dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La antaŭenŝovita garnizono

您是本帖的第 7037 个阅读者
树形 打印
标题:
La antaŭenŝovita garnizono
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
La antaŭenŝovita garnizono

La antaŭenŝovita garnizono

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

1

 

 

Kolombo flugis al la muro, sed en la sekva momento li vangofrapis la velestron tiel, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako pro surpizo, kio estis en lia buŝo, kaj poste li singultis dum horoj.

La stiristo atendis nur tion. Li kaptis Kolombon per siaj grandegaj brakoj, por ke laǔ sia kutima preno li kaptu lin per subita movo kaj turnadu, poste ĵetu lin la plej malproksiman angulon de la drinkejo. La stiristo estis konata pri tiu spektaklo en la gravaj havenoj de la mondo

            La giganta brako jam estis levinta sian kontaǔulon, kiam de ie, el la direkto de la kaptito ŝtal-simila objekto batiĝis en lian vizaĝon, pro kio ĉio mallumiĝis antaǔ li dum kelkaj momentoj. Liaj amikoj poste ĵurante asertis, ke la peza objekto estis la pugno de Kolombo.

Post kelkaj sekundoj li ekstaris kun vertiĝanta kapo kaj malfemis siajn okulojn.

Tuj li ricevis tian vangofrapon, ke li residis sur la plankon. Kiam li provis leviĝi, Kolombo donis al li ankoraǔ du vangofrapojn, ke li denove falis.

Nun jam li restis sidanta kaj ekparolis milde:

· - Mi estas Aleksio la Ĉifonulo. Se mi povas peti vin, nun jam ni ĉesigu tion por iom da tempo.

· - Bone. Mi nomiĝas Jules Manfred Harrincourt.

Ĉifonulo leviĝis.

- Aǔskultu min, Jules Manfred Harrincourt… Vi povas esti fiera. Sciu, ke ankoraǔ neniu batis min ĝis nun. Hodiaǔ okazis al mi tiaĵo la unua fojon.

·                    - Ĉiu komenco estas malfacila. Post la okazintaĵo ĝi jam iros glate. Sed diru, sinjoro, kial vi volis mortigi min.?

·                    - Bonvolu sidiĝi ĉi tien, kaj mi rakontos tion…

La supre menciita interbatado kaj la sekva, afabla interparolado okazis en iu populara amuzejo de la haveno de Marseljo, kiun la publiko de la krimula konas laǔ la nomo „Kafejo kaj restoracio al la rabia hundo”.

Al la antaǔaĵo de la evento apartenas la skuno Brigitta, kiu nagivas sur la Pacifika oceano du jarojn. Ĉifonulo, la stiristo de la ŝipo kaj Paǔlo, la velestro kompreneble ne sciis, ke ŝanĝiĝis io kaj alia en Marseljo dum la pasinta tempo.

Tiel, mi supozas, ke ili ne konis Kolombon. Li  alvenis nur antaǔ unu jaro el Parizo, kaj tiam Brigitta ankoraǔ navigis ie proksime al Okcident-Hindio.

            Kolombo estis iom gracila, relative larĝ-buŝa, subfiĉe belaspekta junulo. Li konstante rikanis, kaj liaj grandaj, bluaj okuloj rigardis al la homoj kun senlima fido.

            Neniu demandis de kie li venis, kaj kion li faris antaǔe. Ĉi tie, en la haveno estas la plej granda malĝentilaĵo interesiĝi pri la paseo de la konatoj. Ĉiu venas de tie, de kie li volas, aǔ de kie oni forlasis lin el la prizono.

            Kolombo alvenis sur la kapo kun pajloĉapelo, li ĵetis sian modan, sufiĉe ĉifonan jakon sur suan antaǔan brakon, li tenis banbusan bastonon inter siaj fingroj, mallaǔte fajfadis kaj cigaredis. Lia munduma aspekto tuj okulfrapis la simpla popolo, konsitanta el karg-laboristoj kaj rabistoj de la haveno . Unuavice oni admiris liajn belegajn ŝuojn. Precipe iu estis esterordinare eleganta, la lakŝuo kun blanka enmataĵo kaj butonoj.

            Vane, kiu atribuas gravan signifon al sia eksteraĵo, tiun oni ekatentas. Ĝin pruvis tiu malgranda kolektiĝinta homamaso, kiu pacience sekvis la elegantan fremdulon sur longa vojo.

            El la restoracio „Tigro” aǔdiĝis muziko. La novalveninto malfermis ties pordon.

            …Baldaǔ, post kiam la membroj de la polico kaj la ambulanco restarigis la ordon kaj kolektis la vunditojn, la malesperiĝinta drinkejmastro povis diri nur tion al la policestro:

            - Envenis frenezulo kun promenbastono kaj diris, ke li volas buŝharmoniki kaj ruinigis la ejon…

            La drinkejmakstro ne mensogis. Harrincourt vere staris en la mezon de la drinkejo, kaj li ekparolis rikanante per sia plej larĝa, ĝentila rideto:

            - Gesinjoroj! Permesu al mi pruntepeti la buŝharmonikon de la dirigento de la orkestro, kaj mi prezentu kelkajn pastoralojn. Poste estu permesaste al mi petegi vian financan subtenon por malriĉa, sed talenta muzikisto.

            La drinkejmastro ĝentilvoĉe petis lin iri en la infeon. Grandanima pakaĵportisto opiniis, ke oni permesu al li buŝharmoniki la cerbmalsanulon.

            Marmito, la cent dudek kilograma gangstero, kiu tiun tagon rompis sian rilaton kun sia amatino, kaj li estis kolera pro tio, laǔte alkriis lin:

            - Tuj eliru! Idioto!

            Harrincourt ŝerceme minacis lin per sia fingro:

            - Nu-nu, eta giganto! Ne decas esti malĝentila…

            La giganto subite aperis antaǔ la novalveninto per du paŝoj, kaj…

            Kaj nekompreneble, li grandarke reflugis al sia loko, renversante la tutan societon kaj kelkajn litrojn da rumo.

            Poste jam ĉio okazis rapide. Parto de la gastoj salte leviĝis kaj kuregis al la fremdulo. Li kaptis seĝon kaj debatis la lampon.

            Estiĝi ĝenerala kaoso. Bruo de frakaso, kriego, interbatado plenigis la ejon, kaj Kolombo en oportuna momento ĵetis la tutan drinkejtablon sur la interbatiĝantoj, poste li ĵetis al ili la drinkejmastron kun la kuireja tranĉilo, la spiliston kun la arda fajrostango kaj la ĉefkelneron kun sia filo…

            …Sekvan tagon oni reordigis la restoracion, vespere sonois la muziko, kaj escepte la regulajn gastojn, kiu kuŝis en la hopitalo, kunestis la kutima, vespera publiko.

            Je la naǔa horo malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis la gaja fremdulo.

            Li eklevis sian pajloĉapelon kun aristokrata eleganteco kaj paŝis en la mezon de la ejo kun ĝentila rikano.

            La drinkejmastro, la spilisto, la ĉefkelnero kaj lia filo paraliziĝis.

            - Gesinjoroj! – komencis Kolombo. – kun via afabla permeso hodiaǔ mi faros mian koncerton, hieraǔ vespre proksrasitan pro la sveda gimnastiko. Sinjoro dirigento transdonos sian buŝharmonikon kaj la prezentado komenciĝos.

            Poste li transprenis la buŝharmonikon de la muzikisto, li ekstaris sur seĝon, sidis sur ties apogilon, ĵetis sian jakon al la ĉefkelnero per eleganta movo kaj ludis kun profunda sento la kanton: „Louis, la hejtisto forveturis al Nov-Hebridoj.” Li prezentis la duan strofon kantante. La programero dendube rikoltis sukceson. La etoso ankoraǔ estis frosta, sed jam kelkaj homoj ne prenis tiel forte sian poŝtranĉilon, kaj ĝi estas iu formo de la paciĝemo. Sed kiam Kolombo ekkantis la marŝon: „Hej, maristo, hej, maristo, Gravas nek tempesto, kaj gravas nek danĝero”, kiun li finis per mallonga ŝuklak-danco, ĉiu aplaǔdis, kaj oni postulis per laǔta pidfrapado, ke la artisto daǔrigu sian konceron.

            Harrincourt bazigis sian popularecon ĝis la fermohoro, la moneroj abunde falis en lian teleron, kaj kiam sur silka papero, streĉita sur kombilon li zumante kantis la ŝlagron: „Ridu folulo, kvankam larmoj fluas sur via ŝminkita vizaĝo…”, fariĝis tiel bona humoro, ke Lala, la bicikloŝtelisto, kiu cetere estis konata pri sia grandstileco, li petis frago-boleon, kaj oni trinkis ankoraǔ multajn botelojn da rumo ĝis aǔroro.

 

 

 

2

 

 

 

Horrincourt estis la favorato de la haveno. Ne troviĝis tia homo, kiu povintus kompari sian forton kun lia, tamen li evitis laǔeble ĉiun konflikton kaj toleris ankaǔ la plej drastajn ŝercojn.

            Oni nomis lin Kolombo pro lia mildeco.

            Ĉiuespere li gastrolis en la amuzejoj. Li ne nur buŝharmonikis. Se estis bezonate, li ludis violonon, citron kaj montris eĉ kartlud-trukojn. Neniu aǔdis lin blasfemi. Li parolis kun la cigar-vendista knabo tiel, kvazaǔ la li estus egalranga fripono kun la plej malnovaj, regulaj gastoj. Li estis ĉiam glate razita, kaj li sendis florojn al Mimi, okaze de ŝia naskiĝtago, kiu mezuris la likvoron en la ĉambro „Tranĉilĵetejo”.

            Ĵaluzaj, noktaj kavaliroj multfoje volis mortpiki lin, kaj malofte sen kaǔzo. Kun patra tenero li mem portis ilin al la plej proksima sukurejo.

            Kolombo estis tia.

            Nek la stiristo, kiu nomiĝis Aleksio la Ĉifonulo, nek la velestro konis tiujn antaǔaĵojn, kio ankoraǔ ne estintus problemo, sed la du maristoj invitis en la restoracion la dikan Yvette-on, virinon, kiu estis laǔ ilia plaĉo kaj pezis okdek kilogramojn, sed ŝi havis tute bebosimilan vizaĝon. Yvette konstante aplaǔdis al Kolombo, kiu ĵus rolis. Tio jam ne plaĉis al la stiristo. Sed poste la dika Yvette elprenis el la mano de la velestro kvin frankan moneron kun senekzempla impertinenteco, kaj ŝi ĵetis ĝin al tiu ajnhejma komediisto.

            - Hej! Pajaco! Redonu al mi tiun kvin frankan moneron! – diris la velestro, paŝante en la mezon de la drinkejo.

            La artisto transdonis la monon je lia plej granda miro.

            - Jen prenu, oldulo mia. Nur ne ekscitu vin, ĉar foje tiel frapis apopleksio mian kuzon. La kompatindulo havis komercejon de diversaj varoj en urbo Metz.

            - Krome ĉu vi estas impertinenta?! Jen!…

            La ceteraj estis priskribitaj. La velestro ricevis tian vangofrapon de Kolombo, ke li englutis kvaron funton da maĉtabako, kaj li batis la stiriston tiel, ĝis li petis lin serioze ĉesigi tion. Tiuokaze li eĉ prezenti sin, ke li estas Aleksio la Ĉifonulo.

            Nun ili trinkis kune ĉe la tablo en la angulo, kaj la stiristn jam eĉ tio ne ĝenis, ke la dika Yvette (kiu havis vizaĝon, tute similan al bebo) eĉ ne fortiris sian rigardon de Kolombo.

            - Mi miras – diris la stiristo, trempante sian kornosimile ŝvelintan nazon de tempo al temp en glason da akvo -, ke vi elektis tiel malbelan profesion. Kiu povas doni tiel grandan vangofrapon, antaǔ tiu la mondo estas malfermita.

            La velestro kapjesis konvinkite. Li estis ĉefatѥstanto.

            - Mia profesio estas tre bela -, defendis sin Kolombo -, la filharmonio kaj la baleto nun kakuliĝas kiel serioza profesio.

            - Tiulo, kiel vi, devas surmariĝi! Ek al la maro! Ĉu vi ne pensis pri tio, fariĝi matroso?

            ŋolombo sereniĝis.

            - Mi jam estis eĉ tio. Se vi konvenos al la postuloj, vi povos dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Ĉu vi havas dokumentojn?

            - Mi ne havas tiujn.

            - Tiam vi konvenas al la postuloj. Ĉu vi volas ŝipveturi kun ni?

            Yvette subite interrompis:

            - Ne iru kun ili, sinjoro Kolombo! Brigitta dronos post nelonge. Ĝi estas kaduka, aĉa velŝipo. Mi eldiras sincere, se la sinjoroj matrosoj ne prenas tion, kiel ofendon, nur la plej rezolutaj friponoj entreprenas dungiĝi al ĝi.

            - Ne atentu Yvette-on Brigita estas tre bona ŝipo – diris la stiristo malcerte. Yvette paliĝis pro indigno.

            - Ĉu vi diras tion al mi? Ĉu vi volas rakonti al mi pri ŝipoj, kiam mi amikiĝas kun la maristaro de la mondo jam dudek jarojn? Mi diris tion, ke Brigitta pereos, ties riparo putras, kaj ĝi mergiĝas duon colon pli profunde ol ĝi estas oficiale permesita.

            - Prave – konfesis la velestro -, sed fine ja oni ne surŝipiĝas pro trankvila, kaj certa maljuneco. Ĉu vi venos, Kolombo, aǔ ne?

            - Ĉu ĝi vere estas tiel danĝera veturilo? – demandis Kolombo mediteme. La stiristo ĝemis kaj eklevis sian ŝultron.

            - Ĉar ĉeestas la patrino de la ŝipoj, mi konfesas sincere: Brigitta ne povas konkuri por gajni la blankan rubandon. Se vi estus homo kun familio, mi ne invitus vin.

            - Dankon. Ĉar mi havas familino, mi akceptas la inviton kaj dungiĝos al Brigitta.

            - Ĉu ĝi certas, ke vi ne havas dokumentojn?

            - Absolute ne.

            - Vi devas pruvi tion. La kapitano estas malnovmoda homo, kaj li insistas pri certaj formalaĵoj. Ni povas iri.

            - Ne iru, sinjoro Kolombo! – rukulis Yvette, kvazaǔ priplorante sian paron, kaj melankoliaj faltoj aperis sur ŝia tute bebosimila vizaĝo. – Ne iru, sinjoro Kolombo, se iafoje vi bezonos kvin-dek frankojn, mi pruntedonos volonte…

            - Mi dankas vian proponitan krediton, sed mi ne povas akcepti ĝin. He! Jeanette! Portu glason da rumo kaj bukedon da floroj por la sinjorina moŝto je mia konto… Mi kisas vian manon, nobela virino.

            Ili foriris. La voĉo de Yvette postrukulis lin sur la strato ankoraǔ por sekundo:

            - Ne iru, sinjroro Kolombo…

 

 

 

D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Sed sinjoro Kolombo iris.

Sufiĉis al li ekvidi Brigitta-on de malproksime, por ke li vidu, ke Yvette ne troigis. Tiu vaporŝipo ne povintus riski eĉ ekskurson en la ĉirkaǔaĵo sen danĝero. Male oni faris per ĝi mult-monatajn mar-veturojn.

            Dum unu horo Kolombo interkonsentis kun la kapitano. Ili ekveturos post kvar tagoj al Havano kaj tra la kanalo Panamo sur la Pacifikan oceanon. La vojo daǔros maksimume unu jaron.

            - Diru – demandis la velestron, kiam ili denove estis sur la bordo -, kial vi anonciĝis tuj, kiam vi aǔdis, ke estas vivdanĝere veturi per la ŝipo? Ĉu eble vi volas morti?

            - Tute ne! – raspondis Kolombo iom timeme. – Mi ŝatas la danĝeron.

            Hoho! Estas bone atenti – li pensis. Li skribis leteron al siaj patrino kaj fratineto el kafejo. Liaj patrino vidva kaj la dek kvar jara Anette vivis en vilaokvartalo de Parizo, en la domo de la familio Harrincourt, kiu estis ŝarĝita per ŝuldoj, pli ol kiom ĝi valoris. La altrangaj, parizaj parencoj tute ne konjektis, ke la juna Harrincourt kantas en iun drinkejo de Marseljo, kaj el lia lukro ili subtenas la modestan dom-mastrumadon de la ĝenerale respektata, eleganta, sinjora familio

            Harrincourt estis la lernanto de la mararmea akademio. Oni ŝatis lin ankaǔ tie, ĉar kelkaj homoj naskiĝas tiel, ke li estas ŝatata ĉie. Sed tiaj morozaj homoj, kiel mararmea inspektoro, markizo Lauton Tracy, rezistas al ĉiu afableco per siaj ŝtonduraj koroj. Lauton Tracy vivis sola en sia vinberejo proksime al Lyon, kaj de tempo al tempo li aperis por kelkaj tagoj en la akademio aǔ sur la ŝipo, por ke li faru severan predikon skuante siajn ostajn fingroj, kuntirinte siajn hirtajn brovojn sur sia falta, mumie malgrasa vizaĝo.

            La kadetoj vivis en konstanta malesperiĝo pro li. Nek la instruistoj ŝatis lin. Sed dank’ al liaj altaj familiaj kontaktoj estis certe, ke anstataǔ emeretiĝi, li mortos pro plena kadukiĝo dum parado. Ke ĝi tamen ne okazis tiel, la kaǔzinto estis Harrincourt, al kiu la inspektoro ne permesis doni la sekvan, lernejan rangaltigon post ekzamen-manovro.

            Harrincourt aperis gaje tiun tagon en la dormejo de la kadetoj:

            - La maljun Tracy hodiaǔ perdis sian honoron antaǔ mi. Mi emeritigos lin.

            - Vi estas idioto – opiniis iu lia kolego, ne sen ĉiu bazo.

            - Vi povas veti kun mi pri arĝenta, aǔtomata fajrilo, ke oni emeritigos onklon Tracy ĝis la sekva ekzameno.

            - Konsentite.

            Harrincourt gajnis la aǔtomatan fajrilon, sed  perdis sian karieron. La emeretigo de la mararmea inspektoro okazis inter sufiĉe malgajaj cirkonstancoj. Dum la mondmilito la alianculoj reciproke distingis per ordeno kelkajn oficirojn. La francoj nomumis la anglajn kavaleriajn oficirojn kapitano de la senegalaj infanterianoj, sed la angloj konferis honoran rangon al la ĉe la soktaj trupoj francaj kamaradoj. Ĉiu sciis pri Tracy, ke li estas honorkapitano de skota regimento. La kimra princo ĝuste tiam estis en Parizo, kaj tiuokaze oni invitis ankaǔ Tracy partopreni al balon de la mararmea akademio, kies ĉefa mecenanto estis lia reĝa moŝto. La kadetoj laboris tage-nokte. Harrincourt estis inter tiuj, kiuj adresis la invitilojn. La ŝtatsekretario, kiu subskribis tiujn, kompreneble ne legis aparte ĉiun invitilon, cetere li estus rimarkinta, ke iu havas alian tekston. Ĝi ja estis ĝuste tia, kial la aliaj. Nur tio estis skribita malsupre:

 

„La honormembroj de la angla armeo bonvolu surpreni sian paraduniformon,

 konvena al la balo.”

 

 

            Kian sensacion vekis en la luksa balo la maljuna, kalva Tracy, kiam li aperis en sia kimera, kapitana uniform kun nudaj genuoj, portante kvadratitan jupon, kio tute ne estas priskribebla. Oni parolis pri la evento eĉ post jaroj. Laǔ la ĉefministro la spektaklo estis neforgesebla. Neniu kaǔzis skandalon, lia reĝa moŝto la kimera princo diris kelkajn senantajuĝajn vortojn al la duonmorta Tracy kaj dankis la frapan atentemecon, kiel la ĉefinspektoro manifestacias en tiu uniformo apud la tradicia franca-angla amikeco.

Kiuj ne povis subpremi sian ridon, tiuj iris en najbaran ĉambron. Baldaǔ ankaǔ la kimera princo vizitis ilin.

            Nun jam komenciĝis ĝenerala kampanjo pro emeritigi la maljunan ĉefinspektoron. Nek liaj altrangaj familianoj eksponis sin volonte, kaj Harrincourt ricevis la aǔtomatan fajrilon. Sed la invitilo de Tracy, se la naiveco de la maljunulo tute ne ekskuzis lin, pruvis tion, ke ankaǔ kulpulo estas en la afero. Tiel do okazis, ke la kariero de Harrincourt finiĝis ĉe la militmaristaro.

            Ĝi estis granda plago por lia familio. Harrincourt sciis, kion li kaǔzis per sia nepripensita faro. Sed li decidis korekti sian misagon. Liaj patrino kaj fratineto ne suferu pro li. Li oferis sin por ili. Li havis dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La asekuro validis tiuokaze: „se la militmar-kadeto Jules Manfred Harrincourt suferus akcidenton”.

            Li decidis, ke liaj patrino kaj fratineto ricevos tiun dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio”.

            Li vendis sian ĉiun havaĵon, li aldonis al tio ankaǔ la malmulte da mono heredita de sia patro kaj pagis la duonjaran kotizon de la asekuro. Krome li tre atentis, ĉar li devis moroti dum la plenumo de sia profesio, ne pli ol pasos duonjaro. Se surveturos lin aǔto, aǔ iu mortpikas lin sur la strato, tiuj valoras nenion.

            Tiel li alvenis en Marseljon, kaj tial estis konvene por li dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Fariĝi matroso, tio estas „profesio”. Dek mil dolaroj sufiĉos al liaj patrino kaj fratineto, ke ili prosperu.

            La amuziĝanta publiko tute ne konjektis, ke tia homo kantas la sentimentalajn kaj gajajn ŝlagrojn, kiu mortkondamnis sin mem.

 

 

 

2

 

 

 

Sed evidentiĝis, ke vivi ja estas mafacile, sed nek morti estas facile.

            Estis la oka horo vespere, kaj Brigitta volis malankri antaǔ noktomezo. La stiristo, la velestro kaj Kolombo aranĝis adiaǔan vesperon en la restoracio al la „Gemuta kadavrejo”.

            Kolombo ankoraǔ lastfoje prezentis sian plej belan kanzoneton. Oni tondre aplaǔdis, falis floroj kaj moneroj, sed ĉar la stiristo kaj la velestro iris antaǔen, ankaǔ Kolombo svingis sian pajloĉapelon, ŝovis sian bambuo-bastonon sub sian akselon kaj foriris. Li iris gaje en la mallarĝaj stratetaĉoj al la haveno. Yvette alpaŝis lin el sub pordegenirejo.

            - Sinjoro Kolombo – ŝi rukulis kun sia bebovizaĝo, humida de larmoj.

            Harrincourt alridetis ŝin afrable:

            - Mi kisas vian manon, sinjorina moŝto. Ke mi ne plu vidos vin, ties memoro eterne vivos en mi.

            Li kisis ŝian manon ĝentile kaj iris plu.

            Aǔ li estus irinta.

            Sed la okdek kilograma demono kun bebosimila vizaĝo, inter dense fluantaj larmoj, kolektinte sian ĉiun teneran timzorgon de sia koro, batis Kolombon je la kapo tiel per gumbastono, ke sinjoro Kolombo rekonsciiĝis nur aǔrore. Li kuŝis sur la pavimo de la senhoma stratetaĉo.

            Kaj Brigitta jam navigis sur la vasta maro.

 

 

 

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Harrincourt havis nur kvin monatojn el sia vivo. Dum tiu tempo li devas morti, se li ne volas, ke ilia malnova domo estu aǔkciata, kaj liaj proksimuloj mergiĝu por ĉiam inter la malriĉuloj de Parizo.

            Li meditis pri tio malgaje, maĉante la frandaĵon de la malriĉuloj post la tagmanĝo: kelkajn sunflorajn grajnojn, sidante sur benko en la malnova haveno.

            Subite li ekvidis Kontraǔe la fortikaĵon St. Jean, kie oni dungas la legianajn rekrutojn, supre sur la monto, vidalvide al la preĝejo Norte-Dame de la Garde.

            La legio!

            Efektive ĝi estas profesio. Oni kontraktas kun la franca ŝtato kaj ricevas salajron. Tie ne estas problemo morti.

            Sed kial li devus morti?

            Hopla!

            Ek en la urbon. Li trovas la grandegan palacon de la asekura societo en Cannebiére. Lia eleganteco ŝajnas luksa en la suburbo (precipe lia iu ŝuo, kies butona, blanka enmataĵo estis preskaǔ tute sendifekta), sed oni ne permesis al li eniri al la direktoro. Kelkaj vivdanĝeraj minacoj, rimarkinde drasta honorofendo kaj limigo de la persona libereco de la suboficiro, preninte lin je la kolo, tamen sukcesis al Kolombo eniri al iu prokuristo.

            Harrincourt rakontis sian planon entuziasme.

            - Mi havas unuarangan proponon. Ni parolu sincere. Se nun mi elektos tian profesion, kiu mortigos min, vi pagos dek mil dolarojn. Donu al mi kvin mil dolarojn, kaj mi restos vivanta.

            - Mi opinias, ke estus pli bone, se vi mortus – proponis la prokuristo bonvole post mallonga konsiderado. – La negoco estas pli komforma al la reguloj tiel.

            - Sed sinjoro! Ĉu la morto de homo signifas nenion al vi?

            - Kompreneble jes. Ĝi signifas la likvidon de obligacio.           

            - Vi profitus el mia propono – li klarigis konvinke. – Se vi ne interkonsentos kun mi, tiam mi elektos tian profesion, ke mi mortos post mallonga tempo, kaj vi devas pagi la tutan dek mil dolarojn.

            - La afero ne tute statas tiel. Ni devas subtrahi certajn sumojn oficiale, krome ni banko alkalkulas sepdek kvar cendojn, kiel administra kosto. - Li diris tion reveme, skribaĉante sur paperfolio. – Sendepende de tio, hodiaǔ ne estas tia profesio, en kies intereso la instanco ne devigus fari preventajn rimedojn.

            - Ĉu se mi dungiĝos al la legio?

            La prokuristo surprizite eklevis sian kapon.

            - Ĝi ne estas profesio… Atendu! – Li levis la telefonon kaj ekpremis butonon. – Ĉu estas tie la jurista sekcio?… Mi ŝatus paroli kun advokato Lagarde. Bonan matenon! Ni faris asekuran kontrakton pri la vivo kun sinjoro, se lin trafus akcidento, kaj se li dungiĝos al la legio… Kiel?… Dankon… - Li demetis la aǔdilon. – Vi pravis. Se vi mortos en la fremdula legio, ni eksigos tiun, kiu faris la asekuran kontrakton kun vi. Ĉar li devintus skribi en ĝin, kiujn profesiojn koncernas la asekuro. Ĉar estas profesia soldatservo.

            - Ĉu vi pagos al mi la duonon de la asekuro, la kvin mil dolarojn? Ĉar mi zorgos en la legio pri tio, ke mi mortu rapide.

            - Vidu, sinjoro, ni ne ŝanĝu tion. La negoco estas solida. Ĝi kostu iom pli multe.

            Li leviĝis kun komplezema rideto kaj akompanis la junulon ĝis la pordo.

            Kolombo estis tre kolera.

            - Venu en vian kapon tiu homo dum viaj sendormaj noktoj, kiun kiu vi parolis hodiaǔ! – diris Kolombo kolere. – Havu animriproĉon, ruliĝadu sur viaj kusenoj plorante…

            - Se mi havos eblecon – respondis la prokuristo kun komplezema ĝentileco -, mi faros tion, sinjoro. Ĉu vi deziras ankoraǔ ion?

            - Nenion. Vi pensas, ke mi estas malkuraĝa. Sed vi eraras pri tio. Vi povas esti certa, ke mi mortos! Mi havis la honoron!

            La prokuristo klinis sin ĝentile:

            - Ripozu en paco…

            Kolombo kuris malsupren sur la ŝtuparo kolere. Li tute ne pensadis, li tuj anonciĝis en la fortikaĵo kaj dungiĝis al la legio.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:11:58
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kolombo nervoze atentis sin mem. Kial li rikanas konstante? Homo, kiu devas morti, kondutu minimume serioze, se jam tute ne temas pri soleneco.

            Eĉ momenton ne estis sedube por li, ke antaǔ ol li pagus la sekvan partopagon de sia asekuro, li zorgos pri tio, ke li fariĝu viktimo de sia profesio. Sed ĝis tiam li devas profundiĝi en kontempladon! Homoj post simile tragika decido pensadas kun altenlevita kapo aǔ skribas taglibron, sed ne fajfadas konstante. Lia senespera provado, serioziĝi antaǔ sia proksimiĝanta morto, fiaskis.

            Kvankam la kompanio de la rekrutoj ekveturos post du tagoj. Ĉar loko estas bezonata en la fortikaĵo St. Jean, oni rapide enŝipigas la rekrutojn.

            Iun antaǔtagmezon li provis promeni kun melankolia malgajeco, kiam iu suboficiro alkriis lin, ke li venu en la deponejon por sortimenti la kalsonojn.

            La deponejisto estis malnova, invalida, legiana kaporalo, fortika hom-manĝanto, kiu taǔgas por disciplinigi civilulojn. Tiu homo neniam ridetis, ĉar kuglo de mitralo estis en lia kapo, kiun oni ne povis forigi per operacio.

            - Ĵetu la tolaĵojn ĉi tien unu post la alia! Mi notos tiujn.

            - Tre bone.

            - Silentu! Legiano ne respondu!

            Kolombo ridetis pardonpete kaj ĵetis la tolaĵojn unu post la alia.

            Poste li subite rektiĝis. La kaporalo rigardis lin demande.

            - Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo: mi ŝatus fajfadi.

            La hom-manĝanto konsterniĝis. Tiu homo estas militservinta, ĝi videbliĝa sur li. Kaj kiel juna… Efektive li devus riproĉi lin pro tiu raporto, sed estas io en lia vizaĝo, kio memorigas lin pri kara hundo… Eh, diablo forportu.

            - Nu ja vi povas fajfadi, se vi havas emon, ĉar postmorgaǔ vi ekveturos al Afriko.

            - Baldaǔ okazos iel… Nek tie oni manĝos min, nur en certaj regionoj… - Poste li fajfadis. Ne ian modernan, eksterordinaran kanton, sed malnovan koĉeran ŝlagron el Parizo. Li jam ne petis apartan permeson svingadi sian etenditajn brakojn dekstren-maldekstren la dormoĉemizojn kaj ĵeti tiujn al la kaporalo per gracia movo, kiel ia dancistino sian vualo, laǔ la ritmo de la fajfado. Tiu bubo ne havas klaran menson, ĝi certas.

            Kiam ili finis la laboron, li diris tre moroze al la rekruto:

            - Trinku kun mi glason da biero, se vi estas soifa.
            Kolombo konis la homojn bone. Li kunbatis siajn maleolojn tiel, ke la deponejo ektremis:

            - Dankon, mon chef!

            Li povas anonciĝi, tio certas…

            La mizantropa kaporalo, en la kapo kun kuglo vekis iom da sensacio, kiam li sidigis la rekruton al sia tablo.

            - Tiun kanton… tiun ŝlagron fajfu denove, nazmukulo!

            - Kiel vi ordonas, oldulo mia… - li respondis, kaj la rimarkon „oldulo mia” li kontraǔpezis per la kunbato de siaj maleoloj sub la tablo, kiuj ektremigis la glasojn.

            Li fajfis eĉ pli da kantoj, kaj ili trinkis multe da vino el Bordeaux. Post la kvara botelo la kaporalo konfesi al Kolombo, ke li eĉ nun amas tiun malbenitan virinon. Kolombo brakumis lian ŝultron kaj klinis sian kapon sur la verdan kolum-insignon, poste li kantis responde per sia mola, sentimentala voĉo:

 

Hodiaǔ mi amas neniun alian, nur vin,

Bela Rue Malesherbes, bela Rue Malesherbes,

Adiaǔ por eterne…

 

 

            La kapitano, ŝajnis, ke estis malvarmumita, ĉar li ŝnufetadis ofte, kaj nek lia pipo volis ventumi.

            Antaǔtagmeze Kolombo denove estis komandita en la deponejon, sed anstataǔ sortimenti tolaĵojn, li devis manĝi hejme faritan kolbason. Ĝi estis agrabla por la rekruto, ĉar ili ekveturos moraǔ al Oran, kaj de tie en la dezerton.

            Sekvan tagon okazis lego de la nomlisto, alviciĝo, kaj la taĉmento, konsistanta el rekrutoj, forlasis la fortikaĵon por iri en la havenon, kie atendis ilin ŝipo, ekveturonta al Afriko.

            Kolombo staris konsternite en la korto de la fortikaĵo.

            Oni ne legis lian nomon! La taĉmento formarŝis sen li. Li volis ĵus protesti kontraǔ la nekomprenebla distriteco, kiam la kaporalo en la kapo kun kuglo aperis apud li:

            - Danku tion al mi, nazmukulo. Mi aranĝis, ke vi restu provizore en la deponejo.

 

 

 

            K V A ђ A   Ĉ A P I T R O

 

           

1

 

 

Kolombo decidis, ke li neniam plu estos simpatia. Li perdis tutan semajnon el sia kara tempo en Marseljo, kie la legiano neniel povas fariĝi viktimo de sia profesio. Ankaǔ la maljunѡ soldato jam pentũs, ke li volis gardi tiun infan-aspektan soldaton de la teruroj de la dezerto por mallonga tempo. Ĉar la rekruto, de kiam la marŝkolono ekiris sen li, fajfis ekskluzive la plej modernajn ĵaz-kantojn en la deponejo, krome tiel false, ke la kapopafo de la kaporalo konstante lancinis. Tiel post nelonge li estis survoje al Oran sur la vaporŝipo, nomita „Patro de la Legio”

            La malgranda, malpura ŝipo maltrankvile dancis sur la ondoj de Mediteraneo. La legianoj sidis en la bilĝo kaj trinkis la ĉiam ricevitan nigran kafon el sia gamelo. La malbonodora fumo de la cigaredo Caporal, plenigis la ejon, kiel densa nebulo.

            La krada lampo pendolis grincante, la soldatoj kaǔris paraliziĝinte pro timo en la krepuska ejo inter siaj pakaĵoj, kestoj kaj kovriloj.

            La konstanta bruego de la agitiĝanta maro aǔdiĝis el ekstere. Maljuna legiano, kiu komencis servi sian duan jaron, kaj tial li sukcesis ricevi du monatan ferion en Marseljo, li revenis kun la rekrutoj en Afrikon. Li havis longan, brunan barbon, kun blankaj haroj kaj grandan gorĝan pomon. Li nomiĝis Pilotte. Nun li pipfumis trankvile kaj rakontis al la malspertaj kamaradoj mallaǔte pri ilia sekvonta sorto.

            - Komence estos tre malbone sude, sed poste, kiam vi vidos, ke vi neniam alkutimiĝos al tiuj cirkonstancoj, vi do rezignos ĉion…

            La soldatoj aǔskultis lin kun maltrankvila rigardo. Ili aspektis, kiel stud-skiz-kapoj. Malgrasaj, sensangaj kapoj de buboj, kun malhelaj ringoj ĉirkaǔ iliaj okuloj, sunbrunigitaj, rezolutaj, firmkarakteraj vizaĝoj. Nur unu homo ne atentis lin. Maldika legiano kun disstarantaj oreloj. Du paralelaj faltoj tiriĝis apud liaj nazo kaj buŝangulo. Kiam li rikanis, tiuj du faltoj fariĝis sulko, ĉar li rikanis konstante, la du strangaj sulkoj preskaǔ rigidiĝis sur lia vizaĝo. Liaj brilaj, viglaj brovoj ĉiam moviĝis tien-reen, kѡj lia hararo, kombita sur lian frunton eĉ pli bone akcentis, ke li estas degeneriĝinta. Li konstante desegnis per ĉiuj objektoj ĉemanaj, tial oni nomis lin Kreto. Post mallonga tempo Kreto fariĝis la celpunkto de la drastaj ŝťrcoj. Sed pri tio, ŝajnas, ke li scias nenion.

            - Kia estas la nutraĵo? – demandis iu.

            - Bonega. Nur dum marŝado ĝi estas iomete simpla. Se oni ne havas tempon kuiri, tiam ĉiu ricevas kelk-manplenojn da faruno kaj cepon, kaj ili manĝas tiujn, kiel ili povas

            La plej stranga figuro de la legio sidis vidalvide al Pilotte. Mezalta, groteske korpulenta homo. Li ne estis dika nur korpulenta. Dika kolo, lignotabulon larĝa ŝultro, grandaj koksoostoj, teruraj, gorilosimilaj makzeloj kaj sur lia kalviĝanta kapo kelkaj densaj, longaj nigraj harfaskoj hirtiĝis. Li parolis tre malmulte, li ĉiam rigardis sian ĉirkaǔaĵon kun melankolia malgajeco, kaj iafoje li legadis malpuraj paperfoliojn, per kiuj li plenŝtopis siajn ĉiujn poŝojn.

            - Mi aǔdis tion – li interrompis per sia raǔka, vingusta voĉo -, ke en la legio jam servis multaj artistoj.

            Pilotte kraĉis.

            - Antaǔ du jaroj mi soldatservis kun norvega fort-artisto, nome Krögmann. La kompatindulo estis mortbatita dum sencela interbatado en drinkejo. Krome mi konas remburiston, depotanta ĉe la sapeistoj en Meknes, kiu trumpetas bele. Mi ne renkontis alian artiston en Afriko.

            - Ĉu eble vi estas artisto? – turniĝis rekruto al la dikulo.

            La demandito mediteme karesis sian grandegan gorilosimilan makzelon, sur kiu kreskis nerazite fortaj, nigraj dorn-haroj:

            - Jes… - li respondis ĝemante – mi estas artisto.

            - Kia artisto vi estas?

            - Mi estas Troppauer, la poeto…

            Li diris tion, kvazaǔ li estus atendinta konsternitan miron. Sed tiuj rezignaj soldatoj elmontris nenian kortuŝiĝon. Plie ili kunrigardis kun tia komprenemo, kvazaǔ ili estus kuracistoj, kaj ili konsentus en io post la konsultado.

            - Se vi permesas – diris Troppauer, la poeto modeste -, mi laǔtlegos mian konatan poemon.

            Kaj antaǔ ol li povintus decidi, rilate lian peton, li jam eltiris iun sian malpuran paperfaskon, disfaldadis ĝin kun plezuro kaj komencis legi tion je la plej granda konsterniĝio de siaj kamaradoj:

            - Mi estas floro, verkis ĝin Hümér Troppauer.

            Li legis. Kun trankvila, memfida rideto, iafoje fingre kombante siajn longajn, nigrajn buklojn…

            Finleginte la lastan verson, li ĉirkaǔrigardis triumfe. Terura silento regis en la bilĝo. Politte tenis sian manon sur la bajoneto.

            Nur unu akresona voĉo aǔdiĝis kun raviĝo:

            - Brave! Ĝi estas vere belega!

            Li estis Kolombo. Li rikanis preskaǔ ĝisorele pro la artoĝuo. Hümér Troppauer kliniĝadis langvore kun modesta rideto, premante sian makzelon, similan al tiu de simio sur sian bruston, tremigante siajn bukojn.

            - Mi vere ne sicas… per kio mi elmeritis… la rekonon – li diris emociiĝinte. – La poemo eble tial estas bela, ĉar mi verkis ĝin memore de mia kompatinda patrino… Dio donu al ŝi ripozon… - La soldatoj vidis konsternite, ke du larmogutoj ruliĝas el la okuloj de Troppauer kaj rompiĝis lia voĉo. – Se vi permesas, mi laǔtlegus mallongan prozan poemeton, kiu karakterizas mian patrinon…

            - Legu! Legu!

            Kolombo kriis tion entuziasme kaj aplaǔdis.

            - Legu! Legu!… - kriaĉis falseta voĉo. Li estis Kreto. Sed li ne sciis, pri kio temas.

            Sed la larmanta poeto ne povis komenci la laǔtlegon de sia nova verko, ĉar kelkaj rezolutaj soldatoj leviĝis kaj paŝis antaǔ lin.

            - Tuj ĉesu tiun idiotaĵon – diris iu giganto el Kanado.

            - Sed, sinjoroj… Ĉu ne estas belaj miaj… poemoj? – Ŝajnis, ke li tuj ekploros

            - Viaj poemoj estas enuaj kaj idiotaj… - kriis greka, profesia luktisto skuante sian pugnon.

            Kio okazis poste, tio estis tia, kiel ia malbona sonĝo. La poeto vangofrapis la grekan, profesian luktiston tiel, ke li flugis al fer-fosto kun rompiĝinta makzelo kaj svenis. Poste li ĵetis unumane la kanadan arbohakiston al siaj kunuloj per leĝera movo.

            Ankoraǔ kelkaj morozaj kritikistoj rapidis kontraǔ la energia poeto… Sed vane. Troppauer ĵetis ilin unu al la alia, kiel etajn splitojn.

            La soldatoj konsternite, time rigardis lin…

            La batalo finiĝis, la artisto ѳtaris sola en la mezo de la ejo kaj ĉirkaǔrigardis riproĉe.

            Iu ĝemetis, sed cetere estis silento.

            La poeto residiĝis, disfaldis sian malpuran paperfaskon kaj ekparolis patose:

            - Patrino mia, vi estas la stelo de via orfa fũlo, verkis Hümér Troppauer. Unua strofo…

            Poste jam la legianoj finaǔskultis la pli ol dudek du paĝan poemon kun streĉa atento.

 

 

 

2

 

 

 

Malproksime aperis Oran. La Afrika bordo kun blankaj, skatolformaj, aparte satrantaj domoj kaj palmoj situis forviŝiĝinte en la opaka prilumo de la perpendikle radianta, antaǔtagmeza sunbrilo.

            - Alvicigu! – kriis la suboficiro en la bilĝo.

            Ĉiu aperis kun sia havaĵo sur la ferdeko. Ŝipoficiro rigardis la bordon tra binoklo.

            Ankaǔ la okuloj de la sodatoj gluiĝis al la proksimiĝanta haveno.

            Tie estas Afriko!

            La ŝipoficiro okulmezuris la soldataron indiferente.      

            Poste li subite konsterniĝis.

            Harrin… court…

            Ankaǔ Kolombo miris.

            - Cham… bell… - li balbutis.

            Ili vizitis la akademion kune!

            - Sinjoro serĝento permesos, ke vi elpaŝu el la vico esceptokaze. Mi ŝatus paroli kun vi kelkajn vorotojn – diris la oficiro.

            Harrincourt elpaŝis kaj li iris iom flanken kun la oficiro.

            - Harrincourt… ĉu vi freneziĝis? – li demandia nervoze, kiam ili malproksimiĝis de la vico.

            - Mi petas vin sinjoro leǔtenanto…

            - Diru trankvile, ke Jean, kiel antaǔlonge.

            - Nu, kara Jean… Kian obĵeton vi havas, ke mi dungiĝis al la legio?…

            - Vi scias bone, kio estas la legio! Nur tiu venas ĉi tien, kiun bedaǔras neniu, se kuglo de bedueno mortigas lin en la dezerto. Aǔskultu min: mi havas tre bonajn kontaktojn. Generalfeldmarŝalo Cochran, la urba komandanto de Oran estas mia onklo, kaj se eble mi parolus kun li…

            Harrincourt paliĝis.

            - Tute ne pensu fari tion! Mi volas morti kaj fino! Ĝi estas mia privata afero! Mi tre petas vin neniel interveni en miajn aferojn…

            Grincado kaj plaǔdego aǔdiĝis, kiel oni ankris. La oficiro rapide manprenis kun sia iama kamarado, kaj Harrincourt restaris en la vicon.

            La ponteto ruliĝis kaj batiĝis al la bordo. La glavo de la kaptano subite ekbrileѴis, poste li ekiris sur la lignotabulo, kaj malantaǔ li bruis la pezaj soldatŝuoj unu post la alia.

            Chambell rigardis malgaje la taĉmenton malaperantan inter la polvovualoj, dancantaj en la sunbrilo, dum ankaǔ la lasta soldato kun unuanima amblado turniĝis sur la vojo, kiu kondukis inter domoj kaj verdaj palmoj ĝis la fortikaĵo St. Thérése.

            Kompatinda Harrincourt – li pensis kaj ekĝemis.

 

 

 

K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Gemuta serĝento venis por akcepti ilin. Lia vizaĝo estis plena de truetoj pro ia pulvo-eksplodo, kaj iu lia okulo apenaǔ estis videbla el ĝia veruka, spongeca, blanka kavo. Post la eksplodo restis nur kelkaj katosimilaj haroj el lia liphararo. Sed senkonsidere tion, li kondutis vere ĝentile. Li mansvingis jam de malproksime al la rekrutoj, poste li preteriris antaǔ la vico kaj okulmezuris ilin de la kapo ĝis la piedoj.

            - Mi estas tre kontenta pri vi – li diris kun sincera rekono. – Estus domaĝe venigi honestajn homojn ĉi tien por mortaĉi, ĉar vi ĉiuj krevos ĉi tie… Rompez!

            Li mansvingis kun esperiga, serena rideto al la soldatoj kaj forrapidis. Ĝi estis la akcepto aǔ li estis serĝento Latouret.

            La suboficiro montris la dormlokon al ili en longa, blanke kalkfarbita ĉambro, kaj la morte lacaj soldatoj tuj komencis poluri siajn rimenzonojn kaj butonojn.

            Nur Kreto, la idioto sterniĝis sur la lito rikanante kaj ekdormis. Kolombo skue vekis lin:

            - He! Kretena sinjoro! Faru vian paquetage-on, ĉar vi estos punita, se viaj butonoj ne brilos.

            - Ne gravas. Mi havis onklon en Strasburgo, kiu foje en la armeo, kiam li devintus purigi siajn butonojn...

            - Ĉu vi ne volas nun rakonti? Se matene ne brilos viaj rimenzono kaj butonoj, oni draste punos vin.

            - Ne gravas.

            Kaj li rekuŝiĝis. Kolombo koleriĝis. Li simple detiris lian kamizolon, forprenis lian rimenzonon kaj purigis tiujn kun la siaj. La aliajРsoldatoj jam longe ripozis, kiam Kolombo ankoraǔ varmigis la vaksopecon sur la finoРde alumeto kaj poluris per ĝi la rimenzonon de Kreto. Dume li diris malafablajn aferon pri la idioto, kiu dormis tranѫvile.

            Verŝajne eѳtis milita stato ie, ԉar ili restis nur kvar semajnojn en Oran anstataǔ plenumi la kutiman tempon de la ekzercado.

            Kiaj marŝado, kurpaŝado, bajonte- kaj paf-ekzercoj okazis dum tiuj kvar sѡmjnoj, ĉio ĉi supťris eĉ la plej pesimismajn imѡgojn.

            Serĝento LatouѲet kelkfoje kuris retro preter la elĉerpita marŝkolono en la sufoka, tagmeza varmego:

            - Rapide, knaboj, rapide, rapide!… Kion vi diros, se iam okazos vera marŝado?… Parada defiliro!

            Nur mankis tio!

            Li devis marŝi per la longa, rekta-krura, brua parad-defiliro de la legio.

            - Iru, kara mia! Frapu viajn piedojn al la tero, frapu tiujn, per la sep sakramentoj, ĝi ne estas valso, sed marŝado! Unu-du… Kurpaŝo!… Suboficiro! Metu tiun homon sur la ĉaron, kaj se li rekonsciiĝos, li staru, kiel honorgardisto antaǔ la guberniejo.

            Kolombo konstatis kun abomeno al si mem, ke li grasiĝas. La malfacila vivo de la soldatoj ne estis nekutima por li, sed dum la mondfama legian ekzercigo li tamen devintus proksimiĝi al la morto.

            Male, li estis la sola homo, al kiu la terura serĝento donis forpermeson en la urbon dum la tempo de la ekzercigo. Tiu rikananta, blu-okula nazmukulo faras la parad-defiliron, ke la dezerto preskaǔ tremis sub liaj piedoj, li tenas kaj ĵetas la fusilon sur sian ŝultron tiel, kiel aǔtomato… Kiel ĝi okazis, subite li diris nur tion:

            - Ĝis la vespersignalo vi povas foriri. Ne rikanu, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin!

            Li ekiris fari longan promenon sur la kurbaj, malpuraj, mallarĝaj stratoj. Li eniris en arbilbrikan kabanon, kie oni vendis kafon. La ejo konsistis nur el kvar muroj, kaj la sola aperturo estis la enirejo. Nek seĝo, nek meblo, nur maljuna, barba arabo kaǔris sur la planko, antaǔ kruĉo, plena de ardaĵo. Li boligis tason da akvo en la malgranda ujo, kaj kiam la soldato enpaŝis, li ĵetis kuleron da kafo sur la akvon. Nur post tio li diris?

            - Salem…

            - Ankaǔ al vi, infano mia…

            La ejo estis tri paŝojn longa kaj larĝa. Ne pli granda ol porkejo. Kaj nek pli bonodora. Li nur englŵtis la kafon kaj elrapidis.

            Kaj nun okazis tѵte stranga afero.

            Li apenaǔ elvenis Ŵra la pordo, li pšŝis flanken por meti sian piedon sur ŝtono apud la kabano, ĉar butono loziĝis sur lia pantalontubo, kaj nun li volis kudri ĝin. La plimulto de la legianoj portas kudrilon kaj fadeŮon. Ĉar oni severe punas ilin pro defalinta butono aǔ ŝiriĝinta vestaĵto, nur la plej rezolutaj soldatoj neglektas la necesajn antaǔzorogojn. Li do metis sian piedon sur argilbrikon, enkudriligis la fadenon kaj alfiksis la butonon. Poste li kudris ankaǔ la alian pli strikta.

            Subite li pikis sian fingron.

            Virino elrapidis tra la pordo de la argilbrika kabano.

            Li estis certa pri tio, ke dum li kudris la butonon, neniu eniris la kafejon. Jus nur la arabo restadis en la mallarĝa, krud-mura ejo. Aperturo, tra kiu povintus eniri el alia direkto, meblo, kiu povintus kovri iun, ne estis en la ejo. La maljuna arabo certe ne ŝanĝiĝis al juna virino, kaj nek sur la ramita agril-planko povis elkreski virino.

            Kiel elvenis virino el la ejo, se ŝi ne estis ene?

            Li decidis reiri en la kafejon.

            La pordo estis ŝlosita! Aǔ la virino ŝlosis ĝin el ekstere, aǔ, kio estas pli verŝajna, la arabo riglis ĝin.

            Kio ĝi estas? Ĉu miraklo? Ĉu fantomo?

            La virino ne vidis la soldaton, ĉar ŝi tuj rapidis plu, turniĝante en la kontraǔan direkton. Ŝiaj rajd-pantalono, lakitaj ŝuoj, nun malaperas ĉe la stratangulo, kiel ŝi turniĝas.

            Kolombo postrapidis ŝin. La virino iris el la suburbo, troviĝanta antaǔ la fortikaĵo St. Thérése al la kvartalo de la eǔropanoj, inter la lignodomoj de la longa avenuo Magenta. Eble ŝi jam alkutimiĝis al la tropiko, ĉar ne estis kolŝirma vualo sur ŝia blanka korkoĉapelo.

            Sur ŝia mandorso troviĝis stranga, preskaǔ regula nevuso. La legiano vidis bone tion, ĉar ne pli ol du paŝa distanco estis inter ili. Ŝi iris antaǔ li. Kaj sur ŝia mandorso estis bruna, triangula makulo! Sur la bela, glata haǔto. Strange!

            Kolombo nek li mem sciis, kial li sekvas ŝin. Virino, kiu elkreskis el la tero, ĉiuokaze estas interesa. Precipe, se ŝi havas eĉ brunan triangulan nevuson sur sia mano.

            Ili alvenis al la vilaokvartalo de la urbo. La virino iris ĉiam pli rapide. Kolombo iomete postrestis kaj sekvis ŝin, ŝtelumante de palmo al palmo.

            La virino haltis ĉe malantaǔa pordego de domo, kiun ĉirkaǔis abundkreska parko. Ŝi ĉirkaǔrigardis. La viro ne vidis ŝin, ĉar li ĝustatempe kaŝiĝis malantaǔ arbo.

            Ŝi haste sonorigis. La pordeto malfermiĝis. Kolombo vidis bone, ke maljuna lakeo malfremis ĝin kaj klinis sin profunde. La virino eniris.

            La soldato atendis, poste li revenis al la vojo, kondukanta al la ĉefenirejo. Li rigardis la vilaon ankaǔ fronte. Ĝi estis grandega, malnovmoda, etaĝa domo. Iom rigora kaj silenta. Ĉiu ĵaluzio estis mallevita, la pordego fermita, la parko muta, nek voĉo, nek homa aǔ besta estaĵo estis tie.

            Policisto promenis sur la strato kaj mansignis amikeme al la legiano.

            Kolombo sentis infanan scivolemon.

            - Diru, sinjoro kolego – li demandis la policiston -, kiu loĝas en tiu bela vilao?

            - Neniu. Ĝi estas senhoma.

            Hm… La afero estas vere mistera.

            - Bela domo ĝi estas.

            - Nur neniu volas lui ĝin. Ĝi staras tiel sneloĝate pli ol duonjaro, de kiam doktoro André Brétail mortpafis sian edzinon, spahian kapitanon kaj fine sin mem. Ĉu vi havas cigaredon?

            - Kio?… Kiel?… Jen prenu…

            - Nur trankvile reprenu vian krajonon. Mi petis cigaredon… - Li formis funelon el siaj manoj kaj kriegis klare silabumante, ĉar li vidis, ke la kompatindulo estas surda: - Ci-ga-re-don!

            - Dankon, mi ne ekfumas… - diris Kolombo palpante sian frunton kaj ekcigaredis Caporal-on nervoze. – Ĉu vi estas certa pri tio, ke vere neniu loĝas ĉi tie?

            - Jes! – kiegis la policisto. – Mi postenas ĉi tie unu jaron. La noktogardisto havas ŝlosilon, kaj li kontrolas la vilaojn, enrigardante en la ĉambrojn ĉiun trian tagon, kiuj ne estas loĝataj.

            - Ne kriegu, ĉar mi mortpikos vin. Ĉu vi ne konas hazarde ian damon, sur kies dekstra mano estas stranga triangula makulo aǔ nevuso? Mi vidis tian ĉi tie.

            La policisto faris krucsignon.

            - Nu, kio okazis? – urĝis Kolombo lin. – Ne ŝajnigu piulon, sed respondu! Ĉu vi konas tian virinon?

            - Mi konis nur unu virinon kun tiu stranga nevuso! – li respondis. – La komptindan edzinon de doktoro Brétail, kiun la edzo mortpafis en tiu ĉi domo.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:14:31
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kolombo demandis nenion plu. Li turniĝis haste kaj rapidiris reen.

            Mi petas. Mi petas! Ni lasu tiujn. Li havas nenion komunan al fremdaj terur-dramoj kaj reaperantoj. Li devas hejmeniri tre urĝe.

            Kolombo ŝatis manĝi ĝissate, riddegi laǔte, fajfi belajn kantojn, kelkfoje interbatadi iomete aǔ fari ian alian korpekzercon, sed la enigmojn sekretojn kaj ekscitajn aventurojn li malamis el sia tuta koro. Li decidis, ke li ne zorgos pri la afero kaj reiris en la fortikaĵon.

            - Iru en la regiment-kontoron, al sinjoro kapitano Raffles – diris la kaporalo, kiam li ekvidis lin.

            La komandanto de la fortikaĵo, kapitano Raffles, estis populara, bonvola oficiro. Li akceptis la senrangulon kun amikema rideto.

            - Mi aǔdis, ke vi estas honesta homo. Serĝento Latouret donis bonan referencon pri vi. Ĝi estas la unua kazo en la pasintaj de jaroj, ke tiu homturmentanto trovis iun simpatia. Nun estas bezonaj novajn suboficirojn, tial mi sendos kelkajn elektitajn homojn, inter ili ankaǔ vin en lernejon por fariĝi suboficiro. Vi do restos tri monatojn en la fortikaĵo St. Thérése.

            Kolombo timiĝis. Diablo forportu lian malbenitan simpatian karakteron.

            - Mi raportas obeeme, mon commandant, permesu min iri en la dezerton.

            La kapitano mire rigardis lin, poste li batis pugne sur la tablon:

            - Senrangulo! Mi ordonas al vi partopreni la lernejon por fariĝi suboficiro. Ŝanĝo de l’ front! En avant! Marche!

            Alveninte sur la korton, dum sekundoj li mordadis siajn pugnojn pro kolero. Malbenita katastrofo, ke la fortuno persekutas lin, kiel ia furioza sang-hundo, kaj ĝi ne lasas lin vivi, aǔ ĝi ne lasas lin morti.

            - Nu, nazmukulo! – alpaŝis lin la serĝento, havanta pulvo-truigitan vizaĝon kaj hiuzan liphararon, konsistanta el tri haroj. – Via sorto dependis de mi! GeneѲalo Cochran venis ĉi tien al la kapitano pro via afero, lia ia parenco estis en bona amikeco kun vi. Sed en la legio Ѯe estas protektado. La kapitano diris tion: „Mi petas vin, jen estas serĝento Latouret, dependas de li, ĉu mi povas fari ion por tiu homo.” Danku al via parad-defiliro, ke mi poponis vin partopreni suboficirѡn lernejon…

            La sťrĝento estus tre mirinta, se li konjektus, ke la soldato kion pensas ĉi-momente pri li, pri la parada-defiliro kaj ĝenerale pri la tuta familio Latouret.

 

 

 

S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Kolombo rigardis tra la fenestro de la suboficira lernejo la prepariĝon de la plotono, ekmarŝonta al la dezerto. Kion li devus fari? Dio mia!… En Faubourg Montmartre povra vidvino kaj kara, delikata knabino, kiun li amas plej bone en la mondo, ili ricevus dek mil dolarojn, kaj al tio nur devus morti tia nenifara, frivolulo, kie li estas. Ĉu oni ne lasas eĉ morti lin?!

            Li estisbonŝanca. Oni instruis ilin pri la militista kriminala kodo en tiu lernohoro. Kolombo ekspiris feliĉe post la fino de la lekcio.

            La instristo konigis interaliaj ankaǔ tiun ĉi paragrafon:

            „La dizerto de la trupunuo konsekvencas forprenon de ĉiuj favoraĵo kaj distingo. La estontaj suboficiroj estos registritaj denove inter la senrangaj soldatoj, kaj resenditaj al la antaǔa posteno.”

            Estas nenia problemo! Li dizertos eĉ hodiaǔ, li iros en la naĝejon, kaj postmorgaǔ, laǔ la leĝo, li ekmarŝos kun la aliaj al la dezerto, kiel ĝi estis anticpe ordonita.

            Post unu horo en la korto de la fortikaĵo li grimpis sur la pluvtubo, kaj kiam la gardisto iomete malproksimiĝis, li saltis tra la muro. Poste li kuris…

            Ok patroloj ekiris por serĉi lin post la vespersignalo, kaj serĝento Latouret ŝiradis sianj dorneskajn lipharojn melankolie.

 

 

 

2

 

 

 

Li promenis trankvile sub la palmoj de la haveno, li aǔskultis la kargadon, la bruon de la ŝip-sirenoj kaj aǔtohupoj, li feliĉe enspiris la salodoroan, vesperan aeron, alvenintan kun la fluso kaj rigardadis la rebrilon de la multe da lampoj, tremantaj sur la kvieta akvospegulo. Li atendis, ke oni arestu lin. Iu kvaronhoro pasis post la alia.

            Nu, kio estos?

            Kia neglektemo ĝi estas? Kie estas la patrolo? Ĉu ili permesas al la dizertintoj promeni ĉi tie? Ĉu estas reprezalio kaj discilino, aǔ ne?

            Li ĉirkaǔrigardis, sed patrolo estis nenie! Ĝi estas bela militistaro. Dizertintoj povas cigredi trankvile en la urbocentro, kaj la estimata legio ne tuŝas eĉ sian orelon. Li jam ne sciis, kion fari pro kolero. Li simple promenis sur la Festo-placon, sub la grandegaj arklampoj de la palaco de la gubernio. Ia gastigado estis ĉe la militista komandanto, ĉar la aǔtoj alvenis unu post la alia, kaj lukse dekoritaj uniformoj, admirindaj, ermenaj peltmanteloj, blankaj frakoj estis videblaj.

            Li staradis proksimume duonhoron ĉi tie.

            Sed kio okazis? Kial oni ne arestas lin?

            La klarigo estis sufiĉe simpla. Ĉiu patrolo ekiris al la malnova urboparto, fiŝista haveno, al la arbaroj, troviĝantaj en la proksimo kaj al tiuj aliaj lokoj, kie ili povis konjekti la kaŝejon de sanmensa, dizertinta legiano. Ili tute ne serĉis lin antaǔ la gubernejo.

            Temen estis iu. La poeto, Hümér Troppauer. Li ŝatis Kolombon, kiu estis ĉiam lia komprenema publiko. Li estu kio ajn, se li kaptos tiun karan, simpatian homon. Li akrevoĉe komandis, kiel la gvidanto de la patrolo:

            - Ek al la Festo-placo!

            Tie li certe ne alpuŝiĝos al la dizertinto.

            Sed ili apenaǔ atingis la kvartalon de la grandsinjoroj, iu soldato puŝetis Troppauer-on je la flanko:

            - He! Jen rigardu! La dizertinto estas tie.

            La poeto turnadis sian kapon suprizite:

            - Mil diabloj…

            Jes. Tamen. Li mansvingas kun amikema rideto, poste li venas al ili kaj nervoze riproĉas Troppauer-on:

            - Kie vi vagaĉis tiom longe? Mi ankoraǔ ne vidis tian militistaron en mia vivo!

            Kion fari? Ili ĉirkaǔis lin moroze kaj ekiris reen.

            - Kial vi venis sur la Festo-placon? – demandis Troppauer.

            - Mi enuis – li respondis. Poste li demandis. – Ĉu estis granda brukaoso?

            - Jes. Serĝento Latouret prenis ĉiuspecajn medikamentojn en formo de pulvoro.

            Ili alvenis en la suburbon. Kolombo fajfadis gaje. La sencele vagantaj araboj staris apud la longaj domoj de la mallarĝa strato kaj ĵetis malafablajn rigardojn post la patrolon.

            - Tamen vi havas bonŝancon – diris Troppauer. – Ni minimume postmorgaǔ iros en la inferon, kaj vi restos en Oran.

            - Nun jam nek mi restos ĉi tie. Mi dizertis!

            - Mi diras al vi, ke vi havas bonŝancon. Kiu estas arestita ne pli ol dudek kvar horoj, tiu ne kalkuliĝas, kiel dizertinto. Li ricevos kelk-tagan enkarcerigon pro nepermesita foresto, kaj fino.

            Sankta Dio! Denove li havis bonŝancon! La bonŝanco, kiel mizera sang-hundo kuras post lin, sed li ne lasas venki sin!

            Li lerte krurfarĉis la maleolojn de Troppauer el dorsdirekto. La poeto falis tiel, ke la nokto tremis pro ĝi. La soldatoj ne sciis, kio okazis, kaj kiam ili ekkonsciiĝis, la arestito jam forkuris.

            Toppauer komandis pafon laǔregule:

            - En joue… Feu!

            Ses fusiloj celis la lunon, kaj pafaro tondris al la astro.

            - Pas de gymnastique! En avant… Marche!

            Ili ne volis mortpafi lin, sed nun jam ili volonte estus kaptintaj lin.

            Kolombo kuregis. Pezaj kurpaŝoj bruegis malantaǔ li. Li nur nun vidis, ke li estas en la vilaokvartalo. Li atingis la vilaon de la kompatinda doktoro Brétail. Hop! Onidire ĝi estas neloĝata. De sur la blinde malluma strato li saltis tra la barilo.

            La patrolo alvenis tien post kelkaj sekundoj. Ili kriadis dise, prilumante ĉion per siaj poŝlampoj. Ili ne vidis malaperi Kolombon, ili sciis nur tion, ke ili perdis liajn spurojn ĉi tie. Li enkuris en iun flankstraton, aǔ li kaŝiĝas en iu malplena domgrundo. Post nelonge ankaǔ du-tri policistoj helpis rompi la silenton de la nokto.

            Kolombo ŝtelisis piedfingre al la domo. La ŝlosita vilao eĉ nun estis muta, forlasita, sur la fenestroj estis nigraj rulŝutroj… Sur iu teretaĝa fenestro ne estis ŝutro. Verŝajne ĝi estis ĉambro de servisto aǔ lavejo.

            Aǔdinte la grandan bruon kaj la pafadon iu timiĝinta loĝanto de la najbara vilao telefonis al la polico. Subite eksonis akra sirenado. Kolombo ne preteris la okazon. Dum la sirenado superis ĉiun bruon, li retropaŝis kaj ĵetis sian bajoneton al la fermita fenestro. La flankarmilo flugis en la ejon, kaj ĝi rompis la vitron. Tiu frakasbruo estis tia dum la sirenado, kiel zumado de muŝo kompare kun la hurlo de leono. Nun jam li trapaŝis tra la kornico.

            Li estis en la kuirejo. Li iris palpante, ĝis li haltis antaǔ alia pordo. Li subaǔskultis. Poste li ekpremis la klinkon malrapide por iri plu.

            Nek li mem sciis kial, sed li timiĝis, kiam la sekiĝintaj pordhokoj grincadis longe, akresone, plenigante la grandegan halon. Ĉar la pordo fermiĝis al halon, kiu estis malluma ĉambrego. Supre, tra iu ventumfenestro estis videbla la luno.

            Kaj regis profunda silento.

            Li ekiris sur la koridoro, kiu kurbiĝis dekstren-maldekstren kaj atingis pordeton, kie li vidis la fantoman virinon. Ĝi estas la malantaǔa enirejo. Li ekpremis la klinkon. Ĝi estis ŝlosita.

            Dum iom da tempo li sencele vagaĉis sur la flankkoridoroj kun multaj pordoj. Li serĉis elirejon, sed la domo estis vera labirinto. Li sidis sur la ŝtuparo, kondukanta al la loĝejoj de la servistoj kaj fumis cigaredon. Eble li povos kaŝiĝi ĉi tie ĝis morgaǔ. Li forĵetis la cigaredon kaj iris plu. Subite li staris denove en la muta, malluma halo. La silento ĝene sursidis la ĉambron. Sed Kolombo havis bonajn nervojn. Li decidis serĉi kuŝejon ie, kie li tradormos kelkajn horojn, sendube necesajn por la dizerto.

            Li ekiris sur la ligna ŝtuparo, kiu kondukis el la halo al la galerio. Certe la dormoĉambroj estas tie.

            La ligna ŝtuparo grincis oreltranĉe kaj eligis grandajn polvonubojn. Vere ĝi estas loko por fantomoj.

            Li atingis supre la koridoron. Li malfermis la unuan pordon, vidalvide al la ŝtiparo. Blinda mallumo estis tie. Faras nenion. Gravas, ke li trovu ian kuŝejon, ĉar oni povas dormi bonege nur en mallumo, kaj li esperis, ke la fantomoj ne ĝenos lin.

            Li iris singarde preter la muro. Dume lia mano hazarede ektuŝis la ŝaltilon apud la ŝranko. Li turnis ĝin. Fariĝis lumo.

            Li ekkriis timiĝinte.

            Piĵame vestita viro kuŝis en granda sangoflako meze de la ĉambro, vizaĝaltere, mortinte.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:16:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

S E S P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

- Nono…

Li flustris tion duon-laǔte, ūiam li retropaŝis. Nono. Estu prudenta, HarriѮcourt. Ŝajnas, ke la  sorto nerezisteble puŝas vin en ian teruraĵon. Atentu, sinjoro! Ne freneziĝu!…

            Li kliniĝis al la kadavro. De kiam kuŝas tiu homo ĉi tie?

            Kial de kiam? Sankta Dio!… La sango ja eĉ ne kongluiĝis, strio fluas malraŰide el la flako, kaj ĝi nun kuntuŝiĝas kun la tapiŝo. Li ekprenis lian manon. Ĝi ankoraǔ ne malvarmiĝis tute. Li genuiĝis apud la mortinton kaj turnis lin surdorsen. La blanke vualitaj okuloj sendubigis, ke li jam mortis.

            La viktimo estis ĉirkaǔ kvardek jara viro. La ponardo kuŝis duon metron de la korpo, per kiu li estis mortpikita. Tio ja ne estas ponardo! Ĝi estas stileto! Mallarĝa, legiana bajoneto. Li levis ĝin…

            Se nun li estus detektivo, li jam povus ekiri, trovinte spuron. La legianoj gravuras ion en ĉiun sian ekipaĵon, ĉar se iu perdas sian bajoneton, neniu povu ŝteli alies flankarmilon.

            Li levis la prenilon de la bajoneto al sia vizaĝo por serĉi la malgranda marketaĵon sur la ligno.

            Li faligis la armilon konsternite.

            Ĝi estis sia propra bajoneto!

            Nono!

            Ne freneziĝu, Harrincourt! Kolektu vian kuraĝon! Kio povis okazi ĉi tie? Hola!

            Tiun bajoneton li mem ĵetis tra la fenestro, kiam eksonis la sireno de la polica aǔto.

            Ĉu do?

            Dum li vagis sur la koridoro kaj trovis la malantaǔan pordon, iu ensaltis el la ĝardeno, preninte lian bajoneton, li suprenkuris ĉi tien, mortigis tiun homon kaj…

            Kaj?

            Elsaltinte li estis ekstere kaj kuregis sur la ŝtuparo malsupren. Eblas, ke la murdisto estas ankoraǔ en la domo…

            Li ekbruligis la lampon en la halo. Senmovaj, polvokovritaj mebloj, silento, aǔdiĝas la eĥo de siaj paŝoj kaj la krakado de la sekiĝinta pargeto.

            Poste eksonis de malproksime delikata zumkanto de virina voĉo… Li staris paraliziĝinte. Tamen… eblas, ke ekzistas fantomoj?…

            Stultaĵo!

            Li streĉis siajn orelojn. Ie virino zumkantis tre mallaǔte.

 

Si l’on savait… Si l’on savait…

 

 

            Kaj la kanto daǔriĝis zumkantante, kiel lulkanto, sen teksto…

            Li iris direkte al la voĉo. Supren sur la ligna ŝtuparo.

            Li vidis tra la malfermita pordo la senmovan korpon, kuŝantan sur la planko. Li rapidis plu.

            Li aǔdis klare, ke iu zumkantas en tiu ĉambro, kiu estas kuntuŝa kun la okazejo de la murdo. Li premis sian orelon al la pordo.

            Estis sendube, ke interne iu zumkantas delikate. Ĉu freneza virino estas ene, aǔ kiu?

            Nono!

            Nono, Harrincourt. Kio estas tiu sento ĉirkaǔ via laringo? Iu zumkantas interne. Tio certas. Kaj vi staras ĉi-ekstere, kun iom malvarmaj kaj humidaj manoj. Malfermu la pordon, senrangulo! Malfermu ĝin, diable, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin, sinjora fripono!

            Li puŝmalfermis la pordon kaj…

            En tiu momento fariĝis muta silento en la ĉambro. La lasta akordo de la kanto forsonis apud lia orelo.

            Kaj la ĉambro estis malplena!

            La ĉambro, kie en tiu momento, kiam li ekprenis la klinkon, iu ankoraǔ kantis, nun estis malplena, la polvo kovris la plankon dike, kaj eĉ unu  piedsigno ne estis videbla sur ĝi.

            Sed kiu do kantis?

            Negravas. Mi ne serĉos ŝin. Ni lasu tion. Kian komunan li havas al ŝi? Li eliris kaj fermis la pordon. Li devas serĉi sian bajoneton, por ke ĝi ne restu ĉi tie, kiel krimdokumento, kaj li ekiris.

 

Si l’on savait… Si l’on savait…

 

La virino denove zumkantis en la ĉambro.

Kio?!

Nu, diable, tiun mi… Li malfermis la pordon fulmrapide. Kaj malferminte la pordon, li aǔdis la lastan melodion klare, sed neniu estis en la ĉambro, nek la kanto sonis.

            Li turniĝis. Ĉio estis muta kaj senmova en la grandega, lumigita halo. Li fermis la pordon kaj apogiĝis al la balustrado. La nervoj de homo, vizitinta mararmean akademion, ne perdos la sinregon tiel facile. Kaj certere.

 

Si l’on savait… Sil’on savait…

 

 

            La kanto denove eksonis en la ĉambro.

            Li fiksrigardis la fermitan pordon kun krucitaj brakoj. „Vi eraras, pordo, se vi pensas, ke mi malfermos vin. Mi ne kredas fantomojn. Mi ne komprenas la tutan aferon, kaj mi konstatis, ke ia premo estas sentebla ĉe la maldekstra flanko de mia brustokesto.

            Li reiris en tiun ĉambron, kie la murdito kuŝis. La zumkanto nun jam aǔdiĝis konstante.

            Li aǔdis mallaǔtan plaǔdadon malantaǔ tapetita pordeto, duone malfermita. Li malfermis tion. Ĝi estis banĉambro. Akvo fluis el la krano, kiu jam superfluis la bankuvon. Li fermis ĝin rapide, poste li ĉirkaǔrigardis. Blanka frako estis metita sur seĝon kun ĉiu akcesoraĵo. Razpeniko kaj sekura razilo kuŝis sur la vitro-breto antaǔ la spegulo. Ili estis ĵus estis uzitaj, ĉar la sapo ankoraǔ estis malseka… Sur la tableto troviĝis kelkaj etaj objektoj, horloĝo, naztuko, fontoplumo…

            „Nu, dankon. Nun mi foriros de tie ĉi. Ĝi jam tro sufiĉas al mi.” Li elvenis el la banĉambro.

            Leǔtenanto paŝas subite antaǔ lin en parada uniformo, li kunfrapas siajn maleolojn kaj mansalutas:

            - Mi raportas obeeme: estas la dekunua kaj duono

            Antaǔ liaj piedoj kuŝis la mortinto. En la alia ĉambro iu zumkantas. Kaj ĉi tie leǔtenanto raportas al senranga soldato, ke estas la dekunua kaj duono.

            Li sentis instinkte, ke nun temas pri ia obskura afero, kaj se li provos solvi tion, io malbona okazos al li.

            Li raspis sian gorĝon iomete.

            - Ĉu vere estas la dekunua kaj duono?

            - Jes, sinjoro majoro.

            Li ŝatintus turniĝi, ĉar li sentis tiel, ke majoro staras malantaǔ li. Sed streĉinte sian ĉiun nervon, li klopodis resti indiferenta kaj trankvila.

            - Jes, jes… - li diris, kaj devis raspi sian ĝorĝon denove.

            - La aǔto atendas antaǔ la pordo. Bonvolu vesti vin, dume mi estingos la lampojn ĉie. Tio estas la plej grava nun.

            Ĉu vere? Li eklevis sian ŝultron indiferente, kvankam li sentis en la profundo de sia animo, ke la konduto de la leǔtenanto estas iom nekomprenebla, ke starante apud la kadavro de freŝe murdita homo, kaj li pensas, ke lia plej grava afero estas estingi la lampojn ĉie…

            Dum la leǔtenanto foriris por estingi la lampojn, Harrinkourt frotadis sian frunton ambaǔmane. Li devas havi ŝtalajn nervojn. Sed kion fari, kiam spasmo kaptas lin dum naĝado? La stultulo baraktas kaj dronas. La saĝulo kuŝiĝas sur la akvon senmova, ĉar dum li ne moviĝas, li restas sur la akvosurlfaco.

            Li do eniris en la banĉambron kaj komencis sin vesti trankvile. Li surmetis la blankan frakon, metitan tien. Ĝi estis iom vasta, sed ne okulfrape.

            La sama bonŝanco montriĝis ankaǔ ĉe la ŝuoj. Ili estis nur unu numeron pli grandaj, ol liaj piedoj. Elpreninte sian havaĵon el sia poŝo, li ĉirkaǔrigardis. Tropika korkoĉapelo pendis sur la vestohoko. Li metis ĝin sur sian kapon. Sur la tualelt-tablo kuŝis ora cigaredujo, kelkaj objektoj, poŝtranĉilo kun oficira ĉeno kaj aliaj bagatelaĵoj. Li enpoŝigis tiujn kun morala abomeno de ĝentilulo. Ili estas alies havaĵo! Sed kion fari?

            Sub la silka naztuko troviĝis ankoraǔ horloĝo. Brakhorloĝo! Kiu aǔdis pri tio, ke iu havas du horloĝojn? Ŝajnas, ke la tempo ludas strangan rolon en tiu duon-idiota fabelo.

            Naĝi laǔ la fluo, naĝi laǔ la fluo! – li ripetadis en si mem kaj bukis la horloĝos sur sian brakon. Ĝi estas arĝenta krokodilkapo kun trodelikata ornamaĵo. La streĉilo de la holoĝo elstaris el la buŝo de la besto. Nur idiotoj vizitas vesperfeston, portantaj tiaĵon. Sed kion li povas fari?

            Li elpaŝis el la banĉambro.

            La laǔtenanto jam staris apud la kadavro. Nun li rektiĝis en atentopozo.

            - Ĉu ni povas ekveturi? – li demandis. Kolombo faris hezitan mangeston al la mortinto.

            La leǔtenanto mansvingis.

            - Ni ne havu zorgon pri li.

            Mi petas. Ŝajnas, ke li tro-pufigis tiun aferon, rilate la kadavron. Li iris malsupren sur la grincanta ŝtuparo. Ili rapidis tra la halo al la koridoro kaj ekiris al la malgranda pordego.

            Nun ĝi estis ŝlosita.

            La malgranda pordego malfermiĝis al flankstrato. Tute malgranda aǔto staris en la ombro de kelkaj densfoliaraj arboj. La oficiro malfermis ties pordon.

            - Bonvolu ensidi, sinjoro majoro… Pasis la dekdua horo.

            Li enaǔtiĝis. La oficiro sidis al la direktilrado, frapfermis la pordon, kaj ili ekveturis.

            La aǔto kuris sur la avenuo Magenta, kaj post mallonga ĉirkaǔvojo ĝi haltis antaǔ lumigita pordego…

            Huje.

            Ĝi estas la urba komandejo! Nu, li nun sidas en amaso da embraso… Sed jam malfermiĝis la pordo de la aǔto, la pordisto staris respektoplene, dum la leǔtenanto kaj sekvinte lin Harrington eniris en la vestiblon. Pasament-ornamitaj lakeoj akceptis ilin en la lukse lumigita, grandega ejo.

            Ĝi estos certe dek jara kaptiteco en la fortikaĵo, pli klara ol la suno – pensi Kolombo, indiferente rigardante la grandegajn, nigrajn marmorkolonojn.

            La kolonelo rapidis malsupren sur la altenkrutanta marmor-ŝtuparo, memoriganta al la

eskalo de Jakobo. La maleoloj de Kolombo ektremetis. Nun sekundo mankis, ke li kunbatu tiujn kaj rektiĝu en atentopozo.

            - Bonvenon, kara amiko mia… - salutis lin la kolonelo.

            Kolombo prenis lian manon kun rapide batanta koro, kaj li ridetis tiel, kvazaǔ li devus mimi gajan mienon, sed dume iu pikpuŝadus lin per longa pinglo el dorsdirekto.

            Sed la kolonelo tuj akompanis lin supren sur la eskalo de Jakobo, kovrita per ruĝa tapiŝo.

            Ĝi estos tutcerta dumviva enkarcerigo, pli klara ol la suno… En katenoj.

            Orden-dekorita, juft-vizaĝa sinjoro venis renkonte lin, en blanka frako, sur la kapo kun ruĝa fezo. Eble li estis ia paŝao.

            La kolonelo prezentis Kolombon al li preterkure: - markizo Francois Verbier.

            Kio okazas ĉi tie! Ĝi estas frenezaĵo!

            Ili alvenis al grandega ĉambro, kie nur kelkaj maljunaj sinjorinoj kaj unu-du altrangaj oficiroj svarmis sur la brilanta pargeto. Blankhara giganto proksimiĝis, en pompa, prada uniformo, kovrita per ordenoj.

            Generalfeldmarŝalo!

            - Ekscelenco – diris la kolonelo – mi prezentas al vi mian malnovan amikon, markizon Francois Verbier.

            - Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi… Mi estas Cochran. La milita komandanto de tiu bela urbo.

            Aǔrore oni mortpafos min – diris Kolombo en si mem.

            La kolonelo nun trenis lin al malata, dika, silur-liphara generalo, kaj dume li flustris al Kolombo:

            - Nu, ĉi tie alnemaǔ vi ne devas prezenti vin…

            Kio okazis? Kial li ne devas prezentiĝi? Nun jam estas egale. Se ne, do ne. Li ne insistaĉos. La kolonelo kapbalancis signifoplene kaj lasis ilin en duopo. Kio ĝi estas? Kien li iras?… La generalo frapetas lian ŝultron kaj diras duon-laǔte:

            - Vi aspektas bone, amiko mia. – Poste li brakoprenis lin tenere kaj plu-promenis kun li. Aǔrore li estos starigita al la ekzekut-muro. Tio nun jam certas.

            Ili alvenis al ѧrandega balkono, de kie marmora ŝtuparo kundukas al la parko, troviĝanta malantaǔ la palaco. Ĝi estas dekorita per la plej belaj flor-maloftaĵoj de la kontinento, per palmoj, per multaj, koloraj lampetoj. Kaj po unu soldato staras, kiel honorgardistoj sur ĉiu ŝtupo de la neĝe blanka marmorŝtuparo, kondukanta malsupren.

            - Rigardu la fontanon – flustris la generalo rapide. – Eblas, ke Macquart ne venis, sed tio ne gravas. Nun zorgu nur pri tio, ke poste vi invitu danci sinjorinon Colette, kaj vi povos klarigi la ceterajn ĉe la fontano. Vicgrafo Lambertier alparolis vin. Iru do. Sed mi rimarkas, ke eblas, ke Macquart ne venis.

            - Faras nenion. Mi jam scias tion…

            Ek al la fontano! La generalo certe atentas lin, li do devas iri tien.

            Mil-vattaj lampoj lumegis super la humide brilantaj marmorstatuoj de la grandega baseno. Dancantaj akvostrioj scintilis, kaj delikata muziko sonis en la sufoke varma ĝardeno, plena de peza flor-odoro. Iu metis sian manon sur lian ŝultron:

            - Mi tre ĝojas, ke mi vidas vin!

            Kolombo respondis kun bone aplikita indiferenteco:

            - Mi estas feliĉa, vicgrafo Lambertier…

            La alia homo fariĝis morte pala kaj ektremis liaj genuoj.

            - Pro Dio! Ĉu vi freneziĝis?… Ĉu vi eldiras mian nomon?!

            Nu bone. Nun jam ni lasu tion. Ĉi tie povas temi nur pri interkonsentita, terura ŝerco. Oni volas frenezigi lin. Nur ne estus tiu homo tiel blanka, kaj ne interfrapiĝus liaj denton pro timiĝo. Sed li jam ridetas kaj diras gaje, montrante al iu nimfo de la fontano:

            - Ĉu vi kunportis la skizon? Ĉu ĝi estas ĉe vi?

            Kolombo montris al alia nimfo de la fontano:

            - Ne.

            - Vi faris bone, ke vi ne kunportis ĝin. Tutcerte oni atentas nin. Ĝis revido morgaǔ. Macquart ne venis.

            Kolombo mansvingis superema_

            - Faras nenion…

            La vicgrafo malaperis. Nu, ek. Jam urĝegas. Li promenis plu indiferente. Lakeo haltis antaǔ li kaj proponis sandviĉojn. Hoho, li ja estas malsata! Sed kiom malsata!

            Li manĝis du sandviĉojn. Ԉe alia lakeo kelkajn torto-tranĉaĵojn. Nun jam li serĉis la lakeojn. Li satmanĝis, ѩrante sur du-tri promenejo, poste li sentis teruran soifon. Oni proponis ankaǔ refreŝigilojn. Kolombo kuraĝis halti nѥnie, ĉar li forgeѳis sian nomon, kaj tiel li devis eviti la prezentiĝon. Tial li trinkis glason da trinkaĵo ĉe ĉiu lakeo, kun kiuj li renkontiĝis kaj iris plu. Li kolektis specialan koktelon en sian stomakonЮ Ĉampano, frambo-Ųefreŝigilo, vermuto, mikdal-lakto, ruĝa vino kaj glaseto da tre diluita amoniako, kiun oni proponis uzi kontraǔ la piko de la moskitoj.

            Jen vidu, kiel turniĝas la parko malrapide!

            …Poste, kiam la aplaǔdantaj gastoj petis ripeti la trian fojon la kanton „Louis forvojaĝis al Nov-Hebridoj”, Kolombo vidis mirante, ke li fortepianas, kaj la muzikistoj staras vidalvide al la podio kun siaj instrumentoj. Kial ili ne muzikas?

            Li jam ne memoris, ke li mem forsendis ilin de tie. Sankta Dio, li ja estas en eleganta loko… Sinjoro majoro… Komencu tiun etudon minora c-o… Kiel ĝi daǔriĝas de tie ĉi? Diablo forportu Chopin-on! Li ĉiam havis problemon pri ĝi… Dum la tonkurado venos en lian kapon, se oni permesos, li ludos „La kanton de la gajaj ministoj”…

            …Markizo Verbier ravis la societon. Tiajn balojn nur tio faris agrabla, se troviĝis inter la gastoj kelkaj, amikemaj, gajaj, ebrietaj junuloj.

            Kolombo nun jam estus forironta, sed li miksiĝis en ĉiam pli novan societon, kaj li konstante zumkantis inter siaj dentoj:

            „Iru, infano mia, iru de ĉi tie… okazos problemo… iru hejmen…”

            Lia stomako, kvazaǔ ĝi sentus sin koktelmiksisto, kirladis la trinkaĵon. Tie estas ia flankpordo… Ek…

            Iu elpaŝis el malantaǔ florbedo kaj kaptis lian brakon.

            - Mi estas Macquart.

            - Oni diris al mi, ke vi ne venos… - li balbutaĉis timiĝinte.

            - Ili eraris. Tri homoj morgaǔ estos survoje al la tereno. Lorsakoff sendis min al vi. Bonvolu diri, kioma horo estas?

            Kolombo elprenis sian oran horloĝon.

            - Pasis la unua horo…

            Macquart ĉirkaǔrigardis, poste li forprenis la horloĝon de li senvorte kaj enpoŝigis ĝin.

            - En ordo… – li flustris.

            - Ĉu vi pensas tion? – respondis Kolombo malgaje.

            - Jen prenu – diris la alia. – Ĝi estas skatolo da cigaro Simon Arzt.

            Kaj li donis en lian manon skatolon.

            Ĝi ne estas granda negoco. Dudek cigaredoj Simon Arzt kontraǔ ora horloĝo… Almenaǔ ĝi estus cigaredo Caporal…

            - Ĝis revido – li adiaǔis kaj aldonis mallaǔte, rapide: - En la skatolo estas dek kvin mil frankoj…

            Kaj li lasis lin tie. – Halo! Mi petas vin… reveni! – Sed Macquart iris.

            - Faras nenion…

            Nun kiel li troviĝas denove ĉe la fontano, en la homamaso? Kaj tie estas la malalta, dika generalo kun siaj grandaj lipharoj… Li vidis lian vizaĝon multfoje dum la nokto, kiel li atentis lin…

            Iu ektuŝis lian ŝultron.

            - Estas la unua kaj duono.

            Li truniĝis. La oficiro estis tiu, kiu estingas la lampojn, se troviĝas mortinto en la domo. Li ĉiam anoncas la precizan tempon. Li sekvis lin senvorte.

            Antaǔ la pordego staris la nekredeble malgranda aǔto. Motora beboĉaro!

            La oficiro startigis la aǔton…

            Ili veturis sur kurbaj vojoj senvorte, komence sur larĝaj stratoj kun arklampoj, poste sur mizera, senhoma, suburba stratetaĉo. Senmastraj hundoj diskuris antaǔ la aǔto. La oficiro bremsi kaj diris mallaǔte:

            - Estas la dua horo…

            Li estas tia, kiel radioaparato. Li diras ĉiam la precizan tempon.

            Kolombo descendis en la malamika, nokta, forlasita loko kaj atendis la oficiron. Tiu frapfermis la pordon, akcelis kaj lasis lin tie.

            En blanka frako! Sur la kampoj!

            Nu, ĝi estas bela situacio. Nenie troviĝas unusola animo. La senmstraj hundoj komencis reveni kaj ĉirkaǔiris lin scivoleme. Ĝi estis tre fajna ŝerco flanke de la sinjoro leǔtenanto, mi povas aserti… - li pensis senkonsile.

            Kelkajn paŝojn malproksime de li staris sola kampgardista kabano. Hop! Eble troviĝas ia ĉifono tie, kion li povus surpreni.

            Sed kion li faros sen siaj vestaĵo kaj havaĵo? Li volis aparteni nur al la marŝkompanio, sed se mankas lia ekipaĵo, tiam li estos komdamnita al multjara trudlaboro.

            Hu, kiel granda problemo ĝi estas…

            Li malfermis la pordon de la kabano kun peza koro kaj kun malbona gusto en sia buŝo.

            Li enpaŝis en la mucidan ejon kaj ekbruligis alumeton. Poste li ekkriis pro miro.

            Liaj uniformo, ĉapo, bajonet kuŝis en ordo sur benko, kaj sub ĝi estis paro da soldatŝuoj.

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:17:17
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

 

1

 

 

 

Lorsakoff promenadis en sia ĉambro, kiel sovaĝbesto en la kaĝo. Lia fenestro donis vidon al la langvoraj, polvokovritaj palmojn de la marbordo en la fiŝista haveno. Aǔroris. La malpura, suburba dometo estis muta kaj siletnta. La araba kafkuiristo jam longe fermis sian vendejon sur la teretaĝo, kaj nun li dormis sur kovrilo ekstere antaǔ ĝi.

            Kraketis la lignoŝtuparo ekstere. La ruso etendis sian manon al la malantaǔa prodo. Iu frapetis. Li iomete malfermis la pordon.

            - Fin-fine! – li diris kaj enlasis la vizitanton, poste li denove fermis la pordon. – Ĉu vi kunportis la horloĝon?

            - Jen ĝi estas – respondis Macquart, ĉar li estis la vizitanto. Kiuj vidis lin en la balo, ne estus rekonitajn lin. Li portis la helbluan pantalonĉemizon de la havenlaboristoj kaj malpurajn tenisŝuojn sen laĉoj, el kiuj elvidiĝis liaj nudaj piedoj.

            Li transdonis la horloĝon. Lorsakoff avide etendis sian manon por preni ĝin.

            - Sed… Yves diris tion, ke ĝi estas brakhorloĝo…

            - Li donis tion al mi.

            - Estingu la elektran lampon!

            Macquart obeis. La ruso denove ekparolis post sekundo:

            - Eklumigu ĝin.

            Post la klako de la ŝaltilo kaj fariĝis lumo revolvertubo premiĝis al la stomako de Macquart, kaj Lorsakoff siblis motepala:

            - Transdonu la brakhorloĝon! Ne provu kontraǔdiri eĉ per unu vorto! Mi estas klarvida pri vi Macquart. Mi jam scias ekde unu jaro, ke vi samtiel trompis la gefratojn Junghans. Sed nun vi enpoŝigos fiaskon.

            - Ĉu vi freneziĝis? – demandis la alia trankvile. – Li demandis min, kioma horo estas, li eklevis la fermoplaton de la horloĝo laǔ interkonsento, mi transprenis ĝin de li, kaj mi transdonis la cigaredskatolon al li.

            - Yves emfaze diris al mi en la telefono, ke temas pri brakhorloĝo. Pri la brakhorloĝo de doktoro Brétail.

            - Kaj kia horloĝo ĝi estas? Rigardu tion almenaǔ pli ekzakte!

            - Surprenu la horloĝon – diris la alia, eĉ nun direktante sian revolveron al Macquart. – Restu tie staranta, kaj transdonu ĝin… Ne movu vian manon al via poŝo, ĉar mi mortpafos vin.

            Li rigadis la horloĝon kaj murmuris mirante:

            - B. Y. Sendube, ke ĝi estas tiu de la majoro. Bertram Yves.

            Lorsakoff iom malcerte tenis la revolveron. La alia ridetis moke.

- Vidu, Lorsakoff, mi ne timas vin. Eĉ ĝis nun mi povintus mortigi vin facile – kaj dum li diris tion, li kunpremis sian dikfingron en sia manplato, tiam el lia juvelŝtona fingringo ia likvaĝo ŝpruciĝis longen, en minca radio, kaj ĝi krepitante saǔmis sur la tablokovrilo, kaj dum sekundoj grandega makulo restis sur la tolo. – Sulfuracido… Kiam li rigardis vian horloĝon, mi povintus mortigi vin. Sed ni bezonas unu la alian. Precipe nun, kiam evidentiĝis, ke Yves laboris por sia propra utilo, kaj li uzis nin, kiel nur efektivigantojn.

            - Tamen kiel li klarigis al mi ekzakte en la telefono pri stranga brakhorloĝo, kiu havas leveblan fermoplaton kaj kadron, similan al krokodilkapo?

            - Ĉar li bezonis tempon por forigi ĉiun spuron.

            Lorsakoff mallevis sian pistolon:

            - Konfuze… Sed mi rekonas, ke verŝajne mi eraris koncerne vin. La plej granda problemo estas en la afero, ke neniu el ni konas la majoron persone.

            - Mi vidis lin hodiaǔ.

            - De kie vi scias, ke li estis tiu?

            - Generlo Aubert venis kun li sur la ŝtuparo brak’ en brako, kaj poste li renkontiĝis kun vicgrafo Lambertier ĉe la fontano laǔ interkonsento.

            - Kia homo li estas?

            - Alia, ol lia famo.Vi estus ĵurinta, ke li estas dudek du jara, frivola bubo. Belvizaĝa, iom lentuga, konstante rikanata, kaj li ŝajnigas idioton. Li ludas la rolon de ebriulo tiel, ke ĉiu aktoro povus envii lin.

            - Sed kial li estus dirinta telefone, ke la plano estas ĉe li, en la horloĝo kun krokodilkapo, se li intencis trompi nin?

            - Kiam li telefonis, li ankoraǔ ne havis tiun intencon. Intertempe okazis io.

            Lorsakoff blasfemis.

            - Se ĝi estas tiel, li amare pentos tion. Baldaǔ lia kolo estos inter miaj manoj!

            - Kiel?

            - Vi estas azeno! Ĉu vi jam ne memoras nian interkonsenton?  Ni devas aǔtentigi la planon de d-ro Brétail surloke. Vi devas vojaĝi tien. Kaj tiam li estos en miaj manoj. Eĉ hodiaǔ informu Laporter-on kaj Hildebarand-on!

            - Laǔ mi unuavice ni devas paroli kun Grison. Nur li havis personan kontakton kun la majoro.

            - Vi pravas! Ni iru al Grison.

            Enpoŝiginte la horloĝon, li estingis la lampon kaj iris kun Macquart. La ruso haltis antaǔ la pordego por momento:

            - Hm… La araba kafkuiristo antaǔ nelonge dormis ĉi tie. Kie en la infero li estas?

            Kelkajn minutojn ili rigardadis suspekteme dekstren-maldekstren, sed fine ja ili havis urĝan aferon kaj forrapidis.

            …La araba kafkuiristo singarde malsuprenvenis sur la ligna ŝtuparo.

            Ĉar dum la tuta tempo li subaǔskultis ĉe la pordo.

 

 

 

2

 

 

 

La vapora, griza aǔroro iom post iom disvolvis la ombrojn de la nokto inter la arboj kaj la domoj.

            Ili rapidis.

            La longa stratetaĉo, etendiĝanta ĝis la marbordo faǔkis senhome. Sed subite iu venis renkonte. Soldato. Li estis tre ebria. Li zumkantis kaj puŝiĝis al ĉiu dua muro de domo. Poste li riproĉis la arabojn per sovaĝa, malbela blasfemo kaj vokis ilin elveni sur la straton por disrompi ĉiujn… Li apogiĝis al iu muro de domo kaj elprenaĉis cigaredon el sia poŝo. Jam de malproksime li amikeme mansignis al la du proksimiĝantoj:

            - Venu nur, sinjoroj… donu fajron… al kompatinda soldato… kiu eble mortos morgaǔ por la civilizacio, en la nomo de la patrujo… Vive la France!

            Lorsakoff kaj Macquart volis iri ĝuste en tiun domon, kie la legiano haltis. La ruso elprenis sian aǔtomatan fajrilon ridetante kaj longe provis bati fajron, ĉar ŝajnis, ke malmulte da benzino estis en ĝi. La soldato, laǔ la kutimo de ebriuloj, kliniĝis tute proksime al lia vizaĝo kun la cigaredo.

            - Ne supreniru…

            - Ĉu Grison ne estas hejme?

            - Li estas hejme, sed mortinte. Iu mortigis lin.

            - Venu al la fiŝfoiro…

            Fine li sukcesis ebruligi la aǔtomatan fajrilon, la soldato post kelkaj enspiroj ŝovis flanken sian ĉapon surkape kaj iris plu ŝanceliĝante, hurlante neartigitajn kantvoĉojn…

            - Kompatinda Grison – diris Macquart. – Vi pravis, Larsakoff. Iu intervenis en nian ludon, kaj Yves estas kontraǔ ni.

            - Estu singarda, Macquart, ĉar alia homo el inter ni ne parolis kun li, nur vi konas lin persone, kaj li scias tion…

            - Ne timu min, ja…

            Pafo knalis. La gulo siblis preter la kapo de Macquart. Ili saltis en pordegenirejon kaj atendis.

            Silento.

            Macquart elrigardis singarde. La strato estis muta kaj forlasita. Eĉ unu homo ne videbliĝis.

            - Nom du nom… grincigis Macquart siajn dentojn. – Ŝajnas, ke la fripono komencis ludon je vivo aǔ morto.

            En la aǔrora irado-revenado de la fiŝfoiro ili denove renkontiĝis kun la soldato, kiu alparolis ilin, por ke ili pagu al li glaseton da brando, ĉar li ekmarŝos al la dezerto. Li eniris en drinkejon.

            - Parolu Hildebrandt – flustris la ruso.

            - Nokte mi havis rendevuon kun Grison – diris la soldato. – Kiam mi frapetis sur la pordo de lia loĝejo, neniu malfermis ĝin. Mi ekpremis la klinkon. La pordo estis neŝlosita. Iu renvesis la loĝejon, ĉio estis sur la planko, la litaĵo estis disŝirita, kaj Grison kuŝis mortinta en la mezo de la ĉambro kun frakasita kapo, multloke pikvundita.

            Ili silentis.

            - Ĉu vi ekmarŝos hodiaǔ matene? – demandis Macquart.

            - Jes. Ni iris al Aut-Taurirt. Feliĉe Grison sukcesis ekscii tion.

            - Atentu min – interrompis Lorsakoff -, ĝis vi ne ricevos alian informon, notu bone: brakhorloĝo, sur kiu estas figuro de krokodilo, ĝi signifas kvindek mil frankojn por vi, se vi akiros ĝin. Mi volas paroli ankaǔ kun Laporter. Vi ankoraǔ aǔdos pri mi hodiaǔ. Ĝis tiam faru ĉion tiel, kiel ni priparolis ĝin.

            La soldato reiris en la kazernon. Antau la ekmarŝo ili ricevis forpermeson ĝis mateno. Dum li parolis kun la gardestro, la patrolo alkondukis Kolombon. Li etendis siajn pojnojn rikanante por kateni lin.

            Hildebrand paliĝis!

            Sur la pojno de la dizertinto estis brakhorloĝo kun krokodilkapo!

 

 

 

3

 

 

 

Serĝento Latouret, kiu disreviĝis pro la afero, eĉ unu vorton ne diris al sia sendanka, fia protektato. Nur kelkfoje li karesis sian bruligitajn lipharojn, similan al tiu de kato, kaj rigardis la junulon kun elstreĉiĝintaj okuloj… Nom du nom… - tio estis legebla en lia rigardo.

            - Ĉu vi freneziĝis? – ekriproĉis lin Troppauer, la poeto, kiu trovis motivita cidiri al sia kamardo pro la graveco de la afero. – Vi havis tiel sinjoran vivon ĉi tie, kiel mia kolego Dante en la paradizo, kaj vi faris idiotaĵon.

            Kolombo eklevis sian ŝultron

            - Mi dungiĝis al la legio ne tial, ke mi enuiĝu. Mi alkutimiĝis kaj ekamis viajn poemojn, kaj mi volas aǔskulti tiujn ankaǔ en la futuro, tra fajro kaj akvo!

            - Ĉu vi diras tion sincere? – demandis la poeto kortuŝite.

            - Tre sincere. Ekde mia infanaĝo mi vivas por la poezio, kaj mi sentas tiel, ke iam mi fieros pri tio, ke mi estis iu el la unuaj adeptoj de la granda Troppaǔer.

            La maĉmuskoloj moviĝis ĉirkaǔ lia makzelo, simila al tiu de gorilo, kaj larmoj vualis liajn grandajn, senesprimajn okulojn.

            - Mi certigas vin, ke mi disvastigos tiun fakton, se iam mi fariĝos granda poeto. Mi komprenas vian admiron, sed tion, ke vi sekvas min ankaǔ en la dezerton… ĝi, ĝi… estas vere tre kara afablaĵo…

            - Tra fajro kaj akvo por la poezio! – kriis Harrincourt entuziasme. – Mi alkutimiĝis kaj ekamis tiujn poemojn, kaj mi ne volas vivi sen ili.

            Troppauer ruĝiĝis kaj mallevis siajn okulojn:

            - Mi ĝojas, ke mi povas donaci al vi tutan mondon… - li balbutadis mallaǔte, kaj emociiĝinte li elprenis haste vekitan eposon per sia tremanta, grandega mano. Li disfaldis la paperon, glutis kun granda ĝuo kaj diris per drameca voĉo: - Morgaǔ marŝos la regimento, haho! Verkis: Hümér Troppauer.

            Kolombo kun granda plezuro povis transdoni sin al siaj pensoj dum la laǔtlego de la pli longaj poemoj de Troppauer. Li alkutimiĝis, ke la zumado de la vingusta voĉo akompanu lian menditadon, kaj kiam la poeto faris paǔzon kun ekscitita vizaĝo, Kolombo subite ekbrakumis lin:

            - Belega! Admirinda! Neforesebla! Ĉu vi ne havas ankoraǔ alian?

            - Mi verkis ankoraǔ kvar strofojn el tiu!

            - Ĝi malmultas! Legu tion rapide! Vi! Vi estas Puŝkin!

            La poeto lekadis sian kurban, larĝan liprandon kun ĝuo, li karesis sian barbostoplan, bluan mentonon embarasite kaj daǔrigis. Kaj Kolombo plu meditis pri tio, kion li devus fari, rilate la dek kvin mil frankojn. Evidentas, ke ĝi ne estas lia propraĵo. Li ne rajtas enpoŝigi alies monon, nur tial, ĉar iu hazarde donis ĝin al li… Unuavice li do devas ekzakte rigardi, kio estas en la dokumentujo, kiun li devis enpoŝigi kun aliaj havaĵoj de la mortigita homo en la banĉambro. Li kunportis tiujn post la alivestiĝo en la kabano. Ĉio estas en la poŝo de sia kamizolo, sed rigardi tiujn eblas nur en „hermetike izolita” ejo. Sed tia kazerno estas mirinde konstruita. Ekzemple la lavejoj ne havas pordon, por ke tiu ne restu sen kontrolo eĉ por momento, kiun oni volas kontroli. Kie li povus rigardi la dokumentujon? Tamen estas absurdaĵo, ke ĝi estas en sia poŝo, kaj li ne povas enrigardeti ĝin. En la ĉambro de la soldatoj ĉiam estas kelkaj homoj, tie li ne havas eblecon, en la kantino tute ne… kaj li ne ricevos forpermeson en la urbon… Malbenita afero.

            - Nu?! – demandis Troppauer triumfe.

            - Mi ne trovas vortojn… Homo! Ke vi estas kun tiu talento ĉi tie, kaj vi ne sidas en Svedio sur via Nobel-premio!…

            - Kion povas atendo poeto nuntempe de sia epoko? – li demandis kun tragika rezigno, kaj fingre li kombis siajn maldensajn, sed longajn buklojn. – Ĉu ĝi plaĉis al vi?

            - Grandioze! Nur la lastaj du versoj kvazaǔ, dio scias…

            - Jes!… Ĝuste… - entuziasmis la poeto -, vi bonege vidas la esencon! Ankaǔ mi mem sentis, ke mia humoro iom malpliiĝis ĉe tiu parto, kaj mi devas fini ĝin tie, kie mi restos sola en la universo, kiel unu stelo…

            Elpreninte inko-krajonon, li salivis ĝin kaj tuj forstrekis du versojn.

            - Nun sekvas la tria strofo, ĝi estas iomete longa, sed ĝi superas la ĝisnunajn.

            - Ne gravas por mi, se ĝi estas loga, kiam temas pri poemo de Troppauer! Legu tion, ĉar mi mortpikos vin! Vi… Vi senmortulo!

            Du oficiroj rapidis tra la korto de la kazerno. Estis granda kaoso. Posttagmeze ekspoldis mangrenado en la lavejo, kaj el la soldatoj restis nur unu vivanta kun gravaj vundoj. Nun oni atendas ekscitite la esplor-komitaton de la regimentkomandejo kun la specialisto. Sed dume ricevis informon telefone, ke la komitato alvenos nur matene, ĝis tiam restu ĉio tiel, kiel nun ĝi estas. La ĉi-tieanoj respondecas, ke oni formovu nenion ĝis la alveno de la komitato.

            La scivolemaj soldatoj estis tuj forigitaj el la ĉirkaǔaĵo de la lavejo, kaj leǔtenanto ordonis akravoĉe:

            - Serĝento Latouret!

            - Oui, mon commandant.

            - Starigu gardistojn al la lavejo ĝis la alveno de la komitato! Ĉio restu tiel, kiel ĝi nun estas! Neniu rajtas enpaŝi tien.

            …Kolombo pensadis pri tio, ke diablo forportu ĉiun enigmon. Li jam neniam havos kapablon al tio, sed Troppauer legis tiun parton de sia poemo „se ektremos la universo, kaj eksonos malbeno de ie..,”

            Eksonis!

            - Troppauer, vi estas hebeta, okĝiba kamelo…

            Eksonis do la malbeno sur la lipoj de serĝento Latouret, ke la universo vere ektremis, kaj se nur la duono estas vera, kion li asertis, eĉ tio sufiĉus, ke la plej malproksimaj parencoj de suprenira linio povu preskaǔ sinki pro honto.

            La poeto kun siaj paperoj kaj taǔzitaj bukoj, humiligita ĝispolve iris vespermanĝi. Kolombo staris rekte, kiel paliso. Latouret tiretadis siajn lipharojn kaj rigardis lin. La cikatroj preskaǔ flamis sur lia vizaĝo.

            - Senrangulo!

            - Oui, mon chef!

            Li faris mallongan efekto-paǔzon.

            - Ok mortintoj kuŝas en la lavejo, aǔ tio, kio restis el ili. Vi gardostaros ok horojn. Anonciĝu post kvin minutoj ĉe la gardestrejo, plen-ekipite al la marŝado!

            Ĝi estis kruela afero. La leǔtenanto tute ne pensis sendi solan postenanton al la terura loko dum la nokto. Eĉ ne tian homon, kiu aǔrore ekmarŝos en la dezerton.

            - Ĉu vi komprenis?

            - Mi komprenis, sinjoro serĝento!

            - Kial vi rikanas!!? – li kriegis ekster si, ĉar li atendis tion, ke Kolombo paliĝos pro teruriĝo kaj kolero. – Ĉu eble vi ĝojas, ke vi devas gardostari?

            - Mi ĝojas, sinjoro serĝento! – li diris sincere, ĉar li vere ĝojis. Li povos trankvile rigardi sur tiu forlasita loko la enhavon de la dokumentujo, garditan en sia poŝo. Ĉerte oni ne ĝenos lin.

            La serĝento fariĝis ruĝa, kiel meleagro pro kolero.

            - Frenezulo! Vi estas frenezulo!… Mi instruos vin malĝoji kaj timi!… Vi… vi… Rompez! Rompez! Ĉar mi dishakos vin!

            Kompatindulo, kiel li koleras – pensis Kolombo, dum li iris en sian ĉambron. Rilotte sidis sur sia lito kaj okupiĝis pri tio, ke li forte ŝmiru siajn piedjn per sebo pro la nokto. Li jam sciis, kion signifas tio, kiam la kompanio ekmarŝos!… Hildebrandt skribis leteron, sed dume li atentis la prepariĝon de Kolombo kaj kaŝe rigardis iun sian kamaradon, kiu ŝajne dormis.

            Li estis Pancroft. Malgrasa homo kun granda nazo kaj larĝaj ŝultroj. Li venis el Usono. Se lia vapoŝipo malfruiĝintus nur kvin minutojn, tiam oni estus sidigintaj lin en elektroekzekutan seĝon. Sed tiel oni povis fari nenion kontraǔ li. Li miksiĝis en politikan murdon, kaj oni lasis lin forkuri en Cherbourg… La kamaradoj preskaǔ neniam vidis lin kun Hildebrandt. Li amikiĝis kun greka keĉeskeĉes ĉampiono, Adrogopoulos. Ĝi estis sport-amikeco. Pencroft iam trejnis la poliscistojn en diversaj landoj de Eǔropo pri memdefenda bokso, kiel profesia boksisto. Hildebrandt plej ofte estis kun sinjoro grafo, kiu estis altfrunta, serioza, iom acerba homo. Videbliĝis sur li, ke li devenis el iu altranga socitavolo. Li neniam parolis pri sia civila paseo.

            Kolombo amikiĝis kun ĉiu. Li estis populara ankaǔ inter la soldatoj, kaj dank’ al kelnero el Marseljo, la nomo Kolombo sekvis lin ankaǔ en Afrikon. Kiam la kelnero, dungiĝinta al la legio la unuan fojon nomis lin tiel, ili ridis. Poste ili kutimis tion, kaj Harrincourt tenis sian moknomon. Tamen lia unuanombra amiko estis Troppauer, la poeto. Li amikiĝis ankaǔ kun Kreto, se ĝi nomeblas amikiĝo, kiam iu ekprotektas kompatindan duon-idioton. La frumaljunaj faltoj de heredita degeneriĝo sidis sur la vizaĝo de Kreto, kiam li ridetis. Nun li dormis, sur la okuloj kun ĉapelo, en vestaĵo, kun interpektitaj fingroj sub sia nuko, kaj lia havaĵo estis dise ĉirkaǔ li. Kolombo skue vekis lin:

            - Oldulo! La kompanio ekmarŝos matene! Ek, kunordigu vian pak-sakon! Vi povas dormi poste…

            - Dormi ĉiam eblas… – kaj li rikanis. – Kion vi volas, Kolombo. Nun ni ankoraǔ ne ekmarŝos…

            - Sed se oni trumpetos viciĝon, vi jam ne havos tempon por tio.

            - Tiam jam ĝi ne estos bezonata… Tiam ni jam ekmarŝos. – Kaj li tiris la ĉapon sur siajn okulojn kaj dormis plu.

            Kion li faru?

            - Hildebrandt! Paku la havaĵon de tiu kompatindulo. Mi devas anonciĝi por gardostari en la lavejo.

            Ili ĉiuj gape rigardis lin.

            - Ĉu al la ok mortintoj?  - demandis Adrogopoulos kaj trostoremis.

            - Jes tien… Kaj mi jam ne havas tempon kunordigi la havaĵon de Kreto.

            Pilotte iris tien, kaj komencis ekipi la dorsosakon de la idioto, sed dume li murmuris ion kun moroza vizaĝo.

            - Aǔskultu min, Kolombo! Ĝi estas la legio, kaj ne la savarmeo…

            Tamen li metis ĉion en la tornistron kolere.

            Sed Kolombo kuregis al la serĝento. Latouer okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Se ne estintus bezonata gardisto urĝe en la lavejo, certe li estus trovinta ian mankon. Tiel li diris nur ĝin averte:

            - Tiu gardostaro estas samtiel grava, kvazaǔ vi postenus antaǔ la gubernejo. Post tri paŝoj regula turniĝo, kaj denove tri paŝoj. Se vi sidiĝos aǔ ekcigaredos, mi starigos vin antaǔ la militan tribunalon… Ĉu vi komprenis?

            - Jes!

            …Li… li ja… diras la vorton jes, kvazaǔ li estus laǔdita. Li ja radias pro ĝojo.

            Nun jam li pentis nek tion, ke lia orono estis iom kontraǔregula, kaj li daǔrigis kun minaca rideto:

            - Kompreneble ni ne malŝparos la kurenton, vi estos en mallumo! Legiano ne timiĝas de ok mortintoj kaj ne timas la fantomojn!… Pro kio… Kial vi ĝojas? Kial vi rikanas? Rompez… Rompez!… Ĉar mi fendos vian stomakon!

            Kaj li devis lozigi sian kolumon, ĉar li sentis tiel, ke tuj apopleksio aktakos lin.

            …Sed Kolombo ĝojis sincere. Ĉar li povos trarigardis la enhavon de la dokumentujo ĉe la unua lumo de la aǔroro sen tio, ke li devus timi surprizo, ĉar se estas mallume, el ekstere oni ne povas enrigardi, sed li ekvidas tiun de malproksime, kiu venas.

            Dek minuta vojo estis inter la lavejo kaj la aliaj domoj de la fortikaĵo. Malofte iradis tien soldato eĉ tage, se li havis kion lavi, kiel la viktimoj de la eksplodinta mangrenado. La dometo staris en la transa flanko de la grandega, senhoma, nokta ekzercejo.

            Do dek mortintoj estas en tiu konstruaĵo. Ŝajnas, ke la sorto volas timigi la kompatindan Kolombon – li pensis en si mem ridanta. Nu, do ĝi devas forte klopodi. Li enpaŝis en la lavejon trankvile, preskaǔ gaje de sur la malluma kampo.

            Malproksime oni trumpis vespersignalon, kaj baldaǔ ankaǔ la flavaj fenestroj de la satb-konstruaĵoj mallumiĝis. La malgranda domo staris sole inter kelkaj rigidaj palmoj en la fino de la vasta kampo.

            Li fermis la pordon. Li komencis iradi tien-reen kun malrapidaj paŝoj, kiel la serĝento ordonis…

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:17:53
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Estas la deka horo…

La luno enradias tra la fenestro, sur kiu ne estas sen moskitovualo, kaj ĝi grimpas malrapide antaǔen sur la planko per sia lum-rondo.

            Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

            …Estas enue iradi tien-reen, tio certas. Almenaǔ li povus ekfumi. Aǔ eble li nur konjektus, kia estas la mondo ĉirkaǔ li.

            Obtuzaj titsonoj aǔdiĝas de malproksime. La planko krakas sub liaj paŝoj en la muta silento. Ne estas agrable gardostari nervoza homo. Estas bonŝance, ke pri tiaĵo oni ne scias en la familio Harrincourt. Li estas samtiel unuanima, kvazaǔ li estus en la kantino. Kelkfoje li rimarkas tion, ke li fajradas…

            Nun io krakis en la angulo. Kaj dufoje. Poste silento. Ja ĝi estas malnova planko, kaj nokte kiam la aero malvarmiĝas nokte, la lignotabuloj, dilatiĝintaj en la taga varmego, nun denove kuntiriĝas. Ĝi kaǔzas la krakadon.

            Se iu ne lernis fizikon, tiu nun terure ektimiĝus.

            Trenata fajfado de trajno aǔdiĝas de malproksime. Li vidas tra la fenestro, ke senmastra hundo trakuras la senhoma kampon, kaj ĉio estas silenta, nur de ie sonas la falo de gutoj. Veŝajn likas akvokrano… Nun alia krako. Hm… Kial ĉiam sur tiu sama loko krakigas la malvarmiĝo la plankon?…

            La lunlumo antaǔenglitas sur la planko, kaj nun ĝi prilumas kapon de homo, kuŝanta surdorse. Kretoblanka, morta vizaĝo, kun bluaj lipoj, kun malfermita buŝo.

            Vi estas malbelega, olulo mia, tio sendubas. Sed ne timu nenion, ĉar Kolombo ne ĝenos vin, li nur gardostaras. Kaj morgaǔ oni enterigos vin ĉiujn, la ok homojn, poste vi povos transdoni vin trankvile al la pereiĝo. Unu tagon pli aǔ malpli en la eterneco jam ne diferencas… Kompatinda, bona serĝento Latouret. Dio donu al li ripozon, se laǔ la nedivenebla bonvolo de la sorto li estus frapata de apopleksio; li nun koleradus, ĉar li pensis, ke ĉiutagan homon atakus epilepsio pro tiaĵo… Kaj kiam la luno glitis plu, ankaǔ bruna makulo estas videbla, kaj ŝirita, sanga kamizolo, per kiu oni korvis haste la kadavron.

            Unu, du, tri… Klako. Turniĝo… Unu, du, tri…

            …Ĝi tamen estas troigo, mi petas, pro tiu konstanta krakado kun tiuj pli malpli longaj intermitoj. Ne tial… Sed iu do estas ĉi tie, kio estas malpermesita. Kia idiotaĵo ĝi estas, kaŝiĝi en tiu ĉi loko? Sed eĉ tio eblas, ke ia ronĝulo estas sub la planko.

            Krak…

            La luno nun prilumas neĝe blankan, pugnitan manon, kiel la lumrondo malrapide trapasas lian kapon… Malporksime oni denove sonorigas kvaronhoron, kaj ia birdo ekkriĉas subite en la nokto. La luno nun desegnas kelkajn, longajn foliojn de la arbokorno de la rigida palmo sur la plankon…

            Ĝi denove krakas iomete… Poste dufoje kaj akre…

            Diablo forportu vina reaperantan avon!

            Faru regule. Unu movo, kaj la fusilo estas pafpreta, klako sur la kulaso, kaj li krias laǔte:

            - Haltu!

            Silento…

            Li elprenas sian poŝlampon. Li ne volas ŝalti la elektran lampon. Se vere ronĝulo moviĝas sub la putra lignotabulo, tiam povus okazi granda problemo pro la kontraǔordona eklumigo. Kaj tiu silurlipharulo opinius tion, ke li timas. Sed li ne havas kaǔzon pensi tion. Kial li timus en sia mano kun bajoneto?

            La lumo de la poŝlampo dancis tra la ĉambro, sur la planko, sur la muro eĉ sur la plafono. Li trovis nenion. Pro la eksplodo krevis barelo, plena de minio apud la pordo, per kiu oni kutimas farbi la ladtegmentojn. La rustkolora, viskoza, glueca materialo disfluis de iu muro al la alia, kiel ia rampulo el la praepoko. En la angulo, de kie la krakoj aǔdiĝis, homo kuŝas vizaĝaltere en granda sangoflako, kovrita ĝis la verto per kamizolo. Tiu povrulo jam ne krakas… Alia homo dekstre, kun suprentiritaj genuoj, relative malmulte kripliĝis… Sed kie estas lia kapo?… La morterŝmiraĵo estis ŝprucigita per spliteroj kaj sango, ĉie troviĝis sur la planko disŝiritaj ĉifonaĵoj kaj senmovaj korpoj, kvazaǔ en natura pozicio, tien-ĵetitaj…. Ok.

            Ne… Naǔ… Ĉu ne ok personojn oni menciis? Hm. Ĝi certas, ke naǔ kadavroj troviĝas ĉi tie… Jen vidu. Kiel strange!

            Diablo scias. Kiel ajn li rigardas: ili estas naǔope kaj unu piedo… Li malŝaltis la poŝlampon. Li denove surŝultrigis sian fusilon kaj promenis plu. Li faros inventaron pri la mortintoj!… Estis ok aǔ naǔ kadavroj, ĉu ne egalas?… De tiam ili nek plimultiĝis, nek malplimultiĝis, ĉar ne estas verŝajne, ke iu ŝtelas mortintojn ĉi tie…

            Kio estas al tiu planko?!…

            Du rapidaj krakoj, brueto… kaj silento…

            …La luno nun prilumis la ĉambron sur granda loko, kaj estis bone videbla la soldato, kuŝanta vizaĝaltere en la angulo… La planko krakas tie, ĝi certas, kaj…

            Ĉiuokaze bazonatas fortaj nervoj… Ĉar ekzemple li estus ĵurinta, ke la soldato, kiu kuŝis vizaĝaltere, antaǔ nelonge li ankoraǔ disetendis siaj brakojn. Kaj nun iu… Nu, estas egale…

            Kial okupiĝis pri detaloj? Ĉiu mortinto kuŝas tiel, kie li volas! La sonorilego signalas ĵus la dek duan horon nokte… Sur la planko kuŝas senmovaj korpoj, prilumitaj de la lunlumo… Krepusko, iafoje aǔdiĝas falo de guto, kaj esktere estas videbla la senhoma, nokta kampo…

            Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

            …Kion faras Colette nun – li pensis kun vere profana asociiĝo, rilate parizan dancistinon. Ekveturonte, li eĉ parolis kun ŝi…

            Laǔta krako!…

            Nun li denove kaptas sian fusilon kaj turniĝas al la angulo. Poste li staras konsternite.

            Nigra objekto flugis al li… Li sentis teruran baton sur sia ŝultro, kvankam ĝi estis direktita al lia kapo. Li pikpuŝis antaǔen, sed la bajoneto trafis en la aeron. Dume ankaǔ Kolombo estis ekster la lumrondo, kaj nek la dua terurega bato de la naǔa mortinto trafis lian kapon, nur lian ŝultron… Sentinte akran doloron en sia brako, li faligis la fusilon kaj nun jam sciis, ke li estas sendefenda kontraǔ la tria bato. Sed ne!

            La tria bato ne trafis lin, ĉar…

            Du pafoj knalis de ie el malantaǔ la dorso de Kolombo! La pordo de la lavejo malfermiĝis, kaj la naǔa mortinto elsaltis tra ĝi kaj fuĝis…

            Lia ombro kuris sur la kampo.

            Kvankam la ŝultro kaj la dekstra brako de Kolombo paraliziĝinte akredoloris, tenante sian revolveron per sia alia mano, li postkuris lin…

            Traraa! Traraa!

            La gardistaro blovsignalis alarmon, aǔdinte la pafojn. Kaj tuj poste ekstridis la akresona voĉo de la komandanta suboficiro en la nokto:

            - Al la armiloj!

            La atakanto kuris sur la malluma kampo antaǔ Kolombo en tridek paŝa distanco. Nur lia obro estis videbla. Atinginte al la fortikaĵo, li saltis tra la malalta ŝtonmuro senhezite…

            La mallumo de la nokto englutis la naǔan mortinton.

            Kiam Kolombo revenis de la muro, la forlasita kampo estis plena de homoj. Venis la pikedo kun acetilenlampoj, kurpaŝante, kun pafpretaj fusiloj, venis multe da oficiroj, ili bukis sian rimenzonon kurante, kaj ankaǔ la kapitano venis, akompanate de kelkaj oficiroj.

            Serĝento Latouret kuregis avane, kaj li sentis sin pli agrable en la plej sanga batalo, ol momente.

            La gardistestro kriis laǔte:

            - Haltu! Rektiĝu!

            Ili alvenis al la postenanto, sendita al la lavejo, kiu staris sen ĉapo kaj prenis sian fusilon per sia maldekstra mano.

            - Senrangulo!

            - Mi raportas obeeme: iu atankis min en la mallumo proksimume dek kvin minutojn pli frue, li ekbatis min plurfoje per dura objekto kaj forkuris.

            - Ĉu vi trafis lin, kiam vi pafis?

            - Mi ne pafis.

            - Kiu do pafis?

            - Ankoraǔ iu estis en la lavejo kaŝiĝinte.

            - Nom de Dieu! – siblis la kapitano inter siaj dentoj, ĉar tiom da skandala enigmo kaj friponaĵo estis senekzempla en kazerno.

            - Mi raportas obeeme, mon commandant, la gardostaranto timis kaj aranĝis tiun mokinciton kun la pafado. Tiu homo cetere dizertis, malgraǔ tio, ke mi protektis lin. Li estas insida, malkuraĝa kaj hipokrita…

            Via baptopatrino – pensis Kolombo. Iu oficiro estis preta akcepti la opinion de Laatouret. Sed antaǔ ol li povintus daǔrigi la esploron, okazis tia afero, de kiu la kapitano ektimiĝis pli multe, kvazaǔ ok mortintoj reviviĝus samtempe por ekfumi piptabakon en tiu ĉi mondo. Ĉar la akresona voĉo de la suboficiro de la pikedo ĉe la pordo denove fendis la nokton:

            - Al la armiloj! Al la armiloj!

            Kaj eksonis la trumpeto, sed ĝi blovsignalis ne alarmon, sed alviciĝon!… Sankta Dio! Ĝi signifas la alvenon de superulo!

            La urba komandanto estis tiu!

 

 

 

5

 

 

 

Generalfeldmarŝalo Cochran aǔdinte la alarmon, elsaltis el sia lito, kriante mil malbenojn, ke: Tiu sterkejo estas la honto de la kolonia armeo, kio do ĝi okazis denove?!… Ĉu antaǔenŝovita garnizono en la dezerto?!… Ĉu tiu urbo ne estas Otan? Ĉu ĝi ne estas la sidejo de la plej supera mititista tribunalo kaj la korpuskomandejo de la kolonia armeo? Nu atendu! Nu atendu, vi bohemaj civiluloj en soldata vestaĵo…. – Li spiregis tiaĵojn, dum li haste surprenis sian uniformon, kaj lia edzino petis lin plorante ne eksctitiĝi.

            - Silentu, Josephine! – li alkrisis moroze al sia edzino. – Vi estas la kaǔzinto de la tuta afero! Ĉar la ĉiama gastado forprenas mian tempon, ke mi kontrolu tiujn grasiĝintajn, nenifarantojn… Ili faras tion, kion ili volas!… Sed mi metos finon al tio, Josephine! Kie estas mia glavo?!

            - Sankta Dio! Kion mi kulpis?!

            - Ne nervozigu min! Mi bezonas mian glavon ne pro vi!… Antoine! Antoine! Venigu la ŝoforon… Ni iru!

            …Kiam la aǔto hupante haltis antaǔ la pordego de la fortikaĵo, oni kriis „al la armiloj”, eksonis la trumpeto, ambaǔ aloj de la larĝa, krada pordo malfermiĝis, kaj la oficirojn kaptis deprima antaǔsento de malproksimaj garnizonoj…

            - Mi raportas obeeme la etaton…

            Li mansigne silentigis la leǔtenanton spiregante:

            - Zorgu pri via etato! Ni iru! Mi petas lampon, kaj antaǔen, tien, kie moviĝas tiuj multaj, etaj lumoj… Baldaǔ mi… Baldaǔ estos alia ordo… aǔ mi skribos kaj sendos tion al la sinjoroj sur bildkarto, apud Kongon… Suboficiro! Subofociro!  Finu la alarmon, fripono! Kial vi alvicigas ĉiun legianon de la mondo antaǔ mi? Rompez… Rompez!

            Li trarapidis la korton de la fortikaĵo, kiel samumo, brue antaǔiĝante, spiregante, tenante sian glavon kubutaksele. Grupo de palaj, timiĝintaj oriciroj sekvis lin.

            Antaǔ la lavejo staris la pikedo, ĉirkaǔanta Kolombon. Kiam la altranga gasto estis je dudek paŝa distanco, la kapitano eltiris sian glavon: - Garde á vous!

            La maleoloj kunbatiĝis kun unu bruo, la glavo de la oficiroj ekbrilis kun unu susuro… Cochran spiregante, senvorte okulmezuris ili de la kapo ĝis la piedoj, poste li kuradis tien-reen dum iom da tempo.

            Li haltis antaǔ iu oficiro. Kiu tuj raportis:

            - La etato estas tri personoj.

            - Ne gravas… La etato ŝanĝiĝos… Ni transpostenigos la tutan garnizonon… Bonvolu paroli pri tio – li turnis sin al la kapitano -, kio estis al la grendado, kiel okazis la alarmo kaj tiu pafado… Ĉar mi ja vivas dum jaroj en tiu iluzio, ke la norda parto de Afriko, de post la morto de mia karmemora amiko marŝalo Lyautey estas pacigita, sed mi vidas tiel, ke en Oran tamen okazas noktaj alarmoj kaj pafadoj. Pri tiuj do mi ŝatus aǔdi, se vi estus tiel bonvola… Rompez! Bonvolu sinjoroj oficiroj reingigi vian glavon, bladaǔ vi povos ofte eltiri ĝin por defendi la patrujon… Nun ripozu! Ĉiu!… Nu bonvolu diri, mi petas…

            La kapitano respondis respektoplene, sed iom malvarmkondute en sia voĉo:

            - Mi petas vin ekscelenco. Estas verŝajna tiu supozo, ke tiu homo false alarmis pro timo.

            - Gardisto! – diris Cochran. – Venu ĉi tien! Kial vi pafis?!

            La sango de Kolombo glaciiĝis. Li rekonas lin.

            - Mi raportas obeeme, ke ni mi pafis. En la mallumo bato trafis mian ŝultron tiel forte, ke mi faligis la fusilon.

            - Lampon! – krakis la voĉo de la generalfeldmarŝalo. Li mem ekprenis lampon kaj prilumis la vizaĝon de Kolombo. Li rigardis lin stulte dum sekundo. Li rekonis lin. Sed nur sekundon estis videbla, ke li konsterniĝis, poste li diris akravoĉe: - Trandsonu vian fusilon… Blankan paperon… - Li ŝovis la paperon en la tubon de la fusilo. Poste li flaris ĝin. – Neniu pafis per tiu fusilo. Montru vian ŝultron!

            Kio ĝi estas? Tutcertas, ke Cochran rekonis lin! Ĉu estas egale ĉi tie, ke li aperas, kiel sinjoro en frako aǔ kiel senranga soldato?… Kia diablaĵo ĝi estas? Nek unu trajto de la generalfeldmarŝalo jam montris, ke li rekonis lin. Nun li prilumas lian ŝultron, kie granda ekimozo estas videbla.

            - Ĉu vi pensas verŝajna, kapitano mia, ke la junulo aplikis tiun freŝan kaj tre fortan baton por memstumpigo, kaj poste li pafis per sia fusilo?

            La kapitano rigardis sur serĝenton Latouret, iom dormeme kaj malgaje, tamen tiel, ke eĉ la renoj de la serĝento ektremis. Sekvis kelkaj, rapidaj demandoj:

            - Je kiama oni sendis vin ĉi tien,

            - Je la oka precize.

            - Kial plenekipite al marŝado?

            - Ĉar mia kompanio ekiros matene.

            - Nu… tre interese… interese… - kriis Cochran. – Do en la tuta fortikaĵo St. Thérése estas nur unu kompanio, ĉar cetere mi eĉ ne supozus, ke oni devus sendi homon el la marŝkompanio gardostari dek horojn… Gardestro!

            - Mi rapotas obeeme – elpaŝis Latouret -, tiu homo estas punata, li dizertis hiereaǔ.

            Ĝuste lia ekscelenco – pensis Kolombo.

            - Aha! Aha!… - kapbalancis Cochran. - Li estas punata… Ĉu la verdikto de la milita tribunalo ordonis tiel, aǔ laǔ la alia ebla kazo, la nekutima puno estis en la hodiaǔa tagordono!?… Aǔ  temas pri tiel nomata venĝo se serĝento?! Ĉu persona antipatio kontraǔ dizertinto?… Ĉu la serĝento ne estas klarvida pri tio, ke oni ne sendas solan gardostaranton al tiu loko?!… Senrangulo! Kiel aspektis tiu, kiu atakis vin?

            - Mi ne vidis lin. Estis mallumo.

            - Ĉu ne estas kurento en la lavejo? Kial estis mallumo?

            - Mi raportas obeeme, mi ricevis tiun ordonon, ke mi ne malŝparu la kurenton.

            - Kiel?!

            Cochran glutegis, ke lia gorĝa pomo moviĝis dek centimetrojn supren-malsupren sur lia kolo, liaj okuloj elstariĝis kaj restis tiel, kvazaǔ du butonoj elpremiĝintus el lia cerbo.

            - Kiel?! Kio ĝi estis?!… Ripetu tion!… Cetre ne ripetu… Tiun suboficiron, kiu estas tiel ŝparema, oni devas tuj sendi tien, kie estas bataloj! Tie okazas la plej granda malŝparado! Tiulo devas esti en tia loko! Mi petas vin, kapitano mia, tiu gardestro deŝanĝos suboficiron el la marŝkompanio… Nun jam mi komprenas ĉion! La venĝo de la serĝento! Starigi senrangan soldaton gardostari en mallumo, sola kaj antaǔ la ekmarŝo, kiun li koleras, ke li renversis la tutan urbon Oran, kaj la ĵurnaloj menciios nin en la ĉefartikolo! Mi do petas vin, tiu serĝento konstante patrolu antaǔ la marŝkompanio en la dezerto. Orodono: antaǔ ĉiu etapo la serĝento skoltu la vojon kun ok personoj ĝis la plej proksima ripozloko. Post ĉiu etapo la ok homoj estu deŝanĝitaj, sed la serĝento ne! Tiu junulo, kiun li sendis gardostari, veturu sur la ĉaro de la Ruĝa kruco, kiel invalidulo… Mi donos lecionon al sinjoroj serĝentoj!… Kaj se eblas, hodiaǔ nokte jam ne estu alia alarmo! Mi adiaǔas vin!… Bonan nokton! Mi gratulas!!…

            - Garde á vous!

            Siblo de glavoj, bruo de kunbatiĝintaj maleoloj kaj la pigra resono de la botoj de la generalfeldmarŝalo, kiel li foriris, akompanate de kelkaj palaj oficiroj.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:18:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

6

 

 

 

…Hildebrandt kaj Pencroft sidis unu apud la alia flustrante sur la malluma ŝtuparo, kondukanta al la ĉambro de la soldatoj.

            - Kiel ĝi povis okazi?… - demandis Pencroft.

            - Unuavice – diris Hildebrandt eĉ nzun spiregante, ĉar li kuris pli ol unu kaj duonhoron, ĝis li revenis tra la ĉefenirejo, ŝajnigante ebriulon -, unuavice tiu flavbekulo estas idito, aǔ li estas tre saĝa, kaj li ne havas nervojn. Mi volis tion, kiam mi atakos lin, li jam estu duonfreneza pro la timo. Ĉio estis vana… Tamen mi estus batfaliginta lin, ĉar mi ĵetis min sur lin nerimarkite. Sed diable!  Ie el la proksimo knalis du pafoj.

            - Kiel ĝi povas esti?

            - Tiel, ke ni ne duope estis en la lavejo, sed triope. Mi kaŝiĝis tie, dum la junulo anonciĝis ĉe la ŝerĝento. Sed ŝajnas, ke iu anticipis min, ĉar la pafoj venis el la direkto de la kameno, verŝajne, ke tiu homo kaŝiĝis malantaǔ ĝi. Do estas ankoraǔ iu en la legio, kiu okupiĝas pri tiu ĉi afero… Kaj li nun jam konas min, ĉar li estis en la mallumo, kiam mi enpaŝis en la duonlumo por kaŝiĝi.

            - Kiu estas tiu flavbekulo?

            - Lorsakoff ne diris tion. Li nur promesis multe da mono por la horloĝo kun krokodilkapo. Cetre ĝi havas kunligon kun la afero… Sed morgaǔ ni ekscios tion. Ekveturonte ni ankoraǔ parolos kun li ĉe la stacidomo.

            - Ni devas ekscii, kiu estas ĉi tie, kiu serĉas la horloĝon. Eĉ tio eblas, ke li estas la komplico de la knabo.

            - Mi havas supozon. Provu rememori, kiuj estis en la ĉambro, kiam Kolombo diris, kien li iros gardostari! Mi tuj estis klarvida, ke mi povos ataki lin en la lavejo trankvile, kaj poste mi kaŝiĝos, ĝis li anonciĝos ĉe la gardestro. Ĝi povintus ekidei ankaǔ al alia homo el inter ni. Kiuj estis en la ĉambro? Vi, Adrogopoulos, sinjoro grafo, Troppauer, Pilotte, Jazmiroviĉ, la idita Kreto, Lindmann kaj mi.

            Pencroft respondis vigliĝinte:

            - Eble ni povas ekscii, kiu foriris el ili…

            - Mi scias pli bonan rimedon. Dum la eksplodo krevis grandega barelo da minio, kaj la farbo disfluis. Miaj ŝuoj estis plenaj de la ruĝa gluaĵo. Mi esperas, ke la nekonato, kiu alpafis min, ne rimarkis sur siaj ŝuoj la ruĝan farbon, kaj ni rekonos lin pri tio…

            - Tiun homon ni devas unuavice mortigi…

            Kvar legianoj venis sur la vojo de la ĝardeno, planŝove, grumblante. Ili eksilentis. Kiam iu soldato eklumigis la elektran lampon malsupre, Pencroft, la unosnano, jam dormis surdorse tiel, ke liaj kruroj kuŝis sur la ŝtuparo, salivstrio tremetis en lia buŝangulo kaj ronkis. Hildebrant sidis havante malbutonumitan kamizolon, lia rimenzono pendis de sur lia kolo, la kepo kovris lian nazpinton, kaj li klarigis ion al altestimata kasistino per duone forglutitaj vortoj, dume li singultis laǔte, ke li preskaǔ transkapiĝis. Nek la alvenintaj soldlatoj estis pli sobraj, escepte la suboficiron, kiu kraĉis malestime, ekvidinte la du homojn.

            Troppauer venis la lasta, sur la kapo kun laǔrokrono antataǔ sia ĉapo, kaj disetendinte siajn brakojn, li anoncis la teruran minacon, ke ekde morgaǔ li, kiel poeto minacos ĉiun ribelantan arabon. Li pretiris ĝuste ilin, kaj li preskaǔ surpaŝis Hildebrandt-on per siaj grandegaj, dѩkaj piedoj, poste li ŝanceliĝante eniris en la dormoĉambregon.

            …Liajn soldatŝuojn kovris okulfrape dika tavolo de ruĝa minio…

 

 

 

 

N A Ǔ A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Alviciĝo!

Ilia plimulto revenis tute ebria, kaj dorminte nek kťlkajn horojn, nun tamen ili vestas sin dum momentoj, haste frotpurigante siajn kotkovritajn, malpurajn ŝuojn, kaj kiam la deĵoranta kaporalo malfermas la pordon piedpuŝe por diri sian matenan opinion al la tuta, fia bandaĉo, tiam ilia plimulto jam bukas sain rimezonon.

            La trumpeto eksilentas, la kompanio staras sur la korto, kaj la kapitano post kelkaj adiaǔaj frazoj komandas „Ekmarŝu!” Poste „Dekstren”, kaj la oficiro ekiras sur sia ĉevalo, lia altenlevita glavo ekbrilas en la aero, la orkestro komencas ludi marŝon, kaj la plotono iras sur la straton gaje kantante…

            Dume jam la ordono alvenis longe, laǔ kiu „Serĝento Latouret deŝanĝos suboficiron Larnac, postenigitan al la marŝkolono, kaj suvoje li servos, kiel konstanta patrolestro.”

            Serĝento Latouret amis la ruĝan vinon pinard, kiun oni produktis en granda kvanto proksime de Oran, li ekŝatis la fortikaĵon St. Thérése kaj la trankvilon de la veteranoj, tamen li iris feliĉe en la inferon de la malproksima garnizono, ĉar Kolombo estos sub lia kontrolo… Kiu estas la hontindaĵo de lia kariero, ruiniganto de lia suboficira aǔtoritato, kaj tiu rikananta bubo, tiu fia ŝajniganto, al kiu li donos instruon… Nom du nom.

            Sed momente la rikananta bubo dormis tute sane en la ombra interno de la velkovrita ĉaro, ornamita per ruĝa kruco, ĝuante ĉiun avantaĝon de la soldato, estanta en malsanuletato. Li elkore bedaǔris tiun kompatindan Latouret-on. Li estas maljuna, ostiĝinta soldato, sed ne malbonulo.

            La kompanio marŝas tiel. Fariĝas vespero, poste denove mateno. Ili nur marŝas…

            Kolomboelrigardis tra la fendo de la tolo ĉe la fina parto de la ĉaro. Malantaǔ ĝi, sed sufiĉe malproksime marŝis la postgvardio kun muloj, portantaj maŝinpafilojn. Iom fore aperis grupo de indiĝenoj, kaj ili denove malaperis malantaǔ la sablodunoj.

            La legianoj ne ŝatas tiѵjn militvagantojn, kiuj vagas en la dezerto kune kun la regulaj trupoj kaj tendumas en la proksimo de la garnizonoj. Ĝi estas senorda horo, la batalo interesas ilin nur pro la predo.

            Tra la antaǔa parto de la ĉaro estis videŢla la longa hom-serpento de la marŝanta kompanio. Inter senlimaj, flavaj montetoj, en terura varmo, nenie torviĝas makulo da ombro, nur la kremkolora sablosurfaco de la blindiga Saharo kaj ondliniaj dunoj… dunoj… ĝis la vidlimo, ĉie flavaj dunoj…

            La kuracisto metis kovrilon sur la amasigitajn kinin-sakojn kaj dormis… Eble nun li povus rigardi la dokumentujon…

            Ne… Ĝis li ne scias, kio estas en ĝi, li devas tre atenti. Jen… Oni portas soldaton, kiu konvulsias… Lia buŝo ŝaǔmas, sangaj salivstrioj tremetas post ĉiu stertoro… Oni kuŝigas lin. La kuracisto salte leviĝis dormeme. Malvarman felsakon sur lian kapon… Sed estas kapute al li!!… Verŝajne li havas pulmoembolion… Vejno ekkrevis… Griza polvo kovras liajn vizaĝon kaj manojn.

            - Fini… - murmuris la dika kuracisto kaj viŝas per tuko sian mallongan kolon, kiun kovris dornosimilaj haroj…

            Ili atingas la unuan oazon je la oka horo posttagmeze. Longa fajfo. La regimentkuracisto rigardas la tute sanan soldaton kun suspektemaj okuloj.

            - Mi petas vin, sinjoro ĉefkuracisto – raportis Kolombo suvite -, mi ŝatus stari en la marŝkolonon, sed mi havas ordonon, ke mi veturu ĉi tie. Ĉu mi ne povus translasi mian lokon por malfortulo? Mia ŝultrovundo jam tute ne malhelpas min.

            - Mi aranĝos tion – respondis la ĉefkuracisto afable. – Ĝi estas brava decido… Mi opinias, ke sinjoro leǔtenanto entreprenos la respondecon por ŝanĝi lokon kun invalidulo…

            La leǔtenanto skribis en la tagordonon, ke malfortiĝinta soldato transprenu la lokon de la resaniĝinta senrangulo numero 40, kiu estas rekomandita al sia marŝanta plotono…

 

 

 

2

 

 

 

Fine…

Ĉiu ĉirkaǔvolvis sin per sia mantelo en la rapide malvarmiĝanta nokto de Saharo, kaj malpli proksime, kaj la ardantaj ŝtonoj, servantan por baki la kesra-on, lumis foren el la tendaro de la militvagantoj. La trumpetisto sonigis Ѭa dormsignalon.

            Fine…

            Kolombo ekiris, sola inter la palmotrunkoj, por rigardi la dokumentujon en iu trankvila loko. Simioj ŝrikadis sur la palmokronoj, kaj nekalkuleble multaj cikadoj ĉirpis ĉie.

            - Haltu, kamarado! – iu poųtkriis lin.

            La sinjoro grafo estis tiu. Ĉu li ne havos denove ian obstaklon?

            - Kion vi deziras, sinjora moŝto?

            - Ne moku min… Mi ne atendis tion de vi. Tio, tio… indas al la aliaj soldatoj.

            - Mi diras tute serioze, ke ĝi ne estas moknomo. Vi estas tiel eleganta, oldulo mia, ke ankaǔ mi mem pensas tion, ke vi devenas el ia aristokrata familio.

            - Nu mia deveno… - Tiu oblonga, delikata vizaĝo malsereniĝis. Sur lia alta frunto, kiu kalviĝis interese super liaj tempioj ambaǔflanke, fariĝis strangaj faltoj, kaj liaj grandaj, klaraj, bluaj okuloj rigardis en la malproksimon.

            - Mi ŝatus diri al vi ion… Vi estas alia, ol la ceteruloj… Vi komprenas eĉ la poeton, eble ankaǔ mi povas esti sincera….

            Kolombo diris, ne havante multe da emo al tio:

            - Jen komencu… estu do komunikema, kaj rakontu ĉion… kvankam nun…

            - Mi estas polo, mi devenas el urbo Lukewitz. Mi inventis maŝionon, kiam mi estis dek kvin jara…

            Kolombo eksidis ĝemante apud lin sur rokegon. Vane, ĝi estas tiel. Nu… Nun li aǔskultos la dramon de tiu sinjoro.

            - Mia vera nomo estas Spolansky, kaj… Kion vi pensas, kiu estis mia patro?

            - Liberecbatalanto. Caro Paǔlo la unua ekzekutigis lin…

            - Vi estas proksime al tio, sed ne…

            - Nu… Estas videbla sur vi, ke sango de nobeluloj fluas en viaj vejnoj. Konfesu al mi, ke vi mortigis tiun virinon… aǔ konfesu sincere, ke vi perdis per kartludo la soldon de la regimento, kiel gvardiestro, rakontu do vian sonfilmon, kaj ni iru dormi…

            La sinjoro grafo ĝemis. Li kapbalancis malgaje kaj ekstaris.

            - Ne. Mi tamen ne rakontos tion… Nek al vi… Ne koleru…

            - Vi absolute ne ofendis min – respondis Kolombo kun apenaǔ kaŝita ĝojo, kaj Spolansky profunde ĝemante malrapidiris al la tendaro… Li iomete lamis je sia unu piedo… Kio okazis al li?

            Eĥ, ne gravas!

            Li iris ĝis la rando de la oazo, kie jam polvo kovras dike la arbustojn. La senlima sablomaro, kvazaǔ ĝi estus vera oceano, etendiĝas arĝente en la lunlumo.

            Li ĉirkaǔrigardis… Li estis malproksime de ĉiu. Malfrue ekdormonta kakatuo kriĉis, kelkaj ranoj kvakis en la silento, kaj de malproksime la zumkantado de la ĥoro de la militvagantoj filtriĝis al li.

            Manplaton granda lunradio penetris inter la sveltaj palmokronoj. Ĝi estas sufiĉe da lumo, por ke li legu. Li elprenis la dokumentujon. Ĝi estis simpla leda ujo, kiu troviĝas milion-are ĉie. Multe da aferoj estis en ĝi. Unuavice dek kvin mil frankoj en kontanta mono. Kelkaj kvitanco, multe da vizitkartoj. Krome ĵurnal-eltranĉaĵo. Duon paĝa novaĵo, kadrita per ruĝa krajono:

 

„KONSTERNA FAMILIA DRAMO EN LA DOMO DE d-ro

 BRÉTAIL, ANTAǓ NELOGE REVENINTA HEJMEN

 

 

Hieraǔ vespere la eleganta vilaokvartalo de Oran estis scenejo de sanga okazaĵo, sur la bulvardo Bonaparte d-ro Brétail mortpafis sian edzinon, kapitanon Corot kaj sin mem. D-ro Brétail antaǔ nelonge revenis hejmen el la regionon de Niger, kien li akompanis la mortakcidenton suferintan esploriston Russel, kiel la sekretario de la fama scienculo. Hejmenreveninte d-ro Brétail edziĝis al la vidvino de la tragike mortinta scienculo. La eksterordinare bela virino iam estis kantistino, kaj ŝi forlasis la scenejon nur pro Russel. Sed en Oran, kie la geedzoj Russel vivis grandan socian vivon, la iam festata aktorino ankoraǔ kelkfoje rolis en karitataj vesperfestoj. Tiam ŝi prezentis sian faman kanton „Si l’on savait…”

 

Si l’on savait!…

 

            La kanto en la apuda ĉambro, kie kuŝis la mortinto! La kanto, kiu konstante sonis, ke kantis neniu!

            Li legis plu.

 

 

„…D-ro Brétail, la persona sekretario de la akcidenton suferinta Russel, post la morto de la scienculo edziĝis al la vidvino, kaj ŝajnis, ke ili vivas feliĉan geedzan vivon, kaj hieraǔ okazis la sanga, familia dramo.

            Nur du lakeoj estis en la domo, kaj ili rakontis la historion tute same. D-ro Brétail estis survoje, ili pensas, ke en Algiro, kaj sinjorino Brétail gastigis la spahian kapitanon Corot, la popularan raѪd-akrobaton. Laǔ la aserto de la lakeoj kapitano Corot ankaǔ alifoje vizitis la domon en la foresto de Brétail. La dramo okazis je la dekunua horo vespere. Iu lakeo kredencis teon en la salono. Sinjorino Brétail sidis ĉe la fůrtepiano kaj kantis „Si l’on savait”. Tiam subite aperi Brétail en la pordo! La lakeo aǔdis du pafojn, ŝrikon, bruon. Kapitano Corot kaj la virino falis kun trapafita kapo. Kaj antaǔ ol la servisto povintus malhelpi, ankaǔ d-ro Bréteil motpafis sin je la tempio. Kiam la amulanco alvenis, jam neniu vivis el ili…”

 

            Kolombo ekfumis cigardon. La domo venis en lian memoron. La polvokovrita ĉambro kaj la stranga virino kun  la nevuso…

 

 

„…Ĉu ĝi estis justa aǔ maljusta ĵaluzo? Kiu povus decidi tion – raportis la ĵurnal-artikolo. – Eblas, ke la teruraĵoj de la ekspedicio, travivitaj apud Russel agacis la nervosistenon de d-ro Brétail, aǔ eble la interesa virino, kiu portis la signon de la triangulo ne nur sur sia mano, sed ankaǔ en sia koro, ĉu ŝia amo vere ekflamiĝis: unue al la sekretario de sia mortinta edzo, kaj nun al kapitano Corot? Ni ne povas ricevi precizan respondon je la demando. Tio certas, ke ĝi estas grava perdo por la socio de Oran, kaj la terura dramo…

            En la mezo de la artikolo esti foto… Stranga, bela virino rigardas al li, kiu havas interesan kapon, kunkreskintajn, dansajn brovojn kaj mirinde esprimplenajn okulojn.

            Subite de ie, ne malproksime, zumante eksonis la konata, delikata, virina voĉo:

 

„Si l’on savait…”

 

 

            …Kelkajn skundojn li sidis senmove.

            …La palmofolioj iomete kunfrotiĝis kun mallaǔta susuro en la nokta aeroblovo… Kaj la teksto nun fariĝis zumkantado… Sendube… Ĝi estas tiu sama voĉo!

            Li salte leviĝis!… Li iris en la direkton de la voĉo, sed la kantanta zumado strange malproksimiĝis… La diablo ludas kun li… Nun li aǔdas ĝin klare: „Si l’on savait…”

            El inter kelkaj arboj li atingas la randon de la dezerto.

            Li haltas paraliziĝinte!

            Dio mia…

            La virino sidas ĉe la piedo de dabloduno, en Saharo! Ĵus ŝi rigardis al li elĠla ĵuranlo! La luno prilumis ŝin. Ŝi portis rѡjd-vestaĵon, korkoĉapelon, kaj ĉio estis neĝe blanka sur ŝi! Klare estas videbla ŝiaj grandaj, malgajaj okuloj, la iom densaj, kunkreskintaj brovoj… Ŝi rigardas rekte en la okulojn de Kolombo, ridetas kaj zumkantas:

 

„Si l’on savait… Sũ l’on savait…”

 

 

            Li ekiras al la virino kun rezolutaj paŝoj, sed ne kurante.

            Ŝi nun ekstaras malrapide. Batante sian boton per la rajdbastono, ŝi ekiris…

            Damne! Ŝi malaperas malantaǔ la sabloduno… Nun jam li komencas kuri. Tamen li devas aranĝi la aferon iam kun tiuj fantomoj. Ĉu ili jam neniam lason lin paca?

            Li ĉirkaǔiris la monteton.

            Nenio…

            Sed kvazaǔ ĝi  aǔdiĝus de tre malproksime, eble el la distanco de la kvina sabloduno… Mallaǔta, tenera, alda melodio, simila la lulkanto.

            Kolombo eksidis kaj fajfadis nervoze. Tiel, kiel oni kutimas kuraĝigi sin per tiaĵo en forlasita stratetaĉo. Ĉar ĝi tamen estas troigo. Ni komprenu tion.

            Li jam eĉ ne provis sekvi la vizion. Mirinde, sed la virino kantas de tre malproksime…

            Ŝi eraras nur pri tio, se ŝi pensas, ke Harrincourt-on atakos morta nervoŝoko pro ŝi.

            Diablo forportu tiun zumkanadon…

            Li ekfumis cigaredon nervoze.

            Kiel troviĝas tia virino en la dezerto, portanta urban vestaĵon? La kompanio nepre devintus vidi ŝin en la senlima dezerto, veturantan ĉi-regione. Kial ŝi promenas ĉi tie en varmego 45 celsiusgrada, tiel leĝere, en la mezo de Saharo? Kiu ŝi estas?… Vivanta homo ne… tio jam verŝajnas… Ĝis nun li ja ne kredis fantomojn, sed ekde nun jes… Oni priridos lin, kiel maljunajn matrosojn, kiaj ili rakontas siajn, similajn historiojn, sed tiouj rilatas la maron. Bonŝance, ke li ne povos rakonti siajn travivaĵojn, ĉar li mortos post nelonge pro „akcidento dum plenumo de sia profesio”. Sed li ne faros tiajn kantadojn nokte. Ĝi estas idiotaĵo. Tiuj estas ŝiaj ritmoj… Vera virina afero. Iu mortpafas ŝin, ĉar ŝi flirtas kun spahia kaptiano, kaj ŝi ne lasas fremdajn virojn trankvila… Kion ŝi volas de li? Ĉu li faris malbonon al ŝi?…

            Subite aperis la zumkantanta fantomo tiel proksime, ke li sentis, kvazaǔ li povus kapti ŝin per sia etendita brako… Kaj ŝi kantis laǔte, foren sonorante!

            Malgraǔ la nedifinebla distanco ŝi ne estis pli ol kvindek paŝojn malproksime… Li ekkuris sin post ŝin.

            Nun mi kaptos vin!

            Hop…

            Li vidis tute certe, ke ŝi kuris malantaǔ tiun monteton… Li ĉirkaǔiris ĝin. La virino estis tie…

            „Si l’on savait…” – ĝi sonis de tre malproksime…

            …Jen pruviĝis, ke ŝi ne estas homo. Ne eblas malproksimiĝi tiel subite, poste kanti denove el kvindek paŝa distanco… Sed la spuroj de ŝiaj botoj klare videbliĝas en la polvo…

            Li sekvis ŝiajn spurojn.

            Estis bone videbla la enpremiĝinta kalkano kaj la plandumo en la polvo. Hoho! Ĉu la piedsignoj de la fantoma sinjorina moŝto enpreniĝas en la sablon? Ŝi ja havas pezon kaj volumon! Ŝi ja metas sian piedon unu antaǔ la alian, kiel ĉiu mortemulo… Nek mia praavo vidis tian fantomon… Ĝi ja estas ia trompo, kaj li ne toleras tion…

            La spuroj kondukis en la oazon… Sed nun…

            Li staris paraliziĝinte!

            …Malantaǔ sabloduno, kie estis malgranda ebenejo, la spuroj ĉesis.

            Ili simple ĉesis!

            Tiaĵo ankoraǔ ne okazis!

            La spuroj malaperis sur la sabla grundo, inter du montetoj, sur la libera tereno, kvazaǔ la virino estus suprenfluginta. La du lastaj piedsignoj estis klare videblaj, sed poste nenio, nur la glata polvo…

            Nun jam li ne plu okupiĝis pri la afero. Jes. Li akceptas, ke ekzistas fantomoj. Sed kiel belaj!

            Li eksidas denove inter la arbustojn kaj esploras plu la enhavon de la dokumentujo. Li rezignis la ludon, rilate la fantomon. Ŝia sinjorina moŝto venkis!

            …Letero estis en ĝi. Adresita al sinjoro Henry Grison. Oni urĝas lin rapide aranĝi la „aferon”, ĉar „Kalimegdan ne povas atendi pli ol ĝis aǔtuno…” Ham… - pensis Kolombo. Sinjoro Kalimegdan forkuros, se li ne atendos, ĉar sinjoro Grison ne povas aranĝi la aferon, ĉar ne estas certe, ke en tiu ĉi jaro okazos la lasta juĝo kaj samtempe la reviviĝo.

            Almenaǔ li eksciis el tio, kiu estas la viktimo. Henry Grison, avenuo Magenta, n-ro 9.

            Kio estas en ĝi?

            Osta plaketo. Jen vidu… Estas skribite sur ĝi, ke „majoro”, sed nomo aǔ tiaĵo ne troviĝas. Sed iom malsupre: „mi skribis tion propramane: nelegebla nomo de generalo”. Kaj numero: „88.” Super ĝi kun oraj literoj: „Ĉefstabo. divizio D.”

            Do, sinjoro Grison estis ia militservinta, reǔmatisma soldato, kaj ĝi estas ia memorplaketo aǔ invitilo al renkontiĝo, okaze de batalo antaǔ dek jaroj. Nu bone… Ĝi estas avizo…

            Diable!…

            …Ne malproksime, ĉe la piedo de la sablomonteto sidis la fantomo, brakumante siajn genuojn kaj kantis!

            Kolombo rigardis ŝin. Li ne moviĝis. Kial? Ke ĉio komenciĝu denove? Li sidis kaj rigardis ŝin. Poste li ekfumis cigaredon. La fantomo ekstaris kaj disetendis siajn brakojn al li. Harrincourt mansvingis. Li ne kredas tion… Sufiĉe! Oni lasu lin trankvila… Ĉu li faris malbonon al iu? Kion oni volas de li?…

            Super la plej malproksima sabloduno pala, kretokolora strio deiĝas de sur la rando de la firmamento… kaj la virino kantas.

            Kolombo subite pensis ion. La ĝentileco estas soldata virto, rilate ankaǔ fantomojn. Li elprenas sian buŝharmonikon kaj akompanas bele, sentimantale la kanton de la reaperanta virino, variante ĝin kun fermitaj okuloj…

            Li malfermas siajn okulojn por momento, ĉar la virino ĉesis kanti. Hm… La fantomo staras timiĝinte kaj gape rigardas lin.

            Poste ŝi turniĝas kaj forkuras. Alo! Sinjorina moŝto! Fantomino! Haltu, ne timu, mi faros al vi nenion malbonan…

            Sed la fantomo malaperis malantaǔ monteto.

            …Li tre bedaǔris, ke li fortimigis la fantomon, poste li reiris en la tendaron, manĝis duonon da paneto kaj ekdormis dolĉe.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:18:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La sekvan tagon ili ekiris plu, kaj Kolombo jam marŝis en la kolumno. Je la sincera malĝojo de Troppauer kvar parojn malantaǔe. Ili ĉiuj ekvojis freŝe, gaje, sed nun jam ili estis trans la mezo de Saharo en tia regiono, kie ne troviĝas oazo en distanco de tri-kvar tagoj, kaj la soldatoj marŝis en la polvo laciĝinte, elĉepriĝinte.

            Vespere ili tendumis en la dezerto. Serĝento Latouret jam atendis ilin kun sia patrolo, konstante iranta antaǔ la kolumno. La fortostreĉa servo apenaǔ estis videbla sur la maljuna sѯldato. Se li malgrasiĝis iomete, tio estis nur pro la ĉagreniĝo.

            Kiel amlaso da ĉifono, tiel falis la kompanio sur la varmegan, polvan teron. Latouret elektis la gardostarantojn kaj sian patrolon por la sekva tago.

            Subite li ekvidis Kolombon, kiel li demetis sian tornistron.

            - Senrangulo!

            - Oui, mon cherf!

            - Oni ordonis al vi veturi sur la ĉaro. Kial vi estas en la marŝkolono?

            - Je mia propra peto sinjoro leǔtenanto permesi, ke mi translasu mian lokon al grave malfortiĝintaj invaliduloj.

            - Mi opinias, ke… vi post nelonge fariĝos garave malfortiĝinta invalidulo… Matene, duon horon antaǔ la alviciĝo anonciĝu ĉe mi, kiel membro de la antaǔgvardio. Rompez!

            Kolombo kontente kunfrotis siajn manplatojn, kiam li iris iom pli malproksimen. La kara, olda, kolera Latouret zorgos pri tio, ke li mortu „dum plenumo de sia profesio”…

            Poste li promenis inter la montetojn, eble li ekvidos la fantomon ie. Plaĉis al li tiu reaperanta damo. Li eksidis kaj elprenis sian buŝharmonikon por trompe elvenigi ŝin. Sed vane… Ŝajnas, ke li fortimigis la mortinton…

            - Estas admirinda vespero, kamarado!… ekparolis Troppauer apud li. La malata, dika staturo de la poeto estis tute griza pro la polvo. – Li kriis kun disetenditaj brakoj: - Ho, Saharo, reĝino de la stepoj, estas benita polvo, per kiu vi salutas la grandan poeton…

            - Vi havas majestajn pensojn – jesis Kolombo. – Nur agu tiel plu… Ĉu vi havas ion legi? Jam de tagoj mi ne ĝuis eĉ unu vian rimon.

            - Mi havis kelkajn, belajn versojn… sed nun mi adiaǔas, Kolombo, ni ne laǔtlegos… Vkas min Saharo. Hodiaǔ io moviĝetas en mi! Unu poemo. Unu penso… Ĝis revido!

            Kaj li foriris anase… Li meditadis pri novaj rimoj, ordigante siajn buklojn, similajn al tiu de Napoleono. Post nelonge li malaperis en la mallumo… Sed Kolombo pensadis pri la problemo de la mortinto, por ke li forigu ĝin difinitive el sia konscienco. Li simple pakos ĉion kaj metos ĝin en la deponejon. Okaze de lia morto oni malfermos ĝin, kaj la adreso estos tie por sendi la monon kaj la valoraĵojn al la heredantoj de sinjoѲo Henry Grison. La lasta adreso de Henry Grison: avenuo Magenta, n-ro 9. Ili povas ekiris sur tiu spuro…

            Bum!

            Pafo… Li salte leviĝis kaj ĉirkaǔrigardis…

            La alarmo tuj eksonis en la tendaro.

            Li kuregis al sia plotono. La leǔtenanto rapidis el sia tendo sur la kapo kun har-reto, kaj la gramofono muzikis plu interne. Kial havas ĉiu leǔtenanto gramofonon en la legio? – ĝi trafulmis la kapon de Kolombo dum sekundo.

            - De kie venis la pafo?… - interesiĝis la leǔtenanto. Neniu scias diri tion. Patrolo ekiris en ĉiun direkton… Post dek minutij ili revenas.

            Sankta Dio!

            Ili portas Troppaueron… Kompatinda poeto… Kolombo apenaǔ povas regi sin en la vico, li ŝatus kuregi tien…

            - Parolu! – alkriis lin la leǔtenanto. – Kio okazis?

            - Toppauer side leviĝis. La vundo ne estas grava, la kuglo penetris tra lia brako.

            - Mi ne scias, kiu pafis kaj de kie – diris la dika homo. – Mi promenis reveme, ĉar mi estas poeto… Hümér Troppauer, la lirikisto…

            - Homo! – alkriis lin la leǔtenanto. – Raporotu!

            - Bone, bone – trankviligis Toppauer lin, dum la kuracisto purigis lian vundon. – Subite, kiam mi promenas, knalo, kuglo penetris mian brakon, kaj mi falas. Ĉar se mi estus fuĝinta, tiam la embuskpafisto estus pafinta denove. Sed tiel li pensis, ke li mortigis min.

            - Blovsignaligu alviciĝon denove – diris la leǔtenanto al la suboficiro.

            Eksonis la trumpeto.

            - Á terre! – komandis la leǔtenanto.

            Ĉiu demetis sian fusilon. La oficiro kaj la suboficiro iris de fusilo ĝis fusilo. Kiu pafis, tiu ne havis tempon purigi sian fusilon. Ili rigardis la kulasojn kaj la tubojn unu post la alia.

            - Jen ĝi estas – kriis fine la serĝento starante ĉe iu fusilo.

            Li tenis en sia mano la armilon de Kolombo.

 

 

 

2

 

 

 

            - Senrangulo!

            Kolombo elpaŝis.

            - Kie vi estis dum la pafo?

            - Mi promenis. Sed mi ne kunportis mian fusilon.

            - Kiu vidis vin?

            - Senrangulo Troppauer. Ni paroladis kvin minutojn antaǔ la pafo.

            - Ĉu vi diskutis?

            - Eĉ. La poeto estas mia plej bona amiko.

            - Sekvu min!

            La leǔtenanto foriris. Du suboficiroj ĉirkaǔis Kolombon. Ili iris al la sanitara ĉaro, kie oni ĵus bandaĝis la brakon de Troppauer.

            - Senrangulo! La kuglo estis pafita el la fusilo de tiu homo!

            Troppauer leviĝis mirante.

            - Tio tute ne eblas.

            - Kia tono ĝi estas?! – alkriis lin la oficiro kolere. – Ĉu vi renkontis lin anticipe?

            - Jes. Kolombo petis min laǔtlegi kelkajn poemojn, li ŝatas miajn poemojn, ĉar mi, se vi ankoraǔ ne menciis: mi estas poeto…

            - Fermu vian buŝon! Ĉu tiu homo havis fusilon, kiam vi renkontiĝis?

            Troppauer kriis triumfe:

            - Eĉ unu ne! Li sidis ĉe la piedo de monteto en la mezo de Saharo, kaj li havis ĉe si nenion alian armilon, nur sian buŝharmonikon…

            La laǔtenanto reiris. Li mezuris, ke la de la sablomonteto, kie Kolombo sidis, kiom da paŝoj estas ĝis la tendaro kaj reen. Duonhoro estis bezonata al tio, kurpaŝante. Kolombo de estis senkulpa.

            - Ĉu vi suspektas iun? – demandis la leǔtenanto de Troppauer.

            - Eble iu mia envianto estis tiu. Artisto havas multajn enviantojn.

            Ili ne trovis la farinton. Kolombo pensadis, ĉu li raportu ion pri la fantomo. Tamen estas strenge, ke fantomo sekvas lin, kaj oni vundas per lia armilo iun… Kion oni volas de li?… Ĉu eblas, ke tiu bela, malgaja enigmo estis la atencanto?… Sed kian kulpon havas Troppauer en la afero?

            Li restis apud Troppauer kaj laǔtlegis la versaĵojn de la poeto, kiujn la malsanulo aǔskultis kun fermitaj okuloj…

            - Pardonon, Kolombo…

            Sinjoro grafo aperis. Lia melodia, delikata voĉo estis plena de takto kaj komplezo.

            - Kara Troppauer – li diris al la malsanulo. – La ŝuoj estas tre striktaj. Mi lamas konstante. Mi petas vin reinterŝanĝi tiujn…

            La poeto interŝanĝis siajn ŝuojn kun sinjoro grafo. Kolombo scivoleme interesiĝis pri la kaǔzo de la stranga afero.

            - Ankoraǔ en Oran, antaǔ la ekmarŝo – klarigis Troppauer -, vespere la grafo petis min inter ŝanĝi niajn soldatŝuojn, ĉar mi ĉiumaniere iros en la urbon, kaj mi do devas purigi tiujn, kaj li ŝatus ripozi, sed liajn ŝuojn kovris ruĝa gluaĵo, kaj li devus agaĉi multe per tiuj. Vi scias, kia estas poeto? Mi interŝanĝis kun li la ŝuojn, kaj matene ni jam marŝis… Ŝajnas, ke miaj ŝuoj estas striktaj por li… Legu tiun poemon, en kiu mi komparas la amon kun dehiskinta pomo, kiam ĝi falas…

            Kolombo legis ĝin, kaj la poeto ĝuis tion kun fermitaj okuloj…

 

 

 

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La sekva etapo: ĝis Murzuk estis dek ripozoj kaj kvar tendumoj. Serĝento Latouret skoldas la vojon. Ĉiu scias bone, ke tiu superflua patrolado estas puno. La soldatoj rigardis kun malica ĝojo, kiam li ekiras duon horon antaǔ la viciĝo en la dezerton. Sed ili vane atendis, ke la maljuna soldato laciĝu aǔ malgajiĝu. Nenia emocio estis videbla sur lia cikatra vizaĝo. Liaj bruliĝintaj, blankaj lipharoj, similaj al tiu de linko direktiĝis samtiel bataleme kaj malafable al la legianoj, kaj li samtiel ekvidis ĉiun etan malordemon, kiel antaǔe.

            Li ekmarŝis ankoraǔ en la malluma nokto kun la ok homoj, inter ili estis Kolombo, malantaǔ serĝento Latouret. Rusa studento, Iljiĉ iris apud li. Iljiĉ, aǔ kiel oni nomis lin en la legio: la Bubo, iom pli rapide spiris, kio estas la unua serioza signo de la elĉerpiĝo. Tiam jam la venjoj en la pulmo dilatiĝas…

            - Malbenita vojo… - li diris per fajfosimila voĉo. – Mi nur scius, ĝis kiam ankoraǔ, ja Saharo jam estas nekonata ĉi tie.

            - Tute ne – trankviligis lin Kolombo. – Oazo Murzuk ankoraǔ estas frekventata loko ĉe la kruciĝo de la karavanvojoj de Maroko kaj Alĝerio…

            La Bubo kapbalancis malgaje. 

            - Mi scias pli multe ol ĉiutaga soldato. Oazo Murzuk estas la lasta punkto de la civilizacio. De tie nur kelkaj scienculoj sukcesis atingi la ekvatoron. Tiu parto ĉiam estintus grava, ĉar atinginte tra Murzuk la regionon de Niĝero, oni konstruus fervojon ĝis Angla Gvineo. Hornemann, Brath venis pro tiu vojo ĉi tien, kaj la unuan fojon Suetonius Paulinus, de ili motis tie. Ankoraǔ granda, nekonata tero estas en la regiono de Niĝero, kiu senkonteste apartenos al tiu, kiu pli fure atingos ĝin.

            - Diru, Bubo, kie vi lernis tiel multe da superfluaj aferoj pri vojaĝistoj, kiuj ŝovas sian nazon en ĉion… Estas tute absurde en via aĝo okupiĝi pri tiel multe da vanaĵoj… Ni haltos en Murzuk kaj fino…

            - Vi eraras. Spahia kaj senegala garnizono estas en Murzuk.

            - Kiel bone vi scias tion! – rigardis Kolombo sur lin kun iom da suspekto. En la lasta tempo li ne ŝatis la soldatojn, havantajn strangajn konojn. Diablo forportu la multe da enigmoj!

            Bubo embarasiĝis.

            - Jes… Hazarde, pere de virino mi konatiĝis kun multaj homoj… Mi scias multe, kaj strange, ili rakontis al mi kelkajn, interesajn aferojn pri la politiko en Saharo…

            - Mi petas vin diri tiujn aferojn al alia homo. Mi, infano mia, diras sincere al vi, ke la historio de via lasta amantino interesas min pli bone, supoze, se ŝia sinjorina moŝto diris ian spritan aferon, kaj ŝi havas ŝatatan kanton, kiun mi poste interpretus al vi sur buŝharmoniko.

            La Bubo esplore rigardis lin.

            - Mi opinias, ke vi ŝajnigas. Eble, se mi parolus sincere…

            Kio okazis al ili? De kia li elpensis tiun unuarangan, idiotan ŝercon, rilate al Troppauer, kiun li legi poemojn, de tiam la tuta kompani estimas lin kun sia konficenco. Ankaǔ sinjoro grafo volis esti sincera, kaj nun la Bubo…

            - Ni lasu la sincerecon, ordulo mia. Ne indas mediti pri la paseo de la familio. Vi defraǔdis ĝin kaj fino…

            - Sed ne…

            - Vi do malgajnis tion per kartludo, kaj ĝi estas en ordo.

            - Ĝi okazis ne tiel…

            - Bone, bone… Vi mortigis tiun kaj fino.

            La Bubo eklevis sian kapon.

            - De kie vi scias tion?…

            - Al ĉiu okazis same, kiu estas ĉi tie. Li perdis pro kartludo, mortigis aǔ defraǔdis, eble li edziĝis ankaǔ al alia virino aǔ tiaĵo… Ne zorgu pri tio… Mi diras.

            Latouret kelkfoje retrorigardis al la parolantoj, sed li diris nenion… Nur paroladu… Vi povas eĉ cigaredi, sed iam… Se doniĝos vere bona okazo… Nom du nom…

            La suno bruligis ilin, kaj la konstanta, flava, blindiga, dezerta rebrilo, kiu preskaǔ zumante penetris tra la okuloj en la cerbon el la oceano de la ĉiam monotone ripetiĝantaj polvomentetoj, ĝi estas neeltenebla… phu…

            - Ne malrapidiraĉu, per la sep sakramentoj… vi ne estas kur la korso… Komencu kanti la marŝon de la legio! Ek do… un… deux… trios… Allons!…

            Lace, false, raǔke eksonis el ilia preskaǔ krevinta, malsekiĝinta gorĝo:

 

Tin t’auras du boudin

Tin t’auras du boudin…

 

 

Koller, la ĉarpentisto, falis el la viĉo kun bruego…

            Nom de Dieu!…

            Iu homo restis kun li. StarigiŮte tendon, ili atendos la kompanion…

            - Garde á vous… En avant… Marche!

            La patrolo daǔrigis sian vojon en Saharo. Nun jam ili ne kantis. La serĝento ne komandis tion. Kiel molaĉuloj ili estas! Tiutempe, kiam ankoraǔ estis kutimo la crapaudine, la silo kaj similaj punoj, kiam oni ŝnurligis tiun, kiu postrestis, ke li iru aǔ trenigu sin, kiam oni deprenis nur la ekpiaĵon de sur la falinta sodato en la dezerto, kaj ĉiu preteriris la svene kuŝanto, tiam oni ankoraǔ kantis, kaj kiu ne volis aǔ ne povis, tiun oni ligis tiel, ke lia korpo formis ringon, por ke li mortaĉu… Sed de tiam alia mondo estas ĉi tie. Tiel multe okupiĝis la ĵurnaloj pri tio, tiel multe oni skribaĉis pri ili, ke pli kaj pli novaj ordonoj faris ĉiam pli komforta la vivon en la legio por ĉiu urba fripono…

            - Mi povas rakonti al vi, Kolombo, se tio interesas vin. Ĝi estas sekreto, sed mi rakontos.

            - Ne! – respondis Kolombo. – Min ne interesas, se ĝi estas sekreto, kaj mi tre petas vin, ne rakontu tion…

            - Sed… tamen… estus pli bone, se vi scias…

            - Pli bone, se ne!

            - La vojo tien… ĝis nun… estis danĝera ekspedicio… Vojo ne ekzistas… De la oazo Murzuk ĝis Niĝero tute ne eblas… kaj oni jam estigis ankaǔ garnizonon… Ĝi estas la plej granda skandalo de la dudeka jarcento… Dumvoje kaj tie ili mortas… sed oni volas vojon al Gvineo… kaj Timbuktu situas okcidente… ĝi ne taǔgas… Hu… mi ne eltenos…

            Alia soldato ŝanceliĝante elvenis el la vico… Oni postlasis ankaǔ lin kun iu, kiu ankoraǔ ne estis tute laciĝinta.

            …Se la kara, olda Latouret, Dio donu al li ripozon, se lia neŝanĝebla provideno forkomandus lin el la legio, ne rigardus kelfoje al li kun tiel malŝataj okuloj, li do provus buŝharmoniki al la kanboj, eble ĝi utilus al ili kontraǔ la laciĝo…

            Hm… Li provos… Kio povas okazi? Pluraj soldatoj ja cigaredas, kaj li ne admonas ilin… Maksimume li alkrigos lin, ke li ĉesigu tion. Kaj li plenumos lian peton.

            La suno arde brilas…

            Ili marŝas la sesan horon en la mezo de la senlima, flava polvooceano, kiam serĝento Latouret subite eklevas sian kapon mirante. Li aǔdas ian delikatan, mallaǔtan, flutantan zumadon… Kio ĝi estas? En la neeltenebla, lasta horo de la mortiga marŝado, ĉar tiom da tempo estis bezonata ĝis la temdumado… Kio ĝi estas?

            Li turniĝis.

            Sacrebleu! La laktobuŝulo cincas per sia buŝharmoniko… kaj… infero kaj diablo! Li portas du fusilojn sur siaj ŝultroj! Li transprenis ĝin de tiu bubaĉo!… Tio estas malpermesata, se li admonus lin, tiu bubo estus punata, kiu devintus resti hejme apud sia patrino anstataǔ veni ĉi tien por fariĝis soldato… Li do portu ankaǔ alies fusilon, baldaǔ li ĝojus, se li povus eklevis sian piedon… Sed eĉ buŝharmoniki per tiu aĉa, polva, sufoke varma aero… Li estas tute freneza, kaj li elfalos el la vico mortinta post la dua etapo… Li nur falu… li nur blovu ĝin..

            Kaj Kolombo blovis ĝin. Nun jam tute gaje. En tiu ĉi horo jam neniu falis el la vico.     - Haltu… Fixe! Á terre!           

            Duhora ripozo.

 

 

 

2

 

 

 

Ili iris jam nur kvarope. La serĝento, Kolombo, la Bubo (kies fusilon portis Kolombo), Nadov, la turkestana giganto, kiu diris nek du vortojn dum tago, kaj Minkus, la aǔstria kuracisto. Ili iris kvar horojn el la dua sep horoj.

            Kaj Kolombo buŝharmonikis.

            Poste li ĉesigis tion. Latouret turniĝis, por ke li vidu fine elŝanĉeliĝi lin el la vico, sed li vidis nur tion, ke Harrincourt elprenas el sia pansako pecon da malvarma ŝaf-viando, kiu eĉ varme ne estis bongusta nutraĵo, kaj li mordis el ĝi bonapetite.

            Nu! La maljuna serĝento, multfoje vaginta en la dezerto jam iomete ŝanceliĝis. Kaj li nur rikanas, manĝas, muzikas, portas du fusilojn, kaj aspektas tiel, kvazaǔ li estus veninta ĉi tien por grasiĝi…

            Nadov, la turkestana giganto falas el la vico kun granda bruo, kiel ia kolono. Minkus kliniĝas super lin por aǔskulti lian korbaton, sed transkapiĝinte ankaǔ Ŭi sterniĝas apud li.

            - Senragulo!

            Li diris ѡl la Bubo. Li ankoraǔ staris sur siajĠpiedoj, nur liaj lipoj tremas blue, kaj liaj palpebroj ofte fermiĝis.

            - Starigu trendon super la malsanulon, kaj atendu la trupon. Transprenu vian fusilon… Patrolo! Rektiĝu! á mon commandemant… enĠavant… marche!

            La patrolo, ĉi-foje Kolombo estas la sola, ekiras malantaǔ la serĝento rektiĝinte.

            Post kelkaj paŝoj li malkuraĝe muzikaĉas, kiam li vidas, ke Latouret diras nenion, li komencas buŝharmoniki bele, laǔte.

            Vesperiĝis, palaj, fruaj steloj ekbrilis sur la blua ĉielo, kaj la patrolo, konsistanta el du personoj iras: avane la serĝento kun siaj tri linkosimilaj lipharoj, malantaǔ li Kolombo kun fiksita stileto, buŝharmonikante.

            - Senrangulo!

             Oui, mon chef!

            - Kiam vi alkutimiĝis al la tropiko?

            - En la pasintaj tagoj, mon chef!

            - Kial vi mensogas? Vi nun ne la unuan fojon marŝas en la dezerto!

            - Mi raportas obeeme, mi ankoraǔ neniam mensogis. Ĝi ne estas deca kutimo.

            Ili marŝis. Tie kaj ĉi tie hienoj ĉirkaǔiris ilin el granda distanco, kurantaj foje antaǔe, foje malantaǔe… Kelkaj ili ekhurlis per minaca, histeria, raǔka voĉo, memoriganta al virina rido…

            Malforta lumo aperis malproksime. Tie jam estas oazo Murzuk.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:20:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Oazo Murzuk estas la ĝendarmejo de la dezerto. Spahioj, saharianoj, senegalaj pafistoj depotas tie. Ili militvagas en Saharo de tempo al tempo por bridi la tuaregojn, berberojn, riffojn. Sude de Murzuk sekvas la granda nenio.

            Sed en Murzuk estas elektra lumo, radistacio, hospitalo kaj pavimitaj vojoj. La kompanio el Oran marŝas inter la spaliro de la spahioj, muzikas milita orkestro, kaj la tiea loĝantaro gape rigardas la lacan armeon.

            Aparta kazerno estas en Murzuk por la trapasantaj rezerv-kompanioj. La novalvenintoj estas senditaj tien. Oni rekompletigas la vestaĵon kaj ekipaĵon de la polvokovrita, elĉerpiĝinta kompanio, sekvas medicina ekzameno kaj tri taga, libera forpermeso…

            La spahioj ĉirkaǔas la militvagantojn kaj akompanas ilin en la malproksiman parton de la oazo, kie ili batas palisojn en la teron kaj fiksas pikildraton sur tiujn. Saharianaj gardistoj estas starigitaj al la nebaritaj elirejoj. Oni apartigas la libere vagantam trupon. Tiuj ne estas sentemaj, ili trankvile fumas opion kaj bakas la kesra-on malantaǔ la dratbarilo. Antaǔ la enirejo maldika, blank-barba, burnusa arabo starigas sian fornon, funkcianta per ardaĵo kaj kuiras kafon por kelkaj centimoj.

            La legianoj spertis mirante, ke oni traktas ilin, kiel karan parencon aǔ grave malsanulon. Eĉ la spahioj, kiuj cetere tenas sian nazon alte, donacas tabakon kaj dolĉaĵon al ili, invitas ilin trinki la bonegan kafon de la arabo, kiu kuiras ĝin ĉe la tendaro de la militvagantoj, kaj ĉiu povas trinki tiom da ruĝa vino, kiom ili volas.

            - Ne plaĉas al mi tiu granda tenero – diris Pilotte al la silentema Nadov.

            - Kial? – demandis la turkestana giganto per sia profunda voĉo, simila al kontrabaso.

            - Ŝajnas, ke ili bedaǔras nin.

            Dika, negra serĝento el la sudanaj ĉasistoj amikeme frapetas ilian ŝultron.

            - Kien vi iros, knaboj?… Venu, trinku brandon aǔ kafon je mia konto…

            - Diru, serĝento – demandas Pilotte, kiam la araba Metuŝelaĥo metis la kafon antaǔ ilin -, kie vi estas postenigita?

            - En la divizio B de la administrejo. Ni provizas vin per tolaĵo… Kaj la bagnanoj per dreliko.

            Vigla voĉo akre kriis malantaǔ ili.

            - Haho!… Kion mi aǔdas? Ĉu ni marŝos plu en vestaĵo de bagnanoj?

            En la sekva momento Kolombo super la kapo de la ronforme sidantaj soldatoj falis inter ilin kaj kaǔriĝis.

            - Se vi ne scius – respondis la serĝento -, vi akompanos ankaǔ barnanojn.

            - Donu tiom da kafo al la soldatoj, kiom ili volas – ekparolis kapitano malantaǔ ili, en la uniformo de la bluaj husaroj, ekvidente la komandanto de la spahioj. – Vi ne devas salte leviĝi, knaboj, restu sidantaj, kaj trinku, manĝu, fartu bone…

            Li mansvingis al ili amikeme kaj iris plu.

            - Mi sentas tiel – diris Kolombo -, ke ĝi ne estas vera militista tendaro, sed ia misiejo, kie la flegistinoj maskas sin kapitanoj.

            Tio certas, ke la spahiaj kapitanoj estas konataj ne pro sia afableco en la dezertoЮ

            - Vi nun estos bone traktataj – diris kava, nigra-barba, alta spahio. – Vi marŝos malproksimen por deŝanĝi… en Aut-Taurirt-on. En Murzuk estas kutimo bone trakti tiujn, kiuj deŝanĝos la homojn en Aut-Taurirt.

            - Kaj kion rakontas tiuj, kiuj revenis?

            Silento.

            Nun aperis ankaǔ la Bubo. Li staris rande de la ĉirkaǔsidantoj kaj apogiĝis al la paliso de la dratbarilo. Li ridetis, kiel kutime kaj maĉis gumon.

            - Kial vi ne diras, kion ili rakontas? – demandis Nadov nervoze. – Se la rezervarmeo trapasas ĉi tie, ankaǔ reveninte la deŝanĝita trupo devas trapasi ĉi tie.

            Ĉar sekvis silento denove, Pilotte interrompis senpacience:

            - Parolu, per la sep sakramentoj! Ne dorlotu nin ĉi tie, kiel bebojn, plie dori, se io malbona atendas nin en Aut-Taurirt, por ke ni povu prepari nin al tio! Kion diris tiuj, kiuj revenis de tie?

            - Temas ĝuste pri tio… - diris la negra serĝento mallaǔte.

            - Kio?

            - Mi parolis ankoraǔ kun neniu, kiu revenintus el Aut-Taurirt.

            Ili silentis.

            - Kaj – demandis Minkus iom raǔke, pos kiam li salivumis siajn lipojn kaj grakis – ĉu jam multaj kompanioj trapasis tien?

            - Nu… ankoraǔ nur unu kaj duon jarojn ekzistas tiu antaǔenŝovita garnizono… - respondis eviteme la hoknaza kalvulo.

            - Respondu sincere! – kriis Minkus. – Kiom da kompanio trapasis ĉi tie al Aut-Taurirt, de kiam la administrejo funkcias?!

            - Hm… Dek du…

            Prema etoso ekregis la malgandan grupon, sidantan sub la brilaj palmofolioj en sufoka varmego…     

            - Do – respndis Nadov trenvoĉe -, oni deŝanĝis… dek du garnizonojn da soldatoj… kaj la rezerfortoj alvenis tien… sed neniu revenis… el la servo…

            Ili silentis denove.Nur la milionoj da muŝos de la oazo zumis en densaj svarmoj…

            - Kie estas tiu garnizono? – demandis Minkus.

            - Nu… mi ne scias tion precize – respondis la spahio. – Neniu alia iris tien ankoraǔ krom la armeo. Sed eble ĝi estas tie, kie jam troviĝas multe da arboj.

            - Ĝi estas bonega! – ĝojadis Kolombo. – Tie jam ni estos ĉe la ekvatoro! Ni vere povos diri, ke ni fariĝis homoj, multe vidintaj multe en la mondo.

            Ili akceptis lѩan ŝercon kun frosta humoro. Nun neniu havis emon ridi. Ĉu eblas, ke la legio sendos ilin de Murzuk ĝis la ĝangalo de ekvatoro, tra Saharo? Kaj ĉu eblas, ke en tiu malbenita, malproksima loko de la terglobo estas garnizono?…

ĉ- Vi ĵus diris ion – interrompis Pencroft la vortojn de la serĝento -, ke ni eskor           tos ankaǔ bagnanojn.

            - Jes – kapbalancis la sudanano. – Tie estas ankaǔ ia punkolonia.

            De malproksime aǔdiĝis pumbatoj de bastonoj, poste bleko de kameloj kaj netolereble multe da muŝoj turmentis la sidantojn. Grandega, bril-haǔta arabo venis al ili. Cerasto tordiĝis sur lia brako. Li aǔguris kaj vendis amuletojn. Etfingron de embrio, kudritan en ledon, kaj malgrandan, araban pergamen-rulaĵon kun magia tekstro. La kolosa, bruna homo havis longajn lipharojn kaj grandan hoknazon.

            - Alo, oldulo mia! Kvazaǔ ni jam estus renkontiĝintaj! – kriis Kolombo al li, ĉar ŝajnis al li, ke li jam vidis tiun homon en Marseljo. Ĉu en Oran?

            - Mi ne scias pri tio, sinjoro eǔropano, ke ni estus renkontintaj unu la alian.

            - Ĝi tute certas, nur tiam vi ankoraǔ ne kolportis kun tiu sendenta serpento…

            - Ĉu sendenta?… - demandis la arabo ĝentile kaj iomete ekpremis la kolon de la serpento, poste li ŝovis ĝin proksime al la vizaĝo de Kolombo. Bonbolu rigardi…

            Ĉiu salte leviĝis, kaj la rondo tre larĝiĝis…

            Ambaǔ dentoj de la cerasto estis videbla!…

            Ties mordo kaǔzas certan morton dum minutoj, inter teruraj suferoj, kaj ekzistas nenia kontraǔrimedo…

            Kolombo ŝovis sian rikanantan kapon eĉ pli proksimen kaj rigardis en la gorĝon de la serpento, kiel ia maljuna kuracisto.

            - Forportu ĝin de tie ĉi! – kriis kelkaj legianoj malpacience al la sorĉisto. – Forportu ĝin, vi, diablo!

            - Mi volis nur montri, ke ĝi ne estas sendenta – respondis la arabo afable, kiu havis logajn lipharojn -, kiel la sinjoro eǔropano asertis tion.

            - Mi ne pravis pri tio, amiko mia – kapbalancetis Harrioncourt gaje -, sed mi persistas, ke mi jam vidis vin ie!…

            - Mi ne memoras… eble vi bonvolas erari…

            - Nono… kvankam erari estas home, tamen ĝi povas okazi aѮkaǔ al mi. Nu, eksidu ĉi tien, mia olda sorĉ-ŝakrista amiko, kaj metu ien vian dorlotatan serpenton, por ke ankaǔ la estimata kunveno povu eksidi, poste antaǔdiru mian futuron! Laǔeble agrablaĵojn, tiam vi ricevos nigran kafoŮ – kaj li mendis tion ĉe la blankhara arabo, kiu kuiris la kafon konstante. – Donu glason da kafo al la sinjoro, dorlotanta serpenton. Rapide, knabo!

            La knabo, minimume okdek jara elprenis kupran ujon el inter la ardaĵo… La sorĉisto torde deprenis la serpenton de sur sia brako kaj glitigis ĝin en felsakon, kies aparturon li ferm-ligis, poste li rigardis la manplaton de Kolombo:

            - Vi havos longan vivon… - li komencis.

            Kolombo koleriĝis. Nenio alia mankos al li!

            - Nu, vi ne devas falsi la veron. Eldiru kuraĝe, ke mi ne vivos longe…

            - Vi havos longan vivon, sinjoro eǔropano… tutcerte. Jen estas la vivlinio, ĝi komenciĝas sub la dikfingro kaj trastrekas la manplaton… Tio estas longega linio…

            - Vidu, oldulo mia… Ĝi absolute ne estas longa, nur mia mano estas malpura, tial vi vidas ĝin tiel… sed se vi rigardas ĝin pli bone – Kolombo provis persvadi lin, li preskaǔ petegis. Sed la divenisto estis persistema:

- Ĝi estas tiel… Vi havos longan vivon… Kaj jen… Tio estas interesa… stranga… Spirito de virino persekutas vin!

            Kio?… Hoho! La fantomo… Jen vidu!

            - Aǔskultu min, olda Ali baba! Ĉu vi scias pri tiu fantomo?…

            - Jes… Mi scias pri ĝi… Bela, malgaja spirito de virino sekvas la kompanion…

            Nason intergrumblis:

            - Mi ne vivu, se ĝi ne estas tiel… Nun jam mi rakontas, ke antaǔ nelonge… ĉe iu oazo… mi pensis, ke ĝi estas pro la vino, ĉar mi estas ĉiam ebria en oazo, mi vidis virinon, sidantan en la dezerto, trans la oazo kaj kantis…

            - Nadov! Vi ne estis ebria! Ankaǔ mi vidis ŝin – kapjesis Kolombo kaj turniĝis al la sorĉisto. – Aǔskultu min, Aladdin! Se vi konas la fantomon kaj vidos ŝin denove, transonu mian saluton al ŝi dirante, ke ŝi ne timu min, ĉar mi ne mordas, kaj ŝi tre plaĉas al mi… Mi ŝatus konatiĝi kun ŝi.

            - Kia idiotaĵo ĝi estas – rimakis Hildebrandt nervoze, kiu ne diris eĉ unu vorton ĝis nun. – Ĉu vi scias, Kolombo, ne estas proponinde ŝerci pri fantomoj en Saharo.

            - Ĝi ne estas idiotaĵo, kamarado – klarigis Kolombo al li -, fantomo sekvas la kompanion, kiu estas eleganta virino, kaj ŝi havas triangulan signon sur sia mandorso. Jen mi prezentas ŝian preferatan kanton:

            Kaj li elprenis sian buŝharmonikon.

            …Miliono da steloj brilis super la dezerto fort-lumaj, nekutime grandaj, tremantaj en ruĝa kaj arĝenta koloro, tra la frandaro de la senmovaj palmoj kaj fikusoj. Kaj Kolombo kun fermitaj okuloj, sentimentale tremigante sian manplaton sur la muzikinstrumenteto, el sia buŝangulo komencis blovi la kanton:

 

„Si l’on savait…”

 

 

            Du simioj, trasaltinte de sur la arbokrono de tamarisko al la vidalvida platano, haltis kaj rigardis sivoleme malsupren el la frandoj… En la arĝenta lumo de la luno estis klare videbla la nebuleske ŝvebanta polvo super la fora dezerto…

            Kaj Kolombo blovis la kanton „si l’on svait”, ĉiuj okuloj dirketiĝis al la malproksima Saharo, kie eble aperos la fantomo, kvazaǔ vokita fare de la muziko.

            Anstataǔe okazis io alia, tute surpriza afero…

            - Kanajlo! – ŝrikis la Bubo. – Murdista fripono…

            Kaj kvazaǔ flugante en la aero, li ĵetas sin per grandarka tigrosalto… al Pencroft!

            Ambaǔmane li forpuŝis la usonanon ĉe la gorĝo, ekbrilis la bajoneto, kaj certe li estus mortpikinta lin, sed la muso-vizaĝa, sekstatura homo rapide frapis, kaj la regula hokbato trafis la mentonon de la Bubo. La bato ne estis energia, sed Pencroft estis nekredeble forta, ĉar aǔdiĝis kraketo, kaj la Bubo falis sur la teron sveninta…

            Ili staris konsternite. Pencroft ordigis sian kamizolon spiregante, kaj la Bubo eĉ sveninte tremis tutkorpe. Li ŝokiĝis pro io…

            …Eksonis la dormsignaloj unu post la alia el la direkto de la arbaroj, kaj ĉiu  rapidis al sia bivakejo.

 

 

 

 

2

 

 

 

Ili marŝis…

En Murzuk la kompanio fariĝis granda, kiel popolmigrado. Unuavice ili ricevis du kirasitajn aǔtojn, kiuj estis ekipitaj per malgrandkalibraj, rapidpafaj kanonoj, krome tri tretirilajn ŝarĝaǔtojn, kiuj liveris municon, ѫaj aliĝis al ili longa vico de muloj, portantaj maŝinpafilojn, flamĵetilojn kaj reflektoroj, grandegan ambulancan ĉaron kun ruĝhara sanitara soldato.

            Poste sekvis multaj kameloj, muloj kaj ĉaroj, kun diversaj kargoj, instrumentoj, bezůnataj al la kunstruo de vojo. Ili transportis sur grandegaj ĉasioj ligno- kaj fertrabojn, kablojn, metalŝnuregojn kaj kuprodratojn.

            Meze de la marŝkolono iris ducent bagnanoj. Indiĝenoj kaj blankaj malliberuloj miksite. Ili po du estis ligitaj je la dekstra pojno. Ili portis krudmateialan, brunan drelikon. Kvindek goumier-oj eskortis ilin: la plej drastaj homoj de la kolonia administracio, parade vestitaj, kun la orgojlo de la militserva inteligenteco, alproprigita  de la ekzerc-suboficiroj.

            Ankaǔ la kvindek goumier-oj povis elekti inter la prizono aǔ soldatservo en Aut-Taurirt, ĉar taĉmenton da anglaj matrosoj, kiuj estis venigitaj al la policejo, ankaǔ tie ili estis orgojaj, ili batis tiel draste, ke tri maristoj mortis pro la vundiĝoj.

            La goumier, bedaǔrinde, tute ne komprenas la diplomation, kaj eĉ konjekton li ne havas, ke la angla matroso estas fragila varo, se oni mortbatas lin. Dum li vivas, li estas samtiel povra akva bohemo, kiel la aliaj maristoj, sed se oni morbatas lin, tiam li fariĝas akto! Akto, kiun oni devas responi: „Ni punis ekzeplodone la ĝendarmojn, kiujn ni trovis kulpaj laǔ la krim-esplorado…”

            Eble oni ne kvindek goumier-ojn trovintus kulpaj, se malpli multaj sufiĉus en Aut-Taurirt.

            Kaj oni trovis kulpaj ankaǔ milit-inĝenier-leǔtenantojn Burca, Lenormand kaj Hillers pro ia delikto, tial ili estis transpostenigitaj al Aut-Taurirt.

            Kapitano Gardone, kiu drinkis tre multe kaj provokis skandalon pro virino en la Operdomo, li estis telegrafe komandita el sia pariza loĝejo en Murzuk-on, kie li devas atendi la kompanion el Oran, kaj li transprenos la vic-kapitaѮan postenoln apud majoro vicgrafo Delahay…

            …Li disŝiris la longan telegramon blasfѥmante. Li sciis, kion signifas tiu grandioza konceptado. Li devas iri en ian inferan garnizonon, kiel li aǔ mortaĉos ѡǔ oni rangaltigosРlin…

            Sed ankaǔ li en Murzuk eksccis, kien li estos sendita, kiam li parolis kun majoro en la regiment-kontoro.

            - Ĉu de tie ĉi… ĝis la ekvatoro?… - li demandis konsternite, kliniĝinta supeѲ la mapon…

            - Ne Ŵute… - respondis la majoro. – Ĝi estas malfacila teѲeno, tio certas…

            - Sed kio do estas Aut-Taurirt?… Kia loko ĝi estas, inter Saharo kaj la reginono de Niĝero, tien eble ankoraǔ neniam iris homo…

            - Eĉ, ho tamen jes… Rememoru! Antaǔ du jaroj ekiris ekspedicio suden de Marzuk, sed tie oni mortigis la patrolon, kaj la sendita pun-kompanio trovis nek la spuron de la murdintaj indiĝenoj… Ili konstatis, ke la negroj sokota faris tion, sed tiuj vivas trans Niĝero kaj la ĝangalo. Neniu scias, kiel ili venis sur nian terenon. Poste Normand kaj lia ekspedicio ne revenis. Oni ekiris el Timbuktu por serĉi ilin kaj konstatis, ke ili ĉiuj estas masakritaj. Poste ekiris la ekspedicio de Russel, vi certe aǔdis pri tio, la afero ja vekis sensacion, li havis eksterodinare granan subvencion kaj serĉis ian trairejon, sed ankaǔ li malaperis…

            - Pardonu, mi petas… Sed ĝi ja estas nekonata, nemalkovrita vojo…

            - Lander, Hornemann kaj Caillé malkovris ĝin sufiĉe…

            - Sed ne por la armeoj kaj garnizonoj! – batis sur la tablon Gardone malesperiĝinte…

            La majoro eklevis sian ŝultron.

            - Nur unu afero ne ekzistas por la soldatoj: la kritiko de la ordono. Antaǔ unu kaj duon jaro oni decidis estigi garnizonon inter la ekvartoro kaj Saharo en la nenio, kaj de tiam garnizono estas tie. Ĝi estas Aut-taurirt. Vojo estas bezonata anstataǔ la perdiĝinta trairejo de Russel. Estos do vojo, kaj kiu revenos de tie, kiam oni deŝanĝos lin, li faros tre belan karieron…

            - Se li revenos – diris Gardone pale.

            - Nu jes… Sed se ne, eĉ tiam oni rememoros lin bele.

            Li diris tion iom malvarmkondute kaj ekstaris. La majoro estis bona soldato, kaj Gardone ne plaĉis al li.

            La kompanio ekmarŝis tiel kun la drinkema, dika kapitano Gardrone, alkutimiĝinta al Parizo, kun la bagnanoj kaj kun roto da malspertaj rekrutoj.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:21:31
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

- Diru al mi, ѫial vi atakis Pencrot-on? – demandis Minkus, la kuracisto, de la Bubo. Ĝi estas certe ia psika anomalio.

             - Mi ne scias. Subite ĉio fariĝis varmega ĉirkaǔ mi, mi tute ne memoras, kio okazis…

            La radoj grincis malantaǔ ili, bŲuegis la tretirilaj aǔtoj, tintegis la kirasveturilo, pumbruis la bastonoj de la pelistoj, kiel la ŝajne senfina marŝkolono pene iris antaǔen en la varmega dezerto.

            - Tio jam okazis ankaǔ al mi – diris Nadov. – Foje en Smolens mi tirkis tiel multe okaze de foira festo, ke mi dormis poste du tagojn…

            - Vi havas malarion – konstatis Pilotte -, ofte ĝi komenciĝas per tiaj provizoraj atakoj, poste sekvas subite la frostotremo.

            - Eblas – konsentis la Bubo. – Tio certas, ke mi estis malsana.

            - Ĉu vi havis nenian aferon kun tiu gangstero? – demandis Hlavaĉ, la ŝuisto. Pencroft ricevis la trafan nomon gangster de siaj kamaradoj.

            - Ne! Neniam… - diris la Bubo.

            Poste ili jam ne parolis. La aero fariĝis ĉiam pli varmega. La suda aerblovo, simila la ŝiroko kunportis neelteneblan kapdoloron kaj pigre kirliĝantajn polvotrombojn… La muloj tusadis kaj blekante kalcitris, klakis la skruĝoj, pumbruis la pugnoj, la pelistoj blasfemis. La kapitano rajdis avane, la malbonfarto miksiĝinte kun la kolero naǔzis lin, kaj ĉiu komisuro aparte doloris lin sur la kranio. Fojfoje li elprenis botelon el sia selopoŝo kaj trinkis.

            Ili ekbivakis en la ombro de nekutime granda sablomonteto. Estis neeble marŝi plu. La kardanakso de iu ŝarĝaǔto rompiĝis, kio bezonis longan riparon. La ĉevaloj kaj la muloj baraktis blinde…

            Kolombo konstatis ĝoje, ke ĉi tie prezentiĝas multe da okazo por morti. Li jam sentis la dek mil dolarojn en la poŝo de siaj proksimuloj. Iel la morto ne doloris lin. Kiun ne doloras la vivo, tiuj paciĝas pli facile kun la penso de la morto.

            Ekideis al li viziti Troppauer-on, kiu ankoraǔ ne stariĝis sur siajn piedojn.

            - Vi… - la Bubo alparolis lin.

            - Kio okazis, knabo?

            - Mi devas paroli kun vi…

            - Jen bonvolu, amiko…

            - Ni lasu tion, oldulo mia. Vi estas tute freneziĝintaj, rilate viajn sekretojn… ыial vi elektis ĝuste min? Mi avertas vin, ke mi estas frivola, supraĵa, malserioza ulaĉo, babilema, klaĉema kaj nefidinda…

            - Mi petas vin… ne hipokritu… Venu kelkajn minutojn flanken de la aliaj… Nun mi sciѡs, ke la fripono ŧardostaras… Ni povas paroli trankvile… Ili certe formetos min el la vojo… Mi devas rakonti ĉion…

            Li estis tiel malgaja kaj malesperiĝinta, ke Kolombo ekkompatis lin. Diablo forportu la sekretojn kaj enigmojn!

            - Venu do, knabo, sed mi petas vin, ne faru konstante tiel plorindan vizaĝon…

            Ili eksidis en la ombron de malproksima monteto.

            - Mi vizitis universitaton en Parizo – komencis la Bubo. – Mi estis vere gaja homo, kvankam mi malsatis multe, sed la mizero ne gravis, la studenta vivo estis bela, mi vidis mian futuron multespera, kaj… Tiam mi konatiĝis kun virino…

            - La problemo ĉiam komenciĝas tiel – rimarkis Kolombo pozeme, kaj li lasis flui tra siaj fingroj la polvon en la alian manon, dume li pensis pri tio, estus bone resti ĉi tie en la dezerto, kiel sablohorloĝo.

            - Tiu virino promesis antaǔhelpi mian karieron. Ŝi havas eminentan amikon, nome Henry Grison…

            - Kiu?!

            - Henry Grison… Kial vi timiĝis?

            - Mi renkontiĝis kun tiu sinjoro…

            - Kie?

            - En interesa domo… Li akceptis min en piĵamo sur la planko…

            La Bubo rigardis lin…

            - Mi scias… kiu vi estas… - Kaj post mallonga paǔzo li rigardis fikse en la okulojn de Kolombo, baldaǔ li diris: - Batalanga.

            Li atendis grandan surpriziĝon. Kolombo rigardis lin tre stulte. Poste li metis sian manon sur la frunton de la knabo.

            - Eblas, ke vi pravas pri tio, sed estus bone mezuri vian febron…

            La Bubo rigardis lin fikse kaj moke, poste li denove ripetis tion preskaǔ silabumante:

            - Ba-ta-lan-ga!…

            Kion oni volas de li? Nun ĝi estas la plej nova frenezaĵo. Batalanga!

            - Vi estas granda komediisto – diris la Bubo -, sed mi ne pensas, ke vi ŝajnigos plu, se mi konfesas, ke mi jam estis en Batalanga…

            - Tio estas en ordo, infano mia… Vi estis tie, mi akceptas ĝin. Nur tion diru al mi nun, kiu estas Grison, kaj kie loĝas liaj parencoj aǔ heredantoj.

            - Mi ne scias multe pri li. Dank’al lia rekomendo mi patroprenis la ekspedicion de Russel…

            Kolombo vigliĝis denove.

            - Russel! Atendu! Li estis tiu esploristo, al kies vidvino edziĝis… d-ro Brétail… Hops! Ĝi ja estas interesa…

            - Mi sciis, ke tiu afero interesos vin.

            - Jes! La murdita sinjorino Brétail sekvas la kompanion.

            La Bubo salte leviĝis pala, kiel la muro.

            - Ne diru tion! Mi petegas ne diru tion!… Mi freneziĝas… - kaj li ĵetis sin sur la teron malesperiĝinte ploranta.

            Harrincourt levis lin tenere. Nun jam li prenis tion serioza, kion la knabo diris kaj bedaǔris lin. Li ne sciis, kio estas la problemo, li nur vidis, ke li tre suferas.

            - Mi scias tiel – li diris al la Bubo mallaǔte -, ke Brétail motpafis la virinon, kapitanon kaj sin mem.

            - Malprave… - flustris la Bubo. – Ili estis mortigitaj!

            Miliono da etaj, ardaj polveroj pikis ilian vizaĝon, kaj la aero staris senmove super la dezerto en la sufoka varmego.

            - Strange… - balbutaĉis Kolombo. – Ĉu vi ne povus diri pli pluajn aferojn?… Kiu esits la murdisto?…

            - Mi… estis tiu!

 

 

 

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Kolombo nun la unuan fojon tremiĝis interne. Li trasentis la tutan tragikecon de tiu sekreto malgraǔ sia supraĵemo, neglektemo, gajeco de sia animstato. Batalanga ankoraǔ estas akceptebla, kaj la fontano kun la markizo estas ŝerco. Kadavro antaǔ la banĉambro, estas en orod, gravas, ke oni estingu la elektran lampon. La generalfeldmarŝalo rekonas lin, kiel simplan soldaton, li fajfas pri ĝi. Macquart ne venas partopreni la vesperfeston: ne estas problemo. Sed nun temas pri alio, kiu estas multe pli konsterniga, kiel la dudek jara Bubo sidas en la mezo de Saharo kaj ploras, ĉar li mortigis kelkajn homojn. Sed kio estas la plej malesperiga por supraĵema homo, li mem scias tion plej bone. Kaj nun li devas fari ion. Kaj ne miskomprenu: temas ne pri buŝharmonikado, ne pri ia idiota ŝerco, sed pri tute serioza farendaĵo.

- Atentu min, nun ne ploru… Mi jam bedaǔras, ke mi ne aǔskultis la poemon Ťe Troppauer. Ĝi estas tiel sama, kiel via hisѴorio. Ekscita, malesperiga, kaj mi neĠkomprenas eĉ unu vorton el tio… Jen estas cigaredo, ekfumu kaj rakontu ĉion sincere.

            La knabo reakiris sian regulan spiradon per kelkaj ĝemoj. Kelkfoje li ankoraǔ singultis. Eksterordinara emociiĝů frostotremis en lia interno, komence liaj klakantaj dentoj dismorodis lian rakonton je silaboj…

            - Nun vi ekscios ĉion – li frustis. Poste li aldonis signifoplene: -Sinjoro majoro.

            Kolombo salte leviĝis kaj ĵetis sian ĉapon sur la teron lamentante:

            - Nur tiujn idiotaĵonj ni lasu jam, mi petegas!

            - Nu bone… Pri ĝi ni ne parolu. Ni konsideru tion, kvazaǔ mi scius nenion.

            - Mi estas tiu en la tuta afero, kiu scias nenion. Kaj ju pli multe oni klarigas, des pli malmulte mi scias.

            La Bubo ridetis kompreneme:

            - En ordo. Aǔskultu do min. Ni konsideru, ke vi scias nenion. Vi estas nur mia brava kamarado, al kiu mi rakontos tiun teruraĵon tial, se mi mortos, estu iu, kiu ĵetos maŝon sur la kolon de la kanajloj. Unuavice sciu, ke tiuj multe da homoj, kiuj tendumas en tiu ĉi grandega rondo, neniam revenos de tie, kien ni marŝos. Kaj ties kaǔzintoj estas tiuj kelkaj friponoj, kiuj mortigis Russel-on

            - Kian viv-eliksiron inventis sinjoro Ruseel?

            - Du mil jaran trairejon. Suetonius Paulinus, kiu jam vizitis la regionon de Niĝero en la unua jarcento, mecias en sia iu noto la vojon de la krokodilo, kiu tra la dezerto, sen ĉiu baro kondukas en la regnon de la Nigraj Gigantoj. Ĉar apud la regiono de Niĝero, kiun priskribis Suetonius, vivas malaltkreskaj pigmeoj, laǔ la hipotezo de Russel, li nomis la negrojn sokota gigantoj, kiuj estas grandegaj homoj, sed nur kompare kun la pigmeoj! Tiu noto do, kiun la scienculoj ne prenis serioza pro la vorto giganto, dank’ al Russel certagrade ĝi fariĝis samtiel aǔtentika, kial la vojo de Herodoto. Nun ni kompatu ĝin kun tiu de Herodoto…

            - Amiko… Ni ne komparu tiujn! Aǔ ni fru tion aliloke, kaj ne en Saharo! Mi havis ĉiam problemon pri tiuj antikvaj verkistoj en la mararmea akademio.

            La kreto-kolora luno estis videbla tra la grizaj polvovualoj. Ĝia pѡla brilo prilumis la sablodunojn, etendiĝantajn en la senlimon. Subite vekiĝinta mulo ekblekis amare, kaj hienoj respondadis al ĝi el la malproksimo.

            - Vi devas aǔskulti tion… - diris la Bubo. – Miloj da homoj mortos pro ĝi…

            - Ne koleru, sed tio estas idiotaĵo, ke homoj mortas pro ĉiuspecaj klasikaj verkistoj en la dezerto! Estas tre varme, la klimato malsaniga. Nek Vergilio, nek Shakespeare estas kulpa pri tio!

            - Mi scias, ke vi ŝajnigas. Tamen mi petas vin esti pacienca. Herodoto skribis tion, ke Nilo kaj Niĝero havas kunligon. Lia obskura klarigo rilatas iel la krokodilojn. Laǔ Russel la Vojo de la Krokodiloj kondukas tra Senegambio, kaj Herodoto, kiun akompanis Suetonio, certe intermiksi la riverojn Gambio kaj Nilo. Se iu trovos tiun trairejon, kiu kunligas la regionon de Niĝero kaj Saharon, tiu kontribuos al la kolonizo per la plej granda malkovro de la nova epoko. La problemo de la fervojo tra Saharo estus solvita. La fervojlinio kunligus Mediteraneon kun la havenoj de Okcident-Afriko. Tiel akirinte por Francio la nekonatan terenon de Senegambio, Batalang-on, la teron de sokota-oj.

            La indiĝenoj sokota konas tiun vojon, kiun de post Suetonio kaj Herodoto serĉis multe da homoj, sed vane. Russel firme kredis la supozon, kie devas esti tiu sekreta trairejo… Sed Russel malaperis. Kaj li revenis neniam plu. Nur doktoro Brétail alvenis en Marokon, morte malsana, kaj tiu certa Henry Grison revensi hejmen.

            - Ĉu Grison… estis kun Russel?

            La Bubo ridis per ĝena, raǔka voĉo:

            - Ĉu li estis tie?… Tiu homo mortpafis lin!

 

 

 

2

 

 

 

Do, tiu homo, kies dokumentujon li havas en sia poŝo, kiun iu mortpikis en la domo de Brétail per lia bajoneto, ĉu tiu certa Henry Grison murdis Russel-on?

            - De kie vi scias ĉion ĉi?

            - Tiu virino, pri kiu mi suspektas, ke ŝi estis la amatino aǔ agentino de Grison, konatigis min kun Grison. Henry Grison trome akiris la fidon de Russel, kiel riĉa leon-ĉasisto kaj vojaĝisto en Afriko. Grison organizis la ekspedicion de Russel, kiel sperta homo, kaj dungis ankaǔ min.

            - Kiu estis tiu homo efektive?

            - Nun jam mi scias: fifama politika aventuristo. Por multe da mono li ekscitis ribelon, kiel mohametana profeto en Arabio, aǔ li incitis strikon, kiel laboristo sur la petrol-kampoj en Irako. Ĉasisto, nomata Laporter kaj mi estis la plej junaj membroj de la ekspedicio.

            Ni bivakis en la dezerto, proksime al la ĝangalo, sur tiu loko, kie oni fondis poste la garnizonon de Aut-Taurirt. La pigmeoj, loĝantaj en la arbaro helpis ĉe la laboroj ĉirkaǔ la tendaro. Russel ekiris de tie por sia lasta vojo. Nur doktoro Brétail akompanis lin. Eble tial li ne invitis alian homon, ĉar li konjektis, ke inter la membroj de la ekspedicio troviĝas kelkaj perfiduloj. Laporter, Lorsakoff, la rusa Grison, anglo, nomata Byre kaj mi sukcesis alveni tien, la ceteraj akompanatoj postrestis survoje pro malsano aǔ pro aliaj kaǔzoj.

            Vespere la indiĝenaj helpantoj, proksimume kvarope, inter ili estis ankaǔ ĉefo, Illomor, aranĝis malgrandan feston, gastigante siajn blankajn mastrojn.

            Ili aspektis afablaj homoj kaj regalis nin per kivio. Ĝi estas senkolora, senodora brando, farita el speciala ŝoso de palmo. Laǔ la malnova kutimo virgulinoj devas maĉi kaj meti ĝin el la buŝo en kruĉon, kiun oni donas de mano al mano. Ĝenerale ĉe ĉiu primitiva tribo troviĝas tiu drinkaĵo, fermentia per salivo. Oni eĉ serĉis pri mi, ke tiu momento estas la plej amara por la nova vojaĝanto en la tropiko. Ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo. Oni fajris grandan fajron, muzikis per primitivaj muzikiloj, kaj ni trinkis. Mi ne sentis naǔzon jam post la du glaso. Ĝi estas akragusta, simila al tiu de brando el greno, sed kvazaǔ ĝi bolus en la buŝo… La iniĝenoj post nelonge kriadis sovaĝe, kaj saprosaltante ili dancis ĉirkaǔ la fajro en stranga ekstazo.

            Subite, nekompreneble mi sentis tiel, ke ankaǔ mi devas saltadi. Mia kapo fariĝis varmega, la fajro, la arbaro, la sovaĝuloj dancis konfuze antaǔ mi, poste miaj brakoj kaj piedoj kelkfoje kunvulsiiĝis, kaj fine ŝajnis, ke ankaǔ mi saltadas kun ili ĉirkaǔ la fajro, sed mi jam ne sciis, kio okazas al mi…

            Vekiĝinte matene, mi spertis, ke mi kuŝas ŝnurligite, kaj Laporter sidas apud mi.

            - Restu trankvila – li diris milde, kiel oni kutimas paroli kun la grave malsanuloj.

            Mia kapo doloris terure.

            - Kial… mi estas ligita?

            Laporter silentis.

- Kial vi ne respondas? – mi kriis incitite.

- Vidu, vi malbonfartis hieraǔ, kaj… ni forgesis, ke ĉe certaj homoj… la brando el kivio kaǔzas mortigan paroksismon de furiozo… Ĝi okazas tre malofte, sed ni jam spertis tion ankaǔ alifoje.

            Mi leviĝis iomete…

            Estis terure!

            La ĉefo sidis surkalkane kaj Grison apud li. Du pigmeoj kaj Byrel kuŝis antaǔ ili… Morte!… Mi mortpafis ilin!

            Ĉu vi povas imagi, kion mi sentis?… Mi komencis pafadi en la furioza paroksismo de la trinkaĵo kaj mortigis du indiĝenojn kaj unu eǔropanon. La revolvero kuŝis apud mi, per kiu mi pafis.

            Li eksilentis kaj spiregante fiksrigardis antaǔ sin. Du impertinentaj hienoj venis tute proksimen kaj eksidis kelkajn metrojn antaǔ ili, kvazaǔ aǔskultante lian rakonton. Kolombo ĵetis sabloŝtonon al ili, kaj la bestoj forkuris en la dezerton kun raǔka ekbojo.

            - Ĉio komenciĝi tiel – daǔrigis la Bubo. – Poste Laporter malligis miajn manojn. Mi havis teruran kapdoloron. Estis proksimume tagmezo. La tribestro sidis senmova, diris nenion. Li nomiĝis Illomor. Ankaǔ tio restis en mia memoro, ĉar ĝi estas tiel stranga nomo: Illomor… Grison parolis kun li, dirante, ke li enterigu la mortintojn. Illomor ne respondis. Li nu sidis piketante siajn piedfingrojn kaj fiksrigardis antaǔ sin. Lorsakoff diris tion, ke ĝi estas malbona antǔsigno. Se la ĉefo ne parolas, tiam li votis. Post grandaj votoj la indiĝeno ofte silentas dum semajnoj, kaj tiam oni ne povas scii, kian voton li faris. Eble li nur kaŝiĝas en la ĝangalo por kelkaj monatoj, sed eĉ tio povas okazi, ke li buĉigos nin ĉiujn antaǔ ni ol irus plu…

            Ili fotografis la mortintojn, poste faris protokolon. Ili skribis en ĝi, ke mi mortigis Byren-on kaj la indiĝenojn en la narkoto de la kivio. Grison kaj Laporter subskribis tion. Lorsakoff metis la paperon antaǔ min. Se mi ne subskribos ĝin, la tribunalo konsideros tion graviga cirkonstanco. Cetere mi ni volis nei mian faron. Kio ni povintus atingi per tio kontraǔ kvar atestantoj?

            Mi subskribis ĝin.

            Poste Lorsakoff diris, ke ni iru por serĉi la profesoron. Ĉu eble okazis io malbona al Russel kaj d-ro Brétail? Enteriginte la mortintojn, ni ekiris.

            Ni penetris en la densejon de la ĝangalo, sekvante iliajn spurojn. Poste Laporter kaj mi ripozis. Lorsakoff kun Grison antaǔeniris. Ili revenis post du horoj kaj diris, ke ni iru plu, ĉar ili ne trovis iliajn spurojn. Kvankam ni jam penetris profunden sur la enigman terenon de Batalanga.

            Posttagmeze ni trovis la kadavron de Russel. Iu mortpafis lin. Laporter, Grison kaj Lorsakoff ŝajne malesperiĝinte kuregis al la mortinto.

            - Murdo… - murmuris la ruso.

            - Ĉu Brétail? – mi demandis.

            - Eble ankaǔ li estas mortigita, aǔ…

            - Aǔ?…

            Neniu el ili respondis. Ili fotografis la kadavron.

            Ni ekiris reen senvorte. Sinistra kaj enigma estis la tuta afero. Survoje en la dezerto Grison diris:

            - Vi faris terure grandan kulpon. Se oni ne enkarcerigos vin, vi estos sendita en frenezulejon ĝis via vivofino. Mi ne volas kaǔzis vian pereon. Lorsakoff kaj ankaǔ Laporter silentos. La protokolo restu nia sekreto. Sed rekompence: vi estos mia homo. Mi bezonas fidindajn helpantojn. Kaj mi fidas vin. Se iam vi perdos mian fidon, mi publikigos tiun protokolon kaj foton, kiuj estas en mia poŝo! Mi povas kondamni vin en ĉiu momento al la sorto de la frenezuloj, bagnanoj aǔ almozuloj…

            - Kion vi volas de mi?

            - Mi ankoraǔ ne scias tion. Mi estas internacia esploristo. Se vi obeos, vi ne havos kaǔzon por plendi.

            Ekde tiu tempo mi estis ludilo en lia mano. Mi havas malfortan karakteron, kaj la pruvaJo de mia grava puno estis ĉe li. Sed cetere… Kion mi povintus fari kontraǔ tiel forta, ordonema, grandega homo?

            Unue ni iris en Marokon, poste en Oran-on. Dume mi eksciis multe da aferoj iom post iom. Ekzemple, ke Grison mortpafis Russel-on. Sed li ne trovis la planon ĉe li. Bréteil kunportis ĝin sur ĉirkaǔvojo, ĉar ili konjektis, ke malamiko estas inter la akompanantoj. Russel tiun aǔroron trovis la trairejon. Sed li estis malsana. Tial li urĝis Brétail-on ekiri sola. Sed en alian direkton, por ke li ne renkontiĝu kun ni. Brétail atendis Russel-on en Oran. Loraskoff, Laporter kaj Grison alvenis anstataǔ li. Ili ĉantaĝis ankaǔ Brétail-on. Tiel, kiel min. Fotografaĵo kaj protokolo pri la mortinta Russel. Brétail povas miksiĝi en teruran suspekton: li mortigis la profesoron. Eĉ se la tribunalo suspendus lin, la suspekton neniu povus delavi. Kaj ili ĉantaĝis lin ankaǔ per leteroj. La edziono de Russel kaj la sekretario jam delonge amis unu la alian. Iam la virino skribis kelkajn leteroj al li, onidire ili estis kompromitaj, kaj Lorsakoff ŝtelis tiujn. Sinjorino Russel kaj Brétail falis en teruran situacion. Ili devis obei. Brétail konfesis, ke li havas la planon. Li diris, ke li estas preta dividi ties prezon, sed li ne eldonis ĝin el sia mano, nur al la aĉetanto. Li volas marĉandi. Lorsakoff konsentis ankaǔ pri tio, sed nur tiel, ke li rajtas kontroli ĉiun paŝon de Brétail. Laporter kaj mi, kiel lakeoj gardis la sekretarion en la domo. Se li foriris, Lorsakoff aǔ Grison konsante sekvis lin.

            Brétail provis prokrasti la aferon. Unue li diris tion, ke li prolaboros la planon, kondukatan tien, poste li longe marĉandadis kun la aĉetanto, kiun akiris Grison. Baldaǔ li edziĝis al sinjorino Russel. Neniu vidis la planon. Ili tute ne konjektis, kie li gardas ĝin. Ĉar improvizita skizo en la ĝangalo ne estas grandega plandesegno. Eble ĝi estas nur paperslipo. Eblas, ke ĝi trovigas en lia poŝo, sed li povis kaŝi ĝin en alumetskatolon. La ĉantaĝistoj preskaǔ algluiĝis al li. Ili fariĝis ĉiam pli koleraj. D-ro Brétail nun jam ridis en ilian vizaĝon, se ili minacis lin per denunco. Ili ja fariĝis kunkulpuloj. Se ili sukcesus kulpigi Brétail-on pro la morto de Russel, ili povus klarigi per nenio, kial ili prisilentis la krimon ĝis nun, kiam ili sciis pri tio.

            La situacio estis nun estis la jena, ili tenis sian manon reciproke sur la gorĝo unu de la alia. Sed kiu premas la gorĝon de la alia, tiu sufokas sin mem. Laporter nokte ne nur foje traserĉis la domon por trovi la mapon, sed ili eĉ konjekton ne havis, kie ĝi estas. Brétail eĉ plu apelaciis pretekstojn. Dume aperis kapitano Coroten la domo, ĝenerale tiam, kiam Brétail ne estis hejme. Ŝajnis, ke li kaj la virino komprenas bone unu la alian.

            Tiun tagon estis ŝiroko… Blovis vento, kaǔzanta lancinan doloron en la ostoj, mia maldekstra miringo tamburis per duobla pulsado pro la ekscitiĝo de la karotido. Kranion-kreva premo ŝvebis super la urbo. Mi iris en mian ĉambron por ripozi. Tiam mi kuŝis dum horoj sur la lito, kaj nur la konjako helpis min… Eltrinkinte duon botelon el ĝi je unu tiro, laǔ mia kutimo, mi sterniĝis sur la lito por dormi… Subite mia kapo fariĝis varmega, miaj brakoj… kruroj komencis konvulsii, mi ne povis salte leviĝi… Kio ĝi estas?…

            Kvazaǔ okazus ia inkuba sceno: malfermiĝas la pordo de la ŝranko, kaj elpaŝas de tie duonnude, kun trapikita nazo la nana ĉefo de la pigmeoj: Illomor!

            Mi volis kriegi, hurli, ĉar miaj brakoj, kuroj moviĝis je la ritmo de tamburo kaj fajfilo, sed mi nur kuŝis senpove, konvusiiĝante kaj la ĉefo ekparolis trankvile:

            - Ĝi estis mia voto.

            Li metis pistolon sur mian tablon kaj diris lakone en la lingvo irde, paǔtante, kvazaǔ li kraĉus:

            - Nogad!

            Mortigu!

            Mi ankoraǔ vidis, kiel li foriras per la longaj paŝoj de la nanaj negroj, levinte sian lancon…

            Poste ekflagris fajroj, eksonis fajfiloj, tamburoj, kaj aǔdiĝis negraj kantoj… Mi ne memoras pli multe…

            Li fiksrigardis antaǔ sin kun cindrogriza vizaĝo, raǔke pro la multe da parolo kaj pro la strangolo de la teruraj memoroj.

            - …Rekonsciiĝinte, mi kuŝis en mia lito ŝnurligite. Laporter viŝis mian vizaĝon per trempita tuko. Vi povas konjekti, kio okazis…

            - Ne, ne… - diris Kolombo teruriĝinte… - Ne diru… Mi pensas…

            Ili silentis.

            …Aǔroro krepuskis super la dezerto, kaj la ŝvebantaj polveroj jam ekbrilis kelkloke en la blanka mateniĝo.

            La Bubo flustis kun larvosimila, rigidiĝinta vizaĝo:

            - Ĉiujn tri homojn… mi… en la narkoto de la kivio. Laporter certe povintus malhelpi tion.

            Eksonis la veka trumpeto. Ili devis reiris kurpaŝante en la tendaron…

            - Plej gravas… - spiregis la Bubo dum kurado. - …mi ankoraǔ ne diris… Laporter devigis min dungiĝi al la legio… Ili povis aranĝi, ke oni postenigu min al tiu ĉi kompanio…

            - Vi havos tempon…

            - Ne, ne… mi devas nun. Laporter volis, ke mi dungiĝu… Konstrui vojon de Aut-Taurirt… Anstataǔ la perdiĝinta trairajo de Russel sur la tereno de Batalanga… Tra la ĝangalo de la ekvatoro… Ĝi estas absurda entrepreno… tamen ĝi okazos… oni mortos cent-are… En tiu ĉi kompanio estas multaj homoj, kiuj volas malhelpi… Laporter kaj Grison tial devigis min…

            Li senspiriĝis pro la kuro, mankis al li la aero, sed li provis paroli…

            - Laporter estas en la legio, kaj… lia nomo…

            Li jam ne povis eligi vorton tra sia gorĝo, li povis nur kuri kun fajfanta pulmo… Sed li ankoraǔ volis eldiri la nomon, kaj…

            Pafo knalis!

            Dum kuro la Bubo saltante transkapiĝis kaj sterniĝis en la polvo, li ruluĝis sur sian dorson kaj disetendis siajn brakojn. Poste li ne moviĝis, nur en lia buŝangulo ekfluetis la sango…

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:22:13

 21   10   1/3页      1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.59570 秒, 4 次数据查询