
1896
Maria Roŭda
El la bjelarusa tradukis: Zmitro LapcionakLa originalo estas publikigita en ARCHE № 1-2002. Марыя Роўда. «1896»
Fotaĵoj estas prenitaj de paĝo Минск летом 2000. Лошица.
Palvizaĝa kaj ruĝhara — al kiu vi tia ĉi estas bezonata? Nur unu afero restas al vi nun — sidi en tiu maljuna parko, kiu estas eĉ ne parko jam de longe, sed forputrinta botanika frenezaĵo, kiun malgranda nevino nomis marĉo. Decaj homoj en tiun parkon venas eĉ ne per unu piedo: mistera antikveco, krimaj junuloj, memorilo pri virino kiun mortigis maniulo. Tien ĉi se iam eniras iuj, tiuj estas aŭ senhejmaj geamantoj aŭ pentristoj kaj flankaj poetoj. Unuj — por memofere kuniĝi sur deklivoj de kruta bordo kovrita per arbustoj kaj arboj, kaj duaj — por inspiriĝi per pitoreskaj ruinoj. Mirige, kiel tiuj ruinoj ĝis nun konserviĝis ĉi tie — en la epicentro de eferveska urborando, en ĉirkaŭo de laŭmodaj multetaĝaj konstruaĵoj, diversaj pro sia aspekto kaj pro homenhavo, tamen senpersonaj kaj fremdaj. Sed kial mi tiel maltrankviliĝis? Mi mem tie ĉi ankaŭ estas fremda, kvankam mi aĉetas humidiĝintan panon en loka vendejo, acidkremon en pakaĵoj, bieron, buteron, fromaĝon kaj grason. Tiuj estas nemultnombraj resonoj de normala vivo en distriktaj civilizoj — ja bombonojn mi ne konsumas, kaj ceteraj varoj estas destinitaj, ŝajne, por turistoj kaj montgrimpistoj. Stufaĵoj, konservaĵoj, kondensita lakto — estas sortimento de nigra merkato dum milita tempo. Turistoj kaj montgrimpistoj inter la lokanoj ne troviĝas: mi ilin tuj divenus. Do, eble en tiu loko nun estas milito. Kaj oni divenas min — tio estas certa.

Mi vidas, kiel al mi strabrigardas virinoj, kiel ofendite-agreseme rigardaĉas viroj. Nek kun unuaj nek kun duaj mi iras al kontaktoj, tial la unuaj suspektas min pri sekretaj rilatoj kun la duaj, kaj tiuj lastaj ne povas kompreni, kial min ne allogas ilia heroece fordrinkita vireco. Mallonge dirante, mi estas tiu sama «fremdulino», kiu «vivas apude». Evidente, mia persono estas diligente priparolata en ĥatoj, ĉar la infanoj ankaŭ distanciĝas for de mi. Aldone mi ja plukas iliajn mirabelojn kaj aliajn iajn mirindajn, ŝajne eksperimentajn fruktojn-berojn, kiuj kreskas tie ĉi je ĉiu paŝo — apud la ĥatoj kaj en la parko. Mi ne scias, kio tie ĉi apartenas al kiu kaj ĉu apartenas entute. Kaj ĉar la ĉefa mastro, sinjoro Lubanski, jam de longe ne vivas en ĉi mondo, mi senhonte arogantete formanĝas lokajn bongustaĵojn.
Je malfido de la homoj mi ne ofendiĝas, ĉar (mi konsolas min per humanista espero) mi komprenas. Ili loĝas tie ĉi ne multaj — ĉiuj jam de tre antaŭlonga tempo, kaj la avinoj kaj avoj de multaj el ili, se kredi al revuaj artikoloj, servis al la sinjoro. Iujn homojn mi rekonas ĝuste per la fotaĵoj en revuoj. Eĉ per fotaĵoj de iliaj prauloj. Al mi plaĉas provi diveni, kies avinjo servis kiel ĉambristino al sinjorino Lubanskaja, kaj kies avo estante nudpieda bubo portadis leteretojn al la parkrando, kie lin atendis belaspekta rajdanto kun reĝa staturo kaj tristaj okuloj. Mi opinias ke, tre verŝajne, mi eĉ ĝuste divenas. Sed jam nenio en tiuj malzorgitaj homoj ne memorigas pri malnova mirakla epoko. Kaj ne vane, evidente, civilizitaj loĝantoj de distriktoj nomas lokulojn — aborigenoj.
Aborigenoj ja ankaŭ vidas sin en revoj esti civilizitaj kaj juste konsideras, ke havas certan rajton uzi atingojn de progreso. Tial ili preskaŭ ĉiuj partoprenas en komuna konstruado de domo en eksa kampo. Sur tiu kampo mi iam estante sesklasanino sarkis betojn dum praktiko en lernejo, kaj instruistino-gvidantino diris, ke mi laboras kiel por mi. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel eblas labori alimaniere, kaj tial per diligenteco kaj honesteco mia, ŝajne, naskigis al mi nekredeblan bonŝancon. Nun sur la kampo estas konstruata domo, kie, verŝajne, sur la samaj bedoj estos mia triĉambra loĝejo.
Ajna aborigeno, se iu eksentus necesa demandi lin, respondus, ke li kiel feliĉon konsideras forveturon for de tiuj ruinoj de 19a jc kaj transloĝiĝon en modernan domon. Kiom koncernas ilin, ke tiuj ĉi historiaj konstruaĵoj povas esti detruitaj, por bonordigi la parkon, por lanĉi en la bieno restoracion, por konstrui sablajn vojetojn, por ke jam civilizitaj aborigenoj povu fiere promenadi en purigita parko, kaj en vesperoj vizitadi drinkejon kun amikoj, kiel laŭmodaj homoj. Kiom koncernas ilin, ke iajn romantikulojn el prosperantaj distriktoj trafis angoro pri tio, ke perdos la malnova parko sian «mono-no avare» [1], kaj ne estos loko kie la romantikuloj kreus siajn verajn artajn ĉefverkojn kaj fascinus miopajn virinojn.
Mi komprenas. Kaj la romantikulojn, kaj la aborigenojn. Sed mi domaĝas. Eĉ ne tiom la parkon, kiom unu brikan trietaĝan kontstruaĵon — brandfarejon, faritan en 1896 jaro. Ĝuste tiam, kiam ekkriis unuafoje malgranda bluokula kreaĵo, al kiu jam ne estas sciate kiel — ĉu ĝoje ĉu triste — rigardis malproksima Hanna Hriŝkeviĉ. Ĝuste en tiu jaro naskiĝis mia praavino, por travivi 86 jarojn, transvivi mortojn de ses el siaj sep infanoj kaj kelkfoje ŝanĝi la nomon: Maria, Marila, Marusja, Maria Ivanovna Ĥiĥiĉ. Dum diversaj mastroj, armeoj kaj elmigradoj. Por diversaj lipoj, dentoj, langoj, oreloj kaj okuloj. Por ke varti min kaj transdoni al mi sian nomon. Kun pli bona sorto. Kaj nun mi, palvizaĝa kaj ruĝhara, vivas tiun pli bonan sorton kaj ŝanĝas la nomon depende de mondparto kaj labordonanto: Maŝa, Maria, Marusja, Meri, Manja, Maria Ivanovna Ĥiĥiĉ. Estante al si mem kaj mastrino kaj batalantino kaj, kiel dirus Aleksandro Sokolov, «interna elmigrantino».

Jen tial mi ja loĝas nun en tiu brika trietaĝa dometo, samaĝulo de la Lvova operteatro. Mi loĝas, tial ke esperas, ke se mi loĝos en ĝi, tiam al ĝi nenio okazos. Ĝi ne estos detruita, ne estos damaĝita, ne estos forbruligita. Mi loĝas ĝian vivon, por esti ĝia anĝelo-savanto, por savi ĝin, kaj ankaŭ mian pli bonan sorton. Kompreneble, homo saĝa, tiu sama homo sapiens, dirus, ke por savi konstruaĵon, necesas vizitadi instancojn, verki esplorajn kaj publicistajn artikolojn, kolekti subskribojn kaj organizi manifestaciojn. Sed estas konate, ke virinoj evoluis alimaniere kaj tial savas ĉion en tiu ĉi vivo per amo, precipe se je homa sobra cerbo oni ne sukcesas esperi. Amo — tio estas, do, ekstrema rimedo. Kaj mia ĉeesto tie ĉi, en tria etaĝo de la brandfarejo, — estas ankaŭ la plej ekstrema rimedo de la ekstrema rimedo. Mallongdirante, de ne tute reciproka amo.
Kaj enŝoviĝis mi tien ĉi, en tiun fiodoriĝintan ĉambreton kun eluzitaj bluaj tapetoj, tablo kun tranĉita vakstolo kaj komputilo sur ĝi, kun kvar skabeloj kaj lito kies matraco pendas ĝis planko, nur por ke mi ne estu suspektata en inklino al formalaĵoj kaj al ritma distrikta ĉiutageco. Kiel alternativoj rolis ankaŭ forlasita akvoproviza turo vilaĝrande trans la vojo kaj universala vendejo «Bjelarusujo». En la turo estis alta fenestro kaj rusta fera pordo, kaj ĝi perfekte taŭgis por loĝejo de sola juna virino kun kreemaj inklinoj kaj longa harplektaĵo. Kaj en la supervendejo «Bjelarusujo» mi povus anonci al vizitantoj per laŭtparolilo, ke en la dua etaĝo ili trovos oportunan trinkmanĝejon, kaj ankaŭ mi povus veturi kafon en liton per lifto. Sed nek en la unua loko, nek en la alia nenio sukcesis. En la turo mi ne trovis certajn mastrojn, kaj la supervendejon mia humanista «sapiens» konsideris pli bone lasi al homoj. Do, pureco, vereco, vivkapableco, eksperimenta selektebleco de kreema kerno, ĉeestantaj en mi, alportis min sur historiajn terenojn de mjenska parko Loŝico. Kaj nun ĉiunokte mi saviĝas de timo kaj soleco per sonoj de akvofalo de malpura akvo, kiu pro malnova genetika memoro (ĉar nun tio apenaŭ povus esti nomita akvo) transfluas kluzon. Matene, kvazaŭ de ŝipvermo, ronĝita de ploro, de timo kaj sensonĝeco, mi dankante al Dio pro kelkaj horoj de dormo kaj viva-sana vekiĝo, staras ĉe la fenestro, rigardas al arbopintoj, kontrolas akrevidecon de la okuloj per duondetruita laŭbo, taverno kaj bieno, trinkas kafon kaj observas, kiel iu loka entuziasmulo kun korpo de eksmilitisto el specialcela taĉmento malleviĝas laŭ ŝtuparo de ponto al la akvo, plaŭdas en ĝi kaj eĉ ne kovriĝas per ia ruĝa ekzantemo. (Mi suspektas, ke ne ĉiuj tie ĉi havas akvodukton hejme.)
Sed apud la bieno kelkajn monatojn antaŭ nun kuŝis en tero trezoro de iu juna kaj tre frua jarcento kaj brulvundita ŝtipo, kiu forputriĝis en polvon, tuj kiam oni ĝin elterigis — kiam faris varmodukton. (Jen plua malrekta indiko pri restaŭrado: por aborigenoj oni tiel ne penus.) Dum tiu ĉi histori-konstrua elfosado ni ankoraŭ estis kune. Kune transsaltis tranĉeojn, fuĝis kun etudujoj laŭ neĝmontetoj for de elĉenigitaj hundoj, kune trafis partizanojn, kiuj kondukis faŝiston al pridemandado. Tiam oni filmis ĉi tie, kaj ni fru-frue, laŭ kutimaj al la ŝatantoj de la parko vojetoj, neatendite por ni mem elrampis ĝuste renkonte al tiuj armitaj homoj. Kaj ĉar la parko estis ĉiam fabelo, legendo, sorĉita lando de amo — tiom nereale vera amo, kiu spiris per antikveco, — mi eĉ neniomete miriĝis, kiam ekvidis tie la partizanojn. Sed miriĝis mi, kiam 8 de marto en la romantika parko de 16a jarcento ektintis orkestro kaj apud nia plej ŝatata benko ni trovis ŝnurojn, kablojn, paroladojn, grizharajn avinojn kun medaloj, kiuj sidis en alportitaj por ili seĝoj, kapklinadis, manpremis siajn korojn kaj forveturis de la festo per ambulanco. Kaj tio estis tago de adiaŭo kun pasinto — kaj por ili, kaj por ni. Malfacila kaj obstina tago, kiu persiste tiris al si, for de ni, for de mi nian enamiĝintan realecon, nian enton, nian konfidon.

En tiu tago ni ankoraŭ kapablis resti kune, kredi je realeco, malstreĉiteco de nia kunekzisto. Sed poste vento alblovis aliajn tagojn, kaj ili kiel malaltaj indifirentaj nuboj forportis vin en nekonata direkto. Kaj malgraŭ ke mi ĉiam povus vin serĉi en tiu ĉi urbo, eĉ spioni vin, mi tutegale ne sukcesus vin trovi. Ĉar vi malaperis en profundaĵo de nesciata al mi neeldirita ofendo, malica dubo, suspekto pri tio, kio tute ne estis. Kaj ĉar mi ne sciis, kio nin malkunigis, mi decidis serĉi respondon en sonĝoj. Mi frue enlitiĝis kaj malfrue ellitiĝis. Mi rigardis miajn sonĝojn tiel, kiel homoj rigardas tabulon dum prelegoj de genia profesoro, por ekvidi tion, kio mankas en lernolibro, sed kio trafe kaj brile elmontras la misteron de saĝega scienco.
Komence dum kelkaj semajnoj mi sonĝis, ke vi paŝadas apud mi. Sed mi vidis nur viajn ŝuojn — kaj nenion plu. Finfine, post unu hazarda renkontiĝo en kinejo dum «Ĉielo super Berlino» kaj rita interpaciĝo en kafejo mi sonĝis vian vizaĝon. Vi rigardis al mi kaj silentis. Sed vi ne amis min. Vi atendis. Vi atendis mian komprenon, mian konjekton. Sed mi ne konjektis, neniel konjektis kion vi volas, malgraŭ ke esperis, ke povos kompreni vin, se vi mem provos al mi klarigi. Post tio vi venis al mi ĉiunokte, sed tutegale silente. Tamen vi estis apude, kaj kiam mi volis ekvidi vin dum iu sonĝo, mi turniĝis kaj vidis vin. Kaj vi amis min. Tiam vi min amis. Kaj ankoraŭ en du sonĝoj. En tiu, kie ni sidis en Loŝico sur benko, vi tenis mian manon ĉe via koro kaj karesis mian vizaĝon per la manplato. Kaj ridetis. Kaj tio estis pli ol amo — tio estis ni. Finfine ni estis kune, finfine sen timo, finfine ni estis ni mem. Kaj en la lasta sonĝo, kie vi ree silentis. Kie paroladis nur mia praavino Marila kaj rakontis al mi mian sorton. Sed mi ne aŭdis la vortojn, sed nur vidis bildojn, el kiuj mi memoras nur lumon kaj senton de feliĉo. Kaj kiam la sorto finiĝis, ni iris kun vi, kunpreninte la manojn: vi silente, kaj mi kun rideto de konsolo kaj kun bovino ŝnurtirata malantaŭ la dorso.
Kaj kiam la sonĝoj pri vi ĉesis venadi, kiam mi telefonparolis kun ĉiuj viaj parencoj, ĉar vi konstante ne estis hejme, kiam mi traspektis en kinejo ses filmojn kaj ne renkontis vin, mi komprenis, ke ekde tiu ĉi momento komenciĝis blanka folio de tempo kaj vivo. Spaco, malplenaj milimetroj en teksto de nia sorto. La milimetroj senfinaj kaj malkonvinkeblaj, ĉar ili ne volis pleniĝi. Kaj mi komencis serĉi respondon en pasinteco. En tiuj longepasintaj vortoj, kondutoj, revoj. Mi kolektis en amason ĉion tion, ke ŝajnis al mi deliraĵo, kiam ni estis kune: ke mi proponas al vi formalaĵojn, ke mi nenion verkis, ke iu Nadzja estas al vi pli kara ol mi, kaj ke vivo montros. Jen tio estis surprizo! Kaj mi komencis reskribi tiujn stultaĵojn denove, por korekti mian puran kaj helan «Gestalt»[2], maljuste makulitan en via konscienco.

Mi luis loĝejon en trietaĝa domo kun farita per brikoj skribo «1896» sub la tegmento. Inter hundoj, katoj, aborigenoj, legendoj kaj akcidenteblaj statoj. Mi verkis arogante kaj sincere — tiel, kiel farus por mi, anticipe sciante, ke post kelkaj jaroj tion ne komprenos eĉ mi mem. Mi volis elgrati la okulojn de Nadzja, eltiri al ŝi, kiel al pupo, brakojn kaj gambojn, elŝiri harojn — nepre kun harbulboj, sendi al ŝi fisorĉon, envulti por tri generacioj antaŭen. Sed mi, malfortanima, kontraŭdira kreaĵo, pardonis al ŝi kaj punis per tio, ke ĉesis pri ŝi pensi. Ni ekvidu, kion al ŝi montros la vivo!
Sed ĝis nun la vivo montradis al mi. Kaj kiel povus esti alimaniere, se sola akceptebla pruvo de amo, akceptebla por vi, povus esti, laŭ mia rezono, nur ekstremismo. Ja kiel oni nomu tiaĵon, kiam mi devis apliki al uzado ĉiujn miajn abstraktajn opiniojn kaj konvinkojn, akiritajn dum horoj de legado kaj meditado, dum jaroj de vojaĝado en politike korektaj landoj? Eltiri ilin ĉi tie, en gepatra lando Bjelarusujo, simple meze de Loŝico — estas tute ne tiel, kiel en kontraŭa flanko de civilizeco, kaj eĉ entute ekster ĝiaj kadroj. Igi ilin realiĝi, labori, fariĝi kondiĉitaj refleksoj — tiel, ke eĉ malnovaj amikoj ekkredu je solideco de miaj reakcioj, kaj vi ne dubu pri mia ne-ordinareco kaj ne-formalaĵeco. Pligrandigi ilin tiom, ke ili iĝu signo, senkondiĉa por batalantoj kontraŭ formalaĵoj. Vivi per arto, sed nepre en ekstremaj vivkondiĉoj, inter malfeliĉuloj kaj mizeruloj. Ami, sed pro la principoj resti sola, por ne esti simila al ĉiuj aliaj kaj ne paraziti je edzo. Perlabori per altintelektula okupo — ne gravas, ke nur almozulan monon. Batali pri pozicio en socio, sed ne vendi sin al burokratoj kaj ne havi aferojn kun karieristoj. Veturi per biciklo kaj ĉiutage riski tiun ĉi mian kreeman, honestan, altintelektan vivon, ĉar aŭtostiristoj pretas mortigi vin. Ne mirinde: ili per lastaj fortoj streĉiĝas, por «konformi», elspezas intelektajn kaj fizikajn fortojn, sanon, monon al jes surfacaj, sed atributoj de deca vivo. Kaj jen iu junulino obstine enŝoviĝas sub radojn sur sia biciklo. Se vi ne kapablas edziniĝi kun viro aŭtohava — sidiĝu hejme aŭ veturu per aŭtobuso № 3, sed ne ŝoviĝu sur produktaĵo de Mjenska motocikla kaj bicikla uzino, eĉ se kun plena kompleto de reflektiloj! Jen vidu, aperis ekologiistino, feministino — bone, ke oni al vi post altaron veni ne permesas! Jes, mi estas — por ekologio, mi estas — por ekologio, mi estas — por ekologio! Tio estas vero, kaj tio ne estas plej malbona bildo de mi. Feliĉe, ke ili ne konjektas, ke mi ne sukcesis edziniĝi ne nur kun viro aŭtohava, sed eĉ kun neriĉa pentristo, kaj ke unuavice mi estas — por amo.
Amo ĉiam ŝajnis al mi nekontraŭdirebla veraĵo, fundamento, esenco de homa ekzistado. Amo estis celo kaj rimedo de vivo, ĉefa senformalaĵo de la mondo. Kaj ĉio en mia vivo estis subigita al serĉado, atendado, antaŭsento de vera amo. Ne povis esti duboj. Frue aŭ malfrue la esenco devis ricevi sian eksteran rivelon. Kaj por frue aŭ malfrue renkonti tion plenarmite, necesis ordigi sian vivon tiel, ke neniaj formalaĵoj ne povu fariĝi obstakloj al mia amo. Nek mono, nek loĝejgrandeco, nek malsanoj, nek memnerealiĝo, nek problemoj pri interrilatoj, eĉ nek morto. Ĝuste tial jam en malproksimaj 16 jaroj mi decidis ricevi profitdonan kleron, ekhavi propran loĝspacon, regule okupiĝi pri sportekzercoj, realigi talentojn, ellerni psikologion kaj vivi longe. En tiu momento plej aktuala estis elekto de profesio, kaj, enirinte tre humanisman altlernejon sen ekzamenoj, mi tamen elektis pli pragmatisman profesion, por vojaĝi tra la mondo kaj, plej ĉefe, por havi elekton en amo. Pli ĝuste, por havi eblecon inter profito kaj amo elekti la lastan. Dum studadtempo mi difektis al mi la sanon tiel, ke poste mi devis ĝin revivigi per regulaj sportekzercoj kaj racia manĝado. Mi ĥaose realigis miajn talentojn, tiel ke de tempo al tempo mi devis demandi min, ĉu mi entute ne perdis ilin. Dum sekvanta post la 16 jardeko mi tiel implikiĝis en rilatoj kun homoj, ke devis lerni psikologion, kaj ankaŭ ĉiujn efektivigeblajn kaj neefektivigeblajn metodojn de psikoterapio. Mi preskaŭ mortis pro terura elreviĝo pro eblaj subjektoj de amo, kiujn — danke al influoj de psikologia pozitivismo, kaj ankaŭ al pacemo de mia karaktero — mi sukcesis pardoni kaj ekami. Kaj plej grava: mi tamen ekhavis profitdonan kleron, kiun mi simple ne volis uzi. Mia profesio estis tre humanisma, altruisma kaj nekontraŭstareble tiris min en profundaĵojn de scienco kaj virto — en karieron de instruisto. Sed la klero tamen donis al mi eblecon vojaĝi kaj fari elekton por la amo.
Por unuigi tiujn celojn en unu, mi, vojaĝinte tra la mondo, instruinte en universitato kaj partopreninte en verkado de lernolibro, decidis lasi tiujn infanludojn kaj perlabori grandan monon. La perlaborado estis facila, labordonantoj-mastroj eĉ petegis min por trafi en lernolibron pri kulturologiaj specialecoj de agrokultura tavolo de frata germana popolo, nutris ili bone kaj eĉ invitis en teatron. La vivo en ekologipura germana naturo, laboro kiel vendistino en somera budeto-kafejo subĉiela, ekzemplo de memstaraj flegitaj germaninoj, germana filozofio kaj literaturo, lernata dum foresto de vizitantoj, venigis min al la konkludo, ke ĉio rezultiĝos kiel ja estis planita. Kaj kiam mi, flegita kaj memstara, revenis per uzita aŭtomobilo al patrujo Bjelarusujo, enŝoviĝis en loĝejkonstrua kooperativo, pagis necesajn kotizojn kaj komencis trankvile-facile okupiĝi pri scienco, en aero, kiel oni jam povus konjekti, ekodoris pri amo. Certe ja, pri malriĉa pentristo. Saĝa, talenta, malavara kaj kuraĝa je bonkoreco. Majstro en historio, literaturo kaj arto. Homeca kaj pasia. Homo ĝuste por mi.
...Foje en vintra vespero, kiam Rozenkranc kaj Gildenstern jam mortis, kaj Arlanda ankoraŭ ne sukcesis fascini spektantojn per travidebleco de sia haŭto, mi eniris trolebuson kaj al mi ŝajnis, ke io vokis min. Mi turniĝis al la voĉo, rimarkis neniun konatulon, sed subite ekvidis Lin. «LI!». «LI!». «LI!» — ekpulsis en la kapo ruĝa lampo kun surskribo «Arĥetipo de amato», kaj simple dirante, «Fabela princo». Mi aliris kaj ŝajnige trankvila haltis apude, kaj poste komencis kaŝite rigardi al lia speguliĝo en fenestro. Same, kiel li al mia. Kaj pli ol io tiam mi deziris, ke ni veturu kune dum tuta vivo, ke ni restu apude poreterne, ke ni povu simple nomi unu la alian per personnomo kaj ridi de nur al ni konataj aferoj. Kaj poste ni eliris el la trolebuso tra diversaj pordoj, sed en la sama haltejo kaj ambaŭ orientiĝis samdirekten. La vetero estis neĝa, glita, kaj sur la vojeto ne eblis preteriri, kaj ni iris preskaŭ samrapide. Tiam li, irinte iom antaŭen, diris, ke por ni restas nenio alia krom konatiĝi kaj pluiri kune. Ni konatiĝis, kaj evidentiĝis, ke ni ambaŭ ŝatas la saman muzikon, la samajn librojn, ke ni revenas de la sama filmospektado kaj, aldone, ke ni vivas unu transstrate de la alia. Kompreneble, tio okazi ne povis, sed tio okazis. Ĉar tio devis okazi. Nature, ŝajne tre nature el vidpunkto de vivo, se rigardi al ĝi desupre, ke du homoj, kiuj tiom konvenas unu al la alia, devas renkontiĝi kaj esti kune. Nature estas, sed estas vera miraklo. Kaj nun mi komprenas, ke tio ja estis miraklo. Aldone, iam mi konjektis, ke jam delonge mi konas lin.
Iam dum Novjarfesto, kiam mi aĝis kvin aŭ ses jarojn, miaj gepatroj kaj la fratino spektis koncertprogramon «Blua laterneto», kaj mi, lacigita, sed kontenta pro sana kompleteco de mia vivo, enrampis en ŝrankon. Mi kuŝis en fermita niĉo kun kusenoj, aŭskultis muzikon kaj subite eksentis iun neordinaran angoron. Kvazaŭ al mi mankus iu, kvazaŭ estus ankoraŭ iu alia, kiu povus esti apud mi, sed kiu apude ne estis. Kaj tiam mi revsonĝis vizaĝon. Vizaĝon de nigrahara knabo kun verdaj okuloj. Knabon, kiu atendis kaj kiu sentis en tiu ĉi momento saman neklarigeblan malgajon, kiel mi. Kaj kiam vi montris al mi viajn infanfotojn, mi rekonis tiun knabon — rekonis tiun vizaĝesprimon kaj tiun animstaton — kaj rememoris la Novjarfeston okazintan preskaŭ dudek jaroj antaŭ. Aldone mi eksciis, ke mi kun vi dum ĉirkaŭ unu jaro vizitis la saman infanĝardenon, tamen en diversaj grupoj, ja vi estas pli aĝa ol mi.
Sed nun inter mi kaj vi — estas smirgo de nigra ĉielo sen steloj. Muta, raŭkiĝinta pro doloro de nerealigita amo loŝica parko. Mi sidas ĉe tablo, rigardas super monitoron en malplenan mallumon post fenestro, aŭskultas zumadon de la komputilo, maltrankvilan ŝanceladon de arboj kaj pensas, ĉu povis mi ion savi, ĉu povas mi ion klarigi al vi? Sed kion klarigi? Ĉiu homo aŭdas nur tion, kion volas ekaŭdi. Kaj eĉ mia verkista talento ne helpis min sciigi al vi, ke mi amas nure vin kaj nur tial mi volas esti kun vi. Ke mi atencas nek viajn talentojn, nek vian tempon, kiun vi devas dediĉi al la arto, nek vian liberecon. Kaj ĉu ekzistas ia alia libereco, krom la interna? Kaj ĉu ekzistas libereco, pli granda ol bonfarado, kiu estas sola kio ne pezigas animon? Kaj ĉu povas iu homo forpreni tion de vi? Sed, evidente, ankoraŭ ne venis por vi tempo ke vi eksentu kaj komprenu min. Ke vi kredu al mi, kredu al vi, ekfidu al la vivo. Tial mi sidadas-perversas en tiu ĉi fiodoranta brandfarejo, kiu skuiĝas pro sakraĵoj de miaj najbaroj, kaj vi ie obstine certigas al vi, ke nur sen mi, nur en gaja kompanio de «al vi similaj» liberaj artistoj vi povas krei arton.