dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Plurlingva tekstoprilaborado

您是本帖的第 1866 个阅读者
树形 打印
标题:
Plurlingva tekstoprilaborado
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Plurlingva tekstoprilaborado

Plurlingva tekstoprilaborado

Mia unua komputilo ne estis nova. Ĝia unua posedanto estis loka lernejestro, kiu en ĝi instalis diversajn interesajn programojn, supozeble por uzi private kaj kun siaj lernejanoj. Ĉar mi estis dum longa tempo tradukisto, kaj fremdaj lingvoj ankoraŭ estas hobio mia, por mi la plej interesa el tiuj programoj estis plurlingva tekstoprilaborilo, nomata „Accent Express”. Kiam mi decidis transiri de Vindozo 3.11 al Vindozo 95 kaj aĉeti novan komputilon, mi mendis ĉe la produktantoj la programon Accent Express, ĉar la disko por instali ĝin ne estis liverita kun la malnova komputilo.

Pri la programo mi estis tre kontenta. Per ĝi oni povas tajpi la hebrean kaj la araban, kaj ĉiujn lingvojn okcident-eŭropajn, sud-eŭropajn kaj slavajn. La tekstoprilaborilo ebligas, ke oni skribu la semidajn lingvojn laŭ ĝusta maniero, de dekstre maldekstren, kion aliaj tekstoprilaboriloj, kiel Word for Windows ne kapablas, kvankam Word, ekzemple, ja inkluzivas hebreajn kaj arabajn tiparojn en sia tiel nomata Character Map. Kompreneble, oni povas ŝanĝi direkton (de maldekstre dekstren) por tajpi nesemidajn lingvojn, kiel la franca, angla, rusa ktp.

Mi konstatis, ke la komputilo ne ŝatas, ke oni tro abrupte kaj ofte ŝanĝu la tajpdirekton en la sama dokumento, kaj iufoje ĝi povas konfuziĝi – fakte, kiel ni, homoj, – do tute pardoneble. Laŭ reklamo, per Accent Express oni povas labori en 20 lingvoj, sed mi konstatis, ke mi povis skribi en pliaj, ekzemple, la keltaj. Mankas supersignitaj kaj specialaj literoj por kelkaj malpli disvastiĝintaj lingvoj, kiel la malta (ekzemple punktita ġ kaj strekita ħ) kaj la kimra (ekzemple ŵ kun cirkumflekso), sed tiparojn kun tiuj literoj oni povas facile senpage elŝuti de TTT. Simile, mankas la esperantaj supersignitaj literoj, sed ankaŭ tiujn oni povas elŝuti, ekzemple serĉante en Google tiparojn Times Sudeuro kaj Times New Roman Special G1 kaj G2, kiuj inkluzivas ne nur tiujn literojn, sed multajn aliajn.

Fakte, preskaŭ ĉiujn tiparojn oni trovos en la reto. Ne serioze, sed por mia persona amuzo, mi instalis en mia komputilo tiparojn de la hindia, ĉerokia (ĉeroka) kaj inuita (eskima), kvankam mi neniam havas okazon por uzi ilin.

Antaŭ nelonge mi aĉetis novan komputilon kun Vindozo XP, kaj kun malĝojo mi konstatis, ke mia programo Accent Express, taŭga por Vindozo 95, ne funkcias kun la pli nova versio.

Per la reto mi trovis, ke la lasta versio de tiu programo nun nomiĝas Accent Hebrew English Wordprocessing kaj estas mendebla perrete de Torah Educational Software (www.jewishsoftware.com) en Usono kaj Israelo aŭ de Jewishstore.com, P.O. Box 222123, Chantilly, VA 20153-212, Usono. La pli fruan programon mi aĉetis de la firmao Accent Express en Anglio, pagante per anglaj pundoj. Ĉi-foje, pagata per dolaroj, ĝi kostis sufiĉe malpli, precipe ĉar dolaraj prezoj estas tre favoraj por tiuj, kiuj loĝas en landoj, kiuj uzas la eŭron. Mi iom surpriziĝis, ke oni ŝanĝis la nomon de tiu multlingva tekstoprilaborilo al simple Accent Hebrew English (Akcento hebrea-angla), ĉar la hebrea estas nur unu lingvo inter almenaŭ dudek, inkluzivitaj en la programo. Mi supozas, ke la kialo estas tio, ke pro tio, ke malmulte da anglalingvanoj interesiĝas pri fremdaj lingvoj, la produktantoj decidis celi klientojn, kiuj precipe uzas la hebrean lingvon, sed de tempo al tempo bezonas skribi en aliaj lingvoj, krom la angla kaj la hebrea. Plie, eble la plej unika karakterizaĵo de Accent estas, ke ĝi ebligas dudirektan skribadon.

Kiam la persona komputilo estis disvolvita kaj surmerkatigita en Usono, ĝi estis planita kaj programita por anglalingvanoj, ne por ni, paganoj, kiuj preferas uzi aliajn idiomojn. La entrepreno Microsoft iomete faris por plifaciligi la vivon de fremdlingvanoj, inkluzivante en sia programaro tiparojn por kelkaj aliaj lingvoj, uzeblajn en tekstoj per Character Map kaj Symbol, sed tio estas malrapida kaj ne tre kontentiga rimedo. Accent ebligas, ke oni efektive transformu sian komputilon en multlingvan tekstoprilaborilon.

Mi varme rekomendas Accent Hebrew English Wordprocessing al ĉiuj, kiuj bezonas plurlingvan tekstoprilaborilon. Memoru, ke ĝi ne estas nur por hebrelingvanoj! Per ĝi vi povos tajpi arabe, ruse, islande, greke, france, germane, itale ktp ktp. Provu ĝin! (Parenteze, mi ne ricevas procentaĵon de la produktantoj por mencii ilian programon, sed eble vi, legantoj, povos fari iom da reklamo, mendante ĝin kaj informante la firmaon, ke vi legis pri ĝi en MONATO!)

Garbhan MACAOIDH
ip地址已设置保密
2008/12/6 11:51:53

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询