dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Memkonceptiĝo

您是本帖的第 1715 个阅读者
树形 打印
标题:
Memkonceptiĝo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Memkonceptiĝo

Memkonceptiĝo (serĉado de sia senco)

Ciklo de malgrandaj rakontoj

Meditoj
Trolebuso
Neatendaĵo
Io nova
Matene

El la bjelarusa «Асэнсаванне сябе» tradukis: Zmitro Lapcionak

Meditoj

Miaj rakontoj naskiĝas turmente. Mi malrapide elpremas el mi vorton post vorto. Longe mi serĉadas ĉiun sonon, sed tutegale foje mi eraras. Mi iam pensas, ĉesu mi verkadon, sed tio estas ne pli facila, ol ĉesi fumadon. Komence ĉio glatas, sed poste io jukas interne. Poste aperos deziro. Poste — nekontraŭdirebla bezono. Ĝin eblas toleri, eblas ne verki. Sed pensoj memstare ne lasas la kapon. Ili kolektiĝas. Bruas en la tempiojn kaj postulas, postulas, postu-tu-tu... Liberon. Liberiĝon.

Mi klarigas al mi: nur pensoj estas liberaj, ĉar ili vivas ne havante korpon. Kiel virusoj. Ne eblas kapti penson per ĝia vosto, kaj ne eblas bati ĝian muzelon kontraŭ muro. Ili estas liberaj de premo de la pezoforto, tial ili kapablas flugi. Pensoj estas amorfaj — tial ilin ne eblas misformi. Kaj plu — ilin ne eblas ekstermi, jen kio estas netolerebla. Ili multiĝas, al ili estas malvaste. Ili krias kaj postulas realan ekziston.

Ili estas kvazaŭ vivaj, veraj. Ĉu mi ne komprenas tion ĉi? Jen estas krajono, jen estas papero. Mi skribu — mortigu.

Mi por ĉiam liberiĝos de tiuj ĉi — venos aliaj. Mi liberiĝos ankaŭ de ili. Se estus tiel ke mi trovadus vortojn ne tiom longe, se mi lernus skribi rapide kaj ĝuste — tiam eblus vivi. De unu paketo de malpurigita papero ĝis sekvanta.

Tion, kion mi verkos, mi ne bezonas. Vi ankaŭ. Eble ĝi estas al vi interesa? Apenaŭ, ĉar vi mem havas aregon da viaj pensoj. Por kio vi ekhavu fremdajn? Certe, al vi estas malfacile vivi kun viaj propraj pensoj, samkiel estas al mi.

Ĉu la akto de kreado donas plezuron? Mi jam forgesis, kio estas plezuro pro vorto. Mirmiraklan muelilon, / Por mueli la malamon, / Kiu mondon monstre mordas. Talento. Tamen se ĉiu mia vorto estas nur sugesto, sed ne aserto? Mia leganto, kien ni kune paŝas?

 

Mi malesperas. Ŝajnas, jen estas tio, kio necesas. Eble ĉi foje mi verkos ion indan?

supren


Trolebuso

Mi ne ŝatas konatiĝi kun junulinoj en trolebusoj. Ĉiam ni eliras ĉe diversaj haltejoj, kaj se ĉe la sama, tiam ni tuj disiras malsamdirekte. Tio estas sorto, kaj mi neniam provis ion fari pri tio. Saĝaj homoj ne batalas kontaŭ sorto. Mian sorton mi akceptas tian, kia ĝi estas.

Ŝi eniris en la haltejo «Raketo», mi tuj ekvidis ŝin. Ŝi estas alloga. Rimarkinda vizaĝo kaj ruĝaj haroj; plej verŝajne farbitaj. Ŝi de tempo al tempo levas la okulojn, rigardas al mi, sed ŝi ne aliros min, kaj mi ne moviĝos. Estas inter ni io, kio malebligas ĉion ceteran. Ni ja estas nekonataj. Tio estas nur vantaj paroladoj, ke junularo rapide kuniĝas, ili jam enuigis min. Mi ne povas. Mi ne moviĝos.

Nur se ŝi estos unua...

— Saluton. — ŝi diras ruslingve.

Mi ne rapidas respondi, mi nur rigardas al ŝi en la okulojn. Poste mi reciprokas bjelaruslingve:

— Saluton.

Kaj mi tuj aldonas, ĉar komprenas, ke ŝi ege penis por komenci. Ke ŝi nervozas. Ke se mi nun ne faros paŝon renkonte... Sed tiom facilas paŝi al tiu, kiu invitas vin! Mi aldonas:

— Kiel vi nomiĝas?

Banale, sed kion oni demandu al nekonata homo? Ŝi nomiĝas Helena. Mi — Paŭlo.

— Paŭlo, ĉu vi ĉiam parolas bjelaruslingve?

Mi ŝatas tiun ĉi demandon kaj ĉiam ĝin atendas, kaj mi ne komprenas tiujn, kiuj embarasiĝas pro ĝi. Ne, mi parolas en la bjelarusa ne ĉiam, sed nur kiam mi konatiĝas kun junulinoj.

Ŝi ridetas. Ŝi jam delonge volas paroli en la lingvo, sed io konstante malhelpis al ŝi. Malfacilas batali kun tio, kio estas interne de vi.

Jes, volis diri mi, mi ankaŭ sentas interne de mi tiun ion. Ĝi estas muro, ĝi estas pikilo. Sed mi ne diris.

Tiu ĉi muro estas mi mem.

Enprofundiĝinte en ĉi pensoj mi ne rimarkis, ke en la konversacio estiĝis malagrabla paŭzo. Ho, kiom ĝi minacas al nia malforta konatiĝo! Ŝi rapidis demandi, kie mi studas.

— Mi estos ĵurnalisto.

Ŝi ree ridetis: tamen nun kiu vi estas?

Nu, jen mi estas gamboj kaj kapo. Kaj stomako iam doloras, igas senti sin.

Ĉu gamboj, kapo kaj stomako? Ne malbone. Do eble, io estas krom tio?

Tion lastan ŝi diris bjelaruslingve. Jes, homoj helpas unu al la alia decidiĝi kaj ŝanĝiĝi. Sed ĉu longe daŭros nia konversacio?

— Kiomlonge vi deziras, — respondas ŝi, — mi nenien hastas. Mi ŝatas publikan transporton. Tie eblas renkonti interesajn homojn.

Kiu ja vi estas? Ĉu ne indas fini la konversacion pli rapide, ĝis la trolebuso ne turnu sin al la strato Budjonnij? Mi havas ĝis tiu momento kelkan tempon, tial mi daŭrigas:

— De kie vi scias, ke mi estas interesa homo? — Ĉar mi certas, ke ŝia lasta frazo koncernis min. — Vi ja tute ne konas min!

Ŝi silentas, ĉar mia demando sonas kiel akuzo. Vi mensogis, mi ne estas interesa. Mi ne akceptas ŝancojn. Mi ne meritas... tiun ĉi ŝancon... Ĝi ne estas por mi.

Ŝi silentas. Ŝajne ŝi komprenas min, sed kion oni diru ĉi okaze? Ŝajne ŝi pretas forturniĝi. Ŝi kapitulacas.

— Dankon pro la konversacio. Mi eliras.

— Iru.

Mi eliras ĉe la haltejo «Daŭhabrodskaja», kaj kun ia plifaciliĝo mi aŭdas ke malantantaŭ mi brufermiĝas la pordo. Sed tuj sekvanta penso preskaŭ faligas min. Kion mi perdis? Ja mi ion perdis! Mi returnas min kaj vidas ŝian vizaĝon en fenestro. Malgaja, tre malgaja vizaĝo. Mi aliris breton kaj sidiĝis. Kaj denove rerigardis, sed la trolebuso jam turnis sin al la strato Vanejeva. Ŝi, ŝajne, rigardis al mi.

Mi atendos ŝin tie ĉi, ĝis revenos tiu ĉi trolebuso. Ŝi ŝatas trolebusojn. Ŝi nepre veturos ĝis fino kaj revenos tien ĉi. Ŝi konjektos.

supren


Neatendaĵo

Homo alvenis benkon kaj levis ĉapelon. Tiu ĉi ĉapelo longe kuŝis kontraŭ mi, sed mi ne kuraĝis levi ĝin. Kaj jen nun venis homo kaj levis la ĉapelon. Li surkapigis ĝin. Li kontente ridetis. Li ekrigardis al mi. Li ial proksimiĝis al mi.

— Vi certe deziris preni ĉi ĉapelon, ĉu? — Demandis li.

— Jes, — respondis mi, — mi deziris. Sed venis vi.

Li ekridetis kaj rigardis al la ĉielo. Interesa homo. Mi sidis sur benko kaj rigardis al li de malsupre supren, kaj li rigardis al la ĉielo. Tio daŭris dum kelkaj momentoj. Poste li enrigardis al mi en la okulojn.

— Se ĝi al vi plaĉas — prenu.

La homo akurate demetis la ĉapelon kaj lia hararo, sentinte liberecon, ekludis kun vento. Baldaŭ sur la kapo restis neniu spuro de ĉapelo. Li donis ĝin al mi, mi prenis. Mi surkapigis ĝin.

Bonas. Varmas.

La homo iris for, mi restis sidi. Ĉar mi devis ĝisatendi ŝin.

Iam okazas, ke mi atendas iun, sed tion bezonas nur mi. Tre bezonas. Nur mi. Ŝi venos, ĉar mi petis ŝin. Mi difinis la lokon kaj tempon, tial ŝi venos. Ŝi venos — kaj mi parolos kun ŝi, sed ne ŝi kun mi. Ŝi aŭskultos, sed eblas, ke ŝi eĉ ne aŭskultos. Eble ŝi nur rigardos al la lanterno kaj pli supren, kaj pli supre estas nenio videbla. Krom ĉielo.

Kiam mi trovas tiun, kiun serĉis — tio estas nur duono de afero. Necesas ke ankaŭ ŝi trovu min.

Trovi min ne estas tre malfacile. Ŝajne alproksimiĝas pluvego, tial ĉirkaŭe estas ne multe da homoj. Nur du viroj sidis apude je du benkoj for de mi, kaj nun ili ekstaris kaj forhastis. Eble hejmen. Ilin postsekvis hundoj — la promeno estas finita. Kaj la nekonatulo, donacinta al mi la ĉapelon, malaperis.

Ŝi rimarkis min.

Ŝi rapide alvenis kaj diris: «Saluton». Mi respondis, kaj ŝi sidiĝis apud mi.

Inter ni ĝis nun estas nur malmulto definita. Ni simple renkontiĝis, ĉiam mi petis ŝin pri sekvanta renkontiĝo. Foje mi vizitis ŝian hejmon. Ni longe konversaciis, trinkis teon. Ŝi ridis, ĉar mi ŝercis.

Sed mi neniam diris al ŝi, ke mi amas. Mi ne scias, kion ŝi pensas pri mi, kaj kiam mi demandas, ŝi neniam respondas. Mi ne estas certa pri ŝi, kaj same pri mi. Rememorante ŝin, mi sentas varmecon kaj malpezecon, sed unu penso, ke mi komuniku ĉi senton al ŝi, revenigas al mi mian malvarmecon kaj kilogramojn. Mi amas — estas nur du vortoj. Sed de unu vorto «Dio» komenciĝis la tero.

De tiuj ĉi vortoj ankaŭ devas io komenciĝi. Mi ne scias, kio.

Ĉi foje ŝi unua ekparolis:

— Mi laciĝis.

— Prenu mineral'akvon.

— Dankon.

Ŝi trinkas gluton kaj fermas la botelon. Poste ŝi diras:

— Baldaŭ estos pluvo. Necesas kaŝi sin.

Pluvon mi ne timas, mi eĉ deziras ĝin. Min tre interesas, kiel ŝi kondutos, kiam unuaj gutoj falos sur ŝian delikatan manplaton.

— Eble bonŝancos, — respondas mi, — ja estas forta vento. Tamen, eĉ se pluvo estos...

Ŝajne ŝi jam pretis ekstari, sed miaj vortoj haltis ŝian movon. Nun ŝi nur rigardas, ĉar ŝi mem ne povas decidi, ĉu kaŝi sin aŭ ne. Tial ja ŝi rigardas, ŝi atendas, ke mi ekstaru kaj iru. Tamen mi ne ekstaros. Ĉu tio estas vira afero — decidi?! Mi atendu.

— Kia bela ĉapelo, — finfine diras ŝi.

— Jes, ankaŭ al mi plaĉas. Iu nekonatulo estis tie ĉi kvin minutoj antaŭ vi. Li ial donacis al mi tiun ĉi ĉapelon. Eble ĝi estis al li malgranda.

Mi demetis la ĉapelon kaj donis al ŝi. Ŝi turnis ĝin en la manoj, kaj poste surkapigis. Ŝi ekstaris de la benko.

— Vi volis vidi min. Kaj mi volis paroli kun vi. Unuan fojon. Kaj lastan.

Neatendaĵo. Jes, ŝi neniam volis vidi min. Ŝiaj pensoj neniam direktiĝis al mi, se mi ne estis apude. Niaj rilatoj vivas nur pro mi.

— Niaj rilatoj daŭras nur pro tio, ke vi ĉion eltenadas. Vi toleras min. Kie estas via digno?

Mia digno... Se mi ofendiĝus je vi, se mi ne petadus pardonojn... ĉiufoje... Ĉu mi parolus kun vi hodiaŭ? Ĉu hieraŭ? Mia vivo estus trista sen via voĉo. Tial mi ne permesas al mi perdi ĝin — jen ĉio.

— Vi ĉion toleras... ĉar vi ne estimas vin. Ne, ne pro tio. Vi min ne estimas. Vi ne ofendiĝas, kiam mi vin ofendas. Vi aŭdas nur viajn proprajn pensojn. Miaj vortoj signifas nenion por vi…

Jen kiel!

— Vi ne kapablas preni tion, kio plaĉas al vi. Vi ĉiam tenas distancon. Vi nur ludas per niaj sentoj, por ke en danĝera momento vi povu forĵeti ilin ne damaĝante, kaj plu iri. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas?

— Mi maltrankvilas pri mia koro…

— Vi maltrankvilas pri via koro, ĉu?! Ĝi apartenas al neniu, krom vi.

Ŝi per abrupta movo demetis la ĉapelon de sia kapo kaj ĵetis ĝin sur la benkon. Poste ŝi rigardis, turnis sin kaj iris for. Mi prenis la ĉapelon kaj pezis en la mano. Ĝi estas tre malpeza. Ne senteble malpeza. Mi larĝe svingis per la mano kaj ĵetis la ĉapelon en la riveron. Ĝi falis en la akvon samtempe kun unuaj pluvgutoj.

supren


Io nova

Ial mi alkutimiĝis ĉiujn miajn fiaskojn en persona vivo esprimi sur papero. Kiam mankas bezonata vorto por priskribi sentojn, mi serĉas alian. Alia vorto signas alian doloron. Mi komprenas ĝin — samtempe kun vorto kiu venas en la kapon. Tiu ĉi doloro estas mia aŭ ne mia. Mi pli bone komprenas min, kiam forstrekas skribitan maltrafe kaj enmetas ĜUSTAN vorton. Tiun, kiun sugestas ofendita koro.

Sed la koro lastatempe ial ne aŭdeblas. Ĉu ĝi entute batadas? Mi metas manon al la brusto. Mia koro estas nun okupita. Ĝi batalas kontraŭ sentoj. Kiomfoje mi aŭdis, ke oni amas per koro, sed... vidu, mia koro estas batanta. Hodiaŭ mia koro ne permesas subigi sin.

Mi ne sciis, ke vi estas en la urbo. Vi aĉetis bileton. Vi venis. Vi estis en koncerta halo, kiun ankaŭ mi eniris. Hazarde. Danke al bonkora gardisto, kiu lasis min trairi. Mi tiutempe antaŭsentis mian vican rakonton pri tio, kiel mi en mia koro mortigis amon — sed jam post kiam mi ricevis rifuzon. Tial mi intencis priskribi miajn turmentajn minutojn. Nun mi ridas pri miaj ploroj — doloro foriras rapide, se oni ne nutras ĝin. Danke al dio, tie en la halo mi ne havis tempon por ekskribi, ĉar vi tuŝis mian manon kaj salutis.

Via vizaĝo ŝajnis esti konata, sed mi ne rekonis vin. Vi komprenis tion kaj ne tormentis min, sed tuj vin nomis.

— Ksenja.

Ni estas konataj de longe. Ni renkontiĝis, kiam mi estis dekkvin-jara, kaj kiom vi aĝis, mi ne scias. Tie, kie ni konatiĝis, estis multege da arboj, floroj kaj birdoj. Tie estis rivero, kaj apud la bordo staris kelkaj tendoj. Mi enamiĝis en vian amikinon, sed poste vi du forveturis. Poste vi gratulis min okaze de Novjaro, mi reciprokis. Poste mi forgesis kaj vian amikinon kaj vin. Sed vi memoris. Kaj nun rekonis.

Ni staris tie, kie renkontiĝis, inter vicoj de foteloj, meze de la halo. Ni ĉirkaŭbrakis — kiel amikoj, ĉar longe ne vidis unu la alian kaj estis tre kortuŝitaj. Ne, ne pro tio. Ni ĉirkaŭbrakis. Ĉar subite io tiris min al vi, kaj vi ankaŭ faris paŝon renkonte. Kial okazis tiel?

Mi ne scias, sed ni ĉirkaŭbrakis.

De tio komenciĝas io nova.

supren


Matene

Mi observas. Mi rigardas en fenestron. Poste ĉirkaŭ mi.
Kaj vi observu. Detiru vian rigardon de monitoro, bonvolu, turnu vin. Ĉu vi vidas?
Kiel malrapide moviĝas suno, ŝanĝante konturojn de objektoj en la ĉambro. Turnu vin.
Kiu nun staras malantaŭ vi? Kaj kiu estis tie antaŭ kvin minutoj? Rememoru.
Kiel ili parolas. Kiel moviĝas lipoj. Kia estas koloro de iliaj dentoj? Ĉu multe ili ridetas? Turnu vin.
Ĉu vi havas poŝojn? Kio estas tie? Enrigardu.
Ĉu multaj aŭtoj veturas malantaŭ la fenestro? Rigardu.
Ĉu vi aŭdas ilin? Aŭskultu. Kio okazas? Necesas ekvidi.
Kiu aperis tie, sur tegmento? Kion li intencas fari? Tuj trovu sian binoklon, ĝi estas ie apude. Certe, ie en ŝranko, kun aliaj neuzataj ludiloj. Rigardu al la tegmento.
Kiel tremas foliaro. Kiel naĝas nubaro. Kiel lumas komence suno, poste lanternoj, poste luno.
Observu.
Kiel homoj kunvenas kaj disiras, salutas kaj adiaŭas, kion ili faras plu? Tio estas interesa, nepre rigardu.
Sed vi nur legas.
Detiru vin, finfine, mi ja nenion skribis. Vi ĉion ekvidos, amiko, kion vidas mi, kaj multe pli, se al vi bonŝancos. Vi nur turnu vin for de la monitoro — kaj ĉirkaŭrigardu.

supren


Hattiphnat (Paŭlo Svjardloŭ, Павал Сьвярдлоў): Memkonceptiĝo (ciklo de malgrandaj rakontoj).

ip地址已设置保密
2008/6/19 8:10:59

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.20288 秒, 4 次数据查询