dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura intervenas

您是本帖的第 7650 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura intervenas
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Fred la malpura intervenas

Jenő Rejtő

 

Fred la malpura intervenas

 

(je la sincera bedaŭro de Jimmy la Ĝisorela)

 

 

 

 

U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

M I   Ŝ A T U S   F A R I Ĝ I   M O N D F A M A

Mi havas multe da mono, sed malmulte da sagaco!

Ĉiun bonan ideon ĝoje akceptas:

simpatia junulo, kiu perdis sian kuraĝon al la vivo.

 

 

 

Respondoj:

 

Letero n-ro 1:

 

 

Mi legis vian anoncon, kaj mi informas vin, ke mi estas honesta trovinto de via perdiĝinta vivĝojo. Ses jarojn mi agadis en Bostono, kiel la ekfunkciigisto de la elektroekzekuta seĝo, kiam foje okazis kurtcirkvito pro mia kaŭĉuka manumo, kaj la kondamnito ne forpasis por eterna dormo pro manko de kurento, aŭ por malbona dormo, neglektinte la kurent-ekfunciigiston, li restis maldorma. Bedaŭrinde ekzekuto ne povas okazi sen viktimo, kaj oni tuj eliminis min el mia trankvila laboro. Estu permesate mencii tiom pri mia kaŭĉuka manumo. Poste kompreneble mi serĉis laboron ĉe la filmistoj, ĉar mi estas faksperta selomajstro. Laŭdire oni bezonas tiulon dum la kaŭboj-scenoj. Tiel mi fariĝis biciklanta kurknabo ĉe Paramount, sed mi edziĝis frue, tiel do nun mi havas florantan, sed apenaŭ lukrantan hortikulturejon en la ŝtato Oklahoma. Mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp (laŭ via plaĉo). Mi estas kvardek kvin jara, vidva ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li. Li legis vian gazetanoncon, kaj mi havas la sekvan proponon: Vi povas fariĝi mondfama, se vi adoptos min, kaj vi donacos mian havaĵon al mi, poste vi pilgrimos en Kalikaton piedirante aŭ per tiel nomata trotilo, kiu estas ludilo, ruliĝanta sur siaj radoj, kaj survoje vi diskonigos tion, ke la konsumado de nekuiritaj manĝaĵoj faras miraklojn! Se tiu idiotaĵo disfamiĝus, oni konus vian nomon en ĉiuj kvar anguloj de la mondo, ĉar  vi dirus al la homaro: “Nu jen vidu…” Informu min, ĉe kiu trajno vi atendos kvardek kvin jaran, emeritan ekzekutiston (kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservadas ion por li), kaj li povas pruvi sepdek du laŭregule faritajn, dokumentitajn ekzekutojn. Mi estas via homo!

 

Salutas vin:

SOKRATO SCHWACHTA

aŭ KNAPP (laŭ via plaĉo)

 

Letero n-ro 2:

 

Sinjoro! Fariĝi mondfama estas ludo infana! Mi inventis la plaĉan infanludon, kies nomo estas “Viaj infanoj murdas ludante” adaptita al bebosonorigo, lud-fervojo, kiu samtempe estas muŝicido. La aparato ekfuncias pro la pezo de du muŝoj, kaj mortfrapas tiujn! Financu min, kaj la homaro menciios mian nomon apud tiu de Edison, kaj Vian nomon apud la mia pro tiu inventaĵo, kiu mortigas du muŝojn, kaj per unu frapo vi fariĝos mondfama…

 

Letero n-ro 3:

 

ĈU VI DEZIRAS FARIĜI MONDFAMA? ĈU VI ŜATUS, KE ONI ADMIRUS KAJ ESTIMUS VIN? SE MILIONOJ DA HOMOJ MENCIUS VIAN NOMON?

            ĈU VI VOLAS DEDIĉI KONSIDERINDAN MONSUMOJN POR TIU?

            LAŬ MI, ĜI ESTAS GRANDA IDIOTAĴO FLANKE DE VI!

 

Sen ĉiu estimo

B. KNOX

naturamanta, mormona predikatoro, baritonisto de la ĥoro de la societo Mazdaznan.

 

 

Letero n-ro 4:

 

VI POVAS FARIĜI MONDFAMA

KONTRAŬ MALMULTE DA REKOMPENCAĴO!

KIO ESTAS LA SEKRETO DE LA SUKCESO?!

Mi studis zorgeme la vivon de Napoleono Tolstoj, Chaplin kaj D. S. Windthorn. Tiuj famaj homoj tial fariĝis senmortaj, ĉar ili uzis Lent-oleon “Bajoka” kontraŭ kalviĝo.

            Ĉu vi deziras fariĝi nocio, kiel Rasputin, Beethoven, Shaw, Pasteur kaj D. S. Windthorn?

UZU LENT-OLEON “B A J O K A”! PRODUKTAS ĜIN: inĝeniero D. S. Windthorn, 24 Brooklyn.

 

 

Letero n-ro 5:

 

 

Se Vi deziras rapide kaj favorpreze fariĝi mondfama, legu mian ĉefverkon:

“K I E L  N I  P O V A S  V I V I  R I Ĉ E,

S U K C E S E

K A J  S A N E.”

 

Mi atendas vian afablan mendon en la Karitata Hospitalo de Malsanaj Senhejmuloj en Bostono, eĉ mi pretendas helpi vian familihavan homkunulon, kiu estas malsana kvin monatojn!

Altestimate

E.      H U B E R T O N

la aŭtoro de la verko

“Kiel ni vivu riĉe, sukcese kaj sane”

 

P. S. mia alia ĉefverko: “Kariero, forto kaj sano pere de spir-ekzercoj kaj sveda gimnastiko” estas mendebla sub la adreso de tiu sama hospitalo.

            Kaj tiel plu! Pli kaj pli adsudaj respondoj, unu estas malpli saĝa, ol la alia. La multe da letero de la respondoj formis monteton, kaj ĉiu estis nura stultaĵo.

- Bedaŭrinde ne estas konvena – diris Tehobaldo Linkoln, kiam li legis ankaŭ la lastan. La leter-amas, duon metron alta, ekmoviĝis antaŭ la brakseĝo, kaj grimpis el sub ĝi enkovrita sekretario.

            - Mi konjektis. Oni ne estas tro eltrovemaj, sinjoro Theo – diris la elgrimpito.

            Li diris tiel: “sinjoro Theo”, ĉar nek la dungitoj nomis tiun junulon alimaniere, nur laŭ lia baptonomo, restaŭrita gemuta el la ruinoj de lia theobald-a aŭtoritato. Ke oni tamen uzis ankaŭ la titolon sinjoro, ĝi estis ebla nur tial, ĉar iom da respekto, se persone ne al li, sed al liaj milionoj devas esti donita fare de sia ĉirkaŭaĵo.

            Ĉar la junulo estis milionulo. Lia individueco konsistis el tri trafe karakterizaj koeficiento, nome: Lentuga vizaĝo, ruĝa hararo kaj profunda antajuĝo al ĉiuspacaj agadoj; do, vane mi volas beligi la aferon, ni konfesu virece: tiu junulo estis eksterordinare maldiligenta.

            Cetere oni opiniis lin agrabla junulo. Lia konstante gaja vizaĝo, la supraĵa viv-filozofio, liaj larĝaj ŝultroj, la serenaj, bluaj okuloj faris lin bonguste simpatia, kaj lia aspekto kalkuliĝis favora en tiu kazo, kiaj liaj konatulinoj ludis tion, ke kiu el ili amus Theo-n, se li ne posedus milionojn.

            Sed lastatempe li havis fianĉinon, pro subita, akuta, anima vivo, nome Charlotte Dusan, la unuaranga artistino, importita el Francio, kiu vekis tiel grandan artistan interesiĝon en iu eleganta amuzejo de Brodway per sia prezentita agonio, kies titolo estis Mortodanco, ke la ĉampan-konsumo de la distrejo altiĝis minumume tridek procentojn.

            Sinjoro Theo naskiĝis, kiel la filo de la ĝenerala direktoro de la Trusto Pacifika Oceano, kaj li klarigis ĝin tiel, ke sufiĉas por lia taga agado, se li fiksas kiel celon de sia vivo, forigi la enuon. Komence nur la forigo de la enuo konduzkis lin al Charlotte Dusan, sed poste liaj sentoj transiris al tute seriozaj kaj pasiaj nokto-diboĉadoj, rilate la artistinon.

            - Charlotte! Mi edzinigos vin! – diris la milionulo iun tagon.

            Sed la artistino refutinte la facile imageblan respondon, ŝi ekparolis jene:

            - Kion komenci kun homo, kiu estas nur milionulo? Ĉu vi pesas tion, ke ĝi estas ĉio?

            - Jes – respondis la junulo sincere, ĉar li vere pensis tion.

            - Vi eraras! Oni ne diru pri mia edzo, ke li estas monsako. Li havu aŭtoritaton kaj pozicion! Li laboru ion!

            - Mi ne povas fari tion – respondis sinjoro Theo. – Kiu havas monon, tiu ne ĝenu alies profesion per laboro ..

            - Tiam vi tute ne sonĝu pri mi!

            Sed la amo de la junulo ne konis malhelpon. Li serĉis ian mezvojon, por ke li havu aŭtoritaton, kaj nek labori estu necesa.

            - Sinjoro Theo – demandis sian sekretarion informiĝante iun malgajan vesperon –, kion fari, se iu ne volas labori, li tamen ŝatus motivi certagrade sian konstantan ĉeeston en la mondo?

            La sekretario frotis sian firmkarekteran, faltan vizaĝon. Emanuel Thorn estis sekstatura, magra homo, kun flegma kaj dormema voĉo.

            - Ekzemple – li proponis aplombe –, fondu societon kun tiu titolo: “Labori ne estas honte, Sed enue!” La societo disvastigus sian programon tage-nokte: Neniu laboru, kies laboro ne estas bezonata, aŭ li devas perlabori la monon ne pro sia vivteno. Se ĝi realiĝos, tiel la mondo komencu evolui rapidege, sekvus beno por la homaro, oni mencius vian nomon kun tiu de Galileo, kiu same laboris nenion laŭ mi, ĉar li povis observi nur pro sia enuo, ke la Tero rondiras.

            -Stop! Vi tamen estas la plej utila homo en mia servo! Kiel ajn idiotaĵon vi diras, ia utiligebla ideo venis en mian kapon.

            - Jes… - Li kapbalancis, kaj li fermis siajn dormemajn palpebrojn kontente kun mankohavaj, maldensaj, skarlataj okulharoj. – Gravas, ke oni iel fariĝu nemalhavebla. Rezulto estas la valoro de la laboro, ĉar nek la plej valora laboro estas alibio, kaj ĝi ne pravigas la senrezulton. Mi opinias, ke mia diro estis tre bona.

            - Ankaŭ min surprizas tio. Eblas, ke vi malvarmumis ie. Mia ideo ĉiuokaze estas unuaranga! Mi fariĝos mondfama. La sola maniero, ke iu vivu bone sen laboro, kaj oni ne kritiku lin. Neniu esploris, ĉu Edison laboras, kiaj li ne estis inventinta la inkandeskan lampon, la gramofonon kaj aliajn tiaĵojn. Aŭ kiu zorgis pri tio, ĉu Darwin agadas konstante, kiam li opiniis, ke ni havas parencecon kun la simioj laŭ ascenda branĉo? Morgaŭ publikigu anoncon en la ĵurnaloj.

            Ĝi ne plaĉis al la sekretario.

            - Mi ĉiam luktis kontraŭ tio, ke ĝentlemano rolu antaŭ la vasta publiko. Sed vi estas obstina hoo. Mi do rezignas la lukton kaj aranĝos la aperigon de la anonco.

            Ĝi okazis tiel. Sed post la senfrukta rezulto de la stultaj respondleteroj sinjoro Theo decidis kontaktiĝi kun tiu severa patro, kiu jam multe pli longe alproprigis la opinion de Charlotte Dusan, rilate la gravecon de la laboro. La junulo estis preta cedi la multajn persvadojn kaj dungiĝos al la firmao.

            - Sinjoro Thorn! Kunligu min kun “Pacicoci”!

            Ankaŭ tio karakterizis la individuon de sinjoro Theo, ke la seriozan, grandegan Truston Pacifika Oceano, laŭ lia naturo li nomis mallonge “Pacioci”, kiel oni allogas poniojn per abomenindaj ŝmacadoj.

            Li ekfumis cigaron malbonhumore, ĉar montriĝis la antaŭsignoj de la futuro, rilate la malfacilan laboron, kiam li vivos same, kiel nun, sed oni rajte povos riproĉi li ĉiutage.

            - La Pacioci, sinjoro Theo! – diris la sekretari kaj trandonis la telefonon.

            La junulo laŭ sia kutima, nepripensita maniero vortmuelis en la aŭdilon:

            - Mi deziras paroli kun mia paĉjo! Ĉi tie estas Theo!

            La interna telefoncentralo miskomprenis lian nomon “Leo”, anstataŭ Theo, kaj oni konektis la pordiston, kiu havis dudek jaran filon sub tia nomo.

            - Raspa voĉo kriis al sinjoro Theo:

            - Nu atendu, kanajlo! Unu horon mi sidas ĉi tie sen pantalono!

            - Kiel ĝi eblas?

            - Tiel, ke mi ne havas la  pantalonon ĉe mi! Ĉu vi volas, ke mi malvarmumu?!

            - Dio gardu! – respondis la milionulo timeme, ĉar li ŝatis siajn homkunulojn.

            - Mi jam havas nazkataron!

            - Ĉu ne estas tie ia litkovrilo tie, per kiu vi povus kovri vin?

            - Saĝulo! Mi ne povas estis en la antaŭhalo, portante litkovrilon!

            - Tio certas.

            - Se post kvin minutoj mi ankoraŭ sidis tie sen pantalono, tiam mi rompos vian kapon!

            - Mi tuj aranĝos la aferon.

            - Alo! Farigu subŝtofon sur la malsupran refaldajon, ĉar ĝi disfibriĝos, kiam estos kota vetero. Kaj la gladaĵo estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar vi memoros miaj batojn permanajn!

            Kiam la pordisto, kiu havis dudek jaran filon, kies nomo estis Leo, frape demitis la aŭdilon, sinjoro Theo sonorigis, kaj aperis la lakeo Sigorski.

            - Tuj portu mian iun pantalonon al Pacioci – diris la milionulo –, sed ties gladado estu tia, kiel la eĝo de la razilo, ĉar la pordisto havos ĝin, kaj se li ne estos kontenta, tiel ni ricevos gravan korpan punon. Kudrigu subŝtofon sur ties refaldaĵo, ĉar ĝi disfibriĝos tiel. Diru al li, ke mi salutas lin, kaj se li bezonas ankaŭ la jakon, li nur telefonu.

            Sigorski, la lakeo, iam tavivis fervojan katastrofon, kaj sekve de tio li fariĝis unuokula kaj idiota. Ĝenerale nur lia nefidindeco kaj neakurateco resti la malnova el lia sana periodo.

            - Sinjoro Theo – li demandis per malrapida, nazvoĉo, kun levita kapo –, kial disfibriĝas la pantalono. Oni ja trafikas per aŭtomobilo nuntempe.

            - Sed la pordisto de Pacioci ne havas aŭton… Vere!… Nek tio estas en ordo! Eniru kun la pantalono al la firmao de la familio Chrysler, kaj aĉetu sportaŭton por la kompatindulo.

            Sinjoro Baruch T. Livingstone, la pordisto tre surpriziĝis, kiam la unuokula kaj idiota Sigorski paŝis en lian niĉon kun pantalono kaj kun kontrakto, pruvanta la aĉeton de la ses-cilindra sportaŭto Chrysler. La kolera patro dume akceptis la konsilon de sinjoro Theo, kaj li sidis ĉe la fenestro, ĉirkaŭvindinte sin per la litkovrilo, en la mano kun la okaza tabuleto de la prezidenta ĉambro NI PETAS SILENTON PRO INTERKONSILIĜO! por ke li batu forte je la kapo sian filon, nomatan Leo, kiam li kvankam malfruiĝinte, tamen kunportas la deziratan vestaĵpecon. Li eĉ imagon ne havis pri tio, ke tiu danĝero ne minacas lin, ĉar lia filo tagmeze dungiĝis matroso, li disipis drinkante la prezon de la plombo, kaj li duonhoron estas survoje kun la pantalono al Havajo, kie la noktoj estas bonodoraj, la virinoj havas fajrajn okulojn, krome sonas la gitaro, se oni povas kredi ankoraŭ al la tago-tekstverkistoj, kio estas sufiĉe duba.

            - Mia mastro mesaĝas – raportis Sigorski –, ke nun jam ne disfibriĝos via pantalono, ĉar li aĉetis pro vi kvin-litran aŭton.

            La pordisto miregis, se tiu vorto sufiĉe bone esprimas la eksterordinaran, konsternitan staton inter la miro kaj la sveno.

            - Kiu… vi estas? – li balbutaĉis.

            Rolando Sigorski. Antaŭ nelonge vi parolis kun mia mastro pri la afero de pantalono.

            - Mi ne havas la feliĉon… Eble bonvolu diri pli proksiman, kiu vi estas…?

            - Bone. – Li kapjesis malvarme kaj jam recitis: - Mi naskiĝis en Odesa, mi havas pli ol kardek du jarojn, kaj mi venis en Usonon, kiel la iama ĉefĉevalisto de la emerita, greka staciestro Papagalos. Jen estas via pantalono. Prenu ĝin sinjoro.

            - Pardonon, sed ĉi tie estas eraro… – li miregis. – Mi neniam parolis kun sinjoro ĉefstaciestro…

            - Li ne pretis tion, kiel ofendon. Almenaŭ li ne menciis tion al mi. La oldulo estis malparolema homo. Jen estas ankaŭ la kontrakro. La glado de la pantalono estas speciale akra.

            - Ĉu vi certas pri tio, ke vi ne eraras?

            - Mi mem gladis ĝin. Sed se vi deziras, mi ankoraŭfoje glados ĝin, ĉar mia mastro ŝatus eviti viajn antaŭvidigitajn insultojn. Prenu ĝin, sinjoro!

            La pordisto staris vertiĝante. Sigorski ankorŭ diris al li, kian telefonnumeron li voku, se le bezonus ankaŭ jakon, kaj li foriris.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:49:03
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Baruch T. Livingstone staris buŝmalferme tie, en iu mano kun la patalono, en la alia la kontrakto, sur liaj piedoj la falinta litkovrilo, kaj li aspektis tiel en la aperaĵsimila, sed modere ornama pozo, kiel la verko de ia eksterordinare moderna pentristo.

            Sed tiam aperis dika homo, la ĉefo de la personaro.

            - Mi prezentas al vi la novan pordiston, Livingstone – li diris gemute por ne inciti la malsanulon. – Vi forgesas pri tio, ke iu devas stari ankaŭ antaŭ la banko. Vi povas transpreni tuj vian salajron.

            - Mi ne povas tuj transpreni ĝin. Nur duavice.

            Unuavice li surprenis la pantalonon. La pantalono konsciante sian fizikan veron leĝere kaj unuanime disŝiriĝis.

            Sinjoro Theo forgesis pri tio, ke la pordisto pro sia sida laboro estis fortika viro. Tiel do

Baruch T. Livingstone povis fari nenion alian, li ĉirkaŭvindis sian trunkon per la litkovrilo, kaj la nova prdisto rigardis lin mire, kiam lia antaŭulo sidas en grandegan aŭton, starantan antaŭ la konstruaĵo, kaj li forveturegas.

            - Vidu, Marved – diris la direktoro de la personaro –, diligentaj homoj tiel disiĝas de la entrepreno post kelkaj jaroj.

            La nova pordisto ne povis, kiel kompreni tion. Ĉu sen pantalono aŭ per aŭto? Aŭ cerbmalsane?

            Sed tio jam ne apartenas al la temo de nia romano. La epizodo havas nur tian signifon, se la pantalono ne aperas en la logika vico de la okazaĵoj, tiam sinjoro Theo informus sian patron pri sia intenco, kaj kiel karaktera homo, li retirus ĝin neniam plu. Sed tiel li prokrastis la erare konektitan interparoladon kaj iris en sian dormoĉambron por kiŝiĝi iomete.

            Sed per tio li jam ekiris per raketorapideco de sia vivo, neretireble kaj difinitive sur vojo plena de zigzagaj kurbiĝoj, inter konsternaj aventuroj kaj frenezaĵoj.

            Li decidis iri dormi je la 10-a kaj 45 minutoj, kaj je la 11-a kaj 20 minutoj li jam matenmanĝis bonguste kun tiu delonge polviĝanta mortinto, kiu fariĝis kaŭzanto de ĉiu malbono.

 

 

 

D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

Hazarde li renkontis la mortinton en sia dormoĉambro, el tiu okazo, ke li ekatentis pri la ronkadon de la forpasinta sinjoro, kaj rigardinte sub la liton, li vidis la karmemorulon ripozi en paco, profundiĝinte en stertoran dormon.

            - Alo, Kio ĝi estas?… Tuj elvenu el sub la lito!

            La kadavro eklevis sian ŝultron, kvazaŭ li ne ŝatus, ke oni troigas ĉiun bagatelon tel, kaj li murmuris kun moka trankviligo:

            - Mi petas, mi petas… Kial vi estas tiel ekscitita?…

            Li elgrinpis, sed dume per siaj aperintaj ŝultroj reversis lampon kun malhelruĝa kloŝo, poste li malfermis la fenetron, li etendis sian dekstran mandorson super la straton, kvazaŭ preterkure li benus la piedirantojn, poste li acerbe ekparolis jene:

            - Pluvas… Interese, ke en San-Francisko puvas ĉiun verndredon. Ĝi povas esti pro la fabrikoj. Kioma horo estas?

            La ruĝa milionulo tuj eksidis en fotelon por ĝui tiun historion en plena komforto kun sia plej larĝa rikano. Li kolektis tiajn homojn. Li sentis tiel, ke tiom da idiotaĵo okazas ĉiutaga en tiu ĉi mondo, kaj tre malofte doniĝas eĉ unu, kiu estus amuza, ke ni devas esti dankema pro tiaĵo.

            - Kiu vi estas?

            - Egon Small, negocisto pri polvosuĉiloj kaj fervojbiletoj. Krome mi jam mortis plurajn jarojn, kio cetere ne ekskludas tion, ke vi donu al mi cigaredon.

            - Mi ne havas cigaredon. Ĉu vi deziras cigaron?

            - Ne. Alportigu cigaredon. Ne estas kutime doni al la gasto ion ultimanece.

            - Sed ĉu vi pardonas tion, ke mi kuraĝis veni en vian dormoĉambron?

            - Mi ne prenas tion, kiel ofendon, sed kio estis tiel urĝe al vi, ke vi veku min? Ni vivas ne en tiaj tempoj, ke inteligentulon kiun ajn veku, kiam la koncernulo dormas… Ĉu vi havas brandon?

            - En la domo mi havas ruĝan vinon Oporto.

            - Estas karakterize… – li murmuris kun amara, subtaksa mokemo. – Milionulo… Nnu! – Li ne finis tion, kaj mansvingis, kvazaŭ la ĝentileco malhelpus lin por esprimis sian malestiman opinion. Li levis parfumujon de sur la tablo kaj aspergis sian vizaĝon.

            - Mi tuj alportigos brandon – kriis sinjoro Theo entuziasme. – Kaj ankaŭ cigaredojn! Ekde nun vi estas mia amiko!

            - Hm… Ĉu vi permesas, ke tiuokaze mi ŝatus ekkoni viajn familiajn cirkonstancojn? – Kaj kun oficiala severo, kvazaŭ li estus rekte el la tombo reviviĝinta registrilo, li demandis akuze: - Kiel nomiĝis via patro?

            - Walter Linkoln.

            - Ĉu li havas ian komunan al la mortinta Abrahamo?

            - Tion, ke ni ĉiuj venos ripozi sur lia brusto.

            - Mi pensi pri la fama ŝtatestro, kiun iu mortpafis aŭ mortpikis en la loĝio de teatro.

            - Ni estas senkulpaj! Miaj prauloj ne nur ne la prezidanton, sed nek la prezon de la enirbileto mortpikis, en neniu teatro, ĉar ili ne ŝatis tiun amuziĝon.

            - Bela familio ĝi estas – li grumblis kaj gustumis pudigsimilan ion, sed li elkraĉis tion, ĉar ĝi pruviĝis harŝmiraĵo. – Mi manĝus volonte ion malvarman kolbasaĵon, sed mi atentigas vin, se vi respondos tion, ke vi havas nur varman, porkan kotleton en la domo, senhezite mi tuj insultos vin.

            - Kial vi pensas, ke mi havas la devon dorloti vin?

            - Ĉar mi legis ankaŭ tion en la anonco, ke vi havas tre multe da mono. Cetere mi komencas dubi tion, ĉar vi konstente promesas aĉeti alkoholaĵojn kaj tabakaĵojn, ke poste vi vole forgesu tiujn.

            Kaj li malaperis en la ŝranko ĝistrunke.

            - Ĉu vi ne venus kun mi ien por tagmanĝi? – demandis sinjoro Theo ĉiam pli gaje. – Kiam vi matenmanĝis?

            - Ne pli ol du tagojn.

            - La ĉemizoj estas du bretojn malpli supre…

            - Mi povas akoraŭ kliniĝadi… – li murmuris pli kaj pli nervoze, kiam li elektadis inter la ĉemizoj de la milionuloj, kaj ĉiujn superfluajn piĵamojn li simple ĵetis sur la plankon. – Vi havas nur misgustajn havaĵojn. Kiel vi povas porti ruĝan kravaton?

            - Ĉu vi vizitis min nur tial, ke vi parolu kun mi pri la sinjora modo?

- Mi legis vian anoncon. Mi pensis antaŭi ĉiun, se mi alvenos persone anstataŭ letero, krome ĝi estas ekonomia, ĉar mi ne devas afranki min per kontanta mono.

            Li ĉirkaŭligis sian pantalonon per konvena rimenzono, la ceterajn ĵetis sur la plankon kaj reglatigis siajn hirtajn, blankajn harojn.

            - Nu, ĉu vi venos aŭ ne? – li demandis malpacience.

            - Se vi volas antaŭi ĉiun – demandis sinjoro Theo en la aŭto –, vi certe havas unuarangan ideon.

            - Kompreneble. Vi estos la dua Stanley?! Nu?!

            - Vi malesperigas min. Nek pri la unua mi aŭdis.

            - La sindeteno de viaj prauloj de la teatra arto perfektiĝis tiel, ke vi ne povas legi, kaj tial vi estas neklera.

            - Se vi daŭrigos tiel, eblas, ke mi batos vin post la manĝado.

            - Nek tio estos antaŭ mi pruvaĵo de via klereco. Tiom pri Stanley: li serĉis Livingson-on per admirinda plenumaĵo, la grandan esploriston, kiu malaperis ĉe la regiono de Kongo.

            - Tamen mi memoras la kazon. Daŭrigu!

            - Ankaŭ vi povas trovi malaperintan, faman scienculon. Ĝuste antaŭ du jaroj la mond-gazetaro publikiigis, ke la fama esploristo de la insularo de Pacifika oceano, Gustavo Bahr, la membro de la Angla Reĝa Geografia Societo, ktp. Lastfoje oni menciis lian nomon sur manĝokarto de kanibala tribo kun ia acideta garnaĵo, de tiam lia malaperis.

            - Mi pensas, ke mi sekvas bonan spuron, laŭ la menukarto…

            - Ne daŭrigu! – mansigne silentigis lin Egon Small. – Vi forgesas, ke en malmultekostaj restoracioj oni ofte skribas nomon de eminantaj pladoj sur la menukarton, kvankam ili ne kuiris tiun grandsinjoran en tubo bakitan aĵon kun paneroj, frititaj en butero.

            - Ĉu laŭ via opinio Gustavo Bahr vivas, ĉar efektive oni ne pladis lin bakitan en tubo kun paneroj, trititaj en butero?

            - Nek tio estas verŝajna, ke oni estus pladintaj lin rostite kun kukurb-salato aŭ gratenite per paneroj, kun ĉi-jara terpomoj, fritite en sia propra graso kaj kun verda petroselo – respondis la mortinta, kaj li rigardis en la malproksimon kun staranga, dormema, milda riteto, dume li glutegis. – Ĉar neniu el la kuirejaj receptoj estas tia, ke li povintus resti vivanta. Kvankam li vivas. Sur la insulo Tsiui. Antaŭ la Kabo Farrere. Norde de la Fiĝioj. Tie ankaŭ vi povas trovi lin.

            - Tio interesas min – respondis Theo vigle. – Ĉu vi estas certa pri tio, ke Gustavo Bahr troviĝas sur la insulo Tsiui?

            - Kial mi ne estus certa pri tio? Gustavo Bahr tute ne troviĝas sur kiu ajn insulo.

            - Kie do mi trovos lin?

            - Ĉi tie, en San Franciko!

            - Kiel?!

            - Imagu, ke Stanley kiom da peno povintus ŝpari, se Livingsone estas kun li jam dum la ekveturo, kiel manpakaĵo, inter la aĵoj de la karavano. Nekredeble, ke oni ankoraŭ ne uzis tiun simplan metodon. Vi estos la unua… Atentu la direktilradon!

            Sinjoro Theo enpensiĝis. Se Gustavo Bhar vere vivas ĉi tie, tiel ili solvis la patentaĵon de la artefarita mondfamo, liveritan hejmen.

            - Kaj kie estas ĉi-momente Gustavo Bahr?

            - Ĉu nun?… - Li pensadis. – Kiu tago estas hodiaŭ?

            - Vendredo.

            - Nu en ordo. Gustavo Bahr sidas apud vi en la aŭto, li estas malsata kaj enuas… He! Vi surveturos la trotuaron…

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:49:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

            - Vidu, sinjoro – diris Mr. Theo, kiam ili fine sidis ĉe primetita tablo kaj atendis la kelneron. – Vi grimpis sub mian liton: mi diris nenion, vi diris malĝentilaĵojn al mi: mi englutis tion, vi serĉadis en mia ŝranko: mi rezignis tion, vi dubis pri mia honesto, sed tiel, kvazaŭ ĝi estus granda honoro por mi: mi lasis tion. En ordo! Sed nun mi avertas vin je la sekvaj aferoj: Mi donas mian honorvorton, ke mi deprenos mian ĉemizon de sur vi, mi ne pagos vian matenmanĝon, kaj mi portos vin al la policejo pro rompoŝtelo, se vi ne respondos tiun nekredeblan kaj enigman insolecon: kial vi demandis: “kiu tago estas hodiaŭ?” antaŭ ol vi estus dirinta, ke via nomo estas Gustavo Bahr? Kion vi dirintus, se hodiaŭ estus vendredo aŭ mardo?! Bone pripensu, sinjoro, vian respondon, ĉar okaze de nesufiĉa respondo, mi senhaŭtigos vian kapon, kiel la indianoj, vian skalpon mi fiksos al mia rimenzono, kiun vi portas ĉirkaŭ via trunko, kaj mi foriros.

            La mortinto neŝanceliĝante akcepti la emocieruptiĝon

            - Mi ne timas mian kaphaŭton – li diris trankvile. – Se mi estis iel rostita en tubo, mi povos vivi sen mia frizaĵo. Pro vi gastamo aŭdu mian informon. – Li fermis siajn okulojn por momento, kvazaŭ li farus resuman retrospekton al la objekto de sia direndo, poste li komencis mallaŭte: - Mi estas agento sub la nomo de Egon Small. Kontrau miaj akiritaj mendoj oni sendas mian tut-semajnan tantiemon merkrede al mia hejmo, ĉar mi vojaĝas la ceterajn tagojn de la semajno. La vera geografo neniam povas ĉesigi difinitive la vojaĝadon. Kaj mi povas diri, ke la vojlinioj, iritaj kun polvosuĉiloj estas fonto de interesaj malkovroj, surprizaj spertoj, kie mi ne malhavas la danĝeron, elprovadoj, kaj ofte mi renkontiĝis kun sovaĝuloj, aŭ kio estas malpli ofta: eĉ milduloj troviĝas en la kruela, malnova tribo de la aĉetatnoj. Se evidentiĝos, ke mi estas  Gustavo Bahr, tiel finiĝos mia serena, trankvila vivo. Kio okazos, se ni ne interkonsentos, kaj mi devas fuĝi de antaŭ via atendebla maldiskreteco? Jam nek ĉe mia firmao, nek en mia loĝejo mi povas iri plu. Do, se estas mardo aŭ sabato, kaj mia tantiemo ankoraŭ atendeblas, tiel mi pripensas eĉ dufoje, ĉu mi diru mian nomon al iu? Ĉar estas merkredo, kaj oni jam certe sendis la monon, mi povas prezentiĝi sen risko, kaj mi povas ankaŭ fuĝi, se necese. Se nun vi ne pardonpetos, tiel kompreneble estu malbenita sepfoje.

            - Mi komprenas, ke vi pravas. Bonvulu pardoni min, kaj rakontu, kion vi pensas? Unue kompreneble konsumu vian hieraŭan matenmanĝon, kaj nur poste vi komencu tion.

            - Prave. Poste mi komencos manĝi mian hodiaŭan matenmanĝon.

            Ĝi okazis tiel. Li konsumis sian matenmanĝoj aktualan el la antaŭan tagon kaj la restintan el la hodiaŭa tago, eĉ, ĉar neniu scias, kio okazos morgaŭ, la manĝis ankaŭ la sekvonttagan matenmanĝon. Fininte tion, li fermis siajn okulojn, kiel grandaj magiistoj de la paganaj tempoj, kiam ili enprofundiĝas en si, antaŭ ol deklari sian aŭguron en la ĉeesto de la tribanoj.

            - Mi komencis mian admirindan karieron per malpli gandaj, plie botanikaj, ol per malkovaraj vojaĝoj. Mia unua provado direktiĝis por malkovri la Sundan Poluson kun societo. Trovinte tiun lokon, mi revenis. Mi tute ne pensis pri longdistancaj ekspedicioj, sed tramo da itinero de la sorto sufiĉas al tio, se ĝi volas surtreti min. Ĝi estas malgaja stato de faktoj! Mi esploris la flaŭron de la insularo, veturante per mia malgranda ŝipo, kiam neatendita uragano kaptis nin antaŭ Manilo. La vivo de la mondvojaĝanta scienculo estas en la mano de Dio. Tiel okazis, ke mia fato plenumiĝis. Ĉe la klifoj de Manilo dum tritaga pereiga tempesto… Mi edziĝis! Jes!… Post la alveno mi devis ekiri por fari mian plej teruran ekspedicion: Dum faleganta pluvo en rikiŝo mi serĉis ĉambron en Manilo! Ni lasu la dramajn detalojn! Mi ne priskribas la unuarangajn hotelojn de la urbo, en kiuj laŭ la modelo de la tromultiĝinta loĝantaro de Japanio aŭ Koreio, vivantaj sur riveroj, ili jam povis proponi nur sian banĉambron, kie maltrankvila duŝtubo krutis kun Damokla ŝmacado super la kapo de la dormanto en la bankuvo. Mi povus paroli malpli kara, malpli plenŝtopitaj hoteloj, en kiuj, kiel la aŭtarkiaj nomando, vivantaj sur la stepoj de Azio, ĉiu kunporta sian kuŝejon kaj kontaĝan malsanon… sed ĝi ne estas grava fenomeno. Ni daŭrigu tie, kiam mi sidis lace en mia rikiso nokte je la unua horo, en pluvego, kiun la kulio, kun malsuprenpremita timono ekvilibris alte kaj krute super sia kapo, ĉar li tiel volis ŝirmi sin kontraŭ la pluvo, kaj kvankam mi minimume estus esperinta tion por ĝi, ke poste, li ferminte min kiel pluvombrelon, li starigos min ripozi en ties sekigilon. Sed tiam mi ankoraŭ estis juna kaj rezoluta, kiel mia kolego Kolumbo, pri kiu eble ankoraŭ vi legis. Li serĉis la hindan traveturejon kaj malkovris Amerikon pro nepardonebla eraro, ĉar tiu terpartego troviĝis inter du kontinentoj. Ne la pan-envio parolas el mi, kiam mi konstatas tion, sed mia principo estas, ke la rezulto ne povas savi mistrafon. Konsiderinte la kernon de la afero: mi havis nur unu elekton; tranokti iel. La rikiso veturigis min per rapida galopo en noktan amuzejon. Dum mia scienula kariero la unuan fojon mi estis inter la tiel nomata kvinahora popolaĉo, kunvenanta en lokaloj. La virinoj kun siaj bruaj braceletoj, pro la batal-koloroj de la abunda ŝminkado tute ĝis ilia cigaredoj memorigas la scienculon pri Egipto, de kie devenas, kiel estas konate, la modo de la lakitaj piedungoj, krome  la Dek Plagoj. La unuan fojon mi atentis ilian dancadon, al kio ili uzas nek lancon, nek adzon pro ia nekomprenebla kaŭzo. Poste mi jam volis nenion alian, ol tiu certa Kolumbo, tiutempe: mi serĉis trairejon de la pergeto ĝis la vestogardejo. Sed tiam inter mi kaj la pargeto venis renkonte al mi virino, kiel iama Amerika al mia bonŝanca kolego! Mia edzino malkovris min! Tiam ŝi estis ankoraŭ nekonata kaj enigma por mi, kiel la iama Aŭstralio, en ĝia epoko Terra Incognita, antaŭ ol kapitano Coock malkovris ĝin, kiel certe ankaŭ vi scias.

            - Mi ne scias pri tio, sed se vi asertas, ke tiu policista oficiro malkaŝis ŝian sinjorinan moŝton, tiam ĝi certe estas tiel.

            - Mi pensis Aŭstalion, sinjoro! Do sufiĉas tio, ke knabino staris antaŭ mi, svelta, kiel la Fajrolando, emigma, kiel la Irana Altebenejo, kaj tiel flirtema, ke tia al ĝi simila geografia nocio apenaŭ ekzistas.

            - Mi ne bezonas, ke vi klarigu la flitemon de ŝia sinjorina moŝto per pitoreskaj vojaĝpriskriboj…

            - Mi ne faros tion. Laŭ malnnovaj alkoholistoj geografo kun bona fizika stato ne povas trinki pli ol unu botelon da ĉampano. Escepte eble Marko Polo-n, kiu certagrade estis ĉarlatano, aŭ Cecil Rhodes-on, kiu plie kalkuliĝas diplomato. Tiel do estas kompreneble, se la pia ŝipo de mia vivo proksimiĝis kun malcerta ondado, al la milde ondanta balanciĝo, vindita en streĉan silkon, en kies fono latentis la fato. Ĉar tiu virino estis tia, kiel Afriko; abunde pitoreska, enigma, ekzotika, varmega… kaj ŝi povsciis kisi!…

            - Pardonon, ke mi interrompis vin, sed mi ne estas sperta pri la geografio: kiel povscias Afriko kisi?

            - Via malaltnivela ŝercado estas multel pli triviala, ol ke vi povus ofendi min per tio. Mi do daŭrigas trankvile. Mi konatiĝis tiun vesperon kun la koralrifo de mia kariero. Imagu rifon, en senmanika vesperfesta robo, kun mirindaj, bluaj okuloj, kaj ŝi estis tia…

            - Mi scias: ŝi estis tia, kiel la Fajrolando, ŝi kisis sovaĝe, kiel Afriko, ŝi ondadis, kie la Irana Altebenejo, kaj ŝi brakumis, kiel Supra Mongolio. Daŭrigu plu!

            - Via malgracia konduto nun ne ofendas min. Ni interkonatiĝis, kaj mi trinkis alian botelon da ĉampano, kiu eble nocus ankaŭ al Pizarro aŭ Cortez, kvankam ili unuavice estis konkerantoj. Ĉu ĝi estas vera aŭ ne?… nun jam neniu scias tion, sed oni asertas, kaj aŭdigante entuziasman henon, aŭrore mi mem kuris kun la rikiŝo de mia edzino ĝis la hotelo. Eĉ hodiaŭ mi ne komprenas, tamen dika, maljuna koloniulo descendis kontente kaj donis al mi kvindek cendojn. La musono firiozis ankoraŭ du tutajn tagojn, kaj mi pluajn ok jarojn, ĉar mi edzinigis tiun virinon ne pli ol dudek kvar horoj. Mi pensas, ke mi sukcesis komprenigi al vi, kia estas koralrifo. Kvankam mi esperas, ke vi sciis tion.

            - Rilate la rifojn, mi sciis nur pri subakva ŝtipo.

            - Egalas. Se vi volas, mi trafis en la mezon de koralrifo, se vi volas sur la rendon de pereo: gravas, ke ĝi estis rifo, enigma, submara praformacio… sed kiel ŝi povis kisi!

            - Ne emfazu tion. Mi rimarkis, ke la koralrifo kisas tiel, kiel Afriko, ĝi estas svelta, kiel la Fajrolando, kaj ĝenerale, ŝia sinjorina moŝto estas filtrema, kiel la pli signifaj geografiaj nocioj. Nun mi ŝatus scii la kernon de la multe da parolo. Vi ne estas sufiĉe konciza.

            - Mi respondas al vi, eĉ se mi estas konciza. Klare kaj simple, sen tio, ke mi perdus la fadenon de la parolo. Dum la keriero de geografo ĝenerale signifas decidan prosperon, kiam li edziĝas. Tiam okazas longa, grava, eble multjara vojaĝo, kiam nenia ĝangalo povas esti sufiĉe profunda, malluma, fora kaj danĝera. Rilate mian geedzecon, ĉi-konsidere ĝi estis ideala. Ĉar mia edzino pasie buŝharmonikas. Estimata sinjoro! Mi aŭdis hurli la berber-leonon, serĉantan sian predon, kaj mi ĉeestis en Bombajo, kiam rabiiĝinta elefanto trumpetis per sia lasta elspiro. Tiuj voĉoj nun jam estas miaj intimaj memoroj, se mi pensas pri la buŝharmonikado de mia edzino. La harmonikado kaŭzis, ke mi decidis malkovri la ĝangalo de Amazono, kaj estas mirinde, ke eĉ hodiaŭ troviĝas tie nekonata regiono. Foje mi vojaĝis pro tiu harmonikado al la lago Rudolfo en Mez-Afriko. Alifoje mi ŝlosis min en la banĉambron kaj malfermis la akvokranojn… Fine sur la insulo Tsiui, antaŭ ol revojaĝi, mi sentis: sufiĉe! La glaso superpleniĝis! Kial iri hejmen el inter la kanibaloj? Mi povas resti ĉi tie en paco, trankvile. Okazis tiel. Mi dormis kaj vivis bonege. Kaj mi grasiĝis. To kaŭzis mian pereon. La kanibaloj komencis rigardadi min kun pudora rideto. Ili portis al mi donacojn kaj frandaĵojn. Mi konjektis, ke ili grasigas min por la festoj, kaj ili sendas invitilojn al siajn provincaj parencoj, apelaciante min. Iun antaŭtagmezon la tribestro diris, petante mian pardonon en ĝena embaraso, ke vespere ili preparos min por manĝi, kaj ili volonte plenumas mian lastan deziron: se mi volas lardite; se mi volas peklante ili surtabligos, sed se tio plaĉas al mi, trapikite, ili diris, ĉar la krueleco ne karakterizas la tribon. Ili ja sekrete ŝatintus la geografon lardite, nur pro komplezo ili proponis al li elekton. Tamen ili ne manĝis lin…

            - Ne diru!

            - Malmulto mankis al tio. Bonŝance ŝipo albordiĝis posttagmeze, kaj kelkaj matrosoj trovis ofenda tiun ideon, ke oni farĉu ilin budeno, al kolbasaĵo el diversaj viandoj. Unue okazis disputo, poste manbatado, kaj mi sukcesis fuĝi kun la buden-kandidatoj, sed mi kunportis de sur iu malnova menukarto la nomon de usona agento Egon Small. Mi estis tiu, kiu informis la vastan publikon, ke la kanibaloj formanĝis Gustavon Bahr-on el la vico de la vivuloj. Ĝi estas la historio. Nun via estas la vico prepari la ekspedicion kun konvena propagando, kiu serĉos, trovos kaj reveturigos lin.

            - Se la afero statas tiel, diru, kial vi iros hejmen denove? Ĉu ne estis bone ĉi tie en San- Francisko?

            Li kapbalancis malgaje.

            - Estis bonege… Sed tiu virino ne lasas min paca eĉ ĉi tie.

            - Ĉu vi volas kredigi al mi, ke aŭdiĝas ĉi tien el Londono, kiam ŝia sinjorina moŝto buŝharmonikas?

            - Ĉu vi scias, kio estas rehejmeniro?

            - Jes. Kiam geografoj kun malboniĝinta animstato ne diskonigas sian morton, sed ili honeste hejmenveturas al sia familio.

            - Mi ne diskutas. Gravas, ke mia edzino fariĝis spiritisto aŭdinte, ke mi mortis, kaj                          de tiam ŝi alvokas min dum ĉiu seanso el la transa mondo. Ĉu estas io en la spiritismo, aŭ ne, mi ne povas decidi tion. Ĝi certas: ĉiun nokton mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas hejme en mia loĝejo, kaj mi estas kun mia edzino. Kaj ni harmonikas. Dum mia sonĝo ŝi instruis min pri tio. Mi do prefere iras hejmen, mi dormas en mia loĝejo, kaj mi sonĝas tion, ke mi vekiĝas en San-Francisko, ĉar mi sentas min bone ĉi tie. Bedaŭrinde, sinjoro, se virino volas molesti sian edzon, ŝi venkas eĉ la morton. Tio estas la instruo por mi. Trovu min koste de eraro, vagadoj kaj luktoj, laŭ ties malorda maniero.

            - Kaj kiel decas vin trovi?

            - Ĝi ne estas simpla. Vi devos prezenti la pruvaĵojn. La pragmatisto devas klarigi, la historion kun scienca fono. Se vi ne trovos min laŭ ĝia ordo kaj maniero, tiam oni priridos kaj senmaskigos vin. Tiurilate mi ne signifas avantaĝon, se mi estas kaŝiĝinta sur via ŝipo.

            - Kiel vi imagas la esploron?

            - Mi enloĝiĝos al vi kaj kaŝiĝos en via loĝejo. Poste sekvos la gazetara kampanjo: kio okazis al Gustavo Bahr? Fine venos vi, kaj vi organizos ekspedicion. Ek! Zorgema efektivigo. Vi faros mezuradojn, komparante tiujn kun la indikoj, pridemandante la indiĝenojn, penterante en la internon de la insulo Tsiusi, kaj vi trovos min en la mezo de la sovaĝejo. Estus bone, se vi trejnus kun mi la grandan momenton el la vivhistorio de Stanley. Ekzemple oni suspektigis lin per trompo, kvankam estis mirinde, kion li faris. Ni devas agi per pli puraj manoj, ĉar temas pri trompo.

            - Do, kiel okazis tiu seceno?

            - Kiam Stanley ekvidis Livingstone-on, ekparolis jen: “Se mi ne eraras, vi estas sinjoro Livingstone!” Mi devas diri Gustavo Bahr-on en mia kazo. Mi etenѤos mian manon, kaj mi respondos: “Jes…” Tiam vi ripetos la varmegajn vortojn de Stanley: “Mi dankas Dion, ke mi renkontis vin…”

            - Ĝi estos tre bela – ĝemis sinjoro Theo. – Krome estos bezonata iu, kiu sufloros.

            - Ĝi meritasĠla penon! Ni iros sur la ŝipon dum la ovacio de la indiĝenoj, inter la sparilo de viaj akompanantoj, kaj vi reveturigos la tute sovaĝiĝintan esploriston al lia edzino.

            - Vi absolute ne aspektas sovaĝiĝinta.

            - Nun ne. Sed rigardu min, kiam vi revenigos min al mia edzino.

            Kaj jam pro la nura penso li vere aspektis multe pli sovaĝiĝinta.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:49:59
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

Sufiĉis kelkaj, mallongaj novaĵetoj, kaj la mondo fabriĝis. Ĉu vere?! Kio okazis efektive al Gustvo Bhar? Estas bone, ke vi mencias tion… Nun malaperis valida homo el la inventaro, kaj neniu mencias tion, al neniu li mankas! Ĝi estas senekzempla!

            La koro de la popolamaso ekbatis! Iu vivas mizere sur la malproksima oceano! En la najbara loĝejo blankhariĝas pianagordisto, kaj neniu zorgas pri li. Sed ĉiu kore bedaŭras esploriston, malaperintan sur insulo de la Pacifika oceano, sed ĉiun kolerigis la neglektemo de la respondaj faktoroj, kaj la plimulto de la civitanoj senti tiel, ke ili fariĝis parenco de la perdiĝinta, eminenta scienculo. La civitanoj ŝatas parenciĝi kun eminentaj homoj. Kompreneble estus ridinde diri tion, ke oni sendu kelkajn dolarojn por tiu scienculo al la malproksima, nekonata insulo.

            - Kaj tio gravas. Ĉu vi komprenas?

            Vi povus sendi dek dolarajon al la najbara pianagordisto, vi do trovos la manieron, kiel diskrediti tiun amasiĝantan mizeron! La vestaĵoj de la edzino, la cigaredado de la infanoj, la facilanimeco de la pianagordisto (antaŭ 26 jaroj li aĉetis kvarbrakan, arĝentan kandelabron por sia avino) estas la kaŭzoj de la problemo. Ni estu sinceraj: vi ne kuraĝas bedaŭri la pianagordiston, ĉar vi povas helpi lin per kelkaj aferoj. La homa kompato estas tute inversa, rilate ekskurson. Ju pli malproksime situas en spaco la objekto de la kompato, des pli rapide kaj komforte atingas lin la koro de la komprenemaj homkunuloj.

            Kaj ili rapide parolas pri alia temo. Magranda tragedio, proksima malriĉeco, ĝi do estas ĝena. Tial trovas tiel grandan eĥon ĉiu granadega maljustaĵo. Grandegajn maljustaĵojn oni ne povas helpi per etaj donacaĵoj, kaj ĝi pliigas la sekurec-senton de la bedaŭrantaj homoj. La publika afero estas ĉies ŝatata privata afero. Sed fine la problemon de homo, kies edzino aĉetas verdajn pizojn, kiam ĝia kilogramo kostas tiom kaj tiom da mono, oni ne eblas pufigi ĝin publika afero. Kaj se ni jam temas pri tio, kial portas ŝia filino konstante novajn, silkajn ŝtrumpojn? Kial ŝi ne kolektas tiun monon?… Vidu, tiaj homoj, kiel Gustavo Bahr, fumas kvin cendajn cigarojn… Mia bofratino diris, kiu konas bone kelkajn famajn scienculojn, ĉar li havas libropruntejon. Tiajn homojn, kiel Antono la Agordisto kaj lia familion, oni ne povas helpi… Ĉu vi vidis, ke la malgranda knabo portas ŝiriĝintajn ŝtrumpojn? Jen tio!… Ĉiu povas esti malriĉa, sed estu permesate, oni tamen ne devas iradi ĉifone! Oni ne devas fariĝi tio! Mia kuzo ofte estas kun ministrejaj homoj, ĉar li vizitas altrangan societon, kaj li diras, ke Gustavo Bahr ĉiam estis bonorda kaj pura, kvazaŭ li nun elvenus el skatolo. Dio mia, ni nur trovu la kompatindulon! Ĉu vi scias, ke mi kaj mia edzon ne dormis dum la tuta nokto?!

            Kaj oni bedaŭras lin, kaj eble oni kolektos monon por li, se li troviĝos, oni suspektigos lin kaj klaĉados pri li.

            - Sed momente Gustavo Bahr povas esti konstanta temo de la ĵurnaloj. La ĉefredaktoro ĵus rapidis vespermanĝi, kaj Guss, la politika rubrikestro baras lian vojo ekscitite! Unu kaj duono da kolumnoj estas malplena, kaj tuj estos redaktofino!

            - Mi ne komprenas vin, Guss! – diris la ĉefredaktoro. – Skribu unu kaj duonon da kolumnoj pri tiu sinjora moŝto, kiu malapeis ĉe la kanibaloj!… Terure, ke tiel mondfaman pentroartiston… nu esploriston! Kiu zorgas pri li!… Do, ĝi estas majesta afero de la homaro, kaj kial ni ne ricevas informojn pri li?… Liaj malesperiĝintaj infanoj ploras pro li… Vi, senpova ulaĉo! Skribu, ke la infanoj de lia frato ploras, aŭ la infanoj de la najbaro, sed la infana ploro estas benonata, ĉar ĝi valoras nenion sen tio! Aŭ komencu la artikolon jene: “Gaston Bohrer! Ĉu ekzistas iu, kiu ne konas tiun nomon?!”… Ĉu vi ne nomiĝas tiel?… Vi jam tro sufiĉas al mi, Guss! La unuan de la sekva monato vi povas foriri! Vi scias nenion, kaj vi ĉiam nur saĝumadas!

            Nu poste sekvas la beletristoj. Ili estas malicmaj, facile meditemaj kaj paraleligas. Ĉiam kaj kun ĉio! Ekzemple la publicista ĉefverko “Marĝene de kakaoskandalo” tekstas jene:

 

            “La scienculo mortas en la regno de kakao, kaj la advokato, kiu elspezas dek milojn da mono por virinoj, li koruptas kakaofakulon… Iu mortas, la alia ankoraŭ vivas, pro la kakao. Kiel stranga bildo ĝi estas: Karaktero de du homoj, kaj inter ili estas la kakao, tiu simpla produktaĵo, kion ĉiu kuiras por si laŭ propra maniero. Iu por la homoj, la alia por la virinoj. De gustibus non est disputandum…”

(-blg-)

 

            La alia meditas pri la kazo de ekzekutita, revolvera bankrabisto.

 

            “La scienculo portas sian kolon al la kanibaloj, kaj la rabisto portis lian kanibalan koron al la civilizacio… Iu malaperis, sed la koro batadis en li por la kulturo! La alia estas cinika, li iras en la mano kun cigaredo al la ekzekuto. Ankaŭ ĉi tiu estas koro, ankaŭ tiu estas koro. Konsideru fine la faktorojn: Eppur si muove! Tamen ni devus serĉesplori tion!” (Justinianus.)

            La eseisto de la Scienca Instituto moke pledis en la dimanĉa suplamento: “Ĉu oni ne povas fari defendon kontraŭ la disvastiĝanta kolportaĵ-literaturo? Oni eldonu por la vastaj popoltavoloj malmultekoste la verkojn de Gustavo Bahr, aventurplenajn por ĉiu: “Sekstanto tra la imaginaroj de la lumjaroj kaj sektoroj laŭ la rilatoj de la kosma sistemo kaj oceanobiologio, en la diferenciala integralsistemo.” Ĝi adiaŭas al la vivo de ĉiuspecaj kaŭboj- kaj aventur-romanoj! Kaj ĝi havus utilan popoledukan afikon.”

            L pli altan gradon de la populareco signifas, kiam la mondfama verkisto komencas skribi biografian romanon, kaj jam estas pli granda paŝo al la populareco la menukarto:

 

Marinita ŝafidkapo kun kreno laŭ la maniero de Gustavo Bahr.

 

            Sed la vera, la nepagebla, la plenumiĝinta populareco estas: Ŝlagro! La unua fokstrota ŝlagro!

            Ĝi estas la supro!

            Venas la girloj!

 

“The twenty Gustav Bahr Melody Sisters In the Bask.”

            Kaj ili kantas la konatan ŝlagron, en kiu bela indiĝena knabino ĉiam ĝemas jene:

 

Adiaŭ, eta Gustav’ Bahr,

Adiaŭ bela ĝangal-roman’

Disiĝi doloras!

Tamen ĝi devas!

Ĉar mi ne amas vin sen mustard’!”

 

            Kaj sekvas danco.

            Nu jen! Nun jam alvenis la tempo por Theo! Li atendis tion!

            Kaj povas naskiĝis la mondsensacio sur la titolpaĝo de matena ĵurnalo:

 

L A   F I L O   D E   L A   D I R E K T O R O   D E   L A  T R U S T O   P A C I F I K A   O C E A N O,   F A M E K O N A T A   P R I    L A   S C I E N C A M O,   D E C I D I S   T R O V I    G U S T A V O   B AH R – O N,   L A   L I V I N G S T O N E – O N   D E   Ĉ I   T I U   E P O K O!

 

La tuta mondo konsternite rigardas tiun heroan kaj majestan entreprenon, plenan de danĝeroj. – (La plej bona estas la mildaodora razkremo “Brazol”! Pudro Brazol! Silkaj ŝtrumpoj Brazol) –

 

            En la radio oni faras prelegon pri la celoj de la fama esploristo, pri la insulro, pri la modernaj instrumentoj, pri la oceanŝipoj, pri la duonsovaĝaj panteroj kaj ĝenerale pri la financaj institucioj. Je la 4-a horo kaj 30 minutoj ni dissendas gramofon-muzikon. – (Manĝu ĉiumatene grajnoj Pauker. Ĝi estas aĉetebla ankaŭ en dek dekagramaj paketoj!) –

 

            Sur la sablo de la strando kuŝas malplenaj boteloj, kaj ties etikedo anoncas:

 

S U N U M O L E O   G U S T A V O   B A H R!

 

Kaj la megafonoj disaŭdigas laŭte la kanibal-fokstroton.

            Jen estas la homo!

            Tiel fariĝas el malaperinta vojaĝisto moda fokstroto, kaj el lia nomo sunumoleo-reklamo, en la polvo de la strando.

            Jen sablo!

 

 

Nu sed, ĝis la ekspedico atingos ekvojaĝi! Ke ĝi ne havu alian taskon, ol penetri en la nekonatan lokon, venki la mortajn danĝerojn, vagadi en tempesto, frosto, varmego. Tiuj estas nuraj infanaĵoj, rilate la prepariĝon! La maljunaj polusesplorantoj rakontas, se la eterna glacio ŝajnis neeltenebla, la konstanta nokto, la frostoŝvelaĵoj kaj aliaj nemalhaveblaj suferegoj, iu rememoris la prepariĝon de la ekveturo, kaj tiam ili estas iom trankvilaj, ĉar ili sentis tiel, ke ilia sorto relative tamen estas nun pli eltenebla.

            Koncerne la planon de sinjoro Theo unuavice la elekto de la malmultenombraj, unuarangaj fakuloj ŝajnis problema. Pro tio estis superflue maltrankvili. Aŭdinte la unuan informon, lia patro telefonis, ke li submetas la nevon de sia amiko al lia atento.

            - Ĉu li jam partoprenis ekspecidion?

            - Ne. Ĝuste tial li ŝatus kunveturi. Vi certe utiligos lin.

            - Kio estas lia profesio?

            - Li estas unuaranga art-oraĵisto. Tiulon vi ĉiam povas utiligi. Pasintjare li gajnis premion en Ĉikago per orumita vizitkartujo. Vi ne havos multe da problemo pri li, vi nur devas zorge trakti lin, ĉar li estas melankolia.

            La ĉefredaktoro de la plej granda ĵurnalo, kiu direktis la tutan gazetarkampanjon, nepre persistis ĉe tio, ke ili kunveturigu lian kuzon, kiu estas publike respektakta matĉjuĝisto, kaj oni ne povas scii, por kio li estos utila en la ekspecidio?

            La ĉefredaktoro pravis. Vere neniu sciis, kiel utiligi tiun homon en la ekspedicio? Sekvan tagon telefonis la patro de lia iama fianĉino:

            - Sinjoro Theo, mi petas bagatelon, kion vi ne rifuzos.

            - Bonvolu diri.

            - Ba, promesu la sekvajn: se vi trovos Gustavon Bahr, jen tio estu viaj unuaj vortoj al la granda scienculo: “Mi mesaĝas al la inteligenta homaro: Ĉie estas agrable, sed la plej bona estas la pneŭmatiko Horchman kaj kaĉuka tubo, tie same aĉeteblas unuaranga globlagro!”

            - Tio estas absurdaĵo…

            - Ĝi estas pruvita fakto! Iam provu tiun pneŭmatikon kaj tubon, samtie globlagron! Mi ne pensas, ke vi malakceptus tiun neniaĵon, post la okazintaj aferoj, ke Ellen tiel malofte rifuzis kion ajn de vi.

            Ĉar sinjoro Theo rifuzis la peton, la patro de lia iama fianĉino ne plu salutis lin kaj divastigis malbelajn klaĉojn pri li. La domprizorgisto demandis modeste, ĉu li kunveturigus lian filon, kiun ankaŭ Dio kreis por ekspedicio. Li estas akvoduktmuntisto, sed li estas sperta iomete ankaŭ pri la rafinado de verniso. La domprizorgisto efektivigis, ke la akvoduktmuntisto iris kun ili.

            Iom post iom disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo, ke la milionulo estas ŝtonkora, pozema, kaj li faras tiel grandan troan bruon el tiu ekspedicio, kvazaŭ li estus malkovrinta Kolumbon. Nu, kio okazos, se li kunveturigus la bopatron de la familia kuracisto? Li kantas tre bele, kaj anatomon oni ĉiam povas utiligi.

            Oni parolis pri tiu anatomo kiel pri lerta, eta vojaĝnecesujo.

            Sed la milionulo havis la plej multe da problono pri Gustavo Bahr. Jam estis preta la grandega, komfota ŝranko, en kiu ili kunportos la perdiĝintan scienculon, kaj Gustavo Bahr enloĝiĝis por alklimatiĝi, kiel la pontkonstruisto, kiun oni alkutimigas al la aerprem-diferenco en kasono super la akvo.

            - Kiu direktas la ekspedicion?

            - Kompreneble – respondis la fama scienculo –, la koncernulo ne povas esti kiu ajn. Vi devas trovi Gustavo Bahr-on!

            - Kiun vi opinias la plej bona geografo?

            - Ĉu vi ofende demandas tion?

            - Mi komprenas tiel, ne konsiderante vin.

            - Nu do… – Li enpensiĝis. – Bedaŭrinde mi ne konas similan al mi el la vivantoj. Antaŭlonge Magellan, Diaz, aŭ Schweinfurt… Sed nun, bedaŭrinde, ni devas kontentiĝi per tiu orgojla Nobel-premioto sinjoro Arturo Maxbell.

            - Bonege! Mi aŭdis, ke li estas genia homo!

            - Jes. Li pentras belege. Mi havis diskuton kun li, ni korespondis duon jaron. Ĉar la sorto savis min de la persona renkontiĝo. Sur la mapo, laŭ mi, du gradojn oriente erare signalis la insulon Tsiuit. Mi pruvis, ke ridinda stultaĵo ĝi estas, kion li faris.

            - Ĉu vi ankoraŭ ne vidis unu la alian?

            - Ne. Mi apenaŭ kredas, ke li havas agrablan aspekton.

            - Atentu!

            La scienculo malaperis rapide en la ŝranko.

            Telegramo.

           

           

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:51:39
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Je via silenta konsento, kiel vi akceptis mian leteron, mi informas vin, ke mi alvenos per la trajno vespere. Kvardek kvin jara emerita ekzekutisto, kiu sentas tiel, ke la vivo ankoraŭ konservas ion por li.

            Sokrato Schwachta aŭ Knap (laŭ via plaĉo).”

 

            Li disŝiris ĝin kolere. Li havis milionojn da laboro! Peticioj, petskribaĵoj, invitoj, gazetaro kaj Gustavo Bahr, kaj denove Gustavo Bahr, kiu de tago al tago konstatis konsternite, kiel nekredeble granda estas la diferenco inter la admirinda palaco de nabobo kaj lia ŝranko, elektita por lia restadejo.

            Poste komenciĝis la densa serio de la surprizige groteskaj kaj seninterligaj, koŝmaraj eventoj. La virino komencis tion: Charlotte Dusan, kiu en alia pluludo dancis la fajran fin-konvulsion, kies titolo estis Mortodanco.

            Ŝi venis!

            Ŝi venis, kiel furio, kun rozkoloraj, strangole kurbiĝantaj ungegoj, kun hirtaj, serpentumaj bukloj, en Meduza, kavadratita, printempa kostumo.

            - Ĉu vi volas ridindigi min? Tuj nuligu la ekspedicion!

            - Mi ja faras ĝin pro vi!

            - Ne faru reklamon pro mi!

            Sveno, kuracisto, ŝriko, sinjoro Theo sendas sandviĉojn al la raportistoj, atendantaj en la ŝtuparejo, la forkuregante Charlotte Dusan promesas sensacian senmaskigojn pro sinjoro Theo, kiuj taŭgos organizi bojkoton kontraŭ la populareco de la ekspedicio.

La tagmezaj ĵurnaloj publikis per kriegantaj literoj la novaĵon, ke la Trusto Pacifika Oceano disponigas sian plej belan, luksan ŝipon Stanley Up To Date al la ekspedicio. La homaro staris ravite antaŭ tiu grandega solidareco, sen politika kaj mondkoncepta en treuga dei kuntenas etuloj kaj granduloj, proksimuloj kaj malproksimuloj, eŭropanoj, kolorhaŭtuloj kaj senkorolhaŭtuloj. Por unu perdiĝinta scienculo! Ĉi tie ne estas politiko, Wall Street kaj reklamo, ĝi estas krude mem la grandioza fakto: La homo por la homo! “Man for man!” – (Antaŭ enlitiĝo, dum vekiĝo kaj dormo estas la plej bona la matura okcident-hindia ŝafkazeo!)

            Poste por dek dolaroj la buĉisto, portanta antaŭtukon kaj korbon, provis forlasi sian loĝejon tra la dense starantaj riportistoj. En la pordego li denove fariĝas sinjoro Theo. Je lia malbonŝanco. Grandega aŭto Chrysler haltas antaŭ la pordego, kaj en malhelruĝa jupo, dum laŭta ovacio de la homamaso garnd-liphara, nervoza maharaĝo descendas, eklevante sian pajloĉapelon.

            - Estu kore salutata. Mia nomo estas Baruch T. Livingstone, la ekspordisto de la Trusto Pacifika Oceano.

            Kaj li transdonis ŝiriĝintan pantalonon.

            - Kion vi deziras? – demandis Theo, esperante, ke li vekiĝas.

            - Mi eksciis vian nomon el la kontrakto. Vi atendigis min pere de telefono, kvankam mi ne estus atendinta mian filon, kiu forportis mian pantalonon! Oni maldungis pro tio, kaj… Infanoj, forportu vin, ĉar mi venigos policiston!

            - Ne daŭrigu! Mi proponas al vi kvindek dolarojn.

            - Neniam! Mia filo agitis mian cerbon. Mi sendis lin al la najbara artplombisto, kaj Dio scias, kial, li vojaĝis al malproksima indulo, kvankam en San-Francisko tre altnivele estas la tajlor-industrio. Mi komprenis lin. Ankaŭ mi ĉiam deziris surmariĝi, nur mia laboro retenis min. Mi estas libera! Mi vendos la aŭton, mi edzinigos al iu mian edzinon, kaj eble malfrue, sed ne malfruiĝinte, mi surmariĝos, kaj vi devas zorgi pri mi…

            - Sinjoro, mia lasta propono estas cent dolaroj.

            - Vi deziras trovi la spurojn de manĝita esploristo! Jen mi estas! Ekspedicio sen pordisto nun jam ne estas la vera! Se vi rifuzos mian peton, en la futuro mi portos plu tiun litkovrilon, kio estos intenca propagando kontraŭ vi!

            - Cent kvindek! Se vi ne akceptos ĝin, mi batfaligos vin, kaj la homamaso frapiĝos super vi.

            Li ne akceptis tion. Sinjoro Theo batfaligis lin, kaj la homamaso ĝiskalkulis la sterniton en deklamĥoro. La pordisto kuŝis ĝis la eldiro de la numero naŭ, sed jam ĉe la numero sep li povintus leviĝi.

            Tiun tagon oni ankoraŭ dufoje batfaligis lin, kaj foje Sigorski elbatis lian denton per riportisto.

            Sed ĉio estis vana.

            La ĉefprogremero de la strato ripetiĝis plurfoje. Venis la aŭto Chrysler, kaj descendis la maharaĝo. La infanoj jam nomis lin “oĉjo dancistino” kaj ci-diris lin, eĉ ili donis bombonon al li. Oni devis fari ion, ĉar la situacio iĝis ĉiam pli skandala. Kiam je la naŭa horo vespere la pordisto aperis sur la vid-al-vida skafaldo en la alto de la ĉambro de sinjoro Theo, svingante litokovrilon en sia mano, la milionulo fleksis sin cedante. Li veturigos lin kun la ekspedicio, lia kajuto estos inter tiuj de la anatomo kaj la futbaljuĝisto, iom pli malproksime la oraĵisto, ĉar tiu estas melankolia, kaj li bezonas trankvilon.

            Je la deka horo vespere eksplodis la paniko!

            Alvenis telegramo, en kiu sinjorino Gustavo Bahr deklaras, ke ŝi volas altigi la solenecon de la ekspedicio kun sia ĉeesto, ŝi volas vidi sian edzon vive aŭ deklaritan mortinta, ŝi alvenos per la plej baldaŭa ŝipo.

            Gustavo Bahr diris, ke tiuokaze ili ne kalkulu lian partoprenon.

            - La publika opinio ne toleras – argumentis Theo –, rifuzi vian vidvinon.

            - Sinjoro! Eblas, ke vi pravas – respondis Gustavo Bahr, kiu nun jam tiel dirite restadis konstante ne la grandega, blua kasono, provizita per vestohokoj. Sed sur tiuj vestohokoj pendis viandaĵoj. – Sed se mi aŭdos la virinon buŝharmoniki, tiam via ekspedicio neniam trovos min, ĉar simple mi ne elvenos el la kajuto. Vi povas esti certa pri tio, ke neniu povas serĉi Livingstone-on en la vestoŝranko de Stanley.

            - Kion fari?

            - Ekveturu unu semajnon pli frue! Apelaciu la proksimiĝantan malsekan sezonon. Sed ĝi estus seka, apelaciu tion. Ĝi ests malnova, bona preteksto en mia metio.

            Tiel do ĉiu ŝanĝiĝis subite: ekveturo unu semajnon pli frue. La karmemora edzo fuĝas de antaŭ sia edzino.

            Kaj ili ankoraŭ ne havas unu utiligeblan homon.

            Nu, tiam venis la utiligebla. Ĝi estis la vera mokincito!

            Vasiĉ la unuokule blinda, rusa matroso alvenis vizite. Li estis tra magra, ege larĝ-makzela, hoknaza, ĵoke-aspekta homo kun flamruĝa hararo, sur lia mankanta unuokulo kun plastro. Sigorski malfermis la pordon, kaj tia brand-nabulo ondruliĝis en la antaŭĉambron, ke la idiota lakeo ekŝanceliĝis, kvazaŭ pikpuŝo estus trafinta lin.

            - Kion vi deziras?

            - Mi ŝatus paroli kun via mastro inter kvar okuloj.

            - Vi deziras neeblon. Se li havas gaston, li sendas min el la ĉambro, kaj vi du havas resume nur tri okulojn, sed, se li venigos la sekretarion, tiam la saldo de la okuloj jam estos kvin.

            La magra ruĝharulo singultis, kaj li forigis per milda gesto la ŝerceman lakeon, kiu tiam falis en la paravanon, elbatinte la dratretan mortermuron, li alvenis en la kuirejon. Poste Vasiĉ kolektis sian kuraĝon kaj malfermis la pordon de la salono dignoplene. Sed la pordo malfermiĝis eksteren. Kiel li povintus scii tion? Sed la du aloj tuj rompiĝis, kaj sinjoro Theo elkuregis kun revolvero el la dormoĉambro.

            - Kion vi volas:

            - Egalas. Ĝi nur ne estus dolĉa. Mi ne ŝatas la likvoron. Mi nomiĝas Vasiĉ, mi estis ferdekestro sur la balenŝipo Ebria Baleno, sed nun mi ne havas laboron. La kapitano, brutala bruto, elbatis mian unu okulon.

            - Vi estas tre malforta al la marista vivo.

            - Bedaŭrinde, ĝi estas vera… Precipe nun, pasiginte duonjarojn en prizono, ĉar la furiozema ulaĉo, ricevinte du vangofrapojn, mortis.

- Kion do vi deziras?

            - Se vi havus cepon en la domo, mi tre dankus ĝin. Ĉar alvenis la tempo de la lunĉo.

            Sinjoro Theo divenis, ke tiu ruĝhara homo malgraŭ lia erarige malbona easpekto, estas skulptita el tre malmola ligno.

            - Ĉu vi jam havas iun – demandis la unuokululo –, kiu estas sperta pri tia ekspedicio?

            - Profesoro Maxbell, mi opinias, ke li entreprenas tion.

            - Li estus unuaranga. Tamen estus bezonata iu, kiu estas sperta pri tia ekspedicio.

            - Mi dungis bonegan kapitanon. Roberto Watson.

            - Hm… Mi ankoraŭ ne aŭdis pri li. Tamen li povas estis bonega ŝipisto. Kvankam ĝi ne verŝajnas…

            - Ĉu vi povus proponi taŭgajn homoj?

            - Mi ja povus. Jen estas ekzemple hazarde Jimmy la Ĝisorela en San-Francisko…

            - Kiu?

            - La ruĝharulo ridetis erarige, kaj li volis apogiĝi senĝene al la muro per sia manplato, sed li deŝiris la kurtenon de la fenestro, kaj ĝi falis kune kun la kuprostango sur unu kaj duon metron altan, japanan vazon.

            - Diablo vidis tian loĝejon, similan al infanludo… –  li murmuris malbonhumore surper la ruinoj. – Nu vidu, mi ne sicas pri tiu Watson, sed oni konas Jimmy la Ĝisorelan de Kaburbo ĝis Honduraso, kaj tio tute ne estas grnda ĝojo por li.

            - Ĉu li estas matroso?

            - Jes. Krome reganto. Foje li anstataŭigis la reĝon de la Insularo Feliĉo sur la trono, dum la reganto vivis monduman vivon. Krimulmondan vivon.

            - Damne!… Vi ŝercas! Ĉu li vere estas tia matroso, kiu direktis regnon?

            - Jimmy la Ĝisorela foje kun mi direktis la skunon “Ekveturo”! el javo ĝis Ŝanghajo. Estas pli facile direkti insularon, ĉar kiu sidas sur la trono, tiun ne sekvas kvindek financistoj per motorboato… Pardonon, sed mi lacigĝis.

            Li altiris malatan seĝon kaj eksidis, sed tiam evidentiĝis, ke ĝi estas tableto, kaj valoraj oraj kaj arĝentaj cigaredujopj disruliĝis el inter la ruinoj.

            - He! Diablo vidis tiaĵon!… Ĉu vi aranĝis la regnon de nanoj ĉi tie?

            Sinjoro Theo, kvankam suferigis la multe da prepariĝo, li ridetis gemute. Jen!

            - Mi dungos vin kiel ferdekestron, kaj vespere telefonu, kie vi povas prezenti al mi Jimmy la Ĝisorelan. Laŭeble ne ĉi tie, ĉar nun jam ni damaĝu tion, kio ankoraŭ restis el la meblaro… Efektive kion signifas, esti ferdekestro?

            - Li estas tia sur la ŝipo, kiel ministro…

            - Nu bone… – ridis sinjoro Theo. – Mi dungas vin, kiel senfaka ministro

            Sed li eraris pri tio. En la ŝtuparejo evidentiĝis, ke Vasiĉ havas eĉ fakonm ĉar li eltiris grandegan, oran cigaredujon el sia poŝo kaj rigardadis ĝin, kiel spertulo pri arto…

            La pordisto de Pacioci telefonvokis sinjoron Theo je la kvar kaj duono posttagmeze:

            - Sinjoro, prokrastu la ekveturon. Ĵaŭde mi havas bileton por filmprezentado.

            - Bone!

            Li demetis la aŭdilon frapante, kaj tiam Sigorski raportis, ke ducent migraj birdoj atendas antaŭ la pordego. La ornitoligia instituto petis lin plenumi la sciencan mision, kaj li libere flugigu la birdoj laŭ difinita vicordo. Li ankoraŭ arde diskutis kun la akompanato de la sendaĵo, kiam la fileto de la dimprizorgisto ekkompatis la ducent migrajn birdojn, li malfermis la kaĝon, kaj ili ĉirkaŭaĵo pleniĝiis per grandega kriĉado, pepado, rompiĝis la ordo, ĉion kovris la flugbirdoj, kaj la polico blokis la straton.

            Tiel statis la aferoj je la sesa horo posttagmeze, kiam venis la amatora matrosĥoro, portante torĉojn, kaj ili kantis longe.

 

 

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O    F E L I Ĉ O,

A L   L A   A R K I D U K O   S T.   A N T O N I O,

 

 

I.

 

Al nia

Altestimat reganto Sant Antonio la I-a

                                                           ALMIRA

                                               Duonetaĝo, tronhalo

 

Kara mia Reĝa moŝto! Krome ŝia reĝina moŝto, kaj ame estimata, imperiestra avino de via reĝa moŝto, kiun mi amas samtiel, kiel mian propran patrinon, sed la kompatindulino jam de longe mortis, sed tio estas granda mensogo, ke nur pro la ĉagreno pro mi, kvankam mi povas fieri ankaŭ pri mia ade estimata patro.

            Mi tre dankas vin, ĉar vi ne permesi enkarcerigi vian ekskolegon pro polica, skriba sciigo, kiu alvenis el Honkongo, kaj vi pagis kaŭcion por mi. De tiam mi rajtas forvojaĝi. Oni lasis min libera. Mi dankas tion al vi kun alta estimo.

            Laŭ via interesiĝo, reĝa moŝto, mi havas la feliĉo skribi pli ofte kaj sincere, ĉar vi ŝatas tiujn. Mi do informas vin, ke mi ĝoje plenumos vian deziron. Ĉar via reĝa moŝto intervenis en la afero de mia liberigo ĉe la policejo, mia malnova konato, la inspektoro diris ĝentile:

            - Nun ĉi-foje vi povas foriri, sed se vi estos arestita denove, vi sidos en la karcero, ĝis vi verdiĝos.

            Li ĉiam promesas tion, sed mi neniam ci-diras lin, ĉar li estas maljuna detektivo. Poste mi iris en la havenon, ĉar mi ŝatas la marbordon, kvankam oni ĉiam interbatadas tie, kaj iu ĵetis la deponejestron tiel al lia fraĉjo, ke tiu falis en la kontoron de la rodpolicejo, kvankam dimanĉe la pordo estas fermita tie. Mi do tuj fuĝis. Tiel mi alvenis en la pitoreskan San-Franciskon, kiu estas grava urbo. Tie mi vizitis miajn malnovajn negocpartnerojn, kiuj ĉiu-somere aranĝas liberaeran loĝejon apud la fervoja taluso.

            Ekprotektinte min, ni liveis la tabakaĵon el la doko en la urbon, kaj kuglo frotvundis nur mian brakon, sed oni pafis Pfeffer la Enŝteliĝintan je la pulmo. Sed ne ekzistas negoco sen risko. Kaj tio estas malbona, ĉar kiam ni plenumis la negocon, tuj komenciĝis la kubo-ludo. Nek mi sciis, ke unu plumb estas en mia kubo, kiu direktas ĝin. Ni ne estas en la kubo, kaj oni povas trompi nin, kiam ni aĉetas ĝin. Tial mi redonis la monon al neniu, sed ili ĉiam klarigadas, kaj la polico alvenis per du aŭtomobiloj, sed ankaŭ la fajroestingistoj, ĉar oni ne trafis min per la petrol-lampo, kiu kaŭzis fajron. Vane, tiu popolaĉo povas nur diskuti. Kaj ankaŭ la ambulancistoj alvenis per du aŭtomobiloj.

            Sed mi scias, ke mia griza, ĉiutaga vivo ne tro interesas vian reĝan moŝton. Sed okazis ekscita evento. Via reĝa moŝto certre memoras tion, kiam vi vagis tra la mondo en mia persono, kaj mi inkognite, kiel reĝo, regis anstataŭ vi , kio signifis mallongan benon sur la insularo Feliĉo. Vi memoras pri ni komuna amiko, pri Tendenulo la Fervora, kiu samtempe estas Trebiĉ la Vera, kaj li havis tiun feliĉon, ke li vendis vian reĝan moŝton sklavo por kvin dolaroj. Via reĝa moŝto fuĝis, kaj li devis redoni la monon. Nun Tendenulo la Fervora mesaĝas denove, ke via reĝa moŝto redonu tiujn kvin dolarojn, ĉar li havas nenion por pagi. Tendenulo la Fervora vivtenas sin per prospera velŝipo, kiu surgrundiĝis. Ĝi nun estas lia kaŝejo, kaj li facile evitas la policon. Nur la plej necesa komforto estas tie: Botelo da brando. Por kelkaj homoj ĝi estas komforta tiel. Sed gravas gardisto, kiu certigas, ke surprizo ne okazu al la proksimiĝantaj policistoj. Tiu homo estas la reklamo de la firmao. Antaŭlonge li estis pentristo, sed li grave vundiĝis dum la granda miliot, kiam li fuĝis el la prizono. La kuglo penetris lian kapon tiel, ke ĝi difektis la centron de liaj dorm-muskoloj. La kuracisto diris, ke la cerbopafo estas danĝera. Tiuj sentroj neniam povas dormi, nek dum la legado de la plej noblaj romanoj. Li estas tiel kripla. Ankaŭ la pentristo estas tia: li povas nek dormi, nek fariĝi honesta. Nun li estas grava rolulo por gardi, ĉar la estimataj enestantoj petas la neglekton de la polico. Kaj li ne dormas, kiam li gardostaras ekstere. Ĉar tia kuglo trafis lian cerbo-centron, ke li ne plu povas dormi, estis sobra, lavi sin. Sed la kuglo ne trafis lian interbatad-centron. Mi vidis tion el lia dekstramana bato, sed mi konstatis el maldekstraman bato, ke li ankoraŭ povas sveni. Tiu lia centro estas unuaranga.

            Tie mi aŭdis pri negoco, ke granda kontrabando de armiloj okazas al Insuloj, oni denove finacas la ribelon de la indiĝenoj. Sed mi ne praktikas tiun negocon. Kvankam ĝi nun estas granda modo, ĉar la pirato Quebra ŝatus ribelon sur ĉiu insulo.

            Tiel mi venis en la laborejon de Tendenulo la Fervora, kion surbordigis la alta tajdo. Iu skribis sur ĝin per grandaj literoj:

 

 

G R A N D – H O T E L O

A L   L A  M A L D O R M A

P E N T R I S T O

Por konatoj estas malpermesite eniri!

 

 

            Tie mi renkontis la Ruĝharan Vasiĉ-on, kiu havas nur unu okulon, sed mi diras multon, ĉar ĝi estis tiel ŝveliĝinta. Li estas terure maldika knabo, sed tio estas nur ŝajno, ĉar foje en Delhio ni vangofrapadis hindan sport-klubon travojaĝante. Li rakontis, ke li dungiĝis al la ekspedicio, kio signifas tion, ke ni devas malkovri iun poluson. Kvankam mi pensas, ke el tiuj ekzistan ne pli ol du. Sed gravas, ke la salajro estas bona. Tiel ni venis en iun pistoreskan drinkejon de Oakland, kiu havas respekton, kaj ĝi nomiĝas: “VIVU LA ENŜTELIĜANTO!” Tio estas skribita sub ĝi: “Kiu volas fariĝi Forta Ĉi tie, tiu havos la sorton de fero.” Oni komprenu sub tio, ke li estos batata, dum li estas varma. Ĝi ne estas senenhava surskribo.

            Terure multaj homoj estis ĉi tie, kaj iu kaptis min en la tumulto, ke eble mi ne interpuŝiĝadu. Ni ne preferas la longajn dialogojn, forte vangofrapinte lin, mi aldonis pacige, ke la drinekejo ne estas lia. Li tre surprizis min per svinga hokbato, pro kio mi kuntrenegis sur la sportklubon kaj tablosocieton “Gemutaj Matrosoj” sur la straton.

            Kia mi revenis, formiĝis granda rondo, kaj mi alparolis la ulon, se li havas proksimulon en libera stato, li diru, ke mi informu ilin. Li komencis diri ian ŝerceman, sed kion faras la hazardo, tuj vangorapinte lin, mi kaptis lian kolon en mian kubutflekson kaj ĵetis lin al la verŝ-stablon. Li estis neĉiutaga knabo, ĉar li abrute eksaltis tiel, kaj li piedbatis min je la stomako, ke mi denove troviĝis sur la strato, kie ĵus senpolvigis sin la sportklubo kaj tablosocieto “Gemutaj Matrosoj” kaj nun ili povis komenci tion denove.

            Mi preferas dum sporto la fortan trejnadon, kaj mi daŭrigis ĝoje. Elble li estis ia komencanto, ĉar poste mi sternigis lin kvarfoje (se memoras via reĝa moŝto pri mia sinjora maldekstramana bato.) Tamen li estis tre persista knabo, ĉar poste li vangofrapis min, ke mi denove povis esti kune kun la sportklubo de la Gemutaj Matrosoj, kvankam ili jam enuis min. Mi reiris facile, ĉar la pordo jam ne malhelpis min. Bedaŭrinde nur la breto estis renversita, ĉar la Ruĝhara Vasiĉ subite venas kaj kuregas, ke mi ĉesu tion.

            “Vi, idioto!” li kriegis. “Li estas sinjoro Theo, kiu organizas la ekspedicion.”

            Tia malfeliĉo. Ĝuste tiun mian novan mastron mi punas korpe. Li estas rikananta, larĝŝultra ulo, kaj li diras, ke oni lasu lin interbatadi, kion neniu faris.

            “Domaĝe”, mi diris, “ĉar mi volonte estus dungiĝinta al la ekspedicio.”

            “Nu kaj?” li diras, kaj dume li estis tute lentuga. “Vi tre plaĉas al mi, kaj diru, kio vi volas esti?”

            Ĉar mi elektis la rangon, al kio apartenos ankaŭ uniformo, mi volis tiel, ke oni organizu min, kiel fregatĉefleŭtenanton, sed li pripensas tion. Kaj li faris tiel. Tamen li volis interbatadi plu, sed mi diras:

            “Mi ne batas mian mastron, ĉar mi neniun povas vangofrapi sen konvinkiĝo.” Via reĝa moŝto scias plej bone, ke du aferoj ekzistas en la mondo, kio ne estas ŝerco. Iu estas mia dekstramana rekta bato, pro kio la ulo vidas verdan koloron, la alia estas mia dekstramana bato, kio estas la sama en violkoloro. Tia estas la vangofrapo, per kio mi restis alta estimano de via reĝam moŝto, krome tiu de ekscelencino de ŝia sinjorina moŝto, kaj kun aparta altestimata honoro mi salutas vian imperiestran avinon, kies manon kisas la tre amata eksreĝo de la insularo Feliĉo, flegante la memoron de la prospero de mia regado.

Sincere Via:

Don St. Ĝisorela di James

Del Jerseycity il placo Foirhalo, n-ro 7.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:52:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

            - Ĉu iu serĉas min? – demandis sinjoro Theo, kiel li alvenis hejmen.

            - La ekzekutisto serĉis vin!

            - Atentu! Kiel vi parolas kun mi?!

            - Sinjoro Theo, mi vere bedaŭras, kaj mi volonte raportus, ke Berndar Shaw serĉis vin, aŭ ĝoje dirus la novaĵon, kaj Diana Durbin estis ĉi tie, la situacio tamen estas tio, ke nur la ekzekutisto serĉis vin.

            - …Kia ekzekutisto serĉis min, kaj pro kia afero?

            - Leĝe mortiganta ekzekutisto serĉis vin, kaj mi esperas, ke pro privata afero. Nek nia admirinda epoko atingis tion, ke la ekzekutisto venu oficiale al la hejmo de riĉuloj por ekzekuti. Li kunportis nek elektroekzekutan seĝon, nur valizon, en kiu povus esti maksimume nur portebla, elektra tabureto, sed tian, mi scias tiel, oni ne produktas.

            - Sinjoro Thorn mem estas la ekzekutisto! Li pedante disfendadas niajn vortoj! Kiam serĉis min tiu homo?

            - Ĉirkaŭ je la dekunua horo. De tiam li sidas ĉi tie kaj atendas vin.

            Sinjoro Theo rapidis en la halon, kaj la gasto vere sidis tie.

            Lia alta frunto memorigis pri filozofo, lia firmkaraktera vizaĝo pri ĉefdetektivo sur la titolpaĝo de kolportaĵ-romajoj, lia aroganteco pri sesaranga, provinca aktoro, liaj akrakoloraj vestoj pri riĉegaj viandaĵ-faristoj, alvenintaj de malproksime.

            - Sinjoro, mi nomiĝas Sokrato Schwachta aŭ Knapp, laŭ via plaĉo. Mi estas je via dispono.

            - Ĉu vi estas tiu, kiu konstante telegrafas? Kion vi volas de mi? Mi ne vokis vin!

            - Sed vi silente akceptis mian leteron, kaj mi vendis pro vi mian florĝardenon, mi rezignis mian pension favore al mia malriĉa parenco, kaj mi farigis protokolon pri ĉio ĉi.

            - Tuj iru en la inferon, ĉar mi elĵetos vin!

            - Well… Mi vidos tion!

            Kaj li foriris. Sed trankvilon ne estis eĉ por momento!

            Gustavo Bahr bezonis kapaŭdilon, por ke li ĝuu silente la radioprogramon. Ducent dolarojn da monpuno, ĉar la Ruĝhara Vasiĉ batis magistratan kuraciston en la ŝtuparejo, kiel surteriĝinta Zeuso aperis persone Sir Arturo Maxbell, kun siaj tondra, basa voĉo kaj respektinda aspekto. Liaj matuŝelaĥe bruna, falta vizaĝo, neĝe blanka kaprobarbo, severe paŭtaj lipoj, griza cilindara ĉapelo, zorgeme vindita, bruna pluvombrelo, kolombkolora, tre strikta kaj mallonga jako, enormaj galoŝoj, grandegaj cikoniopaŝoj kun atakema eleano ofte emfazis lian konsiderindan aŭtoritaton en la scienco de la geografio.

            Li bone orientis sin en la polusa regiono, kaj li jam atingis de la lago Ĉad ĝis la akvofaloj de Zambezo, ne vojerarinte, sen kompaso, tra sovaĝejoj, nur laŭ siaj geografiaj konoj! Sed ĉi-momente li blasfemis, ĉar spite al la klarigo de tri policistoj kaj unu etkomercisto, li vagadas en San-Francisko ekde mateno, ĝis li trovis tiun mizerant straton n-ro 45. Kvankam li havis ankaŭ kompason. Kiam la dommastro etendis sian manon, li tretropaŝis.

            - Konservu viajn bacilojn!

            - Sinjoro, bonvolu sidiĝi – diris Mr. Theo iom konsternite post tiu prezentiĝo.

            - Kiam ni ekveturos? – demandis Maxbell anstataŭ respondo kaj ĉirkaŭrigardis iom malŝate, ĉar eble li estus atendinta, ke la vaporŝipo tuj restadu en la ĉambro.

            - Unuavice disponu, se vi havas ian specialan deziron, rilate la ekipaĵon?

            - Nepre! Ne forgesu kunporti multe de sekaj pastoj. Oni tute ne povas aĉeti sekajn pastoj survoje.

            - Kiajn instrumentojn vi bezonas? – demandis sinjoro Theo ĉiam pli nervoze.

            - Ŝu-kornon. Tion vi havu, sinjoro, mi proponas, ĉar mi lasis Amundsen-on ĉe Spitzberg-oj, kiam miaj ŝuoj krevis. Mi estas vera scienculo, mi mem kuiras mian teon, kaj mi portas galoŝon. Cetere mi kunportas ĉiun insturmenton, mi ne uzas tiajn instrumentojn, kies fabrikadon ne mi mem kontrolis. La scienco nur tiam estas scienco, se ĝi estas neerarema! Mi ŝatus, se vi notus bone tion.

            Ĉiufoje, kiam li aprecis la signifon de la scienco, lia vizaĝo fiksiĝis kun neniiga severeco al la aŭskultantoj, kaj li altenlevis sian mirinde superdimesiigitan montrofingron rifuze kaj averte, dume li suprentiris siajn borovojn tiel, ke liaj okuloj elstariĝis el la vastiĝintaj kavoj.

            Sinjoro Theo volis respondi ion, sed Maxbell mansvingis leĝere.

            - Min ne interesas tio, kion aliuloj diras. La aserton de vivanta homo mi neniam konsideras ekzakta. Mi ekparolas kun neniu antaŭ lia kvindeka dareveno de lia morto. Per tio mi opinias, ke ni priparolis la plej necesajn. La ceterajn konfidu al mi, ĉar mi kun fermitaj okuloj, sen instrumento, eĉ sur nekonata kontinento mi povas facile orientiĝi. Bonan tagon.

            Kaj li foriris.

            Kiam poste sinjoro Theo eniris en la dormoĉambron, li renkontiĝis kun profesoro Maxbell, kiu antaŭ nelonge alvenis el la direkto de la banĉambro kaj blasfemis kolere.

            - Ĉu ne estas lakeo ĉi tie por montri la pordon de la antaŭĉambro?! Dek minutojn mi vagadas en la loĝejo, ne trovante la elirejon!

            Maxbell kaŭzis ankoraŭ multe da problemo tiun tagon.

            Ĉirkaŭ noktomeze, kiam la pordisto de la urba buĉejo konvinkis lin, ke li ne loĝas tie, li tamen prenis taksion kaj diris al la ŝoforo la nomon de la hotelo: Metropolo! Ĝi estas multekosta, sed certa maniero. Diablo vidis tiaĵon! La pordisto donas sian honorvorton, la sekretario ĵuras je la vivo de siaj edzino kaj infano, ke la scienculo ne loĝas ĉi tie. Nu, sed post ĉirkaŭ-telefonado evidentiĝas, ke la loĝejo de la eminenta esploristo estas en la hotelo Kontinental’. Tiel baldaŭ li atingas celon. Li eniras en sian ĉambron, sed li trovas tie junan virinon, havantan ununuran bandaĝon ĉirkaŭ sia maleolo, kiun li tuj forsendas, kaj la rigoran, malpermesan simbolon de sia pluvombrelo li etendas antaŭen en sia morala severo, kvazaŭ kerubo.

            Okazos granda skandalo!

            La edzo de la sveninta virino alvenas rapide en la mano kun ĉambro-sportilo ekspandro kaj fervore batadas la profesoron. La pordisto poste kalarigas, ke sinjoro Arturo Maxbell loĝas en la najbara ĉambro, sed ne ĉi tie, sed unu etaĝon pli supre. Multaj homoj kunagis akompani supren la scienculon korpe kaj anime taŭzitan.

            Hotelgrumo levis la kompason, falintan el lia poŝo, kaj oni gardis ĝin en la kontoro.

Vespere aperis la advokato de la familio ĉe sinjoro Theo.

            - Mia iu kolego kontaktiĝis kun mi hodiaŭ, ĉar vi silente akceptis la proponon de ia ekzekutisto. Mi avertas vin, ke ĝi estas danĝera afero. Vi devos pagi. Kial vi respondis nek leteron, nek telegramon? Interkonsentu!

            - Ĉu mi do rezingu mian havaĵon, cetere ĝi kostos mono?! – furiozis Theo.

            - Diru tion, ke vi tamen silente akceptis lian proponon, sed ne tiel, kiel li imagis. Vi kunveturigos lin por la eksplorvojaĝo, ke ankaŭ tio faru interesa la ekspedicion, kaj vi pagos honorarion al li.

            - Sinjoro! Nun estas en la ekspedicio pordisto, ekuzekutisto, oraĵisto, duonidiota lakeo, monokla vagabondo, muntisto kaj mi, krome mi scias ĉiujn modernajn ŝlagrojn. Posttagmeze mi kontraktigos rajd-akrobaton aŭ dresiston de kanarioj, kaj morgaŭ ni ekveturos! Haho! Ĉu vi ne venos?!

            - Sinceredire mi pensadis pri tio – respondis la advokato –, sed mi prokrastis ĝin al la sekva sezono. Mi proponas tion, ke vi ne dicidiĝu la aferon inter Shwachta!

            - En ordo! Ni kunveturigos la ekzekutiston, kaj akiru de ie kondamniton, tiam okazos ankaŭ sekcado dumvoje! – Kaj li frapfermis la pordon tiel forte, ke ĝi knalis.

            Posttagmeze la ekzekutisto informis lin, ke laŭeble li petas kajuton al sudo, kaj li ŝatus, se li plenumus la ordonojn de la sekureco, ĉar li aĉetis konvenan manlibron, kaj el tio li kontrolos la laŭregulan ekipaĵon.

            Sinjoro Theo ne spitis. Li tuj telefonis en la intereso de la kajuto al sudo, kaj ankaŭ li akiris manlibron, kaj Watson, la nove akirita kapitano zorgis pri la mebligo de la kajuto laŭ la manlibro.

 

 

S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

La preparoj finiĝis! La gazetaro post glorhimno komencis atakon. La ĵurnalo Saturdayures Post venenis la aeron. La redakcio volis altrudi sian lastatempe aperintan karikaturiston kaj korespondan reporteron, A. Winter al la ekspedicio. La geologo demisiis. La meteorologo malsaniĝis, la vetero pruviĝis malfavora pro la bakteriologo. Ili ankoraŭ ne havis stiriston, kaj ankaŭ la kuracisto, krome la radiisto mankis.

            La oraĵisto, la pordisto, la muntisto, la fubaljuĝisto kun sia edzino kaj la anatomo, havanta belan voĉon formis la firman bazon de la partoprenantoj de la ekspedicio. Ni devas kompreni la nervostaton de sinjoro Theo, kiam al ĉio ĉi la ĵurnalo Pictures Post proponis sian lastatempe aperintan reporteron, kiu faras karikaturojn. (Oni ne povas scii, por kio li estas utila dum la ekspedicio.)

            - Mi ne kunveturigos ĵurnaliston! Bonvolu diri al tiu A. Winter, ke la sola fakulo estas, sinjoro Arturo Maxbell, kiu proponis al mi ekskluzive nur sekajn pastojn kaj ŝu-kornojn.

            Ridinde! Li ne estas freneza alpreni flarulon, kiu eble malkaŝos la tutan aferon.

            - Mi diros tion al A Winter – respondis la ĉefredaktoro gal-amare –, mi opinias, ke vi ricevos decan respondon antaŭ la publiko.

            Li frapis la telefonaŭdilon kolere. Sekvan tagon li ricevis la respondon. A. Winter skribis du kolumnan, karikaturan raportaĵon. Li publikis al la legantoj, ke juna milionulo, ekveturonta kun kargo de ŝu-kornoj kaj sekaj pastoj ne akceptas la faktojn. La insulo Tsiui estas proksime, kaj Sambi-Sumbi, kie Gustavo Bahr serĉis la postsignojn de Tulango-anoj, ĝi troviĝas malproksime. Jen la demando, ĉu la celo estas reklam-ĉasado aŭ la trovo de la profesoro?

            Krome sekvis kelkaj bone sukcesintaj karikaturoj. La unua tekstis jene: “SINJORO THEO KOLUMBO, FININTE SIAN TEMPESTAN VOJAĜON, EKRIPOZA SUR LA BORDO DE AMERIKO.”

            Sinjoro Theo estas videbla sur la bildo en smokingo, sterniĝinte sur la ŝtupo de la havenkajo, kaj li ekdormis. Poste sinjoro Theo sur la Alpoj. Lia gutforma elefanto duone estas tretirila aŭto, sed samtempe ankaŭ trimotora aviadilo. La Alpojn, kiom eblis, la patro de sinjoro Theo forportigis kun siaj laboristoj ties duonon, ke ĝi apenaŭ estas pli alta ol la proksimaj ondliniaj montetoj, kaj sinjoro Theo facile fiksas la fiere filtrantan ŝu-kornon, ornamitan per usonaj koloroj. Fine la reportero mencias, ke oni faras seriozajn pritraktadojn kun Chaplin, kiu estas la plej taŭga por la ĉefrolo de la filmo, kiun oni faros pri la ekspedicio, kaj laŭstile al la lentuga sinjoro Theo Stanley, oni filmos ĝin post ne longe, kies titolo estos “LA MELEAGRA OVO DE KOLUMBO”..

            Sinjoro Theo plej volonte estus rezigninta la ekspedicion, ĉar tiam li povis bati tiun A. Winter-on trankvilanime. Li nervoze prirespondigis Gustavon Bahr, alklimatiĝantan en la ŝranko.

            - Ĉu vi opinias ebla – li demandis la scienculon –, ke vi estas en Sambi-Sumbi?

            - Fine ja nenio estas malebla ĉi tie. Sed trovi min en Sambi-Sumbi, ĝi estus granda surprizo ankaŭ por mi.

            - Sed kiel disvastiĝis tiu informo pri vi?!

            - Ankaŭ mi legis en la ĵurnaloj, ke onidire Gustavo Bahr aperas ankaŭ tie kaj ĉi tie. Ia kontrabandisto facile povas misuzis mian nomon. Malgraŭ ĉio ĉi, se vi akceptos mian opinion, serĉu min en Tsiui, kaj vi vidos, ke vi havos sukceson.

            - Ĉu la ŝranko konvenos al vi? Vi ne ofte povas forlasi ĝin por iradi sur la ŝipo. Mi esperas, ke ĝi estas komforta?

            Ĝi estas sufiĉe komforta ŝranko. Sed mi bezonus ankaŭ loĝĉambron, provizitan per bretoj, vestohokoj por miaj vestoj kaj tolaĵoj.

            - Mi entreprenus ĉiun malkomforton anstataŭ vi, se vi farus la organizadon nur unu tagon… Sed tiun A. Winter-on, kiam ni revenos, mi vangofrapos ĝis li displitiĝos.

            - Sinjoro A. Winter estas ĉi tie – rapotis Sigorski, kaj la lentuga junulo paliĝis.

            …Sinjoro A. Winter atendis en la alia ĉambro pie. Eĉ konjekton li ne havis pri la nervostato de sinjoro Theo. Li tute ne povis havi ĝin. Ĉiam estos hazardoj. Tiu A. Winter estis kuracisto, kiun la plenrajta kapitano Watson dungis, laŭ la sekreta propono de la sekretari Thorn, kaj nun li venis por prezenti sin. Sufiĉe da Winter vivas en Usono, sed tiu ŝipkuracisto estas ĝuste Arnoldo, li do estis “A.” Winter, tio jam estas stranga ludo de la malfeliĉo.

            Krome tiu kuracisto ŝajnis la plej malgaja homo en la mondo, kaj rajte. Li edukiĝis en Florido, kiel la unusola nepo de la milda-anima leterportisto, publike konata laŭ la nomo olda Winter, en la poŝtejo. Oni dorlotas unusolan filon sentimentala, eĉ se temas pri nepo, kiu estas unusola. Sed kiel povas estiu iu kontraŭ la naturaj leĝoj denaska nepo? Tio eblas! Vere!

            La patro de d-ro A. Winter laboris ĉe la migrocirko kun la juna patrino, kiel magiisto. La cirkoĉaro restadis nur unu nokton en Florido, dum la novenaskito venis en la mondon. Poste A. Winter lasis la bebon ĉe la poŝtejo, kaj la tenda ĉaro tuj ekveturis plu, kiu de tiam estas survoje, aŭ eble la gepatroj jam delonge transveturiligis al la nesuperebla, unuaranga ĉaro de profeto Elio. Estas fakto, ke sinjoro A. Winter neniam estis infano, kaj li suferis de kronika animsatato de eterna nepo, kio ofte esprimiĝis en plorado. Iafoje lia voĉo fariĝis obtuza, kaj interplektinte siajn fingrojn, li rompadis sian manojn malesperiĝinte, sed ĝi estas aŭtomatigita kutimo, kaj preskaŭ refleksa.

            Sur lia mild-linia, iom rondforma staturo, super lian kolumon kliniĝanta, mole arkanta submentono montras, ke malgraŭ lia malgajo, li bone nutras sin, kaj li estas ekvilibrigita, sobra homo, sperta karaktero pri la arto kaj en la manĝado. Li nun staras tiel, rompante sian zorge flegitajn, rondformajn manojn, kaj dume li distrite rigardadas la bildojn, pendantajn sur la muro. Eĉ konjekton li ne havas pri tio, ke oni intermikas lian personon kun tiu de samnoma A. Winter, kiu estas trudiĝema, malamata reportero. Li tute ne scias tion. Li erarigis sinjoron Thorn-on, la sekretarion, ke li fariĝus kuracisto en la ekspedicio, kaj Thorn proponis lin al Watson. Nun en la poŝo kun la kontrakto li venis, kiel ĝi decas: prezenti sin al la proprietulo.

            - Kion vi deziras? – demandis sinjoro Theo kaj okulmezuris lin.

            - Mia nomo estas… A. Winter… Mi ne scias, ĉu vi konas sinjoron Linkoln?…

            - Ĝis nun mi ne konis lin. Oni menciis tion hodiaŭ – li respondis morne.

            “Li estas malĝentila homo” – li pensis. – “Aŭ li estas anemia.” Ĝi ofte okazas ĉe milionuloj. Li preskribos arsenon al li.

            - Nu… mi venis en la afero de la ekspedicio – balbutaĉis A. Winter, malgaje pro la akcepto – ĉu vi permesas, ke mi kunveturu kun vi?…

            Li okulmezuris lin kun malafabla ironio. Ĉu tiu homo pensas, ke li atingos celon per atako?

            - Nu atentu min! Vi eraris! Nek Hanibalo, nek Kolumbo nek miaj turpaj lentugoj ŝanĝos la situtacion! Mi pensas, ke ĝi estis klara parolo?!

            Li retropaŝis singarde. Kie estis klara parolo nun?

            - Mi opinias – diris A. Winter anime rompita –, ke mia vizito apenaŭ havas kunligon kun viaj lentugoj, krome kun sinjoroj Hanibalo kaj Kolumo.

            - Kaj kio estas al Chaplin?… Ĉu vi forgesis pri li? – li respondis kun sarkasmo, sed vibris liaj buŝo kaj lipoj pro la kolera murdemo.

            A. Winter teruriĝis. Sed li ne montris tion.

            Li metis sian nigra-kadran naztukon sub siajn punktal-okulvitrojn, poste li denove ĝustigis sian naztukon pedante en la supra poŝo kaj ekĝemis.

            - Miaj karmemoraj geavoj tre ŝatis la burleskaĵojn de Chaplin. Ne pli ol kvar jaroj pasis, kiam mi entombigis ilin. La kompatinduloj… ankoraŭ… povintus vivi.

            Sinjoro Theo respondis nur tion ĝentile:

            - Kion mi scias pri vi, tio sufiĉas por tute kompreni viajn geavojn, kial ili preferis kiel eble plej baldaŭ morti!

            La submentono de A. Winter ektremetis, aŭdinte tiun deklaron, kaj unue li levis la ungojn de sia kvin fingroj al sia buŝo, poste al la kravato, baldaŭ denove al sia buŝo, fine li ekuŝis la randon de siaj okulvitroj.

            - Mi restriktos min al la plej necesaj – li diris – se mi havos aferon kun vi, ĉar vi ne simpatias al mi.

            Li ĉiumaniere ŝatintus partopreni la ekspedicion. Ĉar li pensis, ke dume li malgrasiĝos, kaj tiel aŭtomete li fariĝos plenaĝulo.

            - Mi ripetas, kara sinjoro A. Winter! Mia starpunkto estas, kiel vi scias: mi ne bezonas ĵurnaliston sur la ŝipo, sed kontraŭe mi preferas la ŝu-kornojn kaj la sekajn pastojn.

            Tiu junulo diras nek unu kompreneblan vorton. Tio estas senduba. La ĵurnalisto kaj la ŝu-korno! Krome Hanibalo, Greta Garbo kaj la lentugoj! Li estas aŭ menskonfuza aŭ tre anemia. Kio okazus, se li prenus arzenon?

            - Mi volonte partoprenus… la ekspedicion – li provadis denove.

            - Mi persistas pri mia opinio: la ekspedicio veturigos ekskluzive nur multe da sekaj pastoj! Ĉu vi komprenas? – kaj li ridis krude. – Krome meleagro-ovojn!

            - Kion fari?… – balbutaĉis la kuracisto

            - Mi menciis la memeagro-ovon de Kolumbo – li kriis kun deformiĝinta vizaĝo.

            Sankta ĉielo!

            Li rigardis lin senkonsile, maltrankvile. Larmoj vualis liajn okulojn.

            - La… albumino estas grava – li diris fine. – Mi do ne havas pretekston kontraŭ la meleagraj ovoj, sed laŭ mia opinio, vi devus kunporti ankaŭ legomojn krom la sekaj pastoj – li timiĝinte balbutadis mallaŭte – kaj ankaŭ fruktojn kontraŭ skorbuto…

            - Ĝi estas tia rimarko – kriis Theo kolreme –, kiel la triboj Tulaongo aŭ Sambi-Sumbi! Tio estas fiaj asertoj!…

            Liaj ŝultroj jam ektremis iomete pro ĝi. Sendube: li estas freneza!

            - Ĉu vi permesas – li diris kaj elprenis sian receptolibron –, ke mi preskribu ion?

            - Aŭskultu min! Se vi preskribos kion ajn, mi akompanos vin sur la straton, kie jam ne defendos vin la gastorajto, kaj ĉe la plej unua angulo mi batos vin, ĝis vi fariĝos blua, verda, violkolora kaj vi estos striita de la kapo ĝis la piedoj, simila al kvadratita ŝtofo.

            Li metis siajn du fingrojn denove al la elstara parto de siaj olulvitroj kaj retropaŝis kun intermita spirado.

            - Bonvolu diri… ĉu mi devas kompreni tiel… ĉu eble vi ŝanĝis vian intenocon… rilate mian personon?

            - Nenio ŝanĝiĝis! Ĉu vi komprenas?! Nenio!

            Li malpeziĝis iomete. Se la milinonulo estas groba, eĉ freneza, tamen A. Winter estus domaĝinta, se li ne povus partopreni la ekspedicion.

            Kiam A. Winter foriris, sinjoro Theo vokis la unuokullan kaj idiotan lakeon:

            - Sigorski! Se tiu homo, kiu estis ĉi tie, ankoraŭfoje trudiĝos en mian proksimon, vi perdos vian laboron.

            Sigorski, kiu estas adepto de profilaktiko, rapidis tuj sur la balkonon, kaj kiam d-ro A. Winter paŝis tra la pordo, li haste surverŝis la kuraciston per sitelo da akvo. Kiu suprenrigardis kun malgaja vizaĝo, tramalsekiĝinte.

            - Kial vi surverŝis min? – li demandis, formante megafonon el siaj manoj kun malrapida, artikigita lipmovo al la etaĝo.

            Sigorski same tra la megafono de siaj manplatoj respondis kun malrapida mimiko:

            - Mi volis, ke vi estus malseka!…

            Ŝajnas, ke la evidenta klarigo trankviligis la kuraciston, ĉar li kapjesis kompreneme, kaj eklevinte sian deformiĝinta, gutantan ĉapelon, li foriris mallaŭte plorante.

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:52:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

Sekvan tagon eksplodis la sensacio!

            Oni aranĝis monkolektoadn en la rondo de la legantoj de Saturday Pictures Post, kaj el la kolektita mono oni sendos apartan ekspedicion por savi Gustavon Bahr, el Honolulo, kiun partoprenos la mondfamana scienculo, profesoro Hermans, laŭ kiu Gustavo Bahr vivas sur la insulo Sambi-Sumbi. Estas senduba el la rakontoj de la balenĉasistoj, ke la enigma eŭropano estas identa kun la malaparinta Gustavo Bahr, kiu vivas inter la indiĝenoj sur la portugala insulo, situanta proksime al la polusa regiono.

            Krom la profesoro kompreneble ankaŭ A. Winter, la karikaturistas reportero partoprenos la vojaĝon, kaj li faros raportojn.

            - Tre bone – opiniis sinjoro Theo –, almenaŭ la skandalo estos laŭta, kiam ili revenos kun malplena mano.

            - Nek mi pensas, ke oni trovos min sur la insulo Sambi-Sumbi – diris Gustavo Bahr. – Mi rimarkas, se mi vere restadus tie, eĉ tiam estas duba, ĉu mia eminenta kolego, Hermans trovos min?

            La varbado de la personaro signifas agrablan ŝanĝon en la vivo de la ekspedicio, kiun partoprenas Jimmy la Ĝisorela kaj Vasiĉ la unuokula. La diskuto iafoje fariĝis serioza interbatado, kaj kelkfoje ĝi daŭris eĉ kvin-dek minutojn, ĝis li faris ordon kun ĵimmy la Ĝisorela, frate dividante po unu parton de seĝo aŭ tablo.

            La sentemon de Jimmy la Ĝisorela tre ofendis kapitano Watson, ne nur liaj blanka pantalono kaj blua jako, sed ankaŭ lia antipatia, malvarma rideto.

            - Se tiu homo estas kapitano, tiam mi estas minimume unua-oficiro.

            - Li pravas – diris Vasiĉ, ĉar li volis protekti Jimmy la Ĝisorelan. – Kie ĉiu duonidiota civilo povas fariĝi kapitano – ĝi ne koncenas vin sinjoro Theo, ĉar vi ne estas duoncivilulo, sed tut-civilulo – : do, kie ĉiu ajnhejmano duon- kaj tut-civilula okso povas interveni, tie ankaŭ Jimmy la Ĝisorela devas havi pozicion. Li estus fregat-ĉefleŭtenanto!… Diablo forportu tiujn puŝiĝantajn dum-murojn…

Kaj interkonsentite pri tio kun sinjoro Theo, Jimmy la Ĝisorela ankoraŭ posttagmeze aĉetis kuloton kaj ledan gamaŝon. Krome orbutonan flanelan piĵam-jakon, kaj la transimsio kun tenila monoklo pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj li akiris la plej sensacian, blankan kaskedon kun brila, nigra viziero, kiun portas la ĉef- kaj subkuracistoj de la volontulaj ambulancistoj plenrajte. Belega emajlita butono ornamas ĝin. Sur tiu insigno troviĝas edelvejso inter du ŝrabturniloj kaj kvar ruĝaj kamentuboj el brila emajlo, kio laŭ la proprietulo signifas tion, ke “Nin ĉiujn povas trafi akcidento.”

            La fregat-ĉeflaŭtenanto dungis tridek unuarangajn personojn; malnovajn amikojn, kiuj ĝojis por la feliĉo. Sinjoro Theo miris la manieron de la dungo, kiam la fregat-ĉefleŭtenanto rifuzis grandegajn, larĝŝultrajn homoj, alifoje li longe persvadis magran, ĉifona, malpur-vizaĝan stratbubon. Ekzemple li logas per ĉio palan, junulaĉon, nomatan Vanek la Dornhara, fine tiu grandanime dungiĝas.

            - Tiu homo – diris sinjoro Theo – estas tia, ke mi dungus lin nek senpage.

            - Ĉar vi ne komprenas la kompaniaĉon – respondis Jimmy la Ĝisorela, kaj dikaj ŝvitgutoj perlis sur lia frunto, ĉar li surprenis sian belegan pluvmantelon, malgraŭ la malaktuala, sunbrila vetero. – Vanek la Dornahara valoras oron. Li estas sportisto, en Ŝanghajo antaŭ boks-matĉo li interbatadis sur la strato, kaj la matĉo ne okazis, ĉar la du eŭropaj ĉampionoj enhospitaliĝis fare de la manoj de Vanek. En Limo li preterlasis la kur-ĉampionon de la polica sport-klubo sur distanco de kvarmil metroj, kvankam tiu postpafis lin trifoje. Tia homo valoras oron en ekspedicio.

            Sinjoro Theo diris nenion, kvankam li trovis stranga la ideon de Jimmy la Ĝisorela pri la gravaj ecoj de la personaro de scienca esplorvojaĝo.

            - Gravas, ke ĉiu havu dokumentojn – li klarigis –, ĉar ĝi estas la unua! La personaro de la ŝipo sen dokumentoj estas nur tiom, kvazaŭ ili ne havus ankron aŭ profundo- kaj rapidec-mezuriloj.

            Post du tagoj Jimmy la Ĝisorela transdonis la dokumentojn de la ŝipo en la havena administrejo. La paperoj de la dudek membra personaro estis en ordo. Sinjoro Theo atendis ekstere. La fregat-ĉefleŭtenanto aperis iom zorgopremate.

            - Bela ordo estas en San-Francisko!

            - Kio okazis? Ĉu iu papero ne estas en ordo?

            - Ĉio estas en la plej granda ordo. Sed kia afero estas tio, ke oni petas ankaŭ miajn dokumentojn? Ĉu mi estas ŝipoficiro, aŭ ne?

            - Ĉu vi ne havas paperojn?

            - Mi protestas kontraŭ tiaj aludoj! Oni konas min en ĉiu haveno de la mondo. Gravas sur ŝipo, ke oni estu faksperta en ĉio. La maro konsistas ne el papero!

            La influo kaj riĉeco de sinjoro Theo ebligis, ke Jimmy la Ĝisorela rericevu siajn paperojn por provoperiodo, kio iom mildigis la ofendon.

            Sed fine iele-tiele estis ĉio en ordo, kaj antaŭ unu tago de la ekveturo venis sinjoro Maxbell por interkonsiliĝi per kelkaj vortoj.

            La furor aktoro ĝis nun laŭtlegis kaj vizitis bankedojn.

            Nun li staris antaŭ la blua ŝranko, en kiu malliberadis Gustavo Bahr.

            - Gravas, ke kuracisto estu sur la ŝipo, kaj ni trovu lokon por miaj kvincent kombinitaj pulvoroj. Eblas, ke mi havas malarian febron.

            Kaj li palpadis sian pulson. Li estis ege hipokondriulo.

            - Kiel vi opinias pri la kombinaĵo pri Sambi-Subi?

            - Azenaĵo. Gustavo Bahr kun sia malgranda prepariĝo ne kuraĝis veturi tiel malproksimen.

            Sinjoro Theo ektimiĝis. Nun estos problemo. Bruo aŭdiĝas el la ŝranko.

            - Tamen – li diris laŭte – estus domaĝe pro tiu homo.

            - Jes, jes – kapjesis Maxbell. – Fine ja oni ne devas rigardi la scienculon en ĉiu… Ŝajnas, ke la aero malvarmiĝis, ĉar la mebloj krakas ĉi tie.

            Sinjoro Theo dorse apogiĝis al la ŝranko pro timiĝo.

            - Oni diras – li interrompis rapide –, ke Gustavo Bahr estis eminenta homo.

            - Ni ne iluziu unu la alian – mansvingis Maxbell amare –, ni ekveturos por longa vojĝo kune, eksciu do, ke li fariĝis scienculo per plagiato, rilate mian junaĝan verkon…

            - Ni iru en la alian ĉambron! La aero tre malvarmiĝis ĉi tie – diris Theo rapide kaj timiĝinte.

            - Li pravis pri unu afero – meditis Masbell. – Kaj nun ĝi estas utila por vi. Mi eraris du gradojn en mia mapado, rilate la situon de la insulo Tsiui. Tiel mi nun ne trovus Gustavon Bahr, se dume mi ne divenus mian eraron.

            - Jes, vi korespondadis…

            - Kaj tiu homo venkis. Mi rekonas tion. La plej gravaj mezuroj pruvis, ke Gustavo Bahr certe hazarde, sed bone difinis la situon de la insulo Tsiui. Eble li ne atentis pri tio, aŭ li estis ebria – li meditis senkonsile.

            - Idioto!

            Tiu rimarko de la ŝranko estis neatendita, kaj la profesoro levis subite sian kapon.

            - Kiu parolis ĉi tie?!

            - Mi aŭdis nenion – respondis Theo –, plie mi vidas tiel, ke vi estas iomete pala… vi fartas malbone…

            - Jes, jes… – li ĉirkaŭrigardis kaj time palpadis sian pulson… – Ŝajnas, ke ĝi estas febro… Mi haluciniĝas. Sinjoro! Mi estas malsana… Vi devas devojiĝi du gradojn de la vojdirekto, signita sur mia mapo. Notu tion bone, ĉar post mia morto vi bezonos ĝin. Se mi ne mortus, estas superflue encerbigi tion, ĉar mi estos tie…

            Kiam la profesoro foriris, Gustavo Bahr haste elvenis el la ŝranko…

            - Mi estas perdiĝinta homo… – li spiregis pale.

            - Kial?…

            - Eh… Ĉu vi ne komprenas?… Vi neniam trovos min… Seniam!… Li pravis, rilate la du gradojn!…

            - Kiel?!

            - Jes! Mi konfesas tion. Alvenine al la insulo Tsiui, mi vidis malgaje, ke la mapo de tiu ulo estas bona. Perletere mi venkis, sed en la realo ne! Mi eraris du gradojn, ne li!… Eble li estis malsana, tamen li vidis ĝin bone!

            - Nu kaj?

            - Ĉu vi ne komprenas?… Ĝi devojigos la eskpedicion, laŭ mia mapo du gradojn orienten. Kaj lia mapo estas ĝusta. Vi do diste preternavigos la insulon Tsiui, rekte en la glacian, polusan regionon!

            - Ni do devas diri, ke li eraras! Aŭ vi eraras! Aŭ vi ambaŭ eraras… Diablo povas jam orientiĝi!

            - Neniu scias ĝin, nur mi! Se vi trovos min, mi povas diri tion. Sed sinjoro! Tiel vi neniam trovos min!

            Li preskaŭ ploris.

            - Ni esperu – diris sinjoro Theo fine –, ke Maxbell survoje rekonos sian eraron.

            - Kian eraron? Maxbell tiel bone scias la ĝustan direkton, kiel mi!

            - Vi ĵus diris, ke li devojiĝas du gradojn! Per la sep sakramentoj!

            - Li devojiĝas, ĉar li ne volas trovi min! – kriis Gustavo Bahr malesperiĝinte. – Prefere li akceptas, ke mi pravas, nur li ne trovu min!

 

 

Kaj fine, fine! La ŝipo Stanley Up To Date malrapide ekmoviĝis inter brilaj eksteraĵoj, muziko kaj torĉolumo, en la ĉeesto de homamaso, moligita per gumbastono. La sireno sonis, la futbaljuĝisto fajfis, kaj dignoplene, vid-al-vide al la tondra vivuado kaj konsiderinda vico de la cilindraj ĉapeloj… jes!… Ĝi estas vera! La ekspedicio ekveturis!

            La krakantaj megafonoj, dissendantaj surloke disaŭdigis en la spacon. Ankoraŭ estis videbla la brilanta ŝipo, la afable svinganta ekzekutisto… Sed la teksto jam malpliiĝis antaŭ la parolisto, kaj tiel li devis diri laŭ la manuskripto la sekvajn:

            “Mi staras ĉi tie kortuŝite, kaj mi ne trovas vortojn, kiam la ŝipo malaperas for de l’ niaj okuloj…” Pro Dio, kio okazis!? Nun mi staras ĉi tie, kaj iu kriegas sur la rodŝipo. Sed kion nun fari?…

            “Kaj kiam la nebulo de la oceano absorbis ankaŭ la lastajn lampojn (kiel idiotaĵo, ke ĝuste hodiaŭ ne estas nebulo), la homoj disiĝas emociiĝinte, sur ili vizaĝos estas videbla: Man for man! Niaj herooj ekveturis! Ni scias, kredas, kaj ne estas dubo, ili atingos celon. Sed se ne, eĉ tiam ili estos herooj…! Nun la urbestro svingas per sia cilindra ĉapelo… naztukoj flirtas, kaj malrapide, tre malrapide (sed kiel malrapide! Dio mia!) la homamaso disiĝas. La lastaj lampoj de la ŝipo nun malaperas. Kun dek minuta kaj kvardek ses sekunda malfruiĝo. Mi ripetas: dek minutoj kaj kvardek ses sekundoj… Kaj precize je la naŭa horo kaj dudek minutoj ni disaŭdigos gramofon-muzikon. La surloka dissendo de la radio finiĝis pri la ekveturo de Stanley Up To Date, kaj ni petas la honestan trovinton, la dokumentujon, perditan antaŭ la borso, li transdonu al la firmao Smallow & Co por konvena, sed ne pli ol cent dolaroj. Tie same estas unurangaj pluvmanteloj kaj rakedoj…”

            Kaj la ŝipo veturas, naĝas trankvile, kaj inter la spektantoj staras timiĝinta homo sur la bordo: Gustavo Bahr!

            La famas esploristo ne scias, kio okazos nun? Oni lasis lin ĉi tie! Kio ĝi estas?! La nebulo englutis la ŝipon, kiu veturas por li. Kaj li, ĉirkaŭ la talio kun frototuko, staras ĉi tie baniĝinte.

 

 

L A   L E T E R O   D E   J I M M Y   L A   Ĝ I S O R E L A

A L   L A   R E Ĝ O   D E   L A   I N S U L A R O   F E L I Ĉ O

 

II.

 

 

Estimata adrestita

Lia altestimata arkiduka moŝto Sankta Antonio

                                               ALMIRA

            Tronhalo, ĉefŝtuparo, duonetaĝo, n-ro 4 (dekstre)

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:53:41
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Per mia letero mi kuraĝas informi vin pri la sekvaj eventoj. Ni plilongigis la ekveturon du tagojn. Mi pensas pri via reĝa moŝto, ke vi estas ĝentilulo, kaj mi sentas tiel, ke mi ne trompiĝos pri vi. Tial mi kalkulas, ke mia fido estas diskreta, ke vi ne perfidos min, kiel oni diras latine, sed kial fanfaroni pri la latina lignvo, kiam ne estas oficiala afero? Mi do petas vian reĝan moŝton, ŝian reĝinan moŝton kaj vian imperiestran avinon (kies manojn mi kisas, kaj reprezentante min, via reĝa moŝto transdonu ĝin kun elkora amo), ke ili ne disklaĉadu tiun trompon.

            Do la oceanŝipo jam estis ekveturonta, kiam aperis miaj du amikoj, kiuj portis longan lignokeston. Mi staris en parada uniformo kaj pro la multe da ĵurnalistoj mi diris al ili, ke “Ili atentu, kaj portu la ŝrankon en la kajuton de sinjoro Thejo!” Estis ĝene por mi, ke tiu portisto, nomata Jasmeno diris, mi ne buŝaĉu, ĉar ankaŭ li lernis la ŝarĝportadon, kie mi. Mi ekhontis, ĉar tamen mi estas fregat-ĉefleŭtenanto, kaj ĝenite mi avertis lin, ke mi piedbatos lin, se li parolaĉos. Li diris responde: “Ĉu ankaŭ vi estas iu ĉi tie?! Ĉu en tiu ĉi haveno jam ĉiu volas esti iu?!” Mi ne komprenis, kio okazas? Ĉu ili ne ŝatas min?

            Tiu Theo estas bona knabo. Sed ŝajnas, ke li estas iometa nervoza. Kaj estis tie Watson, kaj tiuj du suspektinde honestaj matrosoj.. Estis videble, ke ili bone konas la maron el libroj. Sed la knaboj ne venis, kvankam mi dungis ilin. Neniu el ili! Nur Vasiĉ, sed plurfoje, ĉar komence li reglitadis. Sinjoro Theo cigaris kaj rimarkis malgaje, ke diablo devus forporti min kun miaj homoj. Intertempe alvenis la ĉefa parto de la ekspedicio. Estas tre interesa tia esplor-ekspedicio, el kiuj homoj ĝi konstistas? Ni havas oraĵiston, kiu multe ordonas. Krome ekzekutiston, kiu estas tre eleganta kun malgranda, detektiva pipo. Laŭ kiu malmultas la savboatoj sur la ŝipo. Poste venis kantisto, ŝajnas tiel, ke li estas bezonata al la ekspedicio, kaj li demandis, ĉu ĝi estas glaciroma ŝipo? Kaj ili karigis unu al la alia, kaj tiu Watson estis tre ĝentila al ili, el kio videbliĝas, kiel maristoj ili ne estas, ĉar tiuj ŝatas tian urban bandaĉon nek el libro. Kaj nur la personaro ne venis. Cetere jam ĉio estis kune al la ekspedicio. Kiel mi sciis de sinjoro Theo, ili atendis nur ian pordiston, kaj tiam la etato estos kompleta. Min jam antaŭe interesas tio, kial ili estas gravaj al la esplorado? Ĉar ili ne estis matrosoj. Sed ili jam muzikas kaj filmisto faras filmon sur la tegento de la deponejo. Kaj ne estas personaro! Ĝi estas bona! Alvenis sinjoro por adiaŭi nin de la urbo en stria pantalono, kiu portis brilan, nigran, longan ĉapelon, kiun oni nomas ĵaketo kun ia burĝaj kunuloj, kiel delegacio, kaj li levis la ĵaketon de sur sia kapo. Li havis blankajn gantojn, kiuj memorigis min pri Gomperez, pri la etiketema, hispana hidalgo. Tiam mi diris al Theo, ke estos grand skandalo, mi do iros rigardi, kie estas la personaro? Kaj la kuracisto? Watson diris, ke li dungis lin. Mi iris en la operaciejon, ĉar tie troviĝas blankaj kiteloj al la kuracista laboro, kaj mi tuj prenis iun pakitan. Poste mi iris bele malsupren. Estis terure ĝene, ke mia dungita personaro ne venis…

            Reĝa moŝto! Vi tre ŝatas tion, kaj kiel bela ĝi estas! Kiam la lampoj estas lumigitaj en la haveno de Oakland kaj la burĝoj ektimiĝas, mi do iris en la internan urbon por vangofrapadi. Kiom da muziko, kiom da ark-lampoj, krome nrandaj vuĝaj, verdaj kaj bluaj lampionoj, kaj polvo, rumoro, malbonodoro de maro, ĉar la alfluso elĵetas la mortintajn fiŝojn kaj snejlojn. Kaj ĝenerale! Kaj kiom da elĵetoj, kiam vesperiĝas, kaj la multe da homoj, kvazaŭ ili irus en sian laborejon, ili ebriiĝas. Mi pensis pri la indularo Feliĉo, kiam mi trinkis kun miaj fidelaj civitanoj, por ke ni estu en cidira rilatu, kaj sinjoro Egmond ne prenis tion de mi kiel ofendon, kiun via reĝa moŝto konas bone ekde via infanaĝo, kaj sur lia frunto estas cikatro. Unuavice mi pensis pri via reĝa moŝto, ĉar tiu haveno estas tia, ke ĉiu idiotaĵo venas en mian kapon. Estas strange, ke ĉi tie oni rigardas min malŝate de iu horo al la alia. Kaj mi diris en mi mem, kia afero ĝi estas? Mi pensis, ke ĝi ŝanĝiĝis de iu vangofrapo al la alia, sed jam komence mi ne volis provoki skandalon. Ĉar venos la policistoj, kaj poste ekzistas tia ulo en la haveno, por kiu estus ĝene, se mi vagofrapadus lin en la arestejo. Lastfome mi spertis tiaĵon en Adeno, kaj ĝi ne okazis sub mia regado en Almira. Ĉar sendepende de ĉio ĝi estintus eĉ ofendo kontraŭ la reĝo. Mi do direktis miajn aristokratajn paŝojn al mia kutima restoracio Mortinta Fiŝo. Nur kiam mi ekvidis mian stiriston, nomatan Eŭgeno la Buŝaĉulo stari antaŭ la perlokurteno, lumanta bule-ruĝe de la nokta diboĉejo, kiu estas rekonebla, ke inter ĉapo kaj barboamaso fumas pipo, kaj mi vidis, ke li elprenas sian pipon, repuŝas la ĉapelon kaj duone turnas sian dorson al mi, mi do iras al li.

            “Ĉu mi ofendis vin?” – mi demandis, nur pro scivolemo. Li diris responde:

            “Mi fajfas pri vi.”

            - “Sed vi dungiĝis al mi, kaj vi ne venis.”

            Li eklevas sian ŝultron kaj diras:

            “Vidu Jimmy la Ĝisorela, ĝis vi estis neniu, ĝis tiam mi faris volonte ĉian ŝercaĵon kun vi. Se vi denove iĝos neniulo, tiam mi denove faros ŝercaĵon kun vi. Sed mia stomako ribelas, ke vi ludu grandsinjoron kaj promenaĉu ĉi tie, mi do diras al vi bele, kial kvereli: mi kraĉas sur vin.”

            Ĝi estis sincera parolo, mi do diris al li, ke li atendu minuton. Mi iris sub pordegvolbon, mi surprenis la kunportitan laborkitelon, poste mi elvenis kaj diris al li, ke li prepariĝu, ĉar mi nun tre forte batos lin. Tiu Eŭgeno la Buŝaĉulo estas tre vivdanĝera homo, kaj li tuj elprenis la tranĉilon. Je mia plej ganda bedaŭro. Ĉar nur tial li ricevis tiel grandan vangofrapon, ke li pipo disrompiĝis, krome li glutis multe el ties suĉilo. Mi ne lasis min piki en mia nova vestaĵo, li do havis lukscion. Sed eble li ricevis ĝin tial, ĉar estis somero, oni ĉion tenas malfermita, kaj li falis de sur la teretaĝo en kel-loĝejon. Mi ne atendis, ke li elvenu, mi pakis mian laborkitelon kaj iris plu.

Kial ili koleras min?…

Mi kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo loĝis kune kvin tagojn en familia kripto, li do estas tia, via Reĝa moŝto scias tion bone, ĝi eĉ plie sigelas la amikecon. Mi ne asertas, ke ĝi malboniĝas, kiam oni vangofrapas iun, kaj li englutas kelkajn gramon da suĉilo, sed tio jam tamen ne estas la vera amikeco. Kaj tiam Roĉild la Malavara ridaĉis min alvizaĝe, enpoŝiginte siajn manojn. Li estis Malavara ne pro sia riĉeco, kaj ne pro la riĉeco li estis Roĉild. Oni nomis lin Roĉild, ĉar li estas riĉa, sveda magnato. Foje, kiel bonŝanca estas tiu Malavarulo, renversis lin aŭtomobilo. Kaj tiu pagis al li multe, ĉar la amikoj, kiuj portis la renversitan Malavarulon sub pordegvolbon, ili helpis iomete rompi lian kruron. Ili faris eĉ tion al li (amiko estas amiko!). Ke ili batadis lian kapon, kiam do la ambulanca aŭto alvenis, li jam estis hospitalpreta kaj oni forveturigis lin. Tiel do Roĉild pagis multe da mono, kaj se la Malavarulo havas iom da prudento, li akceptas la konsilon de Tendenulo la Fervora, kiu diris, ke ili elpremu iun lian okulon, ĉar kio certas, tio certas. Tiel li havus provianton ĝismortan, ĉar li devus ricevi dumvivan renton laŭleĝe, kaj pro lia elpremita okulo. Sed la fola, bona koro de Tendenulo la Fervora (li ĝenis nek vian reĝan moŝton pro la kvin dolaroj, kvnkam nun li ne havas abunde kaj vene ŝovas sian manon en la poŝon, krome en tiun de aliuloj: li maljuniĝas.) Do li ne ricevis dumvivan renton, kvankam la vera superruzo, rilate la surveturanton, estintus tiu elpremo de lia okulo. La maldekstra. Ne estus domaĝe pro ĝi, ĉar ties miopeco estis plur-dioptria. Eĉ tiel li ricevis multe da mono, Ĉar alveninte en la hospitalon, kiom eblis, ankaŭ li mem disartikigis siajn du fingrojn, kaj lerte, per la eĝo de la savŝranko li fendis sian kruron. Eble se la hospitalo estus malpli proksime, li decidintus elpremis sian alian superfluan okulon, kio estis facilanimeco, ke li ne faris tion. Kaj tiam li pagis 1 litron da vino kaj 10 cigaredojn al ĉiu sia amiko! Kvankam ili helpis al li. Nur mi mem enpremis liajn du ripojn per mia dikfingro! (Ĉar amiko estas amiko!) Kompreneble atendu anstataŭ malbonago malbonon. Post unu monto reversis lin al aŭto de la buĉisto, kaj li riceis tian unuan helpon de ni, ke la deĵoranta policisto diris, ke li porparolos en nia intereso doni la ordeno de la Ruĝa Kruco al ni. Ni tuj ĉesigis la sangadon, kaj vane li nomis nin ĉiaspecaj kanajloj, tiu Tendenulo la Fervora, kiu povas esti ankaŭ tre kruela, per unu tiro reĝustigis la disartikiĝintan brakon, kaj iu haste kambis lin. Via reĝa moŝto povas imagi vin en lia situacio, ke tiu fripono piedbatis, mordis kaj blasfemis, kaj ni atentis, ke li ne ektuŝu la kotlageton per sia vestaĵo. La ambulancisto protestis, ke ili venigis lin, kaj la buĉisto demandis lin, ke ekzistas du elekteblecoj: Ĉu li volas dudek frankojn, aŭ unu vagofrapon, aŭ li denuncas lin pro ĉantaĝo, aŭ li iru en la inferon. Kvina ne estas. Tio estas la instruaĵo, se iu estas sendanka al siaj amikoj.

            Sed poste Malavarulo multe ŝipveturis kun ni. Tial oni nomis lin Malavarulo, ĉar li havis tiel grandan manon, kiel büfstök en la desegnofilmo. Kiel li kuraĝas ridaĉi kun enpoŝigitaj manoj, en svetero kaj maĉante maĉtabakon? Bedaŭrinde mi havas molan koron. Tial mi mencias tiomfoje la estimatan avinon de via reĝa moŝto, kiun mi ŝatas. Kaj ankaŭ nun ĝenis min, ke tiuj miaj amikoj, kun kiuj ni tiomfoje estis kune en malbono kaj en relegacio, ke ili fariĝis tiaj. Mi diras tion milde, ĉar eble la bela vorto utilas:

            “Per kio mi ofendis vin, vi, idioto kun tretita kapo?!”

            Ĉar oni nomas lin ankaŭ tiel, de kiam la aŭto renversis lin, kaj liaj amikoj pidebatis lin je la kapo, por ke li ricevu monon. Li dirs responde:

            “Ĉar vi fanfaronas ĉiam, kaj vi pensas, ke vi jam estas iu, kaj ĝin mi ne povas toleri, kaj tia neniulo pensu tion, ke li estas pli ol derompiĝinta cigaredo!”

            Mi diris: “Ke derompiĝinta trunko, brava afero venas en mian kapon pri vi, mi nur surprenos mian laborkitelon.”

            Okazis tiel. Irinte plu, mi ankoraŭ aŭdis Aŭrelo la Nazuma, kiu estas bilanckapabla librotenisto, ĉar antaŭ la proseco de la defraŭo li trinkis ian mildigan cirkonstancon, li elkalkulas, kiom multe estus prilaborinta tiu Malavara Roĉild, se mi estus kvin-litra sportaŭto. Li povintus vivi ĝis la fino de sia vivo modeste kaj senzorge.

            Tiel li ŝvebis inter vivo kaj morto, ĉar nikotinismo atakis lin pro vangofrapo. Ĝi okazas ofte, kiam iu interbatadas en la buŝo kun maĉtabako, kaj li englutas rapide duon funton da kunpremita tabako pro rekono de svinga, korpa insultado. Sed oni ne aljuĝis dumvivan renton, ĉar li ricevis vangofrapojn ne de maŝino.

            Tial ankaŭ sur mi gorĝo glitis tre amara gusto, nikotino pro malĝojo, ĉar kion ajn diras la injoroj ĉefpolicistoj, mi estas kanbo el la havenoj, kiu senigis sin eĉ de la trono, ĉar mi sentis tiel, ke oni amas min ĉi tie, kien mi apartenas. Mi do eniris en la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ por trinki glason da drinkaĵo. Kaj tie je mia granda miro, mi preskaŭ kredis tion, ke min kaptos cerba komocio pro la vangofrapoj, kiujn ricevis Roĉild la Malavara.

            Dio mia!

            Tie sidis la Kapitano vid-al-vide al ni! Via Reĝa moŝto scias! Nome Fred la Malpura!… Reĝa moŝto, mi ne mensogas al vi, kredu min, ke ĝi estis tiel: li trinkis refreŝigilon el frambosirop.

            Li kirlis tion, kaj ĝi ŝaŭmis.

            Li ekstaris kaj diris: ĉi tie li zorgos pri la vestogardejo.

            Mi regajnis la unua mian animregadon. Mi diras al la maljunulo: “Vi tre similas al publika kaj vivdanĝera homo, nomata Fred la Malpura. Momenton oni pensas, ke li estas vidata. Kaj nur poste li fariĝis denove trankvila.” Li diris:

            “Mi ne nur similas al li, sed ĝi estas eĉ pli multe. Ĉar mi estas tiu.”

            Li rigardas malgaje. Kaj li trinkas la refreŝigilin el frambosiropo. Deturninte mian kapon, mi petis, ke li ne faru tion, ĉar ne eblas rigardi ĝin.

            “Aŭskultu min Kapitano. Ĝi estas io granda friponaĵo ĉi tie, kion li elkovis denove. Vi ĉiam komencas ĝin inverse. Kaj oni ne povas scii, kion vi kirladas.” Li diris:

            “Vi povas vidi, infano mia, ke ĝi estas refreŝigilo el frambosiropo.”

            Tiam mi jam estis certa pri tio, ke ĉi tie okazos granda friponaĵo, kaj ĝi denove venos inverse, kun lia multege da menso, ĉar li ne havas eĉ iometan koron, sed anstataŭe du litrojn da cerbo estas en li. Sed li nun rigardas malgaje.

            “Vi ĉiam estis nefidinda Jimmy la Ĝisorela, vi ĉiam konsideris min, kiel mensogulon kaj friponon, sed ĝi ne estas bona al tiu, kiu ĉiam serĉas trabon en alies okuloj.

            Li diris tion. Kaj li estis malgaja…

            Mi daŭrigis:

            “Mi neniam insultis vin, kaj vi ĉiam parolas malbonon pri mi.

            “Nu do” li respondas, “jen estas multe da atestantoj, neniu el ili konfesos false, ĉar ni ne pagas al ili. Ili pruvas, ke mi hodiaŭ diris multe da bono pri vi. Ĉar mia konscienco preziĝis, kaj ankaŭ mi mem pensis, ke tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas malbona knabo… Li ne estas saĝa, li ne havas multe da korektaj paŝoj, kaj li ne estis tute senkulpe kondamnita, kaj oni pendumis jam pli honestan homon, ol li, tamen li ne estas malbona knabo, tio certas.” Iomete kortuŝis min, ke li laŭdis min tiel post la vagofrapado, kiu okazis tiun tagon. Mi pensis serĉi la matrosojn, kaj mi iris en la drinkejon “Blokiĝado”. Ties proprietulo estis homo, nomoata Rolland, kiu rompŝtelis kun sia iu amiko, sed sekvan tagon li eksciis, ke ili prirabis la kason de la Senpaga Laktodistribuejo de Suĉinfanoj, kaj li estis tia knabo, ke li reportis la rabitan monon. Kvankam oni enkarcerigis lin pro tio. Sed li malliberiĝis, kaj riĉa homo malfermis drinkejon por li, pro lia noblaanimeco. Ĝi estis la “DONACADEJO”, aŭ la INSTITUTO DE NEPRIZORGITAJ PLENKREKULOJ, KIUJ DEVAS PAGI POR LA ALKOHOLAĴO”.. Miaj tri matrosoj sidis tie, kiuj rigardis al mi, kaj unu sur la alian kun moka rideto. Mi demandis la proprietulon, kie mi povus surpreni mian laborkitelon?  Tiam mi ekvidis la Tendenulon la Fervoran, kies sekreton nun jam scias multaj homoj: ke efektive li estas la Trebiĉ la Vera. Li aspektis strange en sia nigra, artista ĉapelo, kun siaj elpendantaj, longaj, grizaj haroj, kiel li strabe rigardis al mi super sia dratkadra nazumo, metita sur sian nazpinton, kaj li havis tiel longan, nigran redingoton, ke pro tio li ŝparis la pantalonon.

            Eble li scias ion, ĉar li estas flarema homo. “Mi iris al li!”

            “Ĉu mi insultis iun ĉi tie? Parolu Tendenulo la Ferora! Vi estas saĝa. Ĉu iu kalumniis aŭ skoldis min?”

            Li respondis:

            “Jimmy la Ĝisorela, pli granda problemo estas ĉi tie. Ĝi okazis, ke Fred la Malpura laŭdis vin! Oni malfacile povas toleri tion!”

            Tiam evidentiĝis:

Tiu Fred la Malpura sidis tie. Kaj la refreŝigilo el frambosiropo fluegis jam dum la tuta posttagmezo. Kaj li diris ĉiam, kiam venis mia iu matroso.

            “Mi aŭdis, ke vi dingiĝis al Jimmy la Ĝisorela! Kiu nun jam fariĝis oficiro!… Li estas bonega knabo.”

            Ili respondis jese. Kaj li daŭrigis:

            “Tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas tiel ordinara prizonbirdo, kiel li aspekta. Li havas saĝon kaj telenton.”

            Iu diris responde:

            “Nu-nu. Jimmy la Ĝisorela tamen estas Jimmy la Ĝisorela. Kaj troviĝas tia homo ĉi tie, kiel li.”

            Sed la olda Fred la Malpura nur trinkis la refreŝigilon el frambosiropo, li nur kapbalancis kaj diris:

            “Mi vidis ĉiam, ke li estas multe pri sperta pri la ŝipvaturado sur la maro, ol la aliaj. Kiam li vestas sin per la uniformo, videbliĝas, ke iu estas en ĝi.”

            Roĉild la Malavara freneziĝis pro tio, kaj Vanek la Dornhara diris tion, ke li ne trankvilos, ĝis mi ne estos tia neniulo, kia mi estis. Sed tia mi ne estos!

            Kaj tiam Filipo la Diru-jam, la ulo kun dubindaj vivtenaj rimedoj respondas:

            Tiu Jimmy la Ĝisorelo estas granda, plenbloviĝinta urinveziko de bovo, kio iam krevas, restos nenio alia, nur idioto kaj veziko.”

            Surpreninte la laborkitelon, mi kuregis reen. En la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ”

            “Vi, satano, kial vi laŭdis min?”

            Li respondis:

            “Ĵus vi skoldis min, ke mi diras malbonon pri vi, kaj nun vi riproĉas min, ke mi diras bonon pri vi. Do nek tio, nek ĉi tio estas bona. Kion mi faru, ke vi estu kontenta?

            Kiel travidi ies intencon?! Tial mi ne povas interbatadi, ĉar vi diris, ke mi estas pli bona, ol aliaj.

            Mi diris:

            “Kial vi ŝercadas per la refreŝigilo el frambosiropo?”

            Li respondis:

            “Ĉu vi ne aŭdis, ke mi vizitis kuraciston?”

            Mi diris: “Kiun interesas, ĉe kiu vi faras rompoŝtelon.” Li respondis:

            “Mi estis ĉe la kuracisto, kiu faris diagnozon pri mia malsano. Mi ne plu povas surmariĝi, mi ne plu povas trinki brandon, ĉar la kormalsano atakis mian plumon. Ofte okazas, ke la koro pligrandiĝas, kaj la pulmo ne havas sufiĉe da loko. Oni nomas ĝin stomak-kataro, kion kaŭzas astmo.”

            Via Reĝa moŝto certe scias, ke ĝi estas tiel. Tio certas, ke ĝi sonas tre verŝajna. Kaj nek Fred la Malpura estas el fero, kvankam tio ne estis evidenta ĝis nun.

            Mi diris: “Se vian cerbon ne atakis renmalsano, diru konsile, kion vi farus en mia situacio?”

            Post mallonga pensado li respondis?

            “Mi opinias, ke mi estus memmortiganto.”

            Tiam mi denove foriris. Kaj tiu Watson akiris personaron. Kio estas tre ĝena por mi. Ili konsistas nur el friponoj, kaj tio konsekvencas el ĝi, ke ankaŭ la homo estas tia, kiel la tago: Bonas, se oni ne laŭdas la ĝin antaŭ la vesperiĝo, precipe tiulon, kiel Fred la Malpura. Per tio mi finas mian leteron,

estimanto de via Reĝa moŝto: Don Ĝisorela.

La ceterajn sube mi daŭrigos sekvan tagon, ĉar mi ne rezignis, kaj okazis grandaj eventoj, kiujn mi jen skribos sube. Estis granda sensacio en San-Francisko, kaj mi trinkis kun Vasiĉ, ke ni ekveturos.

            Ni trinkis kaj rigardis la ŝipon kune, ankrantan en la haveno, per kiu la ekspedicio de sinjoro Theo ekveturos. Poste ni trinkis denove, ĉar Vasiĉ post la batfaligo trovis oran cigaredujon ĉe Theo. Ankaŭ mi decidis fari honorviziton ĉe sinjoro Theo dum la lasta tago, kaj mi eksidos ĉe li por momento. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco! Kaj en tiu cigaredujo estis la provo. Servistino malfermis la pordon en la antaŭĉambro, ĉar alia homo ne loĝis tie. Mi malfermis la pordon de la salono, sed neniu estis tie. Mi do atendis. Sed okulfrapis al mi, ke oni forportis la tabakujon de tie ĉi. Ĝi estas bela konduto. Bonaj gastoj povas viziti ĉi tien. Ŝed troviĝis granda, blua ŝranko tie. Ĝi estis ŝlosita. Feliĉe, mi venkas tiajn malfacilaĵojn. Mi havas porteblan ŝu-butonumilon laŭ la sistemo de Werheim. Mi jam multe da pordoj malfermis per ĝi. Sed je mia plej granda surprizo…

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:54:10
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

Per mia letero mi kuraĝas informi vin pri la sekvaj eventoj. Ni plilongigis la ekveturon du tagojn. Mi pensas pri via reĝa moŝto, ke vi estas ĝentilulo, kaj mi sentas tiel, ke mi ne trompiĝos pri vi. Tial mi kalkulas, ke mia fido estas diskreta, ke vi ne perfidos min, kiel oni diras latine, sed kial fanfaroni pri la latina lignvo, kiam ne estas oficiala afero? Mi do petas vian reĝan moŝton, ŝian reĝinan moŝton kaj vian imperiestran avinon (kies manojn mi kisas, kaj reprezentante min, via reĝa moŝto transdonu ĝin kun elkora amo), ke ili ne disklaĉadu tiun trompon.

            Do la oceanŝipo jam estis ekveturonta, kiam aperis miaj du amikoj, kiuj portis longan lignokeston. Mi staris en parada uniformo kaj pro la multe da ĵurnalistoj mi diris al ili, ke “Ili atentu, kaj portu la ŝrankon en la kajuton de sinjoro Thejo!” Estis ĝene por mi, ke tiu portisto, nomata Jasmeno diris, mi ne buŝaĉu, ĉar ankaŭ li lernis la ŝarĝportadon, kie mi. Mi ekhontis, ĉar tamen mi estas fregat-ĉefleŭtenanto, kaj ĝenite mi avertis lin, ke mi piedbatos lin, se li parolaĉos. Li diris responde: “Ĉu ankaŭ vi estas iu ĉi tie?! Ĉu en tiu ĉi haveno jam ĉiu volas esti iu?!” Mi ne komprenis, kio okazas? Ĉu ili ne ŝatas min?

            Tiu Theo estas bona knabo. Sed ŝajnas, ke li estas iometa nervoza. Kaj estis tie Watson, kaj tiuj du suspektinde honestaj matrosoj.. Estis videble, ke ili bone konas la maron el libroj. Sed la knaboj ne venis, kvankam mi dungis ilin. Neniu el ili! Nur Vasiĉ, sed plurfoje, ĉar komence li reglitadis. Sinjoro Theo cigaris kaj rimarkis malgaje, ke diablo devus forporti min kun miaj homoj. Intertempe alvenis la ĉefa parto de la ekspedicio. Estas tre interesa tia esplor-ekspedicio, el kiuj homoj ĝi konstistas? Ni havas oraĵiston, kiu multe ordonas. Krome ekzekutiston, kiu estas tre eleganta kun malgranda, detektiva pipo. Laŭ kiu malmultas la savboatoj sur la ŝipo. Poste venis kantisto, ŝajnas tiel, ke li estas bezonata al la ekspedicio, kaj li demandis, ĉu ĝi estas glaciroma ŝipo? Kaj ili karigis unu al la alia, kaj tiu Watson estis tre ĝentila al ili, el kio videbliĝas, kiel maristoj ili ne estas, ĉar tiuj ŝatas tian urban bandaĉon nek el libro. Kaj nur la personaro ne venis. Cetere jam ĉio estis kune al la ekspedicio. Kiel mi sciis de sinjoro Theo, ili atendis nur ian pordiston, kaj tiam la etato estos kompleta. Min jam antaŭe interesas tio, kial ili estas gravaj al la esplorado? Ĉar ili ne estis matrosoj. Sed ili jam muzikas kaj filmisto faras filmon sur la tegento de la deponejo. Kaj ne estas personaro! Ĝi estas bona! Alvenis sinjoro por adiaŭi nin de la urbo en stria pantalono, kiu portis brilan, nigran, longan ĉapelon, kiun oni nomas ĵaketo kun ia burĝaj kunuloj, kiel delegacio, kaj li levis la ĵaketon de sur sia kapo. Li havis blankajn gantojn, kiuj memorigis min pri Gomperez, pri la etiketema, hispana hidalgo. Tiam mi diris al Theo, ke estos grand skandalo, mi do iros rigardi, kie estas la personaro? Kaj la kuracisto? Watson diris, ke li dungis lin. Mi iris en la operaciejon, ĉar tie troviĝas blankaj kiteloj al la kuracista laboro, kaj mi tuj prenis iun pakitan. Poste mi iris bele malsupren. Estis terure ĝene, ke mia dungita personaro ne venis…

            Reĝa moŝto! Vi tre ŝatas tion, kaj kiel bela ĝi estas! Kiam la lampoj estas lumigitaj en la haveno de Oakland kaj la burĝoj ektimiĝas, mi do iris en la internan urbon por vangofrapadi. Kiom da muziko, kiom da ark-lampoj, krome nrandaj vuĝaj, verdaj kaj bluaj lampionoj, kaj polvo, rumoro, malbonodoro de maro, ĉar la alfluso elĵetas la mortintajn fiŝojn kaj snejlojn. Kaj ĝenerale! Kaj kiom da elĵetoj, kiam vesperiĝas, kaj la multe da homoj, kvazaŭ ili irus en sian laborejon, ili ebriiĝas. Mi pensis pri la indularo Feliĉo, kiam mi trinkis kun miaj fidelaj civitanoj, por ke ni estu en cidira rilatu, kaj sinjoro Egmond ne prenis tion de mi kiel ofendon, kiun via reĝa moŝto konas bone ekde via infanaĝo, kaj sur lia frunto estas cikatro. Unuavice mi pensis pri via reĝa moŝto, ĉar tiu haveno estas tia, ke ĉiu idiotaĵo venas en mian kapon. Estas strange, ke ĉi tie oni rigardas min malŝate de iu horo al la alia. Kaj mi diris en mi mem, kia afero ĝi estas? Mi pensis, ke ĝi ŝanĝiĝis de iu vangofrapo al la alia, sed jam komence mi ne volis provoki skandalon. Ĉar venos la policistoj, kaj poste ekzistas tia ulo en la haveno, por kiu estus ĝene, se mi vagofrapadus lin en la arestejo. Lastfome mi spertis tiaĵon en Adeno, kaj ĝi ne okazis sub mia regado en Almira. Ĉar sendepende de ĉio ĝi estintus eĉ ofendo kontraŭ la reĝo. Mi do direktis miajn aristokratajn paŝojn al mia kutima restoracio Mortinta Fiŝo. Nur kiam mi ekvidis mian stiriston, nomatan Eŭgeno la Buŝaĉulo stari antaŭ la perlokurteno, lumanta bule-ruĝe de la nokta diboĉejo, kiu estas rekonebla, ke inter ĉapo kaj barboamaso fumas pipo, kaj mi vidis, ke li elprenas sian pipon, repuŝas la ĉapelon kaj duone turnas sian dorson al mi, mi do iras al li.

            “Ĉu mi ofendis vin?” – mi demandis, nur pro scivolemo. Li diris responde:

            “Mi fajfas pri vi.”

            - “Sed vi dungiĝis al mi, kaj vi ne venis.”

            Li eklevas sian ŝultron kaj diras:

            “Vidu Jimmy la Ĝisorela, ĝis vi estis neniu, ĝis tiam mi faris volonte ĉian ŝercaĵon kun vi. Se vi denove iĝos neniulo, tiam mi denove faros ŝercaĵon kun vi. Sed mia stomako ribelas, ke vi ludu grandsinjoron kaj promenaĉu ĉi tie, mi do diras al vi bele, kial kvereli: mi kraĉas sur vin.”

            Ĝi estis sincera parolo, mi do diris al li, ke li atendu minuton. Mi iris sub pordegvolbon, mi surprenis la kunportitan laborkitelon, poste mi elvenis kaj diris al li, ke li prepariĝu, ĉar mi nun tre forte batos lin. Tiu Eŭgeno la Buŝaĉulo estas tre vivdanĝera homo, kaj li tuj elprenis la tranĉilon. Je mia plej ganda bedaŭro. Ĉar nur tial li ricevis tiel grandan vangofrapon, ke li pipo disrompiĝis, krome li glutis multe el ties suĉilo. Mi ne lasis min piki en mia nova vestaĵo, li do havis lukscion. Sed eble li ricevis ĝin tial, ĉar estis somero, oni ĉion tenas malfermita, kaj li falis de sur la teretaĝo en kel-loĝejon. Mi ne atendis, ke li elvenu, mi pakis mian laborkitelon kaj iris plu.

Kial ili koleras min?…

Mi kaj Eŭgeno la Buŝaĉulo loĝis kune kvin tagojn en familia kripto, li do estas tia, via Reĝa moŝto scias tion bone, ĝi eĉ plie sigelas la amikecon. Mi ne asertas, ke ĝi malboniĝas, kiam oni vangofrapas iun, kaj li englutas kelkajn gramon da suĉilo, sed tio jam tamen ne estas la vera amikeco. Kaj tiam Roĉild la Malavara ridaĉis min alvizaĝe, enpoŝiginte siajn manojn. Li estis Malavara ne pro sia riĉeco, kaj ne pro la riĉeco li estis Roĉild. Oni nomis lin Roĉild, ĉar li estas riĉa, sveda magnato. Foje, kiel bonŝanca estas tiu Malavarulo, renversis lin aŭtomobilo. Kaj tiu pagis al li multe, ĉar la amikoj, kiuj portis la renversitan Malavarulon sub pordegvolbon, ili helpis iomete rompi lian kruron. Ili faris eĉ tion al li (amiko estas amiko!). Ke ili batadis lian kapon, kiam do la ambulanca aŭto alvenis, li jam estis hospitalpreta kaj oni forveturigis lin. Tiel do Roĉild pagis multe da mono, kaj se la Malavarulo havas iom da prudento, li akceptas la konsilon de Tendenulo la Fervora, kiu diris, ke ili elpremu iun lian okulon, ĉar kio certas, tio certas. Tiel li havus provianton ĝismortan, ĉar li devus ricevi dumvivan renton laŭleĝe, kaj pro lia elpremita okulo. Sed la fola, bona koro de Tendenulo la Fervora (li ĝenis nek vian reĝan moŝton pro la kvin dolaroj, kvnkam nun li ne havas abunde kaj vene ŝovas sian manon en la poŝon, krome en tiun de aliuloj: li maljuniĝas.) Do li ne ricevis dumvivan renton, kvankam la vera superruzo, rilate la surveturanton, estintus tiu elpremo de lia okulo. La maldekstra. Ne estus domaĝe pro ĝi, ĉar ties miopeco estis plur-dioptria. Eĉ tiel li ricevis multe da mono, Ĉar alveninte en la hospitalon, kiom eblis, ankaŭ li mem disartikigis siajn du fingrojn, kaj lerte, per la eĝo de la savŝranko li fendis sian kruron. Eble se la hospitalo estus malpli proksime, li decidintus elpremis sian alian superfluan okulon, kio estis facilanimeco, ke li ne faris tion. Kaj tiam li pagis 1 litron da vino kaj 10 cigaredojn al ĉiu sia amiko! Kvankam ili helpis al li. Nur mi mem enpremis liajn du ripojn per mia dikfingro! (Ĉar amiko estas amiko!) Kompreneble atendu anstataŭ malbonago malbonon. Post unu monto reversis lin al aŭto de la buĉisto, kaj li riceis tian unuan helpon de ni, ke la deĵoranta policisto diris, ke li porparolos en nia intereso doni la ordeno de la Ruĝa Kruco al ni. Ni tuj ĉesigis la sangadon, kaj vane li nomis nin ĉiaspecaj kanajloj, tiu Tendenulo la Fervora, kiu povas esti ankaŭ tre kruela, per unu tiro reĝustigis la disartikiĝintan brakon, kaj iu haste kambis lin. Via reĝa moŝto povas imagi vin en lia situacio, ke tiu fripono piedbatis, mordis kaj blasfemis, kaj ni atentis, ke li ne ektuŝu la kotlageton per sia vestaĵo. La ambulancisto protestis, ke ili venigis lin, kaj la buĉisto demandis lin, ke ekzistas du elekteblecoj: Ĉu li volas dudek frankojn, aŭ unu vagofrapon, aŭ li denuncas lin pro ĉantaĝo, aŭ li iru en la inferon. Kvina ne estas. Tio estas la instruaĵo, se iu estas sendanka al siaj amikoj.

            Sed poste Malavarulo multe ŝipveturis kun ni. Tial oni nomis lin Malavarulo, ĉar li havis tiel grandan manon, kiel büfstök en la desegnofilmo. Kiel li kuraĝas ridaĉi kun enpoŝigitaj manoj, en svetero kaj maĉante maĉtabakon? Bedaŭrinde mi havas molan koron. Tial mi mencias tiomfoje la estimatan avinon de via reĝa moŝto, kiun mi ŝatas. Kaj ankaŭ nun ĝenis min, ke tiuj miaj amikoj, kun kiuj ni tiomfoje estis kune en malbono kaj en relegacio, ke ili fariĝis tiaj. Mi diras tion milde, ĉar eble la bela vorto utilas:

            “Per kio mi ofendis vin, vi, idioto kun tretita kapo?!”

            Ĉar oni nomas lin ankaŭ tiel, de kiam la aŭto renversis lin, kaj liaj amikoj pidebatis lin je la kapo, por ke li ricevu monon. Li dirs responde:

            “Ĉar vi fanfaronas ĉiam, kaj vi pensas, ke vi jam estas iu, kaj ĝin mi ne povas toleri, kaj tia neniulo pensu tion, ke li estas pli ol derompiĝinta cigaredo!”

            Mi diris: “Ke derompiĝinta trunko, brava afero venas en mian kapon pri vi, mi nur surprenos mian laborkitelon.”

            Okazis tiel. Irinte plu, mi ankoraŭ aŭdis Aŭrelo la Nazuma, kiu estas bilanckapabla librotenisto, ĉar antaŭ la proseco de la defraŭo li trinkis ian mildigan cirkonstancon, li elkalkulas, kiom multe estus prilaborinta tiu Malavara Roĉild, se mi estus kvin-litra sportaŭto. Li povintus vivi ĝis la fino de sia vivo modeste kaj senzorge.

            Tiel li ŝvebis inter vivo kaj morto, ĉar nikotinismo atakis lin pro vangofrapo. Ĝi okazas ofte, kiam iu interbatadas en la buŝo kun maĉtabako, kaj li englutas rapide duon funton da kunpremita tabako pro rekono de svinga, korpa insultado. Sed oni ne aljuĝis dumvivan renton, ĉar li ricevis vangofrapojn ne de maŝino.

            Tial ankaŭ sur mi gorĝo glitis tre amara gusto, nikotino pro malĝojo, ĉar kion ajn diras la injoroj ĉefpolicistoj, mi estas kanbo el la havenoj, kiu senigis sin eĉ de la trono, ĉar mi sentis tiel, ke oni amas min ĉi tie, kien mi apartenas. Mi do eniris en la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ por trinki glason da drinkaĵo. Kaj tie je mia granda miro, mi preskaŭ kredis tion, ke min kaptos cerba komocio pro la vangofrapoj, kiujn ricevis Roĉild la Malavara.

            Dio mia!

            Tie sidis la Kapitano vid-al-vide al ni! Via Reĝa moŝto scias! Nome Fred la Malpura!… Reĝa moŝto, mi ne mensogas al vi, kredu min, ke ĝi estis tiel: li trinkis refreŝigilon el frambosirop.

            Li kirlis tion, kaj ĝi ŝaŭmis.

            Li ekstaris kaj diris: ĉi tie li zorgos pri la vestogardejo.

            Mi regajnis la unua mian animregadon. Mi diras al la maljunulo: “Vi tre similas al publika kaj vivdanĝera homo, nomata Fred la Malpura. Momenton oni pensas, ke li estas vidata. Kaj nur poste li fariĝis denove trankvila.” Li diris:

            “Mi ne nur similas al li, sed ĝi estas eĉ pli multe. Ĉar mi estas tiu.”

            Li rigardas malgaje. Kaj li trinkas la refreŝigilin el frambosiropo. Deturninte mian kapon, mi petis, ke li ne faru tion, ĉar ne eblas rigardi ĝin.

            “Aŭskultu min Kapitano. Ĝi estas io granda friponaĵo ĉi tie, kion li elkovis denove. Vi ĉiam komencas ĝin inverse. Kaj oni ne povas scii, kion vi kirladas.” Li diris:

            “Vi povas vidi, infano mia, ke ĝi estas refreŝigilo el frambosiropo.”

            Tiam mi jam estis certa pri tio, ke ĉi tie okazos granda friponaĵo, kaj ĝi denove venos inverse, kun lia multege da menso, ĉar li ne havas eĉ iometan koron, sed anstataŭe du litrojn da cerbo estas en li. Sed li nun rigardas malgaje.

            “Vi ĉiam estis nefidinda Jimmy la Ĝisorela, vi ĉiam konsideris min, kiel mensogulon kaj friponon, sed ĝi ne estas bona al tiu, kiu ĉiam serĉas trabon en alies okuloj.

            Li diris tion. Kaj li estis malgaja…

            Mi daŭrigis:

            “Mi neniam insultis vin, kaj vi ĉiam parolas malbonon pri mi.

            “Nu do” li respondas, “jen estas multe da atestantoj, neniu el ili konfesos false, ĉar ni ne pagas al ili. Ili pruvas, ke mi hodiaŭ diris multe da bono pri vi. Ĉar mia konscienco preziĝis, kaj ankaŭ mi mem pensis, ke tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas malbona knabo… Li ne estas saĝa, li ne havas multe da korektaj paŝoj, kaj li ne estis tute senkulpe kondamnita, kaj oni pendumis jam pli honestan homon, ol li, tamen li ne estas malbona knabo, tio certas.” Iomete kortuŝis min, ke li laŭdis min tiel post la vagofrapado, kiu okazis tiun tagon. Mi pensis serĉi la matrosojn, kaj mi iris en la drinkejon “Blokiĝado”. Ties proprietulo estis homo, nomoata Rolland, kiu rompŝtelis kun sia iu amiko, sed sekvan tagon li eksciis, ke ili prirabis la kason de la Senpaga Laktodistribuejo de Suĉinfanoj, kaj li estis tia knabo, ke li reportis la rabitan monon. Kvankam oni enkarcerigis lin pro tio. Sed li malliberiĝis, kaj riĉa homo malfermis drinkejon por li, pro lia noblaanimeco. Ĝi estis la “DONACADEJO”, aŭ la INSTITUTO DE NEPRIZORGITAJ PLENKREKULOJ, KIUJ DEVAS PAGI POR LA ALKOHOLAĴO”.. Miaj tri matrosoj sidis tie, kiuj rigardis al mi, kaj unu sur la alian kun moka rideto. Mi demandis la proprietulon, kie mi povus surpreni mian laborkitelon?  Tiam mi ekvidis la Tendenulon la Fervoran, kies sekreton nun jam scias multaj homoj: ke efektive li estas la Trebiĉ la Vera. Li aspektis strange en sia nigra, artista ĉapelo, kun siaj elpendantaj, longaj, grizaj haroj, kiel li strabe rigardis al mi super sia dratkadra nazumo, metita sur sian nazpinton, kaj li havis tiel longan, nigran redingoton, ke pro tio li ŝparis la pantalonon.

            Eble li scias ion, ĉar li estas flarema homo. “Mi iris al li!”

            “Ĉu mi insultis iun ĉi tie? Parolu Tendenulo la Ferora! Vi estas saĝa. Ĉu iu kalumniis aŭ skoldis min?”

            Li respondis:

            “Jimmy la Ĝisorela, pli granda problemo estas ĉi tie. Ĝi okazis, ke Fred la Malpura laŭdis vin! Oni malfacile povas toleri tion!”

            Tiam evidentiĝis:

Tiu Fred la Malpura sidis tie. Kaj la refreŝigilo el frambosiropo fluegis jam dum la tuta posttagmezo. Kaj li diris ĉiam, kiam venis mia iu matroso.

            “Mi aŭdis, ke vi dingiĝis al Jimmy la Ĝisorela! Kiu nun jam fariĝis oficiro!… Li estas bonega knabo.”

            Ili respondis jese. Kaj li daŭrigis:

            “Tiu Jimmy la Ĝisorela ne estas tiel ordinara prizonbirdo, kiel li aspekta. Li havas saĝon kaj telenton.”

            Iu diris responde:

            “Nu-nu. Jimmy la Ĝisorela tamen estas Jimmy la Ĝisorela. Kaj troviĝas tia homo ĉi tie, kiel li.”

            Sed la olda Fred la Malpura nur trinkis la refreŝigilon el frambosiropo, li nur kapbalancis kaj diris:

            “Mi vidis ĉiam, ke li estas multe pri sperta pri la ŝipvaturado sur la maro, ol la aliaj. Kiam li vestas sin per la uniformo, videbliĝas, ke iu estas en ĝi.”

            Roĉild la Malavara freneziĝis pro tio, kaj Vanek la Dornhara diris tion, ke li ne trankvilos, ĝis mi ne estos tia neniulo, kia mi estis. Sed tia mi ne estos!

            Kaj tiam Filipo la Diru-jam, la ulo kun dubindaj vivtenaj rimedoj respondas:

            Tiu Jimmy la Ĝisorelo estas granda, plenbloviĝinta urinveziko de bovo, kio iam krevas, restos nenio alia, nur idioto kaj veziko.”

            Surpreninte la laborkitelon, mi kuregis reen. En la restoracion KAPTU LIAN KOLON RITZ”

            “Vi, satano, kial vi laŭdis min?”

            Li respondis:

            “Ĵus vi skoldis min, ke mi diras malbonon pri vi, kaj nun vi riproĉas min, ke mi diras bonon pri vi. Do nek tio, nek ĉi tio estas bona. Kion mi faru, ke vi estu kontenta?

            Kiel travidi ies intencon?! Tial mi ne povas interbatadi, ĉar vi diris, ke mi estas pli bona, ol aliaj.

            Mi diris:

            “Kial vi ŝercadas per la refreŝigilo el frambosiropo?”

            Li respondis:

            “Ĉu vi ne aŭdis, ke mi vizitis kuraciston?”

            Mi diris: “Kiun interesas, ĉe kiu vi faras rompoŝtelon.” Li respondis:

            “Mi estis ĉe la kuracisto, kiu faris diagnozon pri mia malsano. Mi ne plu povas surmariĝi, mi ne plu povas trinki brandon, ĉar la kormalsano atakis mian plumon. Ofte okazas, ke la koro pligrandiĝas, kaj la pulmo ne havas sufiĉe da loko. Oni nomas ĝin stomak-kataro, kion kaŭzas astmo.”

            Via Reĝa moŝto certe scias, ke ĝi estas tiel. Tio certas, ke ĝi sonas tre verŝajna. Kaj nek Fred la Malpura estas el fero, kvankam tio ne estis evidenta ĝis nun.

            Mi diris: “Se vian cerbon ne atakis renmalsano, diru konsile, kion vi farus en mia situacio?”

            Post mallonga pensado li respondis?

            “Mi opinias, ke mi estus memmortiganto.”

            Tiam mi denove foriris. Kaj tiu Watson akiris personaron. Kio estas tre ĝena por mi. Ili konsistas nur el friponoj, kaj tio konsekvencas el ĝi, ke ankaŭ la homo estas tia, kiel la tago: Bonas, se oni ne laŭdas la ĝin antaŭ la vesperiĝo, precipe tiulon, kiel Fred la Malpura. Per tio mi finas mian leteron,

estimanto de via Reĝa moŝto: Don Ĝisorela.

La ceterajn sube mi daŭrigos sekvan tagon, ĉar mi ne rezignis, kaj okazis grandaj eventoj, kiujn mi jen skribos sube. Estis granda sensacio en San-Francisko, kaj mi trinkis kun Vasiĉ, ke ni ekveturos.

            Ni trinkis kaj rigardis la ŝipon kune, ankrantan en la haveno, per kiu la ekspedicio de sinjoro Theo ekveturos. Poste ni trinkis denove, ĉar Vasiĉ post la batfaligo trovis oran cigaredujon ĉe Theo. Ankaŭ mi decidis fari honorviziton ĉe sinjoro Theo dum la lasta tago, kaj mi eksidos ĉe li por momento. Estu laŭ la danco de l’ ŝanco! Kaj en tiu cigaredujo estis la provo. Servistino malfermis la pordon en la antaŭĉambro, ĉar alia homo ne loĝis tie. Mi malfermis la pordon de la salono, sed neniu estis tie. Mi do atendis. Sed okulfrapis al mi, ke oni forportis la tabakujon de tie ĉi. Ĝi estas bela konduto. Bonaj gastoj povas viziti ĉi tien. Ŝed troviĝis granda, blua ŝranko tie. Ĝi estis ŝlosita. Feliĉe, mi venkas tiajn malfacilaĵojn. Mi havas porteblan ŝu-butonumilon laŭ la sistemo de Werheim. Mi jam multe da pordoj malfermis per ĝi. Sed je mia plej granda surprizo…

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:54:33
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Via Reĝa moŝto estas ĝentlemano, mi do povas konfidi ĉiun friponaĵon al vi! Kaj la mokincito komenciĝis tie! Eble iu loĝis en tiu ŝranko! Ĉar ĝi estis meblita tre komforte, kun salamo kaj kun vetolilo, kaj kun komforto, ke mi volonte estus pasiginta tiun unu kaj duon jarojn, rilate la faradon de papersaketoj. Sed aŭdinte paŝojn, mi kaŝiĝis en la ŝranko kaj butonumis la pordon zorgeme. Proksimiĝis ŝtelumaj paŝoj! Ŝajnis evidente, ke kolego venos. Li rompŝtelos. Ankaŭ li konjektas valoraĵojn en la ŝranko, ĉar li ŝtelumas ĉi tie kaj koliuzos kun mi! La fak-terminalo nomas ĝin karambolo ĉe la fervojoj. Singarde li enmetas ŝlosilon, pri kio mi nur ridis, ĉar laŭ mia malnova kutimo, mi lasis la ŝu-butonumilon en la seruro. Sed la kolego temen estis videbla ĝistrunke tra la truo, kio servis por preni aeron. Mi ankoraŭ ne vidis tian kolegon! Li portis frotiran banmantelon kaj cetere nur lia propra haŭto. Mi ne vidis la vizaĝon, sed eble nek haŭto estis sur tio, ĉar tamen li blasfemis! En frotira banmantelo! Ŝajnas, ke li venas rompoŝteli el la strando. Aŭ li banis sin ĉi tie, kaj ankaŭ ĝi estas tute utile. Sed nun fostotremis tiel, ke la frotira banmantelo falis de sur li, kiel la kovrotuko de sur la freŝe farita statuo. Sed li ne estis tia, ke oni eternigu lian staturon en marmoro sur iu ĉefplaco. Kvankam mi vidis lin ĝistrunke, sed nek la ceterj estas malpligravigaj cirkonstancoj, se lia kapo estas tiel bela, kiel tiu de Robert Tajlor.

            Nun li kaŝiĝis rapide, mi pensas, ke sub la lito. Nun venis, kiel hokbato el serena ĉielo, sinjoro Theo. Mi vidis nek lian vizaĝon, sed mi rekonis lian voĉon. Li frapetas sur la ŝranko al mi preskaŭ ekteruris, kaj li diris:

            “Nun restu silenta! Kvankam! Ĉar alvenis pakaĵportistoj sur la ŝipon, kaj ili transportos ankaŭ vin! Ni ekveturos, ĉar ni jam havas matrosojn!”

            Ĉu vi komprnas?!… Kio ĝi estas?… Kaj nun klariĝis antaŭ mi, kvazaŭ mi estus ricevinta mirindan maldekstraman rektan baton: tiu homo nomiĝas Gustavo Bahr, pro kiu la ekspedicio ekveturos!

            Eblas, ke nun temas pri trompo ĉi tie. Oni kaŝis lin ie en la ŝranko, kaj li nun ĵus banis sin! Li do tute ne volis rompoŝteli. Kaj nek manĝis lin la kainbalaj indianoj! Se mi estus vidinta lin pli fure, mi ne estus kredinta, ke ekzistas tiel malfeliĉan sorton havanta kanibalo, kiu manĝus lin! Sed kiu ajn povintus ekparoli, jam venis la laboristoj, portantaj lin sur la ŝipon. Li sub la lito ne povis ekmoviĝi!

            Alo! Kio ĝi estas?

            Oni eklevis la ŝrankon!… Kun mi!

            Ili simple portis min sur la ŝarĝaŭton. Mi devis tute neglekti la fuĝon, ĉar mi ne havis eblon fari kion ajn. Poste ili demetis min en la haveno, apud la kargotajn pakaĵojn. Nur tie mi malfermis la pordon per la ŝu-buonumilo, kaj mi elvenis. Kion fari? Nun okazos problemo pri la trompo. Nun mi devas reiri por venigi la turpan scienculon. Tio estas senduba. Ĉar mi ne estas difektando de ia bono. Kaj nun okazos al Theo malagrablaĵo, pensante, ke Gustavo Bahr estas en la ŝranko, kaj li kunportos min anstataŭ li!

            Mi rerapidis en la loĝejon. Sed la scienculo ne estis tie.

            Tiam fine venis kapo el la banĉambro.

            Li estas tiu! Li diris kun tremanta voĉo, ke li ne havas vestaĵon, kaj li ŝatus foriri de tie ĉi. Mi respondis, ke mi venis ĝuste tial, ĉar la ekspedicio valoras nenion sen vi. Sed li diris, ke li ne volas veni, nun li ŝatus havi nur vestaĵon. Mi batis lin je la kapo rapide kaj metis lin en la malgrandan dokumentŝrankon, sed mi devis la kompatindulon tre ĉifi, sed poste, kiel oni diras, li “povos glatiĝi pendigite”.

Datita propramane:

Via Ekskolego.

 

 

O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

Ili apenaŭ forlasis la havenon, kiam okazis la tragedio: profesoro Maxbell diris al Theo dece al viro, sed kun tremanta barbo:

            - Mi opinias, ke mi malsaniĝis je tifo. Ne perdu vian kapon. Mi petas nur simplan maristan entombigon: La ondoj englutu min.

            - Sinjoro! Antaŭ ol ondoj starigus vin al neŝanĝebla fakto, ni demandu la kuraciston.

            Ili serĉis la kuraciston. Laŭ Watson li estis sur la ŝipo antaŭ la ekveturo, li kunveturigis lin. Ankaŭ Jimmy la Ĝisorela serĉis lin. Kie en la infero li estas? Eĉ dufoje li preterkuris Sigorski-on. La unuokula lakeo apogiĝis al la balustrado kaj revadis.

            Eĉ antaŭ la ekveturo li ekvidis lin ŝtelumeti inter la kajutoj. Nu atendu! Per iu stango, uzata por ruligi la pezajn pakaĵojn li batis dek minutojn la grasiĝantan, blankharan adoleskaĉuloj. Li faris bonegan laboron. Li kuntrenis la kuraciston en la moderne instalita operaciejon, ke la ĝuo estu senĝena, kaj kiam la du stangoj rompiĝis, nur tiam li piedbate forigis lin de sur la ŝipo.

            Nun li rigardis la akvon reveme.

            Jimmy la Ĝisorele traserĉis la ŝipon svitante. Vane. Sur la ferdeko venis renkonte Sokrato Scheachta, aŭ sinjoro Knapp (laŭ via plaĉo). La gutoforma ekzekutisto, en sia smokingo, portanta cilindran ĉapelon, li staradis, kiel indifernenta pasaĝero. Kelkfoje li elprenis el la malantaŭa poŝo sian lornon kaj rigadis tra ĝi.

            - Aŭskultu min – diris Jimmy la Ĝisorela rapide. – Vi povas nun fari grandan servon, se vi volas. Mi ne scias, kiel ĝi povis okazi, kvankam mi faris la organizadon ĉi tie, kaj nun la kuracisto estas nenie. Ĝis ni alvenos en havenon, entreprenu aranĝi la aferon de la malsanaj pasaĝeroj.

            - En ordo. Mi mortigos ilin – li respondis eklevinte sian ŝultron. – Sed ekskluzive nur elektre.

            Kaj li tuj demetis sian dekstran manumon.

            - Ne mokincitu min, ĉar mi deŝiros viajn orelojn. Ŝajnigu, kvazaŭ vi estus kuracisto! Venu!

            Sinjoro Theo ŝtoniĝis, kiam Jimmy la Ĝisorela kunvenigis Sokraton Schwachta aŭ sinjoron Knapp (laŭ via plaĉo), kiu atenteme aŭskultadis la brustokeston de la profesoro per sia lorno.

            - Nu? – demandis Maxbell kun subpremita maltrankvilo. – Ĉu vi trovas ĝin grava?

           

            - En via aĝo ne… Fine ja, kiom longe vi deziras vivi?

            - Kiel??… Sinjoro, la geografoj havas longan vivon.

            - Se ne kalkuli la esceptojn. Kaj tiurilate mi ĉiam tre estimis vin.

            Jimmi la Ĝisorela ĉirkaŭrigardis, kion ĵeti al la ekzekutisto.

            - La sinjoro bibliofilo asertas tiun idiotaĵon – diris la fregat-kapitano minace –, ke li malsaniĝis je tifo. Trnkviligu lin!

            - Mi ne povas trankviligi sinjoron Maxbell – li respondis malvarmkondute. – Li vere havas tifon… kvankam… – li aldonis heziteme. – Tio ne certas. Elŝovu vian langon! Hm… Jes… Ĉu vi ne kutimas ekdormi en la bankuvo?

            - Neniam.

            - Tiam vi havas lepron – li diris eklevinte sian ŝultron kaj ĝemis, kvazaŭ rezignante la neŝanĝeblan aferon. – Sinjoro, vi mortos. Estos aparta bonŝanco, se vi ĝisvivos la matenon. Ni fidu tion.

            Kaj li foriris al la bufedo, ĉar li devis trinki bieron.

            - Impertinenteco – hurlis la profesoro kolerege. – Tiel paroli kun mortanto!… Sinjoroj, mi postulas fari protokolon pri la konduto de la kuracisto, kaj okaze de mia morto raportu tion al Maurois, kiu verkas mian biografion!

            Poste Jimmy la Ĝisorela en iu malluma turniĝejo flankentiris la ekzekutiston, kaptinte lin je la kolo.

            - Diru, kial vi insolentis antaŭ nelonge?

            - Bonvolu kredi, ke laŭ mi kuracista konstato la profesoro havas tifon aŭ lepron. La falsa dignozo estas grava krimo, tial vi devas korupti min per alta monsumo.

            - Oldulo mia – diris Jimmy la Ĝisorela kun rekono –, vi ne estas perdiĝinta homo. Sed se dumvoje vi temane estus tio, tiam do sciu, ke mi perdis vin.

            Baldaŭ la profesoro, ĉar li fariĝis ĉiam pli kolera pro la “kuracisto”, li ekregis sin. Grumblante li studadis siajn mapojn kaj la kunportitajn instrumentojn. Li multe klarigis al la butbaljuĝisto, kiu pro ia kaŭzo pensis lin fama, dana geologo, kiu traktis lin kun alta estimo.

            - Laŭ vi, tre respektata sinjoro – kaj li montris sur punkton –, kio estas la situo de tiu flanke troviĝanta insulo ĉi-antaŭe?

            - Hm… Ĝi estas en tipa ofsajdo, se ni konideras la Fiĝiojn elektita, avanula linio.

            Maxbell ne komprenis ĝin, sed li ĉiam zorgeme forkaŝis tiaĵon. Li do mezuradis per cirkelo. Baldaŭ ankaŭ la oraĵisto venis tien, kaj triope ili interkonsiliĝis intense. Sed la anatomo amindumis la junan kaj grasiĝintan edzinon de la futbaljuĝisto, rakontante in malnovan, gajan historion, kiam li ankoraŭ konsideris ĉiun kadavran lividajon strangolado, estante komencanta prosektoro, dum sia poezia perido. Kie estas tiuj malnovaj, bela tempoj?

            La edzino de la ftbaljuĝisto ridetis. Ŝi ĉiam ridetis, pli per fiksado de siaj buŝanguloj, kvazaŭ gaje, ĉar ŝi estis tiel stulta, ke ŝi komprenis nek simplajn, primitivajn frazojn, kaj ŝi uzis la ĝeneralan bonhumoron kontraŭ tio.

            Dume sinjoro Theo brakoprenis la fregat-leŭtenanton.

            - Venu!

            Ili iris en la kajuton de Jimmy la Ĝisorela, kie estis la dokumentŝranko. Ili frapetis, sed nur mallaŭta ĝemo aŭdiĝis.

            - Li ankoraŭ vivas – diris sinjoro Theo kun rekono kaj malfermis la pordon.

            Ili sentis tuj morti.

            …D-ro A. Winter elpaŝis ploretante el la ŝranko, fleksiĝinte kurbdorsa, kiel duone fermita libro, kiam oni anstataŭigas en tio la paĝindikilon per alumet-skatolo.

 

ip地址已设置保密
2008/6/5 7:54:58

 29   10   1/3页      1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.32813 秒, 4 次数据查询