dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NEVIDEBLA LEGIO

您是本帖的第 7215 个阅读者
树形 打印
标题:
LA NEVIDEBLA LEGIO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
21
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

1

 

 

 

La grafo sidis sur benko antaŭ la gastejo kaj rigardis la polvon. La arabaj virinoj bat-lavis la vestojn, la blinda maljunulo zumkantis senartigite dum plektado, la granda simio kaŭris sur la arbo kaj la kamelo kuŝis apud la cement-plato remaĉante.

            Sinjoro Strudl ligis la furaĝ-saketon antaŭ la buŝon de la ĉevalo, poste li surverŝis kelkajn sitelojn da akvo sur la radojn.

            Kiu scias, de kie, hieraŭ ili ne vidis tiujn homojn; kvar-kvin kamelistoj alvenis. Ili alligis akvofelsakojn al la selo, pumsonis la lato sur la ripoj de kelkaj obstinaj bestoj, kaj la gastejmastro metis rostitan viandon sur la tablon, ĉe kiu sinjoro Kratochvill pakis sian havaĵon, malgaje, ke li ne povas verki sian romanon.

            - Sinjoro – anonciĝis la dungita, nova gvidanto ĉe la grafo. – Post duonhoro ni estos pretaj.

            - Tre bone. Ĉu eblas sendi telegramon el oazo Ideles?

            - Certe, sinjoro, ĉar ĝi estas grava loko, sed mi ne scias tion precize, ĉar ĝi situas malproksime de tie ĉi.

            - Kiel?! Ĉu tiu oazo… estas Ideles?

            - Ĉu ĝi? Sinjoro! Ideles situas proksime al Sudano, sur la alia flanko de Saharo. Jen ĝi estas oazo Bimba, norde de Gambio.

            Li jam tute ne sentis surprizon. Ankaŭ la lasta, loza trabostativo de la pensado falis en lia sensanga, febrobruligita, laca cerbo. Doloris lin, kion li aŭdis. Doloris en lia kranio la retaksado de la aferoj, kio subite trafulmis lin, li denove eksidis kaj kovris siajn okulojn.

            Kiel ili venis ĉi tien, kaj la ĉemizpantalonulo kien gvidos la cent sensuspektajn homojn?

            - Ĉu eblas telegrafi de tie ĉi? – li demandis per raŭka, fajfanta voĉo.

            - Ne, sinjoro. Sed morgaŭ ni povos atingi Validoa-on, tie estas poŝto.

            - Tiam ni tuj… ekveturu.

            Eĉ tiel malsane, elĉerpiĝinte, anime rompite li volis fari ion por la cent homoj, kiujn gvidis ĉemizpantalona diablo ien en la dezerto, neniu scias, kien.

            La malgranda karavano iris rapide. Dirndel fine nun eksciis, ke la ekstremaĵo de la vipo povas ne nur tikli, sed ankaŭ bati.

            Noktomeze ili atingis Validoa-on, kaj la grafo sendis centvortan telegramon al la adreso de la militafera ŝtatsekretario. En la intereso de la homoj… Kiuj nun marŝas ien…

            Poste li fale sidiĝis sur benkon.

            La knabino doloris la pleje en li… La knabino, kiu ŝtelis la dokumentojn de la petrolekspluato sur la tero Urungi… Tial ŝi veturis kun li.

            Ŝi ne akceptis la aktujon en la tendaro. Ŝi ne fidis lin. Ŝi pensis, ke la donaco de la grafo estas kaptilo.

            Ŝi atendis bonan okazon. Kiam li kuŝis malsana, forlasita de ĉiu… Post kiam ŝi kisis lin…

            Tiam ŝi priŝtelis lin!

            La polvo, ŝvebanta en la aerblovo, ektuŝis lian vizaĝon milde. Kvazaŭ nevidebla, malica, sed neesprimeble kara mano de virino karesus lin…

 

 

 

2

 

 

 

Lordo Harlington jam sidis kelkajn semajnojn en la societo de Forster en El Goa. Grandega rabistbando bivakis en la oazo, gvidate de Biskra. Ĉiu indiĝeno konis la kolosan, nigra-lipharan, migdal-okulan Biskra-on, sed neniu kuraĝis malutili al li.

            La ĉefredaktoro kaj la lordo pasigis sian tempon tre malbone en la varmega, malbonodora, malgranda palmo-bosko, plena de insektaĉoj. Precipe la multege da muŝoj turmentis ilin.

            - Kion ni atendas efektive? – demandis la ĉefredaktoro.

            - Sciigon. Mi sendis iun antaŭen sur la teron Urungi por akiri certajn dokumentojn.

            La redaktoro kompreneble sciis nenion pri la senidnulgaj detaloj de la petrol-milito. Li konjektis nur konkurencon inter la adversuloj. Lordo Harlington, kiu estis malo de Sir Yolland en ĉio, preferis la gazetaron, la reklamon, flatis lian vantecon, kiam oni fotografis lin kaj skribis pri li, tial li organizis kunveturi aron da ĵurnalistoj.

            - Kio okazos, se vi ricevos la bezonatajn dokumentojn?

            - Tiam mi subaĉetos tiun ĉantaĝantan ĉefon, mi prezentos la legitimigajn dokumentojn, kaj antaŭ ol Oliver Yolland alvenos tien, mi jam komencos labori. Ĝi estos bonega materialo por la gazetaro, vi vidos. Pardonon…

            Ekvidinte Biskra-on ĉe la fenestro, li elrapidis.

            - Nu?

            - Sir – diris la rabisto perfekte parolante la anglan lingvon. – Mi opinias, ke estas problemo. Kial ajn malrapide venas grafo Yolland kun sia kompanio, ili jam devintus preterpasi ĉi tie.

            - Kio nova pri via fama Sokoloff?

            - Mi ne komprenas tion. Certe okazis io malbona al li. Mi devas konfesi sincere, la aferoj progresas ne tiel, kiel ni kalkulis.

            Harlington viŝis sian ŝvitkovritan vizaĝon nervoze.

            - Kio estos nun?

            - Sir – respondis Biskra -, morgaŭ ni scios pli multe. Mi sendis kelkajn skoltojn antaŭ ilin.

            La lordo restis sola. Li enspiris malfacile la aeron, pezan de la odoro de la plantoj. Vidalvide la luno prilumis la senmovan Saharon per glacimalvarma lumo…

            - Sinjoro… Mi kunportis la planon de la petrol-fonto – ekparolis iu apud li.

            Tiu estis virino.

            - Pri kia plano vi parolas, kaj kiu vi estas?

            - Mi estas Eva Mildstone.

            - Ĉu… la reporterino?… kiu skribis artikolon pri la afero de Arienne Grovescu… antaŭ nelonge?…

            - Jes. – Ŝi daŭrigis rapide, ekscitite: - Sokoloff estas kaptita. Oliver Yolland kaj lia kompanio vojeraris. Li kuŝas malsana en la oazo Bimba. Ankaŭ mi eksciis nur nun, ke ni estis ne en Ideles. De tiam mi estas survoje. Tiu aktujo apartenas al Sir Yolland. Ĉiu dokumento estas en ĝi.

            - Kion vi deziras… Por ĝi…

            - Eĉ unu groŝon ne. Mi faris tion pro venĝo! Jen prenu!

            Ŝi transdonis la aktujon.

            Harlington eltiris la dokumentojn ekscitite kaj deprenis la kovropaĝon kun tremantaj manoj. Poste li ekkriis.

            Jen tio estis skribita sur ĝi:

 

Ŝ O F O R O   N E   E D Z I Ĝ U !

V E R K I T A   D E   G.   B.   K R A T O C H V I L L

 

            - Kio ĝi estas? Ĉu vi povas klarigi tion, fraŭlino Mildstone?

            Sed la knabino kondutis tre strange. Ŝi komencis ridi, sed tiel, ke ŝi devis eksidi.

            Venis la kelnero.

            - Hieraŭ la aerpoŝto portis leteron al lordo Harlington, kun tiu instrukcio, ke ni transdonu ĝin nur tiam, kiam alvenos vizitantino al vi. La instrukcion transprenis la paciga juĝisto de la oazo, kaj nun li donis al mi… la sendaĵon. Jen prenu!

            Kaj li transdonis al la lordo la planon de la petrolesploro kun la preciza mapo kaj legitimigaj dokumentoj.

            Nur mallonga letero estis aldonita:

 

Kara lordo Harlington!

Mi koncedas, ke vi havas prioritaton en Afriko. Mi komisiis nian komunan konatulinon transdoni la dokumentojn al Vi, sed ŝi kunportis belliteraturan verkon pro eraro. Mi ne ŝatus, se la koncernulo havus domaĝon pro tio, tial mi urĝe sendas la originalajn dokumentojn.

Estimanto Via: grafo Oliver Yolland

eterna sinjoro de Denham.

Ŝi estas stranga virino. Nun ŝi ploras…

 

 

 

3

 

 

 

Ili maŝine tretis la polvon de la varmega, dezerta sablo-oceano. La malhelruĝaj rebriloj de la vesperiĝanta ĉielo kovris la trolaciĝintan marŝkolonon per ombroj de ŝvebantaj polvofuneloj.

            Ili nur trenis sin pene. Kien? Kiudirekten? Neniu sciis el ili. Houben, la pistonisto ruliĝadis sur la ĉaro malsana. Jordan anstataŭigis lin laŭ la ordono de la ĉemizpantalonulo, kaj la soldatoj marŝis akompanate de akordiono. Houben neniam plu trumpetis. Li havis pulman hemoragion, kaj kiam li jam marŝis tie inter la aliaj pene sin trenate, nek tiam li povis blovi la trumpeton, li nur direktis Jordan-on.

            - Ludu Adia-n… - li diris malgaje, kiam oni komandis ekmarŝon – dufoje ripetu ĝin…

            Ili ĉiuj timis la ĉemizpantalonulon. Toutain rakontis al ili, ke li estas la diablo mem. Subkaporalo Izabela konstante portis du fusilojn, ĉar Duke of Roswang tute deprimiĝis. Ili perdis kvin ŝarĝportantajn mulojn, kaj la belege vestaĵo jam estis ĉifita, malpura, Felikso, la bela frizisto de la virinoj similis al malsana almozulo. Tamen ili marŝis. Kien? Ĝis kie? Kial? Sed diablo scias, kiu iras avane, li neniam laciĝas, li neniam parolas superflue, kaj ili povas fari nenion kontraŭ li, ĉar nur li konas la dezerton.

            Leŭtenanto Renoir sidis sur la ĉaro langvore. Ŝi estis malsana. Aŭ malforta, tre malforta. La uniformo de la marŝalo ĉifoniĝis, sed cetere li sidis freŝe en la selo.

            Ilia ombro jam rimarkeble mallongiĝis tagmeze, kiel ili proksimiĝis al la Ekvatoro. Ĝi estis nur deformiĝinta, nigra makulo ĉe iliaj piedoj. Dio mia, kio okazos? Tre malproksime videbliĝas malhela strio inter la ĉielo kaj la dezerto.

            La ĝangalo! Saharo finiĝas tie.

            La tendaro estas regula, normala, Saharo finis la ekzercadon: ili estis soldatoj.

            Fleur de Bac ŝmiris siajn inflamajn okulojn per oleo.

            Duke of Roswang kuŝas senmove kun kunpremitaj dentoj. La ĉemizpantalonulo ordonas, ke oni metu lin sur la ĉaron, vindu lin en kovrilon, kiam li komencos ŝviti, li fartos pli bone. Subkaporalo Izabela malesperiĝinte frapetadas la malvarman manon de sia filo, poste ŝi salte leviĝas.

            - Diablo! – ŝi krias al la ĉemizpantalonulo. – Kien vi gvidas la homojn!? Tuj diru tion!

            Ŝi tenas sian manon sur la bajoneto. Oni ĉirkaŭas la ĉemizpantalonulon minace.

            - Kion vi volas de ni! – kriadis Wolfram – ni ĉiuj mortos!

            Pugnoj leviĝas minace en la aeron.

            - Dum mi estas ĉi tie – diras la ĉemizpantalonulo trankvile -, vi ne mortos, ĉar estas iu, kiu gvidas la kompanion.

            La pugnoj malleviĝis. Ili scias bone, ke ili estas en la mano de la diablo. Nun jam nur li sicas, kie ili marŝas.

            Kondutu obeeme kaj disciplinite. Tiam estos nenia problemo. Rimarku tion bone.

            Post nelonge, kvazaŭ li decidintus alie, paŝis al Jordan.

            - Blovsignalu viciĝon!

            Houben diras inerte:

            - Maĵoro A…

            Eksonis la muzikilo por viciĝo. Kiom ŝanĝiĝis ankaŭ tiu ritmo! Anstataŭ akresona pistono malgaja akordiono ploris Aida-n.

            Kiam ili viciĝis, la ĉemizpantalonulo staris antaŭ ilin.

            - Homoj! – li komencis. – Ni sternu niajn kartojn. Mi intencis erarigi vin eĉ plu, sed mi ne havas forton al tio. La celo ja absolvas min el sub la konsekvenco de mia faro.  Tamen… Mi ne scias…

            La ĉifonaj, trolaciĝintaj soldatoj de la Nevidebla Legio staris kun sinistra sento.

            Venas… venas… la realo… Kaj ĝi estos terura… La ŝiroko kuntrenis pigrajn polvofunelojn kaj ŝutis ĝin susurante sur la tendaron…

            - Mi trompis vin – komencis la ĉemizpantalonulo. – Vi ne povas mortigi min, ĉar nur mi povas elkonduki la kompanion el Saharo. Tamen… mi ne povas absolvi min, tial mi diras sincere: mi gvidas vin en tian batalon, kie vi ricevos nenian premion.

            - Kiu vi estas?! – paŝis Toutain tre rezolute antaŭ lin.

            - Kapitano Durien!

            Ili staris konsternite. Felikso fariĝis mortepala.

            - Kaj… - demandis Izabela – kien ni marŝas?

- Ni konkeros gravan terenon por Francio. Okazos batalo, por kio vi ne ricevos monon, ĝi estas devo. Mi povintus gvidi vin tien, ke vi devu batali tie. Sed mi ne estis kapabla fari tion. Kiu ne volas lukti, tiu povas ĝisatendi la finon de la batalo en sekura loko.

            - Ĉu… vi… trompis nin? – balbutaĉis Fleur de Bac.

            - Jes. Okazis tio. Mi eltiradis la palisojn antaŭ vi, poste mi gvidis la kompanion sur falsa vojo al la alia parto de Afriko, kredigante, kvazaŭ ni estus sur la tero Urungi, vi okupos la teron de Kinibalu, kie franca soldato ne rajtas batali. Mi estis malforta al tio. Kiu ne volas batali senpage, pro devo al la patrujo, tiu povas elviciĝi.

            - Se la afero statas tiel, mi deklaras, ke rabiiĝu tiu, kiu bedaŭras iom da batalo por Francio – diris la bier-veselkapitano.

            - Ankaŭ mi samopinias – aliĝis Wolfram.

            Kaj neniu elviciĝis. Ili sekvis la ĉemizpantalonulon.

            Kion alian ili povintus fari?…

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:16:51
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
22
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Polchon vundiĝis pro lanco, kaj ŝtono elbatis du dentojn de la bier-veselkapitano.

            Cetere neniu difektiĝis, kaj oni kuiras la vespermanĝon.

            - Houben! – diris la ĉemizpantalonulo. – Muziku alviciĝon!

            La homoj rapide staris unu apud la alia.

            - Ni adiaŭ. Kion vi faris, ne esperu dankon de la nacio por tio. Vi estas bravaj soldatoj. Tiel vi venis ĉi tien, ke vi serĉis la petrolon de Oliver Yolland. Tion vi diru ĉie! Se vi mensogos tion, ke franca oficiro gvidis vin, vi estos malliberigitaj. Ĝis revido, knaboj. Post du tagoj alvenos la militistaro ĉi tien, kaj ili zorgos pri tio, ke vi revenu hejmen en ordo.

            Li premis la manon de ĉiu.

            Li haltis antaŭ Polchon por momento:

- De kie vi sciis, ke mi estas kapitano Durien?

            Ili nun komprenis la scenon, okazintan antaŭ nelonge, kiam la ruĝbarba maristo flustris vorton en la orelon de la ĉemizpantalonulo por pruvi sian senkulpecon. Li sciis, ke sinjoro Guliver estas franca kapitano.

            - Li nur konjektis tion – interrompis la marŝalo. – Mi estis tiu, kiu sciis certon.

            - Vi donis al mi cigaredon – diris Polchon. – Kaj venis en mian kapon la troa laŭdado pri la funelformaj, albanaj cigaredoj de kapitano Durien. Ankaŭ la via estis funelforma. Mi portis ĝin al marŝalo Podvinecz, kaj ankaŭ li konfirmis mian suspekton.

            Poste ili ekspilis barelon.

            La ĉemizpantalonulo serĉis Renoir-on, kiu jam konvaleksis.

            - Maria – li diris al la „oficiro” -, vi faris stultaĵon, ke vi venis ĉi tien. Tamen mi pensas, ke ekde nun ni pli bone amos unu la alian…

            - Ĉu vi… pardonos… min?

            Li brakumis ŝin.

            - Mi tute ne koleris. Mi nur sentis tiel, ke mi ne povas esti feliĉa kun virino, kiu ne trasentas, kion signifas ladevo ĉe la soldatoj. Sed mi pensas, ke nun jam vi vidis kaj spertis… nun jam vi komprenas tion.

            - Ho… mi tre bone komprenas tion. – Kaj alpremiĝinte al sia fianĉo, ŝi ripetis: - Tre bone…

            - Nun ni iru!

            Ili ekiris silente. La rumoro de la festantaj soldatoj aŭdiĝis malantaŭ ili.

            Ili ne iris malproksimen. Ĉe la renkontejo de la arbara vojo kaj dezerto, tri motora aviadilo surteriĝis, kaj ili sidis en ĝin.

            La aeroplano ekfugis al norodo.

            - Ho, Jules – ploris la knabino -, mi estis tiel stulta. Ĉu vi povas pardoni min?

            - Ni aranĝos ĉion laŭ la etiketo de la kavaliroj, sinjoro ĉefleŭtenanto.

            Ili brakumis unu la alian feliĉe, kaj la aviadilo jam flugis tiel alte, ke Saharo ne estis videbla sube…

 

 

 

2

 

 

 

Sir Yolland finis sian vojaĝon lace, anime rompita. Kiam Kratochvill raportis ekscitite, ke li trovis enigman skribaĵon en sia dosiero anstataŭ sia romano, la grafo estis klarvida pri tio, kio okazis.

            La ĉemizpantalonulo foje estis en lia tendo kun sia dosiero, kaj dum li dormis, li interŝanĝis la romanon kun la dokumentoj. Iu korvo pikas la okulojn de la alia.

            Amara sento kunpremis lian gorĝon. La multnoma virino certe havis malagrablaĵon pro tio.

            Kaj bonan nokton al tiu treege malgaja historio…

 

 

 

3

 

 

 

Alveninte en Marokon, li diris al la personaro, ke li akceptos neniun. Li volis ripozi ankoraŭ nur unu tagon en Afriko.

            Sufiĉe, sufiĉe. Li vojaĝos al la maro. Por unu jaro… Jes… Li pasigos unu jaron sur ŝipo, kaj li vidos nenion, neniun, nur la maron.

            - Sinjoro Wilkie – raportis la ĉambristo.

            - Diru al sinjoro Wilkie, ke du mil pundoj estas ĉe mia sekratario por kvitigi liajn elpagojn, sed neniokaze mi povas akcepti lin. Neniokaze.

            - Sinjoro Wilkie havas tiajn informojn…

            - Bedaŭrinde, kiel mi diris tion.

            Andreo eliris.

            La grafo sidis ĉe la fenestro. La ĉambristo revenis.

            - Sinjoro Wilkie deklaris, se vi ne akceptos lin, Sir, tiam li montpafos sin antaŭ la pordo.

            - Nu… Se neniel povas temi pri enirejo de alia apartamento… sed nur tiuokaze… mi volonte akceptos sinjoron Wilkie.

            Kaj li venis. La malalta homo maldike, brune, sed rikanante.

            - Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wilkie. Mi ne volis ofendi vin, sed la vojaĝo tre lacigis min. Mi volis esti sola.

            - Sir, ĉar mi eksciis de la lakeo, ke vi ne legas ĵurnalojn, mi devis perforte penetri al vi, pro kio mi estas tre malgaja.

            - Bedaŭrinde mi povas konsoli vin per nenio.

            - Sed mi devas raporti ion al vi. Ĉu vi scias, Sir, ke la tuta mondo ridas pri Harlington?

            - Hm… Ĉu vere? – li demandis acerb-miene.

            - Sensacion promesante, li venigis la gazetaron en Urungi-on, li pagis multegan monon al la magiisto-tribestro, kaj evidentiĝis… pardonon… hahaha…

            - Sed sinjoro Wilkie!…

            - Mi ne povas reteni mian ridon! Tia trompo ankoraŭ ne okazis! La tribestro de Urungi koluziis kun nia inĝeniero, sub la bora turo estis cisterno, kiun demalproksime pumpilo… hahaha… mil parodonojn… Do, la ŝprucanta petrolo fontis ne el la tero… sed per pumpilo… hahaha… oni pumpis… hahaha… antaŭ la reporteroj… iu fakulo… konstatis, ke hahaha…

            - Sed mi petas vin…

            - Sir! Rafinita oleo ŝprucis el la tero!

            Nun ankaŭ la grafo konsterniĝis. Poste lia vizaĝo komencis ruĝiĝi. Dio mia… Se la knabino ne ŝtelintus la aktujon, tiam la mondo nun ridus pri li… Li irintus tien… Li ne sciis, kial batas lia koro tiel forte.

            „…Ho! Freneza grafo Yolland. Ĉu vi kredas tion, ke la knabino volis ne ŝteli, sed savi vin?… Vi maljuniĝas…” Li diris tion al si mem.

            - …Cisterno estis sub la bora turo… oni preparis la trompon antaŭ monatoj… Ankaŭ la inĝeniero… hahaha… estis ilia homo…

            - Ĉu… mia inĝeniero?…

            - Male… tute ne! La inĝeniero kaj la negra, Urunga tribestro apartenis al trompista societo. Ili investis kvin mil pundojn por prepari tion… haha… sed ĝi valoris… Ili ricevis kvindek mil pundojn. Ĝi estis… hihi… en ĉiu ĵurnalo de la mondo… La negro jam estas trans montoj kaj valoj… kun la kvindek mil pundoj kaj kun la inĝeniero… Kaj Harlington staris tie en magnezia lumo, inter la venigitaj eminentuloj de la gazetaro, kaj rafinita ole ŝprucis el la tero. Kaj ve… hihi… kaj la ĵurnalo Sunday Evening Post publikis ĉefartikolon…  kun la titolo: Natura benzinstacio en Afriko. Ne estas novaĵo sub la suno, sed sub la tero jes!… Lordo Harlington akaparis tion antaŭ vi.

            - Mi ne komprenas… - balbutis la grafo.

            - Sir, genia malamiko staras malantaŭ la afero.

            - Livingstone!

            - Jes. Livingstone oferis sian ĉiun havaĵon por ridindigi vin, Sir. Sed Harlington falis en la kaptilon. Kaj tiu sensaciemulo venigis tien ne nur Forster-on, sed ankaŭ la plej kritikeman reporterinon, fraŭlinon Mildstone.

            - Kiel?… Kiun?

            - Fraŭlinon Mildston. Kiu famiĝis pro la afero de Adrienne Grovescu. Ŝi interjuvis la danĝeran, fuĝantan spioninon sur ŝipo.

            - Kaj… kiel ŝi nomiĝas?

            - Mildstone… Sed ne tio estas ŝia vera nomo.

            - Ĉu tiu virino havas veran nomon? – demandis la grafo malgaje.

            - Jes. Ŝi estas la filino de tiu sinjoro, kiun vi tiel longe ne bonvolas koni, Sir, ŝia nomo estas Anna Livingstone…

 

 

 

4

 

 

 

Lia filino! Ŝi estas la filino de Livingstone! Sed ŝi ja sciis pri la plano de sia patro… Kaj ŝi ŝtelis la aktujon, ke lin…

            „Interese – pensis Wilkie -, kiel brilas liaj okuloj, kaj kiel ruĝa li estas. Ĉu eble li drinkis?”

            Li ne drinkis. Sed ia stranga, narkota sento ekregis lin. Do, la knabino… savis lin per tio, ke la aktujon…

            - Tiu virino – daŭrigis sinjoro Wiliie – trompis ankaŭ nin. Mi eksciis, ke Forster kaj ŝi konsentis, ke li pagos cent pundojn al ŝi por ĉiu artikolo. Ŝi havis la taskon trudiĝi en vian proksimon, Sir, kaj skribi surlokan artikolserion pri la petrobatalo. Kaj nun… ne koleru, Sir, ke mi perforte penetris al vi.

            La grafo deklaris tiaĵon, kion ankoraŭ neniu aŭdis de Sir Yolland.

            - Sinjoro Wilkie! – li diris. – Ekde nun vi povas enveni al mi kiam ajn sen antaŭa anonco.

 

 

 

F I N I Ĝ O

 

 

 

1

 

 

 

La grafo mire spertis, ke li fajfadas antaŭ la spegulo, ligante sian kravaton. Ĉar la ŝtatsekretario atendis lin vespere, de kiu li esperis informojn pri sia malaperinta armeo. Poste li forvojaĝos. Ĝi estis lia lasta tago en la hotelo Mannunia.

            Paŝinte sur la koridoron de la hotelo, li renkontis subkolonelon.

            Li estis la aŭtisto!

            Li ekhaltis antaŭ li. Ankaŭ la subkolonelo haltis, ĝentile kaj mirante.

            - Sinjoro Guliver…

            - Ĉu vi deziras ion? Mia nomo estas Durien.

            La grafo fermis siajn okuloj kaj mane viŝis sian frunton.

            - Ĉu vi deziras ion? – interesiĝis la subkolonelo afable.

            - Ĉu vi… volas diri tion… ke vi ne konas min?

            - Mi ne memoras, ke ni renkontiĝis iam. Ĉu eble en Nico? Ĉar mi alvenis hejmen hieraŭ vespere post mia ferio. Mi ripozis ĉe la riviero.

            La grafo rigardadis la pinton de siaj ŝuoj kaj kapbalancis.

            - Vere… pardonu min, sinjoro subkolonelo. Mi vidas nun, ke mi eraris. Tiu homo, kiun mi memoras, estas multe pli alta, ol vi… Mi bedaŭras…

            - Faras nenion, mi tre ĝojis – diris la subkolonelo ĝentile kaj varme ekpremis la manon de la grafo, etenditan al li. Multe pli varme, ol tion motivis la parolado.

            Sur la brusto de la subkolonelo pendis tute nova, militista honormedalo…

 

 

 

2

 

 

 

La grafo eksciis la veron nur de la ŝtatsekretario, kiam ili restis duope en la salono: li aŭdis, ke lia armeo venkis Kinibalu-on.

            - Ili estas bravaj knaboj – diris la ŝtatsekretari – ili jam estas survoje tute sanaj. Ili ricevos iom da premio de la ŝtato.

            - Kompreneble mi pagos tiun sumon, kion mi promesis, kvazaŭ mi estus atinginta mian celon. Mi do zorgos pri ili.

            - Vi estas tre grandanima.

            - Krome jen estaas kapitano, kiu feriis en Nico tiel heroe, ke li fariĝis subkolonelo kaj ricevis honormedalon…

            La ŝtatsekretario rigardis siajn ungojn enpesiĝinte.

            - Li estas eminenta homo.

            - Tio certas.

            - La hotelpordisto rakontis, ke marŝalo Podvinecz kaj lia amiko planas misagon en la nomo de la kapitano. Sed Durien ne ĝenis ilin en la trompo. Li estis ferianta, li do povis laŭplaĉe direkti la aferon en la fono, kiel civilulo kaj sub pseŭdonomo. Iom post iom li sukcesis regi viajn homojn kaj gvidi ilin sur la teron de Kinibalu anstataŭ Sudano. Anticipe li diris al mi, kion li volas. Se okazos ia problemo, tiam petrol-esplorista sinjoro estas la kulpa, sed se evidentiĝos, ke Kinibalu ne havas armilojn, tiam ni okupos la landon. Ĝi okazis tiel. Vi, Sir, estas iu el la kvin homoj, kiuj scias pri la fono de la afero.

            Malsuprenirinte al la pordo, li sidis en fiakron.

            - Ni veturos al Anglio, sinjoro Strudl!

            - Tion la ĉevalo jam ne eltenos. Dez ist doch ka dromedar… Hot…

            - Ne timu! Ni ne plu uzos la fiakron por longa turniro.

            - Hee! Hoot… Diendl… Du Ass!

            Kaj ili ekveturis sku-ruliĝante.

 

 

 

3

 

 

 

Alvenis la aŭtuno en Denham-on. La maljuna Sir Archibald ankoraŭ vivis, sed li jam apenaŭ povis iri. Sir Yollan rigardadis la poŝton. Li forĵetis la gratulajn leterojn nelegite. La ĵurnaloj publikis, ke li aranĝis la konton de Francio kun la rabista tribestro Kinibalu.

            Tio ne interesis lin.

            Leteroj, kalkulraportoj. Jen la manskribo de Kratochvill. Ili ĉiuj tre dankas la galantan premion de la grafo. Houben kaj Jordan malfermis sian amuzejon. Fleur de Bac kaj Toutain aĉetis ŝipon, kaj nomis ĝin Lukrecia, sed ili decidis ne kartludi en nuba vetero.

            - Ĉu tio?.. Kio ĝi estas?

 

 

Johannes Livingstone kaj Anna Livingstone vizitos grafojn Archibald kaj Oliver Yolland la 15-an de la kuranta monato

 

 

            La grafo longe sidis en la mano kun la papero, poste li respondis. Ke la grafoj volonte akceptos ilin...

            Kaj la 15-an alvenis la gastoj.

            Bedaŭrinde la voĉtono de la knabino apenaŭ ŝanĝiĝis, kaj ŝi estis iom stranga kun sia vulgareco inter la antikvaj muroj. Sed la grafo tute ne rimarkis tion. Li rimarkis nenion. Li nur rigardis la knabinon.

            - Vi estas terura homo, oldulo mia – diris Livingstone. – Mi konas vin dudek jarojn, sed nek nun mi scias, kiu vi estas?

            - Mi des pli bone – diris Anna kaj ŝi radiis pro feliĉo. – Li estas obstina! Obstina infano! Jes, jes, vane vi rigardas, kara sinjoro konkeranto! Mi tudiĝis en vian proksimon por ridindigi vin. Poste mi fariĝis ridinda… Mia patro preparis la hontigan kompromiton en Urungi, kaj mi devintus publikigi ĝin. Mi malamis vin, ĉar mi sentis tiel, ke ĉiu problemo, kiu trafis nin, estas pro vi. Poste… Subite mi ne povis vin malami… Kaj nun jen tio fariĝis el la afero…

            - Kio?… - demandis la grafo avide.

            La knabino ruĝiĝis.

            - Kiam vi rakontis ĉion malsana kaj diktis la leteron… Tiam jam… Do… Mi volis savi vin… Sed mi devis skribi la riporton, ĉar mi jam konsentis kun Forster. Tial mi portis la aktujon al Harlington, kaj estis riporto. Ĝi estis efika! Tiu fia Harlington meritis ĝin. Mi imagas, kion vi pensis tiam pri mi. Sed mi ne povis klarigi al vi la aferon de la tero Urungi, ĉar mi ne volis malkaŝi mian patron. Nek al vi.

            - Ĝi estis malbona sento – ĝemis la grafo.

            Baldaŭ ili restis solaj. Sir Archibald akompanis la gastojn en sian ĉambron pro ia malnova mineralŝtono, sed Anna kaj la grafo haltis en la malluma salono de blazonoj.

            - Nu? – diris la knabino. – Ĉu vi tute saniĝis? Ĉu la febro ne reaperis?

            - Jes… kelkfoje mi denove vidas ĉion. Precipe unu vizion… kion mi sonĝis dum mia febro. Kvazaŭ vi estus kisinta min…

            Ili silentis.

            - Vi ne sonĝis tion – flustris la knabino.

            - Ĉu vi memoras ankoraŭ?

            Anna pensadis…

- Ne tute. Atendu nur… kiel ĝi okazis? Mi sidis tiel, kaj mi kliniĝis pli proksimen… jes, mi jam scias – ŝi flustris. – Ĝi okazis tiel…

            Kaj la sceno ripetiĝis.

            La ombroj de la grandegaj neĝeroj estis videblaj tra la subtila kurteno de la vitropordo.

            - Kiam mi vidis vin la unuan fojon, tiam mi ankoraŭ malamis vin – diris Anna. – Mi pensis vin orgojla, vanta, malica homo. Mi volonte estus mortiginta vin. Poste mi tre hontis, kiam mi vidis, ke vi estas bona, kuraĝa, fidela, grandanima…

            - Ĉu mi vere estas tia?

            - Jes…

            Ili ĵus estus ripetintaj la scenon antaŭ nelonge forgesintan, sed la pordo malfermiĝis, kaj venis la domprizorgisto el la direkto de la vestiblo. Li deskuis la neĝon de sur sia pelerino kaj tramplis kelfoje.

            - Guten Abend, Herr graf… So a blödsin voa no nett da… Muzeo volis aĉeti la ĉevalon Diendl… Dez Rindfi…

            - Ĉu vi vendis ĝin?

            - Dez scho nett. Mi bezonas iun, kiun mi povas riproĉi kaj ami… Por Herr grafo fianĉino, por maljuna fiakristo ĉevalo… Dez Rindfi is gvorn, multe vidinta en la mondo… Mahlzeit.

            Kaj li foriris plandŝove…

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:20:10

 22   2   3/3页   首页   1   2   3    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.15625 秒, 4 次数据查询