dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA UNUA AMO

您是本帖的第 8693 个阅读者
树形 打印
标题:
LA UNUA AMO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 19Mi estus ege embarasita, se oni igus min detale rakonti kio okazis al mi dum la semajno, kiu sekvis mian malsukcesan noktan aventuron. Tiu tempo estis stranga, febra kaj kaosa, en kiu turbulis la plej kontraŭaj sentoj, pensoj, suspektoj, esperoj, ĝojoj kaj suferoj. Mi timis ekzameni min, se la deksesjara knabo kapablas je tia ekzamenado, timis konfesi ion ajn al mi mem; mi simple rapidis travivi la tagon ĝis la vespero, sed nokte mi dormis… la infana leĝero helpadis min. Mi ne volis scii, ĉu oni amas min aŭ ne; ne volis konfesi, ke mi ne estas amata. Mi evitadis la patron, sed eviti Zinaidan mi ne povis. En ŝia ĉeesto min kvazaŭ bruligus fajro… sed mi nenial volis scii pri la deveno de tiu fajro, super kiu mi brulis kaj degelis — ja tiu brulado kaj degelo estis tiel dolĉaj. Mi plene fordonis min al miaj impresoj kaj trompis min mem, ne konsideris la rememorojn kaj ŝirmis miajn okulojn antaŭ la venonta io. Tiu langvoro, kredeble, ne daŭrus tro longe… tondra bato unumomente ĉesigis ĉion kaj ĵetis min sur alian vojon.

Foje, reveninte al tagmanĝo post iom longa promeno, mi mire eksciis, ke mi manĝos sola, la patro forveturis, kaj la panjo malsanas, ne volas manĝi kaj ŝlosiĝis en sia ĉambro. Laŭ la vizaĝo de la lakeoj mi divenis, ke okazis io eksterordinara. Mi ne kuraĝis demandi ilin, sed mi havis amikon, junan tabloserviston Filipp, kiu pasie ŝatis poezion kaj artis gitaron. Mi adresis al li. De li mi sciiĝis, ke inter miaj patro kaj panjo okazis skandala sceno (en la servistinejo ĉiu vorto estis bonege aŭdata; kvankam ili multe parolis en la franca, ĉambristino Manjo, kiu kvin jarojn loĝis ĉe pariza kudristino, komprenis ĉion). La panjo akuzis la patron pri malfidelo kaj rilatoj kun la najbara fraŭlino, la patro komence provis senkulpiĝi, sed poste ekbolis kaj siavice diris ian krudaĵon “kvazaŭe pri la sinjorina aĝo”, pro kio la panjo ploris; la panjo menciis ankaŭ kambion, kvazaŭ donitan al la olda princino kaj molestis ŝin kaj la fraŭlinon, je kio la patro minacis.

— Kaj la plagon kaŭzis, — Filipp daŭrigis, — anonima letero, kies skribinton konas neniu; kaj kial tiuj aferoj enmondiĝu, tute ne estas kaŭzoj.

— Sed ĉu vere io okazis? — pene mi diris, dum miaj manoj kaj kruroj fridiĝis kaj en la korfundo io ektremis.

— Okazis. Tiujn aferojn oni ne povas kaŝi. Certe, via paĉjo ĉe tio bone gardas sin, sed ja oni estas devigata lui fiakron kaj simile… Sen homa helpo ja nenio 'stas farebla.

Mi liberigis Filipp'on kaj ĵetiĝis sur la liton. Mi ne ploregis, nek desperis, nek demandis min pri la kialoj kaj kieloj de la okazaĵo; mi ne demandis min, kial mi ne pli frue divenis, eĉ ne akuzis la patron… Tio, kion mi eksciis superis min: la subita revelacio min dispremis… Ĉio finiĝis. Ĉiuj floroj miaj estis unupluke elŝiritaj kaj kuŝaĉis ĉirkaŭ mi, disaj kaj tretitaj.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:37:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 20Sekvonttage la panjo anoncis, ke ŝi revenas en la urbon. La patro matene venis en ŝian dormoĉambron, kaj ili longe restis inter la kvar okuloj. Neniu aŭdis, kion li diris al ŝi, sed post tio la panjo ne plu ploris, retrankviliĝis kaj ordonis matenmanĝon, tamen ne vidigis sin, nek ŝanĝis sian intencon. Mi memoras, ke la tutan tagon mi vagis, sed ne vizitis la ĝardenon kaj eĉ unufoje ne rigardis al la dometo — vespere mi vidis mirindan aferon: patro mia je la brako kondukis grafon Malevskij tra la salono en la antaŭĉambron kaj en ĉeesto de lakeo fride diris al li: “Antaŭ kelkaj tagoj en certa domo oni montris al via grafa moŝto pordon; nun mi ne volas aranĝi trakton kun vi, sed mi havas la honoron raporti al vi, se vi denove vizitos nin, mi forĵetos vin tra la fenestro. Via skribmaniero ne plaĉas al mi”. La grafo riverencis, grincis la dentojn, ŝrumpis kaj vanuis.

Komenciĝis preparoj al la reenurbiĝo, al la strato Arbat, kie situis nia domo. La patro mem, videble, ne ŝatis plu resti en la vilao; sed ŝajne, li sukcesis konvinki la panjon ne disfamigi la okazon. Ĉio estis farata kviete, sen hasto. La panjo eĉ transdonis siajn bondezirojn al la princino kaj esprimis sian bedaŭron, ke la malsano ne ebligas al ŝi revidi la princinon ĝis la forveturo. Mi vagadis kiel freneza, kaj nur deziris, ke ĉio ĉi rapide finiĝu. La sola penso ne volis forlasi mian kapon: kiel povis ŝi, junulino kaj — tamen — princidino, kuraĝi je tiuj agoj? Ja ŝi sciis, ke mia patro ne estas libera, kaj ŝi ja povus edziniĝi al iu ajn, ekzemple, al Belovzorov. Kion ŝi esperis? Kiel ŝi ne timis pereigi sian futuron? Jes ja, — mi pensis, — estas la amo, pasio, fidelo… kaj mi estis rememorinta la vortojn de Luŝin: por kelkiuj oferi sin gustas dolĉe. Iam mi sukcesis rimarki en unu el la fenestroj de la dometo iun palan makulon. “Vizaĝo de Zinaida?” — mi pensis… vere, la vizaĝo ŝiis. Mi ne plu povis elteni. Mi ne povis disiĝi de ŝi, sen diri la lastan “adiaŭ”. Uzinte oportunan momenton mi iris tien.

En la salono min renkontis la princino per sia kutima senorda-senzorga saluto.

— Kial, patreto mia, gepatroj viaj tiel frue ektumultis? — ŝi diris metante tabakon en ambaŭ naztruojn.

Mi rigardis al ŝi, kaj mia koro iom faciliĝis. La vorto “kambio” menciita de Filipp, turmentis min. Ŝi nenion suspektis, almenaŭ laŭ mia tiama kompreno. El la apuda ĉambro aperis Zinaida en nigra robo, pala, kun haroj libere pendantaj, ŝi senvorte prenis min je la mano kaj kondukis min al si.

— Mi ekaŭdis vian voĉon, — ŝi komencis, — kaj tuj venis. Ĉu vi volas tiel facile forlasi min, malica knabo?

— Mi venis por adiaŭi, princidino, — mi respondis, — ŝajne, por ĉiam. Eble vi aŭdis, ke ni forveturas.

Zinaida atente rigardis al mi.

— Jes, mi aŭdis. Dankon pro la vizito. Mi jam pensis ne revidi vin. Ne rememoru min malbone. Mi foje turmentis vin, tamen mi ne tiom aĉas, kiom vi imagas.

— Ĉu mi?

— Jes, ja. Vi.

— Mi? — mi afliktite respondis, kaj mia koro denove ekbategis kiel pli frue pro ŝia nerezistebla, neesprimebla ĉarmo. — Mi? Kredu min, Zinaida Aleksandrovna, faru ion ajn, ajne turmentu min — mi amos kaj admiros vin ĝis mia lasta spiro.

Ŝi rapide turnis sin al mi kaj, vaste apertinte la brakojn, ĉirkaŭprenis mian kapon kaj forte kaj varmege kisis min. Dio scias, kiun serĉis tiu longa, adiaŭa kiso, sed mi avide ĝuis ties dolĉon. Mi sciis, ke ĝi ne plu ripetiĝos.

— Adiaŭ, adiaŭ, — mi ripetadis.

Ŝi elŝiriĝis kaj foriris. Mi ne sukcesos esprimi la senton, kun kiu mi estis foriranta. Mi ne ŝatus, ke tiu sento revenu, sed mi opinius min malfeliĉa, se mi ĝin neniam spertus.

Ni revenis en la urbon. La pasinto longe ne povis lasi min, longe mi ne povis eklabori. La vundo longe dolorigis min; tamen mi ne malŝatis la patron. Male: li kvazaŭ pli kreskus por mi… psikiatroj klarigu tiun fenomenon, kiel ili scias. Foje mi iris laŭ bulvardo kaj, je mia kolosa ĝojo, koliziis kun Luŝin. Mi ŝatis lin pro la rekta kaj nehipokrita karaktero, krom tio li estis kara por mi pro la rememoroj, kiujn li vekis en mi. Mi impetis al li.

— Aha! — li voĉis kaj sulkigis la frunton. — Estas vi, junulo! Vidigu vin. Vi plu flavas, sed en la okuloj mankas la antaŭa aĉo. Vi aspektas home, ne kiel salona hundeto. Tio bonas. Kion vi faras? Laboras?

Mi suspiris. Mi ne volis mensogi, sed hontis konfesi la veron.

— Nu ne gravas, — Luŝin daŭrigis, — ne timu. Gravas, ke vi vivu normale, sen cedi al tento. Aliel, ĉu estos utile? La ondoj portu vin ien ajn — ĉio mavas; la homo eĉ sur sola roko, sed staru sur la propraj kruroj. Jen mi tusadas… kaj Belovzorov, ĉu vi aŭdis?

— Ne, kio okazis?

— Li vanuis senspure: onidire, forveturis al Kaŭkazo. Jen, junulo, por vi leciono. Kaj tio okazas, ĉar oni ne sukcesas ĝustatempe disiĝi, disŝiri la reton. Vi, ŝajne, eskapis bonorde. Atentu ne plu lasi vin kaptita. Adiaŭ.

“Mi ne kaptiĝos… — mi pensis, — ne plu ŝin revidos”; sed la sorto denove donis al mi la ŝancon revidi Zinaidan.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:37:45
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
23
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 21Mia patro ĉiutage rajdis. Li havis bonan ruanan ĉevalon kun longaj kolo kaj gamboj, senlacan kaj malican. Ĝia nomo estis Elektrik. Neniu povis rajdi ĝin krom la patro. Foje li venis al mi bonhumora kia li delonge ne estis; li aspektis veturonta kaj jam en spronoj. Mi petis, ke li kunprenu min.

— Prefere ni aranĝu salt-ludon, — li respondis al mi, — ja vi sur via azeno tuj postrestos.

— Ne postrestos. Do mi prenas la spronojn.

— Nu, estu tiel.

Ni startis. Mi havis pigan, vilan ĉevaleton, firmakruran kaj sufiĉe viglan: ĝi devis ŝvitegi, kiam Elektrik trotis plenrapide, sed ne postrestis. Mi neniam vidis pli elitan rajdiston ol mia patro; li sidis tiel bele kaj kun tia degneca lerto, ke ŝajne, la ĉevalo sentis tion kaj paradis sub li. Ni tratrotis ĉiujn bulvardojn, vizitis la kampon Deviĉje, supersaltis kelkajn barilojn (komence mi timis salti, sed la patro malŝatis poltronojn — do, mi ĉesis timi). Ni dufoje transis la riveron Moskva, kaj mi jam pensis, ke ni revenas hejmen — des pli la patro rimarkis mian ĉevalon laciĝi — sed subite la patro ĉe la vadejo Krymskij flankiĝis de mi kaj ekrajdis laŭlonge de l' bordo. Mi galopis post li. Atinginte monton da trivitaj traboj, li lerte deĉevaliĝis, ordonis al mi fari la samon, kaj, doninte al mi la bridon de Elektrik, petis min atendi ĉe la trabaro lian revenon, sed mem li iris en iun strateton kaj vanuis. Mi komencis tien-reen promeni sur la bordo, kondukante la ĉevalojn kaj insultis Elektrik'on, kiu konstante skuis la kapon, tremegis, snufaĉis, henis; kaj kiam mi haltis, ĝi prancis, blekante mordis la kolon de mia “azeno”, do, kondutis kiel dorlotita pur sang.

La patro ne estis revenanta. La rivero odoris malagrablan humidon; alkurinta pluveto buntigis per malhelaj makuloj la tiel tedintajn idiotajn grizajn trabojn, ĉirkaŭ kiuj mi vagadis. Enuo atakis min, sed la patro plu forestis. Iu polica gardisto, el finna deveno, ankaŭ griza kun grandega pot-forma ĉako sur la kapo, kun halebardo (nu, kion faru polica gardisto surborde de l' rivero Moskva?). Li proksimiĝis, turnis al mi sian olduline sulkozan vizaĝon kaj diris:

— Sinjorido, kion vi umas ĉe tiuj ĉevaloj? Eble mi ilin tenu, ĉu?

Mi ne respondis; li petis tabakon. Por disigi min de li (la netolero turmentis min) mi paŝis laŭ la direkto irita de l' patro, trairis la tutan strateton, iris flanken kaj haltis. Sur la strato, je kvindek paŝoj de mi, antaŭ aperta fenestro de ligna dometo, dorse al mi staris la patro. Li apogis sin je la fenestra ŝutro, sed en la dometo sidis nigre vestita virino, duonvualita de la kurteno; ŝi interparolis kun la patro. Estis Zinaida.

Mi stuporiĝis. Mi konfesas, ke tion mi tute ne atendis. Komence mi volis fuĝi: “Se la patro retrorigardos, mi pereos” — mi pensis, sed stranga sento — sento pli forta ol scivolo, ol timo kaj eĉ ol ĵaluzo — haltigis min. Mi do plu spektis kaj penis kapti la vortojn… Ŝajnis, ke la patro insistis pri io. Zinaida ne konsentis. Mi nun kvazaŭ vidus ŝian vizaĝon — trista, serioza, bela kun nebildigebla esprimo de la amo, fidelo kaj malĝojo, de despero — mi ne povas trovi pli trafan vorton. Ŝi prononcis kelkajn vortojn, sen levi la okulojn kaj nur ridetis humile kaj obstine. Laŭ ĉi rideto mi rekonis mian antaŭan Zinaidan. La patro ŝultrumis kaj ordigis la ĉapon — tiu gesto estis la signo de netolero… Poste aŭdiĝis: “Vous devez vouz séparer de cette…“ Zinaida rektiĝis kaj etendis la brakon… Subite antaŭ miaj okuloj okazis tute nekredebla afero: la patro neatendite levis la vipon, per kiu li ĵus batpurigis faldojn de sia surtuto, kaj aŭdiĝis akuta frapo kontraŭ tiu brako, ĝiskubute nuda. Mi apenaŭ bridis min por ne krii, sed Zinaida ektremis, silente rigardis mian patron, lante levis sian brakon al la lipoj kaj kisis la skarlatan cikatron. La patro ĵetis flanken la vipon kaj kuris en la domon, haste leviĝinte laŭ la peroneta ŝtuparo… Zinaida returniĝis, etendis la brakojn kaj reĵetinte la kapon malantaŭen ankaŭ iris de la fenestro.

Kun freneza timo, kun iu teruro de nekompreno en la koro mi impetis retro kaj trakurinte la strateton kaj apenaŭ ne ellasinte Elektrik'on, mi revenis borden. Mi nenion povis kompreni. Mi sciis, ke mia frida kaj diskreta patro sporade estis atakata de iu rabio — tamen mi neniel povis kompreni la viditan scenon… Kaj mi sentis, ke dum mia tuta vivo mi ĉiam memoros tiujn movon, rigardon kaj rideton de Zinaida; tiu ŝia nova aspekto surprizinta min por ĉiam stampiĝis en mia memoro. Mi stupide gapis la riveron sen rimarki, ke mi larmas. “Ŝi estas batata, — mi pensadis, — batata… batata…”

— Nu, vi — la ĉevalon! — la patra voĉo aŭdiĝis post la dorso.

Mi aŭtomate etendis la bridon. Li saltis sur Elektrik'on… La frostiĝinta ĉevalo baŭmis kaj saltis, je unu kaj duona klafto antaŭen… sed la patro tuj regis ĝin, li spronis ĝiajn flankojn kaj pugnis la kolon… “Aĥ, la vipo mankas”, — li balbutis.

Mi rememoris la ĵusan fajfon kaj frapon de tiu vipo kaj tremis.

— Kien vi ĝin metis? — post iom mi demandis lin.

La patro ekrajdis antaŭen sen respondi. Mi atingis lin kaj nepre volis vidi lian vizaĝon.

— Ĉu vi enuis sen mi? — li voĉis tradente.

— Jes, iom. Kie vi perdis la vipon? — mi ree demandis.

— Mi ĝin ne perdis, — li diris, — mi forĵetis la vipon.

Li enpensiĝis kaj mallevis la kapon… kaj mi tuj, por la unua kaj preskaŭ la lasta fojo, vidis kiom da tenero kaj bedaŭro povas esprimi liaj severaj trajtoj.

Li denove ekgalopis, kaj mi jam ne devancis lin kaj revenis hejmen je kvarona horo post li.

“Jen la amo, — mi ripetadis al mi mem, sidante nokte ĉe mia skribotablo, sur kiu jam estis kelkaj kajeroj kaj libroj, — jen la pasio! Kiel eblas ne indigni, kiel eblas elteni baton de iu ajn… eĉ de la plej amata brako! Verŝajne eblas, se oni amas… Sed mi… Sed mi ja imagis…”

La lasta monato vere oldigis min, kaj mia amo, kun incitoj kaj suferoj, ŝajnis al mi mem tiel eta, infaneca kaj mizera antaŭ la nekonata io, pri kiu mi apenaŭ divenis kaj kiu timigis min kiel nekonata, bela sed feroca vizaĝo, kiun oni vane strebas vidi tra duonobskuro.

Tiunokte mi sonĝis strangan kaj teruran sonĝon. Al mi ŝajnis, ke mi venas en malaltan makabran ĉambron… La patro staras kun vipo en la mano kaj stamfas; en la angulo ŝrumpas Zinaida kaj ne sur la brako, sed sur la frunto estas la ruĝa streko… post ili leviĝas sangoza Belovzorov, li apertas la palajn lipojn kaj kolere minacas la patron.

Post du monatoj mi studentiĝis en la universitato, kaj post duona jaro la patro forpasis (pro apopleksio) en Peterburgo, kie li ĵus ekloĝis kune kun la panjo. Kelkajn tagojn antaŭ sia morto li ricevis leteron el Moskvo, kiu letero lin ege ekscitis… Li iris al la panjo por peti ŝin pri io, kaj, onidire, eĉ ekploris — li, mia patro!

Matene de la tago, kiam li havis la apopleksion, li komencis skribi al mi leteron en la franca. “Filo mia, — li leteris al mi, — timu amon virinan, timu tiun feliĉon, tiun venenon…” La panjo post lia forpaso sendis sufiĉe grandan monsumon en Moskvon.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:38:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
24
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 22Pasis ĉirkaŭ kvar jaroj. Mi ĵus finis la universitaton, kaj ne sciis klare kion mi faru, kiun pordon mi frapu; dume mi farniente vagadis. Iun belan vesperon en teatro mi renkontis Majdanov'on.

Li jam sukcesis edziĝi kaj komencis ofici, sed mi ne trovis lin ŝanĝiĝinta. Li same senbezone ekzaltiĝis kaj same subite perdis la kuraĝon.

— Cetere, — li diris al mi, — ĉi tie estas sinjorino Doljskaja.

— Kiu sinjorino Doljskaja?

— Ĉu vi forgesis? La eksa princidino Zasekina, kiun ni ĉiuj, samkiel ankaŭ vi, amis tiam. Ĉu vi memoras, en la vilao apud Neskuĉnyj?

— Ĉu ŝi 'stas la edzino de Doljskij?

— Jes.

— Kaj ŝi estas ĉi tie, en la teatro?

— Ne, en Peterburgo, ŝi venis ĉi tien antaŭ kelkaj tagoj, veturonte al eksterlando.

— Kio estas ŝia edzo?

— Bonega viro. Riĉa. Mia moskva kunlaborinto. Komprenu, ke post tiu historio… vi ja devas bonege scii (Majdanov grave mienis)… edziniĝo ne estis facila por ŝi; estis ja postsekvoj… sed kun ŝia saĝo ĉion eblis fari. Venu al ŝi, ŝi ĝojos revidi vin. Ŝi fariĝis eĉ pli bela.

Majdanov donis al mi la adreson de Zinaida. Ŝi restadis en la hotelo “Demut”. La pasintaj rememoroj denove ekflagris… mi ĵuris jam sekvont-tage viziti mian iaman “pasi-objekton”. Sed intervenis iuj aferoj: pasis unu semajno, alia, kaj kiam mi, finfine, iris en la hotelon “Demut” kaj informiĝis pri sinjorino Doljskaja — mi eksciis, ke ŝi antaŭ kvar tagoj subite mortis dum la akuŝo.

Io kvazaŭ pikus mian koron. La konscio, ke mi povis vidi ŝin kaj ne vidis kaj neniam vidos — tiu amara konscio pinĉis min per la forto de nerefutebla riproĉo. “Mortis!” — mi rediris stulte gapante la pordiston, silente eliĝis surstraten kaj iris dio-scias-kien.

La tuta historio unumomente aperis antaŭ miaj okuloj. Jen kiel solviĝis, jen al kio strebis, haste kaj emociiĝante, tiu juna, arda, brila vivo! Mi pensis pri tio kaj imagis la karajn trajtojn, la okulojn kaj buklojn — en malvasta kesto, en humida subtera obskuro — ĉi tie, proksime de mi, kiu dume vivis, eble je kelkaj paŝoj de mia patro… Mi pensadis tiel, mi streĉis mian imagon, sed intertempe:

Mi aŭdis mortsciigon el la frida buŝ',
ĝin fride mia kor' akceptis,
sonis en la animo. Aĥ, juneco, juneco! Nenio vin koncernas, vi kvazaŭ posedus ĉiujn trezorojn de la universo, eĉ tristo vin amuzas, eĉ la ĉagreno plezurigas, vi aplombas kaj arogas, vi diras: sole mi vivas — vidu! Sed viaj tagoj rapide kuras kaj vanuas, kiel vakso sub la suno, kiel neĝo… Eble la sekreto de via ĉarmo estas ne la eblo fari ĉion, sed la eblo pensi, ke vi ĉion faros; estas la disipo de la fortoj, kiujn vi por nenio alia povas uzi; estas, ke ĉiu el ni neŝerce opinias sin prodigulo, neŝerce pensas sin rajta diri: “Ho, kiom mi povus fari, se mi ne vane perdus la tempon!”

Jen ankaŭ mi… kion mi esperis, kion atendis, kiun brilan futuron mi antaŭvidis, kiam mi apenaŭ akompanis per unu spiro, per morna sento unumomenta la reaperintan fantomon de mia unua amo?

Sed kiom da miaj esperoj realiĝis? Nun, kiam mia vivo kliniĝas al la vespero, ĉu mi havas pli freŝan, pli karan rememoron ol tiun pri la rapide fluginta matena, printempa fulmotondro?

Tamen mi vane kalumnias min. Ankaŭ tiam, en la leĝera juna tempo, mi ne restis surda je tiu trista voĉo vokanta min, je la solena sono atinginta min el la transa mondo.

Mi memoras, ke kelkajn tagojn post kiam mi eksciis pri la morto de Zinaida, mi mem laŭ la propra nerezistebla inklino ĉeestis morton de povra oldulino, kiu loĝis en la sama domo kun ni. Ĉifone kovrita, sur duraj tabuloj, kun sako sub la kapo, ŝi estis mortanta peze kaj turmente.

Ŝia tuta vivo pasis en amara batalo kontraŭ la konstanta mizero. Ŝi ne vidis ĝojon, ne frandis la mielon de l' feliĉo — ŝajne, kial ŝi ne ĝoje renkontu la morton, sian liberiĝon, sian kvieton? Sed dum ŝia kaduka korpo daŭrigis rezisti, dum ŝia brusto ankoraŭ turmente leviĝis sub la glacia mano premanta ŝin, dum ŝin ne forlasis la lastaj fortoj, la avino faradis la signon de kruco kaj flustris: “Sinjoro, pardonu al mi kulpojn miajn”, — kaj nur kune kun la lasta fajrero de l' konscio en ŝiaj okuloj vanuis la esprimo de timo kaj teruro de l' forpaso. Kaj mi memoras, ke ĉi tie, ĉe l' mortolito de l' povra oldulino, min kaptis la teruro pri Zinaida, kaj mi ekvolis preĝi por ŝi, por la patro — ankaŭ por mi.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:38:25
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
25
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Tradukoj de la francaj vortoj kaj esprimoj, uzitaj en la tekstoTre vulgara virino (fr.).

La hidaj monaferoj (fr.).

Parizano (fr.).

Kio mi estas por ŝi? (fr.).

Kun manieroj de kudristineto (fr.).

Sinjoroj (fr.).

Sinjoro (fr.).

Edukitaj (fr.).

Virino kapabla je ĉio (fr.).

Inter kvar okuloj (fr.).

Silentu (fr.).

Dankon (fr.).

De la franca vorto “aventurière”, t.e. aventuristino.

Ha, sinjoro paĝio (fr.).

Pursanga ĉevalo (fr.).

Vi devas disiĝi de tiu… (fr.).


NOTOJ

Annenkov P.V. (1812?–1887). Rusa publicisto, kritikisto, literaturhistoriisto. Editoro de la unua plena verkaro de A.S.Puŝkin. Konato kaj recenzanto de I.S.Turgenev.

Kajdanov I.K. (1780–1843). Rusa pedagogo kaj historiisto. Aŭtoro de lernolibroj pri historio, uzataj en la 1830aj jaroj.

…mia amiko Tonkoŝejev. Aludo al la romano de A.Tonkoĉejev “El Trovador, aŭ Venĝo kontraŭ venĝo: Hispana historio”, en kiu estis uzitaj renversitaj demandosignoj, kiel en la hispana lingvo.

…kiel Polonio. En la 2a sceno de la 3a akto de “Hamleto” Polonio trifoje konsentis kun Hamleto, ke nubo aspektas kiel kamelo, kiel mustelo kaj kiel baleno.

Frejtag. Konata moskva trejnisto kaj maneĝestro en la 1830aj jaroj.

Malek-Adel, forportanta Matildan. Protagonistoj de la romano de franca verkistino S.Cotten (1770–1870) “Matilda aŭ krucmilitoj”.

“Ne blanka neĝo”. Malnova rusa popolkanto.

Barbier A. (1805–1882). Franca poeto, aŭtoro de la poemaro “Jamboj”.

La Telegrafo. “Moskovskij Telegraf” — liberala literatura revuo eldonata en Moskvo sub la redakto de N.A.Polev en 1825–1834.

Aleko… juna cigano. Protagonistoj de la poemo de A.S.Puŝkin “Ciganoj”. Ankaŭ la citataj fragmentoj estas el tiu poemo.

Mi aŭdis… Versoj el la poemo de A.S.Puŝkin “Sub la ĉiela blu' de sia kara land'”. 


Se vi deziras publikigi ĉi tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson (kiun ni verŝajne donos).
ip地址已设置保密
2009/3/4 21:38:51

 25   5   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询