŝto, kaj mi rakontos la veron ankaǔ en la ministrejo: vi forigis katastrofon dank’ al via kuraĝo, saĝo kaj fideleco. Ĝi estas ĉi, kion mi povas diri, kanboj.

            „Radzeer” do veturis en Kalikaton per plena vaporo.

            - Ni havis belan semajnfinon – diris Rustulo en la kajuto de la unua oficiro, kie li sidis kun la Bubo en duopo.

            - Tamen ni irios hejmen sen Tom – ŝi ĝemis iom malgaje.

            Earl enpaŝis ĝuste tiam, kiam Rustulo ĉirkaǔbrakumis la knabinon.

            - Mi gratulas – diris lia ekscelenco. – Nun vi devas disiĝi por iom da tempo. Oni arestos vin ĉiujn en Kalikato. Mi zorgos pri tio, ke oni ne traktu vin severe. Mi priaǔskultis la personaron, kaj mi sciiĝis, ke fraǔlino Leven estis via arestito, vi kunportis ŝin malgraǔ ŝia volo, kiel min, mi opinias, ĝi okazis tiel, ĉu ne?

            - Jes, ĝuste tiel, kial vi diris! – respondis Rustulo, ĉar li tuj komprenis, ke Earl volas indulgi Edith-on de la neevitebla polica procedo, kiu atendas ilin en Kalikato. – Ni rabis la fraǔlinon nokte, ni ŝnurligis ŝin dum dormo, kaj ni surŝipigis ŝin sur ŝtupetaro. Eble ni povas diri eĉ tion, ke ni batis ŝin.

            - Mi pensas – diris Sudessex konsole al la malgaja knabino -, vi ne devas longe malhavi la societon de via ruĝhara defendanto.

            - Ekscelenco, mi opinias, ke mi ne faris honton al la kapo de miaj ruĝ-har-parencoj en la pasintaj semajnoj. – Kaj li rikanis kontente.

 

 

 

3

 

 

 

Earl longan parolis kun la ministro de la militaj aferoj. Li venis de la reĝo.

            - Unuavice – diris la princo -, la persekuto ne retenis ilin, ke ili savu min kaj la mizeran Bradford-on post la drono de „Radzeer”. Duavice ili klopodis konstante servi sian patrujon dum ilia trompa agado. Ili savis min el la kaptiteco de Snyder, forigante grandegan katastrofon tiel. Ili savis mian vivon, kiam mi havis febron, kaj mi volis resti tie, sed ili plenumis mian ordonon, dece al fidelaj soldatoj. Tiu ruĝhara knabo, mi ne hontas konfesi, kun tiu knabino faris ĉion, kio ŝajnis preskaǔ nesolvebla tasko por la ĉefstabo. Kaj fine, se ili ne estus ŝtelintaj „Balmoral”-on, ili neniam estintus en tiu situacio, ke interveninte ili neniigu la armil-transporton, per kiuj oni povintus eksciti ribelon en Birmao kaj en Malantaǔan Hindio. Male, ili faris ankaǔ seriozan punon: ili okupis anglan krozŝipon, sed ne pro egoista intereso. Ili volis savi homon, pri kiu nun jam evidentiĝis, ke li suferis senkulpa.

            - Jes, jes… Mi rekonas ilian virton. Cetere ni ne eldonis oficialajn informojn. Bedaǔrinde mi estus ridinde kompromitita. Sed kion ni faru al tiuj homoj?

            - Laǔ mi, se ni kumparas iliajn kulpojn kaj virtojn, oni devas premii ilin.

            - Kiel?

            - Ni donu la krozŝipon al ili. Unuavice neniu povas aserti, ke oni povas ŝteli militŝipon de la angla admiralitato. Cetere vi planis elekti por forigi tri-kvar militŝipojn. Iu estu „Radzeer”! Nun jam ni nomu ĝin „Radzeer”. Tiuj eminentaj homoj estos por nia utilo. La ŝip-kompanio, fondita fare de mi, uzos la korzŝipon por tio, ke ĝi liveru  varojn, valorajn el la vidpunkto de la asekuraj societoj sur la akvo de la Hinda oceano, kie svarmas piratoj grandnombre. Kaj evidentiĝis, ke „Radzee” jam tiam apartenis al ili, kiam ili surŝipigis min en Kolombo.

- Nu sed, mi petas vin…

            - Lia reĝa moŝto tre protektis mian planon, kiu korektos nian iun ridindigan misagon.

            - Ankaǔ mi protektas ĝin.

            Okazis tiel, ke oni efektive oni ne arestis la kulpulojn oficiale. Post kiam ili estis unu semajnon sub gardo, oni informis al ili, ke ia eraro okazis, rilate la aferon, la instancoj ne sciis ke la krozŝipo „Radzeer” estis eksigita ŝipo, en privata mano, kaj bonvole atentigante ilin, oni proponis al ili veturi en Londonon, denove disponigante „ilian propran” ŝipon al ili, kun tiu stranga orodono, ke verŝajne ili ĉiuj estos punitaj pagi kelkajn ŝilingojn „pro la senrajta uzo de la uniformo de la militmaristaro”.

            - Tio ne garvas, ni apelacios – trankviligis Fred la Malpura la palan kaj videble anime taǔzitan polic-kapitanon.

            - Mi povas diri, ke ĝi estas bela afero – lamentis Rustulo -, ke ni devas pagi kelk- ŝilingan monpunon pro ĉiu bagatelo.

            Sed sur la strato ili vekis iom da sensacio, ĉar ili feliĉe, ĝojkriante ĵetis sin al la kolo de unu la alia, poste ili kuregis por suriri la krozŝipon.

            …Ĝi apartenas al la epilogo de la afero, ke la heroon de la aventuro, Rustulon, laǔ la raporto de Earl, oni deziris vidi ankaǔ en la plej alta loko. Nur kelkaj eminentaj personoj partoprenis la aǔdiencon. Nia amiko portis frakon, kaj li aspetis tre bone en ĝi, malgraǔ liaj blankaj gantoj kaj flavaj gamaŝoj. Apartenis al lia nomo, kiel stranga nimbo, lia bravura teorio pri la murdo de Helena Aldington kaj lia spita truko, rilate la fenestro-vitron.

            - Kiel venis en vian kapon gardi ies fingropremaĵon inter du vitroj?

            - Kiam mi vojaĝis sub la nomo d-roVehegen – respondis Rustulo -, Bradford malkaŝis min per tio, kiel oni devas meti sub mikroskopon inter du vitroj tripo… do konservi tiaĵojn. En la sangero estas blankaj korpuskloj, horizontale dek unu literoj. Kaj poste, kiam mi paroladis kun lia ekscelenco, mi vidis, ke tiu ulo fingre tamburas nervoze sur la fenestro-vitro. Mi pensis, se tiujn tripo… do tiujn aĵojn oni povas konservi inter du vitroj, eble la afero samas, rilate la fingropremaĵon. Tiel do, kiam ili promensis, mi eltranĉis la fenestro-vitron, ĝi ja estis malgranda, rondforma vitro, kaj meze duonigante, mi metis tiujn unu sur la alian, ke la fingropremaĵo restu ene tiel, kiel salamo inter du pantranĉaĵoj.

            Malofte rikoltis tiel grandan sukceson iu en tiu galeria, bril-planka, inkrustit-plafona salono, kiel la ruĝhara roman-heroo. La sinjoroj amikema alridetis lin, kaj la Plejpotenca Sinjoro demandis, ĉu li havas ian deziron?

             Sinjoro! – diris Rustulo kaj ruĝiĝis – kion valoras la plej bela frakon kun malpena butontruo?…

            Mi jam menciis, ke la vanteco estis la sola, la plej grava tikla punkto de Rustulo, sed ŝajnas, ke la maljuna sinjoro en la grandega, ruĝa brakseĝo iom komprenis la homan animon, ĉar li ridetis afable:

            - Kiam vi petos vin denove veni al mi kaj amuz min, vi estos kontenta pri via frako. Kaj vi devas atendi nek unu jaron.

            - Vidu, amiko mia – diris Earl -, la honesto kaj la fideleco eltiris vin el la kaĉo. Sinceredire, kiam mi alvenis hejmen, kaj vi estis en Kalikato sub gardo, mi timis, ke vi ne saviĝos sen puno.

            - Kial oni estus pinintaj nin? – demandis Rustulo miregante.

            - Vi devis fari multajn, bonegajn farojn – diris la ministro pri militaj aferoj -, ke ĝi okazu tiel. Tamen vi ŝteli perforte krozŝipon, kaj vi tenis Earl-on en kaptiteco, krome ian stab-kapitanon.

            - Nu sed… - respondis la ruĝharulo, kaj li ne povis kiel esprimi sian miregon – nun temas pri terure granda eraro, nun jam mi bedaǔras, ke oni ne starigis nin antaǔ la tribunalon, ĉar mi ne estas alkutimiĝinta, ke eĉ la ombreto de simila suspektu malhonorigu mian nomon – kaj li indigne okulmezuris sin ĝisgamaŝe. – Mi kaj kelkaj ĝentilulaj amikoj, kiel civiluloj, inter mil danĝeroj, laǔ la ordono de Earl of Sudessex, dum tempesta nokto, ni ekfunciigis ekskrozŝipon, ni devis porti uniformon por iom da tempo.

            - Ĉi vi ŝercas, sinjoro? – diris la maljuna sinjoro el la brakseĝo.

            - Jen transprenu, Sinjoro, bonvolu konvinkiĝi pri tio, kion mi diris – kaj li transdonis dokumenton. Jen tio estis skribita ĉe la malsupra parto de la papero:

 

 

            „Laǔ mia orodono kaj dispono ili faris ĉion, kio estas notita supre de tiu ĉi dokumento. Mi trovis ĝin bona same pro la intereso de la patrujo kaj same pro altaj militistaj vidpunktoj.

Earl of Sudessex.”

 

Poste sekvis la dato, kiam „Balmoral” malaperis, kaj la jenaj ordonoj estis skribitaj sur la paperfolio:

1.      Mi komisiis sinjoron Hallyburton, ke li kaj kelkaj ĝentiluloj fornavigu nerimarkite la krozŝipon „Balmoral”, kiu ankras kaj atendas ordonon sur la tereno de la kvaranten-stacio.

2.      Mi devigas lin provizi la personaron de la ŝipo per la necesa kvanto da cigaro kaj alkoholaĵo en Sabang je la kosto de la angla fisko.

3.      Ŝajnigu pro mia kompananto Bradfor, kiu supozeble estas spiono, ke vi gardas nin kiel arestitojn sur la krozŝipo.

4.      Mi devigas ilin sub ŝarĝo de grava puno, ke ili partoprenu anstataǔ mi la treege lacigan militistan paradon de la franca akcepto, ili ludu mian rolon kaj tiun de Bradford kaj laǔeble ili faru sukckesajn, diplomatiajn intertraktadojn.

5.      Ili devas transskribi la nomon, malĝuste farbitan sur la flankon de la ŝipo al „Radzeer”.

6.      Mi ordonas sub ŝarĝo de severa puno, ke ili erarigu la hindan floton, la aviadilsvarmojn, la submarŝipojn, la policistojn de lia reĝa mosto, ĉiujn radiostaciojn de tiu mondparo dum longa tempo, laǔeble trompi ĉiun, kaj ne obei al la oronoj.

7.      Plej grave: la malobeantojn de tiu ĉi ordono, propramane skribita, mi liverigos en la graflandon de la familio Essex, kie estos restarigita la ekzekuto per glavego, kaj mi ordonos debati la kapon de la malobeantoj.

La maljunulo en la brakseĝo ridis tiel laǔte, ke liaj larmoj fluis. La ministro pri militaj aferoj leginte la dokumenton, malsupre kun la propramana subskribo de Earl, kaptadis aeron dum sekumdoj. La ĝenerala bonhumoro eĉ pliiĝis, kiam Earl rakontis la historion de la ordono.

            - Sed mi estus scivola – diris la blankhara admiralo mediteme -, kio okazintus se tiu dokumento finonte la krimproceson, estus metita sur la tablon de la juĝisto?

            Tio estis tre komplika demando.

            La dokumenton oni metis en la arkivejon de la familio Sudessex, kie ĝi estas trovebla eĉ nun.

            - Amiko mia, vi estas lerta homo – diris la maljuna sinjoro -, mi zorgos pri tio, ke vi ekspluatu viajn kapablojn pli bone dum via plua vivo.

            - Tiam do mia instruisto tamen ne pravis – respondis Rustulo.

            La aǔdienco finiĝis.

 

 

 

4

 

 

 

La asekura kompanio neniam pentis, ke ili dungis „Radzeer”-on por liveri tre valorajn varojn precipe sur la danĝera Hinda oceano. Oni tute ne povis imagi pli precizan, pli bonan marŝipon ol „Radzeer”. Ties personaro estis fidinda, ili ĉiuj havis konsiderinde multe da mono, ĉar post kiam oni aĉetis la inventaĵon de Leven, la membroj de la „akcia societo” dividis dudek kvin mil frankojn inter si en Pireo, ankaǔ la Granda Ĉefo ricevis sian parton pere de poŝtmandato, kies sendinto estis „koliko kurbigu vin”. Krom la membroj de la akcia societo anktaǔ la groba Franono ricevis premion.

Sed ili ne forgesis pri la kompatinda pseǔdo Leven. Ankaǔ la vivo de Gabriel Amines aranĝiĝis, ĉar ili disponigis al li sufiĉe da kapitalo por malfermi en Londono malgrandan kafejon „Legiano”.

            Kial ne ekloĝis ie Fred la Malpura kaj liaj amikoj, havantaj monon? Ĉar ili estus treege enuintajn sin post unu semajno.Ili ne povis vivi sen maro, vagado, aventuro. Escepte Rustulon. Edziĝinte al Edith Leven, li aĉetis bienon, kiun Earl elektis en sia graflando por ili. Onidire la juna paro ricevis ĝin tre favorpreze.

            La Maljuna Sinjoro zorgis pri tio, ke la frako de Rustulo dum la tago de la geedziĝo ne malhavu dekoron, kiel antaǔe. Li tute ne pentis, ke cedinte la teroron de sia edzino, li lasis hejme siajn gantojn, gamaŝojn kaj la belegajn, verdajn, opalajn ĉemizbutonojn. La meritmedalo rekompencis lin por ĉio. Fred la Malpura kaj la personaro de „Radzeer” partoprenis la geedziĝan feston, kaj li transdoni florbukedon en ĉies nomo, elpensinte belan parolon, sed fine pro la emociiĝo kaj pro la embarasiĝo de la ĉeesto de la multaj grandsinjoroj, li konstante ripetis la jenan frazon dum la transdono de la bukedo:

            - Kia idiotaĵo… kia idiotaĵo…

            „Radzeer” veturigis la geedziĝintan paron, vizitontaj la Francan Rivieron ĝis Calais, kaj tiuokaze la personaro kun la kapitano ebriĝis tiel, ke dum la juna paro jam estis veturanta per trajno al Parizo, la ambulanco, la bajrobrigado kaj la alarm-aǔtoj de la polico alvenis unu post la alia en la suburbon de Calais.

            …Ĉu Tom Leven? Li estis rehonorigita, avancita kaj distingita per ordeno. Sed li neniam revenis en Anglion. Kiel subkolonelo, li fariĝis la guberniestro de la tereno, pacigita fare de li.

 

 

 

5

 

 

 

…Kiam dika nebulo kovras la oceanon, kaj neprilumigita ŝipo aperas ie, kiu ne respondas al la radioalvoko, hodiaǔ jam oni ne suspektas, ke kontrabandistojn estas sur ĝi, kiuj kaŝe veturas. Ĉiu scias, ke ĝi estas „Balmoral”, kiun la ciklono levis en la aeron kaj turnis ĝin sepfoje. De tiam ĝi trafikas, kiel fantom-ŝipo, ties radio estas muta, sed kiam aperas ĝia forviŝiĝinta, neprilumita ombro, tio ĝenerale signifas grandan tempeston.

            Hodiaǔ jam ĉiu inteligenta matroso scias tion.

 

 

11. 01. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/11 8:26:56

 22   2   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10156 秒, 4 次数据查询