dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → MONDA ĈAMPIONECO DE FUTBALO

您是本帖的第 1614 个阅读者
树形 打印
标题:
MONDA ĈAMPIONECO DE FUTBALO
hongjia
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:铜牌世界语者
文章:86
积分:726
门派:无门无派
注册:2006年7月31日
楼主
 用支付宝给hongjia付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给hongjia

发贴心情
MONDA ĈAMPIONECO DE FUTBALO

MONDA ĈAMPIONECO DE FUTBALO

„La mondo gastas ĉe amikoj”. Jen estas la frap-frazo de la 18a Monda Ĉampionado de Futbalo, kiu okazos ĉi-somere en 12 urboj de Germanio. Kiel ĉiam – post ĉiu kvara jaro –  denove renkontiĝos la 32 plej bonaj naciaj teamoj el la tuta mondo. Ili estas tiuj, kiuj post multaj kvalifikaj matĉoj, fine atingis sian celon: eblecon partopreni en la Monda Ĉampionado.

Certe multaj el vi interesiĝas pri tiu ĉi sporto kaj kun intereso sekvos la matĉojn de la Ĉampionado. Kompreneble, vi ardos por via landa teamo – se ĝi partoprenos ĝin. Sed certe ankaŭ aliaj matĉoj estos interesaj. Ni jam scias, kiu kontraŭ kiu ludos en la komencaj okopaj ĉampionaj grupoj, sed ni ne scias ankoraŭ, kiuj du teamoj ludos en la finalo, la 9an de julio en Berlino. Ni deziras al la teamoj bon-ŝancojn kaj sukcesojn.

Venku la plej bona!

 

Kaj nun sekvu kelkaj interesaĵoj el la historio de la pasintaj ĉampionadoj.

Plej multaj homoj spektis la matĉon de Urugvajo kontraŭ Brazilo en la jaro 1950. En la stadiono Maracana de Rio de Janeiro ĉeestis 174 000 spektantoj. Kun rezulto 2-1 Urugvajo fariĝis la monda ĉampiono.

La turko Hakan Sükür akiris la plej rapidan golon. En la jaro 2002 nur 11 sekundojn post la komenco de la matĉo kontraŭ Suda Koreio.

 Plej multajn golojn (entute 13) dum unu ĉampionado ŝotis la franco Just Fontaine en la jaro 1958.

Plej multajn golojn en unu matĉo oni ŝotis en la jaro 1954. Estis la matĉo de Aŭstrio kaj Svislando. Tiam Aŭstrio venkis je 7-5.

La plej juna futbalisto, kiu ŝotis golon, estis Pele (Brazilo).  Tiam li aĝis 17 jarojn kaj 239 tagojn. Tio okazis en la jaro 1958 en la matĉo de Brazilo kontraŭ Kimrio.

La plej aĝa gol-ŝotisto estis Roger Milla el Kamerunio. En 1994, en la matĉo kontraŭ Ruslando, kiam li aĝis 42 jarojn kaj 39 tagojn.

La plej granda venko estis en la jaro 1982, kiam Hungario venkis je 10-1 kontraŭ El Salvadoro.

En la ĉampioneco plej ofte partoprenis Brazilo. Ĝis nun en ĉiuj.

Plej multajn fojojn Brazilo akiris la titolon de mond-ĉampiono: 5 fojojn.

Plej ofte partoprenis la finalon Germanio. Ĝis nun 7 fojojn.

La plej juna futbalisto dum la ĝisnunaj ĉampionadoj estis Whiteside el Norda Irlando. En la jaro 1982 li aĝis 17 jarojn kaj 42 tagojn.

La plej multajn matĉojn dum ĉampionadoj partoprenis Lothar Matthäus el Germanio. Li ludis en 25 matĉoj.

Dieter Berndt, Germanio

 

finalo: lasta,decida sport-ludo / futbalo: pied-pilko / golo: poento en pluraj pilk-ludoj / kvalifiki: elekti la plej bonajn teamojn laŭ la rezultoj / matĉo: pilk-ludo, kiu mavas difinitan tempo-daŭron / stadiono: ovala granda sportejo / ŝoti: pied-bati pilkon / teamo: organizita grupo de ludantoj / zeloto: homo, kiu arde deziras la venkon de iu sportisto, teamo.

 

ip地址已设置保密
2006/11/12 18:38:32

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06348 秒, 4 次数据查询