dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Etika kodo de ĵurnalismaj principoj

您是本帖的第 1887 个阅读者
树形 打印
标题:
Etika kodo de ĵurnalismaj principoj
Minosun
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:211
积分:1736
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Minosun付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Minosun

发贴心情
Etika kodo de ĵurnalismaj principoj

Etika kodo de ĵurnalismaj principoj

(agnoskita de MONATO)

Inter la homaj rajtoj estas tiuj de libera informado kaj informiĝado, de libera esprimado de opinioj kaj kritikoj. Sur ĉi tiuj fundamentaj homaj rajtoj baziĝas la ĵurnalisma libereco, kiu devas ne esti malhelpata per iuj ajn limoj. Eldonistoj kaj ĵurnalistoj devas esti sendependaj kaj plenumi siajn taskojn laŭ plej bonaj scio kaj konscienco, ne influitaj de personaj interesoj kaj fremdaj personoj.

1. Respekto al la vero estas la plej alta principo de ĵurnalismo.

2. Publikigotaj informoj, ĉu tekstoj, ĉu fotoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate al la vero. Ilian sencon oni ne devas ŝanĝi nek falsi per prezentado, titolo aŭ bild-klarigo. Dokumentojn oni devas komuniki fidele al ilia enhavo. Ne-konfirmitajn informojn oni devas klare karakterizi kiel onidirojn, supozojn aŭ eblojn. Se temas pri simbola foto, oni klare devas indiki, ke ĝi ne estas dokumenta.

3. Aperigitajn informojn aŭ asertojn, kiuj poste pruviĝas malĝustaj, la koncerna komunikilo devas el si mem reĝustigi tuj kaj en adekvata maniero.

4. Por havigi al si informojn, materialon kaj fotojn, oni devas ne apliki malhonestajn kaj mallojalajn metodojn.

5. Ĉiu ĵurnalisme laboranta persono devas gardi la profesian sekreton, devas ne denunci atestanton kaj devas ne nomi informinton sen ties konsento.

6. Redakciajn publikigojn devas ne influi privataj aŭ komercaj interesoj de aliaj personoj. Oni devas klare disigi redakciajn tekstojn de varbaj kaj reklamaj tekstoj. Reklamaĵoj devas esti klare ekkoneblaj kiel tiuspecaj.

7. La ĵurnalismo respektas la privatan vivon kaj la intim-sferon de l' homo. Nur se privata agado de homo koncernas publikajn interesojn, oni povas diskuti ĝin en amas-komunikiloj. Oni devas severe kontroli, ĉu per tio estas vundataj la homaj rajtoj de nekoncernatoj.

8. Kontraŭas ĵurnalisman etikon, aperigi nemotivitajn akuzojn, precipe se ili estas malhonestigaj.

9. Artikoloj, kiuj laŭ formo aŭ enhavo povas vundi moralajn aŭ religiajn sentojn de iu grupo, ne konformas al la ĵurnalisma etiko; tio precipe validas ankaŭ por ilustraĵoj kaj karikaturoj.

10. Oni devas eviti ne-adekvatan sensacian prezenton de perforto aŭ brutaleco. Precipe oni atentu protekti junularon kontraŭ tio.

11. Neniu devas esti diskriminaciata pro raso, religio, nacieco aŭ lingvo.

12. Raportado pri kurantaj kriminal-enketoj kaj procesoj devas esti libera de antaŭjuĝoj. Akuziton oni devas ne prezenti kvazaŭ kondamniton antaŭ tribunala verdikto.

13. Ĉe medicinaj temoj oni devas eviti sensacian prezentadon, kiu povus provoki nemotivitan esperon. Esploradoj ne jam finitaj estu prezentataj kiel provizoraj.

14. Neniu eldonisto kaj ĵurnalisto koruptiĝu per akcepto de donacoj kaj avantaĝoj, kiuj povus redukti la liberecon de decido.

15. Altaj idealoj de ĵurnalismo devas esti pacamo, solidareco kun subprematoj kaj defendo de l' homaj rajtoj agnoskitaj de UN.

El reta Monato

ip地址已设置保密
2006/10/17 22:17:33
bovido
帅哥哟,离线,有人找我吗?
头衔:铁杆世界语者
等级:金牌世界语者
文章:317
积分:2631
门派:绿色
注册:2006年8月22日
2
 用支付宝给bovido付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给bovido

发贴心情
Se temas pri simbola foto, oni klare devas indiki, ke ĝi ne estas dokumenta.这个句子的准确意思是什么?

Ĝisosta Esperantisto
ip地址已设置保密
2006/10/18 18:46:42
Minosun
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:211
积分:1736
门派:无门无派
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Minosun付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Minosun

发贴心情

2. Publikigotaj informoj, ĉu tekstoj, ĉu fotoj, devas esti zorgeme kontrolataj rilate al la vero. Ilian sencon oni ne devas ŝanĝi nek falsi per prezentado, titolo aŭ bild-klarigo. Dokumentojn oni devas komuniki fidele al ilia enhavo. Ne-konfirmitajn informojn oni devas klare karakterizi kiel onidirojn, supozojn aŭ eblojn. Se temas pri simbola foto, oni klare devas indiki, ke ĝi ne estas dokumenta.

供参考:

凡要刊登的消息,无论文字还是图片,必须慎重核查,以符合事实真相。消息的原义不能以介绍、标题或图片解说的方式予以篡改。提供的证明材料必须忠实于消息的内容。凡未获得证实的消息,必须以“据说”、“估计”或类似的字眼明确标示。如果是象征性的图片,必须明确说明,这不是证明材料。

ip地址已设置保密
2006/10/19 0:49:34

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询