dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Plebejo trovas la orsplenon

您是本帖的第 1510 个阅读者
树形 打印
标题:
Plebejo trovas la orsplenon
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Plebejo trovas la orsplenon
Plebejo trovas la orsplenon  
La riĉulo iun fojon venis al la insulo kaj enamiĝis en ĝin. Kial, la riĉulo ne povis diri, sed li estis ravita; eble tiu insulo similis al forgesita infanmemoraĵo aŭ al bela sonĝo.
  Li aĉetis la insulon, konstruis vilaon kaj plantis ĉiaspecajn agrablajn arbojn, arbustojn kaj florojn. La maro kuŝis tie; propran kajponton li havis kun standardo kaj blankaj boatoj; kverkoj grandaj kiel preĝejoj ombrigis lian domon kaj freŝaj ventoj karese blovis super verdiĝantaj herbejoj. Li havis edzinon, infanojn, servistojn, tirbestojn; li havis ĉion, sed io mankis al li; estis malgravaĵo, sed plej grava el ĉio, li forgesis pensi pri ĝi: estis fontakvo. Oni fosis putojn kaj truigis rokojn, sed elvenis nur sala, bruna akvo. Oni filtrigis ĝin, ĝi fariĝis klara kiel kristalo, sed restis sala. Tie kuŝis la ĉagreno.
  Alvenis tiutempe favorato de la Sinjoro, kiu havis bonŝancon en ĉiuj siaj okupiĝoj kaj estis unu el la plej famaj homoj de la mondo. Ni memoras, kiel li per sia diamanta bastono batis la rokon kaj, kiel Moseo, igis la ŝtonon doni akvon. Nun oni diamantboros, same kiel oni boris en aliajn rokojn kaj ricevis akvon el ili ĉiuj. Oni boris ĉi tie; por cent taleroj, por mil, por pluraj miloj, sed oni nur ricevis salan akvon. Ĉi tie evidente mankis beno; kaj la riĉulo bone rimarkis, ke oni ne ricevas ĉion por mono, eĉ ne gluton da freŝa akvo, kiam oni havas malbonŝancon.
  Li fariĝis melankolia kaj la vivo ne plu ridis. La lernejestro sur la insulo komencis legi malnovajn librojn kaj venigis maljunan saĝulon, kiu uzis divenvergon; sed tio ne helpis.
  Sed la pastro, kiu estis pli saĝa, kunvokis iun tagon la lernejanojn kaj promesis premion al tiu, kiu povos trovi herbon, kiu nomiĝas orspleno kaj indikas fontovejnojn.
  -- Ĝi havas florojn kiel alĉemilo kaj foliojn kiel saksifrago. Kaj aspektas orpolve kovrita sur la plej supraj folioj. Memoru tion!
  -- Florojn kiel alĉemilo kaj foliojn de saksifrago, ripetis la infanoj; kaj ili kuradis en arbaron kaj sur kampojn por serĉi la orsplenon.
  Neniu el la infanoj trovis ĝin. Knabeto ja venis hejmen kun eŭforbio, kiu estas iom flava je la supro; sed ĝi estas venena, kaj la alia ne estas. Kaj ili laciĝis serĉi.
  Sed estis knabineto, kiu ankoraŭ ne iris al lernejo; ŝia patro estis dragono, posedis farmeton, estis pli malriĉa ol riĉa. Lia sola trezoro estis la filineto; kaj ŝin oni en la vilaĝo nomis per la bela nomo Plebejo, ĉar ŝi ĉiam estis vestita en ĉielblua trikita jako kun larĝaj manikoj, kiuj svingiĝis, kiam ŝi moviĝis. Plebejo estas cetere malgranda papilio, kiun oni vidas plensomere sur herbejoj, kaj kies flugiloj similas al la petaloj de la linfloro, fluganta linfloro kun antenoj, kie la pistiloj situas.
  Plebejo, tiu de la dragono, estis nekutima infano, kiu parolis saĝece sed kurioze, tiel ke neniu sciis, de kie ŝi havas la vortojn. Ĉiuj homoj ŝatis ŝin, kaj ankaŭ la bestoj; kokinoj kaj bovidoj sekvis ŝin, kaj ŝi kuraĝis frapeti la virbovon mem. Ŝi ofte eliris sola, forestis, kaj revenis; sed kiam oni demandis, kie ŝi estis, ŝi ne povis diri tion. Ŝi tiam tamen havis multon por rakonti. Ŝi vidis malkutimaĵojn, kaj renkontis kaj virojn kaj virinojn, kiuj diris tion kaj tion. La dragono ne malhelpis ŝin, ĉar li ŝajnis rimarki, ke ŝi havas iun, kiu protektas ŝin.

Iun matenon Plebejo eliris por vagadi. Tra herbejoj kaj arbaretoj ŝi direktis siajn paŝetojn; kaj ŝi kantis plejparte por si mem, kantojn, kiujn neniu antaŭe aŭdis kaj kiujn ŝi elpensis. La matena suno brilis junece, kiel se ĝi estus novnaskita, la aero sentiĝis fortika kaj satdorminta, la roso vaporiĝis kaj ĝia freŝa malseko malvarmigis la etan vizaĝon.
  Kiam ŝi envenis la arbaron, ŝi renkontis verde vestitan viron.
  -- Bonan tagon, Plebejo, diris la viro. Mi estas ĝardenisto sur Sun-maldensejo. Venu kun mi kaj rigardu miajn florojn.
  -- Tro granda honoro por mi, respondis Plebejo.
  -- Ne, ĉar vi neniam suferigis plantojn.
  Tiel ili iris kune kaj venis al la marbordo. Tie estis bela ponteto, kiu kondukis al insuleto, kaj tien ili iris.
  Kia ĝardeno! En ĝi troviĝis ĉio, granda kaj malgranda, kaj estis ordigita kiel libro.
  Li mem loĝis en domo konstruita el kreskantaj ĉiamverdaj arboj, pinoj, piceoj, juniperoj kun pingloj; la plankoj estis pretigitaj el kreskantaj ĉiamverdaj arbustetoj kaj herboj. Muskoj kaj likenoj kreskis en la fendoj de la planko por izoli; empetro, ursbero, lineoj estigis la planktabulojn. La plafono konsistis el rampplantoj: ampelopso, kaprifolio, klematido, hedero; kaj ĝi estis tiel densa, ke eĉ ne guto da pluvo trairis.
  Ekster la pordo staris abelujoj, sed anstataŭ abeloj loĝis en ili papilioj. Kaj kiam ili elsvarmis, tio estis vidindaĵo.
  -- Mi ne ŝatas suferigi abelojn, diris la viro. Kaj cetere ili estas tiel malbelaj: ili aspektas kiel vilaj kafgrajnoj, kaj ili pikas ankaŭ, kiel vipuroj.
  Kaj ili eliris en la ĝardenon.
  -- Nun vi legos en la abocolibro de la naturo, vi ekscios la sekretojn de la floroj kaj la sentojn de la herboj. Sed vi ne rajtas demandi, nur aŭskulti kaj respondi... Vidu, infano; sur tiu griza ŝtono kreskas io, kio similas al grizpapero. Tio venas unue, kiam la roko malsekiĝas. La roko ŝimas; la ŝimo nomiĝas likenoj. Ĉi tie ni havas du specojn; unu similas al kornoj de boaco; ĝi ankaŭ nomiĝas boaclikeno, kaj estas la ĉefa manĝaĵo de la boaco. La alia nomiĝas islanda likeno kaj similas ... Al kio ĝi similas?
  -- Ĝi similas al pulmo, ĉar tiel estas skribite en la naturscienca libro.
  -- Jes, ĝi tra lupeo similas al la aervezikoj de la pulmo kaj el tio la homoj lernis uzi ĝin kontraŭ brustmalsanoj, vi sciu. -- Sed nun, ĉar la roklikenoj kolektis humon, venas la muskoj. Ili havas iaspecajn simplajn florojn kaj ili semiĝas; ili similas al la glacifloroj sur la fenestrovitro, sed vi vidos, ke ili ankaŭ similas al eriko, kaj koniferoj kaj ĉio ebla, ĉar ĉiuj plantoj estas parencaj. Ĉi tiu plumomusko aspektas kiel piceo, sed havas semkapsulojn kiel papavo, nur pli simplajn. Sur la muskoj baldaŭ kreskas eriko. Se vi rigardas la erikon tra grandegiga lupeo, ĝi fariĝos epilobio, aŭ rododendro, same kiel ulmo, kiu nur estas granda urtiko. La humtapiŝo estas preta, kaj en la humo ĉio kreskas. La homo por sia utilo kaptis kelkajn plantojn, sed la naturo mem donis al li indikojn, kiujn li prenu kaj kiel li utiligu ilin... Tio ne estas pli stranga ol la ornamoj kaj koloroj, kiujn la floroj ricevis por diri al la insektoj, kie la mielo troviĝas. Vi mem vidis la sekalan spikon, kie la bakista ilaro pendas ekstere kiel bakistŝildo. Kaj se vi rigardas la linon, la plej utilan el ĉiuj plantoj, ĝi mem instruis al la homoj ŝpini. Rigardu en la floron, kaj vi v idos la linfaskon, kie la pistiloj tordiĝas ĉirkaŭ la stiluso kiel stupoj ĉirkaŭ spindelo. Por esprimi sin pli klare la naturo igis parazitan herbeton nomata kuskuto volviĝi ĉirkaŭ la tuta planto, supren-malsupren, tien-reen kiel la navedo en teksilo. Strange estas, ke ne estis homo, sed papilio, kiu unue eltrovis, ke oni povas ŝpini la linon. Ĝi nomiĝas linvolvulo; kaj el la folioj ĝi ŝpinas per sia propra silko malgrandajn lulilkovrilojn kaj luliltukojn por siaj idoj. Sed depost kiam oni kulturas linon, ĝi ruze atendas la tempon, tiel ke ĝiaj idoj estas flugpretaj tuj antaŭ ol la lino estas rikoltota.
  Kaj la medicinplantoj, vi sciu! Rigardu tiun grandan papavon; fajre ruĝa kiel febro kaj frenezo! Sed je la fundo de la floro estas nigra kruco; tio estas la venensigno de la apotekistoj. Kaj meze en la kruco staras romia vazo kun sulketoj. Tiujn sulketojn oni tranĉetas, tiel ke elfluas la medikamento, kiu povas alporti morton, se erare uzata; sed povas alporti la ĝentilan fraton de la morto, la dormon, se uzata ĝuste. Jes, tiel saĝa kaj donacema estas la naturo. Sed nun ni rigardu la Orsplenon.
  Ĉi tie li faris paŭzon por vidi, ĉu Plebejo fariĝas scivolema. Sed ŝi ne estis.
  -- Nun ni rigardos la orsplenon.
  Denove paŭzo! Ne, Plebejo kapablis silenti, kvankam ŝi estis tre malgranda.
  -- Nun ni rigardos la orsplenon, kiu havas la florojn de alĉemilo kaj foliojn de saksifrago. Tio estas ĝia karakterizaĵo kaj ĝi diras, kie troviĝas fonto. La alĉemilo kolektas kaj roson kaj akvon en siaj folioj, ĝi estas mem malgranda klara fonto; sed Saksifrago krevigas rokojn. Sen rokoj vi ne havos fonton, kiel ajn longe for la roko estu. Tion diras la orspleno al tiuj, kiuj komprenas. Ĝi kreskas ĉi tie sur la insulo kaj vi ekscios pri la loko, ĉar vi estas ĝentila. El via maneto la riĉulo ricevos la freŝan akvon por sia seka animo, kaj per vi ĉi tiu insulo fariĝos benita. Iru en paco, infano mia. Kiam vi venos en la nuksarbaron, vi trovos dekstre arĝentan tilion; sub ĝi kuŝas angviso, kiu ne estas danĝera. Ĝi montros al vi la vojon al la orspleno. Sed antaŭ ol vi iros, donu kison al ĉi tiu viro, sed nur, se vi mem volas.
  Plebejo etendis sian buŝeton al la viro kaj kisis lin. Tiam la vizaĝo de la viro ŝanĝiĝis, kaj li staris tie kvindek jarojn pli juna.
  -- Mi kisis infanon, mi ricevis junecon! diris la ĝardenisto; kaj vi ne ŝuldas dankon al mi. Adiaŭ!
  Plebejo iris al la nuksarbaro. Tie muzikis la arĝenta tilio kaj plue la burdoj kantis en la tilifoliaro. La angviso tute prave kuŝis tie, sed ĝi aspektis, kiel se ĝi estus verdigrinta ion.
  -- Jen tie estas Plebejo, kiu ricevos la orsplenon, diris la angviso. Vi ricevos ĝin, sed je tri kondiĉoj: ne klaĉu, ne mensogu, ne estu scivolema. Iru nun rekte antaŭen, kaj vi trovos la orsplenon.
  Plebejo iris rekte antaŭen. Tiam ŝi renkontis virinon.
  -- Bonan tagon, diris la virino. Ĉu vi estis ĉe la ĝardenisto en Sun-maldensejo?
  -- Bonan tagon, sinjorino, respondis Plebejo kaj pluiris.
  -- Vi almenaŭ ne klaĉas, diris la virino.
  Poste ŝi renkontis ciganon.
  -- Kien vi iras? la cigano demandis.
  -- Mi iras rekte antaŭen! Plebejo respondis.
  -- Vi almenaŭ ne mensogas! diris la cigano.
  Poste ŝi renkontis laktoportiston. Sed ŝi ne povis kompreni, kial la ĉevalo sidas en la ĉaro kaj la laktokoĉero estas jungita ĉe la timono kaj tiras.
  -- Nu mi senbridiĝos, diris la koĉero kaj ekkuregis, tiel ke la ĉevalo falis en la vojfosaĵon ... Nun mi akvumos la sekalon, diris la koĉero kaj deprenis kovrilon de laktobotelo por akvumi la kampon.
  Plebejo opiniis tion stranga, sed ŝi ne rigardis tiudirekten, sed pluiris.
  -- Vi ankaŭ ne estas scivolema, diris la laktokoĉero.
  Kaj nun Plebejo staris apud roko; la suno brilis inter la avenujoj sur verdan strion de suka herbo, kiu brilis kiel plej pura oro.
  Estis la orspleno; kaj Plebejo vidis, kiel ĝi sekvas la fontvejnon de la roko en la riĉulan kampon.
  Tiam ŝi falis surgenue kaj kolektis tri orsplenojn, kiujn ŝi kaŝis en sian antaŭtukon; kaj kun ili ŝi hejmeniris al sia patro.
  La dragono surmetis la kaskon, la sabron kaj la jakon; kaj ili iris al la pastro. Poste ili ĉiuj kuniris al la riĉulo.
  -- Plebejo trovis la orsplenon! la pastro diris, kiam li eniris tra la salonpordo. Kaj nun la tuta vilaĝo riĉiĝos, ĉar nun ni fariĝos banloko!
  Kaj fariĝis banloko; venis vaporboato kaj komercisttoj; establiĝis gastejo kaj poŝtoficejo, kuracisto kaj apoteko. Oro fluadis dumsomere en la vilaĝon, kaj estis la fabelo pri la orspleno, kiu povis krei oron.

图片点击可在新窗口打开查看

Vortoj ne troveblaj en PIV:
plebejo plebejus argus
orspleno chrysosplenium alternifolium
empetro empetrum nigrum
ursbero arctostaphylos uva-ursi
lineo linnaea borealis
boaclikeno "kadonio" en vortaroj
kuskuto cuscuta europaea

ip地址已设置保密
2008/6/19 7:54:54

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询