dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Paska rajdado

您是本帖的第 1378 个阅读者
树形 打印
标题:
Paska rajdado
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
楼主
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情
Paska rajdado

Paska rajdado

En orienta parto de Germanio, proksime al la land-limo kun Pollando, vivas proksimume 60 mil Soraboj aŭ Luzaciaj Serboj. Temas pri slava popolo, kiu ĝis nun flegas ne nur sian lingvon, sed ankaŭ malnovajn tradiciojn kaj kutimojn.

Unu el tiuj estas la „Paska Rajdado”. Ĉiu-jare Paskan Dimanĉon kunvenas multaj homoj de proksime kaj malproksime por persone ĉeesti neforgeseblan spektaklon. Temas pri la „Paska Rajdado”. Viroj, feste vestitaj, rajdas tra la regiono por alporti al la najbaraj vilaĝoj la mesaĝon pri la resurekto de Jesuo Kristo. Ĉe la stratoj kaj vojoj miloj da rigardantoj rigardas la festajn procesiojn. La „Paska Rajdado” estas verŝajne  la plej konata kutimo en la regiono. Ĉefe la katolikaj soraboj flegas tiun ĉi kutimon jam de kelkaj jar-centoj. Oni supozas la ekeston de la „Paska Rajdado” jam en la antaŭkrista tempo. La tiamaj antaŭuloj, komence de printempo, perpiede aŭ surĉevale ĉirkaŭiris sian posedaĵon por tia-maniere protekti ĝin kontraŭ malbono. La alvenintaj slavoj akceptis la kutimon. Laŭ malnovaj kronikoj oni scias, ke ekde la jaro 1490 ekzistis tiuj procesioj inter la urboj Hoyerswerda (Hojersverda) kaj Wittichenau (Vitiĥenaŭ). Iom poste Hoyerswerda fariĝis protestanta, kaj ĉar ili malaprobis la „Paskan Rajdadon”, la loĝantoj de Wittichenau devis serĉi alian partneron. Tial la viroj el Wittichenau ekde la jaro 1540 rajdas seninterrompe ĉiu-jare al Ralbitz (Ralbic). Inter tiuj lokoj okazas la plej grandaj procesioj, en kiuj partoprenas ĝis 400 rajdantoj. Paskan Dimanĉon en la regiono ekiras naŭ procesioj tra entute 30 lokoj. Ĉiu procesio komenciĝas per komuna preĝado. Kiam la nigre vestitaj viroj ekprenas la krucon kaj la preĝejajn flagojn ili ekrajdas po-duope. Kiu partoprenas en ĝi la unuan fojon, montras tion per mirta kroneto sur sia jako. Je la 25a partopreno ili havas arĝentan insignon kaj je la 50a partopreno oran. Ankaŭ la ĉevaloj estas bele ornamitaj.

Kiam iu procesio ekiras la najbara loko, sam-tempe ekiras de tie procesio al kontraŭa direkto. Sed la rajdantoj pasas laŭ diversaj vojoj, ĉar ili ne devas renkontiĝi dum-voje. Dum la rajdado la viroj kantas kaj preĝas en soraba lingvo. La procesio de Wittichenau estas la unu-sola du-lingva. Tie oni aŭdas ankaŭ la germanan lingvon. Post kelk-jara interrompo, ekde la jaro 1993 oni revivigis la „Paskan Rajdadon”. Nun denove ĉiujare rajdas kantantaj kaj preĝantaj viroj tra la lokoj de la regiono.

Dieter Berndt, Germanio

ip地址已设置保密
2006/11/12 18:32:57

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05005 秒, 4 次数据查询