dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Praktiki bastonmarŝadon

您是本帖的第 1832 个阅读者
树形 打印
标题:
Praktiki bastonmarŝadon
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Praktiki bastonmarŝadon

Praktiki bastonmarŝadon

Nordia bastonmarŝado, internacie konata sub la anglalingva nomo Nordic Walking, tre populariĝis dum la lastaj 4-5 jaroj en la tuta mondo. Ĝi ekestis en la 50aj jaroj de la pasinta jarcento en Finnlando, kiam longdistancaj skiantoj ekuzis la tiel nomatan ski-marŝadon dum sia somera trejnado. Do, temas pri marŝado kun specialaj bastonoj, kiuj tuŝas la teron kaj ĉe ĉiu movo la brakoj svingiĝas preter la korpo.

Nur en 1997 oni ekuzis la nomon „Nordic Walking” kaj prezentis ĝin kiel hobian sportspecon. En la jaro 2000 ĝi okupis la unuan lokon en Finnlando inter la sanigaj sportoj. Ekde tiam ĝia populareco rapide kreskis. Nun ĉirkaŭ 500 000 finnoj regule praktikas bastonmarŝadon kaj pli ol unu miliono aŭ 30 procentoj de la finna loĝantaro jam fojfoje marŝis per bastonoj.

Historio

La bastonmarŝado devenas de du kutimoj. La unua ekestis en la pasinteco, kiam pilgrimantoj, paŝtistoj kaj montaranoj uzis bastonojn por helpi sin dum irado. La dua, kiel jam menciite, aperis dum somera trejnado de skiistoj kaj similas ski-marŝadon.

La ritmo ĉe bastonmarŝado estas la natura movo de kvarpieduloj kaj skiistoj. En Usono oni elpensis „power walk” (energi-marŝado), sed la nordia bastonmarŝado estas pli malstreĉa kaj plivastiĝis en tuta mondo. En Finnlando oni regule okazigas nacian bastonmarŝan tagon en septembro. Lige kun la temo tiutempe okazas kursoj kaj ekskursoj en pluraj urboj kaj sportocentroj en la lando.

Dek kialoj favore al bastonmarŝado:

+ ĝi pliigas la bonfarton
+ fortikigas la tutan korpon
+ postulas energion
+ plifortigas la koron kaj angiojn
+ plibonigas la staturon
+ estas sendanĝera
+ estas facila kaj malmultekosta sporto senkonkursa
+ ne postulas specialajn ejojn, eblas praktiki sur ĉiuj terenoj, eĉ surstrate
+ igas homojn eliri el siaj hejmoj, efike moviĝi kaj multe profiti oksigenon
+ konvenas al ĉiuj ekde aĝo de 8 jaroj ĝis maljuneco.

Por praktiki bastonmarŝadon oni bezonas paron da taŭgaj bastonoj, tiel altaj kiel 7/10 de la korpo; paron da oportunaj ŝuoj, en kiuj bone apogiĝas la kalkanoj kaj iom da scioj pri la tekniko de praktikado.

Konsiloj pri tekniko

Grava punkto estas la alteco de bastonoj. Estas pli bone komenci per iom tro malalta ol per tro alta paro da bastonoj. Se la bastonoj estas tro altaj, la marŝado lacigas la koron. La mano, tenanta la bastonon, ne leviĝu pli alte ol la koro. Aĉeteblas bastonoj, kies longeco ŝanĝeblas konforme al la alteco de praktikanto. La pojnrimeno, fiksita je bastono, estu elasta. Do, kiam unu bastono dum la marŝo restas malantaŭ la korpo, oni ne premu ĝin en la mano, sed lasu ĝin pendi en la rimeno tiel ke ĝi malstreĉiĝu momente. En vintraj kondiĉoj kaj sur mola tereno la pika bastonpinto povas utili, sed somere sur asfalto aŭ rokoj pli oportune estas fiksi guman pikilon sur la suban bastonfinaĵon.

Oni faru paŝojn iom pli longajn ol kutime kaj la irado iom pli rapida. Ĉiu muskolo moviĝas, la torso ritme turniĝas dekstren kaj maldekstren. Atentu kion vi sentas en via korpo, sentu la turniĝadon en viaj flankoj, ĝuu la movadon de la skapoloj. Ne tro penu. Bastonmarŝado estas natura maniero moviĝi, bonhumore, kvazaŭ kvarpiede. Provu diversajn rapidecojn kaj terenojn: herbejo, asfalto, sablo, roko, marĉo, monto, valo. (Ekzemple bastonmarŝadon sur marĉa tereno praktikas finnaj skiistoj kaj sportistoj, preparante sin por konkursoj.) Bastonmarŝu al via laborejo, praktiku bastonmarŝadon dum la ferioj. Rigardu viajn ombron aŭ spegulaĵon sur montrofenestro aŭ brila aŭto. Ĉu via brako rektiĝas, kiam ĝi estas malantaŭe? Ĉu la mano tiam malstreĉiĝas kaj ne premas la bastonon? Ĉu via korpo iom kliniĝas antaŭen dum rapida irado? Se jes, do bone! Lernu uzi la bastonojn ankaŭ por gimnastiko post bastonmarŝo.

Praktikado

Jam milionoj da homoj en ĉiuj kontinentoj bastonmarŝas. En Germanio troviĝas specialaj parkoj por bastonmarŝantoj, ekzemple ĉirkaŭ vilaĝoj, sur kampoj, en la Alpoj. Homoj partoprenas kursojn pri tiu sporto kaj vojaĝas eksterlanden kun samideanoj por bastonmarŝi sur novaj kaj atentokaptaj terenoj. Favorataj lokoj estas Portugalio, Kanariaj Insuloj kaj Taivalkoski en Finnlando. Bastonmarŝado helpas homojn, kiuj havas dolorojn en la ŝultroj kaj dorso. Ĝi ŝarĝas la artikojn 20-35 procentojn malpli ol kurado, kvankam ĝi estas multe pli efika ol nura piedirado.

Bastonmarŝado estas la plej rapide evoluanta hobia sporto en la mondo kun praktikantoj en pli ol 30 landoj. Legu pli pri bastonmarŝado rete ĉe www.poleabout.com (angle, germane, finne).

SALIKO
ip地址已设置保密
2008/12/5 14:14:03

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询