dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La antaŭenŝovita garnizono

您是本帖的第 7164 个阅读者
树形 打印
标题:
La antaŭenŝovita garnizono
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

- Á terre!

La sceno ripetiĝis.

Ĉiu metis sian armilon sur la teron, kaj la leǔtenanto kun la kapitano preteriris ilin. Kolombo elpaŝis el la vico, kaj staris rekte.

            La kapitano okulmezuris lin.

            - Kie estas via fusilo?

            - Mi ne trovas ĝin, mon commandant!

            La leǔtenanto rekonis la soldaton surprizite:

            - Per via armilo iu vundis tiun dikulon. Kie vi estis, kiam okazis la pafo?

            La atencanto denove ne sukcesis suspektigi Kolombon. Eĉ kvar homoj raportis, ke li kuris apud la viktimo.

            Suboficiro venis en la mano kun fusilo.

            - Mi trovis ĝian apud la monteto, kvindek paŝojn de la vudito.

            - Ĉu ĝi estas via fusilo? – demandis la leǔtenanto Kolombon.

            - Oui, min adjudant.

            - Strange. Vi havas ĉiam alibion, kaj dume via fusilo murdas.

            Oni povis konstati nenion, sed Kolombon, kvankm la soldatoj tute senkulpigis lin, ĉirkaǔis la malbonvola obskuro de la malkonfido kaj neklarigebla suspekto.

            La marŝkolono daǔrigis sian vojon. La kuglo trafis la maldekstran ŝultron de la Bubom kaj ĝi tuŝis ankaǔ lian pulmon. La regimenta kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato flegis lin.

            Ili marŝis sur tiu regiono de Saharo, kie ne vagis homo de jaroj. Ili antaǔeniris pene baraktante. Iliaj kruroj kelkfoje sinkis en la ardan grundon ĝissuper la maleoloj, kiu briligis, vundis ilian haǔton, kaj la unu kaj duon litro da putra akvoporcio ne mildigis ilian mizeran staton. La homoj kaj la bestoj estis ĝisekstreme incitiĝemaj kaj nervozaj. Ankaǔ Kolombo fariĝis kolera. Multe da aĉa polvo penetris en lian buŝharmonikon, kaj ĝi sonis duon muziknoton false. Baldaǔ ĝi tute ŝtopiĝis. Lia momenta animstato iomete memorigis pri lia ŝtopiĝinta buŝharmoniko. Li ŝatis tiun timeman, palan infanon. Kompatindulo. Kia malgaja kazo, se iu tiel junaĝe fariĝas murdisto en la markoto de alkoholaĵo. Sed iam liberiĝos tiu kanabo de tie ĉi, kaj tiam li konsilos al li viziti kafejon, kie oni muzikas, ĉar ĝi estas bona kontraǔ animriproĉo. Jes! Li konsilos tion, se jam tiu kara infano turnis sin al li kun sia problemo. Eĉ tion li konsilos, ke li ne vagadu en Afriko konstatne, ĉar tio neiun bonon alportos, prefer li serĉu ian laboron, ekzemple li estus fervojisto aǔ ĵurnalisto, kaj la solida vivo iom post iom restarigos lian iaman animstaton.

            Diablo forportu tiun buŝharmonikon!

            - Senrangulo… - demandis la kaporalo stertorante en la kirliĝanta sablotempesto, kiu iris preter la plotono… - Ĉu vi estas rinocero?! Ĉu vi konsitas el lado?! Hooot… La homoj mortas multenombre, kaj vi agaĉas per via buŝharmoniko?… Hooot… khm… Khm… Mia pulmo disŝiriĝas!

            La suda aeroblovo kirlas densajn salbofunelojn.

            Kolombo rigardas sur lin kun ĝentila interesiĝo:

            - Iu iu malbonfartas?

            - Homo! Kvar homoj estas apopleksiita pro la varmego posttagmeze!

            - Eble la sunbrilo kaǔzis tion.

            La homoj ŝanceliĝadis tusante, la kirliĝantaj polvofuneloj faris la marŝkolonon veanta infero en la kvindek celsisugrada, arda aerblovo, kaj Kolombo provis lozigi ŝraǔbon sur la flanko de la buŝharmoniko per ungopikilo…

            Ju pli ili proksimiĝis al la ekvatoro, des pli suferiga estis la konstanta migrado de la polvo. Ili marŝis en la zono de pasat-vento. Kvazaǔ la varmega grundo fumus, sablo flugadas konstante tiel, kaj la ŝrumpinta suno ardradias malantaǔ la polovualoj.

            - Aiĝu! Aliĝu! – kriegas la kaporalo, ĉar la ordo disfalas en la marŝkolono ĉiuminute.

            - Ĉu vi havas ŝraǔbturnilon hazarde? – alparolas lin afable.

            - Nom de Dieu… - La suboficiro stumbladas plu en la polvo blasfemante, tusante. Soldato falas el la vico, multaj homoj mane prenas sian kapon kaj veadas… La kirasaǔto kun la malgrand-kalibraj kanonoj haltis. Tri vertiĝantaj mekanikistoj, kliniĝintaj super la benzinvaporon, vibrante eliĝantan el la motoro, laboras por ripari la gigantan maŝinon… Iu ektuŝas la duon-sevenan muntiston. Kolombo staras malantaǔ li:

            - Bonvolu ripari ankaǔ mian buŝharmonikon, se vi finos tiun laboron, mi petas vin…

            …Nur tio savis lian vivon, ke li kliniĝis subite, tiel la martelo flugis preter lia kapo je kelkaj centimetroj.

 

 

 

2

 

 

 

Vespere, kiam la aero malvarmiĝis, ili marŝis fortostreĉe. La senĉese golfantaj polvofuneloj el la direkto de la ekvatoro flugis en la glacia, blanka brilo.

            Sinjoro grafo, kiu relative bone eltenis la vojon, nervoziĝis pro la malvarmo. Hlavaĉ la ŝuisto iris apud li. Subite li ekatentis, ke la dentoj de sia kamarado interfrapiĝas.

            - Mi neniam estus kredinta, ke tio pavas okazi al ni – diris Hlavaĉ.

            - Mi eltenas ĉion bone, nur la malvarmon ne – li respondis dentoklake. Nun la unuan fojon montriĝis sufero sur lia eleganta eksteraĵo dum lia soldatservo. Lia blankiĝanta hararo ĉirkaǔ lia frunto, la klasika profilo, kaj la bela, vireca staturo neniiĝis en tiu frostotremo. – Kara kolego Hlavaĉ… Mi ne domaĝus dek kvin frankojn de vi, se vi akirus al mi… ĉemizon… kiun mi surprenus sub tiun ĉi… Mi ne havas alian tolaĵon… kaj mi malplimulte malvarmus en du ĉemizoj… Ĝi ne estas afero inda al sinjoro… porti du tolaĵojn… Sed ĉi tie kelkfoje… mi devas rezigni… la etiketon…

            - Ĉu vi vere oferus tiom da mono por ĝi? – demandis Hlavaĉ.

            - Je mia vorto… Ĉu eble vi havas superfluan ĉemizon?

            - Mi ne havas, sed mi povas ŝteli ĝin – meditadis la ŝuisto. – Kian ĉemizon vi deziras?

            - Mi ne preferas tiajn aferojn… sed la kazo estas tiel escepta, ke mi ne konsideros tion!… Se eblas elekti el la ĉemizoj de la kompanio… mi ŝatus havi tiun de Harrincourt. Estas tute egale kies ĉemizon vi ŝtelos. Ĉu ne?… Harrincourt eble havas delikatan ĉemizon…

            - Bone. Estu tiu de Harrincourt, sed tiam mi petos dudek frankojn.

            - Kial ĝuste dudek?

            - Kia demando? Delikata ĉemizo estas pli multekosta ĉie. Mi povas kalkuli malpli multekoste la ĉemizon de Nadov.

Nek sinjoro grafo povis argumenti kontraǔ tio.

            Post ok-taga marŝado ili atingis la lastan oazon Agadir, signitan sur la mapo. Plie ili nur konjektis tion, ke ĝi ekzistas. La duono de la soldatoj en la kompanio estis malsanaj. Infera bruo, blekado, grincado plenigis la malgrandan oazon, kiu situis jam polvokovrita kaj plena de nuboj da muŝoj sur la dezerta, flava ebeno de la senkonsola Saharo…

            La bestoj henis kaj hurlis, ĉar la muŝamasoj plendis sur ili. Ĉiu defendo pruviĝis senefika kontraǔ tiuj.

            La bagnanoj kaj la grandegaj indiĝenaj ĝendaromoj estis inter la militvagantoj kaj la legianoj. Ne estis proponinde permesi, ke la liberaj militvagantoj kaj la militistaro miksiĝu… Eĉ tiel okazis problemo, ĉar la legianoj ankaǔ nun iris tien por trinki glason da varma kafo ĉe la maljuna kafkuiristo. Kaŝe ili ricevis eĉ brandon, kvankam tio apartenis al la privilegioj de la kantinestro. Sed li ne havis brandon kmirha. Ĝi estas terure penetra, forta alkoholaĵo, fermentita el ĉiuspecaj floroj, kiu havas la odoron de pomado kaj amara migdalo. Ĉirkaǔ la kafkuiristo sidis ĉiam duoncirklo da soldatoj surkalkane kaj pridiskutis la okazaĵojn. Ili salutis ĝoje la proksimiĝantan Kolombon. Kiel li diris, li malfermos Muzik-Kafejon kun la arabo en Saharo.

            Sed hodiaǔ li venis ne kaprosaltante, kiel kutime. Li pormenetis serioze kaj elprenis nek sian muzikilon, kiam li eksidis…

            - La situacio malgajigas min – li diris sombre.

            - Ankaǔ min… - mansvingis la kolosa Nadov, ĉar ili depotis vere malesper ĉi tie, malsane, trampe, en tiu timige morta parto de la mondo, izolite de la socio.

            Kolombo levis sian kapon vigle.

            - Ĉi iu ŝtelis ankaǔ vian ĉemizon? Estas neimageble, kiaj surprizoj trafas nin en Saharo… Iu ŝtelis mian ĉemizon… Mi havis nur du ĉemizojn… Tute delikataj… Ankaǔ la alia estis kun bluaj-flavaj strioj kaj blanke punktita same, kiel ĉi tiu sur mi. Ĝi konsistas el vera rajono… - Li estis tre malgaja.

            - Ĉu vi deziras trinki kafon, sinjoro eǔropano, aǔ kmirha-on… - kriĉis la maljuna arabo per sia oreltranĉa, raǔka, falseto. – Fort-odoran, bongustan kmirha-on… aǔ fajnan kafon…

            - Donu al mi kafon, knabo – li diris malgaje. Kiam li vi-diris al iu, ĝi estis okulfrapa signo de lia malbona humoro.

            - Mi petas Kmirha-on – alpaŝis lin la ŝvitkovrita Rikajev, la dana barbiro -, sed rapide… phu… la varmego… ankaǔ li malbutonumis sian kamizolon, kiel la aliaj - … kaj la muŝoj… la muŝoj mortigas min… - Tiuj zumadis mil-are, flugante en la buŝojn, okulojn, la kafkuiristo vane svingadis sian ĉifonon. Ili zumadis en densaj amasoj. Kolombo ricevis sian kafon kaj kirladis ĝin malgaje. La kafkuiristo eniris en la duaron kaj kunportis grandan kruĉon, en tiu li gardis sian rezerv-brandon, sed nun liaj piedoj glitis, kaj terure!… La tuto verŝiĝis sur la kolon de Kolombo. La fort-odora drinkaĵo fluis sur lia tuta korpo.

            - Idioto! – kriis Kolombo malesperiĝinte kaj salte leviĝis. – Tiu terura odoro turmentos min dum tagoj.

            - Pardunu mi, sinjoro eǔropano – kriĉas la maljunulo siajn papag-similajn lamentojn kaj komencas viŝpurigi lin per sia ĉifono. – Ho, kiel terure mallerta mi estas…

            La soldatoj ridegis. Almenaǔ ia sereno evento kirlis la mucidan, sufokan varmegon de la oazo.

            Tiam eksonis la batalkriego de Hümét Troppauer:

            - Venu ĉi tien, soldatoj!

            La poeto luktis kun kvindek goumier-oj.

 

 

 

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Benid Tongut, la plej kruela goumier ĉirkaǔiris la ripozantajn bagnanojn, falintajn sur la teron, kiel ĉifonoj, ili estis en eĉ pli terura situacio, ol la soldatoj. Ĝis nun oni enterigis el ili proksimume jam dekdu homojn en la dezerto. Antaǔ la ekiro oni konstatas ilian nombron tiel, ke tridek procentojn malpli da homoj alvenos el ili.

            Neprizorgitaj, cinikaj, rikanantaj, hirtaj mortkranioj, sovaĝe brilantaj okuloj, intelektaj vizaĝoj, en la apatia konscio de la certa morto toleris la klakantajn skurĝobatojn de la goumiero-oj kun naǔza, inerta grimaco.

            Barbizon, la diktrunka, brozhaǔta bandito el Korsiko estis la plej aǔtoritat-hava homo en la rabista kolonio. Dum ripozo li kantis ian italan amkanton pri la sunsubiro, kaj fininte ĝin, simiomakzela, bovokula, dika, barbostopla homo alpaŝis lin:

            - Permesu, ke mi donacu al vi duon skatolon da maĉtabako por via majesta kantado. Mi esta poeto.

            - Dankon. Mi nomiĝas Barbizon. Mi estis bandito sur Korsiko.

            - Mi ĝojas pro tio – diris la dika poeto -, ĉar onidire mi similas al Napoleono. – Kaj li fingre kombis siajn blankaj, longajn, maldensajn harojn surfrunten.

            - Vere vi memorigas lin… Precipe via voĉo. Mi petas vin, malantaǔ mi kuŝaĉas fraǔdisto, mi pensas, ke li havas insolacion, kaj mia akvoporcio elĉerpiĝis, ĉu vi donus al li el la via?

            - Jen ĝi estas… - La bonkora Troppauer transdonis sian ladbotelon. Barbizon trinkigis rapide la fraǔdiston, sed subite li ricevis tian skurĝobaton, ke li faligis la ladbotelon, kaj la akvo elfluis el ĝi.

            - Fia bandito! Se mi turniĝas al vi dorse, vi jam insolentas… vi… vi… - kaj la koleriĝinta Benid Tongut frapis ankoraǔ dufoje.

            Antaǔ ol li estus frapinta la trian fojon, iu kaptis lian brakon. Troppauer estis tiu. Li diris per milda, lirika voĉo:

            - Sinjoro ĝendarmo… Laǔ la biblio: La suno ne subiru sur via kolero…

            - Kio?… Iru en la inferon! Kaj lasu mian brakon libera… - Li subite eltiris sian pojnon, sed la alia kaptis lian kamizolon:

            - Amu vian proksimulon kiel vin mem!… Estu indulgema, sinjoro Gendarmo… ĉar ankaǔ vi estas nur homo…

            La ĝendarmo ekpuŝis la poeton je la brusto…

            …Poste, kiam li rekonsciiĝis, liaj du kolegoj tenis lin super sitelo kaj viŝis lian nazon. La akvo estis ruĝa en la ujo, kaj Benid Tongut neniam voli kredis siajn kolegojn, ke la poeto donis al li nur unu vagofrapon.

            Tiu vangofrapo iom vigligis la monotonan vivon en la tendaro. Unue, kiam Kolombo ekvidis sian poetan amikon inter la pugnoj de la goumer-oj, por ke li faru unuahelpon, ĝis li alvenos tien, li ĵetis la dek litran kruĉon inter la goumer-ojn. i tuj faris iom da libera aero, ĉar du el ili falis sur la teon, kaj la aliaj disiĝis.

            …Komenciĝis ĝenerala interbatado. Iu ĝendarmo, kies vestaĵo ekbrulis, hurlante frapadis sin al la tero, alia elprenis pistolon, sed iu vangpfrapis lin per leda tirrimeno, ke lia vizaĝo fariĝis nerekonebla.

            Serĝento Latouret alvenis kulpaŝante, malantaǔ li la fortigita pikedo kun antaǔendirektitaj stiletoj.

            - Fix!… En joue!…

            Dum momento la interbatado ĉesis.

            Tiaĵo ne estis ŝerco en la dezerto. Venis la kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato. Ili forportis la vunditojn. La aliaj staris…

            La esporo okazis rapide. Ankaǔ la juĝo. Oni ŝnurpendigis Barbizon-on. Toppauer kaj Kolombo devas marŝi unu semajnon ricevinte nur duono da akvoporcio, la aliaj soldatoj kaj la goumier-oj, kiuj partoprenis la interbatadon, devas fari duoblan servon dum dudek kvar horoj.

            - Ĉu vi freneziĝis?! – riproĉis Kolombo Troppauer-on, kiam ili plenumis militan servon per balailo en la tendaro, similan al tiu de la kazerna arestejo. – Kial vi batis la ĝendarmojn? Venu al la kompanio laǔtlegi poemojn, tiuj vi jam disciplinis.

            - Mi ne volis laǔlegi poemojn al ili. Iu batis honestan banditon, kaj vi scias, kia artozeloto mis estas… Mi citis el la sankta bibilo al tiu bruto… Kion povas fari poeto en tia situacio?

            - Sed kial vi devis vangofrapi lin tiel, ke li flugu kapantaǔen en la alian parto de la oazo?

            Troppauer rompadas siajn fingrojn embarasite.

            - Dio mia… Mi estas poeto. Kion mi faru?

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:23:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

- Ĉu vi estas certa pri tio, ke ni atingos Aut-Taurirt? – demandis kapitano Gardone en la tendaro leǔtenanton Finley antaǔ la ekzerco.

            - La ekipaĵo estas konvena. La kompanio estas provizita per ĉio. Bedaǔrinde la kvalito de la homoj estas malbona.

            Gardon tre suferis. La flava, malsana miksaĵo de la pala, sunbrunigita, kreola koloro sidis sur lia vizaĝo. Li spiris malfacile, kaj ŝvitegis… Kvankam li ĉevalrajdis ĝis nun.

            - Poste – daǔrigis leǔtenanto Finley – mi timas, ke ne unu suspektinda homo estas ĉi tie, kun speciala komisio. Tiun frenezan vojkonstruon tra la ĝangalo ĝis Angla Guineo volonte malhelpus kelkaj grandpotencoj. Suspektindaj, misteraj aferoj okazis. Ekzemple du enigmaj pafoj… Nur tio trankviligas min, ke verŝajne ankaǔ kelkaj oficiroj el la franca sekreta servo estas ĉi tie.

            La palpebroj de Gardone fermiĝis lace.

            - Kio?… Ĉu oficiroj?.. Ba! Kie?

            - Ni ne povas scii tion. Eble kun la libere vaganta truopo, sed povas esti, ke inter la legianoj aǔ kun la transporto…

            - Tiuj estas terurromanoj! Franca oficiro ne dungiĝas kiel senrangulo, li ne lasas bati sin fare de la goumier-oj, kiel malliberulo… Tiaĵo neeblas.

            La leǔtenanto ridetis.

            - Ke ĝi tamen eblas, tion pruvas la kazo de kapitano Poisson, kiu ankoraǔ pasintjare estis estis komandanto en Ain-Sefra. Majoro Yves soldatservis unu jaron, kel senrangulo por ekscii la veran kaǔzon de la ribelo. Oni emeritigis Poisson-on post sia raporto. Du leǔtenantojn, kiuj ĉasadis konstante, kaj ili komisiis la serĝenton per la deĵoro, oni transpostenigis ilin en Sudanon.

            - Mi ne povintus fari tiaĵon…

            Li ĝemegis kaj metis trempitan tukon sur sian vizaĝon.

            Estis videbla sur la vigla svarmado de la tendaro, ke tiuj estas la lastaj horoj antaǔ la ekiro. Ĉiu preparis sin al la longdaǔra marŝado. Kiuj estis punitaj per forpreno de la duono da akvoporcio, tiuj ankoraǔ lastfoje sat-trinkis. Ankaǔ Kolonbo apartenis al ili. Li regajnis denove sian bonhumoron. Lian gemuton eĉ tio ne ŝanĝis, ke li vertiĝis pro sia odoro, kion kaǔzis la kmirha-o, verŝita sur lian kolon.

            Subite li ekvidis brunhaǔtan arabon kun blankaj lipharoj, kiu antaǔdiris en Murzuk. Rigardu! De kie li venis ĉi tien?!

            - Alo! Maljuna sorĉisto! Ĉu vi venis per aǔtobuso?!

            - Mi estas kun la libere vagantaj batalantoj, sinjoro eǔropano – diris la sorĉisto. – Mi sekvas vin cien.

            - Estas tre saĝe, almenaǔ ni ne enuas. Sed kie vi lasis vian serpentumantan amikon?

            - Imagu, sinjoro, iu ŝtelis ĝin. Ĉu vi jam aǔdis tiaĵon?

            - Kial ne? Oni ŝtelas ĉevalojn en okcident-usono, en Saharo vipuron. Ĝi estas tute kara besto.

            - Mi maltrankvilas – kapbalancis la sorĉisto -, oni jam faris multe da friponaĵo per serpento. Kiu havas ceraton, tiu povas morotigi kiun ajn. Sufiĉas, se li ŝtelas ies ĉemizon…

            La buŝo de Kolombo restis malfermita:

            - Kiel?… Kio ĝi estas denove… Ĉu ĉemizon? Kion vi rakontas?

            - Se iu volus mortigi vin ĉi tie, tiam oni metas la portitan ĉemizon de la koncernulo en sakon, en kiu estas vipuro. Oni ne donas manĝi al la serpento kaj pikpuŝadas la sakon, ili do torturas la beston. Poste nokte, proksime al tiu loko, kie la posedanto de la ĉemizo estas, oni ellasas la serpenton. La vipuro mordos el inter cent homoj tiun, kies ĉemizo estis en la sako.

            - Ĉu vere? Ĝi ne estas malbona…

            - Tio estas multjarcenta maniero de la murdo, ĉiu konas ĝin ĉi-regione, kaj sinjoro diris, ke… oni faras tion ankaǔ en la malproksima Hindio… Salem…

            La arabo kliniĝis profunde, poste malaperis inter la svarmantaj homoj.

            Hop!

            Jes ja! Li jam scias, kie li vidis tiun homon. La kliniĝo…Divenite!

            La lakeo!

            Sur la avenuo Magenta, antaǔ la vilao de doktoro Brétail, kiam tiun virinan fantomon, tiam li vidis tiun homon la unuan fojon… La virino sonorigis ĉe la malantaǔa pordego de la vilao, kaj la lakeo enlasis ŝin. Li estis tiu! Li ja nur farbis sin!… Li estas blankulo! Alo! Nu, haltu, fia filmaktoro!… Kie li estas… Ĉu vi ne vidis dresiston de serpentoj, kiu estas farbita brna, sed li estas lakeo?… Vi estas idioto!… Alo… Jen vidu, kien li do malaperis?!… Li devas kapti lin! Li scias ion pri la fantomo, kiu nunteme aperas antaǔ li ofte, sed nur en la sonĝo, kaj ŝi kondutas tre afable… He!…

            Sed li vane serĉis lin. Kvazaǔ la tero estus englutinta la pseǔdo-arabon. Neniu sciis pri li, oni vidis lin nenie…

            Tiu afero, kion li diris pri la ĉemizo estas idiotaĵo. Oni rakontas ĉiam al li tiaĵojn. Serpento ne estas sanghundo. Eĉ Sherlock Holmes iros esplori kaj tenos vipuron per kondukilo por flare trovi la spuron de la farinto. Oni parolas ĉion al la kredemaj homoj. Ili estas tiaj, kiel la matrosoj, kiuj rakontas pri mortoŝipo kaj mar-serpentoj al la novuloj. Estas bonŝance, ke li ne falis sur sian verton. Iu ŝtelis lian ĉemizon, ĉar plaĉis al li la belaj figuroj sur ĝi.

            Ĉiu enlitiĝis post la vespersignalo, ĉar ili sciis, ke ili devas iri plu sekvonttage. Terura kriego vekis la tendaron noktomeze. Ili dormis en la tendoj po kvar, inter ili ankaǔ Kolombo. Senrangulo Kramatz elkuregis hurlante… Cerasto mordis lin, kaj tiel profunde ĝi mordis lian supran brakon, ke ĝi ne povis retiri siajn dentojn. Nur ekster la tendo ĝi defalis de tie, kaj ok kolboj frapis sur la raptilion samtempe.

            La kompatinda Kramatz mortis post kelkaj minutoj. Kontraǔ la veneno de la cerasto ne estas defendo…

            Kolombo timiĝinte staris tie. Kiam la ĝenerala paniko ĉesis, li sidis sub malproksiman palmon. La kamaradoj enlitiĝis denove. Morgaǔ ili devas marŝi.

            Sed Kolombo iomete konsterniĝis. Li ne tute komprenis la aferon, ĉar se iu ŝtelis lian ĉemizon, kial Kramartz-on mordis la vipuro? Ĉu malboniĝis la flarsento de la serpento?… Finfine ankaǔ vipuro povas havi nazkataron… Kiel simple estus ĉio, se ĝi mortintus lin. Nun jam li ne devus pensadi pri tio, kiel morti.

            Ĉu eble li estas la kaǔzo de la morto de Kramartz?… Sed se oni ekscitis la vipuron per lia ĉemizo, kiel ĝi venis al Kramartz? Kiu ŝtelis la ĉemizon?… Nur la fantomo povis fari tion! La virino! Kun la triangula nevuso… La fantomo de la dezerto… Nu, ŝi nur venu antaǔ liajn okulojn…

            Iu ektuŝis lian ŝultron:

            - Bonan vesperon.

            La fantomo staris apud li en rajdista vestaĵo.

 

 

 

D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Subite vekiĝinta papago kriĉis ie.

Cetere estis muta silento. La fantomo staris vid-al-vide al li…

            - Nu? – demandis la virino malvarmkondute.

            Kolombo rikanis.

            - Bone, ke vi venis, ĵus mi pensis pri vi, kiel strangaj aferoj okazas ĉirkaǔ la tendaro, kaj se mi vidos vin reaperi denove, mi demandos, ĉu vi scias ion pli konkretan…

            La virino alkriis lin nervoze:

            - Diru, mi petas! Ĉu vi sentas nenion, kiam vi staras vid-al-vide kun virino, kiun iu morodis?! Pri kies morto ankaǔ vi respondecas!

            - Mi protestas plej kategorie kontraǔ tiu suspektado!

            - Vidu, mi atentas vin jam longe – diris la virino per tremanta voĉo. – Mi rekonas, ke vi havas admirinde fortajn nervojn, vi aktoras mirakle, kaj kion vi faras, tiu superas vian famon, tamen vi havas koron, mi pensas… Mi vidis, ke vi helpis la malfortulojn.

            - Sinjorino! Mi jam alkutimiĝis, ke oni de tempo al tempo rakontas al mi ion urĝe, kion mi ne komprenas, al kio mi havas nenion komunan… Mi rezignis, ke oni ne kredu tion, kio estas vera, kaj oni sciu ion pri mi, kio estas vera, sed nun eble vi tamen povus diri ion konkretan…

            - Estas superflue aktoradi antaǔ mi … Mi scias, kiu vi estas!

            - Ĉu vi dirus tion ankaǔ al mi? Ankaǔ mi ŝatus scii tion!

            - Vi estas majoro Yves!

            Kolombo kriis malesperiĝinte:

            - Pro tiu majoro oni metos min en la tombon, kaj tiam ankaǔ mi estos reaperanto, kiel via sinjorina moŝto.

            La virino rigardis lin malcerte por momento.

            - Kiu do vi estas, laǔ via konfeso?

            - Harrincourt. Jules Manfred Harrincourt, la eliminita kadeto de la mararmeo kaj filharmoniisto. Nun ankaǔ mi ŝatus scii, kiun mi funebru en via persono?

            La virino ekridetis senintence. Poste ŝi paǔtis malestime:

            - Ĉu vi volas kredigi al mi tiun fabelon? Ne provadu per tiaĵo…

            - Mi rakontos ĉion al vi sincere. Mi esperas, ke mi povas fidi al fantomo, eble malsupre oni tamen ne klaĉadas… Bonvolu do aǔskulti min.

            …Kaj Kolombo rakontis ĉion. Li komencis ĉe la akademio, daǔrigis per la ĉefinspektoro, kaj nekalkulante malgravajn branĉtrakojn, kiam li okupiĝis pri kelkaj konatulinoj kaj pri kantado, li diris la historion relative kontinue…

            La virino rigardis lin kun konstanta suspektemo…  La konstanta, infana rideto iomete subtenis la rakonton. Fine ŝi ekparolis malcetravorte:

            - Vi ja povas pruvi facile, ke vi ne estas majoro Yves… Tiuokaze por vi ne estas valora malnova horloĝo…

            - Bedaǔrinde mi donis tion al Macquart…

            - Kiel?! – la virino rigardis sur lin pale kaj tremante. – Oni ja diris al mi… ke Macquart… Ne iros tien…

            - Sed ĝi faras nenion. Tamen li estis tie. Kaj li forportis la oran horloĝon…

            - Kiu parolas nun pri ora horloĝo? Ĝi estas simpla horloĝo kun krokodilkapo…

            - Ĝi estas ĉe mi. Mi transdonos tion feliĉe al vi, kvankam ĝi ne estas la mia… Jen… Infero kaj diablo!… Kredu min – diris Kolombo -, iu ŝtelis la horloĝon…

            La horloĝo ne estis sur lia pojno…

 

 

 

2

 

 

 

La virino ekridis.

- Mi jam preskǔ kredis la historion…

            - Mi ĵuras je tio…

            - Ne ĵuru!… Kaj mi estis sufiĉe freneza… Mi ankoraǔ dubis pri tio, kiu vi estas… Mi ne volis kredi, ke vi aktoradas… Via komediado erarigis min…

            - Bonvolu kredi…

            - Ba!… Vi sendos la horloĝon tien, kie oni atendas ĝin, kaj mi estas ties kaǔzo, ĉar mi savis vin.

            - De kio, mi petas vin?

            - Homo! Se la maljuna kafkuiristo ne estus verŝinta vin per la brando kmirha, vi estus morotinta. Mi estas stulta, ke mi savis min!

            La kmirha! La serpento vane serĉis la posedanton de la ĉemizo, ĉar la terura odoro de kmirha ĉirkaǔis ĝin. Por ne forgliti sen laboro, ĝi mordis la kompatindan Kramartz-on. Lian vivon do savis la araba kafkuiristo.

            Respektive tiu ĉi virino… Ŝi faris tion sufiĉe malbone! Sed ĉiuokaze ĝi estas la signo de la simpatio flanke de la mortinto…

            - Bonvolu kredi al mi… - petegis la viro. – Mi ne ĝojas, ke vi savis mina vivon, ĉar ĝi kalkuliĝas katastrofo ĉe mi, sed mi estas feliĉa , ke vi okupiĝis pri mi… kaj… vi trovis min simpatia. Ĉar mi tre multe okupiĝis pri vi enpense.

            Li ekprenis ŝian manon. Ĝi estis varma, virina mano. Malofte, rilate mortinton. Sed ŝi forprenis sian pojnon incitite.

            - Ne kuraĝu tuŝi min!

            La virino denove forpuŝis lin de si kaj kuris… Kolombo post ŝin… Nun vi ne malaperos, kiel en la dezerto!… Hop! Ŝi ne povas iri plu ĉe la turniĝejo, ĉar mimoz-heĝo baras la ŝian vojon.

            La virino kuris… ŝi atingis la heĝon, Kolombo sekvis ŝin per grandaj saltoj, kaj li jam preskaǔ atingis ŝin, kiam iu batis lin je la kapo el inter la arboj, ke li falis svene sur la teron.

 

 

 

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Li rekonsciiĝis, lia kapo zumis. Li ne sentis doloron, li nur havis tiun iluzion, kvazaǔ barelo estus sur lia kolo, el kiu dek mil abeloj ŝatus liberiĝi.

            Aǔroris…

            Li palpadis sian kapoj ĉirkaǔ sia kapo. Ĝi estis iomete ŝveliĝinta kaj akre doloris pro la ektuŝo…

            Par la sep sakrametnoj! Iu bone batis lin je la kapo.

            Li reiris en la tendaron.

            Do, la fantomo savis lin. Kaj pere de la kafkuiristo. Jes! La kafkuristo aǔdis, ke iu ŝtelis lian ĉemizon, kaj li sciis, ke la serpento malaperis, kaj verŝajne li konjektis la kunligon. Tial li tuj surverŝis lin per la malbonodora brando. Kiaj aferoj povas okazi en la dezerto… Oni riskas sian vivon!… Kaj se li nur perdus ĝin… Dio gardu nin de tio…

            Li do estis simpatia al la fantomo. Domaĝe, ke ŝi ne kredas lin… Kvankam kiel volonte li estis doninta al ŝi la kiĉan, barokan aĵaĉon. Horloĝon kun krokodilkapo… Precipe kun klap-fermoplato, kian portas nur emeritaj fajrobrigadestroj, ligita al la veŝo per breloko… Iu do ŝtelis tion… Diablo scias, kiu bezonas ĝin…

            Traraa!… traraa!…

            Alviciĝo!

            Hopla! Iru nur inter la aliajn por havi alibion. Ĉi-tempo oni kutimas mortigi per lia fusilo!

            Sed nun escepte okazis nenio simila. Ĉiu kuris al sia plotono, la homoj viciĝis, la motoroj bruis, la ĉaroj grincis, blasfemado, pumbatoj, komandvortoj, poste ekmarŝo…

            Troppauer enviciĝis. Li jam estis tute sana. Li ripozis sin definitive en la oazo. Li diris anteǔen al Kolombo:

            - Kie en la infero vi vagaĉis? Mi jam serĉis vin ĉie… La Bubo mesaĝis al vi. Li volas paroli kun vi… Li estas la ambulanca ĉaro, la li aspektas tre malbone…

            - Mi bedaǔras, ke mi ne estis ĉi tie… La kompatindulo, kiel eblas, mi vizitos lin…

            Longa fajfo, kaj aǔdiĝas akra voĉo de malproksime:

            Ekmarŝu!

            Posttagmeze, dum la unuhora ripozo Kolombo iris al la ĉaro de la ruĝa kruco.

            - Alo, knabo… Kio nova?! – li alkriis la malsanulon.

            La Bubo kuŝis kun pala, skelete srumpinta vizaĝo, kun febre brilantaj okuloj, kaj vivle balancis sian kapon, ekvidiinte Kolombon, kvazǔ li jam estus atendinta lin malpacience…

            - Ne estas permesate al vi paroli… - mansignis Harrincourt al li. – Ni korespondos. Jen estas krajono kaj papero. Skribu, kiel Troppauer, mi nur komprenu tion…

            La malsanulo kapjesis, elprenis la notkajeron kaj skribis sur ĝin:

            „Mi mortigis Brétail-on, la virinon kaj kapitanon Corot. Ni estis nur duope en la domo. Laporte kaj mi. Antaǔ ol ni informis la policon, li devigis min traserĉi kune la ĉambron. El la mano de la mortinta kapitano falis slipeto. Mi malamas Laporter-on. Mi tuj neniigis la skribaĵon. Jen tiel ĝi tekstis: „Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno. Noktomeze vi havos precizan horloĝon. D-ro Brétail.” Mi sciis, ke mi neniigas gravan spuro tiel. Laporter instruis min, kion diri al la policistoj.”

            Kolombo legis la slipon.

            - Oldulo mi, mi komprenas malmulte el la tuta idiotaĵo. Sed mi volonte piedbatus Laporteron, domaĝe, ke li ne estas en la legio…

            La malsanulo rigardis sur lin miregante. Ĉar Kolombo enpoŝigis la paperon, li kaptis alian kaj skribis ekscitite:

            „Laporter servas kun ni, lia pseǔdonomo estas…”

            - Garde á vous!

            Kolombo salte leviĝis. La regimentkuracisto staris tie.

            - Kio ĝi estas, ĉu kazino? Tuj forportu vin!

            Kolombo foriraĉis.

            Kiajn idiotaĵojn skribaĉis la Bubo? Sed se Laporter vere estas ĉi tie, li instruos lin boksi.

            - Pardonon… - elpaŝinte de sur la ĉaro, li puŝiĝis al sinjoro grafo. Jen rigardu! Ĉu li subaǔskultis? Ĉu eble li estas Laporter?

            - Diru – li alparolis krude sinjoron grafon -, ĉu vi ne havas pseǔdonomon inter la soldatoj?! He?!

            - Mi petas vin…

            - Nenia mi patas vin! Estu singarda! Kaj ne ŝtelumadu ĉirkaǔ la ĉaro, ĉar se vi ĝenos la knabon en la futuro, vi pentos tion… Kiel vi nomiĝas? Ĉu ne Laporter?! He?!

            - Tute ne…

            - Nu vi havas bonŝancon. – Kaj li lasis lin tie.

            La grafo postrigardis lin sombre. La sanitara soldato elvenis de sur la ĉaro.

            - Li estas groba ulaĉo… - diris la ruĝharulo.

            - Ĉu laǔ vi ne estas espero? – demandis la grafo la sanitaran soldaton.

            - La doktoro diris, se la ĉaro ankoraǔ skuos lin iomete, li mortos, ĉar li havos sangoekfluon…

            - Ĉu li havas nenian ŝancon resaniĝi?

            - Absolute nenian – mangestis la ruĝharulo kaj elprenis pecon da pano. Li mordegis el ĝi. – Iu vejno estas aperta, kaj ĝi ne povas fermiĝi. Li devus esti operaciita, sed ne eblas fari tion ĉi tie.

            - Dankon… - li transdonis moneron al la sanitara soldato kaj iris plu mediteme.

            Kolombo estis ĝuste stariganta sian tendon, kiam venis la suboficiro al la plotono:

            - Du tifuloj estas inter la militvagantoj – li anoncis akravoĉe. – Ĉiu purigadu sian vestaĵon zorgeme, ke insektaĉoj kaj la vestpedikoj laǔeble ne estu sur ĝi, ĉar precipe tiuj propagas la malsanon. Vi devas lavi la tolaĵon. La sanitara soldato donos al vi karbolan akvon.

            Damne, pensis Kolombo. Nun mi ne havas ĉemizon por ŝanĝi. La insolentuloj ŝtelis ĝin. Nu, estas egale. Tiun, kiun li nun portas, li lavos dum la ripozo. Kie estas la sapo? Li malfermis sian sakon, en kiu estis sia havaĵo.

            Sed li apenaǔ ŝovis sian manon en ĝin, li tuj faliĝis tion surprizite, ke ĉio disruliĝis. Lia ĉemizo estis tie.

            La bela, kolora ĉemizo, iom ĉifinite, sed ĝi estis tie en la sako.

Alo! Tio ja estas ĝojo… Nu, oni estas vere honestaj embuskmurdistoj. Ĉar la vipuro

ne bezona ĝin, oni reportis la belegan ĉemizon

            Li ĝoje disfaldis tion. Kaj tiam sekvis la alia granda surprizo: io falis sur la teron el la ĉemizo klakante.

            La brakhorloĝo!

            La bela brakhorloĝo kun krokodilkapo, kiun la fantomo petis de li, kiun oni ŝtelis, jen ĝi estas. Iu metis tion en la retroviĝintan ĉemizon.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:24:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Nur noktomeze ili ekmarŝis plu. Nun jam ili estis tre proksime al Aut-Taurirt.

            La kurima ordo ĉesis en la kolumno. Estis neeble disciplini la homojn sur tiu etapo. Kapitano Gardone sidis sur sia ĉevalo, kiel ia degelinta vaksofiguro, nur la brando reanimis lin. Li ne povis plenumi sian oficon. Leǔtenanto Finley ordonis anstataǔ li.

            La kompanio, marŝanta dum semajnoj en polvo, varmego, faris superhoman taskon, kaj ĉiu soldato foruzis sian lastan energion.

            Nokte la soldatoj kuŝis dise en la tendaro, kiu havis nenian formacion, ili ne ĉirkaǔbaris ĝin per muro, kiu volis, tiu povis starigi sian tendon, kin ne volis, tiu nur simple falis sur la teron, kaj li tuj profundiĝis en dormon.

            Dume serĝento Latouret disfaldis la mapon ĉe la lumo de acetilenlampo. La oficiroj ĉirkaǔsidis lin. Finley rigardis la direkton kaj singis la vojon per ruĝa krajono.

            - Eblas, ke ĉi tie, kiam ni ĉirkaǔiris la hamada-on, ni devojiĝis kelkajn gradon de la ĝusta, sudorienta direkto.

            - Ne estas verŝajne, mon adjudant – diris Latouret -, ĉar tiam ni devintus alveni en Bilamo-n.

            Ne malproksime de ili, la ruĝa sanitara soldato tenis lampon, kaj la regimentkuracisto provis revivigi kapitanon Gardone per kofein-injektado.

            - Mi persiste marŝos plu al sudoriento – finis Finley la interkonsiliĝon. – En ĉiu duonhoro signalu per blua raketo, eble oni ekvidos nin el iu direkto.

            Sur tiu oceano da senhoma mondparto estas ie malgranda garnizono, kiel pinglo en la fojnamaso; se ili ne trovos ĝin rapide, tiam ili mortos.

            Aǔroris. La senfina vico de frenezige samformaj, ardaj, falvaj sablomontoj ĉirkaǔis ilin ĉe la lumo de la leviĝanta suno ĝis la plej malproksima rando de la horizonto.

            - Sed… Ĝis kien ni iros ankoraǔ? – spiregis Gardone, kiu apenaǔ povis teni sin en la selo. Finley grincis per la dentoj.

            - Mi opinias, ke ni vojeraris…

            La kapitano komprenis tion. Li preskaǔ falis de sur la ĉevalo pro timiĝo. Ĉu ili vojeratis en Saharo?

            - Eh bien!… Sergent!… - kriis raǔka voĉo krude al Laportuer. – Kial iri plu, diru, ke ripozu… Ripozu! Per la sep sakramentoj! Ni mortaĉu almenaǔ pace, lasu nin ekkuŝi aǔ eksidi…

            - Mi donos al vi porti ankoraǔ alian mitralofusilon! Stulta bleu! Vespere ni alvenos…

            - Vi scias bone, ke ni vojeraris! Diru tion honeste! Nek vi kredas tion, kion vi diras.

            La serĝento iris plu blasfemante. Li faris longan ripozon en la tagmeza varmego. Vespere ili jam ne volis iri plu.

            Finley kaj leǔtenanto Bruce kun la suboficiroj kaj kun parteto da obeantaj trupoj alviciĝis duncirkle, direktante maŝinpafilojn al la kompanio. Finley ordonis veturi inter ilin per la kirasaǔtoj, li mem iradis inter ili en la mano kun pistolo, li kriegis al ĉiu senescepte…

            Estis infere. Ankaǔ la oficiroj mem sentis, ke ĝi ne estas ribelo, sed la kapitulacio de la nervoj.

            La demoraliĝinta karavano ankoraǔfoje ekiris. Denove ĝi ne okazos. Tio certis. Oni jam ne povos starigi tiun roton nek per maŝinpafiloj, nek per kanono, se ĝi ankoraǔfoje haltos.

            La malespriĝo nove-denove ekregis ilin, kvankam ankoraǔ estis nur vesperiĝo, kaj ĝis la rando de la malproksima horizonto estis videbla nur Saharo.

            Tiam de ie inter la vocoj komencis zumeti io…

            Buŝharmoniko!

            Ĉiam pli gaje kaj petoleme flitriĝis la sonoj el ĝi, kaj la idiota Kreto venis de Orano preskaǔ senvorte, sed rikanante kun la ĝenerle konata tenaco de la cerbmalsanuloj, subite li ekĝojkriis laǔte.

            Kelkaj homoj ekridis pro tio. La kreteno komencis kanti neartigite, instigita de la sukceso laǔ la sonoj de la buŝharmoniko:

 

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”

 

 

            La fola militista kanto temis pri tio: „Je mia vorto, la sako estas ĉiam surdorse, nur iri, iri kaj neniam brakumi.”

            Unue ili nur  ridaĉis, sed poste iu ŝoforo apud la direktilrado de la ŝarĝaǔto komencis kanti: Kiu povus kontraǔstari al buŝharmoniko? Kiam la malproksimaj sablomontoj englutas la rufan, violkoloran, ŝveliĝintan sunon, la tuta kompani kantas freneze, kaj kun la lasta, aroganta energio de la marŝantaj mortontoj.

 

 

„Le sac, ma foi, toujours au dos!…”

 

 

            La buŝharmoniko ekfontigis melodion, kiel la bastono de Moseo, el la rigida roko de la laciĝintaj aminoj.

            Poste Kolombo instrumentis la orkestron per ungupurigilo, ĉar Saharo domaĝas al tiu delikata muzikilo.

            Finley sciis, kion signifis tiu buŝharmonikado. Eble ilian vivon. Li irs al Kolombo kaj frapetis lian dorson.

            La harmonikado estis bona!

-         Kvankam mi tute ne estas en mia elemento. La seriozan muzikon mi ludas pli bone. – Kaj li tuj komencis blovi la amkanton de la legio:

 

 

„L’amour m’a rendu fou…”

 

 

            …Kaj ili marŝis…

            Ĉiekaǔ noktomeze subite, neniu scias je kioma raketo responde, longa, blua lumstrio leviĝis ĝis la mezo de la malluma ĉielo… Poste alia…

            La kompanio eksplodis per laǔtega hurlo. La homoj brakumis unu la alian jubilante, ili ĵetis sian ĉapelon en la aeron. Ili pafis per la raketpistoloj unu post la alia, kaj responde je ĉiu alvenis bluaj lumstrioj el la malproksimo…

            Aut-Taurirt signalis!

 

 

 

3

 

 

 

Ili estis ankoraǔ malproksime de la fortikaĵo. Ĝis nun ili ne maltrafis la ĝustan direkton. La vojo estis nekredeble longa.

            Kiam leǔtenanto Finley, irante perter la vico kaj denove atingis Kolombon, la soldato elpaŝis antaǔ lin rektiĝinte:

            - Nu? – komencis Finley. – Vi estas bona soldato! Vi povas peti ion

            - Iu mia kamarado estas grave malsana, kaj mi ŝatus, mon adjudant, viziti li sur la ambulanca ĉaro. La kompatindulo estas tre sola.

            - De kie vi scias tion.?

            - Mi jam vidas longe, ke la kuracisto kaj la sanitara soldato estas antaǔe ĉe sinjoro kapitano. Alia homo ne rajtas surĉariĝi. Ekde tagmezo estis neniu, kiu donus akvon al li, aǔ bandaĝus lian vundon.

            - Iru! Suboficiro! Al tiu homo estas permesita flegis sian amikon sur la ĉaro. Notu tion en la tag-ordonon!

            Tio malebligis, ke la kuracisto, kies superulo estis Finley, forsendu Harrincourt-on de sur la ĉaro.

            Kolombo ekiris feliĉe al la ĉaro. Unuavice li ŝatis la Bubon, krome nun jam la afero ekscitis lian fantazion. Jen estas ekzemple la virino. Evidentas, ke ankaǔ ŝi ŝtelumadas pro la sama afero, pro kiu oni alpafis la Bubon. Eĉ Torppauer-on. Kian rilaton havas la rezoluta poeto al la afero?

            Evidentas, ke la Bubo estas la ŝlodilo de kelkaj murdoj, militistaj sekretoj kaj enigmo de multaj insidaj homoj. Sed nun jam li ne estos neglektema. Li paŝis sur la nabon kaj rampis sub la ĉarotolon. Li retropaŝis kaj staris paraliziĝinte. La Bubo kuŝis mortinta sur la lito.

            Iu mortigis lin.

 

 

 

D E K O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Li estis morta jam de horoj.

Iu mortigis lin tute strange. Ses aǔ ok ruĝajn punktojn oni sur lia korpo. Ne estis konstatebla ties kaǔzo. Tiuj aspektis, kiel piketo aǔ frotvundo. Nur sur la surfaco de la haǔto estis videbla, kvazaǔ ĝi estus pikita kelkloke per du fingroj. Tra la poroj de la korpo kelkloke likiĝis sango, en tuta malgarandaj gutoj, tra la haǔto.

            - Mi lernis pri tia simptomo, sed ĝi ne estas la sama – diris la kuracisto. – La arterioj de la viktimo obstrukcias pro la mordo de koral-serpento el Sud-Ameriko, kaj la kolektiĝinta sango elpremiĝas tra la poroj. Sed sur tiu homo ne videbliĝas mordo de serpento, kaj ni ne estas en Sud-Ameriko. Tio certeas, ke iu mortigis lin.

            Kolombo denove estis nesuspektata. Kiam li paŝis en la tendon, la Bubo jam longe mortis.

            La oficiroj okulmezuradis Kolombon malafable. Ili sciis bone, ke strangaj homoj kaŝiĝas en la kompanio. Antaǔ la ekiro ili estis avertitaj de supre, ke ili estu singardaj, rilate la suspektindajn homojn…

            - Katenu lin… - diris Gardone, kiam Finley raportis la aferon al li. – Post pridemando ni sendos lin kun forta eskorto al la tribunalo de Timbuktu.

            - Kion ni raportos? Ĉu tion, ke oni pafis per lia fusilo, kiam li ne estis tie? Ĉu li mortigis malsanulon, kiam li iris por viziti lin?

            - Vi ne devas advokati! Ĝi estas la militistaro. Ni jam povos sendi lin neniam, kiam li eksplodigos la konstruatan ŝoseon aǔ la municiejon.

            - Ne prenu kiel ofendon, sinjoro kapitano, sed mi malkonsilus vin pri tio. Unuavice ni pridemandu lian serĝenton! La milita tribunalo nur tiam povos fari ion, se vi ebligos prezenti akuzon kontraǔ li.

            - Nur ne saĝumadu – respondis Gardone, ĉar proksimeco de la fortikaĵo redonis lian tromemfidon, kaj li hontis, ke konsciante la certan forton, li montriĝis malforta.

            - Ĉiuokaze mi aǔskultos la serĝenton, poste mi ordonis tiel, kiel la specialaj, altaj, militistaj interesoj momente preskribas tion.

            Venis Latouret.

            Li rakontis, ke Harrincourt vizitis lernejon por suboficiroj, sed oni ĉesigis lian favoran pozicion pro dizerto. Li bone eltenas la marŝadon, kvazaǔ li jam estintus en Afriko, sed li neas tion. Oni ne povas plendi pro lia soldata konduto, nur kelkaj oficiroj konsideras insulta, kiam li diras iafoje al ili „oldulo mia”…

            - Jen vidu!… - diris Gordone triumfe. – La junulo dungiĝis, kiel rekruto, sed laǔ lia ĉefo evidentas, ke li jam estis en Afriko. Tio pruvas mian suspekton. Serĝento Latouret! Tenu viajn okulojn sur li! Postenigu lin al malfacila loko! Okazos nenia problemo al vi, se tiu suspektinda homo ne eltenos la lacigan servon… Rompez!

            Finley silentis, kaj Latouret elriris.

            - Vi certe farus alie… - diris la kapitano supereme. – Notu bone, amiko mia, kelkfoje ni devas esti kruele antaǔzorgemaj ĉe la militistaro. La suspektindaj homoj nun ricevos tian postenon unu post la alia, ke ili mortos. Oni atendis de supre tiaĵon de mi, kiam mi estis komisiita pri tiu speciala tasko…

            Ĉar Finley eĉ nun diris nenion, li daǔrigis oficiale:

            - Ordonu, sinjoro leǔtenanto, ke tiu bando aliĝu laǔregule, kaj ili alvenu en la fortikaĵon ne tiel, kiel karavano de ciganoj! Ĉar mi devas diri, dum mi malsanetis, la ordo tute rompiĝis. Bedaǔrinde mi ne povas esti ĉie persone…

            Finley kunbatis siajn maleolojn kaj iris.

            La serĝento raportis antaǔ la tendo:

            - Mi postlasos kvar homojn laǔregule, kiuj supozeble estas malsanaj je tifo, kaj la garnizono zorgos pri ilia izolo.

            - Kiel vi volas postlasi ilin?

            - Kun tendo, medikamento kaj nutraĵo. Sub la gardo de senrangulo Harrincourt.

            Finley okulmezuris la serĝenton de la kapo ĝis la piedoj kaj diris malestime:

            - Ĝi estas laǔregula. Rompez!

 

 

 

2

 

 

 

Finley ne estus kolera, se li scius, Kolombo kiel ĝojas pro la kruela servo. Hoho! Nun li povas malsaniĝi je tifo! Unuaranga morto, dum la plenumo de sia profesio!

            La aliaj jam marŝis malproksime al Aut-Taurirt. Aǔroris, kaj li sidis antaǔ la tendo. Interne la kvar malsanuloj.

            Terura premo sidis sur lia koro. Li ekŝatis la Bubon. Dio mi… Dio mia… la kompatindulo… Kian teruran, malbonan vivon li havis, kiel kruele kaj fie estis mortigita tiu kara, timema knabo… Sed nun jam li ne lasos la aferon tiastate! Li legis sufiĉe da detektivaj romanoj, ke li sciiu, kion fari. Estas tre simple:

            Unuavice li devas kondkludi. Per fera logiko.

            Jen rigardu! Nur Laporter povis mortigi tiun knabon. Kiu estas Laporter? Li devas elpensi tion per fera logiko.

            Ĝi ne suksecas.

            Nu bone, tio ne estas postulebla eĉ de detektivo. Eblas, ke la mano de la virino estas en la afero. Kiu estas tiu virino? Egalas. La virino mortigis neniun. Ĝi estas tre simpla kaj logika, se necese, li pruvos tion per fera konkludo… Tre simple… Kial ne mortigis la Bubon tiu virino? Respondo: Ĉar ŝi ne mortigis lin kaj fino. Kiu do mortigis lin? Laporter. Kiu estas Laporter? Tiu grafo havas vizaĝon, similan al tiu de lakeo en sinjora domo, kaj li ŝtelumadis ĉirkaǔ la ĉaro… Hm… Laǔ la ferlogiko, la unuanombra, publika malalmiko estas la grafo.

            Subite ekideis io al li. Hop! Trovite! Oni ĉi tie jam plurfoje intermiksis lin kun majoro. Nome Yves. Kio sekvas el tio? Ke en la legio estas pseǔdovestita majoro. Idiotaĵo. Kial havus majoro vestaĵon de senrangulo, kiam li povus eĉ ĉevalrajdi, surpreninte sian uniformon? Jes, sed li estas sekreta majoro. Li esploras. Li serĉas Laporter-on!…

            Trovite!

            Tiu majoro vidis, ke oni intermisas lin kun iu, kaj li lasis trankvile, ke ili eraru. Tiel ĉiu molestas lin, dum la majoro observas de malproksime.

            Sed kiu estas la majoro?

            Unuvice li devas rigardi la horloĝon. Li devas rigardi tion, ĉu ia dokomento estas kaŝita en ĝi…

            Li malfermis la horloĝon. Nenio. Ĝi estas ordinara, aĉa, malnovmoda horloĝo. Li malfermis ankaǔ la malantaǔan fermoplaton, sed li vidis nur ties mekanikaĵon. Iam eble peza objekto falis sur la antaǔan ciferplaton, ĉar ok-dek fendetoj estis videblaj sur ĝi. Fine li konstatis, ke oni kaŝis nenion en ĝi.

            Tamen. Tiu horloĝo havas terure gravan signifon. Tio nun jam certas.

            Resumante ĉion: li devas ekscii, kiu soldato estas Laporter, kiu estas la majoro, kaj kiu estas tiu virino, kiu estas tre bela, stranga, kiam ŝi koleras.

            Laporter ŝtelis la ĉemizon kaj la horloĝon.

            La majoro estas tiu, kiu reŝtelis tiujn objektojn. Tio certas… Li devas ekscii, kiu estas tiu, kiu reŝtelis la ĉemizon.

            - Redonu… al Harrincourt… la ĉemizon.

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:28:47
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K N A Ǔ A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

…Li tuj saltis en la tendon. Kvar febraj, sin ĵetiĝantaj malsanuloj kuŝis tei. Ĉies vizaĝo brulis pro la febro…

            Certas, ke iu el ili estas la majoro.

            Kiu scias pri la ĉemizo!

            …Jen rigardu! Ĉi-dekstre kuŝas la brava d-ro Minkus. Nu, li certe ne estas la majoro. Li estas drinkema, malmolnuka, ĉiam dormema homo. Li ne havas rilaton al tiu spiona afero. Apud li kuŝas berbero. Restas do la du aliaj malsanuloj? Hlavaĉ, la ŝuisto, kaj Rikajev, la dana barbiro.

            Li atendis.

            Post neloge Hlavaĉ ekparolis:

            - La ĉemizo… de Harrincourt…

            Hlavaĉ: majoro Yves!

            Brave, Kolombo! Nun vi venis pli proksimen al la solvo de la problmo. La malalta Hlavaĉ, kiu kredigas, ke li estas ŝuisto, efektive li rangas, kiel majoro en la franca armeo. Kion faras la flarsento…

            Li trinkigis la malsanulojn. Li tuŝis ilin per sia propra mano. Oni donis karbolon al li, sed li ne uzis ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je tifo. Li surprenis la kamizolon de iu malsanulo. Li uzis la glason de la alia. Li englutis tiel minimume dudek milionojn da baciloj. Jen. Nun li atendas, ĝis li komencas vertiĝi kaj dolori lia kapo. Tio estas la tifo.

            Li sidis antaǔ la tendo kaj atendis ĝin. Li atendis kelkajn horojn tiel.

            Fine aperis marŝantoj en la malproksimo. Sanitaraj soldatoj venis per aǔto, kovrita per veltolo. Kiam ili alvenis, la unua afero de leǔtenanto estis doni ordonojn.

            Unue ili metis la malsanulojn sur la aǔton, poste la tendojn kaj la aliajn objektojn.

            Kolombo sidis apud la ŝoforon. Li esperis havi tifon. La atentis, kion li sentas. Li ĝemis malesperiĝinte.

            Nur unu malbona sento doloris lin.

            Li estis tre malsata.

 

 

 

2

 

 

 

Kolombo ne iris en sian ĉambron. Li promenis el la fortikaĵo. Oni povis libere forlasi ĝin, ĉar ne estis eble malproksimiĝi de la fortikaĵo.

            Li rapidis al la militvagantoj. La virino aǔ la serpentodresisto povas esti nur tie. Ili ne povis kaŝiĝi inter la soldatoj survoje. Li traserĉis la tendaron. Li rigardis la homojn aparte, li eniris ĉiun tendon. Li trovis ilin nenie. Sed la vinio ja ne povas trafiki en ununura rajdvestaĵo tra la aero! Kaj kien malaperis la sorĉisto el la dezerto? Ĉu eble nek li altenleviĝis per aerbalono? Dane!

            Tio certis, ke ili ne povis kaŝiĝi ĉi tie, sed ili ne troviĝas inter la soldatoj. Barba arabo alparolis la vagantan soldaton.

            - Kion vi serĉas, sinjoro?

            - La serpentodresiston.

            - Kiu antaǔdiris en Murzuk al la eǔropano?

            - Jes, tiun.

            - Li ne venis kun ni. Li restis en Murzuk.

            - Via batopatro… Li restis en Murzuk kun sia tuta familio! Mi parolis kun la sorĉisto survoje!

            - Tio neeblas, sinjoro…

            Hm… Ĝi estas kiel frenezulejo. Sed jen estas la maljuna kafkuiristo! Ankaǔ li apartenas al la societo! Kiu surveŝis lin per kmirha-o por trompi la vipuron.

            - Diru, kara amiko mia, ĉu vi konas la kafkuiriston, kiu veturas kun vi kaj kuiras nigran kafon ĉie?

            - Ĉu Abu el Kebir-on?

            - Jes. Abu el Kebir-on! Li estas magra bubo kun inflamaj okuloj… Kie li estas?

            - La kompatindulo… Mortis hieraǔ nokte… Sed sinjoro eǔropano… blasfemi tiel malbele…

            Li turnis sian dorson al li. Sufiĉe. Ĝi superas liajn ĉef-detektivajn kapablojn. Fino. Li ne povas daǔrigi tion. Parto de la homoj malaperas, iuj mortas, kiel ekzemple Abu el Kebir… Ĉiu mortas, nur li ne, kvankam ĝi estus urĝa kaj grava por li…

            Poste evidentiĝis, ke li maltrankvilis superflue. Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io.

            La ganizonon oni konstruis en la nura dezerto, kelkcent metrojn proksime al la ĝangalo de la regiono de Niĝero, kaj jam en la fruposttagmezaj horoj la temperaturo altiĝis ĝis kvindek celsiusgradoj. Eĉ por homo, alkutimiĝinta al la tropiko estis freneziga la restado ĉi tie. Por ke oni partoprenu nekonatan malbonŝancon de la dezerto, speciale en tiu ĉi loko el la proksima ĝangalo dense ondruliĝis la fetoro de la putranta mangrove-marĉoj, la mucida elspiro de la ĝangalo: turmenta kapdoloro, oston muelanta reǔmatismo, malsanoj kaj miasmaj vaporoj… La sola sana eco de la varmego en Sharo, la sekeco, nek ĝi estis ĉi tie. La densaj vaporoj de la ĝangalo ŝvebis super la varmega fortikaĵo kun humida, malbonodora vibrado.

            Kolombo revenis en la fortikaĵon. La korto estis preskaǔ tute senhoma. Li iris en la ĉambron de la soldatoj. La homoj dormis duonmorte pro la elĉerpiĝo. Ilin tute lacigis la marŝado. Sed kie estas la ĉi-tieaj soldatoj?

            La deĵoranta kaporalo faris ian tabelon ĉe la tablo, li substrekis la liniojn per plumo kaj liniilo.

            - Bonvolu diri, ĉu estas vere, kro la nun alveninta kompanio ne estas soldato ĉi tie?

            - Kio do mi estas? Ĉu gardistino? Idioto!

            - Kaj ankoraǔ kiom da homoj estas krom via suboficira moŝto?

            - Se mi ne kalkulas tiun, kiu mortos morgaǔ: mi, la majoro, du suboficiro kaj naǔ senranguloj kaj mi. Entute dek kvar personoj.

            - Vi jam kalkulis vin foje. Ĉu vi ordonas en du ekzempleroj?

            La malrapide parolanta, basvoĉa, trankvila kaporalo suprenrigardis kaj diris milde nur tion:

            - Fermu vian buŝaĉon!

            Baldaǔ li zorgeme alĝustigis la liniilon, li desengis linion, poste li diris silabumante tion, kion li skribis:

            - Tri pu-raj ka-mi-zo-loj. Punkto.

            Kolombo kuŝiĝis sur la lito. Estis do vere, kion oni kredis kutima legia misinformo dum la marŝado de Murzuk: neniu estas deŝanĝite en Aut-Taurirt. Oni jam sendis multajn kompaniojn, kaj nur naǔ senranguloj restis vivantaj. Eĉ unu leǔtenanto ne…

            …Ankaǔ Gardrone pensadis pri tiu malgaja statistiko. Li staris antaǔ la majoro. Delahay estis delikata, magra, fragil-statura homo. Ĝentilkonduta soldato, pli proksime al liaj sesdekaj jaroj ol la kvindekaj. Oni multe estimis lian opinion en delikataj demandoj. Lia afabla, malgranda vizaĝo kelkfoje surprenis ruzan esprimon, tiam li estis malica. Li soldatservis en tiu terura loko, kiel kapitano, proksimume unu jaron, sed li malsaniĝis nur en la lastaj semajnoj. Lia ĉiam gaja vizaĝo estis laca, li havis malsaneco flavan haǔton kaj sidis inerte en fotelo, en la tabakodora regimentkontoro. Gardone staris antaǔ li.

            - Ĉu ne estus eble helpi tiun situacion per pli bona sanitaraj rimedoj? – li demandis.

            Ruza grimaco trakuris la lacan vizaĝon de Delehay:

            - Jes, kompreneble… Jam ankaǔ mi mem pensis pri tio. Ni petos iom da montara aero de la korpuskomandejo. – Por ke li ne ofendu Gardone-on per la ŝerco, li tuj aldonis: - Ni rezignaciu, amiko mia, ke ekzistas kelkaj lokoj sur la tero, kie ne troviĝas konvena medio, ke la homoj restu vivantaj. Nur soldatoj havas taskon tie, kaj tiam ne decas okupiĝi pri detaloj. Sama estas la situacio ankaǔ ĉi tie…

            Li estis malforta, kaj cetere li malofte kutimis paroli multe. Li finis tion kun mallaǔtiĝanta voĉo kaj klinis sian kapon malantaǔen kun fermitaj okuloj. Gardone iradis tien-renn nervoze.

            - Mi miras nur tion, ke la homoj mortas ĉi tie obeeme cent-are, kaj neniam okazis ribelo.

            - Neeblas… ribelo… En la korto… de la malantaǔa fortikaĵo… estas kiras-ŝranko, kiu havas nekredeble komplikan, kombinacian seruron… Ok literoj kaj ok ciferoj… En la kiras-ŝranko estas la akvokrano… Ĉiutage dufoje… por unu horo… mi mem malfemas ĝin… Nur unu oficiro konas krom mi… la kombinacion… Se mi kaj mia adjutanto mortus subite… post dudek kvar horoj… mortos la garnizono kaj ĉiu malliberulo pro soifo… Ĉar de tie ĉi kondukas disbranĉiĝa tubo ankaǔ en la fortikaĵon.

            - Kaj kie estas la adjutanto? –demandis Gardrone iom timeme. Delahay vidis tuj, ke li estas malkuraĝa homo.

            - Mi estas la lasta oficiro en la fortikaĵo – li respondis. – Mia adjutanto mortis antaǔhieraǔ.

            - Diru do rapide… - kriis Gardone, timiĝinte pro la penso, ke la malsana aĝulo povas morti en kiu ajn momento, kaj li kunportos en la tombon la kodon de la kirasŝranko, kie troviĝas la akvokrano.

            - Ĉar nun jam estas du oficiroj, kaj mi estas en tia sanstato, ke mi devas zorgi ankaǔ pri anstataǔiganta komandanto, mi diros la kodon samtempa ankaǔ al vi kaj Finley.

            Gardone plurfoje glutegis. Nur venus jam tiu malbenita Finley! Ĉar tiu aĝa, malsana homo povas morti en kiu ajn momento.

            - Eble estus pli bone, se vi dirus tion, sinjoro majoro…

            - Kial? Mi ankoraǔ vivos, mi ne scias kiom longe… Poste… ĉi tie ne estas permesate timi la morton. Ĝi kaŝatendas vin en mil formoj ĉiutage…

            Enpaŝis Finley je la granda malpeziĝo de la kapitano.

            - Mi petas vin, Finley, sinjoro majoro volas diri ion pri la kombinacia seruro…

            - Jes, jes… - diris Delahay kaj elektis malrapide cigaron el cigarujo per siaj maldikaj, etaj fingroj. Li tranĉis ties finon kaj ekfumis. Poste li turnis sin al Finley:

            - Filey… Finley… Ĉu vi ne estas franco?

            - Mia patro estis anglo, sed mi naskiĝis jam en Francio.

            Ia stranga disciplinemo estis en tiu oficiro, kiu havis buniĝintan, decidkarakteran vizaĝon kaj severajn okulojn. Liaj nazloboj ofte ektremis pro la subpremita ekscito.

            - Mi petas vin, Finley – diris Gardone. – Sinjoro majoro diros al ni la kombinacion de la seruro, kiu la akvokranon…

            - Jes… jes… - mansvingis la majoro. -

            Koncerne la ĉi-tiean situacion, oni sendas la feĉon de la kolonia armeo al Aut-Taurirt. Krome la malliberuloj… Ni ne scias ilian nombron. Ne estas proponinde intermiksiĝi kun ili. La inĝenierojn ili toleras iel.

            - Ĉu neeblas fari ordon?

            - Ni ĵetas la malliberulojn en la ĝangalon, sed ni ne povas iri post ilin… - Gardone ektremis, ĉar la majoro ekĝemis, li frotis sian bruston per sia mano kaj premestingis la cigaron kun naǔza paǔto. – Ili ne rajtas forlasi la ĝangalon, ĉar ili havas nutraĵon kaj akvon, sufiĉan nek por unu horo. Ili devas konstrui la vojon, ĉar cetere ili ne ricevas manĝi kaj trinki… Sed iri inter ilin por fari esporon… puni… neeblas. Mi estas laca kaj malforta. Vi devas ordoni. Kaj faru tion, kion vi volas, kaj kion vi bontrovas. Tempo kaj vivo de la homoj ne gravas… Kiu venis ĉi tien, ĉu malliberulo, ĉu senranga soldato, ĉu kapitano, tiu frapfermis la pordon malantaǔ si – diris la majoro. Poste li skribis ion sur paperon. – Vi devas tuj lerni tion… Estas permesate skribi ĝin nenien… La sekreto de la kombinacio signifas la potencon… super la garnizono… Se ĝi diskoniĝos, se oni ekscios tion… ili mortigos nin…

            Finley nur rigardis sur la paperfolion. Gardone longe iradis tien-renn por legni ĝin. Sed sekvan tagon li povis malfermi la akvokranon nur helpe de Finley…

 

 

 

 

D U D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Je la kvina horo estis alviciĝo.

Latouret difinis la pikedon, postenigis la homojn deĵori, elektis la membrojn de la corvée.

            Ĝi estis la plej malbona servo. Ĝardi la malliberulojn ĉe la komenco de la ĝangala ŝoseo…

            La corvée konsitas el kvindek homoj, ĉiu plenekipite. Tri plotonoj ŝanĝas unu la alian en ĉiu oka horo. Ili okupas pozicion ĉe la komenc de la ŝoseo, inter la dezerto kaj la ĝangalo, tentas la malliberulojn, kaj ili havas la ordonon: okaze de la plej malgranda rompo de ordo pafi. Ili zorgas pri tio, ke la ok senditoj de la bagnanoj transprenu la provizaĵon kaj aliajn objektojn. Se pli ol ok malliberuloj proksimiĝus al la corvée: pafi.

            Ĉiuj suboficiro kaj senrangulo (ne pli ol dudek homoj) estas postenigita al la corvée pro ilia reduktiĝinta nombro.

            Tamen la akvo kaj la nutraĵo esits la vera gardistaro, el kiuj la malliberuloj ne povis rezevi. Ĉar la bagnanoj faris tion, kion ili volis en la ĝangalo, malproksime de la pikedo.

            Oni punis la legianon per tio, ke li estis sendita inter la malliberulojn, kiu estis egala kun la mortkondamno, ĉar kiam li malaperis for de la okuloj, la bagnanoj mortbatis lin. La soldatoj bone sciis tion ĉi tie, kaj se ekzemple iu estis punita per unu semajna travaux forces, oni retenis lian identigan plaketo. Kiam finiĝis lia puno, tiam oni notis en la taglibron de la garnizono, ke la koncerna senranga soldato estas forstrekita el la etato de la kompanio pro morto.

            La corvée sidadis apatie, plenekipite en la korto, kiam eksonis la voĉo de la itala kaporalo Battista:

            - Dobout! En route! En avant. Marche!

            La kvindek homoj iras.

            Iu leǔtenanto Hillers iris inter la malliberulojn. Li estis teknika oficiro, venigita al la vojkonstruo. Delehay atentigis lin, ke li estus afabla, rilate la bagnanojn, kaj li klopudu havi bonan kontakton kun ili. Ĉar ili ne mortigas la inĝenieron. Tiu estas bezonata al la vojkonstruo, sed lin povas gardi nenio alia, ol la bonvolo de la malliberuloj.

            La corvée transdonis la matenmanĝon. Ok bagnanoj puŝis la ĉareton moroze, mansaluto ne estas, nur malamikaj ekrigardoj.

            La pikedo suferegas sub la varmega suno. Miliono da moskitoj venas el la ĝangalo, kaj amasego de muŝoj svarmas inter la manĝaĵrestaĵoj. Ĝi estas neeltenebla. Ĉiu sangas pro la pikoj de la moskitoj.

            Oni donas kininon al ili. Kolombo kaŝe elkraĉas ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je malario. Li ĝoje toleras la pikojn de la moskitoj. Maleble, ke ne estus inter ili, kiu propagus malarion.

            Ili sentas teruran fetoron. Odoro de pesto alvenas el la direkto de la bagnanoj. Skeletaj homoj, vestitaj per ĉifonoj iraĉas, marteladas en la tendaro. Nun ili eklaboras ĉi-antaǔe. Jen rigardu… Blankaj promenbastonoj pendas el la jakotuboj anstataǔ brakoj, kaj iliaj vangostoj elstaras, kvazaǔ tiuj volus trapiki la nuran haǔton, kiu ankoraǔ restis sur ili…

            Kreto staris apud Kolombo. Flave kaj idiote, sed trankvile. La soldatoj envias lin, ĉar lia paralize nekroziĝinta nervosistemo estas grandparte sensenta, rilate la korpajn suferojn…

            - Englutu la kininon! – alkriis kaporalo Kibienski la idioton.

            - Dankon, mia kapo ne doloras…

            Kobienski batas en la vizaĝon de Kreto. La manoj de Kolombo pugniĝas…

            - Englutu, ĉar mi disrompos vian kapon!

            - Tiam ĝi doloros – rikanis la kreteno kun sanganta nazo. Kolombo elpaŝas el la vico, rektiĝinte.

            - Mi raportas obeeme, la kamarado estas mense malsana.

            - Kio?! Ĉu vi raportas?!… Vi… ĉu vi elpaŝas el la corvée? – La kaporalo levis sian pugnon, sed mano de Kolombo iom malsuprenglitas sur la fusilrimeno, kvazaǔ li volus tenis sian fusilon pafpreta. Kobienski konas la homojn bone, li scias, se li batos, tiu fusilo deŝultriĝos, kaj la stileto trapikos lin…

            - Mi jam glutis la kininon… - raportas Kreto rikanante. Sed Kobienski ekkriegas:

            - Gamberiĉ! Pelli! Hmmer kaj Bouillon! Á moi! – Ili estis kvar malnovaj soldatoj. Ili tuj alvenis kun suboficiro. – Senarmigu tiun senrangulon kaj vindkatenu lin!

            Kolombo toleris tion trankvile. Ili ĵetis lin en la polvon. Lia kepo falis, sed neniu metis ĝin sur lian kapon. Li kuŝis tiel, kun nekovrita kapo sub la bruliga suno.

            - Kvar homoj portu lin en la fortikaĵon! Unu hora ŝnurpendigo… - li diris kategorie. – raportu al la serĝento, ke li forlasis la corvée-on!

 

 

 

2

 

 

 

La soldatoj rigardis kn abomeno la kutiman vidaĵon el la fenestro. La duonnuda Kolombo estis ligita al paliso en la mezo de la korto sub la suno. Oni suprentiris lin je la pojnoj, maŝe ligitaj malantaǔe tiel, ke nur liaj piedpintoj tuŝis la teron, poste la ŝnuro estis fiksita.

            Li sevenis post dek kvin minutoj. Tiam oni malligis kaj surverŝis lin. Li svenis kvar foje dum unu horo, kaj kvar foje ripetiĝis ĉio ĉi. Poste oni portis Kolombon en la ĉambron kaj ĵetis lin sur la liton. Latouret rigardis la tutan punon kun rigida mieno. Nun povas kuŝis la inpertinentulo duonmorta. Se li ne rekonsciiĝos ĝis vespero, li povas pasigi unu tagon en la ĉambro por la konvaleskuloj…

            Li ne kredis siajn okuloj, kiam post dek kvin minutoj li iris en la kantinon, kaj Kolombo sidis tie antaǔ botelo da vino kaj buŝharmonikis gaje…

            - Senrangulo! – kriegis Latouret.

            Li salte leviĝis. La serĝento daǔrigis mallaǔte:

            - Aǔskultu min, senrangulo. Laǔ la denunco de Kobienski, mi proponis puni vin per dutaga pelote, sed sinjoro kapitano aldonis al tio ankoraǔ tri tagojn kun duobla ŝarĝo kaj vi devas kurpaŝi du horojn…

            Tia puno ne ekzistis. Neniu eltenis tiun. Originale la pelote signifas ricevi potage akvon kaj panon foje, tagmeze kuri unu horon en la dorsosako kun dudek kilogramoj da ŝtonoj. Sed Gardone, kiu volis mortigi Kolombon, kiel suspektindan homon, ordonis al li porti kvardek kilogramojn da ŝtonoj dum kvin tagoj kaj kuri du horojn potage. Latouret atendis, ke la vizaĝo de la senrangulo ektremos. Li eraris. Diable! Liaj okuloj ja ekbrilis kaj rikanis.

            - Kial vi ridaĉas! Homo! Vi mortos pro tio!

            - Mi raportas obeeme, mi dankas la punon.

            Oni puŝiegis lin en la ĉelon, en malpruan, humidan kavon. Benko ne estas en la ĉelo. Nun li vere mortos kaj liberiĝos de tiu obskura fabelo. Fine ja kion komunan havas mortinto al tia komplika historio? Li venis tial ĉi tien, ke liaj proksimuloj heredu dek mil dolaran asekuran obligacion. Ĝi okazos tuj, kiam li falos pro cerba hemoragio aǔ pulmoembolio sub la suno, kaj fino. Dank’ al la kapitano, li solvis la problemon. Tamen li forĵetis la kinin-porcon, kiun la provoso donis al li. Kvankam nun jam tute ne estas necese malsaniĝi je malario. Sufiĉos ankaǔ la pelote. Sed kio certas, tio certas! For la kininon!

            Tagmeze estis kvindek celsiusgradoj, kiam kaporalo Battista kriegis:

            - Pas de gymnastique… en avant… merche!

            Li kuris sub la suno. Li faris tion tute facile. La soldatoj vidis el la fenestro kun teruro, ke li kuris tri kvaronojn da horo, kaj nur tiam li falis svene. Sed jam post dek minutoj li kuras plu. Disinjoro: tutan duonhoron. Poste trioble dek kvar minutojn. Dume Latouer sidis ie en la deponejo kaj pipfumis morne.

            Kion li pensis dume, neniu scias.

            Du homoj portis Kolombon kiel ĉifonon en la ĉelon n-ro unu kaj ĵetis la ŝvitkovritan, svenintan junulon sur la malpuran teron.

            Latouret vidis la sekvan tagon, kiam oni elkondukis lin. Fine nun la knabo aspektis korpe-anime rompiĝinta! Liaj vangoj enfalis, la okuloj estas lacaj kaj anonciĝas raǔkvoĉe…

            - He! Fanfaronulo! – li diris al li. – Vi povas peti la suspendon de via puno por unu tago: morgaǔ estos la festo Ĉieliro.

            - Dankon, mon cherf! Mi ne petas la interrompon de la puno, mi preĝos en mia ĉelo.

            - Nu do… pas de gymnasitque! Vi!… Vi… koliko kurbigu tiulon! – li murmuris kolere kaj forrapidis pipfumi en la deponejon. – Li fleksiĝos do neniam… tiu… tiu…

            Post du tagoj li svenis en ĉiu kvina minuto kaj sentis, ke liaj koro, vejnaro, pulmo tute elĉerpiĝis. Morgaǔ la mokincito finiĝos… Liaj fratino Anette kaj patrino povos vivi feliĉe poste.

            Estis varmega, malbonodora nokto. Li kuŝis svne sur la malpura planko. Rato ronĝis ie.

            Adiaǔ bela enigmo… Kiel ĝi estas? Oficiro estingas la lampojn ĉirkaǔ la mortinto… Lambertier atendas lin ĉe la fontano, kaj Macquart ne venis… sed ĝi faras nenio!

            Nur li vidus la vinonon ankoraǔfoje… Tiu virino, ŝi estas alia, ŝi… ŝi estas bela! Ŝi nur kantus ankoraǔfoje… Tiam malfermiĝis la pordo de la karcero, kaj Kolombo konstatis ĝoje, ke jen, li freneziĝis kaj mortos tuj, ĉar li vidis la araban kafkuriston enpaŝi tra la pordo.

            Abu el Kebirt-on, kiu mortis!

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:30:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Li kuŝis tute malseka pro la ŝvito, spiregante kaj rigardis lin… Li apenaǔ povis ekparoli… La kafkuiristo nun iras al la pelote-dorsosako… La luno enradias tra la fenestro… Li klare vidas liajn trakomajn okulojn, longan, blankan barbon… Jen vidu… Li metas la ŝtonon en pakumaĵon.

            He!… Kio ĝi estas? Nun li metas lignopecojn anstataǔ la ŝtonojn en la pelote-on.

            Li kolektis sian ĉiun forton kaj pene leviĝis.

            - Iru for… de tie… nazmukulo!

            Abu el Kebis metis sian fingron al siaj lipoj… Poste li metis la pakumaĵon kun la ŝtonoj sur sian dorson kaj elŝteliĝis.

            Kolombo ne povis moviĝi… sed tio… temen ne eblas… Nu, egalas. Li petos la subkaporalo redoni siajn ŝtonoj.

            Li ekdormis.

            Kiam oni skue vekis lin maten, li ekstaris ŝanceliĝante, kun vertiĝanta kapo. Nu. Hodiaǔ ĝi finiĝos. Li ankoraǔ memoris sian stultan sonĝon. Abu el Kebir, la martinta kafkuiristo kun la ŝtonoj… La subkaporalo prenas la sakon kaj metas sur lian dorson…

            Kio ĝi estas? Ĝi apenaǔ estas peza! Kvardek kilogramoj da ŝtonoj, kaj li ne sentas tion. Kvankam la sako samtiel ŝveliĝas…

            Tion ne eblas, mi petas… Oni lasu lin morti. Li turna sin kolere al la subkaporalo, kaj…

            La okuloj de Battista trembrilas minace, dum li fiksas la dorsosakon kaj siblas tra siaj dentoj.

            - Silentu hundo… ĉar!…

            Bone…

            Tio estas alia. Repliki ne estas proponinde, kaj se ankaǔ la subkaporalo estas en la friponaĵo de la mortinta Kebir, tiam li devas silenti, ĉar cetere Battista estos punita per travaux forcés.

            Li paŝis sur la korton kun la grandega, ŝveliĝinta sako, malpeza kiel floko. Ĝi estas bela afero, mi povas diri… Tiaĵo en la legio… Koruptado, panamo kaj trompado! Pfu! Li devintus pripensi antaǔ ol veni ĉi tien por morti. Ĝi ja estas akvo al la muelilo de la asekura societo… Sankta Dio! Ĉiu rigardas lin buŝmalferme, ĉar li kuras tiel, kiel ĉamo… Nunu… Battista havos problemon el tio… Li falis sur la teron.

            Li kuŝis sen ĉiu konvinkiĝo kun fermitaj okuloj. Poste li kuris denove. Kiam oni akompanis lin en la karceron, post dek minutoj aperis Battista kun granda plado da maĝaĵo kaj vino. Li volis diri ion, ke oni devus malsatigi lin kaj doni al li nur panon kaj akvon! Sed la okuloj de Battista denove trembrilis:

            - Se vi malfermos vian buŝon, mi buĉos vin… vi… vi… porko!

            Kiam li plenumis sian punon, Latouret venigis lin antaǔ sin. Disinjoro!

            Li grasiĝis!

            - Rompez!… Rompez, fripono, ĉar… mi distretos vin!

            „Mi nur scius, kial ili estas tiel grobaj” – li pensis, kiam li iris por sia buŝharmoniko en la ĉambron de la soldatoj. Kion li faris efektive, ke oni skoldas kaj minacas lin tel?

            Li blovpurigis sian buŝharmonikon, forĵetis la kininporcion kaj iris en la kantinon.

 

 

 

2

 

 

 

La homoj sidis silente. Ĝi estis la plej malvaria, la plej senbrua kantino de la kolonio. La corvée, la monotoneco, la freneziga varmego faris la soldatojn duonmortaj. Nekalkuleble multe da muŝoj zumis en la ejo.

- Alo, sinjoroj! Ĝi ja tute ne estas kantino, sed funebra kunveno. – La vigla krio de Kolombo preskaǔ disŝprucigis la varmegan, sufokan aeron. La homoj ekmoviĝis. Poste eksonis sur la buŝharmoniko:

 

„Le sac, ma foi, toujours au dos…”

 

 

            Kekaj homoj kantis. Ankaǔ la idiota Kreto movis sian manon rikanante. Kelkfoje li ekĝojkriis. Ĉiu ridis pri tio. Sed nek tiu tago pasis sen tragedio.

            La homoj suferis duonsvene en la vaporo de la kantino, peza de la sufoka, abomeninda fumo de pipo.

            Aǔdiĝis la trumpeto de la ekmarŝonta corvée. Kaj la pordo malfermiĝis…

            Toppauer alvenis kuregante… Time, maltrankvile…

            - Knaboj… mia fusilo… malaperis…

            Ili eksilentis konsternite. Ĝi signifas punlaboron. Certe kaj nesaveble! La dika poeto ĉirkaǔrigardis senkonsile per siaj malgajaj, hebetaj okuloj…

            Pencroft ĵetis unu frankon sur la ladan drinkejtablon kaj foriris silente. Hildebrandt restis sidanta.

            - Kiaj stultaĵojn vi parolas?! – alkriaĉiis lin Kolombo kolere. – Kiel eblas, ke via fusilo malaperis?! Rapidpafa fusilo Lebel ne estas fabela feino…

            - Mi… metis ĝin sur la stablon. Nun mi devas iri gardostari, kaj… mi ne trovas… Ĝi malaperis…

Frapbruo de kolbo aǔdiĝis ĉe la pordo. La pikedo!

            - Senrangulo! Vi ne anonciĝis ĉe la corvée! Post kvin minutoj iru por priaǔskultado en laborista vestaĵo.

            …La buŝharmoniko de Kolombo mutiĝis. Lia plej bona amiko, la grandkapa, dika poeto ekiros posttagmeze al travaux forcés!

            Li estis kondamnita al du semajnoj, sed estas tute egale. Oni mortigos lin la unuan tagon. Latouret permesi al ili paroli lastfoje unu kun la alia.

            Kolombo ne povis ekparoli. Li nur glutis, ĉar io strangolis lian gorĝon kaj longe premadis la manon de sia amiko. Tiu ridetis. Dume li lekadis sian larĝajn, arlekenajn lipojn. Li estis tiel malbela kaj tiel kara. Li karesadis embarasite sian bluan barbostoplan makzelon, similan al tiu de simio, li metis sian pezon de sur iu kurba kruro al la alia, fine li transdonis al Kolombo multe da paperoj.

            - Tiuj estas miaj verkoj – li diris poezie -, cen dek elektitaj poemoj de Troppauer. Gardu ilin. Per tio vi ŝuladas al la posteuloj…

            - Debout! – kriis la kaporalo, kaj Troppauer ekiris kun la corée. Sola li iris plu ĉe la ŝoseo, komenciĝanta en la ĝangalo.

            Post kelkaj minutoj li malaperis for de l’ iliaj okuloj. Ili sciis bone: porĉiam.

            Troppauer anasiris trankvile sur la ŝoseo, en la internon de la ĝangalo. Leǔtenanto Hillers ĵus kontrolis, kiel oni demetas kaj elverŝas la malvarman bitumon sur la purigitan teron.

            - La senrangulo n-ro mil okcent sesdek kvin anonciĝas por du semajna punlaboro.

            La leǔtenanto skribis lian nomon en sian notlibron kaj mansvingis.

            - Iru al la bangalo.

            Li iris…

            La grandaj arboj kaŝis lin de antaǔ la oficiro. Hillers ĝemis. Li sciis bone, ke la soldato malaperos. Terure. Kaj oni povas fari nenion. Ŝoseo estas bezonata ĉiumaniere.

            …Troppauer jam vidis de malproksime la mokan kaj minacan grupon de la malliberuloj staradi ĉirkaǔ la tendodomo. Io kunpremis lia torakon…

            Grandegulo, rande la grupo, skuis minace sian pugnon de malproksime. Li estis Tarzan-simila, duonnuda homo kun osta, ĉevalforma kapo kaj kun barbo de Sankta Nikolao, pendanta ĝis lia zono. Li svingis klabon en sia mano.

            - Knaboj! Unu soldaton malpli denove… - kriis Tarzan. – Sed enterigu lin malpli proksime, ĉar la lasta alvenigis la hienojn ĉi tien.

            Kaj li ekiris por ekbati la proksimiĝanton la unua. Troppauer pensis tion dum momonto, ke li forkuros. Sed kien? Ĉirkaǔe estas la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Li iris plu, rekte.

            - Hundo! Fia sanghundo! – kriis la sovaĝulo, simila al Sankta Nikolao kaj suprenlevis sian klabon. Sed iu kaptis lian brakon kaj ĵetis lin flanken, kiel paketon.

            - Neniu batu tiun homon!

            La duone ŝimaj skeletoj, vestitaj per dreliko, proksimiĝis kun minaca kriĉado…

            Barbizon, la korsika bandito staris antaǔ Toppauer kun disetenditaj brakoj.

            - Li estis tiu soldato, kiu donis akvon por trinkigi vin, Gruont. Li batis la goumier-on pro ni. Kiu ektuŝos lin, mi mortigos tiun. Mi ĵuras je Madono…

            La minaco de la korsikano en si mem ankoraǔ ne estintus efika. La hirtahara Nikolao-Tarzan retropaŝis tiam, kiam li aǔdis, ke la soldato trinkigis malliberulon. Tiuj duonmortaj, nervomalsanuloj, kiuj ŝanceliĝadis inter krimfaro kaj histeria animstato. Ili frapadis la ŝultron de Troppauer kaj rikanis al li.

            La dikulo rektigis sin kaj diris kun sia plej larĝa rideto:

            - Se vi permesas, mi laǔtlegos mian poemon – kaj li elpenis malpuran paperon. – Aǔroraj rozoj super Saharo. Verkis: Hümér Troppauer!

            La bagnanoj staris timiĝinte.

 

 

 

 

3

 

 

 

Kolombo pikigis sin ĝissaѮge fare de la moskitoj kaj forĵetis la kininon. Li ne englutis eĉ unu gramon el ĝi. Rikajev jam estis surda pro la multe da kinino kontraǔ la malario. Kolombo nur lasis, ke la moskitoj piku lin, sciante, se li devas enhospitaliĝis, ĝi jam signifas tion, kvazaǔ li jam estus mortinta.

            Sed vespere en la kantino denove ne la febro turmentis lin, sed la malpacienca malsato. Kiam fine oni alportis la vespermanĝon, Rikajev subite falis de sur la seĝo, ĵetante sin duon metron malproksimen pro frostotremo, kaj liaj kunpremitaj dentoj grincadis tiel, kvazaǔ du raspaj gruzelpecoj estus kunfrotitaj…

            La kruacisto nur rigardis sur la danon:

            - Malario… - li konstatis kun mansvingo. Kaj oni forportis Rikajev-on…

            - Je mia vorto la sorto serĉe provokas min – diris Kolombo en si mem malesperiĝinte.

            Sed li devas morti! – li ripetadis en si mem kaj englutis grandajn pecojn el sia vespermanĝo. Kompatinda Troppauer! Li metis liaj poemojn en tiun impregnitan sakon, en kiu li gardis la dokumentojon de Grison kaj la ostan plakedon kun la numero 88.

            Nun Hlavaĉ envenaĉis en la kantinon. Li apenaǔ resaniĝis el sia feboatako, kiun oni pensis tifo. Li sidis al la tablo de Kolombo kun iom da kulposento, modeste. Hlavaĉ vere estis ŝuisto. Li ekbruligis sian metiejon antaǔ du jaroj, kaj oni enkarcerigis lin pro asekur-trompo. Liberiĝinte, li dungiĝis al la legio kaj tute ne konjektis, ke post lia ŝtelafero la fantasta Kolombo vidas en li varan, sekretan majoron!

            Kolombo kunfrapis siajn maleolojn sub la tablo kaj okulumis. Nun venis en lian kapon, ke li ne vidis Hlavaĉ-on, de kiam li eksciis, ke li estas majoro Yves. Kompreneble, la onidira ŝuisto tute ne konjektas tion, ĉar li havis febron. Li ankoraǔfoje okulumas al la ŝuisto, kiu rigardis lin konsternite, poste li kliniĝas al li proksimen kaj flustras en lian orelon:

            - Mi scias ĉion…

            Hlavaĉ fariĝis murte pala… Nun sekvos la afero pri la ĉemizo!

            - Mi ne komprenas… - li balbutaĉis.

            Kolombo okulumis denove kaj diris nur tion signifoplene, mallaǔte:

            - La ĉemizo!… Vi rakontis ĉion en via sonĝo, kiam vi havis febron…

            La lipoj de Hlavaĉ tremis kaj forte ekprenis la seĝon

            - Mi petegas… mi, mi… se oni ekscios…

            - Vi povas fidi min… mi estas bona knabo… Kaj bonega detektivo… Vi povas kredi tion…

            - Mi petas vin… - balbutaĉis Hlavaĉ -, Spolinski diris al mi… mi vere ne povas…

            - Bone, bone… Gravas, ke vi en donita situacio povas kalkuli mian helpon. Mi preskaǔ fariĝis franca maroficiro. Oni forprenis mian kvaston, sed mian amon al la patrujo ne. Vive la France… Pst… - kaj li metis sian fingron antaǔ sian buŝon.

            - Mi povas silenti. Sed mi diras tion: vi povas kalkuli mian helpon… Ĝis revido… sinjoro majoro!

            Kaj li foriris. Hlavaĉ sidis tolpore kaj viŝis sian svitantan frunton. Dio mia… Tio kaǔzos malbonon al li, se tiu homo vere freneziĝis.

 

 

 

D U D E K D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

 

1

 

 

 

 

Ankaǔ la vizaĝo de kapitano Gardrone surprenis tiun flavbrunan, galan tonon, kiu estas speciala miksaĵo de pala kaj burna, simila al vakso-kreola koloro, kion kaǔzas la forta sunbrilo kaj la akuta anemio. Lia kapo zumis dum la tuta tago, kaj nur la multe da brando faris eltenebla por li tiun mortigan postenon.

            Kolombo fariĝis preskaǔ lia manio en la nenifaro, en la senpova kolero, en la incitiĝemo. Li decidis ankoraǔ en la dezerto, ke li pereigos „tiun suspektindulon”. Kaj oni raportas konstante, ke li eltenis la mortan punon! Li furiozis, ke malgraǔ la malbonvolema konduto de la oficiro, rilate la soldaton, kion li ordonis al ili, la junulo ankoraǔ vivas, ĉi tie, kie oni povas morti tiel facile. Tiu malamo kontentigis lian ĉiu maleperiĝon, kion li klarigis per io suspekto.

            Ankaǔ nun li venas renkonte. Kaj li fajfadas! Li alkriaĉis lin kolere:

            - Senrangulo! Kie estas via rimenzono?

            Li staris vid-al-vide al li en la korto, ardanta pro la varmego.

            - Mi ne estas deĵoranta, mon commandant – respondis Kolombo.

            - Kie estas via rimenzono?

            - Mi lasas ĝin sekiĝi post la paquettage por ke la vakso ne disŝmiriĝu.

            - Rapurtu al la plotonestro, ke vi trairis la korton sen rimenzono. Rompez!

            Kobienski jam havis multe da malagrablaĵo tial, ĉar tiu legiano eĉ nun obstakladas ĉi tie. Li komprenis bone la kapitanon, kaj tute ne de la bonvolo de la suboficiro dependis, ke Kolombo ankoraǔ vivis.

            Li aǔskultis la raporton de Kolobo kun vizaĝo, deformiĝinta de la kolero, poste tiu deformiĝo transiris al besta rikano.

            - Nun mi traktos vin draste. Fia bleu! Mi punas vin per dudek kvar hora en crapaudine…

            Serĝento Latouret iris al la kapitano: tiu puno estis malpermesite eĉ malpli ol du kaj duon horoj. Dudek kvar horoj efektive signifis torturmorton ĉi tie. Li ne povis preni sur sin la respondecon. Sed la kapitano tre riproĉis lin:

            - Ĝi ne estas la armea provizada servo! Ĉi tie ni havas spacialajn cirkonstancojn, kaj multe da aferoj estas kontraǔregula. Sed alimaniere ni ne povas fari tion.

            Latouret iris por eskorti la deliktulon. Li jam atendis lin en laborvestaĵo… kaj… nom du nom… li rikanis!

            - Harrincourt. Vi estos punita per dudek kvar hora en crapaudine. Mi devas diri, ke vi povas danki tion ne al mi… Kaj se… Kial vi rikanas! Bruto! Vi mortos eĉ dekfoje dum la dudek kvar horoj!

            Nur unufoje donu tion, mia Disinjoro, fine. Nur unufoje – preĝis Kolombo en si mem kaj estis tute feliĉa.

            Oni alkondukis lin al la pikedo. La goumier-oj loĝis en la domo de la gardisoj, troviĝanta apud la pordego. La suboficiro ĵus batis sinjoron grafon Spolansky per la buka fino de rimenzono.

            - Hundo! Ĉu vi ekdomis dum gardostaro? Fiulo… vi… Sinjoro leǔtenanto punos min, mizerulo… ĉu vi dormas?

            La fizike malpli forta homo en la tropiko ofte ekdormas, simile al sveno post la manĝado. Vane estas ĉio, tiu dormemo ne venkeblas. Spolinsky falis sur la teron kun sanganta vizaĝo.

            - Ankaǔ Spolinsky-on ligu apud la alian friponon por du horoj!

            La en crapaudine estas mezepoka puno. Kunliginte la maleonojn kaj la pojnoj, oni tiras la ŝnuron sur la dorso de la ventre kuŝanta homo, ĝis la man- kaj pieddorsoj kuntuŝiĝas kaj puŝas la puniton tiel en kovritan kavon.

            Li sentis, ke lia kapo estas plena de sango kaj la koro batas sovaĝe, kiel li kuŝas surventre en la kalvo.

            Apud li estas la kompatinda Spolinsky, ŝnurligita. Sub la suno la temperaturo estis super kvindek celsiusgradoj, kio ne estas malofta en Saharo. Oni kovris la kavon per veltolo. Post duonhoro terua varmego estos ĉi tie.

            Hm… la sango jam malleviĝis el lia kapo, kaj ankaǔ lia koro batas tute normale. Tamen estos bezonataj horo, ke li mortu…

            - Harrincourt… - ĝemis Spolansky – ni ne eltenos… du horojn…

            - Ba! Ni povus ludi eĉ pikedon dum du horoj. Tute ne temante pri buŝharmoniko.

            - Sed… mi havas dilatiĝintan aorton…

            - Kial venas tiel eleganta homo en Saharon? Laǔeble ne moviĝu, ĉar tiam la sango cirkulas malpli rapide, kaj la ŝnuro ne premos vin tiel forte.

            - Tamen… kial… vi moviĝas?

            - Ĉar mi ŝatus morti…

            La varmo jam komencis densiĝi sub la veltolo, kaj la karbodioksido, elspirita de la du homoj faris eĉ pli mortiga la ardan premon. La veltolo, kvazaǔ ĝi estus flanko de hejtita forno, verŝegis la bruligan varmegon sur ilin, kaj ĝi malhelpis, ke la varmo elradiiĝu.

            - Harrincourt… - spiregis la alia – aǔskultu min… mi ne volas kunporti en la tombon… kion mi scias… Mi devas diri… kiu mi estas…

            - Gvardiano, kaj vi malgajnis per kartludo, aǔ markgrafo, kaj vi mortigis. Estas tute egale…

            - Mi estis ŝtatoficisto en Pollando…

            - Ĉu konsilisto de ministro?

            - Ne… Ekzekutisto…

            - Kiel?

            Ĉu sinjoro grafo estas ekzekutisto? Ĉu kun tia eksteraĵo? Kial? La kompatinda Troppauer aspektas, kiel ekzekutisto, kaj li estas poeto. Tiu ĉi homo ŝajnas plie poeto, kaj li estas ekzekutisto… Nu, ĝi estas bela afero, rilate la inkogniton.

            - Jes… Mi estis ekzekutisto… Mi heredis tiun profesion de mia patro…

            - Ne prenu la aferon grave al via koro…

            Spolinski ĝemis profunde. Li ruliĝis sur sian alian flankon, tiel li mapleziĝis iomete.

            - Aǔskultu min, Harrincourt… kvankam mi ne idas tion… vi volis ŝteli vian ĉemizon…

            - Ĉu ankaǔ vi?… Ĉu la tuta kompanio volas porti mian tolaĵon? – Li finis tion spiregante. – Tamen ĝi estas interesa afero.

            - Soldato entreprenis porti ĝin al mi… Li kunportis… kaj tiam aperis… Pentcroft. Li diris tion, se mi ne transdonos la ĉemizon, li denuncos min… vi scias… kiel terure… oni linĉas la ŝteliston… Tial mi estis en liaj manoj…

            Hu, per la sep sakramentoj… ĝi jam estas tre malfacila.

            - Li forprenis la ĉemizon… Mi frenezulo… rakontis mian sekreton al li… mian inventaĵon… Oni maldungis min tial… ĉar mi inventis ion…

            - Vi ne faris tion bone… Ŝtatoficisto vivu por sia profesio…

            - Nu… Tio estis la problemo… mi konsideris… la ekzekutistan profesion… kiel religiema homo… Mi voli… ekzekuti… sen doloro… Mi inventis metodon… Sed oni ne akceptis ĝin… Kvankam la pendumo estas terura… kredu tion.

            - Se vi… diras…

            - Mi pensis… se mi pruvos al ili… tiam ili konsentos… kaj mi provis ĝin ĉe kondamnito… antaǔ ol li estus kondukita… al la ekzekutejo… sed ĝi ne sukcesis bone… kaj oni eksigis min… De tiam mi perfektigas mian inventaĵon… kaj mi vivis por tio, ke mi transdonu ĝin… al la homaro… La punito ne suferu, kiam li mortas… Tial mi dungiĝis al la legio… ke ĉi tie, se estos… nesavebla vundito aǔ malsanulo… mi provos ĝin…

            Kolombo subite ekhavis ideon:

            - Diru! Ĉu vi interflustradis kun la sanitara soldato… Kiam la Bubo kuŝis malsana…

            - Jes… mi priparolis kun li… se la kuracisto rezignos lian vivon… tiam li permesos, ke… mi provu ĝin…

            - Ĉu vi mortigis lin?!!

            - Ne… Ĉar… kiam mi volis uzi ĝin… Tio estas longa, kurbigita drato… kun pinĉiletoj. La pinĉiletoj estas alĝustigeblaj, kaj metinte la draton… sur la korpon… ĉiun pinĉileton oni devas meti… super aorton… La stango… estas kurbigita tiel, kaj ekpreminte bukon… ĉe ties supra fino… la pinĉiletoj fermiĝas… ĉiu vejno ŝtopiĝas… dum momento… la koro tuj haltas… la cerbofunkcio… la spiradcentro… korme, se la arterio estas radiala kaj… ve…

            - Parolu pri la murdo – spiregis Kolombo.

            - La sanitara soldato… diris… ke la Bubo fartas pli bone… kaj estas espero… tial mi ne faris tion. Sed tiu fripono… forprenis… la vejno-kunpremilon kaj… kaj… li mortigis per tio…

            - Ĉu Pencroft?

            - Jes… - Li ĵetis sian korpon alten, kaj refalis stertore. Li aldonis kun plendinda ĝenmo: - Sed li havas ankaǔ alian nomon…

            - Laporter!

            - J… Jes!… Ve!

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:33:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Ĉu do Pencroft estas identa kun Laporter? Li povintus pensi tion… Ho, kiel stulta li estis… kiam li ja muzikis la kanton „Si l’on svait” en Murzuk… la Bubo kriis: „murdisto” kaj alsaltinte, kaptis la gorĝon de Pencroft…

            Li ankoraǔ vidis, ke oni malligas Spolansky-on apud li kaj verŝas akvon sur lin…

            Ĉu li mortis?…

            Oni kovris lin denove… Li sentas, ke lia buŝo ŝaǔmas… Kiom da tempo pasis? Ĉiu mallumiĝis antaǔ li… La sango zumante pulsadas en lia cerbo, kaj… perdas sian konscion… Fino… Dank’ al Dio, nun jam estas finite… - ĝi estis lia adiaǔanta, lasta reflek-penso.

            Li rekonsciiĝis je tio, ke li kuŝas sur la hospitala lito, kaj la kuracisto kliniĝas super lin mediteme. Ankaǔ la kapitano. La ruĝhara sanitara soldato tenas la lampon alten. Serĝento Latouret staras en la fono. Kio ĝi estas? Ĉu li eltenis la dudek kvar horojn?

            Oni verŝas brandon el lian buŝon. Pro tio li travarmiĝas bone, kaj lia sango ekcirkulas. Diablo forportu lian nepereigeblan organismon!

            La regimentkuracisto aǔskultas lian korbaton.

            - Tiu homo estas el fero. Lia korbato jam estas ritma…

            - Serĝento… - diris la kapitano – se la malsanulo fartos pli bone, akompanu lin en la konotron… Mi deziras resaniĝon al vi, amiko mia…

            Ĉu?… Kion signifas, ke amiko mia? Kaj resaniĝon? De kiam havas tiu homo bonan kontakon kun li?… Kio okazis? Ĉu ili koplotis kun la asekura societo, ke li ne povu morti? Kia afero ĝi estas denove?…

            Sed li ankoraǔ ne havis tiom da forto, ke li povu paroli.

            Antaǔe okazis tiel. Li perdis sian konscion je la kvara horo posttagmeze. Kaj la pikedo venis pro li je la kvara kaj duono, gvidate de la kapitano. Estis kun ili la regimentkuracisto kaj la sanitara soldato, portanta brankardon. Se ili venintus duon horon pli malfrue, li jam ne vivus.

            Kio okazis?

            Finley iris al Delahay, kiu kuŝis malsane, kaj li raportis al la majoro, ke junulon, kiu survoje eltenis brave, estas ŝnurligita en crapaudine por dudek kvar horoj.

            - Kiel?… - kriis la majoro. – Suboficiro! Diru al sinjoro kapitano, ke li venu tuj ĉi tien!

            Gardone unuavice preskaǔ eltiris sian glavon kontraǔ Finley. Sed la majoro perfekte defendis la oficiron.

            - Mi petis Finley-on fari raporton pri la punoj – diris Delahay. – Li ne povis forsekreti la aferon.

            - Nu… Laǔ mi, tiu senrangulo estas spiono. Ricevinte mian novan postenon, oni avertis min de supre, ke mi atentu pri la suspektindaj personoj, ĉar mi ne povas pruvi la kulpon de la senrangulo, kio estas senduba, li devas morti! Vivo de homo, reglamento ne gravas, se temas pri altaj militistaj interesoj!…

            - Se ĝi estas tiel, kiel vi diras – respondis la majoro -, vi jam longe devintus traserĉi lian havaĵon. Finley, blovsignalu alviciĝon, kaj dum la homoj staras malsupre, traserĉu la dorsosakon de tiu junulo!

            - Ankaǔ mi venos – diris la kapitano.

            …Malferminte la impregnitan sakon, unuavice ili trovis la poemojn de Troppauer, poste la legitimilon de la majoro, servanta en la sekreta servo, n-ro 88. Ĉefstabo, dvizio D…

            Gardone fariĝis morte pala…

            Li remetis ĉion, sed la saketon kaj ties enhavon kunportis en la kontoron.

            - Ĉu vi pensas tion? – li balbutis.

            - Mi pensas tion… - respondis Finley -, nur unu oficiro estas dungita en la divizio D. de la ĉefstabo, kiel majoro: Yves. Mi opinias, ke li estas tiu homo, kiun vi ŝnurligigis: majoro Yves.

            - Sed… sed… kiu estas tiu, kiu… ŝnurligigis lin en crapaudine?…  He, serĝento… Pikedo… Kuraciston kaj brankardon… - dume li transdonis la saketon al Finley. – Bonvolu fermi ĝin en la ferŝrankon!

            Finley fermis ĉion en la ferŝrankon kaj transdonis la ŝlosilon al Gardrone, kiu tuj ekiris al Kolombo.

            …Harrincourt tute sane, kaj ĝuste tial malgaje staris antaǔ la kapitano.

            - Senrangulo!… Kelkaj brutalaj homoj draste traktis vin ĉi tie! Mi punos ilin. Latouret servos konstante ĉe la corvée, la du suboficirojn mi sendis en la ĉelon. – Li diris iom pli mallaǔte: - Kiam mi estis postenigita ĉi tien, oni atentigis min, ke mi devas helpi kelkajn konfidindajn homojn… Tial oni konfidis min, ĉar… mi komprenas la strategion… Diru vian ĉiun deziron, kaj mi plenumos…

            Kolombo ne komprenis la tuton, sed li tuj respondis senhezite:

            - Iu mia amiko, Troppauer estas kondamnita al travaus forcés…

            La kapitano paliĝis denove. Damne, ankaǔ li estas la membro de la sekreta servo. Ĉi tie okazos tia skandalo, kiel en Ain Sefra al tiu kapitano… hu, kiel ĝene!

            - Kial vi ne fidis nin… maj… senrangulo? Tiu homo jam certe estas mortinta… La krueleco de Latouret kaj unuavice tiu de Tinley kaǔzis tion… - Li levis la telefonon. – Ĉu la gardestro estas tie?… La corvée diru al la bagnanoj, ke ni ne malfermos la akvokranon, ĝis ili ne transdonos la soldaton, kondamnitan la punlaboro. Almenaǔ ni devas scii ion certa pri lia sorto… - Li demetis la aǔdilon kaj iris al la ferŝranko. – Ni gardis kelkajn viajn objektojn ĉi tie… Se vi volas, transprenu tiujn… Mi ne volis, ke iu akiru ilin.

            Kolombo retropaŝis mirante. Tiu fako de la ŝranko, kie kuŝis la impregnita sako, nun estis malplena.

 

 

 

D U D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

- Bedaǔrinde la saketo malaperis – diris la kapitano al Kolombo -, sed se vi bezonas ion… mi povas fidi min…

            - Min, sinjoro kapitano… unuavice… Troppauer…

            - Jes ja, li estas la alia soldato… - La telefono eksonis, li levis ĝin. – Ĉu jes? En ordo. Tuj ekiru la patrolo de la corvée kaj kunportu lin en la fortikaĵon. – Li demetis la aǔdilon kaj rigadis al Kolombo. – Interese. La soldato, nomata Toppauer vivas. Se vi volas, iru antaǔ lin…

            - Hura! – kriis Kolombo forgesinte ĉion kaj kuregis…

            Li revenis iom maldike, sed ridetante kaj tute trampe. Ili longe brakumadis unu la alian. La poeto anonciĝis tute sane ĉe la serĝento. Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj por ke Troppauer surprenu sian uniformon.

            - Kiel vi restis vivanta? – demandis Kolombo.

            - Simple. Ili ne mortbatis min – klarigis la poeto gaje. – La instruaĵo estas tio, ke iafoje oni devas vangofrapi goumier-on. Eĉ nun jukas mia manplato, se mi ekvidas tiun belegan Benid Tongut-on. La korsika bandito, al kiu mi donis akvon, protektis mi ĉe la taĉmento, kiuj volis mortbati min. Li porparolis ĉe duonnuda sinjoro, ke li ne mortigu min… Sed… Estas tikla demando… Tiuj bagnanoj kondutis strange…

            - Ĉu ili ne atentis, kiam vi laǔtlegis?

            - Ne. Tial mi interbatadis reletive malmulte. Sed… ili volas ribeli…

            - Kion vi diras?

            - Mi ne scias certaĵon. Pigmea indiĝeno vizitis ilin. Tiuj homoj loĝas en la ĝangalo… Ia tribo sokota alvenos. Ili devas atendi, ĝis la akvonivelo de Niĝero malaltiĝas. Kaj tiam la bagnanoj ribelos. Ankaǔ la soldatoj de la fortikaĵo scias multe pri la afero… Eĉ Kobienski kaj Hildebrandt partoprenas ĝin.

            - Ĉu la akvo?… Ili ricevas akvon helpe de la oficiroj.

            - Iu venos kaj kunportos eksplodilon. Havinte ekrasiton, ili eksplodigos la akvotubon kaj ricevos akvon.

            - Kion ni faru?… Se ni denuncos ilin, okazos malbono al multe da legianoj. Sed mi estas franca kadeto…

            - Kaj mi poeto, kaj la amo al la patrujo de tiuj homoj estas publike konata. Diablo scias, kion ni devus fari. Ni ne rajtas perfidi niajn kamardojn…

            - Mi jam scias, kion fari. Ni petos konsilon de la majoro. Mi senmaskigis la pseǔdovestitan majoron. Ni povas fidi lin.

            - Kiu li estas?

            - Hlavaĉ! – diris Kolombo triumfe.

            - Mi neniam estus kredita tion pri li… - miris Troppauer. – Ĉu Hlavaĉ estas ŝuisto?… Li ne sciis, kion pensi..

            Ili iris al Hlavaĉ, kiu malgajis apud botelo da vino en la kantino… Kolombo sidis apud lin.

            - Estas problemo… - li flustris. Hlavaĉ paliĝis.

            - Mi sciis, ke Spolansky perfidos min… - li pensis tion, ke la polo konfesis kontraǔ li pro la ŝtelo de la ĉemizo.

            - Ne pri tio temas. Vi povas fidi Troppauer-on, li estas poeto. Oni planas rebelon postmorgaǔ. – Li diris al la kelnero de la kantino. – Kial vi obstakladas antaǔ niaj piedoj? Alportu botelon da vino!

            La brunvizaĝa junulo iris al la drinkejtablo kaj mezuris vinon.

            - Mi ne komprenas… - respondis Hlavaĉ. – Kion vi volas?

            - Vidu… ni bezonas vian konsilon. Nun oni preparas ribelon, la soldatoj volas okupi la fortikaĵon.

            La araba knabo metis la botelon da vino sur la tablon kaj veŝis ĝin en la glasojn.

            - Ni devas fari ion – urĝis lin Kolombo. – Komprenu tion, sinjoro majoro…

            - Sed mi petas vin… - konsteniĝadis Hlavaĉ.

            - Pardonon… - ekskuzis sin Kolombo. Kaj tiam li kolere diris al la bubo: - Kial vi ne iras for de tie ĉi?!

            - Diru vi, kion ni faru – instigis lin Troppauer.

            Hlavaĉ viŝis sian frunton nervoze. Li nur scius, kion ili volas? Li trinkis glason da vino kun tremanta mano.

            - Unue… Kiuj estas la ribeluloj? Krome… kiom estas tiuj, kiun ne ribelos?… - li rimarkis malkuraĝe, tre embarasite.

            - Bonege. Ni ekscios, kiuj estas la ribeluloj

            - Aǔ – interrompis Troppauer -, ni eksciso, kiuj estas tiuj, kiujn ni povas fidi. Ĝi jam estas duono da venko.

            - Venko! Ni trinku je tio – diris la ŝuisto, ĉar li ekspluatis ĉiun okazon por trinki.

            - Nadov kaj Rikajev estas kun ni – li komencis Troppauer denombri.

            - Ĉu Spolansky – daǔrigis Kolombo. – Tiu homo, kiu estis emerito, havas fidon al la ŝtato. Krome ankaǔ doktoro Minkus estas bona knabo, kaj Pilotte, la malnova soldato…

            - Je via sano! – ĝoje trinkis la ŝuisto je Pilotte.

            - Mi jam scias, kion vi pensas – turnis sin Kolombo ambicioplene al Hlavaĉ kaj demetis sian kamizolon, ĉar la vermego estis neeltenebla. – Vi pensis tion, ke ni kolektos la fidindajn homojn, kaj en okazo de bezono ni restarigos la ordon.

            - Jes, mi pensis tiel… rimarkis Hlavaĉ malcerte.

            - La bagnanoj ĉiuj estas kun ili, kaj ankaǔ multe da legianoj – interrompis Troppauer.

            - Mi opinias, ke unue ni ŝajnigos, kvazaǔ ni apartenus al ili – diris Kolombo -, ĉu vi pensas tiel?

            - Jes… - respondis la ŝuisto embarasite. – Tamen… Ni devas atenti… Je via sano!

            - Estu trankvila – instigis Kolombo lin kaj surprenis sian kamizolon. – Venu – li diris al Troppauer.

            Ili klini sin antaǔ Hlavaĉ kaj iris por serĉi Pilotte-on.

            - Li estas saĝa homo, tio certas – diris Troppauer, kiam ili jam estis sur la korto.

            - Jes, amiko mia. Li estas majoro de la sekreta servo… Sed mi volonte elbatus iun aǔ ambaǔ okulojn de tiu Pencroft-Laporter. Nur Spolansky-on ni ne devus miksi en la aferon… Tial mi traktas lin zorge nun… Kio ĝenas vin?

            La poeto karesis sian gorilosimilan makzelon embarasite.

            - Mi scias, ke vi ne volonte disiĝos de tiuj – li diris kun mallevitaj okuloj. – Tamen mi petas miajn verkojn, kiujn mi konfidis al vi…

            Kolombo silentis. Kiel li diru la teruran aferon al li?

            - Amiko – li respondis malgaje. – Estu forta…

            - Sankta Dio!

            - La poemoj estis en impregnita saketo, kaj iu ŝtelis ĉiujn… - Ili silentis. La poeto staris ĝemante. Kolombo provis konsoli lin, - Anakaǔ mia dokumentujo estis apud ĝi… kun dek kvin mil frankoj.

            - Eh, la mono ne gravas! La mizerulo… volis miajn poemojn. Mi scias, li ja volis mortigi min pro tiujn… Ho!…

            Larmo ekvualis liajn okulojn…

            Ili iris senvorte unu apud la alia. Pilotte estis en la ĉambro de la soldatoj, senvestiĝinte. Ankaǔ la malnova soldato malfacile eltenis la varmegon.

            - Aǔskultu min, olda, pluservanta soldato – komencis Kolombo. – Temas pri tio, ke kelkaj homoj ĉi tie volas fari fiaferon. Mi ne scias, kiel vi opinias, sed mi ankaǔ en tiu ĉi malbenita loko diras tion, ke mi ne perfidas Francion. Kion vi pensas?

            Pilitte pensadis.

            - Kion vi volas?… Se mi devas interbatadi, vi povas kalkuli min, sed mi denuncos neniun…

            - Tute ne tion ni volas fari – trankviligis lin Kolombo.

            - Nur interbatadi – diris la poeto reveme, kaj li lekis siajn lipojn. Poste ili serĉis Spolinsky-on, kie elvenis el la hospitalo tiun tagon.

            - Vidu – klarigis Kolombo -, vi estas ŝtatoficisto, kiu devas esti fidela al via patrujo. Ĝi estus la honto de la ekzekutistaro, se troviĝis nur unu inter ili, kiu pruviĝus malinda porti la nigran kravato kaj la cilindran ĉapelon.

            - Sinjoroj – deklaris Spolansky kompleze -, vi povas fidi min. Mi estas fidela al la ŝtato. Mi jam pendumis ne nur unu homon, sed nur en la servo de la patrujo.

            - Kaj vi pruvis – laǔdis lin Kolombo plu -, ke vi povas esti ankaǔ soldato, en la plej ekstrema okazo…

            Minkus, Nadov kaj Rikajev, kiu resaniĝis el sia unua febra atako, aliĝis al ili. Sukcesis influi ilin tiel, ke Hlavaĉ estas la majoro de la sekrete servo, kaj li diris, ke estas survoje pun-taĉmento. La personon de Hlavaĉ ili jam rigardis alimanierem, kaj kelkaj homoj volonte pagis vinon al li. La ŝuiston ne komprenis la kaǔzon de al subita populareco, sed li akceptis tion, ĉar li pensis agrabla afero la drinkadon.

            - Nun venu en la kantinon – diris Kolombo, ĉar ili jam havis kelkajn homojn, kaj li vidis, ke la perdo de poemoj kiel malesperigas Troppauer-on. Mi buŝharmonikos al vi kelkajn, belajn kantojn.

            Sed la poeto iris apud ili moroze kaj ĝemis profunde.

            - Oni ŝtelis miajn plej belajn poemojn. Inter ili estis ankaǔ mia eposo: „La kompanio ekmarŝos morgaǔ por pojno-ekzerco. Verkis Hümér Troppauer.” Ĝi tre plaĉis al vi…

            Ili eksidis ĉe tablo en la angulo. La kantinestro alportis vinon, kaj Kolombo enpoŝigis sian manon por elpreni la buŝharmonikon.

            Li ekmiregis.

            Anstataǔ la buŝharmoniko li elprenis la dokumentujon de Griso, en ĝi estis lia ostoplaketo de la sekreta servo, la dek kvin mil frankoj, la notlibro kaj la gazetartikolo…

            Li rigardis stulte tiujn.

            - Kio ĝi estas? – demandis Troppauer.

            - Tiuj estis… en la impregnita saketo… Kiu malaperis el la ferŝranko de la kompanio… Nun ĝi estis en mia poŝo!

            - Miaj poemoj! Ankaǔ ili estis tie! – kriis la alia ekscitite. – Serĉu tiujn en via poŝo!

            Sed vane li serĉadis en sia poŝo. La poemoj malaperis.

            - Mi ne trovas… - balbutis Kolombo. – Oni redonis ĉion… eĉ la dek kvin mil frankojn…

            - Mi povintus pensi – diris la poeto amare -, la fripono sciis, kion li volas. Li estus freneza havigi dek kvin mil frankojn, kiam li povis ŝteli ĉiujn originalajn verkojn de Troppauer.

            Liaj lipoj ektremis, kaj la grandaj, grizaj okuloj brilis humide…

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:34:25
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kolombo ekstaris miance.

Hoho! Neniu alia povis meti ĝin tien, ol la araba bubo, kiu obstakladis konstante ĉe la tablo, ĉirkaǔ lia demetita kamizolo! Sed kie estas la knabo?
            Li lasis Troppauer-on tie kaj senvorte elrapidis. Malantaǔ la drinkejtablo li iris al la kuirejo. Neniu estis tie. Li trairis la kuirejon. Li atingis malgrandan ĝerdenon, ĉirkaǔitan per ŝtonoj, kie oni viŝis la telerojn, senŝeligis terpomojn kaj elverŝas lavakvon.

            Trovite! La knabo estas tie kaj purigas ŝuon.

            Kolombo kaptis lin.

            - Parolu diablido, ĉar mi tordos vian kolon! Kiel vi akiris tiujn objektojn?

            - Mi diros ĉion… nur lasu mian kolon… sinjoro…

            Sed kiam la premo loziĝis, la knabo glitis el inter liaj manoj kaj enkuris la domon, sur la mallarĝa vojo, apud la kuirejo. Kolombo kaptis lian pojnon… Ilia mano premiĝis inter la enirejon kaj la muron. Sed la bubo eltiris sin kaj saltis en ĉambron, kie la kantinestro loĝis. Kolombo apogis sian ŝultron al la pordo, la seruro rompiĝis facile, kaj li jam staris sur la sojlo.

            Grandega revolvero de suboficiro direktiĝis al lia ventro, kiun tenis la bubo kun tremanta mano.

            - Se vi tuŝos min, mi mortpafos vin!

            Li rigardis surprizite la rezolutaj, brilantajn okuloj de la brunhaǔta knabo. Poste li ekvidis lian manon. Li torporiĝis pro la mirego. Kie la pordofosto frotvundis lian haǔton, ĝi estis blanka, kaj triangula nevuso estis videbla tie! La fantomo! Li ne estas bruna araba bubo, sed blanka virino! Li retropaŝis timiĝinte.

            - Pardonon… mi ne sciis… ke…

            La arabo sekvis la rigardon de la soldato. Li ekvidis la signon sur sia mano… Li kovris ĝin timiĝinte. Estis silento.

            - Kiel stulta mi estis… - ŝi diris poste malgaje. – Mi povintus konjekti, ke vi divenos tion, se mi remetos ĉion en vian poŝon…

            - Nu aǔskultu min – mansvingis Kolombo supereme -, ĉu vi ne scias, ke dumtempe mi fariĝis bonega detektivo? Sed bonvolu diri, kiu vi estas? Ĉar mi ne kredas la fantomojn obstine…

            La virino pensadis dum sekundo.

            - Magda Russel… Mia patro estis la esploristo, kiun oni mortigis hontinde, kaj mia patrino fariĝis poste… la edzino d-ro Brétail.

            - Mi komprenas… tial vi similas al ŝi… kaj la nevuso…

            - Mi petas vin… Nun mi povas diri nenion al vi. Longe mi pensis, ke vi… vi estas patrujpefidulo. Ekzemple, kiam mi petis la horloĝon de vi… en la oazo. Ĉu vi ja memoras?

            - Malklare… – li respondis malbonhumore kaj palpadis sian nukon.

            - Poste mi konvinkiĝis helpe de iu, ke vi estas… tute bona kaj…

            Kolombo alpaŝis ŝin kun brilantaj okuloj kaj ekprenis ŝian manon:

            - Mi jam longe sopiris similan konversacion… Ĉar mi devas konfesi…

            - Ne… Diru nenion – interrompis la knabino rapide kaj fariĝis fajroruĝa.

            - Nu, jes… la brakhorloĝo, se vi deziras…

            - Ne gravas… Ĝi estu ĉe vi… sed mi petas vin – ŝi aldonis kun sincera timzorgo -, estu singarda, ĉar oni volas mortigi vin pro ĝi…

            - Sed ili ne faras tion! – li kriis malesperiĝinte.

            Eksonis la trumpeto. Dormsignalo.

            - Kiam mi vidos vin… - demandis Kolombo rapide.

            - Eble… estos ankoraǔ okazo… Mi petas vin, konfidu tion al mi. Nun mi ne estas mia propra sinjorino, sed mi promesas, ke ni baldaǔ renkontiĝos…

            Ŝi ne povis malhelpi, ke Kolombo kisu ŝian manon. Ŝajnis, ke ŝi tute ne volis tion.

 

 

 

 

D U D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

 

1

 

 

 

Stranga maltrankvilo estis videbla sur la soldatoj de la garnizono. Tie kaj ĉi tie oni flustradas en homgrupoj. Kobienski, la kruela homo, nun kamaradas kun la senranguloj. Ili rigardis Latouret-on kaj Battista-on kun malŝataj okuloj kaj murmuris malantaǔ ilia dorso.

            Finley vespere parolis kun la malsana Delahay pri la raporto de la suboficiroj. Kiam la sanstato de la majoro iomete boniĝis, la oficiroj sidis en lian ĉambron por trinki tason da teo, ĉar ankaǔ en tiu tute malfortiĝinta stato Delahay estis la animo de la garnizono.

            - Oni ĉiam estas maltrankvilaj en la malseka sezono – li diris, kiam Finley referis pri la raportoj de la suboficiroj. – Eĉ tio povas okazi, ke ili provas fari ion en la furiozo de cafard… sed fine ja per la akvokrano… vi povas reteni ilin en tiu infera varmego, soifigigante ili duon tagon…

            - Ĉu vi ne pensas… rimarkis Gardone -, ke ili tamen sukcesos rompmalfermi la kirasitan ŝrankon perforte?…

            - Ili ne povas… fari tion – respondis Delahay kaj ĝemis profunde. – Nur per ekrasito… oni povus eksplodigi ĝin… Tial… ni ne havas eksplodilon… en la deponejo de la fortikaĵo…

            Delahay refaletis sur sian kapkusenon:

            - La sukceso… dependas de tio… en kiu kazo vi aplikos… la senindulgan severon, kaj kiam… vi fermos viajn okuloj neglekteme… Vi devas scii tion… Nun lasu min… dormi…

            Li refaletis lace.

            Okulvitra, dika civilulo atendis la oficirojn en la kontoro.

            - Mi estas d-ro Borden. Mi alvenis el Timbuktu kun taĉmento de la Ruĝa Kruco. La misio Niger ricevis permeson fari kuracistan ekzamenon inter la malliberuloj.

            Gardone rigardis la dokumenton. Ĝi estis laǔregula permesilo por doktoro Borden kaj por liaj akompanantoj, kiu faros sangoprenojn pro kontroli la propagiĝon de la dormomalsano.

            - Kiomope vi estas? – demandis la kapitano apatie.

            - Triope. Nia tretirila aǔto staras ekster la fortikaĵo. Du flegistoj venis kun mi. Ni estis ĉi tie antaǔ tri monatoj, kaj la malliberuloj ĝojis, ĉar ni disdonis utilajn objektojn inter ili.

            Gardone subskribis la permesilon kaj ordonis, ke la corvée akompanu la membrojn de la misio.

            Doktoro Borden reiris al la aǔto kaj sidis en la ŝoforejon. Ankoraǔ du homoj estis en la aǔto.

            - Ĉio estas en ordo – li diris al siaj kompanoj.

            Macquart kaj Lorsakoff estis kun li.

            En la interno de la aǔto kuŝis kva-kvin grandega pakaĵo kun la signo de la Ruĝa Kruco.

            Ekrasito estis en tiuj.

 

 

 

2

 

 

 

Matene Spolansky flankenvokis Golombon:

- Hodiaǔ, kiam la dua corvée estos deŝanĝita, ĝi komenciĝos! Onidire la bagnanoj akiris armilojn kaj ekrasiton. Ili eksplodigos la akvokranon kaj unuiĝos kun la corvée. Ankaǔ Kobienski estas kun ili.

            - La insulentulo…

            - Ne nur li. Preskaǔ ĉiu soldato. La plimulto estas kapabla por ĉio, ĉar ili ne povas nerve elteni la nenifaron, la sufokan, varmegan monotonecon, kaj ili estas pretaj kuri en sian pereon, nur tial, ke ili faru ion. Mi scias tion, ĉar iam mi okupiĝis pri psikologio.

            - Vi faris tion bone… Ĉu vi ne pensas, ke ni devus raporti tion al Finley… aǔ ion similan?… - meditis Kolombo.

            - Laǔ mi nur poste. Oni sovaĝigis la homojn. Vere ne multe mankis al tio ĉi-loke. La okazaĵoj nun jam ruliĝas tiel, ĉiam pli rapide, kiel lavango. Mi legis tion en romano.

            - Ni provos fari ĉion, kio eblas home. Unue ni aranĝos milit-interkonsiliĝon. La posttagmeza okazaĵo trovis nin pretaj…

            Kolombo iris por serĉi Hlavaĉ-on, kaj li venigis ankǔ Troppauer-on en la milit-interkonsiliĝon.

            Ili estis en la plej prema, lasta ciklo de la seka sezono. La aero preskaǔ senteble peziĝis sur la homojn, la ostoj streĉiĝis interne, kaj la suda aeroblovo faris la soldatojn de la garnizono duonfrenezaj.

            Tagmeze anonciĝis Hillers en la kontoro, kaj malliberulo estis kun li: Barbizon. Laǔ la ordono de la leǔtenanto la corvée tralasis lin, kiu portis grandegan instrumentujon. Hillers rapidis tuj al Gardone.

            - Tiu ĉi homo estas Barbizon. La sekreta servo sendis lin kun la malliberuloj. – Li transdonis la legitimilon de Barbizon. Tio estis skribita sur ĝi, ke la bandito ricevis amnestion pro patriota faro, kaj oni dungis lin en la sekreta servo. Li estis postenigita, kiel observano al la malliberuloj, senditaj en Aut-Taurirt-on.

            - Nu? – demandis Gardone, kiam li rigardis la dokumenton. – Ĉu vi havas ion raporti?

            - Jes, sufiĉe multe – respondis la bandito. – Hodiaǔ eksplodos ribelo. Kiel membroj de la Ruĝa Kruco, lertaj organizantoj trudiĝis inter la malliberulojn. Ili kunportis ekrasiton.

            Gardone paliĝis.

            - La ribelon – daǔrigis Barbizon – ne eblas malhelpi. Oni organizis bonege ĝin. La plano jam estis preta en Oran. Iliaj homoj dominas en la libere vagantaj trupoj kaj en la corvée, inter la goumier-on kaj malliberuloj. Eĉ patrolo da fidinda grupo ne estas inter ili. La ekrasito estas la plej danĝera. Se ili eksplodigos la akvodukton ekster la fortikaĵo, kie ĝi disbranĉiĝas al la bivakejo de la malliberuloj, tiam ni restos sen akvo. Krome ankaǔ ĉefo de ĝangala tribo ofte vizitis la bagnanojn, kaj li instigis ilin tiel, ke la tribo sokota venos el la transa bordo de Niĝero, kaj se ili okupos la fortikaĵon, tiam la sokota-oj kondukos ilin tra sekreta trairejo al Angla Guineao.

            Gardone frotis sian mentonon pale. Ĝi sonis tre malesperige. Finley ekparolis:

            - Batista! – Kiam la itala kaporalo enpaŝis ordonis: - Latouret aranĝu, ke oni suprenportu kvar maŝinpafilojn kaj dudek kartoĉrubandojn.

            La italo forrapidis.

            - La malliberuloj vespere, je priparolita lumsigno unuiĝos kun la corvée, ili penetros la en fortikaĵon kaj rapide mortigos tiujn, kiuj kontraǔstaros…

            - Hillers – diris Finley -, bonvolu iri kaj ordoni, ke oni fermu la pordon de la fortikaĵo, Latouret suprenportigu la maŝinpafilojn sur la parapeton, vi kaj Barbizon zorgu pri nenio, kio okazos interne, nur atentu, kaj kiam la corvée revenos kun la malliberuloj, tiam mortpfau ilin! Eble tio ankoraǔ helpos. – Hillers kaj Barbizon forrapidis. Gardone estis senpova. La mortotimo glacimalvarme pezis lian koron.

            - Sed – li diris fine raǔke -, se vi sciis ĉion… kial vi ne raportis tion? Por ke ni povu peti helpon… La spahioj… povas veni ĉi tien el Timbuktu dum unu semajno.

            - Mi opinias – respondis Finley -, oni intence lasis maturiĝi la ribelon tiel… Estas kelkaj homoj de la sekreta servo ĉi tie, kiuj volas trovi la trairejon de Russel, sekvinte la sokota-anojn…

            Ili silentis. Battista revenis kun la kartoĉrubandoj. Li ĵetis tiujn sur la plankon. Li aspektis kvieta, tamen estis maltrankvilige, kiel li aranĝadis la zonegojn, plenpikitajn kun kugloj.

 

 

 

3

 

 

 

Kolombo faris la lastan milit-interkonsiliĝon kun Hlavaĉ kaj kun Troppauer. Kompreneble apud vino, kvazaǔ ili amuziĝus senkulpe.

            - Ni povas kalkulo je dek ses homoj – diris Kolombo. – Oni alvokis ankaǔ nian atenton, ke ni aliĝu al ili. Ni donis eviteman respondon. Nun kion fari?

            - Do… - respondis la ŝuisto malcerte – unuavice eble… ni devus scii… kion ili volas… Kaj kion povas fari dek ses homoj… kontraǔ tiom da homoj… Kaj mi ne scias… sinceredire… - Li sciis nek tion, kial ili devas subpremi la ribelulojn. Sed kiu kuraĝas diskuti ĉi tie kun du frenezuloj?

            - Hodiaǔ posttagmeze – diris Troppauer – la corvée revenos jam kun malliberuloj. Oni signalos al ili el la fortikaĵo.

            Pencroft envenis kaj fikse rigardis ilin.

            - Kion vi flustradas? – li diris provokante. – Atentu min, Harrincourt! Estus plej bone, se vi konsiderus, ke vi venis vane ĉi tien. Vi certe kompranas min! Ne gravas, ke ankaǔ aliulo komprenu tion. Domaĝe pro tiel saĝa homo. Ĉar vi jam malfruiĝis al la flustrado. Ĉu vi komprenas?

            - Mi havas antaǔsenton, Pencroft – respondis Kolombo gaje. – Ni ankoraǔ post nelonge interbatados. Vi estas tre forta kaj boksas bonege. Mi ĝojas ĉiam elbati la dentojn de tia homo…

            Pencroft okulmezuris lin kun moka rideto, poste li eliris.

            - Venigu ankaǔ min, se vi vangofrapos lin – diris Troppauer al Kolombo. – Ankaǔ ŝatus ekbati lin kelkfoje.

            - Ankoraǔ unu instrukcio – diris Kolombo al Hlavaĉ. – Kio okazu, se la mokincito komenciĝos?

            - Mi ne ŝatus… doni konsilon… - respondis Hlavaĉ embarasite. Kion ili volas de li? Li ne volas defiu tiel multe da ribeluloj. – Eble estus la plej ĝuste… - li eldiris fine – suprenporti la rumon kaj la alkoholaĵon… el la kelo… Ĉar en la deponejo estas multe da bonaj drinkaĵoj.

            Kolombo salte leviĝis.

            - Genie! Bonege!…

            La soldatoj, sidantaj malpli proksime ekatentis, tial ili daǔrigis iom mallaǔte:

            - Dankon. Ĝi estis bonega ideo. Jes… la rumo!

            Mi nur scius, kial li ĝojas… - cerbumadis Hlavaĉ. Se okazos ribelo, oni ĉiumaniere pafmortigos ĉiun, anticipe ili almenaǔ ebriiĝus, tio estas logika. Sed kial ĝi estas genia?

            - Ĉu vi komprenas? – diris Kolombo al Troppauer, kiam ili estis sur la korto. – Unuarang ideo. Kiam komenciĝos la mokincito, ni rompos la pordon de la deponejo. Satdrinku tiuj, kiuj estas en la fortikaĵo, sed ni ne trinkos rumon…

            - Eble ni povos riski kelkajn glutojn el ĝi – interrompis la poeto. – Ĉar se jam…

            - Ne! Ni restos sobraj – respondis Kolombo kategorie. Li disiĝis de Troppauer. Li ne vidis la knabino kvar tagojn.

            Tagmeze li trovis slipeton apud sia telero: „Mi atendas vin je la kvina horo” – nur tio estis skribita sur la paperon.

            Estis ĝuste la kvina horo. Li rapidis malantaǔ la kantinon. Kiam li atingis la ĉambron, la pordo malfermiĝis silente. Magda atendis lin.

            Kolombo rikanis feliĉe. Anstataǔ la araba bubo la fantomo akceptis lin en blanka rajdvestaĵo. La bela virino kun malgaja vizaĝo, kiu kantis en la dezerto.

            - Nur mallonge ni povas esti kune… - diris Magda Russel. – Eĉ tion ni ne rajtus riski.

            Kolombo unuavice kisis ŝian manon.

            - Estu trankvila. Vi povas fidi min.

            - Atentu, ĉar ribelo estas okazonta…

            - Mi scias pri tio – li respondis rikanante. – Nun jam mi diras al vi, ke Hlavaĉ ne estas ŝuisto, sed franca majoro. Ni vanigos la ribelon kun lia helpo.

            Magda prenis la manon de la knabo duone plorante, duone ridante:

            - Pro Dio, faru nenion, vi estas tiel infaneca, facilanima, senpripensa…

            - Vi eraras – li respondis kun tromemfida rikano. – Tiuj tempoj jam pasis. Nun estus pli bone, se vi rakontus ion pri vi.

- …Vi jam scias tion, ke mi estas la filino de Russel. Mia kompatinda patro estis nervoza aǔtokrato, bonkora, genia, sed kaprica kaj koleriĝema… Mi devis forlasi mian hejmon pro li, kiam mi estis dek ses jara. Ni ne komprenis unu la alian. Ankaǔ mi fariĝis aktorino, kiel mia patrino… Poste okazis tiu tragedio… Mia patro malaperis… Nun jam mi scias, ke oni mortigis lin. Mia patrino rolis en la afero tiel, kvazaǔ ŝi estus trompinta sian duan edzon, doktoron Brétail. Mia patrino amis Brétail-on delonge, kaj ŝi suferis apud mia patro, sed ŝi estis ĉiam honesta, ĉasta virino. Tial mi decidis malkovri la veron. Unuavice mi entreprenis tiun amaran batalon pro la honoro de mia senkulpe misfamigita patrino. Sed la granda malkovro de mia patro, la trairejo, por kiu li luktis tiel multe, nedisigeble apartenis al la tragedio de mia patrino. Kaj neniu estis apud mi en tiu batalo, nur unu malnova lakeo, mestizo, kiu tiutempe forlasis kun mi la domon de mia patro. Mahmud estis tiu, kiun vi vidis foje kiel lakeon, foje kiel indiĝenan antaǔdiriston, kiu sin montradis kun vipuro en Murzuk. Ankaǔ mi faris bonan laboron, mi estis aktorino, mi komprenas la ŝminkadon. Mi priatentis la homojn, revenintajn el la ekspedicio de mia patro. Mi sciis, ke la kulpulo estas inter ili. Por ke mi povu miksiĝi en la suburbo, kie eǔropanino ne povas aperi sen sensacio, mi surprenis burnuson, mi ŝminkis mian haǔton bruna, kaj kio faris neebla, ke oni rekonu min: mi maskis min, kiel viro… Se vi ankoraǔ memoras la maljunan kafkuiriston en Oran, sur la avenuo Magenta…

            Kolombo preskaǔ falis surdorsen.

            - Kio?… Ĉu vi?… Estis la turpa, malbelega viro?… Ĉu vi algluis barbon?… Hop! Divenite! Tial mi ne vidis vin eniri la domon, de kie vi elvenis! Vi sidis tie en burnuso… Kun barbo! Kaj dum mi kudris mian gamaŝon… vi alivestis vin, kaj vi elvenis kiel virino… Mi sekvis vin, kaj mi ne komprenis tion… Vi estis la kafkuiristo en Oran!

            - Mi estis ankaǔ Abu el Kebir, la trakoma, magra knabo kun longa, blanka barbo, kun kriĉanta voĉo…

            La vizaĝo de Kolombo plilongiĝis denove.

            Poste li subite tiris la knabinon al si kaj kisis ŝin.

            - Ne koleru – balbutis la soldato -, vi savis mian vivon! Mi tute ne povas esprimi mian dankon per unu kiso…

            - Nun… ne esprimu plu vian dankon. Mahmud akompanis min ĉien, kiel serpentodresisto. Kiam li divenis, ke oni ŝtelis la vipuron, kaj ankaǔ via ĉemizo malaperis, li avertis vin atenti, kvankam li pensis tion, ke vi estas patrujperfidulo, se mi… mi jam tiam… tiam… Mi do jam suspektis, ke eble ĝi estas eraro. Tial mi surverŝis vin… eĉ per kmirha… - ŝi retrosaltis. – Ne, nun ne esprimu vian dankon… Tial do ĝi okazis…

            - Ĉu la brakhorloĝo?…

            - Tiu brakhorloĝo… kaŝas la planon, kie estas la trairejo, sed neni povas solvi la sekreton de la horloĝo.

            Ili silentis. Kolombo ekprenis ŝian manon. Magda ne fortiris tion.

            - Ĉu ne estus bone rigardi tiun horloĝon denove? – diris la soldato. – Eble ni povus elpensi ion… Atendu! Nun venis en mian kapon… La kompatinda Bubo skribaĉis kelkajn frazojn.

            La papero, sur kiun la malsanulo skribis, estis ankoraǔ en lia kamizolo. Li forgesis tion. La virino kaptis ĝin el lia mano kaj legis ekscitite:

            „Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno, kaj rigardu atenteme la sekundo-montrilon. Noktomeze vi havos precizan horloĝon…”

            - Pro amo de Dio, kiel vi povas esti tiel supraĵa… - flustris la knabino per tremanta voĉo. – Ĝi ja estas tre garva… Mi jam longe devintus scii tion…

            Ŝi portis la horloĝon al la fenestro kaj klak-malfermis ties kovrilon. La suno prilumis ties krevintan ciferplaton. La virino turnadis ĝian streĉilon… Ŝi provadis dum minutoj, sed vane…

            - Io ekideis al mi! – kriis Kolombo. – Laǔ la instrukcio: „Noktomeze vi havos precizan horloĝon…” Ĝustigu ambaǔ montrilojn sur la ciferojn dek du. Ĝi estas noktomezo.

            - Eblas…

            Ŝi turnis la montrilojn rapide. Kiam ili kovris unu la alian sur la ciferoj dek du, ŝi atendis. Nenio…

            La virino redonis tion ĝemante.

            - Jen prenu… Kaj mi petas vin – ŝi diris, dum Kolombo bukis la horloĝon sur sia pojno -, mi tre petas vin… estus singarda, ĉar…

            - Alo! Kio ĝi estas? – Pencroft enpaŝis. – Jen vidu! Vere interese.

            Kolombo turnis sin al la knabino malbonhumore.

            - Pardonu min, Magda, sed bedaǔrinde nun mi devas bati tiun sinjoron duonmorta… kvankam ne decas konduti tiel en la ĉeesto de virino – ĉar Pencroft venis en lian proksimon, li vagofrapis lin tiel, ke tiu falis en la ŝrankon kapantaǔen, kaj trarompinte la pordon de la malnovaĉa meblo, li falis sur la teron kun diversaj objektoj.

            Li tuj salte leviĝis kaj ĵetis sin sur Kolombon. Ili reciproke ekbatis unu la alian kvar-kvin foje, kaj Kolombo vidis, ke li trovis sian adversulon. Kvazaǔ martelo estus trafinta lian kapon, tiel peza estis la pugno de Pencroft.

            Magda time tiriĝis en la angulon de la ĉambro kaj premadis sian pugnon en sian buŝon

por ne ŝriki.

            Ili boksis sovaĝe. Iu bato trafis la mentonon de Kolombo. Li retroŝanceliĝis, baldaǔ li kuris kapantaǔe al la ventro de Pencroft, poste li ĵetis sin sur lin kaj boksis lian vizaĝon ambaǔmane. Ili ŝiris, batis unu la alian sangokovritaj. Nun ekbrilis bajoneto… Magda ekŝrikis mallaǔte… Kolombo retrosaltas, sed vane. Pencroft pikas. Li kaptis lian pojnon. Ili baraktas luktante… Se la mano de la usonano en ĝi la bajoneto liberiĝos, tiam al li estos kapute… Kolombo maldekstramane ekbatas de malsupre la mentonon de la gangstero… Tiu retroŝanceliĝas. La sama pugno ankoraǔfoje batas, kaj unu piedbato… Pencroft jam ŝanceliĝadas, kaj eĉ nun li ne povas liberigi sian pojnon. La pugno de Kolombo nun jam, kiel maŝino trankvile, precize batas ankoraǔfoje… denove, trafinte sian kontraǔulon je la nazo, buŝo aǔ mentono, kaj Pencroft falas… Unu piedbato… Li ne moviĝas… Kolombo rigardas sur la knabinon spiregante:

            - Mi opinias – li diris -, provizore ni finis tiun diskuteton… Unuavice ni ŝnurligu nian homon kaj flankenmetu lin dum la kritika tempo… Tiel li ne kaǔzos problemon…

            Dum li parolis, li tuj deŝiris ŝnuron de sur pakaĵo kaj ligis la manojn, la piedojn de Pencroft strikte, ŝtopis lian buŝon kaj rulis lin sub la liton.

            - En ordo. Ni povas iri. Mi sendos Troppauer-on ĉi tien, ĉar li antaǔnotis sin ĉe li por fari kelkajn piedbatojn… - Li nur nun rimarkis, ke la virino luktas kontraǔ malbonfarto. Li brakumis ŝiajn ŝultrojn tenere. – Ĉu ne nevozigas vin tiuj komplikaĵoj-konfliktaĵoj?

            - Ne kredu, ke mi estas malforta. Sed okazis tiel multe da aferoj, kaj tiu ĉi klimato… Ĝi estas terura eĉ por mi… Kvankam mi plenkreskis en Afriko…

            - Eĉ tiam ĝi estas multe por virino. Mi petas vin, nun obeu al mi, kaj enlitiĝu, ripozu dum la ribelo…

            - Ĉu vi freneziĝis? – ŝi diris mirante, ĉar Kolombo parolis pri la ribelo tiel, kiel pri ia sensignifa incidento. – Ja povas okazi, ke oni masakros ĉiun, kaj…

            - Ba!… - li mansvingis ridetante, dume li reordigis sin iomete -, ni aranĝos la tutan aferon rapide… Ni pretros al ribelon per ia ŝerco… Ili estas karaj homoj, nur kelkaj friponoj plenŝtopis ilian kapon per idiotaĵoj. Ni vangofrapados tiujn kaj fino… Eĉ tio povas esti, ke la ribelo ne okazos… Kaj se ni ne renkontiĝus plu…

            - Diru… Kial vi volas morti ĉiumaniere? Se vi trovas mian demandon indiskreta, ne respondu.

            Kolombo serioziĝis. Kiel li forgesis tion… Kvankam la dek mil dolaroj estus urĝe bezonataj hejme… Sed nun jam ĉio estas egala.

            - Fraǔlino Russel… Bedaǔrinde ĝi estas tia momento, kiam mi devas pensadi. Ĝis nun mi estis gaja. Temis nur pri mia vivo. Nun la afero estas serioza. Nun mi devas persisti apud mia militista honoro. Ĝi estas problemo. Asekura societo zorgintus pri miaj patrino kaj fratineto okaze de mia morto. Nun mi diras unu aferon al vi: Se okazis kelkfoje, kiam mi ŝatintus resti vivanta, kaj iomete mi malinklinis la penson de la morto, ĝi okazis tiam, kiam via karmemora, sed ĉarma persono hantis min en la dezerto. Ĉar mi suspektas tion, ke mi forte enamiĝis al vi…

            Ili silentis. Kaldroneg-simila varmego ardis ĉirkaǔ ili, kaj araba militvaganto el la proksima tendaro kantis elgorĝe ian neartigitan melodion. La amaso de grandegaj, zumantaj muŝoj ŝvarmis dik-tavole ĉie. Abomeninda, morta Afriko estis tiu dezerta, senviva, obtuze dolora varmo… Kaj tamen, kiel ili kunrigardis por momento, rideto videbliĝis sur ilia vizaĝo, kaj Kolombo alpremis al si Magda-on…

            - Se vi divenus la sekreton de la horloĝo – flustris la knabino milde alpremiĝinte -, tiam vi estus… tre riĉa… Vi povus ricevi facile eĉ unu milionon da frankoj… Ĝi ne havas difineblan valoron… La mapo de Russel valoras tiom, kiom la trovinto volas ricevi por ĝi. Se vi scius ties sekreton…

            - La horloĝo estas via heredaĵo… Se mi scius ties sekreton… Ĉu vi ne imagas… ke mi akceptus vian monon?… Maksimume – li balbutaĉis embarasite -, se ni dividus ĝin inter ni… Sed nur tiel, ke la tuto… estus por ni ambaǔ… Unuvorte, se la mono restus en la familio…

            Magda klinis sian kapon sur la ŝultron de Kolombo, kaj li karesis ĝin. Ili staris tiel. Ili ambaǔ pensis pri tio, ke ili parolas pri tio, kio ne estas: la sekreto de la horloĝo estas nesolvebla. Io krakis sub la lito, Pencroft rekonsciiĝis, se li ne povis eĉ moviĝi… El la ĝardeno de la kuirejo aǔdiĝis, ke iu elverŝas akvon el tino. Ili staris vid-al-vide.

            Nun knalis pafo foren sonoranta en la silento de la varmega posttagmezo.

            - Ĝi komenciĝas! Vestu vin araba bubo, tiam vi estos en sekureco… Mi devas urĝe foriri.

            - Sed…

            Li rapide ĉirkaǔbrakumis la knabinon, kisis ŝin kaj forkuregis.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:35:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Battista kaj Latouret suprenportis maŝinpafilojn en la kontoron. Battista alvenis pli frue kaj ĵetis sian ŝarĝon sur la plankon.

            La kaporalo suprenrigardis trankvile.

            - Ne estas fidindulo.

            Nun alvenis Latouret. Li trovis fidindan soldaton. Li estis multe pli malgaja. Junula helpis al li. La idiota Kreto. Ili kuraĝis komisii nur unu homon en la garnizono: cerbmalsanulon. Li deĵetis la maŝinpafilon rikanante kaj mansalutis. Liaj okuloj moviĝis manie, kaj lia vizaĝo estis tia kun la du profundaj faltoj ĉe la buŝo, kiel ia arleken-larvo

            La sola soldato en Aut-Taurirt, al kiu oni kuraĝis ordoni. Li rikanis kaj spiregis.

            Nun jam ili estis klarvidaj pri la situacio. Finley diris al la lasta, fidela senrangulo kun bedaǔro:

            - Apud la pordo estas benko, eksidu, infano mia, kaj ekfumu.

            - Mi raportas obeeme… Kion?

            - Cigaredon

            - Mi raportas: kian cigaredon? Ĉar la senrangulo ne havas cigaredon. – Malgraǔ la malgaja okazaĵo Finley ekridis. Li donis cigaredon al Kreto

            - Prenu, infano mia, de sur la muro la stiletan fusilon de la skribisto. Vi ne devas gardostari. Eksidu trankvile, sed se iu volas enveni sen permeso, mortpafu tiun. Ĉu vi komprenas?

            - Proksimume…

            Rikanante, kun memfida teniĝo foriris la sola, fidinda senrangulo en Aut-Taurirt: la idiota Kreto!

            - Ĉu ne estus ebla – demandis Gardone, kiam li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano – provi… la ĉefagitantojn… kapti… malhelpi…

            Knalis pafo.

            - Jam estas malfrue – diris Finley.

 

 

 

 

D U D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

 

1

 

 

 

La trumpetisto volis blovsignali alarmon, sed oni elbatis la trumpeton el lia mano.

                Adrogopoulos, la greka luktisto, kaj Benid Tongut, la ĝendarmo estis la ĉefagitantoj de Hildebrandt, kaj nun ili kolektis la plimulton de la ribeluloj en la korto, ke ili ĉirkaǔis la elrapidintajn soldatojn.

                Ili ĉiuj estis malesperiĝintaj, morta lacaj, nevozaj homoj, plejparte ankaǔ malsanaj… Jam estis la sesa horo, kaj la dezerta varmego furiozis ĉirkaǔn ili kun ĝia lasta ardo.

                Hildebrandt staris sur benkon:

            - Homoj! Sufiĉis Saharo al ni! Ni ne volas mortaĉi en la dezerto. Ni trabatos nin eksteren kune kun la malliberuloj, kiuj estas juĝitaj al pereo ĝuste tiel, kiel ni! Post nelonge alvenos por helpi nin la tribo sokota kun multe da batalantoj, kaj ili gvidos nin ĉiujn sur angalan terenon tra sekreta trairejo, kie ni estos liberaj. Ni volas nenion alian, nur tion. Ni devas garantii niajn sokota-jn savantojn. Tial ni okupos la fortikaĵon, ke oni ne alpafu nin de tie. Ni batos neniun. Ankaǔ la oficiroj povas fuĝi, laǔplaĉe. Kun ni aǔ solaj, kiel ili volas. Sed se ili kontraǔstaros, ni masakros ĉiun. Ni ne timas la mankon de akvo. Ĝi estas solvita ĝis vespero. Tiam ni havos ekrasiton por eksplodigi la kirason de la akvokrano. Se ĝi tamen okazos, kaj oni ne diros al ni la kombinacion de la seruro, mortos ĉiu, kiu ne aliĝis al ni! Ĝis tiam ni kondutos disciplinite, ni batos neniun… - Li okule serĉis Pencroft-on maltrankvile, sed li ne vidis proksimiĝi lin. Kie li estas? – Mi supreniros en la kontoron. Mi parolos kun la sinjoroj oficiroj. Eblas, ke ĝi daǔros longe. Atendu disciplinite kaj pacience! Ni volas ne sangon kaj renversiĝon, nur foriri el tiu ĉi infero!

            - Prave! – muĝis la homoj.

            - Ankaǔ la goumier-oj estas kun ni! Nur tri homoj troviĝas inter ili – daǔrigis Hildebrandt -, kiu rifuzis aliĝi.

            Benid Tongut, la kolosa serĝento staris inter la ribeluloj. La legianoj frapetis lian ŝultroj. Barbizon interfrotis siajn manojn kun avidaj okuloj sur la parapeto.

            - Ĝis mi revenos, gardu la ordon! Se mi ne estus ĉi tie post unu horo, oni mortigis min supre. Tiuokaze indulgu neniun homon! – finis Hildebrandt sian parolon kaj ekiris al la domo de la administrejo kun rezolutaj paŝoj. La soldatoj kriegadis.

            …Kie estis Kolombo? Kie estis Latouret, Battista kaj la aliaj?

            Kiam la pafo knalis, Latouret kaj Battista estis en la ŝtuparejo, kondukanta al la kontoro. La serĝento elprenis sian revolveron. Ankaǔ Battista. En tiu momento iu kaptis lian manon el dorsdirekto kaj forprenis la pistolon. Same okazis ankaǔ al Battista. Kolombo, Troppauer, Spolinsky kaj Nadov senarmigis ilin.

            - Ŝnurligu ilin! – diru Kolombo. – Ek, Spolinsky!

            La polo elprenis ŝnuron kaj turnis sin al la senpove blasfemanta serĝento:

            - Se vi permesas… - li diris ĝentile kaj ligis lin strikte kun komprenebla rutino. Poste li turnis sin al Battista, kvazaǔ li invitus lin danci: - Ĉu estas permesate?… - sed antaǔ ol la italo povintus nei sian konsenton, li jam estis ligita. Li trenis ilin en la lavejon.

            - Trankvile, olda Latouret – instigis lin Kolombo -, okazos nenia problemo, mi estas bona knabo, kaj mi zorgas pri vi, nur momente mi devas deponigi vin.

            - Sciu Harrincourt – diris la serĝento malestime -, mi pensis ĝis nun, ke vi estas nur nedisciplinita kaj tromemfida. Mi eĉ kompatis vin, kiam oni ligis vin en crapaudine. Sed nun mi vidas, ke vi estas nura patrujperfidulo, fia, malkuraĝa kanajlo, kaj mi bedaǔras, ke iam mi diris al vi bonan vorton.

            - Nur grumblu, oldulo. Tamen mi scias, ke vi ŝatas min. Timu nenion. Kolombo estas bona knabo. Li ŝatas la oldan soldaton. Ni povas iri, knaboj.

            Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj. La taĉmento de Harricourt kolektiĝis tie, gvidate de Pilotte. Minkus, Pilotte, Hlavaĉ, Rikov kaj ankoraǔ ok fidindaj homoj.

            - Knaboj! Ni ĉiuj estas sub la gvido de majoro Hlavaĉ. Malsuprenirinte ni ŝajnigos, kvazaǔ ni estus aliĝintaj al la ribeluloj. Ni rompos la pordon de la deponejo, kaj ĉiu povas trinki rumon kaj el la drinkaĵoj, kiuj troviĝas tie.

            - Konsentite! – kriis Hlavaĉ entuziasme.

            - Antaǔen! – Li retenis la rapidantan Hlavaĉ-on. – Vi restos ĉi tie. Vi ne devas riski vian vivon. Tio estas la tasko de la senrangulo…

            - Kiam oni suprenportos la rumon – li balbutaĉis trompiĝinte -, mi ŝatus esti tie…

            - Mi aprecas, ke vi volas esti nia heroa gvidanto, sed ni respondecas pri la vivo de sinjoro majoro. Ni iru, knaboj! – Li flankenŝovis Hlavaĉ-on kaj skuisla pordon. La ŝuisto gapis antaǔ sin malesperiĝinte, poste li koleriĝis. – Kia parolo ĝi estas? – li lamentis. – Mia ideo estis la rumo, kaj mi ricevos el ĝi nenion… Friponaĵo!

            Sed li povis fari nenion…

            Kolombo diris sur la ŝtupro:

            - Knaboj, kiu trinkos rumon el vi, tiu forĵetos sian militistan honoron, kaj je mia vorto, mi tuj mortpafos lin.

            - Malgrandanimeco – grumblis Troppauer, la poeto -, tamen eble glaseton… - sed Kolombo rigardis lin tiel, ke li tuj eksilentis.

            Ili alvenis kurante inter la soldatojn, svarmantajn en la korto:

            - Alo! – kriis Kolombo. – Fine jen estas la libereco!… Ni iru hejmen! Ĝis oni malfermos la akvokranon, ni ne soifu! Knaboj! En la deponejo estas rumo! Ni meritas kelkajn glutojn da drinkaĵo post tiom da mizero!

            - Prave! – kriis Troppauer. – Prave! – muĝis la alkoholistoj.

            Ili perforte rompis la pordon de la deponejo.

            Ili likis la grandajn barelojn unu post la alia per bajoneto, hakilo. Dum momentoj la rumo fluis ĉie, ili ridaĉis, kriadis…

            - Hoho! Ĝi estas viskio! – murmuris nun iu, kaj ili tumultis kiel brutaro… Post nelonge ankaǔ la buŝharmoniko eksonis…

            La reago de la multe da netolerebla monotoneco estis timiga. Ili kriaĉis, kantis, kelkiuj trinkis tiom da rumo je unu tiro, ke li sterniĝis apud la glaso, falinta el lia mano, kvazaǔ li estus frapita de apopleksio.

            - Kio okazas ĉi tie!? – kriis Adrogopoulos sur la ŝtuparo. Li estas danĝera homo! Li interflustradas dum semajnoj kun Pencroft kaj kun aliulo – ĝi trafulmis la kapon de Kolombo.

            - Homoj! – hurlis la greko timiĝinte -, ne estas permesate ebriiĝi! Ĉio finite, se…

            Kolombo ŝanceliĝante, kvazaǔ li estus ebria, staris antaǔ lin:

            - Kion vi diras… Venu, ankaǔ vi trinku… Ĉu ĝuste vi ordonados… kion vi imagas? Ĉu… jen, trinku…

            La greko flankenŝovis la glason kolere, tiam Kolombo ekkriegis:

            - Ĉu vi ekbatis min!? Mi mortigos vin pro tio, hundo! – Kaj dum la greko miris, ĉar efektive li ne ekbatis Kolombon, lin trafis tia piedbato, ke unue li falis surdorsen, poste kvazaǔ li sledus, li glitis en la kelon. Li tuj salte leviĝis, sed forta pugno batis li je la nazo tiel, ke la mondo mallumiĝis antaǔ li por kelkaj sekundoj. Kolombo sciis, ke la greko povas vanigi ĉion. Li devas likvidi lin!

            La legianoj pensis, ke temas pri kutima interbatado. Ili ridaĉis kaj ĉirkaǔstaris la du homojn kriegante.

            Adrogopoulos subite kaptis sian kontraǔulon. Kolombo maltrankvile rigardis, ke li devas alfronti superforton: La brakoj de Adrogopoulos kvazaǔ estus el marmoro. La makzelo de Kolombo subite estis ekbatita el sube, ke vertiĝo kaptis lin, sed blinde rebatinte lia hokbato, bonŝance trafis. La greko ekŝanceliĝis por momento… Li dorseniris al la barelo kaj volis kurataki Kolombon. La vizaĝo de la barbulo deformiĝis en malican grimacon, kaj…

            De sur la supro de la amasigitaj bareloj, kiel, kiel ne, eble ĉar la peza korpo apogiĝis tien, malpli granda, ducent litra barelo falis sur lian kapon, kaj ĝi diserigis lian kranion…

            La soldatoj staris miregante dum kelkaj sekundoj.

            …Troppauer dume kaǔriĝis malantaǔ la barelegoj, ĉar se oni divenos, ke li ekpuŝetis la ducent litran vinujon sur la kapon de Adreogopoulos, granda problemo povus okazi al li.

            - Nun vi… lernis… - Kolombo imitis la voĉon de la ebriuloj – kiel vi ordonadu al la legianoj… Fripono… Sufiĉe el tiuloj!

            Iu ekĝojkriis, ke li trovis konjakon. La aliuloj sin puŝadis ĉirkaǔ li kriegante, kaj post nelonge la kadavro de la greko restis sola ĉe la amasigitaj bareloj.

            Kolombo komencis buŝharmoniki sian preferatan kanton:

 

„Le sac, a foi, toujours au dos!…”

 

            Ili kantis kaj drinkis. Kelkaj homoj, manke de glaso, ĉerpis la rumon per sia ĉapo. Ties duono elfluis. En la fono oni aranĝas malpli gravan konflikton per bajoneto. Kelkaj soldatoj kuŝas sur la tero senkonscie, raǔka kriaĉo plenigas la kelon, kaj sonas la buŝharmoniko…

            Jam vesperiĝis. Kolombo muzikis senhalte. Grupo da goumier-oj interbatadis kun kelkaj soldatoj. Pafoj knalas… La amuziĝo jam havis kvar-kvin viktimojn. Neniu zorogis pri Hildebrandt kaj la corvée… Spolinsky, Troppauer, Minkus, Pilotte kaj la aliaj ne kuraĝis drinki. Ĉar Kolombo sidas sur la ŝtuparo kaj buŝharmonikas, sed sur lia sino kuŝas granda, suboficira revolvero.

            Estis la sesa kaj duono, kaj la kompanio jam ebriiĝis. Ili drinkis nekredeble grandan kvanton da rumo…

            …Battista kaj Latouret kuŝis ŝnurligite unu apud la alia. Proksimume ili estis klarvidaj pri sia sorto, aǔdinte la furiozan ĝojkriadon… Subite venis kelkaj soldatoj en duopaj vicoj, kun fiksitaj stiletoj. Avane Troppauer kaj Pilotte kun po unu flamĵetilo, simila al fornotubo. Kolombo gvidis ilin. Ili tranĉis la ŝnurojn de ambaǔ suboficiroj. Latouret salte leviĝis.

            - Mizera feĉuloj… Fiaj patrujperfiduloj!

            - Se vi finis tion, oldulo mia – diris Kolombo trankvile -, diru tion, ĉar ni havas ankorǔ multe da aferoj. Ĉu vi ne dezirus transpreni la gvidon de la patrolo anstataǔ grumblado, kaj aresti la ribelulojn?

            Dum li parolis, li transdonis po unu revolvero al ambaǔ suboficiroj.

            - Kio ĝi estas? – demandis Battista stulte.

            - Se ni ne estus ŝnurligintaj vin, vi estus irintaj sur la korton gaskoni, kaj la ribeluloj estus mortigintaj vin ambaǔ. Sed ni bezonas du bonajn suboficirojn, se iu aǔ la alia jam iomete jam maljuniĝas… - li turnis sian la Latouret. – Ni senarmigis la ribelulojn, sed tiuj ne scias pri ĝi. Ili rompis la pordon de la deponejo, ili findrinkis la rumon, kaj ili apenaǔ povas stari sur siaj piedoj. Serĝento! Gvidu la patrolon por aresti ilin… Sed rapide! En avant, oldulo mia! Marche! – li komandis per sia karakteriza, militista lingvaĵo.

            - Se ĝi estas vera… Harrincourt… tiam mi ne hontas… ke mi bedaǔris vin iafoje… kiam oni torturis vin… Liaj okuloj ekbrilis, liaj kelkaj kat-similaj, blankaj lipharoj bataleme direktiĝis antaǔen, kaj li transprenis la gvidon de la malgranda taĉmento: - Á mon commandemant!… En route! Marche!

            Jam apenaǔ povis stari kelkaj soldatoj sur siaj piedoj, kiam aǔdiĝis ekstere la bruo de proksimiĝantaj pezaj paŝoj. Du flamĵetiloj direktiĝis al ili, kiu jam en si mem sufiĉas al tio, ke tiuj mortbruligu ĉiun en la kelo dum momentoj.

            - En joue! – krakis la voĉo de Latouret, kaj la stiletoj direktiĝis al la ribeluloj. La ebriuloj mire vidis, ke malaperis la armiloj.

            …Post dek minutoj oni metis seruron sur la pordon de la kelo, kaj la ribeluloj kuŝis sur la tero, strikte ligitaj… Ili kuratakis la goumier-ojn tiel subite kun pafpretaj armiloj, ke tiuj tute ne povis pensi reziston. Ili ŝnurligis ilin rapide. La tri malliberulojn, kiuj ne aliĝis al la ribelintaj ĝendarmoj, oni malligis. Anakǔ ili ricevis armilon. Benid Tongut ankoraǔ ĝustatempe fuĝis tra la malantaǔa fenestro… Li grimpis sur la parapeton ĉe forlasita parto de la fortikaĵo… Li kunportis ŝnuron… Li volis malsuprengrimpi sur la transa flanko, kaj atendi la alvenontajn negrojn… La sokota-anoj estos ĉi tie morgaǔ aǔ postmorgaǔ en la dezerto.

            Sed li ne kalkulis tion, ke iu atentas lin de horoj sur la parapeto… Iu, kiu havis aranĝendan aferon kun la serĝento.

            Longaj ombroj kuŝis sur la ŝtonoj pro la oblikv-angule subiranta suno, kiam Benid Tongut atingis la krenelon. Iu alpaŝis lin el la krepusko kaj kaptis lian gorĝon. La serĝento ekvidis tute proksime la senindulge krudajn trajtojn de Barbizon.

            - Momenton, kamarado… - flustris la korsikano.

            Benid Tongut sentis nur akran doloron ĉe sia nuko, kaj io krakas. Poste li flugis tra super la parapeto kaj falis el dek kvin metra alto…

 

 

 

 

2

 

 

 

Kiam Finley elrigardis tra la fenestro kaj vidis la kolektiĝantajn soldatoj, li turnis sin.

            Gardone viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon, flavan pro la timiĝo.

            - Kiel vi opinias? – li demandis la leǔtenanton.

            - Ni mortos – li respondis inidferente. – Se ili havas ekrasiton, ni ne povos longe teni ilin ŝakite, ĉar ili eksplodigos la akvotubon. Poste alvenos la sokota-anoj, kaj se la ribeluloj ne mortigos nin, tiam ni povos mortpafi nin, ĉar kompreneble mi tute ne volas kapitulaci al la negroj…

            - Eble… militkaptiteco…

            - Ba! Ili tuj masakros nin.

            - Ĝi ne estas certa, eĉ… Kial ili farus tion?

            Finley sentis naǔzon. Se iu estas malkuraĝa, tamen li devus regi sin, kiam li vidas, ke li devas morti, kaj ne estas helpo. Kaj tiu homo portas la uniformon de la francaj soldatoj!

            La voĉo de la kreteno aǔdiĝis el ekstere:

            - Bonvolu halti, ĉar cetere la senragulo devas pafi… Ĝi estas la ordono…

            - Iru en la inferon – diris iu, kaj ŝajnas, ke li flankenŝovis la idioton, ĉar la pordo malfermiĝis, kaj Hildebrandt enpaŝis.

            - Senrangulo! – alkriaĉis lin Finley kolere. – Kiarajte vi envenas sen permeso kaj sen frapeto…

            - Atendu! – interrompis la kapitano. – Mi estas la komandanto. Kion vi volas? – li trunis sin al Hildebrandt.

            - Sinjoro kapitano! La soldatoj sendis min por intertrakti kun sinjoroj oficiroj. Ni malobeos! Ni volas irir hejmen, kaj ni iros hejmen. Neniu povas malhelpi nin en tio. La oficiroj ne faris malbonon al ni, nek ni faros malbonon al ili. Nek al la fortikaĵo. Diru la kombinacion, ni provizos nin per akvo por la vojo, kaj tiu garnizono restos por Francio, ankaǔ la oficiroj restos vivantaj. Se vi ne agos tiel, ni okupos la fortikaĵon. Se necese, ni eksplodigos la tutan administrejon, ni havas sufiĉe da ekrasito, kaj ĝi faras senespera la kontraǔstaron de la oficiroj. Tiel aǔ ĉi tiel ni akiros la akvon. Sed kiam ni eksplodigos la akvoduktojn, ni ruinigos la fortikaĵon kaj ĉiun, kiu apartenas al vi. La ribelinta gernizono decidis tiel.

            - Forportu vin! – kriis Finley. – Ni ne intertraktas kun ribeluloj, kaj ni ĉiuj…

            - Mi petas silenton! – diris la kapitano energie. Li ne sentis senperan mortdanĝeron, kaj tio faris lin aroga. – Kian rolon havas en la afero certaj negroj sokota?

            - La sokota-anoj estas survoje al Aut-Taurirt. Ili sendis mesaĝon fare de la ĉefo de la ĝangala tribo, se ni okupos la fortikaĵon, kaj tiel ili ne devas timi la franca militistaro, ili gvidos nin tra sekreta vojo al Angla Guineo. Ni ne faras malbonon al la sokota-anoj, sed ni defendas ankaǔ vin, se vi ne devigas nin agi alimaniere.

            - Eliru – respondis Gardone al Hildebrandt -, kaj atendu sur la koridoro!

            Hildebrandt sciis, ke li gajnis. Li turnis sin soldate kaj eliris. Kreto ŝovis sian kapon tra la pordo:

            - Sinjoro oficiro… ĉu mi ne devas mortpafi la senrangulon?

            - Forportu vin!

            Kreto rikanis kaj malaperis. Gardone diris al Finley supereme.

            - Laǔ mi diplomatemo estas bezonata en tiu ĉi afero. Nun temas ne pri heroaĵo. La garnizono kaj la vojo estas la unua. Oni ordonis tion al mi. Tiuj ribeluloj do foriru, kien ili volas. Mi ne respondecos pri la pereo de la fortikaĵo.

            Gardone rektigis sin kaj rigardis orgojle sur sian anstataǔiganto.

            - Ĉu vi volas malfermi la akvokranon, sinjoro kapitano? Aǔ diri la kombinacion al ili?

            - Jes! Ili estas bonaj knaboj, nur malesperiĝintaj. Iom da diplomatemo, kredu min… Ili iru for… kaj tiel la fortikaĵo restos sendifekta. Se ili eksplodigos la akvotubon, tiam ili ruinigos ankaǔ la garnizonon… Ni ne povas rezigni tiun taktike gravan, strategian lokon…

            - Mi ne samopinias, sinjoro kapitano – respondis Finley kolere, kun larĝiĝintaj nazloboj.

            - Ĉu? Tio do tute ne gravas… Mi estas sendita ĉi tien, ĉar oni scias, ke temas pri tikla afero… Sinjoro leǔtenanto, mi ordonas al vi, gvidu la senditon de la ribeluloj al la akvokrano, kaj diru al li la kombinacion de la kirasŝranko.

            La oficiro respondis senhezite:

            - Mi malobeas!

            - Transdonu vian glavon!

            Finley malbukis sian glavon rapidmove kaj metis ĝin sur la tablon.

            - Iru en vian ĉambron, kaj restu tie ĝis alia orodono. Mi diros la kombinacion de la seruro, kaj mi malfermos la akvokranon je mia respondeco… Senrangulo!

            Hildebrandt aǔdis ĉiun vorton tra la maldika pordo, tiel li ensaltis en la ĉambron ĝoje, kaj Gardone volis diri ion, sed – li retropaŝis timiĝinte.

            El la torako de Hildebrandt, staranta vid-al-vide subite aperis stileto… La soldato fiksrigadis antaǔen kun larĝe malfermitaj okuloj kaj buŝo… poste li stumble falis. Malantaǔ li staris Kreto en la mano kun fusilo, sango gutis de sur la stileto de lia armilo.

            - Mi estas majoro Yves – li diris trankvile kaj rigardis rekte en la okulojn de Gardone. – Kapitano! Transdonu vian glavon al Finley! Mi arestas vin pro patrujperfido...

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:36:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Dume la taĉmento sisteme forigis la ne deziratajn elementojn jam sub la gvido de Hillers. Ankaǔ la militvagantoj, tendumantaj apud la fortikaĵo povis esti danĝeraj. Barbizon sciis de la malliberuloj, kiuj estas la ĉefagitantoj tie.

            Subite maŝinpafiloj direktiĝis al ili el la muro de la fortikaĵo. Kelkaj homoj saltis sur kamelojn, sed kiam oni komencis pafi ilin, kaj falis tiuj, kiuj provis fuĝi, ili ĉiuj eksidis kaj atendis, kio okazos al ili. Oni sendis ĝendarmon el la fortikaĵo kun tiu mesaĝo, ke ili demetu la armilojn ne pli ol dek minutoj, cetere ili estos mortpafitaj.

            Ili kapitulis ne pli ol dek minutoj. Poste patrolo ĉirkaǔis ilin kun pafpretaj fusiloj. Hillers laǔtlegis tridek nomojn sur slipo. Tiuj estis la ĉefribeluloj. Oni forkundukis ilin. Laǔ la leĝo „tuj kaj surloke” – kiel ribelulojn, kaptitajn je freŝa faro – oni mortpafis ĉiujn.

            Oni diris al la aliaj, kie ili rericevos sian armilon. Eblas, ke nokte okazos batalo. Se ili ne batalos sufiĉe bone, oni masakros ilin, ĉar mitraloj estos malantaǔ ili, en pafdistanco.

            Poste Latouret ordonis pri la deĵoro, kaj fine li disigis la alviciĝintoj jen tiel:

            - Knaboj! Nun ĉiu meritas trinki glason da vino. Vi, Harrincour, venu kun mi por priaǔskultado!

            - Ni povas iri, oldulo mia – li respondis per sia kutima neglektemo, kaj la lipharoj de Latouret ektremis, li aǔdigis eĉ ian leopar-similan murmuron, sed cetere li diris nenion.

 

 

 

2

 

 

 

La suno suiris malantaǔ la dezerto, kaj Kobienski, la gvidanto de la corvée atendis la signalon: eklumantan reflektoron sur la muro de la fortikaĵo.

            Sed la malgranda, blanka fortikaĵo staris mute en la vesperiĝanta dezerto, kvazaǔ ĉiu vivanta estaĵo estus forlasinta ĝin.

            Ia sinistra angoro ekregis la homojn. La malliberuloj kolektiĝis ĉe la komenco de la ŝoseo, agoprete, ke ekvidinte la signalon de la reflektoro ili unuiĝos kun la homoj de la corvée. La onidire d-ro Borden kaj la du aliaj fremduloj: Lorsacoff kaj Macquart gvidis la bagnanojn. Ili disdonis ankaǔ kelkajn armilojn, malmultajn, nur tiom, kiom ili povis kontrabandi sur la aǔto. La ekrasito kuŝis apud li en du lignokestoj.

            Hienoj ridaĉis per olertranĉa voĉo, kaj ekbrilis la unuaj palaj seteloj super la flavaj sablomontetoj de Sharo.

            - Diablo komprenas… - murmuris Kobienski, rigardante al la muta, ŝajne timige forlasita fortikaĵo.

            - Eble okazis io malbona – diris iu soldato.

            - Sed kio?

            Ili silentis.

            - Ĝi evidentiĝos post nelonge – diris Lorsakoff el la direkto de la bagnanoj -, kiam oni deŝanĝos la corvée-on.

            Neniu respondis. La koŝmaro de la malbona antaǔsento ekregis la grupeton de soldatoj, kiel ili atendis en la dezerto, la vesperon de tiu timiga tago.

            Jam pasis la tempo de la ŝanĝo de la gardistoj. Kaj okazis nenio. Malluma vespero kovris Saharon. La bagnanoj kaj la soldatoj vidis unu la alian, nur kiel grandega ombro-amaso.

            Fine malfermiĝis la pordo de la fortikaĵo. Ili vidis bone ankaǔ de malproksime, ĉe la filtriĝanta lumo de la internaj lampoj, ke soldato venas el la fortikaĵo…

            Nur unu!

            Kaj la pordo tuj fermiĝis malantaǔ li. Sur la longa vojo, kiam la polvodunoj iafoje kovris lin, la ombro proksimiĝis malrapide, trankvile… Li jam estis nur je kelke da paŝoj de la corvée.

            Fine nun ili rekonis lin.

            - Troppauer! – kriis iu soldato.

            Vere la poeto estis tiu. Nun jam estis certa, ke okazis io.

            - Knaboj! – li diris, atinginte la gardistojn. – Oni sendis min tial, ĉar mi havas bonan rilaton al la malliberuloj… Okazis problemo. La plimulto de la soldatoj sin pripensi en la lasta minuto. Oni enkarcerigis la ĉefribelulojn, la aliaj decidis, ke ili ne faros plu tiun idiotĵon kaj defendos la fortikaĵon…

            Fariĝis granda silento. La sufoke varma, prema nokto eĉ pli timige peziĝis sur la ribelulojn.

            …Eklumiĝis io sur la muro de la fortikaĵo. Sed ne pro signalado. La lumfaskoj de ok-dek reflektoroj moviĝis en la dezerto, kruciĝante unu la alian…

            - Stultaĵo! – kriis Lorsakoff. – La soldatoj ne alpafos nin…

            - La knaboj mesaĝas tion – rimarkis Troppauer -, kiu venos sen armilo, ili enlasos tiun. Cetere ili pafos. Oni femos la akvokranon kaj ne malfermos ĝin, nur tiam, se vi ĉiuj kapitulacos…

            Sekvis konsternita paǔzo. Raǔk-voĉa birdo konstante ripetis el la direkto de la fortikaĵo: Kiraga… kiraga… kiraga… Aerblovo trakuris Saharon, kaj la polvo flugis susurante…

            - La majoro mesaĝas tion al vi, ke la corvée revenu en la fortikaĵon, la malliberuloj iri al sia laborejo, kaj tiam li forgesos, kion vi planis… Li punos nur la gvidantojn – kaj li aldonis ĝemante. – Vi, Kobenski verŝajne estos pendumita… Sed la vivo estas tia; foje supre, foje malsupre. Fine ja: supre jam doloras nenio.

            - Ne atentu tiun perfidulon! – hurlis Kobienski. – Estas nura mensogo, kion li diras…

            - Kaj la ekrasito estas ĉe ni! – kriis Lorsakoff. – Se necese, ni eksplodigos la tutan fortikaĵon!

            La rezoluta instigo renkontis malmulte da entiziasmo. Nur Troppauer respondis per simile akra voĉo:

            - Ni ne estos idiotaj morti pro vi! Kial ni implikiĝu en malagrablan situacion, kiam ni povas liberiĝi sendifekte?! Vi nur ne estus venintaj ĉi tien…

            - Hundo! – ekgrumblis Kobienski, kaj saltis antaǔ Troppauer-on. – Mi instruos vin zorgi pri viaj idiotaj poemoj, kaj…

            Kompreneble Troppauer vangofrapis Kobienski-on pro la mallaǔdo de siaj poemoj, kiu poste kuŝis longdaǔre sur la tero silente.

            Lorsakoff subite elprenis revolveron, sed iu bagnano elbatis tion el lia mano. Du soldatoj kaptis Macquer-on.

            - Ni ne estas frenezaj morti pro vi! – kriis la barbulo, simila al Sankta Nikolao. – Troppauer pravas.

            - Manĝu, kion vi kuiris… - diris alia skeletulo, kaj li skuis sian altanlevitan kaĥeksian brakon al d-ro Borden…

            Post dek minutoj al corvée revenis en la fortikaĵon sen armiloj, eskortinte la ŝnurligitajn Kobeinski, Lorsakoff, Macquar kaj d-ron Borden.

            La bagnanoj sidis en siaj bangaloj kaj atendis, ke oni decidu pri ilia sorto…

 

 

 

D U D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Ili estis kune en la ĉambro de Delahay. La majoro fartis iom pli bone. Li kubutunis en sia lito kaj cigaris. Posttagmeze li havis paroksismon, tiel li nur nun informiĝis pri la okazintaĵoj. Kreto, aǔ majoro Yves, Finley kaj leǔtenanto Hillers sidis ĉirkaǔ li.

            - Ni do savis la honoron – diris la majoro. – Sed la fortikaĵo eĉ nun ne estas en sekureco, ĝis ni devas timi la sokota-anojn.

            - Se ni scius, el kiu direkto ili venos, estus infanludo repremi aǔ ĉirakǔi ilin – rimarkis Finley.

            - Sed ni ne scias – diris Yves. – Kaj ni havas malmulte da espero al tio… Kvankam la horloĝo, kiun havas tiu knabo… ĝi estas la ŝlosilo de ĉio.

            Ili tute ne rimarkis, kiel admirante ili rigardas lin. Ĉar la aspekto de Kreto ŝanĝiĝis konsternige. Lia magreco nun impresis energion. Li estis anglece sek-statura, sunbrunigita homo, liaj okuloj brilis saĝe kaj klare.

            - Kiam vi senmaskigis vin antaǔ Finley? – demandis Delahay.

            - Kiam oni intermiksis tiun karan knabon kaj min, kondamnite lin al crapaudine. Mi devis savi lin. Tiam mi petis Finley-on raporti la aferon al vi, evitante Gardone-on. Unue mi devis legitimi nin. Poste Finley akiris la impregnitan sakon el la ferŝranko, kiun mia alia amiko kaŝe redonis al la knabo. En ĝi estis la dokumentujo de Grison, mia numero ĉe la sekreta servo kaj kelkaj verkoj. Poemoj. Mi volis legi la verkojn, ĉar ankaǔ pri mia amiko Troppauer povas evidentiĝi, ke li komedias, kaj li estas esploristo. Dank’ al Dio, la poemoj trankviligis min tiurilate.

            Latouret enpaŝis kun Kolombo.

            - Venu ĉi tien, amiko mia… - diris la majoro. – Vi faris grandan servon hodiaǔ al via patrujo, kaj vi ricevos specialan permion…

            - Sinjoro majoro! Tio faras nenion, ĝi meritas nek premion. Oni devas fari ĉion por la patrujo. Cetere la tuta sukceso dankeblas al majoro Yves… Ĝi estas la sankta vero!

            - Kiel?… Kio okazis?… - interesiĝis la oficiroj miregante…

            - Sinjoro majoro! Mi petas vin obeeme, permesu al mi foriri kelkajn minutojn. Mi fermis oficiron ankoraǔ fru-posttagmeze ien, kaj eblas, ke la koncernulo ŝatus manĝi aǔ trinki…

            La majoro mansvingis mirante, ke li povas foriri. Kreto aperis denove.

            - Tiu knabo pensas tion, ke la ŝuisto Hlavaĉ estas identa kun mi, kaj li ege turmentis la kompatindulon…

            Ĝi estis ĝuste tiel. Hlavaĉ sidis en la ĉambro soifa kaj malsata. Kiam Kolombo malfermis la pordon, la teruriĝinta ŝuisto kuregis en la kantinon, timante la novan komplikaĵon.

            Malsupre oni deŝanĝis la gardistojn. Estis aǔdebla la klako de la deŝultrigitaj fusiloj kaj la komando de Battista.

            Estis noktomezo…

 

 

 

2

 

 

 

Kolombo ne reiris tuj al la majoro, ŝajnas, ke li definitive neglektas la militistan diciplinon. Nenio senkulpigis lian frivolecon, eble nur tio, ke li estis amanta, kaj tiu sento jam ankaǔ tre seriozajn homojn infuis damaĝe.

            Li rapidis al la kantino, sed li ankoraǔ ne iris la duonon de la vojo, kiam subute aperis de ie el la mallumo de la korto la araba bubo, Magda!

            Li brakumis la knabinon kaj alpremis ŝin.

            - Jen vidu – li flustris -, mi diris, ke la mokincito daǔros nelonge.

            - Mi tre maltrankvilis pro vi – respondis la knabino. – Sed nun jam, dank’ al Dio…

            - La afero ankoraǔ tute ne estas finita. Unuavice ni ne scias, kio okazos al la bagnanoj. Krome ankaǔ la negroj onidire planas ian atakon.

            Sur la parapeto monotone klakis la paŝoj de la gardostaranto…

            - Prave… - respondis la knabino malgaje. – La sekreto de la negroj estas tiu trairejo, kiun mia patro serĉis…

            - Jes, la trairejo – kapjesis Kolombo. – Estus beno en tiu ĉi regiono, se fine ni trovus ĝin… Ĉe vere en tiu ĉi horloĝo estus la sekreto?

            Ili rigardis samtempe sur tiun turpan, arĝentan krokodilkapon.

            - Tutcerte… Frenezige, sed ĝi estas tiel. La plano de la trairejo kaŝiĝas en tiu brakhorloĝo. Doktoro Brétail volis transdoni ĝin al kapitano Corot tiun vesperon, kiam oni mortigis lin.

            Kolombo rigardis malgaje la fermoplaton de la breĉetigita horloĝo. Poste li ekpremis per instinkta movo la streĉilon. La fermoplato klak-malfermiĝis, kaj…

            Kiam ili ekrigardis la fermoplaton, ili ambaǔ ekkriis pro surprizo:

            La mapo estis tie!

            …Tiaĵo ankoraǔ ne okazis. Kureganto homo stumblis ĉe la sojlo de la majoro kaj falis en la ĉambron de Delahay, poste li salte leviĝis, nezorgante pri sia superulo, kaj kriadis…

            - La lampon… malŝaltu la lampon!… Trovite! Jen ĝi estas!… tuj… - kaj li senspiriĝinte anhelis pro la kuro sur la ŝtuparo. Kolombo estis tiu. Kreto malŝaltis la lampon.

            …Kaj per verde flava brilo, elradiante sian ardon ankaǔ sur la krokodilkapon, la miniatura mapo de la trairejo, malkovrita de Russel lumis tie, desegnita per kelkaj etaj linioj!…

            En la mallumo aǔdiĝas nur la retenita spirado de la miregantaj homoj…

 

 

 

3

 

 

 

Kiel simple ĝi estis. La esploristo desegnis la mapon sur la ciferplaton de la brakhorloĝo per ia radianta materialo, eble per radiumo aǔ fosforo. Inter la fendetoj de la ciferplato kaŝiĝis nerimarkite tiuj kapilaraj linietoj, kiuj estas preskaǔ nevideblaj, ili lumas nur nokte, se anticipe la sunbrilo prilumis la ciferplaton, kaj la fosfora materialo reradias la sorbitan lumon. Pro tiklaj politikaj aferoj vojaĝanta, katrografa Russel desegnis sian unuan skizon sur tiun fendetiĝintan ciferplaton per nevidebla, aǔ per travidebla materialo, kiu surbas la sunradiojn. Poste li fiksis ĝin per gluo. Se oni atakis, traserĉis, eĉ mil foje dismuntis la horloĝon – oni povis trovi nenion, ĉar la mapo estis videbla nur tiam, se trafis tion forta lumo, kaj oni rigardis ĝin nokte.

            Kvazaǔ rigardante transmondan aperaĵon, ili nun ĉiuj gapis la horloĝon kun grandaj okuloj.

            Sur la ciferplato tute eta, intermita linio montriis la vojon ĝis Niĝero, disde punkto, kiu estis signita per litero T. Ĝi signifis certe la „tendaron”. Tiun lokon, kie la ekspedicio de Russel bivakis. Kaj tie oni konstruis la fortikaĵon Aut-Taurirt. Malsupre estis skribite: 1 mm: 2 km. Preskaǔ du centimetra linio signis la vojon, ili do estis proksimume 40 kilometrojn de la trairejo. La malgranda strieto, signanta la vojon, krucis punktitan linion, kiun signis litero N. Ĝi estas certe Niĝero. Malsupre, sub la sekudo-montrilo estis skribite: 10. III. – 25. VI. Ankaǔ tio estis klara kaj simpla. La akvonivelo de Niĝero estas tia de la dek de la tria marto ĝis la dudek kvina de junio, ke oni povas trafiki tra la trairejo, dum la aliaj monatoj la akvo verŝajne indundas ĝin.

            - Se ni estus sciintaj tion pli frue – diris majoro Yves en la konsternita silento -, tre multaj homoj estus vivantaj.

            Iu ŝaltis la lampon.

            - Jen rigardu, la idiota Kreto! – kriis Kolombo.

            - Ne, amiko mia – diris Kreto ridetante. – Mi estas tiu certa majoro Yves, pro kiu vi havis tiel multe da malagrablaĵo. Sed fermu vian buŝon, ĉar vi ne aspektas favore tiel.

            Ĉar Kolombo malfermis sian buŝon tiel larĝe, kiel tio eblis. Li anteǔenŝovis sian kolon, faris grandajn okulojn, kaj li rigardis jen al la surprizige senĝene staranta Kreto, jen al la ridantaj oficiroj, timeme turnante sian kapon dekstren-maldekstren.

            - Huuu! – li diris poste.

            - Mi ripetas, kion mia amiko Delahay diris: vi faris grandan servon al via patrujo. Vi estas la plej facilanima kaj la plej bona soldato en la mondo. Koncerne Kreton, la kompatinda idioto, en lia nomo nun mi premas vian manon kun aparta danko.

            Li premis forte la manon de Kolombo. Kiu eĉ nun palpebrumante rigardis de unu oficiro al la alia, kaj li ripetadis en si mem nur tion pro la embaraso kaj surprizo:

            - Ĝi estas bela komedio… Je mia vorto, ĝi estas bela komedio.

            - Krome nia amiko Kolombo ankoraǔ havas bonŝancon – interrompis Finley. – La hazardo helpis al li solvi la sekreton de la horloĝo, kiun vane serĉis tiom da spertuoj…

            - Estas bone, ke vi menciis tion! – diris Delahay, ekkubutante en la lito, ĉar la multe suferinta, malalta homo preskaǔ refortiĝis. – Ni nur ne ripozu sur la laǔroj de la venko, ĝis la atako de sokota-anoj povas okazi neatendite.

            - Nun jam ĝi ne estas tiel danĝera – mansvingis Yves. – Unuavice hodiaǔ estas la oka de majo, kaj ne estas verŝajne, ke la vojo, kondukatna al la tero Batalanga estus irebla antaǔ kvar-kvin tagoj. La mapo de Russel idikis la dekan de la monato. Poste, posedinte la mapon, ni povas okupi la aperturon de la trairejo. Tio kondukas certe sub la fluejo de Niĝero, kie la riverujo estas sufiĉe roka, kaj ĝi ne povas ruiniĝi.

            - Lito! – kriis Kolonbo sovaĝe, frapinte sur sian frunton. Mi forgesis ie kulpulon sub la lito, kies nomo estas Laporter.

            - Laporter! – salte leviĝis Kreto. – Kie li estas? Mi estus ĵurinta, ke li glitis el miaj manoj. – Venu, infano mia! – Kolombo kaj la majoro rapidis al la koridoro malantaǔ la kantino, kaj ili malfermis la pordon de tiu ĉambro, kie la ganstero kiŝis ŝnurligita.

            Malliginte lin, la membroj de Pencroft falis el la ŝnuroj, kiel la ĉifonoj el malfermiĝinta pakumaĵo. Li jam estis duonmorta.

            Kolombo balancis sian kapon:

- La soleco tre suferigis lin….

 

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:36:57
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Aǔrore la fortikaĵo silentiĝis. Ĉiu dormis profunde post la malfacila tago. Parto de la soldatoj kuŝis en la hospitalo pro grava etilismo. La aliaj viciĝis kun kapdoloro, kun akre doloraj membroj post la veka trumpetoado. Finley diris al ili per kekaj, mallongaj frazoj, ke anstataǔ grava puno li konsideros ĉion nura ebriiĝo, kio okazis, kaj ĉiu deka homo el la kulpuloj estos kondamnita al kvartaga pelotte. Se denove okazos simila afero, la deliktuloj estos starigitaj antaǔ la militan tribunalon.

            Ili silentis mute. La suno leviĝis, kaj la varmego altiĝis preskaǔ en ĉiu sekundo.

            Poste oni elektis la membrojn de la corvée. Ĝi konsistis nur el fidindaj homoj: Kolombo, Spolinsky kaj la aliaj estis en la taĉmento. Finley gvidis ilin, sed ankaǔ Latouret iris.

            La bagnanoj jam la posttegmezon de la antaǔa tago vane malfermadis la akvrokranon. Ili ne ricevis trinki. La nokto pasis ankoraǔ elteneble, sed matene, en la arda varmego, ili jam tre malfortiĝis por la soifo, kaj pli ol ducent homaj skeletoj sidis en la sufoke varma ĝangalo elĉepiĝinte, kun vertiĝanta kapo… Bluaj kapilaroj pulsadis sur la flavaj, morte maldikaj kranioj, ŝveliĝintaj, gandaj, ruĝaj palpebroj fermiĝis agoniante, kaj blankaj langoj elŝoviĝis heziteme el la sensangaj, pendaĉantaj lipoj…

            Ili vidis alveni la corvée-on. Ili vidis, ke la oficiro komandas teni la fusilojn pafpretaj, kiuj poste direktiĝis sur ilin. Neniu moviĝis. Ĉu li fapigos? Eblas…

            Nun disiĝas patrolo el la corvée, kaj la ĝi proksimiĝas gvidate de la oficiro. Kelkaj bananoj pene leviĝas. Ili tute ne pensas ataki la manplenon da trupo.

            La vaniĝina ribelo forprenis ankaǔ ilian lastan vivenergion.

            - Homoj! – diris Finley mallonge. – Mi mesaĝis al vi hieraǔ, se mi revenos en vian tendaron, ni punos neniun. Mi tenas mian vorton. Ni malfermos la akvokranon, vi ricevos nutraĵon, sed envenos ĉi tien patrolo okaze de ĉiu suspektinda afero. Kiu ne kondutos disciplinite, ni mortpafos tiun. Bonorda garnizono estos en Aut-Taurirt. Morgaǔ ni komencos konstrui la barakojn, vi ricevos hospitalon, kuraciston, kaj ni faros ordon. Ni malfermos la akvokranon post tridek minutoj. Mi lasos ĉi tie nur unu soldaton. Kaj trinku en tia vicordo, kiel li ordonas. Se okazos io malbona al tiu soldato, tiam mi dekumos vin! Rompez!

            La patrolo marŝis plu en la internon de la ĝangalo. La bagnanoj sencele vagaĉis, kelkiuj jam svenis. Subite Rikov, la soldato staranta ĉe la akvokrano diris:

            - La akvo jam fluas. Rektiĝu! Atenton! Viciĝu unu post la alia, kaj ĉiu portu sian glason!

            La bagnanoj alviciĝis, trinkis trankvile kaj nenio malbona okazis al la postenanta soldato inter ili…

 

 

 

2

 

 

 

La patrolo daǔrigis sian vojon en la ĝangalo sur elefantvojo, al la tendaro de la pigmeoj. La malaltkreska ĉefo rapidis antaǔ ilin persone, kredante, ke la ribeluloj venas. Li trompiĝis amare, kiam li ekvidis la oficirojn, kiuj gvidis la soldatojn.

            - Sinjoroj… mi ĝojas vidi vin… - li balbutadis mallaǔte.

            - Sed ĝi estos malgaja tago por vi, ĉefo – respondis Finley – Ĉar mi pendumigos vin, kaj ni neniigos vian tendaron…

            - Vi ne povas fari tion, sinjoro eǔropano… Mi estas malnova amiko de la blankaj soldatoj.

            - Ŝargitaj fusiloj direktiĝas al vi, kaj al via popolo de ĉie. – La popolo konsistis nur dek du indiĝenoj, en kvar palis-kabanoj. – Nun iru en kabanon, kaj restu tie, ĝis mi juĝos. Ok soldatoj gardos vin.

            La indiĝenoj obeis senvorte. Ok soldatoj potrestis kaj gardis ilin. Ili amasigis la potojn, armilojn de la indiĝenoj kaj ekbruligis tiujn. Ili ekbruligis ankaǔ la aliajn kabanojn kaj elhakis la dek kokos-palmojn sur la senarbejo, kiuj estis la plej valoraj havaĵoj de la tribo.

            Kaj la ĉefon ili kunprotis katenite.

            - Kiel vi nomiĝas? – demandis Finley la tremantan, malaltkreskan pigmeon dumvoje.

            - Illomor, sinjoro… - respondis la ĉefo.

 

 

 

3

 

 

 

Majoro Yves faris la priaǔskultadojn kun febra rapideco en la kontoro. Oni informis ilin per mallonga radiomesaĝo, ke taĉmento da spahioj estas komanditaj el Timbukto por fortigi la garnizonon, kaj ĉiuj roluloj de la afero estos liveritaj en Oran per aviadilo.

            Pencroft konfesis nenion. Sed Illomor, la tribestro des pli multe, kaj Kolombo ĉion, kio venis en lian kapon.

            - Pensadu, infano mia – instigis lin Yves -, ĉiu malgranda afero estas grava.

            - Mi vere rakontis ĉion… Maksimume mi forgesis kelkajn vangofrapojn, ĉar mi eksterodinare multe vangofaradis estis en la afero… Jes ja… Mi gardostaris en la lavejo, kaj iu atakis min… Tiu certe estis la urtikfloro Laporter. Sed iu alpafis lin el la mallumo, kaj mi ne konjektis, kiu li estis.

            - Mi estis tiu – diris al mojoro ridetante. – Mi ĵus dormis, kaj vi maltrankvilis pro mia havaĵo, tamen mi aǔdis bone tion, kion vi diris. Mi konjektis, ke ankaǔ aliulo aǔdas ĝin. Tiel mi pli fuen enŝteliĝis en la lavejon, kaj mi vidis Hildebrandt-on, ĉar li estis tiu, ne Pencroft, kiu kuŝis sur la planko. Mi intervenis ĝustatempe por helpi vin… Nur la ruĝa minio kolorigis miajn ŝuojn, kiuj mi lerte interŝanĝis kun tiuj de Spolansky…

            - La ŝuoj! Li interŝanĝis tiujn kun Troppauer, kaj li lamis…

            - Tial oni volis mortpafi la kompatindan Troppauer-on. Oni pensis, ke vi estas la majoro, kaj li estas via kunulo. Nun sekvos grava priaǔskulto… - Li paŝis al la pordo de la najbara ĉambro kaj elvenigis Magda Russel-on de tie. Ŝi portis ordinaran vojaĝ-vestaĵon kaj rigardis ridetante la miregon de Kolombo.

            - Ĉu vi konas… unu la alian…

            - Ne – ridis la knabino -, ni estas komplicoj nelonge. Mi konatiĝis kun sinjoro majoro nur ĉi tie. Li delonge atentis min, kaj li estimin min per lia konfido.

            - Fraǔlino Russel fariĝis mia unuaranga helpantino. Ŝi estis la unua homo, kiun mi petis helpi min. Ĉar mi fidas neniun. Iomete, Harrincourt, ĝi okazis ankaǔ en via intereso. Tiam mi ankoraǔ ne volis diri al Finley mian inkogniton, kaj mi devis helpi vin iel, por ke vi ne mortu pro la kvardek kilograma pelotte. Por tiu celo ni uzis la maskon de la mortinta sinjorino. Abu el Kebir-on, la kafkuiriston, kiu koruptis Battista-on, tiel ŝi povis helpi vin. Vi devas esti dankema pro tio…

            - Ho, mi ankoraǔ multfoje esprimos tion – diris Kolombo entuziasme, kaj la knabino ruĝiĝis.

 

 

 

4

 

 

 

Ili pasigis la adiaǔan vesperon en la ĉambro de la konvaleksanta Delahay, kien ili estis invititaj por trinki teon. Esceptokaze partoprenis ĝin ankaǔ du senrangaj soldatoj. Sen ili ne estintus kompleta la societo. Iu kompreneble estis Kolombo kaj la alia Hümér Troppauer.

            La poeto ruĝiĝis en ĉiu momento, rompetadis siajn fingrojn kaj stumblis pro la tapiŝo.

            Kaj memkompreneble aperis ankaǔ Magda Russel, en tiu blanka rajdvestaĵo, kiun Kolombo tre ŝatis.

            Laǔ la deziro de Delahay, majoro Yves rakontis ĉion kontinue, kio okazis.

            - Mi konis Grison-on longe – komencis Yves, fiksrigardante la teon, kvazaǔ filmbendo ruliĝus tie, sur kiu li vidus la pasintajn okazintaĵojn. – Li havis suspektindan karakteron, sed li estis lerta esploristo. Iafoje nia laboro bezonas preferi ne la honeston, sed la lertecon. Mi devintus partopreni la proceson de la ribelo en Ain-Sefra, kiel atestanto. Mi sciis, ke miaj multaj malamiko ŝatus ekkoni min. Eĉ la ĉefstabo ne konas la membrojn de la sekreta servo. Nur generalo Aubert, la ĉefo de la divizio D, havas personan kontakton kun ili. Mi havis la kutimon roligi kelkfoje anstataǔ mi homojn en certaj aferoj, kiuj uzis mian nomon. Tiel okazis, ke mi roligis Grison-on. Mi volis erarigi tiujn, kiuj atendis la okazon mortigi min. Anticipe li lernis mian konfeson, kaj li rolis kiel Yves en la uniformo de majoro. Oni neniam pridemandis lin kun la akuzitoj kaj ne intervidigis lin kun ili. La kulpo de la ribelo estis evidenta. Kompreneble li luis ankaǔ loĝejon, kiel majoro Yves, kaj li vizitis la divizion D de ls ĉefstabo atentoveke por perfekte trompi tiujn, kiuj atentas lin. Tiutempe li okupiĝis ankaǔ pri la afero de Russel, kiel Grison aǔ Dupont – li uzis ambaǔ nomojn. Sed mi ne scii pri tio. Macquart estas la komisito de fervojkompanio. Ili estas tre interesataj, ke oni ne faru la fervojon en Saharo. Macquart rolis en Orano, kiel riĉa sinjoro. Li volis akiri la planon de la trairejo kun Lorsakoff kaj Grison. Tial mortpafis Grioson ankaǔ Russel-on, sed li ne trovis la planon ĉe li. Grison trompis ankaǔ siajn du kunulojn. Li diris tion, ke majoro Yves, nome mi, helpus al ili, por alta monsumo. Se ili volas ricevi pruvaĵon pri tiu aserto, ili telefonu al la majoro. Ili ne sciis, ke Grison hazarde ĝuste tiam rolis anstataǔ mi, kaj kompreneble li luis loĝejon, uzante mian nomon, ili do falis en kaptilon. Grison anociĝis ĉe la telefono kaj lerte kredigis, ke la majoro deziras kontaktiĝi kun ili, pere de Grison. Li asertis, ke li estas mia kuriero. Kial li faris tion? Li volis akiri la planon en la vilao de Russel, kaj ricevi du partojn el la altega premio. Unu parton kiel Grison, la alian en mia nomo, kiel Yves. Ĝi preskaǔ sukcesis al li, ĉar mi ja tute ne estis en Afriko. Mi restadis en Istambulo pro alia afero. Generalo Auberd informis min tie, ke mi devas reveni, ĉar mi estos komisita per grava tasko en la kompanio, ekmarŝonta al Aut-Taurirt. Mi vojaĝis al Marseljo kaj duniĝis al la legio. Oni jam atentas la rekturtojn, ĉar oni konjektas, ke la sekreta servo kaŝe sendos unu aǔ du homojn tien. Mi veturis en Oran-on kun la kompanio, marŝonta al Aut-Taurirt. Tia mi ne anonciĝis ĉe la sekreta servo. Eĉ konjekton mi ne havis pri la fiagoj de Gison. Mi divenis tiujn hazarde. Foje mi vidis lin kun Macquart, kaj mi eksuspektis. Mi kontaktiĝis kun Aubert, kiu trankviligis min. Li diris al mi, ke li opinias Gison uzebla homo, kaj li komisiis lin pri la afero de Russel. Dume Grison diris tion al fraǔlino Russel, ke majoro Yves volas esplori en la afero, kaj li petis permeson de ŝi pasigi unu tagon en la vilao. Li ricevis ŝian konsenton. Grison divenis tion, kio estis evidenta, tamen genia: la desegno estas kaŝita nur en tiu okbjekto, kiu estis ĉe Russel, kaj poste doktoro Brétail havis ĝin, kaj tiu objekto troviĝis ĉe Brétail dum la tago de la murdo, ĉar li volis transdoni ĝin al kaptiano Corot. Grison divenis tiel, ke la mapo ne estas en la vilao, ĉar la prokurorejo sekvestris la havaĵon de la viktimoj dum la daǔro de la esploro. Li interesiĝis en la prokurorejo kaj eksciis, ke la objektoj estos poŝtigitaj al la adreso de la heredantoj de la mortinto post la fino de la esploro. Li eksciis ankaǔ la tagon de la alpoŝtigo. Li petis permeson je tiu tago por Yves enloĝiĝi en la vilaon, ĉar li volis ankoraǔfoje traserĉi ĉion ekzakte. Sed tiam mi jam estis sur lia spuro. Mi ordonis al iu mia homo kaŝobservi lin. Mi eksciis tiel, ke li vizitis la prokurorejon. Poste mi staris antaǔ lin subite sur la strato. Lia konstenita vizaĝo montris sufiĉe klare, ke li ludas mian rolon ne kun honesta intenco. Li rakontis, ke li traserĉos la vilaon de Brétail, kaj kiam mi diris tion, ke ankaǔ mi iros tien, li jam reakiris sian memregon kaj invitis min ĝoje. Hazarde tiun tagon la suboficiro en la kazerno pro kruda ŝerco ŝlosis la pordon de la kelo, kie mi estis, forgesante min tie ĝis vespero. Mi povis liberiĝi neniel, kaj mi alvenis al la vilao je la dekunua horo. Mi tuj telefonis al mia homo, kiu kaŝobservis lin, kaj mi eksciis de li, ke posttagmeze oni alpoŝtigis de la prolurorejo la objektojn de la mortinta Brétail, krome – kaj tio estis la plej staranga – Grison, kiel majoro Yves informis la serketan servon, ke li mortigis atakanton en la vileo. La koncernulo estas esploristo. Iu venos por li per aǔto por veturigi lin al la vesperfesto de la urba komandanto Cochran, kaj tiu sama homo zorgu pri la malaperigo de la kadavro. La membroj de la sekreta servo ofte devas uzi armilon, kiam ili ne havas tempon por pruvi, kondamni. Ili repondecas nur al la generalo. Tia kazo ĝi estis, kiam mi mortpikis Hildebrandt-on, kaj mi mortigus ankaǔ Gardone-on senhezite, se mi ne povus malhelpi alimaniere la transdonon de la kombinacio de la seruro. Sed kiu estas tiu, kiun Grison mortigis, kiel majoron Yves? Mi estis ĉe la vilao je la dekunua horo. Grimpinte en la ĝardenon, mi ĉirkaǔiris la domon. Mi volis eniri nerimarkite. Mi aǔdis pafojn kaj ekvidis legianon, kiu venas kurante. Malantaǔ li la patrolo. La soldatoj persekutis lin. Li saltis en la ĝardenon de la vilao de Brétail. Mi rekonis mian kamaradon Harrincourt. Poste li utiligis la bruan alvenon de la policaǔto ĵeti sian bajoneton al la fenestro, ĉar la sirenado superas la frakasbruon. Ankaǔ mi ensaltis post lin. Atinginte la ĉambron, mi ekvidis la bajoneton de la legiano sur la plankon. Li ĵetis ĝin al la vitro, por ke tio rompiĝu, kaj li lasis ĝin tie facilanime. Mi ne volis postlasi tian spuron, kiu kondukas al la legio. Mi levis la bajoneton kaj fiksis ĝin al mia rimenzono, poste mi rapidis plu. Sur la strato laǔtaj komandvortoj, ordonoj, kriado rompis la noktan silenton. Piedfingre mi ŝteliris ĝis la ĉambro, kie estis lume. Mi estis scivola, kiun mortigis Grison. Mi kaŝrigardis tra la serurtruo kaj mire spertis, ke nenia mortinto estas en la ĉambro. Mi tuj scii, pri kio temas! Li havis rendevuon kun mi! Mi estis la forportenda kadavro! Li volis simple mortpafi kaj malaperigi min helpe de la sekreta servo, rapide kaj sekure. Ĉar nur generalo Aubert konis min persone, kiu ne venos ĉi tien en tiu malfrua tempo. Li legintus nur la raporton de Grison pri la afero.

            Poste mi enpaŝis al li, kvazaǔ mi estus veninta por la rendevuo. Li rigardis sur min surprizite. Poste li parolis kaj singarde eltiris revolveron el sub la tablokovrilo, kaj li jam estus pafinta, sed mi sciis, kion li volas fari. Mi elprenis subite mian bajoneton kaj mortigis lin. Heziti nun en eblis. Nur poste mi rigardis, ke mi uzis ne mian bajoneton, sed tiun de Harrincourt, kiu estis enŝovita malantaǔ mian romenzonon. Nun mi aǔdis paŝojn proksimiĝi. Se mi eliros, tiu rimarkos min, kiu venas ĉi tien. Mi estingis la lampon kaj kaŝiĝis en la vestoŝranko. Nia amiko Harricourt, diablo scias, kion li perdis en la vilao, anstataǔ urĝe forir, li revenis. Mi pensis, ke li forkuros timiĝinte, kiam li ekvidos la kadavron de la mortpikita Grison, sed ni jam scias, ke Harricourt malofte forkuras.

- La forkurado ne estas familia malsano ĉe ni… - ekskuzis sin Kolombo.

Yves daǔrigis:

- La oficiro, kiun la sekreta servo sendis por malaperigi la kadavron, trovis Grison-on mortinta. Sed li ne konis nin ambaǔ. Li sciis nur tion, ke majoro Yvens atendas lin apud mortinto en la vilao de Brétail. Ĉar nur Harrincourt ĉeestis, li ne dubis eĉ por momento, ke li staras vid-al-vide al la majoro de la sekretas servo, kiu vestis sin pro ia kaǔzo, kiel senrangulo de la legio. Sed Harrincourt eĉ ekpepi ne kuraĝis kaj sekvis la oficiron. Mi decidis ekspluati tiun eraron en la intereso de la esplorado. Mi telefonis al generalo Aubert ankoraǔ el la vilao de Brétail. Mi rakontis ĉion, kio okazis, kaj ni priparolis ne malkaŝi la eraron de la oficiro. La ŝtelumantaj friponoj pensu nur tion, ke la dizetinta legiano estas majoro Yves. Aubert bonege kredigis tiun miskomprenon dum la vesperfesto de la urbo komandanto. De generalfeldmarŝalo Cochran ĝis Macquart ĉiu pensis, ke Harrincourt estas identa kun majoro Yves. Tel mi en la rolo de la idiota Kreto povis observi trankvile, kiuj flankumas ĉirkaǔ la pseǔomajoro Yvens. Lorsakoff kaj Macquart divenis post la vesperfesto, ke Yves trompis ilin ĉiujn kaj fuĝis kun la horloĝo, pri kiu Grison tiam parolis telefone kun Lorsakoff. Magda Russel, en sia admirinda masko, kiel araba kafkuristo subaǔskultis la interparoladon de Lorsakoff kaj Macquart. Laǔ la parolado ankaǔ ŝi pensis perfidulo Yvens-on. Kaj ŝi eksciis ankaǔ tion, ke la brakhorloĝo estas la kaŝejo la plano. Ankaǔ ŝi sekvis la kompanion en Aut-Taurirt-on. La kadavron de Grison, ĉar li loĝis en stratetĉo sub la nomo Dupont, la membroj de la sekreta servo portis kaŝe en la loĝejon laǔ la ordono de Aubert. Mi nur tiam konjektis la gravecon de la horloĝo, kiam mi vidis, ke survoje al Aut-Taurirt, Laporter ŝtelas ĝin, kiam Harrincourt lavis sin. Mi ankoraǔ tiun tagon ŝtelis ĝin de Laporter, mi dismuntis kaj ekzamenis ĝin bone, sed mi ne divenis ties sekreton. Mi trovis ankaǔ la ĉemizon de Harrincourt en la dorsosako de Laporter, kio li tre ŝatis, kaj mi reŝtelis la horloĝon kun la ĉemizo al nia amiko Harrincourt. Alveninte en la garnizono, mi devis senmaskigi min antaǔ Magda Russel, kiu faris mirindan laboron. Ankaǔ Mahmud, la lakeo de Magde Russel faris tre valoran laboron en la afero. Bedaǔrinde li estas en la hospitalo, ĉar li havas gravan malarian paroksismon. Ŝi erarigis ankaǔ min per tio, ke ŝi lernigis kelkajn homojn. Ili diris al ĉiu, ke Abu el Kebir, la kafkuiristo mortis. Mahmudon, la serpentodresiton ili simple neis, ke li estis ĉi tie. Poste mi inicis ankaǔ Finley-on en la aferon. Helpe de Finley mi akiris la impregnitan pakaĵon.

            Troppauer englutis manĝopecon tel, ke li preskaǔ sufokiĝis:

- Miaj poemoj! – li kriis poste malesperiĝinte.

- Tiuj estas en ordo – ridetis Yves -, mi nur tralegis ilin.

- Kaj kiaj tiuj estas, se estas permesate damandi?

- Bonegaj! Precipe tiu, kiu havas la titolon „Mi revadas en la sonĝolando de Saharo.”

- Ĝi hazarde sukcesis bone… - murmuris Troppauer kaj englutis tutan malmole kiuritan ovon. Rericevinte siajn poemojn, li volis kisi ĉiumaniere la manon de la majoro.

ip地址已设置保密
2008/6/2 9:37:33

 21   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.57813 秒, 4 次数据查询