dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Jindalai* (de Korea nacio)

您是本帖的第 1648 个阅读者
树形 打印
标题:
Jindalai* (de Korea nacio)
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Jindalai* (de Korea nacio)

Jindalai* (de Korea nacio)

Ĉiuj scias, ke rododendro la unua floras en printempo. Oni ŝatas ne nur la floron, sed ankaŭ la rakonton pri ĝi.

Antaŭe en iu montvilaĝo vivis paro da maljunaj geedzoj. Ili havis solfilinon nomatan Dalai. Ĉiutage ŝi iris sur la monton por kolekti brullignon.

Sur la suda deklivo de la monto loĝis forta junulo nomata Jinyu. Li kaj Dalai ofte renkontiĝis sur la monto kaj sekve amikiĝis. Ofte kiam Dalai havis pezajn faskojn da brulligno, Jinyu dividis kun ŝi la ŝarĝon. Li helpis ŝin porti la brullignon ĝis ŝia hejmo tra dekkelke da km. da kruta kaj glitiga montovojo. Atinginte ŝian hejmon, li demetis la brullignon, deviŝis la ŝviton kaj tuj foriris sen diri ion.

La familio de Dalai estis tiel malriĉa ke ili multe ŝuldis al riĉulo. La riĉulo havis filon. De kiam li informiĝis, ke Dalai estis tre bela kaj lerta en teksado kaj brodado, li ĉiam revis edziĝi al ŝi.

Iutage, la filo de la riĉulo vestis sin per la plej luksa vesto kaj, kun ventumilo en la mano, iris al la hejmo de Dalai por kvitigi la familion je la ŝuldo. Sed efektive li kaŝe kunportis multe da oro kaj arĝento kaj ankaŭ pakon da silko. Enirinte en la domon, li diris:

“Pagu al mi la terrenton kaj ŝuldojn!”

La malriĉaj geedzoj jam ne povis sin vivteni, per kio do ili povus kovri la ŝuldojn? Ili embarase diris:

“Vere ni havas nenion por pagi la ŝuldojn. Ĉe ni nur restas faskoj da malseka brulligno.”

La filo de la riĉulo konsideris, ke venis la ŝanco, kaj tuj elmetis oron kaj arĝenton dirante:

“Nun ne pagu al mi la ŝuldojn, sed vi aĉetu manĝaĵon per la oro kaj arĝento!”

Je tio li malvolvis la pakon kaj diris:

“Tio estas la plej bona silko, faru el ĝi veston kaj jupon por Dalai.”

La riĉulo neniam antaŭe estis tiel bonkora, ke li ne kiel kutime kvitigis ŝuldantojn, sed donacis tiel multe da oro, arĝento kaj silkoj. La geedzoj travidis lian fiintencon. Antaŭ ol ili trovis tempon por rifuzi al li, Dalai kaj Jinyu revenis hejmen kunportante pezajn faskojn da brulligno. Enirinte en la ĉambron, Dalai vidis la amason da oro, arĝento kaj silkoj sur terlito.

“De kie ili venis?” Dalai demandis.

La filo de la riĉulo tuj aliris al Dalai por flati ŝin. Antaŭ ol li malfermis la buŝon, Dalai kaptis la oron, arĝenton kaj silkojn, kaj forĵetis ilin sur la sterkamason ekster la ĉambro. La filo de la riĉulo volis sakri, sed kiam li vidis la indignan rigardon de Dalai kaj la fortan Jinyu apud ŝi, li timiĝis, reprenis la oron, arĝenton kaj silkojn de sur la sterkamaso kaj rapide kuris al sia hejmo.

La sekvan tagon, la riĉulo sendis sian serviston al la hejmo de Dalai. Li diris, ke Dalai devis konsenti edziniĝi al lia juna mastro en tri tagoj. Post la datlimo la mastro sendos forkapti ŝin.

Tiutempe, Dalai diris al siaj gepatroj: “Mi preferas morti ol edziniĝi al la familio de la riĉulo! Mi havas amaton Jinyu, loĝantan ĉe la suda montdeklivo.”

La gepatroj tiel ĉagreniĝis, ke ili sendormis plurajn noktojn. Ankaŭ Jinyu informiĝis pri tio kaj iris al Dalai. Ili kune iradis tien kaj reen sur la montvojo, kiun ili iris ĉiutage por kolekti brullignojn. Kien ili povis iri? Ili demandis blankan gruon flugantan sur la ĉielo, kaj tiu diris al ili: “Super la ĉielo troviĝas aliaj naŭ ĉieloj, ĉu tie ne estas vojo por vi?” Ili demandis malgrandan cervon. Ĝi diris: “Post arbaro troviĝas pli densa arbarego, ĉu tie ne estas loĝloko por vi?” Tiel ili decidis, ke en la mateno kiam la filo de riĉulo venos forkapti ŝin, ili kune iros al la granda densarbaro ekster naŭ ĉieloj.

Kiam venis la tria tago, Dalai vestis sin per rozeta jako. Ŝi kaj Jinyu mano en mano, kvazaŭ paro da papilioj, rapide kuris en la densan arbaron. La riĉulo kun siaj servistoj la paron postkuris, sed ili estas jen faligitaj de ŝtonoj, jen glitigitaj de musko, jen pikitaj de dorno. En palpebruma daŭro Jinyu kaj Dalai malaperis.

La riĉulo bruligis la monton. Li pensis, ke ili certe elkuros por fuĝi. Sed kiam la fajrego forbruligis la tutan arbaron, Jinyu kaj Dalai ankoraŭ ne montriĝis.

Post kiam la fajrego estingiĝis, la riĉulo kaj liaj servistoj traserĉis sur la monto, ili ne trovis eĉ ilian ombron. Fine ili malgaje forlasis la monton.

De tiam Jinyu kaj Dalai neniam reiris hejmen. La malriĉaj geedzoj iris sur la monton serĉi sian filinon kaj la diligentan junulon, sed ankaŭ ilin ne trovis. Tiam estis printempo. Sur la monto prosperis multe da belaj rozetaj floroj. La geedzoj supreniris sur la montpinton kaj vidis du grandajn florojn pompantajn vizaĝojn kontraŭ vizaĝo. Ili kvazaŭ vidus siajn karajn filinon kaj bofilon kaj milde kriis:

“Jen niaj Jinyu kaj Dalai!”

Tiam la du grandaj floroj fariĝis pli belaj kaj aromigis la montvalon.

Laŭdire, la floro, kiu la unua floras en printempo, estas Jinyu kaj Dalai. Poste oni kunigis iliajn nomojn kaj nomis tian floron “Jindalai”.

* Jindalai (ĝindalaj) estas rododendro en la kore-nacia lingvo.

ip地址已设置保密
2009/2/11 16:31:59

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询