dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La cenzuristo Marko Zamenhof

您是本帖的第 1686 个阅读者
树形 打印
标题:
La cenzuristo Marko Zamenhof
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La cenzuristo Marko Zamenhof

La cenzuristo Marko Zamenhof

de Naĥum SOKOLOV

elhebreigis N. Z. MAIMON

aperis en Nica Literatura Revuo, 4/3, paĝoj 83-89


La verkinto, posta prezidanto de la tutmonda cionista organizo, estis dum la jaroj 1880-1906 redaktisto de la hebrelingva Ĵurnalo "Hacefira" (La matenruĝo), kiu aperis en Varsovio de 1862 ĝis 1886 ĉiusemajne, kaj de 1886 ĝis 1914 ĉiutage.

La artikolo, eltiraĵo el la pli granda artikolo "Hacefira kaj ĝiaj cenzuristoj" aperis en "Sefer Hajovel" (Jubilea libro de "Hacefira", 1862-1912.)

La piednotojn almetis la tradukinto.

I

Forpasis la periodo de Zimmermann kaj komenciĝis la Zamenhofa periodo (l). Pli ekzakte mi dirus: forpasis la periodo de Riĵov kaj komenciĝis la Jankulja periodo (2), ĉar precipa persono estis ne la juda cenzuristo, sed la estro de la cenzurejo.

Tio estis en la tempo de la Generalo Gurko (3). S-ro Jankuljo estis estro de la preso, kaj S-ro Zamenhof submetita al li kiel, kompetentulo pri la hebrea preso.

Tiu aranĝo ne estus malbona. Sed super ĉi tiu instanco estis supera instanco en Peterburgo, kiu devis montri, ke ĝi ĉion rigardas, ke ĝi severe regas, ke ĝi trovas malkorektaĵojn kaj flame koleras, plej alta okulo! (4)

Ili ĉiuj estis respektindaj personoj, diligentaj kaj lojalaj oficistoj, forte ligitaj kun la ŝtata hierarkio. Tamen se vi sukcesis forsavi vin de la hebrea cenzuristo, estis danĝero, ke vi enfalus en la manon de la ĉefcenzuristo; se vi forsavis vin de la ĉefcenzuristo, minacis al vi la "skribtablo" ĉe la generalgubernatoro; se vi ankaŭ de li vin forsavis, ŝvebis super vi la severa okulo de la kontrolanto en Peterburgo, kaj unu pli alta ankaŭ lin kontrolis.

Ekzistis tie unu regulo; gazeto kun malutila tendenco estu ĉesigata kaj punata. Kio estas malutila tendenco? La difino de tiu fleksebla termino ne estis fiksita; ĉiu ĉefo povis ĝin mem difini.

En iando, kie tiom da komplikitaj instrukcioj ekzistas, kiuj kontraŭdiras unu la alian, kiel do oni difinu? Laŭ momenta opinio! Do vi devas ĉiam diveni, kio estas la opinio de tiu aŭ de alia ĉefulo.

Se mi dum mia vivo pekis antaŭ Dio kaj homoj, kaj oni min iam venigos al la ĉiela juĝejo, mi tie deklaros: "Mastro de la mondo! Memoru la invitojn, kiujn mi dum multe da jaroj ricevis, centojn da fojoj, ke mi venu en tiun domon, en tiun ĉambregon, al la skribtablo, ĉe kiu viro sidis, kun mallonga, duflanka barbo, kaj direktis al mi demandojn en oficiala, malvarma rutino!"

La cenzuristo donis la prespermeson, sed tio tute ne liberigis vin de respondeco. Eble ankaŭ li suferos punon, sed tiam oni vin pli severe punos. Ĉi tiu cenzuristo estis la supre nomita S-ro Zamenhof. Li estis trankvilanimulo, saĝa, pedanta, plej singardema; li mezuradis siajn paŝojn, kribradis siajn vortojn, akurata kronometro, ĉiam ekvilibra, ĉiam en egala formo, treege purema, butonumita ĝis la kolumo, parolanta per senŝanĝa tono, per nevariebla prononco.

Jen judo el Bjalistok, kaj instruisto de la germana lingvo ĉe la "reala gimnazio" (5) en Varsovio! Mi ne scias, ĉu li jam estis en Germanujo, kaj en la reala gimnazio tiu lingvo ja estis rigardata kiel ĉefa fako. Sed Zamenhof bonege ĝin posedis. Kiu lin vidis, neniam venus al tiu la ideo, ke ĉi tiu viro estas aŭtodidakto (6). La severeco de deviga leĝo, la sekeco de streĉa studado troviĝis ĉe li multagrade. Mi eĉ preferus diri: en ĉi tiu viro enkorpiĝis la lerneja rutineco. Sed ĝin li akiris per mempenado. Tiel edukiĝis ĉi tiu viro, konscie, persiste, preskaŭ kruele. Oni ne rimarkis ĉe li ion malklaran aŭ eksterrealan, ion nebulan aŭ sentimentalan, kio troviĝas ofte ĉe aŭtodidaktoj. Nek devojiĝo, nek defiankiĝo, nek vagado inter la linioj, nur feraj pugnoj, t.e. reguloj, leĝoj. Jen gimnazia instruisto!

Troviĝis entute du-tri judoj, kiuj estis allasataj kiel gimnaziaj instruistoj en Varsovio (7), sed la aliaj posedis diplomitan superan instruitecon, kaj li venis el litova urbo por instrui la germanan lingvon. Kiam viro tiuspeca volas ion atingi, li ĝin nepre atingos, kaj se li konstante staras sur la posteno, neniu povus forpuŝi lin de lia loko. Oni ja bezonus trovi ian plej etan difekton. Eĉ la malbonintenca antisemitismo, kiam ĝi regas kaj dissemas la satanan venenon, kian pretekston ĝi bezonus kontraŭ viro kiel M. Zamenhof! Antaŭ li ĝi konfuziĝas, serĉadas kaj ne trovas ion kulpigeblan: kvieta li estas, evitas ĉian konflikton; singardema ĉe ĉiuj siaj vortoj, ĉe ĉiuj siaj mienoj, vivanta kodo de la lerneja etiketo: alvenas je la ĝusta momento, foriras je la ĝusta momento, klopodas paroli laŭ stilo, tono kaj prononco adekvataj al ĉefuloj kaj kolegoj, kaj ĉio estas ĉe li en plej ekzakta ordeco, nenio mankas, nenio superfluas (8), nenio estas ekster sia loko, nenio ekster sia tempo. Neniam makulo troviĝis sur lia vestaĵo, aŭ ia mikroskopa inkmakulo sur liaj skribaĵoj. Viro ne altkreska, rekta kiel palmotrunko, ne kurbigita, kun alta frunto, ovala kapo, grandaj okuloj kaj blankaj okulvitroj; sur la kapo, senharaĵo ĉiam pura kaj nemultaj haroj kun preciza hararanĝo; sur la du vangoj, barbo negranda, ĉiam sammezura, razita en la mezo laŭ maniero de Aleksandro la Dua; la vesto de instruisto, kun la oblikvaj baskoj, ĉiam pura kaj la metalaj butonoj ĉiam brilegaj, nenia ereto da polvo, nenia faldo, jen "ĉinovnik"! (9).

Kaj tiu korekta "ĉinovnik" -- bonmaniera de la plando de siaj piedoj ĝis sia kapo -- iradas de la strato Muranovska, kie lia loĝejo troviĝis, ĝis la ponto de la Vistulo, kie la reala gimnazio staras, ĉiutage, ĉiujare, dum jaroj, eniras, eliras, instruas, ekzamenas, ĉio precize kaj ekzakte. Post la instruado, en lia loĝejo, en lia kabineto, ĉio estas laŭregule kaj ordece.

Sur la muroj pendas serio da fotografaĵoj: jen grupo da instruistoj kune fotografitaj, jen aro da partoprenantoj ĉe tiu aŭ alia festo, jen klasoj da lernantoj kun sia germaninstruisto, ĉio en ĝusta loko, precize fiksita.

Ankaŭ lernolibrojn li verkadis: la malgrandan geografion, malgrandajn librojn por ellernado de la germana lingvo, libron entenantan la antikvajn proverbojn en kelkaj lingvoj. La libroj estas similaj al la verkinto: malgrandaj, elegantaj, ordece aranĝitaj, precizaj kaj ekzaktaj. Ĉiun el tiuj libroj li forsendis por ekzamenado al la pedagogia komitato de la ministrejo en Peterburgo, kaj estas memkompreneble, ke ĉiu alsendita verko montriĝis taŭga kaj bona kaj estis oficiale aprobita (10).

La atestoj estis presitaj, sed la verkoj restis kuŝantaj en kesto (11).

La centra ministrejo, aŭ la regiona administrejo de klerigado povis ĝisfunde aliformiĝi, li forte staris sur sia posteno. Foriris Vitte, venis Apuĥitin (12). La unua estis Aleksandrano, la dua, martelo de la tuta Pollando (13). Sanĝiĝis la reĝimo, la strukturo, kaj dum tia ĝisfunda aliformiĝo la judoj estis forĵetitaj kaj forbalaitaj el siaj postenoj, sed ĉiuj tiaj okazaĵoj neniel povis influi la pozicion de Zamenhof. Se li ne estus judo, oni lin promocius en lia kariero, sed ĉar li estis judo, li restis simile al ŝtono, kiun neniu rulas, li simple restis.

II

La tempo, kiam s-ro Zamenhof fariĝis cenzuristo, ne estis favora. La tuta afero ŝajnis eraro dekomence. Liaj hebreaj scioj ne sufiĉis por esti cenzuristo kiel Fjodorov, sed ili estis tro multaj por esti cenzuristo kiel Zimmermann (14). Liaj principoj ne akordiĝis al la reguloj de la malnova cenzuro, kiu ĉiumomente ŝanceliĝis kaj ŝanĝiĝis; lia precizeco kaj rigoreco kaŭzis murmuradon kaj plendojn. Kaj lia lojaleco, patriotismo kaj singardemo kontraŭ la registaro ne sufiĉis, por eviti konjektojn kaj suspektojn. Li forstrekis ĉion forstrekeblan kaj ĉion neforstrekeblan. Tiutempe mi jam skribis la plimulton de la gazeto, ne subskribinte per miaj komencaj literoj, kaj -- pardonu al li Dio -- plej ofte mi devis skribi du-tri fojojn, la unuan fojon aŭ la duan al la paperkorbo, ĉar li ĝin malaprobis, la trian, al la presejo. Plej rigora li estis kontraŭ la artikolaro: " Observanto super la domo de Izraelo". Jam la titolon li rigardis kiel arogantecon kaj malrespekton kontraŭ la cenzuro. Mi nun ne povas konstati, ĉu mia opinio estis ĝusta aŭ malĝusta, sed dum jaroj mi havis la firman konvinkon, ke ĉion altvaloran li forstrekas kaj ĉion malklaran li aprobas. Mi ĉiam devis danci sur ŝnuro, teksi maldikajn fadenojn, por interne de la fadenbulo kaŝi la kernon de la ideo, kiun mi preferus diri -- eĉ tiam, en la tempo de la biblipoezieca esprimmaniero -- plej simple; sed tion la cenzuro ne allasis.

Se s-ro Zamenhof ne estus vera trezoro de oficista saĝo, kiel li fakte estis, tiam li eĉ unu monaton ne okupus la cenzuran oficon. Ke li ĝin multajn jarojn okupis, tio estis miraklo de lia mirinda talento -- per tiu miraklo li staris, kaj pere de ĝi li daŭre starus, se tio dependus sole de ĉi tiu oficejo. Sed super li ja estis kontrolanto (15), kaj tiu lin multe ĉikanis, ĝis li sukcesis forpuŝi lin de lia ofico.

Pri pluraj gravaj temoj ni devis silenti kaj pritrakti sole temojn ne tiel gravajn, kiuj ne altirus la okulojn de la cenzuro. Tio tamen ne estis facila, ĉar neniam ni povis antaŭvidi, ĉu la cenzuro ne pritraktus ĉiujn temojn, perrnesatajn same kiel nepermesatajn, per harfenda subtileco. Tio okazis. ĉe demando, kiun mi hazarde pritraktis, la demando pri la judaj komercistoj kaj la konkurado inter ili. Ĉi tiun demandon ni pritraktis ne pro ia negoca intereso, sed sole por plibonigi la ekonomian staton. La Varsoviaj judoj okupadas sin pri kelkaj gravaj branĉoj, inter ili tiu de teksaĵoj. Tiu branĉo povus floradi, povus pli bone efiki ĉe negocistoj, komizoj kaj laboristoj, se ĝi estus submetata al certa regularo, sed la konkurado ne allasis. La judaj komercistoj havis nek kernon de organizo, nek sentis neceson de komuna agado. Kelkaj komercistoj do komencis skribi pri tiu demando. Mi opiniis, ke afero ne koncernanta politikon, religion aŭ la eksteran judan demandon, ne donus, pretekston al la cenzuro. Mi tute eraris. Per ia jonglado, supera instanco kaptis du malsamajn aferojn, faris konglomeraĵon kaj pruvis, ke per ĉio ĉi oni celas prezaltigon kaj bojkoton kontraŭ la klientaro. Eĉ en sonĝo tia ideo neniam venis al la verkintoj de la nomitaj artikoloj.

Pri tiu ĵonglado mi post la okazaĵo eksciis, post la dekreto. Tio estis en la jaro 1888. Ĉio estis presita kun la permeso de la Varsovia cenzuristo. S-ro Zamenhof ne supozis, ke li permesas krimaĵon. La verkintaj komercistoj, kiuj tiun temon pritraktis, intencis reguligi kaj ordigi la konkuradon inter la judoj, ke ĝi ne estu senbrida, sed estu ekzemple, kiel la konkurado ĉe la kristanoj, -- kaj jen venis la dekreto, fermi la gazeton por tri monatoj (16).

Mi vizitis, kompreneble, s-ron Zamenhof. Li sciis ne pli multe ol mi. Kiel kutime li estis kvieta, laŭetiketa. Nervozecon oni rimarkis sole en tio, ke li fumadis aron da cigaredoj, unu post la alia. "Mi detalojn ne scias -- li diris -- mi ne scias, kion ili tie volas. Tiu kontrolanto evidente ion volas. Estas necese tien veturi".

Do, ek al Peterburgo!

Finfine la ministrejo decidis mallongigi la limtempon de la malpermeso (17).

Kaj la ŝafo por la brulofero (18) -- post tiom la klopodoj kaj fina klarigo de la miskompreno -- estis s-ro Zamenhof. Kial? Mi tion ne scias ĝis la nuna tago (19).


Piednotoj

(1) Isaĥar Zimmermann kaj Marko Zamenhof, hebreaj cenzuristoj en Varsovio.
(2) Riĵov kaj Jankuljo, estroj de la cenzura komitato en Varsovio.
(3) Generalgubernatoro en Varsovio dum 1883-1894.
(4) La hebrea cenzuristo ĉe la supera cenzurejo en Peterburgo, Nikander Vasileviĉ Zusmen, estis samtempe kontrolanto super la ceteraj hebreaj cenzuristoj en la lando. Li estis judo baptita kaj drinkemulo.
(5) Lernejo, kiu donis duagradan instruadon sen klasikaj lingvoj.
(6) La unuaj judaj kleristoj en Rusujo estis ĉiuj aŭtodidaktoj. Allogitaj de la okcidenta kulturo, ili eliris el la malvastaj limoj de la hebrea religia literaturo koj akiris al si modernan klerecon per fervora memlernado; kontraŭ la volo de la tradiciema ĉirkaŭaĵo. Nur la posta generacio de tiuj kleristoj edukiĝis, laŭ la idealoj de siaj gepatroj, en rusaj lernejoj, en gimnazioj kaj universitatoj.
(7) Karl Fierz, instruisto de fiziko kaj matematiko; b) Bernard Peltin, instruisto de la latina kaj greka lingvoj; c) Marko Zamenhof, instruisto de la germana lingvo.
(8) Estas mirinde, ke Paul Nylén, parolante pri la manskribo de Ludoviko, uzas preskaŭ la samajn vortojn, kiujn uzas Sokolov rilate la patron: "Ĉio estas logike klara, tamen ne rigide pedanta, ne estas streketo troa, nek streketo ankanta" (laŭ "50 jarojn kun Paul Nylén", p. 9).
(9) Ruslingve: ŝtata oficisto.
(10) La rusa registaro eldonis lernolibrojn por la ŝtataj lernejoj. Verkintoj de lernolibroj prezentis manuskriptojn al la ministrejo de klerigado, kaj kiam ĝi ilin aprobis, la verkinto ricevis monrimedojn por presado. La samon ankaŭ Marko Zamenhof faris.
(11) Ne ĉiuj restis "kuŝantaj en kesto". Almenaŭ du estis eldonitaj:
a) Ruslinvga libreto pri la hebrea historio dum la biblia tempo, eliris 1875 en Varsovio. (Laŭ informo de la historiisto Prof. B. Dinur en Jerusalemo). Tiun verkon Sokolov ĉi-supre ne mencias.
b) Kvarlingva frazeologio ("Phraseologie parallele des langues russe, polonaise francaise, allemande"), komencis eliri 1905 en Varsovio en apartaj kajeroj, sed aperis sole tri kajeroj, t. e. 65 % de la tutaĵo. (Laŭ artikolo de M. C. Butler en "The British Esperantist", Aprilo 1934.
Pri la aliaj ni nenion definitivan povis konstati, sed Sokolov mem diras en "Hacefira" (1888, no 22): "Ankaŭ inter la lertaj verkistoj s-ro Zamenhof faris al si gloran nomon per siaj bonaj verkoj, enkondukitaj de la ministro de klerigado en la ŝtataj lernejoj, verkoj kiuj estas gloro por la verkinto."
(12) Vitte kaj Apuĥtin estis instruadkuratoroj en la Varsovia regiono. Vitte (onklo de la fama ministro Sergej Julieviĉ Vitte) okupis tiun oficon ĝis 1879, Aleksandro Apuĥtin, de 1879 ĝis 1897.
(13) Aleksandrano = liberalulo (laŭ la pli liberala reĝimo de Aleksandro la Dua); Martelo de la tuta Pollando = despoto (komparu Jeremia 50, 23).
(14) Vladimir Fjodorov, la unua cenzuristo de "Hacefira" (baptita judo, antaŭa nomo Cvi t.e. Hirŝ Grünbaum) tradukis hebrelingven la libron de Mendelssohn "Jerusalem", publikigitan sub la pseŭdonomo; Isaĥar Zimmermann, la dua cenzuristo de "Hacefira" (vidu piednoton 1). Post li sekvis Marko Zamenhof.
(15) Nikander Zusmen, la hebrea cenzuristo ĉe la supera cenzurejo en Peterburgo (vidu piednoton 4).
(16) La dekreto estis donita la 25an de Septembro 1888, ĝi do validis ĝis la 25a de Decembro.
(17) La decido okaziŝ la 7an de Decembro 1888.
(18) Aludo al la biblia rakonto pri la oferado de Isaak (Genezo 22, 7).
(19) Kaj tion ja malkovris N. Z. Maimon, kaj rakontos ol ni en dua artikolo (Noto de la Redakcio).
ip地址已设置保密
2008/6/18 7:52:20

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07715 秒, 4 次数据查询