dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Eksperimentoj kun la Vero

您是本帖的第 16554 个阅读者
树形 打印
标题:
Eksperimentoj kun la Vero
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

19. La Veneno de la Malvero

Kompare al hodiaŭ, antaŭ 40 jaroj, la nombro de barataj studentoj kiuj iris al Britujo estis malgranda. Preskaŭ iĝis kutimo deklari sin fraŭlo, eĉ se oni estis jam edziĝinta. En tiu lando, neniu lernejano aŭ studento de kolegio estis edziĝinta. La studentovivo ne estas por la edziĝintoj. Ĉe ni en la praa tempo, la studento ja nomiĝis fraŭlo (brahmaĉari). La kutimo de infanedziĝo komencis en ĉi tiu epoko. Oni povas diri, ke tute ne troviĝas infanedziĝo en Britujo. Tial la junuloj el Barato hontas konfesi sian edziĝecon. Alia kialo kaŝi onian edziĝecon estas ke, se riveliĝas la edziĝeco, oni ne plu havus la rajton flirti kun la junulinoj de la gastiganta familio. Tiu ĉi flirtado estas plejparte tute senkulpa. La gepatroj eĉ preferas tian ĉi geamikecon. Tie tiaj rilatoj inter gejunuloj estas eĉ taksata necesaj, ĉar ĉiu junulo devas mem trovi sian kunvivantinon. Tial se junulo el Barato ekagas laŭ la landaj kutimoj tuj post sia veno al Britujo, la konsekvencoj kompreneble estus teruraj. Kaj ofte ja okazis tiaj sekvoj. Malgraŭ tio, niaj junuloj restis kaptitaj en tiu ĉi iluzia reto. Niaj junuloj preferis mensogi pro tiu kuniĝado kiu estas tute forlasinda, malgraŭ la sunkulpeco de tia kuniĝado laŭ la vidpunkto de la Britoj mem. Ankaŭ mi estis kaptita de tiu ĉi ŝnuro. Kvankam mi estis edziĝinta jam de kvin-ses jaroj kaj estis patro de filo, mi tute ne hezitis deklari min fraŭlo! Sed mi ne povis gustumi la fruktojn de tio ĉi. Mia singardemo kaj silento plejparte min savis. Se mi eĉ ne kapablis paroli, kiu tempomalŝparema junulino parolus kun mi? Mi dubas, ĉu iu junulino konsentus promenadi kun mi.

Mi estis tiom malkuraĝa kiom singardema. En familioj kiel miaj gastigantoj en Ventnor, estus kutime por la filino promenadi kun fremdulo kiel mi. Pro ĝentileco, la filino de mia domestro vidigis al mi la belajn montetojn ĉirkaŭ Ventnor. Kvankam mi mem ne marŝas malrapide, ŝi tamen ja rapidis tiom ke, mi devis treni min post ŝi. Tutvoje ŝi babiladis gaje, kaj mi elbuŝigis jen jeson jen neon. Maksimume, mi deklaris, 'kia belo!' Ne plu. Ŝi flugadis kaj mi daŭre pensis, 'kiam mi reatingos la hejmon?' Mi tamen ne kuraĝis diri, 'nun ni iru hejmen'. Ni atingis la pinton de monteto. Sed kiel malgrimpi? Malgraŭ la altkalkanumaj ŝuoj, tiu ĉi 20-25 jarulino fulme malgrimpis, kaj mi ankoraŭ debatis kiel malgrimpi tiu deklivo! Starante malsupren, ŝi ridis; min kuraĝigis; ofertis sian manon! Kiel mi povus esti tiom malkuraĝa? Kun malfacilaj paŝetoj, haltante kaj sidiĝante ofte, mi malgrimpis. Moketante ŝi diris, 'bonege!' tiel pli hontigante jam hontiĝantan homon. Tamen, ŝi ja rajtis tiel moki min.

Sed kiel mi povus eskapi ĉie tiel? La dio volis elsuĉi la venenon de la malvero el mi. Same kiel Ventnor, ankaŭ Brighton [brajtn] estis marborda feriejo. Mi foje vizitis ĝin. En mia hotelo ankaŭ loĝis afabla maljuna vidvino. Tiu ĉi estis mia unua jaro -- antaŭ Ventnor. Ĉi tie ĉiu manĝaĵo en la menuo estis en la franca. Mi ne komprenis. Mi estis ĉe la sama tablo de la maljunulino. Ŝi vidis, ke mi estas fremdulo kaj iom ĝenita. Ŝi ekkonversaciis.

'Vi ŝajne estas strangulo. Kaj estas iom ĝenita pri io. Vi ne mendis ion ajn ĝis nun!'

Mi estis leganta la menuon, kaj pretiĝis demandi la kelneron. Tial mi dankis tiun afablulinon kaj diris, 'Mi ne komprenas tiun ĉi menuon. Mi estas vegeterano. Tial necesas scii kiuj el tiuj ĉi taŭgas.'

La virino diris, 'Do, mi helpos vin, kaj legos la menuon. Mi diros al vi kiujn vi povas manĝi.'

Mi dankeme akceptis ŝian helpon. La rilato kiun ni starigis ĉi tie daŭris dum mia tuta restado en Britujo, kaj daŭre restis eĉ poste dum multaj jaroj. Ŝi donis al mi sian adreson en Londono, kaj invitis min tagmanĝi tie ĉiudimanĉe. Ankaŭ dum aliaj okazoj, ŝi vokis min, klopodis forigi mian singardemon, konatigis min al junulinoj kaj tentis min babiladi kun ili. Ŝi igis min paroli kun virino kiu loĝis kun ŝi. Fojfoje, ŝi eĉ lasis nin solaj.

Komence, mi trovis ĉion ĉi ege malfacila. Mi ne sciis kion diri. Kiel amuzigi ilin! Sed tiu maljunulino daŭre min trejnadis. Mi edukiĝis. Ekatendis ĉiun dimanĉon. Ekplaĉis al mi babili kun tiu virino.

Daŭre tentis min tiu ĉi maljunulino. Ŝi ekĝuis tiun ĉi rilaton. Ŝi ja deziris ĉion bonan al ni.

Sed kion mi faru? Mi pensis: 'Ĉu estus bone, se mi jam estis dirinta al tiu ĉi afabla virino pri mia edziĝeco? Sciante tion, ĉu ŝi dezirus, ke mi edziĝigu iun? Eĉ nun ne malfruas. Se mi dirus la veron, mi evitus malfacilon.' Pensante tiel, mi verkis leteron al ŝi. Jen ĝi, laŭmemore resumita:

'Ekde kiam ni renkontiĝis en Brighton, vi estis amanta min. Vi prizorgas min same kiel patrino prizorgas sian filon. Vi eĉ kredas, ke mi devas edziĝi, kaj tial vi konatigas al mi junulinojn. Antaŭ ol ke tiaj ĉi rilatoj antaŭeniĝu plu, mi devas diri al vi, ke mi ne meritas vian amon. Ekde kiam mi ekvizitadis vin en via hejmo, mi devintis diri, ke mi jam estas edziĝinta. Mi scias, ke edziĝintaj barataj studentoj en tiu ĉi lando ne diras, ke ili estas edziĝintaj. Ankaŭ mi sekvis la saman kutimon. Sed nun mi vidas, ke mi tute ne devis kaŝi mian edziĝecon. Mi aldonu, ke mi edziĝis infanaĝe, kaj mi eĉ havas filon. Mi ege bedaŭras, ke mi kaŝis tiun ĉi de vi; sed nun la dio donis al mi la kuraĝon diri la veron al vi, kaj mi ĝojas pro tio. Ĉu vi povas pardoni min? Mi ne faris ion maltaŭgan kun tiu fratino kiun vi enkondukis al mi -- pri tio mi volas vin kredigi. Mi tute konscias, ke mi ne devas fari ion ajn. Sed laŭnature vi volas, ke mi korligu kun iu. Por ke la ideo ne progresu en via menso, ankaŭ pro tio mi devas meti la veron antaŭ vi.

'Ricevante tiun ĉi leteron, se vi taksas min netaŭga vin plu viziti, mi tute komprenus vin. Mi jam ŝuldas al vi pro via bonkoramo. Mi devas konfesi, ke mi ĝojos se vi ne lasos min. Se vi eĉ nun taksos min taŭga vin viziti, mi konsideros tion plua pruvo de via amo, kaj ĉiam provos meriti tiun amon.'

Legantoj komprenu, ke mi ne verkis tiun ĉi leteron fulme. Kiom da malnetaĵoj mi antaŭverkis! Sed pro la sendado de tiu ĉi letero, mi ege malpezigis la kapon.

Preskaŭ en la revenpoŝto mi ricevis la respondon de tiu vidvinfratino. Ŝi skribis:

'Mi ricevis vian leteron malfermkore verkitan. Ni ambaŭ ĝojis, kaj multe ridis. Via malvero ja pardonindas. Sed vi deklaris vian veran staton -- tio estas bona. Mia invito restas. Ni nepre atendos vin ventondimanĉe, aŭskultos viajn infanedziĝajn rakontojn, kaj ĝuos moketi vin. Restu certe, ke nia amikeco restos tia kia ĝi estis.

Tiel mi elsuĉis la venenon de la malvero en mi, kaj poste neniam timis paroli pri mia edziĝeco, ktp.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:33:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

20. Enkonduko al la Religioj

Mi jam estis loĝanta en Britujo unu jaron [Noto 1]. Intertempe mi konatiĝis du teozofoj. Ili estis fratoj kaj fraŭloj. Ili diskutis la Bagavadgiton (Giton) kun mi. Ili estis legantaj la tradukon de la Gito farita de Edwin Arnold [edŭin arnld]. Sed ili invitis min legi kun ili la Giton en la sanskrita. Mi hontis, ĉar mi ja ne legis la Giton aŭ en la sanskrita aŭ en la gepatra lingvo. Mi devis konfesi al ili, ke mi ja ne legis la Giton, sed ke mi nun estas preta legi ĝin kun vi. Mia praktiko de la sanskrita ankaŭ estis preskaŭ nulo. Mi nur povus kompreni ĝin tiomgrade, ke se ie fuŝas la traduko, mi povos senerarigi ĝin. Tiel mi eklegadis kun tiuj fratoj la Giton. Profunde frapis min la lasta verso de la dua ĉapitro:

Sensamaĵoj naskas la allogon, allogo la deziron
Deziro vekas la pasion, kaj pasio la koleron
Kolero kreas la stultecon, kaj stulteco la memorperdon
Memorperdo detruas la menson
, kiu sekvigas la memdetruon. [Noto 2]

Longe resonis la vortojn en miaj oreloj. Tiam mi konstatis, ke ja altvaloras la Gito. Tiu ĉi kredo pliprofundiĝis, kaj hodiaŭ mi taksas ĝin la plej bona verko por la scio de la vero. Dum tempo de malespero, tiu ĉi libro helpegis min preter takso. Mi jam legadis preskaŭ ĉiujn anglajn tradukojn de ĝi. Sed la tradukon de Edwin Arnold mi konsideras plej bona. Ĝi konservas la senton de la originalo, tamen ne aspektas tradukaĵo. Mi ne povas diri, ke mi tiam studis la Giton. Ĝi iĝis mia ĉiutaga studteksto nur multajn jarojn poste.

Tiuj fratoj igis min legi la vivon de la Budho (La Lumo de Azio) de Arnold. Ĝis tiam, mi sciis nur pri lia tradukado de la Gito (La Kanto Ĉiela). Mi ĝuis la vivon de la Budho eĉ pli ol lia Gito. Mi formetis la libron de miaj manoj nur post la tralegado.

Foje tiuj ĉi fratoj prenis min al la Loĝejo Blavatsky [blavatski]. Tie mi renkontis s-inon Blavatsky kaj s-inon Annie Besant [eni besent]. Nur lastatempe aliĝis s-ino Besant al la Socio Teozofa. Mi sekvis kun intereso la diskutojn en la tagĵurnaloj pri tio. La fratoj konsilis min aliĝi al la Socio. Mi ĝentile neis la proponon, dirante, 'Mia religioscio estas preskaŭ nulo, tial mi ne volas aliĝi al iu ajn grupo. Mi nebule memoras, ke tiuj ĉi fratoj legigis min la libro de s-ino Blavatsky, La Ŝlosilo de Teozofio. Pro tio naskiĝis la deziro legi librojn pri la hindua religio, kaj foriĝis de la menso tio kion mi aŭdis el la buŝoj de kristanaj preĝantoj, ke la hindua religio estas simple plene je superstiĉoj.

Tiutempe mi renkontis kristanon el Manĉestro. Li diskutis kun mi Kristanismon. Mi rakontis al li mian memoron de Raĝkot. Li bedaŭris. Li diris, 'Mi mem estas vegeterano. Mi ankaŭ ne drinkas alkoholaĵojn. Estas ja vero, ke multaj kristanoj manĝas viandon kaj drinkas; sed ne estas devo laŭ la religio fari ion el tiu du. Mi konsilas, ke vi legu la Biblion'. Mi konsentis. Li aĉetis por mi la Biblion. Mi svage memoras, ke tiu sinjoro mem vendis Bibliojn. Li vendis al mi Biblion plene je mapoj kaj indeksoj. Mi eklegis ĝin, sed mi tute ne povis legi la Malnovan Testamenton. Post la eklego de la Genezo mi ĉiam dormemadis. Mi memoras, ke nur por diri, ke mi jam legis la Biblion, mi senkomprene kaj senĝue penlegadis la ceterajn librojn. Al mi tute malplaĉis la libro 'Nombroj'.

Sed io tute male okazis ĉe la Nova Testamento. 'La Prediko sur la monto' de Jesuo havis ege bonan efikon sur mi. Mi ŝategis ĝin. La menso komparis ĝin kun la Gito. Tiu kiu postulas vian ĉemizon, donu al li ankaŭ vian mantelon. Tiu kiu frapas vian dekstran vangon, donu al li ankaŭ la maldekstran -- legante ĝin mi ĝojegis. Tiu memoris al mi la strofojn de Ŝamal Bhat. Mia knaba cerbo unuigis la Giton, la biografion de la Budho verkita de Arnold, kaj la diraĵojn de Jesuo. Mi konvinkiĝis, ke troviĝas la Dharmo en la sindonemo.

Pro tiu ĉi legado, mi ekemis legi la biografiojn de aliaj religiaj instruistoj. Amiko konsilis min legi la libron Herooj kaj la Heroadorado de Carlyle. Tie mi legis la mesaĝon de la Profeto Muhammad, kaj eksciis pri lia grandeco, kuraĝo kaj pena meditado.

Mi ne sukcesi paŝi preter tiu ĉi enkonduko al la religio. Mi ne povis trovi la tempon legi ion ajn krom la lernolibroj por la ekzameno. Sed mi jam decidis, ke mi devas legi religiajn librojn, kaj akiri konon de ĉiuj el la ĉefaj religioj.

Kaj kiel mi povis funkcii sen ia ajn scio de la ateismo? Ĉiuj baratanoj jam konas la nomon Bradlaugh [bredla]. Oni konsideris lin ateisto. Tial mi legis libron pri li. Mi ne plu memoras la titolon. Tiu libro havis nenian efikon sur mi. Mi transiris la dezerton de la ateismo. S-ino Besant famiĝis ankaŭ tiam. La fakto, ke ŝi iĝis kredantino de ateistino plu turnis min for de la ateismo. Mi jam legis la libron de s-ino Besant Kiel mi iĝis teozofino. Tiutempe mortis Bradlaugh. Li estis enterigita en la tombejo en la kvartalo Woking. Ankaŭ mi iris tie. Mi kredas, ke ĉiuj baratanoj en Londono venis. Ankaŭ venis multaj pastroj por honori lin [Noto 3]. Poste ni ĉiuj staris ie atendante trajnon. Tie, ĉampiona ateisto ekargumentadis kun unu el la pastroj:

"Nu, do, sinjoro, vi diras, ke ekzistas la dio, ĉu ne?"

Tiu modesta pastro respondis en mallaŭta voĉo, "Jes, tion mi ja diras."

Li ridis, kaj kvazaŭ ŝakmatante diris: "Sed, vi ja konsentas, ĉu ne, ke la cirklorando de la Tero estas 28.000 mejloj?"

"Certe."

"Do, diru bonvole, kiom altus la dio, kaj kie li loĝus?"

"Se ni komprenus, li loĝas en ambaŭ niaj koroj."

"Diru tion al la infanoj, mi petas," deklaris la batalanto, ĵetante triumfajn rigardetojn al la ĉirkaŭstarantoj. La pastro humile restis silenta. Pro tiu ĉi konversacio, al mi plu malplaĉis la ateismo.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:34:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
23
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

21. Ramo: La forto de la malfortaj [Noto 1]

Mi jes eksciis pri la hinduismo kaj la diversaj religioj de la mondo, sed tiom da scio simple ne sufiĉas por savi homon de la malfacilaĵoj. Homo tute ne scias tion kio lin savos dum la tempo de la malfacilaĵoj. Kiam ateisto estas savita, li diras, ke estis bonŝanco, ke tio okazis. En tiu situacio, kredanto dirus, ke la dio lin savis. Post la solvo de la afero, li supozas, ke pro la praktiko de la religioj, kaj lia propra spirita forto, la dio aperas en la koro. Li ja rajtas konkludi tiel. Sed dum la eliro de la malfacilaĵoj, li tute ne scias ĉu savis lin la spirita forto aŭ io alia. Ĉiu kiu fieras pri sia spirta forto, konas la ĝispolvigan humilecon de tiu spirita forto. En tia tempo, la religia scio aspektas tute sensenchava.

En Britujo, mi spertis la senutilecon de la religia scio. Eĉ antaŭe mi ja estas savita de tiaj ĉi malfacilaĵoj, sed mi ne povas analizi tiujn. Estus menciinde, ke tiam mi estis tre juna.

Sed nun mi estis 20 jara. Mi jam spertis la vivon de edzo kaj patro.

Laŭmemore en la fina jaro de mia resto en Britujo, t.e. en 1890, okazis kunsido de vegeteranoj en la urbo Portsmouth. Barata amiko kaj mi estis invititaj. Ni atingis la urbon. Nin gastigis virino.

Portsmouth estas konata urbo de marmilitistaro. Multaj domoj tie estas tiuj de virinoj de malstriktaj moraloj. Efektive ne putinoj, sed ankaŭ ne tiom morale skrupulaj. Ni loĝis en unu el tiaj ĉi domoj. Tio ne signifas, ke oni nin loĝigis tie sciante la veron. Sed en havenurbo kiel Portsmouth, kiam oni serĉas domon por veturantoj, estas malfacile distingi inter bonaj kaj malbonaj domoj.

Noktis. Ni revenis de la kunsido. Post la vespermanĝo ekludadis la kartojn. Eĉ en la altklasaj hejmoj en Britujo, la dommastrino ofte kunludas kartojn kun la gastoj. Ĉiuj ja flirtas dum la kartludado. Sed la afero ĉi tie rapide iĝis pli danĝera. Mi ne sciis, ke mia kunulo adeptis en tiu ĉi arto. Ankaŭ mi ekĝuis la flirtadon. Mi pretiĝis iri de la parolo al la agado. La kartoj estis metitaj for. Sed Ramo envenis la menso de mia bona amiko. Li demandis, "Ho! De kie tiu malbono en vi? Tio ĉi ne estas via afero. Forkuru de ĉi tie!"

Mi hontiĝis. Vekiĝis. Korsentis ŝuldon al tiu amiko. Memoris la voton donitan al la patrino. Mi forkuris. Tremante mi atingis mian ĉambron. Forta korbatado. Mi sentis min kiel viktimo kiu ĵus eskapis de sia mortiganto.

Mi kredas, ke tiu ĉi estis la unua fojo, ke mi estis allogita de alia virino, kaj sentis deziron por ŝi. Mi ne povis dormi tiunokte. Mi estis atakita de diversaj pensoj. Ĉu mi lasu la domon? Forkuru? Kie mi estas? Se mi ne restos vigla, kio estos mia sorto? Mi decidis resti veka kaj klarvida. Mi decidis ne lasi la domon, sed kiel eble plej frue foriri de Portsmouth mem. Ĉiukaze, la kunsido finiĝus en du tagoj. Laŭmemore, mi foriris de Portsmouth dum la dua tago mem. Mia kunulo restis kelkajn tagojn plu en Portsmouth.

Tiutempe, mi sciis nenion pri la religio aŭ la dio, kaj kie li aperas en ni. Mi komprenis nur nebule, ke la dio savis min. Sed mi spertis tion ĉi en diversaj vivkampoj. Mi scias, ke pli bone nun mi ekkomprenas la frazon "La dio savis min". Sed mi samtempe komprenas, ke eĉ hodiaŭ mi ne konas la plenan valoron de tiu ĉi frazo. Nur per la vivsperto oni povas tion kompreni. Sed mi povas diri, ke en diversaj kuntekstoj -- spiritaj aferoj, juraj aferoj, en la funkciigado de institutoj, en la politiko -- "la dio savis min". Mi spertis, ke kiam ni perdas la esperon, kiam la manoj iĝas senmovaj, tiam, de ie aŭ alie, venas la helpo. La adorado, medito kaj preĝo ne estas iluzioj, male, ili estas pli veraj ol nia trinkmanĝado kaj nia sidado kaj marŝado. Efektive, ne estus troigo, diri ke nur ili estas la vero, ĉio alia malvero.

Tia ĉi medito, tia ĉi preĝo ne estas pure buŝa afero. Ĝia fonto ne estas la gorĝo, sed la koro. Tial, se ni sukcesus atingi la purecon de la koro, harmonigi la korkordojn, la muziko kiu eliros de la koro estus vere ĉiela. Oni ne bezonus la langon. Ĝi estas mirindaĵo en si mem. Mi tute ne dubas, ke la preĝo estas vere efika por purigi la koron de la pasioj. Sed kunkune oni bezonas ankaŭ la plej grandan humilecon. 

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:34:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
24
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

22. Narajan Hemĉandr [Noto 1]

Tiutempe vizitis Anglujon Narajan Hemĉandr. Li jam estis por mi konata verkisto. Mi renkontis lin en la hejmo de la f-ino Manning de la Nacia Barata Asocio. F-ino Manning sciis, ke mi ne povis komforte babiladi kun ĉiuj. Kiam mi vizitis ŝin, mi sidadis kun buŝo fermita. Kaj nur parolis se iu min paroligis.

Ŝi enkondukis min al Narajan Hemĉandr.

Narajan Hemĉandr ne scipovis la anglan. Lia vestaĵo estis stranga. Maltaŭgaj pantalonoj. Kaj supre, ĉifita, migdalkolora mantelo, malpura ĉirkaŭ la kolo. Li surmetis nek kravaton nek kolumon. La mantelo estas laŭ la stilo de la Parsioj, sed tute fuŝfasona. Sur la kapo, kvasta, lana ĉapelo. Li havis longan barbon.

Maldika kaj malalta. Vizaĝo plene je variolmarkoj. Ronda vizaĝo. Nazo nek longa nek mallonga. Mano daŭre karesanta la barbon. Inter tiuj modaj, bonvestitaj homoj, Narajan Hemĉandr estis stranga, eksterordinara figuro.

"Mi jam bone konas vian nomon. Eĉ legis kelkajn de viaj verkoj. Ĉu vi bonvole min vizitos?"

La voĉo de Narajan Hemĉandr estis iom profunda. Ridetante, li respondis:

"Kie vi loĝas?"

"En la strato Store."

"Ho, ni do estas najbaroj. Mi devas lerni la anglan. Ĉu vi instruos min?"

Mi respondis, "Se mi povas iel vin helpi, mi estus ĝoja. Mi tutcerte provos, kiel eble plej mi povas. Se vi volas, mi povas viziti vin je via loĝejo."

"Ne, ne, mi venos al via hejmo. Mi ankaŭ posedas lernolibron. Mi kunportos ĝin."

Ni decidis la horon. Forta amikecligo kreiĝis inter ni.

Narajan Hemĉandr tute ne sciis la gramatikon. Li verbigis "ĉevalon" kaj substativigis "kuri". Mi ja memoras multajn tian amuzajn ekzemplojn. Sed Narajan Hemĉandr tute ne senesperiĝis. Li plue ne estis imponita pro mia malriĉa scio de la gramatiko. Li simple ne estis embarasita pro sia nescio de la gramatiko.

"Malsame al vi, mi ne iris al la lernejo. Mi ne sentis la bezonon de la gramatiko por esprimi min. Diru, ĉu vi scipovas la bengalan? Mi jes ja. Mi vojaĝis tra la Bengallando. Estis mi kiu donis al la legantoj en Guĝarato la verkojn de Maharŝi Devendranath Thakur [Noto 2]. Mi volas doni al la guĝaratanoj tradukaĵojn de pluraj lingvoj. Tradukante, mi ne paŭsas la vortojn de la originalo, mi estas kontenta doni la sencon. Aliaj, post mi, povas doni pli. Sen la gramatiko, mi ankaŭ scipovas la marathan, la hindian, kaj nun ekscias la anglan. Mi nur bezonas vortstokon. Ne pensu, ke mi kontentiĝos nur kun la angla. Mi devas iri al Francujo, kaj lerni ankaŭ la francan. Mi ja scias, ke grandegas la franca literaturo. Se eblos, mi ankaŭ iros al Germanujo, kaj lernos la germanan."

Tia estis la vortfluo el Narajan Hemĉandr. Senlima estis lia deziro lerni lingvojn kaj vojaĝi.

"Vi do certe iros al Usono, ĉu ne?"

"Certe. Kiel mi povas reveni sen vizito al tiu nova mondo?"

"Sed vi ne posedas tiom da mono, ĉu ne?"

"Tute ne gravas. Mi ne bezonas la lukson kiun vi ĝuas. Kiom da mi bezonas por manĝi kaj vesti min? Sufiĉas por mi la iometo kiun mi gajnas per mia libroj, kaj la sumetoj kiujn amikoj donas al mi. Ĉie mi veturas per la tria klaso, ĉu ne? Al Usono mi iros en la ferdeko.

La simpleco de Narajn Hemĉandr estis unika. Ankaŭ similis lia pureco. Li eĉ ne estis tuŝita de aroganto. Sed pri sia lerto kiel verkisto, li havis troan memfidon.

Ĉiutage ni renkontiĝis. Kaj pense kaj kondute ni kongruis. Ambaŭ vegeteranoj. Ofte ni kune tagmanĝis. Tiu estis la tempo kiam mi vivtenis per 17 ŝilingoj, kaj kuiris mian manĝadon. Foje mi vizitis lian loĝejon, foje li la mian. Mi kuiris laŭ la angluja stilo. Sen barata manĝaĵo, li tute ne kontentiĝis. Nepre bezonis sian fabacosupon. Se mi kuirus karotsupon aŭ simile, li rigardis min kompatinde. Ie li eltrovis fazeolojn. Iutage, li kuiris fazeolan supon, kaj mi ege ĝin gustumis. Ekde tiam, nia interŝanĝado pli kreskis. Mi gustumigis al li miajn pladojn, kaj li al mi la siajn.

Tiutempe ĉiuj parolis pri kardinalo Manning. Okazis striko de la doklaboristoj. Pro la klopodoj de John Burns kaj kardinalo Manning la striko solviĝis. Mi raportis al Narajn Hemĉandr tion kion diris Disraeli pri la simpleco de kardinalo Manning.

"Mi do devas renkonti tiun ĉi bonulon."

"Li estas eminentulo. Kiel vi renkontos lin?"

"Nu, aŭskultu do. Skribu leteron miaflanke. Enkonduku min kiel verkiston, kaj diru, ke mi persone volas renkonti lin por gratuli lin pri tiu ĉi lia bonfaro. Skribu ankaŭ, ke mi ne parolas la anglan, kaj do devas venigi vin kiel dulingvulon."

Tian ĉi leteron mi do verkis. Post du-tri tagoj venis karto de kardinalo Manning. Li specifis la renduvuon.

Ni ambaŭ iris. Laŭkutime, mi vestis min per la formala vestaĵo. Sed Narajn Hemĉandr restis ĝuste tia kia li kutime estis. La sama mantelo kaj la sama pantalono. Mi moketis lin. Li bagateligis tion kion mi diris, kaj deklaris:

"Vi 'decaj' homoj ĉiuj estas timemuloj. Grandulo ne vidas la vestaĵojn de la aliaj. Li esploras la koron."

Ni eniris la palacon de kardinalo Manning. Lia domo ja estis palaco. Tuj post ni sidis, ege maldika, maljuna, alta viro eniris. Li manpremis nin. Bonvenigis Narajan Hemĉandr.

"Mi ne malŝparos vian tempon. Mi aŭdis pri vi. Mi volas esprimi ŝuldon al vi por la laboro kiun vi faris dum la striko. Mia kutimo estas salutrenkonti bonulojn tra la mondo, tial mi altrudis min al vi." Narajn Hemĉandra diris al mi, ke mi traduku tiujn ĉi frazojn.

"Mi feliĉas pro via vizito. Mi esperas, ke vi havos komfortan restadon, kaj vi ekkonatiĝos kun la homoj ĉi tie. La dio benu vin." Dirante tion ĉi stariĝis la kardinalo.

Iufoje, Narajan Hemĉandr venis al mia loĝejo vestita en la tradicia barata vestaĵo de dhoti kaj kurta. La bonkora domestrino malfermis la pordon, kaj vidante lin ektimiĝis. Ŝi venis al mi (legantoj memoru, ke mi ofte translokiĝis, kaj tiu ĉi domestrino neniam vidis Narajn Hemĉandr), kaj diris: "iu kvazaŭ-frenezulo volas renkonti vin." Mi iris al la pordo, kaj trovis Narajn Hemĉandr. Mi konsterniĝis. Sed sur lia vizaĝo troviĝis nenio krom afabla rideto.

"Ĉu la knaboj ne ĝenis vin?"

Responde, li diris: "Ili kuradis post mi. Mi tute ne ilin atentis, do ili kvietiĝis."

Post kelke da monatoj en Anglujo, Narajn Hemĉandr iris al Parizo. Tie li eklernis la francan, kaj ektradukadis francajn librojn. Mi scipovis sufiĉan francan por kontroli liajn tradukojn, li do petis min tion fari. Mi eltrovis ke tute ne temis pri tradukoj, nur pri la senctransdono.

Finfine li atingis sian celon viziti Usonon. Ege malfacile, li akiris bileton ferdekklasan aŭ triaklasan. En Usono, oni arestis lin pro lia 'nedeca vestaĵo' de la dhoti kaj kurta. Mi nebule memoras, ke poste li estis liberigita.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:35:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
25
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

23. La Granda Ekspozicio

En 1890 okazis granda ekspozicio en Parizo. Mi jam de longe estis leganta pri la preparoj por la evento. Krome, mi havis la deziregon vidi Parizon. Mi pensis, ke mi profitos duoble, se mi iros por vidi tiun ĉi Ekspozicion. Aparte alloga estis vidi la turon Eiffel. Tiu ĉi turo konsistas nur el la fero. Milfute altas. Antaŭ ĝia konstruo oni kredis, ke ne stariĝos konstruaĵo milfuta. En la Ekspozicio troviĝis multaj aliaj vidindaĵoj.

Mi legis, ke troviĝas en Parizo vegeterana manĝejo. Mi aranĝigis ĉambron tie. Veturante malkare, mi atingis Parizon. Restis sep tagoj. Vidis la vidindaĵojn plejparte piede. Mi posedis mapon kaj gvidlibron de la Ekspozicio. Per tiuj mi eltrovis la vojojn al la ĉefaj vidindaĵoj.

Krom la grandeco kaj diverseco de la Ekspozicio, mi memoras nenion pri ĝi. Ĉar sur la turo Eiffel mi grimpis du-tri foje, ĝin mi do memoras bone. Estis manĝejo en la unua etaĝo. Por fanfaroni, ke mi manĝis en loko tiom alta, mi malŝparis sep kaj duonan ŝilingojn.

Mi ankoraŭ memoras la malnovajn preĝejojn de Parizo. Oni ne povas forgesi ilian belecon kaj la trankvilon oni trovas en ili. Eĉ hodiaŭ mi ne forgesis la pentraĵojn kaj arĥitekturon de Notre Dame. Mi pensis tiam, ke tiuj kiuj elspezis centmilojn da rupioj por konstruigi tiajn ĉi ĉielajn templojn, sendube havis en la profundoj de siaj koroj, la diamon.

Mi legis multon pri la pariza modo, la vivstilo kaj la luksaĵoj tie. Ĉiustrate tiuj videblis. Sed tiuj ĉi preĝejoj aspektis tute aparte de tiu luksa vivo. Tuj post la eniro en la preĝejo, oni forgesas la ĥaoson eksteran. Ŝanĝiĝas la konduto de homoj. Ili iĝas pli afablaj. Ne okazas bruo tie. Iu kutime estas preĝanta antaŭ la statuo de la Virgulino Maria. Ĉio ĉi ne estas iluzio, ĝi estas esprimo de la koro -- jen la efiko kion ĝi havis sur mi tiam, kaj ek de tiu tempo mi eĉ pli konvinkiĝis pri ĝi. La adorantoj kiuj surgenue preĝis al la statuo de la Virgulino, ne preĝis al marmora ŝtono, sed al siaj imagaj povoj en ĝi. Farante tion ili tute ne malgrandigis la grandecon de la dio; male, ili grandigis ĝin. Tiel mi pensis tiam -- memoro kiun mi eĉ hodiaŭ nebule havas.

Necesas diri iomete pri la turo Eiffel. Mi ne scias kiel oni hodiaŭ uzas la turon. Vizitante la Ekspozicion, mi kompreneble legadis legaĵojn rilate al ĝi. En tiuj, mi legis kaj laŭdon kaj mallaŭdon de la turo. Laŭmemore, la ĉefa mallaŭdanto estis Tolstoj. Li skribis, ke la turo Eiffel estas signo de la stulteco de la homaro, ne la rezulto de ĝia scio. En sia verko, li diris, ke inter la diversaj ebriigaĵoj en la mondo, eble la plej malbona estas la tabako. La aŭdacon por fifaradoj, kiun eĉ ne la alkoholaĵo donas, la tabako donas. Freneziĝas la drinkanto, sed sur la menso de la fumanto ŝmiriĝas la fumo, kaj li sekve ekkonstruas ĉielajn kastelojn. Tolstoj argumentis, ke la turo Eiffel estis la rezulto de unu el tiaj ĉi pasioj.

La turo Eiffel estas tute sen belo. Oni ne povas diri, ke pro ĝi pli kreskis la allogeco de la Ekspozicio. Estis nova afero, granda afero, do miloj grimpis sur ĝi. Tiu turo estis ludilo por la Ekspozicio. Ju pli longe ni estas distreblaj, des pli longe ni estas infanoj -- tion ĉi bone pruvas la turo. Jen eble la utileco de la turo.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:35:54
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
26
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

24. Advokato, jes, sed kion poste?

Pri tio kion mi iris al Anglujo por fari, mi ĝis nun ne diris multon. Nun, jam estas la tempo skribi ion pri tio.

Por iĝi advokato nepriiĝis du aferoj. Unu estis 'kompleti la periodon', t.e., ĉeesti la kortumsesionojn. Okazis kvar sesioj en jaro. En dek du tiaj ĉi sesioj oni ĉeestu. La dua afero estis fari la jurajn ekzamenojn. Ĉeesti la sesionojn fakte signifis ĉeesti formalajn vespermanĝojn. Efektive okazis ĉirkaŭ dudek kvar bankedoj en ĉiu sesio, kaj oni devis ĉeesti ses el ili. Ne necesis manĝi dum la bankedo; sed necesis ĉeesti je difinita horo, kaj sidi ĝis la fino de la manĝado. Ĉiuj kutime manĝadis, kompreneble. La manĝado plenis je gustaĵoj, kaj oni taksis la vinojn alte. Sed oni devis pagi. La sumo estis de du kaj duona ĝis tri kaj duona ŝilingoj; t.e., du aŭ tri rupioj. Tie oni konsideris tiun ĉi sumon malgranda, ĉar en hoteloj kostus tiom eĉ la alkoholaĵo. Kompare al la kosto de la manĝaĵo, por la drinkanto, pli altas la kosto de la alkoholaĵoj. En Barato ni -- se ni ne iĝos 'civilizitaj' -- povus surpriziĝi pri tio ĉi. Kiam mi unue vidis tion ĉi en Anglujo, mi estis ŝokita. Mi tute ne komprenis kiel homoj aŭdacus forĵeti tiom da mono por drinkado. Poste mi lernis kompreni! En la unuaj tagoj mi manĝis nenion en tiuj ĉi vespermanĝoj, ĉar por mi la manĝindaĵoj nur estis la pano, boligitaj terpomoj kaj brasikoj. Unue ili ne plaĉis al mi, mi do ne manĝis. Poste, kiam mi ekgustumigis ilin, tiam mi kuraĝis akiri ankaŭ la aliajn.

La studentoj havis unu tipon de manĝado, kaj la estraro de la kolegio alian, pli riĉan. Unu el miaj kunstudentoj estis Parsio. Ankaŭ li iĝis vegeterano. Por propagandi vegeteranismon, ni du petis, ke oni donu al ni la taŭgaĵojn de la tablo de la estraro. Nia peto estis akceptata. Pro tio ĉi ni akiris fruktojn kaj legomojn de la tablo de la estraro.

Tute ne utilis al mi la alkoholaĵo. Oni disponigis du botelojn inter ĉiuj kvar homoj. Tial pluraj kvaropoj bezonis min. Mi ne drinkis, do la ceteraj tri povis malplenigi la du botelojn! Krom tio ĉi, ankaŭ okazis dum tiuj ĉi sesioj "Grandnoktoj". Tiutage krom la portero kaj ŝereo, akireblas ankaŭ la ĉampano. Oni taksis la ĉampanon tute alirange kompare kun la aliaj. Tial dum tiuj ĉi "Grandnoktoj" altiĝis mia prezo, kaj oni eĉ invitadis min ĉeesti la feston.

Kiel evoluiĝas la advokatumado pro tio ĉi festado -- jen afero kion mi tute ne komprenis: nek tiam, nek poste. Ja estis epoko kiam nur kelkaj studentoj ĉeestis la bankedojn, kaj okazis konversacio inter ili kaj la estraro, kaj eĉ oratorio. Ili lernis multon. Ĉu bone aŭ malbone, ili lernis ian civilizitan konduton, kaj la oratorion. Dum mia tempo, ĉio ĉi jam estis tute neebla. La estraro sidis for, en angulo, netuŝeble. Tiu ĉi tradicio havis nenian sencon en la nuna epoko. Tamen la kutimo daŭre restis en la pasintecamanta Anglujo.

La jura kurso estis facila. La advokatoj ŝerce nomiĝis 'bankedadvokatoj'. Ĉiuj sciis, ke la valoro de la ekzameno estis preskaŭ nulo. Dum miaj jaroj tie okazis du ekzamenoj: unu pri la romia kodo, kaj la alia pri la angluja leĝo. La libroj por tiu ĉi duparta ekzameno estis jam deciditaj. Sed apenaŭ iu ilin legis. Akireblis mallongaj 'notoj' pri la romia leĝo. Mi mem vidis homojn kiuj sukcesis en la ekzameno post dek kvin taga legado de tiuj notoj. La sama okazis ankaŭ ĉe la angluja leĝo. Ekzamendemandoj facilaj, ekzamenantoj malavaraj. Inter 95 ĝis 99 elcento sukcesis en la romia leĝo, kaj en la fina ekzameno, 75 elcento, aŭ eĉ pli. Malgrandis do la timo de malsukceso. Plue, la ekzameno okazis ne unufoje dum la jaro, sed kvarfoje. Tia ĉi oportuna ekzameno ne povis esti malfacilaĵo por iu ajn.

Sed mi igis ĝin malfacilaĵo. Mi decidis tralegi la originalajn librojn. Mi sentis, ke estus trompo ne legi ilin. Tial mi elspezis sufiĉe da mono por aĉeti la originalajn librojn. Mi decidis legi la romian kodon en la latina mem. Mi lernis la latinan por la angluja abiturienta ekzameno; tio pruviĝis utila ĉi tie. Tio ĉi studado ne senutiliĝis. En Sud-Afriko, la romia-nederlanda-kodo estis konsiderata la aŭtoritato. Por kompreni tion, mi trovis la studadon de Justinian [ĝastinijn] tre utila.

Mi povis kompleti la studadon pri la angluja leĝo post naŭ monatoj da sufiĉe peza laboro ĉar mi spezis multe da tempo legante la grandan, tamen interesan, libron de Brook [bruk] Common Law. Mi ĝuis Equity [ikviti] de Snell [snel], sed elĉerpis la energion por kompreni ĝin. Mi ĝuis kaj gajnis scion de la legindaĵoj en ĉefaj kazoj de White [vhait] kaj Tudor [tjudar]. Mi ankaŭ ĝuis la librojn de Williams [vilijamz] kaj Edwards [edvardz] pri la posedaĵo-leĝo kaj tiu de Goodeve [gudiv] pri la persona posedaĵo. Al mi ŝajnis eĉ romaneska la libro de Williams. Dum ĝia legado, mi tute ne perdis la intereson. Revenante al Barato, kun ĝuste tiom da intereso mi legis la libron Hindu Law de Mayne [mein]. Sed mi ne parolos ĉi tie pri la leĝo en Barato. [Noto 1]

Sukcesante en la ekzamenoj, mi nomiĝis advokato je la 10a de Junio, 1891. Kontraŭ du kaj duona ŝilingoj mi enigis mian nomon en la Alta Kortumo de Anglujo je la 11a de Junio, kaj je la 12a de Junio mi ekvojaĝis al Barato.

Sed preskaŭ senlimiĝis mia deprimo kaj timo. Mi konstatis, ke mi ja studadis la leĝon, sed mi lernis tute nenion per kiu mi povis praktiki la profesion.

Sed mi bezonas apartan ĉapitron por priskribi mian staton.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:36:24
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
27
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

25. Mia dilemo

Sufiĉe facilis iĝi advokato, sed malfacilis advokati. Mi jes legis la leĝaron, sed ne lernis praktiki la juron. Plaĉis al mi multaj juraj maksimoj. Sed mi tute ne komprenis kiel oni uzu ilin en la profesio. "Uzu vian posedaĵon tiel ke, ne difektiĝu la posedaĵo de alia" -- jen maksimo. Sed mi ne sukcesis kompreni kiel mi uzu ĝin por kliento. Mi jam konis la kazojn en kiu tiu ĉi maksimo estis uzata. Sed mi ne lernis kiel uzi tiun ĉi maksimon.

Krome, troviĝis eĉ ne aludeto al la barata leĝaro en la kodoj studataj. Mi sciis nenion pri la hindua kaj islama kodoj [Noto 1]. Kaj mi ne sciis kiel verki plendon. Mi ege ĝeniĝis. Mi jam aŭdis pri Pherozeshah [ferozŝa] Mehta. En la kortumo li blekadis leone. Kiel li lernis tiun ĉi arton en Anglujo? Certe en tiu ĉi vivo mi neniam povos akiri tian viglecon. Kaj mi akre ekdubis, ĉu mi eĉ povus gajni vivtenpovon per la profesio de advokato.

Jam komenciĝis tiu ĉi perplekso dum miaj jurstudjaroj. Mi parolis pri miaj problemoj kun kelkaj amikoj. Ili sugestis, ke mi prenu la konsilon de Dadabhai Naoroĝi [Noto 2]. Mi jam diris, ke mi posedis enkondukleteron al Dadabhai. Mi uzis tiun leteron malfrue. Kiel mi rajtis renkonti tian ĉi eminentulon? Se li prelegis ie, mi iris, kaj sidante en angulo, satigis la okulon kaj orelon. Por resti en kontakto kun studentoj, li eĉ starigis klubon. Mi iradis tie. Mi ĝojis, vidante lian zorgon por la studentoj, kaj ilia respekto por li. Finfine, mi kuraĝis doni al li mian enkondukleteron. Mi renkontis lin. Li jam diris al mi: "Se vi volas renkonti min kaj bezonas ian konsilon, nepre venu." Sed mi neniam trudis min al li. Mi konsideris ĝin peko forpreni lian tempon. Tial, mi ne povis sekvi la konsilon de mia amiko, kaj kuraĝi paroli kun Dadabhai pri miaj problemoj.

Aŭ tiu amiko aŭ iu alia konsilis min renkonti s-ron Frederick Pincutt [pinkat]. Li apartenis al la partio Konservativo. Sed li amis la baratanojn malavare. Li konsiladis multajn studentojn. Tial, mi verkis leteron al li, petante renkontiĝon. Li fiksis rendevuon. Mi renkontis lin. Mi neniam forgesis tiun ĉi renkontiĝon. Li rilatis al mi kiel amiko. Li forridigis mian deprimon. "Ĉu vi kredas, ke ĉiuj bezonas iĝi Pherozeshah Mehta? Troviĝas nur unu-du Pherozeshah Mehta aŭ Badruddin Tayabji [tajabĝi]. Vi komprenu, ke por iĝi ordinara advokato, oni vere ne bezonas tiom da inteligento. Oni facile praktikus la profesion de la advokato per komuna saĝo kaj laboremo. Ne ĉiuj kazoj estas komplikaj. Diru, tamen, ion pri via ĝenerala legado."

Kiam mi parolis pri la libroj kiujn mi legis, mi vidis, ke li iom malkontentiĝis. Sed nur pormomente. Li tuj ekridis, kaj diris:

"Nun mi komprenas vian malfacilon. Via legado pri ĝeneralaj aferoj estas tre malmulta. Vi scias nenion pri la mondo. Sen tiu scio, oni ne povas advokati. Vi eĉ ne legis la historion de Barato. Advokato nepre bezonas scion de la homa naturo. Li devos taksi homon per rigardo de lia vizaĝo. Plue, ĉiu baratano nepre sciu la historion de Barato. Ĝi ne rilatas al la advokata profesio, sed vi devas scii ĝin. Mi rimarkas, ke vi ankaŭ ne legis la libron de Kaye [ke] kaj Malleson [melesan] pri la ribelo de 1857. Vi tuj tralegu ĝin, kaj legu la du librojn kies nomojn mi donos al vi kun la celo de akiro de homo-scio." Dirante tion, li skribis la titolojn de la libroj de Lavator [levetar] kaj Shemmelpennick [ŝemelpenik] pri la fiziognomiko.

Mi estis ege dankema al tiu ĉi maljuna amiko. Kun li pormomente tute foriĝis mia timo. Sed lasante lin, mia timo tuj rekomenciĝis. Ripetante, ke mi devas lerni taksi homojn per iliaj vizaĝoj, kaj pensante pri tiuj libroj mi atingis mian hejmon. La posta tago, mi aĉetis la libron de Lavator. Mi ne trovis la libron de Shemmelpennick en tiu vendejo. Mi legis la libron de Lavator sed trovis ĝin eĉ pli malfacile ol tiu de Snell. Ĝi apenaŭ interesis min. Mi studis la vizaĝon de Ŝekspiro. Sed neniel kapablis identigi la Ŝeskpirojn en la stratoj de Londono.

De la libro de Lavator, mi lernis nenion. Malmulte mi rekte gajnis de s-ro Pincutt, sed trovis lian amikecon ege valora. Mi longe memoris lian rideman kaj afablan vizaĝon. Mi fidele memoris liajn vortojn, ke por advokati, oni ne bezonas la inteligenton aŭ memoropovon de Pherozeshah Mehta; oni glate funkcius per la komuna saĝo kaj la laboremo. Tiujn ĉi kvalitojn mi jes posedis en sufiĉe granda kvanto. Tial reesperiĝis iomete la koro.

La libro de Kaye kaj Malleson mi ne sukcesis legi en Anglujo. Sed decidis legi ĝin kiel eble plej baldaŭ. Tiun deziron mi povis plenumi en Sud-Afriko.

Tiel, kun iomete da espero en mia ĝenerala malesperiĝo, mi elŝipiĝis en Mumbajo de la ŝipo Assam. La maro en la haveno estis maltrankvila, mi do devis atingi la kajon per ŝalupo.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:36:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
28
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Aŭtobiografio: Dua Parto

1. Rajĉandbhai

En la lasta ĉapitro mi diris, ke la maro en la mumbaja haveno estis ŝtorma. Oni ne konsideras tiun surpriza por la hinda oceano dum Junio kaj Julio. Jam de Adeno la maro estis tia. Ĉiuj estis marmalsanaj, nur mi estis tute sana. Mi staris sur la deko por vidi la ŝtormon. Eĉ malsekiĝis. Nur unu-du de ni pasaĝeroj ĉeestis la matenmanĝon. Por manĝi la avenkaĉon, ni devis meti la bovlon en la sino, alie, la avenkaĉo mem faliĝus en la sino!

Mi kredas, ke tiu ŝtormo estis simbolo de mia interna ŝtormo. Sed same kiel mi povis resti trankvila malgraŭ la ekstera ŝtormo, mi ankaŭ povas diri la saman pri la ena ŝtormo. La afero de mia kasto kompreneble restis. Mi jam skribis pri miaj zorgoj pri mia profesio. Krom tiuj, ĉar mi estis reformemulo, mi planis plurajn reformprojektojn. Mi ankaŭ pensadis pri ili. Kaj naskiĝis kelkaj aliaj zorgoj neantaŭviditaj.

Mi maltrankvilege atendis la renkonton kun la patrino. Kiam ni atingis la kajon, la plej aĝa frato kompreneble estis tie. Li jam ekkonatigis sin al d-ro Mehta kaj lia frato. D-ro Mehta petis, ke mi loĝu kun li; tial ili venigis min tie. Tiel, rilato kiu formiĝis en Anglujo, daŭre restis en Barato, kaj fortiĝante difuziĝis tra niaj familioj.

Mi sciis nenion pri la forpaso de la patrino. Oni informis min kiam mi atingis la hejmon, kaj banigis min. Oni povintus doni la informon al mi en Anglujo, sed por malgrandigi la ŝokon, la plej aĝa frato decidis ne doni ian ajn informon pri tio ĉi ĝis mi atingis Mumbajon. Mi volas vuali mian doloron. Kompare al la morto de la patro, la morto de la patrino dolorigis min multe pli. Multegaj de miaj revoj vaporiĝis. Sed mi memoras, ke aŭdante pri tiu ĉi morto, mi ne ploregis. Mi eĉ sukcesis haltigi la larmojn, kaj mi komencis mian ĉiutagan laboron kvazaŭ ne okazis la morto de la patrino. [Noto 1]

Inter la homoj kiujn mi renkontis en la hejmo de d-ro Mehta, mi nepre devas priskribi unu. Lia frato, Revaŝankar Ĝagĝivan, efektive iĝis mia intima amiko. Sed tiu kiun mi volas priskribi estas la poeto Rajĉand aŭ Raĝĉandr. Li estis la bofilo de la pli aĝa frato de d-ro Mehta, kaj ankaŭ partnero en la juvelista firmao de Revaŝankar Ĝagĝivan. Tiutempe li ne estis pli ol 25 jaraĝa. Tamen, eĉ dum la unua renkontiĝo, mi konstatis, ke li estas homo bonkaraktera kaj klera. Li estis ŝatavadhano (laŭlitere, 'centprizorganto' --homo kiu kapablis prizorgi samtempe cent aferojn). D-ro Mehta volis, ke mi vidu ekzemplon de tiu centopa prizorgado. Mi malplenigis mian stokon de vortoj de diversaj lingvoj, kaj la poeto recitis ilin en ĝuste la ordo en kiu mi ilin diris! Mi enviis lin, sed tamen ne estis sorĉita de tiu ĉi kapablo. Tion kio min sorĉis mi fakte renkontis poste. Kaj tio estis lia vasta kono pri la sanktaj skriboj, lia pura karaktero, kaj lia senĉesa klopodo vizaĝ-al-vizaĝe vidi la dion. Poste mi informiĝis, ke li estis spezanta sian tutan vivon nur por tiu memkonstato:

Ridludante, la dion en ĉio se mi vidos
Sukcesa la vivon mi taksos
La majstro de Muktanand ja estas la dio
Kaj ankaŭ lia viva fadeno.

Tiu ĉi diraĵo de Muktanand estis ne nur sur liaj lipoj, sed ankaŭ estis ĉizita en lia koro.

Li mem faris komercon de miloj da rupioj, taksis juvelojn kaj perlojn, solvis la problemojn de la komercado, sed ĉiuj ĉi ne estis lia celo. Lia celo -- la centro de lia vivo -- estis vidi la dion. Nepre troviĝis sur lia matraco iu religia libro kaj lia taglibro. Tuj post la konkludo de komerca afero, malfermiĝis la religia libro aŭ la taglibro. Lia verkaro, kiu estis eldonita, plejparte venas de tiu ĉi taglibro. Homo kiu faras komercadon de centmiloj da rupioj, kaj tuj poste ekskribas profundajn aferojn pri la memkonscio, tute ne apartenas al la tribo de la komercistoj, sed al tiu de la puraj intelektuloj. Tion pri li mi rimarkis, ne unufoje sed plurfoje. Mi neniam vidis lin en la stato de la memforgesado. Estis nenia egoisma ligo inter ni. Ni tamen iĝis ege intimaj. Tiutempe mi estis senmona advokato. Sed kiam ajn mi vizitis lin en la vendejo, li parolis pri nenio krom aferoj religiaj kaj spiritaj. Malgraŭ la fakto, ke tiam mi mem ne sciis klare mian vojon; mi eĉ ne povas diri, ke mi havis ĝeneralan intereson pri la religia diskutado; mi tamen aŭskultis ĝuoplene la religian diskutadon de Rajĉandbhai. Poste mi renkontis multajn religiajn gvidantojn kaj instruistojn.Mi provadis renkonti la gvidantojn de ĉiu religio. Sed tiel stampis min Rajĉandbhai, kiel neniu alia sukcesis fari.Pluraj de liaj diraĵoj rekte tuŝis mian koron. Mi respektis lian intelekton. Ankaŭ por lia sincereco mi havis saman estimon. Tial mi sciis, ke li neniam misgvidos min volonte, kaj diros nur tion kion li pensas. Tial dum la tempo de mia spirita krizo, mi iris al li por rifuĝo.

Malgraŭ la estimo por Rajĉandbhai, mi ne povis nomi lin mia guruo. Ja ankoraŭ daŭras tiu mia serĉo.

Mi kredas je la graveco kiun donas la Hinduismo al la rolo de la guruo. Estas multe da vero en la diraĵo 'Ne eblas la scio sen la guruo'. Por ĉiutagaj aferoj, oni povas funkcii per neperfekta instruisto, sed neperfekta gvidanto tute ne utilus por la spirita scio. Nur la perfekta scianto rajtas esti nomata la guruo. La sukceso kuŝas en la serĉo mem ĉar la studento trovas la guruon ĝuste laŭ sia merito kaj kapablo. Tio ĉi signifas, ke ĉiu serĉanto rajtas senĉese strebi atingi tiun kapablon, kaj la frukto de tiu strebado restas en la manoj de la dio.

Sume, malgraŭ ke mi ne sukcesis fari Rajĉandbhai la sinjoron de mia koro, mi tamen gajnis multon pro lia helpo, kiel ni vidos poste. Sufiĉas ĉi tie diri, ke tri samtempuloj havis profundan influon en mia vivo: Rajĉandbhai pro sia vivanta kontakto; Tolstojo pro sia libro La Regno de la Dio estas en Vi; kaj Ruskin pro sia Unto This Last. Sed mi parolos pri tiuj ĉi aferoj en iliaj ĝustaj lokoj.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:37:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
29
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2. Mondeniro

La plej aĝa frato havis grandajn esperojn por mi. Li estis avida pri la mono, la famo, kaj altranga posteno. Lia koro estis reĝa. Lia malavaro venigis lin ĝis la limo de la nenecesa monmalŝparo. Tial kaj pro sia naiveco, li facilege amikiĝis. Pro la helpo de tiu ĉi amikaro, li planis akiri procesojn por mi. Li ankaŭ supozis, ke mi gajnos multe da mono, tial li jam altigis la hejman elspezon. Li faris ĉion farendan por prepari la kampon de mia praktiko.

Intertempe daŭriĝis la kverelo en mia kasto. Ili dividiĝis en du grupoj. Unu tuj akceptis min en la kaston. La alia obstine rifuzis. Por plaĉigi la grupon kiu akceptis min, antaŭ ol ni iris al Raĝkot, la frato prenis min al Nasik, kaj tie mi banis min en la sankta rivero. En Raĝkot, ni aranĝis kastan kunmanĝadon.

Mi tute ne interesiĝis pri tiu ĉi afero. La frato ja amis min. Kaj mia estimo por li estis same alta. Tial, konsiderante lian deziron ordono, mi maŝine plenumis lian volon. La problemo pri la kasto tiel solviĝis.

En la grupon kiu bojkotis min, mi neniam provis reeniri, nek sentis malamon al iuj el la gvidantoj de la kasto. Inter ili ankaŭ troviĝis tiuj kiuj tute malŝatis min. Mi traktis ilin ĝentile. Mi tute respektis la bojkotrilatajn leĝojn de la kasto. En la hejmo de la bopatroj aŭ tiu de la fratino, mi eĉ ne trinkis la akvon. Eĉ se ili estis pretaj doni la akvon al mi kaŝe, mi ne konsentis fari tion kaŝe kion mi ne povus fari malkaŝe.

La rezulto de tiu ĉi mia konduto estis, ke la kastanoj neniam ĝenis min. Eĉ hodiaŭ unu sekcio de la kasto konsideras min ekskomunikita. Tamen, mi ricevis respekton kaj afablon de ili.Ili eĉ helpis min en mia kariero, sen ia atendo, ke mi faru ion por la kasto. Mi kredas, ke tiu ĉi dolĉa frukto estas la rezulto de mia nerezisto. Se mi estus baraktanta reaniĝi en la kasto, provanta krei pliajn grupojn, mokanta kaj provokanta la kastanojn, ili certe kontraŭus min kaj anstataŭ resti neŭtrala kaj senmakula post mia reveno de Britujo, mi estus trovinta min en la reton de agitado kaj nur iĝus kreskanto de la malvero.

La rilato kun la edzino ankoraŭ ne estis tia kia mi deziris. Eĉ forirante al Britujo mi ne sukcesis forigi mian ĵaluzon. En ĉiu afero mi restis same kritikema kaj suspektema. Tial mi ne povis realigi miajn revojn. La edzino ja devas scii legi kaj skribi. Mi volis mem instrui ŝin, sed mia amoravido tute malpermesis la taskon, kaj mi direktis al la edzino la koleron de tiu mia malforto. Unufoje mi eĉ forsendis ŝin al la boparencoj, kaj konsentis reakcepti ŝin nur post ega ĝenigo. Poste mi ekkonstatis, ke temas pri pura stulteco mia.

Ankaŭ la edukon de la infanoj mi volis plibonigi. Estis la filoj de la plej aĝa frato, kaj ankaŭ mi lasis filon kiu nun kvarjariĝis. Mi volis ekzercadi ilin, pliforti iliajn korpojn, kaj kreskigi ilin kun mi. En tiu ĉi projekto mi havis la subtenon de la frato. Mi eĉ sukcesis iomete en tiu ĉi afero. Al mi ege plaĉis esti kun la infanoj, kaj la kutimo ŝercadi kun ili restas ĉe mi. Jam de tiam mi konvinkiĝis, ke mi povas bone fari la edukadon de infanoj.

Estis klare, ke ankaŭ niaj manĝkutimoj bezonis plibonigadon. La teo kaj la kafo jam trovis lokon en la hejmo. La plej aĝa frato kredis, ke antaŭ ol ke mi revenu de Britujo, kelke da 'britaj' aferoj devas unue eniri la hejmon. Tial, ĉinaj porcelanaĵoj, la teo, kaj ceteraj -- aferoj kiuj antaŭe estis uzataj nur kiel medikamento kaj por 'civilizaj' gastoj -- estis ekuzataj por ĉiuj. En tia ĉi atmosfero, mi enkondukis miajn 'plibonigaĵojn'. La avenkaĉo venis en la hejmon; anstataŭ la teo kaj kafo, oni ekuzis la kakaon. Sed tiuj ĉi ŝanĝoj estis nur supraĵaj -- al la teo kaj kafo aldoniĝis la kakao. La ŝuoj kaj ŝtrumpetoj jam eniris la hejmon. Per la palto kaj la pantalono mi purigis la hejmon!

Tiel plialtiĝis la elspezoj. Novaj aĵoj ĉiutage. Ni sukcesis ligi ĉe nia pordo blankan elefanton.Sed kiel gajni la monon? Se mi tuj eklaborus en Raĝkot, oni ridegus. Mi sciis malmulton eĉ ol advokato kiu sukcesis en la ekzameno en Raĝkot, kaj jen plue mia pretendo demandi honorarion dekoblan! Kiu stulta kliento donus laboron al mi? Kaj eĉ se mi trovus tian ĉi stultulon, ĉu mi aldonu al mia nescio arogantecon kaj trompadon, kaj tiel pligrandigu mian ŝuldon al la mondo?

La amikoj konsilis, ke mi iru por kelke da tempo al Mumbajo por gajni sperton en la altkortumo, kaj studu la juron baratan. Kaj se eblas, fari proceson. Mi ekiris al Mumbajo.

Tie mi ekloĝis. Dungis kuiristo. Li estis pli-malpli same nekompetenta kiel mi. Bramano. Mi neniam traktis lin kiel serviston. Tiu ĉi bramano banis sin sed ne purigis sin. Malpura dhotio, malpura sanktafadeno. Li havis preskaŭ nenian rilaton kun la sanktaj libroj. Sed de kie akiri pli bonan kuiriston?

"Do, Raviŝankar (tiel li nomiĝis), vi ne kapablas kuiri, sed kio pri la religiaj devoj?"

"Kion diri, mia frato, la plugilo estas mia religia devo, kaj la ŝpato mia fuŝa adorado. Tia ĉi bamano mia Ramo ja estas [Noto 1]. Se tia kia vi plutenus min, mi restos, alikaze ja restas la terkultivado."

Mi komprenis. Mi devas iĝi la instruisto de Raviŝankar. La tempon mi abunde havis. Duonon kuiris Raviŝankar; duonon mi. Mi komencis la dietajn eksperimentojn vegeteranismajn pri kiuj mi lernis en Britujo. Aĉetis kuirfornon. Mi mem tute ne kredis je la baroj pri interkasta kunmanĝado. Ankaŭ Raviŝankar ne tion kontraŭis. Tial ni senprobleme amikiĝis. La nura kondiĉo -- aŭ problemo, nomu ĝin laŭvole -- estis, ke Raviŝankar votis ne rompi la ligon inter si kaj la malpuro, kaj zorge konservi la kuirejon nepura!

Sed mi ne povis resti en Mumbajo pli ol tri-kvar monatoj ĉar daŭre kreskis la elspezoj kaj tute ne estis ia ajn enspezo.

Tiel mi eniris la mondon. Ekĉagrenis min la advokateco. Multe da pavado, malpli da kapablo. Mi estis premegita pro la respondecoj.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:37:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
30
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3. La Unua Proceso

En Mumbajo komenciĝis unuflanke mia leĝstudado, kaj duaflanke daŭriĝis miaj dietaj eksperimentoj, kaj en tiuj iĝis parto amiko Virchand Gandhi. Je la tria flanko, la frato ekserĉis procesojn por mi.

Malrapide iris la leĝstudado. Mi simple ne sukcesis lerni la civilan proceduran kodon. Pli glate iris la studado de la atestaĵa akto. Virchand Gandhi estis studanta por iĝi notario. Tial li havis multon por diri pri la advokatoj. "La klereco de Pherozeshah Mehta kuŝas en lia profunda scio de la leĝo. Li parkere konas la Atestaĵan Akton. Li scias ĉiun proceson sub sekcio 32. La klereco de Badruddin Tyabji estas tiom impona, ke eĉ juĝistoj rigardas lin kun timo. Lia povo argumentadi estas eksterordinara."

Ju pli mi aŭdis pri tiuj ĉi granduloj des pli grandiĝis mia timo.

Li diris, "tute ne estas konsiderata surprize vegeti 5-7 jarojn kiel advokaton. Tial mi decidis iĝi notario. Eĉ tri jarojn poste, se vi sukcesos gajni sufiĉe da mono por egali viajn elspezojn, oni devus deklari, ke vi jam progresis multe."

Plialtiĝis la elspezoj ĉiumonate. Ekstere meti ŝildon advokatan, ene studadi por iĝi advokato! Mia cerbo tute ne sukcesis kongruigi la du aferojn. Tial la leĝstudado okazis malatentige. Mi jam diris, ke mi ekinteresiĝis pri la atestaĵa akto. Mi legis la Hindu Law de Mayne kun granda intereso, sed ne gajnis la kuraĝon fari proceson. Al kiu diri mian malĝojon? Mia situacio similis al tiu de la nova bofilino kiu iris al la bopatra hejmo!

Intertempe mi akiris proceson de Mamibai. Mi devis iri al la Kortumo de Malgrandaj Kaŭzoj. Oni diris al mi, ke mi devos pagi procentaĵon al la varbistaĉo. Mi tute rifuzis.

Sed eĉ la fama kriminala advokato S-ro Iu..., kiu gajnas 3-4 mil rupiojn ĉiumonate, eĉ li pagas la procentaĵon."

Kial mi rivalu lin? Sufiĉus por mi se mi gajnus 300 rupiojn ĉiumonate. La patro ne gajnis pli ol tio."

Se jam pasis tiu epoko. Grandas la elspezoj en Mumbajo. Vi devas esti pli komerca."

Mi estis obstina. Mi tute ne donis procentaĵon, tamen akiris la proceson de Mamibai. Estis facila proceso. Mia pago estis 30 rupioj. Mi taksis ĝin unutaga afero....

Tiu ĉi estis mia debuto en la Kortumo de Malgrandaj Kaŭzoj. Mi aperis flanke de la defendanto, kaj do devis predemandadi la atestantojn de la plendinto. Mi staris, sed la koro sinkiĝis ĝis la botoj. Mi havis kapturnon, kaj sentis, ke ankaŭ turniĝas la tuta kortumo. Mi tute ne povis pensi kion demandi. La juĝisto sendube ridis, kaj la advokatoj ĝuis la spektaklon. Mi sidis, ke diris al la agento, ke mi ne povos fari la proceson. Oni dungis s-ron Patel por 51 rupioj. Por li, kompreneble, la proceso estis infanludo.

Mi forkuris de la kortumo ne sciante ĉu aŭ ne mia kliento ĝajnis sian proceson. Mi hontis, kaj decidis ne plu fari procesojn ĝis mi havos la kuraĝon fari ilin. Efektive, mi ne denove eniris la Kortumon ĝis mi iris al Sudafriko. Estis nenia virto en mia decido. Mi simple faris virton el neceso. Neniu estus tiel stulta doni sian proceson al mi, nur ke mi malgajnu ĝin!

Sed estis plia proceso por mi en Mumbajo. Mi devis verki memorandon. En mia naskiĝurbo Porbandar, oni forprenis la terpecon de malriĉa islamano. Li venis al mi ĉar mi estis konata filo de konata patro. Lia proceso ŝajnis malforta, sed mi konsentis verki memorandon por li, kondiĉe, ke li pagu la koston de la presado. Mi verkis ĝin, kaj laŭtlegis ĝin al amikoj. Ili aprobis ĝin, kaj tio iomgrade kuraĝigis min, ke mi estis kvalifikita verki memorandojn, kion mi ja estis.

Mia laboro florus, se mi estus verkanta memorandojn senpage. Sed tio ne metus la panon sur la tablon. Tial mi ekpensis labori kiel instruisto. Mia kono de la angla lingvo estis sufiĉe bona, kaj mi ja ŝategus instrui la anglan al abiturientiĝantoj en iu lernejo. Tiel mi povus kovri almenaŭ parton de miaj elspezoj. Mi vidis reklamon en la tagĵurnaloj: "Anglalingva instruisto bezonata por instrui unu horon ĉiutage. Salajro: 75 rupioj." Estas reklamo de fama altlernejo. Mi iris tie kun memfido, sed kiam la estro eltrovis, ke mi ne estis bakalaŭro, pardonpetante li malakceptis min.

'Sed mi sukcesis en la Londona Abiturienta Ekzameno kun la latina kiel mia dua lingvo.'

'Prave, sed ni bezonas bakalaŭron.'

Nenio farebla tie. Mi malesperiĝis. Ankaŭ ĝeniĝis la frato. Ni ambaŭ konkludis, ke estas senutile resti pli longe en Mumbajo. Mi loĝadu en Raĝkot, kie la frato, advokato, povus doni al mi iom da laboro verki peticiojn kaj memorandojn. Kaj ĉar jam troviĝis hejmo en Raĝkot, la fermado de tiu en Mumbajo signifus grandan ŝparon. Al mi plaĉis la sugesto. Mia eta afero tiel fermiĝis post sesmonata restado en Mumbajo.

Mi ĉeestis la Altan Kortumon ĉiutage en Mumbajo, sed mi ne povas diri, ke mi lernis ion ajn tie. Mi ne posedis sufiĉe da kono lerni multon. Ofte, mi povus komprenis la procesojn kaj dormetis. Estis aliaj, kiuj estis kunuloj en tio ĉi, kaj tiel, malgrandiĝis la pezo de mia honto. Post iom da tempo, mi eĉ perdis tiun senton de honto, kaj ekkredis, ke estis moda ekdormeti en la Alta Kortumo.

Se ankaŭ la nuna generacio havas siajn senlaborajn advokatojn en Mumbajo, mi donus al ili iom da praktika konsilo pri la loĝado tie. Kvankam, mi loĝadis en Girgaum, mi preskaŭ neniam prenis kaleŝon aŭ tramon. Mi faris regulon piedmarŝi ĝis la Altan Kortumon. Plene 45 minutojn mi marŝis, kaj kompreneble ankaŭ ĉiam revenis hejmen piede. Mi povis facile toleri la varmecon de la suno. Tiu ĉi marŝado al kaj de la Kortumo sparis sufiĉe da mono, kaj kiam multaj amikoj en Mumbajo malsaniĝis, mi ne memoras, ke mi malsaniĝis eĉ unufoje. Eĉ kiam mi ekgajnis la monon, mi daŭrigis la praktikon marŝi al kaj de la oficejo, kaj eĉ nun rikoltas la bonojn de tiu praktiko.

ip地址已设置保密
2008/5/15 9:38:19

 36   10   3/4页   首页   1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询