dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → La dekkvar karata aǔtomobilo

您是本帖的第 6366 个阅读者
树形 打印
标题:
La dekkvar karata aǔtomobilo
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Nun kion fari?… Jam estis vespero. Kie estas la restoracio Texas? Hopla!

                Unuaranga ideo!

                Li iris rapide en la telefonbudon kaj telefonis al la fajrobrigado. La sirenado helpos al li trovi la restoracion, ĉar ĝi estas ie en la proksimo, tio certas.

                - Fajrobrigado – anonciĝis voĉo.

                - Tuj venu! Brulas la restoracio Texas!

                - Dank al’ Dio.

                - Kiel? Ĉu vi freneziĝis? Ĉi tie parolas la proprietulo.

                - Ĉu vi estas tiu, Raoul?… Kial oni ekbruligis denove la drinkejon? Neniu kredos, ke la mortinto estas la viktimo de la fajro.

                - Sed nun tio veras. La gasforno eksplodis apud li.

                - Sed tie estas bakforno!

                - Sed… ni transformigis ĝin gasa kaj… ĉu vi venos?

                - Bone, bone… ni do ekiros. Kiel fartas Emanuel?

                - Nu do… li jam resaniĝis…

                - Ĉu li estis malsana?!

                - Nu… ne tute… la fumado… - balbutaĉis Gorĉev.

                - Kiel? Ĉu Emanuel fumas?!

                - Ne… tute ne… Li ekfumis pro ŝeco ĉigaron…

                - Ĉu la mulo?!

                Nun li koleriĝis.

                - Jes! La mulo! Ĝi pipfumas kaj legas romanojn, eĉ ĝi parolas!

                - Alo!! Kion vi diras?!

                - Pendumu vin!

                Li remetis la aǔdilon. Hu, kiel malagrable

                - Vi estas trovite, fripono! – Policisto kaptis lian gorĝon. – Vi do kutimas telefoni al la fajrobrigado de ĉi tie!

                - Mi protestas.

                - Silentu! Mi atentas ĉiun telefonbudon ekde unu semajno. Vi venigis la akuŝistinon al la gefianĉiĝa festo de sinjoro konsilisto Lusson, urĝe!

                - Mi konfesas, ke la fajrobrigadon jes, sed la akuŝistinon ne mi, kaj…

                - Venu! Nun jam estas pruvaĵo!

                - Sed la restoracio Texas brulas vere!

                - Mi traktos vin draste! – kriegis la policisto. – Kie bluas la restoracio, ĉu?!

                Kaj li montris al la najbara domo.

                Granda, lumigita tabulo pendis super la enirejo de restoracio.

 

 

R E S T O R A C I O   T E X A S

La grobaj gastoj

pagas elir-kotizon

 

 

                Kaj antaǔ la restoracio nun haltis Alfa-Romeo. Anette kaj Portenif elaǔtiĝis, poste ili malaperis rapide en la pordego de la najbara domo, kiu malfermiĝis al malplena areo.

 

 

 

VII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

- Ni iru! – diris la policisto, kaptinte la brakon de Gorĉev, kaj ili ekiris.

                - Mi ĵuras, ke la afero pri la akuŝistino estas malinda akuzo. Mi konfesas la fajrobrigadon, kaj…

                Li aǔdis bruon de motoro… Li rerigardis rapide. Venas la Alfa-Romeo!

                Sekvan tagon la policisto rapotis la aferon tiel, ke li glitis en marĉlageto, kaj la arestito fuĝis tiam. La vero estis tio, ke Gorĉev stumbligis lin lerte, poste li saltis sur la pakaĵejon de la preterveturanta Alfa-Romeo.

                Ili forlasis Toulon-on. Portenif stiris bone… Li alvenis en urbon Cannes! „Ĉi tie estos ie tiu parko”- pensis Gorĉev. La aǔto bremis proksime al maldensa arbareto… Poste ĝi haltis. Vere ili estis ĉe parko, sed barono Lingeström ne estis tie. Portenif en ŝofora jako elaǔtiĝis, frapfermis la pordon kaj ĉirkaǔrigardis. Tiam iu vangofrapis lin en la mallumo, ke li svenis…

                Kompreneble Gorĉev estis tiu.

                Li tuj sidis al la direktilrado kaj ekveturis per la Alfa-Romeo. Li absolute ne konjektis, ke la tuta lando persekutas lin jam duonhoron, kaj li veturegis per sia kutima elano al Nico. Ne tro interesis lin tiaj infanaĵoj, kiel avertaj pafoj, mansvingado, kaj kiam policisto saltis antaǔ lin kun disetenditaj brakoj, li murmuris en si mem ionie: „Hej, amiko mia, se mi povus bremis en tia distanco, tiam mi estus gajninta la mondĉampionecon.”

                La policisto saltis flanken de antaǔ la veturilo laǔ la principo, ke „saĝulo cedas”, apenaǔ savinte tiel sian vivon. Li vidis mirante, ke la ŝtelisto, serĉata en la tuta lando elkliniĝas tra la fenestro de la aǔto kaj skuas sian montrofingron miance al li, kriante drastajn blasfemojn…

                Ĉu vi komprenas tion? La serĉata homo minacas la policiston.

                Antaǔ Nico li lerte mallongigis iun vojkurbon tra la virina sunbaniĝ-tereno de la strando de la hotelo Eǔropo, li trapenetris la barilon kun granda bruego, kaj inter la virinoj, ŝrikantaj en la rava paniko li kuntrenis la ripozliton, al kiu poste li akiris de sur la vesto-sekigejo de la lavejo Perriér nigran, silkan kimonon kun orkoloraj figuroj. Kaj li veturegis, ĉar hodiaǔ posttagmeze lia sekrtario dungiĝos al la legio, kiel certa komplezema sinjoro en la dramverko de Schiller, kiu anstataǔigas sian amikon por kelkaj tagoj en la ekzekutatendejo, dum la kondamnito partoprenas la gefianĉiĝan feston de sia fratineto.

                Ivan Gorĉev rapidis al Nico. Li ja volis estis aǔrore en Marseljo, kio piedirante ne estas longa vojo, sed Gorĉev bedaǔrinde trafikis per aǔto…

                Mirinde, sed ĝi okazis tiel: la aǔto, kiun oni trovis nenie, atingis sian celon. Dum oni serĉis ĝin en Toulon, tiam ĝi estis sur la ŝoseo. Oni ricevis informon nur tiam, kiam ĝi jam alvenis antaǔ la vilaon de Laboux. Tie do neniu serĉis ĝin. Estis kompreneble. Al kiu ekideus, ke la ŝtelisto de aǔto parkadas antaǔ la vilao de la damaĝito?

                Gorĉev unuavice rapidis al la magazeno Lafayette por aĉeti.

                - Sendu kelkajn varojn por mi en la reĝan apartamenton de la hotelo Mediteraneo – li diris al la vendistino. – Unuavice du-tri leĝerajn, senmanikajn trikotaĵojn, ĉiuspecajn varojn, kiujn bezonas kolonia soldato, kaj tian maristan vestaĵon, kia estis ĉi tiu, kiam ĝi estis nova.

                - Pardonon – interrompis la komizo -, sed mi ne povas konstati pri tiu vestaĵo, kia ĝi estis, kiam tiu estis nova. Kelkaj jaroj estas longa tempo.

                - Mi aĉetis ĝin hieraǔ tute novan! La vestaĵo cetere estas blanka.

                - Hm… Eble tio estas videbla sur ĝi malpleje.

                „Alo… Alo!..” – krakis megafono.

                - Kio ĝi estas? – demandis Gorĉev, sed tuj eksonis la voĉo de la parolisto, kaj ĉiu aĉetanto aǔskultis ekscitite.

                La tutlande serĉata ŝtelinto de la blua Alfa-Romeo, kies identiga numero estas 126-513 DK, provos fuĝi sensukcese el la urbinterno de Nico… Lia aresto estas senduba! La trovinto aǔ la informisto eĉ nun ricevos 50 000 frankojn da premio…”

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:45:11
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

- Kio ĝi estis? – demandis Gorĉev la komizon.

- Mi dormis posttagmeze, mi scias nenion.

- Malaperis aǔto kun gravaj militistaj dokumentoj. Oni febre serĉas ĝin en la tuta lando, kaj la polico persekutas la farinton, kiu laǔdire ekstermis sian familion en Lyon, kaj li estas multfoje rabmurdinta.

                - Ne diru!

                - Iu nia aĉetanto vidis eĉ tion, kiam li stiris sur la plaĝon, li havas ruĝan, grandan barbon, kaj li similas al giganto.

                - Ĉu tion vidis ŝia sinjorina moŝto? – miregis Gorĉev.

                - Jes. La plimulto de la krimuloj povas danki sian areston al tiuj observantoj.

                - Jes, kiom multe li povas danki al tiuloj!

                Li pagis la fakturon kaj iris. Jen… kiel senhoma estas la strato. Oni blokis la trafikon. Ĉu ili estas idiotoj? La aǔto ja retroviĝis. Aǔ ĝuste tie oni ne serĉas ĝin, kie li lasis tion?

                Li ekvidis grandan tumulton ĉe iu statangulo.

                - Kio okazis tie? – li demandis kurierkanbon.

                - Oni kaptis la farinton kaj linĉas lin! Li rabis ankaǔ la bebon de Lindbergh. Li estas kaǔbojo en pseǔdovesto, kiu estis la komplico de Al Capone.

                Gorĉev ekmemoris ĝeneralan aksiomon: la plimulto de la homaro naskiĝis, kiel verkisto de scenarlibreto de filmoj!

                La tumulto haltigis aǔton Bugatti, kiu havis identigan numeron709-846 CsU, en kiu sidis bestkuracisto kun sia edzino kaj fileto, alvenintaj el Beromünster.

                - Li estas tiu!

                - Li trafarbis la aǔton! Ĝi ankoraǔ estas humida!

                - Kie vi rabis la infanon?!

                Sian propran filon! La virino ŝrikis, la infano ploregis, la bestkuracisto kriĉis, kaj iu debatis lian ĉapelon. Plotono da policistoj ĉesigis la minacan etoson, kiuj repremis la tumulton kaj diris al la homoj, ke la aǔto retroviĝis. Dume gumbastonoj batis ilin.

                La vizaĝ-neǔralgio reaperis ĉe la bestkuracisto el Baromünster pro la multe da ekscitiĝo, ĉar oni jam foje lasis lin hejmeniri el Lourdes, kiel resaniĝinton, nun li iris anstataǔ la Montekarlo en la urbon de mirakloj por repostuli sian monon helpe de la tribunalo!

                Gorĉev piediris al la hotelo Mediteraneo. Li trairis la luksan halon fajfante, en sia polvokovrita, ĉivona vestaĵo.

                La hotel-pordisto postkriis lin?

                - Kien vi iras?…

                - Sur la unuan etaĝon. Kiam forvojaĝis sinjoro Vanek?

                La pordisto eklevis sian ŝultron.

                - Mi sciis nek tion, ke li alvenis.

                - Li luis la reĝan apartamenton.

                - Tie abolute ne loĝas Vanek. Ia freneza portugalo luas ĝin, kiu nomiĝas Gorĉev.

                - Tiu portugala sinjoro sendis min – diris Gorĉev -, por aranĝi lian konton, kaj li permesis, ke mi alivestiĝu ĉe li.

                - Diru, infano mia – deѭandis la pordisto konfidence -, ĉu tiu Gorĉev estas ia fabrikisto?

                - Jes, kompreneble. Li havas petenton pri terenkolora vizaĝofarbo por virinoj, sed li faras precipe galanteriojn el alfenido. Li transloĝiĝos en la vilaon D’Łragon.

                - Ĉu vi estas hejtisto tie?

                - Ne. Mi estas legomĝardenisto. La domo apartenas al la eksedzino de sinjoro Gorĉev. La fabrikisto hidiaǔ repaciĝis kun ŝia sinjorina moŝto, kaj ili revenos en Portugalion por dediĉi sian vivon al la produktado de alfenido…

                Li supreniris en la apartamenton kaj alivestis sin rapide, surpreninte la puran matrosan uniformon, kiun kaj ceterajn varojn oni sendi al li el la magazeno en flava valizo. Li preferis la puran matrosvestaĵon kun la ronforma ĉapo, kaj kiuj bone konvenis al li, ĉar li havis afablan vizaĝon, kaj ritmajn, facilajn paŝojn, kiel certaj dancistoj, kiujn estas nomataj sur la scenejo boy. Se ili tamen ekparolas, minimume kvin knaboj parolas samtempe.

                Li volis ankoraǔ razi sin. Li ne dungiĝu al la legio kiel ajn. Li metis viŝtukon ĉirkaǔ sian kolon kaj malfermis la komforte ekipitan vestoŝrankon.

                Sed tiam sinjoro Vanek falis sur la plankon de sur la malsupra breto, je lia plej granda miro.

 

 

 

VIII-a ĉapitro

 

 

1

 

 

 

- Sinjoro! Kial vi ne frapetas sur la pordo antaǔ ol malfermi ĝin?!

                - Mi luas tiun apartamenton!

                - Sed la ŝranko estas mia privata loĝejo! My house is my castel!

                - Sinjoro Vanek! Mi falis el la ĉielo.

                - Tamen mi batiĝis!

                - Vi devintus anonciĝi en Marseljo, ĉe la legio! Vi transprenis mil frankojn, kaj malgraǔ tio vi estas ĉi tie. Vi trompis min!

                - Vi mensogas!

                La majesta orgojlo de la memkonscia burĝo, kredanta la veron, donis esterordinaran forton al sinjoro Vanek.

Sed Gorĉev ne povis rigardi sur la nazuman vizaĝon, la densan, nigran liphararon de sinjoro Vaner sen tio, ke li ne devintus ridi.

                Sed la afero estis grava, kaj Gorĉev, kolektinte ĉiun sian forton, klopodis resti serioza, eĉ minaca.

                - Vi certe estas klarvida pri tio – li diris responde al la fulmino de sinjoro Vanek -, ke nun mi batfaligos vin.

                - Eĉ momenton mi ne dubis tion… Sed nun mi staras ĉi tie, kiel Galilei. Ekbatu min! Frakasu min! Bruligu min!… Tamen la tero moviĝas!

                - Vi ne rajtas kompari vin kun honestaj astronomoj, ĉar vi trompis min.

                - Tio estas fia kalumnio.

                - Se vi ne klarigos tiuj la aferon, mi enpremos vin inter la ŝustreĉilojn, kaj mi puŝos la grandan kverkotablon antaǔ la ŝrankon, ke vi restu interne!

                - Galilei estus tolerinta tian procedon kun levita kapo

                - Mi postulas klarigon!

                - Vi petis min anstatǔigi vin dum unu tago en la legio, kaj vi donis mil frankojn al mi. Ĉu okazis tiel?

                - Jes.

                - Tial mi aranĝis alimaniere la anstataǔigon, ke vi ne restu sen sekretario – kaj li frapis sur sian bruston. – Ĉar ele mi povas aserti malmodeste, ke mi faris min preskaǔ nemalhavebla. Mi do staris antaǔ la kazernon kaj alparolis la unuan malgajan aspekton havantan sinjoron, kiu videble volis rekturiĝi al la legio. Mi persvadis lin facile, ke li entreprenu vian anstataǔigon, kaj mi donis al li kvincent frankojn. Tiel li povas ĉirkaǔrigardi en la legio sen danĝero, kaj pripensinte sin, morgaǔ li povas eksiĝi, kiam vi deŝanĝos li, sinjroro Goliczer.

                Gorĉev ne korektis lin.

                - Nun kio estas la situacio, sinjoro Vanek?

                - Ke vi havas anstataǔiganton en la legio, vi perdis nek vian sekretarion, kaj restis kvincent frankoj al mi. Aǔ, vi perdis vian sekretarion, ĉar vi ofendis min, kaj senprokraste mi foriros, sed – li finis kun levita kapo – la tero tamen moviĝas! Notu tion bone, sinjoro!

                Kaj li eltiris la ŝrankokeston por kunporti sian malnovan jakon, bankostumon, pluvombrelon kaj pompan bovidbruston kun iom da salato el kukumoj.

                - Mi ŝatus rebonigi, se mi ofendis vin – diris Gorĉev penteme.

                „Eble ĝi ankoraǔ ne estas malfrue”- meditis sinjoro Vanek, kaj li rapide remetis la salaton, ĉar ties suko verŝetiĝis sur lian ŝuon.

                - Mi petas pardonon!

                - Nu bone. Ankoraǔ ĉi-foje mi restos. Sed notu bone: mi ankoraǔ neniam mensogis.

                - Kaj la tero tamen ne moviĝas – diris Gorĉev malgaje -, ĉar nun ĝi krevus sub viaj piedoj!

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:46:17
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Sekvkan tagon antaǔtagmeze:

- Sinjoro Petroviĉ!

Gorĉev vekiĝis. Lia sekretario staris apud lia lito, ĝisplande en litkovrilo.

                Li portis ĝin anstataǔ piĵamo nokte en la ŝranko, kiam li kovris sin per tio de la dekstra flanko ĝis la maldekstra ŝultro, li aspektis tiel, kiel la enpersoniganto de Julius Caesar en usona burleskaĵo.

                - Ellitiĝu – li ripetis pacience. – Vi devas anonciĝi en la legio anstataǔ Cortot! Ek!

                - Vi estas hirudo…

                - Mi estas sinjoro Vanek…

                - Diru, Vanek, sinjoro hirudo, kial vi okupiĝas pri mi?

                - Mi ne ŝatus, se nia malnova, familiara amikeco finiĝus tiel, ke mi trompiĝos pri vi, sinjoro Zwillinger!

                Gorĉev salte leviĝis el la lito, kvazaǔ ĝi estus bruliĝinta sub li.

                - Homo! Mi komprenas ĉion, sed tuj klarigu al mi, de kie vi prenis la nomon Zwillinger, ĉar trafos min nervoatako.

                - Ne pri tio temas! Mi mem garantiis sinjoron Cortot, rilate vian personon, kiu anstataǔigas vin.

                - En ordo. Sed de kie vi prenis la nomon Zwillinger?

                - Ĝi estis ŝerco, mi scias bone, ke esence vi nomiĝas Petroviĉ.

                - Kaj kiu estas Cortot? Kial li dungiĝis al la legio?

                - Por amo al la patrujo. Oni ekzilis lin poreterne el Francio pro krimfaro. Nun li kaŝe revenis kaj dungiĝis al la legio.

                - Ĝi estas impona!

                Gorĉev rapide vestis sin. Ili ankoraǔ atingis la trajnon, kaj antaǔ la tagmeza sonoriligado ili estis en Marseljo.

                Gorĉev etendis sian manon al sinjoro Vanek sur la vojo, kondukanta al la fortikaĵo St. Jean.

                - Mi dankas ĉion, kion vi faris por mi.

                - Nedankinde. Mi plenumis nur mian devon, sinjoro Petroviĉ. Sendepende de tio, diru al mi viajn komisiojn.

                - Mi ne pensas, ke la reglamento de la legio permesus nur unu sekretarion por la senrangaj soldatoj.

                - Sed mi estas civilulo, kiun ne koncernas la reglamento.

                - Vere kortuŝas min via fideleco. Nun venis en mian kapon, ke mi tamen petus ion de vi, sinjoro Vanek!

                - Ordonu pri mi.

                - Petu interurban telefonadon al Marseljo .

                - Mi povas fari tion – li respondis kaj ekiris.

                - Sinjoro Vanek! Haltu! Vi ja nek scias, kion vi devas fari!

                - Mi petos interurban teledonadon al Marseljo. Ĉu vi ne tion petis?

                - Sed kial vi telefonos al Marseljo,

                - Bona sekretario ne interesiĝas pri la privataj aferoj de sia mastro.

                - Telefonu en Marseljo al la loĝejo de Laboux… Mi petegas, ne ekiru… Demandu, ĉu fraǔlino Anette estas hejme, se jes, informu min pri tio iel. Anette Laboux.

- Kian rilaton vi havas al la fraǔlino?

- Ĝi estas privata afero, sinjoro Vanek.

- Aha! – kaj li palpebrumadis. – Certe ŝi estas aktorino! Vi devas esti singarda, rilate la aktorinojn, ĉar la amo…

                - Ĝis revido!

                Gorĉev iris rekte al la fortikaĵo. La gardisto senvorte lasis lin iri plu. Nur elveni estas malfacile de tie ĉi. Li iris tra la koridoro al la kontoro de la regimento. La soldatoj svarmis ĉie. Kie troviĝas lia anstataǔiganto Cortot, kiu ne povas vivi sen Francio? Li trovi lin post unuhora serĉado. Li estis malaltfrunta, malbelvizaĝa, iom zorgoplena persono. Li jam estis en uniformo.

                - Ĉu vi estas tiu homo, tiu Gorĉev? – li demandis per la raǔka, trenata voĉo de stultuloj.

                - Mi estas tiu, paĉjo. Mi tre dankas vian komplezon, kaj nun ni ŝanĝu rolon!

                - Ni ne ŝanĝos tion! Hodiaǔ posttagmeze mi veturos al Afriko.

                - Kiel? Mi estas Ivan Gorĉev, kaj redonu mian personan identecon!

                - Atendu! Mi renkontis serĝenton ĉi tie, kun kiu mi laboris en Parizo ĉe la uzino Peugeot dum la pli bonaj tempoj. Li nomiĝas Hector Potiou. Hazarde mi estas postenigita al li… Se nun ni ŝanĝus rolon, kaj mi devus anonciĝi denove, neniu scias, al kies taĉmento mi estus sendita… Nun la serĝento estas mia kamarado. Ĝi estas grava afero! Komprenu tion!

                - Sed mi volas soldatservi.

                - Dungiĝu vi nun denove. Oni tute ne zorgas pri tio, kiom da Gorĉev servas samtempe? – diris Cortot, la knabinkomercisto, kiu cetere apenaǔ povis staris sur siaj piedoj, ĉar li estis tiel ebria.

                - Hm… Ĉu vi uzos la nomon Gorĉev?

                - Ne timu, mi ne foruzos ĝin.

                - Nu bone, oldulo mia… Nun mi dungiĝos al la legio, kaj vi povas foriri kun via serĝento.

                Post alia horo Gorĉev eksidas sur benkon trankvile, turnas sian vizaĝon al la suno, kaj kiom eblas ĉi-loke, li faras improvizitan sun-terapion. Sed la eventoj nun jam ne lasis al li tempon fari trankvilajn aferojn.

                Baldaǔ li vidis Cortot denove. Li ŝanceliĝadis tre ebrie en la societo de serĝento, kiu havis ruĝajn lipharojn. Li estas Hector Potiou. Poste oni ordonis alviciĝon, kaj sekvis ĝin la lego de la nomlisto. Ĉiu rekruto el la taĉmento de Hector Potiou staris tien kun sia sak-pako. Cortot gardis sian havaĵon en mezgranda cigar-skatolo, ligita per ŝnuro. Li skribis sur ĝin per infane grandaj literoj: Ivan Gorĉev. Li pensis, ke ne estas malutile noti sian nomon ien, eble li fogesos tion.

                Li metis la skatolon singarde apud sin.

                Poste aǔdiĝis trumpetado, la malgranda taĉmento ekmarŝis tra la pordego de la fortikaĵo por surŝipiĝi en la haveno. Anstataǔ ili alia suboficiro aperas en la mezo de la korto, nome serĝento Verdier, kaj li laǔte krias:

                - Kiuj dungiĝis hodiaǔ antaǔtagmeze, tiuj alviciĝu antaǔ la dekstra pordego de la konstruaĵo.

                Tio koncernis ankaǔ Gorĉev-on. La senrangaj soldatoj nomis serĝento Verdier Leono, ĉar la faltoj ĉirkaǔ liaj buŝo kaj nazo, la stranga kuntiro de siaj okuloj memorigis tiun rabobeston. Sed lia kriego multe superis la timigan bestion. Li konstante kuntiris iomete sian dekstran okulon, kiu esprimis ĉiaman suspekton, onidire liaj okuloj estis du centimetrojn longaj. Eblas, ke ĝi estas troigo, sed tio certas, ke tiel granda, kvadratforma dentaro ankoraǔ ne ekzistis en la makzelo de vivanta homo.

                Momente li provis veki la impreson de bonanima, afabla suboficiro. Sed lia protekta kaj bonvola mieno kunigis la trajtojn de ekzekutisto, trankviliganta viktimon kaj tiujn de cerbmalsanulo, revanta pri volupra vizio, en ia diabola sereno.

                - Vi dungiĝis al la legio – li diris al la rekrutoj. – Ĝi estas granda feliĉo kaj honoro, pri kio vi devas estis konsciaj konstante. Nur tial mi petegas al vi. Se ĝi estos tiel, vi certigos vian sinjoran vivon. Vi venis en komfortan, senzorgan lokon. Ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Samtempe oni nomis min la patro de la soldataro. Nur tion mi ne ŝatas, se iu provokas min. Kiu provadas tiaĵon, tiu pentos ĝin poste. Bedaǔrinde mi ne povas pruvi mian aserton kun atestantoj, ĉar hodiaǔ jam neniu vivas el la menciitoj. Nur notu bone tion, la ceteraj apartenas al mi. Vi ne forgesos tion. Sed kiu ne provokos min, tiu povas vivi ĉe la regimento tiel, kiel Aliza en la fabelregno, ĉar mi estas la plej bona homo en la mondo. Marŝ’, porkoj, mi ne volas eĉ vidi vin. Bando! Bando!

                Li diris ĝi tiel, senakcente kaj rapide, kiel oficiala fianĉamiko la parkerigitan toston, poste li foriris tintegante, kun minaca, muzika ilistraĵo de siaj glavo, ordenoj kaj kalkanumferoj. Poste paŝis antaǔ ilin kaporalo kun dormema voĉo, kun abomena vizaĝo, nome Gent, kiu suferis pro „civilulfobio”. La nomon de la malsano elpensis bohema regimentkuracisto ĉi tie, en la fortikaĵo. La ĉefaj simptomoj de la nekuracebla malsano: akuta naǔzo, krome turmenta, furioza paroksismo en la proksimo de civiluloj.

                Li staris antaǔ ili kun malbonhumora naǔzo, ŝajnanta mila dormemo, kroĉinte siajn dikfingrojn al la rimenzono, li disigis sianjn gambojn kaj kraĉis.

                Sankta Dio! Kiom da civiluloj! Kiom da ŝanceliĝantaj supraj korpoj kaj malcerta kapoteno. Vi maĉas viajn ungojn, rigardas viajn ŝuojn, stataĉas ĉi tie enue, kaj la frontlinio estas tiel kurba, kiel ia kliniĝinta ŝnuro.

                Kaj ili devos stari dum ordinara alviciĝo al la matenmanĝo en Saharo tiel, kvazaǔ ili partoprenus militistan paradon!

                - Mi estas kaporalo Gent – li komencas melodie, preskaǔ milde. – Vi estas la fiaj „bleu”-oj. – Tiu nomo devenas de tie, ke sub la regado de Napoleono la alkudrita kolumpasamento premis la kolon de la rekrutoj, pro kio ilia lango elpendis kaj ili bluiĝis. De tiam oni nomas ĉiun idiotan gregon „les bleus”. – Sekvu min, sed viciĝu iel, min ne interesa kiel, ĉar plorspasmo kaptos min, se mi rigardas sur vin.

                Ili sekvis la kaporalon.

                - Fratinjo, ĝi estas iom liberstila loko – diris Gorĉev al timemvizaĝa, bazedov-okula, kolosa buĉisto, kiu estis viktimo de sia distreco. Li volis fari asekuran trompon, tial do li ekbruligis sian domon, kiam li ŝlosis ĉiun pordon zorgeme. Li ekmemoris nur post la incendio, ke li forgesis pri sia edzino, kiu dormis interne en la dormĉambro, kaj li forgesis atentigi ŝin. Tial li fuĝis en la legion. La malbeno de la distreco ne la unuan fojon kaǔzis problemon.

                - Mi estas Boisson – respondis la buĉisto al Gorĉev. – Kiel vi nomiĝas?

                Gorĉev ne ŝatis tiajn demandojn.

                - Mia nomo estas Tintoretto – li respondis laǔ sia kutimo tuj kaj stulte.

                - Hm… kvazaǔ mi jam estus aǔdita pri vi.

                - Mi estas pentristo.

                - Jes, mi memoras! Kie vi naskiĝis?

                - En Cinquecento.

                - Ĉu ĝi estas ie en Savoia?

                - Ĝi estas vilaĝeto. Inter Avignon kaj Toulon.

                - Mi scias… mi scias… mia parenco loĝis tie… aǔ en ties proksimo… Tie troviĝas simila urbo, ĉu ne?          

                - Nu jes. Quatrocento.

                - Jes, tiaĵo. Ĝi havas ranĝostacion. Tie vivas mia parenco, kiu estas maldika homo, li estis skribisto.

                - Aha! Mi konas lin!! Ĉu li estas Petrarca?

                - Lia nomo komenciĝas per litero b-o…

                - Botticelli.

                - Mi pensas…

                - Jes! Sandro Botticelli! Kion faras nun la oldulo?

                - Sepiolitpipojn…

                - Li estas tiu! Li estas mia bona amiko!

                - Fermu vian buŝaĉon!

                La kaporalo diris tion apud ili, langvore pro la „civilulfobio”. Dume ili atingis la ĉambregon por la soldatoj. Komenciĝis granda tumultado, kriegado, interpuŝiĝado en la duonluma ejo por akiri bretojn, litojn… Kaporalo Gent levis cigarskatolon de sur la tablo, kiun trovis rekruto en la korto. La ebria Cortot perdis ĝin.

                - Ivan Gorĉev – kriis kaporalo Gent la nomon, skribitan sur la skatolon al la bruanta, interpuŝiĝanta grupo.

                Gorĉev kriis el ie de malantaǔe:

                - Jen mi estas fratinjo!

                - Fratinjo estas via batopatrino – respondis la kaporalo, kaj li ŝatintus vidi la insolentulon inter la homoj, moviĝantaj en la fora, malluma angulo. Sed li nur aǔdis lin:

                - Tio estas eraro, kaporalo Gent! Laǔ la reguloj de la ekzlezio mia fratineto ne povas esti mia batropatrino. Sed nek fizike ĝi estas verŝajna, ĉar en normalaj familioj la fratineto naskiĝas malpli frue, ol la pli aĝa frato.

                - Ni priparolos tion eventuale, kara Gorĉev! – kriis la kaporalo kun minaca instigo, kaj li ŝatintus vidi la koncernulon, sed tiu porkidaro tumultas tiel, ke li narkotiĝas. – Se vi finos tiun brutan sinodon, tiam iru al la denonejo n-ro du, kiu troviĝas apud la ĉefpordo de la stab-konstruaĵo, tie vi ricevos uniformon. Alivestu vin.

                Kaj li foriris.

                Gorĉev iris al la tablo kaj rigardis la ŝnurligitan lignoskatolon. Ĝi kompreneble apartenas al Cortot. Li devas ekscii, kien oni komandis tiun krimintan patrioton.

                Li postsendos ĝin. Li metis la havaĵon de sia similulo sur la breton. Lia propra bone ekipita, flava valizo jam estis tie. La buĉisto elektis sian kuŝejon ĝuste apud li.

                - Ĉi tie estos bone, kara sinjoro Tintoretto… ni estos proksime al la fenestro. Kian personan nomon vi havas?

                - Kazimiro.

                - Ĝi estas bela nomo. Kazimiro Tintoretto. Kian profesion vi havas?

                - Mi estas simbolisto.

                - Ĉu vere? Ĉu vi muzikas? Bedaǔrinde mi ludas sur nenia muzikinstrumento.

                - Vi povas bedaǔri tion. La simbolismo estas vere delikata muziko.

                - Ĉu vi kunportis… vian simbolilon?

                - Ĝi estas en la skatoleto… Ĝi estas longa muzikilo. Mi kunmetas tion el tri partoj.

                - Kial estas skribite sur tiun ĉi skatolon, ke Gorĉev?

                - Ĝi estas mia pseǔdonomo… Nek via nevo naskiĝis kiel Botticelli.

                - Ne. Mi pensas tiel, li nomiĝis Braĵik. Li migris suden el Alzaco.

                - Mi scias. Li multe rakontis pri tio. Li menciis eĉ tion, ke iam vi estis infanoj.

                - Ĉu? Interese, vere okazis tiel.

                Ĉefkaporalo kun ruĝaj lipharoj eltiris sian bajoneton kaj alpaŝis ilin: - Se vi ne ĉesos tiun paroladon, mi mortpikos iun el vi.

                - Gorĉev!! – oni kriis en la pordo, dum aliaj homoj torentis en la grandegan ejon.

                La junulo elrapidis.

                Fine nun Würfli la danc- kaj etiketinstruisto povis ekstari de sur sia lito, kiun bankrotiigis la oficialigo de la kvina-horaj tekunvenoj kun multaj proprituloj de danclernejoj, kaj la majstro pro ĉagreno komencis drinki. Lastatempe lia edzino, kiu estis malata, dika, malbela kaj straba, forlasis lin pro la malriĉeco. La vanteco de danc- kaj etiketinstruisto ne pocis elteni tiun humiligon. Tiel li venis en la legion, atinginte la finon de la morala deklivo. Nun li turnis sin al la buĉisto:

                - Diru, estimata sinjoro, ĵus mi ne povis interveni en vian konversacion, ĉar kelkaj homoj sidis sur mi. Kiu estis tiu… Tintoretto, kun kiu vi parolis?

                - Senranga soldato, kiu havas pseǔdonomon Gorĉev, li estas muzikisto kaj murfarbisto. Li estas mia parenco, kiun mi ne konas, li konas bone… Kion vi notas?

                - Mi skribas taglibron pri la legio. Tiel mi volas riĉiĝi. Kian muzikilon vi gardas en tiu lignoskatolo?

                - Simbolon. Ĝi estas tia muzikilo, kiel la bombardo, ĝi nur estas mallgarĝa kaj longa. Kiel vi nomiĝas?

                - Egon Würfli. La iama proprietulo de la fama Würfli-Ballhaǔs el Zuriko.

                Sinjoro Würfli notis ĉion, kiel decas al diligenta taglib-skribanto. La buĉisto plie interesiĝis pri la valizo de Gorĉev… Ankaǔ sur ĝi pendaĉis slipo. „Gorĉev” Kiel bone estas al li. Li dungiĝis al la legio ne tiel, kiel li, sen ununura ĉemizo, sen peco da sapo kaj kombilo…

                Gemante li iris sur la korton. Sed li tuj haltis mirante.

                Jen vidu! Tintoreto paroladas kun generalo.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:46:41
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Ĉar generalo de Bertin atendis Goeĉev-on, kiam li elpaŝis. Kaj apud li estis Laboux. Ili venis per aǔto kaj dumvoje diskutis arde.

                - Gorĉev anonciĝis en la fortikaĵo, vi povas esti tutcerta pri tio. Mi interesiĝis telefone – asertis de Bertin.

                - Mi diras tion, ke li manipulis la aǔton. Tian malbelegan, nigra-kadran monoklon havas neniu alia…

                - Li hieraǔ vespere anonciĝis en Marseljo, tiam do li ne povis esti samtempe en Toulon.

                La nigra-kadra monoklo estis en la mano de Laboux. Sur kies iu flanko estis videbla breĉeto, kie deiĝis la celuloido.

                La generalo per mangesto antaǔis la trumpetadon, signalanta lian alvenon kaj venigis Gorĉev-on, kiu tuj aperis.

                - Vi estas freneza! – kriis tuj Laboux – vi estas freneza!

                - Tre bone – diris Gorĉev kaj malbutonumis sian kamizolon. – Apud la deponejo troviĝas malplena keleto, tie ni povas interbatadi.

                La okuloj de Laboux ekbrilis, kaj li jam volis demeti sian jakon, sed laРgeneralo retiris lin.

                - Unuvice, junulo, mi serĉis vin por danki vian antaǔ nelonge okazintan virecan, kuraĝan intervenon.

                - Tute ne dankinde. Mi ŝatas interbatadi.

                - Tamen kial vi ne lernis ĝin? – interrѯmpis Laboux ironiť.

                - Gustavo! – diris la genralo.

                - Vi pravas. Ni prokrastu la interbatadon! Unue ni paroladu!

                - Ĉu ne estus pli bone fari tion inverse? Kial ne interbatadi anticipe?

                De Bertin diris malpacience al la iama rajtigita ministro:

                - Ba, silentu… Aǔskultu min, Gorĉev: ĉu vi estis ekster la fortikaĵo hieraǔ vespere?

                - Ĉu mi?… Mi tute ne sciis, ke tio estas permesata. Hodiaǔ mi eliros.

                - Atendu – interrompis Laboux. – Kie vi perdis tiun monoklon?

                - Ĉu ĝin? Homo kun aǔtoŝtelista aspekto petis ĝin, kiel donacon. – Kaj li repetis tion. Sed ni ne donos ĝin al vi.

                De Bertin etendis sian manon al Gorĉev:

                - Ankoraǔfoje mi dankas vin, amiko mia, kaj nun mi ordonas, kiel generalo al senranga soldato, havi nenian aferaĉon kun sinjoro Laboux.!

                De Bertin forrapidis.

                Gorĉev okulumis al Laboux kun gaja instigo, kiam ili restis solaj:

                - Dank’ al Dio, mi ankoraǔ ne estas ĵurinta. Mi ne devas obei. Venu en la deponejon!

                - Atendu, Gorĉev! Mi ŝatus paroli kun vi… Hodiaǔ vespere je la 9-a horo aǔto atendos vin en Vieux Port, ĉe la angulo de Cannabiére

                - Mi ne povas eliri de tie ĉi.

                Suboficiro alvenos kun ordono,  kaj li veturigos vin en la urbon. Matene la aǔto estos en Génua.

                - Ĉu Anette stiros la aǔton, en ŝia poŝo kun la gepatra aprobo?

                - Vi estas freneza!

                - Mi respondos tion nur en la deponejo.

                - Komprenu…

                Kriego fendis la aeron, kiu transiris al ŝriko.

                - Pardonon, sed la serĝento flustris alviciĝon – diris Gorĉev kaj forrapidis.

                La rekrutoj kuris el ĉiu direkto La Leono haltis antaǔ la vico.

                - Homoj! Kiu sentas tiel nun jam, ke li ne servus volonte, tiu havas ankoraǔ unu ŝancon por pripensi la aferon. Elpaŝu tiuloj.

                Proksimume dek personoj elpaŝis. Inter ili ankaǔ la buĉisto, kiu estis la viktimo de sia distreco.

                - Ĉu vi do irus hejmen volonte? Venu pli proksimen dikulo kaj respondu. Ĉiu povas pripensi la aferon dum dudek kvar horoj en la legio.

                - Jes, mi volonte refarus tion – diris la buĉisto sincere.

                La Leono turnis sin al la ĉefkaporalo.

                - Nu!… Notu do ilin per po unu stelo en la nomlisto. Ili ne estas fidindaj. Ili marŝos en la Saharan Agadiron kun la morgaǔa transporto… La aliaj ekiros hodiaǔ vespere al Oran!

                La buĉisto kaptadis aeron.

                - Kio estas al vi, dikulo?! Kial vi hapas? Ĉu eble io ne estas en ordo?!

                - Sinjoro serĝento diris… tion, ke dum dudek kvar horoj… ĉiu povas pripensi sin…

                - Nu kaj? Ĉu eble mi nuligos tion? Ĉu vi scias kion fari: eĉ morgaǔ vi povas pripensi vin. Sed retiriĝi neeblas. Tio certas! Rompez, bandaĉo!

                Gorĉev komencis skribi ion rapide sur paperon kaj donis tion al iu junulo, poste li reiris al Laboux, kiu atendis lin pacience.

                - Mi nur ŝercis, kiam mi promesis la manon al vi – asertis la patro persiste.

                - Se vi kuraĝos diri tion, kiam mi revenos post kelk-jara militservo, mi mortpafos vin, kiel hundon, kaj la trubunalo prijuĝos tion tre kompreneme, se mi rakontos la antaǔaĵojn. La honesta sinjora socio absolvos min, kaj vi povos esti membro de neniu transmonda kazino!

                - Freneza laktobuŝulo!

                - Nu bone! Ni iru en la deponejon! Vi atingos nenion ĉe mi.

                - Ni iru!

                Multe da civiluloj estis en la deponejo, tiel do al neniu estis okulfrapa, kiam ili ŝtelumis en la najbaran, malplenan ejon…

                …Post dek minutoj Gorĉev revenis denove, sur sia brako li portis la svenintan Laboux-on, kiu interteme perdis ie la duonon de sia jako.

                - Kio okazis? – demandis la subkaporalo.

                - Tiu homo falis subite surdorsen.

                - Kie li suferis batvundon?

                - Ĉe la orelradiko. Sed mi trafis ĝuste lian mentonon.

                La generalo, ŝajnas, konis Laboux-on bone, ĉar li diris nenion, kiam la iama ekscelenco sidis en la aǔton apud li kun bluaj okulkavoj, portante duonon da jako.

                - Malmolnukulo – diris Laboux dum ili veturegis al Nico.

                - Jen rigardu… Jus iu ĵetis ĝin tra la barilo per ŝtono – diris de Bertin kaj transdonis leteron al li.

 

                Sinjoro Generalo! Mi obeema raportas, ke danĝera persono, nome Laboux, mia estonta bopatro, instigis min fuĝi el la legio. Ankaǔ suboficiro rolis en liaj planoj, kiu venus vespere por mi kun ordono. Mi konkludas el tio, ke ankaǔ alia altranga persono partoprenas la komploton. Bonvolu tuj esplori mian raporton, ke la puna mano de la jurisdikcio trafu la kulpulojn.

 

Fidele al sinjoro Generalo:

Ivan Gorĉev

senranga soldato

 

                - Ĝi estas senekzempla impertinenteco! – furiozis lageneralo.

                Laboux ridetis malgraǔ tio, ke liaj lipoj ŝveliĝis.

                - Tamen… se mi estus koninta lin pli frue… Diablo scias…

                - Ĉu nun vi pensus lin pli bona bofilo, ol komence?

                - Jes, ni interbatadus ĉiam!

 

 

 

IX-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Ivan Gorĉev ĵus decidis iri en la kantionon por trinki bieron, kiam iu kriis lian nomon.

                Serĝento staris en la mezo de la korto kun siluraj lipharoj.

                La junulo rapidis al li: - Ordonu pri mi!

                - Ĉe mi servas samnoma senrangulo, kiu hodiaǔ formarŝis ebrie kun sia poltono, kaj ili surŝipiĝis. 

                „Li povas estis nur Cortot” – pensis Gorĉev.

                - Ĉu sinjoro serĝento estas Hector Potiou?

                - Kiel?… Hm… jes. Ĉu eble parolis ion tiu homo?! Li certe mensogis.

                - Tio povas okazi facile.

                - Kion li diris?

                - Tion, ke sinjoro serĝentos estas tre saĝa kaj tre firmkaraktera homo.

                - Nu… kelkfoje li tamen ne mensogas… Mi scias tiel, ke oni transdonis al vi lian havaĵon pro eraro, kiun li forgesis kunporti.

                - Jes. Ĝi estas super mia lito. Malgranda lignoskatolo ŝnurligita. Kien mi sendu ĝin?

                - Nenien. Mi ekveturos nur morgaǔ matene, ĉar mi ne apartenas al la akompanataj oficiroj. Kaj mi kunportos ĝin al li… Nu lasu tion super via lito!

                Hector Potiou foriris. Gorĉev rapidis en la kantinon, kien oni povis iri tra volba, mallumo koridoro de akcesora konstruaĵo. La tien-reen irantaj legianoj, interpuŝadis unu la alian kaj kriadis.

                - For el mia vojo – diris iu al Gorĉev, kiu iom flankenpuŝis lin.

                - Ne puŝiĝadu, he! – Li forte batis la koncernulon kaj volis rapidi plu, sed la alia kaptis lin ridegante.

                - Insolenta fi…

                Li ne povis daǔrigi, ĉar ankaǔ Gorĉev kaptis lian kolon.

                - Nun mi strangolos vin cikado!

                Kial li diris ĝuste la vorton cikado, ĝi estas iu el liaj enigmaj manifestiĝoj, kiuj instinkte aperas subite. La tien-reen irantaj senranguloj laǔte ridaĉis, ĉar la vorto plaĉis al ili, kaj la homo, nomita cikado ne povis respondi, ĉar al tio estus bezonta iom da aero en la laringo, kaj la forta mano de Gorĉev momente elpremis tion. Antaǔ ol li estus sofokiĝinta, la senrangulo lasis lian kolon libera. La agonianto subite vigliĝis: - Kiu vi estas?

                - Mi estas rekruto, vi, cikado!

                - Senrangulo! Nomu vin! – stridis la homo, kiun Gorĉev nomis cikado, kaj la volbo tremis pro lia basa voĉo, kvazaǔ Samsono estus skuinta iun kolonon en la mallumo…

                La sango glaciiĝis en ĉies vejnoj!

                Serĝento Verdier, la Leono estis tiu, kiun la junulo insultis! La kompatindulo nomis lin cikado… Sed estis blinda mallumo… De kie li estus sciinta tion?

                - Ivan Gorĉev! Je via servo!

                - Tial vi respondecos!

                - Dum mi ne estas ĵurinta, mi ne povas fari militistan delikton. Cetere mi ne sciis, ke mi renkontis sinjoron serĝenton en la mallumo…

                - Nom du nom!… Vi do estas militista kriminalisto… Nu bone!… Vi lernos, kio estas la diferenco inter la Leono kaj cikado… Post via militista ĵuro.

                Kaj li forrapidis.

                „Hm. Tio komenciĝis bone…” – pensis Gorĉev. Kaporalo Gent iluminos la aferon inter „fratinjo” kaj baptopatrino, kaj la serĝento atentigos lin pri la diferenco inter cikado kaj Leono

                Nu, estas egale… Baldaǔ estos iel. Sur la korto, je lia plej granda surprizo, li ekvidis sinjoron Vanek, kiel li en la ombro de disetendita pluvombrelo enprofundiĝis en sian ĵurnalon kaj dormis.

                Gorĉev skue vekas lin.

                - Alo! Sinjoro Vanek!

                - Kie vi estis? Mi serĉas vin jam dek minutojn. Mi sukcesis atingi, ke mi vizitu vin, ĉar bedaǔrinde, ke mi estas sekretario, oni ne permesis al mi enveni. Eĉ.

                - Nun rakntu la rezulton de via telefonado!

                - Ĝi estas kontentiga.

                - Nome?

                - Mi konstatis tutcerte, ke vi ne scias bone la nomon de la artistino. Inter la telefonabonantoj de Marseljo ne troviĝas eĉ unu Lolette Anjou!

                - Kiel?

                - Mi trovis Pauline Aragones-on, kiu apartenas al fonduso, sed ŝi ne konas vin, krome ŝi havas sepdek jarojn, kaj ŝi ne estas filmaktorino. Krome mi telefonis al Mimi Albouxrier-on, nek ŝi konas vin, sed ŝi diris, ke ŝi deziras konatiĝi kun vi, vespere ŝi estos en Clichy. Poste restis nur uno nomo verŝajna: mi telefonis al Lola Zwillinger, ĉar mi pensis, ke la nomo Anjou estis nur langostumblo. Sed nek tiu virino konas vin, aǔ ŝi nun jam neas tion, kaj bedaǔrinde ŝi laboris nur en cirko sur trapezo, sed tio okazis antaǔ ok jaroj. Mi pensas, ke mi faris bonegan laboron.                                              

                - Jes – respondis Gorĉev kaj estis tre malgaja.

                - Estas malbone – daǔrigis sinjoro Vanek -, ke via memorkapablo ne estas bona.

                - Ĉu vi estas certa pri ĝi, ke ne vi forgesis tion, kion mi diris?

                - Sinjoro – li respondis mangeste -, se mi encerbigas ion, tio estas tutcerta! La nomo restas konstante antaǔ mi tiel, kvazaǔ ĝi estus stampita sur mian cerbon, kiel vi vidas tiun nomon sur la unua paĝo de la ĵurnalo: „Anette Laboux.”

                …Li tiu kaptis la ĵurnalon el la manoj de sinjoro Vanek kaj legi konsternite sur la titolpaĝo!

 

HODIAǓ TAGMEZE ONI RABIS EL IU VILAO DE NICO ANETTE LABOUX-ON.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:47:19
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kiam la generalo kaj Laboux alvenis hejmen el Marseljo, la domo ŝajne estis tia, kiel alifoje. Parker, la negra ŝoforo malfermis la ĝardenan pordon antaǔ ili, kaj la hundo de Anette, la granda, blanka vertrago, saltadis sur la alvenintojn.

                Kiel ĝi bleketas!

                Sed ili ne rimarkis tion. Atinginte la salonon, ili ĵus komencis paroladi, kiam ili aǔdis mallaǔtan ĝemadon el la direkto de la glasoŝranko. Laboux tute ne surpriziĝis, kiam li ekvidis André-on en iu larĝa tirkesto, ŝnurligitan.

                - Tie mi ankoraǔ ne estis – diris la lakeo ĝemante, kiam li liberiĝis.

                - Kio estas?! Kio okazis?

                - Iu batfaligis min – li diris spiregante.

                - Ĉu vi fartas malbone?

                - Iomete. Mi iom post iom alkutimiĝas al tio…

                Ili jam sciis ĉion post kelkaj minutoj. Letero estis en la ĉambro de Anette.

 

 

                Ni rabis vian filinon. Se la aǔto ne estos vespere en tiel sama stato sur la ŝoseo inter Nico kaj Cannes, kie ĝis disbranĉiĝas norden ĉe parko, tiam mi mortigos vian filinon. En ĉies nomo, kiujn vi prirabis, mi ŝuldas al vi per tiu venĝo. Ĉu vi kredas tion, ĉu ne, ĝi ne gravas.

B. L.

 

                Laboux fiksrigardis antaǔ sin serioze:

                - Nun kio okazos?…

                - Ni informos la policon.

                - Ĉu vi pensas, ke tiaj homoj, kiel Portenif kaj liaj kunuloj ne plenumos ilian minacon, se ni denuncos ilin?

                - Sed… kion vi volas?…

                - La oron… ni donos al ili…

                - Ĝis nun ili nur kredas, ke ni rabis tion, sed se vi transdonos la oron, tiam la akuzo estos vera.

                - Sed Anette – flustris la ĉiam tranvila, sekstatura, malmola homo, nun ĉi-foje kun tremantaj lipoj. – Ni transdonos la oron, Aǔgusto.

                - Ĝi ne estas la nia.

                - Malgraǔ tio. Kion mi havas, per tio mi sendamaĝigos la reĝon de Ifiriz, kaj ankaǔ la ceterajn mi repagos iom post iom… Se necese, eĉ ĝis la fino de mia vivo mi suferos pro la ŝuldo…

                Kiam ili venis en la ĝardenon, taĉmento da policistoj desaltis de sue la alarmaǔto.

                - Kiu vokis vin?

                - Iu telefonis, ke oni rabis la fraǔlinon.

                - Vi ne devas scii pri tio. Bonvolu – diris la generalo -, rekomandi viajn homojn…

                Laboux rapidis en la domon.

                - André! Kiu telefonis de ĉi tie?

                - Mi… Mi aǔdis, ke la fraǔlino…

                - Mi batfaligos vin!

                - En ordo. Sed se povas peti vin, sinjoro, metu min en la internon aǔ sub neniun meblon. Laǔ mia opinio ĝi estas nekomprenebla ago.

                - Okso.

                Laboux forrapdis kun la generalo. Ili sidis en la bluan Alfa-Romeo, sed ne Parker stiris ĝin.

                …Je la naǔa horo vespere Anette estis hejme, kaj la aǔton, kiu konsistis preskaǔ tute el oro, posedis Lingeström kaj liaj kunuloj.

 

 

 

3

 

 

 

La knabino pasigis kelkajn horojn en la societo de la friponoj. Ŝi ne devis plendi pro la trakt-maniero. Oni pene portis ŝin en vilaon, proksime al Cannes. Lingeström atendis ŝin tie, kaj ankoraǔ kelkaj homoj. La barono estis malvarmkoduta, sed ĝentila.

                Kara Anette – li diris laǔ sia kutima diplomata maniero. – Se vi estus reciprokinta miajn sentojn, tiam ne okazintus, ke mi tiel perforte eldevigu mian justan heredaĵon.

                - Ba – respondis Anette kolere -, vi estas ĉantaĝisto! Krimulo!

                - Mi petas mian rajtan heredaĵon de via patro!

                - Mia patro neniam faris maljustaĵon kontraǔ iu!

                - Jen rigardu – diris Lingeström kaj metis leteron antaǔ ŝin:

 

                Subskribintoj kunportas oron, kies valoro estas dek milionoj da pundoj. Ni interkonsentis, se iu mortos el ni, la aliaj kamaradoj heredos lian parton

                192… oazo Abudir. Ifriz.

                Barono Lingestrom, legianoj Portenif, Laboux, Latourette, Van Diren kaj Hurine.

 

 

                Ŝi rekonis la skribon de sia patro. Sendube, ke ĝi estas aǔtentika!

                - Ĝi pruvas nenion.

                - Kiel?

                Li metis ĉifonan, flaviĝintan leteron antaǔ la knabinon. Ĝi estis primitiva skribo kun tremanta mano:

 

Filo mia!

                Baldaǔ mi mortos…Oni terure malbone traktas la malliberulojn ĉi tie, kaj mi ĉiam pli malfortiĝas. Mi sendas tiun ĉi dokumenton. Mi batalis kun Gustavo Laboux, kiel legianoj, en Ifriz. La reĝo mortis, kaj la legianoj kun la infana tronheredanto kaj kun kelkaj indiĝenaj estroj fuĝis. Ni kunportis ankaǔ la trezorojn de la reĝo, la fiskon. Laboux vundiĝis. Ni portis lin sur brankardo. Kruela kaj sovaĝa afero estas la vivo sude. Kial beligi? Ni decidis murdi la indiĝenajn estrojn kaj ŝteli la monon. Ni estis en la ĝangalo. Ĉio okazis laǔplane. Ni akiris la oron. Ni kunportis la vunditan Laboux-on, kaj ni fuĝis bonŝance. Tiu Laboux, kiam ni kaŝis la oron, kaj ni atingis la oazon Kufra, koluziis kun kapitano, kiu nomiĝis de Bertin. La soldatoj de Bertin kaptis nin, kaj antaǔ niaj okuloj, li kaj Laboux, ili du, elfosis la havaĵon de la reĝo…Laboux sciis, kion li faras. Ĉar, se ni parolas al iu pri la oro, tiam oni pendigus min pro la murditaj indiĝenoj. Li fuĝis tiun tagon. Oni arestis kaj kondamnis nin, kiel dizertintojn…De tiam Laboux kaj de Bertin faris karieron, kaj mi agonias en Columb-Béchar, kaj mi pensas, ankaǔ Potenif vivas ankoraǔ ie. Venĝu, infano mia, provu reakiri tion, kio koncernas vin…

Barono Kurt Lingeström

Columb-Béchar, Compagnie Discipline

 

Anette rigardis la leteron paraliziĝinte.

                - Kie estas la mono laǔ vi? – ŝi demandis la baronon.

                - La Alfa-Romeo konsista preskaǔ el pura oro, dekkvar karata…

                Ŝi nun komprenis… Kial ne funkciis la bremso bone… Kial ĝi ne veturas pli rapide, kial ĝi konsumis pli multe da benzino: la aǔto estas peza pro la multe da oro.

                Vespere Anette Laboux estis en sia hejmo. Kaj la dekkvar karata aǔto apartenis al Lingestrom kaj liaj kunuloj.

 

 

 

4

 

 

 

Fine la patro ekparolis.

- Mi opinias, oldulo mia, ke anaǔ via militista honoro postulas rakonti ĉion al Anette.

                - Jes… - kapjesis de Bertin. – Anette scios, ke ŝi devas silenti.

                - Vidu, filino mia, ankaǔ tiuj estas dokumentoj…

                Li iris al la ferŝranko kaj serĉis malnovan ledan aktujon. Li elprenis kelkajn paperojn el ĝi kaj transdonis tiujn al Anette.

 

                Hodiaǔ ni sendos Gustavo Laboux-on  en Oran-on por anonciĝi ĉe la divizio D de la ĉefstabo.

 

                Alia ordono:

 

                Hodiaǔ ni sendis Gustavo Laboux-on kun ordono al Oran. Li anonciĝu kiel dizertinto ĉe Mala Padan, kiu estas la reĝo de Ifiriz, kaj li proponu siajn servojn kontraǔ la ribeluloj. Li tenu sekretan kontakton kun stab-kapitano de Bertin, kiu depotas en Abudir, kiu peros ĝis plua instrukcio. Dato ktp…

 

                Anette komencis plori pro ĝojo. Poste li kisadis sian patron.

                - Kiel feliĉa mi estas… Mi… mi jam pensis tion, ke vi… tamen faris ion…

                - Pro tiu ŝtelo oni distinigis min per la rajtigita ministra pozicio – diris Laboux. – Mi devis entrepreni eĉ la malhonoran ŝajnon de la rabo, ĉar Francio neniel povis miksiĝi en la aferon.

                - En kian aferon…

                -  Portugalo, nomata Dizard ekscitis ribelon kontraǔ Mala Padan, la reĝo de Ifiriz, kiu simpatiis kun la francoj. Estintus la rompo de la antaǔaj koloniaj statoj, se iu grandpotenco rekte intervenus. Sed Mala Padana estis negra reĝo, simpatianta kun la francoj. Ĝi estas la ŝlosilo de la enigma afero!

                - Diru al Anette ankaǔ la ceterajn – interrompis de Bertin -, se jam ŝi scias tiom.

                Laboux, kiun la okazintaĵoj iom suferigis, trinkis glason da konjako.

                - Atentu do, Anette. Oni nomumis min diplomatia konsilisto apud Mala Padan-on, kiel oficiston de la ministrejo pri eksteraj aferoj. Kiam la ribelo komenciĝis en Ifiriz, mi ricevis tiun konfidencan ordonon, ke mi varbu volontulojn por la armeo de Ifiriz sen la scio de la oficialaj,  francaj instancoj. Tiam mi dungiĝis al la legio, kaj mi servis, kiel senranga soldato. – Liaj okuloj komencis brili. – Tiuj estis malfacilaj monatoj, sed mi neniam forgesos ĝin!…

                La vizaĝo de Anette malsereniĝis. Tiu sama penso ekregis ilin por sekundo.

                Gorĉev jam dum horoj estas survoje al Afriko, sur la maro.

                - Longe – daǔrigis Laboux ĝemante – mi vizitis la garnizonoj unu post la alia, kaj mi logis la dizertintojn en la oazon Abudir per mono, fabeloj. Abudir estas ĉe la landlimo, kaj la soldatoj povis facile trapasi la limon pro la ne tro atentemaj, francaj limgardistoj. Ankaǔ mi trapasis ĝin kun la lasta grupo. Inter ili estis la demoraliĝinta barono Lingestrom, la patro de tiu fiulo. La revolucio de Dizard venkis pro perfidulo. Oni mortigis Mala Padan-on, sed Abe Padan, la dek kvin jara tronheredanto, kaj kelkaj fidelaj tribestroj fuĝis kun malgranda trupo da legianoj. Ili kunportis la ortrezorojn de la lando, kaj ankaǔ mi estis kun ili, grave vundita. La ceterajn vi jam scias, Lingeström kaj liaj kunuloj, inter ili ankaǔ Portenif, mortigis la tribestron. Iu ĉefo fuĝis kun la dek kvin jara troheredanto Abe Padan. Kion mi povis fari vundite, senpove? Ŝajne mi apartenis al ili. En Abudir, kie de Bertin kunlaboris kun mi sekrete, oni kaptis ilin ĉiun. Poste ni faris tiel, kvazaǔ mi kaj de Bertin estus ŝtelintaj la oron. Ĉar se ni transdonus ĝin, tiel la Franca Respubliko devus redoni ĝn al la nova ŝtatestro, al Dizard. Oni repostenigis min al la diplomatia servo, kaj la afero forgesiĝis. La oro kaj la tronheredanto malaperis. Dume Abe Padan fariĝis dudek jara… Li vivis kaŝe en Maroko kaj ricevis tre bonan edukadon. Alvenis la tempo venĝi Dizard-on, la uzurpanton de la trono. Al tio estus bezonta la oro, kiun ni ambaǔgardis…

                - Kiel… vi enkonstruis la oronon… en la aǔton? – demandis Anette.

                - Sekrete transporti oron en tiel granda kvanto estas tre komplika. Malfacila tasko estas liveri ĝin de tie ĉi en Afrikon, tra la limo en Ifiriz-on. Tiel ekideis al ni: forĝi la oron en la konsistpartojn de la aǔto. Milit-teknika inĝeniero, kapitano Goulain persone faris la laboron kun siaj du oficiroj.

                - Ĉio estus sukcesinta bonege – diris de Bertin -, se Lingestrom ne intervenus.

                - Diablo sendis lin! – kapjesis Laboux kolere kaj trinkis glason da drinkaĵo. – Lia patro skribis tiun malbenitan leteron… Kaj iun tagon vizitis min tiu ulaĉo. Li aspektis bona homo. Mi ne povis rakonti la veron, kaj la skandalo, precipe nun, estintus malbona… Mi do promesis al li, ke mi rekompencos lin el la ŝtelita oro. Mi donis al li iom el la mia, kaj…

                - Kaj vi babilaĉis antaǔ li! – kriis de Bertin.

                Laboux ruĝiĝis ĝis la oreloj.

                - Eh! Do ĝentlemano estas tiel malfacile toleri la ŝajnon, ke li estas ŝtelisto!

                - Kaj… - diris Anette – la aǔton… Vi donis al ili… Pro mi…

                Ili silentis.

                - Nu – ekparolis fine Laboux. – En la proksimo de la francaj kolonioj estos unu amikan, negran landon malpli. La oro de la dekkvar karata aǔto estintus bezonata, por ke Abe Padan armu la tribojn, fidelajn al la reĝo…

                Denove regis silento. Fine Anette rimarkis malkuraĝe:

                - Kaj… kio estas al Gorĉev?

                De Bertin unue rigardis al Laboux.

                - Mi parolis kun kapitano – li diris poste -, li momiĝas Pierre Bousier, li estas referanto en la ministrejo pri militaj aferoj… - Li rigardis la registran karton. – Gorĉev anonciĝis nokte en Nico, kaj ankoraǔ hieraǔ li ekiris al Oran.

                Laboux ne diris eĉ unu vorton da kontaǔa argumento… Li ankoraǔ nun rigardis nur la tapiŝon. Li ne havis kaǔzon kritiki la agadsinsekvon de Bertin. Ĉar li donis du mil frankojn al adjutanto Dauville, kiu veturis, kiel ekzerc-oficro kun Hector Potiou al Oran por doni informoj de tempo al tempo pri la sorto de Gorĉev.

                - Dio mia – diris Anette -, nun ŝarĝas mian konscion, ke ni ne havas la aǔton…

                De Bertin respondis kun trudita gajeco.

                - Eh! Eble la alta diplomatio trovos alian solvon kontraǔ Dizard! Karuloj! Ni eliru, ĉar niaj nervoj ne povas elteni ĝin!

                - Mi iros nenien! Nek Gorĉev povas iri… - ŝi diris obstine

                - Silentu! Dum mi estas ĉi tie, vi povas esti trankvila! Pierre Boussier promeis, ke li zorgos pri Gorĉev dum la Afrika restado. Kapitano Boussier vojaĝadas en Afriko, kiel referento de la ministrejo pri la militaj aferoj, kaj li estos en Oran post du semajnoj. Mi diris al li pri Gorĉev, ke li estas mia proksimulo. Se vi venos tuj en Negresco-n kun ni, mi skribos eĉ poŝtkarton al li.

                - Mi venas, mi venas…

                Laboux eĉ nun ne ekparolis. La tragika stultaĵo de Gorĉev relative grave pezis lian konsciencon.

                - Hej, André! – kriis la generalo kaj aplaǔdis. – Sufiĉas la malgajeco, karuloj!

                André envenis. La ŝvelaĵoj sur liaj okuloj riĉiĝis per du opalaj kaj lapis-lazuraj tonoj, sed la okuloj mem fariĝis tiel mallarĝaj, kiel trio per krajono. Laboux ordoni laǔkutime:

                - Venu la aǔto… - Li glutis la frazfinon. La auto! Kie ĝi estas jam. Li ĝemis.

                - Telefonu – diris la generalo – por venigi taksion!

                - Jes. – Li returnis sin sur la sojlo. – Ĉu Parker engaraĝigu la aǔton?

                - Eh! Komprenu – ekadmonis lin Laboux. – Mi vendis la Alfa-Romeo-n. Ĝi estas ĉe la nova posedanto…

                - Sinjoro! Monsieur Gorĉev estis sufiĉe indulgema aǔ distrita, kiam li batfaligis min, ĉar li ne blindigis min tute, tiel mi povas aserti tutcerte, ke la aǔto staras antaǔ la pordego. Mi vidis tion per mia unu okulo…

                Ili kuregis malsupren…

                La generalo trapasis la pordegon la unua, kaj li retropuŝiĝis. Anette ekŝrikis. Laboux faris grandajn okulojn… - Kio ĝi estas??!

                La aǔto staris apud la trotuaro sendifekte, nur ties varmoforigilo enkaviĝis iomete, kaj la sangaj plumoj de surveturita anaso gluiĝis al la motorujo.

                …Ie sur la guma planko kuŝis nigra monoklo. La celuloido foriĝis de sur ĝia malgranda parto.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:48:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

X-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

- Sinjoro Vanek – diris Gorĉev, kaj li demetis la ĵurnalon, kiu informis la homojn pri la forrabo de Anette. – Nun vi paŝos sur la piedestalon de via sekretaria tasko.

                - Ĉu ĝis nun mi ne estus starinta tie? – li demandis kun malvarmkonduta miro.

                - Mi esprimis min malbone. Ĝis nun vi agadis en alteco de nuboj. Sed nun vi devas iri en la stratosferon!

                - Mi iros volonte, sed mi devas scii pli precizan adreson, ĉar mi orentiĝas malbone en Marseljo. Mi pensas, ke tiu magazeno estas proksime al la stacidomo, ĉu ne?

                - Vi divenis tion!

                - Kion mi kunportu?

                - Nenion. Mi mem aranĝos ĉion. Ĉar mi scias la solvon de la krimafero, publikitan en la ĵurnalo, mi scias, kie estas Anette Laboux!

                - Ŝia nomo ne estas en la telebonlibro. La sola filmaktorino estas Zwillinger. Ĉu ne eblas, ke tamen vi havis aventuron kun ŝi, kaj la virino nun ne volas scii pri vi?

                - Eblas – li konsentis entuziasme, ĉar li decidis neniam plu diskuti kun sia sekretario. – Mi do nun foriros kun via forpermesilo, sed vi atendu min ĉi tie. Ankoraǔ neniu konas min en la legio, nur buĉisto…

                - Ĉu buĉisto?! Mi konas lin! Ĉu lia nomo ne estas Krompach?

                - Li nomiĝas Zagorosky.

                Ĝi iris jam kvazaǔ oleite! Li sciis, kion fari, se li volas liberiĝis de sinjoro Vanek rapide.

                - Vi ricevos kvarcent frankojn, sinjoro Vanek, se vi anstataǔigos min ĝis la unua horo nokte. Gravas, ke vi anonciĝu dum la lego de la nomliso. Mi revenos antaǔ la ekiro por deŝanĝi vin.

                - Tre volonte, ĉar ili ne rajtas puni civilulon. Sed mi kunportis nenian havaĵon.

                - Mi havas ĉion sur la breto, super mia lito, kio estas necesa en la legio.

                - Mi bezonas nur paciencon dum tiu mallonga tempo.

                Se li estus antaǔvidinta la futuron,  li certe ne estus dirinta tion. Sed ĉar mi jam menciis ĝin en alia parto de mia romano: la homo estas kreita laǔ sia propra intereso tiel, ke li ne antaǔvidu la futuron.

                …Post dek minutoj Gorĉev forlasis la fortikaĵon St. Jean en tia civila vestaĵo, kiu estus komforta loko eĉ por pluraj personoj.

                Tiun vestaĵon porti lia sekretario antaǔ nelonge.

                Sinjoro Vanek aperis en studente mallonga militista pantalono post la alivestiĝo, la ĉapo estis sur la pinto de lia verto, kaj la manikoj de la kamizolo kovris nur liajn kubutojn. Sed la butonoj defalis. Unuavice li alparolis kolonelon, kiu ĵus iris tra la korto, kaj li eklevis sian ĉapon ĝentile por saluti lin.

                - Bonan tagon, mi estas Petroviĉ. Bonvolu diri, sinjoro ĉefleǔtenanto, kie troviĝas la dormejo por la soldatoj?

                La kolonelo pensis tion dum momentoj, ke la garnizono ribelis, kaj ili tuj masakros ĉiun.

                - Ĉar – daǔrigis sinjoro Vanek gaje kaj rigardadis iun ordenon de la kolonelo, preninte ĝin inter siajn fingrojn – mi ne konas la vojon, kondukantan tien. Pardonon… - Tial li aldonis tion, ĉar hazarde li deŝiris la Aglo-ordenon por la unuarangaj soldatoj.

                - Kiu vi estas? – demandis la kolonelo, eĉ nun konsternita.

                - Mi estas nova dungito ĉe la patrujdefenda aremo. Mi nomiĝas Van… Mi havas la nomon: Petroviĉ.

                La kolonelo subite komencis ridi tiel, ke sinjoro Vanek retropaŝis pro timo.

                - Kara infano mia – ekparolis fine la blankhara soldato kun kompato -, diru, pro la amo de Dio, kiel vi povis fariĝi soldato?

                - Nun ne pri tio temas, mi petas…

                - Kolektu vian ĉiun voloforton tre rapide, ĉar cetere vi havos teruran vivon. Grava afero estas ĉi tie paroli kun superulo. Staru iom soldatece.

                - Ĉion ĉi mi scias el la filmkronikoj, sed nun ne estas ekzercado, ĉu ne? Kial agi ĉi tie kiel infanoj?… Ĉu vi ne havas alumeton, sinjoro ĉefleǔtenanto?

                La kolonelo denove ekridis. Poste li skuis sian kapon malgaje.

                - Disijnoro! – diris la kolonelo. – Kiel venas en la kapon de tia homo surpreni uniformon… Mi elkore bedaǔras vin! Ĉu vi scias, se vi estos soldato dum du tagoj, pro tio vi ricevos striktan katenon, kaj vi devas gardostari dudek kvar horojn?

                Li balancis la kapon malgaje kaj iris plu. Sinjoro Vanek postrigardis lin kolere.

                - Ĉu el tio mi sciu, kie troviĝas la dormejo… Nu estas egale… Alo! Sinjoro kaporalo!!

                Li alkriis la serĝenton. Al Verdier. La Leono turniĝis fulmorapide.

                - Kiu vi estas?

                - Petroviĉ.

                - Mensoga insolentulo! Oni ankoraǔ ne donis al la rekrutoj, kies nomo komenciĝas per la litero P. Nu sed sufiĉas al mi via numero: 27…

                - Mi petas vin, ne pri tio temas – malpaciencis sinjoro Vagner -, kial fari tion konstante?!…

                La Leono trovis en la listo la nomon apud la numero 27, kaj tiuokaze li aǔdigis sian plej brilan kriegon en sia vivo.

                - Helpu! – kriis sinjoro Vanek timiĝinte.

                - Gorĉev! Vi estas Gorĉev!!

                - Nu kaj? Ĉu mi ne diris tion?…

                La Leono ridetis. – Mi estas la cikado – li diris signifoplene.

                - Mi ĝojas, mi estas Vanek. Diru sinjoro Cikonio, kie troviĝas la dormejo, kaj kiel mi povus ekcigaredi?

                La Leono ne mortigis lin. Eĉ! Li komplezeme elprenis sian aǔtomatan fajrilon kaj ekbrulis lian cigaredon, poste li brakumis Vanek-on.

                - Mi mem akompanos vin al la dormejo. Bonvolu veni! Mi devas trakti vin ĝentile! Vi ja ankoraǔ ne ĵuris soldate. Ĉu ne?

                - Tio ne urĝas se vi nun ne havas tempon… Ĝi tute ne ekbruligis miajn fingrojn.

                - Sed mi tre atendas tion… Bonvolu eniri… - li montris sur la pordon. – Mi iros nur post vin.

                Malnova legiano kovris sian vizaĝon en la proksimo pro la timiga vidaĵo.

                - Vi estas tre kara suboficiro – babilis Vanek. – Sciu, ke la romanverkistoj disvastigas tiom da idiotaĵo pri la legio, ke mi povas aserti: mi trompiĝis agrable.

                La buĉisto ĵus transloĝiĝis. Oni komandis lin al la nefidinduloj de tie ĉi. Li kunporis grandan, flvan valizon kaj puŝiĝis al sinjoro Vanek. La sekretario tute ne konjektis, ke tiu valizo apartenis al Gorĉev

                Sinjoro Vanek kuŝiĝis sur lito kaj ekdormis. Li tre nerviziĝis, kiam variolcikatra bretonano ĵetis lin sur la plankon senvorte. Vesperiĝis. Iom li ŝatiuntus, ke Gorĉev venu jam.

                Poste eksonis la trumpeto

                Alviciĝo!

                Ili rapidis sur la korton. Sinjoro iris kun ili. Lego de la nomlisto…

                Kaporalo Gent diris la nomojn el paperfolio. Dume serĝento Vardier venis tien. La nomoj estas legataj unu post la alia. Subite sinjoro Vanek elpaŝas kaj kaptas la brakon de la kaporalo:

                - Pardonon, ke mi interrompas vin, ĉu ĵus neniu serĉis min?

                Morta silento. Sed antaǔ ol Gent povintus mortigi lin, la Leono turnis sin al la rekruto kun afabla rideto.

                - Ne… kara Gorĉev, neniu serĉis vin. Kion ni faru, se iu serĉos vin?

                - Gorĉev! – Gent vane cerbumadis ĝis nun, kiel nomiĝas tiu, kiu klarigis al li pri sia „fratinjo” kaj baptoparino: tio ne venis en lian kapon. Trovite!

                - Jes! Li estas Gorĉev – ridetis la Leono - , kaj parolu kun li bele, Gent, ĉar li ankoraǔ ne ĵuris soldate, do laǔ la militistaj leĝoj, la reglamento ne koncernas lin…

                La kaporalo kapjesis kompreneme, poste li legis la nomojn plu. Sed sinjoro Vanek denove kaptis lian brakon:

                - Pardonon, se eble oni tamen serĉos min…

                - Silentu!

                Leǔtenanto diris tion, kiu ĵus alpaŝis ilin.

                - Sinjoro poltonestro…

                - Rekruto! Vi estas idioto! Kia impertinenteco ĝi estas? Se vi ankoraǔ ne estis soldato, eble vi havis infanĉambron!

                Li murmuris ion, sed li restis silenta. Post la lego de la nomlisto li diris al la serĝento:

                - Kiuj apartenas al la nefidinduloj, tiuj iru al la kvara domo de la kazerno! La aliaj prepariĝu, ĉar ili ekiros je la dekunua horo. Vi povas foriri!

                Sinjoro Vanek rapidis al la pordego kaj li elŝovis ian kapon inter la kradoj.

                - Foriru de tie ĉi – diris la deĵoranta kaporalo.

                - Bone, bone. Mi ne tramordos la pordegon. Ĉiu estas nervoza konstante ĉi tie.

                - Forportu vin!

                - Mi aǔdis! Mi ne estas surda. Ĉu vi estas la deĵoranta pordisto ĉi tie?… Se iu serĉus vin, mi estas Petroviĉ…

                - Forportu vin, ĉar mi katenigos vin!

                - Ĉu oni eĉ batas la soldatojn?… Bela ordo estas ĉi tie, mi povas diri.

                Kaj li iris al sia dormoloko. La buĉisto jam forportis sian havaĵon al la neidinduloj, kaj tiu postenigo kiel konvena estis, tion pruvas plej bone, ke li simple ŝtelis la belegan kaj bone ekipitan valizon de Gorĉev. Sed li lasis tie la lignokeston, sur kiun Gorĉev skribis, ke Ivan Gorĉev, kaj li ligis ĝin per ŝnuro.

                Sed sinjoro Vanek, kiu sciis nur tiom, ke estas pakaĵo, ekipita por la legianoj super la lito, li surpriziĝis iomete, ke troviĝis nur cigarskatolo kun surskribo tie. Ĉu en ĝi estus ĉio, kion bezonas legiano? Ĉu ne eraris denove tiu Petroviĉ?

                Iu ekparolis apud li.

                - Mi ankoraǔ ne povis prezenti min: mia nomo estas Fedor Würfli, danc- kaj etiketinsruisto.

                - Mi ĝojas. Van… estas iu ĉi tie, kiu havas la nomon Fedor. Mi nomiĝas Petroviĉ.

                - Ĉu ne Gorĉev estas via pseǔdonomo?

                - Ne. Mia pseǔdonomo estas Petroviĉ. Gorĉev estas mia vera nomo.

                - Ĉu Tintoretto?…

                - Kion vi deziras?

                - Mi diras, ke Tintoretto.

                Sinjoro palpebrumis senkonsile dum mallonga tempo.

                - Ĉu vi estas italo?

                - Mi estas sviso.

                - Bedaǔrinde mi ne parolas svise… - Li deprenis la cigarskatolon. – Estas interesa tiu malgranda pakaĵo – li diris.

                Sinjoro Würfli ridetis pardoneme.

                - Ni ne tuŝadu ofte tiun temon…

                - Mi ne faros tion. Mi nur tranĉos la ŝnuron, tio sufiĉas, tiel… hm. Bondolu diri, ĉu ĝi estas kompleta ekipaĵo de legiano?

                Kaj li rigardis la enhavon de la skatolo: du uzita piedtukoj, peco de ŝnuro, kelkaj ŝtelŝlosiloj, krome korkotirilo kaj tre multe da cigarstumpoj.

                - Eblas – diris Würfli. – Mi ankoraǔ ne ricevis mian ekipaĵon.

                - Kiel estas grava korotirilo en la dezerto? – meditis sinjoro Vanek. – Kaj kial oni provizas la soldatojn ŝtelŝlosiloj kaj cigarstumpoj?

                - Eble oni uzas la dekoktaĵon de la tabako, kiel medikamenton. Ĉar ĉiuj Afrikaj soldatoj malsaniĝas je skorbuto.

                Sinjoro Vanek skue malplenigis la skatolon nervoze.

                - Mi ne ricevis ĝin. Aǔ se jes, tiam iu ŝtelis mian skorbuton de tie ĉi.

                Sinjoro Würfli etendadis sian kolon scivoleme.

                - Ĉu la simbolo estas en ĝi?

                - Kion mi faru? – demandis sinjoro Vanek konsternite.

                - Kunmetu la tri pecojn…

                - Kiaj pecojn…

                - Kiuj vi tenas en la skatolo.

                - Ĉu la cigarstumpojn?

                - Mi petas vin ne ŝerci. Kunŝraǔbu la tri pecojn kaj muziku ion!

                - Bone – instigis lin sinjoro Vanek kun afabla rideto de neǔrologo -, mi kunŝraǔbos la ŝnuron kun la piedtuko kaj mi muzikos per tiuj… Kial mi ne havas aǔtomatan rezilon? Alo! Superulo!

                Kaporalo Gent envenis, li kriis al la suboficiro, kiu ekbolis de kolero:

                - Aǔskultu min, ĉevalo… Morgaǔ vi vidos tian miraklon!

                - Kial? Kio okazos morgaǔ?

                - Morgaǔ oni ĵurigos vin! – kriis la kaporalo.

                - Sed mi jam estas edziĝinta!

                Tiam eksonis la trumpeto.

                - Alviciĝu! – kriis Gent kaj elrapidis sur la korton. Sinjoro Vanek iris kun ili kun la lignoskatolo. Li ĉirkaǔrigaѲdis maltrankvile. Gorĉev estas nenie!

                - Interese – diris Würfli. – Ĉiu artisto havas muŝon en la kapo.

                - Eblas.

                - Ankaǔ la muzikistoj kaj la pentristoj.

                - Ankaǔ la balet-dancistoj kaj la ŝtonskulptistoj. Diru, ĉu vi ne havas alian problemon?

                Li rigardadis ĉien nervoze… Li ne estas ĉi tie. Sekvis denove lego de la nomlisto, poste oni gvidis ilin en la havenon al ŝipo. Gorĉev ankoraǔ nun ne venis. Jam estis malfrua nokto. La vaporŝipo sirenis. Oni rulis ponton antaǔ ilin de sur la ŝipo.

                - Ni ekveturos – diris la leǔtenanto al Verdier.

                - Ĉ ni ne povas atendi ankoraǔ kelkajn minutojn? – demandis la sekretario.

                - For, ĉar mi veturigos vin en la frenezulejon.

                - Interese – li diris nervoze, kiam ili ekveturis -, oni faras grandan aferon el ĉio… Kvazaǔ Saharo forkurus, se ili ne rapidus tiel…

                Sed li estis sur la ŝipo… Li staris ĉe la balustrado. Kaj li ankoraǔ esperis, kvankam jam aǔroris. Li vigle moviĝadis. Kio estos el tio? Ebli li venos, sed Gorĉev ne venis, kaj la ŝipo ekveturis. Tiam matroso alpaŝis sinjoron Vanek:

                - Iu sendis tion antaǔ duonhoro, ke mi transdonu ĝin al la legiano n-ro 27!

                Gorĉev skribis tion al sia anstataǔiganto:

               

                Estimata sinjoro Vanek!

                Bedaǔrinde mi ne povis veni sen mia propra kulpo. Mi deŝanĝos vin en Oran, dum tiu tempo vi ricevos salajron, ducent frankojn po tago, kiun ekde morgaǔ mi metos en iun bankon laǔ via nomo, kaj mi transdonos la kvitancon al vi. Mi petas iom da pacienco.

Via dankema ĉefo,

Petroviĉ

 

…Kaj la vaporŝipo liveris sinjoron Vanek al Afriko.

 

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:48:44
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Gorĉev rapidis malsupren el la fortikaĵo en la stranga vestaĵo de sinjoro Vanek  en la malnovan havenon, li sidis senhezite en la unuan sole lasitan aǔton, kaj laǔkutime li komencis iun el siaj bonegaj veturoj, kiuj memorigis pri invado de antikvaj, barbaraj hordoj, laǔ la postlasitaj signoj de nia heroo.

                Li devis rapidi por plenumi sian promeson, kaj deŝaĝu sinjoron Vanek, kiu restis tie anstataǔ li, kiel certa sinjoro en la heroa poemo de Schiller, ĉar li plenumis la inviton de sia amiko por partopreni lian geedziĝon antaǔ la ekzekuto. Li veturis per plena rapideco, kaj kun relativa bonŝanco, ĉar por tiel diri, la bona, malgranda aǔto Citroen eltenis ĝis Ciota, kiu distanco estas preskaǔ dek ses kilometroj de Marseljo. Sed en la fiŝista haveno ne estis luksa aǔto, nur kamionoj kun la matena fiŝkaptaĵo.

                Post nelonge Gorĉev estis survoje al Toulon kun kamoiono da fiŝoj. La forta, granda ŝarĝaǔto eĉ en Crenoble bone eltenis, nur ties varmoforigilo enkaviĝis pro rompo de lanterno, kaj li superŝutis la lernantinojn de la edukulinejo per mortintaj fiŝoj, sed cetere ne okazis intermezo ĝis Toulon, kie Gorĉev entiris la manbremson kontente, kaj li elaǔtiĝis en la montrofenestro de kortbird-komercejo.

                Sed kiu povas ekzaktege kalkuli tiaĵon? Cetere tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur Gorĉev-on, kiu atingas lin. Ĉar li forkuris tuj. Post duonhora kurado la granda parto de la homamaso postrestis, nur ok-dek amatoraj, longdistancaj kuristoj eltenis, atendinte tiujn, li batis ilin kaj rapidis al policisto, kiu deĵoris en iu malproksima strato:

                - Unu respondu tion, kie vi ŝtelis tiun vestaĵon?

                La vestaĵo de Gorĉev estis okulfrapa por multaj homoj, kaj ili ĉirkaǔstaris lin.

                - Venu kun mi en la policejon… Bela birdo vi estas!

                - Mi serĉas la restoracion Texas…

                Aǔdinte tiun defendon, oni preskaǔ linĉis lin.

La policisto akompanis lin, kaj Gorĉev pensis maltrankvile pri Anette, eĉ ne parolante pri sinjoro Vanek, kiu atendas lin kiel hostaĝo, kvazaǔ en la dramverko de Schiller, kaj li certe faras idiotaĵojn.

                Bonŝance ili alvenis al la ŝtuparo de viadukto, kaj li puŝis la policiston de tie sur tri pavimistojn, tel do li ne povis iri plu. Gorĉev kuris per belega stilo, rapide kiel sago, kun antaǔenkliniĝinta supra korpo. Tiu lia individua kur-stilo ĉiam trovis multajn sekvantojn, sed ili ne atingis lin. Post nelonge Gorĉev alvenis al la kajo, kaj ĉiuj persekutantoj en granda distanco restis malantaǔ li.

                - Disinjoro mia! Ĉu li jam neniam ekscios, kie estas la restoracio Texas?

                Proksimume ses homoj paroladis en grupo. Eble se li genuiĝos inter ili, aǔ li direktos revelveron al ili, fine li ekscios, ke troviĝas la restoracio Texas.

                - Alo! Li ja estas mia juna marista amiko… Kial vi estas vestita tiel?

                Li estis Aleksio la Pivata!

                - Bonan tagon, sinjoro. Mi ĝojas vidi vin – li respondis timeme.

                - Kiu estas tiu bubo? – demandis homo, kiu havis okulfrape rabistan aspetkon.

                - Flavbekulo, kiu kuregas en sian pereon. Mi ekprotektis lin, ĉar oni faras tiel multe da malbono, ke iafoje estas bone dekalkuli ion sur la konto. Kien vi fuĝis antaǔ nelonge, nazmukulo?

                - Mi timis vin, sinjoro – respondis Gorĉev kun infana modesto.

                Ili bone ridis pri tio, plaĉis al li la malkuraĝa knabo kun afabla vizaĝo, kaj la silentema bandito, nome Drugiĉ amikeme frapetis lian ŝultron, ke la horloĝo de Gorĉev falis el la poŝo.

                Ili tuj trovis lin simpatia, kaj tio estis lia fato.

                - Nun jam restu trankvile kun mi. Mi ne volas bati vin, malkuraĝulo – trankviligis lin Aleksio la Privata. – Decas tiel, ke ankaǔ ni faru ian bonon, ke ni defendu kaj protektu malfortulon, ĉar oni tamen konsideros tion inter la faktoj antaǔ nia proceso en la transa mondo.

                - Kio fariĝus sola tia bubo en la haveno – diris bonanime bicikoŝtelisto, nomata Jasmeno, kaj la silentema Drugiĉ frapetis la ŝultron de la knabo, instige, ke duon-dekduo da fontoplumoj kaj kelkaj konsistigaj partoj de aǔto falis el lia poŝo.

                - Mi dungiĝis al la legio – li diris por liberiĝi de ili. – Mi devas anonciĝi vespere.

                - Aleksio la Privata ekstertoris:

                - Kion vi parolas? Ĉu vi freneziĝis?!

                - Vi ne anonciĝos! Kompatinda knabo!

                - Li estas tute freneza!… Ĝi ja estas la infero – ili ĉiuj kriis.

                - Lasu min foriri, karaj sinjoroj!… Mi petegas… Mi devas anonciĝi. – Li volis kuri, iu stumbligis lin, kaj Drugiĉ, la malparolema bandito batis lin je la kapo per eskalo, ke li svenis.

 

 

 

3

 

 

 

Rekonsciiĝinte, li sidis sur seĝo, en malgranda, mucida ejo, apud li staris Aleksio la Privata kun la silentema Drugiĉ kaj Jasmeno.

                Sankta Dio, kioma horo estas?

                - Nu, nazmukulo! Ĉu vi vekiĝis? – demandis Jasmeno, la bicikloŝtelisto, kiu parolis malfacile kaj kartavie, kiel la afektemaj aristokratoj, sed ĝi estis tial, ĉar pasintjare iu rompis lian duonon da makzelo dum interkverelo.

                - Ĉu vi scias, ke ĝi ne estas tro delikata traktmaniero! – ekindignis Gorĉev.

                - Mi lernos la traktmanieron ĝuste de vi. He?! Krome mi zorgos pri vi… Se vi volas, se ne, ni defendos vin! Tia estas idioteto!

                - Kiom longe vi volas teni min en mallibero?

                - Ĝis vi prudentiĝos.

                Estis varme en la premaera ĉambro.

                Tiel, ke la silentema Drugiĉ trinkis duonbotelon da vino.

                Sed mi volas kaŝiĝi. Lasu min…

                - Ĉu vi scias, se vi parolos multe en tiu ĉi ĉambro, ni tenos vin mallibera eĉ dum unu jaro?

                - Kial? Ĉu ĝi estas la prizono de la rabistoj, kie la honestuloj estas enkarcerigitaj?

                - Ne! Ĉar ĝi havas nur unu elirejon, kaj oni gardas tion.

                - Kia loko ĝi estas?

                - La restoracio Texas!

                Fine! Eĉ nun li ne scias, kie li estas, sed tio certas, ke ĉe la ĉelo.

                - Ĉu vi miregas?… Ĉi tie bivakas la bando de la Majstro, ĝi estas nia kompaniiĝo. Tiu aparta ejo estas la lia. Hodiaǔ vespere ni ricevos ankoraǔ 40 000 frankojn, el kiu ni donos al vi du mil frankojn

                - Kondiĉe – diris Jasmeno -, se ni sukcesos venigi tiun ulaĉon ligitan en tiun ĉi ĉambron.

                - Sendube. Fiŝeto neniam eraras – respondas Aleksio la Privata. – Kaj se fine li estos ĉi tie, ni mortigos lin! – finis Aleksio la Privata kun signifoplena mangesto.

                - Kiun vi mortigos ĉi tie?… - interesiĝis la knabo.

                - Ivan Gorĉev-on

                - Ĉu li ankoraǔ vivas? – demandis la ruso miregante.

                - Jes! Sed tio ne plu okazos al li! Sufiĉe! Ni iru, knaboj!

                - Prave. Ni devas meti la aǔton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko!

                Drugiĉ, kiu estis silentema, tiris la ŝnuron pli strikta, kion li uzis, kiel rimenzonon, kaj ili foriris. Aleksio la Privata diris forironte:

                - Ne provu fuĝi, la gardistoj lasos foriri neniun en la fino de la koridoro, kiu volas foriri sen la akompano de iu konato.

                Ĉu Anette?! Kio okazis al Anette? Oni ja forrabis ŝin. Sed kiu? Neniu alia, ol la dikulo kaj Portenif, la trampa homo, krome Lingeström, kiun li mortbatos, se li renkontos lin denove. Granda Dio! Kaj Vanek!

                Kiam li venis en lian kapon, tuj aperis Portenif, kiu estis trampa, kaj tiu esprimo estas literurature mildigita epiteto por karakterizi la neprizorgitecon de la bandito. Krome li estis tute ebria.

                Li rigardis Goeĉev-on indiferente. Li ne vidis la ruson en la mallumo, kiam li provis ataki la generalon. Li sciis nur tion, kion Aleksio la Privata diris al li mallonge en la drinkejo: la bando ekprotektis karan flavbekulon, ĉar li dungiĝis al la legio.

                - La Majstro estos kolera, ke vi venigis lin en la kaŝejon – opiniis Portenif, kaj li insistis pri tio, malgraǔ la malklara hipotezo de Alaksio la Privata pri la ĉiela sato de faktoj kaj ceteraj.

                - Tiuj aferoj estas idiotaĵoj – li respondis mansvige, sed li estis tiel ebria, ke li ne diskutis, sed li iris en la kaŝejon.

                - Ĉu vi kaptis lin? – demandis Gorĉev.

                - Kiun? – li interesiĝis langvore.

                - Gorĉev-on.

                - Jes! Oni jam venigas lin…

                - Kiel?! Ĉu ili kaptis lin?…

                - La fripono drinkadis senzorge, kaj Fiŝeto kun kvar homoj surpizatakis lin…

                Li singultis, fale sidiĝis, kaj liaj palpebroj malleviĝis lace. Ĉu oni estus kaptintaj lin dum drinkado, kaj li ne scias pri tio?…

                - Kion faris tiu Gorĉev?

                - Li estas indolenta kanajlo. Verŝajne li apartenas al malamika bando. Sed se li sidos ĉi tie, kiel vi, tiam mi eligos liajn okulojn unu post la alia per mia poŝotranĉilo.

                - Kial vi volas agaĉi per liaj okuloj parte? Eligu tiujn kune.

                - Ne imperinetu, laktobuŝulo – li diris kaj eksidis, ĉar li estis tiel ebria, ke li ne povis stari sur siaj piedoj. Li verŝis vinon en glason kaj eltrinkis ĝin. – Se foje… - li ekprenis la gorĝon de Gorĉev – mi povus teni lian gorĝon en miaj manoj, tiam do… ĝi estos mia plej bela tago!

                - Domaĝe, ke la koncerna kolo estas nur la mia.

                - Tute bonŝance, ke li ne sukcesis nuligi niajn planojn. Ĉar de tiam ni forrabis la knabinon, kaj ni interŝanĝis ŝin… kontraǔ la aǔto ĉe tiu fia Laboux, kaj… ni kaŝis… la aǔton…

                - Nu, bone… - respondis Gorĉev kaj malpeziĝis iomete. Gravas, ke Anette estas libera!

                Portenif subite falis antaǔen, ke lia frunto betiĝis al la tablo kaj ekdormis. Gorĉev rigardis la murhorloĝon malesperiĝinte. Baldaǔ vesperiĝos! Tiu kompatinda Vanek vane atendas lin… Portenif falis sur la plankon kun laǔta bruo. Eble li havis malgravan etilismon. Gorĉev lasis lin tie sur la planko. La porko!… Li estas sensenta murdisto!…

                Iu kvaronhoro pasis post la alia, kaj Portenif ronkis… Li ne povas eliri, ĉar verŝajne oni gardis la finon de la koridoro, kie estas elirejo al la drinkejo. Sed Aleksio la Privata kaj liaj kunulon ne elvenigos lin de tie ĉi…

                Fine aperis plat-vizaĝa, ĝiba homo.

                - Nu, portu lin… Trovite la fripono – kaj li turnis sin gaje al la knaboj. – Ni ricevos kvardek mil frankojn! Ni kaptis Gorĉev-on.

                Kaj ili trenis tra la pordo la ŝnurligitan, kape batitan Cortot-on, la krimulon, kiu suferas de nostalgio pri la hejmlando.

 

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:49:11
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

XI-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

Ili ĵetis la batfaligitan legianon en la angulon. Poste ili komencis vivigadi Portenif-on kun malmulte da sukceso.

                - He! Olda rabisto!

                Ronkado.

                - Lasu tiun ebrian bruton. La Majstro venos, pagos, kaj li povas kunporti Gorĉev-on.

                Dume la silentema Drugiĉ amuzis sin per tio, ke iafoje li trempis la kapon de Portenif en sitelon, plena de akvo. Fine tiu povis stari sur siaj piedoj ŝanceliĝante.

                - Kion… vi volas de mi?!… - li balbutaĉis.

                - Ni kunportis lin, li estas ĉi tie!…

                - Kiun?!

                - Gorĉev-on! La insolentulo estas tie!

                Kaj li montris al Cortot. Portenif elprenis sian poŝotranĉilon. Certe tial, ke konforme al sia promeso, li elprenu la okuloj de la kaptito unu post la alia. Sed Aleksio la Privat repuŝis lin.

                - Se ni ricevos lian prezon. Ĝis tiam vi ne difektu la kaptiton.

                Portenif denove falis sur la plankon kaj ekdormis, aǔ svenis. La silentema Drugiĉ deprenis la jakon de Gorĉev de sur la seĝo kaj metis tion sur lin.

                Nun la dikulo enpaŝis, kiu kvankam kun suburba gusto, sed li omaĝis al la vira modo.

                - La Majstro mesaĝas tion, ke metu la aǔton sur la ŝipon Suspektinda Ŝarko! Tuj!

                - Hoho! Unue ni devas navigi per la Suspektinda Ŝarko de la kajo Belga ĝis la restoracio Faraono, kie la aǔto staras, ĉar ne estas permesite ekfunkciigi ĝin.

                - Tio daǔros longe! Unue ni petas la monon, Aldous!!

                La dikulo, sur kiu estis videbla, ke li estas miksrasulo, respondis orgojle:

                - La Majstro venos kun la mono ĉi tien, kaj li pagos, kiam li kunportos Gorĉev-on. Eĉ tiam, se via komiisito estas ĉi tie!… - Li piedbatis Corto-on: - Tiu ulaĉo mortis!

                - Tute ne – respondis Jasmeno. – Ni nur ne malutilos la varon!

                - Jasmeno, vi restos ĉi tie kaj transprenos la monon – mansignis Aleksio la Privata. – Ni enŝipigos la Alfa-Romeon dum unu kaj duon horo. Ni fidas la honoron de la Majstro. Se ni trompiĝos, ni havos la aǔton kiel garantiaĵon – opiniis Aleksio la Privata.

                La silentema Drigiĉ ĝis nun okupiĝis pri tio, ke li vivigadis Portenif-on per piedbatoj, sed tiu provado ne rezultis sukceson. Li denove kovris lin per la jako de Gorĉev, li prenis sian ĉapon kaj iris.

                La aliaj sekvis lin. Nur Jasmeno, Aldous, la du Gorĉev-oj kaj la sveninta Portenif restis tie.

                - Mi sidos en la restoracion Nigra Steloi – diris Aldous. – La Majstro ĉiukaze venos tien por mi.

                - Ankaǔ mi venos kun vi – diris Jasmeno. – Bubo, vi neniel povos eliri de tie ĉi, tra la gardistoj, atentu do pri la kaptito. Se oni lasos la monon ĉe vi, ne akceptu malpli ol 40 000 frankojn…

                …Cortot miris, kiam li rekonsciiĝis. Lia kapo zumis, kaj la vera Gorĉev lavis lian vizaĝon.

                - Kio… kio ĝi estas…? Kie?…

                - Homo! Kiel vi venis ĉi tien?

                - Mi amuziĝis… kun Hector Potiou… poste… mi sola…

                - Vi ja surŝipiĝis posttagmeze en Marseljo!

                - Ne… - li balbutaĉis… - Potiou prenis min al si…. kiel soldatserviston, kaj… ni estus vojaĝintaj kune… nun… el Toulon…

                Io ŝajnis al Gorĉev pri tiu „aparta” vojaĝo… La ronkado de Portenif estis timiga akompana muziko de la stranga revido.

                - Atentu min… ĉu vi povas ekstrari? – Kiam ĝi sukcesis iel, li skribis ion rapide kaj transdonis tion al Cortot. – Oni certe lasos vin libera, se vi prubos, ke vi ne estas Gorĉev. Eblas, ke tio jam ne okazos. Gravas, ke vi silentu!

                - Kaj… tiu ĉiu skribaĵo?

                - Se vi liberiĝos, sendu ĝin en Marseljon, al la vaporŝipo Constanz. Eble vi atingos ĝin, se la ŝipo ekveturos malfrue. Ĝi estas adresita al la senranga soldato n-ro 27.

                Cortot ĉifis ĝin en sian poŝon stultmiene.

                En tiu momento malfermiĝis la pordo, kaj enpaŝis barono Lingenström kun pafpreta pistolo.

                Malantaǔ li estis larĝŝultra, blankhara, serioza homo.

                La Majstro!

 

 

 

2

 

 

 

La barono ĵetis preterkuran rigardon al Goeĉev.

                - Li estas tiu… en ordo.

                - Kaj kiu li estas ĉi tie? – demandis la Majstro, montrinte al Cortot.

                Nun rakontis Jasmeno en la pordo, ke ili tenas ankaǔ ian senpovan homon en kaptiteco, kiu fuĝis el la legio – diris Lingeström malpacience.

                - Ni aranĝos lian sorton! – kriegis la Majstro. – La militistaron incitos nin pro via idiotaĵo. Sen mia permeso vi ne rajtas porti kaptiton ĉi tien!

                - Nun ĝi ne gravas – mansvingis Lingeström kaj fikse rigardis Gorĉev-on. – Unue ni mortigos lin, se li ne reprudentiĝos. Ruliĝu per la aǔto antaǔ la pordegon de la korto. Se mi foriros, vi povas aǔtoveturigi Gorĉev-on.

                - Mi serĉos Aldous-on. Mi ne faros tion sola.

                La ruso sciis bone, kion signifas la aǔtoveturigo. Unu kuglo, kaj la senviva korpo flugas el la kureganta aǔto en la maron… Sed kio estas la alia eblo? Ĉar ankaǔ tio ekzisas! Ili ne scias, ke la rabisto opinias, ke Cortot estas Gorĉev. Kiel ili povus pensi pri tio?

                - Ĉu se vi ne trovos Aldous-on? – demandis Lingeström la Majstron.

                - Kial vi ne trovus lin – mansvingis Gorĉev. – Li iris en la restoracion Nigra Stelo.

                La Majstro okulmezuris lin, kuntirinte siajn okulojn.

                - Plaĉas al mi, ke vi ne estas nervoza – li grumblis, poste li turnis sin al Cortot. – Vi, bruto! Nun mi elĵetos vin! Sed se ankoraǔfoje oni protektos vin en mia proksimo, tiam mi mortpafos vin, kiel hundon! For!

                Kaptinte la kolumon de Cortot, li kuntrenis kaj puŝis lin sur la stratetaĉon. Cortot kuregis senspire al la plej proksima kazerno, sed antaǔe li alpoŝtigis la leteron, skribitan al sinjoro Vanek.

 

 

3

 

 

Ili staris en la ĉambro vid-al-vide: Lingestrom kun ŝargita revolvero kaj Gorĉev rikanante…

                - Nu, sinjoro Gorĉev? – diris Lingeström post mallonga paǔzo ironie. – Kiel vi opinias ekzemple pri tio? Ĉu?… Rimarku ĝin bone, ke mi ne estas rabisto.

                - Ne koleru, sed de kie mi estus sciinta tion?

                - Lasu la impertinentan konduton! Vi estas lerta ĉarlatano. Komence vi trompis min, ankaǔ mi mem kredis tion, ke vi estas ia ventkapa, juna folulo!

                - Ĉu hodiaǔ?

                - Nun jam mi scias, ke vi estas homo de Abe Padan.

                - Kion mi faris? – demandis Gorĉev timeme.

                - Ĉu vi neas, ke vi estas la homo de Abe Padan?

                - Estus superflue fari tion – li respondis tuj post mallonga hezito -, se vi jam divenis tion…

                - Ĉu vi konas ankaǔ Mala Padan-on?            

                - Nur… preterkure… Mi havas bonan kontakton kun la tuta familio Dalai.

                - Ĉu vi volas aliĝi al la portugalo?

                - Nu… - konsideradis Gorĉev -, estus bone… sed tamen ne. Kiu parolas kun vi, tiu ne estas honesta homo. Mi restas ĉe mia antaǔa decido.

                - Mi atentigas vin, ke Dizard estas drasta homo, kaj Abudir estas malproksime.

                - Ĉu vere?… Ĝis nun mi ne pensis pri tio. Tamen ni atingos ĝin.

                - Ĉu Ifiriz? Vi atingos nek Abudir-on, nek Ifiriz-on en la intereso de Abe Padan, tio jam certas…

                Gorĉev cerbumadis senvorte. Ŝajnas, ke li konsideradis la aferon.

                - Nu? – demandis Lingeström – kion vi pensas?

                - Mi diras sincere: vi fantomeske memorigas min pri sekretario, kiu havas la nomon Vanek.

                - En ordo. Ĝi estas bona eĉ tiel…

                Portenif moviĝadis. Kaj ĵus venis ankaǔ la Majstro.

                - Mi pagis la monon al Jasmeno – li diris -, Aldous atendas ekstere.

                - Vi faris bone tion. Aranĝu la sorton de tiu homo!

                - Estos tiel… . Li staris antaǔ Gorĉev-on. – Sen vi ni jam estus ricevintaj la monon de la portugalo.

                - Ba! – Li ne havas eĉ unu centimon – mansvingis Gorĉev. Li neniel povis kredi, ke li mortos. Diablo scias, kial. Li ekfumis cigaredon.

                - Lastfoje vi ankoraǔ povas ŝerci!

                - Ĉu vi do mortigos min?

                - Mi estos via morto – diris la Majstro.

                - Mi havos malbelan morton.

                - Antaǔen!

                - Atendu! Lingeström… Permesu al mi kvin minutojn por pensadi! Eblas, ke mi dungiĝos al la portugalo…

                - Kio estas la garantiaĵo?

                - Mi transdonos min en viajn manojn tiel, ke vi povas fari al mi, kion vi volas – diris Gorĉev ĝemante kaj fale sidiĝis sur seĝon. – Mi petas vin… lasu min… sola…

                La Majstro rigardis lin malestime. Li jam vidis sufiĉe multe, ke tia junulo felksiĝas.

                La Majstro eliris kun Lingeström. Ili iris sur la longa koridoro dekstren, al la drinkejo. Du gardistoj staris antaǔ ĉiu elirejo. La dekstra pordo kondukas al la korto.

                - Li fleksiĝis – diris la Majstro.

                - Jes. Ŝajnas tiel.

                Ili trinkis kelkajn glutoj da drinkaĵo… Poste ili revenis en la ĉambron. Sed nur Portenif ronkis sur la planko, Gorĉev malaperis.

                …Li forfuĝis, kaj ĝi estis tute neimagebla!

 

 

 

XII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

La sekva sceno okazis sur la korto de la fortikaĵo St. Thérése en Oran post la alveno de taĉmeno da rekrutoj. La nekredantoj eĉ nun povas trovi tiujn dokumentojn en la duonoficalaj kronikoj, kiuj motivas la nervozan stomakomalsanon de la kompaniestro, kapitano Furion post la alveno de nigraliphara, okulvitra rekruto, nomata Gorĉev. Ĝi ekregis lin post unu jaro tiomgrade, ke oni devis tuj emeritigi la kapitanon, sed laǔdire ĝi komenciĝis tiun tagon.

                Kvankam la tago estis serena, kaj komence ĝi ŝajnis seneventa. Taĉmento da rekrutoj alvenis el Marseljo, kiuj estis ĵurigitaj, poste oni komandis ilin sur la korton de la fortikaĵo. La serĝento lekis siajn liprandojn.

                - Kion diris tiu Gorĉev al vi? – li demandis la kaporalon.

                - Tion, ke „fratinjo”, kaj poste li klarigis, ke lia baptopatrino ne povas esti lia fratineto.

                - Li nomis min cikadio. Mi ankoraǔ parolos pri tio kun li – kapjesis la Leono, kaj li rigardis sur la menciitan senrangulon afable, bonapetitite. Momente ankoraǔ, antaǔ la ekzercado kaj dum la oficira revuo, la du suboficiroj povis fari nenion. Sed ĝi ne estas urĝa. Kvin jaroj estas longa tempo.

                La serĝento ridetis minace. Sinjoro Vanek reridetis modeste kaj kapbalancis gemute. Tiam venis la kompaniestro, kaj liaj okuloj haltis sur la kapbalancanta rekruto.

                - Senrangulo!

                - Nu, kio estas? – demandis la senranga soldato gemute por ŝajni simpatia.

                La kompaniestro retropaŝis kun streĉitaj okuloj.

                Kaporalo Gent siblis malantaǔ sinjoro Vanek:

                - Bruto! Vi staras antaǔ la kapitano! Salutu lin soldate!

                - Pardonon – diris la rekruto rericevinte sian prudenton. – Mi ankoraǔ ne konas la insignojn de la rango. – Kaj li eklevis sian ĉapon. – Humile via… Mia nomo estas Van… Mi havas nomon, sed tio ne gravas…

                …La kompaniestro rigardis tiel, kvazaǔ li vidus fantomon. Eble tio estis la unua okazo en la mondhistorio, ke soldato eklevis sian ĉapon salute.

                Serĝento Verdier montris mortepala la soldatan saluton malantaǔ la dorso de la kapitano. Tiam sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon ankaǔ al li kaj diris mirante:

                - Ni jam renkontiĝis! Kiel vi fartas?

                - Rektiĝu! – kriis la kapitano konsternite. – Kio ĝi estas?! Ĉu frenezulejo?

                - Mi ne pensas – respondis sinjoro Vanek malcerte.

                - Rektiĝu! Kia rekta staro ĝi estas?

                - Kian sencon ĝi havas, bonvolu diri!…

                - Kiel vi nomiĝas?!

                - Mia nomo estas Van… Mi havas nomon: Petroviĉ.

                - Ĉu vi estas nederlandano?

                - Ĉu mi

                - Ne demandu!

                - Nu bone, tiel mi ne povas interparoli…

                - Kial vi diras, ke vi estas Petroviĉ!

                Sinjoro Vanek elpaŝis kaj per mangesto de dirigento li silentigis la ekparolontan kaporalon.

                - Pardonon… Mi estas Gorĉev. Mi nuligos la ĵus diritajn…

                La kapitano langvore fermis siajn okulojn por momento kaj spiris profunde.

                - Serĝento! Sendu tiun homon por pridemando! Mi proponas puni lin per dek tagoj en salle de police! Kaj fleksi lin pro la maldiscipliniteco! – li okulmezuris Vanek-on. Vi estas la unua rekruto ekde la ekzisto de la fortikaĵo, kiun oni punas en la tago de la alveno! Hontu! – Poste li turnis sin al la suboficiroj. – Ankaǔ vi! Rompez! Suboficiroj venu kun mi por ricevi vian punon!

                Kaj li iris. Malantaǔ li la suboficiroj. Juna leǔtenanto, kiu ĝis nun rigardis la scenon senvorte, nun venis al li.

                - Aǔskultu min, amiko mia. Vi certe scias, ke ekzistas breditaj ĉashundoj, kaj speciale reproduktitaj bovoj post zorgoplena elektado de gepatroj. Vi do bedaǔrinde estas purrasa posteulo de filistro!

                - Ĉu sinjoro majoro ests bestbredisto?

                - Ne. Iam mi estis psikologo. Vi, amiko mia, vi havas tre malbonan animan karakteron. Ĉu vi scias, kion signifas anti-soldato?

                - Jes, kompreneble. Napoleon-statuo, farita el malnova porcelano.

                - Vi estas ĝisoste civilulo! – daǔrigis la oficiro ĝemante. – La pracivilulo, kiu ĝuste tiel ne havas kapablon al la soldateco, kiel nek surdulo povas kompreni Mozart-on. Mi tre bedaǔras vin. Ĉu vi komprenis min?

                - Proksimume – respondis sinjoro Vanek -, nur tio estas malklara por mi, kion komunan havas la specialaj bovoj al malnovaj, porcelanaj tasoj?

-          Vi estas senhelpa homo – mangestis la leǔtenanto kaj iris plu kapbalancante. Sinjoro Vanek rapidis sur la etaĝon kaj enpaŝis tra la pordo, sur kiu estis skribita:

 

 

KONTORO DE BATALIONO

 

m a j o r o   R i b o u

 

Enpaŝi sen voko estas malpermesite!

 

 

 

                Li malfermis la pordon kaj eklevis sian ĉapon antaǔ la majoro, kiu sidis tie.

                - Bonan tagon, sinjoro kaporalo. Ĉu ne alvenis letero je la nomo Gorĉev? Rekruto… kompanio la II-a…

                La majoro ekstaris kaj okulmezuris lin.

                - Senrangulo! Pro tio mi katenigos vin!

                - Kial oni estas tiel nervozaj ĉi tie? Certe mi jam havas leteron, do bonvolu rigardi: Petroviĉ.

                - Forportu vin – diris la majoro mallaǔte. – Mi punos ankaǔ vian suboficiron! For!

                „Ĉiu estas nervoza ĉi tie…” – li pensis dum li iris malsupren sur la ŝtuparo. Kiam li alvenis sur la korton, denove estis alviciĝo tie. Kiam li malsupreniris, oni jam staris vice. Sinjoro Vanek iris antaǔ ilia fronto, kiel ia generalo kaj rigardis la junulojn.

                - Senrangulo! Kion vi faras?! – kriis la kapitano.

                - Mi serĉas mian lokon… Inter alta kamparano kaj ruĝlipharulo… Aha!… Nu, lasu min!

                - Fripono!

                - Bone! Bone! Mi jam staris en la vicon! Kial vi ekscitas vin?!

                - Morgaǔ je la oka horo iru por pridemando! Dudek du tagoj en la karcero, duobla gardostaro! Baldaǔ ni instruos vin… Ne timu… - Li spiregis elĉerpiĝinte. Tiaĵo ankoraǔ ne okazis!

                La konata leǔtenanto venis tien, kaj sinjoro Vanek ridetante eklevis sian ĉapon en la vico:

 - Bonan tagon!

                - Kion vi faras?!

                - Mi salutis la sinjoron bestkuraciston.

                - Katenu lin!

                Mi ne plu detalos tion. Tiun tagon multaj suboficiroj kaj oficiroj prenis medikamenton pro la soldata konduto de sinjoro Vanek, dume la kulpulo sidis sur la ŝtona planko de la ĉelo, kaj oni katenis liajn pojnojn al lia maldekstra maleolo… La malliberulo diris kun amara orgojlo al la foriranta kapralo:

                - Ĝi estas tre delikata traktmaniero. Mi povas diri…    

                Kiam la kompanio viciĝis la unuan fojon sur la ekzerctereno, serĝento Verdier kun tiu ĝua, malrapida ritmo, kiel frandulo prokrastas la konsumon de la alportita manĝaĵo kun tro detala prepariĝo, li dufoje tordis siajn lipharojn kaj ekparolis jene:

                - Nnu… Elpaŝu, vi tie…

                La ĉirkaǔaĵo iomete timigis sinjoron Venek, kaj dum unu tago li ekkonsciis, ke nun estas problemo.

                Li do elpaŝis modeste, afable.

                - Diru al mi – demandis la serĝento trankvile -, kiu mi estas?

                Sinjoro Vanek akrigis sian memoron, kaj reeĥis en liaj oreloj la nomo de la suboficiro, li do eldiris feliĉe:

                - Vi estas la amate estimata suboficiro Cikado!…

                Kaj li ĉirkaǔrigardis ridetante tiel, kvazaǔ esperante iom da rekono.

                - Bruto! – respondis Verdier pale. – Tial vi nun prenu tiun malpezan maŝinpafilon, kaj portu ĝin kurpaŝante sur la monteton, kie vi okupos gvat-pozicion!… En avant… marche! Pas de gymnastique!

                Nun jam ankaǔ sinjoro Vanek komprenis, ke ĝi ne estas ŝerco…

                Lia lango elpendis kaj falis kvarfoje en la kvardek celsiusgrada varmego, sed li kuris. Fine li agoniis en ripoza pozicio sur la supro de la monteto, amare spiregante, kaj li sentis sin senkulpa en la humiligo, kiel martiro.

                La suno brilis senĉese sur la gvat-pozicion, kaj sinjoro Vanek duone senkonscie demandis sin, ĉu li akiru pluvombrelon?

                Tiel komenciĝis la ekzercigo kaj kalvario de sinjoro Vanek.

                Baldaǔ aperis sinjoro Würfli, la iama proprietulo de la Ballhaus en Zuriko, ekipita per grandega reflektoro, spiregante.

                Ankaǔ li kulpis ion. Nun ili anheletis unu apud la alia. Varmo: 40 celsiusgradoj en ombro. Sed ombro ne estis en la gvatejo. Nur varmego.

                - Kial koleras min la serĝento? – demandis sinjoro Vanek poste.

                - Pro cikado. La cikado estas besto, simila al lokusto, sed la serĝento estas la Leono.

                - Mi tute ne sciis tion. Mi vidis, ke li estas grava birdo…

                - La artistoj malfacile eltenas la soldatan vivon.

                - Tio certas – respondis sinjoro Vanek kaj eklevis sian ŝultron. Kion li volas konstante, rilate la artistojn?

                - Ankaǔ la pentristoj estas tiaj, kaj ankaǔ la muzikistoj.

                - Krome la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj…

                - Ĉu vi ne subskribas akcepte tion, kion mi diras?

                - Por subskribi ion, unuavice mi devus koni mian nomon. Kaj tiurilate la afero estas iom komplika…

                Kiam ili revenis al la trupo kaj lernis kelkajn bazajn ekzercojn, la serĝento denove kun tiu bongusta, ritma movo disglatigis siajn lipharojn, kiel tiuj menciitaj franduloj, kiuj konsumas la tempon, antaǔ ol komenci manĝi vere bonan manĝopecon.

                - Senrangulo! – diris la sekretario denove. – Nun diru, kiu mi estas?

                - Nu… Leono!

                - Ĝi jam sonas pli bele, ol cikado. Kiel vi nomas vin alivorte?

                - Vi estas la reĝo de la bestoj!

                - Bruto! Vi estas la reĝo de la bestoj! Ĉu vi komprenas?!

                - Jes. Mi estas Petroviĉ, la leono.

                - Pro tiu insolentaĵo morgaǔ raportu al la ĉefleǔtenanto dum pridemando, ke vi ricevis punon dek tagojn en la karcero!

                …Sinjoro Vanek alvenis en la fortikaĵon morte laca, kotkovrita ĝis la verto. Li jam tre atendis, ke li povu manĝi kaj enlitiĝi. Atinginte la ĉambron, kaporalo Gent staris vid-al-vide al li. La suboficiro tuj konstatis, ke enpaŝis lia homo. Tiu insolentulo! Kiu nomis lin „fratinjo” en la mallumo! Kaj li klarigis pri sia baptopatrino. Li glutis… Poste li alparolis lin kun langvora indiferenteco:

                - Atendu nur, amiko mia… Diru al mi, kio estas la diferenco inter pli aĝa baptopatrino kaj pli juna fratinjo?

                - Ĝuste tiom da monatoj, kiuj pasis inter la naskiĝo de la du virinoj – respondis sinjoro Vanek ekzakte.

                - Jes… - kapbalancis la kaporalo kaj liaj okuloj forvagis ien, tamen li daǔrigis per sia malvarmkonduta, melodia voĉo: - Kaj kio estas al via fratinjo?

                - Ŝi edziniĝis en Galac! Ŝi nun informis min, ke ŝi atendas la naskiĝon de sia bebo.

                - Kaj kio estas al via baptopatrino? Ĉu?!

                Sinjoro Vanek ne komprenis la aferon, sed li respondis dece:

                - Oni elektis por mi la edzinon de la rodkapitano en Galac. Ŝi estas tre respektata damo tie. Mia bofrato skribis tion…

                - Atentu!! Por ne forgesi, kio estas la diferenco inter la fratinjo kaj la baptopatrino, iru en la deponejon, kaj helpu suprenporti la meblojn de la pavilono n-ro du… Poste ni ankoraǔ parolados…

                Kiam sinjoro Würfli ankaǔ ĉi-foje diris sian nekompreneblan rimarkon pri la artistoj, sinjoro Vanek kaptis sian stiletan fusilon de sur la muro, kaj li petegis al la homoj, ke ili lasu lin, ĉar li mortpikos tiun homon…

                - Sed sinjoro Tintoretto! – kriis Würfli – la muzikistoj estas samtiaj, kiel la aliaj samtempuloj, ekzemple la pentristoj…

                - Eĉ la ŝtonskulptistoj kaj la balet-dancistoj, vi, teruro!

                Ke la sorto trafu la sekretarion per aparta plago, kiam li iris al la deponejo, majoro venis renkonte, kaj sinjoro Vanek eklevis sian ĉapon respektoplene:

                - Humile via, sinjoro ĉefleǔtenanto.

                - Serĝento! – stridis la majoro. – Sendu tiun idioton en la karcero, kaj oni katenu lin kurte!… Forporotu vin!

                Sinjoro Vanek forrapidis. Sed antaǔe li eklevis sian ĉapon kun timema estimo kaj balbutadis mallaǔte:

                - Ĝis la revido…

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:49:37
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Kiam Lingeström kaj la Majstro eliris el la ĉambro, Gorĉev ĉirkaǔrigardis heziteme.

                Nun li devas fuĝi! Sed kiel?… Portenif ritme ronkis, kovrita per la blanka, matrosa jako… Li paŝis tra la prdo. Ĝi estas mallma, interliga koridoro… Gardistoj staras ĉe la fino de la koridoro, kaj ili lasos lin foriri, se iu rabisto akompanos lin.

                Tiam malfermiĝis pordo kun granda bruo, kaj venis Jasmeno. Iom ebrie…

                - Kiu estas tiu? – li demandis, vidinte la ombron.

                - Pst… - diris Gorĉev. – Mi estas Ĉervonec, la bubo…

                - Kial vi vagadas ĉi tie?

                - La Majstro puŝegis min al la muro ka jdiris tion, ke mi formalaperu de tie ĉi, ĉar reveninte, li mortigos min. Kaj la gardistoj ne lasas min foriri.

                Jasmeno blasfemis.

                - Ni havas multe da problemo pri vi… Venu!

                - Nun kio estos, se la Majstro revenos?…

                - Venu…

                Li akompanis lin sur la koridoro, malfermis la pordon, kondukantan al la ĝardeno, kaj li diris al la gardistoj nur preterkure:

                - La knabo estas kun mi.

                Post unu minuto ili jam estis sur la strato.

                Jasmeno iris kun la knabo al la granda placo, kiu videbliĝis en la fino de la strato, kie jam estis trafikdirekta policisto, kaj ruliĝis tramoj.

                - Atentu min, Jasmeno – diris Gorĉev, kiam ili alvenis al viglatrafika loko. – Eksidu apud min, mi diros al vi sekreton.

                Ili sidiĝis. Gorĉev surmetis sian nigran monoklo-kadron pozeme.

                - Mallonge, komprenu: mi trompis vin. Mi estas Gorĉev. La Majstro volis ĵus mortigi min!

                - Haha. Ĝi estas bona ŝerco. Oni rakontas pri Gorĉev, ke en ĉiu suburba akademio oni devus instrui liajn ĉiujn vagofrapojn. Ĝuste vi…

- Atentu min! Tial mi diras al vi la veron, ĉar mi ne volas, ke oni mortigu vin. Vi liberigis min! Ĉar la Majstro jam venigis la aǔton por veturigi min. Nun jam eble mi estus mortinta homo, se vi ne estus elkondukinta min inter la gardistoj.

                - Kiel?!! – Jasmeno salte leviĝis. – La tuto estas granda mensogo, kaj vi revenos kun mi!

                Li kaptis la brakon de la knabo, sed Gorĉev vangofrapis lin rapide, ke li falis sur la brakon de la benko kvazaǔ tigrosaltante kaj sinkis kapaltere en flakon. Li aperis denove nur post longa tempo kun iom langvore moviĝante.

                - Ĉu vi nun jam kredas, ke mi estas Gorĉev? – demandis la ruso.

                Nu – li respondis iom raǔke. – Estas io en tio, ĝi certas…

                Gorĉev tenis la monoklon eĉ pli firme kaj lasis la rabiston tie.

                Jasmeno akceptis la bonan konsilon. Eĉ tiun tagon li malaperis senspure, de antaǔ la atendebla venĝo de la Majstro, kaj li neniam plu revenis en Toulon-on.

                Tamen Gorĉev, kvankam la antaǔvedebla sorto de sinjoro Vanek doloris liajn ĉiujn ostojn, li rapidis en la havenon. La Alfa-Romeo por kiu alvenis la Suspektinda Ŝarko, estas ĉe la kajo Belga. Eble ankoraǔ ne estas malfrue. Li kuregis.

                Li alvenis ĝustatempe. La Suspektinda Ŝarko ankoraǔ ne estis tie. Sed la aǔto jes. Kiel ili diris: sub la veltolo. Apud ĝi sidis sur la tero la silentema Drugiĉ kaj dormis apoginte sin al la kotŝirmilo.

                Lia kapo batiĝis terure, kiam la kotŝirmilo foriĝis el sub li per rapideco sesdek kilometroj po horo.

                Gorĉev ankoraǔ faris nek la duonon de la vojo al Nico, kaj li ĵus evitis sur la trotuaro aǔton, veturantan renkonte al li, kiam li sentis subite pikan doloron pro terura timo.

                La monujo!

                Li lasis tion en sia jako en la ĉambro! Li demetis ĝin pro la granda varmo, kaj… Kaj lastfoje ĝi estis ĉe la silentema Drugiĉ, kiu kovris Portenif-on per tio!

                Preskaǔ cent mil frankoj li havis en ĝi!

 

 

 

XIII-a ĉapitro

 

 

 

1

 

 

 

De Bertin, Laboux kaj la knabino staris antaǔ la retorviĝinta Alfa-Romeo mirante.

                - Kiel troviĝas la aǔto ĉi tie? – demandis Laboux la lakeon, tiriĝintan en la fonon.

                - Eble tiu estas ie en la proksimo, al kiu vi vendis ĝin, sinjoro…

                - Kiel?… Jes ja… Mi ne pensas, ke la aĉetanto veturis per ĝi ĉi tien!

                - Mia kuzo – opiniis André – havis hundon de San-Bernardo, kaj kiam li vendis ĝin al la buĉisto, ĝi fuĝe revenis ankoraǔ dufoje. Mi rimarkas, ke tiu fidelo, koncerna aǔton estas tute neimagebla.

                - Prave – kapjesis Laboux -, hodiaǔ jam ekzistas mirakloj nur en la metaforoj de nervomalsanaj lakeoj.

                - Pardonon, sinjoro, sed la aliaj supozoj estas samtiel malverŝajnaj. Se aǔto trafikas sen ŝoforo, tiam ĝi estas kapabla fari ĉion. Ĝi povas esti eĉ fidela, kiel Snuki, la hundo de San-Bernardo.

                - Se vi finis vian akademian, inaǔguran prelegon, tiam iru en la kuirejon, André – respondis Laboux.

                Ili ĉirkaǔstaris mirante la retroviĝintan aǔton.

                - Jen rigardu – kriis nun subite Anette kaj montris sur la sidejon.

                Nigrakadra monoklo kuŝis sur la ledo. Laboux levis ĝin kaj vivis mire, ke la celuloido foriĝis sur iu loko, kaj videbliĝis la nuda drato.

                Ili rigardis kun malfermita buŝo…

                - La monoklo de Gorĉev! – kriis Laboux.

                - Nu, sed ankaǔ vi mem vidis, ke li sidis en la fortikaĵo St. Jean, vestita per uniformo… Atendu!

                La generalo rapidis en la ĉambron kaj telefonis al Marseljo. Nek ili mem sciis, kial interesas ilin pli bone tiu parto de la afero, ol la mirinda retorviĝo de la dekkvar karata aǔto. La interparolo estis mallonga, kaj ĝi denove faris la aferon nekomprenebla.

                - Mi deziras paroli kun kapitano Harriot… Saluton! Legiano, nomata Gorĉev, kiun oni varbis en la artileriana kazerno la 18-an nokte en Nico, hodiaǔ li estis en ekmarŝonta plotono. Bonvolu akiri al mi tian informon, kiu sendubigas, ke tiu homo ekiris hieraǔ posttagmeze aǔ nokte en Afrikon… - Mallonga paǔzo. – Mi aǔdas… Jes… Jes… Dankon…

                - Nu? – demandas Laboux raǔke, kiam la generalo demetis la aǔdilon.

                - Li respondis, ke Ivan Gorĉev, la senranga soldato n-ro 27 suriris ŝipon, ekveturonta al Oran, kaj li estas survoje pli ol duontago.

                - Kaj ĉu la monoklo? – demandis Anette ekscitite.

                - Iu mistifikas per ĝi.

                Ili silentis longe. Ia sufoka nervozeco sidis sur ili.

                Nun André enpaŝis kun sia kutuma, sekreteakaj orgojla vizaĝo.

                - Sinjoro, policisto estas ĉi tie.

                - Kiel?! – demandis de Bertin timiĝinte. – Ĉu denove ia krimo?

                - Hodiaǔ escepte ne okazis rabo, rompŝtelo kaj simila afero – raportis André -, sed ankoraǔ estas nur la tria horo posttagmeze, do povas okazi io.

                - Kion volas la policisto?

                - Laǔ li la aǔto, staranta antaǔ la pordego surveturis la oornamĝardenon de placo Magenta, kvazaǔ ŝoforo ne estus sidinta ĉe la direktilrado. Ĵus vi admonis min pro simila supozo, sinjoro…

                - Sed nun jam mi kredas tion – respondis Laboux kolere -, ke la fidela aǔto fuĝe revenis hejmen! Eĉ! Mi kredas ankaǔ tion, ke montriĝas la simptomoj de rabiiĝo sur la aǔto, ĉar ŝajnas, ke ĝi mordis vin.

                André staris kun levita kapo, kaj li estis tia en sia ofendita memkonscio, kiel polikromia afiŝo de fajna brand-fabriko…

 

 

 

2

 

 

 

Gorĉev revenis per la plej unua trajno al Toulon. Kie troviĝas lia jako?

                Estas danĝera afero nun viziti la okazejon, sed li devas fari tion.  Li povas doni nek al sinjoro Vanek la „kromhorpagon”, nur el la mono, kiu troviĝas en lia jako.

                Estis malfrua posttagmezo, kiam li alvenis al la restoracio Texas. Unu li kaŝrigardis tien singarde… Jen rigardu! La silentema Grugiĉ staras tie kun bandaĝita kapo, kaj la drinkejmastro ĵus verŝas trinkaĵon en la glason. Eh! Li riskas! Kio povas okazi? Li malfermis la pordon.

                La silentema Drugiĉ ekkriis:

                - Alo! Li ja estas Gorĉev la bubo! Mi aŭdis, ke la Majstro elĵetis vin hieraŭ…

                - Ĉu li estas tiu, kium Alaksio la Privata trovis? – demandas la drinkejmastro. – Tiam forportu vin rapide, ĉar se venos la Majstro, li do mortpafos vin!

                - Kial li mortpafus min? – demandis la ruso kun sia kutima, lamenta voĉo. – Ĉu ne sufiĉis, ke li elĵetis min?

                - Li estas treege kolera pri si mem – klarigis la drinkejmastro -, ĉar Jasmeno koluziis kun Gorĉev, kiun oni kaptis hieraŭ, kaj li akompanis lin inter la gardistoj.

                Hm. Ili tute ne konjektas, kiun ili pensis Gorĉev, tiun elĵestis la Majstro, kaj li fuĝis kun Jasmeno.

                - Mi tuj foriros – li balbutis timeme -, mi ŝatus kunporti nur mian jakon, per kiu vi kovris Portenif-on.

                - Mi memoras – respondis Drugiĉ -, sed ni transportis Portenif-on sur la Suspektindan Ŝarkon, ĉar li estis tute ebria matene.

                - De kiam li estas ebria?

                - Minimume dudek jarojn… Venu do kun mi, ĉar ankaŭ mi iros sur la Ŝarkon. Ni ŝipveturos en Afrikon en la afero de aŭto-ŝtelo.

                - Eĉ ĝis nun vi havis problemon pri tio, ĉu ne? – deandis Gorĉev.

                - Jes! Sed ekde nun ni jam ne havos problemon pri tio. La Majstro elpensis tiel genian planon, kiu estas malofta eĉ en filmoj…

                - Sed vi certe gardas tiun aŭton…

                - Aŭskultu min: la plano estas tiel certa, se la tuta milita floto de la angla reĝo gardus la Alfa-Romeon, la kaduka Suspektinda Ŝarko eĉ tiam liveros ĝin el Oran! Nu!

                Gorĉev esperis tion, ke ĝi estas troigo. Sed li eraris. Drugiĉ diris la puran veron. Eĉ tuta militfloto ne sufiĉis vanigi la genian planon de la Majstro. La Alfa-Romeo, kaŭzinto de tiel multe da problemoj, navigis antaŭ sian plenumiĝontan sorton en la profundo de la luksa ŝipo Respubliko

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:50:09
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

La Suspektinda Ŝarko, tiu malnovega, insida oceanŝipo ankris ĉe la kajo Belga, apud ŝtonmoleo, etendiĝinta malproksimen en la maron. Kiu estus kredinta, ke tiu foruzita pantoflo fariĝos heroo de ŝipekskurso, kio eĉ post jaroj estis paroltemo ĉie en la mondo.

                La personaro de la ŝipo konsistis el ne pli ol kvar homoj, sed ili valoris ion. Rutina juĝisto supera instanca kaj laŭ la unua impreso kondamnus ilin po dek jaroj. Aleksio la Privata estas la kapitano. Ĉar li scias, ke la pozicio devigas, li surprenis ŝuojn tiuokaze, kiuj donas la necesan aŭtoritaton.

                La ĝiba Fiŝeto buŝharmonikis ĉe la malsupro de la ĉefmasto, kaj la aliaj aŭskultas tion.

                - Estas la sesa horo.

                La silentema Drugiĉ nun ekiras sur la mallarĝa ponteto, kiu kondukas al la ŝipo, kaj la junulo sekvas lin, kiun, kiel ili aŭdis, la Majstro elĵetis nokte el la restoracio Texas.

                Kiam ili ekvidas Drugiĉ-on kun la knabo, ĝi estas granda sensacio. Aleksio la Privata apenaŭ povas kaŝi sian ĝojon.

                - Vi do tamen revenis, stultmienulo?!

                - Nokte mi kovris Portenif-on per lia jako – diris Drugiĉ -, li serĉas tion.

                - Mi petas vin… - ekparolis Gorĉev timeme… - ĉu vi ne povus kunveturigi ankaŭ min?

                …Ĉar li devas deŝanĝi la kompatindan Vanek-on, kial li ne veturus sur la Suspektinda Ŝarko, kie li povus teni siajn okulojn sur la Majstro?

                - Stultaĵo – diris Fiŝeto al Alaksio la Privata. – La Majstro simple mortpafos la bubon.

                - Ĉio ĉi estas pro tiu idiotaĵo, ĉar vi dungiĝis al la legio! – kriis la „Kapitano”.

                - Mi timas neniun apud Aleksio la Privata! – konstatis Gorĉev kun ekzaltita entuziasmo.

                - Multe da logiko estas en tio – kapjesis la „Kapitano”. – Atendu, ĝis ni priparolos tion..

                Kio okazis poste, ĝi estis tia por Gorĉev, kiel malbona sonĝo. Je la sesa horo Aleksio la Privata diris al li, ke ili kunveturigos lin, sed nur sub tiu kondiĉo: se li akceptos la terpom-lignokeston kiel dormlokon en la ilarejo, kaj li devigos sin, ke li ne elvenos de tie, nur tiam, kiam la Majstro dormos.

                Kelkajn minutojn antaŭ la naŭa horo li estis en la lignokesto, kaj petolaj miriapodoj ludadis kun li kredante, ke li estas grandega termpomo. Je la naŭa horo kaj dek kvin minutoj Aleksio la Privata faris la senenhavan hejmon de Gorĉev pli familiara, alportinte tien botelon da brando kaj kelkajn fumaĵitajn fiŝojn.

                Proksimume je la deka horo aperis la Majstro, kiu estis tia kun siaj hoka nazo, bluaj okuloj, blankaj haroj, kaj kun sia bruna vizaĝo, kiel polusesploranto, kiam li revenis post jaroj en la grandurbon. Maldika junulo sekvis lin, kiu havis grandajn orelojn, kaj modestan aspekton.

                - Li estas sinjoro Gafirone – diris la Majstro -, ankaŭ li veturos kun ni.

                - Nur tiel li povas kunveturi, se du homoj loĝos en la sama kajuto – diris Suspektinda Ŝarko ne estas taŭga pro liveri pasaĝerojn.

                - Ĉu vi havas nur unu kajuton?… Tio estas problemo.

                - Ĝi ne estus problemo, sed ni ne havas eĉ unu kajuton kaj nur unu ilarejon – respondis Aleksio la Privata.

                La Majstro rigardis en ĉiun angulon de la ŝipo, kaj fine li atingis la ilarejon.

                - Mi loĝos ĉi tie – li diris. – Portu mian valizon ĉi tien!

                Kaj li eksidis sur la terpom-lignokeston.

                Neniu kuraĝis ekparoli.

                - Nu, kial vi gapaĉas?

                - Kie vi dormos?

                - Sur tiu ĉi lignokesto!

                Li sternis sian ĉifitan vojaĝ-plejdon kaj tuj kuŝiĝis sur ĝin. Kion eblas nun fari?…

 

 

 

4

 

 

 

Gafiron vizitis la Majstron. Jam estis la sekva tago. La Majstro kuŝis duondorme sur la lignokesto. Gorĉev duonmorte en ĝi.

                - Bonvolu eksidi – li diris kaj side leviĝis. – Ni ankoraŭ apenaŭ parolis kelkajn vortojn

                - Dankon – respondis la maldika, grandorela homo. – Ĉu ni estos kune ankaŭ dum la ekskurso?

                - Ne. La posedanto de la aŭto akompanos vin, sinjoro Gafirone.

                „Kie li aŭdis jam tiun nomon?” – cerbumadis Gorĉev en la lignokesto.

                - Kial havas la posedanto la intereson, ke la aŭto superu rekordon?

                - Tiu sinjoro vetis kun sia iu amiko – klarigis la Majstro -, ke la landira aŭto veturos kun bona rapideco ankaŭ sur dezerta tereno.

                Nun okazis io surpriza afero. Sinjoro Gafiron elprenis malgrandan, lakitan skatolon, kaj li metis antaŭ sin ĉiuspecajn aĵojn, tondileton, pinĉilon, ungoraspilon.

                - Ĉu vi ne koleros, se mi flegos miajn ungojn dum parolado? Kiel tiom da konkuristoj, ankaŭ mi komencis labori, kiel aŭtomuntisto – li klakadis per la tondileto. – Mia subita kariero ebligis, ke fine mi konvene flegu miaj ungojn, multe suferintajn en la metiejo… Kompatindaj…

                Li ĝemis, kaj raspis. „Sendube li estas frenezulo…” – pensis Gorĉev en la modere agrabla societo de la petolemaj miriapodoj. Nun jam li sciis laŭ la nomo de la koncernulo, de kie li konas lin: li aŭdis aŭ legis pri li, kiel pri aŭtokonkuristo.

                - Tio estas bela afero de vi – respondis la Majstro.

                - Sed miaj ungoj eĉ hodiaŭ ne forgesas ilian funebron. Vane mi flegas tiujn, la nigra paseo estas videblaj sur ili! Ho, kiomfoje derompiĝadis la kompatindaj, kiel mallonge mi devis tondi ilin. Se mi ne kredus, ke tiuj estos iam sinjoraj, rozkoloraj ungoj, eble mi jam ne vivius.

                Kaj li raspis, eĉ li demordetis malgrandan haŭton per siaj dentoj.

                Li estis malgaja homo, sed li vidis la futuron de siaj ungoj rozkolora.

                - Se la starto vaniĝus pro mia kulpo – li diris kaj repremadis la haŭton super la ungolito per grapleto –, mi repagos dekkvar mil frankojn, ĉar la honoro estas la unua ĉe mi.

                - Ankaŭ ĉe mi – respondis la Majstro, kaj liaj vangoj ne brulis pro honto.

                - Sed ĉiumaniere mi devas ricevi dudek mil frakojn.

                - Ne konsideru tion konkurso. Vi devas stiri aŭton ien per konkurs-rapideco.

                - En kia stato estas la aŭto?

                - Ĝi estas unuaranga Alfa-Romeo, kun speciala ĉasio, kiu estas peza, kiel tiu de ĵipoj.

                - Bonege – respondis la kunkursisto, kaj li disetendis siajn fingrojn, kiel ian anaspiedon, poste li ektuŝis siajn ĉiujn ungojn per eta peniko, ŝmirante guton da lako sur ĉiujn. Bona estas la peza aŭto sur dezerta tereno.

                - Vi loĝos en la hotelo Imperial en Oran. La sekvan tagon vi certe renkontiĝos kun la komisiito.

                - Kie mi renkontiĝos kun la komisiito?

                - Li vizitos vin en la hotelo. Li nomiĝas barono Lingeström. Li donos ankaŭ la monon.

                - Mi diras tion antaŭe al vi – diris la kunkurs-primadono, kiu anticipe estis aŭtomuntisto –, ke vi ne aĉetis min. Se io ne plaĉos al mi, mi fajfos pri la mono.

                - Barono Lingeström estas bona, delikata homo, vi estos kontenta pri li.

                Nun li ŝutis polvon sur peceton da ŝamo, kaj li poluris siajn iam kruele flegitajn ungojn per ĝi.

                - Bonvolu rigardi – diris la Majstro –, jen estas la preciza mapo.

                Gafirone rigardis la mapon atenteme. Sed dume li raspadis.

                - Do – daŭrigis la Majstro kaj konvulsiis liaj brovoj, ĉar la raspado histerigis lin – veturante sur tiu nigre desegnita vojo, vi devas atingi la negran, liberan ŝtaton Ifiriz. Vi devas veturigi baronon Lingeström tien per la aŭto.

                - Ĉu tiu alia, ruĝa linio?

                - Se vi hazarde trafos tiun ruĝe signitan vojon, tiam ĉio estos finite! Ĝi kondukas al la Pantoflo de la Profeto!

                - Kian danĝeron signifas al ni hejma ŝuo?

                - La Pantoflo de la Profeto estas sekiĝinta fluejo kun stranga formo, kie restadas la indiĝena ĉefo, nomata Abe Padan, kiu estas la plej granda malamiko de barono Lingeström. Tie kondukas ankaŭ la alia vojo, kion signas la ruĝa linio. Jen estas la mapo, formetu ĝin bone!

                - Dankon. Ĉu ne ĝenos vin tio, se mi trafarbos tiujn denove?

                - Sed sinjoro! Kial vi volas trafarbi la mapon?

                - Mi parolis pri miaj ungoj!

                Li malfermis sian lakitan valizeton kaj metis la aĵojn antaŭ sin. Dume Gorĉev kolektis miriapodojn kaj aliajn, ofte aperantajn skarabojn en alumetskatolon, kvazaŭ li preparus sin al ia sistema, scienca metodo de la klasifiko de la bestaro, vivantaj en la lignokesto.

                - Vi ricevos kvardek mil frankojn antaŭ la surbodiĝo. Lingeström vizitos vin en la hotelo Imperialo, kaj li aranĝos la ceterajn.

                - Sed mi avertas vin, se la afero ne estas pura, mi retiriĝos.

                - Mi diras, ke vi havas nenian kaŭzon por timi, la afero estas pura. Gravas, ke vi estus singarda, precipe rilate al homo, kiu nomiĝas Gorĉev.

                - Kiu li estas?

                - Li estas danĝera aventuristo. Nur ĝis tiam ni estos en sekureco de li, dum ni veturos sur tiu ĉi ŝipo.

                - Interese – miris Gafirone –, kiom da skaraboj kuradas sur vi.

                La Majstro rigardis malsupren kaj ekkriis laŭte, poste li dancis, saltadis, deĵetis la veston, ĉemizon de sur si, kvazaŭ li estus freneziĝinta.

                Legio de miriapodoj kaj ceteraj insektoj kuradis vigle ĉie, sur liaj haroj, pantalono, korpo. Jam tiuj pikis lin, terure.

                …Ĉar, dum li parolis, Gorĉev senlace kolektis la skarabojn, kiam pleniĝis la skatolo, tiam li ellasis la kolerajn insektojn tra la fendo de la lignokesto, tie, kie videbliĝis la maleoloj kaj pantalontubo de la Majstro.

ip地址已设置保密
2008/6/4 7:50:37

 30   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.40625 秒, 4 次数据查询