dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Kallokaino

您是本帖的第 1893 个阅读者
树形 打印
标题:
Kallokaino
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Kallokaino
Karin Boye

Kallokaino  
La libro, kiun mi nun estas verkonta, devas ŝajni sensenca al multaj -- se mi entute kuraĝas imagi, ke "multaj" rajtos legi ĝin -- ĉar mi tute memstare, sen ies ordono, komencas tian laboron kaj tamen mem ne komprenas, kio estas ĝia intenco. Mi volas kaj devas, tio estas ĉio. Pli kaj pli senindulge oni postulas intencitecon kaj planitecon en tio, kio estas farata kaj dirata, tiel ke prefere eĉ vorto ne falu senplane -- nur la verkanto de ĉi tiu libro deviĝis iri la malan vojon, en la neintencitecon. Ĉar kvankam miaj jaroj ĉi tie kiel malliberulo kaj kemiisto -- ili devas esti pli ol dudek, mi kredas -- estis tamen plenaj je laboro kaj urĝo, devas ekzisti io, kio opinias, ke tio sufiĉas kaj kio gvidis kaj superrigardis alian laboron interne de mi, kiun mi mem ne havis eblecon superrigardi kaj en kiu mi tamen estis profunde kaj preskaŭ dolorige kuninteresita. Tiu laboro estos finita, kiam mi estos skribinta mian libron. Mi komprenas, do, kiel malsaĝaj miaj skribaĵoj devas ŝajni rilate al racia kaj praktika pensado, sed mi tamen skribas.
  Eble mi ne kuraĝus fari tion pli frue. Eble eĉ estas la mallibereco, kiu igis min facilanima. Miaj vivkondiĉoj nun diferencas tre malmulte de tiuj, laŭ kiuj mi vivis kiel libera homo. La manĝaĵo montriĝis esti apenaŭ rimarkeble pli malbona ĉi tie -- al tio mi kutimiĝis. La kuŝbreto montriĝis esti iom pli malmola ol mia lito hejme en Kemiurbo nro 4 -- al tio mi kutimiĝis. Mi iom pli malofte eliras en la liberan aeron -- al tio mi kutimiĝis. Plej sentiĝis la disiĝo de mia edzino kaj miaj infanoj, speciale ĉar mi nenion sciis nek scias pri ilia sorto; tio igis miajn unuajn jarojn en mallibero plenaj je maltrankvilo kaj angoro. Sed kun la paso de la tempo mi komencis senti min pli trankvila ol antaŭe kaj eĉ ekŝatis pli kaj pli mian estadon. Ĉi tie mi ne havis kaŭzon esti maltrankvila. Mi nek havis subulojn nek estrojn -- se mi ne pensas pri la malliberejaj gardistoj, kiuj malofte ĝenis mian laboron kaj nur zorgis, ke mi sekvu la ordoregulojn. Mi havis nek protektantojn nek konkurantojn. La sciencistoj, kun kiuj oni kelkfoje renkontigis min, por ke mi povu sekvi la novaĵojn sur la kemia kampo, traktis min ĝentile kaj fakece, eĉ se iom superece pro mia fremda nacieco. Mi sciis, ke neniu opinias min enviinda. Mallonge: iamaniere mi povis senti min pli libera ol en libero. Sed samtempe kun la kvieto kreskis en mi ankaŭ ĉi tiu stranga laboro pri la pasinteco, kaj nun mi ne sentos trankvilon, antaŭ ol mi estos skribinta miajn memorojn pri enhavoriĉa tempo en mia vivo. Eblecon skribi oni donis al mi pro mia scienca laboro, kaj oni kontrolas nur en la momento, kiam mi transdonas pretan verkon. Mi povas do oferi al mi mem ĉi tiun solan amuzon, eĉ se tio estos la lasta afero, kiun mi havos eblecon fari.
  Je la tempo, kiam komenciĝas mia rakonto, mi proksimiĝis al la kvardekaj jaroj. Se mi cetere devas prezenti min, mi eble rakontu, laŭ kiu bildo mi imagis al mi la vivon. Ekzistas malmultaj aferoj, kiuj diras pli pri iu ol ties bildo pri la vivo: ĉu oni vidas ĝin kiel vojon, kiel batalkampon, kiel kreskantan arbon aŭ ondantan maron. Mi mem vidis ĝin per okuloj de naiva lernejano kiel ŝtuparon, laŭ kiu oni rapidas de ŝtupo al stupo kiel eble plej rapide, kun anhela spiro kaj konkurantoj je la kalkano. En la vero mi ne havis multajn konkurantojn. Plej multaj el miaj laborkamaradoj en la laboratorio dediĉis sian tutan gloravidon al la militista kampo kaj pritraktis la taglaboron kiel tedan, sed necesan interrompon de la vespera militservado. Mi mem apenaŭ kuraĝus konfesi al iu el ili, kiom pli mi interesiĝas pri mia kemio ol pri mia militservado, kvankam mi vere ne estis malbona soldato. Ĉiukaze, mi ĉaskuris en mia ŝtuparo. Kiom da ŝtupoj oni fakte devas posthavi, tion mi neniam pripensis, kaj ankaŭ ne, kiaj logaĵoj povas troviĝi en la subtegmentejo. Eble mi nebule imagis al mi la vivodomon kiel kutiman urban domon, kie oni supreniris el la interno de la tero kaj fine eliris sur la tegmentan terason, en la liberan aeron, en venton kaj taglumon.
  Al kio vento kaj taglumo egalu en mia vivomigrado, mi ne klare sciis. Sed certe estis, ke ĉiun novan ŝtupon simbolis mallongaj oficialaj informoj de supre: pasita ekzameno, akceptita provo, translokigo al pli grava laborkampo. Mi ja havis tutan vicon da tiaj gravegaj finaj kaj komencaj punktoj malantaŭ mi, sed ne tiom da ili, ke unu plia estus sensignifa. Pro tio mi revenis kun iu grado da febro en la sango de la mallonga telefona voko, kiu informis, ke mi povos atendi mian kontrolestron la postan tagon kaj ke mi do povos ekeksperimenti per homa materialo. Morgaŭ do venos la fina fajroprovo por mia ĝis nun plej granda malkovro.
  Mi estisa tiel ekscitita, ke estis malfacile al mi komenci ion novan dum la dek minutoj, kiuj restis de la labortempo. Anstataŭe mi fuŝfaretis -- mi preskaŭ kredas, ke por la unua fojo en mia vivo -- kaj metis flanken la aparatojn tro frue, malrapide kaj zorge, dum mi kaŝrigardis tra la fenestraj vandoj je ambaŭ flankoj por vidi, ĉu iu atentas min. Tuj, kiam la sonorilo signalis, ke la laboro estas finita por hodiaŭ, mi rapidis eksteren tra la longaj laboratoriaj koridoroj, kiel unu el la unuaj en la fluo. Mi rapide duŝis min, ŝanĝis la laborvestojn al libertempa uniformo, enkuris la elevatoran lifton kaj post kelkaj minutoj staris supre sur la strato. Ĉar ni ricevis loĝejon en mia labordistrikto, mi havis superteran permeson tie, kaj mi ĝuis, ke mi povas streĉi min en la libera aero.
  Kiam mi preterpasis la metrostacion, mi ekpensis, ke mi povas atendi Lindan. Ĉar mi estis tiel frua, ŝi certe ankoraŭ ne atingis hejmen de sia nutraĵfabriko iom pli ol dudek minutojn for de tie per la metroo. Unu trajno estis ĵus alveninta, kaj homrivero elverŝiĝis el la tero, premiĝis tra la bariloj, kie oni kontrolis la superterajn permesojn, kaj disiĝis tra la ĉirkaŭaj stratoj. Super la nun malplenaj tegmentaj terasoj, super ĉiuj kunrulitaj ŝtongrizaj kaj herbejverdaj gudrotukoj, kiuj povis en dek minutoj fari la urbon nevidebla de la aero, mi rigardis la tutan svarmantan aron da hejmenirantaj kunsoldatoj en libertempa uniformo, kaj subite frapis min, ke eble ili ĉiuj havas la saman revon: la revon pri la vojo supren.
  La penso kaptis min. Mi sciis, ke pli frue, dum la civilisma epoko, oni devis logi la homojn al laboro kaj streĉo per espero je pli vasta loĝejo, pli bongusta manĝo kaj pli belaj vestaĵoj. Nuntempe nenio tia estis bezonata. La norma loĝejo -- unu ĉambro por la fraŭlaj, du por familio -- sufiĉis por ĉiuj, de la plej sensignifaj ĝis la plej meritplenaj. La manĝaĵo de la doma kuirejo satigis kaj la generalon kaj la simplan soldaton. La ĝeneralaj uniformoj -- unu por laboro, unu por libertempo kaj unu por soldata kaj polica servoj -- estis egalaj por ĉiuj, viro kaj virino, kaj por altranga kaj malaltranga, kun la escepto de la gradindiko. Eĉ la ĉi-lasta en la vero ne estis pli belaspekta por unu ol por alia. La aspira faktoro en pli alta estrindiko kuŝis nur en tio, kion ĝi simbolis. Tiel ege spiritplena, mi pensis kontenta, estas fakte ĉiu kunsoldato en Mondio, ke tio, kion li sentas kiel plej altvalora en la vivo, apenaŭ havas pli konkretan formon ol tiun de tri nigraj festonoj sur la maniko -- tri festonoj, kiuj estas por li garantio kaj pri lia memestimo kaj pri la estimo flanke de la aliaj. Oni povus satiĝi kaj trosatiĝi de la materiaj ĝuaĵoj -- ĝuste tial mi kredas, ke la dekduĉambraj loĝejoj de la civilismaj kapitalistoj ankaŭ nur estis simbolo -- sed ĉi tiu plej subtila el ĉiuj, kiun oni ĉasas en formo de gradindiko, ĝi neniam trosatigas. Neniu havas tiom da estimo kaj memestimo, ke li ne volas havi pli. Sur tio, kio estas plej spirita, plej aera kaj plej neatingebla el ĉio, baziĝas nia firma socia ordo, sekura por ĉiam.
  Tiel mi staris en pensoj ĉe la metroa supreniro kaj vidis kiel en sonĝo la gardiston iri tien kaj reen laŭ la pikdrate kovrita distrikta muro. Kvar trajnoj jam venis, kvar fojojn la aroj elverŝiĝis en la taglumon, kiam fine Linda pasis la barilon. Mi rapidis al ŝi kaj ni pluiris flank-ĉe-flanke.
  Ni kompreneble ne povis paroli pro la ekzercado de la aerarmeo, kiu nek tage nek nokte permesis, ke oni interparolu ekstere. Ŝi vidis ĉiukaze mian feliĉan mienon kaj kapjesis kuraĝige, kvankam serioza kiel ĉiam. Ne pli frue ol kiam ni atingis la loĝdomon kaj la lifto estis kondukinta nin malsupren al nia loĝejo, relativa silento ĉirkaŭis nin -- la bruo de la metroo, kiu skuigis la murojn, ne estis pli forta ol ke oni povu paroli senĝene -- kaj tamen ni zorgeme prokrastis ĉiujn interparolojn, ĝis kiam ni estis interne. Se iu estus rimarkinta, ke ni parolas en la lifto, tiu povus prave supozi, ke ni priparolas temojn, kiujn ni ne volas, ke la infanoj aŭ la servistino aŭdu. Okazis, ke ŝtatmalamikoj kaj aliaj krimuloj volis uzi la lifton kiel konspiraciejon; tio estis natura solvo, ĉar policorelo kaj policokulo pro teknikaj kaŭzoj ne povas esti instalitaj en lifto, kaj ĉar la pordisto kutimas havi aliajn okupojn ol kuri kaj aŭskulti en ŝtuparoj. Ni do atente silentis, ĝis kiam ni eniris la familian ĉambron, kie la servistino de la semajno jam surtabligis la manĝon kaj atendis kun la infanoj, kiujn ŝi subenprenis de la infanejo de la domo. Ŝi ŝajnis esti ordema kaj afabla junulino, kaj nia ĝentila saluto ne dependis nur de la konscio, ke ŝi, kiel ĉiuj servistinoj, estas devigata raporti pri la familio je la fino de la semajno -- reformo, kiu ĝenerale vidite plibonigis la tonon en multaj hejmoj. Etoso gaja kaj agrabla regis ĉe nia tablo, speciale ĉar nia plej aĝa filo, Ossu, estis inter ni. Li venis vizite de la infantendaro, ĉar estis hejmvespero.
  -- Mi povas rakonti ion plezuran, mi diris al Linda super la terpomsupo. Mia eksperimento tiom progresis, ke mi rajtos komenci per homa materialo morgaŭ, sub la superrigardo de kontrolestro.
  -- Kiu estos, laŭ vi? Linda demandis.
  Laŭekstere oni certe ne povis rimarki, sed interne mi skuiĝis je ŝiaj vortoj. Ili povis esti tute senkulpaj. Kio povis esti pli natura, ol ke edzino demandu, kiu estos la kontrolestro de ŝia edzo? De la ĉikanemo aŭ komplezo de la kontrolestro dependis, kiom longa la pruvtempo fariĝos. Okazis eĉ, ke gloravidaj kontrolestroj alproprigis al si la malkovron de la kontrolato, kaj oni havis kompareble malmulte da eblecoj defedi sin de tio. Ne estas do strange, ke ies proksimuloj demandis, kiu li estos.
  Sed mi kaŝaŭskultis subtonon en ŝia voĉo. Mia plej proksima estro, kaj do verŝajne mia estonta kontrolestro, estis Edo Rissen. Kaj Edo Rissen pli frue estis dungita en la nutraĵfabriko, kie Linda laboras. Mi sciis, ke ili havis iom da reciproka kontakto, kaj pro pluraj signetoj mi konkludis, ke li iom impresis mian edzinon.
  Pro ŝia demando vekiĝis mia ĵaluzo kaj ekflaris. Kiel intima estis en la vero la rilato inter ŝi kaj Rissen? En granda fabriko povis ofte okazi, ke du personoj troviĝis ekster la videblo de aliaj, ekzemple en magazeno, kie pakegoj kaj kestegoj kaŝis la rigardon tra la vitraj vandoj kaj kie eble eĉ neniu havis okupon je tiu okazo... Ankaŭ Linda havis laŭvice deĵoron kiel nokta gardisto en la fabriko. Rissen povis havi sian gardadon samtempe. Ĉio estis ebla, eĉ la plej terura el ĉio: ke ŝi daŭre amis lin kaj ne min.

图片点击可在新窗口打开查看
Tradukis Franko Luin

ip地址已设置保密
2008/6/25 8:51:26

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询