dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Sinjoro eĉ en la infero restas sinjoro

您是本帖的第 1640 个阅读者
树形 打印
标题:
Sinjoro eĉ en la infero restas sinjoro
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Sinjoro eĉ en la infero restas sinjoro

Jenő Rejtő

 

 

Sinjoro eĉ en la infero restas sinjoro

 

 

Unua ĉapitro,

 

kies instruo estas tio,

ke sinjoro ankaŭ en la infero restas sinjoro

 

Simila skandalo ankoraŭ neniam okazis en Afriko, kvankam tiu ĉi mondparto estas fama pri tio, ke ekde la memoreblaj tempoj ĝi estas la scenejo de la plej eksterordinaraj okazaĵoj. Preskaŭ nenio diskoniĝis el la afero. La vasta publiko neniam eksciis tion, la gazetaro, eĉ elflarinte ion, ĝi sin detenis skribi pri tio, kaj la plej superaj rondoj de Afriko treege hontante gardis la sekreton, la neimageblan, fantastan, teruran okazaĵon, kiun ankaŭ mi publikigas nur rezerve kaj petante la plej profundan diskretecon de la leganto.

            La 7-an de marto 1937 inter la 4-a kaj la 6-a horo dum la akcept-posttagmezo de generalo De la Motte, en la palaco de la gubernio, en la societo de la plej eminentaj militistaj kaj civilaj personoj aperis kaj pasigis tutan unu horon kaj dudek naŭ (laŭ aliaj homoj tridek du) minutojn la senranga soldato n-ro 143, apartenanta al la unua regimento de la garnizono de Maroko.

            Ĉar oficiala komunikaĵo ne okazis, rilate la okazaĵon, ĉiu rakontis tion aliamaniere, kaj neniu vidis la aferon klare. La realo similas al la juvelo, kiun oni ŝlifas tiom, ĝis ĝi estos vendota, ĝi fariĝos tute alia, ol kia ĝi estis originale.

            Tio certas, ke la origino de la afero estas atribuebla al la soldatŝuoj de sapeisto. La kompanio alvenis el la malproksimaj vojon de Atlaso post mult-semajna marŝado, kaj la kulpaj soldatŝuoj, kiam ili atingis la suburbon de Maroko, tiuj estis en tre malbona stato. Kiel komencas fali la dentoj de maljuna, laca homo, tiel faligas ankaŭ la maljunaj, lacaj soldatŝuoj la loziĝintajn najlojn. Tio ne estas granda problemo, troviĝas sufiĉe da soldatŝuoj kaj ankaŭ tre multe da najloj en la deponejo de Maroko. Sed ekde la pratempoj la pneŭmatiko kaj la falintaj najloj de la soldatŝuoj estas sovaĝaj malamikoj. Tiuj tretas, mordas unu la alian, kie ili povas, ili estas tiaj malamikoj, kiel la hundo kaj la kato. Ĝenerale la najletoj de la soldatŝuoj venkas en tiuj bataloj.

            La filino de la generalkolonelo De la Motte, Yvonne, tute ne konjektante la malnovan konflikton de la najloj kaj pneŭmatikoj, laŭkutime ŝi veturegis sur la bela ŝoseo de Maroko per cent kilometra rapideco. La pneŭmetiko ĵetis sin sur la najlon, ĝi sovaĝe mordis sian senindulgan malamikon, la lukto daŭris dekonon da sekundo, poste la pneŭmatiko eligis sian animon kun bruo, simila al fusilknalo. Yvonne klopodis regi la aŭton kun sia ĉiu lerteco, sed ne obeante la stiradon, ĝi deglitis de sur la vojo al la direkto de la difektita, dekstra antaŭrado. La knabino eĉ nun manipulis la stirilon, kaj evitis arbon kun granda fortostreĉo, sed fine, bonŝance jam kun reduktita rapideco, tamen ŝi puŝiĝis al ŝtipo, kaj la aŭto haltis kun granda tintado, frakasbruo. Yvonne kape batiĝis al la ventŝirmilo, sed ĝi estis farita el nerompebla glaco, tiel ŝi nur svenetis iomete, dume ŝi sentis akran doloron en sia genuo. Fine ŝi pene elaŭtomobiliĝis kun vertiĝanta kapo…

            Tiam aperis la ĝentlemano en la proksimo. La ĝentlemano ĵus pentris. Ne pejzaĝbildon, ne natru-pentraĵon kaj ne portreton. Li pentris kilometroŝtonojn. Pro la vetero bruniĝintajn mejloŝtonojn li farbis blankaj, meze li restaŭris nigraj la kolorpendemajn numerojn. Kelkfoje, kiel ĝenerale la pentroartistoj, li iomete reklinis sian kapon, kaj ferminte iun sian okulon, metinte sian manrandon al sia nazo, li kontente rigardis sian laboron, kiu tute ne povis pretendi, ke iam ĝi pendu en Uffizi, en Prado de Madrido aŭ en alia loko, rezervita por bonfamaj pentraĵoj, sed kiel farbaĵo, ĝi devis havi valoron, konsiderante la artkritikon de kaporalo Larnac, kies severa kritiko facile konsekvencas punon en privata ĉelo. La ĝentlemano, kiu cetere estis legiano, levis sian rigardon, aŭdinte la grandegan bruon kaj ekparolis jene: “Nu-nu.” Poste li prenis sian sitelon kaj penikon (ĉar perdi la armeajn havaĵojn signifas veni antaŭ la militan tribunalon), kaj ekiris por rigardi la akcidentitan aŭton.

            Tiam elvenis Yvonne ŝanceliĝante. Sango fluis sur ŝia ŝtrumpo, ĉar ŝia genuo forte batiĝis ien.

- Pardonon – ekparolis la ĝentlemano –, mi vidis tiel de malproksime, kvazaŭ via pneŭmatiko estus difektiĝinta. Mi nomiĝas vicfrafo D’Alarcone. – Li kliniĝis iomete, sed li demetis nek la sitelon, nek la penikon, tiel do la knabino devis ridetie en tiu elĉerpita stato.

            - Unuavice mi bandaĝos vian genuon. Tiu estas iom frivola situacio en kazo de fremda viro, sed se ni konsideras, ke sekve de etiketa procedo vi suferos pro sangoperdo, sepso…

            - Ba, kial vi babilaĉas tiel multe! Helpu min, kiel vi povas.

            - Ĝi okazos. – La magra junulo kun iom infaneca vizaĝo levis la knabinon facile, antaŭ ol ŝi povintus ekparoli, kaj li sidigis ŝin sur proksiman ŝtipon. Poste li klini sin antaŭ ŝi, kvazaŭ li dirus dankon post la danco, kaj kiel magiisto, li eltiris subite belan, blankan, silkan tukon el la maniko de sia kamizolo. Estis sentebla milda odoro de parfumo. Legiano kun parfumita naztuko! Tio estas tre malofta. Genuiĝinte antaŭ la knabinon, li verŝis akvon el sia ladbotelo sur la tukon, poste li dum mallonga tempo purigis kaj bandaĝis strikte ŝian genuon.

            - Ĉe la vojkurbiĝo estas drinkejo, bonvolu lametante iri tien kun mi.Vi portus vin volonte, sed mia sitelo estas armea havaĵo , kaj se mi lasos ĝin ĉi tie, eble oni mortpafos min pro tio. En Hinterlando sitelo, laŭ la reglamento, morale valoras tiom, kiel la armilo en batalo. Io povas esti en la afero, ĉar hieraŭ mi ĵetis la sitelon al la kapo de impertinentulo, kaj okulvideble ĝi efikis al li eksterordinare. Ĝi ne estas malpli bona, ol kolbo. Sed oni subtrahas la prezon de la elverŝiĝinta farbo el mia soldo. Ĉu vi ne pensas, ke tio estas maljustaĵo? – Dume la knabino lametadis apud li kaj apogiĝis al lia brako. Yvonne ricevis konjakon en la gastejo, dume la soldato telefonis al Maroko sendi lu-aŭton por la fraŭlino kaj kuntreni la difektitan veturilon.

            Yvonne poste paroladis kun la legiano. Ŝi eksciis de li, kie li vere estas vicgrafo. Tial li dungiĝis al la legio, ĉar lia patro ne volis altigi lian apanaĝon.

            - La oldulo estas benita bonulo, sed li havas iometa strangajn principojn. Li volis devigi min, ke mi ne havu kvindek membran personaron, kvar aŭtojn, mi do reduktu mian kortegan mastrumadon. Mi ne povis toleri tion. Mi diris al la oldulo, ke mi ne akceptos de li eĉ unu centimon. Okazis tiel. Mi do devis dungiĝi al la legio. Kion fari? Mi ne deziris labori. D’Alarcone povas nur elspezi la monon, sed perlabori ne. Mia familio pli ol okcent jarojn okupiĝas nur pri du aferoj: prodigi aŭ servi en la armeo. Ĉar mi devis fini la prodigon, mi ne havis alian elekton, ol la armeon. Reveni al la maljunulo humiliĝinte, estintus malinda afero. Tiel do dungiĝis al la legio, kie pasas la tempo sufiĉe agrable. Precipe hodiaŭ posttagmeze. Je via sano. Ĝisfunde!

            Li eltrinkis la konjakon per unu gluto kaj alridetis la knabinon. Yvonne ridis denove. Estis en tiu homo io tre amuza. Kion li diris kaj faris, tio estis tiel malverŝajna, kaj li prezentis ĝin kun tiel natura lerĝereco, kvazaŭ ĉio ĉi okazus sur la teraso de kafejo en Parizo, kaj tio estus la plej komprenebla afero en la mondo.

            - Pardonon, fraŭlino, sed mi pensas, ke vi forgesis tion, ke la formalaĵo de la prezentiĝo estas reciproke deviga.

            - Vi pravas. – Ŝi jam antaŭe ĝojis, ke nun fine ŝi iomete elĉerpos la paciencon de tiu malvarmkonduta homo. – Mi estas la filino de generalo De la Motte.

            - Tio estas kara – diris la soldato indiferente. – Se mi scias bone, la generalo rajdas bonege. Bedaŭrinde nun min urĝas la pentrado, miaj karaj kilometroŝtonoj atendas min. Mi ŝatus revidi vin fraŭlino De la Motte.

            - Kiel vi imagas tion? – demandis la knabino konsternite.

            - Ĉiu posttagmeze mi havas tempon ĝis la vespersignalo. Mi ne ŝatus, se nia agrabla konateco finiĝus. Mi esperas, ke bagatelaj antaŭjuĝoj, do tiaĵo, ke vi estas la filino de generalo, kaj mi estas simpla soldato, ne influas vin?

            - Kredu min, ke mi ne havas antaŭjuĝojn – diris la knabino ridante. – Morgaŭ posttagmeze mi aranĝos interkonan te-kunvenon en la gubernio, mi havu la feliĉon revidi vin. Jen vidu, mi ne havas antaŭjuĝon, sed mi vane invitas vin al tiu loko, kie nek ĉefleŭtenanto aŭ kapitano povas aperi, kaj nek senrangulo gardostaras.

            - Por mi gravas nur tio, ke vi pensas min bona societo. Tiuokaze mi akceptas la inviton ĝoje.

- Mi diras sincere: mi taksas vin pli konvena, ol kiun ajn membron de la nuna societo. Kaj mi tre volonte revidus vin eĉ dum la te-kunveno de la gubernio, se la antaŭjuĝo de la socio ne malebligus al vi aperi tie.

- Se vi gastigos min volonte, mi ne zorgos pri la ceteraĵo. Mi tre dankas la inviton. Mi estos tie. – Li kunbatis siajn maleolojn, dume li levis la sitelon kaj per sia mano, en kiu li tenis la penikon, li salutis soldate, poste li foriris. Yvonne ridis bone pri la ŝerco de la invito. Ŝi pensis ŝerco ankaŭ tion, kion D’Alarcone respondis. Kiam la aŭto veturigis ŝin hejmen, ŝi konstatis kun iom da melankolio, ke tiu soldato estas la unua viro en sia vivo, kiu vekis ŝian intereson.

 

*

 

La interkonan te-kunvenon, kiun aranĝis la generalo kaj Yvonne en la gubernio, partoprenis diplomatoj, altrangaj soldatoj kaj kelkaj eminentaj civiluloj. La generalo akceptis la alvenintojn. Li ne konis la plimulton de la gastoj. Nun, komence de la sezono la freŝe transpostenigitaj kaj nomumitaj ataŝeoj, stab-oficiroj kaj ĉef-funkciuloj konatiĝis unu kun la alia. Ĉirkaŭ je la kvara horo alvenis grandega, ruĝa sport-aŭto kun aperta fumgaseligilo kaj terura bruego. Bela, plaĉaspekta, elegante vestita junulo elsaltis de apud la direktilrado. La generalo konjektante absolute nenion premis lia manon, kaj ekaŭdinte lian nomon: “vicgrafo D’Alarcone”, li tute ne pensis interesiĝi, kial li venis ĉi tien? Li certe estas ia protektata aviada aŭ kontraŭinunda registara komisaro. Brakopreninte lin, post kelkaj afablaj vortoj li prezentis junulon al la societo. Fine li diris al Yonne, kiu staris dorse en alia grupo:

            - Mi prezentas al vi, filino mia, mian amikon, vicgrafon D’Alarcone.

            La knabino turnis sin, kaj en la momenta vertiĝo de la timiĝo ŝi sentis tiel, ke la gubernio fariĝis fantazia kastelo. La generalo tuj rapidis plu, kaj Yvonne rigardis la ridetantan vizaĝon de la junulo konsterniĝinte.

            - Ĉu vi freneziĝis? – ŝi flustris.

            - Tio ne estas ekskludita. Kiel vi fartas?

            - Bonvolu tuj foriri…

            - Ĉu vi elĵetas min? Ŝajnas, vi tamen havas antajuĝon…

            - Ne, ne! Eĉ! Mi timas pri vi! Vi ja devos stari antaŭ la militan tribunalon pro tio!

            - Ankaŭ mi opinias same. Sed fine ja gravas, ke mi estas ĉi tie. Ĉu vi ne prezentus min al tiu sinjoro, kiu similas al la urbestro? – kaj li turnis sin al malalta, dika homo, kiu vere estis la urbestro.

            Antaŭ ol Yvonne povintus diri kion ajn, la junulo miksiĝis en la societo. La knabino postrigardis lin konsternite. Senintence ŝi plurfoje pensis pri la junulo depost ilia hieraŭa renkontiĝo, kaj tiam ŝi malgajiĝis pro tio, ke verŝajne ŝi ne plu vidos lin. Nun, revidinte lin, ŝi preskaŭ timiĝis.

            Intertempe D’Alarcone fariĝis la centro de la societo dum momentoj. Li rakontis klaĉojn el Parizo kun nekontraŭstarebla humuro, poste li primokis la francajn akademianojn okaze de la aljuĝo de la Goncourt-premio, kiel ili sulkigas siajn brovojn, iras fierege, kaj fine ili trovas du voluman libron la plej bona, kiam ili fine pruvis, ke tiuj ne enhavas eĉ unu linion, pri kiuj ne estus konstatebla, ke la verkisto de kiu faranca klasikulo pagiatis. Larmoj fluis el la okuloj de la gubernatoro pro la rido, du maljunaj diplomatoj kaj generalkolonelo, lamanta unugambe cidiris kun la junulo. Baldaŭ D’Alarcone sidis al la fortepiano kaj prezentis petoleman kanzoneton el la programo de Mistinguette, laŭ la maniero de malnovaj, famaj komponistoj, per kio li atingis kolosan sukceson. Poste la generalo alvokis lin malfermi la dancadon kun la edzino de la gubernatoro.

            Li invitis Yvonne-on danci la duan dancon.

            - Foriru – diris la knabino tremante.

            - Mi havas tempon ĝis la verspersignalo.

            - Kial vi faris tiun frenezaĵon?

            - Ĉu vi ne koleros, se mi diros la veron? Mi enamiĝis al vi. Se virino invitas min ien, kiun mi amas, mi devas aperi tie. Ĉu ni trinkos teon morgaŭ?

            - Bonvolu foriri. Treege dolorus min, se vi havus problemon pro mi.

            - Tre agrablas al mi, ke vi maltrankvilas tiom pri mi, sed hodiaŭ mi havas tempon, ĉar kaporalo Larnac rigardos nur morgaŭ miajn farbitajn ŝtonojn. Kiam mi vidos vin denove?

            - Se vi foriros tuj, mi promesas, ke vi baldaŭ revidos min.

            - La sola kazo, ke mi foriros feliĉe. La societo estas tre agrabla. Mi malkontentas nur pri la edzino de la gubernatoro. La parfumo Atkinson, kiun ŝi uzas, ne estas originala. Kia bagatelemo fare de la edzino de la gubernatoro? Eĉ hodiaŭ mi skribos al mia onklino en Londonon, kaj mi petos ŝin sendi boteleton da parfumo Atkinson. Adiaŭ, fraŭlino, nun jam ne estu nervoza, mi iros al miaj mejloŝtonoj.

            Sed D’Alarcone ne foriris “adiaŭŝpare”. Li pensis tiun procedon malĝentila. Li adiaŭis ĉiun. La gubernatoro premadis ambaŭmane liajn manojn kaj invitis lin sekvan tagon por inaŭguri naĝejon, la edzino de la gubernatoro petis lin partopreni ŝiajn promenrajdojn, kiel partnero. Fine je la plej granda malpeziĝo generalo De la Motte ekiris kun li al la pordo.

            La katastrofo okazis tiam. La gubernatoro kaŭzis la katastrofon senpere, ĉar li forgesis hejme siajn okulvitrojn, kaj li sendis la kaporalon por ĝi. Kaporalo Larnac en tiu momento stamfis en atentopozo apud la dekstra fosto de la pordo, kiam la generalo kaj la junulo alvenis tien. La kapolaro, kiel li rekonis D’Alarcone-on, rigidiĝis por momento, kvazaŭ apopleksio estus trafinta lin. La junulo tuj sintenis rekte kaj diris stertore:

            - Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo,  ke mi trafarbis la ŝtonojn de la sesdeka kilometro ĝis la naŭdek du.

            Se mi asertas, ke paniko eksplodis en la halo, tiam mi priskribas la atmosferon mile. Ĉiu rigardis D’Alarcone-on paraliziĝinte. En la kastelo Radványi iam tiel gapis la sinjoroj al Abigelo Kund, kiu estis bela amantino kaj sekreta edzino de Benjameno Bárczi, kiam li eltiris feroce la ponardon el la vundo kaj li nek hontis danci, kanti sur la aperta strato. Generalo De la Motte ekparolis la unua:

            - Kion signifas tio?

            - Sinjoro generalo – diris D’Alarcone en atentopozo, sed trankvile –, la senranga soldato n-ro 143 de la garnizono de Maroko anonciĝas obeeme.

            - Kaporalo! Katenu tiun homon…

            - Mi petas vin – ekparolis Yvonne subite kun granda trankvilo –, tiu senrangulo helpis min hieraŭa dum mia aŭtokarambolo, kaj mi havis la kuraĝon inviti lin ĉi tien ankaŭ en la nomo de mia patro, do la repondeco ŝarĝas min.

            Regis grandega silento. Tiel terure granda silento, kvazaŭ elektro streĉus la aeron kaj tuj eksplodus io. La saĝa generalo sentis, ke li devas fini la scenon. Li ekparolis raŭke:

            - Kaporalo! Senrangulo! Foriru… En avant…

            La kaporalo jam estus irinta, sed la junulo denove rektiĝis en atentopozon:

            - Mi raportas obeeme, ke ne estus dece kunporti la okulvitrojn de via ekscelenco. Dum la proksimiĝantaj, vesperaj horoj la sinjoro gubernatoro bezonus ĝin. – Kelkaj homoj ridis. La kaporalo nek li mem sciis, kiel li elvenis el la halo, li tute ne sciis, kion fari, li ricevis nenian ordonon, rilate la junulon. Li konjektis tiom, ke li ne devas aresti lin. Fine li ekparolis jene en la pordo:

            - Senrangulo! Tuj anonciĝu ĉe la pikedo!

            - En ordo, oldulo mia. Ne ekscitiĝu – li diris, poste li sidis en la aŭton al la direktilrado kaj forveturis kun tiel terura bruego pro la aperta fumgasellasilo, ke la loĝantoj, vivantaj en la proksimo elŝovis sian kapon timiĝinte tra la fenestroj.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:40:59
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

*

 

 

La esplorado ne malkovris, de kiu ricevis la legiano civilan vestaĵon, kaj de kiu li akiris monon, kiam li luis la aŭton. Multe pli poste D’Alarcone rakontis, kiel li alvenis al la palaco de la gubernio inter senmankaj eksteraĵoj. Antaŭ kelkaj monatoj rabistoj detruis en la suburbo. Tiam okazis, ke D’Alarcone kuregis por defendi kompatindan, maljunan komerciston kun fiksita bajoneto. Li mem rebatis la atakantojn, kaj eskapinte kun la komercisto en la vendejon, ili eltenis duonhoran sturmon, ĝis fine alvenis la polico. D’Alarcone vizitis tiun vendiston, konatiĝinte kun Yvonne. La dankema komercisto sciis, kia puno atendas lin, se okazos problemo el la afero, tamen, senhezite, li aĉetis el la plej eleganta loko vestaĵon, tolaĵon kaj ĉiun ceteran por la legiano. D’Alarcone alivestis sin ĉe li, kaj el la ricevita mono la junulo luis belegan sport-aŭton en iu garaĝo de la interna urbo. Tiel li aperis akurate en la posttagmeza interkona te-kunveno, priskribita en la antaŭa ĉapirtro.

            La partoprenantoj de la posttagmeza te-kunveno decidis forsekreti la eventon, kiu aperus sur la unua paĝo de ĉiu humuraĵ-gazeto de la mondo, se tio diskoniĝus. Kio okazu al la legiano? Efektive li havis forpermeson ĝis la vespersignalo, kaj ne ekzistas paragrafo, ke estas malpermesite viziti la palacon de la gubernio sub minaco de puno. La sola puninda afero estas tio, ke li vestis sin civilulo. Hm… Sed la invito de la filino de la generalo estas sufiĉe bona senkulpigo… Kaj cetere en la tuta afero tre multaj eminentaj homoj ludis ridindan rolon. Fine majoro Chamieux pugne batis sur la tablon malpacience:

            - Diable! Ĵetu lin en iun dezertan garnizonon, kaj lasu lin tie, ĝis li grizhariĝos. Oficiale vi ne devas scii pri la afero. Post nelonge komenciĝos la ofensivo, en tre multaj lokoj okazas deŝanĝoj. Ni sendu lin kun la plej baldaŭa sturma taĉmento, kaj ni klopodu ridi ŝerceme, ĉar cetere oni priridos nin.

            Je la oka horo vespere la senrangulo n-ro 143 anonciĝis pretapor ekmarŝi en la regiment-kontoro antaŭ kapitano Le Fébre.

            - Via temerareco ravis viaj superulojn tiel – diris la kapitano –, ke vi estas transpostenigita al la sturma taĉmento, ekmarŝonta al la fortikaĵo de Agadir. Tie vi povos distingi vin, se vi estos kuraĝa ankaŭ tie.

            - Mi dankas tion obeeme, mon commendant. Mi klopodos akiri meriton.

            - Mi bedaŭras vin, junulo – diris la kapitano, al kiu sekrete imponis la tuta okazaĵo, kaj nun, pli ekzakte rigardinte la knabon, tiu plaĉis al li. – Vi devintus pripensi, kiel inteligenta homo, antaŭ ol fari tian stultaĵon. Kial vi akceptis tiun inviton?

            - Ĉar mi estas sinjoro, mon commendant. Tio ne estas maloftaĵo en la legio.

            - Baldaŭ vi parolos alimaniere. Tial, ĉar vi estis sinjoro, nun vi povas iri en Saharon. Kio vi fariĝos en tiu infero? Ĉu?!

- Mi raportas obeeme, mon commendant: sinjoro ankaŭ en la infero restas sinjoro.

 

 

Dua ĉapitro,

 

en kiu Yvonne helpas anstataŭ kompatindulo

al feliĉulo

 

 

La generalo ne riproĉis ŝin. La knabino ŝajnis tiel kompatinda, ke li bedaŭris ŝin malgraŭ la okazintaĵoj. Yvonne nun jam sciis bone, ke strange, subite li enamiĝis al la legiano. Kaj tiun senton faris tragika tiu konscio, ke ŝi kaŭzis la transpostenigon de la knabo al la plej malbona garnizono de Saharo.

            Dum kelkaj maldormaj noktoj ŝi sentis ĉiam pli forte, ke ŝi devas savi D’Alarcone-on. Sed kiel? Kiel povus savi kanbino kompatindan legianon? Ŝi bezonas helpanton. Inter ŝiaj diversaj amindumantoj estis belga, militista inĝeniero, nomata Donald, kiu laboris ankaŭ por la kolonia armeo, kaj li ĝuis popularecon en la societoj de Maroko, kiel tenisludisto. Li fortege amindumis al Yvonne, kiu decidis peti lian helpon.

            - Donald, vi estas saĝa homo, kaj vi asertas, ke vi amas min – ŝi diris iun posttagmezon al la inĝeniero. – Mi volas helpi tiun kompatindan D’Alarcone-on. Mi malsaniĝos, se li devos morti pro mi. Eksciu, en kiu fortikaĵo de Saharo li estas

            - Mi provos demandi tion de la majoro. Mi faros ĉion por vi, Yvonne.

            Sekvan tagon Donald informis ŝin kun brilanta vizaĝo:

            - Trovite! La senrangulo n-ro 143 estas postenigita al la sturma taĉmento en la garnizono de Agadir.

            - Donald! Kara Donald! Mi farus ĉion volonte, mi vojaĝus tien, se mi scius, kiel eblus fuĝigi lin. Helpu min en tiu afero.

            - Nu bone… – diris la inĝeniero malgaje – mi preskaŭ estas en militista etato ĉi tie. Mia situacio estas malfacila… Tamen mi pensadis pri la afero ekde hieraŭ , kaj mi havas bonan ideon, sed estas malpermesite rakonti, ke vi scias tion de mi.

            - Absolute ne!

            - Aliulon eble oni mortpafus pro tio, sed nenio malbona povas okazi al vi. Plenigu legitimilon de kuriero sub la nomo de D’Alarcone. Ŝteletu lerte de sur la tablo de via patro leterpaperon de la ĉefstabo. Stampu ĝin tie. La grandega stapilo kun flava prenilo troviĝas same sur la skribotablo. La plej multaj infanoj povas falsi la skribon de sia patro. Ĉu ankaŭ vi povas?

- J… jes… – ŝi diris iom timiĝinte. – Mi plenskribis tutajn kajerojn per la subskribo de mia paĉjo.

- Vidu, ĝi estas iom malesperiĝinta rimedo, sed fine ja ni povas savi tiun homon nur iel trompe. La malplenan paperfolion, se la stampo kaj la subskribo estas sur ĝi, vi plenigos laŭ mia ordono sub la nomo de D’Alarcone, kiel legitimilon de kuriero… Se vi povos enmanigi tiun legitimilon de kuriero al D’Alarcone, tiam ĉu per ekstra trajno, ĉu per aviadilo povos fuĝi tiu knabo el Afriko. Vi scias bone, ke la ofensivo komenciĝos nun, per kio oni volas penetri en la landon de la tuaregoj. Sur ĉiu trajno veturas tiaj senditoj, kaj neniu retenas ilin.

            - Donald, kara Donald! Kiel mi povus transdoni la legitimilon al li…

            - Hm… Atendu do, mi elpensos ion genian. La plej granda problemo estas tio, ke ekde hieraŭ oni ne rajtas vojaĝi al Saharo, nur kun aparta permesilo. Ĉiam okazas tiel, kiam komenciĝas operacioj. Sed vi devas atingi minimume Taurit-on. Ĝi troviĝas proksime al la garnizono de Agadir, kaj ankaŭ mi povos akompani vin ĝis tie, ĉar mi devas transdoni kelkajn sensignifajn instrukciojn al la tiea artileria baterio… Hop!… Aŭskultu min, amanta knabino. Ni ludu romanon! Tondigu iomete vian hararon, mi akiros legianan uniformon, mi donos mian aktujon al vi. Vi povas mansaluti, raporti, vi ja estas filino de soldato. Vi simple kunportos mian aktujon kun la dokumentoj kaj transonos tiujn al la komandanto de la artileria baterio de Taurirt. Survoje vi uzos la legitimilon de kuriero, valida sub la nomo de D’Alarcone, laŭ kio oni lasos vin vojaĝi libere en la milita zono ĝis Taurirt. Tie vi transdonos mian aktujon kun la dokumentoj al la alirelia baterio. Poste vi simple serĉos iun, ekzemple araban fruktovendiston, kiu por alta sumo iros el Taurirt al Agadir, kaj li kontrabandos vian legitimilon de kuriero kun korbo da daktilo al D’Alarcone. Se li ne povos Dizerti kun la legitimilo de kuriero, tiam li estas stultulo.

            - Ĉu oni ne malkaŝos min survoje?

            - Se la sekreta servo aŭ iu membro de la ĉefstabo scivoladus, vi havos en mia aktujo la ordonon, senditan al la baterio, kiun vi kunportos en Taurirt-on. Ĉiuokaze vi bezonas tion. Kvankam oni plej malofte kutimas kontroli, kio estas en la aktujo de la kuriero. Transdoninte la aktujon en Taurirt, kaj trovinte arabon, kun kiu vi sendos vian legitimilon de kuriero al D’Alarcone, vi simple vestos vin virino. Ĉiu kompleze estos je la servo de la filino de generalo De la Motte, ke ŝi revenu en Marokon kiel eble plej baldaŭ. Maksimume la sinjoro generalo koleros, ke vi penetris en tiun danĝeran zonon en tiu danĝera tempo, kiel kanbino.

            - Mi treege timas… ĉu vi ne povus kunporti ĝin?

            - Vidu Yvonne, se oni trovos ĉe vi falsan legitimilon de kuriero, kiu kaŝas koraferon, tial via patro maksimume riproĉos vin draste. Sed se pro ia hazardo oni trovos la falsan legitimilon de kuriero ĉe mi, ĝi signifas dek jaran enkarcerigon. Eĉ per tio mi suprenas grandan riskon, ke mi sendos mian aktujon, la instrukciojn kun vi al la baterio. Estus plej ĝuste, ne vojaĝi en la sama kupeo. Mi sidos en la najbara kupeo, por ke mi estu je via dispono en okazo de bezono, sed mi ŝatus pli bone, se tio ne okazus. Ĉu vi komprenas tion, Yvonne? Vi estas la filino de generalo, sed mi estas militista inĝeniero. Mi dezirus plej volonte, se vi ne provus tiun temerarecon…

            - Ne, ne… Mi devas savi tiun homon. Mi diros al mia paĉjo, ke mi vojaĝos al mia onklo en Parizon. Kaj mi petas vin, kiel eble plej rapide… Ankoraŭ morgaŭ akiru al mi la soldatan uniformon. Mi tuj ekvojos…

            - Mi avertas vin denove, fraŭlino, tiu ludo estas danĝera por mi.

            - Ne timu! Mi estos singarda. Kaj okazos nenia problemo, fine ja mi helpos nur kompatindan homon.

            Kaj Yvonne eraris pri tio. Ĉar ŝi helpis feliĉan homon. Tiu Donald estis iu el la plej feliĉaj homoj, kiuj iam perlaboris sian panon per spionado. Unu horon post la parolado li sidis kun sia komplico en aparta ĉambro de la hotelo Mammunia.

            - Ĉu vi havas la premaĵon pri la ŝlosilo? – demandis Donald.

            - Jam du tagojn. La gardisto estas nia homo. Se vi entreprenas kunporti ĝin al la ŝejko Hamir, tiam la plano de la ofensivo estos ĉe vi ne pli ol dudek kvar horoj.

            - Komencu tion, kaj eĉ hodiaŭ akiru la planojn. Aparta kuriero kunportos ilin ĝis Taurirt, kie mi forprenos kaj plusendos tiujn. La kuriero transportos la dokumentojn tra la danĝera zono.

            - Kiu estas tiu kuriero?

            - La filino de generalo De la Motte.

 

*

 

…Bela kaj juna legiano envagoniĝis en la noktan trajnon, kiu ne havis fusilon, nur flavan aktujon. Evidente li estis kuriero, ĉar li ricevis apartan kupeon, kien la konduktoro ne enlasis aliulon. Fraŭlino Yvonne de la Motte estis tiu senrangulo kun la flava aktujo. Ŝi baldaŭ ekdormis pro la skuiĝo de la malrapide veturanta, klakanta trajno. Matene ŝi vekiĝis rompiĝinte. Poste ŝi eĉ pli malfortiĝis pro la varmego kaj kuraĝis malbutonumi nek sian kamizolon, ĉar ŝi sciis, ke tio estas kontraŭregula. Donal, kiu havis konstantan permesilon sur tiu itinero, sidis en alia kupeo, de tempo al tempo li promenis antaŭ ŝia kupeo kaj rigardis instige al la knabino.

            Tagmeze ili atingis Aut-Aurirt-on. Tie la trajno subite trafis al fermita, militista kordono. Oni permesis al neniu elvagoniĝi. Inter la pasaĝeroj preskaŭ eksplodis paniko. Leŭtenanto kun patrolo kontrolis ĉiun kupeon. Kiam li malfermis la pordon de Yvonne, la knabino rektiĝis subite en atentopozon, ke tio estus laŭdinda eĉ por multaj malnovaj soldatoj. Ĉiu vorto, ĉiu movo rekfelksiĝis en ŝin ekde ŝia infanaĝo, kaj sen demando ŝi raportis flue:

            - La legiano n-ro 143 anonciĝas obeeme.

            - Kie estas via atesto pri libereco?

            - Mi estas oficiale komisiita, mon commendant. – Ŝia koro batadi forte, kiam li transdonis la falsan legitimilon de kuriero. La oficiro rigardis ĝin atenteme kaj redonis.

            - Rompez! – Li turnis sin kaj foriris kun la patrolo. Yvonne malpeziĝinte, sed duosvene residis. La trajno atendis unu tutan horon. Kiel poste evidentiĝis, oni korpesploris kaj traserĉis ĉiun pasaĝeron krom la “kuriero”. La konduktoro diris tion al Yvonne, kiam li poste envenis en ŝian kupeon.

            - Eble okazis terura afero. Ĉu vi havas cigaredon?

            - Mi ne fumas – diris Yvonne. – Kio okazis?

            Hieraŭ iu rompŝtelis en la konstruaĵon de la ĉefstabo, ĉu vi ne legis tion en la matena ĵurnalo? Oni ŝtelis gravajn militistajn dokumentojn. Tuta Maroko estas febre serĉas tiujn.

            Kiam Yvonne restis sola, deprima sento ekregis ŝin. Efektive kiaj dokumentoj estas en tiu ĉiu aktujo? Ŝi ne havis kaŭzon suspekti, sed ŝi jam estis histeria pro la multe de ekscito. Kion li scias envere pri tiu Donald, kiu tiel sisteme aranĝis la tutan aferon? Ŝi scias tion pri li, ke li bone ludas tenison. Kaj laŭdire li asistis ĉe la planado de kelkaj fortikaĵoj. Instinkte ŝi eltiris la paperojn el la flava aktujo. Jen tio estis skribita sur ties supro: “La bazoj kaj trupmovoj de la unua, dua kaj tria bataliono okaze de necesa operacio.”

            La kopio de la plano de la baldaŭ komenciĝonta ofensivo estas ĉe ŝi! Tiom ŝi jam komprenis la militistajn nociojn. Ŝi fermis la aktujon rapide, sed ŝi malfruis. Donald jam longe staris en la pordo de la kupeo. Dum momento ĉio klariĝis antaŭ la knabino. Kiel simple ŝi falis en tiun kapitlon. Kiom ŝi ne pensadis! La trajno ekveturis…

            Donald eksidis vid-al-vide al ŝi kaj diris ridetante:

            - Mi vidas tiel, ke vi konscias vian situacion, Yvonne. Mi trompis vin, sed ne en ĉio. Vi kunportis kaj gardis la planojn tra la danĝere zono, kiam oni korpesploris min. Vi transdonos la aktujon al mi en Taurirt kaj klopodos reveturi hejmen. Sed je mia honorvorto mi sendos la legitimilon de kuriero al D’Alarcone en Agadir-on.

            - Mi ne transdonos la aktujon, kaj se vi proksimiĝos, mi ektiros la danĝerbremson.

            - Mi absolute ne volas proksimiĝi. Tamen vi donos la aktujon al mi. Se oni trovos ĝin kun la falsa legitimilo de kuriero ĉe vi, tiam kredu min, oni mortpafos vin, malgraŭ tio, ke vi estas virino. Kaj mi opinias, nek la generalo evitos la degradigon, ĉar li respondecas pri tio, ke lia filino uzas la stampilon kaj la paperon de la ĉefstabo al sia amafero, sed dume ŝi kunportas ankaŭ planon de manovro. Se vi transdonos la aktujon ĉe Taurirt, vi povas vojaĝi hejmen, vi povas savi vian propran honoro kaj tiun de via patro, krome la amantan junulon, se ne, tiam mi transdonos vin al la instanco, antaŭ ol vi povus denunci min. Ankaŭ tio valoras iom, ĉar oni anoncis cent mil frankojn por la kapo de la farinto, kaj vi ne havas pruvaĵon, ke vi ricevis la aktujon de mi. Vespere ni alvenos al Taurirt, ĝis tiam pensadu!

            Kaj Yvonne pensadis ĝis Taurirt.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:41:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Tria ĉapitro,

 

en kiu ĝentlemano ne ribelas,

prefere li razas sin

 

 

D’Alarcone havis iom da malagrablaĵo kun la sturmaj taĉmentanoj survoje al Agadir. La novan personaron de la antaŭenŝovita garnizono, rilate la teruran klimaton kaj la danĝerojn oni elektis el dek tri provitaj veteranoj, kiuj povis marŝi gaje. Ili ĉiuj estis bonhumoraj, sed brutalaj, malnovaj soldatoj kun cikatro sur la vizaĝo. Ili venis el Meknes kaj iom miris en Maroko, kiam ilia etato plinombriĝis kun unu persono. Tiu persono estis bela, juna kaj rikanis ĝentile.

            - Sinjoroj – turnis sin la nova kamarado al la soldatoj, sidantaj en la kupeo –, mia nomo estas D’Alarcone, kaj mi tre ĝojas konatiĝi kun vi. Mi esperas, ke en la transa mondo ni rememoros agrable niajn komunajn travivaĵojn. – Klininte sin, li eltiris silkan naztukon el sia maniko, senpolviginte la benkon per tio, li eksidis inter ilin. La tuko disodoris veran parfumon Chanel. La junulo denove turnis sian al ili rikanante:

            - Kiel vi fartas?

            Ĝis nun ili ne povis ekparoli. La vidaĵo kaj la odoro mutigis ilin. Petterson vidis tiel, ke la junulo estas impertinenta. Petterson estis gangstero dum la karmemora alkoholprohibo en la bando de Al Capone. Li fuĝis en Eŭropon de antaŭ la venĝo de alia gangster-societo. Tie oni publikigis fotojn kaj interjuvojn pri li, li ricevis monon, florojn kaj reklamon, nur permeson ekloĝi ne. Fine li enuis la ĵetiĝadon tien-reen kaj dungiĝis al la legio, kie li batalis en kvar militiroj, sed li atingis nek distingon, nek rangaltiĝon, ĉar duonjare li batis sian serĝenton, kaj li ne povis dekutimiĝi de tiu sia pasio. Cetere li facile ekbatis iun. Ĉiu estimis lin, kiel eminentan boksiston kaj eksterordinare fortan homon. Nun li sentis tiel, ke difektiĝis lia respekto.

            - He, fraĉjo! Leviĝu desur via loko! Mi voloas meti miajn piedojn tien.

            - Ĉu vi ne povus teni viajn piedoj sube? – demandis D’Alarcone kun afabla rideto. – Mi timas, ke vi havos hernion, se vi metos viajn piedojn tiel alten.

            - He, insulentulo – diris Petterson per tiu sama voĉo, kiel antaŭ nelonge, kaj la maljunaj, legianaj vizaĝoj sereniĝis, ĉar estis okazonta la bato de la junulo –, fermu vian buŝon, kaj obeu!

            - Vi estas tre malbonkonduta soldato – respondis D’Alarcone kun pudora rideto. – Se vi daŭrigos tiel, mi timas, ke mi devos puni vin.

            - Ekstaru do, fiulo! – kriegis Petterson kaj leviĝis. – Mi ne volas ataki sidantan homon.

            - Ĉu vi vere volas kvereladi, oldulo mia? – demandis D’Alarcone komplezeme.

            - Diable, idiota rekruto, mi frakasos vin!

            - Idiota rekruto – diris la knabo mediteme –, vi ne devintus diri tion. – Kaj li ekbatis la vizaĝon de la gangstero tiel per fulmorapida movo, ke tiu falis surdorsen sangokovrita. Sed poste li tuj ĵetis sian grandegan korpon sur la maldikan D’Alarcone-on. Dume terura piedbato trafis lian genuon, pro kio li preskaŭ senkonsciiĝis, kaj tial li rikoltis ĝeneralan rekonon. Ili ambaŭ falis sur la plankon de la vagono. La interbatado daŭri du minutojn. La legianoj retiriĝis por lasi liberan lokon por ili. Dume la trajno veturegis kun ili. Post minuto Petterson sentis, ke li ne povas venki sian kontraŭulon, lia kapo zumis, lia buŝo krevis, lia nazosto rompiĝis, kaj liaj tri dentoj falis. Li elprenis sian bajoneton sovaĝe, sed D’Alarcone ambaŭmane tordis lian antaŭbrakon, antaŭ ol sia kontraŭulo estus mortpikinta lin. Petterson sentis tiel, ke lia ŝultro ŝiriĝis. Li volis salte leviĝi, sed dume piedbato trafis lian genuflekson, pro kio li falis kape al la pordo de la vagono kaj svenis. La visgrafo senpolvigis sin, elprenis denove sian naztukon, kaj rigardante en malgrandan spegulon, li viŝadis la sangon de sur sia liprando.

            - Mi ne ŝatas tiajn aferaĉojn – li rimarkis ridetante.

            Petterson baldaŭ rekonsciiĝis. Li aspektis malbele, sed li rikanis al D’Alarcone amikeme.

            - Ĝi estis bona laboro – diris la gangstero. – Mi pensis, ke mi havas aferon kun ia ŝlemilo. Ne prenu miajn malĝentilaĵojn serioza, ankaŭ mi ne konsideros la “kvereladon”. Mi ĝojas, ke mi povis konatiĝi kun vi.

            - Miaflanke estas la feliĉo. Kiel vi fartas?

            - Nek mia avino vidis tiaĵon! – murmuris iu legiano. – Li estas forta, kiel bubalo, kaj li kondutas tiel, kiel princo.

            D’Alarcone ricevis do la moknomon “princo”.

 

*

 

La garnizono de Agadir estis en la mezo de Saharo sub sesdek celsiusgrada, brulanta suno. La soldatoj loĝis en malgranda, blanka, rondforma fortikaĵo. La etato estis kompleta kun unu kapitano, unu majoro, tri suboficiroj kaj cent senranguloj. Viva estaĵo ne aperis ĉi tie dum semajnoj, nek herbo, nek arbo troviĝas en la proksimo. Ĝis la vidlimo estas nur blindiga, flava, dezerta polvo, kiu dumtage refeektas multobligante la varmegon de la senĉese ardanta sunradioj desur la ĉiam sennuba ĉielo. La soldatservo signifas preskaŭ nenian laboron en la fortikaĵo. La soldatoj vagas sencele, kuŝiĝas sur la lito, aŭ trinkas ruĝan vinon en la kantino, kaj dum mallonga tempo peziĝas sur ilin kun neeltenebla turmentego la varmego, la monotoneco kaj la vidaĵo de la konstante ardantaj, senlimaj, flavaj sablodunoj. Tiam ekregas ilin la kafardo. La dezerta demenco. Oni nomas ĝin en Hindio amoko. La afrika varianto de la malsano havas pli longan inkubacion. Ties unu stadio estas la intensiĝinta incitiĝemo. La dua stadio estas la intensiĝinta aktivemo. Iri! Agi! Fuĝi! Elpensi bonegajn planlojn de manovro, kaj iri kun ĝi al la kapitano. Lerni anglan lingvon aŭ inventi novan, dezertan telegrafon. Ties tria stadio estas la melankolio. Revadi senvorte, malgaje pri malnovaj, hejmlandaj epizodoj, pri forlasitaj amatinoj, pri karaj, patrolandaj pejzaĝoj. La fina stadio de la malsano estas la tiel nomata amoko. Sen ĉiu transiro, de unu momento al la alia iu soldato puŝas sian bajoneto en sian kamaradon, poste ek! Murdi! Tiam ĝenerale bonvena kuglo mortigas lin. Se oni bridas kaj ŝnurligas lin, tio nur plilongigas lian suferegon, ĉar dum horoj li certe mortas pro angiospasmo en la cerbo.

            En la antaŭlasta stadio ankoraŭ estas savo. Kelkfoje atako, subita deŝanĝo de la harnizono aŭ alia neatendita evento ĉesigas la malankolion, per kio iu infektas la alian. Ofte la malsano furiozas en sanga ribelo. Tiam oni mortigas siajn superulojn kaj kantante ekmarŝas en la dezerto, detruante kelkajn oazojn, ĝis ie alvenos taĉmento da spahioj galopante, kiuj senarmigos ilin.

 

*

 

Sur la personaro de la garnizono de Agadir komencis montriĝi la simptomoj de la kafardo. Kelkiuj trovis malbona la provianton kaj iris delegacia al la majoro. En la okuloj de la delegacianoj latentis la verda, malgaja demenco de la kafardo. La majoro estis malnovulo, li kondutis tiel, kvazaŭ li opinius la plendon konsiderinda kaj promesis, ke li kontrolos la aferon. Kiam ili foriris, li ĝemis profunde. Li konis bone la legianojn. Poste la malalta, svisa Bollag komencis strangoli la kaporalon, suspektante lin, ke tiu ŝtelas pro venĝo liajn leteroj el la poŝto, alvenanta en ĉiu tria semajno. Aliloke oni estus stariginta lin antaŭ militan tribunalon. La majoro de la antaŭenŝovita garnizono enkarcerigis lin por unu semajno. Formiĝis malgarandaj grupoj, farante ofensivan kaj defensivan aliancon unu kun la alia, kaj elcerbumadis ĉiuspecajn planoj pri dizerto. Sed la varmego, la nenifarado kaj la arda, flava koloro de la dezerto ĉirkaŭis ilin eĉ plu netolereble.

            Poste la kafardo subite ĉesis. En iu angulo de la kantino la kaporalo interflustris kun kelkaj, malnovaj legianoj. Tiuj denove interflustris kun aliaj grupoj. La atmosfero fariĝis pli gaja, kelkiuj trinkis kaj kantis, enigme palpebrumadis unu al la alia. Serĝento Julles anonciĝis ĉe kapitano Guilleaume. La kapitano estis junulo kun kreola haŭto, nervoza kaj drinkema. Pro malpli grava trompo oni transpostenigis lin ĉi tien en Saharon de la famaj, bluaj husaroj de la pariza regimento. Li konstante drinkis kaj aŭskultis sian gramofonon.

            - Mi petas vin, mon commendant – diris serĝento Jules –, ia maltrankvilo regas inter la soldatoj. Ili ja sekretadas antaŭ mi, tamen mi eksciis tion, kie ili preparas ribelon. Tute fantaste. Ili volas dizerti helpe de la indiĝenoj.

            - Aĥ, infanaĵo! – diris la kapitano kaj mansvingis. – Vi ja devus sciis bone, mon chef, ke ili babilaĉas ĉiuspecajn, novajn azenaĵojn ĉiusemajne. Denove tiu malbenita kafardo. La ofensivo komenciĝos post dek tagoj, kaj ĝi forblovos la tuton.

            La serĝento ŝatintus raporti la aferon ankaŭ al la majoro, sed li ne povis fari tion evitante la kapitanon. Li estis konvinkita, ke Guilleaume eraras, kiam li pensas la maltrankvilon de la soldatoj nedamaĝa.

            Vespere germana legiano, nomata Schweindorf sidis apud D’Alarcone-on en la kantino.

            - Diru, princo, ĉu vi ankoraŭ ne enuas la dezertan fornegon?

            - Jes, kompreneble. Bela ekskurso per jaĥto estus multe pli amuza.

            - Ni metos finon al tio. Ni liberiĝos de tie ĉi.

            - Aĥ, ĉu vere?! Ĉu la ĉefstabo sendis aŭtobuson por ni? Ĉio estas atendebla de tiuj delikataj homoj.

            - Ili sendis nenion por ni. Ni mem iros. Ĉu vi komprenas? Ni foriros, ĉar ĝi sufiĉis! La varmego estas terura ĉi tie!

            - Ĝi okulfrapis ankaŭ al mi. Se sciu, mi ne atendis alion de Saharo. Miaj zorgemaj edukistoj diris jam dum mia infanaĝo, ke tiu ĉi dezerto ne estas intermiksebla kun aliaj, malvarmaj lokoj. Ĉu mi povas regali vin per ruĝa vino?

            - Diablo forportu la ruĝan vinon! Tia eblo prezentiĝas por ni liberiĝi, kiu ankoraŭ neniam okazis en la legio. Tiu ŝejko Hamir, la gvidanto de la ribeluloj, kiu organizas la reziston kontraŭ la franca ofensivo, edukiĝis en Londono. Li kunportis novan politikon. Li ne mortigas la kapitajn legianojn. Eĉ. Li helpas ilin atingi anglan teritorion, kiam ili dizertas. Li donas monon kaj traktas ilin bone. Tiel li sukcesis atingi, ke la soldatoj dizertas trupe al li. Rigardu! Jen estas tiu letero. Legiano Hoffer skribis ĝin, kiu dizertis antaŭ du monatoj de ĉi tie. – Li elprenis leteron el sia poŝo. – Li skriibs el Potsdamb, li estas hejme ĉe siaj edzino kaj infanoj. Ni devas dizerti nur al ŝejko Hamir. Post kelkaj tagoj la ŝejko alvenos ĉi tien. Ribelinte ni transdonos la fortikaĵon al li, kaj tial li helpos nin atingi Okcident-Afrikon, anglan terenon, por ke ni iru hejmen. Nu? Ĉu vi aliĝos al ni?

            - Mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian alvokon. Estas granda problemo, ke mi havas bonan memorion. Mi ĵuris, ke mi estos fidela kvin jarojn al mia armeo, mi plenumos la ordonojn de miaj superuloj eĉ riskante mian vivon. Sciu, la rompo de ĵuro neniam estis populara en nia familio. Kaj cetere, kara kolego, sinjoro ne ribelas. Ĉu vi vere ne volas trinki ruĝan vinon?

            La germano kolere lasis lin tie kaj reiris al siaj amikoj, kun kiuj li interflustris.

            Baldaŭ la usonano eksidis al la tablo de D’Alarcone.

            - Mi aŭdis, ke vi ne aliĝis al ili.

            - Mi ne povas fari tion, kara Patterson. Kredu min.

            - Nek mi decidis. Sed diru ja, kion ni povas fari kontraŭ tiom da homoj?

            - Nenion. Sed la fortikajo tamen estas nia fortikaĵo.    

            - Vi paravas. Mi estas kunvi, princo. Sed efektive kion ni devas fari, se ni ne aliĝos al ili?

            - Ĉu vi pensas, ke mi scias tion? Morti aŭ tiaĵo… Sed kredu min, nek la ribeluloj havos bonan finon. Mi ne scias, ke tiu Hoffer kiel venis en Postsdam-on, sed laŭ mi ŝejko Hamir ne povas esti bonfaranto al tiuj, kiuj mortigas lian popolon.

            - Ĉu ni raportu tion al la kapitano?

            - Ni ne faros tion. Ne estas bela afero ribeli, sed eĉ malpli eleganta estas denuncadi.

 

*

 

Antaŭtagmeze oni ĵetis la poŝton de sur aviadilo. Tio kuŝis en la kontoro de la regimento, la kaporalo sortmentis ĝin, la kapitano kaj la majoro dume paroladis.

            - Ĉu vi ne pensas, Guilleaume, ke la soldatoj estas tro maltrankvilaj? Okulfrape ili multe interflustradas, vespere ili kantas, kio estas eĉ pli suspektinda, ol ili estus melankoliaj.

            - Ĝi estas fantasmagorio, sinjoro majoro – diris la kapitano. – Ĉu eble tiu stulta serĝento Jules maltrankviligis vin? La soldatoj sentas la proksimiĝantan ofensivon, tial ili estas pli gajaj.

            - Eblas. Ĉiuokaze petu el Taurirt eskadronon da senegalaj ĉasistoj.

            - Ni povas provi ĝin. Sed la militestraro prenos tion, kiel molestadon. – Li tamen leviĝis kaj iris en la alian ĉambron, kie suboficiro funkciigis la radion. Ĵus oni serĉis la garnizonon el Taurirt, kaj la kapitano parolis longe kun iu. Baldaŭ li donis kelkajn ordonojn kaj forsendis la kaporalon.

            Post dek minutoj iu ekkriis sur la korto:

            - Serĝento Jules, la senrangaj soldatoj D’Alarcone kaj Petterson tuj anonciĝu en la kontoro de la regimento.

            La serĝento kaj la du junuloj ekiris. Ili tute ne konjektis, ke ĝi estis la signalo por komenci la ribelon. Kiam ili enpaŝis en la kontoron, la majoro rigardis sur ilin mirante:

            - Kion vi volas?

            - Ĉu sinjoro majoro ne venigis nin?

            …Ili jam ne aŭdis la respondon. Dek legianoj penetris en la ĉambron kun pafpretaj fusiloj:

            - Vi kvarope estas kaptitoj! Se iu el vi kontraŭstaros, ni tuj mortigos tiun – kriegis la kaporalo. La kvar homoj staris senpove inter la stiletoj, direktiĝantaj al ili.

            - Ĉu vi freneziĝis? – demandis la majoro plie malgaje, ol timiĝinte. – Vi povos haki ŝtonon ĝis la fino de via vivo en Colomb-Bechar.

            - Ne maltrankviliĝu pro ni sinjoro majoro! Prefere aliĝu al ni! Ŝejko Hamir riĉigos kaj venigos nin hejmen. Morgaŭ li alvenos ĉi tien kun siaj homoj kaj transprenos la garnizonon de ni.

            - Kvankam vi estas fiaj perfiduloj, tamen mi ne volas, ke vi kuregu en vian pereon – respondis lamajoro trankvile. – Mi do avertas vin ĉiujn, ke ĉi-momente jam estas survoje eskadrono da senegalaj ĉasistoj.

            - Mi ne kredas tion – interrompis kapitano Guilleaume, kiu nun enpaŝis. – Mi ĵus parolis en tute alia afero kun Taurirt. Kaj mi absolute ne volis venigi helpon ĉi tien. Aliĝu al ni, sinjoro majoro, tio estas la sola saĝa afero, kion vi povas fari.

            - Vi… vi… – balbutaĉis la majoro konsternite.

            - Jes – resondis kapitano Guilleaume. – Mi estas la gvidanto de la ribeluloj. Mi suferis en tiu ĉi infero pro maljusto puno. Tiel do mi aliĝos al la homoj de ŝejko Hamir. Ili estos pli bonaj al mi.

            - Ĉu vi pensas? – diris D’Alercone ridetante. – Mi scias de maljunaj hundobredistoj, ke oni nenie konsideras la bastardan hundon multe.

            La kapitano subite elprenis sian revolveron, sed la legianoj malhelpis lin pafi.

            - Vi rajtas neniun mortigi ĉi tie! – diris iu soldato. – La princo estas nia kaptito, sed ne nia malamiko. Notu tion bone, ke vi povas ordonadi nur kune kun ni.

            - Vi pentos ĝin amare, fripono – siblis la kapitano. – Vi estos pendumita pro tio.

            - Verŝajne – kapjesis D’Alarcone gaje. – Sed kredu min, ĉirkaŭ mia kolo efikos la ŝnuro pli delikate, ol la oficira kolumo ĉirkaŭ la via.

            La legianoj ridis kaj denove bridis la kapitanon, furiozantan pro kolerego.

            - Plej bone ridos, kiu laste ridos… – spiregis fine Guilleaume. – Vi, kaporalo restu ĉi tie en la pordo, kaj se vi ne volas mortigi ĉi tiujn, do bone gardu ilin, cetere vi riskos ĉion. – Li foriris kolere. La kaporalo, kiu pli estis la homo de la kapitano, staris en la pordo kun pafpreta fusilo.

            - Mi avertas vin – li diris al la kaptitoj aplombe –, se vi provos fari eĉ unu paŝon al la pordo, mi tuj pafos. Tio tute ne estus saĝa afero, ĉar la ribeluloj okupis la garnizonon, li ne povus fuĝi!

            - Trankviliĝu oldulo mia – diris D’Alarcone –, kaj tiam nek ni maltrankviliĝos. – Li metis kelkajn objektojn el sia supra poŝo sur la tablon. – Se vi ne prenus, kiel rompon de la disciplino, sinjoro majoro, nun mi razus min ĉi tie.

            - Diru, pro Dio, kial? – demandis la serĝento.

-         Laŭ saĝa diro ni lernas ne por la lernejo, sed por la vivo. Analoge ĝentlemano ne por la societo, sed por si mem razas sin.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:42:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Kvara ĉapitro,

 

en kiu kamelo mortas por la patrujo,

kaj soldato ĝojas, ke li povis razi sin

 

 

La kaptitoj, garditaj en la kontoro de la regimento: la majoro, la serĝento, D’Alarcone kaj Petterson ne povis interkonsiliĝi pri sia situacio, ĉar la kaporalo staris en la pordo kun pafpreta fusilo. La majoro rigardis antaŭ si malgaje. Li maltrankvilis ne pro sia sorto. Li sciis bone, ke tiu ĉi garnizono estas grava bazo dum la komenciĝonta antaŭeniĝo, kaj pro la perfido oni povos sturmi la artilerian baterion ĉe Taurirt, endanĝerigante la tutan ofensivon, ĉar el la direkto de Taurirt oni povas ataki flanken kapitanon Mauriac, kiu ŝirmas la dekstran alon. Per tiaj cerbumadoj li turmentis sin, dume D’Alarcone razis sin. La serĝento rigardis tra la fenestro. La ribeluloj rabadis la deponejon malsupre kaj spilis barelon en la korto. Apud la pordego pro la nekutima svarmado timiĝintaj kameloj tiradis sian bridojn, iu kuradis liberiĝinte, sed neniu okupiĝis pri tiuj. Ne staris santinelo sur la remparo, la pordego estis malfermita, kvazaŭ ili jam estus transdonitaj la fortikaĵon.

            - Mi vidas tiel, ke la poŝto ne estas kunaranĝita – diris D’Alarcone. – Mi sortimentos ĝin plu. Jen vidu, mi havas leteron!… – Aĥ , tio estas kara! Kiel vi opinias, sinjoro serĝento, se la edzino de kolonia gubernatoro uzas falsan parfumon Atkinson? Dank’ al Dio, mi ankoraŭ ĝustatempe skribis al mia onklino en Londonon, kaj nun informas min la karulino, ke ŝi sendis la parfumon Atkinson al la edzino de la gubernatoro en mia nomo. Kaj iu ŝia infano havas kokluŝon. Kiaj aferoj okazas nuntempe, dum ni enuas en tiu seneventa Afriko… Hop! Kio ĝi estas? Mi raportas al sinjoro majoro, mi rompos letersekreton. – Li malfermis leteron kaj tralegis ĝin. Poste li leviĝis, kaj liaj okuloj komencis brili. – Dio benu la poŝtistojn.

            - Kio estas en tiu letero? – demandis la kaporalo.

            - Oni informas Petterson-on el Nov-Jorko en ĝi, ke Al Capone fariĝis senatano – li respondis ridante, kiam li vidis, ke la kaporalo proksimiĝas minacante, li enpoŝigis la leteron rapide. Vi havas nenion komunan al miaj leteroj! Se vi volas, venigu la legianojn ĉi tien! Mi montros ĝin al ili! Temas pri vi en la letero! Lavistino el Maroko skribas, ke vi restis ŝia ŝuldanto. Foriru de ĉi tie, ĉar mi ĵetos la inkujon al vi! – Kaj li levis ĝin subite. La kaporalo ne kuraĝis perforti. La princo estis tre populalra inter la legianoj. Kaj letero el Eŭropo ne povas esti tiel grava en tiu ĉi momento, ke li faru konfuzon. Nur ŝercas tiu kaprica ulo, li pensis.

            La kapitano enpaŝis neatendite.

            - Nun ni povas paroladi. Kaj se vi impertinentos eĉ plu, kiel stultulo – li diris al D’Alarcone –, tiam ne nur vian, sed ĉies siutacion vi pliseverigos.

            - Kial vi ne iros prefere inter viajn amikojn por trinki? – demandis D’Alarcone.

            La kapitano ne respondis la ofendon, li eksidis sur la seĝon rajde.

            - Por konvinki vin pri la plua, sencela konstraŭstaro, mi rakontos ĉion sincere. Ŝejko Hamir traktas tre malavare la soldatojn aliĝintajn al li. Ne mi estas la sola homo en la armeo. Ankaŭ kapitano Mauriac estas lia homo ĉe Bu Denib. Vi scias bone, sinjoro majoro, ke post la venkoj de la iniĝenoj ĉiam sekvas longa batalo. Kaj ili ankoraŭ neniam rikoltis tiel grandan venkon, kian ili nun preparas. Ŝejko Hamir elektis bone siajn homojn. Oni transpostenigis Mauriac-on same pro puno. Ni ambaŭ ricevos po kvincent mil frankoj. Ni jam transprenis cent mil frankojn. Mia rolo estis okupi tiun ĉi fortikaĵon. Mauriac post du tagoj, precize je noktomezo ricevos ordonon komenci ĝeneralan atakon, sed samtempe li ordonos ĝenerale retiriĝi, kaj li tuj fuĝos al ŝejko Hamir. Ĝis kiam tiu falsa ordono klariĝos, dumtempe la ribeluloj atakos la retiriĝontajn taĉmentojn kaj neniigos tiujn en la ĝenerala konfuzo. Nun sekvas la plej grava afero. Kiel vi scias el la hieraŭa radioinformo, sinjoro majoro, oni rompŝtelis en la ĉefkomandejon de Maroko kaj kunportis gravajn, militistajn dokumentojn. Mi povas diri al vi, ke tiuj dokumentoj estas la planoj de la nuna ofensivo. Spiono, nomata Donald kunportas ilin ĉi tien. Kiam hodiaŭ vi sendi min al la radio, ĵus alvenis la mesaĝo de Donald el Taurirt, ke li estas survoje kun la planoj. Tio estis efektive la signalo de la ribelo. La planoj de la ofensivo baldaŭ alvenos, kaj morgaŭ, kiam ŝejko Hamir transprenos la garnizonon, ricevos tiujn. Posedante la planojn, la tuaregaj taĉmentoj, kuntiritaj el ĉiu direkto repremos la starigitan francan fronton je cent kilometroj. Mi opinias, ke mi ne devas klarigi tion al sinjoro majoro pli detale.

            La majoro turnis sian dorson al Guilleaume, sed D’Alarcone vidis bone, ke larmoj kovras la okulojn de la severa, blankhara soldato.

            - Prezentinte la situacion – daŭrigis Guilleaume –, mi proponas al vi unu milionon da frankoj en la nomo de la ŝejko Hamir, se vi aliĝos al li, en kies servo estas tre multaj eŭropaj oficiroj. – Nun turniĝis la majoro.

            - Fia perfidulo – li diris trankvile.

            - Nun mi ne reagas ofendojn, ĉar la ŝejko pendumos ĉiun en la horo de sia alveno, kiuj ne aliĝos al li. Ankoraŭfoje mi avertas vin, sinjoro majoro, ke vi havas nur unu elekton. La planoj jam estas survoje el Taurirt, kaj tiel ŝejko Hamir perfekte mastros la situacion. Kiu ne aliĝos al li, tiu estas liginda frenezulo. – Li forrapidis kaj frapfermis la pordon malantaŭ si. Tiun tagon li jam drinkis tre multe. Irinte en la ĉambron de la radio-dissenda aparato, li manipulis la maŝinon iomete, poste li ekdormis. Dume la kvar kaptitoj, kiam ili restis solaj, silentis longe.

            - Ĉu vi vere kredas, sinjoro majoro – diris fine la serĝento kun tremanta voĉo –, ke ĉio ĉi estas tiel… ke tiu… – li eksilentis.

            - Se tio estas vera, mon chef – respondis la majoro tre malgaje –, ke la planoj de la ofensivo trafis en la manojn de la ŝejko, tiam tre multaj, francaj soldatoj mortos post nelonge.

            La kaporalo ŝaltis la elektran lampon kaj turnis sian dorson al ili por sekundo. Li ne devis timi. Samtempe, aŭ iom pli frue, multaj, ebriaj voĉoj kriis el la korto: “Alo, pasaĝero alvenis el Taurirt!” La kvar homoj interrigardis kaj dum momento ili komprenis unu la alian. Tiu homo devas morti, kaj neniigi la planojn. Poste jam ĉio estos egala. La elektra lampo eklumis en tiu momento. La kaporalo ankoraŭ ne returniĝis, kaj D’Alarcone batis lin je la kapo fulmorapide per botelo, staranta sur la tablo. La botelo disrompiĝis tintegante, la kaporalo sterniĝis kun sanganta kapo, kaj la serĝento samtempe kriis malsupren al la ebriuloj, metinte naztukon antaŭ sian buŝon, por ke ili ne rekonu lian voĉon.

            - Kiu alvenis el Taurirt, tiu venu en la kontoron de la regimento!

            La majoro kaptis la armilon de la sveninta kaporalo de sur la planko. Kiam la polvokovrita homo, alveninta el Taurirt paŝis tra la pordo, li jam levis la fusilon al sia ŝultro…

            D’Alarcone flankenpuŝis la brakon de la majoro subite:

            - Kun via permeso, mon commandant, eble ni ankoraŭ atendu iomete. Ĉar tiu sinjoro, kiun vi volas mortpafi, estas mia fianĉino…

 

*

 

Vere Yvonne staris en la pordo, polvokovrite, en ŝiriĝinta legiana uniformo, iom ŝanceliĝante.

            La sekvaj okazaĵoj antaŭis ŝian alvenon:

            Kiam Donald sidis vid-al-vide al ŝi en la trajno, kiu veturegis al Taurirt, ŝi pensadis. Sendube ne nur ŝia, sed ankaŭ la honoro de sia patro estas en la mano de tiu spiono momente. Tamen ŝi ne devas perfidi Francion. Tiu homo volas kunporti la planojn ien el Taurirt. Kien? Neniokaze en Agadir-on. Bedaŭrinde Yvonne eĉ konjekton ne havis, ke Donald volas porti la planojn ĝuste en Agadir-on, ĉar li scias, ke la garnizono intertempe ribelis kaj submetiĝis al la ŝejko Hamir. Tiel venis en la kapon de Yvonne la malbonŝanca, sed logika ideo, ke fuĝinte ŝi provos porti la planojn de Taurirt al Agadir, tie ŝi transdonos tiujn al la kapitano kaj konfesos ĉion sincere. Se ŝi mem transdonos la dokumentojn, se ŝi plorante rakontos ĉion sincere al honesta, maljuna soldato, eble oni ankoraŭ povos glatigi la aferon. Sed se Donald efektivigos sian minacon, kaj la instanco trovos la planojn ĉe Yvonne, tiam ĉio finiĝos. Unue ŝi decidis tuj mortpafi Donald-on. La filino de franca generalo en tia situacio forgesu pri tio, ke ŝi estas virino, ŝi forgesu pri tio, ke murdi estas terure. Ŝi havis perlamot-kolban revolveron. Sed se ŝi mortpafos Donald-on nun, oni akompanos ŝin al la pikedo kaj trovos ankaŭ a dokumentojn ĉe ŝi.

            - Nu? – demandis Donald. – Ni tuj alvenos al Taurirt. Kiel vi decidis? Ĝis nun, mi devas konfesi sincere, ke vi estis en granda danĝero. Mi sentus min tre malbone, se la planoj estintus ĉe mi. Nun jam estas nenia problemo.

            - Mi komprenas, ke mi estas en viaj manoj. Vi venkis. Vi ricevos la aktujon, ke mi elvenu el la embaraso. Sed mi havas kondiĉon, kaj se vi ne plenumos tion, prefere ni ambaŭ pereu.

            - Bonvolu diri. Mi provos plenumi tion…

            - Mi ne scias, kien vi volas porti la aktujon. Egalas. Mi iros kun vi. Transdoninte la dokumentojn al via komisiito, akompanu min en Agadir-on, ĉar sola mi ne kuraĝas kaj ne povas veturi tra la dezerto. Promesu, kiam mi transdonis la legitimilon de kuriero al D’Alarcone, vi akompanos min al Taurirt. Se vi akceptos mian proponon, mi transdonos la aktujon.

            - Mi volonte estas je via dispono – diris Donald ridetante, kaj interne li sentis tre grandan kontentecon, ke la virino denove estas akvo al lia muelilo.

            La aktujo jam estis ĉe Donald en Taurirt. Li iris strikte apud la knabino por ne perdi ŝin el siaj okuloj. Ĉe la staciomo li transdonis antaŭpreparitan paperon al la fervoja oficisto kun dudek frankoj.

            - Bonvolu tuj sendi tiun radiogramon. – Poste li ekprenis la brankon de Yvonne kaj kunportis ŝin. Ĝi estis tiu radigramo, kiun kapitano Guilleaume ricevis. Ili tuj luis du kamelojn kaj ekrajdis al la dezerto sen gvidanto. Donald konis la vojon bone. Baldaŭ Taurirt restis malantaŭ ili malproksime kaj galopis en la forlasita dezerto duope. La rando de la flava aktujo videbliĝis el la selosaketo de Donald. Ili rajdis unu horon senvorte. La suno brilis arde, etaj, ŝvebantaj polveroj pikis netolereble la vizaĝon, laringon, gorĝon de la knabino. Ŝi estis en la dezerto la unuan fojon en sia vivo. Iafoje ŝi trinkis el la ladbotelo, pendanta sur ŝia flanko. La revolvero estis en ŝia poŝo sub la ladbotelo.

            - En kiun direkton ni rajdos nun? – ŝi demandis poste Donald-on.

            - Al okcidento. Ĉiam vid-al-vide al la suno. Post unu horo ni atingos malgrandan oazon, kie loĝas la ermitoj de la tribo Moghra, tie ni freŝigos nian trinkakvon kaj ripozos.

            “Do konstante vid-al-vide al la suno”,  ŝi ripetis en si mem mekanike. “Mi devas mortigi homon!” Ŝi sentis teruran timegon. Vane! Ŝi ne povas murdi! Tamen ŝi devas fari tion.!… Taurirt jam ne estis videbla malantaŭ ili. Ili galopis pli ol unu kaj duonhoron. La knabino kvazaŭ estus etendinta sian manon al la ladbotelo, ŝi ekprenis la revolveron en sia poŝo, poste ŝi diris al Donald:

            - Hop! Vi faligis ion! – La viro turniĝis instinkte. Yvonne fulmorapide eltiris maldekstramane la aktujon de apud la selo de Donald, en ŝia dekstra mano ekbrilis la revolvero… Bum.. Bum… Bum…

            Ŝi pafis tri kuglojn en rapida sinsekvo al lia kamelo. Tamen ŝi ne povis mortigi homon! Ĉio ĉi okazis dum momento.

            La morte vundita kamelo eksaltis per kaprosalto, kaj la viro, antaŭ ol li povintus turniĝi, falis grandarke el la selo, poste li restis svene kuŝanta. Iom malproksime la besto sterniĝis surdorsen kun granda bruo. Kamelo devis morti pro la patrujo.

            - Reg-lak! Reg-lak!

            - Reg-lak! Reg-lak! – ripeits Yvonne kriante, kaj ŝia kamelo tuj ekiris kun rapida galopado. La aktujo estis ĉe la knabino. Verŝajne Donald rekonsciiĝos post nelonge. Li ne povos daŭrigi sian vojon sen kamelo, sed li povas reiri piede al Taurirt. Li havas sufiĉe da akvo kaj nutraĵo. Sed li povas denunci Yvonne-on en Taurirt nur tiel, se li rakontos ĉion pri si mem, ĉar oni ja vidis bone, ke ili ekvojis kune. Li do devos silenti.

            Reg-lak! Reg-lak!

            La oazo aperis en la malproksimo. Post duonhoro ŝi forlasis la sanktajn ermitojn de la tribo Moghra kun araba gvidanto, kaj ŝi estis survoje al Agadir.

 

*

 

Nun ŝi staris en la ĉambro laca, polvokovrita, en la mano kun la aktujo. Ŝi rigardis konsternite la sangantan kaporalon, kuŝantan sur la planko, la majoron kun la fusilo kaj D’Alarcone-on. La tuto estis tia, kiel delirsonĝo.

            - Nu – diris D’Alarcone triumfe –, oni neniam scias, kial estas bone razi sin. – Poste li turnis sin al Yvonne. – Bonvolu rakonti ĉion en telegrama stilo, kaj demandu nenion. Kiel vi venis kun tiu aktujo ĉi tien?

            Yvonne sentis instinkte, ke ŝi devas obei. Ŝi rakontis rapide en kelkaj koncizaj frazoj, kio okazis. Momente la fortuno favoris ilin, ili havis spireton da tempo, ĉar la kapitano dormis en la najbara ĉambro apud la radio pro la multe da akloholaĵo, kaj pro la lacigaj aferoj de la tago. Anticipe li ja estis okupita pri tio, ke li difektu la dissendan aparaton, ĉar ĝis la ŝejko ne alvenos, li timis, ke iu ne fidinda ribelulo eble sendos radiosignalojn ien. La knabino rakontis ĉion sincere: la planon de la fuĝigo, la legitimilon de kuriero, sian atakon kontraŭ Donald…

            Kiam Yvonne eksciis, ke Donald efektive volis veni kun la planoj ĉi tien, kaj ŝi falis el sitelo en barelon, ŝi subite fartis tiel malbone, ke ŝi devis eksidi.

            - Antaŭ ĉio – diris la majoro malpacience –, ni devas neniigi la planojn. – Kaj li jam etendis sian manon por preni la aktujon, sed D’Alaecone kaptis ĝin de antaŭ li.

            - Pardonon, sinjoro majoro, la planojn nun jam ni povas neniigi nur tiam, se anticipe ni ĉiuj mortos. La honoro de Yvonne kaj tiu de ŝia patro dependas de tio, ke la planoj ne malaperu, ĉar fraŭlino De la Motte kunportis tiujn. Se la planoj perdiĝos, mil malklaraj kombinacioj povos nigrigi la nomon De la Motte.

            - Diru, kion vi volas fari? – demandis la majoro malpacience.

            - Sinjoro majoro, ni devas havi nur tempon, kaj ni gajos la tutan batalon ĉi tie. Mi garantias tion. Ni donu la aktujon al la serĝento. Tiu ebria hordo malsupre zorgas pri nenio. La serĝento sidu sur kamelon, eble li atingos Taurirt-on galopante.

            - Kial ni ne iros kun li? – demandis Petterson.

            - Ĉar anticipe ni devas aranĝi ion ĉi tie, kaj laŭ mi la virino devas ripozi minimume unu horon post tia vojaĝo, eĉ tiam, se ŝi estas soldato. La kaporalo nun jam ne multe ĝenos nin, kaj se ni sukcesos paroli kun kelkaj legianoj tiel, ke la kapitano ne aŭdu ĝin, tiam ĉio fariĝos bona. Se ne tiu fia kaporalo estus gardostarinta, la situacio jam estus ŝanĝiĝinta delonge. Ni devas gajni tempon, sinjoro majoro!

            - D’Alarcone – diris la majoro –, mi lernis respekti vin hodiaŭ. Bonvolu agi laŭ via bontrovo! Sed, serĝento, se oni kaptos vin, neniigu la dokumentojn!

            - Vi povas esti certa pri tio, sinjoro majoro – diris Jules.

            D’Alarcone kaŝrigardis sur la koridoron. Ĝi estis senhoma kaj malluma. La aktujo estis en lia mano. Li mansignis al la serĝento. Ili paŝis sur la malluman koridoron kune kaj iris al la turniĝejo. Tie D’Alarcone transdonis la aktujon al Jules.

            Sur la malluma koridoro bruantaj, ebriaj legianoj ne rimarkis la serĝento, ŝtelirantan apud la muro, kiu en la granda kaoso elkondukis kamelon singarde. Post kelkaj paŝoj li sidis sur ĝin trankvile kaj forgalopis kun la leda aktujo. Nur la araba knabo vidis lin, kiu akompanis Yvonne-on ĝis Agadir, kaj li ripozis nun ĉe la pordego. Li ne pensis pri tio, ke la serĝento fuĝas. Cetere li estus farinta alarmon, ĉar li estis nomada arabo, kaj tiuj servis ŝejkon Hamir.

            D’Alarcone reiris en la ĉambron.

            - Yvone, vi aspektas tre laca – li diris al la knabino tenere. – Ĉu vi ne volas, ke mi donu al vi parfumon?

            La trolaciĝinta virino ne plu povis regi sin. Ŝi falis al la kolo de D’Alarcone kaj ploris amare. La viro ĉirkaŭbrakumis, alpremis ŝin kaj grumblis tion en ŝian orelon kortuŝite:

            - Yvonne, vi vere estas la plej kuraĝa virino en la mondo.

            En tiu momento enpaŝis la dormema kapitano Guilleaume.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:42:47
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Kvina ĉapitro,

 

en kiu evidentiĝas, ke ankaŭ la poŝtisto

estas tia soldato, kiel la senegala ĉasisto

 

 

Kiam la kapitano vekiĝis el sia dormo, tuj rapidis en la korton kaj interesiĝis, ĉu venis iu el Taurirt? La araba knabo informis lin en la pordego, ke lia pasaĝero supreniris en la kontoron de la regimento pli ol duonhoron. La kapitano kuris supren timiĝinte. Poste li retropaŝis ĉe la sojlo, vidante la du brakumantajn soldatojn.

            - Kio ĝi estas? – li kriis, sed antaŭ ol li povintus paroli, li ekvidis la svene kuŝantan kaporalon apud la ŝranko. Li tuj elsaltis el la ĉambro, ŝlosis la pordon, poste fulmorapide pafis per sia revolvero kvarfoje.

            - Aux armes! Aux armes! – li trumpetis, formente funelon el siaj manplatoj. Post kelkaj minutoj tintis armiloj, piedoj tamburis, kaj la koridoro pleniĝis de legianoj.

            - La kaptitoj provis fuĝi! Ili batfaligis la kaporalon! Verŝajne ili akiris la aktujon, kaj nia libereco dependas de tio, ke ni trovu ĝin. En avant!

            Li penetris en la ĉambron gvidante la soldatojn. Ili atendis sangan spektaklon, anstataŭe ili trovis trankvile fumantan societon kune, kaj D’Alarcone fingre minacis Guilleaume-on:

            - Ne faru tiel grandan bruon, infano mia, ĉar mi batos vin ankoraŭ hodiaŭ. – Poste li turnis sin al la legianoj. – Tiu mia konatulino hazarde venis ĉi tien kaj vizitis min. La kaporalo traktis ŝin insolente. Tiam mi disciplinis lin per tiu ĉi botelo, pro kio, ŝajnas tiel, ke li malsaniĝis. – La legianoj ridaĉis, ĉar neniu ŝatis la kaporalon. La populareco de D’Alarcone ĉiam pli strangolis la kapitanon. Li ekkriis subite:

            - Kie estas la serĝento?

            - Serĉu lin – respondis Petterson.

            - Kial portas tiu virino uniformon? Vi kunportis ian aktujon el Taurirt, ĉu ne?! Mi avertas vin, ke via gvidanto jam konfesis malsupre, ke la aktujo estis ĉe vi.

            - Insolentulo! – salte leviĝis D’Alarcone. – Ĉu vi pensas, ke tiu virino diris malveron iam en sia vivo? Jes, la aktujo estis ĉe ŝi. Jes, ni forprenis ĝin de ŝi!

            - Tio ne estos bona tiel, princo – diris Schweindorf –, transdonu la aktujon al ni bele. Ni bezonas tion.

            - Dependas de ĝi, ĉu ŝejko Hamir liberigos vin! – kriis la kapitano.

            - Atendu – diris D’Alarcone. – Mi ne kutimas trompi kamaradojn. Mi konfesas al vi sincere, ke la serĝento foriris antaŭ duonhoro kun la aktujo, rajdante sur kamelo. Nun, se vi volas, venĝu min!

            La legianoj murmuris, sed ne atakis D’Alarcone-on. La kapitano forrapidis subite. La araba gvidanto de Yvonne ankoraŭ estis ĉe la pordo apud sia kamelo. Li respondis tion al la kapitano, ke li vidis la serĝenton foriri kun flava aktujo, rajdante sur kamelo. La kapitano ordonis, poste li revenis al la kaptitoj. Tiuj dume restis solaj, ĉar la soldatoj reiris diboĉi en la korton. La kapitano restis singarde staranta ĉe la sojlo.

            - Feliĉe ne sukcesis tio, kion vi volis –, li diris kruele ridante –, la serĝento estas dika homo kaj foriris sur malbona kamelo. Tiu dekkvin jara kanbo, kiu gvidis la virinon ĉi tien, jam forgalopis, kaj li atingos la tribon Moghra minimume unu horon pli frue, ol Jules. Ili ĉiuj estas la homoj de ŝejko Hamir kaj kaptos la serĝenton ludante, kiu tute ne suspektos la pacajn arabojn, tiel do li ne havos tempon neniigi la planojn. Nun dormu bone. – Kaj li lasis ilin tie ridante. La majoro rigardis al D’Alarcone timiĝinte kaj riproĉe. Yvonne kaj Petterson gapis antaŭ sin malesperiĝinte. Sed la princo, ŝajnis tiel, ke li ne prenis la aferon grava al sia koro. Li ekfumis cigaredon kaj metis siajn piedojn sur la tablon.

            - Homo! – diris la majoro. – Ĉu vi ne komprenas? Ŝejko Hamir tamen ricevos la planojn!

            - Ĉu vi pensas tion? – demandis D’Alarcone kaj elprenis la planojn el sia poŝo. – Se la ŝejko ricevos tiujn de mi, tiam mi fariĝos dresisto de serpentoj. Mi elprenis la dokumentojn el la aktujo sur la malluma koridoro, ĉar tiujn nur Yvonne povas reporti al Maroko, por ke ŝi tute klarigu sin. Mi metis kelkajn cigaredojn en la aktujon, ĉar mi scias, ke la serĝento estas forte fumanto.

            - Kiel vi volas kunporti la planojn de tie ĉi?!

            - En triumfoiro. Mi bezonas nur tempon. Kaj dank’ al la kamela ekskurso de la serĝento, denove ni havas tempon abunde. Ĉu ni kartludu? Troviĝas kartaro en la tirkesto.

            Ekstere aŭdiĝis tintado de armiloj, poste la voĉo de la kapitano:

            - Forportu la kaporalon, kaj kvar homoj gardu la kaptitojn, sed tiel, ke ili ne povu fari alian problemon. Pripensu bone, ili danĝerigas vian liberecon. Mi ne povas esti gardema konstante, mi ne dormis ekde dudek kvar horoj. Dum mi dormos, minimume kvar homoj restu ĉi tie sobraj kaj atentu!

            - Ne timu! – li aŭdis la respondon de la germano – enlitiĝu trankvile. Se la princo volas provokadi nin, li pentos tion amare.

            - Sed mi provokados vin – murmuris D’Alarcone. La kapitano foriris kaj sterniĝis plenvestite sur leda kanapo en la najbra ĉambro. Schweindorf kaj tri legianoj eniris al la kapitoj kun stiletaj fusiloj. Neniu ekparolis dek minutojn. Tiam aŭdiĝis la ronkado de la kapitano el la najbara ĉambro. Kaj nun Schweindorf komencis paroli silente:

            - Atentu min, sinjoro majoro. Vi ĉiam estis bona al ni. Ebria kapitano ne ordonu al ni. Krome mi vidas tiel, ke ankaŭ virino estas kun vi. Foriru silente, sidu sur kamelojn, kaj klopodu forgalopi malproksimen de tie ĉi. Ni povas fari nenion alian. Fine ja ni volas iri hejmen. Kaj la ŝejko traktas la legianojn honeste. Ni ne volas puŝi vin en katastrofan staton. Foriru silente!

            - Vi estas tute bonvola ribelulo – diris D’Alarcone –, sed bedaŭrinde ni povas forlasi nian postenon laŭ la ordono de senranga soldato. Tio estas makulo de beleco de la demokratio de la franca respubliko, tamen ĝi estas tiel.

            - Ĉu vi ŝercas pri ni?! Atentu…

            - Nu, oldulo mia. Nur ne minacu nin! Pro tio kaptas min plorpasmo. Cetere mi ne volis ofendi vin. La tutan tagon mi atendi tiun ĉi momenton, ke mi povu paroladi kun vi ĉiuj sen la ĉeesto de la kapitano kaj la kaporalo. Nun jam estas nenia problemo. Vi tuj komnprenos, ke mi estas via bona amiko. Sinjoro majoro volis venigi spahiojn por helpi nin, sed tiuj, bedaŭrinde, ne povis veni ĉi tien. Sed alvenis bonegaj help-taĉmentoj. Nome, flanke de la bataliono de la poŝtistoj. Ĝi estas ne tute militista formacio, sed ili havas uniformon, kaj tio gravas. Vi kredas tion, ke vi povos liberiĝi helpe de ŝejko Hamir. Kaj vi apelacias certan sinjoron Hoffer, kiu dizertis el la legio kaj skribis letero al vi el Potsdam. Ĉu iu el vi konas la skribon de tiu Hoffer?

            - Jes mi konas! Ni soldatservis do jarojn kune – ekparolis bretono el la gardistoj. Li skribis tiun certan leteron al mi.

            - Nu, hodiaŭ matene li skribis alian leteron, jen ĝi estas kun la koverto. Mi laŭtlegos tion. – Kaj li legis:

 

“Alte Estimata Sinjoro Majoro! Mi petas vin sciigi al miaj kamaradoj la sube skribitajn: pro diversaj onidiroj mi dizertis al ŝejko Hamir. Kiam mi alvenis, unuavice oni skurĝis min ĝissange, poste oni torturis min, ĝis mi skribis leteron al la adreso de mia iu kamarado. Mi devis informi lin pri tio, ke mi alvenis hejmen al mia familio helpe de la ŝejko, kaj mia sorto estas bona. Poste mi eksciis, ke oni skribigas kun ĉiu legiano tian leteron kaj alpoŝtigas ĝin en Eŭropo pere de siaj agentoj. Neniun legianon oni lasas hejmeniri, sed oni konstruigas vojon kun ili en la tuaregaj marĉoj. Kiu malfortiĝas aŭ malsaniĝas, oni simple mortpafas tiun. Mi estas la sola, kiu eskapis el la marĉo. Junulino enamiĝis al mi, kaj en virina vestaĵo, tra terura vojo ŝi kondukis min al angla tereno. Mi alvenis hejmen, sed mi sentas, nur tial, ke mi mortu ĉi tie en Gernanio. Mi skribas tiun leteron el la hospitalo, ĉar mi fariĝis vivanta ruino pro la neimageblaj suferoj. Mi petas Dion, ke li gardu ĉiujn miajn kamaradojn de la ŝejko, kaj mi petas sinjoron majoron obeeme, sciigu la enhavon de mia letero al kiel eble plej multaj legianoj. Via kompatinda, dizertinta, senranga soldato:

Johann August Hoffer.”

 

            Ĉiu estis senmova. Poste la bretono transprenis la leteron kun tremanta mano kaj rigardis tion.

            - Ĝi estas lia manskirbo… – li flustris. Nun D’Alarcone metis sian manon sur la ŝultron de Schweindorf:

            - Amiko mia, ĵus vi pruvis, ke vi havas koron. Nun vi vidos, ke nek sinjoro majoro estas malbona homo. Aŭskultu min: vi ĉiuj efektive plenumis la ordonojn de la kapitano kaj la kaporalo, kiam vi ribelis. Vi ne insultis sinjoron majoron. Se vi do nun informiĝos de sinjoro majoro, ke la ordonoj de la kapitano kaj la kaporalo estis kontraŭleĝa, kaj vi submetiĝos al lia komandado, tiam vi faris nenian krimon. Ĉu ĝi estas tiel, sinjoro majoro?

            - Ĝuste tiel mi komprenus la situacion – diris la majoro tuj. – Schweindorf, nun iru kun tiu ĉi letero al la aliaj. Kolektu ilin, kaj laŭtlegu ĝin al ili. Se post duonhoro la pordego estos fermita, la sentinelo okupos sian lokon, kaj la personaro alviciĝos en la korto, tiam okazos nenio. La kapitano respondecos por ĉio. Li meritos tion. La ŝejko akceptas la oficirojn kun bona salajro, sed li mortigas la senrangulojn. Guilleaume sciis tion, kaj li volis vendi vin ĉiujn. Vi povas foriri.

            D’Alarcone iris kun Petterson en la alian ĉambron, kie la kapitano dormis. Li forte piedbatis lin je la flanko.

            - He! Porko! La bano estas preta, vekiĝu! – Kiam la kapitano side leviĝis, li ricevis proksimume duoble dekduojn da vangofrapoj, kaj ili ŝnurligis lin strikte.

            - Ŝanĝiĝis la situacio! – diris D’Alarcone la novaĵon ĝoje. – Taĉmento da poŝtistoj venis helpe al ni, kaj ili ĵetis malsupren afrankitan grenadon. Timu nenion, infano mia. Dum kelkaj tagoj vi ricevos multe da batoj. Rigardu malsupren tra la fenestro!

            Ekstere eksonis la trumpeto, la gardostaranto kun stileta fusilo okupis lokon sur la bastiono de la fortikaĵo, kaj la personaro alviciĝis dum momentoj en la korto.

            - Mi opinias – diris la majoro, kiam li vidis tion el la fenestro –, tamen okazis io flanke de la soldatoj, kion mi devus raporti, sed momente ankaŭ mi pensas tiun ĉi procedon konvena pro stategiaj vidpunktoj. Fraŭlino – li diris al Yvonne –, kion vi nun rakontis al ni, tion ni povos sekretigi, ĉar vi tuj ekiros en Taurirt, akompanate de D’Alarcone. Evitu la suspektindan oazon! Mi opinias, ke la generalo aranĝos tiun aferon sen mi, se vi transdonos la planojn al li. D’Alarcone, hodiaŭ vi faris eksterordinare grandan servon al Francio…

            - Ho, tute ne, ĝi estis vere bagatelo…

            - Tial, se vi revenos el Taurirt kelkajn tagojn malfrue, mi ne konsideros tion severe. – Kaj liaj okuloj esprimis la jenon: “Mi lasos al vi vojon de eskapo por dizerti.” – Li do tuj ekiris kun fraŭlino De la Motte. Petterson, ankaŭ vi ricevos la premion de via fideleco…

            La majoro malsupre en la korto diris kelkajn severajn, sed trankviligajn vortojn al la soldatoj. Escepte la pikedon li liberigis ĉiun el sub la servo dum unu, por ke ili ripozu sian ebriecon. La soldatoj vivuadis lin entuziasme.

            Kelkaj ribeluloj alvenis post nelonge kun la ŝnurligita serĝento. Ili treege surpriziĝis, kiam oni tuj kondukis la kvar homojn malantaŭ la fortikaĵon kaj baldaŭ mortpafis ilin.

            D’Alarcone alvenis kun Yvonne al Taurirt. Unuavice ili aĉetis virinajn vestaĵojn tie, poste je ilia bonŝanco ĵus ekveturis militista aviadilo, per kiu Yvone povis flugi al Maroko. Ili havis kelkajn minutojn por adiaŭi.

            - Kia frenezulino vi estas, se vi ne koleras pro mia sincereco – diris D’Alarcone kaj karesis la mallonge tonditan hararon de Yvone.

            - Mi aranĝis nur nian kalkulon. Vi venis en la konstruaĵon de la gubernio civile vestita por vidi min. Nun mi reciprokis vian viziton en uniformo, en la garnizono de Saharo. Mi opinias, ke ni estas kvitaj. Ambaŭ aferoj estas samtiaj frenezaĵoj. Kaj nun… rigardu, jen tio estas legitimilo de kuriero. Prenu ĝin. Poste skribu, ĉu vi havis bonŝancon?

            - Ĉu vere… ĝi estas la legitimilo de kuriero? – diris D’Alarcone, poste li eklevis siajn ŝultron kaj enpoŝigis tion. – Eblas, ke mi bezonos ĝin. Ĉiuokaze mi skribos al vi. En la lastaj tagoj mi divenis, ke ne estas malutile korespondi iafoje. La poŝto meritas la subtenon. – Ekzumis la motoro de la aeroplano. – Adiaŭ, mia kara fianĉino – li aldonis kun iom malbone sukcesinta, ŝercema rideto, kaj la knabino saltis en la aviadilon, kiu tuj komencis kuri impete, poste ĝi ekflugis alten. Dum kelkaj momentoj estis videbla en ties fenestro virina mano, kiu svingis adiaŭante.

            …Malfruan vesperon kuriero alvenis en la garnizonon de Bu Denib. Li serĉis oficiron, kun kiu li parolis longe. La oficiro aŭskultis lin nekredeme. Poste li traserĉis sekrete la havaĵon de kapitano Mauriac kun siaj kelkaj kamaradoj, kaj ili trovis sendubajn pruvaĵojn, ke la kapitano estas perfidulo. Antaŭ ol ili povintus aresti lin, kaj li vidis, ke li perdis la ludon, kapitano Mauriac mortpafis sin kaj tuj mortis. Poste ili ĉiuj serĉis la kurieron, sed tiu homo malaperis senspure, kiam ilia atento deflankiĝis de li. Ili interesiĝis pri la kuriero telefone, sed Maroko respondis tion, ke neniu estis sendita en Bu Denib-on kun simila komisio. Ili ne komprenis. Ĉar la raporto de la kuriero estis vera, kaj li savis la ofensivon de granda katastrofo. Post noktomezo, kiam Mauriac, se oni ne estus senmaskigintaj lin, li jam estus dirinta la perfidan ordonon, anonciĝis la garnizono de Agadir. Majoro, la komandanto de la fortikaĵo informis ilin, ke iu difektis ilian dissendan aparaton, kaj li nur nun povas informi Bu Denib-on, ke oni tuj arestu kapitanon Mauriac.

            - Ni jam scias pri la perfido – oni respondis el Bu Denib. – Mi petas vin, sinjoro majoro, ĉu vi ne povus informi nin pri sendita kuriero, kiu havis laŭregulan legitimilon kaj ĝustatempe raportis la faktojn, konatajn fare de vi?

            Sekvis longa paŭzo. Poste la majoro respondis iom raŭke:

            - Mi ne scias pri la kuriero. Bonan nokton.

            …Sekvan tagon matene mortelaca, polvokovrita soldato anonciĝis en Agadir ĉe la majoro:

            - La senrangulo n-ro 143 anonciĝas obeeme, mon commendant. Mi akompanis fraŭlinon De la Motte ĝis Taurirt, de kie ŝi forveturis per aviadilo al Maroko.

            - Sinceredire – ekparolis la majoro mirante –, mi ne estus kredinta, ke mi revidos vin, D’Alarcone.

            - Mi raportas obeeme, sinjoro majoro, en nia familio jam estis drinkemulo kaj kartludisto, iu mia onklo veturis per fiakro de Parizo al Vladivostoko pro veto, sed dizertinto ankoraŭ ne troviĝis en la familio, kaj mi estimas la tradiciojn.

 

*

 

…Post unu monato, dum la paradmarŝo de la garnizono de Maroko, generalo De la Motte fiksis la honormedalon sur la kamizolon de D’Alarcone propramane, la trumpeto sonegis, la fronto mansalutis, oni svingis la flagon trifoje, kaj malsame al la reglamento, manpreminte la legianon, la generalo brakumis lin. Nur Yvonne sciis, ke la senranga soldato tre meritis tiun nekutiman distingon flanke de la generalo.

            Petterson fariĝis suboficiro ekstervice. Oni nomumis serĝenton Jules adjutanto. La milita tribunalo de Oran mortkondamnis kapitanon Guilleaume, ĉar li ne ricevis indulgon, oni ekzekutis lin.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:43:28
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Lasta ĉapitro,

 

en kiu pentristo revenas

al la sinjora societo

 

 

Anticipante la transdonon de la ordeno generalo De la Motte vizitis en Parizo la maljunan vicgrafon D’Alarcone. Tie ili priparolis multe da aferoj. Evidentiĝis inter aliaj, ke la maljuna vicgrafo pentis milfoje sian avarecon, kaj li volonte donus ĉion, aŭ eĉ dekoblan apanaĝon, se li povus revidi sian filon vivantan. Lia deziro baldaŭ plenumiĝis. Tiu obstina regimentkuracisto, kontraŭ la volo de la knabo, deklaris la junan vicgrafon ne servokapabla dum la kontrol-ekzameno, kvankam tiu intense, preskaŭ grobe protestis. Sed la regimentkuracisto garde avertis la armeon en sia raporto, ke tiu junulo, kiu havas gravan “kor-vaskularan afekcion”, eĉ plu soldatservu. Baldaŭ la plej bonaj kuracistoj de internaj malsanoj de Eŭropo diris pri la diagnozo, ke la morbo ĝis nun estis nekonata en la medicino, ĝis tio atakis la organismon de la juna D’Alarcone. Mi scias tiel, ke la generalo parolis kun la regimentkuracisto antaŭ la kontrola ekzameno, kaj ankaŭ tiu cirkonstanco interludis ĉe la konstato de tiu stranga morbo. Sinceredire oni eligis D’Alarcone-on el la legio, kaj li diris kelkajn simplajn vortojn pri tiu procedo al la financkontrola suboficiro, kiu transdonis liajn vestaĵoj.

            - Tio karakterizas vin! La maŭro plenumis sian devon, li povas foriri! Bela friponaĵo ĝi estas! Forintrigi iun el la armeo! Ĝis revido, olulo mia… Nu bone, jen prenu tiun cent frankan monbileton…

            Kelkajn monatojn li vivis kun sia patro en ilia kastelo de Corbeille, sed li tre ofte korespondis kun Maroko. Komence de la pluva sezono la generalo kaj lia filino vojaĝis ferii el Maroko, kaj ili gastadis kelkajn semajnojn en la kastelo de Corbeille.

            Neniam plu ili aŭdis pri Donald. La inĝeniero, post kiam Yvonne forgalopis, proksimume kuŝis ankoraŭ duonhoron en la dezerto sveninte, poste li pene leviĝis. Li sentis teruran doloron, ĉar lia brako rompiĝis pro la falo. Li trenis sin en Tauirt-on kun eksterordinara fortostreĉo, tie li jam estis ekster si pro la vundofebro, kaj oni flegis lin en hospitalo dum semajnoj. Ĉar ankaŭ la filino de la generalo estus implikiĝinta en la aferon, se oni komencus procedon kontraŭ ŝi, li lasis forkuri Donald-on. La patrujperfiduloj punon ne evitos, ĉu ekzistas pli aŭ malpli multe da internaciaj spionoj, absolute ne gravas… Tiel do neniu serĉis Donald-on, kaj resaniĝinte, li tuj forlasis Afrikon.

 

*

 

Komence de la seka sezono la prominentuloj de la civila, diplomatia kaj militista vivo aperis plennombre okaze de la interkona te-kunveno de la gubernio. La edzo de la filino de la generalo konatiĝis denove tie kun la societo, post kiam vicgrafo D’Alarcone precize je la kvara horo ĉesigis la teruran bruegon de la fumgasellasilo de sia grandega sport-aŭto antaŭ la pordego de la domo de la gubernio. La juna paro haltis respektoplene antaŭ la gubernatoro, kiu takte kondutis samtiel, kiel la aliaj gastoj, kvazaŭ li vidus la junulon nun la unuan fojon, kaj li pensis sin tre diplomatia, kiam li ridetante ekparolis jene:

            - Estu salutata, vicgrafo… kaj mi ĝoje prezentas vin al la societo.

            - Ho, ekscelenco, tio estas superflua, mi jam havis la feliĉo renkonti vin proksimume antaŭ unu jaro, kiam mi laboris en la kolonio, kiel armea pejzaĝpentristo. Mi postlasis kelkajn tre ŝike ekspoziciitajn ŝtonojn. Mi ĝojas denove reveni en vian societon, kaj kun via permeso, mi prezentos kelkajn, karajn kantojn el Parizo sur fortepiano. – Poste li turnis sin al la malalta urbestro, kiu rigardis al li konsternite. – Kiel vi fartas?

            La momenta streĉiteco solviĝis en ĝenerala rido, kaj D’Alarcone sidis al la fortepiano.

 

23. 07. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/13 8:43:54

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.21875 秒, 4 次数据查询