dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura, la kapitano

您是本帖的第 6841 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura, la kapitano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K S E S A   Ĉ AP I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

 

 

 

IX.

 

 

 

En mia ĉambro de la citadelo en Almira. Datita interne

            Nun mi tamen rakontos, kiel okazis la skribo de la taglibro; ĉar tio neniam ekideus al mi.

            Ĝi komenciĝis tiel, ke lia reĝa moŝto kaj mi stris sur la ŝipo, kaj li diris:

            - Bone atentu pri ĉio, por ke vi ne faru komplikaĵon.

            - Reĝa moŝto fidu min – mi diris trankvile -, mi persistos sur via trono, aǔ mi sidos tie, ĉar mi ne kutimas staradi.

            Tiam mi ankoraǔ kredis tion, ke li venos anstataǔ mi, kiel reĝo. Sed mi iris antataǔ li, ĉar Greenwood neis tion, ke li konas la princon (kvankam ĝi doloris lin). Egmond rekonis min, sed tio doloris neniun, ke Warins, la muristo kaj ĉiu indiĝeno mortigos vagabondon antataǔ la reĝo. Mi bedaǔras nur tion, ke mi fermis Fred la Malpuran en keston por unu tago, tiel li ne povis fuĝigi la reĝon en Tahition.

            Nu egalas. Ni esperu la maksimuman bonon. Mi rekomendis al lia reĝa moŝto viziti la plej bonajn lokojn, tial, se ne okazos problemo, li povas ĝoji, ke li elsaviĝos.

            Lastatempe mi rigardis plurfoje ankaǔ libron en la biblioteko anstatǔ brando. Ties titolo estis: Famaj regantoj, kaj mi lernis la profesion el ĝi.

            Tie estis skribite, ke ĉiu reganto havas genealogian arbon, sed kiel mi vidas, nomoj kreskas sur ĝi. Poste mi legis, ke reganto, nome Boneparte diris tion, ke li povas atingi el Francio ĝis Ĉinio kun pano kaj fero. Tio ne estas granda afero! Li provu atingi ĝin sen fera monero, kiel mi kutimas fari tion. Krome la regantoj estas favoraj, degnaj kaj majestaj, kaj ili mortpafigis tiujn, kiuj ne plaĉis al ili sur la bastionsupro. Aǔ okazis senkapigo.

            Krome ondi diris: “La popolo prosperis sub lia regado, kaj statuo eternigas lian figuron sur la ĉefplaco. Lia celo estis feliĉigi sian popolon…”

            Jen estas Hendriko la 8-a, kies divorcproceso ĉiam okazis ĉe la ekzekutisto. La virinoj vere perdis sian kapon pro li.

            Ĝi ja ne estas interesa. Multe pli ekscita afero estas, ke starante sur la balkono de la citadelo, mi vidas proksimiĝi konaton.

            Mi timiĝis… Sankta Dio…

            Kia miraklo?

            Li estas Bonifaco!

            Sendube. Tiu ĉarlatano rekonis min sur la ŝipo kaj li ekkonjektis la negocon! Li venas ĉi tien por ĉantaĝi min! Atendu nur! Mi sonorigas propramene, kaj kiam la lakeo aperis, kies ŝuojn eĉ nun mi portas (proprapiede), mi petis venigis la hidalgon.

            Li alvenis. En lia harvosteto kun la propelero, lia verda vestaĵo kaj lia vizaĝo estas tia, kvazaǔ tiuj estus eternigitaj en marmoro post lia morto.

            - Sinjoro Gomperez! Homo proksimiĝas al la citadelo! Kaptu lin!

            - Kial, reĝa moŝto?

            - Tio estas mia afero. Tuj arestu, poste enkarcerigu lin, kaj aǔrore sur la bastionsupro…

            - Reĝa moŝto! – li mallaǔte balbutadis.

            - Silentu! Frumatene oni vangofrapadu lin sur la bastionsupro kaj relegaciu lin de sur la insulo. Li neniam plu rajtas viziti ĉi tien.

            - Sed… ĝi ne estas laǔleĝa! Mi estas la reprezentanto de la leĝeco ĉi tie en la rango de ministoro.

            - Mia kolego, nome Hendriko la 8-a, kiu estis same reĝo sur indulo, li senkapigis eĉ sian ministron Tomason Morhus.

            - Reĝa moŝto… ĝi okazis tre longe.

            - Mi revenigos tiujn malnovajn, belajn temojn. Iiru, kaj plenumu tion, kion mi ordonis! Relegaciu tiun homon morgaǔ aǔrore sur la bationsupro per maldekstramana, rekta bato.

            La kapo de la kompatindulo tremetis, kiam li foriris. Sed ordono estas ordono, mi bone sciis tion.

            Kiam mi rigardis tra la fenestro, ĝuste tiam oni kaptis tiun ŝakalan Bonifacon. Se mi ne estus konsiderinta mian reĝan dignon, mi propramane estus vangofrapanta lin, ĉar tiaĵon ne estas bone konnfidi al iu alia.

            Baldaǔ la lakeo raportis, ke la bano estas preta. Ĉar ĝi estas ĉiutaga kutimo ĉe reĝoj. Poste venis hidalgo Gomperez denove, sed lia kapon eĉ nun tremetis. Li tenis la ŝuojn en sia mano kaj portis ŝtrumpojn.

            Ĝi estas malpli raviga spektalo por junulinoj. Jam vesperiĝis kaj li diris:

            - Reĝa moŝto, la ŝtatkonsilio atendas vin.

            Li klinis sin kaj foriris, ĉar li portis ŝtrumpojn. Ankaǔ mi volis demetis la ŝuojn, kaj venis la lakeo.

            - Sinjoro Egmont!

            - Li envenu! – mi respondis.

            Kaj li venis. Ni fikse rigardis en la okulojn de unu la alia por sekundo, poste li diris:

            - Ĉu vi estas preta partopreni la ŝtatkonsilion?

            - Jes… Mi nur… ĵus banis min.

            - Mallonge: se la ŝtatkonsilio ne enartikoligos la leĝon pri la tronheredo, tiam vi estos metita sub kuratorecon, kaj atendos vin Citad Ela.

            Ŝi certe estas maljuna virino por timigi min per ŝi. Sed nun estis problemo pri la kurateco.

            - Vidu Egmont… la afero statas tiel… ke donu al mi iom da tempo… ankoraǔ…

            - Vane vi balbutas evite-elglite. Tio certas! Ĝi estas militproklamo. Ultimato!

            Eble ĝi estas ia indiĝena malbeno. Sed li tuj foriris.

            Kaj mi staris tie embarasita.

            Nun kio okazu? La reĝino petis min ne subskribi ĝin. Nek la reĝo volus, ke mi faru leĝon anstataǔ li.

            Mi elrigardis.

            Estis multe da steloj sur la ĉielo, kaj peza, malseka, vespera aero… Palmoj staris ĉie, kaj estis sentebla la bonaj odoroj de la libera naturo, kaj malproksime situis la glata, nigra Hinda oceano.

            Eh! Jimmy la Ĝisorela! Kion vi atendas? Kunportu kelkajn juvelajn ordenojn por viaj ricelistaj amikoj, ekiru do! Ne via metio estas la reĝa profesio!

            Jam du tagojn mi ne dormas bone en mia lito, kaj mi ne havas apetiton. Mi dormus pli bone sur malseka pakego en Toulon, kaj estus majeste veturi en bilĝo.

            Ĝi sufiĉis al mi! Kiam pasos la musono, estus bone esti en rumora haveno…

            Nu ek! Nun mi havis la honoron kaj adiaǔas altestime! Tamen mi kunportos kelkajn metalajn memoraĵojn el oro kaj similaĵojn. Neniu reĝas senpage! Kiel la reĝino montris, mi turnas anson apud la pentraĵo, kaj la krado formoviĝas. Mi enŝteliĝas kaj reŝovas ĝin.

            Bonan tagon. La estimata ŝtatkonsilio nur atendu min en ŝtrumpoj, ĝis ili malsaniĝos je gripo. Mi iras sur la koridoro ĝis ties fino. Ĉar mi gardis mian poŝlampon dum mia regado. De la komenco ĝis nun.

            Kelkaj, grandaj ratoj diskuras timiĝinte. Tiuj estas beletaj bestoj. Fine mi alvenas al granda pordego. Mi malfermas ĝin, kaj mi estas ĉe la montdeklivo.

            Sub libera ĉielo!

            Mi enspiras profunde la freŝan aeron! Estas granda ĝojo, kiam oni povas detronigi sin… Tie videbliĝas la relparoj, superkreskitaj per herbo… Dio mia! Kiel oni kutimas diri la sloganon de la vagabondoj?

            “Ĉie estas agrable, sed nenie plej ĉarme!”

            Hoho!

            Mi jam estus ekironta, kiam subite mallaǔta voĉo diras:

            - Bonan vesperon, Jose.

            La fantomkapitano staras antaǔ mi kaj direktas pistolon al mia vizaĝo, sed li estas trankvila kaj indiferenta, kiel ĉiam. La lunlumo ekbrilas sur la akvogutoj de la kondensiĝintaj vaporoj, fluetantaj sur la viziero de lia ĉapo kaj sur la guma pluvmantelo.

            - Ĉu vi…? – mi diras iom raǔke, ĉar estis strange.

            - Jes.

            - Kiu vi estas?

            - Egalas, Jose. Oni ne kutimas forlasi tronon tiel, en la mano kun pakaĵo, nokte!

            - Ĉu tio ne koncernas vin?

            - Silentu… Vi ankoraǔ estas bezonata, Jose. Vi devas resti, ĉu vi komprenas?

            - Kaj se ne?

            - Tiam mi mortpafos vin.

            Sed li diris tion preskaǔ milde. Kaj li cigaredis.

            - Diru, Jose! Ĉu vi vere ne scias, kio okazis al tiu ŝranko, kiu troviĝis en la ĉambro de Fernandez, kiu estas regento?

            Kial li volas scii tion? Serpento ekbruas en la arbusto.

            - Respondu, sed sincere, ĉar tio tre gravas.

            - Mi respondas. Mi ne scias pri la ŝranko… Sed kial ĝi estas grava?

            - Ĉar… eblas, kiam mi ordonis al vi ĵeti Fernandez-on en la akvon, tiam la ŝranko estis sub la litotuko anstataǔ la mortinto.

            - Tio ne eblas! Mi vidis la manon de la mortinto elpendi. Ĝi estis griza, granda mano…

            Lia vizaĝo tute sereniĝis:

            - Ĉu tio certas?

            - Jes… Sed…

            - Reiru, Jose!

            Facila vento alvenis kun la fluso el la direkto de la maro, kaj ĝi havis salan odoron… Mi vidis en la malproksimo, ke flugfiŝo saltis el la akvo kaj baraktadis sur al akvosurfaco…

            Sed kiel bone estus foriri.

            - Reen, Jose – denove li diris trankvile, kaj mi devis reiri, kvankam densaj nebuloj proksimiĝis el la direkto de la maro…

            - Hm… - mi rimarkis al li revenante. – Mi timas la ŝtatkonsilion.

            - Ne estos ŝtatkonsilio! – li kriis post min kaj frapfermis la pordegon.

            Mi aǔdis, ke li brue rulas grandan rokon antaǔ ĝin.

            Mi estis en kaptiteco. Ne plu ekzistas elireblelco tiudirekten. Sed kial li diris, ke ne estos ŝtatkonsiliĝo?

            Ĝi ne estis. Li bone sciis tion.

            - Warins estas ĉi tie – diris la hidalgo raǔke.

            - Kio okazis?

            - Iu mortigis sinjoron Egmont. Li estis la unua viktimo de la venĝo. (Daǔrigota.)

 

 

 

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Oni ŝnurligis la princon. Li toleris tion trankviel. Li sciis bone, ke li devas morti. Ĉu li estas Warins, ĉu li estas St. Antonio, li ne povas kalkuli indulgon.

            - Permesu – li diris al la Malvarmkoruloj ridetante, per sonoranta voĉo -, adiaǔi mian amikon.

            Li paŝis al la Granda Bubalo kaj etendis sian manon al li.

            - Mi dankas, ke vi volis helpi min, kaj mi bedaǔras, ke mi ne povas rekompenci vin per premio.

            Sur la vizaĝo de la Granda Bubalo videbliĝis ia stulta emociiĝo. Li prenis la manon de la knabo tiel, kvazaǔ li ne scius, kio ĝi estas. Li rigardis, turnadis, palpadis la delikatajn, malpurajn fingretojn.

            - Bubo… vi estis la unua homo… kiun mi… akceptis volonte… kaj…

            Li ĉirkaǔrigardis en la mallumo, sed ĉiuriskaj homoj prenis tiom da kolbo en lia proksimo, ke liaj dentoj ekgrincis laǔte, oreltranĉe pro senpova dolorego.

            - Ek! – diris Charley la Lunmiena -, gvidu tiun insektaĉon al la Savelirejo!

            Du militmaristoj forkondukis lin, kaj finiĝis la mallonga renkontiĝo de lia reganta, princa moŝto St. Antonio kun la libereco…

            Nun oni gvidis lin ne al la lifto. Kelkaj ŝtupoj kondukis ien malsupren el la interno de la domo. Ili iris longe tra subteraj koridoroj en blinda mallumo.

            - Iru antǔen! – diris iu akompananto.

            Li obeis.

            Subite li glitfalis kaj ruliĝis… ruliĝis. Ne longe. Nur kelkajn metrojn sur kota, kruta deklivo.

            Kio ĝi estas al li? Li eĉ ne ekkriis. La voĉo de iu militmaristo stridis tra al arkadoj:

            - Will la diabla!

            Lumopunkto proksimiĝis ŝanceliĝante, poste aperis homo, vere malbela, kiel la diablo. Li estis karbonigra negro, ekipita per lampo kaj revolvero.

            - Iu foriros tra la savelirejo – diris iu maristo, kaj ili forrapidis. La mallarĝa koridoro multobligis la lumon de la malgranda lampo.

            La princo sidis en ŝakto, inter glataj, argilaj muroj. Kontraǔflanke videbliĝis pordo. Tia, kiel la enirejo de modernaj danctrinkejoj. Ĝi ne kuntuŝiĝis kun la grundo kaj konsistis el du aloj. Ĝi ne havis klinkon. Malantaǔ la pordo estis mallumo, plaǔdego kaj malbona, sala mar-odoro.

            Ĉu tie atendas la morto?

            Grandega tabulo pendis sur la pordo:

 

S A V E L I R E J O !

 

Sub ĝi estis alia:

 

DONU VIAJN VESTAĴOJN AL WILL LA DIABLA!

Helpu la senhavulojn!

ĈIU BONFARO GRAVAS EN LA TRANSA MONDO!

 

La diablo diris al li de supre:

            - Ĉu vi volas manĝi ion? Jen estas haringo.

            - Mi ne petas.

            - Ĉu nek brandon?

            - Nek tion. Kio okazos al mi?

            - Nu… vi certe mortos. Ĝi ne estas la plej malbona. Mi havis onklon, kiu malsaniĝis je lepro.

            Li estas bona knabo. Li volas konsoli lin. La princo sidis ĉe la fino de la glita deklivo kaj rigardis la krutajn murojn, kiel liaj okuloj alkutimiĝis al la duonlumo.

            - Ĉu oni povas veni ĉi tien el alia direkto? – li demandis la diablon.

            - Mi ne kredas.

            - Kiel oni supreniras de tie ĉi.

            - Mi ne scias – li respondis senkonsile. – Ankoraǔ neniu suprenvenis de tie, kie vi estas nun.

            Ili silentis. Aǔdiĝis plaǔdo. Gutoj falis.

            - Diru! Diablo!

            - Nu!

            - Kiel oni motas ĉi tie?

            - La fluso leviĝas preskaǔ ĝis ĉi tie, kie mi staras. Dume vi mortas.

            - Kial oni ne mortigas la viktimojn subite?

            - Ĉar kiam la akvo altingas la trunkon, oni rakontas, kien ili kaŝis la rabitan monon, kaj al kiu ni donu ĝin. Se ni simple mortpafus la koncernulon, tiel multe da valoraĵoj perdiĝus.

            - Ĝi estas kruela, sed saĝa kutimo. La plaǔdoj aǔdiĝis ĉiam pli proksime! Venas la fluso!

            - Estus bone, se vi donus viajn vestaĵojn al mi, krome se vi havas ion. Sed vi ne aspektas tiel, kiu posedus ion – li aldonis kun profunda kono de homoj.

            - Ĉu tiu pordo… por kio utilas?

            - La akvo penetras tie. Ĝi estas stultaĵo. Iam loĝloko estis tie, ĝis la maro ne subfosis la bordon. De tiam la pordo ne putriĝis tute.

            La malgranda klap-pordo ekmoviĝis. Iom da akvo penetris ĝis la ŝakto kaj movis la lozajn alojn. Estas bone, ke li mortos kiel Warins. Ĝi ne estas inda fino al St. Antonio.

            - Ne estas bona profesio la mia – diris la Diablo. – Ĉar kelkaj homoj kriegas, blasfemas. Estis iu, kiu ĵetis ŝtonon al mi. Ĉu mi estas la kulpa pri la tuto?… Se iafoje ne estus kelkaj bonaj vestaĵoj, mi farus tion por neniom da mono. – Kaj li ankoraǔ aldonis kun emfazo. – Ĉar la vestaĵon oni povas doni al mi. Kial kunporti ĝin al la fiŝoj, ĉu ne?

            Ankaǔ la princo komprenis tion. La libere moviĝantaj aloj de la pordo ofte grincadis pro la penetranta akvo. Jam kelk-centrimentra akvo kovris la fundon de la ŝakto.

            - Kaptu ĝin! – kriis la princo kaj suprenĵetis sian malpuran, ŝiriĝintan ĉemizon, poste la pantalonon.

            - Dankon… - rikanis la Diablo feliĉe. – Ĉu vi vere ne volas haringon?

            - Mi ne petas.

            Li staris tie nude, en la akvo ĝis la maleoloj, kaj la fluso ĉiam pli forte enfluis. Sed la akvo ankoraǔ ne leviĝis ĝis liaj genuoj, kiam kelkaj homo venis por li.

            Proksimiĝis la militmaristo, nomata Ĉefkuracisto.

            - Alo, Warins! – li kriis.

            - Kion vi volas?

            - Mi ĵetos kablon malsupren. Kaptu ĝin. Vi revenos al la Malvarmkoruloj. Rapidu!

            La akvo jam atingis liajn genuojn. La princo kaptis la kablon. Oni suprentiris lin.

            Li estis la unua homo, kiu revenis de tie.

            - Diablo! Redonu liajn vestojn! – ordonis la Ĉefkuracisto.

            - Tiuj estas jam la miaj! – ekindignis la Diablo

            - Transdonu tiujn, ĉar mi batos vin je la kapo!

            Li transdonis tiujn kun plorinda mieno.

            - Bela afero… - lamentis la Diablo. – Vi forprenas tion, kio rajte estas la mia!

            Ili denove supreniris. La princo revenis kun malmulte da espero. Kion li esperu?

            Oni kondukis lin en tiun ĉambron, kie li ĵus staris antaǔ la Malvarmkoruloj. Li okulmezuris siajn juĝistojn, li preskaǔ bedaǔris, ke la afero ankoraǔ ne finiĝis.

            - Warins – diris la Ruĝa Kribo. – Ni ŝanĝis la mortkondamnon.

            - Ĉu? Kaj kio okazos al mi?

            - Vi edziĝos al mi…

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:30:21
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Li staris mirante.

            - Mi ne komprenas vin… - li diris poste.

            - Vi saviĝis de la morto – klarigis la Ruĝa Krifo malpacience. – Vi edzinigos min.

            - Bedaǔrinde – respondis la princo -, tamen estas kapute al mi.

            - Kial? – demandis Ruĝa Krifo mirante.

            - Vi estas bela, kara fraǔlino, sed ne laǔ mia gusto. Sed ne koleru. – Kaj li turnis sin al la maristoj. – Knaboj ni povas reiri!

            La Granda Bubalo hapis, ĉar li perdis sian spiradon. La porkosimila vizaĝo de la Kanibala Bebo longiĝis, kaj duono da cigaro haltis en la gorĝo de la trampa, blankhara virino pro surprizo.

            Ruĝa Krifo rigardis la knabon kun timige brilantaj okuloj. Ŝi ekstaris kaj iris al li. Ŝi staris antaǔ la princon tiel proksime, ke ilia korpo preskaǔ kuntuŝiĝis.

            La or-koloraj, malvarmaj, verdaj okuloj brilis timige. La bela buŝeto kurbiĝis duoncirkle, la malgrandaj nazloboj ektremis, kaj parfuma spiro frapiĝis en la vizaĝon de lia reĝa moŝto.

            Nun vere estis timiga la knabino.

            - Vi estas fiulo! Ĉu vi kurĝas mokadi?

            - Mi ne mokadas, kaj mi estimas vin, eĉ mi timas iomete en tiu ĉi momento, sed la minaco ne estas taǔga maniero por gajni mian plaĉon.

            - Vi… kion vi pensas – ŝi diris kaj rigardis kun abomeno la bluajn-violkolorajn ŝvelaĵojn sur la vizaĝo de la princo -, kial mi volas edziniĝi al vi?

            - Vi certe imagas min konvena vivkunulo. Sed vi eraras pri tio. Mi ŝatas la drinkaĵon kaj la liberan vivon.

            - Frenezulo.

            - Estas prave, sed ne tiom, ke mi edziĝu al vi. Vi estas tre bela, sed vi ne plaĉas al mi. Mi preferas la diketajn, nigraharajn virinojn. – Kaj li denove turniĝis al la maristoj. – Ni iru, knaboj, ĉar pasos la fluso, kaj tiam mi povos sidi ses horojn en tiu kaverno…

            La princo sciis bone, ke la geedziĝo sub pseǔdonomo estas same valida, kvazaǔ li edziĝus al la knabino, kiel arkiduko St. Antonio.

            - Nu… Mi instruos vin, ke vi alimaniere devas paroli kun mi… Ĉi tie oni draste traktos tiel impertinentan bubon.

            - Tulipo – diris Charley la Lunmiena -, vendu tiun ulon labori al guanejo!

            La princo eklevis sian ŝultron indiferente:

            - Vi povas fari kion ajn al mi. Mi ne edziĝos. Mortigu, disŝiru, rostu min super fajro: mi preferegas la nigraharajn, diketajn virinojn.

            Kaj malbela, groteska vizaĝo rikanis al la Ruĝa Krifo.

            - Aǔskultu min, Sovaĝa Bubo – diris la Ekscelenco. – Vi estas tiel terura homo, ke mia filino ne lasos vin eniri en tiun ĉambron, kie ŝi restadas dumtage. Ni bezonas vian helpon por atingi niajn celojn. Se vi konsentos, tiam ni indulgos vian vivon.

            - Sed de kie mi sciu, ke ĝi okazos tiel? Eble via estimata filino poste enamiĝos al mi, kaj ŝi persiste petos min resti kun ŝi? Ŝi disponas pri tiaj armitaj fortoj, ke ŝi povas devigi min.

            La virino nun jam ridis kaj foriris dirante nenion, sed ŝi forte frapfermis al pordon. La Eksclenco rapidis post ŝin.

            - Kial ni hezitas!? – kriis Charley la Lunmiena. – Ĉu jes, aǔ ne? Respondu!

            - Ne respondu – diris Kanibala Bebo. – Donu al li kvin minutan tempon por pripensi la aferon. Akompanu lin al la Sekigejo!

            - Nu bone…

            Oni denove akompanis lin…

            La Sekigejo estis globforma kaverno. Tia, kiel ia antikva tombokelo kun glata, malmola muro. Kvankam ne homa mano formis ĝin. Ĉinaj galanteriisto loĝis en la suburbo, kaj ili hardbakis la formitan argilon tie, en bakfornoj, kavigitaj en la teron. Tage-nokte ardaj, ŝtopitaj kavaĵoj ĉirkaǔis tiun kavernon, nomata Sekigejo. La cetere infera varmego ĉi tie estis netolerebla.

            Oni jam konfesis multe da aferoj en la Sekigejo, kion oni ne volis rakonti. Lia reĝa moŝto unu kredis tion, ke li tuj sufokiĝos, kiam oni enpuŝegis lin tien kaj fermis la aperturon per ŝtonego.

            Poste li senkonsciiĝis.

 

 

 

 

D E K O K A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

 

 

 

X.

 

 

 

Mi estas granda idioto propramense! Tiu suspekto datiĝis interne en mia cerbo, kaj kiel la reĝoj skribas la tempon: anno domino hodiaǔa dato.

            Ĉar la murdisto estis tie, mi parolis kun li, kaj mi ne konjektis tion. Dum la tuta tempo mi ne konjektis, kiu estas la fantomkapitano, kvankam ĝi estis evidenta kaj klara.

            Ĉar ne estis fantomo. Tiu kapitano sur la ŝipo, mi pensas tiel, ke li irigis sian komplicon en la vestaĵo de kapitano por transigi la friponaĵon al alia homo. Sed li, kiu trankvile pipfumis sur la komandponto, li mem estis la murdisto. Ĉar nun venas en mian kapon, ke mi vidis lin nokte sur la 1-a klasa koridoro de la ŝipo Honolulu-Star, kiam mortis Fernadez, kiu estis regento.

            Mi mem divenis ankaǔ tion.

            Kiu estas tiu kapitano? Warins! Tiu Bob Warins el Surabaja fuĝis ne tien, kie oni atendis lin. Sed li vojaĝis al Port-Suez por suriri la ŝipon de St. Antonio.

            Mi mem divenis ankaǔ ĝin.

            Mi devintus scii tion pli frue. Ĉar kaptiano, nomata Wirth, kiel mi aǔdis tion, suriris la ŝipon nur en Port-Suez. Mi povintus pensi pli fue, ke li estas Bob Warins. Sed mi estas idioto.

            Mi mem divenis ankaǔ tion.

            La polico nun informis nin el Javo jene: ili konstatis, ke la bagnano ekveturis ne al la insularo Feliĉo, kiel ni komence pensis tion por fari venĝon, sed li fuĝis genie al Port-Suez por atendi la reĝon. Ankaǔ li vojaĝis sur la ŝipo Honolulu-Star, ĉar ni preskaǔ kaptis lin en Singapuro. Ni scias tion el la raporto de homo, nomata Bonifaco (tiu spiono ankoraǔ eltiros ĉe mi la plej altan loterion), ke Warins venis sur la ferdekon de la ŝipo Honolulu-Star en Singapuro. Krome estas konstatita: La ŝipestro malsaniĝis ĉe Port-Suez, kaj usona kapitano, kiu havis bonegan referencon, transprenis la direktadon de la ŝipo Honolulu-Star, sed nun jam ni scias, ke ĉiuj liaj dokumentoj estis falsaj. Estas supozeble, ke Warins venenis la kapitanon, kaj li vojaĝis anstatǔ li kun falsaj paperoj sur la ŝipo Honolulu-Star en Singapuron.

            Tiom sufiĉis al mi diveni: Warins estis la kapitano! Tial li ne volis, ke mi ĵetu Fernandez-on, kiu estas regento, en la akvon, malgraǔ la permeso. Kaj en Singapuro li transŝipiĝis al la jahto Almira.

            Tio certas, ke li mortigis la kompatindan Egmont-on. Pro tio li foriris tra la sekreta pordo. Kie li haltigis min poste en la mano kun revolvero. Tial li diris, ke “ne estos ŝtatkonsilio”. Ĉar li sciis, ke oni prokrastos ĝin pro la momenta morto de Egmont…

            …Sur la insulo estas tre granda maltrankvilo. Oni timas la indiĝenojn, kiuj ŝatas Warins-on. Mi vidas la havenon tra la fenestro, ke la homoj paroladas ekscitite en malgrandaj grupoj.

            Tre timiĝintaj, kortegaj sinjoroj iradas ankaǔ en la palaco. Iu mortigis sinjoron Egmont per tranĉilo en la antaǔĉambro de la konferencejo, kiam li foriris de mi. Inside, kaj tio estas tre malbelega kutimo. Tiam mi volis fuĝis tra la pentraĵo, sed anticipe mi iris aliloken por kunporti kelkajn memor-moveblaĵojn, dume Warins murdis Egmont-on, kiu fuĝis ĝuste antaǔ mi tra la bildo. Poste li repelis min el sub la libera ĉielo.

            Nun mi bele sidas en la kaĉo.

            La reĝino venis al mi tra la pentraĵo:

            - Ĉu… ĉu vi estis tiu? – ŝi demandis ekscitite, kaj ŝiaj okuloj estis ruĝaj de ploro, kaj mi vidis multe da sufero en ŝia vizaĝo.

            - Kion vi deziras?

            - Ĉu vi mortigis lin?

            - Sed reĝina moŝto! – mi kriis. – Mi ne estas fia murdito! Mi pikas nur tiam, kiam ni staras vidalvide al la kontraǔulo, sed ne el dorsdirekto! Ĉiu povas trankvile turni sian dorson al Jimmy la Ĝisorela.

            - Ne… Pardonu min… Vi ne povis fari tion…

            - Warins estis la farinto!

            - Sed… kial Egmont?

            - Ĉar li konas min, de sur la ŝipo, kaj li scias, ke mi ne estas reĝo. Ni ja kunvojaĝis. Tial li ne volas mortigi min, ĉar mi ne estas kulpa pri tio, mi tre bedaǔras.

            La reĝino rompadis siajn fingrojn.

            - Aǔskultu min. La angla militista ataŝeo skribis, ke en Singapuro cirkuladas falsaj onidiroj pri la persono de la reĝo. Mi ŝatus refuti tiujn.

            Ĝi estas problemo. Militista ataŝeo estas granda sinjoro.

            - Kio okazos nun? – ŝi demandis min.

            - Mi malaperos – mi diris. Ĝi estas malpli granda problemo ol evidentiĝus la trompo.

            - Sed tiam ne estos reĝo…

- Vi pravas, sed iu devas direkti la ŝtataferojn, sed mi ne…

            - Dio mia… Dio mia…

- Kial vi bonvolas timiĝi tiel? – mi demandis.

- Se la angloj ĉesos defendi nin, tiam Alvarez venos ĉi tien per ŝipoj… En Singapuro ĉiuspecaj fiuolj atendas bonan okazon…

- Sed kie estas la arkiduko kaj Fred la Malpura?

- Mi ricevis nenian sciigon… Almenaǔ vi iru – ŝi ĝemis – fuĝu de tie ĉi. Vi estas bonkora, brava knabo… Nun sekvos disfalo, batalo, morto.

- Mi ne lasos vin en peklo… Mi restos ĉi tie.

            Ŝi venis al mi kaj prenis mian manon. Larmoguto ruliĝis el la okulo de la kompatindulino.

- Ni atendu – mi diris -, eble okazos io.

Kaj okazis.

Posttagmeze iu mortigis la kalvan hidalgon Gomperez.

La oficiston de la petrol-entrepreno pakis, la loĝantoj de la insulo purigis siajn armilojn. Ankaǔ Gomperez estis mortpikita el dorsdirekto. La polico denove plene haltis.

Surpreninte mian simplan, vagabondan vestaĵn el la ŝranko, mi diris al la reĝino.

- Nun mi forŝtelirios.

- Ĉu vi tamen… foriros?

- Jes. Ĉasi. Mi serĉos Warins-on, kaj mi batados lin, ĝis li mortos. Tiam estos ordo.

- La indiĝeno…

- Mi ne estas timema reganto. Mi devas fari tion. Nokte okazos granda ĉasado. Se mi ne revenos, ĝi ne signifas tion, ke mi fuĝis, sed mi havas konstantan restadejon en Almira de post mia regado, ĝis la releviĝo:

Ŝi denove prenis mian manon propravole.

- Nun jam ne multe gravas, se vi liberiĝos de Warins.

- Kial ne multe?

- Pro tio…

Ŝi montris leteron al mi, kiun la militista ataŝeo sendis:

Li informas la kortegon: konsiderinte la onidirojn, admiralo Parker morgaǔ petas aǔdiencon de lia reĝa moŝto…

Hm… Ĝi estas problemo.

- Ĉu mi akceptu lin? – mi demandis.

            - Ĉu Parker-on? Li konas mian filon tiel, kiel mi! Li gastigis la reĝon ĉi-somere sur sia ŝipo du semajnojn.

Puf!

- Ĉu… ne akcepti lin… Mi nun malsanetas…

- Ĉu ne akcepti… admiralon Parker?… Ĝi estas fatala… La angloj ne konas ŝercon pri tio.

Estas granda problemo. Mi vidis tion. Sed egale. Rapide ŝtelirinte tra la malgranda pordo, mi komencis ĉasi en la nokto… Nenio gravas nun, mi nur ekvidu Warinson ie, kiu portas maristan uniformon! Mi nur povu kapti lian kolon kaj tiam… (Daǔrigota.)

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:31:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
23
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K N A Ǔ   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Kiel ŝanĝiĝis tiel rapide la situacio: geedziĝo anstataǔ mortkondamno?

Kiam oni forkondukis lian reĝan moŝton al la Savelirejo, la dentoj de la Granda Bubalo denove grincadis laǔte. Sed kion fari kontraǔ tiom da homoj? Fred la Malpura nun glitadis kun egalritmaj genufleksoj supren kaj malsupren ĉe la eĝo de la pordofosto, ĉar ŝajnis, ke li jukas tutkorpe.

- Mi opinias – diris Charley la Lunmiena -, ke tiu knabo meritas la morton.

- Jes – grumblis Fred la Malpura -, Charley kaj mi vidas, ke ĝi estas bona tiel.

Tiu interrompo de la parolo estis ĝena por Charley la Lunmiena, ĉar kial mi jam menciis tion, Fred la Malpura ne estis tro populara ĉi tie. Subtakse, malestime li okulmezuris ilin. Lia dekstra, hirta, blanka brovo akraangule tiriĝis supren al lia frunto.

- Kial vi ne ploras? Ĉu vi jam bedaǔras, ke vi murdos la kompatindan piraton Warins?

Estis ia koleriga aroganteco en lia voĉo.

- Kaj se jes?! Ĉu tio koncernas vin? – demandis Tulipo malŝate. – Li batis min je la kapo, kaj mi tamen ne trinkus lian sangon pro kolero, kiel vi.

- Nun jam mi bedaǔras la knabon – diris Charley la Lunmiena -, plej volonte mi revenigus lin.

Fred la Malpura okulmezuris lin.

- Kial? Kiu vi estas?

Ili ĉiuj rigardis kun melankolia naǔzo la malican, insolentan kapitanon, gaskonantan pri sia kontentiĝinta venĝo.

- Vi kondutas tel, Fred, kvazaǔ vi estus la unuanombra persono ĉi tie – ruktis la Kanibala Bebo.

- Mi kraĉas sur vin – li respondis eklevinte sian ŝultron, kaj denove fariĝis silento. Tamen ili ne kuraĝis defii lin, neniu scias, kial?

- Silentu, ĝi havas nenian sencon – diris la Ekscelenco, sed ŝajnis, ke nek li plaĉas la konduto de la kapitano. – Plie ni parolu pri tio, kion fari.

Fred la Malpura traserĉis la enhavon de la ŝama aktujo, kuŝanta sur la tablo, kaj li elprenis ledopecon, ornamitan per gravuraĵoj:

- Totemo – li diris.

- Nu kaj?

- Ĝi estas la kontrakto de la indiĝenoj kun la maljuna Warins, kiun la familio St. Antonio pendumis. Tiu ĉi kanbo havis dek du jarojn, kiam oni pendumis lian patron, la piraton Warins. De tiam neniu vidis Bob Warins-on sur la insulo. La indiĝenoj ne konas lin persone, nur la totemo atestas, ke li estas Bob Warins.

Kaj li rigardis la ledopecon, plenskribitan per signoj. Ili komencis konjekti, sed nur malklare, ke li jam miksas la ludkartojn…

- Parolu jam, pro Dio! – furiozis la Ekscelenco.

- Estas simple – diris Fred la Malpura. – Ni serĉos bubon, kiu iros kun tiu totemo al la indiĝenoj kiel Warins, kaj li helpos gajni la fidon de la triboj… Poste ni mortigus tiun homon.

- Ĉu ĝis tiam?

- Ĝis tiam li edzinigus la Ruĝan Krifon.

La menciita Ruĝa Krifo ĝuste tiam enpaŝis en la ĉambron kaj mirante haltis.

- Kion vi diras?

- Ni akiros junulon por multe da mono el la krimula mondo, kiu edzinigos Ruĝan Krifon laǔ la nomo Bob Warins.

- Ĉu vi estas ebria? – demandis la Ekscelenco.

- Jes, sed ĝi ne apartenas al la temo. Tiu homo edzinigos ŝin, aǔ ni asertos tion, ke li edziĝis al via filino, kaj tiam ĉio estos la nia. La indiĝenoj ŝatas Warins-on, la burĝoj ŝatas Alvarez-on, la angloj ne rajtas protekti reĝon Jimmy la Ĝisorela, kaj la usonanoj estas apud ni. Estus bezonata ekspedicio, kiu portus Bob Warins-on kaj lian edzinon, la filinon de Alvarez sur la insulon!

- Ĉu vi freneziĝis?       

Estis granda bruo.

Fred tiel staris tie, kvazaǔ li ne komprenus, kial ili ne trovas lian planon bona.

- Ne parolu pri tio, kapitano! – diris la Ekscelenco. – Mi ne edzinigas mian filinon al kiu ajn fripono pro nenia politika avantaĝo.

- Sed - klarigis la kapitano – poste ni mortigus tiun homon!

Ruĝa Krifo rigardis sian patron mediteme. Alvarez suferis multe. Kaj ĉion por unu celo.

- Mi akceptas la planon, kapitano! Se la filino de la imperiestro Francisko povis edziniĝi al la filo de advokato el Korziko, tiam nek mi povas protesti kontraǔ Bob Warins!

- Ŝi tute ne edziniĝos al Bob Warins, ĉar li mortos post nelonge – interrompis la kapitano. – Nur al iu, kiu kun la totemo kaj la dokumentoj anstataǔigos la pirotidon.

Nun la Granda Bubalo salte leviĝis kriegante:

- Sed kial ne la vera Warins edzinigu la knabinon? Kial trompi?

Fred la Malpura kriaĉis ruĝa kiel papriko:

- Ĉar mi diris tion, ke li devas morti! Ni eldiris ĝin, kaj fino! Neniu kuraĝu…

- Ĉu eble vi minacas?! – salte leviĝis Chartley Lunmiena. – Ĉu vi pensas, ke vi ordonas al ni? Sciu, ke mia opinio nun jam estas la sama, kiel tiu de la Granda Bubalo!! Ni bezonas la knabon!

Li ĝojis, ke li havis kaǔzon forlasi la komunumon al kiu apartenis Fred la Malpura. Ankaǔ la aliaj ekprotektis Warinson kun kolera volupro.

- Ni tute ne mortigos lin!

- Malbenita satano! – hurlis la Granda Bubalo.

Ŝajnis, ke ili tuj linĉos lin.

- Mi petas silenton – diris la Ekscelenco. – Mi proponas, ke mia filino decidu pri la afѥro.

- Ni liberigos la knabon – diris Ruĝa Krifo aplombe -, ĉar mi edziniĝos al li. Venigu la Profeton!

…Fred la Malpura kontente rulumis sian barbon en malluma flankkoridoro. Lia devo esti defendi la princon, kaj momente li savis lian vivon. Ĉar Fred la Malpura ekspluatis eĉ tion, ke ĉiu malamas lin. Li sukcesis atingi ĉies antipation kaj gajni la Grandan Bubalon fariĝi la korpogardisto de la princo. Krome li savis lin el la mortkondamno tiel, ke li sovaĝe postulis lian morton. La princo ĝuis ĉiun avantaĝon de la malpopulareco de Fred la Malpura.

 

 

 

 

2

 

 

 

Ĉiu serĉis la misiiston de la krimula mondo, kiu nomiĝis Burton, kies moknomo estis Profeto, sed oni nenie trovis lin. Poste fariĝis superflue serĉi lin, ĉar la princi rifuzis la svatiĝon al Ana Alvarez, apelaciante la diketajn, nigraharajn virinojn.

            Tendenulo la Fervora, kiu formis strangan transiron inter la persona sekretario, la ekspreso kaj la ekzekutisto, li dormetadis en sia kutima loko, apud la niĉo de la vestaĵgardejo. En lia proksimo Robb la Pordisto, la kontrol-eksperto de la prizon-sistemoj manĝis malvarman ŝaǔcon kun kokinaĵo. La Ĉefkuracisto skue vekis la veran Trebitsch-on.

            - He! Tendenulo! Venu al la Sekigejo por gardostari! La Sovaĝa Bubo estas tie, batu lin je la kapo, se li grimpas supren!

            La vera Trebitsch ĝustigis sian dratkadran nazumon, konstante falantan, pendantan sur nigra ŝnuro, kaj li ekiris.

            - Tiu knabo certe scias ian gravan aferon, ke ili tiom multe okupiĝas pri li – diris Robb la Pordisto, poste li foriris planŝove. Li iris al pordo, malfermiĝanta el alia koridoro, sur kiu estis skribite:

 

DEPONEJO

 

ENIRI ESTAS MALPERMESITE AL ĈIU!

 

 

            Robb la Pordisto malfermis la pordon, kaj komenciĝis la elportado de la mangrenadoj, revolveroj, fusiloj kaj maristaj uniformoj, deponitaj tie.

            La Ekscelenco ordonis “alarmon”. Ili komencos atakon kontraǔ Almira. Eĉ sen Warins.

            - Kion mi stokigos dekstren, tion portu sur la ŝipon Radzeer – diris la Ĉefkuracisto -, la ceterajn objektojn liveros la vaporŝipo Papete.

            - Ĉu ni veturos per du ŝipoj? – demandis Tulipo.

            - Jes. Charley la Lunmiena estos la kapitano de la ŝipo Papete.

            Dume Tendenulo la Fervora, la vera Trebitsch ekdormis sidanta. Li ronkis, kaj la okulvitroj tremetis sur lia nazo. Fine li falis sur la randon de la ŝtono, ŝtopanta la aperturon de la Sekigejo.

            La dormanto ne rimarkas, ke iu katpaŝe ŝteliras tien, li formovas la ŝtonon kaj ĵetas ion en la Sekigejon, poste li forrapidas.

            …Lia reĝa moŝto dume jam iomete mortis. Li demetis sian ĉiun vestaĵon, lia ŝvitkovrita korpo bruldoloris kaj jukis, liaj lipoj krevis, lia epigloto doloris, kaj li stertore spiradis…

            Subite falis el la alto ĉifita papero. Kaj falis ankaǔ la dratkadraj okulvitroj de Tendenulo la Fervora de sur la ŝtonrando kun la longa, nigra ŝnuro, dum li ronkis sensuspekte. La princo disfaldis la paperon. Ĝi estis haste skribita letero. Li legis ĝin kun vidvibraj okuloj ĉe la lumo de la aǔtomata fajrilo:

 

 

Reĝa moŝto!

La pastro, nomata Burton, mortis antaǔ kelkaj jaroj. Kiu trompe uzas liajn dokumentojn ĉi tie, laǔ la moknomo Profeto, tiu ne estas pastro. Konsentu la geedziĝon! (Ĉar ne pastro geedzigos vin, ĝi ne estos valida.) Konsentu ĉion, tiel oni veurigos vin al Almira, kaj tio gravas. Tie finiĝos la aventuro, kaj simple klariĝos via afero. Vi nepre povas fidi la Sekretan servon!!

 

Ne serĉu min. Mi ne povas malkaŝi min.

Via plej fidela homo

 

 

            Li formetis la leteron. La okulvitroj multe pli interesis lin. La koncernulo faligis tion, kiam li kliniĝis super la kavernon. Lia korpo preskaǔ flamis, tamen li provis pensadi. Kie li vidis tiujn okulvitrojn kun ŝnuro?… Kiu portas tian etburĝan, dratkadran nazumon en la krimula mondo?

            Tendenulo la Fervora! La vera Trebitsch! Li estas la membro de la Sekreta servo! Sendube! Tendenulo la Fervore alparolis lin, kiam li staradis la unuan tagon ĉirkaǔ la glavoglutisto!

            Estas vere, ke li vendis lin al Tulipo (por du kaj duono da dolaroj), sed poste li eble estus liberiginta lin… Tiu homo estas genia ŝajniganto.

            Nun… li devas ekscii certe, ĉu la okulvitroj apartenas al li? Tiam sendubas, ke la vera Trebitsch estas la membro de la Intelligence Service!

            …Liaj palpebroj varmege pikdoloris, kaj lia lango krevadis… Li disŝiris la leteron je pecetoj kaj skrapis argilon sur ĝin… Poste li svenis denove.

 

 

 

3

 

 

 

Dume Alvarez vivis la sinjoran duonon de sia duspeca vivo sur la teraso de la hotelo Oriental. De tie estas videbla la maro kaj la multe da palmoj. Li paroladas kun usona sinjoro. La varmego estas bruliga eĉ sub la ombro de la grandega, silka sunombrelo.

            - Tre interese – diras la blankhara usonano. – Ni, usonanoj havas zorgon pri la sorto de la plej malgranda insulo en la Hinda oceano.

            - Tute ne temante pri la usona kapitalo, kiun mia respubliko preferas, por ke ĝi disvastiĝu, avantaĝe de la civilizacio. Al tio mi petas helpon.

            - Ĉu vi petas helpon?

            - Nur tiam, se pruviĝos, ke la nuna reĝo de la insulo uzurpas la tronon de la familio St Antonio.

            - Mi promesas al vi – diris la usona admiralo hezitante kaj konsiderante ĉiun silabon, kiam la apotekisto dozigas mortigan venenon al pocio -, ke mi parolos kun kompetentuloj. Se vi havas emon… vi povas viziti Almora-n sur la ŝipo Boston, kiel mia gasto.

            - Ĉu mi povas kalkuli usonan helpon?

            La admiralo ekstaris.

            - Ni estimas la anglan protekoraton de la familio St. Antonio, sed se – li denove dozigis – ne estas tie la regantaj princoj… tiam… - Li pensadis. – Ĉu Warins? – li demandis subite.

            - Warins estas mia fianĉo – interrompis la knabino -, kaj tiel, mi opinias, ni solvis la problemon de la registaro por longa tempo

            La admiralo fiksrigardis la belegan knabinon kun larĝe malfermitaj okuloj, pste li kapjesis kompreneme.

            - Vi estas tre saĝa… Kaj… mi opinias… (kulereto da dozo) vi povas kalkuli nian helpon. Aǔ… mian… (Fine rezolute.) Aǔ la protekton de Usono.

 

 

…Lia reĝa moŝto rekonsciiĝis je tio, kvankam estas infera varmo, friska kareso tuŝas lian vizaĝon. Iu metis akvumitan tukon ĝin.

            Ruĝa Krifo genuis apud li, en silka vestaĵo, sur la planko de la argila kaverno.

            - Kia friponaĵo estas fari tiaĵon! Ĉu vi fartas pli bone?…

            - Jes… - li respondas apenaǔ aǔdeble -, sed mia gusto, bedaǔrinde ne ŝanĝiĝis…

            - Stultaĵo. Mi ne sciis pri tio, kio okazis al vi. Ĉu vi jam povas suprenveni el tiu abomeninda kaverno?

            - Ĉu oni ne povus porti min tien, kie estos mia sekva torturo?

            - Neniam plu oni turturos vin!

            Helpe de maristo li estis suprenigita el la kaverno. Tendenulo la Fervora sidas apud la ŝtono sur la tero, sed li jam ne dormas. Li estas tre malĝoja.

            - Kiom da problemoj mi havas pro vi – li diras kolere al la princo. – Miaj okulvitroj perdiĝis.

            Hoho! Ĝi ja estas signalo!

            - Ĉu tiuj estis? – li demandis kun emfazo kaj avide, kiam li transdonis la okulvitrojn, falintajn en la kavernon.

            - Jes!… Ho! Mi dankas!

            La princo multespere okulumis al li. La vera Trebitsch gape demandas.

            - Kio okazis? Ĉu io falis en vian okulon?

            - Bone, bone – respondis lia reĝa moŝto kaj denove okulumis. La vera Trebitsch jam tute ne miras. Kion oni faras al tiu knabo, ne estas mirinde, ke li frenezetiĝis… Li tuj forrapidas.

            - Ĉu vi fartas tute bone? – demandas la kanbino kun diplomatia afableco, ĉar li funde ekkonis la kondutmanieron de la obstina knabo, preta por ĉia krimo.

            - Bone… Sed nun jam mi tre ŝatus scii, kio okatos al mi?

            - Vi povas elekti, Warins: ĉu vi volas viziti la policon, aǔ vi edzinigos min…

            - Por ne malliberigi min, plie mi edzinigos vin. Sed kial vi deziras tion de mi?

            - Ni okupos la tronon de la familio St. Antonio, helpe de la popolo de la kluboj.

            - Ĉu vi pensas, ke restos ŝtono sur ŝtono tie, kie tiom da friponoj helpas la patrujokupadon?

            - Mi ne timas ilin!

            - Ĉar vi ne scias, kion signifas regi! – kriis la princo energie.

            - Ĉu eble vi estis edukita pri tio ekde via infanaĝo?

            - Kiel?… Hm… Onidire la piratoj el la familio Warins bone regis… Bonvolu diri, kiel vi imagas sur la insulo… Ĉu ni vivos familian vivon poŝtrevene?

            - Ĉu vi pensas, ke ekzistas tiom da jaroj, kaj tia dezerta insulo, kie vi povos veni en mian proksimon?

            - Ĉu mi estas tiel malbela? – demandis lia reĝa moŝto malesperiĝinte, kaj li rigardis sin en poŝospegulo.

            La varmego faris eĉ pli turpa la trajtojn de la vagabondo, kun deformiĝinta vizaĝo. Lia haǔto krevis sur la bluaj kaj purpuraj ŝvelaĵoj.

            - Nun ni iru al la Malvarmkoruloj – diris la filino de Alvarez kaj ekiris. Lia reĝa moŝto, malgraǔ sia ĉiu problemo, per sia unu okulo, taǔga por vidi, li tre ekzakte rigardis ŝiajn arkajn koksojn, la decidpaŝajn, belformajn gambojn, ĉar lia reĝa tragedio, kaj la korpaj doloroj, ne ronĝis liajn dudek jarojn, impregnitajn per sano.

            - Ĉu vi venis al pli bona decido? – demandis Alvarez, kiam la princo denove staris antaǔ la Malvarmuloj.

            - Al malpli bona. Mi cedas al la perforto kaj edzinigos fraǔlinon Alvarez, sed mi petas noti en la protokolon, ke mi konstante emfazis, ke la diketaj, nigraharaj virinoj kiom interesas min.

            - Via koncepto ne gravas – diris Alvarez. – Sed se vi apelacios devigon antaǔ la pastro, tiel ni mortigos vin rapide, Warins.

            - All right! – kapjesis la princo.

            Iu alvenis kun la misiisto, kiu atendis ekstere ĝis nun. Li estis alta, nigrahara homo kaj ĉirkaǔrigardis kun tiu pia orgojlo, kiu karakterizas la plej fanatikajn pastrojn, kiam ili trapaŝas la sojlon de laika loko.

            - Tiu junulo estas Bob Warins, kiu ŝatus edzinigi mian filinon, Ana Alvarez-on.

            Lia reĝa moŝto kaj Ruĝa Krifo staris antaǔ la pastro.

            - Bob Warins – diris la misiisto, alkutimiĝinta al templo, per foren sonoranta, tenora  voĉo. – Ĉu vi volas edziĝi al Ana Alvarez?

            Li diris apenaǔ aǔdeblan “jes”. Tamen la princo esprimis sian rekonon en si mem, rilate la Profeton. Kiel bonega artisto povintus esti tiu falsa misiisto!

            - Ĉu vi, Ana Alvarez, volas edziniĝi al Bob Warins?

            - Jes…

            Tiam la pastro metis ilian manon unu sur la alian, kaj li tenis tiujn, dum li atentigis ilin pri la devoj de la geedza paro. Poste li diris.

            - Bob Warins! Ana Alvarez! Vi estas geedziĝintaj antaǔ Dio kaj homoj, nun jam vi estas unu korpo kaj unu animo!

            Ĉiu rabisto staris nudkape, kaj ili estis tre seriozaj. La misiisto elprenis sian biblion… Ruĝa Krifo sentis tute strangan aferon. Malgraǔ tio, ke kiu staris apud ŝi, tiu estas malpura teruro kun deformiĝinta vizaĝo el la krimula mondo… Sed Ana Alvarez tamen estis burĝino, kiu la unuan fojon en sia vivo ĵuris, ke ŝi amos viron ĝismorte…

            - Beno de Dio akompanu vin sur viaj vojoj, infanoj miaj – diris la misiisto fine kaj foriris.

            Neniu klopodis esprimis sian bondeziron al la juna paro.

            - Li faris tion bone – diris lia reĝa moŝto iom nervoze. – Feliĉe, ke tiu Profeto restadas ĉi tie en la infero, anstataǔ la ĉielo.

            - Tiu pastro – diris la Ekscelenco – ne estis la Profero. Tiu homo forvagis ien, kaj ni devis venigi jezuitan pastron el la malaja misiejo.

            La mondo turniĝis ĉirkaǔ lia reĝa moŝto. Tiel la Ruĝa Krifo nun estas lia leĝa edzino!

-Kaj nun sufiĉas tiu abomeninda ludo – diris Ana Alvarez malestime, kaj ŝi eĉ konjekton ne havis, ke en tiu ĉi momento ŝi jam estas la reĝino de la insularo Feliĉo.

 

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:32:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
24
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La princo eliris el la ĉambro kun vertiĝanta kapo. Disinjoro mia! Kion li faris?!! Li edziĝis al la burĝa filino de la ribelanta respublikestro… Ĉar malgraǔ tio, ke li edziĝis laǔ la nomo Bob Warins, li sciis bone, ke la geedziĝo estas valida, spite al la pseǔdonomo.

            Li vagaĉis sur la koridoroj de la katakomboj, kiuj tiun tagon estis nekutime viglaj. Fine li ekvidis la veran Trebitsch-on. Li serĉis lin!

            - Homo! Kiel vi povus klarigi, kio okazis hodiaǔ interne, rilate la pastron? – li demandis spiregante.

            - Kial? – interesiĝis la vera Trebitsch timiĝinte. – Eble ĝi estis geedziĝo. Ĉu ne?

            - Ne la Profeto celebris la geedziĝan ceremonion!

            - Kompreneble ne! Ni vane serĉis lin! La Profeto vizitis la havenon kaj diris al la doklaboristoj, ke la ĉinoj stelas la brandon.

            - Nu sed kio sekvos el tio?

            - La doklaboristoj batos la ĉinojn.

            - Diru tion, kio okazos al mi?!

            - Ĉu ankaǔ vi ŝtelis el la brando?

            - Ne ŝajnigu idioton.

            - Mi ĵuras, ke mi ne ŝajnigas – retropaŝis la vera Trebitsch timiĝinte.

            - Ĉu mia geedziĝo estas valida?

            - Kompreneble.

            - Kial vi ne informis min, ke la Profeto ne estas ĉi tie?

            - Ankaǔ mi aǔdis nur nun, ke li kaŝas sin de antaǔ la ĉinoj. Li timas, ke ili motbatos lin nokte.

- Kia teruraĵo ĝi estas… Sankta Dio! – Li kaptis Tendenulon la Fervoran: - Homo, almenaǔ diru al mi, ĉu vi havas ian planon?

- Jes. Vespere ni iros dudekope kun bastonoj por akcepti la Profeton.

            - Nu bone… Mi vidas, ke mi vane serĉas senperan kontakton kun vi. Mi demandas nenion. Sed mi avertas vin: se vi insidos min, mi mortigos vin!

            Kaj li lasis lin tie. Tendenulo la Fervoro rigardis post lin mirante kaj levis siajn ŝultroj por malesperiĝinta neinformiteco:

            - Mi nur scius, kion li volas de mi?

 

 

Post dudek kvar horoj la ŝipo Radzeer elhaveniĝis!

            Kelkaj pasiaj scenoj anticipis la ekveturon. Unuavice Fred la Malpura kaǔzis problemon.

            - Kompreneble la kapitano direktos la ŝipon Radzeer – diris la Ekscelenco.

            - Mi certe ne – respondis Fred la Malpura, poste li ekstaris kaj tiris sian pantalonon ĝis la akseloj.

            Tiutempe Fred la Malpura ŝtelis la krozŝipon Radzeer de la Angla Reĝa Floto pro momenta prema situacio. Fine okazis tiel, ke ili distingis sin per ordeno, kaj ili ricevis ne nur indulgencon, sed la ŝtato donacis ankaǔ la korzŝipon Radzeer al Fred la Malpura kaj al liaj amikoj. Ili pace vagadis sur la maroj por iom da tempo, sed Fred la Malpura estis despoto, krome li konstante defraǔdis el la mono, kiu kovris la funkcikostojn de la ŝipo, fine okazis ribelo sur la krozŝipo, kaj dum tempesta nokto, proksime al la Bonespera kabo, post dramaj antaǔaĵoj, oni vangofrapadis la kapitanon. De tiam li rompis ĉiun rilaton kun la ŝipo Radzeer.

            Kiel ĝi okazis? Nekompreneble, tamen estas fakto, ke la ŝipo Radzeer ne longe navigis sur la oceano sen Fred la Malpura. Neniu scias en kio konsistis la scio de la maljuna kulpulo. Nenie oni ŝatis lin, li ĉie kverelis, postulis, minacadis, sedĉiam estis oleo, karbo, manĝaĵo, salajro, kaj antaǔ tempesto, kiel, kiel ne, ili ĉiam estis en la proksimo de haveno.

            Post kiam oni forigis lin de sur la krozŝipo, ĉio haltis, baldaǔ la ŝipo stagnis en Singapuro manke de movmaterialo. Fine la Ekscelenco luis la ŝipon kaj la maristojn.

            Kiam Fred aperis neatendite en la krimula mondo de Singapuro kaj komencis miksi la ludkartojn enigme, li tute ne parolis kun siaj iamaj amikoj.

            - Nur vi povas direkti la ŝipon Radzeer – diris ankaǔ Ruĝa Krifo.

            - Mi absolute ne intencas fari tion. Mi diris, kio estas farenda, nun jam ankaǔ idioto povas fari tion. La Ĉefkuracisto direktu la societon!

            - Vidu, Fred – diris la Ĉefkuracisto kaj glutegis -, mi estas preta doni al vi kontentigon. Vi kondutis tre malbele, mi ŝtelas multe, vi estas senkora, malica hundo, sed mi rekonas, ke ni fiaskis sen vi. Vi kamaradas kun la diablo kaj tromas ĉiun. Tial ni pentis, ke ni tute juste forigis vin de sur la krozŝipo pro viaj friponaĵoj. Ĉu vi volas eĉ pli belan kontentigon?

            - Vidu, Fred – diris la Ekscelenco, subpreminte rideton -, ĝi estis vireca parolo de la Ĉefkuracisto.

            - Aǔskultu min, Ĉefkuracisto! – diris la kapitano. – Pro la peto de la Ekscelenco mi revenos sur la ŝipon. Miaj kondiĉoj: mi trinkos tiom, kiom mi volas, mi ŝtelos tiom, kiom oni ne rimarkos.

            - En orodo – respondis la Ĉefkuracisto. – Sed mi havas tiun kondiĉon, ke ĉigaroj ne estu en la kalkulo de la movmaterialo.

            - Bone, mi akceptas ankaǔ ĝin – konsentis la kapitano kun amara malestimo, kiel trompiĝinta martiro.

            - Nu tiam – finis la Ekscelenco – manpremu reciproke.

            - Tio ne estis inter la kondiĉoj – diris Fred la Malpura kaj eliris.

 

 

Kiam ili estis kelkajn tagojn survoje kaj diste malproksimiĝis de la bordo, oni suprenkondukis la princon el la kajuto. Cetere li estis tenata en kapiteco sur la interferdeko.

            - Vi povas promeni iomete – diris la Ĉefkuracisto.

            La kapo de la princo vertiĝis, kiam li ekvidis la taglumon. La naĝiloj de la ŝarkoj, akompanantaj la ŝipon ekscintilis en la sunbrilo.

            - Kie estas la Granda Bubalo? – li demandis sian eskortanton.

            - Maleblas, ke li kaj Fred la Malpura estus sur la sama ŝipo.

            - Ĉu Ruĝa Krifo, aǔ mia edzina moŝto?

            - Ŝi estas la komandantino. Ĉiu amas, tamen oni timas ŝin… Ŝi estas ĝisosta viro!…

            - Ĉu vere? Kial ŝi edziniĝis?

            Varmega suno brilis sur la ferdeko. Lia reĝa moŝto neesprimeble ĝuis la promenadon. La voĉo de Fred la Malpura stridis al li:

            - Hej! Ĉefkuracisto! Kiel vi kuraĝis suprenvenigi la Sovaĝan bubon? Kiu estas kaptito, tiu estas kaptito! Mi ne toleras ĝin!

            - Mi fajfas pri tio, kion vi toleras!

            - Hundo! – spiregis raǔkvoĉe Petters, kiu pro nekomprenebla konvinkiĝo, ordonadis sur la ferdeko en la uniformo de pordisto de kinoteatro de Singapuro. – Ĉu vi vortigus tiun knabon? Ĉu eble li mortu pro enuo en malluma kaverno?

            - Jes, li mortos! Li estas murdisto, ĉarlatano, rabisto!

            - Kaj kio vi estas?!

            - Ni ne deflankigu la aferon al branĉtrakoj! Nun temas ne pri mi!

            - Sciu do – diris Petters kun laǔta flustrado -, mi fajfas pri vi.

            - Vi devas resti en via kajuto sur la interferdeko!

            - Venu Sovaĝa Bubo! Spite al ĉio!

            Oni kondukis lin en la kajuton de la Ĉefkuracisto.

            - De nun vi loĝos ĉi tie, ke tiu diablo krevu pro kolero.

            La antipatio kontraǔ la kapitano direktis la simpation al Warins. Li ricevis ne nur manĝaĵon, sed oni faris eĉ banon por li kaj donis ankaǔ unuiformon al li. Kvazaǔ ĝi estus almezurinta lin. La iama kadeto de la ŝipo Radzeer havis ĝin.

            La vizaĝo de la princo reakiris ĝian iaman, mildan, anĝelan esprimon. Baninte kaj razinte sin, li aperis en la kadeta uniformo; oni preskaǔ aplaǔdis lin.

            - Vi vidos, kion diros la Ruĝa Krifo! – kriegis Fred la Malpura. – Ni servas ŝin!

            - Vi povas buŝaĉi, maljuna ŝarko! Ni servas neniun! Ni servas nian propran aferon!

            - Kiel doloras lin subitela Ruĝa Krifo!

            Tulipo diris al la stristo kun malkonfido:

            - Li certe preparas ion kun la Ruĝa Krifo.

            - Eblas, ke ili preparas ion – murmuris ankaǔ la Ĉefkuracisto mediteme.

            …Kiam Ruĝa Krifo vespere promenis sur la ferdekon, ŝiaj okuloj renkontis kelkajn mornajn ekrigardojn. Nur Fred la Malpura mansalutis kun larĝa, afabla rideto, kaj nun evidentiĝis, kiel agrabla estas lia vizaĝo, se li estas moroza.

            - Ni ŝipveturas bonege, komandantino! – li raportis kun kavalira humileco, kaj la raǔka Petters, kiu staris iom malproksime, kraĉis malestime.

            Kiu estus kredinta tion! Fred la Mlapura kiel strebulo! Ĝi estis viziosimila! Nek la komandantino estis ravita pro li, ĉar post nelonge ŝi iris en sian kajuton.

            Matene aperis Tahitio en la malproksimo. Ruĝa Krifo promenis sur la ferdekon. Ŝi vidis ĉe la balustrado nekonatan, belvizaĝan, gajan junulon en kadeta uniformo, kun grandaj, nigraj okuloj, kiu amuzis la maristojn per magiistaj spektakloj, helpe de kelkaj nuksoj kaj kun paketo da ludkartoj. La homoj distriĝis bonege, kiam Ruĝa Krifo elvenis, ilia rideto frostiĝis. Nur Fred la Malpura salutis stentore de sur la komandponto.

            - Ĉefkuracisto! Kiu estas tiu homo? – demandis Ana Alvarez.

            - Li estas via edzo, komandantino. Bob Warins.

            Kiel li ŝanĝiĝis, kiam ŝi lastfoje vidis lin? Ĉu tiu inteligenta, bela vizaĝo estus la sama, pro kio ŝi ekĝemis, kiam ĝi aperis en ŝia dormo?

            Nun la junulo rigardis al ŝi, salutante kun moka rideto, li diris ion al la maristoj, kaj ili ridaĉis. Ruĝa Krifo iris en sian kajuton kaj frapfermis la pordon tiel, ke ĝi laǔte klakis.

            Ŝi longe iradis tien-reen nervoze, poste sonorigis:

            - Bob Warins venu ĉi tien!

 

 

            - Bonvolu sidiĝis, sinjoro Warins!

            - Dankon, farǔlino.

            - Kial vi nomas min fraǔlinbo? Mi estas sinjorino.

            - Sed ĝi ne havas praktikan signifon. Ĝi estas diplomatia stato.

            - Kial vi aperis antaǔ mi kun tiel terura eksteraĵo?

            - Anticipe mi devis interbatadi kun kelkaj homoj. Ĝi okazas al fuĝinta bagnano…

            - Ĉu vi mortigis princon St.Antonio?

            La knabo kapjesis kun kara rideto.

            - Kompreneble.

            - Ĉu… ankaǔ regenton Fernandez?

            - Jes. Mi petas ankoraǔ iom da teo.

            - Kiom da homoj… vi mortigis en via vivo?

            Lia reĝa moŝto meditis, kvazaǔ li estus kalkulanta tion, ĉar li ne ŝatis erari eĉ proksimume.

            - Nu… Dio mia… mi ne povus diri tion precize… Nekalkulinte la indiĝenojn, la nombor de miaj viktimoj estas ĉirkaǔ kvardek homoj.

            Ana Alvarez rigardis lin timiĝinte kun malfermita buŝo.

            - Ĉu vi povis dormi?

            Lia reĝa moŝto mansvingis ĝemante.

            - Dum oni estas needziĝinta.

            Kiom da leĝera, kara eleganteco, ĉarmo de lernanto… Kaj li estas murdisto! Filo de pirato! La totemo kaj la dokumentoj sendubigas, ke Bob Warins sidas ĉi tie.

            - Vi parolas tiel, kvazaǔ vi mokus! Mi ne scias, kiom da vero estas en tio, kion vi rakontas?

            - Ĉu mi diru? – Lia reĝa moŝto ekstaris kaj iris al Ana Alvarez. – Nur foje mi mensogis al vi.

            - Kion?

            - Tion – respondis princo St. Antonio kun mallevitaj okuloj -, ke mi preferas la diketajn nigraharajn virinojn. Eĉ unu vorto ne estas vera el tio… Bedaǔrinde mi kutimas morti pro ĝuste tiel blondaj, sveltaj virinoj, kiel vi…

            …Kaj antaǔ ol Ruĝa Krifo povintus respondi, li rapide ĉirkaǔbrakumis kaj kisis ŝin.

            Sed forte.

            Ana Alvarez toleris ĝin proksimume du sekundojn, pro senpoveco aǔ pro alia kaǔzo, kiu scias tion? Poste ŝi forpuŝis la princon tutforte.

            - Pirato! Bandito!… Estas senekzemple, kion vi kuraĝis fari! Senekzemple!

            - La tenero, manifestiĝanta inter la geedza paro nuntemepe estas sufiĉe malofta, sed tamen ne senekzempla.

            Kaj li rikanis. Li estis ege kara en la kadeta uniformo

            Poste li mansalutis:

            - Bonan nokton… Ana Alvarez.

            Stranga sufero trakonvulsiiĝis sur la vizaĝo de la virino… “Murdisto…” – ŝi diris al si mem. “Pirato… rabisto…”

            Ŝi rimarkis timiĝinte, ke malgraǔ ĉio ĉi, ŝi ne povas malami lin!

 

 

 

D U D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

 

Tendenulo la Fervora jam de tagoj ne forlasissian kajuton. Li timis la princon. Tiu knabo turmentas lin tie, kie li povas. Cetere oni dungis lin, kiel kontorestron en la deponejo de materialoj, ĉar li sciis skribi kaj kalkuli. Li librotenis tion, kion Fred la Malpura fraǔdis.

            Ĉirkaǔ tagmeze li aǔdis ian bruon el la najbara ejo. Li elprenis sian revolveron kaj malfermis la pordon malrapide.

            - Nu silente, Tendenulo, ĉar mi frakasos vin!

La Granda Bubalo staris apud li.

            - Kion vi volas? – balbutaĉis la vera Trebitsch.

            - Mi devas paroli kun la Sovaĝa Bubo.

            - Kiel vi vienis ĉi tien?…

            - Ankoraǔ en Singapuro mi kaŝiĝis ĉi tie…

            - El tio estos problemo! Kial vi miksas min en ĝin?

            - Mi fidas vin. Iam mi savis vin, kiam kvar ĉinoj volis mortbati vin. Vi ne perfidos min.

            - Ĉu vi pensas?

            - Mi scias, ĉar vi estas ne nur dankema, sed ankaǔ malkuraĝa… Venigu al Sovaĝan Bubon.

            - Tion ne! Mortigu mian, aǔ faru kion ajn…

            - Ne daǔrigu, ni restu ĉe la mortigo…

            - Nu! Nu!… - Li retrosaltis de antaǔ la komplezeme ekmoviĝantaj manoj. – Mi tuj venigos lin…

            Li ekiris malgaje. Estas tute certe, ke tiu frenezulo denove provokos lin. Kiam li estis supre, li ekvidis la princon. Li sidis sur la balustrado kaj ludis sur ukulel-on. Krome li kantis, kaj la plimulto de la maristoj ĉirkaǔis lin.

            Kial nei, lia reĝa moŝto fariĝis tute alia homo, de kiam li ŝanĝis sian plej altan personon kun tiu de Jimmy la Ĝisorela. Li havis tiajn, mirindajn, popolajn simptomojn, kiuj eble estis fremdaj de la sango de la malnova familio St. Antonio. Tiaj estis ekzemple la kanto kaj la vangofrapo. Lia reĝa moŝto vangofrapadis kaj kantis tiel, ke malnovaj maristoj fermis lin en sian koron post la unua momento.

            Ruĝa Krifo aperis en la pordo de la  komandejo.Fred la Malpura, kiu ĝis nun turnis sian dorson al ĉiu, mansalutis ŝin kun galanta kliniĝo, kaj li estis tia, kiel iam fama, provinca aktoro, kiun ekregis la maljuaĝa demenco.

            - Bonan vesperon, Ruĝa Krifo… - li diris kaj montris malestime al la amuziĝantoj. – Ĝi ne estas societo konvena por ni.

            Malagrable efikis ŝin la fidela konduto de Fred la Malpura. Sed kion fari?

            - Warins, mi petas vin!

            - Ordonu pri mi!

            Li rapidis tien. Li kaj Ruĝa Krifo promenis parolante apud la balustrado. La knabino parolas, la knabo kapjesas ridetante, ankaǔ li diras ion, poste…

            Poste li ĵetas sin per gracila salto en la akon!

            Ĉiu staras konsterniĝinte! Nigraj naĝiloj ekbrilas tie kaj ĉi tie en la lunlumo. Ŝarkoj!

            Bruo, tien-reen kurado… rumoro…

            - La boaton… Vane!… Kapute!…

            - Malsuprenigu botaton! – ŝrikas Ruĝa Krifo, mortepala.

            Nur Fred la Malapura estas trankvila. Li krias en la paroltubon:

            - Malrapidigu!… Reen! Halt!

            Aperas la kapo de la knabo, kiel li luktas kun la ŝtormaj ondoj. Li estas malsperta naĝanto al tio. Antaǔ ol iu ŝarko estus kaptonta lin, eble li dronos. Akresone grincas la kablo de boato, kiel ĝi malsupreniĝas sur la la koŝo. Grandegaj naĝiloj briladas proksime al la malgranda, baraktanta punkto…

            Kapute…! Ruĝa Krifo premekgas la balustradon kun tremanta mano. Io flugas super la kapoj de la konsterniĝintaj homoj… Plaǔdego.

            La komandponto estas malplena… Barba kapo elmergiĝas el la akvo, malproksime de la ŝipo.

            Fred la Malpura saltis de sur la ponto en la akvon!

            Oni kriadas konfuze.

            Jen!… Li naĝas tie! Li atingis la knabon!… Lia ritme frapanta dekstra brako grandarke trarompas ondon, kaj li kaptas lin! Sed naĝiloj brilas ĉirkaǔ ili, tie kaj ĉi tie… Kian apartan dion havas tiu homo, ke li atingis la boaton kun la knabo?…

            Jam ili estas ĉi tie… La ŝajne maljuna, magra kapitano portis la knabon supren sur siaj brakoj tiel, kvazaǔ li estus lanugo…

            - Portu lin en mian kajuton! – flustris Ruĝa Krifo tremante, sed la knabo rekonsciiĝis, li ja nur trinkis multe el la sala akvo. Li ekstaras kaj tremiĝas.

            - He! Freneza sinjoro! – stridas Petters. – Malmulte da homoj povas diri pri si, ke li saviĝis la akvo!

            - Kion… vi faris por mi – komencas diri la princo al Fred la Malpura.

            - Kial vi babilaĉas? – murmuris la maljuna, hardita ŝipano. – Mi fajfas pri vi. Se mi agaĉis tiom multe pri negoco, mi ne tranlasos ĝin al la ŝarkoj. Ĉu vi komprenas?

            Li iris en sian kajuton grumblante kaj fintrinkis botelon da rumon. Vane! Li estas tia homo. Li ŝtelas la manĝaĵon el la buŝo de la ŝarkoj, se temas pri negoco, cetere li estas tute senkora. Tio certas. Iu diris, ke jam du ŝarkoj naĝis al la kanbo, sed ekvidinte la kapitanon, ili returniĝis rezigne…

            Tiun historion pri la singardaj ŝarkoj oni rakontis eĉ post jaroj en la haveno, kaj ĉiu kredis tion…

 

 

Kio estis la antaǔaĵo de la salto? Jen tiel ĝi okazis:

            - Ni parolu saĝe – diris Ruĝa Krifo. – Post nelonge ni alvenos. Ŝiaj or-verdaj okuloj brilis tute malgaje. Kaj ŝi malgrasiĝis iomete en la lastaj tagoj. – Kion vi farus, se vi liberiĝus?

            - Ĉu mi rakotu mian militplanon al via malamika moŝtino?

            - Mi rakontos ĝin. Eble ni povos eviti la batalon. La angloj ne intervenu ĉe via flanko, Warins. Sed la usonanoj helpos nin okupi Almira-n, kaj ili protektos la respublikon. Kion vi povas fari kontraǔ tio?

            - Mi ne scias.

            - Se vi rezignos vian ŝancon, vi ricevos dudek mil dolarojn. Ekloĝu ie en Sud-Ameriko. Vi ankoraǔ estas junulo, vi povas boniĝi.

            - Jes. Ĝi vere eblas – respondis lia reĝa moŝto mediteme -, sed mi opinias tiel, ke mi ankoraǔ estas juna al la honesta vivo. Krome mi devas malhelpi, ke vi venigu tiujn multajn krimulojn sur la insulon.

            - Vi ne povas krucigi miajn planojn! Vi nur povas servi tiujn, eĉ se vi havas pretekston kontraǔ ĝi!

            - Vi eraras pri tio.

            - Ĉu? Pruvu do al mi Bob Warins, kiel vi povas vanigi miajn kalkulojn?

            - Ekzemple per tio.

            Hop! Li flugis grandarke super la balustrado, kaj aǔdiĝis nur plaǔdego.

            La ceterajn ni scias…

            Lia reĝa moŝto eble estus mortinta volonte. Fine ja terura komplikacio estas ĉi tie? Li edziĝis. Li edzinigis burĝinon.

            Krome li ege enamiĝis en ŝin. Kio estos el tio? Sed kiam li denove paŝis sur la ferdekon en seka vestaĵo, li tamen ĝojis pro sia retrovita vivo.

            - Sovaĝa Bubo – flustris Tendenulo la Fervora tute timiĝinte apud li. – Venu en mian kajuton… Nu! Kion vi volas?!

            La princo kaptis lin:

            - Kian planon vi havas?

            - Tiu homo estis fia mensogulo, kiu sugestis al vi, ke mi estas inĝeniero aǔ militestro, kiu havas multajn planojn.

            - Kial vi kredas, ke ĉio fariĝos bona?

            -…Ĉar estas Dio… - li provis respondi tre ĝenate. – Bonvolu veni!

            - Ĉu vi faros ion, aǔ ne?!

            - Mi ekloĝos en Havajo, mia kuzino vivas tie – li diris sincere kaj iom timiĝinte, ĉar la princo faris minacan movon, sed fine li sekvis lin.

            Enirinte la kajuton, du enormaj brakoj ĉirkaǔbrakumis lin tiel, ke li ne povis enspiri aeron dum minutoj.

            - Vi… Bubo… ĉu vi vivas?

            Lia reĝa moŝto vidis la Grandan Bubalon emociiĝinte. Li denove tiel strange prenis la fingrojn de la knabo kaj rigardis tiujn, kvazaǔ ian fremdan objekton. Lia malalta, larĝa frunto nubiĝis.

            - Ĉu oni traktis vin malbone?

            - Tute ne. Ili estas bravaj knaboj, kaj ni amuziĝis bonege.

            Li rigardis kontente sian protektaton. Kiel delikata, bela eksteraĵo. Se iam li estus havinta tian filon…

            - Atentu min: vi sciastion, ke Ruĝa Krifo volas uzi vin al ŝiaj planoj…

            - Mi scias. Diru vi, kion ni faru? – demandis la princo Tendenulon la Fervoran.

            - Ni manĝu ion – li proponis bonkore. – El tio ne devenas komplikaĵo.

            - Aǔskultu min – diris la Granda Bubalo. – Post du tagoj ni estos proksime al la insularo Feliĉo. Tiam vi sidos en boaton kun mi, kaj ni fuĝos. Atinginte la insularon Feliĉo, ni saviĝos.

            - En ordo, ni fuĝu! – kapjesis lia reĝa moŝto.

            -Vi ne devas fuĝi! La ŝipo Radzeer veturigos vin proksime al la insulo, kaj vi povos iri kien vi volas! – aǔdiĝis voĉo malantaǔ ili.

            Ruĝa Krifo staris tie! Li malfermis la pordon de la kajuto ĉe la lastaj vortoj.

 

 

Apartenas al la antaǔajo de la afero, ke sinjorino Warins, aǔ princino St. Antonio, resendis sian vespermanĝon netuŝitan. Poste ŝi promenis sur la ferdekon. Tie la homoj diskutis en malpli grandaj grupoj. Kaj… ili rigardis al ŝi ne tro amikeme.

            - Ĉefkuracisto! – diris Ruĝa Krifo.

            - Ĉu vi deziras ion?

            - Mi ne ŝatas la hipokritecon. Ĉu vi havas ian problemon al mi?

            - Vidu… ni ĉiam ŝatis vin – diris la Ĉefkuracisto. – Sed kio okazas al la Sovaĝa Bubo…

            - Ĉu eble vi transpartianiĝis? – ŝi demandas moke, kaj nek ŝi mem scias, kial doloras ŝia koro tiel.

            - Se vi edziniĝis al li, kial vi volas mortigi lin?! Ni ne estas honestaj homoj, multaj ŝtelistoj, rabistoj kaj aliaj faklaboristo troviĝas ĉi tie, sed ni opinias tiel, kiujn la pastro geedzigis, tiuj ne mortigu unu la alian!

            Ruĝa Krifo estis tute pala kaj mortetis al si la lipojn.

            - Kial vi insultlas la Sovaĝan Bubon? – kriis kelkaj homoj.

            - Tio ne koncernas vin! – kriegis Fred la Malpura de sur la ponto. – Ruĝa Krifo kaj mi direktas ĉi tie!

            - Idiotaĵo! – stridis Petters. – Ni volas scii, kion vi preparas?

            Ruĝa Krifo vidis konsternite, ke la ribelo pendas en la aero. Ili proksimiĝis kun sovaĝa murmuro. Fred la Malpura, kvazaǔ li estus perdinta sian prudenton, kriegis:

            - Ni grupiĝis por fari negocon! Mi ne volas varti bubon!!

            - Ankaǔ kun Warins ni havos negocon, se ni transpartianiĝos!

            - Homoj! – kriis Ruĝa Krifo. – Mi kredis tion, ke vi fidas kaj ŝatas min.

            - Mi diras senkaŝe! De kiam vi alianciĝas kun Fred la Malpura, ni ne ŝatas vin – stridis Petters.

            Ruĝa Krifo forrapidis senvorte. Malantaǔ ŝi bruis, muĝis la homoj sur la ferdeko.

            Fred la Malpura ŝovis sian ĉapon malantaǔen sur sian nukon.

            - Vi sufiĉis al ni, ŝtonkora fripono! – kriis kelkaj el ili.

            - Vane vi kriadas, tio ne interesas min – li respondis malvarmkondute kaj elprenis sian pistolon. Sed iu ĵetis ŝnuron sur lin el dorsdirekto kaj surplanigis lin. La pafo mistrafis ien, kaj oni ŝnurligis lin dum minuto.

            - Mortaĉu!

            - Ni mortbatu lin!

            Se la Ĉefkuracito kaj Petters ne estus defendintaj la maljunan, vulpe ruzan kapitanon kiel tigroj, tiam oni estus draste draŝantaj lin.

            Kiam la knabino revenas kun la princo kaj kun la Granda Bubalo, Fred la Malpura jam staras ligita al la ventoltubo, en ŝirita vestaĵo, kaj sangis lia nazo.

            - Bob Warins! – diris la Ĉefkuracisto. – Ni decidis, ke ni transpartianiĝos al vi. Kaj vi estas nia kaptito, Ruĝa Krifo!

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:32:40
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
25
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

La ŝanĝiĝo iom surpizis lian reĝan moŝton.

            - Nu? – turnis sin Ruĝa Krifo al li. – Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min?

            - Neniu el tiuj estas urĝa – diris la princo kaj turniĝis al la homoj. – Karaj amikoj, unuavice malligu la kapitanon, se vere mi komandas.

            Post iom da hezito la Ĉefkuracisto tranĉis la ŝnuron de Fred la Malpura. Li senpolvigis sin kaj draste alkriis lin.

            - Kie estas mia ĉapo?… - li levis ĝin de ie, enpoŝigis siajn manojn kaj iris en sian kajuton, esprimante sian malestimon. Kaj de tiam oni ne vidis lin. Li denove rompis sian rilaton kun la ŝipo Radzeer.

            - Kaj nun atentu min – diris lia reĝa moŝto. – Mi ne povas fari kun vi negocon, ĉar vi estas ribeluloj. Mi ne ŝatas la ribelulojn. Krome mi ne volas trompi vin: atinginte la Insulon, se mi estos reganto, oni deportos vin ĉiujn.

            Fariĝis konsternita silento.

            - Per la sep sakramentoj…! – rimarkis iu. Poste ili diskutis por iom da tempo.

            - Ruĝa Krifo! – diris la Ĉefkuracisto. – Ni ne sciis tion. Transprenu la komandon denove.

            - Nu? – demandis lia reĝa moŝto ridetante. –Kion vi faros? Ĉu vi mortigos min? Ĉu vi malliberigos min…?

            - Homoj! – komencis Ruĝa Krifo. – Mi forgesas, kio okazis. La celo pravigas ĉiujn rimedojn. Sed nur tiam ni alianciĝos denove, se vi lasos Bob Warins-on libera.

            Ĝi estis bombo! Ili staris kun malfermitaj buŝoj! Kio okazas ĉi tie?!

            - Egale!

            - La ludo estu honesta. La Sovaĝa Bubo povas foriri. Morgaǔ vespere vi povos enboatiĝi, kun nutraĵo kaj kion vi bezonas, en la proksimo de la insularo Feliĉo.

            - Dankon… Se vi ne kontraǔas, mi kunveturigus la Grandan Bubalon

            Peza nebulo sursidis la ŝipon, kio pliigis la nervozecon. La princo staris preskaǔ unuanime inter la ribeluloj, sur la oceano, portante pluvmantelon kaj oficiran ĉapon, kiuj estis brilaj pro la vaporo. Nun evidentiĝis, ke tiu anĝelvizaĝa knabo estas ĝisosta viro.

            La ribeluloj staris embarasite, ili tuŝis la saman temon enpense. Fine Petters eldiris:

            - Estus bone demandi Fred-on la Malpuran…

            Ĉar la diablo vidis tiaĵon. Kiam tiu maljuna, senkora hundo foriras de ni, haltas do ĉio.

 

 

 

5

 

 

 

Oni malsuprenigis la boaton. Ili metis kelkajn lignokestojn, barelojn, tendotolojn kaj ceterajn objektojn en ĝin.

            - Granda Bubalo – diris la princo. – Venigu ankaǔ Tendenulon la Fervoran.

            - Ĉu tiun ĉarlatanon? Kial?

            - Ne zorgu pri tio, nur veniĝu li, se necesas, perforte.

            Poste li iris en la kajuton de Ruĝa Krifo por adiaǔi, kaj la Granda Bubalo, kiel fidela mameluko, venigis la veran Trebitsch-on. Kaptinte lin je la kolo.

            - Sed… - li hapis timiĝinte. – Tiu knabo estas freneza… Li intermiksas min kun aǔguristino!

            - Ĉu vi enboatiĝos, aǔ mi ĵetos vin malsupren?

            Tendenulo la Fervora elektis la unuan eblon.

            Lia reĝa moŝto iom melenkolie staris sia belega, blonda edzino, kun kiu li havis nur diplomatian rilaton ĝis nun.

            - Ana… Mi ne povas emfazi, ke mi ĉiam estis tre indiferenta al la korpulentaj, nigraharaj virinoj…

            - Vi konsideras multe da aferoj kiel ŝerco…

            Eh! Kio okazis al ŝi? Kiel ŝi staras kun brulaj vangoj, kun larmoplenaj okuloj antaǔ murdisto?

            - Se mi venkos, eĉ tiam estos solvo. Ekzemple, dividu la tronon kun mi kiel veras vivkunulino.

            - Ĉu kun vi?! Neniam! – ŝi kriis.

            - Nu bone – respondis la reganto malesperiĝinte. – Se ne, do ne.

            - Ĉu fariĝi edzino de piratido?!

            - Vi ne pravas, se vi malestimas miajn parencoj, ascend-branĉajn, sed… mi devas rezignacii.

            Li prenis la manon de la virino kun peza koro. Dio mia… Li iom post iom enamiĝis en sian edzinon. Sed kiu do pensus tiaĵon nuntempe? Kaj li kisis la knabinon forte, kiel li jam faris tion.

            Ruĝa Krifo ege hontis, sed ŝi toleris ĝin mute. Poste ŝi staris en la ĉambro sola, kaj el la krepusko de la nebula ferdeko ekbrilis al ŝi la malseka pluvmantelo, la oficira ĉapo de la foririnto.

            Ŝi ploris amare.

 

 

 

D U D E K D U A   Ĉ A P I T R O

La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a

 

 

 

XI.

 

 

 

Ĉi tie estas tiel kvieta silento, kiam oni iras malsupren sur la montdeklivo, alveninte sub la liberan aeron. Birdo ridas inter la arboj, konstante en la tri samaj voĉoj.

            Mi ne scias, kial mi malgajiĝas. Nun ia malbono, ia fato pendas en la aero: kaj doloras mia koro. Oni laboras ĉi tie en paco, kaj subite la danĝero ekbatas el la klara ĉielo, kvazaǔ ĝi estus kreskinta el la tero!

            …Kaj en la haveno estas du anglaj kontraǔtorpedaj ŝipoj, kaj tiuj faras nenion.

            Mi serĉos Warins-on kaj moligos lian kapon per bastono, ĉu vakuo estas en ĝi? Mi ŝuldis per tio al mia popolo kaj al miaj prauloj, kiuj certe malsuprenrigardas iafoje al mi el la ĉiela azilo.

            Mi sekvas la malpenitajn relojn… Mi ekvidas la ekspres-fotografiston. Li staras antaǔ la domo kaj piketas siajn dentojn.

            - Bonan vesperon, reĝa moŝto - li diras. – Ni havas belan veteron.

            - Bonan vesperon, subulo – mi respondas.

            - Mi elmetis la foton de via reĝa moŝto, kiel slogantabulo.

            - Kial, via forografejo ja ne estas restoracio?

            Mi rigardis ĝin. Mi staris tie sub la vitro en viv-grandeco kun revolvero. Reganto, armita ĝisplande por defendi sin.

            - Mi aĉetos ĝin!

            - Reĝa moŝto! Vi ne estas vendata. Sinjoro Egmont jam promesis al mi ĉion por depreni vian foton. Sed li ne rajtas devigi min al tio laǔ la leĝoj.

            - Vi tute ne devas fari tion. La bildo estas bona eternigo de la reĝo.

            Mi opinias, ke antaǔ ol forveturi, mi devas ŝteli tiun bildon kun bedaǔro de ĉi tie. Sed kian miraklon mi vidis en la montrofenestr?! Tie estas la fajroestingisto Pollino! La hidalgo Egmont, kiu mortis. La korteganoj imitas min! Tio plaĉis al mi.

            - Nu, bonan nokton, subulo Firmin.

            Mi iras. Eble granda termpesto diboĉis ie sur la vasta maro, ĉar iom post iom multe da nebulo ruliĝis en la internon de la insulo. Mi sciis, kie serĉi la fantomkapitanon, kiu povas esti nun jam neniu alia ol Bob Warins. Kie troviĝas la arbaro kaj indiĝenoj, tie li estos!

            Malsekaj branĉoj frapiĝis en mian vizaĝon, kvankam ne pluvis. La grundo ŝmacadis sub miaj plandoj. Venis ĉiam pli densa nebulo, kaj mi devis tusi… ĉar en la arbaro estas eĉ pli sufoke, ĉar la multaj tropikaj arboj spiras. Fama scienculo klarigis tion, kiu estis pastro en la prizono de Aden. Sed mi aǔdis brueton de paŝoj deflanke. Mi vidis preskaǔ nenion… Sed io moviĝas!… Trovite!

            Viziero de marista ĉapo brilas en la blanka, nebula lunlumo. Nur la fantomkapitano povas esti tiu, nome Bob Warins! La ombro proksimiĝas inter la arboj ĝuste al mi en la nebulo. Denove ekbrilas io! La beko de la malseka ĉapo! Kapitana!

            Mi forte batas per la ferbastono, ĝuste sur la kapon de la ombra figuro. Li diras nek tion, ke “pardono” kaj svenas. Tion faru, imitante min, kiu ajn Petro aǔ Ludoviko la Granda!

            Mi surŝultrigis la sveninton kaj portis…

            Mi rapidis rekte al la pordeto de la sekreta enirejo de la citadelo, tie mi iris supren sur la ŝtuparo, poste sur la koridoro, fine en mian apartamenton, kaj mi ĵetis la sveninton sur la plankon, ke li obtuz bruis…

            Sankta Dio!

            Li, kiun mi batfaligis estis lia reĝa moŝto, princo St. Antonio el Singapuro. Mi batis lin je la kapo tiel forte, ke li apenaǔ vivas. (Finiĝonta.)

 

 

 

D U D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La boato de lia reĝa moŝto proksimiĝis al la insulo sur la sufoke varma, nebula oceano.

            Estas malfacila afero antaǔenigi remante la sufiĉe grandan boaton, kaj Tendenulo la Fervora ĝemas laǔte.

            - Kion ni faros, atinginte la bordon? – demandas lia reĝa moŝto de li.

            - Ni balbutados laǔd-preĝon – respondas Tendenulo la Fervora.

            - Aǔskultu min Trebitsch! Se evidentiĝos, ke vi trompas min, ve al vi!

            Tendenulo la Fervora lamentante turnis sin al la Grand Bubalo.
            - Mi diras al vi, ke li ne estas normala…

            Lia reĝa moŝto rigardis en la malproksimon, kie disvolviĝis iom post iom la nebulaj konturo de la bordo de la ekzotika insulo.

            - Mi bedaǔras nur tion – murmuris la Granda Bubalo -, ke mi ne povis reguligi la konton kun la fia Fred la Malpura…

            - Vi ne preterlasis tiun okazon – diris senmastra voĉo, kaj Fred la Malpura, la kapitano aperis el malantaǔ la deponaĵo, amasigita en la pruo.

            …Nelonge ili mute gaprigardis lin. La buŝo de la Granda Bubalo restis malfermita pro surprizo.

            - Nu, kial vi miras?

            - Nun ni kvitiĝos, Fred – krias fine la Granda Bubalo.

            - Mi kraĉas sur vin. – Kaj li faris tion. – Mi venis kun vi pro mia negoco.

            - Kian malpuran negocon vi volas fari kun Bob Warins?

            Fred la Malpura ŝovis sian manon sub la ĉapon kaj gratis sian kapon.

            - Diru Granda Bubalo, kian kargon vi havas en via kranio antataǔ cerbo? Ĉu vi pensas, ke tiu knabo ĉi tie estas Warins?

            - Se ne, kiu li estas?

            - Reganta princo St. Antonio!… He! Rigardu, la idioto faligis la remilon.

 

 

 

2

 

 

 

- Ci… vi… - balbutaĉis lia reĝa moŝto. – Via fideleco meritas duoblan premion, ĉar vi ne sciis tion.

            - Kaj oni devas senkapigi dufoje tiun friponon, kiu volis mortigi vin! – li alkriis Fred-on, kiu piketis mallongan pipon tre zorgeme.

            - Kiel vi opinias pri tio, kapitano? – demandis la princo.

            - Ĉu mi?… Neniel. Mi scias, ke via reĝa moŝto asignos dekmil dolarojn al mi, kaj eble vi nomumos vin ia princo, ĉar mi savis vin el la manoj de la Granda Bubalo… Ĉu iu havas longan pinglon?

            - Kiam vi savis el miaj manoj la Sovaĝan… lian reĝan moŝton?!

            - Kiam vi volis strangoli lin. Mi alvenis ĝuste tiam al la drinkejo Kvar Saĝaj Hundkaptistoj. Mi diris, ke lia reĝa moŝto ridindigis vin, kaj mi malamas lin, tiam vi tuj defendis lin, kaj mi volis tion… Tamen ne sankapigu lin dufoje, reĝa moŝto. Ĝi sufiĉas nur unufoje. Mi havas koron.

            - Ĉu vi volas diri… - demandis la princo -, ke vi faris tion en mia intereso?

            - Ĝi estis mia politiko ĝisfine. Kiam oni forportis vin mortigi, dume mi ĝojis, kiam oni revenigis vin, nur tial, ke mi krevu pro kolero. Poste mi komencis ŝati Ruĝan Krifon, kaj mi ŝatis ŝin, ĝis ĉiu fremdiĝis de ŝi, kaj oni ribelis kontraǔ ŝi. Ĉar mia ŝato mortigas, stultigas kaj ruinigas.

            - Mi gratulas – kriis la reĝo ridante. – Ĝi estis genia laboro. Sed kial vi faris tion?

            - Ĉar mi sciis, ke Bob Warins mortis.

            - Kion vi diras?!… Kiam li mortis?

            - Kiam mi mortpikis lin.

 

 

 

3

 

 

 

Estis malfrua nokto, kiam ili atingis la insulon. Ili faris fajron sur la bordo kaj ekripozis iomet.

            - Nun rakontu ĉion, kapitano! Kie vi mortigis Bob Warins-on?

            - Sur la ŝipo Honolulu-Star. Kapitano Wirth, la membro de la Sekreta servo de la angla admiralitato deŝanĝis la ŝipestron de la Honolulu-Star en Port-Suez. Li konas min longe… ĉar iam mi estis marista oficiro…

            - Ĉu vi…? – balbutaĉis la Granda Bubalo… - Ĉu vi estis marista oficiro?

            - Jes. De tie mi subiĝis ĝis ĉi tie. Kapitano Wirth trovis min en la bilĝo, sed li diris, ke mi povas resti tie, mi nur tenu miajn okulojn malfermite… Poste la negocaj aferoj de Jimmy la Ĝisorela, ke de tempo al tempo li venenu la pasaĝerojn de la ŝipo, kaj la ŝipo Honululu-Star estis kvarantenigita. Ĝi venis ĝustatempe al iu, kiu volis mortigi la regenton Fernandez, ĉar la murdisto sciis, ke dum la kvaranteno oni ne havas eblon fari esploron kaj dissekcadon, oni ja devas tuj enterigi la kadavron.

            - Sed mi ricevis esceptan prokraston telegrafe el Singapuro – interrompis la princo.

            - Jes… Eble ĝi estis iomete ĝena al la murdisto. Ankaǔ Bob Warins ŝteliris sur la ŝipon. Li fuĝis ne al Almira el la prizono, sed Norden, rekte al Port Suez, kaj li atendis la ŝipon de via reĝa moŝto. Sur la ŝipo li portis tian mantelon kaj ĉapon nokte sur la nebula, malluma ferdeko, ke oni pensis lin kapitano Wirth, poste fantomo. Kiam Jimmy la Ĝisorela petis mian helpon, ankaǔ mi renkontiĝis kun Warins, portanta kapitanan ĉapon, sur la ferdeko, kaj mi rigardis rekte en liajn okulojn. Li eltiris pistolon, mi tranĉilon. Poste li mortis.

            - Ĉu certas, ke li estis tiu?

            - Li havis ĉe si sian propran reserĉigilon kun sia foto. Liberiĝinta kadavro ruliĝis tien sur la ferdeko. Regento Fernandez. Dum momentoj mi ligis Bob Warins-on anstataǔ li. Oni ĵetis lin en la maron anstataǔ la regento, mi portis Fernandez-on en sian kajuton, kie li falis poste sur la kolon de Jimmy la Ĝisorela. Tiu afero certe enpensigis Jimmy la Ĝisorelan. Li malsuprenvenis al mi kaj petis, ke mi ĵetu la kadavron denove en la akvon. Li atendis min ekstere antaǔ la kajuto. Mi eniris, sed nekompreneble la kadavro de Fernandez malaperis!

            - Mi forportis lin – diris la princo -, hazarde mi malfermis la pordon kaj ekvidis la mortinton. Mi kaŝis la kadavron en mia kajuto, kaj mi petis profesoron Palmerson, alvenintan sekvan tagon, ke li veturigu Fernandez-on al Singapuro, kie oni zorgos pri lia forlivero. La sanitara ŝipo kunportis la mortinton. Certe li estis transporotita sur la jahton Almira, kie oni balzamigis kaj veturigis lin hejmen.

            Ili silentis. En la sufoke varma nokto kakatuo kriĉis akre.

            Princo Fernandez vivis belan vivon – diris la kapitano -, sed li havis tre komplikan morton…

            - Kien malaperis kapitano Wirth?

            - Li transdonis sian kapitanan servon en Singapuro kaj sekvis Jimmy la Ĝisorelan, por ke tiu ne faru ian stultaĵon kiel reĝo. Wirth ne kredis al mi, ke Warins mortis. Li pensis tion, ke mi ligis malaperintan kajut-ŝrankon anstataǔ la kadavro de Fernandez. Sed mi ĵetis la ŝrankon en la maron, volvitan en litotuko, anstataǔ la mortinta regento, por trankviligi Jimmy la Ĝisorelan. Se tiu vagabondo ne estus ferminta min en la lignokeston, tiam mi estus veturiginta vian reĝan moŝton en Tahition. Tiel mi malfruiĝis unu tagonm kaj ĝi kaǔzis la komplikaĵon.

            - Sed! – kriis Tendenulo la Fervora. – Fine diru ankaǔ tion, kio mi estis en la afero?

            - Granda ĉevalo – respondis Fred la Malpura post mallonga konsiderado.

            …Baldaǔ lia reĝa moŝto ekiris sen akompananto por reveni sur la tronon de siaj prauloj, en la citadelon. Sed tiam Jimmy la Ĝisorela batis lin je la kapo.

 

 

 

D U D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La Ekscelenco alvenis en la havenon de Almira per la usona krozŝipo, kaj li atendis la ŝipon Radzeer. Posttagmeze la admiralo, Ruĝa Krifo kaj la Ekscelenco faris viziton sur la angla ŝipo, kaj ili interkonsiliĝis afable kun admiralo Parker.

            La admiralo aǔskultis la historion atenteme.

            - Ĉu princo St. Antonio mortis laǔ via opinio?

            - Jes – respondis la Ekscelenco.

            - Mi ege bedaǔras. Mi tre ŝatis tiun simpatian junulon… Ĉiuokaze Warins forlasos la insulon kun sanganta kapo!

            - Sinjoro admiralo… Bob Warins estas mia edzo… Bonvolu konsideri tiun cirkonstancon, se… vi arestos lin… - interrompis Ana Alvarez.

            - Sinjorino – diris la admiralo respektoplene -, oni ne decidos pri la sorto de Bob Warins sen peti vian opinion…

            - Kion fari, rilate la futuron? – demandis la usonano.

            - Se vere vagabondo uzurpas la tronon, tiel eĉ unu kontraǔtorpeda ŝipo de la Home Fleet moviĝos por defendi lian regadon – respondis la anglo.

            - Kiel ni povus venigi la problemon al definitiva solvo?

            - Mi petos aǔdiencon de lia reĝa moŝto – diris Parker -, kiun mi konas tre bone. Mi opinias, ke vi akceptos, se mi identigos lin.

            - Nepre – respondis la usonano.

            Posttagmeze oficiro alvenis sur la ŝipon kaj diris, ke lia reĝa moŝto volonte akceptos vespere admiralon Parker kaj lian usonan kolegon, krome la filinon de la eksprezidento Alvarez en la reĝa burgo.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:33:09
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
26
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Ĉiu lustro brilis plenlume en la halego de la reĝa burgo. La korteganoj en solena vestaĵo estis tiel enfermiĝemaj, kiel po unu tre proksima funebranta parenco.

            - Ĉu vi pensas, ke tiu vagabono aperos ĉi tie? – demandis Alvarez sian filinon. Sed Ana apenaǔ atentis lin. Ŝi rigardis ien en la nenion, ŝi estis malgaja.

            Nun ĉiu rigardis direktiĝis al la pordo. Alvenas delegitaro, gvidate de kapitano, kiu havis neĝe blankan barbon: Fred la Malpura!

            Sed ne nur li venis. Malantaǔ li staris Charley la Lunmiena, la Ĉefkuracisto, la Kanibal Bebo kaj la Granda Bubalo. Taĵon ne vidis la malnova burgkastelo de la familio St. Antonio! Konsciante sian ĝenan elegantecon, ili paŝetadis timeme! Ministro Pollino paŝis al la kapitano:

            - Mi ĝojas, sinjoro… Mi aǔdis multe pri vi… Kie vi ricevis viajn ordenojn?

            - En la magazeno Simon Arzt.

            …Sur la vizaĝoj estis videbla atendo, ekscitiĝo, soleneco. Poste fariĝis granda silento.

            - Lia reĝa moŝto! – anoncis la posteulo de hidalgo Gomperez.

            Du oficiroj envenis en streĉa pozo. Poste aǔdiĝas rapidaj, sed decidaj, firmaj paŝoj kaj aperas la reganto ridetante! La plej juna marŝalo en la mondo! Ekscitita rukto estas aǔdebla en la granda silento.

            - La Sovaĝa Bubo!…

            Sed oni kvazaǔ ne estus aǔdintaj tion. Ĉiu rigardas admiralon Parker, kiu paŝas al la reĝo.

            - Reĝa moŝto! – li diras kun sincera ĝojo – vere mi estas tre feliĉa saluti vin en via regno.

            Sed nun okazis granda kaoso, ĉar Ana Alvarez svenis…

 

 

 

3

 

 

 

Rekonsciiĝinte, ŝia laca kapo ripozas sur ora epoleto. Neniu estas ĉirkaǔ ili. Ili sidas en kvieta saloneto.

            - Ana – diras la reganto -, mi esperas, ke nun jam vi ne havos pretekston kontraǔ mia familio…

            - Ho… vi… primokis min – ŝi respondas kolere, sed ŝi lasas ripozi sian kapon plu sur la epoleto.

            - Se vi volas divorci, ĉiuokaze vi havas bonegan kaǔzon por tio. Antaǔ la geedziĝo mi asertis, ke mi estas plurfoje murdinta, kaj poste evidentiĝis, ke mi erarigis vin… Nu? Ĉu vi divorcos…

            La filino de Alvarez ne respondis. Ŝajnis, ke ŝi pensadas. Sed ŝi lasis ripozi sian kapon definitive sur la epoleto, kaj dum ŝi pesadis la decidon, lia reĝa moŝto ekkisis ŝin.

            Kompreneble forte, kiel li kutimis fari tion.

 

 

 

4

 

 

 

Fred la Malpura partoprenis aǔdiencon en la privata apartamento de la reĝino.

            - Ne ploru, Helena. Tiu knabo povos rekompenci ankaǔ vin por ĉio.

            - Kiom multe mi suferis… Li ja estas via filo. Mi pensis, ke la voĉo de la sango de lia patro montriĝos sur li.

            - Ĝi do ne fariĝis sdelakto – diris Fred la Malpura, la kapitano kun tromemfida rideto. – Li neniam devas ekscii, ke li ne estas originala St. Antonio. Kial?

            - Diru… Teodoro… Ĉu vi mortigis… Fernadez-on?

            - Ne. Kapitno de la usona Sekreta servo faris tion. Fernandez interkonsentis kun Warins. Fernandez malamis la fremd-devenan St. Antonion. Plie li komplotis kun Warins, kiu estus permesinta, ke oni liveru de tie ĉi armilojn por la ĉinoj, simpatiantaj kun la japanoj. La usonano do mortigis Fernandezon.
            Ili silentis.

            - Adiaǔ, Helena.

            - Kien vi iros, Teodoro?…

            - Sur la oceanon…

            La virino rigardas la tapiŝon kun klinita kapo…

            - Ĉu vi pardonis min… Teodoro?

            Silento… La reĝino levas sian kapon malrapide, kaj ŝi estas en la ĉambro sola. Fred la Malpura, la kapitano foriris senbrue, kaj ŝi neniam plu vidis lin.

 

 

 

D U D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

La letero de Jimmy la Ĝisorela al la reganto

 

 

 

XII.

 

 

 

Datita ĉi tie en Sanfrancisko post la paso de nia regado, propramane.

            Altestimata sinjoro reĝo, via kara patrino, kaj via estimata edzina moŝto! Hodiaǔ mi ricevis kaj malfermis vian supre datitan leteron.

            Nun mi altestimante respondas kaj informas vin!

            Vian koran inviton, ke mi ekloĝu en via kortego por vivi trankvile, kiun via Reĝa moŝto certigus, mi devas rifuzi kun sincera bedaǔro. Ĉar tie granda ŝarĝo estas por mi la nenifaro. Mi estas urbano, eĉ se ne regitrita, kio estas nur simpla formalaĵo. Sed la urbanoj malfacile alkutimiĝas al la provinca vivo. Kaj insulo, kiel ajn malgranda ĝi estas, tamen estas kortego, do ne la vasta mondo. Kvankam mi volonte rememoras la belan peridoon de mia regado, kiu prosperigis la landon… Eĉ tio ne surprizus min, se oni eternigus mian brilperiodon en Almira, kaj promenante mi trovus mian statuon sur la ĉefplaco. Ĉar la popolo enfermis min en sian koron, kaj estas bone, ke mi tamen ne devas glui paper-sakektojn, kio cetere okazas dum enkarcerigo.

            Mi vizitis ankaǔ la klubojn en Singapuro. Ili jam ne estas tiuj, kiuj ili estis. Vanek falis en la manojn de la polico, kiam dum ŝtelo oni kaptis lin ĉe freŝa faro. Mi opinas, ke li ĝojus, se via raĝa moŝto skribus kelkajn liniojn al li. Vidu Vanek, ke via reĝa moŝto ne forgesas viajn amikojn, kiam ili falis en malagrablan situacion. Tendnenulo la Fervora diris, ke mi skribu al vi, ke via reĝa moŝto, se vi havas el kio, donu al li du kaj duonon da dolaroj, kiujn li repagis al nia komuna amiko Tulipo por via reĝa moŝto. Ĉar reganto ne rajtas fari ŝuldon. Li diris tion. Ni regantoj scias, ke ĝi ne estas vera. Sed kiam sidis tiu Tendenulo sur trono?

            Ĉi tie jam nenio estas la malnova. Ĉio estas enua kaj trankvila. La kompatinda Medolo mortis pro ambaǔflanka pistolpafo, kvankam mi mesaĝis al li, ke Hobo Fischer liberiĝis. Mi diras: ĉio estas enua kaj trankvila ĉi tie, tiel mi tuj veturis al Hongkongo, ĉar tie mi havas nenion por fari. Kaj tiaĵon mi aranĝas.

            Nun mi estas en Sanfrancisko pro la sama afero.

            Se via reĝa moŝto farus tiun komplezon, ĉar mi forgesis mian tranĉilon en sinjoro nomata Firmin. Li estas fosita apud la rapid-fotografejo. Se iam vi promenas tien, kaj vi ne havas alian ŝtat-aferon, elfosu tiun homon kaj elprenu mian tranĉilon el li! Tiu Firmin ne meritas ĝin. Ties prenilo estas farita el perlamoto. Ĝi estas facile rekonebla. Sed nur tiam plenumu mian peton, se vi vere ne havas alian aferon, kaj vi volonte faros tion.

            La morto okazis jene: ĵetinte vian reĝan moŝton sur la teron, mi vidis timiĝinte, kion mi faris. Sed mi ne havis tempon ekkonsciiĝi, kiam aperis la fantom-kapitano. Wirth. Kiu direktis la ŝipon Honolulu-Star.

            Kaj li direktis revolveron al mi:

            - Jen estas la tempo, Jose – li diris. – Vi povas foriri. Sed tre rapide.

            - Kiu vi estas? – mi demandis lin idiote.

            - Mi estas kapitano Wirth, membro de la Sekreta servo. Motorboato atendas vin en la haveno, kiu veturigos vin al Tahitio… Kaj li donis eĉ monon al mi. (Mi dankas, ke ankaǔ via reĝa moŝto sendi tion al mi. La mono estas la sola bona afero, kaj ne damaĝas, se oni havas multe el ĝi.)

            Foririnte, ekideis al mi dumvoje forporti la foton de tiu Firmin. Alveninte tien, mi kaŝrigardis tra la fenestro kaj timiĝis.

            La mortvizaĝa, maljuna virino kuŝis tie, forte batita je la kapo. Sed ŝi ankoraǔ vivis, kiam mi verŝetis akvon sur ŝin.

            - Sinjoro… - ŝi diris – Firmin mortigis min… La akcioj…

            …Evidentiĝis do, ke Firmin kaj la virino estis akciuloj, sub la regado de prezidento Alvarez. Kiam oni forpelis la respublikestron la kurzo de la akcioj falis. Sed ili ambaǔ havis tiujn senvalorajn. Lastfoje, kiam Egmont kaj Gomperez venis fotografigi sin, ili eksciis dume, ke la altranguloj aĉetos la senvalorajn akciojn de ili. Firmin vendis tiujn por bagatela sumo. Sed la virino diris, ke ŝi ne vendos, ĉar tiuj estas memoraĵoj. Tiel do ili kunportis la akciojn de Firmin. Kiam alvenis Pollion por fotografigi sin, li jam ne povis aĉeti akciojn. Tial li vivas eĉ hodiaǔ, nur li scius kial?

            Anticipe okazis, ke Egmont kaj la aliaj, funebrantaj parencoj eksciis de la arestita Bonifaco, ke venas Alvarez kun siaj trupoj kaj venkos. Li devas fuĝi. Sed tiam la akcioj denove havos bonan kurzon! Kaj ili aĉetis la malnovajn akciojn.

            Kiam jam ankaǔ Firmin eksciis, ke revenos Alvrez, li preskaǔ freneziĝis, ke li vendis la valorpaperojn por bagatela sumo. Sed Egmont elĵetis lin. Ankaǔ Gomperez. Tiam li mortigis ilin, ĉar li sciis, ke oni suspektos Warins-on pri la krimfaro. Fine li batfaligis kaj rabis la akciojn de la morotkapan sinjorinon.

            Kiam mi ekstaris de apud la vundita virino, ĝi okazis ĝustatempe. Ĉar Firmin volis batfaligi min el dorsdirekto, kiu revenis pro io. Sed mi estis ekstrinta, kaj li ne trafis min.

            Nu, sekvis mallonga korpekzerco, poste mi enfosis lin (p. m.) Sed mi forgesis mian instrumenton en la fotografisto.

            Nun mi finas mian leteron kun suba estimo, kiel malnova amiko de via reĝa moŝto, ankaǔ hodiaǔ, mi kisas la manojn de via kara patrina moŝto kaj de tiu de via edzina moŝto.

Datita nun sube: Via iama kolego;

eks Jimmy la Ĝisorela, propramane.

 

 

            En Almira eĉ hodiaǔ oni volonte rememoras Jimmy la Ĝisorelan, la unuan reganton de la mondo, kiu estis en cidira rilato kun la popolo post tintigo de glasoj. Anakǔ nun estas valida la “LEX ĜISORELA 193… I. L, a.: “PRI LA DEVIGA SIMPLECO DE LA ASPEKTO EN LA KRON-KONSILIO”, kiu preskribas, ke ĉiu devas partopreni la kron-konsilion en ŝtrumpoj. La Granda Bubalo restis en Almiro, kiel la korpogardisto de lia reĝa moŝto, kaj li havis tre bonan sorton.

 

 

Ĉu Fred la Malpura?

Iu rakontis, ke antaǔ nelonge oni vidis lin en Alasko, kie li malfermis ludkazinaĉon en la regiono de la eterna neĝo, kaj laǔdire la orfosistoj serioze okupiĝis pri la penso linĉi lin. Sed kiam ili estus efektivigintaj tion, la kapitano jam estis for, ĉar li havas tiel akran menson, kiel la razilo.

            Foje rondiris famo, ke li mortis, sed poste evidentiĝis, ke li estas la kapitano de tiu malnovega vaporŝipeto, kiu venis helpe al la luksa vaporŝipo Tokio-Maru en diboĉanta tempesto, kaj ili savis kvindek pasaĝerojn. Kiuj poste rimarkis, ke iliaj ĉiuj valoraĵoj malaperis.

            De tiam li aperas de tempo al tempo en Kantono, en Triesto aǔ en Rio-de-Ĵanejro; morne, sola, kiel la Fluganta Nederlandano, kondamnita al vagado inter la havenoj, kaj nur malmulte da homoj scias, ke malantaǔ la malnova vestaĵo kaj la ŝirita ĉemizo tamen batadas tia koro, kiu iam povis ami, dolori kaj timzorgi.

 

 

13. 12. 2001.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:33:35

 26   6   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.29688 秒, 4 次数据查询