dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net

您是本帖的第 1706 个阅读者
树形 打印
标题:
REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net
sero
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:291
积分:2822
门派:绿色
注册:2006年7月28日
楼主
 用支付宝给sero付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给sero

发贴心情
REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net
Oficialaj informoj de Akademio de Esperanto
Numero 2 – 2006.09.26.

REVIZIO DE DU KURSOJ EL LA RETEJO lernu.net
-------------------------------------------

La prezidanto de la Akademio de Esperanto ricevis peton de la
respondeculoj de la retejo lernu.net, ke la Akademio reviziu la tie
trovigxantajn kursojn. Cxar lauxstatute la Akademio havas inter siaj
taskoj la taskon „revizii aperintajn verkojn kaj kritiki ilin el
lingva vidpunkto”, kaj cxar la temo ne klare kongruis kun la
cxeftemoj de la ekzistantaj Sekcioj, la prezidanto starigis specialan
sekcion por revizii la enhavon de la koncernaj kursoj.

La Sekcio konsistas el Renato Corsetti (sekretario), Sergio Pokrovskij,
Bertilo Wennergren (direktoro de la Sekcio pri la Gxenerala Vortaro)
kaj Marc Bavant (direktoro de la Sekcio pri teknika vortaro).
Cxi-lasta estis elektita direktoro de la Sekcio.

La reviziado estas nur lingva: i.a. la Sekcio ne prezentas opinion pri
la tauxgeco de la koncerna materialo por instruado. Krome gxi starigis
al si kelkajn principojn, kiujn gxi sekvis en dubaj okazoj:
- Oni prefere uzu oficialajn vortojn.
- Kurso prefere uzu bonstilan, klasikan lingvajxon (krom pro specialaj
  instrucelaj be-zonoj), sed estis akceptita la postulato, ke la auxtoroj
  celas prezenti parolan lingvajxon de junuloj.
- Kurso ne provu direkti la lingvan evoluon en okazoj, kiam ne regas
  unueco de sento inter la Esperanto-parolantoj.

Post kontentiga laboro la Sekcio prezentis al la respondeculoj de la
retejo lernu.net siajn detalajn komentojn pri du el la kursoj, nome
Ana Pana kaj Ana renkontas. Krome, la Sekcio konsilis uzi pli klasikan
stilon de interpunkcio, sed ne korektis la tekston cxi-direkten.

La respondeculoj de la retejo prenis en konsideron la komentojn de la
Sekcio, kaj rajtas informi la publikon, ke la koncerna kurso "estis
lingve reviziita de speciala sekcio de la Akademio de Esperanto".

La estraro de la Akademio de Esperanto
kaj la direktoro de la Sekcio pri lerniloj,
Marc Bavant,
21, rue Clavel, 75019 PARIS, Francujo,
<mjb0 @ wanadoo.fr>

ip地址已设置保密
2006/10/4 12:37:57

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询