dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → Fred la malpura, la kapitano

您是本帖的第 6596 个阅读者
树形 打印
标题:
Fred la malpura, la kapitano
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Fred la malpura, la kapitano

Jenő Rejtő

Fred la malpura, la kapitano

  tradukis: László Balázs

 

 U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

1

 

 

 

- Sinjoro! Mi venis pro mia tranĉilo!

- Kie vi lasis ĝin?

- En iu maristo.

- Kia estis la tranĉilo?

- Ŝtala. Mallarĝa klingo, iom kurba. Ĉu vi ne vidis ĝin?

- Atendu… Nur malrapide mi petas vin… Kian prenilon ĝi havis?

- Konkan.

- El kiom da parto ĝi konsistis?

- Ĝi estas farita el unu peco.

- Tiam estas nenia problemo. La tranĉilo estas trovita!

- Kie?

- En mia dorso.

- Dankon…

- Faras nenion… La spilisto rakontis, kiel bela tranĉilo estas en mi. Ĝi estas dudek centrimetra konka raraĵo.

- Bonvolu turniĝi por ke mi elprenu ĝin…

- Atendu pacience! La drinkejmastro diris tion, dum li ne venigos kuraciston, mi lasu la tranĉilon ene, cetere mi mortos pro sangoperdo. La drinkejmastro estas sperta pri tio, ĉar oni jam mortigis ankaŭ kuraciston ĉi tie. Ĝi estas malnova restoracio.

- Sed mi rapidas, mi petas vin! Kaj neniu sicas, kiam alvenos la doktoro? Sen tranĉilo mi tamen ne povas iri hejmen nokte.

- La kuracisto loĝas proksime, kaj la drinkejmastro iris per trciklo por venigi lin. Se vi pikadas per tranĉilo, sinjoro, eltenu do la konsekvencojn.

            - Hoho! Ĉar oni puŝpikas tranĉilon en vin, vi ne rajtas teni ĝin en vi. Tio estas memvola juĝado! Dank’ al Dio, ekzistas ankoraŭ juro en la mondo.
            - Mi apelaciis ne la juron, sed la medicinon. Laŭ la drinkejmastro tiu estas la recepto, ke la tranĉilo restu ene. Ĝi estas la preskribo de la kuracisto!

            - La kuracisto disponu pri sia havaĵo, la tranĉilo estas mia instrumento!

            - Hm… malfacila afero…

            - Ĉu vi scias, kion fari? Ankaŭ mi havas bonan koron, mi helpos solvi la problemon. Mi eltiros la tranĉilon el vi, kaj mi metos alian anstataŭ ĝi. Ankaŭ tiu taŭgos, ĝis la savaŭtomobilo alvenos.

            - Bone. Nur la tranĉilo ne estu malpli granda, por ke ĝi bone ŝtopu la vundon, ĉar la sano estas pli grava ol ĉio, kaj recepto estas recepto, vane…

            - Vi povas esti trankvila. Mi enmetos grandan, kuirejan tranĉilon anstataŭ ĝi.

            - En ordo.

            - Turnu… vin… hop!… Tiel…

            - Nun enmetu la alian… Rapide!

            - Jen ĝi estos tute bona sur la breto, kvankam ĝi havas nur lignan prenilon.

            - Ĉu ĝi estas ene?

            - Ne!… Ja via vundo apenaŭ sangas. La klingo haltis ĉe la osto, inter la kartilagoj… Per la sep sakramentoj, ĝia pinto malalkriĝis.

            - Vi devintus premi ĝin en la karnon, vi, komencanto!

            - Atendu! Mi metos trempitan tukon sur ĝin… La svetero tute bone kompresas ĝin…

            - Bonvolu kredi, ke ni devas meti tranĉilon en gin! La drinkejmastro scias tion. Ĉi tie oni mortigas ĉiutage. Enpuŝu la tranĉilon! Kial vi hezitas?

            - Mi ne estas sperta pri tio. Mi respondecas pri tranĉilpikado, sed pri operacio ne! Petu tiun komplezon de iu maristo. Ili baldaŭ rekonsciiĝos.

            - Estas bone, ke vi mencias tion! Sinjoro! Vi batfaligis miajn dek du maristojn.

            - Sur iun falis la likvora stablo, ĝi ne estas mia kulpo.

            - Li estis la ĉefhejtisto!

            - Ĉu la likvora stablo sciis tion?

            - Kaj jen tie kuŝas la ŝip-kelnero. Kie mi povas dungi kelneron nun? La ŝipo Honolulu-Star ekveturos matene, kaj mi havas nek hejtiston, nek kelneron, ĉar vi batfaligis ilin!

            - Mi pravis pri tio. Ili ĵetis bierkruĉon al mi, kaj tia konduto ofendas min.

            - Neniu el ili ĵetis bierkruĉoan al vi. Ili estas senkulpaj.

            - Kiu do faris tion?

            - Mi.

            - Estas feliĉe, ke vi agonias, cetere mi estus batanta vin je la kapo… Bonan tagon.

            - Atendu!

            - Mi ne havas termpon. Mi rapidas!

            - Rigardu, ĉu vi ne devus meti tranĉilon en la vundon? Estas malpermesate neglekti la gravecon de tia pikvundo. Eblas, ke ĝi sangas internen.

            - De tie oni ne povis piki vin. Nur atendu la kuraciston, li helpos vin, se eblas, Se ne, tiam trankvilu en paco.

            - Mi havis la honoron…

            - Mi bedaŭras, ke vi varbis tiel malfortan ŝipistaron…

            - Alo! Junulo! Mi akompanos vin. Mi havus bonan ideon, per kiu vi povus perlabori monon.

            - En ordo.

-         Atendu! Hej, spilisto! Se revenos la drinkejmastro, diru al li, ke mi foriris promeni en la ĉirkaŭaĵo. Timu nenion, se okazus problemo, mi metos tranĉilon en la vundon! Mi gardos min… Nu, venu!

 

 

 

2

 

 

 

- Mi devas esti singarda pro mia vundiĝo. Kien vi volas iri?

            - Mi ne scias. Mi havas nek monon, nek farendaĵon.

            - Ni restu en la proksimo, pro la kuracisto. Ej, mi ne demandis la drinkejmastron, ĉu estas permesate al mi pipfumi tiel grave vundite. Ĉu mi risku tion?

            - Jes. Kio povus okazi?

            - Ĉu nenio?

            - Absolute nenio. Maksimume vi mortos. Kaj tio povas okazi kiam ajn.

            - Vi tute pravas. Nu atentu min. Mi estas la maato de la ŝipo Honolulu-Star. Kiel vi nomiĝas?

            - Jimmy la Ĝisorela…

            - Kial vi havas tiel idiotan nomon?

            - Ĉar mi ŝatas ridi, kaj iu moke asertis, ke tiam miaj buŝanguloj tiriĝas ĝis miaj oreloj.

            - Vi estas vere junaspekta ulo. Tio estas maloftaĵo ĉe korpulenta, osta homo. Kiom da jaroj vi havas?

            - Dudek kvar…

            - Lastenaskito.

            - Via familio.

            - Ĉu vi estas sperta pri la ŝipado?

            - Vi demandas idiotaĵojn… Dufoje mi partoprenis ekspedicion kun kapitano Byrd, kiel adoleskulo.

            - Kiajn skribaĵojn vi havas?!

            - Kursivan. Nur ne ĉiujn majusklojn mi konas. Mi lernis skribi de maato!

            - Idioto!

            - Vi pravas. Sed estas malofta la saĝa maato.

            - Kiajn dokumentojn vi havas?!

            - Mi protestas!

            - Ĉu vi do havas neniajn dokumentojn?

            - Mi havas tiun de la polico!

            - Ĝi estas bona!

            - Nu do estas nenia problemo! Mi ricevis dokumenton en la polico de Valparaiso, ke mi devas anonciĝi ĉiutage ĉe la sinjoro inspektoro, kaj mi ne rajtas iris sur la straton post la dua horo.

            - Tio ne estas bona!

            - Ĉu vi diras tion al mi? Tial mi venis el Valparaiso.

            - Ĉu via nomo troviĝas en la libro de la maristoj?

            - Mi rifuzas tion.

            - Ĉu oni forstrekis ĝin?

            - Nu jes! Ĉu mi havas ian komunan al ili? Ĉiu ŝipisto en la mondo konas min sen libro!

            - Ankaŭ mi timas tion. Ĉu vi volas labori?

            - Ne.

            -Kial?

            - Mi perdis mian konvinkiĝon.

            - En kio konsistas tio?

            - Pasintjare mi ŝteli kvadratitan surtuton en Napolo, kaj de tiam mi sentas tiel, ke mi naskiĝis sinjoro. Mi decidis ne plu labori.

            - Ĉu anticipe vi laboris?

            - Ne. Sed mankis la decido.

            - Vidu… mi bezonas ŝipkelneron kaj hejtiston, cetere oni eksigos min, kaj mi ne havos laboron.

            - Ne gravas. Ni povos fari tion kune! Mi estas sperta pri ĝi.

            - Fermu vian buŝon… Mi trovos nek kelneron, nek hejtiston en Port Suez ĝis aŭroro. Tiam ekveturos la ŝipo Honolulu-Star plu. Jen estas la sezono. Nu atentu min: mi havas la dokumentojn de la hejtisto kaj la kelnero. Dungiĝu anstataŭ ili. Vi farus ilian laboron. Mi malofte vidis tiel fortan homon, kiel bubalo.

            - Vi nenion atingos per flatado!

            - Eble per io alia. La salajro de du homoj ĝis Tahitio estas konsiderinde alta monsumo. Vi povas perlabori tion sola… Vi hejtus duontagon kaj periservus la alian duonon. Neniu ekscius, ke la hejtisto kaj la kelnero estas la sama persono.

            - Kiam mi dormus?

            - Kiam ni alvenos al Tahitio. Se mi ne diras multe, ĝi daŭros kvin semajnojn. Vi ricevus la salajron de du homoj ĝis tie. Nu, ĉu vi venos?… Vidu, oni jam prepariĝas.

            - En ordo! Mi akceptas tion!

            - Nokte Wilson Hutchins, usona hejtisto, tage Jose Pombio, hispana kelnero! Notu tion! Ĉu vi scias hispane?

            - La nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj, sed per tiuj mi povas komprenigi min iel-tiel.

            - Kie vi lernis paroli en la lingvo de antaŭmanĝaĵoj?

            - Mi laboris en la montrofenestro de restoracio kiel slogantabulo en Barcelono, dum longa tempo.

            - Kio ĝi estas?

            - Mi sidis en la montrofenestro, inter budenoj kaj flanoj, iafoje mi kapjesis montrante sur mian ventron, kaj fine sekvis rikano, pro kio eklumis kelkaj elektraj lampoj sur mia stomako.

            - Tio estas bona laboro.

            - Ĝi bezonas nur intelekton kaj sinjoran aspekton. Kaj mi povas ridi bonege! Tial mi havas la nomon: Jimmy la Ĝisorela!

            - Ĉu do?

            - Ni ĉiuj tri dungiĝos. Jose Pombio, Wilson Hutchins kaj Jimmy la Ĝisorela!

            Kaj li tuj sekvis sian kompanon, kiu rapidis al la dokoj vere nekutime vigle de mortanto.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:16:16
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Jimmy la Ĝisorela estis ĝisoste mondulo. Li atribuis gravan signifon al sia aspekto, maniereco, li ŝatis la muzikon, li konstante vizitis la filmteatrojn kaj kunportis acidajn sukeraĵetojn, kiel la sinjoroj de bona societo.

            Li havis okulfrapan karakterizilon, ke li ŝatis lavi sin, kion neniu komprenis. Lia gracila , larĝŝultra staturo ne konvenis al lia adoleske glata vizaĝo, kio estis osta kaj larĝa, meze kun sufiĉe grandaj buŝo kaj dentoj. Lia konstanta rikano ne nur unufoje ererigis tiujn, kiuj iom facilanime, laŭ la aspekto prijuĝas siajn homkunulojn, tiel ili prmokis aŭ konsideris supraĵe la rikanantan Jimmy-on.

            Tiuj homoj, post la resaniĝo, multe pensadis pri iliaj impresoj, ererigitaj pro ŝajno, kaj ili decidis, ke en la futuro ili ne tiros konsekvencojn pri neniu sen bone bazita informiĝo.

            La stranga konateco komenciĝis kun la maato tiel, ke Jimmy la Ĝisorela vespermanĝis en la restoracio Finaranĝanto en Port Suez kaj legis malgrandan kajeron. Laŭkutime li faris tion kun reletive sinjora eksteraĵo, kio ne koncernas liajn butonmankan, flavan jakon, ĉifitan, lanan ĉemizon kaj ŝtrumpojn. Ĝi povas koncerni la lastajn nek tial, ĉar iun li perdis en Bruselo antaŭ kvar jaroj. Sed en lia supra poŝo videbliĝis angul-pinto de silka tuketo, kaj ĉirkaŭkole pendis okulvitroj kun tenilo, nomata “lorgnon” sur perfekta, eksvizite prilaborita, bicikla transmisiilo, kiujn portas nur tre elegantaj kaj maljunaj damoj. Per iu mano li manĝis, per la alia li prenis la okulvitrojn kun tenilo kaj legis la libron, apogitan al la bierkruĉo, kio estis konsiderinda akrobataĵo, se ni scias, ke Jimmy la Ĝisorela havis bonegajn okulojn, sed la vitroj de la “lorgnon” forte grandigis. Sed kelkfoje oni devas fari pli-malpli gravajn oferojn por ŝajni sinjoro.

            Dume en la restoracio Finaranĝanto proksimume dudek maristoj interbatadis jam pli ol dek minutojn. Sed Jimmy la Ĝisorelo ekatentis nur tiam, kiam bierkruĉo disrompiĝis super sia kapo sur la mur. Ekstarinte, li ĉirkaŭrigardis tra siaj forte grandigaj vitroj kaj malvarmkondute avertis la societon.

            - Mi estas tre sentema rilate mian kapon, sinjoroj – li diris kun pedanta severo -, tiajn brutalaĵojn laŭeble bonvolu neglekti!

            Li nek finis la riproĉadon, kiam la dua bierkruĉo flugis al li tiel, ke ĝi tuŝis lian ŝultron.

            - La interbatado nun estas finita! – li deklaris kategorie.

            La ceterajn vi scias… Jimmy la Ĝisorela komencis elĵetadi la interbatiĝantojn. Kiam li finis la grandan purigadon, proksimume dudek svenintaj homoj kuŝis dise, kaj la personaro de la luksa ŝipo Honolulu-Star, ekveturonta al Tahitio, tiutage reprezentis sin per dek du maristoj en la publika hospitalo de Port Suez. (Inter ili estis la hispana kelnero Jose Pombio kaj la usona hejtisto Wilson Hutchins).

            Poste li pagis sian verpermanĝon, levis la svenintan stiriston de sur sia libro kaj foriris. Baldaŭ li revenis nur pro sia tranĉilo, kiam li renkontiĝis kun la maato.

            Kaj vespere li eklaboris sur ŝipo, anstataŭ do homo, sed por duobla salajro. Li estis feliĉa.

            Li laboris denove.

            Jen tiel okazas al tiu, kiu interbatadas.

 

 

 

4

 

 

 

La ŝipo Honolulu-Star ekveturis el la haveno de Nov-Jorko, tra Gibraltaro kaj tra la Sueza kanalo al San Francisko, preter veturante Hindion kaj la insulojn de de la Pacifika oceano. Ĝi estis la plej longdistanca luksa ŝipo en la mondo, ekipita laŭ la pretendoj de kapricaj milionuloj, mondfaman filmsteluloj kaj trodorlotitaj tromp-kartludistoj.

            En la salono enuis elegantaj, delikatmenieraj homoj dum la tuta tago, en malpli grandaj grupoj. La vespermanĝoj faris solena la prezento de admirindaj vesperfestaj roboj kaj juveloj. Ceremonia gajeco, ĝentila interamikiĝo, rimarkoj pri la vetero, maristaj fakdemandoj, maŝinoj, navigado kaj pri ĉio, pri kiuj ili tute ne estis spertaj; ĝi signifis la societan vivon.

            En la drinkamuzejo sonas mallaŭta, milda ĵazmuziko, kaj oni kredencas ŝaŭmantan, nederlandan zingibron kaj anglan viskion. Kelkaj milionuloj kun kruda karektero, el la hidaj plantaĵistoj, iafoje amuziĝas, kio konsistas en tio, ke iu kriegas la tekston de kantoj kaj dirigentas la orkestron sur la kapo kun la ĉampan-malvarmiga sitelo.

            Oni priadmonas kaj iom envias lin.

            Poste atinginte la Ruĝan maron, sekvas poezia periodo de malpli gravaj flirtadoj kaj multe pli gvaraj mar-malsanoj.

            Jose, la kelnero estas servema, ŝercema al ĉiu, kaj li ŝatas manifestacii kun sia special man-lerteco. Bedaŭrinde iafoje kun modera bonŝanco. La malbona spirito de la ĵonglistoj hantas lin. Okazas, ke li alridetas iun virinon, kaj kvazaŭ nerigardinte tien, li facilmove verŝas la teon, sed dume, kiel, kiel ne, la varmega akvo verŝiĝas sur la kalvan kapon de maljuna sinjoro. Sekvas granda skandalo, kaj kelkaj homoj postulas d la kapitano la tujan forigon de la kelnero. Sed la familiestroj protektas lin, uzante ĉiun sian influon, ĉar la infanoj multe amuziĝas pri tio, ke Jimmy la Ĝisorela surverŝas la pasaĝerojn. Kaj kio estas tio, kion la gepatroj ne faras por la infanoj?

            Sed malsupre en la kaldronegejo Wilson Hutchins (la usona hejtisto) kelkfoje dormis staranta, kiel la ĉevaloj, kaj subite vekiĝinte, li eltiris varmajn viandopecojn el sia interna poŝo. Atinginte la markolon Bab El Mandeb, li jam povis manĝi ankaŭ en sia dormo.

            La ĉefmaŝinestro timis lin, kredante, ke li estas obsedito. Iu araba hejtisto volis fini tiun situacion, kaj li puŝpikis Houtchins-on per la ŝovelilo, sed li ne plu faros tion, ĉar de tiam li havas tian nazon, kiel terpomo de speciala formo.

            Tiel statis la aferoj ĉe Adeno. Post Adeno en la restoracio estis okulfrapa la dormemo de la kelnero Jose. La ĉefmaŝinestro aŭdis starante ĉe la supenirejo de la kaldronegejo, kiam la unua oficiro raportis al la kapitano, ke la kelnero Jose estas konstante dormema.

            Tiam la maŝinisto rimarkis modeste, ke Wilson Hutchins, iu hejtisto samtiel estas konstante dormema, kaj li opinias, ke glosino povas esti ie en la ŝipo, kiu kaŭzas tiujn sporadajn simptomojn de dormomalsano.

            Laŭ la kapitano la maŝinisto estas idiota pro la drinkado de brando, kiu ŝajnis esti sufiĉe reala supozo, ke ankaŭ la oficiro akceptis tion.

            Sinjoro Irving, la plej stranga pasaĝero de la ŝipo, sincere fermis en sian koron Jose-on, la sortopersekutatan ĵongloron kaj infektitan kelneron je dormomalsano. Sinjoro Irving ne havis pli ol dudek jarojn, sed li aspektis nek tiom. En smokingo li estis tia, kiel knabino. Li havis belajn, arkajn brovojn, mirantajn, grandajn, nigrajn okulojn, lia simetria, delikata vizaĝo similis al tiu de knabo. Li apenaŭ diris ion, se tamen, nur mallaŭte, ĝentile parolis kaj kontaktiĝis kun neniu, escepte la kutiman prezentiĝon de la unua komuna manĝado.

            Li aperis nur en la societo de sinjoro Gould sur la ŝipo. La pasaĝeroj elkore malamis tiun Goould-on. Li estis dika, kolosa, blankhara homo, kaj ĉiu sentis tiel, ke li tiranadas super la ĉarma knabo. Kvankam tiu junulo estis tiel silentema, tiel malgaje eleganta, kvazaŭ li volus fariĝi pastro, aŭ li havus profundan funebron.

            Atingonte Panang-on, stranga afero okazis inter li kaj Jose. El la haveno venis kolosa malajo sur la ferdekon. Li rompis katenon, manĝis najlojn kaj montradis sian muskolojn por kelkaj groŝoj. Li havis grandegajn muskolojn. Poste li prezentis la prenojn de la luktado ĵiuĵicu por la maristoj. Jose kuradis supren-malsupren sur la ŝtuparo kun refreŝigiloj, tortoj, sed pro iu malbone kalkulita, grandarka, gracila movo, li faligis kremtorton ĝuste sur la kapon de la fort-artisto de sur la promen-ferdeko.

            La malajo stertore skrapis la ĉokoladan kremon de sur si, li grincis per siaj grandegaj dentoj, fine li subpremis sian koleron kun kavalira rideto, poste li diris, ke li diserigus Jose-on, se li ne konsiderus la grandsinjoran ĉirkaŭaĵon.

            La hispana kelnero tre energie kriis la nomon de kelkaj antaŭmanĝaĵoj al la indiĝeno, pro kio li kompreneble ekscitiĝis.

            - M’Bisung! Glonga! Bon-Bon! – stertoris la malajo.

            - Omlette á la Sevilla! – kriegis Jose.

            - Olla potrida! – citis la kelnero el sia slogantabula periodo kaj malsuprenkuris. Li staris tie antaŭ la malajo, kaj la pasaĝeroj, feliĉaj post la multe da monotoneco, ariĝis el ĉiu direkto.

            Sinjoro Irving staris supre, ĉe la balustrado en sia kutima malgajeco kaj rigardis malsupren kun enua, indiferenta vizaĝo.

            La malajo ekbriligis siajn blankajn dentojn kaj denove ridetis.

            - Kion volas tiu malforta blankulo… Mi manĝos lin…

            - Nur komencu tion – diris Jose

            - Mi ne batos! Hinda memdefendo… Batu vi tutforte. Mi nur defendos min.

            - Tio ne estos bone… - kontraŭparolis Jose.

            - Batu vi! Preno estas certa, rapida, vi ne trafos min.

            - Nu bone. Ĉu mi povas komenci?

            - Jes.

            Jimmy la Ĝisorela estis scivola pri la preno. Certa ĵiuĵicu.

            - Nu batu! – urĝis lin la malajo. – Estos surprizo!

            Vere okazis granda surprizo. Ke iu preskaŭ faru transkapiĝon pro unu vangofrapo, ke li renversu kvar pasaĝerojn kaj multajn tabletojn kun frambo-refreŝigiloj, ĝi vere estas surpiza.

            La sango fluis tra liaj nazo, buŝo kaj oreloj, kaj lia haŭto krevis de lia dekstra okulo ĝis lia buŝangulo. Li spiretis tiel, iom sterniĝinte, dume la kvar pasaĝeroj urĝis lin leviĝi de sur ili.

            Dum tiu tempo Jose dormis iomete. Starante. Kiel ia maljuna ĉevalo. La malajo salte leviĝis kriegante.

            - Ĝi ne validas! Vi estas maldekstramanulo! Mi atendis baton el dekstra direkto.

            Jose levis sian ŝultron.

            - Neeblas starigi trafikdirektan policiston apud ĉiun vangofrapon.

            - Mi mortbatros… vin!

            Li alkuris lin. Jose iom retropaŝis, ĉar la malajano gluiĝis pro la frambo-refreŝigilo, kaj la kelnero timis pri sia bela, orbutona uniformo. Li faris rapidan hokbaton por malakceli la unuan elanon de la atakanto. Poste li kliniĝis de antaŭ maldekstramana, rekta bato, kaj li facilmove ekbatis la mentonon de la indiĝeno.

            Tiam piedbato trafis lin.           
            Kontraŭregula, insolenta, nekonvena piedbato al sportisto. Kolero ekregis Jimmy-on la Ĝisorelan kaj laŭtege ekkriis:

            - Insalada fritte á la Escorreal!

            Pro tio la sango glaciiĝis en ĉies vejno. Ili estis klarvidaj pri tio, ke ili aŭdis ĵuron, devenanta de la antikvaj maŭraj konkerantoj, kiun diras hispanaj junuloj nur tiam, kiam ili decidas sin lukti por vivo aŭ morto.

            Kaj li saltis.

            Li kaptis la kolon de la malajano en sian kubutflekson kaj premis ĝin al sia trunko. La bubal-dikaj, nigraj kolmuskoloj ŝveliĝis pro la fortostreĉo, kaj…

            Kaj tiam Jimmy la Ĝisorela hazarde suprenrigardis al la promenferdeko. Kion li vidis, li preskaŭ forlasis la malajanon pro sia surprizo.

            Sinjoro Irving, kubutante sur la balustrado, ĵetis al li instige, petoleme el sia okulangulo, kvazaŭ li dirus tion, ke: “Ek! Instruu lin!”

            Jose tordis lian kolon, eklevis lian stomakon per sia kubuto, pro kio la indiĝeno flugis malproksimen, kaj li falegis laŭlonge de la akso de sia kolosa korpo, ke la ŝipo ektremis.

            Ĉiu spektanto komencis aplaŭdi senintence. Oni eltrenis la malajanon, kiel mortpikitan taŭron el la areno, preninte liajn piedojn.

            Jose, kiel laca violonartisto, kliniĝadis kun afabla rideto, li premadis sian manon, ĵetis kisojn, sed hazarde li dorse puŝiĝis al la bufedo, renversinte ĝin kune kun la stablo, li sukcesis ŝpruci la duono de la societo per glaciaj trinkaĵoj.

            Sonoranta, gaja, agrabla ridado aŭdiĝis el la alto. Ĉiu suprenrigardis. Sinjoro Irving ridis ĉe la balustrado. Sed tiam aperis la kolosa figuro de lia edukisto, kaj la pura infanvoĉo tuj ĉesis. La junulo foriris serioze, dignoplene.

            - Tiu kelnero estas freneza homo, sed ĝisoste viro – rimarkis la kapitano. Kaj li turnis sin al la rondbarba, ruĝ-vizaĝa maato. – Ĉu vi scias, kiel durajn pugnojn havas tiuРknabo?

            - Mi scias – respondis la maato malgaje, sed pri tio li diris nenion pli.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:16:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

5

 

 

 

- Sinjoro… mi ne dormis de tri monatoj…

            - Eltenu nur du semajnojn – flustris la maato. – Vi povas alkutimiĝi al tio iom post iom.

            …Estis bela, tepida vespero, sed iomete sufoke varma. La vaporŝipo veturegis sur brilantaj, nigraj ondoj inter la Malaja duoninsulo kaj Singapuro. Jimmy la Ĝisorela sidis sur la supro de la ferŝtuparo, kondukanta al la kaldronegejo, apud la maato.

            - Nur estu singarda – flustris la barbulo. – Estas okulfrape, ke vi dormas ĉiam. Neniu alia krom vi staradas kiel somnambulo

            - Kion mi faru, se tiel viglaj pasaĝeroj toviĝas ĉi tie?

            - Se oni malkaŝos, ke la kelnero Jose kaj la hejtisto Hutchins estas identaj, tiam ankaŭ mi estos elĵetita pro la trompo.

            - Ne timu, nur du semajnoj devas jam pasi, ĝis tiam mi vigilos iel.

            - Dormu nun duonhoron ĉi tie sur la suprenirejo de la ŝtuparo… Mi vekos vin ĝustatempe.

            Anstataŭ respondi, la kelnero jam dormis.

            …Baldaŭ li subite vekiĝis, ĉar iu ektuŝis lian ŝultron.

            - Lasu min ankoraŭ… - li murmuris – vi, ekzekutisto… Nur kvin minutojn…

            - Vekiĝu, fremdulo!

            Li subite sobriĝis. Li tre ekmiris, vidante, kiu sidas apud li sur la ferŝtuparo… Sinjoro Irving!

            - Pst… - li flustris – Sinjoro Gould kredas, ke mi dormas. Akceptu mian plej altan rekonon, kelnero. Vi estas bravaulo! Mi volis diri nur tion.

            La maŝinoj, sidantaj sur gumaj benkoj, obtuze bruis sub ili. Cetere estis silento. Sinjoro Irving sidis apud li sur la ferŝtuparo, sed tiel solene, kvazaŭ li farus serizonan ceremonion.

            - Vi bone draŝis tiun indiĝenon – li diris rekone. – Ĉu vi estas tre forta? Ĉu vi permesas… palpadi viajn brak-muskolojn? – li demandis preskaŭ pie.

            - Nu ne diru idiotaĵojn!

            La okuloj de la junulo ekbrilis.

            - Ĉu tio estas ofendo?! – li demandis kun ĝojo.

            - Hm… Vi kondutas tiel, sinjoro Irving, kvazaŭ vi estus ebria.

            - Oni ankoraŭ neniam ofendis min.

            - Ne diru! Ĉu vi estas tiel forta?

            - Mi ne sicas. Mi ankoraŭ batis neniun. Diru, fremdulo, kiel ĝi okazoas?

            - Nu ne ŝercu pri mi! Ĉu vi ne scias, kia ĝi estas, kiam oni forte ekbatas iun? Vi povis vidi tion, kiam vi iris sur la trato.

            - Mi ankoraŭ dum mia vivo neniam promenis sur la strato.

            - Ĉu vi ne promenis?… Kiu… do vi estas… sinjoro Irving? Ĉu vi ne estas… sinjoro Irving?

            - Mi estas inkognite.

            - Kia vestaĵo ĝi estas?

            - Inkognito signifas tion, kiam iu havas pseŭdonomon.

            - Bonege! Tiam ankaŭ mi estas inkognite! Ĉu ankaŭ vi estas trompisto?

            - Haha! Vi estas tre afabla subulo, kelnero Jose, sed mi devas iri, ĉar sinjoro Gould rimarkos mian foreston.

            - Kial vi timas tiun homon? Se vi volas, morgaŭ mi surverŝos lin dum la tagmanĝo per porcio da malvarma, marinita fiŝo, á la tournedot.

            - Ne, ne!… Mi tre petas vin, kara, groba sinjoro! Mia karmemora patro nomumis onklon Fernadez mia plenrajta edukisto, li estas la reganta princo, kaj ni devas akcepti tion.

            - Estas iom malklara por mi, kion vi diras. Sed tio certas, ke tiu ulo ne plaĉas al mi, kaj mi volonte batadus lian kapon al io ajn, kio estas firma kaj elstara.

            - Ho!… Homo! Ne provu fari tion! Vi estas honesta laboristo, kaj vi ĝuas nian favoron, ĝi konsekvencus gravan punon… Kaj nun, kara fremdulo; mi devas iri… Iam mi parolados denove. Mi tre bone amuziĝis kun vi. Tial mi premios vin! Ĉu vi volas ricevi monon?

            - Kiel…?

            - Mi ne tre bone konas la valoron de la mono. Se mi donos al vi kvincen dolarojn, ĉu tio estos multa? Ne. Ne! Ĝi estas tro malmulta, kaj mi ofendos vin per tio…

            - Kiel… kion?… Bonvolu diri, kio ĝi estas?

            - Jes! Foje pro la favoro de Dio mia reganta onklo premiis iun sian fidelan subulon, kaj li donis dumil dolarojn al li. Ĝi do ne estas tiel bagatela sumo, ke mi devus honti pro tio! Jen prenu ĝin, bonulo…

            …Elpreninte sian monujon, li transdonis dumil dolarojn, poste li frapetis la ŝultron de la kelnero kaj lasis lin tie.

            Li ne kredis, ke li estas maldorma, aŭ se jes, tiam la knabo estas freneza, kaj la kolosa, malbelega homo estas lia flegisto.

            Du… mil… dollaroj! Estas inde primediti pri tiu afero! Sed li vane pensis la aferon inda al tiaĵo, ĉar li ekdormis subite.

 

 

 

D U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

 

Jose, la kelnero dormis. Li dormis, kiam li haltis por momento portante la supon, li dormis, kiam la kuiristo metis la viandon sur la pleton, kaj li dormis, kiam li pladis ĝin en la sinon de la sveda, privata instruisito.

            Li subite vekiĝis je la kriego.

            Ankaŭ la hejtisto Hutchins dormis. Li dormis dum la karbo ruliĝis en la kaldronegon, li dormis, kiam li levis la ŝovelilon, kaj li dormis, kiam li faligis ĝin sur la piedon de la ĉefmaŝinestro.

            Li sibute vekiĝis je la krego.

            La unua oficiro diris al la kapitano, ke Jose, la kelnero konstanta dormemo pli graviĝis.

            La ĉefmaŝinestro diris al la kapitano, ke Hutchins, la usona hejtisto vekiĝas jam nur por kelkaj minutoj, kiam li ĵus batas iun.

            Kelkaj maristoj interflustradis. Stranga simptomo aperas sur la ŝipo. Jam du homoj malsaniĝis.

            La maato diris al Jimmy la Ĝisorela, ke okazos problemo, se oni ekzamenos la malsanulojn, ĉar evidentiĝos, ke neniu el ili estas ĉi tie, nur Jimmy servas sur la ŝipo, kiel ŝanĝ-iluziisto.

            Jimmy la Ĝisorela diris denove nur tion, ke ne li estas kulpa, sed la pasaĝeroj. Ĉiu estas tro vigla sur la ŝipo. Oni tuj trankviliĝus, se ankaŭ aliuloj estus dormemaj. Li promesis al la maato, ke li provos ekvilibrigi la aferon. Sekvonttage li zorgis pri tio, ke la vigleco de la pasaĝeroj malpliiĝu.

            Kaj li ne devintus fari tion!

            Precize je la tria horo kaj duono (laŭ azia tempokalkulo) en kalkulita loko, laŭ la koordinatoj de longitudo kaj latitudo, en plena senvento, la ŝipo Honolulu-Star daŭrigis sian veturon, per rapideco dek ok marmejloj po horoj al la markolo Malako. Salon-orkestro muzikis sur la promenferdeko, kaj iu pasaĝero rakontis al siaj du konatulinoj, ke io ne estas en ordo sur la ŝipo. Laŭdire okazis suspektinda malsaniĝo je dormomalsano, sed oni sekretas tion antaŭ la pasaĝeroj.

            Je la kvara horo kaj 10 minutoj (laŭ azia tempokalkulo!) la ŝipkuracisto laŭ la ordono de la kapitano venigis al si la kelneron Jose Pombio kaj la hejtiston Wilson Hutchins pere de la maato. Samtempe!

            Je la kvara horo kaj 12 minutoj (laŭ la tempokalkulo de la supre menciita mondparto) la maato iris en sian kajuton kaj murmuris preĝojn, revokitajn el sia infanaĝo. Li estis certa pri tio, ke oni forstrekos lian nomon el la listo de la registritaj maristoj.

            Je la kvara horo kaj dudek minutoj la kelnero Jose aperis antaŭ la kuracisto, kiu ĵus foliumis libron ekscitite.

 

 

La specialaj simptomoj de la dormomalsano, kiam ĝi aperas en formo de sporadaj malsaniĝoj, kaj ties akompanaj simptomoj forviŝiĝas.

 

 

            Ĝi priskribis kazon, okazintan sur ŝipo. Kie unusola glosino troviĝis en la bilĝo kune kun la kargo, kaj ĝi povis propagi la kontaĝon eĉ sub la modera-klimata zono.

            La kuracisto levis sian rigardon el la libro. La kelnero Jose staris antaŭ li en leĝera korpopozicio kaj ronkis modeste.

            - Alo!

            - Kiu parolas?! – vekiĝis Jose subite.

            La kuracisto rigardis lin. Hm… Suspektinde! Suferanta vizaĝo, lanvoraj trajtoj, profunde sidiantaj okuloj, hebete malfermita buŝo, malregula spirado.

            - Ĉu doloras via kapo?

            - Jes.

            - Ĉu vi fumas?

            - Prefere mi trinkus ion.

            - Mia demando ne estis propono!

            - Sufiĉe malbone, ĉar mi fumas.

            - Ĉu vi jam estis en Ariko?

            - Antaŭ du jaroj.

            - Ĉu viaj gepatroj vivas?

            - Mia patrino.

            - Kiel mortis via patro?

            - En foira festo. Okazis akuta pafado kaj ĉiu tiaĵo…

            - Ĉu vi/li drinkas?

            - Mortinte jam ne.

            - Homo! Ne ŝercu! Nun temas pri serioza afero! Ĉu doloras iu korpoparto via?

            - Mi sentas pikan doloron ĉe mia ripo…

            La kuracisto ŝovis ion en siajn orelojn, de sur kiu pendis io rondforma laŭtigilo. Li metis ĝin sur la ripojn de Jimmy la Ĝisorela.

            - Enspiru aeron.

            Jimmy la Ĝisorela kaptis la metalon, metitan sur liajn ripojn kaj kriegis en ĝin:

            - Mi estas tiklema!

            La kuracisto retrosaltis hurlante, ĉar li sentis tiel, kvazaŭ peza baterio estus pafinta apud liaj oreloj.

            - Stultulo!… Vi surdigas min… De kiam vi sentas tiun doloron ĉe viaj ripoj?

            - Kiam la stiristo paŝis sur tiujn hazarde en la mallumo.

            - Sed nun jam foriru!

            - Mi petas vin… ĉu vi ne povus doni al mi ion kontraŭ kaѰdoloro…? Mia kapo tre doloras.

            Ĝi estis mensogo. Sed la kuracisto kredis tion, kaj li tuj iris al la ŝranko. Jimmy la Ĝisorela sekvis lin. Li vidis demalproksime tiun malgaranda ujon, sur kies etikedo estis skribita:

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:17:31
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

O P I O

 

 

            Ĝi estas ofte uzat medikamento ĉi-regione pro la ŝanĝiĝinta klimato kaj pro la digestproblemoj, kiujn kaŭzas la nekutimaj manĝaĵoj. La kuracisto jam elprenis la pulvoron kontraŭ la kapdoloro, kiam li aŭdis frakasbruon. La stulta kelnero puŝfaligis glason de sur la tablo.

            - Forportu vin!

            Jose rapide foriris. Sed dum la kuracisto rigardis malantaŭen, aŭdinte la frakasbruon, li haste ŝovis en sian poŝon proksimume ses malpli grandajn skatoletojn da medikamento el la interno de la opiujo, ĝi estis pli ol la duono de la opioprovizo.

            Tio okazis je la 4-a horo kaj 44 minutoj. (Laŭ la tempokalkulo en Greenwich estis la 4-a horo kaj 12 minutoj, 8 sekundoj!) Senpere antaŭ la  pranzo.

            Je la kvina horo kaj 15 minutoj la kapitano vokis la atenton de la pasaĝeroj, ke ĉiu gardu sian trankvilon, sur la ŝipo troviĝas la necesaj medikamentoj por lokalizi la epidemion.

            La paniko eksplodis tiam, kiam la tri sinjoroj, kiuj ekdormis pranzinte, rekonsciiĝis nur post longa revivigo. Iu el ili estis sinjoro Gould, la grandega edukisto. Li dormis plej profunde. Kvankam dum la pranzo li ankoraŭ estis tre vigla.

            Nun li dormis profunde.

            Sakvan tagon post la matenmanĝo (la 9-a horo kaj 27 sekundoj inter la konvenaj gradoj de la norda kaj suda latitudoj) du aliaj pasaĝeroj endormiĝis, kaj tagmeze la kapitano ordonis al la radiisto, ke li informiĝu pri la nomo de la ŝipoj, estantaj en ilia proksimo. Eble ili bezonas ties helpon.

            Dramo sur la oceano!

            La plimulto de la pasaĝeroj jam tiam konjektis, ke ili travivas iun hororan, maristan historion, kiujn ili tiomfoje primokis, kiel ekzemple la Fantomŝipon, aŭ eĉ ne menciante la ribelulojn de la ŝipo Bounty, kiuj manĝis ankaŭ homkarnon.

            Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio, ke eĉ post kvindek jaroj la enigmo de la ŝipo estos nesolvita, kiu silente glitis al la haveno de Singapuro, ĝi albordiĝis ĉe la moleo, sed ne elŝipiĝis pasaĝero, ne aŭdiĝis sono de sur la ferdeko: ĉiu homo mortis! Oni faros filmon el la tragedio de la ŝipo Honolulu-Star, kaj la homoj sidos en la kinejon kun siaj konatulinoj por rigardi ĝin. Poste ili diros: “idiotaĵo!”

            Komponisto el Kopenhago energie postulis, ke la kapitano malsuprenigu la savboatojn, kaj ĉiu fuĝu, kien li povas. Ĉar la kapitano rifuzis tion, li volis fari protokolon pri la afero, sed li dume ekdormis.

            La homoj fermiĝis en sian kajuton. La teruro, la malbona antaǔsento ekrekis ĉiun.

            Kaj unu pasaĝero fine vere fartis bone. Li eĉ fortepianis vespere en la drink-amuzejo.

Tiu pasaĝero estis la laǔdira sinjoro Irving.

            Ĉar lia edukisto tuj ekdormis post ĉiu manĝado. Profunde kaj longe.

            La junulo unue nur en la manĝejo sidadis unu horon pli longe. Sed sekvan tagon (la epidemio atingis sian kulminon same laǔ la azia kaj greenwich-a tempokalkulo) sinjoro Irving kaŝrigardis en la drink-amuzejon, kie la orkestro ludis ritmajn fox-trott-jon en duondormo.

            Ĉirkaǔ noktomeze la junulo komencis zumkanti. Liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj brilis, kaj sekrete li certe sopiris, ke tiu epidemio nur daǔrus longe.

            Jam la trian tagon furiozis la dormomalsano. La admiralitato post mallonga interŝanĝo de mesaĝoj proponis tion, ke la ŝipo Honolulu-Star konstante informu ilin pri ĝia pozicio kaj veturdirekto, krome estus proponinde kolekti la muŝojn, troviĝantaj sur la ŝipo por la atendebla sanitara inspekto, ĉu estas glosino inter tiuj.

            Armena kovertofaristo diris al la kapitano kun drama simpleco, ke li havas lepron.

            Tiaĵo okazis ĝis nun nur en  terurdramoj!

            - Homo! – flustris la maato, kiu malgrasiĝis dum mallonga tempo je duono de sia viva pezo. – Vi faris tion!

            - Jes – respondis Jimmy la Ĝisorela sincere. – Vi diris, ke estas okulfrape sur la ŝipo, se du homoj konstante dormas. Nun jam nur tio estas stranga, se iu maldormas.

            - Kiel vi faris tion?!

            - Per opio. Okazos nenia problemo. Ĉiu ricevos nur tiom, kiom preskribitas la aldonita tabuleto pri la dozigo de la opio “por gravaj malsanuloj”. Kaj tio ne povas esti danĝera dozo.

            - Se ĝi… evidentiĝos… Mi estas via komplico. Ni estos kondamnitaj al dek jaroj.

            - Dio mia… Oni certe ne proponos ordenon pro ĝi. Mi tute ne akceptus tion.

            - Hej! Maato! – kriis iu oficiro al ili. – Iru kun tiu junulo en la deponejon! Kaptu muŝojn, kaj porti tiujn al la kuracisto!

            - Ĉu ankaǔ la muŝoj bezonas terapion? – miris Jimmy la Ĝisorela.

            La tuta personaro partoprenis muŝ-ĉaspeladon. Ankaǔ li ekiris kun la maato. Estis infera varmego sur la Hinda oceano. Precipa apud la maŝinejo. Jimmy la Ĝisorela kiel hejtisto iradis malvestinte sin ĝis la trunko, krom la varmego unuavice tial, ĉar lian solan ĉemizon uzis la kelnero Jose.

            - Homo! Ĉesigu la epidemion! – petegis la maato.

            - Neniu divenos tion, vi povas esti trankvila.

            Ili iradis tien-reen en la pakaĵdeponejo. Jimmy la Ĝisorela haltis apud grandega korfo.

            - Kia diablaĵo! Oni bone aranĝis tion! Jen vidu!

            Sur la kofro pendis grandega tabulo:

 

 

A T E N T U !

N E   R E N V E R S U   Ĝ I N !

E L V E R Ŝ I Ĝ A S !

 

 

            - Damne, la multaj idiotoj – blasfemis la maato -, venu kaj ni returnu tiun bagaĝon!

            Ili estus komencontaj fari tion, kiam iu energie frapetis sur la flanko de la kesto, kaj raspa, vingusta voĉo ekparolis el interne:

            - Nun jam lasu ĝin nur tiel, se ĝis Adeno mi staris kapaltere en ĝi.

            - Kio estas, hej?! Kiel vi nomiĝas?

            - Iru en la inferon!

            Tiaĵo ankoraǔ ne okazis! Ili trovis la plej impertinentan, kaŝ-pasaĝeron.

            - He! – kriis la maato -, ĉu vi scias, kio okazas al kaŝ-pasaĝero, se ni estos kvarantenigitaj?

            - Kial estus la ŝipo kvarantenigita?

            - Kontaĝo minacas la pasaĝerojn!

            - Ĉu iu estas infektita de idiotaĵo?

            - Per la sep sakramentoj…

            Li malfermis la keston, kaj…

            Ĝi estis malplena! La kesto, el kiu iu parolis antaǔ unu sekundo!

            Li staris stulte… La maato faris krucosignon.

            Mistero…

            - Tiuloj minacas min – rimarkis la ĵus aǔdita voĉo el dorsdirekto. Ili turniĝis.

            Trampa maljunulo staris antaǔ ili. Jimmy la Ĝisorela kriis timiĝinte:

            - Fred la Malpѵra…!

 

 

2

 

 

 

La maljunulo estis tranga fenomeno. Li palpadis sian iom pintan, blankan barbon, pendantan ĝis lia brusto per sia mano, havanta longajn, vulturformajn ungegojn. Kvazaǔ li fortepianus siajn, etajn ruzaĵojn, grandajn cerbumadojn sur la muta muzikinstumento de sia barbo, kiel li malrapide ludadis per siaj longaj, hirtaj, malpur-grizaj, maldensaj haroj. Sur lia vizaĝo estis kelkaj globformaj, grandaj verukoj, karakteriza nazo, simila al tiu de nizo-beko, malsuprenkurbiĝanta, larĝa buŝo kaj brilantaj, saĝaj, maltrankvilaj, etaj okuloj, kadritaj per iom da ruĝa likvaĵo. Liaj hirtaj, griz-blankaj haroj pendis senorde sur lian frunton, kaj per refleksa movo iafoje li ŝovis sur sian nokun, aǔ gratante sian kolon, li malrapide antaǔenŝovis ĝis sia nazo la ŝiritan, sordidan, vizieran ĉapon, kiu estis tre foruzita, malpura, tamen ĝi aspektis ĉapo de kapitano.

            Ĉar Fred la Malpura estis kapitano.

            Lia nomo rondiris tiel de buŝo al buŝo, oni konis lin tiel en la grandaj havenurboj de margolfoj kaj en malgrandaj, fiŝistaj vilaĝoj, oni nomis lin tiel, menciante lian nomon okaze de krimaferoj:

            “Fred la Malpura, la kapitano!”

            Kie kaj sur kiu ŝipo, kiam kaj kiel li fariĝis kapitano, tio evidentiĝis en neniu pundomo, el neniu kriminala dosiero, kiel tre multaj aliaj cirkonstancoj, kiuj iafoje prezentiĝis rilate la personon de Fred la Malpura, sed neniu dubis tion, ke Fred la Malpura vere estas kapitano. Kiu estus kapitano, se ne li, kiu konas ĉiujn pilotojn en la mondo laǔ la nomo, li estas en cidira rilato kun la magiisto de la aǔstrala tribo Ĉarung, kaj li nur foje veturis en tia ciklono ĝis nun, ke dume lia pipo estingiĝis. (Sed poste evidentiĝis, ke la tipo de tiu pipo ne estis Watson kaj farita el la radiko de manilo.)

            Li butonumis la altan kolumon sur sia nigra svetero en la plej varmega vetero. La tempo formis lian vastan pantalonon dura kaj tuboforma. Iam ĝi estis eble stria ĵaketo, sed tio apenaǔ estis videbla sur la vestaĵo. Strange, li premis la randon de la pantalontubojn en la ŝuojn ĉe la maleoloj, el kio konsekvencas, ke originale ĝi ne estis almezurita al li. Cetere eĉ tio montris ĝin, ke nek la enpremado mallongigis tiujn sufiĉe, ĉar li devis tiri sian pantalonon ĝiskole. Laǔdire li povintus tiri ĝin eĉ pli supren, sed li ne faras tion, ĉar la pantalono estas iom vasta ĉe la akseloj.

            Iafoje li enposŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris kun balanciĝanta supra korpo. En lia konduto estis ia mirinda indiferenteco kaj defia malestimo al ĉiu.

            Sed lia plej okulfrapa, publike konta karakterizaĵo estis tio, ke li estis la plej malpura homo en la mondo. Ĝi estis tiel senpera, eĉ pruvon ne bezonanta impreso, kiel en la filozofio kiu ajn, tiel nomata aksiomo.

            Lia sunbrunigita vizaĝo gardis kiel grandan misteron la daton de la lasta sinlavado. Nur tio estis videbla preterkure senduba, ke la diveno de tiu tempopunkto ne formis la objekton de proksima paseo. Ŝajnis duba, ĉu tiu homo lavis sin iam?

            La maato retropaŝis instinkte, kiel artkonanto, staranta vidalvide al famega kreaĵo.

            Jimmy la Ĝisorela ne povis ekparoli dum minutoj.

            - Kial vi miras? Ĉu eble vi atendis tion, ke junulino elvenas el la kesto en konfirmacia vestaĵo?

            - Kiel vi elvenis de tie?

            - Malantaǔe: Estas sur la kesto “enirejo por la artistoj”. Ĝis Adeno mi staris surkape. Mi pasigis tutan dudek kvar horojn tiel, kiel ŝtoniĝinta fort-artisto. Iu stulta pakaĵportisto metis la bagaĝon renversite.

            - Kial vi ne malfermis ĝin antaǔe?

            - La ŝlosilo rompiĝis en la seruro. Kiam oni staras surkape, povas okazi tiaĵo. Pasis dudek kvar horoj, dum mi povis lozigi la malantaǔan lignotabulon, starante surkape, ke ĝi estu elprenebla. Nun vi scias ĉion, iru do en la inferon!

            - Hoho! – diris la maato – kontaĝo estas sur la ŝipo. Tiam prisilenti kaŝpasaĝeron estas kapokosta peko

            - Hm… ĉu eble mi subaĉetu vin?

            - Mi devus ricevi multe da mono por tio! Dek jaran punon ricevas en la kolonio tiu, kiu prisilentas la indikojn, koncernatajn la epidemion!

            - Vi pravas – kapjesis Fred la Malpura melankolie.

            - Vidu – interrompis Jimmy la Ĝisorela -, se ni diros tion, ke vi elvenis memvole, tiam la kapitano konsideros la aferon malpligravige.

            - Nur ne defendu min – respondis Fred la Malpura kun profunda malestimo, poste li ŝovis sian ĉapon malantaǔen, enpoŝigis siajn manojn kaj ekiris al la suprenirejo kiel grandega pendolo. – Ni iru. Vi pravas! Mi ne plu povas prisilenti miajn informojn pri la epdimio, ĉar cetere okazos problemo al mi. Mi tuj raportos al la kapitano, ke li arestu tiun friponon, kiu venenas la pasaĝerojn per opio.

            La maato konsterniĝis.

            - Kio… estas… frategĉjo Freddy – balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela.

            - Ni iru nur! La tempo urĝas! Pasigi dek jarojn malliberigite, en mia aĝo ne estas agrabla. Mi havos tempon nenifari du miaj maljunaj tagoj.

            Li havis minimume kvindek ok jarojn.

            - Nu sed… kiel vi pensas tiun aferon… pri opio?

            - Ne volu trompi min Jose la Ĝisorela. La araba hejtisto kuŝas sur la malluma koridoro de la deponejo. Li ronkis suspektinde. Suprentirinte lian palpebron, mi vidis ĉion. Ĉu vi volas erarigi min per opio? Ĉu min?

            Nun li antaǔenŝovis sian ĉapon kaj ekiris tiel al la ŝtuparo.

            - Atendu! – ili saltis samtempe al li.

            - Neeblas! La maato pravis. La epidemio estas epidemio, kaj la prisilento de la indikoj kaj tiaĵo signifas vivdanĝeron.

            - Sed ni priparolu tion…

            - Estas superflue, Hutchins la Ĝisorela. Per kio povus subaĉeti min du malriĉaj homoj en tia kapokosta afero. Lasu min, mi rapidas…

            - Atentu min, kapitano – diris Jimmy la Ĝisorela post mallonga pensado -, kial kompliki la aferon? Ni estas en via mano. Diru, kion vi volas, kaj fino! Mi scias, ke vi nun senplumigos nin senindulge, ĉar vi estas monavida kaj kruela. Parolu!

            Fred la Malpura pensadis, li piketis siajn dentoj per iu sia vulturforma ungego, per la alia mano li rulumis la finon de sia barbo tute mallaĝa.

            - Nu bone! Ni ne pasigadu la tempon seneluze. Donu du mil dolarojn al mi, kaj fino.

            Jimmy la Ĝisorela fariĝis mortepala.

            - De kie mi prenu… mil dolarojn?

            - Vi trovos en via malantaǔa poŝo ledan dokumentujon kun spegulo, kombilo kaj ora plakedo de aǔtokoѮkursisto el Limao. Tie estas la dumil dolaroj.

            Jimmy la Ĝisorela ŝovis sian manon en la poŝon rezolute por mortpiki tiun homon.

            - Mi ne bezonas la perlamotprenilan tranĉilon – diris la kapitano lace kaj elprenis de ie muzean, duonmetran pistolon kun turniĝanta bareleto -, se ĉiumaniere vi volas doni ankoraǔ ion, mi akceptas la oran plakedon, sed dum mi kalkulos ĝis tri. Unu…

            Jimmy la Ĝisorela dentogrincante transdonis la ledan dokumentujon, kiu tuj malaperis en la malantaǔa poŝo de lia vasta pantalono. Poste la abomena, laca, malestima vizaĝo de Fred la Malpura mediteme direktiĝis al la maato. Li timegis.
            - Pagu al mi antaǔe la tutan salajron de la hejtisto Hotchins, de Port Suez ĝis Tahiti, entute cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn – li diris fine.

            - La hejtisto… ricevas nur cent tridek dolarojn.

            - Simpla ŝovelisto. Sed Hutchins estas unuaranga, ekstrasalajrita, ĉar la admiralitato kvalifikis lin kaldroneg-forĝisto antaǔ kvar jaroj, tiel post la subtraho de la asekuro vi devas doni al mi cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn. Ni ne lasas ekspluati min.

            La dentoj de la maato ekgrincis laǔte. Sed li pagis.

            Fred la Malpura zorgeme kalkulis la monon. Li redonis dek ok cendojn el la cent sepdek ses dolaroj.

            - Mi ne akceptas pli multe da mono, ol kiom mi meritas laǔ mia honesta laboro. Sed mi postulas ĝin.

            Sed tiu troigo de la negoca honesto ne emociis la maaton.

            - Li enpoŝigis la salajron de la kompatinda Jimmy la Ĝisorela!

            - Ne timu pri Jimmy la Ĝisorela – li trankviligis la stevardon. – Li batos vin en Tahitio, ĝis vi pagos al li ankaǔ la salajron de la hejtisto Hutchins, ĝis la lasta cendo. Li estas preciza homo.

            La maato rigardis al Jimmy konsternite.

            - Ĉu tio estas vera…?

            - Bedaǔrinde – konfesis la junulo honteme. – Fred la Malpura legas en la koro ĝis ties fundo.

            - Nun iru en la inferon, kaj portu al mi unuaklasan menuon dum ĉiu manĝotempo. Mi manĝas fiŝon nur gratenite.

            Poste li eniris en sian keston kaj komencis plenigi sian pipon.

            - Ni estis duope, kaj ni ne povis venki lin! – furiozis la maato, kiam ili supreniris sur la ferŝtuparo.

            - Li ne estas venkebla. Antaǔ du jaroj en Delhio li ŝtelis la rubenajn okulojn de la trimil jara Budho kaj anstataǔigis tiujn per ruĝa prismo de fervoja bariero. Okazis granda skandalo, ĉar kiam ekflagris la ĝoja fajro en la interno de Budho, la okuloj de la Dio palpebrumis al la kreduloj:

            “Stop!… Stop!… Stop!”

            Kiam ili iris sur la ferdekon, la kapitano diskutis kun grupo da pasaĝeroj, tenante revolveron en sia mano, kaj kelkaj maristoj ĝuste tiam provis la savboatojn.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:18:07
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Sekvan tagon Jimmy la Ĝisorela ĉesigis la kontaĝon, esperante, per tio finiĝos la dormemo, tiel la ordo refariĝos. Li atendis rapidan rezulton de la ĉesigo de la efiko de la opio. Li ne trompiĝis pri tio. La ĉesigo de la venenmiksado post kelkaj horoj kaǔzis vere surpizan rezulton.

            Tagmeze je la dekdua horo kaj dudek minutoj la ŝipo Honolulu-Ŝtar dissendis radiosignojn pri danĝero, petante kuracistojn, medikamentojn kaj sanitarajn soldatojn el Singapuro kontraǔ la pereiga epidemio, furiozanta sur la ŝipo.

            Je la unua horo kaj dek minutoj oni armis la maristojn kaj enkondukis la eksterordinarajn ordonojn okaze de kvaranteno.

            Ĉar montriĝis sur la pasaĝeroj ĉiuj sendanĝeraj, sed akutaj simptomoj de subita forpreno de narkotaĵo.

            La grand-industriisto de ŝnurfabrikado sentis malvarmon kaj torporon, frida ŝvito kovris lin, kaj li petis nur tion, ke oni transdoni lian mesaĝon al sia filino: li kontraǔis ŝian edziniĝon ankaǔ en la lasta momento. Ĉiu pasaĝero plendis pri netolerebla kapdoloro. Ĝi estas la plej karakteriza akompan-simptomo de la dormomalsano… La kuracisto sentis tiel, ke li estas heroo, pri kiu oni verkos libron, ĉar la terura malsano pulsadis en lia kranio, sed li brave iris de kajuto al kajuto por viziti la malsanulojn, kaj nur tiam li eksidis lace sur faskon de ŝnurego, kiam ankaǔ la lasta injektilo rompiĝis en la antaǔbrako de ekstravaganca svedino.

            Pri tiaj kuracistoj rememoras la belliteraturi ne nur unufoje. La pasaĝeroj jam kun malpli granda heroismo elportis sian sorton.

            Ŝrikado, plorado, kriado estis aǔdebla sur la ŝipo. Vid-problemoj aperis ĉe la advokato el Bostono, la argentina fabrikisto de artefaritaj floroj postulis returniĝiper la ŝipo. Sed la plimulto de la homoj pro ia nekomprenebla kaǔzo obstine persistis tuj surakvigi la savboatojn.

            Dume sinjoro Irving karambol-ludis kun dek kvar jara knabeto per du cendaj moneroj. Post la tagmanĝo li fajfadis mallaǔte en la konversaciejo apud la radioaparato, kaj ĝenerale li fartis tre bonege.

            Jimmy la Ĝisorela nun jam vidis, ke okazos granda problemo, se oni malkaŝos lian faron hazarde. Unuavice li devas malaperigi la spurojn!

            Posttagmeze li ŝteliris en la kajuton de la kuracisto. Li plenigis la malplenajn opiujojn per natria hidrogena karbonato kaj remetis ĝin sur ties lokon. Li foriris malpeziĝinte. Nun jam oni ne povas diveni lian kulpon, nek tiam, se eble oni serĉos la opion.

            La maato estis survoje dum la tuta tago al la pakaĵdeponejo pro la aferoj de Fred la Malpura. Li postulis languston al la vespermanĝo kaj Chateau Ira-on.

            Dio scias, kie oni kutimigis lin al tio.

            Tagmeze oni ordonis el Singapuro, ke la ŝipo Honolulu-Star tuj haltu, la kapitano informu ilin pri la koordinatoj kaj klopodu gardi la ordon inter la pasaĝeroj. La helpŝipo estas survoje kun la bezonata kuracista helpo, ĝis tiam estu anoncita la kvaranteno, kaj senkonsidere de ĉio la ordonoj estu postulataj plej radikale…

            Vespere kelkaj homoj fartis bone. En la restoracio iuj pasaĝeroj vespermanĝis iom pli trankvile, sed la paniko ŝvebis super ili, en la antaǔtempesta senmoveco de la Hinda oceano. La vizaĝoj eĉ plu estis palaj, nun jam de la timo.

            Escepto: sinjoro Irving, kiu grasiĝis pli ol unu funtojn dum la terur-tagoj. Ĉar sinjoro Gould persiste dormis eĉ plu. Kvankam li vekiĝis antaǔtagmeze, sed li tuj endormiĝis post la tagmanĝo.

            Posttagmeza sansacio: Jose, la kelnero malaperis. Verŝajne li mortigis sin. Laǔ la kuracisto el Bostono ne estas malebla, ke li fariĝis amokulo, kio povas okazis ankaǔ al ili, ĉar ĝi estas ofta akompan-simptomo de la dormomalsano. Li petis la kapitanon tuj mortpafi lin tiuokaze, kaj ricevinte trankviligan promeson, li rompadis siajn manoj plorante. Estis tiuj, kiuj incesis sian kajuton per desinfektilo. Ili konstante tusadis.

            Sinjoro Irving posttagmeze lernis ludi kriketon.

            La sensacio de la manĝado estis Jose. La kelnero, kiu subite retroviĝis. Li do ne fariĝis amokulo, se tamen jes, tiel li laciĝis kaj finis tion. Ŝajnis, ke li ripozis iomete, ĉar li venis en la restoracion freŝe, sur la brako kun tablotuko. La pasaĝeroj ĉirkaǔis lin, ili rigardis, palpadis kaj demandis lin…

            - Kie vi estis?!

            - Kiam vi resaniĝis?

            - Parolu…

            Jimmy la Ĝisorela ridetis supereme.

            - Gesinjoroj, se vi permesas al mi paroli, ni ĉiuj estis la viktimoj de la histerio. La histerio samtiel estas kontaĝa, kiel la gripo, sed ĝi havas nenian sencon, kaj oni fartas malbone. Tiam la virinoj fariĝas histeriaj. Ĉu vi jam aǔdis pri tia malsano, kiu ne havas mortajn viktimojn? Kia kontaĝo ĝi estas, pro kiu mortas neniu?

            La pasaĝeroj kunrigardis. Vere estas iom da pravo en tio… Jimmy la Gisorela daǔrigis eĉ pli supereme rikanante:

            - Se nur unu homo mortus, tiam ankaǔ mi rekonus, ke ve al ni! Trans la Ekvatoro eblas, ke post kelkaj horoj aǔ tagoj ne estos vivulo sur la ŝipo. Sed kiu mortis ĝis nun? Mi demandas vin, estimataj turistoj: kiu mortis?

            Sinjoro Irving envenis iom konfuzite.

            - Bonvolu helpi min trovi la kuraciston… Mia kompatinda edukisto, sinjoro Gold mortis…

 

 

 

4

 

 

 

Post dek minutoj eĉ unu pasaĝero ne restadis ekster sia kajuto.

            Jen estas la morto!

            La ferdeko, konversaciejo, ŝtuproj de la ŝipo estis senhomaj kaj timige silentaj.

            La kapitano en la societo de la kuracisto tuj rapidis en la kajuto de sinjoro Gould, li malfermis la pordon kaj haltis ĉe la sojlo. En la kajuto estis lume. Li povis vidi de ekstere la grandegan kadavron kun malfermita buŝo, kun malantaǔenklinita kapo, kun pajlokolora liphraro.

            La kuracisto heziteme turnadis sian kapon dekstren-maldekstren. Li videble blankhariĝis en la lastaj tagoj.

            - Li estas mortiѮta. Tio estas evidenta.

            - Ĉu vi ne rigardas lin?

            - Bonvolu kredi… en la proksimo de la mortinto… sufiĉas piko de moskito… kaj la ŝipo en tiuj krizaj tagoj… restos sen kuracisto…

            La kapitano paǔtis malestime.

            - En ordo.

            Li paŝis al la kadavro. Bruste, kie estis lia piĵamo malfermita, li metis sian manon sur lian torakon, li kliniĝis super lin kaj suprentiris liajn palpebrojn, sed ĉio ĉi estis nur formalaĵo, ĝi ne havis graveconj. La glacimalvarma, rigida mano povis aparteni nur al mortinto.

            - Li mortis – li diris kaj elvenis.

            La belega ŝipo Honolulu-Star estis silenta kaj senhoma, kiel vera fantomŝipo. Nur la personaro iradis tien-reen deprimite por fari sian laboron. La taga firmamento estis griz-blanka, la maro fariĝis maltrankvila, ĝi havis flav-verdan koloron, kaj la aero peziĝis sur la oceanon varmege, vaporplene.

            Post la okazaĵo Jimmy la Ĝisorela staris sola en la restoracio tiel, kvazaǔ li estus kapebatita… Kiel mortis la edukisto? Ja… ne estas epidemio… La opio-dozo eĉ por grava malsanulo ne povas esti mortiga.

            Ĉu tamen… estas epidemio?

            Nun jam la puno estos ne dek jaroj, sed ŝnuro – flustris iu en lian orelon.

            Li estis la maato. Liaj grandegaj nazloboj tremis blanke pro teruro.

            - Kial vi timas tiom? Ĉu ankoraǔ neniu mortis dum ŝipveturo?

            - Sed… tiu homo… mortis por tio, kion li donis al li…

            - Pro kio? Iu povas uzi opion dum jaroj, li povas preni eĉ pli multe, ol kiom mi metis en la manĝaĵon, pro tio neniu mortas!

            La maato riegadis en liajn okulojn longe, poste li demandis embarasite:

            - Ĉu vi… ne donis alian…? Nur opion?

            - Frenezulo.

            Li estis proksime al tio, ke li batu la stevardon je la kapo.

            - Ĉu vi ne pensas, ke mi venenis lin?

            - Tion ne… sed eble tamen ĝi estas epidemio… Ankaǔ mi fartas strange…

            - Ĉar alvenos la nordorienta musono, vi, stultulo!

            - Ne kriadu! Ankaǔ mi scias, ke estas “malbona senvento”, sed pro tio oni ne havas viziojn! Ĝi estas nur pro alta febro.

            - Kion vi vidis?

            - Fantomon, se vi volas scii tion!

            - Ĉu jam ankaǔ vi freneziĝis?

            - Eblas! Sed mi asertas, se iuРhomo mortas kaj la alia freneziĝas, ĝi ne povas esti pro opio.
            - Pri kia idiotaĵo vi parolas, koncerne tiun fantomon?

            - Baldaǔ mi rakontos tion. Mia kapo iomete doloras, kaj nek la rumo bongustis al mi jam de mateno. Fred la Malpura, tiu hirudo, postulis, ke mi portu al li kringetojn apud la grogon. Li vivas malsupre tiel, kiel enuanta, unuaklasa pasaĝero.

            - Ĉu eble li estis la fantomo?!

            - Ne verŝajne, ĉar mi parolis kun li, antaǔ ol mi suprenvenis el la deponejo. Kaj suprenveninte la fantomo staris ĝuste antaǔ mi.

            - Ĉu vi ne mortis pro timo?

            - Nur aǔskultu min. Li staris dorse al mi, antaǔ la koridoro de la unuaklasaj kajutoj, la kapitano. Li estas tute simila al li. Tiam mi ankoraǔ pensis, ke li estas tiu. Poste mi ekiris al la kajutoj, kelkajn paŝojn farinte, mi atingis la promenferdekon, kaj dekstre supre sur la ponteto la kapitano staris denove!… Tiu kapitano, kiun mi ĵus vidis, eĉ kurante li ne povis veni sur la

komandponteton. Mi demandis la stiriston: “De kiam staras la kapitano tie?” Li respondis: “Jam pli ol unu horon. Kaj li eĉ ne moviĝas.” Kion vi pensas pri tio?

            - Ke ebria idioto estas tiu, kiu rakontas tion.

            Ili silentis. Grandegaj, blankaj birdoj glisis kun disetenditaj flugiloj, malaltle, kaj ili oblikve flugfalis en la maron, kiam aperis predo proksime al la akvosurfaco.

            La maato fiksrigardis la malklaran, agitiĝantan akvon kun moroza vizaĝo.

            Malaltaj ondoj ruliĝis, kaj maltrankvilaj ŝaǔm-krestoj tremetis sur ties supro.

            - Hej, kelnero! Venu al la kajuto numero dudek! – kriis voĉo.

            - La kajuto numero dudek apartenas al sinjoro Gould… - diris la stevardo muroblanke.

            - Nu kaj?…

            Diablo forportu ĝin… Li ankoraǔ neniam havis tiel malbonan antaǔsenton. Kial li venis sur tiun malbenitan vaporŝipon? Li iris tra la malamika, muta, senhoma ferdeko. Iomete vesperiĝis. La kuntuŝa ombro de la kajutoj kaj la ventumiltuboj longe etendiĝis sur la planko.

            La kapitano atendis lin antaǔ la kajuto de sinjoro Gould. Intertempe la kuracisto jam foriraĉis.

            - Kelnero! – ordonis la kolosa, severvoĉa kapitano, kiu, ŝajnas, plenumintus sian devon prezice kaj sen nervoj eĉ sur vera fantomŝipo.

            - Jes!

            - Ĉu vi entreprenas kudri la kadavron en litotukon kaj entombigi lin laǔ marista kutimo?

            - Mi estas kelnero…

            La personaro: konsistas nur el malkurĝaj, komercaj maristoj, ili rifuzis plenumi tiun servon.

            - Vi ricevos kvindek dolarojn – daǔrigis la kapitano.

            - Mi entreprenas tion.

            - Unu minuton!

            Sinjoro Irving kriis tion. Li ĵus alvenis tien.

            - Sinjoro Irving – komencis la kapitano -, mi jam diris al vi, ke la ordonoj, koncernantaj la kvarantenon, preskribas sub la konsekvenco de severa puno, ke oni devas tuj entombigi la mortintojn, senkonsidere liajn rangon, socian staton kaj proksimulojn.

            - Vi jam menciis tion, sinjoro kapitano.

            - Mi tre bedaǔras. La sekcado de la mortinto estus grava por la alvenonta komitato de kuracistoj, kaj nek tion ni povas konsideri.

            - Mi akceptas ĝin. Sed mi telegrafis al la usona ambasadejo en Singapuron. Oni respondis tion.

            Li transdonis telegramon.

 

 

Al la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star: La help-ŝipo Robin alvenos post kelkaj horoj. Atendu per la entombigo. Se la sanitara komisito ne kontraǔas, la laǔdiran sinjoron Gould, kiu estas identa kun la reganta princo de Fernadez di St. Antonio, vi povas konservi lin en plumba ĉerko.

 

kapitano Millon,

ataŝeo de la admiralitato de Usono.”

 

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:19:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
- En ordo – diris la kapitano kaj premis la telegramo en sian poŝon. – Kelnero Jose! Vestu la mortinton! Mi sendos fusilon al vi, kaj vi gardostaros antaǔ lia kajuto ĝis alia ordono.

Preterkure li salutis sinjoron Irving kaj foriris. Ili staris silente por iom da tempo.

- Ĉu vi… kredas, fortamana fremdulo, ke la reganta princo Fernadez, mia edukpatro, fariĝis viktimo de epidemio?

            - Mi do… ne estas kuracisto…

            - Vi nun jam scias multe da aferoj. Ni honoras vin per nia konfidenco. Mi permesas al vi sincere diri viajn pensojn, bonulo…

            - Nu mi diras: laǔ mi ne estas epidemio. Ĉiu estas histeria sur la ŝipo.

            - Ankaǔ laǔ mi la tuto estas histerio! Ĝi estas falsa alarmo de malkuraĝaj civitanoj. Sed jen la mortinta regento, kiu laǔ la volo de Dio estas mia edukpatro, nun mortis.

            Ili silentis. Birdo flugkaptis arĝentan, baraktantan fiŝon kun granda plaǔdo apud la ŝipo kaj levis ĝin alten. Kelkaj mevoj sekvis ĝin kriĉante.

            - Ĉu vi… estas reganto, sinjoro Irving?

            - Ne estas dece, se vi demandas min. Mi jam volis diri tion dum nia antaǔa renkontiĝo.

            - Se estas permesate demandi, kial?

            - Iru kun paco, bonulo, kaj faru vian laboron. Mi ne ŝatis mian edukiston, kiu estis regento laǔ la volo de Dio, sed mi faris ĉion, kio povas gardi lin, ke oni ne entombigu lin tiel, kio ne meritas lian dignon.

            Dume kiel ĝenerale ĉe la tropiko, subite vesperiĝis.

            - Alo! Jen estas la armilo! – kriis maristo de malproksime, poste li demetis la fusilon kaj forrapidis.

            - Nun vestu la mortinton! Poste ni ankoraǔ parolados. Mi loĝas en tiu kajuto antaǔ la vino de la vico. Mi deziras premii vin pro viaj bonaj servoj en la intereso de mia mortinta edukpatro, la regento Fernandez…

            - Kiu vi estas…? – balbutis Jimmy.

            - Direkti demando al mia parsono estas turpa peko kontraǔ la kutimoj kaj etiketo. Ni do neglektu ĝin..

            Kaj li iris. Nenia orgojlo estis videbla sur lia anĝela infanvizaĝo, tamen li superis tiujn, al kiuj li parolis. Li malfermis la pordon de sia kajuto, troviĝanta malpli proksime.

            Jimmy apogis sian armilon al la muro de la kajuto. La fortiĝanta musono trakuris sururante sur la senhoma ferdeko, ĝi skuis la kablojn kaj pigre kuntrenis grandan ĵurnalfolion, kelkfoje ekripozinte. Hidiaǔ la inkokolora, nokta ĉielo ŝajne nekutime malalte arkis super la maro.

            La peza, sufoka aero staris kiel vapormuro. Estis fulgonigra, varmega nokto, kaj la unua ciklo de la alvenanta musono de tempo al tempo trablovis la ŝipon per sia arda golfado…

            La mortinto kuŝis en piĵamo. Vere estis apud li la bela, antikva horloĝo kun duobla fermoplato. Stranga laboraĵo de oraĵisto ornamis ĝin, kaj sur ties dorsa flanko estis ia blazono el temporezista emajlo. Tiu sama blazono estis videbla sur liaj sigelringo kaj cigeredujo.

            La kadavro kuŝis en natura korpopozicio. Lia vizaĝo estis trankvila, nur iomete flava, ke ĝi preskaǔ kunfandiĝis kun lia pajlokolora, angla liphararo. Ĉu li mortis pro opio? Li elprenis mantelon el la ŝranko kaj la ordenojn el la kaseto.

            …Estere la vento fortiĝis. Obtuza bruo aǔdiĝis el la najbara banĉambro. Jimmy la Ĝisorela suprenrigardas. Kio…? Diable! Ĉu eble liaj nervoj estas malfortaj…? La lampo en la kajuto pendolas grincante. Estas iom malfacile vesti sinjoron Gould, ĉar okazis la stato de la kadavrorigidiĝo. En la momenta ventohalto estas bone aǔdebla la tiktako de la horloĝo…

            Falo, bruego!

            Jimmy la Ĝisorela saltas tra la pordo. Neniu. La koridoro de la kajutoj estas malplena. La komenciĝanta nebulo faras la lumigadon malklara… Senbruaj ombroj moviĝas sur la malluma ferdeko. Li scias bone, ke la vento kaǔzas tion… La agitiĝanta maro hurlas, kaj la refortiĝanta musono ĵetas kelkajn grandajn akvogutojn en lian vizaĝon… Tie, en la profunda mallumo de la turniĝejo… kvazaǔ iu iradus… Sed ne… ĉerte ĝi estas la liberiĝinta kovrotolo de iu savboato. Li ekvidis la kaǔzon de la ĵus okazinta bruego. La fusilo kuŝis sur la planko. La ventoatako renvesis ĝin…

            Li reiris kaj vestis la mortinton plu. Rilate la pantalonon, li longe hezitis, fine li memoris tiel, ke grandsinjoroj kutimas surmeti kvadratitan rajdpantalonon al nigra jako. Bonŝance, ke li jam vidis ion kaj alion en sia vivo.

            La pluvego falis kun laǔta bruo, simila al mitral-krakado.

            Frakasbruo!

            La vento frapfermis la rondforman aerumfenestron, kaj dum Jimmy suprenrigardas timiĝinte, la kapo de la kadavro, kuŝanta sur la lito, kliniĝas flanken, kuntrenante la korpon, kaj li falas sur la plankon kun granda pumbruo, en stranga pozo, kvazaǔ vivanta homo, kuŝanta vizaĝaltere, kiu kaŝiĝas iomete dum rampado.

            Per la sep…!

            Jimmy la Ĝisorela ne konas timon, tamen ĝi estas iom nervoziga. Li volas levi la forpasintan sinjoron Gould. Dume la piĵamo glitas ĝis lia nuko kaj…

            Li retropaŝas…

            Per la sep sakramentoj! Kio ĝi estas…

            Sur la nekovrita dorso, maldesktre, sub la skapolo estas nigra butono. Jes…

            Butono!

            Li rigardas… ekmovas ĝin. Poste li sicas ĉion.

            Sinjoron Gould estas murdita! Li mortigis lin, nesciante kaj senintence. Per la opio! Ĉar oni povas fari nur al tre profunde dormanta homo, piki pinglon en lian koron el dorsdirekto. Tian, per kiu pli aĝaj virinoj kutimas fiksi la ĉaplon al sia harnodo. Oni premis la butonon de la ĉapelpinglo al la vundo kaj kuŝigis la viktimon surdorsen, ke la sango ne elfluu el la malgranda vundo. La pinglo ne trapikis lian torakon, sed penetrinte en la koron, ĝi tuj mortigis la dormantan sinoron Gould.

            La pluvego trakuras la vicon de la kajuton kun tamburado de la ventoatako.

            Murdo!

            Li devus raporti tion al la kapitano… Sed tiam… Okazos esploro. Kiun oni suspektos unuavice? Lin, kiu restadas ĉi tie kun falsaj dokumentoj. Ĉu se la maato konfesos…! Se evidentiĝos nur tio, ke li donis opion al la pasaĝeroj… Ankaǔ tio signifas dek jarojn en malliberejo!

            Ne. Saviĝu la murdinta fripono senpune. Li mem havas buteron sur la kapo, kaj li ne povas promeni sub la suno… Rapide, rapide.

            Nur tiu malbenita vento ne tirbojus per tiu stranga, profunda muĝado. Kaj ĝi forblovas la paperojn de sur la tablo.

            Li eltiris la pinglon el la mortinto. Nun jam ĝi ne sangas. Malgranda, ruĝa makulo restis tie. Li vestis lin rapide. La ŝipo oblikviĝis pro subita ondo, la kadavro falis, falĉinte la krurojn de Jimmy, ili kune ruliĝis en la angulon de la kajuto. Li apenaǔ povis depuŝi la pezan, rigidan korpon de sur si.

            Nun vere iradas iu antaǔ la kajuto. Grincado. Tiu homo piede stumblis pro la fusilo, kuŝanta sur la planko!

            Jimmy ekstaris spiregante kaj rigardis sin en la spegulo. Li estis iomete pala. Diable, li neniam sciis, ke ankaǔ histerio ekzistas en la mondo.

            La pluvo ne mildigis la varmegon, eĉ ĝi malpli suprenigis la vaporojn, kaj la prema aero de la kajuto estis multe pli sufoke varma.

            Denove aǔdiĝis mallaǔtaj krakoj de sur la koridoro. Li saltis al la pordo kaj rigardis koridoren.

            La pluvego ŝpruciĝis en lian vizaĝon kiel duŝo. La vento preskaǔ repuŝis lin kaj sovaĝe ŝiris la klinkon el lia mano tiel, ke la pordo brue malfermiĝis. La funelo de la improvizita uragano forblovis la paperojn al la fenestro de la kajuto, ĝi kuntiris la tablotukon, kaj kelkaj objektoj falis sur la plankon grincante.

            Li fermis la pordon malantaǔ si kaj elpaŝis. Estis mallumo, kaj la vento muĝis. Li vidis pretergliti ombron ĉe la truniĝejo, en la filtriĝanta lumo de la pordo de la kajuto de sinjoro Irving… Tiu homo staris antaǔ la kajuto! Dum sekundo li tramalsekiĝis ĝishaǔte, rapidirante sur la koridoro en la densa nebulo. Li frapetis sur la pordo de sinjoro Irving.

            - Kiu ests tiu?

            - Jose.

            - Envenu!

            Li malfermis la pordon. La knabo sidis ĉe la tablo, kuiris teon kaj legis.

            - Sinjora moŝto, mi havas kaǔzon peti vin: ŝlosu la pordon hodiaǔ nokte.

            - Ba! Ĝi estas tia ŝerco, kiel la kontaĝo.

            - Nu bone. Ĉar tiu ŝerco jam havas mortan viktimon, ni devas preni ĝin serioza afero.

            - Ĉu vi povus paroli pli kompreneble?

            - Bedaǔrinde mi ne povas fari tion, sed se vi vere ekŝatis min kaj kredas min, ke ankaǔ mi ŝatas vin, tiam ŝlosu vian pordon, kaj se kiu ajn frapetus sur ĝi, tenu pistolon en via mano, antaǔ ol enlasi lin.

            - Mi ne havas pistolon.

            - Jen prenu.

            Li metis grandan, aǔtomatan revolveron sur la tablon.

            - Antaǔenŝovu tiun ŝraǔbokapon per via dikfingro, tute falcilmove, kaj tiam vi povas tuj pafi. Tenu la pordon ŝlosite.

            Sinjoro Irving ekprenis la pistolon kun brilantaj okuloj, kiel infano, kiam li ricevas longe sopiritan objekton, kiun uzas nur plenkreskuloj.

            Li elpaŝis el la kajuto Li aǔdis, kiam sinjoro Irving turnis la ŝlosilon. Li rapidis reen. La pordo de la kajuto de sinjoro Gould estis malfermita, li vidis tion de malproksime, kaj larĝa lumradio falis sur la ferdekon.

            …Nun la kapitano elpaŝas el la kajuto de la mortinta homo kaj fermas la pordon. En la sekunda lumo estas klare videbla, ke li kuntiras la altan kolumon de sia kaǔĉuka mantelo, ke la vento ne ŝprucu la akvon en lian vizaĝon. La viziero de lia ĉapelo ekbrilas lastfoje en la lumo de la kajuto, kaj li ekiras kѵn decidaj paŝoj. Certe li estis en la kajuto por kontroli lin.

            Li rapidas post lin. Ĉe la turniĝejo la kapitano malaperas en la mallumo. Jimmy ne sekvas lin, li iras plu, rekte al la ferdeko. Sed li haltas post sekundo konsternite.

            La kapitano pipas sur la ponteto, senmove, kuntirinte la kolumon de sia mantelo.

            Li ĵus vidis foriri lin en la kontraǔan direkton!

            La fantomo estis tiu! Kiun la maato menciis…

            La murdisto!

            Li rapidis reen kurante. Dufoje li stumbis sur la glita planko de la malluma ferdeko. Falinte tra fasko de ŝnurego, li sentas batdoloron ĉe sia genuo, sed li ne zorgas pri tio. La nove-denove fortiĝanta vento hurlante kuregas renkonte al li… Krakado, grincado… Nun li denove ekvidas la fantomon… Vapora holoo de lampo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo de la kapitano. Li ne vidas lian vizaĝon pro la kuntirita, alta kolumo. Nur li estus kunportinta sian revolveron… Jimmy la Ĝisorela kuregas, kolektinte sian ĉiun forton, kontraǔ la vento, sekvante la fantomon. Ankaǔ li atingas la turniĝejon… Li saltas!

            Lato frapiĝas en lian vizaĝon per forta bato. Narkote li dorsenfalas inter la flakojn, kolektiĝintajn sur la ferdeko.

            Pasas minutoj, dum li ekstaras ŝanceliĝante. La vento preskaǔ renversas lin, tiom li malfortiĝis pro la bato. Tepide fluas la sango el lia nazo. Li devas reveni al la kajuto de sinjoro Gould por fini la vestadon. La lasis forkuri la fantomon. Estas egale. Li devas rapidi…

            Hoho! Jen li trovite!

            Li denove ekvidis la fantomon sur la koridoro de la unuaklasaj kajutoj! Li ĵus elpaŝas tra la pordo de sinjoro Gould kaj ekiras, kuntirinte la kolumon de la mantelo antaǔ sia vizaĝo, la lumo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo… Li iras rektadorse, trankvile. Jimmy la Ĝisorela postkuregas lin. Li atingas tiun homon… en lia mano svingiĝas la mallonga ferstango…

            La fantomo nun returniĝas.

            Li havas nur tiom da tempo, ke li malakcelu la baton.

            La kapitano staris antaǔ li. Sed la vera!

            Li jam ne kuntiras la kolumon de sia mantelo. Lia malseka, decidkaraktera vizaĝo estas bone videbla. Li rigardas la spiregante ekhaltantan, sangomakulitan homon.

            - Vi forlasis vian postenon!

            Jimmy ne povis ekparoli. Li senspiriĝis.

            - Kie vi estis?! Ĉu?! Kiu batis vin draste? Respondu!

            - Sinjoro… kapi… tano… fantomo… homo en via vestaĵo… iradas…

            - Kion vi fabelas?

            - Dum… vi startis sur la ponteto… iu… samtia homo, kiel vi… en ĉapelo de kapitano… iradis ĉi tie… mi postkuris… lin… li batfaligis min… Mi ne kredis la maaton… li… jam vidis… la fantomon…!

            La kapitano enpensiĝinte rigardis ien en la mallumon, super la balustrado de la ŝipo, kvazaǔ li vidus ion en la fulgonigra, malbonodora, pezaera, hinda nokto, laǔta pro la bruo de la pluvego.

            Poste eltiris sian manon el la poŝo de sia mantelo. Li tenis pistolon en ĝi. Lastatempe li portis ĝin en sia ekstera poŝo.

            - Vidu, amiko mia – li diris milde. – Laǔ la kodekso, se iu kaǔzas panikon sur la ŝipo per sia konduto, mi devas tuj mortpafi lin. Mi avertas vin, ke mi estas tre severa, se temas pri mia laǔregula agado. Diru tion ankaǔ al la maato. – Li volis ekiri, sed li returniĝis. – Tamen kudru la kadavron en litotukon! Metu karbopecegon al liaj piedoj, ligu lin al ia lignotabulo, poste venigu min! Ĉu vi timas? Ni ĵetos lin en la akvon malgraǔ la telegramo el Singapuro, ĉar mi ne povas respondeci en tiu streĉita atmosfero, ke mortinto estu sur la ŝipo, pri kiu scias la pasaĝero.

            La kapitano foriris. Liaj paŝoj laǔte plaǔdis en la flakoj de la ferdeko, kaj li ĉiam pli malproksimiĝis. Jimmy la Ĝisorela revenis al la mortinto kaj nemulte hezitis. Li kudris lin en la litotukon, kiel oni kutimas fari tion sur la ŝipoj.

            La vento malfermis kaj denove fermis la kadron de la rompiĝinta fenestro.

            Kapkuseno falis de sur la supra lito de la kajuto. Sinjoro Gould luis dulitan kajuton. Li vojaĝis sola, sed la dupersona kajuto estas pli vasta kaj komforta.

            La malrapide balanciĝanta ŝipo pro la grandaj, pigraj ondoj grincadis kaj krakis… rapide, rapide! Li estis iomete nervoza, kvankam ĝis nun malofte okazis al li tiaĵo. Ĉu eble tiu mortinto?

            Ba! Rapide per tiu litotuko! Li kѵdris…

            …La mortinto kuŝis tiel, kiel fantomo, aperanta el la tombo, en iuj teatraĵoj. Sur la blanka litotuko reliefiĝis lia torako, la rekliniĝinta kranio, kaj videbliĝis la konturoj de liaj perpendiklaj piedoj

            Nur rapide ĵeti lin en la akvon! Nun krimafero de murdo povas kosti la kapon de multaj senkulpaj homoj. La maato, Fred la Malpura kaj ankaǔ li estos malliberigitaj por longa tempo; ĉifoje kiel senkulpuloj.

            La akvo glutu tiun kolosan homon, kaj la krimo estu la sekreto de la marfundo.

            Kaj li fajfadis en si mem, ĉar Jimmy la Ĝisorela esence estis kuraĝa knabo. Irinte en la banĉambron, li levis tiun podieton, kiu kuŝis antaǔ la bankuvo kaj konsistis el longaj latoj. Laǔta bruo kaj grincado rompas la silenton de la kajuto. Li konsterniĝas por momento, poste li rekuregas…

            Nenio!

            La mortinto ruliĝis sur la planko pro ondego, renversante la tablon.

            - Restu trankvila, oldulo mia, nun jam, ĝis mi aranĝos vian sorton. – li admonis la mortintan sinjoron Gould, dume li rigardis sin en la spegulo, pendanta vidalvide al la lito.

            Nu! Li povus aspekti pli bone.

            Li ligis la kadavron al la mallarĝa lignokradon. Ĝi estas malbela vidaĵo, tio certas.

            - Nun restu trankvila, la oĉjo foriros por kunporti karbon al viaj piedoj. Tiel vi ne ruliĝados tien-reen, ĝis ni ĵetos vin en la akvon.

            Sed la mortinto ruliĝis bele kune kun la latoj al la banĉambro, poste pro alia balanciĝo li glitpuŝiĝis al la pordo, kiel murrompilo.

            - He! Trankvilu jam! Vi tuj ricevos balaston.

            Kaj li rapide flankensaltis, antaǔ ol la reruliĝanta mortinto estus falĉinta liajn pidojn. La kadavro de sinjoro Gould ŝanĝis sian pozicion laǔ la ondado. La ŝipo oblikviĝis tiel perpendikle, ke la malseka planko estis kvazaǔ glitejo.

            - Nu atendu! Ĉu vi eĉ nun ne trankvilas?

            Li malfermis la pordon, kaj tenante la klinkon en sia mano, li ĉirkaǔrigardis de sur la sojlo.

            Estis ĉirkaǔ la dua horo. La vento blovis pli modere kaj apenaǔ pluvis. Eble la malfortiĝinta aermovo portis nur la kolektiĝintan akvon sur la fera parto de la ŝipo. Eĉ nun filtriĝis lumo eѬ la kajuto de sinjoro Irving, kaj… La kapitano staris antaǔ ĝi!

            Aǔ la fantomo!

            Delasinte la klinkon, li kuregis. La vento larĝe malfermis la liberiĝintan pordon, kaj aǔdinte la bruon la kapitano (aǔ la fantomo?), sen returniĝo, forrapidis.

            Kiel ĉiam, li kuntiris la kolumon de sia mantelo sub sia nazo.

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:20:46
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
 Jimmy kuris post lin…

            Li atingis lin ĉe iu malluma turniĝejo, kaj li jam ŝovis sian manon en sian internan poŝon por bati la fantomon je la kapo, kiam tiu turniĝis.

            - Nu kio okazis?

            Denove la vera kapitano li estis.

            - Mi iras… kunporti karbon, por ke la kadavro havu balaston dum la marista entombigo, kaj mi vidis, ke antaǔ la kajuto de sinjoro Ieving…

            - Jes. Mi enrigardis. Mi havas kaǔzon gardi tiun knabon. Li estas neĉiutaga pasaĝero. Nu, kunportu la karbon por fini la aferon antaǔ la tagiĝo…

            Jimmy forrapidis. Li atingis la malsuprenirejon, kondukanta al la karbejo. Tie li hazarde rigardis dekstren.

            …Malproksime, en la direkto de la poǔpo, tra la vaporiĝanta, humida vualo de la maro li vidis ŝteliri la kapitanon. La alian! La fantomon.

            Dume la vera kapitano iris plu en la kontraǔan direkton ĉe la turniĝejo, kie ili ĵus paroladis.

            Dum sekundo li vidis la du kapitanojn samtempe.

            La vento fajfante blovis preter la ŝipo. Kaj la maro muĝis kun pereiga, refortiĝinta siblosusuro.

            Li rapidis al la karbejo… Nur rapide, rapide! Zorgi pri nenio. Malaperigi la kadavron, de sur tiu ŝipo… Ĉe la turniĝejo la ŝtuparo disbranĉiĝis. Instigata de subita ideo, li iris maldekstren. En la pakaĵdeponejon.

            Fred la Malpura, la kapitano!

            Se iu, li povas helpi per sia multe da saĝo. Li ne havas nervojn. Se tamen, tiuj estas el darato. Li iris al la granda lignokesto kaj frapetis.

            - Kapitano, vekiĝu!

            - Kion vi volas? – grumblis kolera voĉo. – Lasu la matenmanĝon ĉi tie kaj foriru!

            - Elvenu… Okazis problemo…!

            - Ĉu vi ne kunportis rumon? Tiam reiru! Mi ankoraǔ ne vidis tian maaton!

            - Nun parolas Jimmy la Ĝisorela. Elvenu frategĉjo Freddy!

            - Ĉu vi estas tiu?… Kial vi vagaĉas ĉio tie nokte? Mi ne ŝatus, se io malaperus el la deponejo, dum mi estas ĉi tie.

            Tamen li elgrimpis tra la “enirejo por la artistoj”.

            - Nu, kio okazis?

            - Mortinto, fantomo, murdo!

            - Ĉu vi vekis min tial?

            - Aǔskultu min! Mi sentas tiel, ke mi bezonas vian helpon. Vi scias bone, ke mi diris tion al ne multe da homoj. Nek nun mi timas, sed vi havas tiel multe da saĝo…

            - Vi babilaĉas superflue. Kio okazis?

            - Iu murdis sinjoron Guold.

            - Kaj se iu murdas iun, vi devas fari tiel grandan sensacion!

            - Neniu scias pri la murdo sur la ŝipo. La piko estas apenaǔ videbla. Ĝi estis farita per pinglo.

            - Kaj la kadavro estis ĵetita en la akvon, laǔ la reguloj de la kvaranteno.

            - Ne. Li estis kun bubo, kiu parolas tiel, kiel reĝo. Kaj li telegrafis al Singapuro, ke lia edukisto ne estu tuj entombigita. Li povas esti granda sinjoro, ĉar oni permesis prokrasti la entombigon, kion mi ankoraǔ ne spertis dum kvaranteno.

            - Kiel li nomiĝas?

            - Sinjoro Irving. Sed ĝi ne estas lia vera nomo. Eble li estas fama reĝo, laǔ mi. Nek li vivus, mi pensas, se mi ne estintus tie.

            Li rakontis, kion li vidis. La pikon per la ĉapelpinglo, kaj la aferon de la du kapitanoj, detale.

            - Ankaǔ la maato vidis tion, sed kiam li rakontis ĝin, mi respondis al li, ke li estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon. Tamen… Ĝi estas enigma…

            - Vi pravas.

            - Ĉu vere?

            - Nepre! Ankaǔ laǔ mi estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon.

            - Ĉu vi ne kredas tion…

            - Kion vi volas? Ĉu vi fariĝis policisto, kiu persekutas murditon? Ne ŝovu vian nazon en fremdan aferon, se ĝi ne koncernas vin…

            Jimmy pensadis.

            - Diru, kapitano, nun mi demandas tion de vi serioze: ĉu ekzistas fantomoj?

            Fred la Malpura rulumis du longajn radikosimilajn aĵojn el sia barbo.

            - Kelkfoje ili povas ekzisti – li diris singarde.

            - Atentu min, frategĉjo Freddy… Nun estas malluma, tempesta nokto. La musono kunportas la nebulon el la direkto de la orientaj bordoj. Neniu zorgas pri vi. Venu kun mi…

            - Tion ne. Mi estas pasaĝero, kial miksiĝi en la aferon de la maristoj…

            - Sed… se tiu fantomo estas murdisto…?

            - Mi ĝenos neniun en la murdaѤo, ĉar ankaǔ mi deziras, ke tiam oni lasu min trankvila.

            - Mi havas ankoraǔ kvindek dolarojn. Mi donos ĝin al vi.

            - Tio estas alia afero. Nu iru!

            Kaj ili ekiris. Ĉe la kruc-koridoro venis en la kapon de Jimmy, ke li devas iri por kunporti karbon el la deponejo.

            - Atendu min ĉi tie, kapitano – li flustris al Fred, kaj li malsupreniris sur la alia ŝtuparo.

            Estis blinda mallumo en la bilĝo, li povis antaǔeniri nur palpante. Li aǔdis bruon.

            - Ĉu estas iu ĉi tie?! – li kiis.

            - Kiu vi estas? – demandis infana voĉo. Li povis esti nur la fileto de hejtestro Peters.

            - Kie estas via patro? – demandis Jimmy.

            - En la kaldronegejo.

            - Li ne tie laboras!

            - Nun jes.

            - Kial?

            - Hutchins, la hejtisto mortigis sin.

            Kiel? Ke li mortigis sin? Ankaǔ li mem devus scii pri tio!

            - Kion vi diras?

            - La hejtisto malaperis. Oni serĉis lin ĉie. Laǔdire li malsaniĝis je amoko. Tiam oni kutimas salti en la maron. Mia patro laboras nun anstataǔ li en la kaldronegejo.

            Tiel jam ĝi estas komprenebla. La hejtisto ne anonciĝis, oni ne trovis lin sur la ŝipo, estas logike, ke li ĵetis sin en la maron.

            - Kion vi faras ĉi tie?

            - Mi atendas mian patron, kaj mi timas la fantomon, ĉar ni havas ankaǔ ĝin sur la ŝipo…

            Nu, la kapitano devus aǔdi tion.

            Li metis kelkajn grandegajn karbopecojn en sakon kaj rapidis. Li jam ne trovis Fred-on sur la koridoro de la ŝtuparo. Ĉu li iris antaǔen, aǔ li nur trompe petis de li la kvindek dolarojn, kaj li revenis en sian lignokeston? Ĉu li ne faris tion, se li havas animon?

            Ĉu li havas tiaĵon?

            Estis blinda mallumo. La pluvo ĉesis, sed blankaj, vualsimilaj vaporoj ŝvebis en la aero, kaj la sala, porkosupodora maro dike peziĝis sur la ŝipon.

            Preterirante la kajuton de la knabo, li vidis, ke eĉ nun estas lume interne. Li enrigardis tra la subtila kurteno de la fenestro. Sinjoro Irving ekdormis super la libro, en la mano kun revolvero. Li rapidis plu. Ankaǔ en la kajuto de la forpasinta sinjoro Gould lumis la elektra lampo. Tra la malfermita pordo larĝa, flava strio ĵetiĝis sur la brilantan plankon de Ѭa ferdeko, glita pro la pluvo.

            Jimmy la Ĝisorela haltis ĉe la sojlo tiel, kvazaǔ li estus batita je la kapo!

            La mortinto malaperis!

            La kajuto estas malplena!

            Kio ĝi estas… Ĉu oni forportis la kadavron de sinjoro Gould?… Nťnio venis en lian kapon, li ne sciis, kion fari… Li nur staris.

            Fantomŝipo…! Stultaĵo…

            Iom malvarma premo sidis sur lia koro, li lekis sian liprandon, sed li ne forkuris, ne timiĝis…

            Estu prudenta, Jimmy… Nun implikiĝas ia stranga, enigma afero en la nokto. Li raportos tion al la kapitano.

            Mallongdaǔra burasko siblegis inter la metalpartoj de la ferdeko, brue movante la koŝojn. Ĝi frapfermis la pordon de la mistera kajuto kun timiga, laǔta knalo. Jimmy ekiris. En la pigra ondofrapiĝo la ŝipo konstante sinkis kaj oblikviĝis en ĉiun direkton. La glita ferdeko en ĉiu sekundo fariĝis glitejo, balanciĝanta dekstren-maldekstren.

            La kapitano staris sur la ponteto kaj pipfumis. Ŝajnis, ke tiu homo neniam dormas.

            - Sinjoro kapitano!

            - Nu?

            - La mortinto…

            - Ĉu vi estas preta pri li?

            - Li malaperis!

            - Mil diabloj…!

            Li rapide venis de sur la komandponteto.

            - Dum mi iris por kunporti karbon, kiel balaston, la kadavro malaperis.                                                                                                   

            - Gardu vin! – siblis la kapitano – ĉi tie ne estos legendo pri fantomŝipo… Ĉu vi komprenas?!

            - Mi tute ne estas kulpa pri tio…

            - Venu!

            La ŝipo Honolulu-Star ĉiam pli ofte balanciĝis en la ruliĝado de ondoj. Atinginte la interferdekon, ili haltis timiĝinte.

            Terura, raǔka ŝriko de viro tranĉis la nokton.

            Ili paraliziĝis por sekundo.

            Poste la kapitano eltiris sian revolveron kaj ekiris al la malluma fono de la promenferdeko.

            Aperis ŝanceliĝanta figuro kaj malrapide proksimiĝis al la malklare lumantaj lampoj…

            - Haltu! Kiu vi estas?!

            - La… maato…

            Li ne povis daǔrigi… Liaj dentoj klakis. Li aspektis, kvazaǔ li estus freneziĝinta. Liaj okuloj elstariĝis, lia vizaĝo estis blanka, kiel kreto kaj tutkorpe tremis.

            - Parolu! Ĉu vi kriis?

            - Tiu… mortinto… tie… - li balbutaĉis kaj montris al la mallumo.

            La kapitano ekiris rezolute al la montrita direkto. La ŝipo sinkis pro alia ondo. Obtuza bruo aǔdiĝis ĉiam pli laǔte. Io ruliĝis rapide kaj krurfalĉis la kapitanon, ke li falis surdorsen. La pistolo ekpafis. Ĝi efikis kiel kanalo de kanono sur la senhoma ferdeko.

            Neniu moviĝis. Kvankam ĉiu devis aǔdi la ŝrikon de la maato, poste la pafon de la revolvero. Sed la homoj ŝlosis la pordojn kaj preĝis. La ŝultro de la maato eĉ post jaroj konvulsiis, menciante tiun nokton.

            - Idiotoj! – kriegis la kapitano ekster si kaj deskuis la kadavron, ligitan al la latkadro. Ĉar la kadavro de sinjoro Gould ruliĝis tien-reen, laǔ tio, kiel deklivis en la ondofrapiĝo la spegulglata, glita ferdeko de la balanciĝanta marŝipo. Li komencis gliti.

            - Kaptu lin!… Kaptu lin, pro Dio!…

            Sed jam estis malfrue. La kadavro kudrita en la litotukon forruliĝis kaj la frapiĝis al la balustrado de la ŝtuparo kun laǔta pumbruo.

            La maato konsternite postrigardis lin, kvazaǔ freneziĝinta. Sed Jimmy jam komprenis ĉion. Li komencis ĉaspeli la mortintan sinjoron Gould, sed antaǔ ol li estus falinta en la malsuprenirejon de la interferdeko, li kaptis lin.

            - Vi estas ties kaǔzo! – siblis la kapitano.

            - Mi konfesas tion – kapjesis Jimmy la Ĝisorela. – Mi lasis la pordon malfermita, kaj kiel la ŝipo oblikviĝis, sinjoro Gould ruliĝis el la kajuto sur la ferdekon. Poste li glitadis tien-reen.

            - Kaj vi kial kriegis? – li demandis kolere la maaton.

            La maato iom rekonsciiĝis.

            - Mi iris… sekvante iun… ĉar sur la ŝipo estas fantom…

            - Mi ne komprenas – diris la kapitano kaj elprenis sian revolveron. Jimmy la Ĝisorela finis rapide la komencitajn vortojn de la maato:

            - Sur la ŝipo ni devas akompani ĉiun pasaĝeron en la mallumo…

            - Kiel?… Jes… Mi do akompanis pasaĝeron, kiun mi ne povis vidi. Tiam okazis bruado, io krurfalĉis min… mi falas… Poste mortinto kuŝas apud mi…

            - Bone, bone!… Sufiĉe! La ceterajn vi jam scias! Jose! Ĉu vi kunportis karbon?

            - Jes.

            - Nu ek! Ĵetu lin en la maron! Rapide!

            …La unuaj, palaj sunradioj Ѥe la matena krepusko prilumis la rapide kirliĝantajn, diafanajn , vaporsimilajn nuboj sur la ĉiam pli blankiĝanta horizonto. La kapitano demetis sian ĉapon, kaj Jimmy levis sinjoron Gould, ligitan al la lignotabulo, sur la balustradon. La maato eĉ por la trezoro de la tuta mondo ne estus tuŝinta la mortinton.

            Ankaǔ li preĝis. Dume li rimarkis, ke la kudraĵo ŝiriĝis, kaj la brako de la mortinto elpendas preskaǔ ĝis la kubuto el sub la litotuko. Ĝi estis flave-blua mano kun kurbiĝintaj fingroj.

            Jimmy reŝovis ĝin sub la litotukon, li tenis la fingrojn de la mortinto en sia mano dum unu sekundo.

            La preĝo finiĝis, la kapitano faris krucosignon.

            - Dio estu indulglema al li!… Enmarigu lin!

            La lato glitis de sur la balustrado. La mano, kvazaǔ la mortinto estus mansvinginta, denove elŝoviĝis dum la falo el sub la litotuko, ĝis la kubuto… Plaǔdo!

            - Notu bone – turniĝis la kapitano al ili -, kiu parolos pri la noktaj okazaĵoj, mi mortpafos tiun, kiel hundon!

            La maato eĉ nun povis nur balbutaĉi. La afero tre suferigis lin.

            - Vi, venu kun mi – diris la kapitano dure, sed humane -, vi ricevos opion, tiel vi dormos ĝis mateno.

            La maato timeme rigardis al Jimmy la Ĝisorela, kiu mallevis siajn okulojn. La ŝultro de la maato maltrankvile ekkonvulsiis.

            - Mi… petas… vin… ne… donu… opion… al… mi…

            - Silentu! Post dorma ripozo, eble malaperos via nervoziĝo, kiu karakterizas la maljunulinojn… Antaǔen – kriis la kapitano severe. Kaj li glutigis al li grandan dozon de natria hidrogena karbonato el la opiujo.

            La maato kuŝis maldorme ĝis mateno kaj ofte singultis.

 

 

 

5

 

 

 

Sed Jimmy la Ĝisorela estis multe pli fortike ĉarpentita ol la stevardo. Manke de alia loko li revenis en la kajuton de sinjoro Gould por dormi. Fred la Malpura sidis ĉe la tablo kaj manĝis buterpanon. Ĉiuspecaj paperoj kuŝis antaǔ li, kiujn li elprenis el la tirkesto de la ŝranko. Kiam Jimmy la Ĝisorela enpaŝis, li subite premis la skribaĵojn en flavan ŝam-dokumentujon kun blazono, poste li enpoŝigis ĝin.

            - Mi suprenvenis kaj ĉirkaǔrigardi sur la ŝipo.

            - Ĉu vi vidis ion?

            Li ne povis respondis, ĉar li ŝovis tiel grandan buterpanon en sian buŝon, ke lia duonvizaĝo ŝveliĝis.

            - Aha… - li diris fine.

            - Parolu!

            - Mi vidis la kapitanon.

            - Kie?!

            - Li staris sur la ponteto kaj pipfumis.

            - Tiu estis la vera kapitano! Ĉu vi ne vidis la fantomon?

            - Mi vidis ankaǔ lin. Li parolis kun vi en la interferdeko.

            - Ankaǔ tiu estis la vera!

            - Tiam nek la diablo povas orientiĝi ĉi tie. Ĉu tiu sinjoro Gould tute ne drinkis? – li demandis kaj ĉirkaǔrigardis.

            - Mi avertas vin, kapitano, povas okazi granda problemo, se oni trovis vin ĉi tie, kaj iu rimarkos, ke mankas la dokumentoj de sinjoro Gould.

            - Vi jam denove maltrankvilas pro mi. Tiu konstanta timzorgo emocias min. Mi trovis tre interasajn skribaĵojn ĉi tie.

            - Transdonu tiun aktujon al mi! Ne elprenu revolveron, ĉar mia tranĉilo estos pli rapida!

            Tranĉilo direktiĝis al la ventro de Fred:

            - Mi petas la dokumentojn. Se promesiĝas “negoco” en ties enhavo, ni povas esti partneroj.

            Fred la Malpura rigardis sur la tranĉilon indiferente kaj de tie al Jimmy la Ĝisorela.

            - Mi ne kutimas alianci. Cetere la afero ne koncernas vin. Tio bezonas saĝon.

            - Ĉu vi pensas, ke mi ne havas ĝin? Nun ekzemple vi redonos ĉion. La du mil dolarojn, la kvindek dolarojn, la aktujon kun la dokumentoj, la spegulon kaj la plakedon.

            - Ĉu vi vere volas tion?

            - Jes. Cetere mi puŝos la tranĉilon en vian ventron! Vi ne havas pruvaĵon rilate la opian aferon. Mi povas draste trakti suspektindan kaŝ-pasaĝeron. Ĉiu fartas pli bone, mi ĵetis la mortigitan sinjoron Gould en la akvon… Via denunco ne povas kaǔzi problemon al mi… Nun vi perdis, Freddy.

            - Prave, nun vi havas avantaĝon.

            - La ĵetkubo turniĝis.

            - Mi koncedas. La ĵetkubo vere turniĝis.

            - Metu la aktujon kun la dokumentoj sur la tablon…

            - Jen.

            Jimmy enpoŝigis la blazonan ŝam-aktujon kun la dokumentoj.

            - Jen estas la dumil dolaroj. Prenu ĝin! Jen estas la leda ujo, la kombilo kaj la plakedo.

            - Ĉu la salajro de la hejtisto Hutchins?!

            - Ankaǔ tio. Jen estas la cent sepdek kvin dolaroj.

            - Kѡj okdek du cendoj.

            - Jen prenu tiujn… Vi venkis min. La jetkubo turniĝis. Mi koncedas.

            Transdoninte ĉion, li ekiris.

            - Alo! Kaj la maaton lasu paca. Nutru vin, kiel vi povas. Sur la ŝipo troviĝas sufiĉe da salitaj fiŝoj.

            - Mi ne ŝatas la fiŝon.

            - Maksimume vi malgrasiĝos.

            La maljunulo ŝovis malantaǔen sian ĉapon kaj iris. Jimmy sidis lace sur la rando de la lito. Li vestis sur ĝi la mortinton, ĵetitan en la akvon. Ĉu li dormu sur la supra lito? Ĉar li devas dormi…

            La vento eksiblis, kvazaǔ plorante kaj skuis la kablojn. La plaǔdaj paŝoj de Fred malproksimiĝis en la nokto. Denove estis silento, nur kelkfoje aǔdiĝis grincado, krakado, kiam la ŝipo balanciĝis. Li vidis en la vidalvida spegulo, kiom laca estas sia vizaĝo, kiel li sidis sur la rando de la kuŝejo de sinjoro Gould, sur la malsupra lito.

            La fantomŝipo mute, senhome stagnis sur la oceano, kvazaǔ ĝi vere ne havus pasaĝerojn. Sinjoro Gould ripozas en la ŝlimo minimume kvincent metrojn profunde. La maro ĉi tie estas tre profunda…

            Li denove ekvidis sin en la vidalvida spegulo. Hm… lia vizaĝo estas iom pala kaj laca. Dormi! Dormi!

            Jimmy la Ĝisorela klinis sian kapon langvore. Li estis dormema. Li legos la dokumentojn tage. Nun ripozi, ripozi… Ke la mortinto kuŝis ĉi tie?… Idiotaĵo. Tamen li ne suprengrimpos sur la alian liton. Li estas laca, tial li havas tiun malcertan senton…

            Li jam estus enlitiĝinta, kiam la ŝipo oblikviĝis tiom, ke la junulo kliniĝis antaǔen sidanta… Nun li aǔdis bruon super sia kapo, kaj antaǔ ol li povintus fari kion ajn, iu falis al lia kolo de sur la supra lito… Falinte, li sidis rajdante sur la nuko de Jimmy.

            La atako okazis tiel subite, ke li ne moviĝis. Se la alia homo volas mortigi lin, tiam ĉio estas vana…

            Li sidis kelkajn sekundojn antaǔenkliniĝante. La rajdanta malamiko terure pezis lian nukon.

            Strange… Kial la atakanto faras nenion? Kion li volas sur li… Li nur sidas sur lia kolo.

            Iomete li suprenrigardis, sen tio, ke li estus moviĝinta. Kaj li tolporiĝis pro teruro.

            Li ekvidis sin en la vidalvida spegulo, kielРli sidas sur la rando de la lito antaǔenkliniĝinte, kaj sur lia kolo estis la mortinta sinjoro Gould en rajdanta pozicio!

            La ordenoj… la malfermitaj, senbrilaj okuloj, flava vizaĝo, pajlokolora liphararo!

            Dum sekundo li sentis, ke li frenziĝos! Poste zorgante pri nenio, li laǔte ekkriis, deĵetis la kadavron, elsaltis el la kajuto kaj kuregis.

            La ĉielo jam estis griza, kaj grandegaj fregat-birdoj rondflugis ĉirkaǔ la muta ŝipo.

            La mortinto! Li prenis lian manon, eĉ li vidis fali lin en la maron… La flavan, bluan manon de la kadavro… Kaj nun li saltis sur lian kolon!

            Li sentis tiel, ke estus bone ĵeti sin en la maron. Sed ankaǔ tie sinjoro Gould atendas lin…

            Paniko estis en lia interno. Li ŝatintus kriegi sensencajn vortojn, saltadi, ridi kaj stertori… Li devis kolekti sian ĉiun forton por reteni sin ĉe la limo de la freneziĝo sur ties cisa bordo, ĉar li perdis la grundon el sub siaj piedoj, rilate la logikan kunligon de la aferoj, kaj li staris ĉe la rando de senfunda abismo ŝanceliĝante:

            Ne estas spaco kaj tempo!

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:21:20
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Li kuregis tremanta pro teruro… li stumble falis… batvundis sin, sed li ne ripozis. Ne ekzistas pli granda timego, kiam oni perdas la kredon al siaj sentorganoj...

            Li staris dum kelkaj minutoj, spiregante, premante sian manon al sia koro. La ĉielo blankiĝis per samforma, laktokolora lumo. Atentu, Jimmy la Ĝisorela! Montru, ke vi ne rezignos la lukton ĝis la freneziĝo! Eble li nur ekdormis kaj sonĝis tion… Sed ne… Li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano.

            Li malsupreniris rekte en la pakaĵdeponejon. Li frapetis sur la “artista enirejo” de la lignokesto.

            - Kapitano.

            Silento.

            - Hej! Kapitano! Elvenu!

            Silento.

            Li piedbatis la lignokeston, ke ĝi laǔte krakis.

            - Kiu estas tiu? – demandis flegma voĉo.

            - Jimmy la Ĝisorela. Elvenu!

            Malfermiĝis la pordo de la “artista enirejo”, kaj aperis la kapitano.

            - Kion vi volas?

            - Helpu min… Se vi ne helpos, tiam estos al mi kapute.

            - Ĉu denove turniĝis la ĵetkubo?

            - Aǔskultu min… Se vi ne helpos al mi, ankaǔ vi havos problemon!…

            - Estas emociige, keРvi konstante maltrankvilas pro mi. Pri kio temas?

            - Sinjoro Gould, kiun mi ĵetis en la maron mortintan, li denove estas sur la ŝipo.

            - Hm… Li estas persista homo.

            - Ĉu vi ne… komprenas?!… Mi freneziĝos!

            - Prefere iru al kuracisto… Kiel mi malsatas… Hodiaǔ jam ne estas matenmanĝo. La  ĵetkubo… hm…

            - Frategĉjo Freddy… ĉu eblas, ke… la mortintoj revenas?

            - Se iu prirabas ilin.

            - Nur… horloĝo… kun blazono… kaj ringo… estis… sur la tablo…

            - Li revenis pro tiuj. Transdonu al mi la horloĝon kaj la ringon.

            - Ĉu li ne revenos al vi?

            - Li venos, sed mi ne timas lin. Nur elmetu en ordo la horloĝon, la ringon kaj la cigaredujon. Ĉar vi ŝtelis ankaǔ ĝin.

            Jimmy transdonis malgaje la havaĵon de la mortinto. Li ne ĉagreniĝis pri tio. Li bezonas la helpon de la kapitano.

            - Kaj kion ni faru nun, ĉar… la mortinto troviĝas en la kajuto…

            - Estas bone, ke li troviĝas tie. Nun bonvolu transdoni la dumil dolarojn, la cen sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn, la spegulon, la kombilon, la plakedon, ĉar se la mortinto estas ĉi tie, tiam oni havos pruvaĵon kontraǔ vi post la sekcado. Tiam evidentiĝos la dozigo de la opio, kaj mi povos denunci vin ĉe la kapitano. La ĵetkubo turniĝis.

            Jimmy obeeme metis ĉion sur la tablon.

            - Ĉu nun?… Nun… ni tamen devas fari ion.

            - Jes. Nun mi manĝos. Unuaklasan lunĉon kun itala vino.

            - …la kuirejo ankoraǔ ne estas… malfermita…

            - Bela ordo estas ĉi tie. Sur luksa vaporŝipo.

            En la diversaj poŝoj de la grandega pantalono malaperis ĉio mono, plakedo, korme la ringo kaj la horloĝo.

            - Kion do vi volas?

            - Supreniru… kaj… ĵetu sinjoron Gould en la akvon.

            - Mi faros tion, infano mia, sed sajnas, ke tiaĵo ne malutilos al li… Li estas hardita mortinto.

            - Diru, kiel ĝi povis okazi?… Mi freneziĝos… Li revenis… el la fundo de la maro…

            - Ĝi estas bela plenumaĵo.

            - Mi petegas, klarigu tion… Vi estas tre saĝa… Kion vi pensas?… Ĉu eblas, ke mortinta homo revenu?!

            - Se ne mi mortigis lin, tiam ĝi eblas… Ĉar el tiuj ankoraǔ neniu revenis…

            La ĉapo antaǔenglitis pro singrato, ke ties viziero tuŝis la pinton de lia nazo.

            - Nun ni iru! Mi rigardos tiun vagantan mortinton.

            …Ankorǔ ĉio estis silenta sur la ferdeko. Estis ĉirkaǔ la kvara horo. La vetero mildiĝis. Sub la ruĝiĝanta, helverda ĉielo tiriĝis la nigra linio de la malproksima boro, kiel mallarĝa tuĉ-strio.

 

 

 

6

 

 

 

Jimmy ne kuraĝis iri eĉ en la proksimon de la kajuto. Li timis!

            Jes! Li nun timas! Li estas malkuraĝa! Li konfesas tion.

            Sed ne homon.

            Li atentis de malproksime, kiel malfermas Fred tiun pordon. Kvazaǔ li portus ian grandegan bebon en siaj brakoj, vinditan per litotuko. La blanka tolo tute kovris la ŝarĝon de Fred la Malpura. La morta tuko iomete pendis ĉe la piedoj kaj la kapo. Li ne kunkudris ĝin, li nur kovris lin per tio.

            Poste li levas la mortinton tra la balustrado… lasas fali lin… silento…

            Obtuza, malproksima plaǔdo…

            Li jam aǔdis la saman plaǔdon hodiaǔ… Ĉu li komprenos iam la teruran enigmon?

            Fred alpaŝis lin. Liaj harkovritaj makzeloj ritme moviĝis, kiel li maĉis la maĉtabakon kaj kombis sian malpuran, blankan barbon per siaj fingroj, kiel per kombilo.

            - Ĉu vi enĵetis lin?

            - Jes. Nun decas ĵeti ian pietatan objekton post la mortinton.

            - Ĉu vi ĵetis ion?

            - Kombilon kun leda ujo kaj spegulon. Sed tiuj ne multe valoras.

            La okuloj de Jimmy ekfulmis sovaĝe.

            - Mia spegulo! Vidu Fred! Nun jam sufiĉe! Vi denove ne havas pruvaĵon, la ĵetkubo turniĝis. La mortinto estas en la maro…

            Fred mansvingis.

            - Li revenos… Li estas sportisto!

            Li ektiris supren sian grandegan pantalonon kaj foriris kun siaj ŝanceliĝantaj, anseraj, ritmaj paŝoj. Jimmy la Ĝisorela diris nenion. Prave. Se tamen revenos sinjoro Gould.

            Matene alvenis la helpŝipo. Ili estis prepariĝintaj por ĉio. Taĉmento da sanitaraj soldatoj, homoj kun harditaj nervoj, pretaj trovi sur la ŝipo pasaĝerojn, veantajn inter la malsanuloj. La kuracistoj, antaǔ ol enboatiĝi, surprenis izolan vestaĵon, similan al tiu de subakviĝistoj, la flegistoj vestis sin same. Ankaǔ kapitano venis kun ili, sed li ne portis tian vestaĵon. Li estis malnova milita kuracisto.

            La sanitaraj soldaѴoj viciĝis rapide apud la balustrado. Vidinte la senhoman ferdekon, ili komprenis la teruran situacion: ili nun jam apenaǔ trovos vivantan homon sur la ŝipo. La gvidanto de la subakviĝistoj reŝovis sian kapuĉon, faritan el blanka lintolo kaj iris al la ŝipestro en la societo de la kapitano.

            - Mi nomiĝas profesoro Palmerston!

            - Mi estas kapitano Mellwill, la sanitara komisaro de la gubernatoro.

            - Mia nomo estas kapitano Wirth! – prezentis sin la estro de la ŝipo Honolulu-Star.

            - Ĉu la kuracisto mortis? – demandis profesoro Palmerston.

            - Li dormas…

            - Ni iru en lian kajuton.

            La kuracisto ronkis, kliniĝanta super malfermita libro. Li skribis substitue la diagnozojn kaj la raporton. Dume li ekdormis.

            Li salte leviĝis kun revema mieno.

            La kapitano ĉirkaǔrigardis serĉeme.

            Palmerston levis kelkajn zorgeme sortimentitajn muŝojn de sur la papero, poste li esploris fiolon, levitan al la lumo, baldaǔ kunrigardinte, ili turniĝis al la kuracisto.

            - Kolego, ĉu vi jam konstatis la kaǔzon de la malsaniĝoj?

            - Mi opinias… ĝi estas speciala… speco… de la dormomalsano…Bedaǔrinde ankaǔ mi estas malsana… Mia kapo…

            - Ĉu doloras via kapo?

            - Nun ne… Sed ankoraǔ hieraǔ…

            - Estus plej saĝe, se vi eksidus iomete, dum vi tute vekiĝos. Trinku nigran kafon aǔ konjakon!

            Dume la kapitano rigardis la diagnozojn. Ankaǔ la profesoro legis super lia ŝultro. Apud la nomo de ĉiu malsanulo estis skribita la plendo, la simptomo, la terapio kaj fine la opinio de la kuracisto.

            Laǔ la kuracisto li ne povas malhelpi la propagiĝon de la epidemio, la sanstato de la malsanuloj (inkluzive ankaǔ tiun de la kuracisto) estas senespera, la morbo – konsiderante la simptomon de la rapida ruiniĝo de la nervosistemo – nepre estas mortiga.

            Zorgeme traleginte la notaĵojn, ili kunrigardis denove kaj kapbalancis.

            La kuracisto sentis kun konsternita koro: ĝi estas la fino.

            La kapitano eliris kaj kriis al la soldatoj:

            - Ĉiu reiru sur la krozŝipon! La flegistoj demetu la izolan vestaĵon, kaj iu portu al mi kvin helbrunan cigaron el la poŝo de mia mantelo.

ЉDume la profesoro jam demetis la subakviĝistan skafandron kaj ĵetis bulkopecetojn tra la luko al la fregatbirdoj, paŝetantaj sur la poǔpo.

            - Mia raporto… - balbutis la kuracisto.

            - Estas tute klare – diris la kapitano. – Ni estas tre dankemaj pro via bonega laboro.

            - Kaj… - li provis rompi la flegmon de la profesoro – ankaǔ morto… okazis.

            - Ĉu vere? – demandis la kapitano plie ĝentile ol interesiĝante. Nu jen ĝi estas… vere… Kie troviĝas tiu kadavro?

            - Ĉar mi timis panikon, malgraǔ la dispono de mia ambasadejo, mi ordonis tuj entombigi sinjoron Gould laǔ la maristaj tradicioj – raportis la ŝipestro.

            La profesoro turnis sin de la fenestro kaj diris rekone:

            - Tre domaĝe, ke vi ne fariĝis ŝipkuracisto.

            Ĝena paǔzo.

            - Kian kontaĝon vi suspektis, kara kolego? – demandis Palmerston milde.

            - Mi pensis pri… speciala speco de la dormomalsano… aǔ alia epidemio.

            - Jes, jes… Interese… Nu bone. Ni do ekzamenos la pasaĝerojn post la matenmanĝo.

            - Ĉu la ŝipo? – demandis la ŝipestro.

            - Diable! Tuj daǔrigu vian veturon al Singapuro!

 

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:21:53
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

7

 

 

 

En serena sunbrilo sidadis la pasaĝeroj dum la matenmanĝo. La maato anstataǔgis la kelneron.

            Ĉar Jose kiam enpaŝis en la restoracion kun sia larĝa rikano por akcepti la mendojn, la delegitoj de la pasaĝeroj aperis ĉe la kapitano kaj energie postulis tuj forigi la kelneron el ili proksimo.

            - Sed kial?

            - La kelnero ĵetis ĉiun mortinton en la akvon.

            - Mi petas pardonon! Ja estis nur unu mortinto.

            - Egalas! La kelnero ne rajtas priservi nin, se li vestis mortintojn nokte.

            Kion povis fari la kapitano?

            La sinjoroj postulis la kapon de Jose, li devis plenumi ilian deziron. Baldaǔ aperis alia delegacio, la delegitoj de la personaro:

            - Ni ne dormos kune kun Jose – ili diris rezolute.

            - Kanajloj! Ĝi estas ribelo!

            - Eĉ tiam ni ne dormos kune kun la hispano!

            Kion povis fari la kapitano?

            La popolo postulis la kapon de Jose, li plenumis ilian deziron.

            Fine la duoble senkapigita kelnero vizitis kapitanon Wirth persone.

            - Sinjoro kapitano! – diris Jimmy la Ĝisorela timiĝinte. – Mi plenumis vian ordonon, kaj nun mi iradas sur la ŝipo tiel, kiel Kaino, portanta stampon sur sia frunto.

            - Ne laboru! Vi ricevos vian tutan salajron. La problemo kvietiĝis, tio gravas!

            - Sed ankaǔ mi bezonas kvietan lokon, kie mi povus klini mian kapon por dormi. Ankaǔ Kaino estus atendita tion en la sama situacio, kiel la mia!

            - Ni havas malplenan unuaklasan kajuton…

            - Kiun?! – li demandis kun ekbrilantaj okuloj. Ĝis nun lia plej dezirata sopiro estis, iam vojaĝi kiel unuaklasa pasaĝero.

            - Kompreneble ĝi estas la kajuto de sinjoro Gould, mortinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj… Ĉu vi havas ian problemon?

            - Ne, mi nur iomete surpriziĝis.

            - Ĉu vi timas?

            - Tute ne – li respondis subite, ĉar li ekhontis. – Mi tre dankas.

            Tiel la problemo, kaj Jimmy la Ĝisorela momente kvietiĝis. Komence ŝajnis tiel, ke la maato ne anstatraǔas bone Jose-on, sed poste la mult-infanaj familiestroj vidis trankviliĝintaj, ke ankaǔ li verŝas parton de diversajn saǔcojn sur la pasaĝerojn.

            Kaj la infanoj denove ridis dolĉe.

            Eble pro la gaja sono de la altaj, feliĉaj voĉoj, sed eblas, ke sen ĉiu instigo, pro privata diligento, la bona, olda sunbrilo sekigis la ferdekon.

            Oni estis post la krizo de la lastaj reaperantaj simptomoj de la opio-dekutimigo. Dum la serena, bel-vetera antaǔtagmezo, nek la plej malkuraĝaj pasaĝeroj povis panike timi. La ŝipo veturis kun plena rapideco al la bordo. Ĉiu manĝis bonapetite en tiu tago, unue post longa tempo.

            La ridetante salutanta kaptiano kaj la afabla Palmerston paroladis kun la gastoj, sed nur tiel, kvazaǔ ankaǔ ili estus pasaĝeroj.

            - Kian problemon vi havas, sinjoro? – li demandis sinjoron, portantan kompensas-turbanon.

            - Hieraǔ mi havis kapdoloron, kaj pirozo turmentis min.

            - Ĉu hodiaǔ?

- Ĝi mildiĝis… apenaǔ… Mi jam tute ne sentas doloron! Mi estas d-ro Hillar el Bostono. Sed mi havas eĉ nun fortan pirozon.

            - Mi tre ĝojas, profesoro Palmerston. Mia nevino loĝas en Bostono. Ŝi la edzino de senatoro Ewering.

            - Ĉu sinjorino Ewering? Mi konas ŝin bone. Mi sentis la pirozon eĉ hodiaǔ post la matenmanĝo…

            - Ĝi estas bonega. Kian kontakton vi havis kun la karmemora Ewering?

            - Sinjoro kapitano – lamentis la virino el Ŝtokholmo -, hieraǔ miaj barkoj kaj kruroj akre doloris.

            - Ankaǔ la miaj. Post iom da aĝo ĝi ne estas alie.

            Poste ili faris nenion alian ol palpi la orelradikon kaj glitigi sian manon de la nuko ĝis la kolo de ĉiuj pasaĝeroj

            La infanoj bonhumore ŝriketadis.

            La kapitano kaj la porfesoro vizitis ĉiun parton de la ŝipo, kaj se iu plendis pri doloro, ili respondis malgaje, ke ankaǔ ili suferas pro similaj simptomoj.

            Sekvan tagon tagmeze jam denove regis gaja humoro sur la ŝipo Honolulu-Star. Ankaǔ la pasaĝeroj mem ridis pri la afero.

            - El via taglibro – diris la kapitano al la kuracisto – klare evidentiĝas, ke okazis misdigesto aǔ antaǔtempesta malbonfarto sur la ŝipo.

            - Ĉu… la mortinto?

            - Li ne estas la unua malsanulo, kiu mortas dum marveturo.

            - Kion… ni devas fari?

            - Vespere donu al ĉiu sufiĉe grandan dozon da opio, ĝi mildigas la digestrorganojn, kataremajn, kaj la timuloj ekdormos pro tio.

            …La pasaĝeroj obeeme prenis la medikamenton, dozigitan el la opiujo, kaj sekvan tagon ili ĉiuj plendis pri ofta singultado.

            Sed ĉesis la pirozo de la advokato.

 

 

 

8

 

 

 

- Kiam vi komencis vian vagabondan karieron?

            - Ĝi estas familia malsano. Ankaǔ mia patro estis tio.

            - Mi permesas al vi en la eksterodinara ondofrapado eksidi en mia ĉeesto. Ĝi estas granda favoro, sed mi donacas tion ne kiel konstantan privilegion, nur tial, ĉar via ekvilibro momente bezonas tion.

            - Dankon, sinjoro Irving.

            - Vi havas esceptan favoron ĉe mi, grand-pugna fremdulo, kaj nun rakontu pri la havenoj, pri la fortaj kaj kapricaj homoj, similaj al vi.

            - Ĉu vi ne klarigus anticipe, sinjoro Irving, kiu vi estas?

            - Nu neglektu tion.

            - Kiel bela vorto estas neglekti. Mi ankoraǔ neniam aǔdis ĝin. Kvankam mi konas ties signifon.

            - Kiel oni diras ekzemple en vi ĉirkaǔaĵo, kiam iu faras tiaĵon, kio ne plaĉas al la aliaj?

            - Senvorte oni batas tiun homon je la kapo. Ĝi signifas firman malaprobon. En la haveno ĉio estas alie… Tie ekzistas specilaj reguloj, kiel en la kartludo. Sed la vagabondoj ne rekonas tiujn laǔ la dorsa flanko.

            - Ĉu ili do estas tiaj… vaguloj, kiuj dormas sur la kampoj kaj landvojoj?

            - Estas granda diferenco! La havena vagabondo malestimas la landvojajn vagadulojn.

            - Kio estas la diferenci inter ili?

            - Grandega! La havena vagabondo veturas per ŝipo. Inter Batavio, Hamburgo kaj en la tuta mondo. Nek pro Dio piede.

            - Ĉu la landvojaj vagaduloj?

            - Ili ne estas veturantaj per aǔtomobilo. Tio estas la diferenco estas inter ili, kiel la diferenco inter la privataj aǔtomobilisto kaj piedirantoj.

            - Kien vi iros… en Singapuro, se vi alvenos tien?

            - Al miaj amikoj. Ekzemple en la restoracion, kies nomo estas Kvar Gajaj Kadavrolavistoj. Nederlanda kuirejo, sveda punĉo! Angla malvarmsango!

            Sinjoro Irving sidis sur la tablo apud la samovaro. La gasto okupis lokon vidalvide al li sur seĝo. Jimmy la Ĝisorela sentis, ke tiu knabo atendas de li la solenan kaj sinjoran konduton, li do metis la biciklan transmisiilon ĉirkaǔ sian kolon kaj rigardis tra la tenilhavaj okulvitroj kun altenlevita kapo.

            - Kia estas la haveno? Rakontu pri tio!

            - La haveno estas tia, kiel ĝangalo, nur ne kreskas tiom da arboj en ĝi. Sed ĝi estas multe pli danĝera. Ĝi estas plena de ŝipoj kaj interbatadoj.

            - Kial oni batas tie unu la alian?

            - Ke ĝi doloru. Se iu havas tiel grandan doloron, ke li ne eltenas tion, oni diras, ke li estas mortbatita.

            - Ĝi estas ekzakta!

            - Kiel?

            - Mi diris tion, ke ĝi estas ekzakta.

            - Hm… ni neglektu tiajn vortojn!

            - Haha!

            - Mi vidas tiel, ke vi priridas min, sinjoro Irving.

            - Ne, ne. Nur estas amuza, kion vi diras.

            - Ankaǔ en la krimula mondo de la haveno dividiĝas la socia vivo, inter diversaj malaltrangaj kaj altrangaj homoj, kiel en la tiel nomata “civilizita socio”. Iu mia advokata kolego diris tiun esprimon al mi.

            - Ĉu vi estis advokato?

            - Ne. La advokato estis preventa arestito. Li diris, ke la socio konsitas el tiuj… lernej-similaj aferoj.

            - Li diris klasojn, ĉu ne?

            - Jes. Klasoj estas en la mondo laǔ la advokato. La komparo estas tute bona, ĉar kelkfoje en iu promenparko oni vere sentas tiel, kvazaǔ li sidus en klaso: li sidas sur benko kaj lernas nenion… la teo estas preta.

            - Verŝu ĝin en la tasojn, bonulo!

            Jimmy la Ĝisorela plenigis la tasojn per teo kaj rigardadis la citronon malbonhumore. Li vidas nenie rum-botelon…

            - Mi suspendas la kortegajn kutimojn – diris la knabo kun afabla orgojlo. – Esceptokaze vi povas trinki kun mi tason da teo en mia privata apartamento. Ĝi estas granda distingo.

            - Sinjoro – respondis Jimmy la Ĝisorela malgaje. – Kion valoras la plej granda distingo sen rumo?

            - En mia societo neniu rajtas ebriiĝi.

            - Mi tamen provus tion. Ĉu eble ĝi sukcesos?

            - Mi ne toleras kontraǔdiron.

            Jimmy la Ĝisorela ne konis la servilemon, kaj kiu ajn povintus havi problemon, se li provus paroli kun li tiel, sed li ŝatis sinjoron Irving. Li ne prenis kiel ofendon, kiam la knabo ordonadis al li. Diablo scias, kial, sed ŝajnas, ke li akceptas tion, ke sinjoro Irving ordonu al tia homo, kia li estas.

            Ili trinkis teon.

            - Parolu ankoraǔ pri la haveno. Ĉu tie estas diversaj sociaj klasoj?

            - Jes. Sentaǔguloj, kaj ankaǔ homoj de altaj sociaj klasoj troviĝas inter ili. Tiujn oni estimas, ĉar ili ĉiam havas monon kaj estas tre fortaj. Ekzemple la “pezaj” kontrabandistoj.

            - Kio ĝi estas?

            - Ĝi estas tia kontrabando, ke oni kondamnas ilin al mortpuno. Ekzemple ili liveras armilojn al la riberantaj indiĝenoj.

            - Ĉu ĝi estas la plej alta klaso?

            - Tute ne. Ekzistas multaj asocioj en la klub-urbo de Singapuro, kie oni absolute ne parolas kun la “pezaj kontrabandistoj”.

            Sinjoro Irving aǔskultis lin ruĝiĝinte, kun brilantaj okuloj.

            - Ĉu ili… havas “veran” klubon?

            - Jes. Tio estas la plej fama en Singapuro, ke “kluboj” troviĝas tie. Eksterurbe, apud la rivero Singapuro, trans la ĉina kvartalo estas la klub-urbo. Tie troviĝas multaj tomboj, sub la tero.

            - Ĉu katakomboj?

            - Jes. Tiuj estas tie. La multe da subteraj elirejoj estas avantaĝaj por la asocioj.

            - Kiu estas la plej eleganta “klubo”п

            - Nu… oni mezuras tion laǔ la ekvalidiĝintaj jaroj. Se ni dividas la jarojn de la puno de la tuta societo per la nombro de la membroj, tiam ni ricevos la rezulton de la rangalteco. La Ludemaj Fiŝoj, kiel oni nomas la tromp-kartludistojn pro iliaj malvarmsango kaj infaneska profesio, resume ili sidis proksimume kvardek jarojn en prizono. Po kvar jaroj por dek homoj. Ili estas la moralaj proletaroj de la krimula mondo. La dek sep membroj de la Ekzekuta-tablosocieto jam apartenas al la pli bonaj homoj per siaj cen kvindek jaroj. Nun se vi volas ekkoni eĉ pli altajn rondojn, jen estas la Tranĉilo aǔ Enkasiga societo. Ili estas mezloke. Dek du membroj… kondamnitaj entute al sepcent jara malliberigo. Ĝi rezultis, ke la fuĝintoj havas kvarcent jaran avantaĝon rilate la instancon.

            - Do kvardek jara malliberigo estas la bazo, ĝi fignifas malaltan socian tavolon, sepcent jaroj jam la mezan klason. Vi, kara fremdulo, al kiu socia tavolo apartenas?

            - Al la supra mil – respondis Jimmy fiere.

            - Kiel?… - demandis la knabo timeme.

            - Al la mil. Ĉar ankaǔ ĝi ekzistas!

            - Kaj… Kiom da… homoj apartenas al la mil jaroj?

            - Kvin. Pli ol ducent jarojn havas unu persono. Se ni kalkulas la senkulpigajn cirkonstancojn kaj subtrahas ties trionon el la puno, kion oni imputas ĉe bonkondutaj malliberuloj, tiel restas neto mil jaroj.

            - Kvin homoj neniel povas havi mil jaran punon!

            - Esti membro de la klubo de la supera mil, signifas kvazaǔ lordan rangon. Ĉiu plenumita puno de la patro herediĝas al la plej aĝa filo. Tial nia asocio estas famekonata laǔ la nomo Fidelaj Pomoj.

            - Kial oni nomas la membrojn fidelaj pomoj?

            - Ĉar ili ne falis malproksimen de sia arbo. La puno de la patro ornamas la pun-liston de la filo. Ekzistas tia malnovega familio, kiu estas malofta ankaǔ en Ĉinio.

            - Ĉu ĝi estas la plej eleganta klubo?

            - Ne. La klubo de Fervoraj Mumioj, kiujn ĉiu timegas, vere estas nealproksimigebla. Mi devas honore eklevi mian ĉapelon antaǔ ili.

            - Kio gi estas?

            - La du mumioj estas tre fervojaj. Kiam la polico persekutas ilin, ili malaperas ĝustatempe.

            - Sed kial ili nomiĝas mumioj?

            - Se la tribunalo pritraktus liajn ĉiujn krimojn, kaj transkalkulinte ilian antaǔvideblan mortkondamnon al 15 jara malliberigo popersone (kun la plenumita tempo en preventa aresto), tiam ni ricevos la aĝon de la plej maljuna mumio de la muzeo British kiel finan rezulton.

            - Kiom da membroj havas la klubo de la Fervoraj Mumioj?

            - Du. Ĝi estas bela. Ĉu ne? Iu estas la Granda Bubalo. Ne estas permesate paroli kun lin, nur tiam, se li alparolas iun. Li kondutas ĝuste tiel, kiel vi, sinjoro Irving.

            - Jes… Hm… Nu estas egale…         

            - Se iu tamen alparolas lin, ĉu tiam li puŝas tranĉilon en lian ventron?

            - Vi ne povis sperti tion ĉe mi, kara Jose.

            - Prave. Sed vi ankoraǔ estas tiel juna.

            - Kaj kiu estas la alia?

            La vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela malsereniĝis.

            - Fred la Malpura, la kapitano.

            - Kia homo li estas?

            - Terura.

            - Tamen.

            - Li havas la plej multe da saĝo en la mondo. Li estas avara, kruela, moroza kaj timas nenion, kiam temas pri mono. Li trompas ĉiun, li profitas el ĉio, li amikiĝas kun neniu, li vagadas sola en la mondo, kaj kiel lia nomo karakterizas lin, li estas tute malpura.

            - Ĉu li estas la amiko de la Granda Bubalo?

            - Ili malamas unu la alian. Antaǔ dek jaroj ili interkverelis dum divido de mono, kaj la Granda Bubalo eltiris revolveron, sed la tranĉuki de Fred la Malpura estis pli rapida. Bubalo estis inter vivo kaj morto du tutajn monatojn. Tiam li promesis, ke li detenos sin de la rumo, ĝis li mortigos Fred-on la Malpuran.

            - Ĉu vi… ŝatas vivi tiel?…

            - Alimaniere ne eblas…

            - Imagu, se mi dungus vin kiel kortegan fabeliston! Ĉar mi estas arkiduko de St Antonia de Vicenzo Y. Galapagos, la reganto de la insularo Feliĉo.

            - Via reĝa moŝto, ne surprizas min, ke vi estas reganto. Jam dum nia unua renkontiĝo mi instinkte sentis, ke mi staras vidalvide al junulo, devenanta el bonfama familio.

            - Mi estas la reganto de la insularo Feliĉo. Mi rezidas en Almira, kiu estas la ĉefurbo de la insularo. Kaj mi envias vin. Vi simple elŝipiĝos kaj ekiros ѫun enpoŝigitaj manoj, fajfante sur la strato, en la haveno… Vi promenos trankvile. Mi ne estas reganto de granda lando… tamen mi sentas tiel, ke estas malbone surtroniĝi pro la favoro de la sorto, antaǔ ol  konatiĝi kun la homoj pli proksime. Ĝi estas tute evidenta…

            “Evidenta – pensis Jimmy. – Mi estas pli ol dudek jara, kaj mi neniam eldiris tiun vorton evidenta…”

            - Kaj…? – demandis sinjoro Irving ekscitite, kun brilantaj okuloj. – Kio okazas, kiam nova vagabondo alvenas en la havenon? Kiel li povas veni en la “klubolandon?”

            - Nu, ne estas facile akiri reputacion. Oni devas trovi kontaktojn… Aplelacii referencojn…

            - Ĉu vi konas konvenajn kontaktojn… al la “pli bonaj rondoj” de la krimula mondo?

            - Ĉu mi? Mi havas tiel grandan reputacion en Singapuro, kiel tiun de privata sekretario.

            Jimmy la Ĝisorela ĉiam alte taksis la laboron de la privata sekretario. Li ne sciis, kion faras tiu homo, sed li imagis tiel, ke li devas vesti sin elegante, li devas aspekti sinjoro kun interesa vizaĝo, kaj havi tre altan salajron.

            - Ĉu se mi… petus vin… faciligi… mian situacion… se mi planus, ke…

            - Ĉu vi pensas tiel, sinjoro Irving, ke vi miksiĝus en la homamaso de Singapuro?

            - Atentu min, bonulo, kaj demandu nenion, ĉar tion ne decas…

            - Decas!!! Li ankoraǔ neniam diris tion. Kvankam kiel evidenta vorto ĝi estas.

            - Ni parolu konfidence, vi meritas tion, ĉar vi estas fidela kaj respektema subulo. Mi ne povis fari eĉ unu paŝon ĝis nun sen mia edukisto kaj pro la favoro de Dio mia parenco, la mortinta sinjoro Gould, aǔ regento Fernandez. Mi konas nur la mornan konstruaĵon de la militista lernejo en Saint-Cyr, la reĝan palacon kaj la kastelon Buckhingham en Londono. Mi loĝis tie.

            - Evidente – li diris kaj blovis en la malplenajn tubojn de la okulvitroj kun tenilo.

            - Mi trafikis sur la stratoj nur per kaleŝo aǔ per aǔtomobilo, ĉiam kun akompanantaro kaj ekskluzive sur la ĉefvojoj. Nun la unuan fojon donis al mi la fato de sinjoro Gould, ke mi estas sola. Kaj ankaǔ en Singapuro mi iros sur la bordon sola. Sed miaj korteganoj jam atendas min en la haveno de Singapuro. Ni havas palacon tie. La ĉiama reganto ekripozas en Singpuro dum la du plej malsekaj monatoj de la insularo Feliĉo. La servistoj ne konas min. Ili vidis min nur tiam, kiam mi havis du jarojn.

            - Via reĝa moŝto multe ŝanĝiĝis de tiam.

            - Bonvolu finaǔskulti min. Jen estas la sola, eble la lasta okazo de mia vivo por fari tion dum mallonga tempo, kion mi volas. Mi deziras vidi la popolon de la stratoj, la burĝojn kaj la krimulan mondon. Mi evitos la korteganojn dum la elŝipiĝo – li eldiris triumfoplene.

            La vagabondo konsterniĝis.

            - Sed se vi ne alvenos, oni traserĉos tutan Singapuron por trovi vin.

            - Jes… Mi devas resti unu monaton en Singapuro, poste mi povas surtroniĝi. Mi volas pasigi du tagojn libervole. Kun la homoj. Ĉu vi komprenas? Kaj dume, ke oni lasu min paca, ke oni ne serĉu min kaj mi vivu tiel, kiel mi volas, vi, fremdulo, anstataǔigos min… Nu, kio okazis?

            - Mi nur tusis… la teo… kaj la surprizo.

            - Vi elŝipiĝos kaj iros tien, kie vi vidos ornamitan spaliron, konsistantan el sinjoroj, portantaj ĵaketon aǔ uniformon. Hidalgo Gomperez, la ĉambelano, kiun mi ankoraǔ neniam vidis, atendos vin. Li akompanos vin en la kastelon. Tie diru, ke vi malsanetas. Promenadu, legadu…

            - Mi neglektus tion…

            - Do, se oni demandus aǔ dezirus kion ajn de vi, diru al ili: “nun ĝi ne estas aktuala… nur post unu-du tagoj…” Vi ne povos fari eraron. Se tamen, nek tio estos problemo. Mi rebonigos ĉion.

            - Sed via Reĝa moŝto… ke mi… tiaĵon…

            - Vi respondecos pri nenio. Kiel reĝo mi vidas ĝin bona, ke konsiderinte la specialajn kaǔzojn, anstataǔigu min dum kelkaj tagoj.

            - Konsiderinte… konsiderinte…ĝi estas bona vorto… Sed oni maliberigos min pro tio…

            - Mi ordonas tion, do nenia malbono trafos vin! Vi helpos min vivi inter la simplaj homoj de la krimula mondo dum du tagoj, kaj mi gustumigos al vi, kia ĝi estas, kiam iu estas reganto…

            - Sed mia eksteraĵo tute ne estas reĝa… Escepte la okulvitrojn kun tenilo… Ĝi estas konsiderinda… Kaj deca… sed cetere ĝi eblas…

            - Oni rapide alĝustigos al vi du kompletojn el la vestaro de sinjoro Gould en la tajlorejo de la ŝipo. Vi povas fari aǔ paroli, kion vi volas. Ne gravas, se oni pensos kelkajn tagojn, ke la reganto estas stulta.

            - Dum mi anstataǔigos vin, via Reĝa moŝto, tiu informo ne disvastiĝos.

            - Mi opinias, ke vi estos pli bona en la kortego, ol mi en la drinkejo.

            - Nek tie estas facile prosperi.

 

 

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:22:49
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

9

 

 

 

Sekvan tagon la ŝipo albordiĝis ĉe la indulo Parangan. Malproksime jam videbliĝis Singapuro. Ĉe la simpla karbokargejo alvenis ankoraǔ delegacio por kontroli la raporton de la helpŝipo kaj permesi la albordiĝon.

            Ĉiu fartis bonege sur la ŝipo. La pasaĝeroj plendis nur pri nokta singultado, kvankam ili ricevas opion ĉiuvespere laǔ la konsilo de Palmerston. Estas nekompreneble.

En la loglibro troviĝas la pozicio de la ŝipo Honolulu-Star laǔ la nordaj kaj sudaj latitudoj kaj longitudoj. Iu hejtisto malaperis, la averaĝa rapideco estas dek ok surmaraj nodoj pohore. El la kajuto numero dudek mankas ŝranko kun tirkestoj.

            - Ĉu sinjoro Gould loĝis en ĝi, kiun vi entombigis laǔ la tradicio de maristoj?

             - Jes.

            - Kio okazis al la ŝranko? – scivoladis la sanitara ĉefkonsilisto.

            - Mi ne scias. Ĝi malaperis. Kial gravas tio?

            - Ĉu vi estas sperta pri la librotenado, kapitano Wirth?

            - Iomete.

            - Foje mankis du pencoj el la jara bilanco de la Angla Banko. Oni laboris tri tutajn semajnojn tage-nokte, kiam oni fine trovis la du pencan mankon inter la mult-milionoj da pundoj.

            - Nu kaj?

            - Evidentiĝis, ke en la bilanco estis du milion-punda eraro. Sed oni trovis ĝin, serĉante la du pencojn.

            - Mi komprenas. Sed bedaǔrinde, mi vane serĉis la ŝrankon. Neimageble.

            Nova pasaĝero surŝipiĝis ĉe la insulo. Neniu sciis, kion li faris en Parangan. Nek li. Li nomiĝis Bonifaco kaj ascendis sur la ŝipon Honolulu-Star. Li aǔdis, ke oni dungus kelneron, kaj li tuj anonciĝis. Li zorgos pri tio, ke oni elŝipigu lin en Singapuro. Li ne volis vojaĝi al Tahitio, se li dirus tion, tiam li restus en Parangan. Li promenis sur la ferdeko enpoŝiginte siajn manojn.

            Subite… Kion donas Dio! Li ja estas Jimmy la Ĝisorela.

            - Alo!

            Li turniĝis.

            “Bonifaco!” – li diris en si mem timiĝinte. Tiu fia rato, kiu onidire estis ankaǔ la spiono de la polico. Li malkaŝos lin sur la bordo! Finita la reĝeco! Kaj malkŝita Jose Pombio!

            - Alo! Jimmy la Ĝisorela!

            Li levis sian okulvitrojn kun tenilo kaj mezuradis Bonifacon de la kapo ĝis la piedoj..

            - Mi vidas tiel, ke okazas kriado ĉi tie!

            - Sed Jimmy! Kio estas al vi?

            - Sed tiu voĉo ne estas deca. Iditoto!

            - Ĉu vi ne etendas vian manon?

            - Ni neglektu tion. Vi intermiksas min kun iu. Mi nomiĝas Jose Pombio pro la favoro de Dio. Kion vi deziras, idiota fremdulo?

            - Ĉu vi ne volas nei, ke vi estas Jimmy la Ĝisorela?

            - Mi ne komprenas tion, bonulo. Mi ne estas Jimmy la Ĝisorela, sed Jose Pombio.

            - Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?

            - Tio estas evidenta.

            Li turniĝis por iri plu, sed Bonifaco paŝis antaǔ lin.

            - Kial tiu komedio?

            - Lasu min foriri…

            Bonifac malcertiĝis por momento. Ĉu eble li eraras? Ĉu eblas, ke li ne estas Jimmy la Ĝisorela? Li kaptis lin.

            - Atendu…

            - Mi ne atendas, bonulo – respondis la enigma pasaĝero kaj vangofrapis lin.

            La cerbo de Bonifaco skuiĝis, mallumo aperis antaǔ liaj okuloj, liaj dentoj kunfrapiĝis kaj li svenetis.

            La fremdulo iris plu.

            La alia homo ofte palpebrumis, poste li palpadis sian vizaĝon kaj rigardis triumfe al la malproksimiĝanto…

            - Nun jam vi povas paroli! Nur unu vangofrapo ekzistas en la mondo! Pro Dio, li estas Jimmy la Ĝisorela!

            …Vespere jam estis klare videbla Singapuro, kaj ties lampoj eklumis brilante unu post la alia, kiel flavaj steloj, sur la horizonto.

 

 

 

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La ŝipo Honolulu-Star veturis malrapide. La havenego de Singapuro ŝajnis proksima sub la polvovualo, aspektanta kiel fabela, grandega kloŝo, kiu kovris ĝin.

            - Nun mi parolos pri la plej urĝaj aferoj, ridetanta fremdulo – diris sinjoro Irving.

            - Ordonu pri mi, via Reĝa moŝto.

            Ili paroladis apogiĝinte al la balustrado de la ŝipo.

            - Vi devas zorgi pri nenio. Reĝoj kutimas konduti tiel.

            - Tiam mi jam ĝis nun estis reĝo.

            - Silencium!

            - Kio ĝi estas? Ankaǔ mi ŝatus diri tion.

            - Silencium signifas: silentu!

            - Mi encerbigos tion. Saliceum. Ankaǔ ĝi estas bona vorto.

            - Atentu min, amiko mia. Dum cent kvindek jaroj la trono de la insularo Feliĉo herediĝas de patro al patro. Iu nia praulo forpelis de tie la unuajn anglajn konkerantojn, kaj de tiam nia familio regas sur la insularo Feliĉo, laǔ la volo de la hispana reĝo. Pri la mortinta sinjoro Gould mi jam menciis, ke li estis mia karmemora onklo pro la favoro de Dio, la regento Fernandez. Mi ne ŝatis lin, sed doloris min, ke li devis forpasi tiel.

            Frosto trakuris sur la dorso de Jimmy la Ĝisorela. Venis en lian kapon la enigmo, kion eble li neniam solvos. Kiu estis la mortinto, kies manon li reŝovis sub la litotukon? Kiu mortigis sinjoron Gould? Kien malaperis la ŝranko? Kaj kio estis tiu tuta frenezo?

            - Mi volas, ke vi encerbigu la plej gravajn aferojn – daǔrigis la reganto. Vi scias nenion pri la mondo, en tiu momento, kiam vi anstataǔigos min. Bone notu tion! Nenion! Ĉu vi komprenas, bonulo? Mi vivis en Almire ĝis mi havis ok jarojn. Almira estas la ĉefurbo de la insularo Feliĉo. Baldaǔ pro la favoro de Dio, mia onklo kaj edukisto, kiu fariĝis regento post la morto de mia patro, li sendis min en Francion. Tie mi vizitis kadet-lernejon. En la lastaj du jaroj mi frekventis altlernejon kiel la gasto de la angla reĝo. Nun subite la regento venis por mi. En Singapuro mi atendos la fraton de mia patrino, grafon de Almira, sinjoron Egmont. Li estas brava sinjoro. Ĉiujare li vizitis min ĉu en Saint-Cyr, ĉu en Balmoral ĉe lia reĝa moŝto. Bonŝance li ne estas en Singapuro, cetere mi ne povus mikisĝi inter la homoj, ĉar li konas min bone. Sed nun li estas en Almira.

            - Se vi permesas, via reĝa moŝto, ankaǔ mi informos vin pri kelkaj gravaj sciindaĵoj.

            - Mi estas tre scivola.

            - Mi ne deziras paroli pri mia familio. Bonon aǔ nenion pri la suprenira linio de miaj parencoj. Kvankam ankaǔ miaj prauloj forpelis tiutempe niajn kontraǔulojn, sed ĉe ni okazis tio en la drinkejoj, kaj en tiuj lokoj oni ne decas regi.

- Vi estas impretinenta, sed amuza subulo.

- Jen vidu! Sed nia nomo estas tre bonfama en la krimula mondo de Singapuro. Serĉu miajn amikojn!

            - Ekzemple.

            - Ekzemple jen estas Vanek la Dornhara. La geniulo. Pasintjare li piedbatis poŝtiston tiel, ke oni eĉ nun ekzamenas lin en la kliniko. Diru al li, ke Fridolin la Malpeza salutas lin. Nun li restadas en Martinique. Bonvolu skribe noti ĉion, tiuj estas tre gravaj sciindaĵoj.

            - En ordo. Mi lernos ĝin eĉ parkere.

            - Tio estus la plej bona. En la klubo de Senplumigistoj mi havas komplezan rilaton kun la vicprezidanto. Ni kune pasigis la tempon en la bagno de Sumbava. Oni nomas lin Ferlad-okula. Li estas kruda, groba homo, sed li ŝatas min. Nun notu bone kaj skribu: En Batavio sur la prizonkoridoro dekstre troviĝas la ŝtuparo, maldekstre la kontoro de la provoso, kaj la muro estas kolorigita per veda olea farbo, kun flava borderaĵo.

            - Kial ĝi estas grava?

            - Bonvolu skribi tion, via reĝa moŝto. Ĝi tre gravas. Lernu tion parkere, kiel ian versaĵeton.

            Sinjoro Irving notis ĉion en ruĝan libreton kaj decidis encerbigi ĝin.

            - Diru al Medolo, ke li urĝe ekveturu por longa vojaĝo, ĉar Hobbo Fischer liberiĝis en Adeno.

            - Nek tion mi komprenas.

            - Via reĝa moŝto komprenos ĉion surloke, ke tiuj estas utilaj informoj, nur notu ilin bone… Tiel.

            - Dankon. Nun iru, kaj surprenu la aliformigitajn vestojn de mia forpasinta onklo. Proksimiĝas la ŝipo de la rodpiloto.

            - Hopla! Via reĝa moŝto, iu forŝtelis ĝin el la kajuto de sinjoro Fernandez Gould. Tiuj estas dokumentoj.

            Kaj li transdonis la blazonan aktujon el ŝamo. Lia reĝa moŝto metis ĝin en sian internan poŝon. Tiuj enhavas la diplomatian korespondadon de regento Fernandez. Kaj nun la diplomatio ne interesis lin.

            - Dankon!

            - Via reĝa moŝo! Utiligu bone miajn kontaktojn! Bonŝancon!

            - Ankaǔ al vi, amiko mia.

            Lia reĝa moŝto etendis sian manon, Jimmy la Ĝisorela premis ĝin varme kaj diris ankoraǔ lastan, saĝan konsilon al li:

-         Sed la plej bona referenco en la krimula mondo tamen estas bone direktita pugnobato. Ĝi vere evidentas, via reĝa moŝto…

ip地址已设置保密
2008/6/6 8:23:18

 26   10   1/3页      1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.39063 秒, 4 次数据查询