dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Duona paperfolio

您是本帖的第 1515 个阅读者
树形 打印
标题:
Duona paperfolio
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Duona paperfolio

Duona paperfolio  
La lasta meblotransporto jam iris: la luanto, juna viro kun funebra krepo sur la ĉapelo, trairis ankoraŭ foje la loĝejon por vidi, ĉu li forgesis ion. -- Ne, li ne forgesis ion, absolute nenion; kaj li eniris en la halon, firme decidinta ne plu pensi pri tio, kion li travivis en ĉi tiu loĝejo. Sed jen, en la halo, apud la telefono, pendis duona paperfolio fiksita per najletoj; kaj ĝi estis plenskribita per pluraj manskriboj, io zorge per inko, alio skribaĉita per nigra aŭ ruĝa krajono. Tie estis la tuta bela historio, kiu okazis dum la mallonga tempo de du jaroj; ĉio, kion li volis forgesi, estis notita tie; unu homa vivo sur duona paperfolio.
  Li deprenis la folion; estis sunflava malnetpapero, kiu reflektas la lumon. Li metis ĝin sur la apogon de la salona kahelforno kaj, klinita super ĝi, li legis ĝin. Unue estis notita ŝia nomo: Alice, la plej bela nomo, kiun li tiam konis, ĉar estis la nomo de lia fianĉino. Kaj la numero -- 151.1. Aspektis kiel psalmonumero en la preĝejo. Sub tio: Banko. Estis lia laborejo, la sankta laboro, kiu donis la panon, hejmon kaj la edzinon; la bazon por la ekzisto. Sed ĝi estis forstrekita! Ĉar la banko bankrotis, sed li saviĝis al alia banko, sed post mallonga periodo kun multa malkvieto.
  Poste estis notite: Florvendejo kaj Fiakristo. Estis la gefianĉiĝo, kiam li havis la poŝon plena je mono.
  Poste: Meblovendisto, Tapetisto. Li pretigis la hejmon. Transportejo: ili enloĝigas sin.
  Biletejo de la operejo: 50.50. Ili estas novgeedzoj kaj iras al la operejo en la dimanĉoj. Iliaj plej belaj momentoj, kiam ili mem sidas silentaj kaj renkontiĝas en la belo kaj harmonio en la fabellando sur la alia flanko de la kurteno.
  Ĉi tie sekvas vira nomo, kiu estas forstrekita. Estis amiko, kiu atingis iom altan pozicion en la socio, sed ne povis elteni la feliĉon kaj falis, senhelpe, kaj devis veturi longen for. Tiel fragile estas!
  Ĉi tie io nova aperis en la vivo de la geedzoj. Estas skribite, per virina mano kaj krajono: "La virino". Kiu virino? -- Ja, ŝi kun la granda mantelo kaj ĝentila kompata vizaĝo, kiu venis tiel silente kaj neniam iris tra la salono, sed ĉiam uzis la koridoron por atingi la dormoĉambron.
  Sub ŝia nomo estas notita Doktoro L.
  Por la unua fojo aperas ĉi tie la nomo de parenco. Estas skribite "Panjo". Estas la bopatrino, kiu diskrete tenis sin flanke por ne ĝeni la novgeedzojn, sed estis nun vokata en momento de bezono kaj venas ĝoje, ĉar ŝi estas bezonata.
  Ĉi tie komenciĝas granda skribaĉado per blua kaj ruĝa krajonoj. Komisiejo: la virino foriris aŭ novan oni dungos. Apoteko. Hm! Malheliĝas! Laktocentralo. Tie oni mendas lakton, sentuberkulozan.
  Spicejo, Buĉisto ktp! La domo estas zorgata per telefono; tiam la mastrino ne estas sur sia loko. Ne, ĉar ŝi kuŝas en la lito.
  Tion, kio sekvis, li ne povis legi; ĉar ekmalheliĝis antaŭ liaj okuloj, kiel devas okazi kun droniĝanto en la maro, kiam li devas vidi tra la akvo. Sed tie estis notite: Entombigejo.
  Tio diras sufiĉon! -- Unu granda kaj unu malgranda, subkomprenite, kestoj. Kaj parenteze estis skribite: el polvo.
  Poste nenio alia estis skribita! Ĝi finiĝis per polvo, kaj tiel estas.
  Li prenis la sunpaperon, kisis ĝin kaj metis en sian brustopoŝon.
  En du minutoj li travivis du jarojn de sia vivo.
  Li ne estis kurbita, kiam li eliris; li kontraŭe tenis sian kapon alta, kiel feliĉa kaj fiera homo, ĉar li sentis, ke li tamen estis havinta la plej belon. Kiom da malfeliĉuloj neniam havis tion!

ip地址已设置保密
2008/6/19 7:50:44

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询