dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Reen en la inferon!

您是本帖的第 1855 个阅读者
树形 打印
标题:
Reen en la inferon!
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Reen en la inferon!

Jenő Rejtő

 

 

Reen en la inferon!

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

1

 

 

 

Mia amiko Kuprokapulo leĝere batis la Stiriston je la kapo per botelo de brando, poste kun ĝentileco kutima de li, kvazaŭ invitite afable, kiel a dentokuracistoj vokas la sekvan pacienton, diris al la sinjoroj rikanante: “Ĉu iu ankoraŭ deziras ion?” La Stiristo falis sur la plankon kun kontuzita kapo inter la sangajn vitrerojn, kaj por momento, kiel en kalmo antaŭ la tempesto, fariĝis silento.

            La situacio estis jen tio: ni estis triope: Kuprokapulo, Bobi kaj mi. Estis kun ni, sed ne kalkuliĝis al tio nia novebakita konato Magrulo, kiu estis bela, maldika junulaĉo, havanta grandajn okulojn, kiu eĉ nun palpadis sian kolon, ĉar tiu kolo antaŭ kelkaj minutoj ankoraŭ sufokiĝis inter la harkovritaj, manegoj de la ĵus batfaligita Stiristo. Kvin homoj staris vid-al-vide al ni, senmove kaj pretaj ataki, la membroj de la mutuala societo de la senlaboraj matrosoj. Nomataj “Murdistoj”, kiuj praktikis sian karitan agadon, la mutualon en tiu strikta senco de la vorto, ke ili helpis sin mem, senkonsidere la rimedojn de la helpo, kiuj estis la plej diversaj iloj de la handspiko ĝis la tranĉilo. Ilian atakon prokrastis por kelkaj sekundoj tiu cirkonstanco, ke Bobi kaj mi staris kun antaŭendirektita tranĉilo, kaj Kuprokapulo jam levis seĝon alten. Ni estis klarvidaj pri tio, ke la plej oportuna afero, kion ni povas fari, estas la fuĝo. La pozicio de la Murdistoj estis tiom pli bona, ke ili staris barante la enirejon kaj komencis iri malrapide al la drinkejbreto, formante duoncirklon. Mi flustris haste al Kuprokapulo, kiu staris kun la seĝo: “Debatu la lampon!…” Li ekmovis sian kapon iomete, signante, ke li komprenis tion. Maldekstramane li ĵetis tablon al ili subite, kaj la altenlevitan seĝon li tuj puŝis al la lampo. La fuĝontaj interbatiĝantoj praktikas la debaton de la lampo jam de jarcentoj laŭ la leĝo de la malpli fortaj homoj.

Preskaŭ ne mallumiĝis ankoraŭ, kiam mi jam ĵetis la seĝon al la strata montrofenestro, tuj poste ankaŭ mi flugis inter la falantaj vitreroj, kaj alveninte sur la straton, la svelta ombro de Magrulo glitis apud min. Se Kuprokapulo kaj Bobi volas fuĝi sekvante nin, estos kapute al ili, ĉar la tranĉiloj trafos ilin el dorsdirekto. Ili laŭ la sola strategio bona kuregis inter la Murdistojn, kiuj ĵus volis kurataki ilin fronte, sed tiuj dissaltadis pro la neatendita kunpuŝiĝo. Bobi saltis tra la drinkejbreto, Kuprokapulo saltis sur la breton, ĵetante la butelojn po kvin, kaj dum la kontraŭuloj ekhaltis por momento, li renversis la stativon, plenan de likvoroj, kaj post grandega salto li malaperis, sekvante Bobi-on malantaŭ la matpordo… Fajfo de policisto sonis akre en la nokto… Dura objekto ekbatis mian frunton, mi pikis mian tranĉilon en ies ventron… Bobi staris jam malpli proksime, tiel do mi kriis al li: “Al la malnova haveno”. Sed Magrulo kuris al la strato Respubliko, mi devis postkuri lin… Mi ankoraŭ vidis, ke kuprokapulo saltas tra la barilo de malplena domgrundo, poste Bobi kaj postsekvas ilin grandega, nigra objekto, evidente ĝi preteris ilian kapon, ĉar tio falis sur la pavimon kun bruo… Ni kuregi sur la strato Respubliko, kaj tri bojegantaj, koleraj, senmastraj hundoj sekvis nin…

 

 

2

 

 

            Efektive mi estis la kaŭzinto de la tuta problemo, ĉar mi ne lasis mortigi Magrulon. La haveno de Marseljo havas siajn neskribitajn, sed pli severajn leĝojn ol la skribitaj. Tial ili estas pli severaj, ĉar pro relative tre malgravaj rompoj de leĝo oni pagas per mortbato. Tia leĝo estas ekzemple: “ne enmiksiĝi en la privatajn aferojn de via proksimulo, nek pro scivolemo, morala indigno, kompato, financa intereso, kaj ĝenerale neniel, se nur vi havas ian rajton aŭ rilaton al tio.”En tiuj drinkejoj jam okazis kelkfoje, ke iu, laŭ la plej strikta senco de la vorto, mortbatis sian amantinon, sen tio, ke kiu ajn intervenus el la pluraj ĉeestantoj. La viro, batanta sian virinon estas tabuo sur la pampoj de la haveno. Du homoj, kiuj havas aferon aranĝendan per tranĉilo: estas tabuo. Ĉiu homo, kiun iu batas, se li ne estas via amiko, parenco aŭ negocpartnero, donanta profiton: estas tabuo. Kiu ne respektas la preceptojn, tiu vere ne havos longan vivon,  speciale sur tiu ĉi tero.

            Nu, en la restoracio, nomata pri la “Havena Oldfraŭlino” oni volis mortbati Magrulon, kiun mi ne konis anticipe, ĉar oni pensis lin spiono de la polico. Mi tute ne scias, kial mi ekkompatis tiun malfortikan, timiĝintan junulaĉon inter tiom da homoj, kijn mi jam vidis esti batitaj… Ĝuste tiun magajan bubon, sed tiom, ke mi preskaŭ sen memkontrolo mi elprenis lin el la manegoj de la Stiristo, kiu kompreneble vangofrapis min tiel, ke mi falis surdorsen, kaj se Kuprokapulo kaj Bobi ne ĉeestintus, la Murdistoj certe estus “harpunintaj” min, kiel ili moknomas la mortpikon per tranĉilo.

            Farinte grandan ĉirkaŭvojon, ni atingis la malnovan havenon, kaj nian konstantan drinkejon Grand Bar du Lyon d’or, kie ni lavis la koton kaj la sangon de sur ni. Poste ni mendis brandon kaj komencis rigardi Magrulon pli ekzakte, kiu cigaredis mallerte, kun tremanta mano. Li volis ekparoli, sed tiel alta voĉo eliĝis tra lia gorĝo, ke li devis graki, poste li diris ĝentile:

            - Dankon… kion vi faris…

            - Kial komencis kriadi la Stiristo, ke vi estas spiono?

            - Ĉar mi serĉas mian fraton… kiu malaperis ĉi tie.

            - Serĉi malaperintajn homojn en la haveno ne estas senriska afero – opiniis Bobi.

            - Kio estas via profesio?

- Mi estas… seruristo…

            - Ne mensogu, filo mia – admonis lin Kuprokapulo kaj levis la malpuran, etan manon de Magrulo. – Vi ankoraŭ neniam faris fizikan laboro en via vivo. Kion vi faras en Marseljo.

            - Mi loĝas ĉi tie.

- Ne mansogadu – mi interrompis –, vi neniam en viva vivo estis en Marseljo, cetere vi ne estus kurinta al la strato Respubliko, kiam mi kriis, ke al la “malnova haveno!”

            Li silentis.

            - Vidu, Magrulo – diris Kuprokapulo – ĉar vi mensogas ĉion dise-mise, ni ne amikiĝos kun vi. Mi povas konsili ion al vi: forportu vin el tiu ĉi urbo, ĉar se via kolo estos denove en la manoj de la Stiristo, ĝi estos malvarma, kiam li forlasos tion.

            Magruli riksrigardis antaŭ sin, kaj post iom da tempo, kvazaŭ li estus decidinta sin por konfesi, li ekparolis:

            - Mi… – li komencis balbutante – serĉas homon, nomatan Bremont, kiu venis ĉi tien el Romo antaŭ tri monatoj… pro negoca afero… La koncernulo estas mia frato… Mi ricevis enigman letreron de li, ke li faris ian krimon, kaj tial li adiaŭas eterne…

            - Ĉu ankaŭ la pplico serĉis lin?

            - Jes. Kaj oni informis antaŭ nelonge, ke la esploro plene haltis. Nun mi venis serĉi lin…

            Kuprokapulo eligis la cigaredfumon mediteme, mi vidis, ke li estas nervoza kaj provas kaŝi tion.

            - Ĉu vi diras, ke li nomiĝas Bremont?… Desegnisto vizitis en Marseljon, kiam estis Pasko…

            - Jes, jes! Pro Dio… – li kaptis la brakon de Kuprokapulo – ĉu vi scias ion pri li?

            - Nenion mi scias pri li, sed mi aŭdis ion… Ŝajnas… Eblas, ke mi ekscios tion, kie li estas, se li ankoraŭ vivas, kio jam en si mem estas objekto de aparta problemo. Mia agrabla konatulino, nome Miĉuri, mi pensas, ke ŝi scias ion pri tiu sinjoro.

            - Bonvolu helpi, ke mi renkontiĝu kun ŝi – petegis Magrulo preskaŭ spiregante.

            - Mi ne pensas, ke mi farus tion. Denove okazus al vi same, kiel kun la Stiristo. Interesiĝi pri malaperintaj homoj ne estas tro deca konduto ĉi tie, en la malnova haveno. Malgraŭ tio mi proponas la sekvajn: ekkuŝu por dormi, ni renkontiĝu morgaŭ posttagmeze ĉi tie, kaj ĝis tiam mi ekscios ion, kion mi povas.

            Ĉar Magrulo komprenis, ke estos la plej saĝa afero obei nin, tial li iris hejmen. Ni triope ekvagis en la nokto.

            - Sciu . komencis Kuprokapiulo –, mi opinias ke oni harpunis tiun kompatindan diablon. Mi ne scias precize, kion rakonti Miĉuri, sed mi memoras tiel, ke la Ruĝa Vizaĝulo kaj la rusa Saŝa mortigis lin.

            Ĉi tie en la haveno, kiel ĉe la sovaĝaj popoloj, oni donis trafajn nomojn al ĉiu, kaj ĝi estis efektive lia vera nomo, ĉar ties vera bapto- kaj familia nomo estis preskaŭ nekonata antaŭ la amikoj. La supre menciitaj du nomoj estis timitaj en la suburbo.

            Miĉuri, la japana dancistino, havis teneran amrilaton kun Kuprokapulo, kaj ŝi amuzis la gastojn en iu drinkejo de la strato Mure, kiu estis vigla kaj brua pro la muziko, lampionoj kaj matrosoj.

            Ni traboris nin al la amuzejo Globo en la rumoro kaj homtumulto de la mallarĝa strato inter ebriaj legianoj kaj buntevariaj vendistoj.

            - Mi scias tiel, ke ankaŭ Miĉuri estis en la ludo. La knabino havas tre malbonan memoron, mi provos tion ekspluati, ĉar rektavoje ŝi estus rakontinta ion nek al mi sincere – diris Kuprokapulo.

 

*

 

 

            La Globo apartenis al la pli bonfamaj amuzejoj de la suburbo. Oni povintus tranĉi la fumon, kion faris eĉ pli sufoka la peza odoro de la fiŝoj, rostitaj en oleo. Unuokula matroso harmonikis kaj kantis sentimentalajn kantojn pri Dodo, kiu skribis lateron al sia amantinon de sur la insuloj Respubliko. Kvar loĝioj estis ĉe la malantaŭa muro de la ejo, kaj ni sekidis en iun el tiuj, kaj Miĉuri kuris tuj al ni tien, kiam li ekvidis Kuprokapulon. De ie vingusta voĉo kriegis al ŝi:

            - Kiu venis?!

            - Kuprokapulo, Bobi kaj la Fajfisto!

            Mi estis la Fajfisto. Mi rimarkas paranteze, ke nia triopo havis sufiĉe bonan famon inter la batiĝemaj friponoj de la haveno, kies nombro estis proksimume cent mil kspoj. Tia famo estas tre svaga, ĉar jarfine, kiam oni faras bilancon pri siaj aferaĉoj, ĉe neniu montriĝus granda diferenco inter la donitaj kaj ricevitaj vangofrapoj. Tie jam estis legendaj interbatiĝantoj, mi aŭdis pri herkulaj murdistoj, sed pri tiulo, kiun oni ne estus batintaj plurfoje duonmorta, pri tiu homo mi ne aŭdis.

            Miĉuri estis ĉarma, eta, japana virino, kaj ŝi trinkis la rumon el akvoglaso. Kuprokapulo kliniĝis al ŝi kun enigma kaj zorogplena vizaĝo:

            - Kie estas la Ruĝulo kaj la ruso?

            - Ili nun vojaĝis al Italio… Ili portos virinoj ien el Genua – kaj ŝi aldonis timiĝinte:  –  Kial, kio okazis?

            - Ĉu vi memoras, kion ni faris dum Pasko al tiu franca knabo, kiu venis el Romo? – li ĵetis rapidan lankrigardon al mi. – La polico estas sur nia spuro.

            - Sed… – revadis Miĉuri malcerte – vi tute ne estis tie.

            - Idioto! Mi staris en la pordo… kiel malbonan memoron vi havas!

            - Efektive mi faris tute nenion…

            - Ne klarigu al mi! Ni tre malbele murdis tiun homon…

            - Tute ne temis pri tio, ke vi mortigos lin.

            - Nin ne interesas ti, karulino, pri kio temis! Ankaŭ vi falis en tiun aferon tre malbele.

            - Ĉu mi?!… Kion mi faris?! Kiam tiu blondulo ekpafis per sia revolvero, mi ŝajnigis min mortinta, kaj mi pensis, ke temas nur pri ia ŝerco…

            La tuta fia friponaĵo komencis disvolviĝi antaŭ mi. En Marseljo ne estas malofta mokincito, ke iun, kiu estas malagrabla por certaj homoj, “sendas” en la legion kun bona ekideo. Post unu horo ni jam povis rekonstrui la okazintaĵojn. Ia pariza sinjoro dungis Sasimov-on  kaj la Ruĝulon por sendi Bremont-on en la legion. Nokte ili ebriigis la knabon, farante bruan diboĉadon en la aparta ĉambro de la amuzejo Blobo, iel ili donis revolveron en la manon de Bremont, en la revolveron oni metis tiel molan risorton, ke ĝi ekpafis je unu tuŝeto. Kiam la armilo knalis en la mano de la ebria homo, Miĉuri ĵetis sin sur la teron… La ĉeestantoj rigardis ŝin en la granda paniko, poste ili diskuregis kun la ekkrio “ŝi mortis”… La Ruĝulo kuntrenis la morte ebrian Bramont-on kaj timigis eĉ pli la malesperiĝinte plorantan junulon: “Morgaŭ jam ĉiu haveno ricevos vian person-priskribon. Se oni arestos vin: vi ricevos dek jaran punon en Cayenne… Mi havas bonan konsilon al vi, jen estas serpenta vojo, iru en la fortikaĵon Saint-Jeans, kaj dungiĝu al la legio, tie oni ne serĉos vin, kaj post unu jaro, jam neniu zorgos pri la afero…” Li mem helpis apogante la ebrian Bremont-on al la pordego de la fortikaĵo. La junulo, kiu pensis, ke li mortigis Miĉuri-on, paŝis malantaŭ la gardostaranto tra la pordego de la citadelo, kien oni enlasas ĉiun, sed civilulo ankoraŭ neniam elvenis de tie…

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:48:25
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

            Tial estis nia triopo nedisigebla, ĉar en nia paseo estis granda, komuna memoro: la Legio! Kuprokapulo ekssoldatiĝis antaŭ tri jaroj, soldatservinte ses kaj duonon da jaroj.

            La servotempo estas nur kvin jaroj, sed oni ne alkalulas al tio la punlaboron, la unu kaj duon jarojn da “travaux”-o. Bobi fuĝis antaŭ tri jaroj, mi antaŭ kvin jaroj. Ni renkontiĝis iel en Marseljo, kaj tiu komuna travivaĝo kunigis nian triopon. Ni do komprenis tre bone la tragedion de la kompatinda Bremont, kiun oni pereigis pli bone per malnova, teatra truko, kvazaŭ li estintus harpunita. Li trafis en la plej grandan mizeron, en la fajran kaldronegon de la suferoj, en afrikan garnizonon, sed kie, se li revenos post kvin jaroj, li jam estos ruino korpe-anime. Tiel praa grandegulo kun organismo, simila al tiu de gorilo, kiel Kuprokapuulo, inter miliono da homoj se troviĝas unu.

            Afriko! Aŭdinte tiun vorton, spasmo de naŭzo, miksiĝinta kun vomemo kunpremis nin ĉiujn interne. La infero! Foje mi revenis de tie, el hommuelejo de sahara garnizono, kie grandegaj ferradoj muelas tag-al-tago la nervoj, la animon, la ostojn, en varmego, en forlasiteco, laŭ la peza ritmo de monotonaj horoj dum senfinaj monatoj, foje mi venis de tie, per ĉiun imagon superanta, multmonata svena, pena sintreno, murdante, mortante, plorante kaj duone freneze… Blindiga, arda reflektado de la suno de sur la blankaj muroj, moskitoj, bruo, kinino kaj la varmegaj polvodunoj, la pika doloro en la cerbo de la sudokcidenta siroko… Miasmaj havenoj, kazernoj, similaj al bastiono, insidaj beduenoj, barbaraj francoj…

            Mi asertas, ni ĉiuj tri sciis tre bone, ke tiu franco kiel perdiĝinta estas, kian mizeran sorton li havas, tial ni iris senvorte al la Grand Bar. Magrulo rigardis sur nin kun tiel avida vizaĝo, ke ni plej volonte estus forkurintaj. Ni eksidis, kaj Magrulo komenci kompreni nian seriozecon.

            - Ĉu li mortis? – li demandis mallaŭte.

            - Li vivas – mi diris malgaje.

            Li kaptis mian manon kaj salte leviĝis, kvazaŭ li volus kuri tuj al Bremont.

            - Kie li estas?

            - Antaŭ ĉio eksidu – diris Kuprokapulo. – Vi ne havas kaŭzon ĝoji, kaj malpli da kaŭzo por rapidi ien.

            Li rakontis ĉion trankvile, kion ni eksciis.

            - Sed… se ni rakontos ĉion ĉi eb lka ministrejo pri militaj aferoj…

            - Vi atingos nenion per tio. Oni ne revenigos lin el la legio… Oni traktis lin draste.

            Li siletnis. Longe fiksrigardinte antaŭ sin, li mordetis la cigaredon nervoze en sia buŝo, kaj liaj okulo komencis brili humide. Eble li estis tute juna knabo…

            - Dankon – li diris kaj raspis sian gorĝon. Poste li ekstaris subite.

            - Kion vi volas fari?

            - Mi iros en Afrikon. Mi liberigos lian, aŭ ankaŭ mi pereos.

            - Vi estas stulta bubo – diris Kuprokapulo. – Oni sendas la rekrutojn al la sudaj limoj, kien tia junulo, kiel vi, nek tiam alvenos vivanta, se li veturas plej komforte.

            Venis en mian kapon mia prora vojo, mi vidis la blindigan, flavan polvon, mi sentis ties bruligon, la guston de la morto en mia buŝo…

            - Ne provu malkonsili min! Mi iros. Unu mi rakontos ion al vi. – Li residis denove. – Ni estas francoj, sed ni ekloĝis en Romo. Tiu homo, kiu insidis mian fraton, Corot, efektive estas lia onklo. Li dungis tiujn friponojn. Nia tre riĉa parenco mortis en Aŭstralio, kiu haredigis du milionojn da frankoj al Bremont. Laŭ la testamento, se Bremont ne anonciĝos por la heredaĵo malpli ol unu jaro, doktoro Corot ricevos ĝin. Ĉar tiu nia parenco, kiu mortis, foje trafis en kavon, rilate heredaĵon, kion li ne povis ricevi dum dek jaroj, ĉar lia frato malaperis en la mondmilito, kaj li ne povis akiri lian atestilon pri la morto. Sed lia frato havis la heredaĵon, kaj li sekvis nur post li. Tiu memoro venigis lin al tiu bonvola penso, ke li decidu en la testamento: se iu lia parenco malaperis, aŭ mortis, oni ne devu pruvi lian morton, sed post unu jara pacienctempo, se tiu ne anonciĝos persone, ĝi herediĝu al la sekva heredanto. Tiu heredanto estas doktoro Corot, kiu ricevos la heredaĵon post Bremont. Doktoro Corot eksciis en Aŭstralio la enhavon de la testamento, li venis en Eŭropon sur la plej mallonga vojo, kaj mian fraton, kiu eĉ konjekton ne havis pri la testamento, logis kun si el Romo en Marseljon. La testamento alvenis antaŭ du monatoj en Romon al la angla ambasadejo, laŭ kiu, se Julio ne anonciĝos malpli ol unu jaro, Corot ricevos la heredaĵon sen ĉiu plua atesto.

            Ni sidis silente. Bobi kraĉis.

            - Mi ŝatus renkonti tiun Corot-on nokte en iu doko hazarde… Tiam eblas, ke nek li anonciĝus. – Antaŭ Bobi divolviĝis konturoj de nova ŝanco, aŭdinte liajn vortojn. – Diru Magrulo, Dio ne donu, se tiun Corot-on malhelpus ia neatendita evento en tio, ke li vivu plu, ĉu tiuokaze vi estus la heredanto?

            - Ne. Kaj nun tute ne la heredaĵo gravas… Sed la kompatinda Bremont…  – Kaj li ripetadis malesperiĝinte: - Mi devas savi la kompatindan Bremont-on…

            - Bedaŭrinde lia sorto estas sigelita. Tiu mizera Corot faris perfektan laboron.

            - Aŭskultu min, knaboj! – daŭrigis Magrulo, kvazaŭ ekhavinte bonan ideon. – Se ekzemple, Bremont anonciĝus post unu jaro, kaj se vi helpus revenigi lin, vi ricevus centmil frankojn pokape.

            - Kiel vi komprenas tion?

            - Se ekzemple vi venis kun mi en Afrikon…

            Fariĝis tiel granda siletno, ke aŭdiĝis subita kornado de tre malproksima hupo. Poste Kuprokapulo respondis tre serioze.

            - Kara filo mia, mi havas tridek ses jarojn, mi vagadis tra la tuta mondo, mi kamaradis kun multspeca morto. Mi fiskaptis sardinion en Svedio, mi fosis guanon en Nov-Zelando, mi estis legiano, kontrabandisto de opio, mi minis salpetron en Ĉilio, kaj dum multaj jaroj mi laboris en Londono, kiel stratpurigisto. Se iu dirus, ke mi iru por centmil frankoj per motorboato al la Suda poluso aŭ per velŝipo al la norda, senprobleme mi efektivigus tion. Sed en Afrikon, se vi pagus por miaj ĉiuj paŝoj unu kilogramon da oro, nek tiam mi irus. Ni tirope revenis de tie pro stranga hazardo, kaj mi pensas, se ni povus ŝteli ĉiun trezoron de la hindaj vicreĝoj dum unu monato, nek tiam ni irius por ĝi. Ĉar tiu, kara filo mia, estas la infero!

            Li parolis el nia animo. Bobi, kvazaŭ resumante la diritajn, ankoraŭ aldonis:

            - Kaj tien, kien tri niaspecaj, frenezaj vagabondoj ne kuraĝas iri, tie, vi povas imagi, kia sorto atendus magregan knabeton.

            - Mi dankas vian sincerecon – li diris kaj ekstaris. – Mi nun iros en Afrikon, aŭ mi kunportos Julion, aŭ ankaŭ mi mortos tie. Eble, se vi estus venintaj kun mi, tiam ĝi sukcesus. Tiel do verŝajne mi nur oferos min. Mi dankas vian bonkorecon, ĝis revido…

            Kaj li etendis sian manon al ni rezolute.

            - Atendu nur, idiota knabeto! – diris gruble al li Kuprokapulo. – Ĉu vi ne volas ekiri en Afrikon, kvazaŭ ĝi estus ĉe la sekva stratangulo?

            - Mi konfesas al vi, ke dekmil frankoj estas kudritaj en la subŝtofon de mia jako, eble per tio mi povos korupti iun tie. Ne provu deadmoni min! Sed se vi povus konsili ion, mi tre dankus tion…

            - La Fajfisto regalos vin per konsiloj. Ĉio estas notita en lia kapo.

            Vere, mi havis certan aŭtoritaton, kiel tia homo, kiu estas sperta pri la afrikaj aferoj.

            - Ne tuŝu la dekmil frankojn! Vere ĝi estas la sola ŝanco por liberigi Bremant-on, se vi trovos lin. Unuavice iru en Oran-on, kie vi povos ekscii en la fortikaĵo St. Therese, ĉu li soldatservas ĉe la unua aŭ ĉe la dua kompanio, do ĉu en Bell Abbes aŭ en Saida. Se hazarde li estas en Hindoĉinio, tiam kapute. Se li estas en iu oazo aŭ fortikajo de Maroko, tiam vi havas la ŝancon unu kontraŭ mil, ke vi trovos lin.

            - Nur tion diru ankoraŭ al mi, kiel mi povos vojaĝi en Afrikon “nigre”? – Li do jam aŭdis pri tio, ke la vagabopndoj en la havenoj trafikas inter la urboj kaj kontinentoj ekskluzive nur kiel kaŝpasaĝeroj.

            - Morgaŭ ekveturos la ŝipo Teneriffa je la sepa horo matene, el la dua baseno de la tria sekcio, rekte al Oran. Serĉu Nure-on, la laborestron, donu al li dudek frankojn, kaj diru, ke la proprietulo de Lyon D’or salutas lin. Li donos al vi numeron, kaj ekiru kun la pakaĵportistoj sur la ŝipon. Kunportu botelon da akvo kaj kvar aŭ kvin tabuletojn da ĉokolado. Kaŝiĝu en la bilĝo, ĉe la muro, dividanta la maŝinejon, ĉar nokte, se vi alpremiĝos tien strikte, ĝi donos iom da varmo.

            - Mi tre dankas vin… Morgaŭ matene mi vojaĝos.

            - Iru en la inferon! – kolere alkriaĉis lin Kuprokapulo. Kaj Magrulo rapidis preskaŭ feliĉe.

            - Kiel idiota homo li estas! – diris Bobi moke. – Kiel tiuloj imagas Afrikon!

            - Dank’ al Dio – mi diris –, ke neniam plu mi havos ion komunan al similaj aferoj. Sekvan semajnon mi vojaĝos hejmen, ĝis tiam mi travagabondos Provence-on, mi preteriros la marbordon piede, kaj se mi volos baniĝi, mi saltos en la maron vestita.

            - Ĉe mi, amiko mia – ridegis Kuprokapulo – jam pasis tiuj tempoj, kiam estis en la tagordo la krevinta haŭto sur la piedoj dum langvoraj piediradoj, timego, disenterio, vangofrapoj en la policejo! Tio ne plu okazos…

            Iel ni fartis malbone. Bobi rimarkis: ĉu vi scias, tamen estas io kortuŝa en tiu katosimila bubo, io emociiga, kiel tiu senmuskola knabeto kun pala haŭto ekiras en la malnovan Afrikon por kunvenigi sian fraton. Kaj dume li tute ne scias, kio estas moskito.”

            - Tiu bubo jam tro sufiĉas al mi! Ĉu vi komprenas?! Ne interesa min la mizeraĉaj problemoj de aliaj homoj! – kriis Kuprokapulo, la li lasis nin tie.

            - Kio okazos al tiu kompatinda ulaĉo en Afriko? – mi komencis mediti, sed Bobi ekstaris.

           

            - Vidu, Kuprulo pravas. Ĉiu mortas tiel, kiel plaĉas al li. Tio ne koncernas nin. Ankaŭ li foriris.

            Estis la sesa horo, mi pensis, ke mi ankoraŭ ne alvenos malfrue al la azilejo. Estis pluvota, tiam la var-premaĵoj estas malbonodoraj, oni ne povas dormi sur tiuj bone. Mi sopiris la sekan, malmolan liton de la azilejo. Kiel mi iris sur la strato Forbin, mi rimarkis denove, ke mi pensas pri Magrulo. Mi vidis lin, kiel la ĝendarmoj kaptas lin sur la landvojo kaj tordas liajn brakojn malantaŭen, puŝadas lin sur larĝa, longa landvojo, akompanante lin al la policejo… Mi forigis miaj pensojn kolere kaj perforte. Mi ankoraŭ atingis la disdividon de la supo en la azilejo, kaj mi priparolis kun Salato, ke sekvan semajnon ni veturos al Korsiko, kaj ni transportos kelkajn milojn de cigaredoj, antaŭ ol komenciĝus la tempestoj. Lodoc diris tion, ke li pagos trioblan prezon, krome la luon de la velŝipo…

            La pastro iris tra la ĉambrego kaj estingis la elektran lampon. Mi volis dormi, sed denove mi devis pensi pri Magrulo. Kio devigas min, ke mi vidas konstante antaŭ mi la timiĝintan malgrasan vizaĝon de tiu knabo, kun tiuj malgajaj okuloj, kun tiuj karaj, malesperiĝintaj trajtoj?… Fine ja kion mi povus fari?…

 

*

 

            Matene mi vekiĝis, havante kapdoloron. Mi iris sur la straton, kaj mirinde, ĉesis ĉiu mia malbona sento. La suno jam leviĝisk, tramo veturis al la kajo Belges kun grapoloj de homoj, pendante alkroĉiĝintaj al ĝi sur la ŝtuparoj kaj bufroj. Ties aŭtohupo sonas abomeninde, laboristoj inundas el ĉiu direkto al la placo Joliette… Mi aĉetis kvin tabuletojn da ĉokolado en iu scpicvendejo, kaj mi plenigis mian botelon kun vino kaj sodakvo. Mi renkontis Kuprokapulon ĉe la krada pordego de la sekcio. Ĉokoladtabuletoj pendis el lia poŝo. Ni fiksrigardis unu la alian agreseme, poste ni iradis tien-reen senvorte. Post nelonge lavenis Bobi kun botelo de ruĝa vino. Sirenado. Estas la sepa horo.

            - Ĉu la bubo ne povis vekiĝi, aŭ kio okazis?! – ekgrumblis Kuprokapulo.

            - Sciu – senkulpigis sin Bobi –, mi pensis tiel, por mi jam estas tute egale… fine ja kio povos okazi? – li diris kun sia speciala parolmaniero.

            - Knaboj – diris Kuprokapulo –, bedaŭrinde ni devas iri kun tiu bubo! Fine ja 100 000 frankoj estas multega mono!

            Venis Magrulo. Li volis diri dankemajn vortojn, premadis nian manon kortuŝite, sed Kuprulo interrompis krude:

            - Ni lasu tiujn idiotaĵojn kaj ekiru! Unu post la alia, atentu!

            Kiel nekredeble! Mi kaŭras en la mallumo apud la flanko de la maŝinejo, la ŝipo sirenas malpacience, la motoro murmuregas forte, kiel ĝi komencas funkcii, kaj sreonegas nudpiedaj paŝoj super mia kap. La ĉenego grincas minace… Hop!… La ankro nun estas levita… La helicpadeloj rotacias bruegante… Nun oni certe ĵetas la kablon al la pilota vaporŝipo… La lumo, filtirĝanta tra la aeroma fenestro ektremas, poste ĝi formoviĝas…

            - Ni veturas… – murmuras Kuprokapulo.

            Ĝi transportas nin en la inferon!

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:48:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

            Kaj denove larĝaj, flavaj sunradioj, blnakj muroj, skalolaj domoj, sufoka varmego, ĉifonodoro, negraj rikanoj, burnusoj kaj milionoj da ŝvebantaj polveroj. Mi konas vin ĉiujn, mi konas…

            Ni ne devas timi, ke post tiom da jaroj oni rekonos Bobi-on aŭ min, kiel dizertintajn legianojn, sed ni tute ne zorgis pri tio. Ni estis tiaj homoj, kiuj ne tre konsideradis la sekvojn, se ni jam komencis fari ion. Ni alkutimiĝis al konstanta risko de la la punlaboro kaj mortigo per tranĉilo, kiuj ne bezonas eksterordinaran kuraĝon, ĉar inter la havenaj parioj, vivantaj ekster la socio, ĝi estas ĝuste tiel neatendita, sed memkomprenebla eblo, kiel la morto pro koratako, aŭ la influenco ĉe honestaj burĝoj. Ni scias, ke ĝi ekzistas, ni timas tion, sed ni povas fari absolute nenion kontraŭ ĝi. Kuprulo komencis kreskigi siajn lipharojn kaj barbon. Bobi per ia stranga dekoktaĵo volis kolorigi sian hararon nigra, sed ĝi fariĝis verda. Tio forprenis lian emon definitive por “maski sin”. Nia ekspedicio – ĉar ni nomis nian kvarmembran societon tiel – tranoktis en humana, araba hotelo, kie oni ne interesiĝis pri la identeco de la persono de la gastoj.

            Ĉiuokaze ni bezonis dokumentojn, kaj Kuprokapulo, la estro de la ekspedico elprenis mil frankojn el la jako de Magrulo. Posttagmeze li revenis kun du korboj, kiuj estis plen-plenaj de aŭtomataj raziloj, notlibroj, poŝotranĉiloj, kombiloj kaj cigaredingoj. Li, kun sia enfermiĝema konduto, tute ne atentis nin, li komencis sortimenti la multegajn, malmultekostajn, alfenidajn kaj ladajn fatrasojn en du pakumaĵojn.

            - Se mi ne ofendas vin per mia interesiĝo, ĉu eble vi deziras vojaĝis al la insulo Sunda por interŝanĝi varojn kun la indiĝenoj? – mi demandis.

            - Mi estos brokantisto – respondis Kuprokapulo lakone, kvazaŭ ni estus revenintaj urĝe en Afrikon ĝuste pro tiu celo. Ni ne plu ĝenis lin, konjektante, ke post la sekva demando li jam dirus tute senperajn aferoj. Baldaŭ li elprenis kvar legitimilojn.

            - Ni estas kolportistoj, ni komercadas per tiaj bagatelaĵoj apud la fervojoj de Afriko. Ĝi estas sufiĉe ĉiutaga metio, la instancoj eĉ protektas la kolportistojn ĉi tie. Ni ne povas iri kvarope kun unu korbo, ĉar ĝi estus okulfrapa, do ni formos unu firmaon po du homoj. La tuta mokincito kostis sescent frankojn kun dokumentoj kaj varoj. Kvarcent frankojn ni dividos inter ni, ke ĉiu el ni havu minimume cent frankojn ĉe si.

            - Kio estos la sekva farendaĵo? – demandis Magrulo ekscitite.

            - Ni iros, infano mia, trinki brandon, ĉar mi estas ege soifa.

            Kaj la ekspecidio trovis ie bonegan drinkejon, nomatan Etrangers, kien ni eniris.

 

 

5

 

 

Efektive ni tute ne povis imagi, kion estus farinta Magrulo sola ĉi tie? Malfacila laboro estis ankaŭ por nia triopo elspuri en Oran, kien oni sendis antaŭ semajnoj traveturantan legianon el la fortikaĵo St. Therese? Agrulo jam tie, en Oran tre suferis pro la varmego, sed li provis kaŝi tion antaŭ ni. Tage li nur sidis sur la rando de la lito, apogante sian mentonon per la manplato, kubutante sur siajn genuojn, li cigaredis kaj fiksrigardis la plankon. Kiam iu envenis el ni, li salte laviĝis tiel subite, kvazaŭ li atendus en kiu ajn momento, ke oni jam venigas lian fraton.

            Bobi drinkadis kun serĝento dum tuta tago, Kuprokapulo kaj mi vagadis ekster la urbo, ĉe la komenco de la dezerto, de kie la fortikaĵo St. Therese estas videbla sur malgranda monteto. Oni enpelis mulojn kaj kamelojn tien, oni gvidis ekzercontajn rektrutojn eksteren, arabaj virinoj, vendantaj fruktojn kaj kukojn ŝtelumis ĉirkaŭ la muroj. De malproksime aŭdiĝis la ĥoro de La Carmagnola, certe de la soldatoj, komanditaj deŝanĝi garnizonon, kiuj ripozis nun en la mezo de rondforma korto, atendantaj la akmarŝon. Vane ni skoldis ĝis vespero por trovi ian kompetentan personon. Ĉirkaŭ je la naŭa horo ni revenis en la urbon, ĉar Kuprokapulo denove eksoifis.

            Ni trovis Bobi-on en la drinkejo Etrangers. Li sidis sola kaj fajfadis. Kiam ni eksidis, li ŝovis slipon antaŭ nin, sur kiu estis skribite: “Jules Bremont, kompanio la unua, garnizono Saramra, la lasta stacio Igli, karavanvojo ĝis Beni-Abbes”. La insolenta flegmo de Bobi ofte kolerigis nin ĝisekstreme. Ankaŭ nun li rigardis sur nin tiel, kvazaŭ li estus metinta antaŭ nin la ŝancumon de ĉevalvetkuro.

            - La ulo do estas trovita – konstatis Kuprokapulo kontente. Poste li drinkis duon litron da brando kaj eldiris la devizon: - Ni iru!

            Magrulo kuŝis dorse sur la lito kaj cigaredis. Nun li fiksrigardis la plafonon. Mi pensas, ke ni ĉiuj sentis tiun strangan teneron rilate lin, kion okazigas kompatinda birdido, falinta el la nesto. Mi ne asertas, ke la alloga eblo de la centmil frankoj ne instigis nin, sed tio certas, ke la ĉefa mobiliza forto de nia ekspedicio tamen estis tiu tenera sento, kiel ni bedaŭris Magrulon. Ankaŭ la ŝajne tre kruda Kuprokapulo. Disfaldinte mapon, ni komencis fari vojaĝplanon.

            Saramra estis tre malproksime en Saharo, sed bonŝance relative proksime al la ĉefvojo. Ĉe Igli ni devis forlasi la fervojon. De tie kondukis ĝis Beni-Abbes la nova landvojo de Saharo, kiun ni konis bone. Oni konstruis ĝin tiam, kiam Kuprokapulo estis ĉe la “Zefiroj”. (Oni nomas la membrojn de la punkompanio Zefiroj.) De Beni-Abbes ni atingis sur mallonga, dezerta vojo Saramra-on, kiu situis sur la orienta bordo de la tiel nomata “wadi”. La wadi-oj efektive signifas longajn kanjonojn, krutajn ravinojn en Afriko, en kiuj ondruliĝas grandegaj riveroj dum la pluva sezono, sed en sekeco tiuj riveroj malaperas monatojn. La wadi Saukre ne ekzistas en la ok monatoj de la jaro, sed dum la pluaj kvar monatoj de la jaro ĝi estas ŝipveturebla per platfundaj barĝoj. Tia renvrsita mondo estas en Afriko. Mi jam travadis Saukra-on tiel, ke la forta drivo de la larĝa akvo, kiu alvenas el la Meza-Atlaso, kuntrenas en la profundon deŝiritajn pontonojn, legianojn, mulojn, kaj du monatojn poste, sur la sama loko ni vane fosis ĝis du metroj, ni ne povis trovi eĉ marĉlageton por trinki gluton da akvo. Ĝi estas la “wadi”.

            Vespere ni jam sidis sur trajno, kaj ni ekveturis al Colomb-Igli en la skuiĝanta kaldronego sur la fervojo de Saharo.

 

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:49:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

6

 

 

            Estis tre granda varmo. Certagrade ni estis krudiĝintaj kaj sensentaj homoj, sed ni kompatis kaj admiris tiun laciĝintan, maldikan knabon, kiel lia vizaĝo surprenis la malsanan, flavan, afrikan koloron, kiel li ĝemis ĉiuminute pro la senpova spirmanko de la koro kaj pulmo, kaj liaj manoj, frunto fariĝis konstante humidaj pro la ŝvito. Ĉiam li dormis. Nedormante, li klopodis paroli ridetante, kvazaŭ li fartus tre bone. Kvazaŭ li timus, ke oni sendos lin hejmen, se videbliĝos sur li, ke li estas malsana.

            Kvankam ni veturis inter la variaj rokoj de la montaro Atlaso, la termometro montris preskaŭ kvardek celsiusgradojn, kaj en la kupeo ofte estis pli ol kvindek celsiusgradoj da varmego, kiel tiu ferkasedo veturis de mateno ĝis vespero sub la bruligaj sunradioj.

            Tamen tio ests la plej malbona sento por ni, kiam la trajno alvenis je la oka kaj duono al la plej fama garnizono de la mondo: en urbon Sidi bel Abbes. Tie ricevas la legianoj la unun grandan dozon el Afriko, pro kio ili aŭ mortas, aŭ ili fariĝos homoj el fero. Tie ili piediras la unuan fojon kvardek kilometrojn sur dezerta tereno plene ekipitaj, kaj tie ili celpafadas ĉiutage, ĝis ilia ŝvitanta mano brulvundiĝas sur la la varmega armilo, kaj ilia ŝultro frotvundiĝinte akre doloras pro la puŝegoj de la fusilo Lebel. Ili devas nove-denove premi la kolbon al tiu vundiĝinta ŝultro, pikdoloranta ĝis la artikoj, kies ĉiu puŝego kaŭzas akran doloron de la mjelencefalo ĝis la piedfingroj, kaj kiu anoncas sin, ke li estas malsana, tiu laŭ la loka kutimo, ricevas kvar tagan punon en la karcero.

            Ine de la trajno oni elvagonigas rekrutojn. Oni alvicigas ilin. Lego de la nomlisto, aŭdiĝas turmentitaj voĉoj: “prezentiĝo”… Super la stacidomo videbliĝas la alta, plata tegmento de la kazarno de la spahioj, vid-al-vide al ĝi la fortikaĵsimila ornamaĵo de la kazerno de la legio. Malproksime altiĝas ombro de svelta moskeo, simila al kolono, kaj ĉio ĉi kovrita per la polva, lunluma, afrika nokto. La fumon eliganta lokomotivo blovbruas, kaj antaŭ la rekrutoj ekstrias la akra, elgorĝa parolo de la kaporalo: “Par fills de quartre!” Momenta paŭzo, poste kvaza mallonga bojeto: “En avant!” Ekmarŝas la malgaja roto de la rekturoj…

            Ni jam ŝatus iri plu. Mallaŭta signalsonorado, klakado de telegrafo, kaj mulo ekhenas ie ekstere sur la strato. Sed subite ni aŭdas grincadon de armiloj, kaporalo kaj kvar homoj iras tra la trajno. Nia koro kunpremiĝas… La stertora voĉo proksimiĝas: “Legitimations… certificats…”

            Suoldatŝuoj kaj kolboj klakas, bajonetoj ekbrilas, bluaj jakoj, blankaj nukotukoj kaj brunaj, firmkarakteraj vizaĝoj, kvazaŭ koŝmaro, tia estas la tuto, kaj terura sento peziĝas sur mian torakon… Ili enpaŝas en ĉiun kupeon kun fusilo, metita sur ilian brakon, atakeme, barante la enirejon kun ekzercita rapideco, kvazaŭ ili scius certe, ke tiu kanajlo troviĝas ĉi tie!

            Kaj verŝajne ili pravas iomete ĉe ĉiu kupeo. Rapid, penetra ekrigardo glitas sur niaj vizaĝo, dokumentoj, pakaĵoj, poste la kaporalo reĵetas la papaerojn, kaj bojetas: “En avant!…” Ili foriras. Malpeziĝinte, preskaŭ malfortiĝinte ni dorsapogiĝas sur la sidejo, kvankam ĝi estis nur vere nedanĝera, enkonduka ludo. La kvar homoj jam bruas kaj grincas en la alia kupeo, kaj ekstridas la hurlo de lupo: “Legitimations… certificats..”

            Poste la trajno skuiĝas plu inter tuneloj kaj vulkanaj rokoj. Posttagmeze ni alvenas al Saida…

 

 

7

 

 

            Tie ni jam devis multe pli atenti. Malpli granda urbo, proksime la Saharo, malmulte da eŭropanoj, kaj legio, legio, ĉie estas legio… Ni jam veturis du tagojn en la malbonodora, varmega kupeo, al nekonta loko, por fari ian neeblan aferon. Okulvideble Magrulo tre suferis, sed kolektinte sian ĉiun forton, li klopodis, ke la inerteco ne faligu lin de sur la piedoj definitive. Subite la pordo ŝirmalfermiĝis, kaj iu blasfemadis kun alta nazvoĉo eskteren, se li ricevos apartan vagonon nek en Igli, tiam li emeritigos ĉiun neglekteman, senpovan staciesron. Poste aperis en la kupeo alta, larĝŝultra kapitano kun orgojla vizaĝo, poste la servosoldato, tuj malantaŭ li kaporalo, poste la araba pakaĵportisto kun kofro kaj soldatkesto. La soldatkesto certe apartenis al la kaporalo.

            Ni povis kompreni el la blasfemoj de la kapitano, ke li faras ian inspektan turniron, kaj li devis malhavi ne nur apartan vagonon jam ĝis Saida, sed, je la malbonŝanco de la staciestro, al nia mallonga trajno, kiu ekveturis ne al foiro ĉe la fino de la vojaĝsezono, oni absdolute ne alkroĉis duaklasan vagonon. Tiu kapitano, sur kies vizaĝkoloro jam estis videbla, ke la unuan fojon vidas Afrikon en sia vivo, estis terure kolera. Ses monatojn servanta, senranga soldato multe pli komprenas la koloniajn scencojn, ol tiuj uloj, tute ne parolante pri la serĝento, ĉar ili ĉiuj superas lian ekscelencan moŝton, ankaŭ la koloniaferan ŝtatsekretarion, rilate fakajn demandojn. Al la nekompreneblaj kutimoj apartenis de la ministro pri militaj aferoj, ke de tempo al tempo li sendas tian kapitanon aŭ majoron al la senkulpaj, afrikaj garnizonoj, kie tiuj karaj, farncaj mondumanoj, kiuj estas eksterordinare dignoplenaj kaj severaj, ili faras la diversajn misagojn unu post la alia. La malbeno de kaporaloj, kaj koloneloj akompanas ilin survoje, pri kio ili skribas longajn raportojn, reveninte malsanaj je malario, ili prezentas rabistajn historiojn pri la vere bonege pripensita kaj efektivigita, afrika militarismo.

            Tiu orgojla soldato kun blanka vizaĝo estis iu tipo de la supre menciitaj informistoj de la ministrejo pri militaj aferoj. Li portis la elegantan uniformon de la bluaj husaroj, ili okulmezuris nin kun senkaŝa malestimo kaj elpromenis sur la koridoron. Tie li malbutonumis sian kamizolon, kion ekzemple ĝisosta, kolonia oficiro neniam farus ekster sia loĝejo. Okulvideble li vertiĝis pro la varmego, kaj lia servosoldato verŝis al li la trinkaĵon unu post la alia el la termobotelo. Ŝajnis, ke li abomenas sidi inter nin, kaj lia kolo estis multe pli blanko, ol lia vizaĝo. Ĉion ĉi ni signalis okule unu al la alia, kaj ankaŭ la kaporalo partoprenis ŝanĝi ekrigardojn. Li aspektis malnova, pluservanta legiano.

            Aŭrore ni atingis Saharon. La trajno skuveturis tra monotonaj sablodezertoj. La fajnajn ondliniojn de la senfinaj dunoj interrompis nur kelkfoje senherba, vepra regiono kaj la unutona ebenejo, kovrita per stipoj. La varmego altiĝis ĉiuminute. En la interno de la vagono estis eble sesdek celciusgradoj… Magrulo spiris rapide, malprofunde, lia vizaĝo fariĝis brila kaj flava.

            Tagmeze la muroj de la vagono estis tiel varmegaj, ke tiuj preskaŭ bruligis miajn manojn, kaj la oficiro jam malbutonumis ankaŭ sian ĉemizon.. Ni tre suferis, sed oni enkapigis al ni, ke ni devas toleri la suferon longe, pacience kaj unuanime. Poste Magrulo subite falis antaŭen kaj sterniĝis sveninte kun senartika stertoro. La oficiro eĉ ne ekmoviĝis. Sed la kaporalon ne zorgis pri tio, ĉu ĝio plaĉas al la oficiro aŭ ne, li verŝis iom da malvarma teo el la termobotelo, pri kio la kapitano sciiĝis kun pigra flankrigardo. Ni malbutonumis la jakon de Magrulo.

            Poste ni rebutonumis ĝin rapide…

            Magrulo estis virino.

            Ni rigardis konsternite unu al la alia. Kiel stultaj ni estis, ke ni ne divenis tion! Kuprokapulo komencis blasfemi. Bobi, nek pro tertremo estus perdinta sian trankvilon, li ekparolis mallaŭte:

            - Knaboj, la plej hebeta kamelo en la dezerto estas geniulo, kompare kun ni!

            - Okazis nenio, ni scias nenion! – ordonis Kuprokapulo. Ia konsterniĝo, kortuŝiĝo kaj timo ekregis nin. Ni veturegis sur la plej mortiga kaj plej dezerta parto de la terglobo kun malforta, malsana, kompatinda knabino, pri kiu ni jam ĉi-momente sciis, ke ŝi estas pli granda heroo, ol multaj militservintaj veteranoj, ornamitaj per medaloj. Pri kiu nun jam ni konjektis, ke ne la ŝato, sed la amo pelis ŝin ĉi tien, en tiun mortigan aventuron. Ĉar kion ŝi faris, tion faras nur virino kaj nur por sia paro… Kaj kia virino ŝi estas! Kiel admirinda, kiel sankta kaj kial amanta! La pezo de nia respondeco subite pliiĝis neeltenebla ŝarĝo, sed nia decido liberigi tin nekonatan soldaton el la infero de Saharo, se necese, kiel ajn, ĝi tiel same kreskis. La oficiro kaj la kaporalo rimarkis nenion. Magrulo iom post iom rekonsciiĝis kaj ekprenis sian jakon kun instinkta movo, poste ŝi sentis trankvile, ke ĉio estas butomita tiel, kiel ĝi estis. Ekstere kuregis la dezerto per senfinaj, blindigaj, falvaj ondoj, kaj pro tiu vidaĵo ŝi svenis denove kun naŭza grimaco. La sveno transiris al profunda, stertora dormo. Ni decidis ne trinki plu ĝis Colomb. Ni lavis ŝian vizaĝon per iu parto de nia akvo, per la alia ni trinkigis ŝin de tempo al tempo…

            Je la sesa kaj duono vesperiĝis sen ĉiu transiro, kaj la temperaturo sinkis tiel, ke post la granda varmego sekvis malagrabla, januara malvarmo subite. Magrulo rekonsciiĝis kaj histerie tremis pro la malvarmo. Ni sternis tri mantelojn sur ŝin kaj frotadis ŝiajn mandorsojn kaj piedojn, ĝis ŝi trankviliĝis. Noktomeze la malvarmo pliiĝis tiom, ke la oficiro vindis ŝalon ĉirkaŭ sian kolon, poste li surprenis sian kamizolon. La kaporalo dormis en la angulo starante. Ankaŭ ni bluiĝis, ĉar ni devis veturi nur en ĉemizo, kaj fine Magrulo ekdormis sub la tri manteloj.

            La trajno subite bremsis. Spite al la malvarmo, malsupreniginte la fenestron, mi elrigardis. Grandega ŝtiparo brulis inter la eloj, ĝi prilumis la dezerton malproksime, stiletaj armiloj brilis ĉie, kaj tuj kugloj siblis preter la kapo de la scivolemaj pasaĝeroj. Mi suprentiris la fenestron. Ili ne estis araboj, mi vidis bone la mallarĝajn, francajn bajonetojn. La trajno atendis.

            - En masse… – mi diris al Kuprokapulo, kiu kapjesis kaj diris al Magrulo trankvile:

            - Okazu kio ajn, sidu trankvile sur via loko.

            La ofociro fine distingis nin per sia ekparolo:

            - Kio okazas estere?

- Rigardu tion! – mi diris simple kaj eksidis. La oficiro ne povis respondi, ĉar pafado kaj kriado aŭdiĝis el ekstere. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon. Ekstere kriado: “Ĉiu restu sur sia loko, kiu ekmoviĝos, tiun ni mortpafos!” rapfermiĝis la pordoj de vagonoj, la oficiro diris aplombe sur la ŝtuparo “Halt! Qui est la?” Voĉo respondas el malantaŭ ekbrilanta bajoneto: “Ni estas dizertintaj legianoj, bonvolu eksidi, sinjoro kapitano…” El la direkto de la koridoro alvenas alia minacaspekta legiano. La kapitano mortpafas la legianon, starantan sur la ŝtuparo. La bajoneto post krio falas. La kaporalo baras la vojon de la soldato, staranta en la kupeo. Pafo! Agrulo ŝrikas, la kaporalo falas sur la plankon, la oficiro falas en la kupeon kun trapikita brusto, kaj estas bone videbla, kiel kuglo trafas lian vizaĝon, kaj sangotorento aperas apud lia nazo. Multaj legianoj transpaŝas ilin, poste ili ekiras ĉien sur la koridoro…

            Ni restis solaj kun la du senmovaj korpoj: la kapitano kaj la kaporalo. Magrulo svenis delonge, aŭ ankaŭ tio eblas, ke mi batfaligis ŝin, kiam ŝi volis salte leviĝi.

            Ĉio ĉi okazi dum sekundoj, kaj nin, kiuj sidis trankvile, ili ne insultis. Kiel poste evidentiĝis, ili insultis neniun, nur la kapitanon kaj la kaporalon, kiun ekbatalis kontraŭ ili. Kuprokapulo ekzamenis la kapitanon, mi la kaporalon. Sed ĉio estis vana, ili mortis.

            La “en masse” estas la moderna formo de la dizerto el la legio. Dek-dek kvin soldatoj ekmarŝas al la dezerto aŭ al la montaro Atlaso, kie la araboj por dek-dek kvin pafiloj            - ĉar la fusilo Lebel estas altvalora ĉe la kabil-oj, araboj, tuaregoj – helpas iri la legianojn sur hispanan, aŭ anglan terenon. Ĉio silentiĝis, kaj la trajno ekveturas. Bobi rulumas cigaredon kaj salivumas la paperon. Subite el la pordo kvar stiletoj direktiĝas al ni. Bobi ĵus finis la rulumon, kaj kvazaŭ la ribeluloj venus ĝustatempe, li alparolis grandegan junulon, kiu evidente estas la ĉefo:

            - Ĉu vi havas alumeton?

            La junulo, kiu volis imponi, embarasiĝas pro tio. Poste li ekregas sin kaj alkriegas nin kolere:

            - Kiuj vi estas?!

            Bobi sentas tiel, ke li estas kompetenta respondi, li do prezentis nin kompleze:

            - Mi speciale estas la baletmajstro de la opero en Stokholmo. Li estas mia amiko, Kuprokapulo, bonfama advokato el Kanado, ne tute normala. Tiu aliulo ĉi tie estas Fajfisto, violoninstruisto. Tiu maldika, pala kanbo estas mormona misiisto, kiu volas bapti la tuaregojn pri la quecker kredo, kaj poste li transportos ilin al la regiono de la Grandajű Sala Lago je la kosto de Usono.

            La minacaspekta legiano eĉ pli konfuziĝis, sed al respondo plaĉis al liaj kunuloj, ĉar ili ĉiuj ridis.

            Poste ni cigaredis kaj paroladis tre gemute. Se mi memoras bone, Kuprokapulo proponis vangofrapojn al ili pro ia bagatelo. Komence la lipoj de Magrulo estis verdaj kaj tremis tutkorpe, sed poste ankaŭ ŝi trankviliĝis iomete. La soldatoj dizertis el garnizono apud Colomb. Ili estas tridekope. Ili volas eltrajniĝi antaŭ El Mungu, kiel ŝejko Ismail atendas ilin. Ili interkonsentis kun ŝejko Ismail, kiu promesis venigi ilin sur anglan marbordon por tridek fusiloj. Ŝejko Ismail estas fidinda, ĉar li jam ne la unuan fojon helpas la legianojn iri hejmen “en masse”.

            Ili kunveturis ĝis aŭoro. La suno jam krepuskin kun ruĝa kaj oroflava reflektado sur la rando de la orienta horizonto, kiam la lokomotivo haltis. Armilgrincado, frapfermo de pordoj, kaj la malgranda trupo de la legianoj ekmarŝis al la dezerto. Ĝi estis belega vidaĵo. Senmova karavano staris proksimume cent metrojn de la trajno en la krepusko. Apud genuantaj kameloj, kiel kuŝantaj ĉifonoj, estis multe da blankaj burnusoj sur la sablo: la malgranda karavano de ŝejo Ismon. Kaj apud ĉiu burnuso kuŝis mallonga, nigra strio: pafpretaj fusiloj levitaj al la celo. Ismin preparis sin al ĉiu eblo. La tuto estis tia, kiel sonĝo-bildo. La sekvan momenton la tajno veturegis plu kun terura rapideco en la dezerto al Igli…

            Ni tuj alhavigis la trinkakvon de la mortintoj kaj la grandegan termobotelon laŭ la leĝo de Sharo, kaj unue ni trinkigis Magrulon, duonmortan pro timiĝo. Ni traserĉis la mortintojn. Ni trovis proksimume okmil frankojn da kontanta mono ĉe la oficiro, kompreneble ni formetis tiujn. Poste ni intekonsiliĝis. Ĝis nun eĉ konjekton ni ne hvais, kio fari en Igli, de kie ni devas ekiri al malproksima garnizono por savi homon el la manoj de la leĝo kaj armitaj fortoj. Magrulo dormis. Kuprokapulo klarigis mallaŭte kaj longe, ni kapjesis… Poste ĉe kurbiĝo de la fervojo, kie la sablobenkoj kovris malantaŭ ni la vagonaron, ni elĵetis du kadavrojn, nekomplete vestitajn en la matena krepusko. Nigraj punktoj aperis en la malproksimo…

            Ŝakaloj.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:49:31
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

8

 

 

            Igli!

            Granda paniko estiĝis ĉe la stacidomo. Ĉiu parolis samtempe, oni rakontis la pafadon kaj la atakon en la ekscitiĝo de la posttimego. La staciestro tuj telegrafigis, la ĝenarmoj komencis skribi la protokolon kaj traserĉis la trajnon. Du kolportistoj ekiris al la urbo, iun devis apogi la alia, ŝajnas, la longa vojo en la varmego nocis lin. Kapitano kaj kaporalo rapide eniris en la ĉambron de la staciestro. La kapitano havis blankajn gantojn kaj ekstran, paradan uniformon kaj frapadis per sia rajdbastono. Li kriadis kolere al la staciestro, ke li raportos pri la tuta friponaĵo. Poste kun firmaj paŝoj li foriris kun la kaporalo por akiri loĝejon en tiu abomeninda polvujo!

            Sur la strato mi jam petis Kuprokapulon kategorie, ke li ĉesigu la kriadon. Treege plaĉis al li, ke li estas la kapitano. Cetere ni havis bonŝancon, ĉar kiel la kapitano kaj ankaŭ la kaporalo kunportis tiel nomatan ekstran uniformon, ĉar la multe da elfluita sango tute malpurigis la vestojn, estantajn sur ili. Tiel ni aspektis sufiĉe strange kun mia amiko en la paradaj uniformoj, dediĉitaj al oficiraj kazinoj kaj al la loĝantaro de pli grandaj urboj. La vestaĵo de la kaporalo iom malstriktis al mi, sed sur la herkula staturo de Kuprokapulo preskaŭ krakis la kamizolo de la grandega kapitano pro ĝia streĉiĝo. Mi ne povis deadmoni lin, ke li elprenu la rajdbastonon el la pakaĵo de la mortinta kapitano, eĉ liajn blankajn, fadenajn gantojn. Kvankam estis apopleksia vermego en tiu “urbo” de Saharo, kiu kompreneble estis nur oazo, kun stacidomo, stratetaĉoj, moskeo, nu kaj kun kazerno, konstruita el ruĝaj, krudaj brikoj por la timigaj goumiere-oj, kiel oni nomas la arabajn ĝendarmojn. La sola hotelo de Igli staris ĉe la fino de la dekliva stratetaĉo, kaj antaŭ ties pordego lampo de fiakro donis la lumon. Sur la lampo ankoraŭ esti ĝia iama registra numero. Ni povis eniri la hotelon tra malbonodora, brua drinkejo, kien Bobi kaj Magrulo jam alvenis pli frue. Oni instalis la mucidajn, malgrandajn ĉambrojn per kelkaj grincantaj, foruzitaj mebloj. Tra la ŝiriĝintaj moskitoretoj trankvile flugadis enen kaj eksteren la diversspecaj moskitoj, ĝis nun neregistritaj, kaj kiam ni levis la kovrilon, multaj larvoj klopodis trovi kaŝejon inter la faldoj de la litotuko.

            Ni okupis niajn loĝlokojn kun profunda naŭzo. Poste ni eniris al niaj kunvojaĝantoj. Sur Magrulo estis videbla, ke ŝi foruzis ankaŭ sian lastan forton. Ŝi tute ne konjektis, ke ni scias ŝian sekreton, kaj ŝi provis rideti kun sia kutima heroeco.

            - Karaj infanoj miaj! – komencis Kuprokapulo. – La ludo nun jam fariĝis vere serioza. Ĉar, kiel nun mi staras ĉi tie kun Fajfisto en la uniformo de staboficiro kaj servosoldato, ni tute elĉerpas la nocion de la spionado, farita sur la milita tereno. Nun jam temas pri tio, ĉu ni sukcesos liberigi tiun ulaĉon helpe de ia novebakita artifiko, aŭ oni pendumos nin en Oran. Iru do, infanoj miaj, en la inferon! Aŭ kio estas multe pli malbona en Marakesch-on, kie vi atendu nin! Poste povas okazi du aferoj: ĉu ni alvenos kun tiu kompatinda Bremond al Marakesch, aŭ ne. Se ni ne alvenos, vi scios tion certe, ke vi devas atendi nin dum longa tempo. Ĉar la sola ebla vojo al la liberiĝo kondukas el Saramra tra Atlaso al Marakesch. De tie eble ni atingos la maron. Kaj ankaŭ tio estos tre malfacila, eĉ ĝi ŝajnas iom neebla en la unua momento, sed pli bone konsiderinte, ĝi estas tute ekskludita. Ni do absolute ne konsideradu tion pli bone. Tute ne eblas trafiki tiom da homoj nerimarkite sur tiu ĉi sovaĝa regiono. Mi do ordonis la ekmarŝon, kaj vi kun Bobi ekveturos per trajno al Gervville. Tie ŝanĝu trajnon al Marakesch, kaj atendu nin en la hotelo Negrié!

            Magrulo komencis kontraŭdiri kun nekutima energio, sed Kuprokapulo estis tute necedema sub la efiko de la pitoreska uniformo de la bluaj husaroj:

            - Nun estas du ebloj – li komencis kun sia kutima dirmaniero –, kaj ambaŭ ebloj estas tio, ke vi ekiros senvorte al Gerville. Se ĝi ne plaĉas al vi, iru plu sola, kaj ni lasos vin ĉi tie.

            Fine ja Magrulo devis cedi. Cetere Afriko jam rompis ŝin tiel, ke ŝi rezignis lukti. Kuprokapulo laboris kun bonega psikemo, kima li ne diris al Magrulo, ke li scias ŝian sekreton, kaj tial li forigas ŝin rapide, ĉar ŝi estas malforta virino. Absolute ne estas ŝarĝo la samvojano! Ju pli multe ni estas, des pli granda estas la ŝanco trapenetri tiun regionon. Kaj ni denove estis kavaliroj, ĉar ni malhavis la trankvilan, rezolutan kaj lertan Bobi-on, kiu estis samvalora, kiel ni, por ke iu akompanu kaj prizorgu Magrulon. La knabo grumblis, sed la ĉion forbalaanta teroro de Kuprokapulo konvinkis ankaŭ lin.

            Poste ni revenis en nian ĉambron por priparoli la planon. La pakaĵo de la kapitano estis vera trezorejo, sen kio nia entrepreno estintus neimagebla. Senkonsidere de tiu malnovmoda, se bonega pafilo Mauzer kun kalibro 10,75 milimetroj, kiu valoras multe pli kontraŭ la leopardoj, ofte aperantaj en Atlaso, ol la fusilo Lebel, per kiu oni povas pafi malproksimen, uzata plie en la batalo, ol dum ĉasado, ni trovis ankaŭ multe da bonegaj mapoj. Krome medikametnoj, boelo da vera viskio Black and White, du revolveroj Browning, kompaso kaj similaj, fare de ni neniam ĝuitaj kaj ĉiam enviitaj, tropikaj objektoj estis en ĝi. Ni konjektis, ke sekvos la plej granda kaj la plej danĝera aventuro de nia vivo. Tamen, kiam ni klinis nian kapon, ni jam tuj ekdormis kun la anima indiferenteco de la sana trankvilo de senrespondecaj homoj, nezorgantaj pri la danĝero, vivo, hieraŭo kaj morgaŭo.

 

 

9

 

 

            Kuprokapulo vekis nin je la kvara horo.

            - Rapidu, vi, ĉevalo! Mi ne ŝatus, se okazus adiaŭo

            Je mia vorto, tiu Kuprokapulo estis geniulo. Uuavice kial kompromiti Bobi-on kaj Magrulon kun nia penduminda societo, duavice kial premadi la manon de unu la alia kaj diri sentimentalajn idiotaĵojn, kiam ĉiu minuto gravas? Tiaĵo multe pli decas inter sinjorino Kovács kaj ŝia edzo, se iu el ili vojaĝos ferii sola.

            La unuaj, malvarmaj radioj de la leviĝanta suno trovis nin sur la strato. Ni devis organizi karavanon. En la urbeto loĝis tiel nomataj partizanoj, vivantaj sub franca feŭdo. Ili ĉiuj estas insolentaj impertinentuloj kaj ŝtelistoj. Ni finmarĉandis tre malfacile kun transportisto, havanta flavan burnuson, kiu antaŭhelpis la negocon de daktilkomercistoj. La marĉando konsistis en tio, ke li petis cent kvardek frankojn po unu kamelo ĝis Beni Abbes, kaj ni vangofrapis lin, ĝis li diris, nu bone, ĝi estu sepdek frankoj. Poste ni trinkis dum gaja babilado kelkajn glasojn da malbonkvalita, ruĝa vino el Burgonjo, tiel nomatan pinard, kion la francoj liveras en Afrikon en nekredebla kvanto.

            Mi komencis selumi la bestojn, ni faris prov-bivakadon, kaj la rosogutoj ankoraŭ ne sekiĝis, kiam nia armita karavano, konsistanta el sep kameloj ekiris al la dezerto.

            Niaj akompanantoj havis fusilojn Snider, kiuj memorigis pri tuberplenaj klaboj. Interese, ke tiuj partizanoj en franca servo havis ankoraŭ fusilojn Riffle kaj Remington, sed ribelinte, Dio scias, de kie, ili provizis sin per tipoj Winchester kaj Manlicher dekduo-are. Oni devus klarmeti tion. Eblas, ke ĝi kaŭzus diplomaciajn komplikaĵojn.

            Kuprokapulo ambladis antaŭ la karavano, mi ĉe ties fino, ĉar ne estas senutile atenti pri la araboj, dungitaj por gardi nin, kun fusilo kruce metita sur la ŝelo. Kuprokapulo metis la elegantan, bluan jakon de la husaroj en sian pakaĵon, kiun cetere li estus ŝvite malsekiĝinta ĝis ĉifoniĝo. Nun jam ni iris tre profunde en Saharo, kaj ni ne sciis, kio estus plia grabla: ĉu renkonti koloniajn soldatoj, aŭ ribelan, araban trupon. Antaŭtagmeze je la dekunua horo estis sesdek celsuisgradoj, kaj Beni Abbes ankoraŭ estis je cent dek kilometa distanco, kio signifis du tagan rajdadon. Ni sidis en la alta selo, baniĝante en nia propra ŝvito, vertiĝante kaj punktoj dancis antaŭ niaj okuloj. Kion signifas veturi en tia stato sur balanciĝanta kamelo, kiu paŝas per siaj du piedoj samtempe, estantaj sur unu flanko, kaj verŝajne tial oni nomas ĝin la ŝipo de la dezerto, ĉar ĝi konstante kaŭzas marmalsanon? Neniu povas imagi tion, verkisto ne povas priskribi ĝin! Antaŭ la vidvibraj okuloj tiriĝas kvazaŭ ondante la irite brilanta, delikatvuala polvo. Kiam oni suprenrigardas vertiĝante, li vidas la blindige ardantan sunon. La stomako skuiĝas ie ĉe la laringo, la kapo balanciĝas laŭ la ritmo de la irmaniero de la kamelo, kaj la kolo, la dorso kaj femuroj jukas post mallonga tempo pro la povo kaj diversaj parazitoj, alvenintaj el la korpo de la kamelo.

            Posttagmeze ni ekvidis kelkajn blankajn kolonojn. Novaj vojaĝantoj en Afriko pensus tiujn ruinoj de la detruita urbo, kvankam tiujn longaj, blankaj cilindroj estas putoj en la dezerto. Nun ne troviĝas oazo ĉirkaŭ ili. Estas somero. Sekiĝintaj arbustoj, maldense kreskinta stipo kaj amaso da purtintaj radikoj el sub la tero. Ripozo!

            La kameloj blekas sopirante ĉirkaŭ la ledaj siteloj. Stariginte malgrandan tendon, ni kuŝiĝas sub tio duonmorte. La araboj bakas la kuskus-on kun laŭta kriado. Kuprokapulo elprenas sian buŝharmonikon kaj ludas la kanton, kiu havas la refrenon: “Mia koro malĝojegas pro vi”…

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:49:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

10

 

 

            Aŭrore ni balanciĝas plu tra la dezerto. La aero iom post iom pleniĝis de ŝvebanta polvo, kaj ĝisoste penetrantaj doloroj lancinis en nian cerbon: ŝiroko trafis nin. La kameloj stertoris kaj elsaltis el la jungo. La obstina bestaĉo, sur kiu mi sidis, kunmordis la buŝbridaĵon tiel, ke mi batis ties kapon per la revolvertubo dum minutoj, kiam li malfermis sian buŝon post longa karakolo. La polvo pikis niajn okulojn ĝis blindiĝo, ĝi grincis sub niaj dentoj, frotvundis nian gorĝon, ni tusis sufokiĝante. La siroko nur plifortiĝis, la ĉielo ŝajnis griza, kiel cindro, kaj la suno ardis ruĝe, kiel amaso da estingiĝanta fasĉino. Ni iris plu blinde, duonsvene, konfidante nin al la instinktoj de la gvidkamelo. Ni tusadis kaj steroris konkure kun la kameloj en la ĉiam pli densa ŝvebanta polvo. Ni estis cindorgrizaj rajdantoj kun inflamitaj okuloj.

            Je la kvara horo ni alvenis ŝanceliĝante al Beni-Abbes. Tie nubo da muŝoj atakis nin, kaj nur kiu jam estis en Afriko, tiu scias, kiel teruran danĝeron signifas la muŝoj tie. Ekzistas oazoj, de kie la loĝantaro fuĝas de antaŭ la muŝoj, forlasinte siajn domojn, daktilpalmojn. Ambaŭmane ni forigis tiujn de sur nia vizaĝo, ni ŝmiris nin per terebinto, ĝis fine ni vidis kaj aŭdis denove. Ni trovis la drinkejon inter multe da kabanaĉoj, antaŭ kio, je nia plej granda miro, staris malnova, trouzita aŭtomboilo Citroën. Kuprokapulo ekhaltis, poste li surmetis sian uniformon. Ĉi-momente mi jam tre bedaŭris la posedantojn de la Citroën. Ni eniris en la malatan drinkejon. Ni pagis la salajron al la gvidanto de la karavano, kaj Kuprokapulo tuj komencis demandadi la proprietulon, malaltan, blankbarban arabon, kiu apenaŭ povis ekparolis pro la timiĝo, kiam la “rumi” oficiro ekvidis lin.

            - Mi serĉas blankajn homojn! – kaj li aldonis post mallonga pensado: – Du francojn, kiuj faras malpermesitan komercadon. Oni nomis la eŭropanojn francoj ĉi tie.

            - Sinjoro! Du francoj gastas ĉe mi… Sed mi scias nenion pri ili! – Kuprokapulo paŝis antaŭ lin kun krucigitaj brakoj.

            - Ĉu vi ne scias? – li demandis minace. – Se vi diros la veron, ni ne batos vin, se vi mensogos, ni venigos nin en Oran-on antaŭ la Falot-on!

                        La Falot estas la milita tribunalo en Oran, kie oni juĝas esceptleĝe, rilate certajn krimojn, kiujn la deliktuloj faras en Saharo, kion oni deklaris lerte la “milita tereno”. Kuprokapulo demandis trafe-maltrafe, ĉu eble la posedantoj de la aŭto faras nehonestajn aferojn.

            - Sinjoro – konfesis la proprietulo timiĝinte –, mi kutimas aĉeti viskion kaj ruĝan vinon pinard de ili, sed nun tenu vian vorton kaj ne batu min!

            Vendii alkoholaĵon en Afriko estas malpermesite. Sed senanimaj homoj kun fiaj ordonoj konstante venenas la arabojn, senmoraliziĝantajn en la partizana vivo. Kuprokapulo eksciis ankaŭ tion, ke la pasaĝeroj de la aŭto plurfoje transportas virinojn, kiujn ili jam ne kunveturigas reen. Ili do apartenas al tiu tipo de eŭropanoj, kiuj havas bonan kontakton kun la araboj kaj kontrabandas alkoholaĵon, vendas virinojn, krome ili eĉ spionads, por ke ili povu iradi senĝene inter la tuarego-oj

            - Gumiere-ojn! – stridis Kuprokapulo, poste li piedpuŝe malfermis la pordon, de la drinkejo, kiu kondukis al la hotelo, konsistanta el sola ĉambro, konstruita el traboj.. – He! Sinjoroj! Ĉu estas permesate paroli kelkajn vortojn kun vi?

            Du morte lacaj, dormemaj homoj komenci moviĝi, kaj Kuprokapulo komandis al mi stertore:

            - Fiksu la stileton! Direktu ĝin antaŭen!

            Mi fiksis la mallarĝan “eguille”-on, kaj mi staris atakeme. Malata dikulo kaj grandega homo, simila al gorilo aperis en kuloto, farita el tendotolo.

            - Mi arestas vin! Mi petas viajn paperojn kaj armilojn!

            Ili okulmezuris nin.

            - Hoho! Ni estas anglaj civitanoj! Kie estas la arestordona dokumento! Cetere, vi estas soldato, kaj vi ne rajtas aresti civilulojn!

            - Mi supreneas la respondecon! – diris Kuprokaulo. – Sed nun jam ni iru!

            La grandegulo povis esti rezoluta homo, ĉar li puŝis Kuprokapulon el la ĉambro, kaj li volis frapfermi la pordon, pro kio okazintus revolverinterbatalo kun duba fino. Sed kaptinte lian brakon Kuprokapulo eltiris lin el la ĉambro, kaj en la sekva momento li vangofrapis lin tiel forte, ke sango ekkovris lian vizaĝon. Pro la grandega piedbato li flugis al la tablo, renversinte ĝin, li falis. La alia homo etendis sian manon al la malantaŭa poŝo, sed ni ekbatis lin samtempe, mi per la kolbo ĉe lia stomako, Kuprokapulo pugne sub lia mentono, ke io nur krakis, kaj sen tio, ke li povintus ekparoli eĉ unu vorton, li sterniĝis sur la planko. Kugloj siblis pereter nia kapo, kaj la alkoholaĵo komenci flueti el trafita kruĉo. La ŝanceliĝante staranta giganto pafis, kaj eble li estus mortpafinta nin, se la dume alveninta, plennombra garnizono, konsistanta el tri gumiere-oj ne estus sin ĵetintaj sur lin. Ĉiu scias, ke tiuj arabaj ĝendarmo ne estas delikataj homoj, precipe tiam, kiam ili povas bati eŭropanon senpune. La grandega anglo ricevis proksimume du-tricent vangofrapojn dum minutoj. La araboj certe estus dancantaj sur li bonhumore, se ni ne intervenus. Levinte la anglon, ni apenaŭ povis rekoni lin.

            - Nek li eksportos virinojn dum iom da temp – murmuris Kuprokapulo al mi. Poste li turnis sin al la gumiere-oj:

            - Estas malpermesate mortbati la du anglojn, cetere vi devas stari antaŭ la Falot-on. Forte ŝnurliginte, liveru ilin en Saida-on.

            Li sciis bone, ke dume la du angoj eĉ trifoje fuĝos de la ĝendarmoj. Kaj ni ekveturis bone provizite per benzino en la skuiĝanta, malgranda Citroën tra la dezerto al wadi Saukra, sur kies transa bordo troviĝas la antaŭenŝovita garnizono, nomata fortikaĵo Saramra.

 

 

11

 

 

            Nun sekvis fizike la plej facila, sed en riskoj la plej danĝera parto de nia vojo. La plej varmega somero bruligis ĉion, ĝi estas la plej malbona periodo en Saharo. La ĝiesekstreme sekiĝinta tero estis kovrita per duonmetraj fendegoj, la stipo-faskoj de wadi Saukra bruliĝis pajlo. Precize tagmeze ni traveturis ĝin per nia aŭto. Tra la binoklo de la knabinkomercistoj aperis Saramra, verda oazo sur montetdeklivo, super kiu tronis neĝe blanka bastiono, garnizono, simila al citadelo. Terure sufoka varmego bolis en la senmova aero. La postenanto  jam povis rimarki el la gavetejo, konstruita sur la supro de la fortikaĵo, ke ni alvenas. Iu, nur la serĝento povis esti tiu, rigardis tra la binoklo, poste eksonis subite la trumpeto, signalanta alarmon:

            “Aux armes!”

            La trumpeto sonis konstante, la pordego malfermiĝis, kaj nia aŭto ruliĝis dignoplene en la korton. La garnizono staris armita tie. La serĝento mansalutis:

            - La etato estas plotono da legianoj el la kompanio la dua, naŭ personoj sidas en la karcero, sep malsanas. La kapitano kaj la leŭtenanto vojaĝis por unu semajna ferio, kaj serĝento Turnier transperenis la komandon de la garnizono, present, mon commandant!

            Dum somero en Saharo, se ĝi pasas pace, estas kutima afero, ke la ĉefoficiroj lasas la serĝenton sola en la malbenita, eta garnizono ofte por semajnoj. Ĉar se ili estas tie, efektive eĉ tiam la serĝento faras ĉion.

            Kuprokapulo sciis la lecionon bonege. Li premi la manon de la serĝento, defiliris preter  la personaro, haltis antaŭ iu kaj nombris la butonoj sur lia gamaŝo. Poste komandinte ripozon, li ekparolis:

            - La ĵurnaloj denove publikigis skandalajn aferojn pri la krueleco de la serĝentoj. Onidire sut tiu ĉi loko eĉ nun okazas teruraj friponaĵoj, ŝnurpendigoj, silo crapaudine kaj similaj punoj.

            La serĝento vidis konsternite, ke Kuprokapulo sukcesis trafi lian tiklan punkton. Estis malnova kutimo en la legio, ke en ĉiu kavina-kvara jaro, pro la premo de ĉiuspecaj, eŭropaj ĵurnaloj, oni ĵetis kelkajn serĝentojn antaŭ la publikan opinion, kiel viktimon. Unu-du degradigoj aŭ kelkaj jaroj da punlaboro, poste ĉio okazis kaj restis same, kiel antaŭe. Kuprokapulo daŭrigis:

            - Sed unuavice ni serĉas spionon, kiu fuĝis el la pariza, militista prizono, kaj li dungiĝis al la legio. Ni scias certe, ke li estas ĉi tie, en la fortikaĵo Saramra. Li nomiĝas Jules Bremont!

            - Jules Bremont estas ĉi tie, mon commandant. Li malsanas.

            - Se li mortaĉos, ni kunportos la hundon. La kaporalo ŝnurligu lin tiel, ke liaj ostoj kraku! Disiru! Al siesto!

            La soldatoj foriris malbonhumore, nur la gardistoj restis tie. Ili iris malproksimen kun la serĝento, kaj post pli ol dek minutoj ili kunportis Bremont-on. Li aspektis terure! La fenestroj al la korto estis plenaj de scivolemaj soldatoj. Bremont estis verda, terure maldika, stertoris mallaŭte kaj staris sur siaj piedoj ŝanceliĝante. Kuprokapulo kaptis lian kamizolon, kiun kovris humida, verda mucido.

            - Ĉu vi estas Bermont?! Jules Bremont?! Respondu hundo, ĉar mi frakasos vin!

            - Oui… oui… mon… commandant…

            - Kaporalo! Ŝnurligu lin!

            Mi ligis lian brakojn sur lian dorson tiel senkore, ke dume mi tiris la trioblan ŝnuron, preminte mian genuon al lia pugo. Eĉ ekzekutisto estus ekkompatinta tiun ĉi homon, kaj nia kruela traktado estis pli bona atesto, ol kiu ajn aperta ordono, kie evidentigis, ke li staris antaŭ du tiaj homoj, kiujn instruis multaj jardekoj, kia devas estis la militista disciplino en Afriko. Ni devis tre singardaj en la krucfajro de cent atentantaj okulparoj, sed nun neniu povis dubi. La homo, ŝnuligita ĝis senmoveco, terenfalis malrapide apud la muro, kiel amaso da ĉifonoj. Kuprokapulo komencis kriadi: “Starigu lin, kaporalo! Starigu lin je lia orelo, kaj piedbatu li, ĝis li mortos! Porko! Aŭ mi disfendos vin!”

            Kaj okazis la ĉiutage ripetiĝanta, homa miraklo de la legio, la nekomprenebla fenomeno de la disciplino, multe superanta la ekstreman limon de la fortoj: La preskaŭ tute senviva ruino staris en la sesdek celsiusgrada sunbrilo kun nekovrita kapo tiel, kiel paliso.

            - Kio estas la porblemo, porko! Diru la veron, hundo! La veron, vi, bruto! Kaj ni palpebrumu al la serĝento, ĉar mi batigos vin je fibroj!

            Kvazaŭ venus de tre malproksime, el la fora, alia bordo de la vivo, tiel li flustris kun apenaŭ aŭdebla voĉo:

            - “Silo”…

            Poste li falis definitive sur teron, kaj ni devis lasi lin tie, ŝnurligitan, svenintan sub la suno, kio vere elprovis niajn artistajn kapablojn, ĉar mi estas konvinkiĝinta pri tio, ke ankaŭ Kuprokapulo kompatis la mizerulon elkore. Ni ankoraŭ kelkfoje piedbatis lin, ĉu eble li leviĝos, poste Kuprokapulo paŝis al la serĝento:

            - Serĝento! Vi, hebeta kamelo krucigita kun sangosoifa leopardo! Ĉu do silo ankoraŭ ekzistas ĉi tie? Ĉu vi estas tiu, kiu sobfosas la honoron de la legio antaŭ eksterlandaj ŝtatoj? Nu, atendu! Atendu kanajlo! Mi instruos al vi estimi la leĝon! Tial vi estos sendita al Colomb-Bechar! Gvidu nin al la silo. En avant! Mars!

            La silo estas malnova, araba grendeponejo. Fosita kavaĵo, kies mallarĝa apaerturo estas la enirejo, kaj ĝi larĝiĝas ĝis ties fundo. Ĝi do estas tia, kiel renversita funelo. Tio estas eksterleĝa maniero de la puno, sed kio eĉ nun estas kutima. Oni puŝegas la kulpan legianon en tiujn kavernojn kun kruĉo da akvo kaj kun okcent gramoj da pano, ĝenerale plurope. La kaverno estas vera nesto de la serpentoj, insektaĉoj, kaj la varmo de la homa korpo eĉ pli altiras tiujn dum la frostigaj noktoj, kvin-ses celsiusgradaj. Ofte la puno daŭras pli ol unu semajno. Kiaj terurdramoj okazis en tiuj kavernoj, jam kiom da homoj freneziĝis, kiom da personoj agoniis kriegante inter la aliaj kun terure ŝveliĝinta, nigiĝanta brako pro piko de skorpio, en kia manbatalo por vivo kaj morto ili strangolis unu la alian pro la lasta guto da akvo, tion homa fantazio ne povas kompreni! El dek personoj malofte elvenas kvin vivantaj. Kvar soldatoj grimpis el la kaverno. Unu jam ne vivis, du blindaj pro la sunbrilo rampis surventre, la kvara fajfadis, gratis sin kaj petis manĝi. Avereĝe ili estis unu metron kaj okdek centimetrojn altaj, ili pezis tridek ok-kvardek kilogramojn. Nuraj skeletoj…

            - Serĝento! Mi nun devus transporti vin en Oran-on al la Falot.

            La serĝento petegis. Li jam estas preskaŭ administra oficiro. Li soldatservis dek du jarojn… Kuprokapulo pensadis, poste ekparolis:

            - Nu bone, ĉirkaŭkuru la korton kvindekfoje! Sed rapide, por ke mi ne pripensu min! Vi povas ŝpari tri jaran punlaboron. – Kaj ni paŝis en la kantinon.

            En la historio de la legio estas menciita multe da funebraj kaj heroaj tagoj, sed tiu tago estas eternigita en la kroniko de la franca, fremdula legio, kiu estas la plej gaja, la plej gemuta tago de tiu malĝoja, militista formacio. Jen ĝi estis la situacio: la serĝento kuregis kun kunpremitaj dentoj, kovrita per ŝvito, en la fruposttagmeza, perpendikla sunbrilo, en sahara varmego, proksimume sepdek celsiusgrada, ĉirkaŭe en la korto. Gajaj soldatoj rigardis lin el la fenestroj, ili vetis pri li kaj svingadis siajn naztukojn gemute al li. Lia lango jam elpendis, jam dufoje li stumble falis. Kuprokapolo kelkfoje aperis en la pordo de la kantino kaj kriis al li:

            - He! Ne dormu, vi, porko! – poste li reiris.

            Sentimentala junulo ĵetis floron malsupren, kaj sovaĝaspektaj, malnovaj, senrangaj soldatoj plorante brakumis unu la alian pro la ĝojo… Post la kvindeka rondo li venis en la kantinon ŝanceliĝante, kaj rektiĝinte, sed stertore, spiregante li anonciĝis. La vestaĵo malsekiĝinte algluiĝis al lia korpo. Kuprokapulo kapjesadis amikeme, kontente:

            - Vi estis tre kara. Nun bonvolu fari la samon ankoraŭfoje. Sed ne dormu, per la sep sakrametnoj!

            La soldatoj kantis gajajn kantojn ĥore, kaj la serĝento nur kuris. Liaj okuloj jam ruliĝis kongeste, ĉio nigriĝis antaŭ li, sed li kuris, kiel taŭro tropelita en la areno. Kuprokapulo flustris al mi kun malgaja rezigno: “Bedaŭrinde la apopleksio ne trafas lin!”

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:50:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

12

 

 

 

            Ĝis nun ni ludis hazardludon, kaj nia ĉiu karto gajnis. Kun fido ni ekiris al la plej malfacila parto, al la sola ebla vojo de la eskapo: al Marakesch tra Atlaso. Ni sciis, ke oni serĉos nin post horoj, kaj tra malgrandaj oazoj, kie ĉiu novalveninto vekis sensacion, estis neeble trairi.

            La ŝnurligita Bremont estis malantaŭ ni, sur la malantaŭa sidejo, senanime ĵetita tien, kiel pakaĵo. Kiam la sablodunoj kovris la fortikaĵon malantaŭ ni, ni komencis flegi lin. Senviva korpo falis el la tranĉitaj ŝnuroj, Ni lavis lian vizaĝon per pura alkoholo, poste ni trinkigis grandan porcion el la viskio de la kapitano. Tio nun sufiĉis. Ne estos malfacila laboro pene porti lin tra Atlaso, opinis Kuprokapulo. Ĝis vespero ni veturis per la aŭto, kaj Colomb Bechar aperis en la malproksimo. Tie troviĝas la fifamega Compagnie Discipline de la legio. La infera fortikaĵo de la punkompanio.

            Ni devis provi traveturi Colomb Bechar-on. Tie ni devas “riski”, kiel la kartludistoj diras. Se oni jam scias pri ni, ĉio estos finita, se ne, tiam ni atingos Atlason morgaŭ tagmeze. Ni ne havis tempon por pensadi aŭ timi! Ĉu jes, aŭ ne! Tie jam ni ne povis roli, kiel soldatoj. La morta branĉo de wadi Saukra iuloke fariĝis kruta kanjono. Ni elaŭtiĝis kaj ekiris. La aŭto falis en la abismon. Ni surprenis civilas vestaĵon, kaj ni vestis same ankaŭ la svenintan Bremont-on, kaj ni pene portis ankaŭ lin kun la grandaj pakaĵoj  al Colomb-Bechar. Vespere ni atingis araban duaron ĉe la rando de la oazo. Amaso de malpuraj infanoj kaj hundoj akceptis nin. Ni diris, ke nia kunulo malsanas pro sunfrapo, kaj ni estas kolportistoj. Ni donis kelkajn poŝtranĉilojn, spegulojn kaj kombilojn al la arabo, tiam li malplenigis stalon por ni. Mi tre suspektas, ke anticipe li tenis kaprojn en ĝi. Tie ni komencis masaĝi nian novan kunulon, lavinte lian tutan korpon, ni flarigis al li eteron kaj trinkigis lin per viskivo. Je nia granda ĝojo li rekonsciiĝis iomete. Kuprokapulo rakontis al li mallonge, ke virino dungis nin por savi lin, kaj ĉio dependas de tio, ĉu li povos ekiri kun ni morgaŭ sur siaj propraj piedoj. Unue li diris mallaŭte kun milda rideto: “… Edna…” Evidente tio estis la virina nomo de Magrulo. Poste li diris, ke li provos fari ĉion. Ni manĝigis al li manplenon da daktiloj, li trinkis glason da lakto de kapro kaj ekdormis profunde, vindiĝinte per du kovriloj. Estis bela, lunluma vespero, blankaj radioj falis sur la palmojn, oni babilaĉis gaje en la oazo, apud kiu altiĝis moroze, timige kaj senmove sur monteto la infero de la inferoj, la pungarnizono. Sentinelo staris sur la supro de la muro senmove kun fusilo, ekipita per stileto. Certe ankaŭ li deziris hejmeniri de tie ĉi, kiel ankaŭ mi tiomfoje, kiam mi gardostaris super la timiga, malgaja, nokta, granda dezerto.

 

 

13

 

 

            Ni ekiris fruan aŭroron. Bremond staris sur siajn piedoj, sed li ŝangeliĝadis. Ni petis nian dommastron akompani nin kun mulo, li cievis dek ses frankojn po horoj. Ni sidigis Bremont-on sur mulon, kaj la maljuna arabo kondukis ĝin je brido. Elveninte el Colomb Bechar, la gruzela grundo signis, ke ni iras al la montaro. Ni ekripozis en ĉiu ombra loko. Bremond protestis milde, sed Kuprokapulo, tiu geniulo, ĉar je mia vorto, li estis tiu, opiniis, ke nun ni devas ripozi tre ofte, por ke Bremond poste havu forton daŭrigi la pluan vojon, kiun antaŭvideble ni devos fari preskaŭ sen ripozo, ĉekalkane kun la morto, tra la plej malbona tereno de la mondo.

            Kiam vesperiĝis, jam aperis la silueto de la montaro en la malproksimo. Je la sepa horo ni resendis la arabon, mi kaj Kuprokapulo dividis la pakaĵojn inter ni, farante provmarŝadon. La unuan fojon dek minutojn kun tiu sama ripozo, poste kvaronhoron kun dek minuta ripozo. Bremont trenis sin, dume Kuprokapulo instigis lin soldate:

            - Kolektu vian forton, per la sep sakramentoj!

            Poste ni provis kurpaŝi, sed Bremont falis surteren pro tio. Stariginte tendon, ni flegis lin denove, li ricevis viskion, ni masaĝis lian oste maldikiĝintan korpon per alkoholo kaj vindis lin per kovlrilo. Poste li ekdormis profunde, kion ni konsideris esperiga signo. Ni ankoraŭ cigaredis, kiam subite lumfaskoj komencis ekbrili sur la malproksima horizonto en la nokto. Tiuj ekbrilis, ĉesis intermite, pli-malpli longe. Ĝi estis la telegrafo en Saharo. Per konkavaj lensoj, tra multaj mejlon oni sendas tiajn lumradiojn de oazo al oazo laŭ la morsaj signaloj. Eblas, ke oni jam serĉas nin…  La pli-malpli longaj lumfaskoj ekbrilis samtempe en la nokto kvar-kvin loke, kaj tiuj traplugis la ĉielon… Punto… Streko… Punkto…

            Je la unua horo nokte ni trinkigis al Bremond duonlitron da varmega, nigra kafo, en kiun ni verŝis rumonm kaj ni ekiris en la kvar celsiusgrada malvarmo, por ke ni forlasu la dezerton ĝis la komenco de la taga vermego. Bremont jam povis iri. Ni ekripozis ĉe la piedo de la monto. Ni selektis la objetkojn por forĵeti la superfluajn el nia pakaĵo, kaj krom la armiloj ni kunportis nur la plej necesajn. Ekirinte sur la unua deklivo, ni puŝis alterne ĉe la kokso Bremond-on, konstante falontan. Ni atingis la plej longan vojon de Maroko, la ŝoseon Guiri, kiu konstruiĝis el la ĝemo, larmo, sango kaj frenezo de la kadavra hetakombo de legianaj malliberuloj, de Colomb-Bechar ĝis Marakesch tra la granda Atlaso.

 

 

14

 

 

            Surgrimpinte la unuan deklivon, Kuprokapulo komandis unu horan ripozon. Efektive ni nun parolis la unuan fojon kun Bremont, li nun rekonsciiĝis tiom, ke li povu pensadi. Ĝis nun li nur paŝadis, kun tiu splena, mekanika irmaniero, kiel nur la legiano povas iri, kiu alpropigis tiun mortan marŝadon dum monatoj, inter kruelaj, krudaj homoj. Tiel malverŝajna kaj nekredebla estis la tuto antaŭ li, kiel li direktis siajn profunde sidantajn, iome-duone mortovualitajn okulojn al ni, kaj li finaŭskultis nian historion. Li silentis longe. Poste li komencis paroli intermite, kvazaŭ estus lacige eldiri la vortojn:

            - Kun Edna… mi renkontiĝis antaŭ unu jaro… Ni tre amas unu la alian… Edna estis oficistino… Ni laboris tage-nokte, ke ni havu ion… Ke ni povu geedziĝi… Oni trompe logis min en Marseljon… promesante, ke mi ricevos kvin mil frankojn… por portret-serio… Mi sciis absolote nenion pri la heredaĵo… Aŭ mi sciis nur tion, ke mia onklo estas tre riĉa en Aŭstralio… Kaj oni ebriigis min… Mi tute ne scias, ĉu mi pafis per la revolvero… Kaj tiu nokto… Estis terure!… Afriko!… Tiu serĝento persekutis min konstante… Mi sciis, ke li volas pereigi min… Tamen estis facilanimeco fare de Edna… Tiu malforta knabino… En tiu ĉi intero… Tiu sankta knabino!… – larmoj fluis el liaj okuloj. – Kiel mizeraj estas nun ambaŭ ni…

            - Sed almenaŭ vi ambaŭ estas en bonegaj manoj – diris Kuprokapulo kaj frapetis lian ŝultron kuraĝige. – Nun trinku ankoraŭ viskion, kaj ne parolu tiel multe, ĉar ĝi lacigos vin.

            - Sinjoroj – li flustris –, kion vi, kion vi faris por mi… Ke vi venis ĉi tien… Kiom multe vi riskis…

            - Ni jam delonge riskas tiel. Provu dormi iomete. Dume mi priparolos la vojaĝplanon kun Fajfisto.

            Ni konstatis, se ni iros konstante al nordoriento, ni atingos Taurirt del Uarzast-on, kie – se ni turniĝos sudorienten – ni devas atingi sur la deklivo de la alta Atlaso la lastan homloĝatan lokon, Tizin Tizka-on. De tie la vojo jam kondukas konstante malsupren al Marakesch. Dumvoje estas du garnizonoj kaj du citadeloj en tiu ŝtonplena infero. Bu Malem kaj Bu Denib, kies ĉirkaŭajon ni devas eviti singarde kaj malproksime. Ĝi estas malfacila kaj danĝera voj por bonege ekipita, kvindek membra karavano. Kaj ni staras ĉi tie, du vagabondoj kun pakaĵo kaj malsanulo.

            Posttagmeze ni iris plu, momente sur komforta serpentuma vojo, “puŝ-manovrante”, kiel ni nomis la lacigan apogadon de nia malsanulo. Ni marŝis laŭ la militaj reguloj. Iu el ni grimpis sur iun altan arbon, tiu esploris la vojon helpe de la binoklo, poste li iris antaŭen kaj atendis la aliajn. Post dutaga, laciga kaj malrapida vojo ni atingis la riveron Ziz, kaj nun jam ni komencis grimpi sur la monton Ĝebelo-Sagro. La sekvan matenon ni ekvidis proksimajn, neĝkovritajn pintojn. Ni antaŭenŝovis, trenis, piedbatis, puŝis Bremont-on, kaj aperis la fotikaĵ-similaj casba-oj de la bebreroj, vivantan sur Ĝebel-Sagro. Ni vidis sekstaturajn, nekredeble altajn montaranojn tra la binoklo, en falvaj burnusoj, varmiĝantajn ĉirkaŭ ardaĵ-fajrejoj. Poste ni preterlasi Ĝeble-Sagro-n, kaj post pluaj du tagoj ni atingis dumil metran altecon, kvazaŭ en la praepoko, inter solecaj, konsternige grandegaj, kalvaj montoĉenoj, en kristale pura, glacimalvarma aero, frostotremante kaj elĉerpiĝinte.

 

 

15

 

 

            Ni antaŭeniris triope tiel, kiel armeo. Ie el ni iris konstante antaŭen, la alia postrestis konstante, sed Bremont estis ĉiam meze. Ni komunikiĝis helpe de fajfsignaloj. Nur dufoje ni renkontis berberojn, kiuj liveris ion sur siaj karakterize malataj ponioj. Rimarkinte ilin ĉiam ĝustatempe, ni surgrimpis inter la proksimajn rokojn.

            Ni defendis nin kontraŭ la malvarmo per duobla tolaĵo kaj kovriloj, vinditaj ĉirkaŭ nin, kiuj noktoj fariĝis malvarmega vintro. Jam ĉie estis neĝo en la alto de Taurirt del Uarzast. Supre en dekstra direkto kartero fumis tre malproksime. Tronante super la montoj, konsistantaj el bazalt- kaj lafoŝtonoj, ĝi faris eĉ pli premega tiun morte majestan panoramon, kiu ĉirkaŭis nin. La fajfo de Kuprokapulo siblis tra la aero. Ni puŝis Bremont-on supren, poste ankaŭ mi grimpis post lin proksimume dudek-dudek kvin metrojn inter la apudvojaj rokoj.  Ni vidis Kuprulon iom pli malproksime, parelele kun ni. Li atendis nin. La vojkurbiĝos estis sub ni, kaj nun ni povis vidi ĉion ĉe la turniĝejo. Super Tin’z Tizka legianoj venis sur la vojo anasvice, kun muloj kaj mitraloj. Soldatoj bivakis dekstre-maldekstre sur rokoj de la vojo, deklivanta al Marakesch. Minimume du plotonoj da soldatoj estis tie kun mitraloj kaj kiura ĉaro.

            Sankta Dio! Ĉu ĉio ĉi okazas pro ni?

            Ĉiuokaze la vojo, kondukanta al Marakesch estis barita. Dekstre kaj maldestre troviĝis vulkanoj, malantaŭ ni Saharo kaj antaŭ ni du kompanioj da soldatoj.

            Kuprokapulo rigardis la situacion tra binoklo kaj diris rapidajn, militistajn ordonojn.     - Ni havas ankoraŭ unu eblon. Ni retiriĝos al Ĝebel-Sagro, ni grimpos malsupren apud la rivero Ziz al Erfut, kaj ni iros en la oazon Tafilalet.

            La oazo Tafilalet estis la lando de la plej danĝeraj, arabaj rabistoj, sed ni povis esperi pli multe ankaŭ de ili, ol se fali en la manojn de tiuj soldatoj. Mi grimpis sur rokon kun la binoklo por esplori la terenon ankaŭ malantaŭ ni, poste mi malsuprenvenis rapide. Ĝelbe-Sagro kaj ties ĉirkaŭaĵo estis bone videbla en la pura, senvapora aero. Svarmis tie la armitaj soldatoj, kaj ankaŭ supren serpentumis malgranda homvico kun muloj kaj mitraloj. Ŝajnas, ke oni mobilizis la tutan kolonian armeon kontraŭ ni.

            La situacio estis sufiĉe senespera. Ni povos kaŝiĝi maksimume du-tri tagojn, poste ni devas kapitulaci.

            Kuprokapulo tuj ekhavis alian ideon:

            - Knaboj, mi havas fantastan planon. Se ni grimpos proksimume mil metrojn sur tiu ĉi vulkano, ĉirkaŭirante ties kreston, kaj ni malsuprenvenos grandarke, tiam eble ni atingos ie la landvojon al Marakesch sub Tiz’n Tizka, malantaŭ la militistaro, kiuj baras la vojon. Ĝi ja estas terura kaj malesperiga vojo, sed ĉi tie la certa morto atendas nin. Ni do ekiru. Singarde, kaj atentu ĉiun ŝtonon! Antaŭen Bremont, per la sep sakramentoj!

            Kaj ni ekiris sur la glataj, neireblaj lafŝtonoj, tra neĝomontetoj sur la deklivo de la kratero.

            Se ni volis atingi rezulton, ni devis iris minimume okcent metron supren kaj lanken, cetere ni trafus ĝuste inter la bivakantajn legianojn. Verŝajne homo ankoraŭ neniam venis ĉi tien. Tute ne eblis iri ĉi tie. Ĉiu vestaĵo ŝiriĝis sur ni ĉifono, kaj paŝante de elstaraj rokoj al rokoj, tiel malproksimaj, fantastaj abismoj faŭkis sub ni, kiujn oni kutimas vidi nur en sia inkubsonĝo. Ĉiu paŝo signifis la morton. Kaj nun miraklinde, ju pli ni estis pli supre, des pli fariĝis pli varme. Ankaŭ la tero estis varma sub nia mano, kaj la murmuro aŭdiĝis tage-nokte. Super ni, kiel gigantaj, nudaj, deformiĝintaj korpoj, grase brilantaj rokoj altiĝis al ni en oblikva stato, kaj tiuj estis varmaj, kvazaŭ ili vivus…. Sekvan tagon aŭrore ankoraŭ tricent metroj estis antaŭ ni minimume. Silkecaj, varmegaj karesoj ektuŝis niajn frunton kaj manojn: la konstante flugantaj, varmegaj cindreroj… Ĉiu nia korpoparto sangis, ĉiuj niaj ostoj akre doloris. La vestaĵo kaj haŭto frotiĝis de sur nia korpo. Mi aŭdis la raŭkan flustradon de Kuprokapulo, kvazaŭ ĝi flitiĝus al mi el la malproksima spaco: “Ne dormu, Bremont, per la sep sakramentoj!”

            La tero estis varmega sub ni, kaj la aero ĉirkaŭ ni. Ni iris dudek kvar horojn sen akvo. Niaj lipoj krevis, kaj tiuj moviĝis kiel enormaj, krudaj lipoj de negruloj malfermite kaj spiregante…. Kaj ĉiam pli supren kaj supren, en hidrogena sulfida, amoniaka fetoro, inter ŝvebanta, varmega cindro, venenite de gasoj. Ni jam vomis kaj sentis krevadi niajn tempiojn Nokte videbliĝis dum la ekbriloj de la kratero la timiga, rondforma faŭko de la duone grimpita, trunkita konuso sub la nigra ĉielo, kiel ĝi elsputis iafoje kelkajn kvintalajn ŝtonojn, kaj ni aŭdis ties bruegon dum minutoj. Ni ne povis iri plu, ĉar la enspirita hidrogena sulfido estintus mortiga. Miaj lango kaj gorĝo ŝveliĝis, ke mi jam ne povis eligi eĉ unu vorton… Ĉu tio sukcesis, aŭ ne! Ni komencis descendi nordokcidenten. Ni bezonis ĉiun nian volon, ke en tiu stato ni ne lasu la svenintan Bremont-on kuŝanta, sed ni kuntrenu lin plu. Ni iris jam la trian tagon! Poste ni descendis duontagon…

            Fine ni atingis malgrandan, herbokovritran lokon. Laŭ la abundkreska vegetaĵo akvo devas flui ie en la proksimo. Post duonhoro ni atingis mallarĝan, montaran torenton. Surventriĝinte, ni trinkis, trinkis, kaj neniu scias, kiel longe. Ni trinkigis ankaŭ Bremont-on, poste ni lavis nin. Se ni estas pli alte, ol Tiz’n Tizka, kaj ene de la militista korodono, tiam la tuta infera grimpado estis vana. Eĉ konjekton ni ne havis, kie ni estas. Ni ekkuŝis por dormi.

            Ni vidis nenion en la matena krepusko. La nebulo disiĝis je la dekunua horo, kaj malrapide leviĝante, kiel ia vuala kurteno antaŭ la sekva sceno, ni ekvidis supre, en la alto la neĝkovritan montdeklivon de Tiz’n Tizka, kun fumanta kuira ĉaro kaj kun soldatoj, bivakantaj, metintaj siajn armilojn piramide. Ni jam delonge transpasis ilin! Senpere sub la bela, larĝa, asfalta landvojo serpentumis libere al Marakesch.

            - Ĉu tiuloj volas superruzi min! – diris Kuprokapulo kaj elkraĉis.

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:50:42
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

16

 

 

            Ni tute ne pensis verŝajna, ke oni farus alian kordonon ĉirkaŭ Marakesch-on sur tiu ĉi mallarĝa vojo.

            - La amiĉjoj nun sidas supre – diris Kuprokapulo –, kaj neniel oni povus klarigi al ili, ke la birdetoj, premitaj inter du fajrojn, disflugis preter ilia buŝo sur tiu ĉi mallarĝa pado.

            Post unutaga marŝado ni atingis la vinbermontetojn ĉirkaŭ Marakesch, kiuj rikoltite nun estis tute forlasitaj. Vespere ni vidis sub ni la prilumitan urbon. Multe da senhomaj kampogardistaj kabanoj estis ĉi tie, do ne signifis problemon, kie bivaki. Ni decidis iri en la urbon matene, poste ni priparolos la kion fari plu. Feliĉe la aŭtomata razilo estis malpli peza, ol foĵeti tiun, tiel do mi povis razi min. Ni havis ankoraŭ niajn civilajn vestojn, en kiuj ni ekiris el Marseljo, tiel do mi povis tute reordigi min por viziti Marakesch-on. Bremont denove fartis bone. Intertempe ni ambaŭ ekŝatis tiun mildan, delikatan homon. Kiam li ekprenis nian manon kelkfoje, la larmogutoj de la dankemo brilis en liaj okuloj. Li dankis nenion. Li sciis, ke post la okazintaĵoj estus komike diri tion: dankon. Nur kelkfoje, kiel li rigardis sur nin, kiel li klopodis plifaciligi nian ŝarĝon, en tio estis io infanece sincera kaj entuziasma. Laŭprofesie li estis desegnisto. En Afriko! Ĉu ĝi ne estas kortuŝa?

 

 

17

 

 

            Maroko estas la urbo de la grandurboj, celo de la plej multe da karavanvojoj, ĝi superis eĉ la rekordon de la voĉbruo kaj tumultado, ĝenerale kutima en Afriko. Kompreneble mi ne povis iri en la hotelon Negrié. Mi krozis ĉirkaŭ ĝi, fidante la rankontiĝon. Dume mi spertis kun malagrabla surprizo, ke nia persona priskribo pendis sur la trunko de ĉiu dua palmo, anoncante kun grandegaj ciferoj, ke tiu ricevos dekmil frankojn, kiu transdonos nin al la polico vive aŭ morte. Mi povas aserti, ke mi havis tian senton, kvazaŭ iu estus satmanĝinta buteron, poste li estus trinkinta botelon da sirupo. Mi aĉetis ĵurnalon. Jen tio estis skribita en ties mezo, sed per sufiĉaj grandaj literoj: “Ankoraŭ nenia informo estas pri la trompista kapitano kaj pri liaj kunuloj el Saharo.” Malpli granda subtitolo: “La fuĝintoj iris tra Gebel-Sagro al granda Atlaso.” La plej malgranda titolo: “Ili traŝoviĝis tra la blokadringo de la militistaro ĉe Bu Malem.” La publikaĵo arde kritikas la afrikan instancon, ke ili ne povas kapti du vagabondojn, kiuj ridindigis la koloniojn antaŭ tuta Eŭropo. Fine oni mencias, ke la ministro pri la militaj aferoj tuj emeritigis kapitanon Donald, la promenantan komandanton de la fortikaĵo Saramra, laŭtenanto Larmier estas postenigita al Hindoĉinio, kaj la serĝenton estas degradita du rangojn. Mi konfesas, ka malvarma ŝvito ekkovris mian frunton. Tuta kontinento persekutas kelkajn vagabondojn.

            Magrulo kaj Bobi elpaŝis el la vid-al-vida rapidserva restoracio.Nu, se ili nun ekvidos min ĉi tie, bedaŭrinde okazos granda sensacio. Mi fumis la cigaredon nervoze. Bobi ekvidis min, poste li komencis frapadi la kolon de mulo, staranta apud li, kvazaŭ mi ne interesus lin pli multe, ol la muro de la domo. Li diris ion al Magrulo ridetante, kaj ili reiris en la rapidservan restoracion. Ĝi estis majstra ago de sinrego, malvarmsango kaj la rapida rekono de la situacio fare de Bobi, kion li kronis per tio, ke li forigis Magrulon, kiu eble estus ekŝrikinta aŭ sveninta, kaj per tio ŝi kaŭzintus nian pereon. Bobi elpromenis kun enpoŝigitaj manoj, kaj kiam li preteriris min, li rimarkis, ke lia cigaredo ne brulas, li do petis fajron. Mi flustris nur tion:

            - Gardian.

            Poste ni iris plu al du aliaj direktoj. Tra la mult-centjara pordego de la urbo mi iris en la araban parton de Marakesch, kaj sur la plej granda vendoplaco de la mondo, kie la tumulto de la kameloj kaj homoj signifis la plej grandan sekurecon por mi, mi eksidis en la armena restoracio, nomata Gardian. Baldaŭ alvenis Bobi, kiu okupis lokon ĉe mia tablo, kaj ni mendis brandon. Nun mi eksciis, ke la franca kaj afrika gazetaro traktas niajn aventurojn sur la titolpaĝo du semajnojn. Ke vera blokado estas en la havenoj pro ni, ke la tuta franca polico, la ĝendarmoj kaj la militistaro persekutas nin. Kion sentis Bobi kaj Magrulo ĉiutage dum legado de la ĵurnaloj, tio estas imagebla. Magrulo ofte estis malsana dum tagoj. Laŭ Bobi tuta maroko jubileos laŭte, se ni saviĝos, ĉar nia historio pri la seĝento, kaj pri la soldatoj, metitaj en la silon estis publikigita laŭlitere. Tiel ni ĝuas popularecon sur la kolonio, simile kiel vojrabisto Aleksandro Rózsa. Tiel do Bobi certigis nin pri tio, ke okaze de nia pendumo, oni certe prikantos nin en Maroko. Nek tio trankviligis min. Mi jam estis klarvida pri tio, ke ni ne povas veni en la urbon. Ankaŭ la plano iri en la havenon Mogador ŝajnis nebla. Laŭ mia amiko, oni traesploras ĉiun sub mikroskopo, kiu forlasas la havenon, kaj krozŝipoj persekutas senkulpajn fiŝistojn ĉiutage. La sola, pala lumradio de espero estis: trapasi la limon ĉe la Rivero El Oro, kaj veturi per ŝipo plu de sur la hispanaj bordoj de Orient-Afriko. Sed kiel?

            Mallonge mi rakontis mian planon al Bobi. Li tuj veturu kun Magrulo al la hispana havenurbo Diaha, ĉe la Rivero El Oro. Tie li interesiĝu pri itala ŝipo. Ni provos trapenetri ie, kaj fuĝi en urbon El Oro.

            - Ĝi estos tre malfacila – diris Bobi –, nek muŝo povas trairi la landvojojn sen kontrolo.

            - Filo mia, ni ne havas alian eblon! Ni tamen ne maljuniĝos inter la rokoj, kiel ermitoj, manĝantaj radikojn.

            Poste ni disiĝis. Bobi ankoraŭ postkriis min afable:

            - Ne timu, Fajfisto, oni faros kanton pri vi!

 

 

18

 

 

            Kuprokapulo sidis proksimume kvaronhoron kun krucitaj kruroj, kiel grandega hinda idolo. Li eĉ fumis. Li apenaŭ legis la ĵurnalojn. Li akceptis sian sukceson en la ĵurnaloj kun la indiferenteco de gravuloj. Poste kun Bremont ni kredis tion serioze, ke li freneziĝis, ĉar li komencis studi la kronikon foje de la borso, foje de la sporto, fine li restis ĉe la lasta, baldaŭ li faris mallongan prelegon pri la blecoj de la sporto per biciklo.

            - Infanoj miaj, la edukiteco, bedaŭrinde, perfekte venenis kaj malbonigis vian cerbon. Vi certe ne povas bicikli…

            - Mi ja ne scias, kiel ĝi apartenas al la temo, sed mi longtempe estis kurknabo en Parizo, kvankam vi estas tute imuna, rilate la venenon de la edukiteco, mi volonte biciklos kun vi vetante je mono, se vi volas.

            Nia idolo ekspiris profunde, fermis siajn okulojn kaj turnis sin al Bremont.

            - Ĉu vi, malfortika protektato nia? Ĉu vi estas sperta pri io alia, ol desegnaĉi homajn fizionomiojn?

            Evidentiĝis, ke Bremont edukiĝis en Nederlando, kie ĉiu biciklas.

            - Ĉar mi pensis pri tio – diris Kuprokapulo enpensiĝinte – kiel mi legas ĉi tie, ke komenciĝis la randa biciklokonkurso de Meknes tra Marakesch ĝis Nun kaj reen, mi pensi pri tio, ke ni povus partopreni ĝin. Kiel bela estus, se en la kulmino de nia populareco, ni gajnus ankaŭ biciklokonkurson!

            Bremont preskaŭ ekploris, tiel li bedaŭris, ke nia kunulo, ŝajne forta kiel bubalo, freneziĝis pro la aventuroj de la vojo.

- Se mi ne eraras, tiuj karaj atletoj morgaŭ atingos Marakesch-on. Fajfisto, akiru biciklojn! Ni konkursos! – li diris kaj ekkuŝis por dormi.

 

*

 

            La loĝantaro de la urbo akceptis la kvardek partoprenantojn de la biciklokonkursoj de Maroko kun ovacio, kiu alvenis el Meknes.

            Ili ĉirkaŭbiciklis la urbon, poste ili veturis plu inter la vinbermontoj, etendiĝantaj en la senfinon, sur la bela, blanka landvojo kun grandaj kurbiĝoj. Ili tute ne rimarkis, ke tri biciklistoj aliĝas al ili el malantaŭ iu vinbermonto, konkursantoj kun la numeroj dekkvar, dekvin kaj dekses, en noktoĉemizo-simila trikotaĵo de enigma sportklubo, en kuloto, portante vizieron.

            Posttagmeze ni atingis Tarudant-on, kie la loĝantaro regalis nin ĉiujn per kolbasaĵoj kaj bananoj. Kuprokapulo promesis bati la urbestro, se li ne ordonas porti al li duonlitron da brando. Li protesis en la nomo de sia klubo kontraŭ la nesporteca konduto de la urbo, kio, laŭ li evidentiĝis en tio, ke oni donis senalkoholajn refreŝigilojn al la konkursistoj.

            Vesperiĝis, kiam ni atingis urbon Nun, la lastan punkton de Maroko, la Riveron El Oro, ĉe la limo de la hispan kolonio. La vico de la biciklistoj returniĝis ĉe la fino de la urbo, dek paŝojn de la hispana limo… Sed jen! Tri konkursantoj freneziĝis, aŭ ili ne scias la ĝustan direkton! Ili veturegas, kliniĝinte super siajn biciklojn, rekte al la buntaj palisoj, signalantaj la limon… “Ne tien, he!” – kriis iu. Sinjoro kun stophorloĝo svingadas per flago. Sed tiuj nek vidas, nek aŭdas, kaj la konkursantoj, havantaj la numeron dekkvin kaj deksep, jam trabiciklis la limon sur ebena tereno, borderita per kaktoj… Franca ĝendarmo kaptis Bremont-on, tiam Kuprokapulo revenis el Hispanio kaj vangofrapis la gumiér-on tiel, ke tiu falas inter la kaktojn kun rompita makzelo. Okazis granda paniko!… Ni kuntrenas Bremont-on kurante…

            “Au armes! Au armes!”

            Pafo… Nepriskribebla kaoso, kaj ni kuregas, ĝis la hispanaj limgaristoj kaptas nian triopon…

            Ni saviĝis!

 

 

19

 

 

            Kompreneble ankaŭ la hispanoj sciis kio okazis al ni, tamen ili rakontigis la historion eĉ kavarfoje kaj konvulsiis pro rido. Ili regalis nin per ruĝa vino kaj farĉita porkostomako, ni ricevis cigaredojn, kaj ni povis kuŝiĝi por dormi. Strange, kiel malamas la eŭropaj grandpotencoj unu la alian en la kolonioj, kiel iu ĝojas, se la alian trafas ia honto. Nun jam ne nur la modernaj kaj bonaj armiloj de la indiĝenoj pruvas ĝin, sed tiu bonhumoro, amo kaj patronado, tiu festosimila traktado, kiel oni akceptis nin ĉi tie, ĉar mi ridindigis la francojn. Sekvan tagon ni alvenis en Diaka-on ripozinte.

            La renkonto de Bremon kun sia fianĉino estis kortuŝega. Dum minutoj ili tute ne povis ekparoli, poste ili diris nur senrilatajn vortojn, ĉirkaŭbrakumis unu la alian kaj ploris…

            La itala vaporŝipo, kie kapitano decidis surŝipigi nin, ekveturis nur je la dekunua horo, kaj ni sidis sur la teraso de la havena kafejo, sub koloraj lampionoj en la belega vespero. La folioj de la grandegaj, sveltaj kokos-palmoj kelkfoje ekmoviĝis pro la sala, bonega aeroblovo, alvenanta el la direkto de la vasta maro. Tiutage Kuprokapulo kaj ankaŭ mi ricevis sufiĉe da kisoj de Magrulo aŭ de Edna. Nun ŝi sidis inter ni, ambaŭmane ĉirkaŭbrakumante la bubale dikan kolon de la olda Kuprulo kaj aŭskultis la historion kun retenanta spiro. Kompreneble ni trinkis ruĝan vinon kaj fartis bonege. Nur Bobi ekĝemis kelkfoje dolore, ĉar li tre bedaŭris, ke li ne partoprenis tiun “unuarangan” ŝercon”.

            Kaj tiun belegan, lunluman vesperon la helica ŝipo komencis malproksimiĝi kun ni de la palmoj, de la vico de la lampionoj sur la kafejo. Bremont kaj Edna staris ĉe la balustrado brakumnte unu la alian, ili rigardis la enigman, tropikan bordon. Muziko de buŝharmoniko aŭdiĝis el la malproksimo, kiel Kuprokapulo ludis sentimentale, trilante eĉ kun fermiĝantaj okuloj la belegan leteron de Dodo al sia amikono de sur la insularo Respubliko…

 

 

20

 

 

            Kompreneble oni ne povis respondigi doktoron Corot, ĉar nenia pruvaĵo estis kontraŭ li. Sed la feliĉa ekspedicio zorgis malmulte pri li. Bremond transprenis sian heredaĵon en Romo. Li pagis nian parton, sed kun tiu rimarko, se kiam ajn ni bezonus ion, kio estas lia, tio estas ankaŭ la nia. Edna kaj li petis nian triopon, ĝis ni ekloĝis en Romo. Bobi kaj Kuprokapulo aĉetis kafejon en la koro de la urbo, kaj ili komencis burĝiĝi.

            Kompreneble mi kaj Kuprokapulo estis la atestantoj dum la geedziĝa festo de niaj amikoj. Mi povas aserti, ke la unuan fojon en mia vivo mi vidis mian amikon embarasiĝi. Li estis tia en frako, kiel boksĉampiono en la bankedo post la matĉo. Li konstante metis sian korpopezon de sur iu lia piedo al la alia, li mordetis siajn ungojn, kaj kiam la pastro dum la geedziĝa ceremonio en la preĝejo – iom malfrue –  atentigis la junan paron, ke ili devas sekvi unu la alian en bono kaj malbono, mi pensas, mi ne kuraĝus ĵuri pri tio, sed mi vidis tiel, kvazaŭ ia nekutima humido estiĝus en la okuloj de Kuprokapulo…

            Poste mi ne vidis Kuprokapulon longe, kiam iun matenon dimanĉe li frapetis ĝentile, poste li puŝmalfermis la pordon piede kaj aperis en mia dormoĉambro:

            - Venu kun mi tagmenĝi, vi amuziĝos bonege – li invitis min instige. Mi konfesas, ke la plano de mia amiko, rilate la amuziĝon, estis tiel varia, ke mi iris kun li iom senfide. Sed ĉi-foje mi amuziĝis tre bone. Ni vizitis unuarangan restoracion, kie aperis dika, elegante vestita, okulvitra sinjoro ĉirkaŭ je la dua horo, kaj li komencis rigardi la menukarton.

            Kuprokapulo iris al li, klinis sin iomete kaj demandis ion kun afabla rideto, preskaŭ humile. Kompreneble mi vidis, ke li tuj komencos interbatadi. La sensuspekta, okulvitra sinjoro respondis afable, kaj Kuprokapulo ŝajne tute ne fore batis en lian vizaĝon. Tiajn pugnobatoj mi vidis nur de li, per kio kvazaŭ leĝere kaj akcesore, per unusola pretera gesto li povis ekbati iun, ke ties osto, haŭto krevu, rompu liaj dentoj, bluaj ringoj aperu ĉirkaŭ liaj okuloj, ke tiu kuntrenu ĉion dum la falo, vekante tian impreson en la alrapidantoj, kvazaŭ li estus batita per plumbaj bastonoj dum longa tempo.

            - Li estis doktoro Corot – klarigis Kuprokapulo gaje, post kiam li estis je la despono de la alvenintaj policistoj. – Mi trovis lin, ka de nun mi batos foje en ĉiu semajno! – li finis kun junula entuziasmo.

            Mi jam havas ne multe aldoni al la historio. Bremont kaj lia edzino vivis feliĉe. Ke ankaŭ Bobi havu rolon en ilia familio, li fariĝis la baptopatro de la unua infano. Ni ofte kunvenis kvarope, kaj nove-denove ni travivis la terurajn, sed neforgeseblajn aventurojn dum paroladoj, kiuj daŭris ĝis noktomezo. Apartenas al la epilogo de la historio, ke doktoro Corot renkontiĝis ankoraŭ dufoje kun Kuprokapulo, poste li elmigris, forlasinte la kontinenton porĉiam.

 

 

FINO

ip地址已设置保密
2008/6/12 10:51:10

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.25000 秒, 4 次数据查询