dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Horizonto Nova

您是本帖的第 2035 个阅读者
树形 打印
标题:
Horizonto Nova
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Horizonto Nova

Horizonto Nova


图片点击可在新窗口打开查看
Aliaj artikoloj
图片点击可在新窗口打开查看Ĉiuj artikoloj [15]

Mi vivis dum mia tuta Esperanto-vivo en TEJO kaj poste en UEA. Ekzistis tiam aliaj E-organizaĵoj. Kial nur al UEA mi aliĝis? Simple mi havas miajn amikojn ĉefe en UEA, pro la sorto. Tial mi laboris por Agado de UEA en Afriko. Nenion malbonan mi diras pri aliaj agadoj. Dekomence ni laboris kolege, komplemente. La horizonto estis pli vasta ol mia, tion mi sciis kaj bonvenigis.

Dum mia laboro mi ĉiam pensadis pri transpreno de la laboroj fare de afrikanoj. En mian horizonton eniris multaj afrikanoj, kaj mi trovis en Togolando homojn kapablajn por tiu ĉi laboro. Tio okazis en 1997. De tiam ĝis nun togolandanoj transprenis preskau ĉiujn taskojn de mi, kaj elpensis mem aliajn. Ili okupiĝas diligente pri kursoj perkorespondaj, eldonado de libroj de afrikanoj, disdonado de lerniloj (ofte donacataj de UEA, IEI, SAT-Amikaro kaj aliaj asocioj aŭ unuopuloj) organizado de seminarioj, ekzamenoj ktp. Tiun agadon partoprenadis dekoj (kaj pli) da helpemaj esperantistoj ekster Afriko. Ilia helpado estis kolosa. Multaj fariĝis fidelaj amikoj de la afrika movado. Multaj fariĝis fidelaj donacantoj de Afrika Fondaĵo de UEA. Tiu horizonto ekzistis dum la jaroj de 1997 ĝis 2005.

Ekde septembro 2004 la centro de tiu ĉi agado fariĝis nova lernejo: Instituto Zamenhof (IZo) en Togolando. En la komenco tiu lernejo disponigis laborejon por la Esperanto-agado. Poste la kunloĝado evoluis al komuna agado: instruistoj kaj Esperanto-agantoj estas la samaj homoj. Tie nun laboras la transprenantoj, pli ĝuste la transprenintoj de miaj laboroj. Ili perfekte plenumas la laborojn, diligente kaj glate. Denove ŝanĝiĝis la horizonto. Evoluo estas naturo leĝo.

Kaj la evoluo ne ĉesis. La agantoj en Instituto Zamenhof malkovris alian horizonton: la Esperanto-kulturon kaj ĝian signifon por Afriko. La alia laboro ne ĉesis sed vastiĝis. Nun ĵus deko da afrikaj esperantistoj trejniĝis pri Esperanto-kulturo kaj historio dum tuta semajno jarfina en IZo. Afrikanoj lernu ne nur la gramatikon, sed ankaŭ ili enprofundiĝu en Esperanto kiel ideo kaj movado. Nur tiel ili povos bone
agadi por la movado en Afriko. La partoprenintoj estas ege kontentaj pri la lernado kaj proponas ke tio okazu ofte sur la kontinento. IZo estas preta helpi tiujn, kiuj en sia propra lando volas organizi ion tian. Do plia tasko aldoniĝis al aliaj multaj, kiujn ĝi jam transprenis de mi.

Ĉiuj laboroj E-aj en IZo estas enkadrigitaj en la alo "ACE" (Afrika Centro Esperantista). ACE nek IZo estas partoj de iu alia organizaĵo. Ili estas memstaraj, kaj volas resti tiaj. ACE havas sian lokon en la vasta afrika agado nun ekzistanta. ACE plu laboros pri la samaj taskoj kiujn iam mi mem faris. Ĝi korespondas kun ĉiuj afrikaj esperantistoj, klopodos trovi solvon al iliaj problemoj, disponigas kursojn kaj diplomojn al ili, trovos korespondanotojn por ili, kunlaboras/servas kun/al ĉiuj esperantistoj tra la mondo. Kluboj kaj landaj asocioj, eĉ unuopuloj, kiuj ŝatus efektivigi planon pri disvastigo de Esperanto en Afriko, ne hezitu kontakti al ACE. Tiu ĉi foje povos eĉ helpi laŭsia kapablo solvi privatajn aferojn de esperantistoj.

Tiom, kiom mi pluhavas energion por labori, mi partoprenas en la laboroj de IZo, ACE kaj UEA. Por Esperanto en Afriko, vi povas turniĝi al UEA, sed ankaŭ al ACE. Tiu ĉi estas proksima al afrikanoj kaj bone komprenas ilin.

Progresu Esperanto en Afriko, kaj kresku Esperanto-kulturo sur la kontinento. Jen en kelkaj frazoj resumiĝas la celo de ACE. Ĝi volas esti nova vastiĝo de la horizonto.


Ĉi tiu artikolo estis verkita de Hans Bakker, la iama komisiito de UEA pri Agado en Afriko kaj dum longa tempo la semanto de Esperanto en la kontinento. La publikigo de la artikolo en Ĝangalo estas konata kaj aprobata de la aŭtoro.

ip地址已设置保密
2006/10/5 20:00:29

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询