dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura intervenas

您是本帖的第 7513 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura intervenas
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Theo elpaŝis el la kajuto kun Vasiĉ.

            - Kie oni buŝharmonikis? – li demandis la ruson.

            Anstataŭ Vasiĉ respondis iu alia. Longa, fajfanta tunkurado. Kradita lampo sviniĝis, frapiĝadis kun terura bruo.

            La vento trasiblis la ŝipon, kaj aperis la oblikve leviĝanta surfaco de la murmuranta maro, kun sennombraj, blankaj, muĝantaj krestoj. La ŝipo Stalney Up To Date oblikviĝis grincante.

            Ankaŭ Watson estis pala. Ĉu estas fantomo, ĉu ne, paniko minacas. Tio certas.

            La zumeto nun aŭdiĝis el alia direkto. Tute mallaŭtaj, spiretoj da flutetadoj de buŝharmoniko

            - Ĝi ne estos bona tiel, kapitano – grumblis iu.

            - Ni serĉu lin, homoj! – diris Theo. – Nun temas pri friponaĵo, kaj sekvos vangofrapoj.

            Sed li sciis bone, ke oni ne kredas tion. Theo serĉadis en la bilĝo kun Watson. Ankaŭ la enigmon de A. Winter englutis la bilĝo ĉi tie.

            - Neniu povas kaŝiĝi ĉi tie. – diris Watson. – Mi kutimas aranĝi la kargadon tiel, ke oni ne havu eblecon al tio.

            Theo rigardis sur la plankon hazarde. Li konsterniĝis. Jen estas libro! Nun jam nek al Watson kuraĝis diri siajn rimarkojn. Li lerte levis ĝin de sur la planko, por ke la kapitano vidu nenion, kaj li enpoŝiĝis tion rapide.

            Unu harmonika ronkurado… Poste aŭdiĝas terura piedtamburado super ili. La matrosoj kuris en la pruon. Ili persekutis la nevideblan buŝharmonikanton.

            Nenio! Sed la sonoj venis de tie ĉi.

            - Ĉiu iru dormi – diris sinjoro Theo. Kaj ankaŭ li iris en sian kajuton. La ferdeko fariĝis malplena. La pluvo apenaŭ drizelis. Sinjoro Theo rigardis la libron ĉe la lumo de lampo. Estas bonŝance, ke li trovis ĝin.

            Diablo vidis tiaĵon. Ĝi estis skribita sur ties fermoplaton:

 

Harmonikaj ekzercoj

 

            Kaj sub tio per plumo: “sinjorino Gustavo Bahr.”

            Li nur staris kaj rigardis tion. Kio ĝi povas esti?… Ĉu ekzistas fantomo? Tamen estus io?… Li staris antaŭ sia kajuto kaj tute klare li aŭdis mallaŭtan tonkuradon. Ĝuste el sia propra kajuto!

            Unu salto, kaj li estis interne…

            Ĉu eblas, ke li fine devus kredi pri la fantomoj?! Li vidis neniun. Sed buŝharmoniko estis sur la planko. En la mezo de la ĉambro, kie antaŭ kvin minutoj ankoraŭ ne kuŝis la muzikilo. Iu langvore skrapis la ŝrankon interne. Ĉu Gustavo Bahr ankoraŭ vivas? Li ne estus povinta kredi tion!

            - Ĉu estis iu ĉi  tie?…

            - Sinjoro… Terure…

            - Estu forta!

            La profesoro flustris plendinde:

            - Kiel?…

            Sinjoro Theo elŝtelumis. Nun li esplorkontrolos tion! Li sentis, ke ekstere, sur la nokta ŝipo li trovos la solvon. Kvankam jam ankaŭ li konjektis, ke nun li ne povos batali per revolvero. Iu ektuŝis lian brakon, kaj voĉo flustris:

            - Venu en la bilĝon…

Tiu estis virino, sed ŝi jam estis for. Nun! Li sentis nun, ke sekvos ia solvo. Ia terura, sed laŭ la realo trankviliga. Li rapidis sur la malluma, malseka ferdeko kaj iris en la bilĝon.

Li tuj retropaŝis timiĝinte kaj kovris siajn okulojn.

Ie supre, tute alte, ekbrilis lumo subite, kiu frapiĝis ĝuste en lian vizaĝon blindige.

            - Restu tie, kie vi estas! – diris mallaŭta, sed inteligenta voĉo malantaŭ la ŝajne senmastra lumfonto. – Se vi donos signalon, aŭ vi ekmoviĝos, vi trovos min neniam!

            - Mi ne ekmoviĝos, sed estingu la lampon. La lumo nevizigas min, se ĝi frapas en mian vizaĝon, kaj oni povas ekvidi ĝin de supre.

            La lumo estingiĝis.

            Kaj en tiu momento en la mano de la knabo ekbrilis la prete tenita lampo, kaj ĝi rekte lumis tien, kie li ĵus aŭdis la voĉon.

            …Lilian Hiller sidis supre, en kaŭĉuka mantelo.

            - Ĉu vi… vi aranĝas… tiun stultan komedion?!

            - Vi aranĝis la komedion – diris la virino kaj balancis per siaj beletaj kruroj supre, kun insolenteco, esprimanta, ŝian restariĝintan animan ekvilibron.

            - Mi petas vin ne fumi ĉi tie en la deponejo.! – diris Theo kategorie. – Vi povas ekbruligi la tutan ŝipon!

            - Nek tio estus mirinda. Oni persekutas min ĉiutage, kiel ĉasbeston. Estas tute bonŝance, ke la viroj ne havas prudenton. Kompreneble vi estas escepto. Nek vi havas prudenton, sed vi ne estas viro.

            - Kial, se estas permesate ekscii tion?

            - Ĉar vi minacas sendefendan virinon.

            - Bonvolu diri, kial vi faras tiun buŝharmonikadon?

            - Se mi donos mian honorvorton, ke ne mi buŝharmonikas, ĉu vi kredos tion?

            - Ne.

            - Nu mi donas mian honorvorton. Kaj se vi ne kredos tion, tiel vi ofendos min. Ne mi buŝharmonikas, sed mi scias, kiu buŝharmonikas, kaj mi ne diros tion al vi.

            - Ĉu vi ŝatas tiun?

            La virino sidadis en la alto, apopginte sin per siaj manplatojn kaj ŝovinte siajn du mandorsojn sub siajn genufleksojn kaj pintiginte siajn lipojn, ŝi fajfadis mute. Theo volonte estus vangofrapinta tiun impertinentulinon.

- Mi demandis, ĉu vi ŝatas tiun?! Respondu al mi!

            - Kial vi kriegas?!

            - Ĉu vi ŝatas tiun?

            - Kiu ŝatas tion, se iu kriegas? Mi toleras ĝin, ĉar tia estas la situacio, kiam sendefenda fantomo kaj misedukita milionulo renkontiĝas.

            - Se mi petas vin bele, diru al mi: ĉu vi ŝatas tiun, kiu buŝharmonikas?

            - Tre.

            - Kial vi venis sur la ŝipon sekrete? Mi ja invitis vin!

            - Vi uzas tute nedecajn deklarojn pri mi, antaŭ miaj oreloj! Vi tute ne volis preni min sur la ŝipon.

            - Ĉu vi diras tion al mi?! Ĉu mi ne petegis?

            - Tiam mi jam ne povis suriri sur la ŝipon Stanley Up To Dete. Kvankam mi volis. Mi aranĝis unuarangan rabistan atakon, sed kiu kulpas pri tio, se mia dungito, tiu pasia amatoro, maskinta sin bandito, vangofrapis vin tiel, ke vi svenis, ĉar vi konsistas el laktokremo kaj el silkopapero.

            Ŝi ekfumis cigaredon kaj balancis per siaj kruroj.

            La senekzempla insolenteco de la virino efikis lin kun tia sugestia forto, ke li preskaŭ ne povis ekparoli.

            - Ĉu vi dungis miajn atakantojn?

            - Pardonon… Mi dungis miajn proprajn atakantojn. Inter ili estis via dua oficiro, kiu nomiĝas Jimmy la Ĝiskola…

            - Ne Ĝiskola, sed Ĝisorela!

            - Eblas. Se vi finis vian anatomian prelegon, mi ŝatus daŭrigi. Nun, kiel suriri la ŝipon, kiam ĉiumomente povas senmaskigi min tiu… Aleksio Ĝisokula.

            - Ĉu vi ne dirus al mi, kiu vi estas?

            - Sinjorino Gustavo Bahr.

            Ĝi estis konsterna! Kvankam oni diris tion konstante, kaj li trovis ankaŭ libron, malgraŭ tio li sentis tiel, aŭdinte la novaĵon, kvazaŭ li estus batita je la kapo.

            - Ĉu… vi estas… sinjorino Gustavo Bahr?

            - Jes! De antaŭ kiu vi fuĝis. Ne prenu miaflanke kiel la signon de simpatio, se ĝi ne sukcesis al vi!

            Kaj nun veraj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj kaj disetendis siajn brakojn en la alto, kiel malfeliĉa akrobatino sur la trapezo, senapoge. – Mi venis por serĉi mian edzon! Gustavo! Kiun nek la spiritismo, nek la scienco sukcesis trovi…

            Sinjoro Theo por momento iom hontante klinis sian kapon, kaj ŝajnas, ke tiu momento sufiĉis al la malesperiĝinta virino, ke ŝi falu sur la kapon de la viro.           

            La vizaĝo kaj la kapo de sinjoro Theo kontuziĝis inter la lignokestoj, sed li salte leviĝis kaj kaptis la mallarĝan ŝultron de la preterglitanta Lilian. La teksaĵo ekkrakis… io ŝiriĝis, vangofrapo aŭdiĝis. Theo ne lasis ŝin libera!… Subite altirinte ŝin, li sentis tute proksime la parfumodoran spiregon:

            - Lasu min… Mi petas, lasu min libera… – ŝi flustris tremante. – Mi senmaskigis min… memvole, ĉar mi vidis, ke vi eltiris vian revolveron, kaj mi timiĝis terure… ke vi fariĝos murdisto…

            Kial li tuj kredis tion ? Li ne estis tromemfida homo. Tamen li sciis: tiu publikdanĝere mensoga virineto diris la veron:

            - Ĉu la buŝharmoniko?

            Estis superflue daŭrigi. Ie en la mallumo, kvazaŭ mallaŭta spiro ricevus reeĥon, tute aereske ekzumetis bruo de komenco de harmonika tonkurado, kaj tuj poste ĝi mutiĝis.

            Dum sekunda, tolpora mirego de la junulo, Lilian lerte eltiregis sian pojnon kaj malaperis…

            …Aŭroris, kaj li malrapide stumbletadis sur la ŝtuparo. La ferdeko jam estis senhoma. Li decidis diri nenion pri la spertitaj aferoj. Li povas komprenigi nek al si mem, kio estis tio, kion li spertis? Sed kien ŝi povas malaperi dum momento, ke oni nenie trovas ŝin?

            Nur unu aferon li povis konstati pri tiu virino nun jam tutcerte. Tion, ke li amas ŝin. Sed freneze… Eble nek li estas indiferenta al la virino, ĉar ŝi estas impertinenta, insolenta kaj kruda, kiel dratbroso. Li alvenis al la kajuto de lia lorda moŝto… Li murmuris ion en si mem…

            …La kajuto de Watson. Tiu bela, juna kapitano estis malbona akiraĵo. Sen la bohema Jimmy la Ĝisorela, kiu ĉiam implikiĝas en malagrablaĵon, krome sen la unuokula, sed neniam duone ebria Vasiĉ li ne povintus atingi multe. Ni rekonu tion virece…

            Maldense falantaj pluveroj farapiĝas en lian vizaĝon kaj atentas. Li estas iomete nervoza… La koro funkcias malbone ĉi-regione… Iu diras mallaŭte en la kajuto de Watson:

            - Se Quebra ne venos antaŭ nin, ĝi vanigos niajn ĉiujn kalkulojn!

            - Mi ne timas tion – diris alia voĉo. – Sed tiu malbenita harmonikado povas fiaskigi ĉion.

            Hoho!… Kio ĝi estas?

            Li frapetis kaj enpaŝis. Preskaŭ li falis tra la pordo pro sia miro.

            Infero kaj diablo! Watson estis sola en la kajuto!

            Kie estas tiu, kun kiu li parolis? Kaŝiĝi ne eblas ĉi tie.

            - Kion vi deziras, sinjoro? – demandis Watson kun malvarmkonduta ĝentileco, akompanate de sia kutima, marioneta rideto. Theo ekregis sin.

            Li sentis instinkte: estos pli ĝuste ne mencii, ke li aŭdis ion. Kion fari sur la vasta maro, se li volas, ke Watson konfesu la veron?

            - Vi maltrankvilas pro la malbona atmosfero, kio regas inter la matrosoj!

            - Jes…

            Kien malaperis tiu, kun kiu li parolis?

            - Mi esperas, ke ne estos alia surprizo.

            Sed li eraris. Kiam li diris al Jimmy la Ĝisorela, ke la kapitano kaj la personaro planas ion, subite aperis la radiisto.

            - Ŝipo elsendas S.O.S. signalojn. Eksplodis ĝia kaldronego!

            - Ni veturos tien plenvapore! – kriis Theo. – Kio estas la nomo de la ŝipo?

            - Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner?

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:01:29
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

            Jes…

            La ŝipo Nu Kio nova Sinjoro Wagner  finis sian surteran karieron, aŭ la surmaran karieron aŭ pli ĝuste sian malrapid-iradon. Ĉar la kaduk,a vaporŝipo, kiel laca, maljunulo malrapidiris sur la oceano, aŭ promenetis, kaj se eblas diri: ĝi trafikis pland-ŝove. Certagrade ĝi eĉ spiregante, anhelante, kiel apatiaj poŝtistoj dum enmanigo de leteroj, sed estantaj jam antaŭ emeritigo.

            La trouzitan, kadukan korpon de tiu vaporŝipo, sensignifa nek en sia vivo, ĝiajn krevetintajn fumtubojn preskaŭ oscedante kaj marasme klinis por dormi sur la fajnan ŝlimon, troviĝanta en la profundo de la oceano, kiel koro de patrino. Kompatinda, bona, astma helico, krome Fred la Malpura, la Kapitano kaj lia suspektinda personaro dronis. Ankaŭ la vigla sensacio, farbita per grandegaj literoj, ripozas tie kun ili: “Nu Kio Nova, Sinjoro Wagner.”

            “Nenio grava”, respondas la ondoj, kaj tiuj certe pravas pri ĝi.

            Estas la 5-a horo aŭrore. La ŝipo Stanlej Up To Date veturas plenvapore al la scenejo de la katastrofo. Jam eĉ postesigno ne estas videla de la finiĝinta tragedio sur la oceano, baniĝanta en la matena sunbrilo. Sed tamen… Ĝuste apud ili, ĉe la flanko de la ŝipo albatiĝas kelkaj vrakeroj el la riparo… krome barelo…

            - Li eksentis… – murmuris Tendenulo la Fervora.

            Lordo Hamilton demetis sian ĉaplelon. Ili ĉiuj staris tie kun kapo nekovrita. Ili rigardis mute la lignopecojn, la multajn etajn rubaĵojn, dancantajn sur la akvo kaj ĉion, kio tiam dum mallonga tempo ankoraŭ montras sur la senlima oceano, ke antaŭ nelonge ŝipo rapidis ien kun homoj kaj ambicioj, proksimume antaŭ kelkaj horoj la hejtisto enpoŝigis pecon da ŝinko inter du pantranĉaĵojn, kaj la stiristo eble decidis, ke sekvonttage li tamen skribos al sia familio, ĉar dudek jaroj estas longa tempo; povas okazi, ke iu faldetis paĝon de libro, kaj nun tiu ĉi ironia rubaĵ-amaso, kio restis el la tuto, dum mallonga tempo, kiel ĝi balanciĝante, pigre kuŝas sur la akvo, baniĝanta en sunbrilo, kiel la fina resumo de la granda kaoso: tiu malgranda, senpove naĝanta, paciĝinta, sedimentiĝonta rubaĵo.

            Tio okazis. Kaj vi ne sciis…

            Kelkaj timemaj, demandaj kaj akuzaj ekrigardoj. Vanek la Dornhara, Roĉild la Malavara… Jimmy la Ĝisorela kaj Filipo la Diru-jam… Iliaj timide moviĝintaj rigadoj algluiĝas al la malgranda rubaĵ-amaso. La ŝipo Brigita. La teruro, la pesta ŝipo. Kaj nun sekvas mallonga, tragikomika epizodo. Venas sinjoro Wagner, ŝanceliĝante ankaŭ pro la malĝojo, kiel funebranta familiestro, antaŭ kiu disiĝas la grupo de la partoprenantoj por malfermi vojon silente. Sed kie estas tiu vojo, kiu estas sufiĉe larĝa por la pendolaj paŝoj de sinjoro Wagner? Lia vizaĝo estis serioza, liaj okuloj malsekaj, kaj li venis, aŭ li portis sin mem, kaptinte sin je la pantalono, mute kaj forkaŝante sian malĝojon kun vireca forto, eĉ li volis forkaŝi ankaŭ sian eksterordinaran ebriecon, sed li singultis subite, kaj pro tio la kandelo, fiksita apud lian ĉapelon falis sur la plankon klakante. Li haltis ĉe la balustrado, rigadis la akvon, kiu englutis la veturilon, nomitan pri li, kvazaŭ ĝi estintus glaseto da brando. Li etendis la manon en sian poŝon por ĵeti velkintan floron en la maron el sia stoko, kiel signon de sia funebro, kaj dum li vidis konsternite, ke or-kadraj olulvitroj falis en la akvon, li ekkonsciiĝis, ke eble li tamen ne en sian poŝon ŝovis sian manon.

            Ĉi-foje ili ne batis sinjoron Wagner, konsiderante la situacion, ili lasis lin stari tie, kaj en la granda silento kvikado aŭdiĝis el lia interna poŝo.

            - Ekveturo! Ni ĝiras la ŝipon!… Per plena vaporo!… – krakis la voĉo de Watson en la paroltubon.

            Maxbell diris trankvile al sinjoro Theo, se ia subita malsano metus finon al sia vivo, pro kio li mortus, tiuokaze li petas balzamigi sin. Se li ne mortus, kompreneble ĝi estos superflue.

            Sinjoro Theo promesis, ke ĝi okazos tiel, poste li iris en sian kajuton. Sinjoro Theo pensadis. Jen rigardu: La profesoro estas en la ŝranko, kaj la edzino ne scias pri tio. La edzino estas sur la ŝipo, kaj la profesoro ne scias pri tio. Li devus transdoni la sciigon pri ŝia morto, sed la virino ankoraŭ vivas. Li devus diri al li, ke lia edzino vivas, sed la porfesoro ne scias, ke ŝi mortis. Ŝi ja ne mortis…

            Atendu iomete! Ni ne devas intermiksi ĉion… Kiel ĝi estas? Ekzemple la pik-damo estas la mort-sciigo de la virino, kaj tiu tref-bubo estas ŝranko…

            - Vi havas tre bonan nervosistemon – diris Jimmy la Ĝisorela –, se nun vi faras tiun privatan kartludadon. Ĉar se veras, ke tiu Watson estas fripono, kion ni povas fari?

            - Tio estas demando, kion li volas, antaŭ ol ni timus lin. Kaj tio estas la demando, ĉu je kies flanko staras la maristoj?

            - La plimulto de maristoj konsistas el ĉiuspecaj fiuloj, kiujn Watson kolektis.

            - Ĉu tiuj, kiujn vi varbis, estas honestaj homoj?

            - Hm… Neniu el ili ŝtelis fontanon. Nek tion mi supozas, ke ili venus kontraŭ mi aŭ kontraŭ vi. Neniu povas aserti pri Vasiĉ, aŭ pri mi, ke ni forvendis tiun, kiu dungis nin. Vi aŭdos multe da fiaĵoj pri ni, kies iu parto tute ne estas vera. Sed tiaĵon neniam…

            Milda skrapado aŭdiĝis sur la ŝranko. Sinjoro Theo iris tien kaj diris tra iu ventola aperturo el la du:

            - Restu trankvila – li flustris –, vi povos elveni nur vespere!

            - Laŭ mi eĉ tio estas multa – rimarkis Jimmy la Ĝisorela. Ĉar la skrapado ne ĉesis, ili tamen malfermis la pordon:

            - Sinjoroj… – flustris la profesoro – mi sufokiĝos.

            Li ankorŭ ŝatintus detali la aferon, sed la milionulo tuj repremegis lin en la ŝrankon per tenera movo, iomete kun la helpo de sia genuo, ĉar la profesoro grasiĝis. Plendinda voĉo estis aŭdebla tra la ventola aperturo:

            - Mi petegas, sinjoroj… La tineoj manĝos min!

            - Jam ankaŭ mi pensi pri tio – reflustris sinjor Theo –, jam morgaŭ ni ŝutos sur vin naftalinon.

            Neniam plu li menciis la tineojn.

            Sed kvazaŭ la ŝipo mem sentus, ke ili kuras de anataŭ la ne deskuebla fato, kiu estas sur ilia spuro plenvapore, kaj ĝi veturegis plu al sia malproksima celo sub nigra, funebrovual-simila nubo, eliĝanta el ties fumtubo, kaj la nevidebla sangohundo de la fato konstante bojadis malantaŭ ili…

            Theo iradis tien-reen sur la ferdeko trankvile. Kie povas kaŝiĝi Lilian ĉi tie? Subite maldika, severa homo kun kuspita, mallarĝa liphararo paŝis antaŭ lin, kiu portis cilindran ĉapelon.

            - Mi petas, ne eltiru vin de la priparoladoj! Ĉio havas limon! La anatomo infulas la futbaljuĝiston, ke ni veturu rekte al Tsiui! Tiel ne eblas fari ekspedicion!

            - Pardonon – rimarkis Theo modeste –, al kiu mi havas la honoron?

            - Ne koleru – respondis la homo indigne, havanta cilindran ĉapelon, pro kio li devis pintigi sian buŝon, tiel ambaŭ ekstremaĵoj de liaj lipharoj tuŝis liajn nazlobojn, kiel la tondilo de kankro, kiam tiuj palpe trovas la ĉasakiraĵon! – Vi devus koni viajn kolegojn en la faŭko de la morto! Almenaŭ ĝis nun mi sentis tiel, ke ni kunfandiĝis en la lukto!

            - Mi komprena, ke mi kunfandiĝis kun vi, sed tio ankoraŭ ne ekskludas, ke ni prezentiĝu reciproke, ĉar je mia honorvorto, mi ne konas vin.

            La alt-ĉapela, magralonga, sinjoro kun kuspitaj lipharoj diris dolore:

            - Vi ne devus entrepreni ekspedicion, se vi ne rekonas min, ĉar mi tre ofte malfermis la pordon antaŭ vi. Mi estas la juna frato de la domprizorgisto. Vi kunveturigis min, kiel gas- akvodukt- kaj friduj-muntiston. Mi nomiĝas Brogles, mi devenis el Svedio, sed mia patro jam naskiĝis en Usono, kaj li estis komercisto de agrokulturaĵoj en la ŝtato Massachusetts.

            - Estas superflue prezenti vin tiel precize.

            - Mi ŝatus, se vi notus bone miajn indikojn, ke vi konu tiujn, kiam la verkistoj de leksikonoj informiĝos pri ĝi. Temas pri tio, ke laŭ mi kaj ankaŭ laŭ sinjoro Maxbell ni devus preterveturi la insularon Ĵaŭdo. Sed la anatomo asertas, ke ni devus veturi sen devojiĝo al Tsiuri.

            Kiam Theo alvenis tien, la diskuto iom drastiĝis. Inter la oraĵisto, la anatomo kaj la mekanikistoj okazis incidento, tiel la futbaljuĝisto instinkte fajfis per sia fajfilo vidinte la tumultiĝon.

            - Kiel vi opinias, sinjoro? – demandis Theo la profesoron, kiam la ribelo mildiĝis.

            - Mi trovos la esploriston laŭ miaj observoj, mezuroj kaj laŭ la apenaŭ signifaj verkoj de Gustavo Bahr! Ĉar li en aŭgusto li ankoraŭ veturis al Tsiui, se li vivas, tiel post septembro li estis ĉe la insulo malgranda Tonga. Ĉar pro la eta holdo lia provizaĵo estis elĉerpiĝonta. La sola vojo estas atingi la Kabon Farrere helpe de la tre forta polusa marfluo, de kie li jam ne povis maltrafi la portugalan insularon Sambi-Sumbi.

            - Kaj se… Se vi eraras…

            La orgojlaj fulmoj de Zeuso, sidanta sur sia trono, zigzagis el liaj okuloj.

            - Ĝi, sinjoro, estas pura ŝtalo, eĉ pli ŝtala: ĝi estas papero, kiel la ciferoj estas verkitaj helpe de la logiko kaj la majesta funkcio de la homa cerbo kun senmorta, tutcerta rekono, ke duoble du verŝajne estas kvar! Ni ne asertas tion tutcerte, ke ĝi estas kvar! Ĝi fontas el nia ekzakta dubo, devige rilatanta niajn perceptojn. Kaj ĝuste tiu, ĉion superanta, ekzakta kopodo nia faras netrompeble certa, ke duoble du vere kaj difinitive estas kvar.

            Theo rapidis en sian kajuton nervoze. Malferminte la pordon de la ŝranko, li komencis flustadi.

            - Diru al mi! Kio okazintus, se vi estus veturinta plu de Tsiuri al la inuslaro Tonga?

            - Mi povas diri tion kun granda precizeco: miaj maristoj estintus tuj kaptintaj kaj ŝnurligintaj min kaj informintaj la mondon pere de S.O.S.-signaloj, ke Gustavo Bahr freneziĝis, krome, se eblas, oni savu niajn spiritojn. De kie vi akiris tiun grilon?

            - Nu, nu… Ĝi ne tute estas grilo.

            - Pardonon, sinjoro, sed ĝi ĉirpas! Tiaĵon povas diri nur stulta laikulo, se vi ne prenas ĝin, kiel ofendon. Mi estis sur la insulo Tsiui en aŭgusto, kaj se mi estus ekveturinta ĝis decembro al la direkto de la Kabo Farrere, tiam la malfluo estus drivinta min inter la glacimontojn, deiĝintaj laŭhorare disde la Suda poluso.

            Sinjoro Theo rigardis longe Gustavon Bahr. Nun kiun kredi el inter la du scienculoj.

            - Vi havis ŝipon kun eta holdo – li recitis sinjoron Maxbell. – Se vi forlasis la insulon Tsiui kaj preterveturante la insularon malgranda Tonga, vi devis konfidi vin al la marfluo ĝis la Kabo Farrere, por rekompletigi vian provizaĵon sur la insularo Sambi Sumbi.

            - Nu ne!… – li respondis ridegante. – Nun jam ankaŭ vi kredas tion, ke mi estas sur la insularo Sambi-Sumbi? Sinjoro, mi ĵuras, ĝi estas tiel absurdaĵo, kvazaŭ…

            - Sankta Dio!… Kio ĝi estas?!

            Gustavo Bahr sekvis la rigardon de sinjor Theo, kaj liaj genuoj fleksiĝis.

            Antaŭ la malgranda fenestro de la kajuto pendis ostokadra buŝharmoniko averte, ligita la ŝnuro, kun alfiksita papero.

 

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:02:12
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
23
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

“Mi surŝipiĝos ĉe la insularo Ĵaŭdo. Ĝis tiam diru al ĉiu sur la ŝipo, ke mia radigramo refutis la informon pri mia morto. Mi skribas tiun ĉi leteron kuŝante en tre malbona korpopozicio, sur strikta loko, tial ĝi estas tiel malbela skrapaĉo. Vi estas terure turpa homo, miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj. Sinjorino Bahr.”

 

            Jen tio estis skribita sur la papero.

            - Montru ĝin… – diris la scienculo.

            Ho ne! “Miaj ŝultroj eĉ nun estas bluaj”  – Ne mankas al li ĵaluza edzo en la ŝranko.

            La homoj iomete trankviliĝis. Theo sidis sur la poŭpo kaj rigardis la buŝharmonikon faritan el osto. Ĉirkaŭ li estis la bone prilumigita, plata ferdeko. Ĝi gravas el la vidpunkto de la okazaĵoj.

            Malpli porksime la edzino de la futbaljuĝisto paroladis kun la anatomo. Ŝi rakontis, ke ili loĝis en la domo apud la sportejo kaj luis la bufedon. Ŝi ekkonis sian edzon dum nacia futbalmatĉo. Dekkvin mil homoj prezentis lin iun posttagmezon. Ili diris pri la futbaljuĝisto, ke li estas idiota, azeno, ĉarlatano, paralizulo, sed ŝia edzo fajfis pri ili, kaj li montris sur punpunkton. Oni ŝotis golon, kaj tiam ŝi enamiĝis al li. Li sendis floron de al ŝi sur la angul-linio. Tiu sovaĝa sportisto poste engrimpis tra ŝia fenestro. En la malluman dormoĉambron! Li estis tiel freneza knabo. La virino diris timiĝinte al la futbaljuĝisto, se li kompromitos kaj ne edzinigos ŝin, sia patro mortpafos lin. La amanta futbaljuĝisto tuj petis ŝian manon en la mallumo. – Ĝi okazis tiel – finis la virino. – Tiu estis sportista geedziĝo.

            - Jes – kapjesis la anatomo –, la futbalo estas danĝera korpekzercado.

            - Mi amas la sportistojn. Ĉu vi scias, kian koron ili havas?

            - Jes! – li mansvingis supereme. – Aritmia kaj la limoj tre vastiĝis. Mi konis faman futbaliston, kiu nomiĝis Wichmann, kaj li amindumis mian iun nevinon. Liam li havis dudek jarojn lia aorto jam vastiĝis dubola. Li havis tre valoan koron. Mi havas ĝin ie en mia hejmo.

            Estis tre bela nokto. Kiel ĉiam, kiam okazis io terura.

            Ofelia Pepita staris kun klinita kapo apud la mutisto kaj flustris tion:

            - Onidire… se ni pensas ion… kaj ni rigardas sur bonŝancan stelon, tio plenumiĝas… Ĉu vi kredas tiaĵon?

            - …Ekzistas multe da stangaĵoj. Iun nokton la bildo de mia avo falis de la muro, kaj post monato mi fiaskis en la borso… De tiam mi kredas, ke devas esti io… – kaj li paŝis pli proksimen. – Ni elektu stelon…

            - Mi jam elektis – flustris Ofelia kun mallevitaj okuloj, kaj hazarde ŝia mano ektuŝis la manon de sinjoro Borges.

            Kaj tio nun okazis. Ĝi daŭris nur momenton:

            …Theo faligis la buŝharmonikon. Dume li etendis sian manon por ĝi, li rigardis sekundon al la mezo de la ŝipo, poste li volis levi la buŝharmonikon…

            Kaj la buŝharmoniko malaperis!

            Ĉirkaŭe estis la prilumigita, glata poŭpo, nenie staris eĉ unu homo. Kio ĝi estas?

            Post kvin minutoj estas plena la paniko kaj histerio!

            Ie en la alia fino de la ŝipo, poste en ties mezo, aŭdiĝas mallaŭtaj, etaj sonoj de harmoniko. Kaj komenciĝas ĉio denove…

            - Tiu ŝipo ekveturis sub malbona konstelacio! – kriis Vasiĉ.

            La matrosoj denove rigardas unu la alian pale.

            - Fred la Malpura sciis tion antaŭe… – ili murmuris.

            Theo, kiel frenezulo iradis trae-retrae sur la ŝipo, en la bilĝo, en la kameroj por trovi tiun virinon. Li vagadis dum la tuta nokto, serĉante la spurojn de Lilian, poste li stumblis pro io en la interferdeko.

            …Kaj subite frostotremo trakuris lian dorson.

            …Borck, la gorilo-simila matroso kuŝis antaŭ liaj piedoj.

            Iu mortpikis lin!

 

 

D U D E K   K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

…Rigardante la ŝipon Stanley Up To Date de ie el la alto de la ĉielo, ĝi kuregis malesperiĝinte sola al la polusa marfluo, plenvapore, kaj la morto postsekvis ĝin! La fato, nomata Verda Vizaĝulo persone, elleviĝinte el la horizonto, laŭ duoncirklo de la firmamento tute oblikviĝinte al al ŝipo, kiu senpove kuregas de antaŭ ĝi, ekveturinte de Honolulu, kaj ĝi ne povas senŝarĝiĝi de tio, kaj ĉiu pasaĝero aparte sentas pendi sur sia gorĝo kun ĉiam pli morta mordo!

            Poste ili informiĝas en la proksimo de la insulo Ĵaŭdo, ke la sciigo pri la morto de sinjorino Bahr estis malvera, kaj ŝi surteriĝis per aeroplano sur la insulo Ĵaŭdo. Tamen estas nervozige, ke iafoje aŭdiĝas spireto da tremado de susuranta fajilsisteno de buŝharmoniko. Kvazaŭ nun ili estus disiĝintaj je grupoj. La varbitoj de Jimmy al Ĝisorela el Honolulo kaj dungitoj de Watson el San-Francisko ne turnas sian dorson unu al la alia. Nokte ili starigas apartajn gardistojn. Eŭgenon la Buŝaĉulon deŝangas Filipo la Diru-jam, kaj lin je la tria horo Tendenulo la Fervora.

            Krome estas strange, ke la Ruĝa Vasiĉ kaj Jimmy la Ĝisorela kune faras kontrolan rondiron. La ruĝulo kaj la fregat-ĉefleŭtenanto defendas la dorson de unu la alia konstante. Sinjoro Theo sentas, ke io agitiĝas, krepitas, bolas malantaŭ li, kion jam ĉiu scias, nur li ne, li estas “civilulo” el ilia vidpunkto.

            Kaj kie estas Lilian?… Li denove traserĉas la ŝipon. Ĉiu iu turnjiĝejo li falas laŭ sia tuta longeco, ĉar sinjoro Wagner kuŝis tie, kiu depost la drono de la Korporacio fariĝis iomete lakona, li apenaŭ kantis, eĉ li ne aspektis ebria, ĉar li trinkis tiom, ke li tute ne povis paroli aŭ moviĝi. Kiel li diris, li dronigas sian ebriecon en alkoholaĵon. Li ne trovis Lilian-on!

            Matene estis eĉ pli stange. La duono da vizaĝo de Vanek la Dornhara ŝveliĝis kun bluaj ekimozoj. Sed matroso, nomata Hubert, malaperis. Multaj homoj vidis, ke li falis en la maron. Ankaŭ Eŭgeno la Buŝaĉulo vidis tion. Ankaŭ la astma Petters kaj la Ruĝa Vasiĉ. La matrosoj de Watson diris nenion. Ili staris moroze.

            Tiel ili alvenis al la forlasita, pitoreska ĉefurbo de la insulo Ĵaŭdo, kies nature favora situo kaj elkonstruiteco faris ĝin ĉefurbo inter la ĉirkaŭantaj, malpli gravaj insuloj. Kiu konstruis tiun budon, en kiu la rodkapitano loĝis, tio ne gravas. Gravas, ke tiu budo signas la ĉefurbon, kaj tio jam signifas lampon sur ĝi, kiu estas ankaŭ lumturo. La ŝipo alvenas vespere, kaj la morsaj signaloj de la acetilen-lampo avertas, ke ĝi ne povas enhaveniĝi.

            Post unu horo la lampo morsas tion, ke la vojo estas libera. Kaj la ŝipo Stanle Up To Date ankras. La rodkapitano, dum li venas ĝis la moelo, dufoje surventriĝas, sed li konsolas la personaron ridetante, ke estas nenia problemo. Oni krias de sur la ŝipo al la rodkapitano, ke li sendu tiom da akvo, kiom li povas.

            La koncernulo respondas, ke anstataŭ tio li kantos volonte, kaj li komencas kanti la ĥoron de francaj ludkartoj el la opero Aida. Tiam fine oni rekonas lin, ke iel diable sinjoro Wanger faras liberaeran prezentadon sur la bordo kaj ili nur miregis. Bonŝance la kanto de la ĥoro de la francaj ludkartoj relative estas mallonga, kaj ĝi temas nur pri tio, ke Bajazzo ridas, ĉar la virino estas ŝanceliĝema, sed la taŭro jam atendas lin en la areno antaŭ ridetantaj spektantoj!

            La solvo de la enigmo estas simpla. Dum ili atendis, li malsuprengrimpis sur la kablo en sian boaton. Ĉar la boato de sinjoro Wagner, per kiu li alvenis al la ŝipo, balanciĝis tie, ligita al poŭpo, de Honolulu. Nun li remis sur la bordon dum la duonhora atendado, sed li jam venas, la kandelo ŝanceliĝas sur lia ĉapelo, kaj li adiaŭas la rodkapitanon stentore:

            - Saluton, mia olda amiko! – Mi ne volas malfruiĝi al la ŝipo, neniu scias, kiam venos la sekva, kaj ili ĉiuj estas bonaj figuroj! Grandaj friponetoj! Nur sidu trankvile, ne la boato balanciĝas, sed mi vertiĝas, kaj tial vi vidas… Hopla! Jen vidu… Alo, Strovaĉek! Sendu boaton, ĉar iu remilo estis tiel ebria, ke ĝi rompiĝis! Mi kunveturigas pasaĝerojn! Ni prirabos ilin bele!… Nun ni kantu, estimataj pasaĝeroj, ke “Mia patrolando, mi revenos al vi, se mi havas nenion alian fari…”

            Kaj li kantis tiun kanton el la opero Walkür, ĝis alvenis boato por ili, kaj ĝi transportis ankaŭ pasaĝerojn. Je la plej granda surprizo de sinjoro Theo kaj Jimmy la Ĝisorela, Lilian Hillero-on kaj sinjorinon Gustavo Bahr kaj…

            Jes!

            Kaj A. Winter-on! A. Winteron, kiu venis ĉi tien, ke la suferoj de la ekspedicio malgrasigu lin, kiu suferis pli multe dum semajno, ol Nansen dum tuta jaro, kiam la anktarta glacio drivis lin kaj lian enfrostiĝintan ŝipon trafe-maltrafe tra la poluso. A Winter, kiu poste, se oni rakontis tiajn historiojn de polusesplorantoj, li nur ridis kaj mansvingis: Kion ili scias pri la vera batado, do, ankaŭ A. Winter estis tie, post la okazintaĵoj minimume dek kilogramojn pli peza!

            Kiel ili trafis ĉi tien? Estas evidente, ke sinjoro Wagner liveris ilin sur la bordon sekrete, por ke ili nun surŝipiĝu. Tio doloris Theo-n. Sinjoro Wagner estis lia tikla punkto. Sinjoro Wagner, malproksime de ĉiuj teraj intrigoj, la mond-bohemo kun serena humoro, en kies kapo kaj en lia animo estis la narkoto de la optimismo, apud sia ĉapleo kun la lumo de unusola kandelo de la slogantabulo de senzorga gajeco, sur lia dorso estis sia domo, sur lia brusto sia pano, en liaj poŝoj estis siaj birdoj, kaj en lia mano sia pantalono… Ankaŭ tiu homo trompis lin. Eĥ! Amara lernejo estas tia ekspedicio!

            Kaj jen! La eta fariseo!…

            Lilian kun malgaja, malserena vizaĝo, preskaŭ en tranco ŝi prezentis sin al ĉiu, kaj en ŝiaj ĉiuj movoj estis sentebla, ke ŝi estas la antaŭvidebla vidvino de la granda scienculo. Ekvidinte la faman profesoron, ŝi aŭdigis mallaŭtan, subitan ĝemon, ŝi alrapidis kaj ĵetis sin sur lian ŝultron.

            - Ho, Maxbell!… Revenigu lin…

            - Ni faros ĉion, sinjorino – respondis la muntisto mallaŭte.

            - Mi deziras diri kelkajn vortojn al vi, sinjoro A. Winter – komencis Theo. – Mi ŝatus klarigi…

            - Sinjoro – ekparolis la kuracisto –, ni iru en izolitan lokon, kaj batu min, sed poste mi ŝatus manĝi ian varman manĝaĵon.

            Kiam Gustavo Bahr eksciis, ke sia edzino estas sur la ŝipo, li estus falinta sur la plankon, ĉur la vestohoko tenis lin staranta, kiu kroĉhokiĝis sub lian kulumon

            Kaj la ŝipo Stanley Up To Date denove estis survoje, persekutata de la fato. Oni jam preskaŭ ne ekatentis, kiam cerboŝira, akra kriio aŭdiĝis dum la fru-posttagmezaj horoj. La antaŭvidebla vidvino de Gustavo Bahr kunportis etan simion, kiu subita saltis sru la dorson de la edzino de la futbaljuĝisto por urĝi elŝiri ŝiajn harojn.

            - Kio okazis? – demandis Theo, alveninte al la okazejo.

            - Bobby kondutis malbone – respondis la virino, karesante la simion, sidantan sur ŝia brako. La simio nun el la retikulo de Lilian subite elprenis la buŝharmonikon kaj metis ĝin antaŭ sian buŝon, kiel la homoj. Ĝiaj spiretoj reeĥis malaŭtajn, susurajn flut-sonojn el la muzikilo. La milionulo fikse rigardis la virinon, sulkiginte sian frunton.

            - Ĉu vi amas ĝin? – li demandis kaj montris sur la beston.

            - Jes – ŝi respondis kun mallevitaj okuloj. – Ĝenerale – ŝi aldonis flustrante – mi amas ĉiun simion.

            Kaj ŝi klinis sian kapon profunde. Kaj Theo ege ridis, ĉar nun jam li komprenis la fantomeskan harmonikadon! Nu ja!… La malgranda simio liberiĝis kaj kuradis tien-reen kun la harmoniko. Ĝi facile grimpis enen kaj eksteren tra la kajutfenestroj. Kiam ĝi metis la harmonikon antaŭ sian buŝon, aŭdiĝis zumetantaj sonoj pro ties spirado… Kiel simpla ĝi estas! Kaj neniu pensis pri tio!

            Nun li rapidis al sinjoro A. Winter, kiu en la kolo kun buŝtuko atendis la vespermanĝon. Neniu estis en la salono krom ili.

            - Diru sinjoro, kiu vi estas?

            - D-ro A. Winter, la kuracisto de la ekspedicio. Mi esperas, ke oni ne batos min ĝis la vespermanĝo? Mi havas tre gravan direndon al vi.

            - Sinjoro, neniu batos vin plu – respondis sinjoro Theo.

            Kaj li eraris pri tio…

            Li lasis A. Winter-on sola nur unu minuton, kaj kiam li revenis, la vaporanta vespermanĝo kuŝis sur la tablo netuŝite, sed la kuracisto jam estis nenie.

            Ĉar en tiu momento, kiam sinjoro Theo elpaŝis el la salono, mano kaptis A. Winteron je la kolo. Ĉar la kuracisto volis diri ion, oni vangofrapis lin tiel, ke li rezignis ĝin kun mallaŭta singulto. Poste oni vindis lin en ion kaj portis, piedbatis, rulis lin, ke li falis malsupren sur ferŝtuparo… Poste frapfermiĝis io super li.

            La ŝipo Stanley Up To Date veturegis, kiel la vento por fini sian malbenitan vojon, atinginte la insulon Tsiui.

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:02:41
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
24
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   S E S A   Ĉ AP I T R O

 

 

La ŝipo ankris ĉe la insulo Tsiui.

            Nokte Jimmy la Ĝisorela kontrabandis per boato Gustavon Bah-on kaj raportis al sinjoro Theo diskrete, ke la scienculo atingis lerte la domon de la misio.

            Nun ili elŝipiĝis. Estis ĉirkaŭ tagmezo. La tuta indiĝena tribo aperis sur la bordo, gvidate de la ĉefo, vestita per pompa ŝamuimigilo, rezerita por solenaj okazoj, en sia dekstra mano li tenis vekhorloĝon, heredigota de la patro al la filo kun la tribestra moŝteco, en lia maldekstra mano estis ŝutro-stango, simbolanta la netuŝeblecon de la leĝo, kun la tri cilindraj ĉapeloj!

            Grava tago!

            La magiisto, kiu pere de amelita brustumo kaj duono da kandelingo fariĝis preskaŭ ŝtato en la ŝtato, klini sin profunde.

            Baptante la ĉefon en misiejo, oni donis al li la nomo Edmundo, kaj li montris sur la magiiston, kiel kompleza artisto, kiam li transigas la aplaŭdon al sia partnero. La tribanoj rigardadis tumultante.

            Sinjoro Maxbell sciis bone: ĝi estas lia tago! Ĉiuj okuloj atentas lin. Elpaŝinte, li ekparolis jen tiel en la lignvo de la indiĝenoj:

            - Ni serĉi, hivi-hivi – (ĝi signifas blankan geografon) – al vi, ĉe vi malaperon gazi-hazi al vi, de vi bisunga orang mami-hami!

            Kaj li ĉirkaŭrigardis fiere. Edmundo, la ĉefo de la kanibaloj, eklevinte sian ŝultron, diris al Watson en perfekta angla lingvo:

            - Li estas idioto, ĉu ne? Ĝi okazas al maljunuloj sur la oceano.

            Evidentiĝis, ke nur tute kadukaj kanibaloj memoras tiun konfuzan babilaĉon, kiun uzas la kaprosimila fremdulo. Sed, se li ne povas paroli alimaniere, tiam ili venigos la naudek jaran, emeritan kuiriston por interpreti la vortojn de la debila fremdulo, ĉar ili komprenas nur la anglan lingvon, sed bedaŭrinde, ĝi estas malproksima insulo, kien alvenas la kulturo nur malrapide.

            - Homoj! Esploristo vivas ĉe vi, kiun la civilizacio reatendas. – diris lordo Hamilton. – Mi venis por kunorti lin hejmen.

            Edmundo, la kanibalo eklevis sian ŝultron.

            - Mi volonte rigardos la antaŭ dudek jarajn menukartojn. Momente ne vivas eŭropano inter ni. Sed ni povas servi per unubraka hindo, kiu alvenis antaŭ dekkvin jaroj, de tiam li manĝas konstante, kaj li estas tre enigma homo, ĉar neniu scias, kial ni ne elĵetas lin de tie ĉi?

            Kio estas?… Jimmy la Ĝisorela kaj la milionulo interrigardis.

            - Homo! Pripensu! – kriis Theo – ĉu vi ne memoras pri malalta, dika scienculo??!

            La ĉefo eklekis siajn lipojn, kaj ankaŭ la aliaj glutegis.

            - Iam ofte venis tiaj homoj ĉi tien – respondis Edmundo, la kanibalo. – Antaŭ jaroj rosite-kuirite estis sinjoroj scienculoj ĉi tie, sed lastatempe eĉ unu ne venis ĉi tien. Atentu min, kaj kunportu, sinjoro la hindon, ĉar li manĝas multe, kaj li estas maldika al tio, ke li malaperu dum vespermanĝo. Ni havas ornamaĵetojn, konvenajn al eŭropaj indiĝenoj. Se vi kunportos lin, vi ricevos sekigitan kokoson, eĉ gumon, el kio oni faras antaŭmanĝaĵon punktroller.

            Sinjoro Theo kun Jimmy la Ĝisorele promenis iomete en la internon de la insulo. Sur la ĝangala vojo staris la malnova domo de la misio, kaj antaŭ la domo, ne pli ol tricent metrojn de la ekspedicio, sidis Gustavo Barh malgaje kaj nerazite.

            - Sinjoro! – kriegis Mr. Theo. – Mi trovis vin!

            - Kie vi estas de tio… – mansvingis la scienculo malĝoje. – Ĉu eble vi trovis ian spuron? Aŭ vi volas distrumpeti en la mondo, ke vi trovis min, post kiam vi liveris min ĉi tien per aeroplano?

            - Kiel mi komprenu tion?

            - Eble la indiĝenoj havas ian malĝojan sperton. Ili diris, se oni trovos min ĉi tie, el tio estos tutmonda skandalo.

            - Sinjoro – ekparolis Edmundo, la kanibalo, kiu venis ĝis ĉi tie –, ni diris al tiu ĉi sinjoro, ke ni ne bezonas petrol-esploristojn, vojaĝoficejon, kronikon kaj infektajn malsanojn. Ni volas vivi pace ĉi tie, kaj laŭ niaj magiistoj, interpretantaj sonĝojn, revadi pri civilizadio signifas baldaŭan vojkonstruadon. Vi povas surŝipigi la blankulon, jen estas barelo por haringoj, li havos lokon en ĝi, se ne: ni ĝoje detranĉos ion el li, tio ne estu problemo por vi, sed li malkovru nenion ĉi tie!

            - Komprenu, ke ĝi estas senespera…

            Aŭ ĝi estas admirinda. Sed estas malpli ĝoja, kio okazis poste. Ili havis ankaŭ rezultaton.

            La maljuna magiisto, kiun oni venigis, diris al Arturo Maxbell, ke li memoras ankoraŭ la fuĝinta, malvarman vespermanĝaĵon. Li donos volonte informon, ĉar li vidas en la poŝo de la kaprosimila, langvora fremdulo manĝilon. Jam ankaŭ alifoje li sertis ĉe komplezaj rostaĵoj, ke nekuirite ili havas fiksite al sia vestaĵo tiun dentopikilon, laŭ Wattermann. Kiel domaĝe, li diris aldone, ke vi ne fiksas saŭcon Worĉester aŭ muelitan pipron apud viajn poŝojn. Sed la mondo progresas, kaj inter la atingaĵoj de la tekniko eĉ tio povas estis post paso da tempo. Ricevinte la fontoplumon, li rakontis, ke tiu malata, dika manĝaĵo alvenis ĉi tien per malgranda ŝipo, en kiu jam la provizaĵo estis elĉerpiĝonta. Ĉar li devintus resti duonjaron, li decidis ekveturi al la sinsularo Tonga, kie atendos lin granda ĉefo, nomata Marfluo, kiu kondukos lin rapide al la rekompletigo de siaj provizoj.

            Gustavo Barh aŭdis tion en la barelo por haringoj, kaj eĉ hodiaŭ li ne komprenas, ke ne trafis lin apopleksio. Jimmy la Ĝisorela paliĝis pro kolero, kaj ankaŭ la vizaĝo de Theo sensangiĝis. Ĉi tie okazas io terura trompo!

            - La scienco estas netrompebla! – kriis sinjoro Arturo Maxbell. – Kiel ni kalkulis, tel ĝi okazis.

- Prave, sinjoro – diris Edmundo, la kanibalo –, kaj ni ŝatus eviti ĝuste tion. Okazas, ke oni manĝas la mortintan homon sur nia malgranda insulo, sed ankoraŭ nun la vivantoj estas en paco, kaj nia insulo prosperu feliĉe en la nekonata, malproksima oceano, sen trafiko, poem-dramoj kaj kantĥoroj. Lastfoje vizitis nin eminenta scienculo, kiu volis esplori kankron (kanceron), ĉar ĝi estas granda beno de la kulturo, kaj ni kolektis al li niajn ĉiujn riveregajn astakojn, krome niajn trutojn, sed li ne trovis tian kankron (kanceron), kian li ŝatintus esplori, tial li tre malestimis nin. Se li ne estintus tiel maldika kaj turpa, kiel tiu ĉi kaprosimila malsanulo, nu, ni estus manĝinta lin, por ke ne restu spuro de nia honto.

            Poste ili malankris kaj ekveturis.

 

 

D U D E K  S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

La fatobatita ekspedicio ekvojis por trovi la profesoron sur eĉ pli malproksimaj, eĉ sur pli sovaĝaj, polusaj akvoj, kiu cetere estis malsupre, en la ŝranko de sinjoro Theo.

            Ĝi ne estas la unua kazo, ke la scienco kun longa kaj laciga, kurba vojo trovis en malproksima jarcento tiu malgrandan veron, kiun sen la falsa kompaso de orgojlo kaj monavido oni povintus facile elpreni el la najbara jardeko, kvazaŭ ĝi estus tenata en ŝranko.

            Ĝustavo Bahr, kiam sinjoro Theo ellasis por momento, malgaje klinis sian frunton en la manplantojn.

            - Sinjoro, ne mi estas la kulpa!

            - Stanley ja ne kunveturigis Livingstone-on per ŝipo – meditis sinjoro Theo –, sed li almenaŭ trovis lin!

            Nu, sed tio ankoraŭ estas nenio! Nur bagatelo! Ĉar nun venis la virino! Oni havus emon vangofrapi ŝin! Tiu bestio scias bone, ke sinjoro Theo konas ŝin! Ŝi estas klarvida pri sia leĝera kaj gaja karaktero, kio igas ŝin batigi lin je la kapo helpe de fidungitoj, danci tangon kaj ridadi. Nun ŝi iradas ĉi tie kun antikva, revema promenado, kiel la heroino de la socia teatraĵo, kies titolo estas Sinjorino Kamelia.

            - Bonvolu diri, kial vi faris tion? – li demandas, kiam fine ili estas en duopo, kaj li eksidas apud ŝin.

            - Sinjoro Theo… – ŝi rukulas tiel, kvazaŭ ŝi pentus ĝin kun rompiĝinta koro –, estus mia “anima frato”, kontaktiĝu kun mi astrale, kaj ni revokados Gustavon.

            “Ŝi revokados lin, ĝis li elvenos el la ŝranko…” – li pensi kolere, sed li respondis nur tion laŭtvoĉe:

            - Vidu, ne faru ĝin! Sen tio oni estas nervozaj sur la ŝipo, kaj nekompreneble, sed mi ne havas forton ĵeti vin en la maron, malica sorĉistino!

            La virino balancis sian kapon kun malgaja rideto kaj rukulis per tiu abomeninda, teatra voĉo, pro kio la mano de Theo pugniĝis.

            - Riproĉu min, kulpa homo… Eĉ tion mi toleras pro mia edzo!…

            Ĉu ĝi estis hazardo aŭ ne?… Theo vane pensadis pri tio. Tamen certas, ke Lilian ektuŝis lian manon sub la tablo, preterkure, kiam ŝi ekfumis cigaredon. Se momenton li pensis, ke ĝi okazis hazarde, liajn duboj forigis rapide la subita ekbrilo de la trance revemaj okuloj de la virino, kun tiu stranga arto de tiu rigardo, per kiu subite, kiel malluma spektejo post la akto, ekbrilas la ardo, radianta de interne.

            - Kial vi rigardas min tiel, se vi amas vian edzon? Kial mi kredu, ke vi ne trompas min?

            - Tute ne kredu tion. – Kaj ŝi daŭrigis ĝemante. – Ĉar mi trompis vin. Ĉiutage plurfoje. Ni estas malfortaj fari ion kontraŭ ĝi… Kaj ne estu ĵaluza pri Gustavo! Kio ligas min al li, tio estas io tute alia… Ni estas muzikemaj animoj. Li ŝatis, se mi buŝharmonikis al li… Interese, kial vi paliĝis?

            - Kiel?… Jes, mi pensas, eble mi estas pala… Nu, dankon, kaj nun jam mi komprenas ĉion… Pardonu min, sed mi vizitos sinjoron Maxbell pro prunti al mi kombinitan pulvoron…

            Li glutegis kaj ekiris kun tremantaj genuoj. La scienculo pravis! Tiu virino estas tia, kiel Afriko: la plej obskura!

            Kaj nun eksplodis!… Inside, kiel kaŝita mino!…

            Denove estis la tipa, paca vespero sur la ŝipo Stanley Up To Date, kaj instituto, konanta la lokajn cirkonstancojn, entreprenus asekuri la trankvilon de la ŝipo ĝis mateno, nur okaze de la plej alta tarifo.

            Maxbell klarigis al la futbaljuĝisto kun sia katena maniero pri la fiktiva rekto, kunliganta la Sunon kaj la Teron, kiuj samrapide kuras sur sia orbito. Laŭ la futbaljuĝisto ne ĉe ĉiu avanulo estas tiel, ĉar multaj sportistoj laciĝas dum la dua duontempo, kaj ili nur staradas sur la ludkampo. Ĉar la scienculo ne komprenis tion, li kapjesis signifoplene.

            - Gesinjoroj – diris Watson gaje, kun sia rigida, marioneta rideto. – Hodiaŭ ni muntis megafonon sur la ferdeko, kaj vi povas aŭdis mallonge la radiodissendon de Londono.

            Ofelia Pepita staris ĉe la balustrado apud sinjoro Sokrato Schwach aŭ Knapp (laŭ via plaĉo).

            - Kiel bela estas la hodiaŭa vespero – diris la artistino ravite. – La stelplena ĉielo ĉiam elektras min.

            - Cetere, elektri: Jen estas du seĝoj, ni eksidu! – proponis la ekzekutisto. Kaj ili eksidis.

            - Oni diras – ekparolis Ofelia Pepita mallaŭte –, kiu longe rigardas iun stelon, ties unu deziron plenumas la superaj potencoj.

            - La leĝo preskribas – diris la ekzekutisto –, ke oni devas plenumi la deziron, se ĝi ne estas malebla, konsiderinte ankaŭ tion, ĉu la deziro servas nur la ĝojojn de la vivo aŭ ankaŭ la progreson de la animo.

            - Ni elektu stelon… – diris Ofelia Pepita mallaŭte, poste ŝi aldonis kun klinita kapo, flustrante: - Mi jam elektis.

            Kaj hazarde ilia mano kuntuŝiĝis. Apud kajuto la serioza ombro de Jimmy la Ĝisorela atentis ilin.

            Tiam, kiel ia signalado, eksonis la ĵazmuziko el Londono. La vetero estis iom malseka. Iafoje la lunlumo ekbrilis el malantaŭ la vapor-nebuloj, kaj dum momentoj, kvazaŭ ĝi venus el nekonata lumfonto aŭ el sub la akvo, ĝi ekbrilis tie kaj ĉi tie kelkloke sur la marsurfaco. La ĵazmuziko eksilentis en la radio, kaj la parolisto raportas, ke noktomeze oni dissendos la sonorilsonon de la abatejo Westminster…

            Mallaŭtaj zumadoj aŭdiĝas ankaŭ tie kaj ĉi tie.

            En tiun trankvilan atmosferon la voĉo de sinjoro Wagner kriĉas, kiel tiu de rabia papago:

            - Ej, jen vidu!… Mi diras spite al mia honorvorto ! Tie estas mia malnova ŝipo! Mia olda Korporacio!  Se ĝi estas eraro, mi tratranĉos mian gorĝon ĉi tie, kaj ne estu mia nomo Wagner, kvankam ĝi estas bela!… Tie venas la droninta ŝipo!…

            En la sekva momento la vivo sur la ferdeko vigliĝis.

            La matrosoj starantaj piedpinte, etendadis sian kolon kaj gaprigardis la malproksiman, nebulan oceanon… Sur la rando de la malleviĝanta kaj leviĝanta akvotelero, kiel jam antaŭlonge, malgranda vaporŝipo estis videbla en la lontano forviŝiĝinte, sur ties flanko kun malcertaj, blankaj strioj, kiel ĝi veturas pene en la krepusko…

            - Kapitano! – kriis sinjoro Theo al Watson. – Kial vi ne ordonas, ke la radiisto kontaktiĝu kun la ŝipo?!

            - Mi jam ordonis! Oni ne respondas je nia radioalvoko.

            - Sed mia kara amiko Paramount Ocean Pictures! – krias sinjoro Wagner kun kontraŭnatura stentorado – ĉefdirektoro do tamen rekonas sian ŝipon! Tie estas la vaporŝipo de la Korporacio!… Mi portis ĝin sub mia nomo!… Mi rekonas ĝin, ĉar lametas iu ties helico, kaj ĝi ne havas du el tiuj!…

            - Tuj fermu vian buŝon, ebria ŝlemilo – kriegis Theo –, ĉar mi ĵetos vin tra la balustrado en la maron!

            - Granda afero! Provu ĵeti min tra la balustrado sur la teron!… Jen rigardu tion! Nun ankaŭ la luno prilumas ĝin! Mia ŝipo… Tiu vaporŝipo estas granda friponeto! Ĝi elmergiĝis bele el sub la akvo! Ĝi estas bela figuro, je mia vivo! Jen vidu!… – Kaj li formis funelon el siaj manoj. – Alo! Mia olda Fred la Malpura!… Alo!

            Frosto trakuris la dorson de la homoj, kiel tiu homo vokis ĝojkriante la dronintan vaporŝipon, kiu tie en la lunlumo… estas nekontesteble: ĝi memorigas pri la ŝipo Sinjoro Wagner. Ĝi nun malaperis por momento kaj denove aperis ĉe la rando de la sinkanta telero en la kretokolora radiado de la nevidebla lumfonto de la luno, sur ties flanko kun forviŝiĝintaj, blankaj strioj, kaduke rapidanta vaporŝipo, kaj…

            Kaj en la silento, estas mirakle, ke ili ĉiuj ne mortis tuj: kun profunda muĝego eksonis la basa sonorilego de la abatejo Westmister! Kruele, senindulge, kontinue ĝi signalis la noktomezon, kun teruraj bastoneg-similaj batoj en la cerbo de tiuj konsternitaj homoj, ke la teruro preskaŭ elverŝiĝetis el ilia nervosistemo!

            Jam nek sinjoro Theo diris ion, kaj la malgranda vaporŝipo spiregante baraktis en la malproksimo… Nur oni povus vidi pli klare… Pro maltrankvilo paraliziĝintaj matrosoj gaprigardis unu apud la alia, kun malfermita buŝo, kaj la sonorilego muĝis.

            Sur la ŝipon Stanley Up To Date alvenis la plej granda sinjoro: la paniko.

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:03:05
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
25
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Matene la personaro ne volis pluveturi. Ĉiu asertis, ke la vaporŝipo en la malproksimo estas Sinjoro Wagner. La matrosoj postulis, ke la blu-barbulo rakontu ĉion!

            Sijoro Wagner sidis sur la planko, apoginte sian dorson al la balustrado, ĉar duonhoron ne troviĝis homo, kiu estus levinta lin. La birdo de la strangulo, ligita al lia butono, nun jam de tempo al tempo ekflugis malkuraĝe kaj sursidis la randon de la cilindra ĉapelo, ĝi frapetis la kandelon per sia beko kaj kvikis. La paseron, ĉar ĝi plenkreskis dume, li nomis Arnoldo, kaj pere de sia butono li certigis mallongan flogvojon al ĝi.

            - Kial vi kunportis tiun kompatindan birdon? – demandis Borges, la mekanikisto. – Ĝi ne trovos konvenan paron por si. La kompatinda…

            - Ankaŭ mi vidas tiel – ekparolis sinjoro Wagner malbonhumore: - La edzino de la futbaljuĝisto plaĉas al ĝi.

            - Diru nun al ni – venis Theo tien aplombe –, kial vi asertis hieraŭ vespere, ke via ŝipo venas? Ĉu?! Kaj la personaro staris malantaŭ li minace.

            Sinjoro Wagner respondis tuj, solene kaj serioze! Unue li enpoŝigis la paseron, nomatan Arnold, poste li surprenis sian gantojn el fadeno.

            - Do sciu, kial sentis Fred la Malpura sian morton, kaj sciu, kial mi ĝojas ĉiam, kiam mi estis bona knabo, kaj rilate mian striktan financan situacion, mi protektis ankaŭ la birdojn, havantajn kompatindan sorton – diris sinjoro Wanger kun serioza ĝentileco kaj eklevis sian ĉapelon, kion li poste pentis, ĉar marinita fiŝfileo falis el sub ĝi. – Kompreneble mi konservis tiun fiŝon sur mia kapo, kiel birdo-nutraĵon… Mi do estis en Pott Said, kie mi kaj Fred la Malpura fondis bankon kun tre malmulte da baza kapitalo, sed la mono ne gravas ĉe rulet-banko, ĉar la ludantoj kutimas kunporti ĝin, kaj tiam okazis la ĝena intermezo, kiel oni nomas la uverturon de operoj. Alvenis ŝipo, nomata Brigita, kiu anticipe kargis malsanon, nomatan pesto. Oni ne toleras tian importon en Port Said. Kiam evidentiĝis la uverturo, oni diskuradis kun granda teuro ĉiudirekten. Kaj poste oni deklaris, ke la ŝipo Brigita estos forbruligita sur la aperta maro. Nur mi entreprenis tion en la tuta haveno, kaj mi ne havis alian partneron, ol mian oldan amikon Fred la Malpuran, la Kapitanon. Kiam ni jam estis sur la vasta maro, mia amiko diras al mi: Amiko Wagner, estas domaĝe poro tiu bona vaporŝipo, estus domaĝe forbruligi ĝin pro la pesto-kargo. Eĥ, mi respondis, vi parolas veron, mia olda amiko, mi ĵuras je mia antaŭa vivo, la ideo estas unuaranga… Ni do verŝis petrolon sur la lignaĵojn, kiuj troviĝis sur la ŝipo, ni ekbruligis tiujn, kaj malproksimiĝinte, ni ĵetis la brulantajn lignotabuloj en la akvon. Ĉar komenciĝis granda tempesto, ni ekhejtis la maŝinon, poste fondiĝis la Korporacio Wagner plenvapore. Fred la Malpura kaj mi ĵetis en la akvon la multe da pestajn mortintojn, bele aranĝitajn en la bilĝo… He!… Kien vi iras?… Kia infanaĵo ĝi estas? Mi povas trankviligi ĉiun: mi ne kredas, ke la ŝipo Brigita veturadas nokte sur la maro pro la pestaj mortintoj. Se tamen, ĉar ankaŭ tio eblas, vi tute ne devas esti nervozaj.

            Sinjoro Theo plej volonte estus mortpafinta sinjoron Wagner, kiel hundon, kvankam li sidis pie apud la balustrado. Al la pasero Arnoldo, kiel ĝi staradis antaŭ li, li montris paneron de surpre, ĉar li decidis, ke li instruos sian protektaton servi.

            Tagmeze aperis la insularo Tonga.

            Kiel jam tiomfoje, li ankaŭ nun eraris.

            La indiĝenoj de la malgranda insulo akpectis ilin kun humila estimo. La ĉefo venis antaŭ ilin kliniĝante.

            - Kion vi scias pri la scienculo? – ekparolis Maxbell.

            Ho, ili havas informojn pri multe da scienculoj. Ĉu la malalta dikulo? Kompreneble ili konas lin. Li estis ĉi tie.

            Kiel?! Theo kaj Jimmy la Ĝisorela vertiĝis. Li ja ne alvenis ĉi tien! Kio ĝi estas?!

            - La scienculo alvenis ĉi tien antaŭ du jaroj, ĝuste komence de la somero.

            - Kion vi scias pri li?

            - Li postlasis paperon, sur kio estas skribita, kien li veturos plu.

            “Mi veturis plu, por ke mi atingu per la marfluo la insularon Sambi-Sumbi. Mia provizaĵo ests malmulta, sed mi provos ankaŭ la neeblon. Gustavo Bahr.”

            - Jen! – kriis Maxbell. – Gustavo Bahr inventis la sciencon!

            Poste ili traserĉis la internon de la insulo. La ĉefo montris al ili groton.

            - Oni tendumis ĉi tie.

            “Kiuj? Sankta Dio! Kio ĝi estas?!” – konsterniĝadis Theo.

            - Jen rigardu! Ĝi estas lia diplomo!

            Kaj estis tie la akademia honordiplomo de Gustavo Bahr!

            Ili revenis sur la ŝipon, kie sinjoro Theo unuavice rapidis en sian kajuton kaj neniam komprenis, kial restis vivanta Gustavo Bahr, kiam li diris la faktoj al li frid-kondute.

            - Ĝi estas absoluta trompo! – li flustris pene spirante. – La diplomo estis hejme, kadrumit sur la muro! Ne mia skribo troiĝas sur tiu letero! Mi neniam estis sur tiu ĉi abomeninda insulo Tonga!

            - Se vi diras tiaĵojn, vi ne komprenas la geografion! Tamen nenio estas perdita. Nun mi montros la leteron al via edzino, kaj ŝia sinjorina moŝto rekonos, ke ĝi estas falsaĵo.

            Kaj li iris. Tiu anĝelo! Li atendis tiaĵon de la virino, ke ŝi savos lin! La praa naiveco de la viroj apenaŭ dekadencis ekde la ŝtonepoko. Nur tiu cirkonstanco povas klarigi la esperon de sinjoro Theo, kun kiu li revenis sur la ferdekon. Kaj fine ĉi tie li povis renkonti Lilian-on. Ŝi ĉifadis malgrandan, batistan naztukon inter siaj fingroj, tremante de ekscitiĝo. Ŝia voĉo nun estis raŭketa, kvazaŭ ŝi estus plorinta, kaj ŝi rukulis tremvoĉe!

            - Bonvulu montri ĝin – ŝi rukulis –, mortru ĝin!

            “Ho – pensis la viro – kiel mi povas esti enamiĝinta al ŝi?! Kial estas tiel bela tiu ĉi virino?”

            Kaj li transdonis la skribaĵon al Lilian. Ŝi ankoraŭ ne povis vidi ĝin, kiam ŝi jam ekkriis:

            - Ĝi estas lia skribo! Ho, kiel mi konas liajn ĉiujn literojn! Gustavo, Gustavo, kial vi faris tion kontraŭ mi?!

            Kaj ŝi ploregis. Kaj sinjoro Theo tute langvoriĝis por la fia insidatako. Li duonhisis sian fumantan cigaron inter siaj inertaj lipoj, ke ĝi preskaŭ falis el lia buŝo. “Sinjoro! Vi vidas, kion ŝi faras kontraŭ mi, vi vidas, ke mi staras ĉi tie, vi scias, ke ĉiuj sorĉistinoj, okupiĝantaj pri amtrinkaĵo, venen-preparo, estis martiroj en komparo kun ŝi, kiujn iam oni forbruligis sur gotikaj ĉefplacoj… Kie estas tiuj malnovaj, belaj tempoj?…”

            Dume Jimmy la Ĝisorela kelkfoje spiris profunde, ĉar malbonfarto ĉirkaŭis lin. Watson staris pale, kaj la matrosoj murmuris, kiam la virino denove demandis la senliman oceanon, kial ĝi faris tion kontraŭ ŝi?

            - (Gustavo! Gustavo!) – Kial ŝi faras tion kontraŭ ni, tiu demando estis pli interesa kaj drameca ĉi-momente: pri ĝi la sultan-edzino ne okupiĝis, uzanta kompresadon laŭ Priznic.

            - Ĉu vi estas certa pri tio, kion vi asertas, sinjorino?

            - Sinjoro! Mi tamen rekonas la benitan skribon de mia edzo?!… Mia scienculo! – ŝi rukulis.

            Ah! Li ne faros tion plu! Li kunportos la geografon el la vestoŝranko al tiu ĉi virino! Li ĵetos ŝian edzon ĉi tien, poste li ĵetos ŝin en la maron, kaj sekvu la elektroekzekuta seĝo, krome diablo forportu ŝian muzikeman animon!

            Li pensis tion kaj staris kun sia malgaje pendanta cigaro, de kie faladis la cindro sur lian jakon, kiel sur funebran kapon. Li nur staris kaj pensis tiaĵojn, kaj ne estas ekskludite, ke ankaŭ la serpento meditas pri tiaĵoj, kiam ĝi samtiel senmove rigardas sian dresisto kaj dancas.

            Sed, nova espero ekbrilas! Venas! La savanĝelo!

            Haliho!… Nenio estas perdita! Jen estas la perlo de la ekspedicio, la emerita Jupitero de la fulmoj de la leĝo, Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp, ĝi nun jam egalas, laŭ via plaĉo… Li paŝas al la grupo! Li portas brunan flanelvestaĵon kaj kvadratitan ĉapon, krome ankaŭ mallongan pipon sur siaj liprandoj, kiel ia ĉefdetektivo.

- Pardonon – diris la akrakolora savanĝelo –, mi ne volas interveni la envejnajn aferojn de la ekspedicio, ĉar mi ne estas sperta pri la sporto, kaj ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo. Sed ni scias el multaj medicinaj libroj, ke la maltrankvilaj virinoj, en histeria stato falas en revaĵon pro la perturbo de la sekciaj glandoj de la subkonscio, kaj tiam ili asertas realaĵo tion, kio efektive nur debila supozo, aŭ kiel skribis Pasteur: maksimuma fantasmagorio. Permesu, ke mi, kiu jam en multaj faksimiloj studis la manskribon de la gegorafo Gustavo Bahr, kaj mi konservas multe da leteroj de li en mia kolektaĵo, mi kunlaboru objektive.

            La okuloj de sinjoro Theo ekbrilis.

            - Stultaĵo! – kriis la virino. – Mi rekonas la skribon de mia edzon!

            - Mi petas vin – diris sinjoro Theo –, nun povas decidi nur la objektiva fakulo.

            La oficiala martiro de la kaŭĉuka manumo transprenis la skribaĵon, li rigardis ĝin longe, eklevis sian ŝultron kaj kapjesis:

            - Sendube ĝi estas la skribo de Gustavo Bahr… – Li malrapide iris plu kaj turnante sian lornon antaŭ sia okulo, li rigardadis la pejzaĝon enprofundiĝinte. Sinjoro Theo neniam dum la vojaĝo paliĝis tiel morte pro kolero, kiel ĉi-foje. Kaj Jimmy la Ĝisorela, kiel li observis en sia ulster-jako la ekzekutiston en ties pompa eleganteco, li transdonis sin al havena revaĵo. Li imagis, ke la suno subiras, li staras reveme ĉe la balustrado de la ŝipo, ripetante malgaje: “ŝi amas, ŝi ne amas”, kaj li disŝiradas la ekzekutiston je etaj pecoj, dume per malrapidaj, sed per leĝeraj, graciaj movoj li ĵetadas tiujn al la mildaj ŝarkoj, svarmantaj sube.

            Theo iris en sian kajuton.

            - Elvenu!

            La profesoro volis elveni, sed li kuntrenis ankaŭ la ŝrankon, ĉar lia kolumo malantaŭ alkroĉiĝis al hoko.

            - Dekroĉu min!

            - Nun temas ne pri tio. Kvankam mi volonte farus al vi ties malon.

            - Kial vi ne kunportis jam ankaŭ la ekzekutiston?

            - Estu trankvila, mi ne preterlasis ĝin. Tiu ĉi ekspedicio estas bone organizita. Sed kiel vi opinias pri tiu dufoje dirita deklaro de via edzino, ke Gustavo, poste ŝi demandis stantore, kion vi faris kontraŭ ŝi?

            - Sinjoro, kion mi povis fari kontraŭ ŝi? – balbutaĉis Gustavo Bahr timiĝinte – vi scias, ke mi vendis polvosuĉilojn en San-Francisko.

            - Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin! Via edzino asertas, ke vojaĝante vi kunportas ankaŭ vian diplomon!…

            - Tiu aserto estas tiel travidebla kaj inversa, kiel la Fata Morgano super la dezerto en akuta angulo kvardek kvin grada.

            - Sed ĝin almenaŭ povas forporti kirlo-vento!

            - Granda kirlo-vento jam kuntrenis ankaŭ vivantan homon – rimarkis la profesoro kun iom da optimismo, kaj ŝajnis tiel, ke li revadas.

            Aŭdiĝis frapeto, kaj Gustavo Bahr reiris rapide en la ŝrankon. Jimmy la Ĝisorela envenis nervoze:

            - Estas granda problemo. La personaro nun postulas, ke ni tuj returniĝu, ĉar ili ne devas daŭrigi la vojon, se vi freneziĝis.

            - Ĉu??!

            Jen tio okazis: Subite aperis Borges, la mekanikisto, kaj ankaŭ Ofelia Pepita estis kun li.

            - Sinjoroj – diris la homo en cilindra ĉapelo –, bedaŭrinde mi devas diri malgajan informon. Nia amata sinjoro, Mr. Theo freneziĝis, kio cetere estis antaŭvidebla por lia vivmaniero. Mi promenis kun la artistino, kaj ni aŭdis antaŭ la pordo de sinjoro Theo, ke la kompatindulo paroladas en si mem. Malsupreniru, kaj ŝnurligu lin.

            - Stultaĵo! – kriis Jimmy la Ĝisorela.

            - Se sinjoro Theo, la respondeca entreprenisto freneziĝis, ni devas returniĝi – diris Watson avide.

            La personaro murmuradis. Kaj nun aperis ankaŭ sinjoro Theo, post kiam Jimmy la Ĝisorela venigis lin. Sed antaŭ ol li povintus ekparoli, vidvino (?) sinjorino Gustavo Bahr diris entuziasme:

            - Ah, vi eraras! Ankaŭ sinjoro Theo estas spiritista frato, kaj ni priparolis, ke li parolos al mi en sia kajuto, mi forte pensos pri li, kaj mi aŭdos lin. Mi aŭdis! Kaj mi dankas vian mesaĝon, spritiista frato!

            - Mi petas… – li balbutaĉis kolere kaj plendinde, sed sinjoro Theo kaptis la savzonon – mi tre ĝojas…

            Li devis ĝin akcepti iel-tiel. Ankaŭ Watson. Nur Borges diris mediteme al Ofelia Pepita:

            - Tiuj spiritistoj… La virino aŭdas ĉi-supre tion, kion ŝia spirtista frato diras al ŝi malsupre, en tranco: “Diablo estus forportinta vin, antaŭ ol mi ekkonis vin…”

            Kaj la ŝipo Stanley Up To Date nun jam la lastan itineron de sia vojo, denove ekveturis akompanate de la malbona antaŭsento de la plimulto de la pasaĝeroj per la nevidebla haŭsero de la nedeskuebla fato.

 

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:03:26
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
26
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K   N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

 

 

Poste la plej diversaj informojn encirkuliĝis pri la ŝipo Stanley Up To Date. Aŭrelo la Ĉifonulo ĵus veturis al la insularo Pasko, kiam la ekspedicio krucis lian vojon. Li vidis matrosojn, civilulojn sur la ferdeko, kaj cetere li spertis nenion eksterordinaran sur la ŝipo. Li komprenis, ke nek li mem kredus, se iu alia asertus tion. Oni kredis tion nek al li.

            Subite ili ricevis alarmsignalojn, kiuj konsternis la tutan mondon: S.O.S… S.O.S… Stanley Up To date! Kabo Farrere… La peklita kukumo elĉerpiĝis!… Ni ne trovas natrian hidrogenan karbonaton!…S.O.S…S.O.S…!

            Poste sekvis la raporto de la destrojero Renown: La ŝipo Stanley Up To Date malaperis ĉe la Kabo Farrere, kaj la destrojero kontaktiĝis kun ĝi pere de morsaj signoj. La ŝipo tuj respondis, ankaŭ pere de falgo, tion, ke: “Nu atendu, vi, nazmukulo! Se via patro, la maljuna krozŝipo ekscios, ke vi alparolis nian ŝipon, ĝi do volus droni de honto. Atenton: Dum semajfina ferio, en ripozdomo, hejme kaj dum vojaĝo gajigas vin la kurdormaŝino Ericson. Ĝi estas aĉetebla en ĉiu drogejo.”

            Poste la ŝipo denove malaperis plenvapore.

            Kapitano Kuloto, kiu post sia lasta amnestio liveris salpetron sur Javon per sia ŝarĝŝipo, nomata Lukso, kaj nun li kuŝas malsane en sia loĝejo, ĉar veturante al la polusa maro, kie oni havas nenio farendan, li ekvidis la ŝipon Stanley Up To Date, en la stirejo staris Ofelia Pepita, lia iama dua-alkoholistino, kiu portis ban-trikotaĵon, kaj sur ŝia kapo estis tre ĉifona, nigra, cilindra ĉapelo! Kaj kio estis la plej terura: pasero flugadis ĉirkaŭ la ĉapelo. La ŝipo Lukso alproksimigis la ekspedicion, la vidaĵo fariĝis eĉ pli fantomeska: nur kelkaj virinoj en vesperfesta kostumo kaj viroj en frako estis sur la ferdeko, havantaj tre gajan humoron, ili svingis per la manoj, kaj sur la kapitana ponto kaprobarba, serioza sinjoro dirigentis orkestron en ruĝa togo, moda ĉe la romianaj virilist-oj. En solena korpopozicio, kun nekovrita kapo ili kantis al la proksimiĝanta ŝipo la ĥorkanton kun la teksto: Ek, skotlandaj leterportistoj, ek-ek, la laboro atendas vin! Kapitano Kuloto estas kuraĝa homo, li do transkriis, demandante, kio estas al ili?

            Tiam de sur la rando de la kamentubo, sur la plej supra ŝtupo de la fer-eskalo pardonpetis garderoba ŝranko, kial ĝi partoprenis la paroladon, kaj ĝi demandis kapitanon Kuloto, se li vidos ekspresan frenezulejon sur la maro, sendu tion por ili. Poste elpaŝis sinjoro en frako kaj en sport-pantalono, kiu memorigis pri direktoro de cirko, kiu transkriis la sekvajn per megafono:

            - Ĉiu pasaĝero malsaniĝis je lepro! Mia nomo proksimume estas Aristotelo aŭ Aristofano Schwachta, aŭ Knapp aŭ Homero, laŭ via plaĉo, la ne dezirata estas forstrekenda! Posttagmeze mi operaciis d-ron A. Winter, sed mi jam fartas bone. Kaj nun estu permesate prezenti al nia kara publiko la ŝlagron de nia ensemblo: Nur la Horsi-Horsi estas tre bela.

            Tiun ŝlagron ili faris pli bonetosa per la terura tintegado de kuirpotoj.

            Tiam la ŝarĝoŝipo Lukso panike forveturegis el la proksimo de Stanley Up To Date.

            …Ankoraŭ unu raporto alvenis el la ĉirkaŭaĵo de la insularo Tonga. Iun nuban nokton, kun ĝiseksplode trohejtita kaldronego, kun tremanta riparo, danĝere proksime al la bordo veturegis la ŝipo. Ĝi malproksimiĝis rapide, kaj en la nebulo oni aŭdis helpokriojn de sur la fedeko.

            Harry la Kukumo, ducent kilograma kapitano ĵuras, ke la dektiran de la monato, vendrede inter la tria kaj kvara horo nokte li vidis la ŝipon Stanley Up To Date sur la ĉielo, kiel ĝi veturis de la Laktovojo al la direkto de la Suda Kruco.

            Kaj pasis la tempo, kaj ne alvenis informo pri la ŝipo Stanley Up To Date. Ĉu eble la oceano englutis aŭ la ĉielo sorbis ĝin?… Kiu povas scii tion?…

 

Kiam ĝi ekveturis al la ĉefurbo de la insularo Sambi (al Sambi-Sumbi), ankorŭ ŝajnis tiel, ke la fato, delonge minacanta evitos ilin. La ĉielo estas iom nuba, sed videbliĝas sufiĉe da steloj al tio, ke Ofelia Pepita alpaŝis al homo, malgajanta sola.

            - Kiom da steloj ekzistas?… – flustras la artistino mallaŭte.

            - Mi tute ne scias, kiom da steloj ekzistas. Tiun demandu, kiu kutimas esplorkontroli tie supre! – respondas sinjoro Wagner el la mallumo nervoze, kaj poste lia aŭdigas birdo-kvikadon.

            - Ĉu vi estas tiu… sinjoro Wagner? Vi scias, ke mi konas vin bone el la Diboĉejo Medolo? Antaŭ kvar jaroj vi foriris por kvin minutoj, kaj vi restis ŝultanta per unu dolaro, se mi venis ne por ĝi kun la ekspedico – diris Ofelia Pepita kaj ĉirkaŭrigardis mirante. – Kial vi ŝmacas?

            - Ĝi ne “ŝmacas”, sed kvikas – klarigis sinjoro Wagner. – Kompatind-sorta pasero, nomata Arnoldo rimarkis tion en mia interna poŝo. Ĝi jam kvikas bele la funebran marŝon de Lohengrin el la opero de Mendelssohn. Poste tiu heroo devas morti, ĉar li tiel sopiris vivi, sed li ne povis fari tion.

            - Strangaj aferoj okazas nuntempe en via interna poŝo – meditis Ofelia Pepita, kaj ŝi levis sinjoron Wagner, ĉar tiu, kiel ia neĝhomo, li sinkis malrapide ĝis la planko, apud la kajuto de la futbaljuĝisto. – Ĉu eble vi estas ebria?

            - Mi protestas kontraŭ tio! – kriis sinjoro Wagner kategorie, kaj en orgojla, leĝera pozo li etendis sian brakon kaj mane apogiĝis al la kajuto. Tial li falis en ĝin tut-ŝultre.

            La de malproksime flustrantan anatomon kaj la edzinon de la futbaljuĝisto trafante buŝe-naze, la mano de sinjoro Wagner preterflugis ilin vizaĝon. Li mem ekdormis panike, dume lia brako svingante enpendis al ili, kaj doktoro Rügen kvazaŭ averte tuŝis sian cigaron al lia manplato. Sinjoro Wagner ekkriegis laŭte kaj eltiris sian manon, sed li jam ridetis, rimarkinte, ke li havas cigaron.

            - Ĝi estas bona kajuto – li diris feliĉe al Ofelia.

            La ekzekutisto enlitiĝis frue kaj petis alporti la vespermanĝon en sian ĉambron, kaj ĝenerale pacaj pasaĝeroj ripozis sur la ŝipo, en kajutoj kaj en ŝrankoj, kiel tio decas.

            Sinjorino Gustavo Bahr kaj Mr. Theo paroladas.

            - Se eble mi estus koninta vin pli frue, mi neniam estus entrepreninta tiun vojaĝon – diris Theo poste.

            - Kial?

            - Ne ne estus dezirinta trovi Gustavon Bahr.

            - Vi estas la kaŭzinto de ĉio! Mi alvenis en San-Franciskon sekrete, kaj mi informiĝis, ke vi ne volas atendi min. Tamen mi venis ĉi tien. Iu ludis mian rolon al via sekretario, mia iu amikino. Ŝi estas tiu, kiu diskonigis la informon pri mia morto.

            - Ĉu la dika nekonato, A. Winter?

            - Ĉi tie mii renkontis lin nokte. Ni vagadi, kiel du fantomoj ĉirkaŭ la fenestro de la kuirejo. A. Winter povas danki multe al mi, aŭ al mia simio. Bobi fuĝis de mi kaj kaŝiĝis en la bilĝo.Ĝi vidis tie, kiam oni fermis A. Winteron. Kiam ĝi restis sola, ludis per la ŝlosilo, imitante, kion ĝi vidis, kaj hazarde ĝi malfermis la pordon, tiel elvenis A. Winter.

            Hm… Kaj certe ankaŭ Gustavo Bahr fermiĝis tiel en la dikumentŝrankon: La simio turnis la ŝlosilon. Estis domaĝe malfemis tion.

            Ili silentis.

            - Bonan nokton – diris Lilian. – Pruntedonu al mi libron… Mi dormas malbone…

            - Ankaŭ mi… Nur tion diri al mi: kie vi kaŝiĝis sur la ŝipo?

            Theo rigardis ien en la vibrantan nenion. Jam kelkajn taojn stranga melenkolio ekregis lin. Kion ni volas? Kial ni stentoras, planas, venkas kaj suferas, kion ni kredas?

            Absolute, kio estas tiu cirko?!

            - Ĝi estas la problemo – plendis la futbaljuĝisto al la oraĵisto, ĉar ili repaciĝis kaj trinkis konjakon –, ke la ŝoto de sur la punpunkto ne estas sufiĉe ekzakta. Kiam la mano de la ludisto tuŝas la pilkon, ĝi signifas tion, ke li estas kulpa pri hentz. Tial mi estas ĉi tie, ke mi juĝu! Vi tuŝis ĝin per via mano ene de la severigita areo! Sekvas ŝoto de sur la punpunkto! Bedaŭrinde vi estas artisto, kaj vi ne komprenas la futbalon…

            - Mi ne scias tion… – diris la alia. – Cetere ni oraĵistoj havas striktan rilaton al la futbalo, ĉar nia majstro, Benvenuto Cellini, estis kruda, interbatiĝema homo.

            - Sed la menciita matĉo brutaliĝis vere nur post ties fino: pro punŝoto mi konatiĝis kun mia edzino! Mi fuĝis al ŝi tra Sŝia fenestro, antaŭ ol dekkvin mil spektantoj povus prirespondigi min. Ŝi nek hodiaŭ scias tion. Kiam mi amkonfesis al li, nur tio ŝvebis antaŭ mi, ke la virino ne estus matrono, kiu havas blankajn barojn kaj iras kurbadorse. Kiam mi petis ŝian manon, mi ankorŭ ne sciis, kiel ŝi nomiĝas?! Kaj tiel okazis mia la plej granda, futbaljuĝista eraro: mi edziĝis pro la mantuŝo de la pilko. Kvankam mi anticipe ne ektuŝis la knabinon per miaj manoj, kaj ĝi okazis tute ne interne de la severigita areo, ĉar Ernestina tiutempe havis pli ol dudek jarojn.

            - Ĝi estas kruda sporto, sendube. – Kaj ili tintigis la glasojn. Ekblovis delikata vento, kiel la heroldo de ia latenta maltrankvilo…

            - Kion vi pensas pri la steloj? – demandis Ofelia sinjoron Wagner, kiu vekiĝis tiam.

            - Tio venas en mian kapon, sed nur se estas necese, kiel altranga soldato povas esti la ĉielo, havanta tiom da steloj en efektiva servo! Eĉ ora strio estas sur ĝi, kiam falas kelkaj ĉielaj ŝtonoj… Nu! Kiel oni nomas tiun hotelon en Honolulu, kien neniu iras pro la turistoj?

            - Ĉu Meteoro?

            - Jes… Kiam tia hotel-ŝtono falas el la ĉielo, eĉ ora strio apartenas al la steloj, kaj aŭrore oni alfiksas la ordenon, nomatan Venuso…

            - Ĉu nenio alia venas en vian kapon pri la steloj?

            - Je mia honorvorto, vi pravas! Ĉar venas en mian kapon, ke mia patro pensis pri kantisto: li estos granda stelulo. Li nomiĝis ia Titta Ruffo. Sed de tiam mi ne aŭdis pri li. Eblas, ke li senmoraliĝis. La plimulto de la ĥoristoj preskaŭ idiotiĝas pro la ebrieco.

            - Ĉu vi estas ĥoristo?

            - Kiel?! Mi estas amatoro. Ĉu vi jam estis en la operejo?

            - Ne. Sed oni operaciis mian farton pro apendicito.

            - Ĉu vere?! Kiel?!… Jen rigardu tiun familion! Sed mi vidas tiel, ke vi intermiksas operacion kun la opero Majstrokantistoj de Nürnber! Tiuj estas belegaj operoj. Ĉu vi scias ekzemple, kio estas la Kavalireco Kamparana?

            - Jes! Ekzemple nun redonu mian unu dolaron, kiun vi ŝuldas al mi.

            Sinjoro Wagner karesis ŝian hararon bonvoleme:

            - Vi estas granda infano, filino mia, se vi okupiĝas pri tio. Ĝi ne povas okazi. Kial ni ne parolus pri la muziko, kie rolas ankaŭ Ofelia? Ŝi estas la filino de reĝo, nomata Pepita, en la verko de dirigento Ŝekspiro, kie Otelo, histeria dana tenoristo ne estos feliĉa kun ŝi, ĉar la sprito de sia patro malbenas lin, kiomfoje ili volus ekkisi unu la alian, intervenas la orkestro, kaj ili devas kanti.

            - Ĝi estas tre malgaja… – respondis Ofelia kaj paŝis pli proksimen al sinjoro Wagner kun klinita kapo, kaj tiu falis surdorsen.

            - Krome – daŭrigis sinjoro Wagner sur la planko – la ĉielo estas ĝuste tia, kvazaŭ ni starus antaŭ montrofenestro, antaŭ la fermo, kiam mi rajtas kunporti nenion el la vendejo, kiel aliaj homoj post la fermo. Se okaze mi mortos, mi vidos, ĉu supre oni tenas la stelojn ne malantaŭ vitro, kiel arĝentan servicon por dek du personoj? Oni ne povas suprengrimpi post noktomezo fari truon sur la Laktovojo per vitrotranĉilo, tra kiu li povas elpreni stelon aŭ belan, grandan Metropolon…

            - Ĝi ne estas Matropolo…

            - Do Kontinental’, kio egalas, ĉar ne ekzistas tiu falanta grand-hotelo, kiun oni povus ŝteli de sur la Laktovojo, kaj tia estas la vivo: Ni vane revadas, la realo valoras nur tiom, kiom mia maljuna amiko, la olda Pinkerton pagas por la ŝtelita numerplato de veturilo…

            Li ĝemis, krucis siajn krurojn, kaj kun etendita brako li apogiĝis al sia maldekstra manplato, ĉar tie ne estis kajuto, li preskaŭ falis tra la balustrado, en la maron.

            - Kiom da breĉoj! – li kriis timiĝinte kaj kolere. – Ĉio ĉi estas pro viaj idiotaj steloj.

            - Vi eraras – diris Ofelia… – La elekto de stelo ne estas idiotaĵo… – Ŝi mallevis siajn okulojn embarasite. – Mi jam elektis…

            - Ĉu jes? Ĝi estas kara. Tiam mi ne ĝenas vin plu – diris sinjoro Wagner, eklevis sian ĉapelon kaj foriris. Sed li falis plu en la interferdekon, rompinte sian nazon, poste li kantis kaj fine ekdormis…

            …Theo kisis la manon de Lilian, li iris en sian kajuton kaj vidis kolere, ke la profesoro elvenis.

            - Bonvolu kredi, ke la ŝranko estas strikta pro mia grasiĝo… – senkulpigis sin Gustavo Bahr. – Ĉu ne estus eble…

            Puf! Lilian, senpripense, subite malfermis la pordon pro la libro, kiun ŝi petis, kaj…

            Edzo kaj edzino! Renkontiĝis… En la oreloj de Theo jam montriĝis senartikualcia antaŭsigno de okazonta ŝriko! Sed kio ĝi estas?!

            He!… Aŭskultu min! Gustavo Bahr iom ektimetis, sed li relative indiferente kapjesas!!

            - Pardonon. – Tion diras Lilian.

            Kaj ŝi eliras. – La genuoj de Theo fleksiĝas.

            Pardonu min – diras Gustavo Bahr kun bedaŭro –, eble ĝi ne estas tiel granda problemo…

            - Homo! Ŝi ja estis via edzino!

            - La orelo de la sorto, via buŝo kaj mia edzino! Mi vidis tiun karan virinon la unuan fojon en mia vivo. Nu!… Kio estas al vi? Trinku iom da akvo!

           

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:03:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
27
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

T R I D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Nun jam eksplodis la tempesto! Kiam Gustabo Bahr eksciis ĉion, li ŝiris siajn harojn, kaj sinjoro Theo volis helpi lin en tio.

            - Mi postulas – kriis la profesoro – transdonis ŝin al la polico!

            - Bone! Mi alvokos ĉi ien la policiston, deĵorantan sur la plej proksima koralrifo! Kiel vi imagas tion cetere?! – li kriegis. – Kiel mi sciu, ke la virino ne estas via edzino?

            - Mi protestas…

            Sinjoro Theo koleriĝis kaj simple enpremis Gustavon Bahr en la ŝrankon, frapferminte la pordon, li turnis kaj ŝovis ĝin al la muro. La situacio de la scienculo nun estis tia, kiel tiu de ŝajnmortinto, kiun oni entombigis starantan.

            Sinjoro Theo ne povis pensadi. Kvazaŭ tra liaj tempioj nevideblaj trikiloj estus penetrintaj en lian cerbon. Li ekdormis…

            …Poste nervomalsana kuracisto pridemandis ilin, kiu kion sonĝis tiun nokton sur la ŝipo Stanley Up To Date, kaj io pendis en la aero, aŭ la suda aerblovo latentis en la ostoj, tio certas, ke la antaŭsento de la okazonta dramo elpremis ŝvitajn, sinistrajn sonĝojn el la brustokesto de la dormantoj.

            Ekezemple sinjoro Arturo Maxbell sonĝis tion, ke li sidas kun Koperniko en la pasport-divizio de la ĉefpolicejo, kaj evidentiĝis, ke la Tero ne estas globforma, sed kuboforma, krome la planedoj havas ne elipsan orbiton, sed luĝejon, en kies fokuso staras tag-al-tage Ofelia Pepita kaj gitarludas…

            La futbaljuĝisto en sia sonĝo dufoje volis blovsonigi sian fajfilon post decida golo de nacia matĉo, sed la dua sono de la fajfilo restis muta. Li blovis tion timiĝinte, sed vane, kaj ĉiu pensas, ke li ne aljuĝis la golon. Li ŝatintus diri, ke ĝi estas valida, sed difektiĝis lia fajfilo. Antaŭ ol li povintus ekparoli, oni disŝiris lin je eroj, kaj ĉiu konservas el li peceton memore.

            Ĉu Theo?… Li havas la plej teruran sonĝon. Li renkontas Edmundon la Kanibalon sur Trafalgar Square. Kiu fine flustras al li, ke ili uzis Gustavon Bahr dum bankedo kiel hepatan paston sur sandviĉoj, kaj bedaŭrinde ili devas kunporti sinjoron Theo anstataŭ li por trovi iun, ĉar ili ne povas “dezavui” la Reĝan Geografian Societon, kies prezidantino, sinjorinoo Ofelia Pepita deklaras, ke la scienco estas netrompebla, nur Jimmy la Ĝisorela estas tompebla, kion ŝi pruvos dum ĉiu suneklipsio al sendita komitato en la polusa regiono. La komitato ekveturis per moderna, trimotora, ĉenbenda, unuafrotlinia ĉas-epidemia hospitalo, kie oni felgas pestajn malsanulojn.. Oni zorgeme kaŝas Theo-n en la tegaĵo de pluŝa fotelo, ne dirante, ke la meblo efektive estas elektroekzekuta seĝo. Moka voĉo kriegas ie el la spaco:  “Ne timu! Nun mi demetis miajn manumojn!” …Mil-loke penetras en lian korpon la kurento, li senkonsciiĝas en la terura skuiĝo de la elektra morto, kaj li vekiĝas…

            Jimmy la Ĝisorela skuas lin.

- Sinjoro, venu sur la ferdekon – li diras apenaŭ aŭdeble.

- Kio okazis?

- Unu mejlon antaŭ ni… La ŝipo Sinjoro Wagner proksimiĝas al ni…

 

 

T R I D E K   U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

La vento ŝiris el lia mano la pordon de la kajuto, kaj ĝi klake puŝas tion al la muro! Kaj ili blinde ŝanceliĝadis pro la pluveroj, rekte frapiĝantaj alvizaĝe. Ĝi estas vera nokto, konvena por la fantomoj!

            Ie oni kriadas… Jimmy la Ĝisorela superhurlas la sibladon de la vento.

            - Oni volas ĵeti la Blubarbulon en la akvon!

            Vere sinjoro Wagner estis vekita laŭ tiu versio, kaj li ĉiumaniere estis kontraŭ tio. Eble ni ne neglektu mallonge, en kelkaj vortoj, nek la sonĝon de sinjoro Wanger inter tiuj teruraĵoj, kuregantaj per la rapideco de tempesto.

            Ĝi okazis tiel. La personaro venis, gvidate de Gordon por ĵeti en la akvon la grandan konanton de la operoj kaj hazardludoj. Kaj tio ne estis sonĝo.

            Sed Vanek la Dornhara, Eŭgeno la Buŝaĉulo kaj Tendenulo la Fervora savis lian vivon el la mano de la matrosoj. (Pro kio ili havis multe da malagrablaĵoj.)

            Ili tiradas li… Diskuto… Kaj dume sinjoro Wagner iomete ekdormas inter la manoj de Gordon, kiu strangolas lian koron, ĝis oni interkonsentas.

            Sed oni jam kaptas lin, kaj iu ektuŝis lian manplaton, kie la anatomon bruligis lin. Tiam li vekiĝis. Dum sekundo, kiam li sentis pikan doloron akran, li sonĝis la sekvajn:

            Li mortis iel, sed nenia problemo, kaj sur la krada pordego jen tio estas skribita:

 

 

A T E N T O N,   T R A N S M O N D O!

“Homo, kiu enpaŝas ĉi tien,

rezignu ĉiun esperon!”

(cito el iu opero de Dante)

Antaŭ la enpaŝo bonvolu skrap-purigi la sopirojn!

Kunporti biciklojn sub la pordegon, aŭ ŝteli

tiujn de tie, ne estas malpermesite, sed ĝi havas

nenian sencon!

 

 

            Alo! Jen vidu, kiel kara li estas!… Blankhara pordisto malfermas la pordegon. Pro la pli bona ŝajno li prezentiĝas tiel, ke li estas Wagner Altmontara. Tiam la maljunulo frapfermas la pordegon. Sinjoro Wagner li mem ekstaras de sur la tero. “Nenia problemo”, li pensas kaj etendas sian manon en la birdoneston. Bonŝance edukiĝas tie ankaŭ kelkaj ŝtelŝlosil-birdidoj, kaj per tiuj li malfermals la seruron! “Kial vi mensogis?” – draste alkriis lin la blankhara pordisto. “Vi ja ne estas Wagner Altmontara, sed Nesta, kiu havas paseron! Ne estas diferenco! Tiam ĝi ne estas ŝtelŝlocilo, sed vera! Do vi estos la domprizorgisto ĉi tie.” Apud la ĉapelo de sinjoro Wagner brilas mil-vattaj lampoj, kaj li elrapidas kun la ŝlosilo. Li iras en klakantaj flanel-pantofloj, kantante, ĉar laŭ la pordisto li devas ricevi tridek cendojn pro ĉiu malfemo de la pordo…! Sed dum li dormis sian eternan dormon post la tagmanĝo, iu pendigis novan tabulon kun la jena surskribo:

 

 

T R A N S M O N D O!

A L   L A   A T E N T O   D E   N I A J   V I Z I T A N T O J!

Sinjoro Wagner araĝas post ĉiu deka horo

enpagan pordomalfermon por siaj malnovaj konatoj.

LI DONAS SIGNIFAN RABATON EĈ EL TIO

POR SIAJ IAMAJ SAMPRIZONULOJ!

 

 

            Kaj tiam… Okazis la plej granda impertinentaĵo! Tute fremdaj uloj alvenas gemute kriegantaj, asertante, ke ili konas lin! Homoj portantaj frakon kaj vestaĵon de grafoj, eĉ aktujon jam de malproksime krias: “Kio nova?! Kio nova?! Alo, Wagner!” Kompreneble li kriordonas al ili kolere, kek nenia nova estas ĉi tie, kaj ili intermiskas lin kun iu alia ebriulo, sed tiuj sinjoroj ridetante klarigas unu al la alia, ke: “Li estas bona tipo!” Kaj vane li volas protesti kontraŭ ĉiu konfidencumo, ili venas! Ili superkrias lin, okulumas unu al la alia, ke ili konas bone lin,”Tiu estas granda friponeto, li nun ŝtelis ŝlosilon de ie, kaj li volas koni neniun! Li estas bonega figuro!” Kaj ĉio estas vana: Li perlaboris nur tridek cendojn dum la tuta nokto! Eĉ tion li ricevis de sia bona amiko infanaĝa, kiu prefere pagas tridek cendojn, ol apelacii la konatecon kun sinjoro Wagner. Kaj li metas en ties etenditan manplaton la tridek cendojn da fajra ĉiela Matropol-ŝtono, kiu ekbruligas lin…

            Tion li dormis dum momento, kiam iu ekprenis lian manplanton, tie, kie la cigaro de doktoro Rügen ektuŝis lin.

            - Tiu malbenita fripono kunportis la peston!

            - Sed, infano mia! Ne ĵetu min en la akvon! Vivanta birdo estas sub mia ĉapelo!…

            Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela kaj sinjoro Theo devis interveni por savi sinjoron Wagner el ties senespera situacio.

            Samritmaj, grandaj ondoj leviĝis kaj malleviĝis sur la maro. El la nekonata profundo de la ampleksantaj, etendiĝantaj nubo-ĉifonoj malcerta rebrilo saltadas, sur la kresto de la refalanta akvo…

            - Tie…!

            …Malproksime, ĉe la horizonto, en la fumeca radiado de la oblikvaj lunlumfaskoj, kaduka vaporŝipo baraktas sur la maro, ŝanceliĝante, tremante, longaj funebrofumoj svingas el ties kamentubo, kaj estas videble, kiel la multe da blankaj literoj trairas sub la lumo… sur la riparo de la ŝipo:

 

N U   K I O    N O V A,   S I N J O R O   W A G N E R?!

 

 

            - Sinjoro, indulgu nin… – flustras iu matroso, kaj ili ĉiuj demetas sian ĉapelon…

            La pestoŝipo!

            Nun malaperis la lunlumo sub la densiĝantaj nuboj, kaj mallumiĝis, kiel dum sceneja ŝanĝo, kiam oni estingas la lampojn… La vaporŝipo preskaŭ timiĝinte veturegis sur la akvo, kaj ĉiu ondo desegnis ombrojn de pestaj mortintoj ĉirkaŭ ilin…

            - Hej, kapitano! Ni returniĝu!

            Theo staris kun krucitaj barkoj, kaj transigis sian cigaron el sia iu buŝangulo en la alian.

            - Kiu ektuŝos la savboatojn sen permeso, mi motrpafos tiun!

            La personaro pritraktis la aferon murmurante. Iu frapetis sur la pordo de la kajuto de Jimmy la Ĝisorela, kaj timiĝinta, blonda kapo enrigardis. Lia lorda moŝto!

            - Atentu min – diris tiu tre eleganta kaj tre timiĝinta junulo al la unua oficiro tute mallaŭte. – Mi decidis surprenis la respondecon, se sinjoro Theo returniĝos kun la ekspedicio.

            - Sed vi devas sciigi tion al li, sinjoro…

            Lordo Hamilton foriris. Sed iu frapetis denove!

            Livingston bruis en la ŝranko! Interne!… Ĉar dume li elŝovis leteron ĉe la malsupra breĉo de la ŝranko. Damne…! Li kapte levis la leteron kolere. Jen tion skribis la pordisto de Pacioci: “Kiu estis tiu homo, kiu staris en la pordo? Kiel li aspektas? Mi ne vidis lian vizaĝon!”

            Tia estas impetinentulo! Nu atendu!

           

            “Tiu homo estis sinjoro princo de Kimrio, kaj lia iu orelo estas tute surda, sed tio ne gravas, ĉar lia barbo pendas ĝis la zono. Sed se vi korespondos kun mi, poŝtrevene mi havos la feliĉon bati vin je la kapo tiel, ke vi invalidiĝos. Nun estas bona okazo al tio, ĉar

ni restis en duopo ĉi tie:

Don Ĝisorela di St. James.”

 

            Theo venis nun taŭzite!

            - Donu al mi ion trinki! – li diris kolere. – Se la lordo volas, ni do returniĝos… Je via sano.

            Sed li apenaŭ levis la glason al lia buŝo, iu frapetis sur la ŝranko, kaj aperis letero sube. Jen tiel ĝi tekstis:

           

            “Sinjoro Theo! Mi diras je mia honorvorto, ke la kimra princo portas mian pantalonon. Livignstrone.”

 

            …Post kvin minutoj Theo enpaŝis en la kajuton de la lordo.

            - Nu?… Ĉu ni jam returniĝas? – demandis la lordo.

            - Jes. Ni tuj returniĝos, kontrolinte viajn dokumentojn – li respondis aplombe.

            La du aritokratoj kunrigardis.

            - Nu do…

            - Levu viajn manojn! – la revolvero de sinjoro Theo direktiĝis al ilia vizaĝo. – Sufiĉe la ŝercaĵo! Ĉu vi estas la filo de pordisto, nomata Livingstone?!

            La “lordo” paliĝis, kaj… Puf!

            Tiumomente gumbastono batis lin el dorsdirekto. Li sterniĝis sur la planko de la kajuto sveninte. En la breĉo de la lerte malfermebla vando staris Watson!

            - Li preskaŭ kaŭzis nian peron per tio, ke li ŝajnis tiel stulta komence.

            - Sed kiel li sciis, kiu mi estas?

            - Ĉu vi tute ne pensis pri tio, ke via patro, kiu vidis vin ĝistrunke, tra la serurtruo, ĵus, rekonis malgraŭ la artefarita ŝtopaĵo la perforitan nomon de la Trusto Pacifika Oceano sur la pantalono.

            …Dume sur la ferdeko ekplodis la paniko! Oni kriadis.

            - Per boato ni atingos la insulon Tonga!

            - Ĉi itie pli-malpli poste la diablo forportos vin!

            - Vi estas stulteguloj! – kriis Jimmy la Ĝisorela. – Moderna homo scias, kiun la diablo volas forporti, tiun forportos ankaŭ de sur la insulo Tonga!

            Lilian venis ekscitite kaj flankentiris Jimmy la Ĝisorelan.

            - Watson volas returniĝi.

            - Kie estas sinjoro Theo?

            - Mi ne scias. Ĉu eble ankaŭ vi estas… la homo de Watson?

            - Homo de tiu de fulmotondro frakasa.

            Li rapidis malsupren sur la helica ŝtuparo. Ili vanigos la planon de Watson en la maŝinejo. Kiam li alvenis tien, la paroltubo ĵus krakis.

            Hejtisto staris pipfumante, turniĝanta al la maŝino.

            - Haltu! – alkriis lin Jimmy la Ĝisorela.

            - Nur ne nervoziĝu – diris la maŝinisto –, eĉ ĝis nun ni neglektis vin, kaj ankaŭ en la futuro ni prosperos sen vi.

            - Fred la Malpura!… – li kriis timiĝinte kaj eksidis!

 

 

T R I D E K   D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

- Alo! Kion vi atendas! – sonis el la paroltubo.

            Fred la Malpura prenis la aŭdilon en sian manon kaj diris en ĝin:

            - Ne buŝaĉu konstante, vi, fripono, ĉar mi venos supen kun la karboŝovelilo, kaj hazarde mi vangofrapos vin per ĝi.

            - Mia fratego Fredy… – balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela. – Ĉu vi… vi… vivas?

            - Ŝajnas tiel, ke mi ankoraŭ vivos iomete…

            Nun aperis d-ro A. Winter. Li liveris karbon per puŝĉaro, kaj la ŝvito brilis sur lia glata korpo, simila al tiu de porko mangalica.

            - Rapidu jam, bradipo! – kriis la Kapitano.

            - Iru nur supren, tio oni plie povas utiligi vin. Ĉu vi aŭdas? – diris Fred la Malpura.

            Komenciĝis furioza piedtamburado kaj kriegado supre.

            Jimmy la Ĝisorela kuregi timiĝinte. Dio, indulgu nin!

            De malproksime, sed per rapideco, superanta tiun de destrojero, veturegis rekte al ili la pestoŝipo, trafonta ĝuste la flankon de la luksa vaporŝipo!

            La vento siblis, la pluvo falis, kaj la panika personaro zorgis pri nenio plu!

            Kaj nun sekvas la rolo de Jimmy la Ĝisorela, konvena al heroa eposo! Li estis blanka kiel la muro, kaj ankaŭ interne furiozis la paniko! Li pensis pri tio, kion farus oficiro nun, kiu rajte portas la ledan gamaŝon? La unuan fojon en la vivo venis en la kapon de Jimmy la Ĝisorela la vorto “devosento”. Li elprenis sian revolveron:

            - Kiu toŝos la boaton, mi mortpafos tiun!

            Kaj sekvis la lukto. Ĝi estis mallonga, kaj malesperiĝinta.

            …Iu matroso falis surdorsen kun rompiĝinta vizaĝo! Kaj sekvas tri-kvar pafoj… la rondo vastiĝas.

            Lia pugno falĉas… Sed li ne povas elteni longe… Io siblas al li el la alto. Li estas trafita je la kapo… Li sterniĝas…

            …La vento muĝas, raŭkaj voĉoj kriegadas, kaj la plimulto de la personaro jam balanciĝas en la boato sur la akvo… Ili fuĝas. De antaŭ la morto! Sed jen, ĝuste la plej laŭtaj homoj restas! La Dornharulo, la Malavarulo…

            - Kio ĝi estas?… Jimmy la Ĝisorela venas antaŭen kun vertiĝanta kapo kaj apogiĝas lace al ŝranko, sed la groba meblo draste alkrias lin:

            - Kial vi ne iras de tie ĉi?! Kial vi apogiĝas peze sur min?! – Kaj ĝi forpromenas: - Jen vidu!

            Tio estas tro. La genuoj de Jimmy la Ĝisorela fleksiĝas.

            …Sinjoro Theo vekiĝas je tio, ke lia kapo kuŝas sur la sino de Lilian, kaj la virino metas akvumitan tukon sur lian kontuziĝon.

            - Kio… Kio okazis… sur la ŝipo? – li demandas.

            - Ribelo. Kaj nun jam kolektu vian forton!

            - Kio estas la problemo? – li demandas, ĉar Lilian spiregas.

            - Mi pene elportis vin el la kajuto, kaj vi estis peza… Nu!

            Sinjoro Theo ekkisis ŝin. Kaj ili kisadis en tiu perplekso dum iom da tempo. Kiu aŭdis ankoraŭ tian frenezaĵon?

            Mi. Tiu senlima, insolenta egoismo estas la karakteriza simptomo de la ekstazo, nomata amo. Du homoj sendepedigas sin en temo kaj spaco de ĉio tial, ke ekzemple en incendio, sur la tegmento de brulanta domo, ĝis la fajrobrigado alvenos, ili kisadu iomete

            Knalas kelkaj pistolpafoj… Sinjoro Theo elrapidas. Estas mallumo. Pafoj fulmas. Iu ekkrias!…

            La ekzekutisto nun aplombe diras tra la fenestro de sia kajuto:

            - Mi petas silenton! – Kaj li frapas sur la kornicon.

            - Je mia honorvorton, li tute pravas – rimarkas de ie, la fantomeska voĉo de la nevidebla sinjoro Wagner. – Ĝi okazas tiel ĉiun nokton. Sed venos Strovaĉek, mia brutala amiko, kun kelkaj unuarangaj vangofrapoj, kaj tiam estos silento… Dormu bone, Arnoldo! Mi estas ĉi tie…

            “Ĝi estas naĝata frenezulejo!” – Theo pensis tion. Poste li vizitas la radiokajuton laŭregule grimpante, kiel en milito. Dume pafaro de antaŭenŝovita homo de malproksime preskaŭ trafas lin. Voĉo de virio aŭdiĝas de interne. Ĝuste nun oni dissendas ion… Nun kvikado… Ankaŭ sinjoro Wagner estas ĉi tie!

            - Alu… – diras la radiisto. – Mi ripetas: Stanley Up To Date! Stanley Up To Date. Bonvolu transdoni la sekvajn informojn al mia ĵurnalo: “Ni veturas plenvapore al la celo. A. Winter…”

            La sango leviĝis al la kapo de sinjoro Theo! Ĉu tiu viro tamen estas ĵurnalistaĉo?!… Nun li estos kaptita! Li malfermas la pordon…

            Sinjoro Wagner prenas la randon de sia pantalono kaj dormas, apogiĝinta al la muro.

            - Dankon – diras Lilian al la radiisto.

            Nun ŝi ekvidas Theo-on. Ŝi paliĝas, kaj ŝiaj lipoj ektremas… La milionulo ridas, sed ankaŭ li estas blanka kiel la muro.

            - Jes! Mi estas A. Winter! – diras Lilian abrupte. – Vi komencis tiun batalon.

            - Vi venkis – li diras raŭke. – Viaj rimedoj certigas vian venkon super ĉiu ĝentlemanoj!

            - Vi estas impertinenta! Ĉu vi komprenas?!

            - Sufiĉe, sinjorino… Via afero ne interesas min! Radiisto! Dissendu danĝersignalojn…

            Revolvero ekbrilas en la mano de la virino.

            - Levu la manojn!… – ŝi krias…

            Kaj ŝi jam ekŝrikas kaj svenas tuj! Lilian perdis la ludon, ĉar ŝi ne antaŭvidis tion, kio estis la plej logika: ke la vivo por sinjoro Wagner (neniu scias, kial?) estis kara, li do levis siajn manojn.

            …Kaj tiam, sinjoro Wagner, bedaŭrinde, ne povis fari tion.

            …La radiisto dissendis danĝersignalojn laŭ la ordono de Theo, kaj Wagner humiligita ĝispolve, dormas profunde kun levitaj manoj…

            Sur la ŝipo oni dividiĝis je memstaraj, tute sendependaj, eĉ malamikaj grupoj. Ĉe la poŭpo pafis Vasiĉ kaj liaj kamaradoj, en la kontraŭa flanko Watson kaj liaj amikoj, poste sekvis la aŭtonoma Sokrato Schwachta aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo), kiu vivis ankaŭ plu en sia kajuto, kiel privatulo, kaj de tempo al tempo li pafis blinde ien. Ankaŭ ĝi nun apartenas al la lokaj kutimoj…

            Neŭtralan teĉmenton formis: sinjoro Maxbell, kiu iafoje elŝovis sian kapon el barelo, kaj Brusier, franca fizikisto, kiu ĝis nun ne rolis en la romano, kaj jam ne plu li aperos, ĉar depost la ekveturo li kuŝis en la lito pro marmalsano. Nun jam estus malfrue mencii lin aparte, kaj tio tute ne gravas.

            Sinjoro Theo, la futbaljuĝisto, la mekanikisto kaj la oraĵisto tenis okupita la interferdekon, kaj kelkfoje tie kaj ĉi tie aperis alta, mallarĝa ŝranko, piedirante. Oni alpafis ĝin el ĉiu direkto. Poste ankaŭ la bula meblo-parenco venis, same nudpiede.

            Gustavo Bahr volis elpremi la supran parton de la ŝranko, kaj anstataŭ tio li levis ĝin de sur ties bazo, pro kio liaj piedoj liberiĝis. Kion li povintus fari ceter, forlasite?

            Kun unutaga diferenco ankaŭ la korpulenta, blua parenco, Livingstone aperis, li pliigu la totalan panikon kun tiu senekzempla eksteraĵo.

            La anatomo kaj Ofelia Pepita dume iel-tiel stiris la ŝipon, kaj sekve de tio la ŝipo Stanley Up To Date aspektis sur la oceano tiel, kvazaŭ ĝi nun venus el la drinkejo kun fiere flankenŝovita kamentubo.

            Sinjoro Wagner pasigis tiujn malfacilajn horojn en la operaciejo, kie li kŝis sur la tablon kaj dormis aŭ kantis. Poste ne multe mankis, ke Sokrato Schwachta operaciis lin. A. Winter, kovrita de karbopolvo ĝis la frunto, estis lia paciento, kies kruro doloris kaj turnis sin al la kuracisto.

            - Mi estas A. Winter, kaj iam mi havis ekzemon ĉi tie – li diris al sinjoro Wagner, kiun li trovis unue en la operaciejo. – Mi ŝatus, se vi rigardus ĝin, sinjoro kolego…

            - La ekzekutisto estas via kolego – respondis sinjoro Wagner. – Kaj atendu lin, ĝis li venos ĉi tien! – Kaj li ekdormis.

            - Bum!… Kuglo penetris tra la lignotabulo. Bum! Bum!… A. Winter sidis sub la seĝon kaj ne komprenis, ke sinjoro Wagner nun ronkas. Poste vere venis Schwachta:

            - Mi ne kredas, ke vi restos vivanta – li tuj konstatis. – Ĉu vi havas proksimulojn? Ĉu vi mesaĝas al ili?

            - Mi petas vin… Tio estas nur malnova cikatro. Ĉu eble vi devus elektrumi ĝin?

            - En ordo – diris sinjoro Sokrato entuziasme kaj ekbrilis liaj okuloj!… Li demetis siajn manumojn. Dio mia! La malnovaj, belaj tempoj!… Li ŝaltas!… Zumado… elektraj fajreroj… Muziko al liaj oreloj. Li ĝuas tion kun fermitaj palpebroj.

            Bum! Kuglo penetras tra la muro. A. Winter singultas…

            - Dankon – li diris dankeme kaj tremante al A. Winter. – Viaj pacientoj certe estis dankemaj.

            - Nu… Neniu plendis pri la elektrumado post la terapio – li respondis orgojle. Bum! Bum! Bum!

            -Je mia honorvorto – diris sinjoro Wagner kaj side leviĝis –, mi ankorŭ ne vidis tiaĵon. Vi venas paroladi en operaciejon, kvazaŭ ĝi estus ia ŝranko. Ĉi tie mi ne povas dormi, se vi konstante babilaĉas…

            Tiam enfrapis la plej nova fulmo: evidentiĝis, ke iu boris la akvobarelojn nokte. Ili ne havas akvon! La akvoportistoj de la malamikoj, simile al parlamentario, dividas la alkoholaĵ-provizon. Ĝi estas la sola trinkebla likvaĵo.

            Je la 12,10-a horo posttagmeze oni dividas la unulitrajn porciojn.

            Je la 1,5-a horo posttagmeze ne plu estas malamiko sur la ŝipo! Sinjoro Theo, Watson kaj Vasiĉ sidis gaje, duoncirkle en la mezo de la ferdeko, kantis sentimentalajn kantojn, akompanatajn de buŝharmoniko kaj gitaro.

            Mi ripetas: oni dividis la unulitrajn porciojn je la unua horo posttagmeze, kaj sinjoro Wagner sobriĝis je la kvina horo!

            …Je la kvina kaj kvarono li ĉirkaŭiris kun malgaja mieno kaj prezentis sin al ĉiu aparte.

            - Mi estas Manfred Zaturek – li diris mallaŭte.

            Se sinjoro Wagner ne estus firmkaraktera individuo al tiu komparo, mi dirus tion, ke li staris tie, kiel Dornrozinjo, vekiĝinta el sia centjara dormo, kun suspekta timiĝo, en la regiono de la Suda poluso. Kun cejankolora barbo!…

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:04:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
28
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Li vagadaĉis nervoze kaj serĉis ĵurnalon en la salono, ĉar li ŝatintus scii, kio okazis intertempe en la batalo inter Rusio kaj Japano? Laŭdire io estas okazonta apud Ĉemulpo. Poste li skribis leteron al sia edzino, en kiu li informas ŝin, ke li vojaĝas bone. Lin interesas tiu ĉi ekspozicio. Ŝi ekvidos tiun flugmaŝinon. Dum la tuta nokto li vidis flugi en la aero dinamomaŝinojn, per flugiloj (!) longe! Eble la veronezer kaŭzis tion. Li ĉiam dormas maltrankvile pro ĝi. Ni ne manĝu multe da vespermanĝo. Sed precipe ni ne volu flugi. Tio ne doniĝis al ni. Ni havas telekomunikadon, idlan (kontraŭdirektan bremson!) sur biciklo, telefonon, telegrafon, aŭtomatan fajrilon kaj fotografadon. Quo vadis? Kion ni volas ankoraŭ?

            Kredu min, Edita, ne estas plu! Se la tekniko ankoraŭ progresus, Dio estus el la homo! Kaj tiaĵo malofte rezultas bonon. Mi sonĝis ankaŭ pri skatolo (?), nomata radio. Kiam oni ektuŝis ĝin, la veronezer tuj kantis el Londono kaj Munkeno. Kaj tiu malfacile digestebla kolbasaĵo eĉ fortepianis. Ia idioto pene portis lin en la sonĝo, kaj kandelo estis apud lia ĉapelo. Ĉio svarmis pro tiuj kinematograf-projekciiloj, kaj tio estis la plej terura: Imagu! La bildoj parolis (!), kantis (!), kaj la ŝvito fluis sur mi, kaj mi ne povis vekiĝi. Mi neniam plu kunportos veroezer-on! Tiuj estas malfacilaj tempoj – li skribis ankoraŭ, ĉar li devis skribi. – En nia aĝo ĉiu jaro kalkuliĝas duoble! Sed estus bone fariĝis 30-40 jarojn pli maljuna! Tiam la tuta mondo ne sidos zorgoplene apud la telekomunikilo, ve, kio okazis apud Ĉemulpo aŭ al la ribeluloj luktantaj per boks-fero? Sed eblas, tial mi havas malbonan humoron, ĉar mi gustumis gluton da trinkaĵo. Vi scias, ke ni havas superstiĉon en nia familio (stultaĵo!), kiu trinkas unu gluton da drinkaĵo, tiu fariĝos alkoholisto, kaj li neniam ĉesigos tion, ĉar ni ĉiuj hontis, ke la patro, kiam li drinkis, li zumkantis en la ŝtuparejo. Estis varme, mi do trinkis gluton da drinkaĵo. Sed se mi estus zumkantinta, tion mi ne kredas. Mi esperas, nek vi. Mi ankoraŭ ne vidas Pola-on, ŝajnas, ke nia ŝipo malfruas…

            …Li skribis, kaj skribis, la aliaj kantis, kaj Theo ekhavis bonegan ideon: ili surprenu vesperfestan vestaĵon!

            Estis varme, kaj salaj vaporoj ŝvebis, ili do ĉiuj devis trinki, kaj tiel la pseŭdolordo poste, Dio scias, de kie, akiris harpunon kaj pelis Ofelian Pspita kun deformiĝinta vizaĝo. Ŝi kuris ridante, ŝrikante en la mano kun gitaro, ĉe iuj turniĝejoj ŝi montris azenorelojn al li, aŭ ŝi kantis kelkajn gajajn strofojn pro ĉikani la amokulon. Fine ŝi fuĝis en ŝrankon. Hamilton piedbatis ĝin… La ŝranko nur ridis pri tio.

            Lia lorda moŝto tiam kunportis siajn instrumentojn kaj ŝraŭbis!

            - Nu, nu!… – diris la ŝranko… – kion vi volas?

            - Silentu, fia meblo, vangofrapante mi faros el vi fajroligno! Ofelia, revenu! Mi pardonos vin…

            La pordo malfermiĝis, Hamilton paŝas kun disetenditaj brakoj por brakumi Ofelian, kaj li vidas timiĝinte, ke li ĉirkaprenas la pordiston de Pacioci.

            - Filo mia! – tiu krias, froĵetinte sian gitaron.

            - Kortuŝa monento! Patro kaj filo staras vid-al-vide.

            - Mi petas vin, paĉjo… – balbutaĉas la knabo – estas bone, ke vi venis. Mi ne trovis hejme la artoŝtopiston…

            - Ĉu la plej proksima tajloro estis ĉe la Suda poluso?!

            Tamen li brakumis sian filon kaj ploris iomete, kaj riproĉas lin, sed vine li ne koleras: li vidis multe da belaj aferoj dum tiu instrua marveturo, ĉar en la ŝranko estis ilustritaj magazinoj.

            Theo kaj Watson trinkas antaŭ la bufed-breto

            - Nur tion diru al mi, oldulo mia… – demandis Theo – kion vi volis… sur tiu ĉi ŝipo?…

            - Mi, se vi permesas… Saluton… ex! Via ŝipo… pro koruptita inĝeniero, estas farita kun duobla riparo… Kaj ĝi estis plena de armiloj inter la du riparoj de la bilĝo… Nu, vi fermis tiun dikan A. Winter-on, kaj li subaŭskultis, kiam mi traktadis pri la armiloj, kaŝitaj inter la du riparoj. Ankaŭ li kaj la ĵurnalistino kaŝiĝis tie de antaŭ ni. Jimmy la Ĝisorela kaj liaj amikoj eksciis de la virino la aferon de la armiloj. Tiuj banditoj de la Ruĝa Vasiĉ nokte ĵetis la armiloj en la akvon sekrete!… Tiam komenciĝis la mokincito inter la amikoj de Vasiĉ kaj miaj homoj! Kelkaj mortigis unu la alian.

            …Super la nigra maro alcionoj rondflugis kun oblikva glisado. Io skrapis la gorĝon de Theo. Sed li ne trinkis. Jen estas la lasta okazo! Ofelia Pepita kantis, dancis, trinkis kaj ridis, kiel gutoforma Puck, ekzaltita ĝis rekorda rapideco el la teatraĵo Terursonĝo de Somermeza nokto.

            La okuloj de Livingstone sinkis en sian pufan vizaĝon pro ebrieco, kiel la lastan kvaronon kurbanta lunarko. Ie ili trovis lian pordistan ĉapon, kaj li sidis tie portante ĝin, dike, kun stankolora, vitreca rigardo.

            Theo malrapide foriris ŝtelumante en la ombro de la kajutoj. Li devas fari ion! Kien veturegas tiu malbenita ŝipo?

            Iomete li svenadis pro la soifo. Li vidis lumon en la interferdeko ĉe la kajutoj de la matrosoj. En iu ĉambro de la personaro estis Tendenulo, havanta element-instruistan aspekton kaj du aliaj homoj, kiujn Theo neniam vidis sur la ŝipo.

            - Tiu ĵurnalistino estas lerta.

            - Prave. Tamen gravas, ke ni batfaligis Jimmy la Ĝisorelan – diris iu el ili.

            Kompatinda fregat-ĉefleŭtenanto!…

            Lilian estas bestio.

            La dikulo oscedas kaj ekiras al la pordo, kie staras Theo. Eh, se li jam miksiĝis en tion, ek!… Kaptinte seĝon, li ekbatas la dikulon per ĝi, ke tiu surdorsiĝas, kiel ŝtono. Ankaŭ Tendenulon la Fervoran trafas bato, kaj li falas surdorsen, kovrita de sango. Strangolante la gorĝon de unu la alia, li ruliĝas kun la altulo. Fine ankaŭ tiu kuŝas senmove.

            Li ŝnurligas la tri homojn kaj rulas ilin en la bilĝon. Iru plu… Li ŝtelumas spiregante preter la muro. Li haltas por momento. La futbaljuĝisto kriegas supre.

            - Tio estas nenio. Atentu min! Mi volis fariĝis fama! Mi havis eĉ inventaĵon! Tio gravas! Mi havis celon, kiel futbaljuĝisto: Korekteco! Objektiveco! Atento! kaj multaj aliaj aferoj…

            En tiu momento venis Sokrato Schwacha.

            - Neniu forlasu la ŝipon, ĝis la polico alvenos! Oni blokadis la markolojn. Malaperis grava lorno! Oni traserĉos ĉiun, kiam ni albordiĝos en Zuriko!

            …Dume la Ruĝa Vasiĉ ŝteliris post Theo-n, kaj oni batfaligis lin per brakseĝo. Ankaŭ sur Filipon Diru-jam falis io… Li svenis. Oni fermis ilin en la bilĝon.

            Nun li atingis la ilarejon

            Li aŭdis voĉojn… Li premas sian orelon al la muro. Ŝi estas Lilian!

            - Ĉu via patro… estis ĉe cirko?

            - Jes. Mia avĉjo rakontis multe – lamentis A. Winter. – Mia patrino estis la altira spektaklo, ŝi ekvilibrigis sin per bambuo. Paĉjo lernis, ke li estu malpeza, kiam oni levas lin. Do, mia patrino tenis mian patron sur la fino de bambuo…

            Theo frapetis sur la eta, ronda fenestro.

            - Mi petas vin… iru de tie ĉi… – diris Lilian timiĝinte, kiam Theo malfermis la pordon.

            - Estas afable, ke vi maltrankvilas tiom…

            - Theo… – diris la virino tremante. Kaj li elpaŝis.

            - Mi ŝnurligis ilin – komencis la ruĝa junulo mokante –, kaj en la bilĝo…

            …La virino subite ekpuŝis lin je la brusto, ke li falis en la ilarejon, poste ŝi ŝlosfermis lin.

            Theo kape kuris al la pordo pro kolero…

            Nun la paniko ekplodis sur la ferdeko.

            Al iu ekideis, ke ili ne havas manĝaĵon. Kial li pensis tion? Estas enigmo! Post unu minuto komenciĝis ekscitita interkonsiliĝo. Sokrato Schwachta petis la homoj konservi sian trankvilon, kaj li falis en la pluv-cistenon, de kie oni eltiris lin. Ni ne perdu vian kapon, li diris, sur la maro estas bone elprovita kutimo kontraŭ malsatmorto. Vi manĝos pasaĝeron. Estos festeno de matrosoj!

            Eksplodis vekriado kaj paniko! Maxbell petis ĉiun, se oni elektus lin, antaŭ la manĝado oni enbalzamigu lin. Se li restos vivanta, kompreneble tio estos superflua. La futbaljuĝisto saltis sur la supron de la tablo kaj kriegis.

            - Sinjoroj – li kriis sovaĝe. – Mi oferos min… Nu… Ve! Atendu, vi, idioto! – (Ĉar la malpacienca Sigorski, dum la futbaljuĝisto parolis, salis ties manon kaj ekmordis ĝin.) – Mi scias, kio estas la devo, mi ofer-proponas mian edzinon!…

            - Pfu, juĝisto! I-di-o-to! I-di-o-to!

            - Se la afero statas tiel, ke iu el ni devas morti, ni trinku gluton da drinkaĵo – diris Maxbell kaj eltrinkis duonbotelon da brando. Pro tio li subite ebriiĝis ĝis sveno. Alia paniko! Ofelia Pepita kriis por helpo ie… Ili kuregis tien kaj vidis, ke la artistino genuas sur la muntisto, kaj ŝi batas lian kapon per kaserolo.

            - Helpu! – ŝi ŝrikadis – mi ne povas mortbati lin sola! Alportu ŝovelilon de la hejtistoj.

            Ili kuregis por alporti ŝovelilon.

            - Estintus multe pli saĝe ensidi en malmultekostan sukeraĵenojn kun stulta virineto, ol partopreni la ekspedicion – krias Maxbell. – Dissendu danĝersignalojn! – Kaj li kroĉis sin al kablo, pendanta super stango, kaj li pendis tie rikanante. Kiam venis tien Livingstone en pordista ĉapo, li transdonis al li monerojn:

            - Donu al mi itiner-bileton ĝis Piccadilly, kaj jen ĝi estas aparte, pro tio dissendu danĝersignalojn.! Ni ne faru el tio demandon de prestiĝo – mangestadis Maxbell ridaĉante, kaj li ricevis publikan aplaŭdon, ĉar li insultis la edzinon de la futbaljuĝisto per sia mandorso. – La pordisto sonorigante haltigu la ŝipon!… Kaj la prestiĝon… tion… ni tute ellasu el la ludo… Mi vidis tiun admirinda, senliman spacon tra la plej granda teleskopo de la mondo, kiun oni sentas en sia kapo, kiam oni longe rigardadas la stelplenan ĉielon. Ĉar miaj tre estimataj, altaĝaj akademianoj, kiun interesas, se estas permesate demandi, la senlimo de la malproksimaj lumjaroj?!… Kio okazos ĉi tie al la limigita afero de la proksimaj senlumaj jaroj?… Ŝteli sur la tero ununuran lum-minuton de la morto. That is the question… kiel reciti la vortojn de sinjoro dirigento Ŝekspiro: mi konas nur unu grandan astronomon… Ofelian Pepita! Kiu… ĉiuvespere… straras apud nia koro kaj gitaras… My old Ofelia. Mi… fariĝis sesdek jara de ie kaj tie… Cetere tute egalas, de kie! Mi fariĝis tiom-aĝa! – balbutaĉis la profesoro kaj sinkis et-spirale en pozon kun krucitaj kruroj ĉe la bazo de la paliso. Aksiomo de Arkimedo… ĝi estas: Donu… en tiu senfina malpleno fiksan rigardon de kanbino por ekmovi min en la mondon… Ĉar tiu mondo… estas kinematografa palaco… la vivo ne estas algebro, sed sonfilmo.

            - Prave! Epurci move… – diris la muntisto.

            - Kaj la tero tamen estas kinejo!  – kapjeis Maxbell. Sed jam tiam, kiel la ŝipo oblikviĝis, ĝi dronis proksimume kvincent metrojn, ke poste ĝi altiĝu ĝis la pinto de Mont-Blanc, kaj tie li ekvidis Adrien-an sur la altplataĵo, kiun li ne vidis dudek jarojn kaj diris malgaje: "“vi venas el Tibeto, mi vidas tion pere de mia kompaso, kaj tie vi lernis sekreton, pro kio vi restis tiel juna, kaj mi maljuniĝis tiom.” La knabino nur mansvingis kaj brilis ŝiaj lipoj kaj okuloj, kaj la glacia vento de Mount Everest eklevetis ŝian, helverdan, tolan bluzon, sur kiu ripozis pezaj, belegaj, blondaj harplektaĵoj dike, mole, kaj ŝi ridis, tiel sonorante, kiel la glacio de la glacirivero krakante disiĝas je eroj, kiam la sunbrilo varmigas ĝin.

            …Kaj nun aperis la Dalai-lamao en masko, sed Maxbell ridaĉante montadis al la knabino: - Tiu estas bona tipo, mi konas lin delonge! Mi estis fermita kun li en la Muzeo British, en la etnografia sekcio! Li nun ŝtelis de ie altebenaĵon, kaj li ne volas rekoni min! Li estas granda friponeto! – Tiam li aŭdis, ke vibro-sono aŭdiĝas ie! Li retropaŝis! La Dalai-lamao montris sur lin akuze, kaj li paraliziĝis pro teruro, ĉar li sentis, ke Ofelia Pepita staras en lia stomako kaj gitarludas!…

            Sur la ferdeko plenumiĝis la tragedio de la pasaĝeroj de la oceanŝipo! Ili manĝis la lastan pecon da pankrusto, kaj unu horon ili bol-kuiris la ledan zonrimenon de la mutisto. Vane! Sokrato staris tie kun rigida rideto. Stultaj provadoj. Ĉi tie povas okazi nur festeno de maristoj! Kaj li tuj disdonis la demandilojn, servantajn por tiu celo, kiujn li jam anticipe serĉis en la kajuto de la kapitano. Ĉiu skribis sur ĝin la nomojn de sia patro kaj patrino, la adreson de la konstanta loĝloko, profesion, kaj ĉe la malsupra parto de la formularo ĉiu skribis en la rubrikon de la “Rimarkoj”, se oni manĝos lin post la lotado, tiel li deklaras, ke li faris tion propradecide, neniu devigis kaj influis lin fari tion…

            - Venu vespermanĝi! – kriis la edzino de la futfaljuĝisto.

            - Ĉu ankaŭ ĉi-momente vi pensas pri la manĝado? – riproĉis ŝin grumblante Sigorski. La futbaljuĝisto nun elprenis slipon kaj diris serioze: - Kiu estas el vi… Sokrato, nomata Schwachta?

            - Hoho! Ĉi tie okazis trompo! Mi skribis vian nomon. Ni do manĝos vin. Estu forta.

            - Tempo! Juĝisto – ili kriadis. – Okulvitrojn al la juĝiusto!

            - Kiu diris, ke idioto?! – spiregis la juĝisto.

            - Mi tiros alian demandilon! – stertoris la ekzekutisto, kaj li jam legis: - “Sokrto Schwa”… Ĝi estas friponaĵo!

            …Kaj evidentiĝis, ke sur ĉiu slipo estis la nomo de la ekzekutisto. Tiam denove eksplodis la ĝenerala kantado…

            …Proksimume en tiu tempo okazis, ke Lilian liberigis la kaptitojn. Ŝi promesigis al ili ne bati Theo-n, kaj ankaŭ ŝi mem klopodis kaŝiĝi ie. Ŝi malfermis la pordon de terpom-deponejo, situanta tute flanke, sed mano kaptis la gorĝon de Lilian:

            - Theo! – ŝi kriis – Theo, helpon!

            - Mi estas tiu – flustris la atakanto. Kaj li vere estis Theo, kiun liberigis Ofelia Pepita, vaganta ĉie sur la ŝipo.

            Vane beligi: mi devas konfesi, ke tiu ĝisekstreme turmentita, tute trompita junulo, li nun hm… Li vangofrapadis la virinon! Tie en la mallomo, senvorte, rezolute okazis la batalo… Poste ili spiregis kun malesperiĝinta spitemo, amariĝinte, kaj ili interkisiĝis iomete…

            Poste la manbatalo daŭris plu!

            …Dume oni altabligis la fazeolaĵon sur la ferdeko. Okazis proksimbatalo por la unusola medolosto, kiun akiris Ofelia Pepita kaj ŝmiris ĝin abunde per salo kaj pripro, poste ŝi frapetis tion al la rando de la telero, kaj ŝi miris, kiam rompiĝintaj vitropecoj falis el ĝi. La ekzekutisto kliniĝis sur la tablon plorante…

            La medolosto estis lia lorno!

            Kaj Milano falis el ĝi! Eĉ Romo kaj Tokio! La morte pala ekzekutisto konfesis:

            - Tio estis mia sekreto! La patento de la senriska optimisto! Estu ĉu nebulo, ĉu pluvo, ĉu neĝo, ĉu misdigesto; en la ekstremaĵo de la lorno estas videbla Tokio, Ŝtokholmo, Milano, Vieno, eĉ Lucien Boyer. Anstataŭ mensogaĵoj mi vivis por diapozitovoj!

            - Disinjoro… – balbutaĉis la futbaljuĝisto. – Kiajn teruraĵon oni devas travivi sur la maro…

            - Tio okazis al la lorno… – daŭrigis la ekzekutisto. – Kaj nun jam ne frapetu tion al la telero… nur jam Ateno troviĝas en ĝi, kaj nek tion eblas ŝmiri sur panon. Nun vi senmaskigis min, kaj tiu ĵetu la unun ŝtono sur min, kiu ankoraŭ povas dekliniĝi, sen tio, ke li terenfalus vizaĝaltere… sciu, tial mi fariĝis Schwachta, ĉar oni trovis min antaŭ la vendejo de samnoma buĉisto la aŭroron de Karnavalo, mi fariĝis Knapo, ĉar frizisto adoptis min, kiel metilernanton, kaj Sokrato, ĉar iu idiotiĝis kaj altrudis tiun nomon al mi… Tial mia nomo estas Sokrato Schwachta Knapp kaj ankaŭ Achmed pro la posedo de belega turbano, ĉar kiam mi estis dekok jara, mi travagadis Mez-Amerikon, havante titol-rolon en opereto… Tiel mi fariĝis ekzekutisto…

            Ili jam ĉiuj dormis kun grandega emiciiĝo, kaj Sokrato Schwachta, Knapp aŭ Achmed kun palpebrumaj okuloj ekfumis cigaron el la supra poŝo de Sigorski.

            Sed baldaŭ ĝi falis el lia buŝo. Estis la unua horo post noktomezo. Ĉiu pasaĝero de la ŝipo dormis, ankaŭ Teho kaj Lilian, elĉerpite, kunkliniĝinte kaj strangolante unu la alian…

            La ĉielo, kiel ia senlima kupolo de katedralo brilis super la akvo, sur kies senlima surfaco nur la ŝipo Stanley Up To Date veturegis iom zigzage kaj sanceliĝante, ĉar dum la tuta tago Ofelia Pepita staris kaj dormis ĉe la direktilrado…

            Aŭrore la ŝipo Brigita denove aperis en la proksimo, kaj la piratoj okupis la ŝipon, gvidate de la Ĉefkuracisto.

            “Nun ni alvenos en Triest-on, karulino – skribis sinjoro Wagner. – Sekvos la dogankontrolo!”

 

 

T R I D E K   T R I A   Ĉ A P I T R O

 

Sinjoro Theo vekiĝis en sia kajuto kun terura kapdoloro, kaj side leviĝinte, li ekvidis tabulon sur la pordo:

 

 

P O R   E V I T I   L A   M O R T P A F O N:

B O N V O L U   R E S T I    T R A N K V I L A

E N   V I A   K A J U T O,

E N   K O N T R A Ŭ A   O K A Z O   N I   L I K V I D O S   V I N!

 

 

Ili ankris ĉe la insularo Sambi-Sumbi.

            Nun la ŝranko paŝis al sinjoro Theo kaj diris humule:

            Malfermu la pordon, pro ke mi ne devu demeti tiun ĉi meblon, kiel noktoĉemizon.

            Nur reiru al vi loko! Ĉu vi komprenas?!

            La ŝranko revenis malesperiĝinte al la muro. Aŭdiĝas la voĉo de sinjoro Arturo Maxbell de ekstere:

            - Ni iriu! Kaj mi certigas vin ĉiujn, ke ni revenos ĉi tien kun Gustavo Bahr.

            La ŝranko ekridis, kaj sinjoro Theo avertis lin kolere, ke li oleumos ĝin, neĉesiginte tion!

            En la haveno staris la gubernatoro de la insularo Sambi, kelkaj indiĝenaj soldatoj, kaj dornhara skribisto de la gubernio, malsana je bazedova morbo kaj la fama pentristo, en mallonga bankalsono. Ili atendis la ekspedicion.

            En la kajuto de Theo subite aperis Tendenulo la Fervora, la pirato kun aspekto de elementa instruisto.

            - Ĉu vi bonvolas akcepti vizitantinon? Se vi akceptas mian konsilon, nun diru, ke ne! Temas pri la vera sinjorino Gustavo Bahr. Kupro-grafo atendis ŝin ĉe la stacidomo de San-Francisko, kaj li kunveturigis ŝin en via nomo per la ŝipo Sinjoro Wagner.

            - Ĉu ili trompe venigis ŝin sur tiun kadukan, maljunan vaporŝipon?!

            - Mi petas – diris Tendenulo la Fervora severe –, la virino nenion povas riproĉi al la vaporŝipo. Eĉ. Al mi la vaporŝipo plaĉas pli bone.

            …Tendenulo la Fervora foriris, kaj venis la vidvino de la profesoro, kiu estis nervoza en la ŝranko. La vera sinjorino Gustavo Bahr! Ŝi ne rukulis. Sed iafoje ŝi ektremis kun ĝemoslimila stertoreto. Ŝi havas pintan harnodon, ŝi estas turpa kaj maljuna.

            - Mi ĝojas konatiĝi kun vi – ŝi diras kaj ekstertoras, kaj ambaŭ brovoj de Theo vibras. – Mi informiĝis nur hieraŭ, ke mi intermiksis vin kun via juna frato. Hi!

            - Bonvolu trinki… hopla!… glason da akvo. Pro kio ĝi estas al vi?

            - Ĝi estas malnova simptomo ĉe mi. Ankaŭ la alia sinjoro estas ruĝa. Li menciis, ke vi estas junulo de pia vivo, kaj vi deziras labori en la ĝangalo, kiel misiisto. Hi!… Ĉu vi ĉiam palpebrumas tiel?

            - De nun ĉiam…

            Li sentis, ke li furiozos! Kion diri? Ĉu Kupro-grafo ne estas sia frato. Klarigi tion, ankaŭ li havas multe da butero sur sia kapo.

- Ĉu vi havas nur unu fraton? – demandas la virinno.

- Kiel?… Ne. Mi havas sur la ferdeko ankaŭ kronikan fraton, nomatan Vasiĉ. Mi esperas, ke ni trovos vian edzon.

            - Mi kompatinda Gustavo… Bedaŭrinde li perdis multe el sia spirita freŝeco en la lasta jaro… Ĉu vi bredas kortbirdojn en la ŝranko?

            - Duone… Eble, mi devas rimarki, ke muso estas tie interne, kaj mi agas jen tiel…

            - Ĉu la granda kruĉo da akvo ne nocas la ŝrankon?

            - Tio ne gravas. Mi foĵetos tiun malnovan meblon sur la vasta maro. Ĝi perdis sian freŝecon. Ĉu vi vivis bone? – li demandis, ĉar li decas diri ion.

            - Mi esti feliĉa kun Gustavo, kvankam mi povis flegi malmulte da iluzioj… Ĉar Gustavo Bahr, kiam li havis dekok jarojn, nomiĝis Teodoro Zpruzic. Li estis komizo en la vendejo de koloniaj varoj… Tamen eble rato estas en tiu ŝranko. Kiom da akvo! Ĉu ĝi ne nocas?! Li do faris malkorektaĵon, hi!… li forvojaĝis kun la kaso. Post kelkaj jaroj subite mi ekvidis Zpruzic-on…

            - Se mi povas peti vin, ne diru tiun nomon. Ĝi incitas min…

            - Bone… Kiel li fariĝis el defraŭdisto, malliberigita anstataŭ unu jaro, dumvivan fidelecon garantiana homo…, mi ne sicas. Li jam plaĉis al mi, kiam mi estis infano, ĉar li ŝteletis ankaŭ sekvinberojn por donaci tiujn al mi. Tia estis Zpru… Ne, mi ne diros… Vi estas tre nevroza…

            Nur malfacile li povis senŝaĝigi sin de la virino. La profesoro staris en la ŝranko pale, kiam Theo malfermis ĝin.

            - Mallonge mi nomos vin Ŝtonĵetilo, kaj mi konstatas, kiel komiozo vi malversacie manipulis la sekvinberojn kaj la kason, kiel edzo vi simple defraŭdis vin mem kaj la sekvinberojn, per kio rekompence por la havaĵo de ŝia patro vi volis dolĉigi la vivon de la virino. Sinjoro Huzloviĉ, hontu! Vi fuĝis de antaŭ via sorto!

            - Sinjoro! Pro defraŭdo oni neniun kondamnas al puno dumviva!

            - Viaj pluaj friponaĵoj: tiu estiminda virino neniam havis blankan haŭton, kiel la Norda poluso kaj ne estis tiel bela, kiel koralrifo, ŝi ne estas flirtema, kiel Usono, ŝi ne estas svelta, kiel la Fajrolando, ŝi ne havas bluajn okulojn, kiel la Altebena ĵo de Irano, kaj ŝi neniam kisis tiel, kiel Afriko!

            - Konfesite. Kion mi povus diri? Ke mi rilatiĝis al la kolonio per de ŝildo, kaj dum mia unua vojaĝo ne mi estis la esploristo, sed la polico?

            - Ĝi estas via plej granda kulpo, sinjoro Huŝovski! Ĉar se vi estus dirinta, ke via edzino estas anemia, preskaŭ nevidinta la altaron, al kiu devigis vin la bezono, kiam vi rompis la leĝon, tiel  mi evitos tiun virinon, kiu vere estas svelta, kiel la Fajrolando, kaj ŝi estas la plej malhelkolora, kiel Afriko! Krome ŝi estas filirtema, kiel la Kabo de Bonespero, kaj ŝi diras pli grandajn mensogoj, ol Himalajo!

            - Mi bedaŭras, se mi senintence trompis vin.

            Sed tiam ankaŭ sinjoro Theo frapfermis. La pordon de la ŝranko.

            Ĉar aŭdiĝis bruo supre, kriegado, rumoro, poste duraj paŝoj, kaj envenis la ĉampiono de la sciencoj, spiregante!

           

            - Sinjoro! Mi venis ĉi tien pro diri al vi, ke ni trovis Gustavon Bahr! Ĉi-momente li jam estas zorge flegata sur la ŝipo! Bonvolu doni al mi kartonpaperon… Mi devas subapogi la malsupran parton de la ŝranékon.

            Li metis skartonpaperon sub la malcete ŝanceliĝantan meblon. Theo vertiĝis… Kio okazas ĉi tie? Li rigardis ilin paraliziĝinte.

            - Sinjoro! – kriis la futbaljuĝisto. – Mi povas diri nur tion, kion sinjoro Maxbell. La scienco estas nedefendebla. La scienco estas duon-alten ŝotita pilko, subite tordita per ekstera instepo sub la maldekstran kverfoston de la golejo!

            - Prave! – diris Maxbell entuziasme, ĉar eĉ unu vorton li ne komprenis el la tuto. Kaj li foriris.

            Kion nun fari?… La scienco estasn nedefendebla. Kiel opiniis la Tero, kiam la fruaj antaŭuloj de Maxbell deklaris, ke ĝi havas teleran formon? Kaj kion li povintus fari, se oni kalkulas, ke tranĉilo kaj forketo kuŝas apud ĝi en la spaco? Kaj en ties fokuso troviĝas marmelad-knelo? Gustavo Bahr certe scias sian devon, kaj li pasigos siajn restontajn jarojn en tiu ĉi ŝranko. Ĉar se li elvenus eĉ por momento, la realaĵo ruiniĝus. Kio okazus, se nun evidentiĝus, ĉiu korpo perdas tiom el sia pezo, kiom tiuj volas, kaj la sumigo de la anguloj de la simetria triangulo estas modesta, po-monata, dumviva rento? Sekvonttage ĉesus la kantĥoroj, ĉiu malfruiĝus al la kontoro, kaj la homaro drinkigus sin horizontala.

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:05:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
29
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Mallaŭta frapeto aŭdiĝis en la ŝranko, tiam Theo diris siblante:

            - Se vi kuraĝos doni vivsignon, mi forbruligos vin pro la grava intereso de la homaro, kiel hindan vidvinon!

            Tio okazis efektive: Kvarope ili surbodiĝis per boato: sinjoro Maxbell, Kupro-grafo (kiel Theo), kaj Lilian (en la rolo de sinjorino Gustavo Bahr, pro tio ŝi aparte lernis buŝharmoniki), kaj sinjoro Ĉefkuracisto, kiu reprezentis anstataŭ Jimmy la Ĝisorela.

            La edzino de la fama homo kortuŝis la guberniestron.

            - Helpu min, sinjoro gubernatoro! – lamentis la “edzino”. Mi timas, ke mia edzo ne volos veni. La kompatindulo estas tre malsana… Nek spirite li estas la iama…

            - Kiel mi scias, troviĝas eŭropano ĉe la sovaĝuloj, vivantaj inter la montoj, kiu nomas sin Bahr.

            - Ho! Se ni povus kunveturigi lin… Se mi ne devus resti ĉi tie pro li – diris la virino per rukula voĉo, poste ŝi buŝharmonikis iomete. Tuj poste la gubernatoro deklaris, ke ŝi neniel restos ĉi tie, ĉar li sentas sia morala devo redoni la malsanulon al sia familio.

            En la societo de la indiĝenoj, vivantaj inter la montoj vere loĝis tie “Gustavo Bahr”, tiu malata, dikstatura, blankhara, monokla homo. Li konsultis multe kun la tribestro, li fumis unuarangajn cigarojn, kaj nokte suprenis sian multkoloran, pli belan vestaĵon, kion neniu komprenis, ĉar li kuŝis en la lito tiel. Nun alvenas homo, kies hararo havas tian koloron, kiel la subiranta suno, kaj lia vizaĝo estas punktita. Ili tuj nomas lin Punktita Vesperiĝo, kun li estas Mentona Krino, la nevoza kapor kaj Blanka Ĉapo (la Ĉefkuracisto, kiu kunportis vangofrapojn, kaj li abunde disdonas tiujn al la scivolemaj indiĝenoj, svarmantaj ĉirkaŭ la pakaĵoj. Krome venis ankaŭ virino.

            - Kiel vi nomiĝas? –demandas Punktita Vesperiĝo la ĉefon.

            - Mi havas la nomon Mensoga Fiŝo, kio ne estas vera.

            - Ni serĉas scienculon ĉe vi… – Punktita Vespriĝo rakontis la mesaĝon de la gubernatoro. Sed dume alvenis la “profesoro”.

            La dikulo promenis fumante cigaron, kaj la sango glaciiĝis en liaj vejnoj, kiam la virino, kiun li neniam vidis en sia vivo, ekŝrikis tiel laŭte, ke la plimulto de la indiĝenoj kuris sur la marbordon, kredante, ke alvenas ŝipo. Ŝi ĵetis sin ploregante al lia kolo, brakumante la timiĝintan homon, kaj en la proksimo ekparolas telegraf-stango, depreninte sian ĉapelon:

            - Mi salutas vin en la nomo de la Geografia Sicieto.

            La scienculo estis klarvida pri tio, ke ankaŭ la respondo estos korekta el literatura vidpunkto. Nun sekvas kelkaj tiuj robuste simplaj frazoj, kiu estas nemalhevablaj ĉe la granda sceno de ĉiu romantika biografio. Tiu kelkaj “spontaneaj” vortoj, kiujn la scienculo elpensas dum jaroj, ĝis li atendas sian trovinton, kaj ĝi sonos jene en la verko: Post la nekredebla fortostreĉo, kiam efektiviĝas la neeblaĵo, kun tiu oratoraĵ-simila kaj tamen senpatosa anglosaksa soleneco li ekparolis jene: Kaj nun sekvas kelkaj majstre simplaj vortoj.

            Sed eĉ Maurois estintus senpova, aŭdinte la respondon de Gustavo Bahr, kiu diris:

            - Kia idiotaĵo ĝi estas?! – li ekparolis nervoze. Mi ne konas la virinon. Cetere mi fartas bone ĉi tie!

            - Vi ne diras la veron, sinjoro, kvankam mi estas la Mensoga Fiŝo – respondis la indiĝeno. – Doloras via koro, doloras via cerbo, oni devus kuraci vin. – Kaj li pravis, ĉar li mem batis Quebra-on je la kapo tiel, ke tuj longdaŭra terapio fariĝis aktuala.

            …Ĉar la scienco estas netrompebla, sukcesis la trompo. La ŝrikanta virino subite surprizis la paraliziĝintan, kape-batitan Quebra-on, kaj oni ekpikis lian brakon per io. Quebra ekkriis laŭte kaj etendis sian manon por elpreni sian revolveron, sed la multe da ĉirkaŭprenantaj brakoj, krome ame strangolantaj manoj kontraŭstaris ankoraŭ duon-minuton, kaj dum tiu tempo efikis la injekto.

            Tiel ili sukcesis porti la gangsteron sur la usonan ŝipon sen la ofendo de la portugala suvereneco! Ĉar ĝi estis la ŝajne neatingebla celo. “Ellelvi” Quebra-on de sur la netuŝebla tereno de la fremda ŝtato! Kiun la pacema, portugala gubernatoro kun siaj kvar ĝendarmoj ne estus arestinta lin, se oni perpoŝte petus lian ekstradicion.

            Kiel eblas tamen tiu festado? Jen! En ĉiu ĵurnalo aperis mult-kolumnaj artikoloj… Kaj jen estas ankaŭ fotografaĵo!… Li ja estas la vera Gustavo Bahr! Nek la virino estas Lilian, sed la pint-harnoda, multaĝa virino… Kiel ĝi okazis? Ĉu oni interŝanĝis ilin? Jes!

            Sekvan tagon oni ellasis Gustavon Bahr el la ŝranko, klarigante, ke li povas elekti inter la malkaŝita trompo kaj la senmerite entreprenita festado. La granda scienculo cedis la devigon, rezignaciante je la mondfamo. Ankaŭ Maxbell-on oni starigis antaŭ la saman elekton: mond-mokado aŭ kandidateco pri la Nobel-premio, kaj la genia homo rezignaciis je la Nobel-premio kun amara gusto en sia buŝo. Ne li estas la kaŭzinto, ke Brusier, tiu perdiĝinta fizikisto estas pli bonŝanca kandidato, ĉar lia kuzo estis la kameraisto de la Kinejo Okuloj de la Mondo, kaj tiel la fizikisto konstante aperis en la kroniko, ridetante kaj svingante sian cilindran ĉapelon, ĝis fine oni jam pensis lin reklamo, kiel la delonge kapbalancantan leonon de Metro.

            …Ĉe la insularo Tong sub la mantelo de la nokto oni enboatigis la malnovan personaron kaj flustris al ili, ke ili povas elekti: ĉu ili entreprenas la esploradon, aŭ oni starigos ilin antaŭ la tribunalon, kiel ribelulojn. La homoj elektis la lastan. Kiam la personaro okupis sian lokon sur la ŝipo Stanley Up To Date, la pesto-ŝipo, nomata Sinjoro Wagner jam veturis malproksime kun Quebra, kaj kiam ĝi jam estis sub la horizonto, oni komencis malkonstrui de sur la riparo la malnovan ŝelon, almuntitan, kiel karoserion, la enkaviĝintan fumtubon, la putriĝintajn lignotabulojn…

            … Kiu ja estus dirinta, kiam alvenis en San-Franciskon la rapidvetura krozŝipo Radzeer, ke antaŭ nelonge ĝi estis la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner.

            …La haveno naĝis en luksa brilo, sur la festa podio estis eminentuloj, mondfamuloj, malantaŭ la kordono svarmis vivdanĝera tumulto, mikrofono muĝas, aŭtokornoj, sirenoj bruas. Kaj sonas la ekscitita voĉo de la parolisto: Alo! Mi ripetas… Alo! Jam aperas la ŝipo Stanley Up To Date…

            …Sinjoro Theo ne elŝipiĝas, dirante, ke li estas malsana. Lilian ne volas paroli, kaj ankaŭ ŝi ne descendas, sed jen estas Ofelia Pepita, ŝi transprenas bukedon da floroj kun modesta gesto, kaj oni eternigas ŝin en la kroniko, kiel ŝi staras en la havano kaj ridetis en ĉiu minuto! La aŭto antaŭeniĝas malrapide al la urbo, kaj ĉie oni vivuas la fizikiston Brusier, oni vivuas ĉiun, oni vivuas la senmortuloj kaj vivuas la malkapablulojn.

            …Kaj la personaro de la ŝipo Kio Nova Sinjoro Wagner, aŭ tiu de Radzeer ekiras kun Fred la Malpura, Petters, la Ruĝa Vasiĉ kaj la Ĉefkuracisto al la restoracio Kaptu lia kolon Ritz, en la suburbon, kaj ili kverelas, ĉar Fred manipulis denove. Diable, kiel kostis la oleo monon, kiam eĉ nun la ŝipo Radzeer estas plena de la sigelitaj kruĉoj de Stanley Up To Date?

            Fed la Malpura fingropuŝe ŝovas sian ĉapon malantaŭen:

            - Vi jam denove tedas min ĝisgorĝe! – Li lasas ilin tie.

            …Ĉe la angulo la gaslanterno en strato, plena da kavetoj, ankoraŭ radias el malantaŭ ĝia malklara vitro, kiel li iras en sia svetero, kun enpoŝigita mano, kun surŝultrigita jako, kurbakrure kaj malaperas en la mistika krepusko de la mallarĝaj, malnovaj domoj de la suburbo, kvazaŭ lia grandiĝinta ombro sorbiĝus inter tiuj de la kurbaj kamentuboj, ke baldaŭ oni revidu lin tiel same en Cape Town, aŭ en Malmö, moroze kaj indiferente, kun sia multe da menso, kun la nekontaj, malnovaj tragedioj de sia kripto-odora vivo, sed sentiman kavaliron de legendoj, krimbaladoj.

            - Je mia honorvorto… Tiu Strovaĉek ĉiam ŝtelas dum la divido… Vi ne konas lin, li estas Fred la Malpura, malnova rabist-kapitano… Mi bruligis kun li en Port Suez la ŝipon, nur tial, ke ĉiu terure timiĝu. Ĉar estas bela vespero, Arnoldo ni adiaŭ, mi havis la honoron.

            …Kaj li eklevis sian ĉapelon, tiam ekflugis pasero kun feliĉa flugo, salut-ĉirkaŭŝvebante en la aero super sinjoro Wagner, tro feliĉa en la ekvilibro de sia malnove vertiĝanta animstato, kaj li postkriis ĝin instige:

            - Nu ne hontigu mian kapon… kompatindan sorton havanta pasero ne estu tuj tiel alte – sed li jam krias timiĝinte. – Ve, Dio mia! Je mia honorvorto, ĝi kunportis ŝtelŝlosilon…

            …Kaj li iris gaje kun sia fiera capelkandelo, kantante, kun poŝoj plenŝtopitaj per velkintaj floroj, kaj li ekkriis jene antaŭ la urbodomo, lukse prilumigita:

            - Kia parado estas hodiaŭ? Ŝajnas, ke okazos festo! Tiam li kantis la marŝon de la trefo numero tridek de la komponisto Mendelssohn!

            Kaj li kantis…

            …Dum oni diris belegajn tostojn en la solenejo de la prilumigita urbodomo, Ofelia Pepita staris sur la balkono apud A. Winter.

            - Kiel bela vespero… Ĉu vi scias, kio venis en mian kapon?

            - Mi pensas tion – diris A. Winter – estus bone elekti stelon, kiel en nia infanaĝo.

            “Ĝi estas mia teksto”, pensis Ofelia kolere.

            - Mi tute ne elektas stelon – ŝi diris seke.

            - Estas bone al la infanoj. Ili povas kredi ĉion – daŭrigis A. Winter timeme. – Miaj geavoj dum la festo de Sankta Nikolao metis silko-sukeron en mian ŝuon, sur la kornico de la fenestro. Sed mi demandas: kion metas la plenkreskuloj en sian ŝuon?

            - Ŝustreĉilon! – respondis Ofeia Pepita kolere.

            D-ro A. Winter fariĝis morte pala, aŭdinte tiun vorton:

            - Ĉu… ŝu… streĉilon?… – Ĉu ne sekvos Hanibalo, la sekaj pastoj kaj la filmaktoroj?!

            - Ĉu vi scias, kio fari? – diris la artistino grandanime, ĉar ŝi ekkompatis lin: - Teman ni elektu stelon.

            - Jen bonvolu… – li diris iom pli esperante. – Kiun stelon vi preferas?

            - Ĉu mi? – respondis Ofelia Pepita, kaj bona diro ekideis al ŝi. – Mia ŝatata stelo estas Charlie Chaplin! Tiu fea homo, kaj

            Kiam ŝi rigardis supren, ŝi estis sola. A. Winter fuĝis kurante sur la prilumigitaj stratoj sen ĉapelo kaj mantelo…

 

 

M O R T A N O N C I L O

La partoprenantoj de la ekspedicio Gustavo Bahr

(Man for man)

sciigas kun sincera malĝojo, ke la publike konata, laŭ la civila nomon nekonata

Jimmy la Ĝisorela, ĉ 25 jara junulo, kiu naskiĝis ĝis nun en nedifinebla loko,

li mortis laŭ maniero nemalkovrita. La supre nomito servis la aferon de la eks-

pedicio per sia fideleco, kuraĝo kaj moderna klereco.

Ni konservos lian memoron!

18. III. 193… San-Francisko.

En a nomo de la ekspedicio Stanley Up To date “Man for man”:

                      

prezidanto Brusier.

La posedanto de la Odeno de la Reĝa Geografia Societo,

Fondita je la Memoro por Trovi Gusvavon Bahr,

estas membro de la akademio ktp.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

F U N E B R A   A N O N C I L O

Bone atentu ĉiu, kiu devas ordigi konton aŭ alian aferon kun tiu

 

J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

Al li estas kapute. Li mortis!

 

La Klubaro de la Kolonio en Singapuro raportas funebre, ke la

Fidelaj Pomoj (ne falas surkapen de sia arbo), krome la societo

Tranĉilo aŭ Enspezigo ĉiun sian membron, la kontraband-asocio

“Ĉio Havas Limon, Sed Ni Evitas Ĝin”, kiel seketarion, konsi-

deras lin mortinta kun dolorrompita koro. Lian memoron kelkaj

homoj, kiuj ne plaĉis al li, flegos ĝis vivofino. Tiun funebran anon-

cilon oni pendigos en multaj ĉeflokoj de la diboĉejon tutmonde, ke

liaj amikoj ne serĉu lin, liaj ŝuldantoj povu dormi trankvile, kaj liaj

kreditantoj povu funebri lin. Lia fidela fianĉioo, Ofelia Pepita pri-

ploras lin, ĉiun vesperon de la oka horo en la Diboĉejo Medolo.

 

(La elita publiko dancas!)

 

Pri mortintoj bonon, aŭ nenion!

L A   A M I K O J   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E LA

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

R E M E M O R O

 

Lia Reĝa moŝto, Arkiduko St. Antonio, la Reganto de la

Insularo Feliĉo, ni rememoras pietate nian fidelan subulon,

 

LA   M O R T I N T A N   J I M M Y

 

Kiu multfoje pruvis sian sinceran fidelecon, sindonemo al sia

Reĝo. Tial mi donacas al li la II-a rangan Ordenon de Fide-

leco kaj civitanecon de nia insulo, krome el la polica ekstra-

dicia kontrakto, subskribita en januaro de 193…, kies aparta

klaŭzo esceptas nian adepton, kaj la oficialajn petojn, koncer-

nantajn lian personon, ni ne konsideris, tiuj estas metitaj en la

arkivejon, bindite en du dekoritaj albumoj. Pro liaj kelkaj sin-

ceraj homaj ecoj li ĝuis nian favoron.

 

Pacon al lia cindro!

                        Datita, en Almira, 19. III. 193…

                       

                        En la nomo de Lia Reĝa moŝto, pere de la kabinet-kontoro:

                       

Y’Sangerano di Costado Gomparez,

hidalgo p.m.

 

 

 

 

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L I A    A R K I D U K A   M O Ŝ T O   S T.   A N T O N I O

 

 

Estimata Sinjoro Reĝo, Kara Sinjorina Reĝa Moŝto kaj la kara, bonkora patrina moŝto.

            Krome mi tre ĝojis, ke vi malgajis pro mia morto kaj vi sincere kondolencis, mi kuraĝas esprimi mian kortuŝitan dankon en la nomo de la mortinto.

            Estas malgaja afero, se iu mortas, sed evidentiĝis, ke ĝi estis nur mokincito. Kiam oni venas el la transmondo kaj vidas, kaj la Dokoj, la havenoj, deponejon, ĝojoj kaj vangofrapoj kaj ĉio estas ĝuste tia, kiel antaŭe.

            Ĉar oni tamen konscias ĉi tie, ke Jimmy la Ĝisorela mortis, sed oni eĉ nun iras kaj bruas samel, kiel hieraŭ. Alico la Mensoga, la direktorino de la tranĉil-lokalo kaj pansio ĝuste tiel batas la ŝoforon, kiel hieraŭ.

            Ĝuste tiel kuradas la aŭtoj, ĝuste tiom mensogas Tendenulo la Fervora, kaj ĝuste tiel sonorigas la tramoj, kaj kio la plej ĝena: la suno brilas same!

            Mi ne scias, ĉu vi bonvolas kompenis tion?

            Mi neniam pensis pri tio, ke mi mortos, tiam oni tafiku trafiku, kaj la sunbrilo estu fermota pro rekonstruo. Mi ne deziris, ke la oceano ĉesu, kaj Tendenulo la Fervora ne mensogu (pri kio ĝis nun eĉ detektivo nur per korpa puno povis persvadi). Kial deziri, ke ne dancu la multe da polvo ĉi tie en la klamo? Kial ne batu la direktorino Alico la Mensoga sian ŝoforon? Kaj tamen…

u          …Ĝi estis gravas instruo. Kaj bedaŭrinde, nek pro tio mi serioziĝis. Nur tio konsolas min, ke nek al grandsinjoroj okazas alia. Se mi ekmeditas, kiom da grandan entombigoj estis en la mondo, festita kun pompo kaj granda homamaso, kion mi ne ŝatis, ĉar kiel signo de funebro iu ĉefinspektoro diris ĉiam, ke ĝsi la sekva tago mi estu en lia oficejo, dum okazos la ceremonio kaj tumulto. Ĝi ĉiam estas tre malagrala. Oni kredas, ke mi ŝtelas. Sed kion oni povas ŝteli en policeje oficejo?

            Nun mi transiras al la afero. Kial oni rakontis, ke mi mortis? Mi jam plurfoje menciis al via Reĝa moŝto, ke estas ĉi tie homo, kiu nomiĝas Fred la Malpura. Li do mortis min. Li estas la plej bona faklaboristo, rilate la morton. Ĝi okazis tiel, ke la ĝenerala mokincito eksplodis sur la ŝipo. Mi forte tenis min inter la malfacilaj cirkonstancoj. Kiam Via Reĝa moŝto edziĝis al via sinjorina Reĝina moŝto, tiam la multe da moneroj falis, falis malantaŭ vian veturilon, kiam la vitrokaleŝo kun kvar ĉevaloj pretergalopis en polvonubo. Okazis la sama afero. Mi staris ĉe la balustrado kaj falis abunde tiom da vangofrapoj, ke tiuj preskaŭ polvis, kaj nur falis, falis la tuta societo, ĝis oni batis min je la kapo per portebla manlanterno kaj mi ĉesis, ĉar kontraŭ tuta kohorto eĉ Herulo estas knokaŭitta, kio koncernas min.

            Tiel okazis, ke oni traktis min bone kaj fermis min en la ŝipo Brigita. Kaj diskoniĝis la informo pri mia morto, ĉar mi malaperis ankaŭ de sur tiu ĉi ŝipo.

            Tiel ni veturis reen! Ĉiu atento koncentriĝis sur nin! La okuloj de la mondo aŭskultis la radion!

            Theo estas bonega knabo, ĉar li laŭdis mian nomon en la afero. Mi estos sur ĉefplaco en gamaŝoj kaj uniformo, surkape kun blanka ĉapo. Tiu blanka ĉapo estas belega! La du ŝraŭbtiriloj simbolas la vorton savo, ke “antentu, se la trajno proksimiĝas!” Ĝi tute ne tion simbolas…) Ĝi estas slogano, mi nur forgesis tion. Via Reĝa moŝto scias, ke mi ne estas vanta, sed ĝi tre ŝveligos mian bruston, kiam venos la elegantaj sinjoroj, surkape kun brila ĵaketo, kaj ili eklevos tion inter siaj du fingroj.

            Ni veturis reen kaj evidentiĝis, ke tiu ŝipo estas Radzeer! Oni nur renovigis ĝin kaduka! Kompreneble ĝi gajnos per sia rapideco ankaŭ la bluan rubandon Hilde Franc.

            Sur la insulo Tsiui, minacante kaj koruptante, oni instuis al la kanibal-ĉefo Edmundo la fabelon, per kio sendis nin al la insulo Tonga. Ankaŭ la ĉefo de la insulo Tonga kondutis same, kion diri al la ŝipo Kiel fartas Tiu Wagner.  Tiel do ili ŝtelis Quebra-on sed sur la insulo Sambi-Subi, kiu troviĝis ĝuste tie, kiel la profesoro. Li nun estas malsupre en la bilĝo, sed li tre bruis, kaj oni mallaŭtigis lin, sed li jam fartas tute bone.

            La kapitano do havas cerbon, genian cerbon! Tio certas!

            Sed foje mi aranĝos la konton kun li, tio ne povas esti objekto de diskuto por mi. Ĝi nun jam estas tutcerte! Mi pardonis lin, ke li ĉie kirlis, kie mi povintus havi negocon, kaj li trinkis la refreŝigilon el frambosiropo, se mi sonĝas pri tio, oni venkas min, ĉar mi ĝemeta. Sed kio nun okazis, mi ĵuras je nia trono, ke mi venĝos tion!

            Ni jam proksimiĝis al San-Francisko. Mi purigis miajn gamaŝojn, la butonon de mia ĉapo, sur kiu la ŝaraŭbotirilo simbolas, ke “Fumi estas malpermesite”. (Nek tio estas la vera. Kvankam ĝi estas bona slogano.) En San-Francisko oni metis min sur la bordon, ĉar ili iris fari sian propran aferon kaj mi al Teho, ĉar vespere estos la solenaĵo! Sed ne estas permesite scii, ke mi venos aparte de la Ekspedicio. Tial oni deponis min en kesto sur la ŝarĝokajon.

            Fred la Malpura sidis sur la kesto, en kiu mi kaŭris, kaj li cigaredis. Poste li diris: “Ĉu vi memoras, infano mia, ke foje mi petis vin en tia lignokesto, kaj vi ne ellasis min? Eĉ! Vi metis lignokestojn sur ĝin.” (Vere povis okazi tiaĵo foje.) Kaj mi diris: “Frategĉjo Fredy, ĉu vi ankoraŭ memoras tiun ŝercaĵon?” Li diris responde: “Mi ne kredas, ke mi estus distrita.” Mi rimarkas, ke tio estas vera. Ĝi ne estis agrabla sento por mi! Ĉar vespere diras al mi la okuloj de la mondo, kaj mi staras sur la ĉefplaco en gamaŝoj, portante ĉapon de ambulancistoj, la du ŝraŭbotiriloj simbolas sur mia kapo: “Atentu, profunda akvo!” (Nek tio estas la ĝusta). Li respondis tion, ke li ne estas venĝema, kaj li iros tuj en la urbon, ĉar tie li havas nenion farendan. Mi diris: Malfermu la lignokeston! Li respondis, ke li ne estas lignaĵisto, mi lasu lin trankvila. Kaj li foriris. Nek ĝi estas tiel granda problemo, ĉar mi havas ŝraŭboturnilon nek sur mia ĉapo. Perforte malferminte la lignokeston, mi elvenis, sed tiam jam multaj homoj staris ĉirkaŭ ĝi, malmulte da finacistoj kaj aliaj, malbonaj sonĝoj. Sed el tio ne estos problemo, ĉar Theo liberigos min por la solenaĵo. Ĉar li liberigas min de ĉie. Mi ekmoviĝis, sed tiam du-tri revolvertuboj direktiĝis al mi, kaj jam ankaŭ mi vidis…

            Sur la lignokeston estis skribite per grandaj literoj:

 

 

V A P O R Ŝ I P O   B R I G I T A

A T E N T O N!   P E S T O!   F O R B R U L I G I!

 

 

            Nun sekvos kvaranteno! Oni tuj izolis tiun parton de la haveno kaj ŝprucigis min per karbolo kontraŭ pesto. Oni forportis min, kaj parolante kun miaj kelkaj agoniantaj kunloĝantoj, mi aŭdis la radiprogramon el la felgista ĉambro, kie la okuloj de la mondo parolis sur la ĉefplaco al la ekspecidio, dum kiu Fred la Malpura superruzis min. Mi estis ĉi tie kun la belega ĉapo, pri ĝi venas en mian kapon, kion signifas la ŝraŭboturnilo:

 

N I N   Ĉ I U J N   P O V A S   T R A F I   A K C I D E N T O

 

            Nun mi finas mian leteron, kiun mi subskribis kun estimo. Datita nun sube, propra-kadavre, kiel miaj kolegoj diras en Londono:  Mortis la reĝo vive la reĝo! Senkulpigante mian silenton, nur nun post mia morto mi ekshumas min. Malgaja kolego de via Reĝa moŝto.

Eks-, eĉ mortinta reganto:

don St. James di Ĝisorela.

 

 

T R I D E K   K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

Sinjoro Theo partoprenis nenian solenaĵon. Li sidis hejme, kiel homo anime rompiĝinta. Sed posttagmeze virina voĉo telefonvokis lin:

            - Alo! Spirita frato! Ĉu vi ne intencas viziti kvina-horan tekunvenon kun fia spionino?

            - Bedaŭrinde mi ne konas vin!

            - Tiel estas eĉ pli bone. Mi atendos vin post duonhoro antaŭ la Operdomo! – Kaj ŝi demetis la aŭdilon. Nu, li tamen ne iros. Li montros tion…

            Li alvenis kelkajn minutojn pli frue, ol la virino. Li atendis ŝin kun solena kaj severa vizaĝo, sed bedaŭrinde lia tiu provado vaniĝis, ĉar Lilian brakumis lin kaj kuntrenis lin kun tempesta rapideco, ke liaj ĉapelo kaj cigaro falis… Tia frenezulino ŝi estas.

            Kion diri? Ankaŭ la leganto estas ĝuste tiel klarvida pri la venonta sorto de tiu junulo, kiel mi. Post nelonge Lilian tiregadis lin en vilaon kaj venigis mararmean oficiron de ie:

            - Li estas korvet-kapitano Milton Winter, mia frato. Bonan tagon. – Kaj ŝi lasis ilin tie.

            Ĉi tie okazis ia miskompreno… Vestita per la uniformo de la mararmeo… Jes… li… Li estas Kupro-grafo!

            - Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi, Sinjoro, Linkoln.

            - Vi… Vi… – balbutaĉis Theo

            - Mi nun alvenis, fininte mian ferion. Mi resaniĝis en Florido el influenco – li diris kaj ridetis.

            Poste ili manĝis kolazionon. Oni informis sinjoron Theo, ke la lando bezonas novajn, freŝajn fortoj, rilate la ŝipkonstruadon, estus bone, se li vizitus la ŝtatsekretarion pro tiu afero.

            - Morgaŭ mi vizitos la ŝtatsekretarion – diris la korvet-kapitano – por danki la ordenon.

            - Estas interese – diris Theo. – Ĉu vi resaniĝis el la influenco tiel heroe, ke oni distingis vin per ordeno?

            La korvet-kapitano tre ruĝiĝis kaj diris nenion.

            …La ekzekutisto kaj la pordisto malfermis fakvendejon pri ekspediciaj varoj sub la nomo “Gajaj Herooj”, kaj ankaŭ ili rakontis multe pri la danĝeroj, penoj de la vojaĝo, aldonante kun amara rideto, ke la ordinaruloj, kiuj en konkretaj situacioj riskante sian vivon alfrontis la danĝeron, ricevis nenion el la gloro, nur aĉajn dolar-milionojn.

            - Oni donis dolarojn kaj denove dolarojn – diris Baruch T. Livingstone ironie al sia iu konato. – Ĉar ili pensas, ke la mono feliĉigas.

            - Prave – kapjesis Sokrato Schwachta –, la stultuloj pensas tion. Bedaŭrinde ili pravas.

            La geedziĝan feston partoprenis mil-are tumultanta homamaso. Alvenis ĉiu, kiu kalkuliĝis iu en San-Francisko. Okazis nur unu ĝena incidento dum la eleganta nuptofesto. Kiam la juna paro aperis antaŭ la preĝejo, kaj sinjoro Theo svingadis sian ĉapelon al la homamaso, aŭdiĝis sertora voĉo:

- Jen vidu! Mi konas bone tiun ruĝan friponeton! Ni estis enkarcerigitaj kune! Li estas bona tipo, je mia honorvorto…

15. 06. 2002.

ip地址已设置保密
2008/6/5 8:05:40

 29   9   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.37500 秒, 4 次数据查询