dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NEVIDEBLA LEGIO

您是本帖的第 7016 个阅读者
树形 打印
标题:
LA NEVIDEBLA LEGIO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
楼主
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
LA NEVIDEBLA LEGIO

Jenő Rejtő

 

LA  NEVIDEBLA  LEGIO

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Ĉu vi jam aŭdis pri la Nevidebla Legio? Ĉu ne? Tiam vi certe ankoraŭ neniam estis en tia afrika urbo, kie troviĝas garnizono. Aŭ se vi estis en tia urbo, eble vi evitis tiujn gemutajn lokojn, kiujn vizitas modestaj pakaĵportistoj, senlaboraj fort-artistoj kaj gemutaj senrangaj soldatoj, dezirantaj amuziĝi kaj interbatadi, por pasigi siajn liberajn horojn kaj mortbati siajn kverelemajn kompanojn.

            Nur simplaj, krudaj tabloj kaj tiel samaj gastoj troviĝas en tiaj ejoj, sed se ni estas scivolemaj pri la legendo de la Nevidebla Legio, ni povas ekscii ĉi tie ion kaj alion. Ekzemple ni rigardu la drinkejon, kiun oni nomis pri Abdullah. Oni kantadas, babilas, poste subite oni komencas paroli pri la Nevidebla Legio. La gastejestro estas eksiĝinta kaporalo, nome Kvörens, naskiĝinta en Danio, kiu akiris ŝtatanecon dum sia kvin jara soldatservo kaj malarion, sed poste li edziĝis al sesdek du jara, vidva drinkejestrinon antaŭ la altaro, kaj li atingis senzorgan, altan aĝon, kiel la proprietulo de la drinkejo Abdullah. Kiam li havis bonan humoron kaj ankaŭ li mem eksidis inter la malnovajn gastojn, ĉar cetere li ne amikiĝis kun la vizitantoj de la amuzejo, ili parolis pri la Nevidebla Legio, instigite de kelkaj malnovaj kamaradoj aŭ respektindaj poŝoŝtelistoj. Briso, kiu ekssoldatiĝis kiel senrangulo kaj estis kampogardisto en Maroko, li kapbalancante blovis la cigaredfumon, dume Kvörens lakone parolis pri la afero, kaj li rigardis ien en la malproksimon, kvazaŭ li vidus la forviŝiĝintajn ombrojn, aperantajn en la polvo de la dezerto, la marŝantan fantom-legion…

- Nu… kion ajn diras la fanfaronuloj, la Nevidebla Legio ekzistas. Mi vidis ilin per miaj propraj okuloj…

- Ĉu estas vere – diris rekruto, sidiĝinta tien, kiu ekmarŝos al la dezerto post kelkaj tagoj -, ke ilia gvidanto estas generalo, sed mankas lia kapo?

- Mi ne observis tion – respondis kvörens -, sed tre verŝajnas, ke ĝi estas tiel. La kompanio marŝas de Oriento al Okcidento, proksimume jam  kvincent jarojn, ĉiam paralele kun la Ekvatoro. Ili iras en marŝkolono per rapideco dudek kilometroj po horo, atinginte la malbenitan ebenaĵon Ghidi ĉe la okcidenta parto de Saharo, la marŝkolono returniĝas, kaj ili iras al la Egipta limo.

Ili silentis. Tiu temo estis sinistra ĉi-regione. Cetere nun komenciĝis la pluva sezono, kiam la vaporplena aero sursidas la vertebron kun nekutima premo, kaj oni sentas lancinan doloron en la ostoj. Nur venu jam la unua infera uragano, tiam ĉio estus bona denove. Sed tiu eksudita varmego, malklara, flava aero kun langvoriga suda vento, kio estas tia, kvazaŭ malfermita pordo de forno elspirus ĝin en nian vizaĝon, kaj la miringo akre doloras, la nuko torporas, la skapolo lancinas kaj kraketas dum ĉiu moviĝo, tio ne estas tolerebla. Tiam la pereiga kolero, kaŝiĝanta en la homoj, kiu instigas nin al tio: „se jam estas malbone, estu do pli malbone” – ni rememoras historiojn pri fantomoj. Ĉu ni havas pli timigan, hororan kaj porĉiam ne kompreneblan fantomhistorion, ol la sekreto de la Nevidebla Legio.

Per tio oni timigas la infanojn en Eŭropo:

- Enlitiĝu rapide, Boby! Ĉu vi aŭdas? La vento estas tia, kvazaŭ sonus tamburo. Venas la Nevidebla Legio! Ili forportos la malbonajn infanojn!

Kiam malaperas kruelaj serĝentoj, ĉiu soldato scias, ke ili devis dungiĝi al la Nevidebla Legio. Ĝi okazas tiel, ke nokte (sed nur la komencon de la seka sezono, kiam ofte ŭzigzagas fulmoj sur la ĉielo, sed neniam tondras) aperas senranga soldato ĉe la kruela suboficiro. Lia vizaĝo estas blanka kiel kreto, li portas uniformon nigran kiel karbo. Li ne havas okulojn, li rigardas nur tra la orbitoj, kvazaŭ li vidus tiel. Li transdonas per siaj longaj flavaj fingroj ordonon, skribitan sur pergameno, kiu tekstas jene:

 

 

X. Y… la serĝento de la kompanio n-ro…. suprenu tuj sian novan uniformon, okupu sian novan postenon en la Nevidebla Legio, kie la nomita suboficiro devas tuj ekmarŝi, transdoninte siajn armilon, objektojn kaj sian koron al la sendito. Datite post noktomezo, en la ĉefkomandejo de la mond-armeo.

 

Nevidebla subskribo

 

 

La serĝento jam scias bone, pri kio temas, li transdonsas sian glavon sen konstaŭstaro, ŝanĝas mantelon kaj nur akra doloro signas, ke li demetis ankaŭ sian koron kun la ĝisnuna kamizolo, ĉar ĝi estis alkreskinta al lia malnova uniformo. Li surprenas la nigran mantelon, la legiano staras flanken kun laŭregula, militista estimo, lasante vojon al la serĝento, kiu iras malsupren el la fortikaĵo. Jam nenio karbatas en li. La pordo malfermiĝas per si mem, kaj la fantomlegio rigidiginte staras en la nokta dezerto, formante marŝkolonon de par fils de quarte.

La gardisto supre sur la remparo de la forotikaĵo trankvile rigardas, kvazaŭ li vidus nenion. Nom du nom… la kanajlo ekdormis. Tamen ne, li je ekmoviĝas. Ĉu li ne vidas, ke tia marŝkolono staras en la dezerto, kies fiono perdiĝas ie en la malproksima lunlumo ĉe la rando de la horizonto?

Leŭtenanto staras inter du plotonoj. Li ja havas kapon, sed tiu fakto ankoraŭ estas multe pli malbona. Li estas malnova mortinto. Li jam apenaŭ havas iom da velkintan karnon sur sia vizaĝo, sur lia glata, kraniosimila kapo estas kelkaj, stupaj, virinece longaj haroj, kiel ĝi kreskis plu en la tombo! Liaj okuloj kvazaŭ estus butonoj: tiuj ne moviĝas, nek liaj palpebroj ektremetas. Nun li metas fajfilon en sian buŝon. Li ekblovas ĝin. Sono ne aŭdiĝas, sed la senmova bildo ekiras kun soldata precizeco, kun samtempa ekmoviĝo. La rigidaj ĉevaloj, la mortintaj veturigistoj, la senvivaj soldat-figuroj.

Ili marŝas mute, samtakte kaj certe poreterne…

 

 

 

2

 

 

 

Nur tiuj ne kredas la ekziston de la Nevidebla Legio, kiun neniam forlasas la eŭropan loĝkvartalon de la grandurboj. En tre multaj kazoj koincidis la rakontoj de tiaj homoj, kiuj ne konis unu la alian, kiuj loĝis en du malproksimaj partoj de Akfriko, ili tamen rakontis certajn indikojn tute same. Ekzemple estas senduba antaŭ neniu, ke la fantom-figuroj de la Nevidebla Legio havas nigrajn okulvitrojn kontraŭ la sunradioj.

            Kial asertas tion ŝuisto Ponson en la haveno de Rabat kongrue kun ĝendarma suboficiro Richett, kiu servas en la oazo Murzak? Iliaj asertoj koincidas eĉ en tio, ke tiu fantomoj portas samtipajn poŝospegulojn en la supra poŝo de sia kamizolo, krome ĉiu fantomo havas sian propran razilon. Ĝi faris ilin eĉ pli fantomeskaj, ĉar se la kapon estas ne malhavebla akcesoraĵo ĉe ili, tamen kial estas tiel grava afero la sin razado?  Ĉu ili povas hanti sen kapo, sed kun barbostopla vizaĝo ne? Kaj kio estas ties kaŭzo, ke transmonda armeo, ke la soldatoj anstataŭ tornistro poru en sia dekstra mano malgrandan lakitan tekon, samtiele nigrakoloran?

            Sed ni aŭskultu Kvörens-on, kiu parolis ĉe la granda tablo, laŭ sia trankvila maniero, kaj multaj aŭskutas lin starante, en ilia mano tenante ludkartojn, forgesante eĉ pri la ludo, en la premaera, vinodora drinkejo, plena de fumo de pipo. Kelkfoje, kiam la dano faras mallongan paŭzon, ili tiel ekcitite atendas la daŭrigon, ke eĉ la voĉo de la muezino de la tre malproksima moskeo Mektub filtriĝas ĉi tien.

            „Allah il Allah…”

            - Ĝi okazis tiel – li komencas kun trenata voĉo -, ke sude de Bein Abbes, ni patrolis ĉe Tafilalet, tiutempe ankoraŭ sovaĝa, proksimume kun du plotonoj da soldatoj de la kompanio la dua de Saida. Nur malnovaj, miaspecaj soldatoj. Juna, infanvizaĝa leŭtenanto gvidis la patrolon. Li estis bubo, estis sentebla sur li la freŝe akirita, skribita strategio. Ni do militvagis ĝis la ŝtonminejo de hammada-o, ĉe la suda deklivo de Atlaso, kie malaperis Gum; proksimume cent tuaregoj sur kameloj, post kiam ili masakris la loĝantojn de la oazo. La serĝento estis knabo el Brest, li partoprenis du militirojn batalante en la dezerto. Li vagas en Saharo ok jarojn, kaj lidiras al tiu bubo: „Ĝi ne estos bone tiel, mon commandant… Ni sendu esploristojn antaŭen, kaj ni lasu plotonon kun du mitraloj ekster la intermonto, kiel postgvardion, ĉar oni facile atakos nin el dorsdirketo aŭ ĉirkaŭos nin.” La leŭtenanto draste skoldis lin. Ke tiom da soldatoj eĉ tiam ne estos en danĝero pro ĉifonaj, militvagantaj araboj, se ili ĉirkaŭus nin. La serĝento silentis. Mi menciis, ke li estis knabo el Brest, kaj tiuj ne parolas multe. Ni nek atingis la mezon de tiu malbenita ŝtonkaldronego, kiam subite du-tri mitraloj ekpafi nin rapide el fronta direkto. Dek homoj tuj mortis. Reen! Sed oni komencis telegrafi kuglohajlon el alia mitralejo de sur iu korbelo de la rokmuro. Neeblis trapenetri ĝin, ĉar ni ĉiuj estus pereintaj. Oni ĉirkaŭis nin! Kion fari? Ni serĉis ŝirmejon, kiel ni povis. La leŭtenanto, la kompatinda jam kuŝis sur la tero, kun sia ĉiu scio, en la brako de la serĝento. Li mortis. „Nu, knaboj – diras la serĝento -, se vi volas, ni sturmatakos la malamikon, ĉar decas tiel, ke ni batalu iomete antaŭ nia morto…” Ĉar li estis tia knabo. El Brest. Ili ĉiuj estas bravaj batalantoj. Li eltiris sian glavon kaj ekkriis: á mois! Kiam ni viciĝis malantaŭ li, li jam tuj ekiris. Fronte! Kaj ni sekvis lin. Ĉio estis kapute. Ni kuregis en la kuglohajlo kaj multaj falis el ni montinte.

            Subite eksonis trumpeto. Kun ia stranga, ankoraŭ neniam aŭdita, melodia, zumanta, kaj tamen kun akra sono. Ĝi blovsignalis, ke: „Ek toreadoro.” Ni staris ŝtoniĝintaj. Sed vane. Ni aŭdis klare, ke oni ludas tiun multe gurditan, kontan kanton sur ia stranga trumpeto, kaj legianoj aperas ambaŭflanke de la hammada-o, en nigra kamizolo, kun stiletaj fusiloj. Eĉ se ilia trumpeto ne estis vera, sed ilia pafaro des pli efika. Nun jam la situacio ŝanĝiĝis. La tuaregoj estis inter du fajroj. Antaŭen! Ni kuregis! Sed la indiĝenoj jam ne pafis nin, ili provis fuĝi de antaŭ la armeo, falinta el la ĉielo, timiĝinte de la morte-nigraj uniformoj. Mi vidis ankaŭ la trumpetiston, kaj mi ĵuras je mia plej granda, sabata enspezo, ke li havis trumpeton el pura arĝento, kaj li konstante blovsignalis sur tio: „Ek, toreadoro!” Kaj kiel ili batalis! Amiko mia! Mi ne estas knabo el Brest, sed iuj povis senti ofte, ke mi havas malmolajn pugnojn. Sed tiuj! Ili frapadis dekstren-maldekstren per la kolbo tiel, kvazaŭ ili rompus dornujon, barantan ilian vojon.

            Kiuj ankoraŭ vivis el la tuaregoj, tiuj fuĝis tie kaj ĉi tie inter la rokoj. La batalo finiĝis. Multaj bonaj soldatoj kuŝis tie, sed ilia nombro apenaŭ estis konsiderinda, rilate la multegajn burnusojn. Ni atendis, ke ni povu brakumi la kamaradojn, ĉar kiel ajn stranga estis ilia aspekto, ili tamen estis legianoj.

            Sed kio okazis nun? Kiam ni staris tie vunditaj, en ŝirita vestaĵo, kaj ili mortpafis, mortbatis la amalamikon, ili ne malsuprenvenis al ni desupre. Eĉ! La arĝent-trumpisto blovis vespersignalon. Ĝi estas verŝajne vespersignalo ĉe ili. Ni konas tiun melodion, ke „Ne estas pli bela ol la noktomeza danco… kliniĝas la virino, kiel la kano…”

            Kaj la melodio forsonis, malproksimiĝis, ili malaperis. Hoho, ni diris. Ne tiel ĝi estas! Ni volas premi nur ilian manon. Ankaŭ ni suprengrimpis tra la fendego de la hammada-o. Elveninte de tie, ni ankorŭ aŭdis el la malproksimo tiun strangan vespersignalon, sed ili jam marŝis en bela ordo. Avane de la marŝkolono rajdis oficiro. Muloj kun mitraloj, ĉaro de la Ruĝa Kruco, unu kirasita aŭtomobilo kun et-kalibra kanono kaj ĉe la fino fiakro. Jes. Unuĉevala… Kiel mi diras. Paradvestita koĉero sidis sur la veturigista benko, portanta cilindran ĉapelon, vipo pendis apud ĝia lampo, kaj ĉevalaĉo trotis, kvazaŭ ni estus en Parizo, nek mi scias kiam. Tiel ĝi iris fine de la trupo, en Saharo kompanio da sodatoj kaj malantaŭe fiakro. En ĝi sidis la ĉefoficiro. Tio estis videbla demalpoksime sur lia ĉapo. Niaj piedoj kvazaŭ enradikiĝis! Kelkaj homoj el ni faris krucsignon. Tiaĵo ne eblas. Nun la ĉefoficiro turniĝas en la unuĉevala fiakro. Li estas genealo! Li descendas. La koĉero eklevas sian ĉapelon… kaj… mi ĵuras, ke ĝi estis tiel… li fiksas la flagon sur la taksametro, kiu montras, ke la fiakro estas libera! Kvazaŭ li estus veturiginta la generalon ĝis ĉi tie, kaj nun li atendus alian pasaĝeron inter la sablomontetoj! La generalo kriadas ion, sed ne estas aŭdeble, kion, la homoj turniĝis kaj direktis la armilojn al ni. Ni komprenis, se ni iros plu, estos pafaro. Ni haltis. La generalo iris plu, antaŭ li la fiakro, apud la fiakro la kirasita aŭto, antaŭ ĝi la kompanio, dissemite la muloj kun la mitraloj, kaj la ĉaroj. Ni nur staris, kaj ili iom post iom malaperis, sorbiĝis en la ruĝa polvo de la subiranta suno. Se la mortintaj legianoj kaj indiĝenoj ne estus kuŝintaj tie, nek ni estus kredintaj ĝin…

            Ili staris mirante. Eĉ la lampon ili forgesis eklumigi.

            - Kaj mi – ekparolis nun Brison -, tute aliloke, malproksime en sudo mi vidis ilin. Mi soldatservis ĉe la saharanoj… Donu al mi glason da ruĝa vino, Kvörens, sed ne nur nature, sed solvu ĝin per io!

            Kvörens diris malantaŭen:

- Mi petas du decilitrojn da ruĝa vino, solvante ĝin per tri decilitroj da rumo.

- Tiutempe – komencis Brison rapidriteme, ĉar dume li forte enspiris la fumon de sia pipo kaj enpremadis la tabakon per la ungo de sia etfingro – oni dungis la plej bonajn soldatojn al la saharanoj. Saĝo, kuraĝo, fera organismo estis bezonata tie kaj kelkjara soldatservo. Oni pagis duoblan soldon, ĉar ni patrolis en Saharo dum monatoj. La duono de la trupo rajdis sur kameloj, la alia dunon marŝis piede kaj irinte tridek kilometrojn okazis ŝanĝo. Ni havis skarlatan mantelon kaj ponardon, krome seskuglan revolveron. Ni ne ricevis karabenon. Ni vagis en la okcidenta parto de Saharo, ĉar ĉiuspecaj kanajloj rabadis sur la karavanvojo, kondukanta al Timbuktu. Tiujn ni mortpafadis. Foje ni komencis persekuti la ĉefan grupon, ĉar la rabista gum-o konsistis el multaj malgrandaj bandoj, sed ties akso konsistis el tribo multcent-membra. Ni ne povis neniigi ĝin. La radikojn. Iun belan tagon spionas iun maljuna dezerta sanktulo, ke la ĉefa hordo, gvidate de la bandestro Hudologu kaŝatendas ĉe la ŝoto Gemla. Ni provizas nin per akvo por kvar tagoj, ĉar estas puto antaŭ la ŝoto Gemla. Tie ni denove povos provizi nin, por ke ĝi estus sufiĉa revenante. Nia leŭtenento estis ĝisosta, dezerta temerarulo. Ne pli ol dudek kvin jara, krome markizo, sed li marŝis konkure kun la plej forta kamelo. Sed nun li devigis nin al fortostreĉa marŝo. Post kvar tagoj ni jam vidas la nubon de la ŝvebanta salovaporo super la ŝoto en la malproksimo, kaj antaŭ ĝi la du blankajn kolonojn, la dezertan puton. Sed neniu estis tie, nek akvo. Oni ĵetis kvintalajn, cilindroformajn ferpecojn en la puton, tiel barinte la akvon. Taĉmento de sapeistoj eble povus purigi ĝin pene, sed la saharanoj, leĝere ekipitaj povas nur batadi. De kie oni portis tiom multe da fero ĉi tien, mi ne scias, sed ĝi estis bela plenumaĵo kaj infera ideo. La maljunulo, kiu ŝajnigis „spionon”, certe estis ilia komplico. Baldaŭ ni vizitis lin, por informiĝi ĉe li persone, sed li malaperis. Nu, mi diris al la leŭtenanto, nia malgranda trupo ne plu militvagos. Ni havis akvon eble por unu tago. La leŭtenanto avertis min, ke mi fermu mian buŝaĉon, ĉar li ŝnurpendigos min strikte. Mi do fermis ĝin. Kion fari? Tion, kion la oficiro decidis. Saĝe. Ĝi estis la sola eblo. Tre mizera, tute ne multpromesa: fortosteĉa marŝo, ricevante kvaronon da akvoporcio tra la granda ŝoto, atingi la oazon Bangavello dum tri tagoj. Ni ekiris. Post la dua tago ni jam havis kelkajn mortintojn, du homoj freneziĝis. Nu, estis terure. Mi ne rakontos tion denove. Ni vagaĉis en la sala marĉo, la maldika krustaĵo rompiĝadis sub nia pezo, se ni flankenpaŝis de sur la vojeto, la salo fendis la hufojn de la kameloj, ke ni devis mortpafi la bestojn unu post la alia. La suda vento blovis alvizaĝe, kaj ĝi pelis la bruantan, blankan salon. Kapute. Ni perdiĝis. Ni ne havis eĉ guton da akvo kaj antaŭ ni estas la malproksima ŝoto. La leŭtenanto komandis ripozon. „Knaboj – li diris -, en la lazareta ŝranko estas kelkaj boteloj da alkoholo, tiun ni dividos inter ni, kiel bonaj fratoj. Vi estis bravaj knaboj, kaj mi pensas, ke eble nek mi estis tre malbona superulo. Se ĝi tamen estis tiel, pardonu min, ĉar ni jam restos en tiu ĉi eterna garnizono.” Ni diris al la leŭtenanto, ke li estis bona knabo kaj ni tre amis lin, ĉar ĝi estas tiel. La simpla soldato preferas ne la mildan oficiron, sed la malmolan, justan superulon. Fingringo da rumo kaj tiaĵo estis donita al ni ĉiuj, kaj ni ekbivakis. Ripozi antaŭ la granda, eterna dormo ne estas malutile. Sed ni apenaŭ starigis la tendojn kaj ĉirkaŭbaris la tendaron per laŭregula, unumetra ŝtonmuro, ni aŭdas blovtumpeti la marŝon de la legio!

- Ĉu ne ian kanton? – demandis iu. – Kvörens ja diris, ke la Nevidebla Legio proksimiĝis ludante mondfamajn melodiojn per la arĝenta trumpeto.

- Ne. Ili venis blovtrumpetante laŭregulan marŝon.

- Ĉu nenia strangaĵo okazis? – demandis la rekruto, kiu atendis ian hororan. – Ĉu ili blovtrumpetis normalan marŝon?

- Tio do estis stranga. La marŝo estis laŭregula, sed oni ne trumpetis ĝin. Oni ludis tion sur akordiono! Kiu vidis tiaĵon? Oni ludis ĝin sur tir-harmoniko, kiel la kortegaj muzikistoj. Ni pensis, ke ni sonĝas, aŭ ni jam mortis. Subite malforta lumo ŝanceliĝis en la nokto sur la pado, kvazaŭ ĝi estus marĉlumo, sed ia bruo akompanas ĝin. Fiakro do proksimiĝas! Ties lampo lumas. La leŭtenanto ekpremas mian brakon, ke mi preskaŭ ekkrias, kaj li diras miregante: „Olda rabisto… ĉu ankaŭ vi… vidas tiel… ke tie estas fiakro?… Ĉu vi aŭdas akordionon…?” „Jes, mon commandant” – mi balbutaĉas. Kaj sur la veturigista benko jam estas videbla la livreo kun orumitaj butonoj, la cilindra ĉapo kun blazono. Fiakro! Malantaŭ ĝi estas marŝkolono, kaj en la veturilo sidas tute kalva, monokla fantomo! Nun mi vidas, ke iu paŝadas antaŭ la fiakro. Li ne devis tre rapidi, ke la ĉevalaĉo povu sekvi lin. Li estas ilia gvidatno. Kaj, amiko mia, la luno ĝuste nun leviĝas. Minimume kompanio da soldatoj marŝas sur la pado de la marĉo. Kun muloj, kirasita aŭto, en nigra uniformo, sed ili aspektas tute tiel, kiel la legianoj, kaj estas inter ili kaporalo, en kies kolo pendas akordiono. Avane estas homo, kvazaŭ li estus en sako, en vestaĵo, butonumita ĝiskole. Estis horore. La veturigisto ekvidas nin kaj haltas. El la fiakro…

- Descendis generalo – daŭrigis la rekruto ekscitie.

- Tute ne. Ĝi ja estis la frenezaĵo. Ĉefkapitano de la fajrobrigado descendas el la fiakro kun belega glavo de maroficiro, li donas kelkajn frankojn al la koĉero, kiu fiksas la flagon, ke la veturilo estas „libera”. La fajroestingisto estas kun monoklo, kaj li krias malantaŭen: „Rein ne va plus!” Tiam la kompanio haltas kvazaŭ je komando. Ĉu vi jam aŭdis tiun komandon?! Li venas al mia leŭtenanto ridetante, sed kvazaŭ ili estus renkontiĝantaj antaŭ la Operdomo. „Bonvenon – li diras – ĉu vi ne havas hazarde ilustritan magazinon ĉemane?” La leŭtenanto havas humoremon, li respondas: „Ni ne havas tiaĵon. Ni ja ĵus mortos pro soifo.” La freneza fajroestingisto, la pasaĝero de la reaperanta fiakro diras ridante: Ho, ĉu vere? Dezerta aventuro, interese… interese… Ĉu vi ne trinkus ion?” Vi povas imagi! Ni staris tie anhelantaj, kaj ni devis kolekti nian ĉiun forton, ke ni ne kurataku ilin, kiel la brutoj por trinki gluton da akvo. Li diras al ni, kvazaŭ li estus en kazino: „Kion vi deziras: ĉu bieron, vinon, viskion? Ĉu fridigite per glacio, aŭ sen tio?  Jes, amikoj miaj. Se iu ne kredas la Nevideblan Legion, diru al li, ke mi trinkis el ilia biero, mi manĝis el iliaj konservaĵoj. La kompanio staris mute, senmove, nur la kirasita baterio funkciis, tie estis enkostruita ilia grandega fridujo. Ili deprenis barelojn, ni manĝis kaj trinkis. La fajroestingisto rigardas sur sian horloĝon kaj mansignas al la veturigisto. Tiu formetas la flagon, li ensidas kaj komandas kun eltirita glavo. „Faites vos jeux!” Tiam ili ekiras. La leŭtenanto manĝis kaj trinkis ĝis nun, sed nun li rapidas post la veturilon: „Kiuj vi estas?” – „Faras nenion – respondas la oficiro de la fajrobrigado -, tute ne gravas.” Kaj ili preteriras bruegante. Ni ne povis reteni ilin. Nek pro dankemo, kaj kelkaj saharanoj ne povas batali kun kompanio da fantomoj. Ili preteriris nin en tute nigra uniformo,  ili tenis lakitan valizon en la manol, sur ilia ŝultro estis fusilo kun stileto, la tero bruegis sub ilia plando. Ni nur staris, dum la Nevidebla Legio malaperis en la malproksima, sala nebulo. Nur la vento blovis kelkfoje mallaŭtiĝantajn sonojn de akordiono al ni…

…Oni nur ridis pri tiaj historioj. Sed kelkaj homoj, kiuj aŭdis la samon en aliaj punktoj de Afriko, tiuj nur balancis sian kapon eĉ tiam, se ili ne estis superstiĉaj. Sed la plimulto, loĝantaj ie ĉe la rando de Saharo, en malgranda urbo aŭ en oazo, ili ofte aŭdis tiun obtuzan tamburadon kaj akran akordion-melodiojn, pri kio la superstiĉaj homoj asertas, ke la vento malfermas kaj fermas la rompitan pordon de kampgardista kabano ie en la vitejo, ĝi krakas kaj grincas, kiel la tambursono kaj la akordiono. Sed la pli inteligentuloj sicas bone, ke dum la malamikema, tempesta, tropika nokto la nigra kolumno de la Nevidebla Legio marŝas en la dezerto, akompanate de akordiono, kun la timiga fiakro, kun la muta soldataro, kaj neniu konjektas, ke de kie ili venas, kien kaj ĝis kie ili iras?…

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:27:09
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
2
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D U A   Ĉ A P I R R O

 

 

 

1

 

 

 

Sed la superemuloj ne pravas en tiu ĉi okazo, kiuj malestime mansvingas aŭdinte pri la Nevidebla Legio ĝuste tiel, kvazaŭ temus pri la sankta Nikolao aŭ pri la sorĉistinoj de la nokto de Walpurgis. Ili malbone agas, kiam ili mansvingas malestime, ĉar la Nevidabla Legio vere ekzistas. Ĝi estas la sola fantom-historio en nia epoko, pri kiu oni faris aktojn, raportojn, eĉ fotojn, en oficialaj lokoj, fare de emeritaj dungitoj.

            La historio komenciĝis la vesperfeston de la militista komandejo en Maroko. Tiun vesperfeston efektive oni aranĝis honore al la ŝtatsekretario. Lia ekscelenco alvenis el Parizo por mallonga tempo, kaj la vesperfesto propre estis okazo por fari monstran pridemandadon, ke la ŝtatsekretario povu okupiĝi pri multspecaj homoj kaj aferoj, sen tio, ke li devintus longe restadi ĉi tie.

            Estas grava evento en la kolonio la akceptovespero de ŝtatsekretario. Sinjoro, portantaj frakon aŭ uniformon, ridetante decidas flustrante pri emeritigoj, promociigoj, detronigo de malgrandaj sultanoj, kreante novajn suverenojn, trinkantaj po unu glason da konjako dum valso. Kvazaŭ ili parolus nur pri klaĉadoj enuante, ili diras tiel kun trankvila rideto:

            - Nu jes… ja… ne estus malbone estigi trategian bazon. Neniokaze ni devas urĝi tion, sed certe oni akceptus ĝin favore… se vi ne cedus, sed vi estus agema, sinjoro generalo, kaj vi okupus Gongut-on. Sed ĝi ja ne estas ordono, rimarkas la ŝtatsekretario mallaŭte, neglekteme.

            Tamen post unu monato „la ĉiam pli oftaj ekscesoj” devigas la generalon okupi ĝin.

            Al kapitano Durien okazas tute male. Li cigaredas reveme apud la ŝtatsekretario, sub dekor-palmo en la angulo de la bufedo kaj diras:

            - Mi ekzercos tie kun mia kompanio en la venonta monato ĉe la regno de reĝo Kinibalu… hm… Eble mi vizitus lin… kaj mi postlasus plotonon… kiel garnizonon.

            - Ĉu aneksi? – demandas la ŝtatsekretario, kaj li ridetante kapbalancas al beleta virino.

- Jes… Tiu homo patroprenis jam multajn friponaĵojn, kaj li ludas parodion de la suverena reĝeco ĉe la malproksima, suda parto de Saharo. Nun jam li volas estigi ambasadon, dume multaj kanajloj prirabadas tiun regionon, gvidate de lia reĝa moŝto. Mi konas lian agadon, mia garnizono troviĝas proksime.

- Mi scias, mi scias – diras la ŝtatsekretario kaj rigardas sian horloĝon – sed nur tiel estus eble fari tion, se… certe, mallonge. Ĉu batali? Subjugi negran tribon? Vi scias, kiel ĝi okazas. Oni tro pufigus la aferon. Sed… sendi regimenton, baterion, rezervon tien… ĝi estas multekosta kaj… kaj… brua.

- Via ekscelenco, mi aranĝos tion kun kompanio! Tiu fripono blufas. Li havas nenion, li nur estas ruza.

La ŝtatsekretario rigardis la pinton de siaj ŝuoj.

- Ĉu vi pensas, ke Kinibalu ne ricevas armilojn, kaj li ne havas militaj ekspertizistojn?

            - Kun via permeso, ekscelenco: li ne havas! Kinibalu estas la plej granda ĉarlatano en la mondo. Mi ellaboris precizan planon kaj antaŭpreparis ĉion. Konstruinte pontonojn super la rivero Ubangin kun roto da soldatoj, mi surprizatakos lin el la direkto de la ĝangalo. Mi okupos la landon sen glavofrapo. Eĉ unu fusilo ne troviĝas tie. Kinibalu estas trompisto. Iu klarigis al li, ke li povas profiti el tio, se li komedias aŭtonoman popolon kaj kredigas, ke li havas armilojn.

            - Ni ankoraŭ revenos al tiu temo. Se ĝi estas tiel, kiel vi diras, se vere ne subtenas lin sekrete aliaj eŭropoaj ŝtatoj, tiam ni povus fari ĝin nerimarkite. – Li ĝemis. – Eĉ konjekton vi ne havas, kiel gravan servon signifus tio… Tiu eta lando kaŭzas grandan problemon. Ĝi estas grava tereno al sudoriento… kaj krome… hm… Ĝi do estus grava. Sed la armeo ne povas risti tion. Miksiĝi en militon kun negra tribo, tio estas kompromito… Oni klaĉadus pri subpremo… Se ne eblas ĝin simple anekti…

            - Ni povas ĝin anekti simple, via ekscelenco.

            Poste la ŝtatsekretario paroladis kun generalo:

            - Ĝi estas vere bonega vesperfesto. Mi aŭdis tiel, ĉu estos problemo pri la aŭtonomio de la reĝo Kinibalu.

            - Pli-malpli poste – respondis la generalo. – Sed ni devas esti singardaj. Tiu negro havas armilojn. Oni subtenas lin. Ni ne povas riski fiaskon…

            - Mi tute sampopinias. Sed ekzistas tia supozo, ke li blufas, kaj li havas nenion.

            - Tio estas la opinio de kapitano Durien. Sed mi pensas, ke tiu eminenta soldato estas tro temperamenta. Eble tial li vidas ĝin iomete alie… Ĉiuokaze mi petos informojn de la sekreta servo… ĝi bezonas kelkajn monatojn, kaj tiam ni vidos la aferon pli klare.

            - Bone – diris la ŝtatsekretario. – Estu nenia risko. Nek ŝajno de perforto. La soldatoj servas nur defendi la tutan koloniaron, kaj ili okupas indiĝenajn, rabistaj tribojn, sed ili ne volas konkeri… Tamen estus tre grave, se tiu Kinibalu, antaŭ ol li ruze eldevigi garantion de iu alia grandpotenco… Se ĝi fariĝus membroŝtato de Ligo de Nacioj, tiam ili sukcesus trovi tiajn kontaktojn, kaj ĝi perdiĝus por ni… Ne estus bone… Aŭtonoma lando en la mezo de la franca kolonio.

            - Sinceredire mi ne kredas, ke li estas trompisto. Laŭ miaj informoj li havas armilojn.

            La ŝtatsekretario serioziĝis.

            - Tio estas problemo. Ni devas esti singardaj. Kaj tiu kapitano depotas proksime al tiu loko. Mi opinias, ke li estas tro temperamenta.

            - Jes. Durien estas ĝisosta soldato, sed iom sangvina.

            Bela virino venis al ili. La edzino de la urbestro. Lia ekscelenco brakuminte la virinon kondukis ŝin al la bufedo.

            Baldaŭ lia ekscelenco preteriris la generalon, metinte sian brakon sur lian ŝultron kaj diris ridetante:

            - Ne estas bone, se brulanta meĉo staras apud  pulvobarelo.

            - Jes… jes… ankaŭ mi pensis pri tio…

            La ŝtatsekretario iris plu. Baldaŭ la generalo kroĉis sian brakon al la kapitano:

            - Mi havus gravan taskon por vi… Ĉu vi akceptus, se mi komisius vin per la likvido de la rabistoj en la montoj? Vi ricevus eksterordinaran rangaltigon pro tio.

            Durien sulkigis sian frunton.

            - Mia garnizono estas tre malproksime de Atlaso.

            - Vi povas peti, ke oni transpostenigu vin al Bu Malem. Mi volonte faros ĉion por vi…

            - Dankon, sinjoro generalo. Kinibalu-on mi…

            - Tie vi povas fari nenion. Vi ne rajtas agi kontraŭ li eĉ en okazo de provokado.

            - Se vi ne estas kontenta pri miaj servoj, sinjoro generalo, kompreneble vi povas transpostenigi min, sed mi…

            - Tute ne temas pri tio! Mi trovis, konvenan taskon por vi, sed se vi volas resti…

            Durien staris tie malbonhumore. Li ŝatintus paroli ankoraŭfoje kun la ŝtatsekretario, sed li jam ne havis okazon al tio dum la vespero. Alveninte hejmen, ordono atendis lin, en kiu estis skribite, ke li povas tuj komenci sian ses monatan feriadon, tempfiksitan je Kristnasko, ĉar oni nepre bezonas liajn servoj ĝuste ekde decembro. Tial nun, de la dekdua de junio li estas sendita ferii ses monatojn, kaj li devas anonciĝi ĉe sia regimento la dekan de decembro. Oni zorgis pri lia deŝanĝo en la garnizono, kaj lia anstataŭiganto jam ekvojis.

            Durien kunpremis la ordonon nervoze. Ĝi estis la respondo de la ŝtatsekretario. Oni forigas lin el la danĝera loko dum la kritika tempo. Post kiam li ellaboris la planon kaj antaŭpreparis la invazon…

 

 

 

2

 

 

 

Post tiaj antaŭaĵon ne estas mirinde, se Sir Oliver Yolland, eterna grafo de Denham, la prezidanto de la inspekta komisiono de la Angla Banko, la posedanto de la Ordeno de la Ĝartero, kaj de pluraj plej gravaj distingoj, la prezidanto de la Prezidenta Konsilantaro de la burso en Londono, iu ĉefakciuloj de la Afrikaj, Aŭstraj, kaj Kanadaj Ŝtatfervojoj kaj fine la ĉefdirektoro de la Unuiĝinta Franca-Angla Krudmaterialon esploranta, Prilaboranta kaj Komerca Trusto, la unuan fojon en sia vivo li petis ion de la ŝtatsekretario, kion oni ne plenumis. Ĝenerale oni povas diri, ke Sir Oliver Yollan la unuan fojon en la vivo deziris tiaĵon, kio ne tuj plenumiĝis. Ke ĝi kiel konsternige efikis la grafon, tion ni povas imagi laŭ la supre menciitaj.

Sir Yolland estis la plej altranga gasto post la ŝtatsekretario dum tiu vesperfesto. Entute kvin aŭ ses homoj vivis en la mondo, kun kiuj li havis socian kontakton. Onidire li estas eminenta financa kaj organiza geniulo, sed eksterordinare neinformita pro sia retiriĝemo. Laŭdire li legas nek ĵurnalojn. Post multaj jaroj evidentiĝis, ke li ne havas eĉ konjekton pri la ekzisto de la sonfilmoj, ĉar eble li ne vizitis kinejon en sia vivo. Danco, taga politiko, krimaferoj, skadaloj, sport-rakordoj, inventaĵoj estis nekonataj por li. Nur kio havis kunligon kun liaj negocaj ideoj, pri tiuj li informigis sin. Li sciis parkere la verkojn de Shakespeare, sed kiam oni prezentis al li Galsworthy-on al li dum vesperfesto, evidentiĝis, ke li konsideris la verkiston la plej supera tribunala prezidento, kaj nek poste li sciis, kiu li estas efektive. Ĉu verkisto?… li do estas tiulo… kiu redaktas ĵurnalojn?… Ah! Librojn?… Jes… ĝi estas bonega… Li demandis de kolonelo Lindbergh, kial oni titolas lin malgraŭ lia junaĝo, ke li estas „la heroo de la aero”, ĉar usonaj pilotoj apenaŭ partoprenis la mondmiliton. Ah!… ho!… - li miris, kiam lia sekretario diris al li, ke tiu homo traflugis la oceanon… Ĉu?! Jen vidu… tio estas brava afero… Kaj kie? Ĉu inter Ameriko kaj Francio? Ĉu vere? Nekredeble! Kia artisto li estas! Ĉu li traflugis ĝin?

Lia kapo estis tute kalva kaj iom oblonga. Kelkaj grandaj lentugoj estis videblaj ĉirkaŭ liaj rufaj brovoj. Li porti dikan monoklon dekstraokule, ĉar cetere li apenaŭ vidis per tiu okulo. Lia nazo estis iom longa, kaj ĝi etendiĝis ĝis lia supra lipo, sed ne kurbe, sed rekte, memorigante pri ruĝa papriko, kio donis oblongan formon al lia vizaĝo. Li havis ostajn, larĝajn ŝultrojn kaj tre maldikajn, longajn femurojn, sur kiuj, kiam li krucigis tiujn, eĉ la plej strikta pantalono svingiĝis. Li parolis per laca, mallaŭta, raŭka voĉo, krome li faligis kaj remetis sian monoklon, kiam li havis ian problemon. Tio malofte okazis, ĉar la mano de Sir Yolland ne nur reale, sed ankaŭ figure estis tre longa. Ĝi atingis ĉien de reĝaj apartamentoj ĝis malproksim-orientaj ĉefkomandejoj. La fervojo, la kanalo, la maro, la banko, la aero, la ĉielo, la akvo; la cemento kaj la gumo; do ĉio aparteni iomete al Sir Yollan en tiu ĉi mondo. Sed la oleo interesis lin unuavice. Dio scias, kial? Lia pasio estis la ole-esplorado. Ekzistas homo, kiu ĉasa, kvankam li ne bezonas la viandon aŭ la felon de la besto. Li sentis tiel, rilate la oleon. Li jam ne bezonis monon, potencon, famon. Li havis sufiĉe el tiuj. Sed trovi novan olefonton, fondi societon, emisii novajn akciojn, tio estis lia pasio, ĝi interesis lin pli ol ĉio ajn.

La gubernatoro, la ŝtatsekretario kaj generalo Pellier kunvenis kun Sir Yollan en malgranda salono, kiu ne ŝatis la diplomatiajn, flankumajn galimatiojn, li do transiris al la temo.

- Mi petus iom da volonteco de vi.

- Sir – respondis la ŝtatsekretario -, viaj entreprenoj faris tian oferon por Francio, kiam la kurzo de la franko falis, ke ni komplezeme rekompencos nun tion, laŭ nia eblo.

- Jes… jes… Oni faras ion kaj alion… mi do petus volontecon, kio efektive ne estas volonteco. Laŭ miaj informoj en la suda parto de Sudano, ĉe la ĝangalo, kie finiĝas la dezerto, sur la tereno de Urungi… troviĝas petrolo.

La ŝtatsekretario miris:

- Preskaŭ nekredeble!

- Tio sonas sufiĉe malverŝajne, sed ĝi estas vera. Neniu estus pensinta, ke oni trovas oleon en tiu parto de Afriko. Mi sendis homojn tien, kaj mi akiris opcion pri tiuj terenoj. Nun do, mi petas, via ekscelenco scias bone, ke la ĝis la limdato de la malvalidiĝo de la opcio mi devas pruvi, ke mi trovis oleon, cetere mi perdos la avantaĝojn de la esplor-rajto, kaj se iu poste trovos tie oleon, mi havos nenion komunan al tio.

- Ĝi estas tiel. Malsukcesa esploro ne certigos eternajn rajtojn. Se iu alia poste trovos oleon ie, tiu ne povos preni parton el tio, kiu vane esploris en la sama loko,  iakaŭze.

- Mi scias… mi scias, kio koncernas la petrolon, tion, kun via permeso, mi scias tion. Sed nun mi petas… Mia opcio senvalidiĝos post kelkaj semajnoj. Mi torvis oleon. Mi faris sukcesan provboradon. Kaj tiam indiĝena rabisto, tiu tribestro Urungi, venas kun siaj batalantoj mortigi la grandan parton de miaj homoj, kaj li mesaĝas, ke li petas kvindek mil frankojn por la tero.

- Mi petas vin, Sir, Urungi estas rabistestro, kaj li ne rajtas fari tion – diris al generlo. – Kvankam ekzistas dendependaj triboj kaj terenoj. Ĵus ni temis ĝuste pri tiaĵo. Sed en la suda parto de Senegalio vivas nur arbaraj, negraj triboj.

- En kio ni povas esti je via servo? – demandis la ŝtatsekretario iom malcerte.

- Pruntedonu al mi malgrandan armeon. Irintze tien, mi pendumos tiun friponon kaj validigos miajn rajtojn, certigitajn en la opcio. Fine ja ĝi estas kontrakto inter mi kaj la franca ŝtato, kaj oni murdis blankulojn tie, krome ili ĉantaĝis min. Mi do pensas tiel, ke ne estos problemo sendi punekspedicion…

- Kara Sir Yolland – komencis la ŝtatsekretario ĝemante. – Ĵus ni temis pri okupo de grava, malgranda tereno. Pri la tero de Kinibalu, kiu estus tre valora por Francio, sed ni ne povas fari tion. Des malpli ni faros ĝin tie, kie ne landa intereso postulas uzi perforton.

- Kial ne? Ĉar jen estas la kolonia armeo! Ĝi estas por instrui tiujn friponojn pri moroj…

- Sed estas nekredeble multekosta, danĝera kaj malfacila – interrompis la ŝtatsekretario – sendi militan ekspecidion al la ekvatoro. Estas bezonata provizo, kunligo, ekipaĵoj, leĝera baterio. La franca armeo povas iri tien nur kun fortosupereco, ni ne rajtas batali, nur puni, kaj terure granda aparato estas bezonata al tio en tiel granda distanco.

- Krome – diris la ŝtatsekretario – vi scias bone, Sir, kiel granda kalumnia kampanjo komenciĝos, se ni sendos punekspedicion pro petrolo kaj krudmaterialo. Bedaŭrinde multaj friponaĵoj okazas en tiu regiono, ĉar ni ne havas garnizonon tie, kaj ni bezonos jarojn por konstrui la kolonian armeo ĝis tie. Ĝis tiam ĉiu mem batalos por sia vero. Aŭ li subaĉetos la rabistojn, aŭ ankaŭ li mem organizos rabist-bandon… Diplomacio kaj perforto, pacienco, saĝo, batalo decidos la aferon. Nur la kolonia defendoforto estas la certa, kiu disvastiĝas rektavoje, laŭ la finaco de la ŝtato.

- Sed mi ne konsenta kun tio! Ĉu vi ne povas pruntedoni al mi spahiojn? Aŭ… Tiajn legiajn soldatojn, kiuj akompanus min tien.

- Bedaŭrine, ne. Estus plej saĝe, Sir, sendi iun tien por intertrakti kun la ĉefo. Eble li kontentiĝos per malpli multe da mono.

- Ĉu vi… konsilas tion? Ke mi intertraktu kun ĉantaĝaj murdistoj? Ĉu vi proponas tion, kiel la plej supera oficisto de la ŝtato… - Li faligis la monoklon el sia okulkavo kaj nervoze purigis ĝin.

- Mi proponas tion, kiel privata homo. Bedaŭrinde, kiel ŝtatsekretario mi ne povas doni al vi legianojn, vi devas trovi individuan solvon, Sir.

Grafo de Denham leviĝis kun amara rideto.

- Ĉu mi organizu rabist-bandon, kaj mi efektivigu miajn leĝajn rajtojn kun ili?

- La ideo ne estas malbona – respondis la ŝtatsekretario enpensiĝinte. Sed la lentugoj ekbrulis sur la frunto de lia lorda moŝto pro la ruĝo de la indigniĝo.

- La ideo ne estas malbona! Sed ni angloj certigas la leĝon pere de la armeo kaj la efektivigon de la kontraktoj ligitajn kun la imperio! Ne kun rabistoj! Kien mi iris ĝis nun por jurisdikcia riparo, tie stiletoj estis malantaŭ mi, kaj ne rabistoj, via ekscelenco! Mi ŝatus sciigi tion al vi! Grafo liver Yollan intertraktas en la nomo de la vero kaj la ŝtato, protektate de la leĝa potenco. Ĝi estas en Anglio tiel.

La ŝtatskretario leviĝis kun malvarmkonduta mieno.

- Mi timas, Sir, ke vi opinias min neinformita. Cetere vi ne donus al mi instrukcion. Eble en Anglio oni povas sendi soldatojn kun stileton por efektivigi financajn kaj industriajn transakciojn. Kvankam eble vi eraras pri tio, Sir. Sed tio tute certas, ke francaj soldatoj kun stileto eĉ tiam ne ekiras, kiam temas pri la plej grandega petroltrovejo! Sed vi, Sir, tiurilate vi havas nenian problemon. Dungu soldatojn kun stiletoj, kaj iru tien batali, kie jam tiel multaj homoj luktis proprariske por sia havaĵo, kiam la indiĝenoj volis tion, ke ili retretu.

- Kiel komprenas via ekscelenco tion? – demandis Yollan same malvamkondute.

- Neniu povas malpermesi al viaj homoj, Sir, ke ili defendu sin kontraŭ banditoj. Kiu estas malkuraĝa aŭ malforta, tiu ne petu ŝtatan helpon, se li elektu alian profesion. La esplorado de oleo signifas ankaŭ batalon. Sed ne regulaj armeoj interbatalas, sed kurĝaj, rezolutaj homoj.

- Ĉu vi… vi do… - balbutaĉis la lordo indignite – konsideras min… malkuraĝa homo?

- Mi defendis nin kontraŭ la ŝajno, kiu kulpigas nin francojn. Mi ankoraŭ ne aŭdis pri tio, ke la angloj estus glatigintaj la vojon de Royal Dutch per stiletoj en Borneo. Vi okupiĝis multe pli pri kruda oleo ol mi. Vi devas scii, Sir, ke la armeo helpas privatajn entreprenojn nur en okazo de necesbezono. La stileto, Sir, fariĝas sensacio, kiam soldatoj en uniformo estas malantaŭ ĝi, sed en privata mano ĝi signifas defendon, kiam kuraĝaj homoj uzas ĝin.

- Mi dankas la admonon – respondis la lordo kun ruĝa vizaĝo, kiel tiu de meleagro. – Mi rimarkis tion bone. Sed eble vi forgesis, ke Oliver Yollan ne estas gvidanto de ekspedicio. Grafo Oliver Yollan povas iri nur kun armeo por puni.

- Sed ne kun franca aremo, Sir, ĉar ĝi batalas nur por la respubliko.

- Mi do akiros armeon por mi. Sed malantaŭ mi povas stari nur uniformo, la simbolo de la leĝo, juro kaj potenco! Bonvolu rimarki tion bone!

La nazloboj de la ŝtatsekretario ektremetis kaj diris mallaŭte, malvarmkondute: - Ni kompleze konsideras la plendon de ĉiu ofenditoj ene de la efikradiuso de la defendoforto. Sed civilulo povas vojaĝi nur proprariske trans Saharon.

- Sed mi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj! Ĉu eble mi povus pretendi alian traktadon?

- Vi pravas, Sir, vi ne estas tia, kiel la aliaj civitanoj, sed multe pli nervoza. Tial vi estis multe pli takte traktata fare de franca ŝtatoficisto, kian vi meritis! – antaŭ ol Yolland, ruĝa kiel meleagro, povintus respondi, li lasis lin tie kun malvarmkonduta kapbalanco. Enpoŝiginte siajn manojn, la lordo skuadis sian ŝlosilfaskon en iu mano, kaj kelkajn pencojn en la alia:

- Nu bone! Mi akiros armeon! Mi pruvos al sinjoro ŝtatsekretario, ke mi diferencas ne nur nerve… nu bone… ĝis revido, sinjoroj… ni ankoraŭ aŭdos unu pri la alia!

Kapbalancinte li kuregis al sia aŭto. Li saltis en la veturilon, kiu staris antaŭ la pordego, li ekfunkciigis ties motoron, sed ŝoforo venis tien, ke la taksio apartenas al li. Tiam li sidis en sian propran aŭton kaj veturegis al la hotelo Mammunia.

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:27:55
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
3
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La grafo luis la tutan duan etaĝon de la hotelo Mamunia. Li rezervigis nur tutan etaĝon en hoteloj. Dum la mondekspozicio en Chicago, kie aliulo povis lui nek ĉambron, oni povis rezervi por Sir Yolland nur tian apartamenton sur etaĝo, kie jam loĝis du pasaĝeroj: maharaĝo kaj usona senatano. La grafo tuj forlasis la hotelon, ĉar nenie estis en urbo libera loko pro tranokti, li aĉetis por nekeredeble alta monsumo vapor-marŝipon de ŝipkompanio, li elkargigis ĝin, nome konservaĵojn de bovoviando, li disdonis tiujn inter la malriĉuloj de la urbo kaj enloĝiĝis en la ŝipon kun sia akompanantaro.

Alveninte en sian ĉambron, li jam estis trankvila. De jaroj nenio ekscitis lin tiel, kiel tiu ĉi interparolado. Nu bone… Li montros al ili… Oni nur pensu, ke ili povos vanigi liajn kalkulojn.

- Portu al mi ian alkoholaĵon Andreo – li diris al la lakeo -, kun multe da sodakvo kaj… ĝi estu konjako aŭ viskio. Kiu serĉis min? Cetere ne gravas tio.

Post la unu glaso li jam vidis la aferon en alia koloro. Fine ja la ŝtatsekretario iomete pravis… hm… ke Royal Dutch mem aranĝis sian aferon en Borneo. Ili eĉ atentis, ke la ŝtato ne miksiĝu en tion. Kaj kion tia Royal Dutch scias… Estas ridinde. Ĉu oni ne donos armeon? Nu bone. Li akiros ĝin. Ne rabistojn kaj ne mizerajn, ĝangalajn boks-ĉapionojn, sed normalan armeon. Jes… Oni povas atingi ĉion per mono. Nur fiaski ne. Li aĉetos ordinaran, kompletan, malgrandan armeon. Soldatoj kun stileto, disciplino, soldo, kiuj ricevos la ordonojn de li. – Mi petas ankoraŭ glason da trinkaĵo, Andreo! Dankon.

Post la tri glaso li jam estis dankema al la ŝtatsekretario. Li montris la ĝustan vojon al li. Cetere li ŝajnus malkuraĝa, kiu kaŝiĝas malantaŭ la jupo de la respubliko. Kelkaj stiletoj estas bezonataj. Li akiros tiujn. Kia stultaĵo! Longe li liveris stiletojn al Suda ĉinio, kaj Meksikio eĉ hodiaŭ ŝuldas per milionoj al iu fabriko de militmaterialoj por municio. Kaj nun li kondutas tiel, kvazaŭ misiisto, kies maldekstran piedon manĝis la njam-njam-oj, kaj nun li iras lamante de iu loko al la alia. Jes, li bezonas armeon, uniformojn kaj tiajn imperialistajn aĵojn… kio konvenas al la angloj… sed por mono oni povas aĉeti ĉion.

- Sendu al mi sinjoron Wilkie, Andreo, kaj la sekretario anonciĝu ĉe mi, kiam li alvenos.

            Sinjoro Wilkie estis malalta, dika, ridetema, helblonda, kaj li portis okulvitrojn, similajn al tiu de strigo. En tiu priskribo estas lia karaktero, lia paseo, nuntempo, eĉ lia futuro. Ĉar ni povas vidi el ĉio ĉi, ke nenioam povas okazi al sinjoro Wilkie malbono, dum troviĝas mole pormetita lito en tiu ĉi mondo. Rilate lian profesion sinjoro Wilkie ne estis dungita. Per laboro oni ne povas akiri tiun minimumon de la burĝa bonstatro, kio estis nepre bezonata al tiu ĉi homo por la ekzistado. Nenia lukso, sed multe da komforto. Bonaj manĝaĵoj, eleganta vestaĵo, bonega ĉambro, fajnaj cigaredoj. Eĉ nun li ridetante paŝas tra la pordo, kvazaŭ lin akceptus la plej agrabla spektaklo. Sed Sir Yolland nun gratis sian kruron, ĉar insida moskito pikis ĝin.

            - Bonan vesperon, Sir.

            - Bonvolu sidiĝi, sinjoro Wilkie. – Post kiam la gasto komforte dorsapogiĝis en iu brakseĝo kaj serĉadis cigaro, li ankoraŭ aldonis kun dusenca afableco: - Nur tiel, kvazaŭ vi estus ĉe mi. Nur nenia ĝenateco… Nu, diru, ĉu vi estas lerta homo… ĉu ne?

            - Jes, mi pensas tion.

            - Ĉu estas io, kion vi ne povas akiri?

            Wilkie pensadis.

            - Ne – li respondis poste simple.

            - Ĉu vi povus ekzemple akiri armeon?

            La dikulo mansvingis ridetante.

            - Infanludo. Ĉu vi deziras ĝin motorizite, kun tank-divizio aŭ sen tio.

            - Vi estas vere lerta homo. De kie vi havas tiel riĉan sortimenton el militforto?

            - Ne estas sortimento, sed kian vi deziras, mi akiros tian. Homo, uniformo, armilo kaj soldo, ĉio ĉi estas akirebla.

            - Jes, jes… Nu faru do al mi kostoplanon, kiom kostos tia armea homgrupo aŭ tiaĵo…

            Dume Wilkie ferbre pensadis. Pri kio temas? Kial bezonas Yolland armeon, kaj kion fari, se la grafo freniziĝis? Li elcerbumis planonjk, laŭ kio li koluzios kun Andreo, sekretinte la demencon de ilia mastro. Ĉar se la grafo estos sendita en frenezulejon, tiam ili povos iri almozpeti…

            - Nu? – demandis Sir Yolland – pri kio vi pensadas?

            - Pri tio, kiom ĝi kostos… Antaŭ ol transiri al miaj antaŭaj elspezoj, mi referos…

            - Ĉu… jes?… bonvolu.

            - Livingstone estas ĉi tie.

            - Ĉu Livingstone? Kiu li estas?

            Wilkie ĉiam forgesis la tiklan punkton de la grafo. Ĉar la grafo asertis pri Livinstone, ke li ne konas lin. Kvankam li devis koni lin malgraŭ lia ĉiu neinformiteco. Ĉar Livingstone estis en la servo de la plej granda usona ole-entrepreno. Li estis nek milionulo, nek bankiero. Livingstone estis preskaŭ aventuristo. Li vagis en la mondo kaj malkovris patrol-terenojn. Eventuale li antaŭpreparis malpli grandajn ribelojn tie kaj ĉi tie. Kiu estis Livingstone, kiun SirYollan malgraŭ la diritaj tute ne konis? Antaŭ dudek-tridek jaroj ili kune pasigis kelkajn jarojn inter la konservativaj muroj de la universitato en Oxford, kaj tiutempe ili estis la plej bonaj amikoj. Ilia malsama naturo estis la kaŭzo de ili amikeco. Livingstone estis malalta, larĝŝultra, sed ŝercema homo kun decidkarakterea vizaĝo. Malorda, neglektema, petolanta kun ĉiu, do, tia studento, kiu fajfas pri la praa nobelularo. Li restis tia eĉ poste. Li kartludis ĝis aŭroro kaj fumis cent cigaredojn ĉiutage, tial post iom da tempo li havis speciale raŭkan, vingustan voĉon. Livingstone estis la sola homo, kun kiu la ĉiam maniereca, enfermiĝema, eksterodinare afektema kaj vanta Yollan interamikiĝis sincere kaj profunde. Ĉar Livingstone malgarŭ lia ĉiu neglektemo, facilanimeco estis genia kaj eminenta karaktero. Ili havis dek jaran aĝdiferencon. Sir Yolland estis dekses jara, kiam ili konatiĝis. Livingstone havis dudek kvin jarojn, kiam dungiĝis al la ole-esplorado. Li serĉis oleon kun malgranda ekspedicio apud la Amazonaso en la ĝangalo. Baldaŭ li vojaĝis al Arabio kaj Sumatro, poste li travagis Aŭstralion. Post nelonge ankaŭ grafo Oliver komencis esplori oleon pasie. Se li batalis por la petrolo en la kabinetoj de prezidentoj, en la konferenciejoj de bankieroj, en privataj apartamentoj de monarkoj.

            Grafo Yolland, kiel ajn strange ĝi estas: fariĝis amanta. Li volis edziĝi al la tre delikatanima, saĝa, eleganta filino de lordo Dilling. Sed kiio okazis, tion nun jam neniu povas diri precize. Ĝi certas, kiam Livingstone revenis el Nov-Zelando, Yolland prezentis lin al la familio Dilling. Li diris al sia amiko, ke li estas amanta al la knabino, kaj li edzinigos ŝin. Li ankoraŭ ne diris tion al la knabino, tiel lia decido estis unuflanka, sed Oliver Yollan (eterna sinjoro de Denham!) tute ne kalkulis tian eblon, ke filino de kiu ajn povas rifuzi lin, se li petas la manon de iu. Azenaĵo! Dume li vojaĝis urĝe en Novjorkon, pro likvido de bankrotita, mondfama entrepreno, kaj tiu afero daŭris tutajn tri monatojn.

            Kiam li revenis, Johannes Livingstone fianĉiĝis al la filino de lordo Dilling, kaj estis fiksita ankaŭ la dato de la geedziĝa festo. Tiam okazis la miraklo. La eleganta, aristokrata knabino enamiĝis al la trampa, brua, bohema Lovingstone, kiu krome estis dek jarojn pli aĝa, ol Sir Yolland. La esploristo devenis el unuaranga praa familio, kaj lia stranga, gaja karaktero konkeris eĉ lordon Dilling. Sir Yollad restis ankoraŭ unu semajnoj en Londono. Poste li vojaĝis al Denham. Sed kiel li opiniis pri la afero, neniu sciis tion. En Danhem li ricevis la invitilon al la geedziĝa festo. Sed li ne iris tien.

            Unu tagon antaŭ la geedziĝo li denove estis en sia londona loĝejo. Tie Livingstone anoncis sin ĉe li.

            La grafo mesaĝis al li pere de la lakeo, ke li neniam plu deziras la viziton de sia amiko. Livingstone  flankenŝovis el sia vojo la tiam ankoraŭ junan Andreon, kaj li simple enkurios en la ĉambron de Yolland:

            - Ĉu vi estas idioto?! Ĉu vi koleras tial, ke mi amas fraŭlinon Dilling? Ŝi ja ne estis via fianĉino! Kaj mi scias de ŝi, ke ŝi ne volis edziniĝi al vi!

            Yolland levis sian rigardo de sur la libro kaj ĝustigis sian monoklon.

            - Mi ne konas vin, sinjoro… Kaj mi tute ne volas, ke… de nun babilaĉu kun mi… Al tio, mi opinias, ke mi havas rajton sen ĉiu klarigo.

            - Aŭskultu min, vi, kakatuo… Mi protestas kontraŭ tio, ke vi konsideru la aferon tiel, kvazaŭ mi estus la kaŭzinto de la vanigo de nian amikeco. Ĉu vi komprenas? Vi decidis unuflanke edziĝi al fraŭlino Dilling. Tio ne signifas geedziĝpromeson.

            Yollan trarigardis lin:

            - Bonvolu foriri – li diris tedite. – Mi ne konas vin. Kion vi volas ĉi tie.

            - Diskrevu! – kriis Livingstone laŭ sia kutima maniero, kolere kaj forkuris.

            Nuptodonace Yolland aĉetis la terenojn, sur kiuj kondukis la vojo al la plej nova ole-trovejo de Livingstone, tiel malhelpinte la trafikon al la petrolo. Sekvan fojon, la malgrand grupo, kiu konsistis el la homoj de Yolland kaj serĉis oleon en Persio, ili falis en araban kaptitecon, kaj Livingston akiris la oleon antaŭ ilia nazo. De tiam daŭras la batalo kun alterna sukceso inter Livingstone kaj Sir Yolland. Yolland en la burso, en la financa mondo ĉion malbonigas kaj senvalorigas, kion komencas fari la entrepreno de Livingstone, sed la alia batalas en la ĝangalo kaj en la dezerto, malebligante la vojon de la esploristoj kaj inĝenieroj de Yolland. Iu volas la pereon de la alia. Poste Livingstone havis eĉ pli koleran batal-taktikon, ĉar lia juna edzino mortis, dum la nasko de la unua infano. La esploristo dediĉis sian tutan tempon kontraŭ Yolland. Kiam oni menciis la nomon de Yolland, Livingstone mansvingis kaj diris: „Tiu pajaco.” Yolland, kiam li aŭdis la nomon de sia amiko, ĝustigis sian monoklon kaj post mallonga pensado demandis: „Kiu li estas?…”

            Eĉ nun li diris al sinjoro Wilkie.

            - La koncernulo estas la homo de alia entrepreno – klarigis la  malgranda, dikulo, kvazaŭ li devus informi lin -, kaj nun viaj spionoj raportis al mi, ke li estas en Maroko. Mi ne kredas, ke li planas nenion kontraŭ ni.

            - Eblas… Ne koleru, sed tio ne interesas min. Mi parolas miajn planojn ĉi tie kun vi kaj kun miaj homoj. Li ne povas trudiĝis ĉi tien, li do eĉ konjekton ne havas pri tio, kion mi planas. Wilkie! Mi bezonas fremdulan legion!

            - Hm… unu jam estas en Afriko, kaj ĝi funkcias bone.

            - Mi bezonas propran armeon, apartenanta nur al mi. Ĉar mi ne iros trakti kun rabistoj. Mi efektivigos la leĝon helpede armeo. Mi, Oliver Yolland, eterna grafo de Denham, iros en Sudanon kaj konkeros  la terenon de Urungi, mia kontrakto kun la franca respubliko rajtigas min fari tion. Ĉar mi efektivigos la francajn leĝojn, tiu uniformo do estus franca. Tiu fremdula trupo…

            - Legio.

            - Egale, egale… Ĝi plaĉas al mi. Mi bezonas tian armeon. Mi reatendas vin post unu horo. Raportu, ĉu vi sukcesis akiri ĝin. Ĝis revido.

            Sinjoro Wilkie revenis post unu horo kaj raportis, ke la armeo estas organizita.

 

 

 

2

 

 

 

Efektive nek la grafo, nek Wilkie povis diri, kian rilaton ili havas inter si. Ofte ili ne renkontiĝis dum semajnoj. Wilkie sekvis la grafon ĉien, kiu ne invitis lin, kiu sciis nek tion, kiam li venis en lian ĉirkaŭaĵon. Foje en Chikago, dum forio, li aĉetis marŝipon por la grafo, por ke Yolland povu kie tranokti. Li nur hazarde estis tie, kiam Sir Yolland menciis, ke jam ankaŭ ŝipo estus bone nur loĝi aparte kun sia akompanantaro. Post duonhoro venis sinjoro, kiu diris, ke li nomiĝas Wilkie, kaj li scias pri marŝipo, kiu estas nigre aĉetebla. De tiam li aperis fojfoje, kiam la lordo bezonis ion. Li aranĝas la aferojn ĉe la dogano, kaj kelkfoje li diras al Sir Yolland subite, ke li enskribigis lin al la aŭstrala Granda Premio, li skribas registritan leteron en ĉiu dua-tria monato al Sir  Yollan, aldoninte longan fakturon pri liaj elspezoj. Tiuj ne estas tro pipraj, sed ĝi signifas sufiĉe altan monsumon, kaj la grafo pagas. Li neniam petas monon por si mem, li kalkulas nur tiujn elspezojn, kiujn li havis servinte la grafon. Estis enigmo, el kio li vivas. Kaj kiel bone. Ĉar la grafo havis lakeon, skretarion, kaj li ne konsideris Wilkie-on kiel sian amikon, ili do havis nenian rilaton inter si. Kelkfoje ili paroladis pri io, kaj tial sinjoro Wilkie havis elspezojn. Tio estis la situacio.

            Ankaŭ nun li devis tuj elspezi monon en la afero de la armeo. En tiaj demandoj nur tiu povas esti sperta, kiu mem portas uniformon. Tial li ekkontaktis kun la liftisto.

            - Diru, infano mia – kaj li transdonis moneron al la knabo -, kiuj oficiroj loĝas en la hotelo? Unuavice temas pri emeritaj aŭ feriantaj soldatoj.

            - Ambaŭ loĝas ĉi tie. Sinjoro kapitano Durien komencos sian feriadon morgaŭ, li jam petis min aranĝi lian vojaĝbileton al Nico. Krome marŝalo Podvinecz loĝas ĉi tie.

            - Unue ni komencu per la kapitano. Kie li troveblas?

            - Li vojaĝis al Oran, li revenos nur morgaŭ.

            - Ĉu lia ekselenco sinjoro marŝalo? Ĉu li estas pensiulo?

            - Ne.

            - Ĉu li estas akvtiva?

            - Nek tio.

            - El kio li vivas?

            - Li estas alkoholisto – li respondis post mallonga hezito.

            - Li estas mia homo! Akompanu min al li!

            La knabo estis embarasita pro io.

            - Bonvolu atendi min ĉi tie… Unue mi rigardos, ĉu la marŝalo estas en la kofro… - kaj li forkuris.

            Kiel? Kion signifas tio, ĉu la marŝalo estas en la kofro? Ĉu eble temas nur pri ia bronzfiguro aŭ pri ceramikaĵo? Neverŝajne, ĉar la galanterioj ne drinkas, kaj la marŝalo estas alkoholisto. La liftisto revenis.

            - Lia ekscelenco atendas vin, sinjoro.

            - Diru, amiko mia – demandis sinjoro Winkie -, kion vi parolis ĵus pri la kofro?

            - Ĉu mi? – miris la knabo. – Ĉu pri kofro? Pri kiu kofro vi bonvolas pensi?

            - Mi aŭdis tiel, vi diris, ke… la marŝalo estas en la kofro.

            - Sed sinjoro Wilkie! Kiel vi imagas tion? Kion serĉus marŝalo en la kofro?

            - Kion li pakis.

            - Mi diris tion: mi rigardos la marŝalon, ĉu li estas tie supre?

            Aha! Tiel ĝi jam estas komprenebla. Tie supre kaj kofro estas du simile sonantaj vortoj. Tamen ne estas verŝajne, ke marŝalo loĝu en kofro meze de metropolo.

            Li sekvis la liftiston.

            La marŝalo atendis lin en la salono de belega duĉambra apartamento. Li portis blankan vestaĵon kun multaj oraj pasamentoj, kun nekalkuleblaj ordenoj, kaj rozkolora rubando tiriĝis sur lia kamizolo de lia dekstra ŝultro ĝis la prenilo de lia glavo. Sub lia koro pendis grandega stelo kun aglokapo. Ĝi estas la Granda Stelo de la Ordeno de la Unuarangaj Orientaj Ĉefkavaliroj en Birmo, kun la Aglo. Sur la tablo kuŝis ĉako kun ornambukedo, verd-roversa uniformo kun ora pasamento kaj sur la pantalontubo videbliĝis orumita, verda strio. Lia neĝe blanka hararo, griza imperiestra barbo kaj liaj siamplaj dratkadritaj okulvitroj memorigis tiun pri konservativa reganto, kiu vidis marŝalon Podvinecz la unuan fojon. Li proponis eksidi per gesto de monarko.

            - Bonvolu preni. La cigaroj, cigaredoj, konjako estas sur tiu tablo.

            - Dankon, mi petas nenion.

            La marŝalo ekfumis kaj komforte dorsapogiĝis en la brakseĝo.

            - Per kio mi povas servi, sinjoro?

            - Mi bezonus armeon.

            La marŝalo ne surpriziĝis. Li rigardis la fumon de la cigaro.

            - Ĝi estas multekosta afero. Precipe, se ĝi estas motorizita.

            - Tute ne temas pri tio. Mono, enkonduke mi diras tion, ne gravas. Via ekscelenco, kiel emerita, franca oficiro…

            - Atendu, amiko mia. Mi ne estas franca oficiro. Mi estis la marŝalo de la armeo en Honduras, mi fariĝis diktatoro post la malvenko de la ribelo, baldaŭ dum malonga tempo mi estis prezidento. Poste mi devis fuĝi.

            - Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?

            - Malpli ol duonhoron. De tiam vi vivas en ekzilo.

            - Mi nomiĝas Wilkie, kaj Sir Yollan, grafo de Denham, estas mia malnova amiko. Li priparolas kun mi siajn gravajn aferojn. Nun temas pri tio, ke Sir Yolland volas konkeri tiun provincon, kie tribestro, nomata Urungi kontraŭrajte provas ĉantaĝi lin. Ĉar kolonia armeo ne estas tie, Sir Yollan volas organizi malgrandan, elitan armeon.

            - Kiam vi bezonas la armeon?

            - Post unu horo.

            - En ordo.

            - Kompreneble estus bezonate ankaŭ fidinda gvidanto por la trupo.

            - Eble mi havos tempon, kaj mi estos je la dispono de Sir Yolland.

            - Mi aŭdis, ke ferionta kapitano loĝas en la hitelo, nome kapitano Durien. Se via ekscelenco povus persvadi lin, ke li helpu nin…

            - Ankaŭ tio eblas – pensadis la marŝalo. – Sed tio jam kostos tre multe. Fine ja oficiro ĉi tie ricevas duonjaran ferion nur en ĉiu deka jaro. Neniu oferas tion malmultekoste.

            - Mi opinias, ke ĝi ne signifas financan problemon. Ĉu vi havas bonan kontakton kun la kapitano?

            - La kapitano estas mia plej bona amiko. Mi edukis lin. Nenio pruvas tion pli bone, ke ni loĝas kune. Jen estas nia komuna apartamento. Bonvolu rigardi ĝin. Tie pendas sur la muro milita memorordeno, kiun li ricevis de la usonanoj ĉe Verdum.

            Sinjoro Wilkie, kvazaŭ li estus scivolema, paŝis tien neglekteme. Efektive la dokumento tre interesis lin. Li volis kontroli la diktatoron. Sed vere: ĝi estis usona memordokumento kun la nomo de kornedo Durien pri dono de ordeno. Hm… Ŝajnas, ke la marŝalo tamen havas bonan kontakton kun la altranga oficiro.

            - Mi petas vin – diris sinjoro Wilkie -, tiam ni konsentu en tio, ke unuavice via ekscelenco, sed ankaŭ mi zorgos pri la varbado de homoj. Poste, se la kapitano entreprenos gvidi la taĉmenton, tiam ni pritraktos pri la detaloj. Ĉar kiom ajn mi fidas la kapablojn de via ekscelenco, mi povas kontentigi Sir Yolland-on nur tiel, se ni sukcesos gajni afrikan kapitanon por nia afero. Se kapitano Durien entreprenos, ke li gvidos nin, vi estos, sinjoro marŝalo, la ĉefa direktanto de la militaj operacioj, kaj mi zorgos pri la provizo.

            La marŝalo komprenis el tio, ke lia dungo dependas de la aprobo de Durien. Li ekstaris, kiel grandsinjoro kutimas fari tion, kiam ili finas aŭdiencon.

            - Mi garantisas pri la kapitano – li diris elegante. – Mi tuj telefonos al Orano por paroli kun li, eble li tuj revenos, se mi vokas lin. Vi povas raporti al Sir Yolland, ke la armeo, gvidota de la kapitano jam estas je lia dispono.

            Okazis tiel, ke sinjoro Wilkie vere raportis al Sir Yolland, ke la armeo estas organizita.

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:28:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
4
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Sekvan tagon la kapitano prezentis sin al sinjoro Wilkie kaj diris, ke li dediĉos sian ses monatan feriadon al la gvidado de la Divizio Yolland. Li kalkulis sufiĉe pipran prezon por fari tion, kaj li petis aparte sinjoron Winklie sekretigi la aferon, ĉar estas malpermesite al li, kiel aktiva oficiro ricevi salajron de privatuloj laŭ tiu rajto. La marŝalo ne havis tian pretendon, sed kiel unuanombra konsilanto kaj la „animo de la tuta afero”, petis kvin mil frankojn ĉiumonate, manĝaĵon, provizadon kaj dumvivan renton, se kiu ajn lia kapablo damaĝus survoje pro neatenditaj komplikaĵoj. Ili antaŭplanis por la homoj provizadon kaj kvin frankojn da soldo, por la suboficiroj dek du frankojn, kaj por la oficiroj kvindek frankojn potage. La kapitano preskribos, kiuj ekipaĵoj estas bezonataj, kaj sinjoro Wilkie aĉetos tiujn.

             - Ĉar mi ne fidas la komercistojn – rimarkis la kapitano -, mi ŝatus fari la aĉetojn.

            - Ne estas malbone, se tiuj homoj sentas, ke oni kontrolas ilin – diris la marŝalo – tial estus bezonata ankaŭ mia ĉeesto dum la aĉetoj.

            - Mi opinias, ke vi trankvile konfidu tion al mi – diris sinjoro Wilkie -, mi aranĝos la aferon bone kun la komercistoj.

            - Mi neniel volas sarĝi vin per la respondeco – senkulpigis sian la kapitano -, mi mem kontrolos ĉiun pecon.

            - Bonne – diris la marŝalo -, kaj mi, kiel la organizanto de la divizio, volas partopreni ĉiun riskon. Mi aranĝos la mendon de la ekipaĵo persone.

            - Ĝi estas honesta tiel – diris la kapitano.

            - Ni ne lasos damaĝi vin – aldonis la marŝalo. Sinjoro Wilkie post mallonga hezito, ŝajne emocita pro tiom da bonvolo, ekmeditis. Poste li kapbalancis malgaje :

            - Bone. Ni dividu la profiton inter ni je tri partoj, kion ni gajnos dum la aĉetado.

            Unuavice ili aĉetis en Zirzin, malproksime de Maroko sude, malnovan, neuzitan hangaron, kaj ili liveris la ekipaĵon tien.

            Ili ĉiuj tri varbis la personaron, kaj sinjoro Wilkie aĉetis en Tanger de kontrabandista societo la arsenalon, restintan el la hispana civitana batalo.Tutan ekipaĵon de kompanio kun mitraloj, reflektoroj, fusiloj, municio kaj kun ĉiuj ceteraĵoj.

            La mono faris miraklon. Telefono, telegrafo, aviadilo zorgis pri la rapida aranĝo de la aferoj. Koruptado, lertaj helpemaj manoj, ĉio estis je ilia dispono. Post du semajnoj la priparolado Sir Yolland ricevis telegramon:

            „Via militistaro atendas vin. Ili ekiros je via ordono. Escepte min. Wilkie.”

            - Andreo! Paku! Ni ekiros! – diris la grafo.

            - Kien?

            - Konkeri.

 

 

 

2

 

 

 

Sir Yollan estis ekvojaĝonta. Li ankoraŭ devis partopreni ĝardenan feston. La angla ataŝeo organizis tion je la honoro de lagrafo. Terura devo. Sed li ne povas eviti ĝin. La sekretario antaŭtagmeze estis en la urbo. Li sukcesis plilongigi la esplor-opcion per kvar monatoj. Poste la sekretario metis ĉion en grandegan, ruĝan koverton, la desegnojn de la inĝeniero Gary, ellaboritajn laŭ la skizoj kaj ankaŭ la skizojn mem, la atestilon pri la petrol-samploj, aŭtentikigitaj fare de atestantoj, la dokumentojn de la publika notacio, la fotokopiojn.

            - En tiu ĉi aktujo estas, Sir, ĉio kune, kio atastas vian prioritaton – diris Pidgin, la sekretario, antaŭ ol grafo Yolland ekveturis el la hotelo. – Krome la preciza mapo. Tiu loko troviĝas inter dezertoj kaj ĝangal-partoj, kie ni trovis oleon. Sinjoro Gary, la sola homo, kiu konas tiun lokon, malsaniĝis, kaj li ne estas en tia sanstato, ke li povus akompani vin, Sir. Tiu aktujo signifas la posedon de la petrolo, kaj sen la geografiaj planoj, garditaj en la aktujo perdiĝos ankaŭ la petrolo, ĉar sinceredire, ni havas malmulte da espero, ke sinjoro Gary resaniĝos.

            - Mi estas klarvida pri tio, kaj dumvoje mi atentos la aktujon aparte. Nu… ĉu vi pensas, ke ni faris ĉion por tiu mezuristo Gary, kio… estis nia devo? Ĉu ne troviĝas ia eminenta profesoro aŭ ĉef-scienculo, kiu eble… povus fari ian miraklon por malrapidigi la morton aŭ nek mi scias kion…

            - La organismo de la inĝeniero estas tre malfortiĝinta, kiu nun luktas kontraŭ la malario, Sir. Mi pensas, ke ĝi estas iu el la tipaj kazoj, kiam la naturo prenis la decidon el la mano de la homo.

            - Sufiĉe malbone. Nu, en ordo, mi rajtigas vin al ĉio, kio eble signifas bonon aŭ faciligon… por sinjoro Gary. Vi povas venigi per aviadilo profesorojn aŭ tiulojn, se ili utilos. Ĉu vi raportos nenion alian?

            - Livingstone…

            - Mi jam aŭdis maltaŭgi tiel nomatan, nekonatulon ĉi tie.  Ne maltrankviliĝu, sinjoro Pidgin. Mi estas antaŭzorgema. Li ne povas ŝtelumi sur la etaĝon nerimarkite por subaŭskulti, kaj li eĉ konjekton ne havas pri tio, kion mi planas.

            …Kiam li foriris, malfermiĝis la pordo de la ŝranko, kaj Livingstone elpaŝis el ĝi. Li aspektis iom laca, ĉar li pasigis kelkajn horojn en tiu ŝranko.

 

 

 

3

 

 

 

Ankaŭ la ŝtatsekretario partoprenis la ĝardenan feston. Certaj homoj ŝatintus, se la streĉiteco mildiĝus inter li kaj Sir Yollan. Tio sukcesis sufiĉe facile, ĉar ekvidinte la ŝtatsekretarion, la grafo rapidis rekte al li kaj etendis sian manon.

- Mi petas vin – li diris sincere -, lastfoje… Mi ne pravis… Eĉ okazis multe pli malbona afero, vi pravis. Mi pensas, ke… vi akceptos mian konfeson kiel satisfakcion… ĉar mi tre bedaŭras…

- Mi tre ĝojas, Sir, ke vi ne dubas pri nia bonvolo, kiun ni havas al niaj bonaj amikoj, kiel vi. Kredu min, mi ĝojus sincere, se grandega industria entrepreno ekagus en tiu regiono. Ĝi estus grava ankaŭ por ni.

Baldaŭ larĝ-naza, dens-brova homo paŝis al li. Li memorigis pri foira sugastia fenomeno, kaj lia frako preskaŭ falis de sur lia alalata, dika korpo, ĝi estis tiel vasta kaj foruzita.

- Sir Yollan, ĉu vi permesas paroli kelkajn vorojn kun vi?

- Mi ne scias – konsideradis la grafo -, nur tiam, se vi diros, al kiu mi havas la honoron.

- Mi estas polic-prefekto Hugedin. Mi havas tre gravan direndon al vi.

- Ah! Ĉu vere? Mi do aŭskutas vin!

Ili eksidis sub malproksima palmo sur iu ĝardena garnituro.

- Sir! – komencis la prefekto kuntirinte siajn brovojn. – de tagoj la plej grandaj friponoj de Afriko ĉirkaŭas vin.

- Interese… mi ne vidis ilin.

- Tamen ĝi estas tiel. Miaj du homoj sekvas vin oficiale, de kiam vi alvenis ĉi tien. Specialaj gardistoj de la politika polico atentas pri eminentaj gajtoj. Miaj informoj estas sufiĉe precizaj. Vi serĉas ian petrol-fonton. Tiun petrol-fonton ŝatus akiri alia ole-komecisto.

- Ĉu vi komprenas tiel, ke… ankaŭ la koncernulo… estas ole-komecisto… kiel mi?

- Jes.

- Hm… Dankon, bonvolu daŭrigi.

- Tio certas, ke li estas en rilatoj kun la bando de Biskra. Tiu timita bandito estas nesuperebla ede ĉiuspecaj intelektaj trompoj ĝis rabistaj militvagadoj. Ankaŭ la indiĝenoj protektas lin…

- Ĉu ne ĝenos vin, kara… sinjoro… se mi ne atentas vin. Ĉar via historio pri krimafero ne interesas min.

- Bone, bone, Sir. Aŭskultu nur tion, kio koncernas vin. Biskra faros ĉion por kruci vian vojon. Nia spiono raportis, ke Biskra ordonis: ili devas akiri la ruĝan aktujon de vi ĉiumaniere. Mi certigas vin, Sir, se ne armeo gardos vian aktujon, tiam Biskra akiros ĝin.

- Ĉu vere? Ĉu li estas tiel lerta? Ne gravas. – De kie scius tiu policisto, ke armeo gardos lian aktujon. – Nu bone… estas afabla via zorgemo. Sed nenia kaŭzo por timi, sinjoro ĉefpolicisto, ĉar mi havas… sufiĉe da cirkonspekto kaj tiaĵo… sed estas agrabla por mi tiu tenero, kiel Afriko ĉirkaŭas min.

- Ankoraŭ nur tion, Sir, ke laŭeble suspetku ĉiun. Sokoloff, la ĉefkomandanto de Biskra, estas la plej eminenta trompisto de nia epoko. Li ŝajnas inteligenta ĝentilulo, sed li ludas samtiel ankaŭ ŝejkon. Ĝi certas, ke Sokoloff kaj Biskra havas senlimajn rimedojn. Iu oferas multe da mono kontraŭ vi, Sir, kaj oni ĉiumaniere klopodos trudiĝi en vian proksimon. Bonvolu gardu vin kontraŭ ĉiu nova konateco, kontraŭ la plej belal virino aŭ kontraŭ la plej promineta homo…

- Mi legis romanon sur la franca militkampo en jaro mil naŭcent dek sep. Tio ofte okazas en tranĉeo. En ĝi estis skribite tiaĵoj. Pri belaj spioninoj kaj pri inteligentaj kasorabistoj. Sed mi ne kredas, ke tiaĵo ofte okazus en la realo. Se tamen, tiel fidu mian akravidon. Mi ŝatus, se mia afero ne tro deturnus vian atenton de via agado. Mi alkutimiĝis mem aranĝi miajn aferojn… sufiĉe bone… Tamen mi dankas vian afablecon. Ĝis revido. Mi ĝojis…

Kaj li iris plu. Tiuj policistoj vidas viktimon aŭ friponon en ĉiu. Kiel povus trudiĝi trompisto en lian proksimon? Kio li estas? Ĉu etkomecisto, kiu estigas kafejajn kontaktojn kaj vizitas societojn? Kiu povas konatiĝi kun li?

- Bonan vesperon, Sir. Ne prenu kiel ofendon, ke mi prezentiĝas nur tiel: Mi estas Anna Morgenstern…

La plej bela virino de la mondo staris antaŭ li…

 

 

 

4

 

 

 

Sir Sir olland konsterniĝis. Tiaĵo okazis al li, kio estis senekzempla en lia ĝisnuna vivo. Ĝi estis tiel nekredebla afero, ke li nur staris, kun elstaraj okuloj kaj preskaŭ faligis eĉ sian monoklon sur la teron.

            Nekonata virino alparolas viron en societo! Kaj ŝi preztentiĝas! Neniu prezentis ŝin al li, ili neniam vidis unu la alian, kaj irinte al Sir Yollan dum la vesperfesto de la ataŝeo, ŝi simple prezentas sin, kvazaŭ ili estus en kafejo!

- Mi esperas, ke vi ne prenas kiel ofendon…

La grafo viŝis sian monoklon kaj diris mallonge.

- Mi ĝojas.

- Mi scias, ke mia maniero estas nekutima en anglaj, sinjoraj societoj, sed mi jam aŭdis tiom multe pri vi, Sir, kaj mi ne scias, kiam mi havos okazon revidi vin. Tial mi kaptis la okazon.

- Jes… Ĝi estas laŭdinda. Kaj ĉiuokaze…

La virino estis tre bela, eble iom tro alta, tamen tre bel-statura, kun ridetanta, ronda vizaĝo de lernantino, kun grandaj, sinceraj, bluaj okuloj kaj kun admirinde densa, blonda hararo.

- Bonvolu akompani min al la bufedo, ĉar mi ne volas stari ĉi tie, en la mezo de la ĝardeno – diris la virino sufiĉe aplombe.

La grafo ekiris, kaj Anna Morgenstern brake kroĉiĝis al li. Simple kaj trankvile, kvazaŭ ĝi estus la plej natura afero.

- Ĉu vi estas tre indignita, Sir?

- Nu… Dio mia… kiel ni komprenas tion… - li murmuretis.

La knabino malgaje kapbalancis, kvazaŭ ŝi estus klarvida pri tio, ke oni nur trankviligas ŝin, sed efektive ŝi falis en tragikan situacion, kaj profunde ĝemante ŝi manĝis tri sandviĉojn.

- Mi ĝojas, ke plenumiĝis via sensignifa deziro, fraŭlino, konatiĝi kun mi, kaj se vi ne prenas kiel ofendon… - diris grafo Yolland.

- Ĉu vi volas lasi min ĉi tie? – balbutetis la virino mallaŭte, kaj kvazaŭ instinkte ŝi iomete alpremis al si la brakon de la grafo kubute. – Ho, ne faru tion! Fine mi pensus tion, ke mi vere kondutis maldece. Kredu min, vi tiel retiriĝas de la homoj, ke mi devis fari tion…

Tio certas, ke ŝi estas eksterordinare bela kaj kara virino. Hm… se ŝi kondutas tute strange.

- Kial ĝi estas, Sir, ke nek la gazetaro, nek la publikeco interesas vin? Vi ja estas tiel interesa individuo, oni volonte legus pri viaj geniaj transakcioj, kaj tio imponas… - ŝi diris ravite kaj rigardis sur la grafon, kiel naiva admiranto al la fama poeto.

- Nu… - Sir Yolland ĝustigis sian monoklon. – Ne estas bona la publikeco. Malagrabla afero. Ĝi konvenas al filmaktoroj kaj al panaceo. La nomo de angla ĝentlemano ne estas por tio, ke oni legu ĝin. Kaj cetere… Jen estas tiu hirudo… Dio mia, se mi povus akiri liajn akciojn…

La hirudo, kies akciojn Oliver Yollan sopiris tiom, estis Forster, la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post, kiu provis fari ĉion por eldevigi de grabo Yolland ian publikindan materialon. Sed vane. La grafo estis nekonvinkebla.

- Bonvolu kredi, ke mi ne estas pajaco, kiel Caruso aŭ Emil Zola, pri kiuj oni skribadas – li protestis energie.

Kaj vane proponis ministroj, aristokratoj la altestimatan ĉefredaktoron: Oliver Yolland ne donis eĉ linion da gazeta interjuvo.

Dum la vesperfesto li evitis kvarfoje Forster-on, kiu estis ankaŭ ministro iam, sed nun li multe pli gravis en la angla publika vivo, kiel la ĉefredaktoro de la ĵurnalo Sunday Morning Post. Forster dungis aron da reporteroj por publikigi fine aŭtentikan historion pri Sir Yolland.

- Tial ne prenu kiel ofendon, se mi rompis la normojn, kiuj estas kutimaj en la societa vivo – senkulpigis sin fraŭlino Morgenstern. – Oni flustradas pri vi tiel multe da interesaj klaĉoj, vi estas tiel eksterordinara, enigma persono… ke malfeliĉa, angla sinjorino rajte estas scivola pri vi.

- Fraŭlino Morgenstern… se mi bone komprenis… ĉu vi estas malfeliĉa?

La knabino mallevis sian kapon, kaj ektremetis ŝiaj okulharoj.

- Jes, Sir… Mi vidis vin hodiaŭ vespere… Mi aŭdis tiom multe pri via potenco. Neniu estis, kiu estus prezentinta min… Mi konas neniun…

- Tiam… kiel vi venis en la balon? Oni malofte invitas nekonatojn.

- Mi estas… la fratineto de la sekretario de la angla ambasedejo de Maroko, kaj mia frato, ankaŭ kiu estas invitita, li ne venis hodiaŭ vespere. Li estas malsana. Mi konas neniun ĉi tie, kiu povintus prezentis min al vi, kaj mi tamen volis paroli kun vi, Sir.

„Ĉiumaniere ĝi faras pli komprenebla la procedon, kvankam ĝi estas samtiel nepardonebla” – pensis Oliver Yollan.

- Kion vi deziras de mi… fraŭlino Morgenstern?

- Ĝi ne estas neniaĵo, Sir. Nur via potenco povas helpi min. Eble vi jam aŭdis pri mia patro: pri d-ro Morgnestern…

- Bonvolu atendi… Ĉu li estas tiu advokato, kiu bankrotis pro la bond-spekulacio en Usono, kaj li akuzas min.

La knabino kunmetis siajn manojn, tiel ŝi rigardis sur lin.

- Sir Yollan, redonu al mi mian patron! Li estos enkercerigita, se vi ne helpos lin!

- Ĉu tiom miksiĝis en la aferon tiu homo? Hm… Mi helpos al li, kara fraŭlino, nur disigu viajn manojn, ĉar ĉiu rigardas ĉi tien… Mi promesas, ke mi aranĝos la aferon.

            - Dankon! – diris la knabino entuziasme – se ni ne estus ĉi tie, mi kisus vian manon.

            - Estas bone, ke ni estas ĉi tie – respondis la grafo timiĝinte. – Bonvolu kredi, ke mi zorgos, ke via patro ricevu moratorion, kaj ni transprenos la garantion, ĝi ja ne estas grava afero…

            - Permesu al mi, Sir, ke mi aranĝu tion. Vi nur transdonu al mi la dokumenton… en kio vi efektivigos ĉion ĉi.

            - Nu bone… Ankaŭ tion volonte. Nur bonvolu ne tiom entuziasmiĝi – li balbutaĉi ekster si.

- Tiam mi nun foriros. Mi ne volas resti sola ĉi tie. Ĝi ne decas. Nur la situacio devigis min al tio. Dankon, Sir. Kaj morgaŭ mi atendos vin, posttagmeze je la sesa horo en la kafejo Royal. Ĝis revido.

Kaj ŝi forrapidis. Ŝi ne demandis la grafon, ĉu li volas renkontiĝi kun ŝi, ŝi ne donis eblon sendi ŝin al la sekretario kun sia afero. Eldirinte la lokon kaj tempon de la rendevuejo, ŝi forrapidis, alfrontigante Oliver Yolland-on al preta situacio.

La nokto estis iom sufoke varma. La lumo ekscintilis sur la ŝvitosimila, brila, malseka, verda parto de la palmofolioj. Tre elegantaj homoj enuis ĉi tie en malgrandaj grupoj, konversaciantaj indiferente. Mallaŭta bruo kaj delikata, facila, eleganta, sed senlima enuo. Unutona salon-muziko.

- Nu, Sir Yolland, ĉu vi aranĝis la aferon de la petrolo? – demandis la ataŝeo, alpaŝinte la grafon. Li intervenis por pacigi lin kun la ŝtatsekretario.

- Jes… mi pensas… mi solvos la aferon iel. Mi ankoraŭ ne scias. Diru, kara… Ĉu la sekretaro de la ambasadejo estas malsana?

- Kiu?

- La sekretario de la ambasadejo en Maroko.

La ataŝeo eklevis sian ŝultron kaj kuntiris siajn brovojn.

- En Maroko ne troviĝas angla ambasadejo. Nur konsulejo. Kaj tie ne estas sekretario

Sir Yolland konsterniĝis. Jes vere. La angla ambasadejo ja troviĝas en Parizo! Hej…

- Certe ĝi estas ia eraro – murmuretis la grafo. – Mi pensis pri Morgenstern, kiu do estas oficiala funkciulo ĉi tie…

- Angla ŝtatoficisto ne laboras en Maroko, kiu nomiĝas Morgenstern.

- Tiam kiel vi invitis fraŭlinon Morgenstern al la hodiaŭa vesperfesto?

La ataŝeo elprenis liston el sia poŝo kaj tralegis ĝin.

- Fraŭlino Anna Morgenstern ne estas inter la invititoj.

La grafo longe staris senvorte…

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:29:36
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
5
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

S E S A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Li havis strangan aventuron ĉe la stacidomo. Antaŭ sia pulmano, ĉar oni kroĉis apartan vagonon al la trajno, dik-malata homo staris antaŭ lin. Liaj taŭzitaj, blankaj haroj senorde pendis sur lian frunton, liaj krudaj trajtoj esprimis miksaĵon de ironio kaj ŝerco. Cigarstumpo fumis en lia buŝangulo.

            - Oliver. Antaŭ ol vi ekvojaĝos, ni interŝanĝu kelkajn vortojn…

            - Kiu vi estas? – demandis Yolland.

            - Mi nomiĝas Livingstone, vi komedianta papago, se vi estus forgesinta tion. Aŭskultu min, via vanta orgojlo ne interesas min. Mi nur ridas pri ĝi. Ĉa mi konis vin kiel bonan knabon, malgraŭ tio, ke vi estas iom frenezeta. Sed forprenu viajn manojn de tiuj terenoj, kie miaj oledukoj devas trapasi. Mi petas vin pri tio. Mia tuta havaĵo perdiĝos, se mi ne povos ekspluati la terenojn.

            - Mi ne kutimas respondi al nekonataj kaj malĝentilaj homoj. Ĉar temas pri via havaĵo: mi memoras tiel, ke mi proponis al vi… transpreni la petrolkampojn… por kontanta mono…

            - Ne pri tio temas. Foprenu viajn manojn de tio, kio estas la mia, ĉar mi ekbatos vin tiel, ke vi memoros tion, dum vi vivos!Ĉu vi komprenas? – tondris Livingstone.

            - Lastfoje mi staros antaŭ vin honeste: lasu tion paca, kio estas la mia, kaj nek mi okupiĝos pri vi. Vi povas koleri, kiom vi volas, sed…

- Ĉu vi bonvolus stari flanken, kiel mi diru…de antaŭ la ŝtupetaro?… Mi ne konas vin. Foriru de tie ĉi.

            - Mi tuj foriros. Kaj ankaŭ vi iru, Oliver Yolland! Sed la tuta mondo ridos pri vi! Ne forgesu: mi vokis vian atenton. Mi avertis vin!

            Kaj li foriris.

            Grafo Yolland envagoniĝis, kaj post kelkaj minutoj la trajno kuregis al Oriento kun peza suspiro, surpren sur la montdeklivo de Atlaso. Al Saharo.

 

 

 

 

2

 

 

 

Sir Yolland studis la mapon. Ĝi estas grandega vojo, tio certas. Sed kun armeo, tiel bonege ekipita, kiel la sia, kaj kun nelimigita kapitalo, ĝi estos facila promeno. Inter la oficiroj troviĝas kelkaj tiaj homoj, kiel Polchon, kiu trudiĝis inter ilin. Gravas, ke ili sukcesis dungi kapitanon Durien. Wilkie faris tion lerte. Nenia problemo povos okazi grvidate de legiana kapitano.

            Li signis la vojon sur la bonega militista mapo per ruĝa linio. Unue ili marŝos ĝis El Golea, kio estas ducent kilometra distanco, duondezerta tereno kun montetoj. De tie la oazo Ideles situas jam multe pli malproksime. Tie ili povos zorgi pri la rekompletigo de la provizo, sed sur la plua itinero de la vojo troviĝas nur malpli grandaj oazoj: Air-Asben, Bilma kaj Mao, kie ili povos preni maksimume akvon kaj aĉeti iom da nutraĵo. Entute ĝi estas proksimume dumil kilometra vojo. Okaze de antaŭnevideblaj malhelpoj ĝi signifas tri monatan marŝadon.

            Notinte ĉion ĉi, li metis la signitan mapon en celofanan ujon, al kio li havis apartan, koloran ŝnuron por pendigi ĝin ĉirkaŭ sian kolon en okazo de bezono.

            Malgranda aŭto, havanta koloron de sigelvakso, vetkuris kun la trajno. La ŝoforo de la eta, ruĝa aŭto akcelis kaj iom post iom atingis la vagonaron. La grafo elkliniĝis tra la fenestro kaj rigardis la pejzaĝon.

            La aŭto kuris apud la trajno. Li povintus ektuŝi ĝin per sia etendita mano. Subite la ŝoforo turnis sin. Li ekkonis fraŭlinon Elswort-on (se ni akceptas tiun nomon) malgraŭ ŝiaj ĉapo kaj aŭtistaj okulvitroj. La virino suprenrigardis al li kaj ridetis, ke ĉiuj ŝiaj neĝeblankaj dentoj ekbrilis, poste levinte iun sian manon de sur la direktilrado, ŝi gaje mansvingis al la lordo, kiu elrigardis tra la fenestro, kaj ŝi denove kaptis la stirilon, donis gason, kuplis, kaj la aperta fumgasellasilo superis la bruon de la trajno, kaj la aŭto de sigelvaks-koloro ekimpetis sur la vojo tiel, ke post sekundoj nur ties polvonubo videbliĝis, kiel ia longa, maldense teksita kurteno apud la reloj.

            La virino venas!

            Maltrankvila sento diluis lian firman, militestran aplombon en la unu momento. Kion volas tiu virino? Li rigardis, kie troviĝas la oazo Mukhtar. Ĝi ne ekzistas. Li foliumis la liston de la oazoj en la mondatlaso, ke eble Mukhtar estas tute malgranda oazo. Ĝia nomo ne rolis tie. Nek eta alibio de oazo kaŝiĝis malantaŭ la mensogo de la virono. La fabelecaj beduenoj kuntrenis ŝian elpensitan patron en neekzistanan oazon.

            Ili atendis duonhoron ĉe la sekva fervojstacio. Li descendis por aĉeti ĵurnalon. Apud la budo de la stacidoma pavilono estis benzinstacio, kie staris ruĝa aŭto, kiun oni plenigis per benzino. Ankaŭ la virino estis tie en polvo-matelo apud la veturilo, en iu mano ŝi tenis siajn ĉapon kaj olulvitrojn, en la alia cigaredon, kaj rimarkinte la grafon, kvazaŭ ŝi estus ekvidinta sian malnovan, karan dancpartneron, ŝi kriis al li per sonoranta, gaja voĉo:

            - Alo! Sir! Kia surprizo! Ĉu ankaŭ vi vojaĝas tiudirekten?

            Nun kion respondi!

            - Jes… Mi pensas, tiudirekten… Sed ne ankaŭ.

            - Ho, vi estas rigida homo. Ne timu, mi ne kroĉiĝos al via kolo.

            - Kia tono? „Kroĉiĝi al via kolo!”

            - Mi ne… timas… kaj mi ĝojas revidi vin en bona sanstato. Tiu klimato ne estas tro bona por virinoj.

            - Ho, mi estas forta virino. Mi iros ĝis la fino de la dezerto, kaj mi ne malsaniĝos.

            - Hieraŭ… hm… kvazaŭ vѩ estus dirinta, ke… ke vi ne kuraĝas sola…

            - Mi ne diris tion! – ŝi tuj kontestis.

            - Mi petas vin… - balbutaĉis Sir Yolland mortepala – ĉu vi ne asertas, ke eble mi mensogas?

            Eklevinte sian ŝultlron, ŝi subite eligis iom da aero tra siaj kunpremitaj lipoj, pro kio aŭdiĝis stranga voĉo, poste ŝi diris simple:

            - Kial ne?

            - Tial, ĉar Oliver Yollan ne rajtas mensogi! Mi petas vin, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tiun nomon… Ne asertu tion pri mi… Ĉar vi tre ofendas min.

            - Ĉu vere? Mi do ne asertas tion. Kien vi iras?

            - Reen en mian kupeon. Ankaŭ la benzinujo de via taksio estas plenigita.

            - Ĝi ne estas taksio. Tio estas la mia. Ĝi estas la plej nova serioaŭto Bugatti.

            Oliver Yollan ruĝiĝis.

            - Tio… Ĉiuokaze montras ŝpareman vivtenon. Malriĉa knabino, kiu povas aĉeti aŭton Bugatti.

            - Kiu diris al vi, Sir, ke mi estas malriĉa?

            - Vi diris tion, hieraŭ vespere – respondis la grafo iom incitiĝeme, ĉar ĝi jam estis tro.

            Fraŭlino Elsworth mirante suprentiris siajn brovojn arkigante, metinte sian manon surbrusten, ŝi gape rigardis dekstren, maldekstren:

            - Ĉu mi??! Kiajn aferojn vi elpensas!? Mi estas riĉa virino. Mia patro sendas dek mil frankojn ĉiumonate…

            - Ĉu la malliberuloj havas tiel altan salajron ĉe la beduenoj? – Ĉar ankaŭ la virino timiĝis, li uzis la paŭzon kaj rapide kapbalancetis: - Mi tre ĝojis.

            Li forrapidis.

            Li eksidis en la kupeo tiel ekscitite, ke elpeninte sian monoklon en sia poŝo, li komencis viŝpurigi pro eraro la brulantan cigaron per sia silka naztuko. Tia impertinenta kreaĵo ŝi estas! Sen palpebrovibro ŝi neas, ke la steloj troviĝas sur la ĉielo, kaj ŝi mensogas tiel malbone, ke ĝi estas konsterniga. Nek ŝia spiro estas vera. Kaj ŝi parolas kun li per tiel vulgara, popola tono, kvazaŭ ili pasigus kune semajnfinan ferion en la ĉirkaŭaĵo de Londono, kaj oni priservus nin en la sama magazeno dum labortagoj.

            La trajno rapide veturis plu, eligante fumnubojn, kaj la malgranda aŭto denove vetkuris kun ĝi. La virino gaje mansvingis, kvankam la grafo nun kaŝrigardis nevidate tra la fenestro, retiriĝinte en la profundon de la kupeo. De kie scias la bestieto, ke li vidas ŝin?… Kial li pensas tion, kiam li ne estas ĉe la fenestro? Li tute ne postrigardos ŝin. Cetere kial ne? Li povas rigardi ankaŭ la pejzaĝon. Elkliniĝinte tra la fenestro, li glutis nur la polvon, kaj la malantaŭa fumgasellasilo, mallaŭtiĝinta por momento, impertinente bruis al li el la malproksimo.

            Vespere ĉe la rando de la dezerto ili atingis la finstacion Ain-Sefra. La grafo havis nur kofron, liajn aliajn havaĵojn „leŭtenanto” Polchon sendis per ŝarĝaŭto al la hangaro la antaŭan tagon.

            Densa pluvo falis dum la tuta tago, kaj en la varmega vespero zumis nekalkuleblaj moskitoj. Venis en la kapon de Yolland la ofte videbla surskribo ĉe la fervojaj stacidomoj, kiun la instituto Pasztör farbis ĉien:

 

 

ANTAŬ OL EKVETURI AL LONGA VOJAĜO

PROVIZU VIN PER KININO

KAJ PRENU EL ĜI PLURFOJE DUM LA TAGO!

 

 

- Mi anonciĝas subordige – staris antaŭ li ruĝa, rondbarba homo. – Polchon.

            - Ah! – Ĉu vi estas tiu?… Nu?

            - Ĉio estas en ordo – li diris kaj preskaŭ falis, ĉar li estis tiel ebria.

            - Ĉu tio estas en ordo ĉe vi? Nu, egalas… Ĉu la veturilo?

            - Ĝi alvenis!

            Li iris antaŭ la domon, kaj la grafo preskaŭ dorsenfalis.

            Fiakro staris sur la ŝoseo de la dezerto, kies flago montris, ke ĝi estas libera, sur la veturigista benko sidis dika, ruĝvizaĝa, veruka koĉero, portanta grizan pelerinon, cilindran ĉapelon kun kokardo, kaj liaj blankaj vangharoj finiĝis peniksimile ĉirkaŭ lia mentono. La lampo de la fiakro limis, kaj apud ĝi pendis la vipo fantomeske.

            - Kio ĝi estas? – li balbutaĉis.

            - Lukaleso. Oni povas nomi ĝin ankaŭ fiakro. Bonvolu kredi, ke ĝi estas la plej komforta, la plej bona dezerta veturilo. La radoj estas ferumitaj kaj gumitaj, kaj la ĉevalo estas mirinde forta dezerta besto. Tial ĝi estas tiel maldika…

            - Nu… ĉu veturi per fiakro en Saharo?

            - Kredu min, oni trafikas en Saharo ankaŭ per ĉaro, tirata per mulo… Bonvolu rigardi tion en la foiro de Maroko, ke negroj, araboj venas per ĉiuspecaj veturilaĉoj de Timbuktu ĝis Marakesch.

            Ĝi estis tiel. Kiun Saharo ekkoleris, tiun ĝi enterigis kun kirasita trajno kaj kun ĉio ceteraĵo tiel, ke eĉ ekzemplero ne restis el tio, kiun la samumo evitis, tiu povis travagi la dezerton kun azeno aŭ kapro.

            Yolland rigardis la fiakron. La koĉero, portanta kokardon sur sia ĉapelo, memorigis lin pri karaj, malnovaj tempoj. Julius Caesar aŭ Napoleono ne estus sidintaj en ĝin.

            - Oni jam trairis Saharon piede, per aviadilo, biciklo kaj tanko. Vi estos la unua, kiu uzos la veturilon de la malnovaj, belaj tempoj. La fiakron! Vivat!!!

            Sinjoro Strudl subite vekiĝis kaj eklevis sian ĉapelon:

            - Bonan vesperon.

            Kion li povintus fari? Ĉu returniĝi, aŭ retreti ĉe la komenco de la vojo pro fiakro? Cetere la unuĉevala veturilo estas komforta kaj konservativa… Li sidis en ĝin, Polchon sur la veturilbenkon.  Sinjoro Strudl deprenis la flavon, la taksametro tiktakis.

            - Kien mi veturigu vian sinjoran moŝton?

            - En Sudan Sudanon – diris la lordo kolere.

            - Laŭ via ordono – respondis sinjoro Strudl trankvile, li lango-klakis, ektiris la bridon kaj svingis per sia vipo. – Hot, ho! Diendl, du Ass!

            Kaj ili rule ekveturis sur la vojo.

 

 

 

3

 

 

 

Apud la ŝoseo, konstruita sur taluson jam tie kaj ĉi tie tra kilometroj dezerto ŝanĝis la sod-grundan pejzaĝon, kovritan per maldensa vegetaĵo.

            Sir Yollan dorsapogiĝis sur la varma, leda sideje, kiu ankoraŭ ne elradiis la dumtage ensorbitan varmegon. Li metis siajn disetenditajn brakojn sur la feran kadron de la mallevita ombrelo de la veturilo kaj rigardis la larĝajn faldaĵojn sur la pelerino de la koĉero, kiujn li renkontis lastfoje en la romanoj de Dumas.

            La hufferoj de la maldika, blinda ĉevalaĉo, ekipita per okulŝirmiloj laŭte klakis, kaj la ferumitaj, gumkovritaj, kadukaj radoj bruis, kaj tiuj ritme balancis la malnovan barkon. Ĝi estas vere agrabla. Estas io trankviliga en tiu veturilo. Kaj ne minacas ĝin tiu danĝero, ke ĝi atingos la ruĝan aŭton.

Ĝi tuj atingis tion! Ĉe la unua vojkurboĝo. La virino staris ĉe la malfermita kapoto.

            Unue ŝi miregis kaj ĉesis la munti, ekvidinte la fiakron, trotantan al Saharo. Poste ŝi komencis ridi, fine ŝi staris antaŭ la fiakron kun disetenditaj brakoj.

            - Ho he! Diendl… Herrgottnoamoht!…

            La radoj grincis, kiel li ŝraŭbis la bremson.

            - Mia pneŭmatiko difektiĝis – diris la virino dramece. – Sir, ĉu vi ne havas hazarde rezervan radon?

            - Bedaŭrinde… mi ne kutimas kunporti ĝin – ekskuzis sin la grafo -, sed vi certe kunportis ĝin?

            - Mi forgesis. Mi estas ege distrita.

            - Mi spertis tion. Se vi deziras, mia fiakro reportos vin al Ain.Sefra, ni estas proksime al ĝi.

            - Mi komprenas. Ĉu vi ne revenus kun mi per la veturilo?

            - Mi atendos ĝin ĉi tie.

            - Dankon – ŝi respondis sarkasme. – Ne ĝenu vin, Sir. Mi havas aŭtolevilon, mi gluos kaj denove pufigos la internan pneŭmatikon.

            - La gluita gumo ne estas longdaŭra.

            - Ne zorgu pri tio. – Kaj ŝi turnis sian dorson al li.

            Kion ŝi serĉas en la motorujo, kiam la pneŭmatiko estas difektita? Hm… Kaj neniu rado aspektas mola.

            - Ni povas iri – diris Oliver Yolland. Li proponis sian fiakron al ŝi. Li ŝuldas per nenio plu kiel ĝentilulo.

            - En orodo. Mi povas iri, sed pasis la dek dua horo. De nun validiĝas la dua tarifo ĝis la sesa matene – respondis sinjor Strudl, metinte la flagon unu gradon malsupren. Poste li turnadis la kupran krankon por lozigi la bremson kaj diris:

            - Hot! Du zau… géma!…

            Aŭrore jam videbliĝis la dezerto. Ĉie estis nur sablodunoj, ĉirkaŭe ĝis la plej malproksima punkto de la horizhonto. La grafo ekdormis, sed laŭtega kornado kaj motorbruo vekis lin. La ruĝa aŭto atingis kaj pretersiblis ilin. Malgranda mano etendiĝis tra la fenestro, kvazaŭ mansvingante malantaŭen.

            Kial ŝi ĉirkaŭflankumas lin?…

            - Sinjoro Polchon – li diris al la antaŭe sidanto sur la veturigista benko. – Kiam ni atingos tiun hangaron?

            - Eble tagmeze. La vilaĝo, nomata Zirzin jam estas relative proksime.

            - Ĉu la ŝoseo kondukas tien?

            - Jes, Sir. Ĉu vi deziras trinki brandon? Ĝi freŝigas.

            - Dankon.

            Li dormis proksimume duonhoron, kiam li denove vekiĝis je bremsogrincado.

            La vojo fariĝis iom dekliva kaj akre kurbiĝis inter kelkaj grandegaj montetoj. Subite sinjoro Strudl ekkriis terurite kaj retiris la ĉevalon ambaŭmane, per sia tuta pezo retrokliniĝinte.

            - Sankta Dio! Hoo, ho! Diendl! Du verfluchta!

            La grafo elsaltis el la veturilo, antaŭ ol ĝi estus haltinta.. Terura vidaĵo!

            Ŝajnas, ke la malgranda, ruĝa aŭto kuris de sur la vojo kaj puŝiĝis al ŝtonamaso. Ĝi kuŝis rompiĝinte, renversite. Malpli proksime estis la virino boriĝinte en molan sablodunon, sveninte, en ŝiriĝinta vestaĵo.

            Ili portis ŝin al la fiakro kaj kuŝis ŝin sur la ledan sidejon. Ŝi ne estis grave vundita. Ili atendis vidi tie kaj ĉi tie frakturon aŭ vundon sub ŝia ŝiriĝinta vestaĵo, sed ne okazis tiaĵo. Ŝajnas, ke la mola, dezerta polvo obtuzigis la falon. Se ŝi falintus sur la ŝtonamason, tiam estus kapute al ŝi.

            Ŝi malfermas siajn okulojn malrapide, sed ŝi denove fermas tiujn post profunda ĝemo.

            - Ni veturigos ŝin ĝis Zirzin – diris Sir Yolland. – Tie ni havas kuraciston, medikamenton, kaj ni liveros ŝin kien ajn per ŝarĝaŭto!

            Kuŝiginte ŝin sur la leda sidejo, ili iris piede apud la fiakro.

            La virino post nelonge side leviĝis kaj palpadis sian frunton.

            - Kie mi estas? – ŝi demandis la grafon, kiu tuj rapidis al la trotiranta veturilo.

            - Via aŭto renversiĝis… Ĉu vi ne sentas doloron?

            - Dio mia… - ŝi viŝis sian frunton. – Mi estas tiel narkotita.

            - Bonvolu kuŝi tranvile, ĉar se vi havas interan lezon, tiam vi devas singarde moviĝi.

            - Vi pravas… Kiel saĝa vi estas… - Ŝi rekuŝiĝis kaj fermis siajn okulojn.

            Yolland turnis sin al Polchon.

            - Vi, sinjoro oficiro, iru al Ain-Sefra. Aranĝu, ke oni remorku tiun rompiĝintan aŭton de sur la vojo.

            - Jes ja. Kiel mi revenu?

            - Per ĉevalo, aviadilo, kamelo, laŭplaĉe, nur rapidu.

            Polchon turniĝis kaj rapide ekiris sur la ŝoseo. Sir Yolland enpensiĝinte tretis sub la varmega suno malantaŭ la veturilo. Tiu virino kaŭzas multe da malagrablaĵo. Se ŝi ne havas internan lezon, tiam li feliĉe transvivis la teruran karambolon, kaj li reveturigos ŝi en Zirzin. Hu, kiel malbone estas malrapidiri tiel, sed ja lezita virino… Kio fumas en la fiakro?

            Li rapidis por atingi la barkon.

            La tiel nomata fraŭlino Elsworth kuŝis dorese sur la falava, leda sidejo, kiel oni metis ŝin tien kaj cigaredis. Oliver Yollan ŝvitegis.

            - Hm… Ĉu vi fartas pli bone?

            - Nur iomete – ŝi respopndis ĝemante. – Vidu – ŝi daŭrigis lamente -, vi estas ties kaŭzo. Sir.

            - Ĉu mi??!

            - Jes, jes, vane vi rigardas sur min tiel, kvazaŭ vi volus min formanĝi. Mi diris al vi, ke mi estas malforta, forlasita kreaĵo, kaj kunveturigu min. Sed vi ne faris tion. Tial mi devis lui aŭton. Kaj malriĉa knabino ne estas sperta pri la aŭtostirado.

            La grafo ĝemis. Li jam laciĝis pro la konstanta malkaŝo de la mensogoj de la virino. Ŝi do denove estas malriĉa kaj malforta, kaj la aŭto ne estas ŝia, sed luita. La virino estas tute distrita kaj mensogas konstatne. Pro tio estas la komplikaĵoj.

            - Vi denove diras alian aferon… ol kio estas la pura vero.

            - Vi denove prineas min. Ĝi estas via pasio. Kion mi diras, ĝi ĉiam estas tiel. Se mi estus veturinta per tiu fiakro, tiam ne okazintus la katastrofo.

            - Vi pravas.

            - Jen vidu. Ĵus vi diris, ke mi mensogas. Vi dementas per iu via vorto la alian, dum mi kuŝas ĉi tie, neniu scias kiajn internajn lezojn mi havas.

            Kaj ŝi fermis siajn okulojn lace. La grafo nur glutis. Sed li ne kuraĝis ekparoli. La kompatindulo tiel laciĝinte cigaredis sur la sidejo de la fiakro.

            - Nun bonvolu nur ripozi, se ni alvenos en Zirzin-on, mi reveturigos vin per ŝarĝaŭto.

            La virino salte leviĝis de sur la sidejo kiel sovaĝa kato kaj bataleme rigardis al li, kubutante sur la kadron de la klapŝirmilo.

            - Mi protestas, ke vi orodonu pri mi! – ŝi kriis. – Vi povas sendi min nenien! Vi rajtas helpi virinon, kiu suferis akcidenton sur la ŝoseo, sed se vi estas ĝentlemano, tiam vi ne misuzos mian situacion nur tial, ĉar mi havas internan lezon! Bonvolu akcepti tion!

            Sir Yolland unue rigardis al la ĉielo, poste kolektinte sian ĉiun paciencon, li ekparolis kun profeta mildeco:

            - Mi pensis, ke mia devo estas veturigi vin hejmen, kiam vi estas malsana.

            - Dankon. Sed kiel mi jam tiomfoje mi diris: mi estas sufiĉe forta. Mi iras antaŭen. Ĉar mi ne havas aŭton, eĉ akcidento trafis min, maksimume vi povas helpi mian pluveturon, sed vi ne rajtas resendi min.

            - Kien vi vojaĝas, fraŭlino Elsworth, se ni akceptas tion…

            - Mi jam diris, ke oni gardas mian patron en la oazo Gondar.

            - Vi menciis la oazon Mukhtar…

            - Kie oni gradas mian patron, mi pli bone scias, se vi permesas tion. La oazo Gondar estas ĉe la limo de Senegalio, kaj se vi volas esti afabla al mi, vi veturigos min per fiakro tien, se ne, tiam mi ekiros piede.

            La grafo preskaŭ ekridis. Kiel travidebla, naiva artifiko.

            - Se vi deziras, mi luos karavanon. Mi, bedaŭrinde ne povas kunveturigi vin.

            Sir Yolland anhelante, ŝvitante marŝis malantaŭ la unuĉevala fiakro. La suno varmege brilis, kaj sinjoro Strudl kelkfoje klaketis per sia lango.

            Polchot alvenis post unu horo.

            - Kio okazis? – demandis la grafo. – Vi ja ne povis esti proksime al Ain-Sefra.

            Polchon postrestis iomete, ke la fiakro ruliĝu antaŭen de ili, poste li diris malgaje:

            - Mi ne devis iri al Ain-Sefra. Kiam mi atingis la okazejon de la akcidento, grandega kamiono staris tie, kiu ĵus ekremorkis la malgrandan aŭton.

            - Ĉu ĝi hazarde alvenis tien?

            - Intence. La ŝoforo rakontis, ke hieraŭ vespere vizitis ilin en la garaĝo virino, nomata fraŭlino Elsworth, kiu komisiis ilin remorki rompiĝintan, malgrandan aŭton je la dek unua horo hodiaŭ antaŭtagmeze de la meljloŝtono kvardek sep.

            Ĉrrr… La monoklo de Sir Yollan falis sur la vojon, kaj ĝi rompiĝis je pecoj.

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:31:06
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
6
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

S E P A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

En la hangaro apud Zinzir estis eksterordinare vigla vivo. La plej dubindaj elituloj de Nord-Afriko kolektiĝis en la grandega konstruaĵo el ligno. Estis inter ili senlabora maristo, eksterdeĵora dokisto, eksigita doganisto, enŝtelumanta rabisto, agento pri avelnegocisto, filmstatisto, hundkaptisto kaj advokat-kandidato. Ili ĉiuj estis registritaj, kiel eksiĝintaj aŭ dizertintaj legianoj. Ili ĉiuj kredis, ke la aliaj estas veraj legianoj, kaj li atentos kaj imitos ilin. Ĉar kiel ajn strange sonas, en Afriko estas tre malfacile trovi veran, dizertintan legianon. Kiu ekssoldatiĝis, tiu malfermas vendejon, fariĝas drinkejmastro aŭ iras en sian patrolandon, kaj kiu dizertis, tiu ne estas freneza reveni denove ĉi tien.

            Estas tute bonŝance, ke la situacio, rilate la oficirojn, estas pli bona. Jen estas la kapitano Durien. Li estas gaja, belvizaĝa homo, havanta elegantan manieron, firmkarakterajn trajtojn, bluajn okulojn kaj diskombitajn, blankajn harojn, kiuj kovras lian maldekstran frunton per grandega ondumo, kio povus estis esterordinare avantaĝa eksteraĵo ankaŭ por heroo de dramo. Krome marŝalo Podvinecz kun sia flor-bukeda ĉako, en sia ora verda kaj kremkolora pantalono, kun siaj ordenoj kaj firma karaktero. Jen estas ĉefleŭtenanto Renoir, tiu delikatanima, fragila, kara, silentema oficiro, kies iun okulon kovras pansaĵo. Leŭtenanto Polchon apenaŭ havas oficiran aspekton, kun sia ruĝa, marista barbo, sed liaj dokumentoj estas korektaj, kiuj atestas dek jaran soldtservon en la dezerto. Tio ja faras iomete kruda lian aspekton. Serĝento Bayonne alvenis ĉi tien el dispelita bando de kontrabandistoj. Iam li estis suboficiro en la legio.

            Por rapidigi la aferojn, oni ne kontrolis la dokumentojn de la senranguloj popersone. Tiel evidentiĝis pri la trumpetisto, ke li estas pistonisto. Fine ja la du muzikiloj estas similaj, kaj gravas, ke estu blovmuzikisto en la roto. La trumpetisto estis la dirigento de la orkestro Keep Smilling Jazz. Ili du: Houben, la pistonisto kaj Jordan, la membroj de la orkestro, ĝuste nun ne havis laboron. Jam du montojn. Fine ja ili perlaboros sian panon per muziko ankaŭ ĉe la militistaro. Tiel ili rekrutiĝis. Ke ankaŭ King Roswang, la Reĝo de la Leonoj soldatiĝis kun sia ensemblo, al tio jam estis bezonataj dokumentoj. King Roswang prezentis la ekssoldatiĝ-paperojn de la itala, legiana kaporalo, nomata Cavelotti, kaj certigante garantion, oni soldatigis lian tutan cirkan ensemblon: la filon kaj edzinon de King Roswsang. Jes. Lian edzinon, Izabelan, kiel ѳubkaporalon Marcel Cavelotti en vira vestaĵo. Kaj kiu pensas tion, ke ni devas timzorgi pri subkaporalo Izabela, rilate tian vojon, tiu eraras. La subkaporalo estis kvardek ses jara kaj tre falta, sed ŝia alda voĉo eĥis pli tũmige ol la krio de veterana serĝento. La unuan tagon ŝi vangofrapis agreseman soldaton tiel, ke lia dentaro loziĝis. Ĉar la edzino de King Roswang, subkaporalo Izabela laboris kiel halterlevisto en la ensemblo. Ĉar tri soldatoj loĝas en unu tendo, la virino ne ofendis la puritanajn, morajn regulojn, kiam ŝi dormis kun siaj edzo kaj filo, kiel ĝis nun. Kaj rilate la parolmanieron de la soldatoj, ŝi multe superis ĝin en delikateco, ol tio estas kutima ĉe malgranda, migra cirko. La malgranda cirko tial fuĝis al la legio, ĉar Pipi, la berbera leono, en momento preteratenta, liberiĝis el sia kaĝo kaj manĝis kelkajn spektantojn. Fuĝinte de antaŭ la polico, li anonciĝis kun la dokumentoj de sia amiko, nomata Cavelotti ĉe serĝento Bayonne, kiu varbis komisiite de Durien kaj Podvinecz. Oni dungis lin kaj lian familion.

            Ĉar oni organizis la malgrandan roton fine de la ŝipad-sezono, la plimulto de la armeo tamen konsistis el maristoj, ŝtelfiŝistoj, kontrabandistoj kaj el la tuta personaro de la skuno Lukrecia, gvidate de „bier-veselkapitano” Fleur de Bac. Jes! Tio estis la rango de Fleur de Bac: bier-veselkapitano. La skuno Lukrecia kontrabandis anglan bieron en Oranon el la havenoj Port Said kaj Port Sudan, tiel oni rajte nomis ĝin bier-ŝipo kaj ties estron bier-veselkapitano.

            Kiel pereis la bier-ŝipo Lukrecia, tio ne apartenas al la temo de la romano. Mar-tombo, mortiga tempesto ĉiutage minacas la vaporŝipojn de la oceano. Tempesta nokto sigelis ankaŭ la sorton de la skuno Lukrecia.

            Oni perdis ĝin en kartludo!

            …La tempesto, diboĉanta super la Ruĝa Maro, repremis la sudan aerblovon, kaj la akvonivelo de la kanalo leviĝis. Bier-veselkapitano Fleur de Bac ne ekveturis, kiel li planis, kaj li vizitis la varietenon „la Sep Patromurdistoj”en la societo de siaj maristoj, kie li implikiĝis en ardan kartѬudanon kun kontrabandist-kolego, nomata Sovaĝa Kornulo. La kartludado aŭrore finiĝis malbone, la proprietulo de la ŝipo Lukrecia perdis ĉion, la ŝipon, ties kargon, eĉ Toutain, la stiristo perdis sian duonan vizaĝon en la intťrbatado post la kartludado.

            Ankaŭ la aliaj estis similaj homoj, eble estis escepto la remburisto Kratochvill, kiu verkis sian romanon, kaj li soldatiĝis por trovi trankvilon, liberiĝinte de la infanoj de la ĉefluanton, kiuj estis tiel viglaj kaj petolemaj, ke la plej aĝan knabon la tribunalo de junaĝuloj kondamnis al unu jara puno en reedukejo jam dufoje.

            En la grandega hangaro kuŝis ĉio amasigite. Sinjoro Wilkie (kiu eĉ nun portis civilan vestaĵon), Podvinecz kaj Durien faris laŭdindan laboron. Nur sepcent gantoj el gumo kaŭzis iom da problemo. La soldataro povas uzi iel la lakitajn valizojn kaj la okulvitrojn kontraŭ la suno, sed kion komenci per la gumaj gantoj? Dank’ al dio ili devis aĉeti nur kvardek pecojn el la rakedoj.

            Durien preskribis la ekpaĵon de la soldatoj. Sed li ne postulis de la militistoj uzi la gumajn gantojn, la rakedojn, kaj tiujn sepdek dekduojn da sekuraj pingloj tipo MacWulf-Gruber, kiujn ili trovis en la pakaĵoj lastfoje. Li nur skribis liston pri tiuj objektoj, kiuj nepre estas bezonataj en la legio. Ĝi tekstis jene:

Inventaro, pri la necesaj objektoj, aĉetendaj por la kompani:

            1. Kompleta uniformo por ĉiu homo kun la apartenajtaj krurŝirmiloj kaj seskugla pistolo.

            2. Konsidere la arde brilantan sunon en la dezerto po unu okulvitroj kontraŭ la sunradioj, ladbotelo, ĉapo kaj monujo, krome bajoneto.

            3. Por ĉiu senragulo aŭtomatan razilon kun du razosapoj, ke la sinrazado,deviga en ĉiu dua tago, ne kaŭzu problemon en Saharo. Gamelo, glaso por trini, ladbotelo, ses naztukoj kaj la bezonta municio (revolver- kaj fusilkugloj ktp, ktp).

            4. Tri kompletoj da subvestoj, duon dekduo da ŝtrumpoj, franca flago, paketo da pansaĵo (por ĉiu persono).

 

 

 

Baldaŭ evidentiĝis, ke kelkaj ne tro gravaj objektoj ne estis skribitaj en la inventaro, ekzemple por ĉiu homo minimume unu paro da ŝuoj, sed senkonsidere tion la ekipaĵo estis bonega. La armiloj, aĉetitaj de la kontrabandisto estis kompleta. Mitraloj, fusiloj, pistoloj kun la apartenanta municio. Ili devis aĉeti nur mulojn al ĉio ĉi. Kunmetebla kirasita aŭto, kiu havis malgrandkalibran, rapidpafan kanonon, estas utila okaze de milito. Ili dungis ŝoforon kaj mekanikiston al tio. En la interno de la veturilo estis multe da loko por la bezonata personaro, tial oni deponis la vin- kaj rum-barelojn, la botelojn, la putriĝeman viandaĵon, aplikante malvarmigan aparaton, kiun la motoro funkciigis. Mi diras, ke la ekipaĵo estis bonega, nur la komercistoj ne volis kalkuli la varojn sufiĉe multekoste.

            Sed sinjoro Wilkie volis akiri profiton el tio. Tial li devis esti cedema. Ekzemple la komercisto de tualetaĵoj bonvolis fakturi altpreze la razaparatojn, sed nur tian, se sinjoro Wilkie aĉetos la sepcent gantojn el gumo, sekiĝintajn en la deponejo, kiujn li mendis iun varmegan tagon pro momenta senkonscia stato. La proprietulo de la vendejo de sport-varoj nur tiam konsentis la maĥinacion rilate la fakturon de la ladboteloj kaj turistaj glalsoj, se ili aĉetos ankaŭ kvardek rakedojn. Konato de marŝalo Podvinecz, ŝu-fabrikisto vendis la soldatbotojn, sed dio scias, kial, kaj kiel, oni liveris kun la ŝuoj ankaŭ sepdek dekduojn da sekuraj pingloj tipo MacWulf-Gruber. Laŭ la opinio de la marŝalo tiaĵo estas tre utila en la dezert, kaj kiam Wilkie postulis pli da informoj, li diranis tion, ke ili povas alpingli la gumajn gantojn al la rakedoj provizore, se iam doniĝos tiel, ke prezentiĝos la demando de la uzo de la sekuraj pingloj.

            Sed tio ne plu preneztiĝis.

            La vestaĵoj iom diferencis la uniformon de la legio. De malproksime tiuj ne multe diferencis, ĉar la fasonado, la kompilo, la butonoj, la insignoj de la kompanio estis perfekta. Sed la koloro de la teksaĵo… Nu jes, ĝi havis iom da antaŭaĵo. Kapitano Durien portis la teksaĵon. Lia bona konato, kiu estis enteriga entreprenisto, transloĝiĝis en alian kolonion kun sia firmao, kaj tie la koloro de la funebro estis blua. Li do devis liberiĝi de la tuta sortimeto de la malhelaj ŝtofoj, kaj la natura mortado ne ebligis ties rapidan vendon. Tiel Durien (kiel li diris) ekkompatis la povran grandkomerciston, kaj li pensis tiel, ke fine ja la legianaj soldatoj povas porti nigran kamizolon. Ankaŭ la sudanaj infanterianoj havas uniformon el nigra teksaĵo. La drapiraĵoj, la morto- kaj  ĉerkotukoj, eĉ la nigraj kovriloj, tajlitaj por la ĉevaloj estis aĉetitaj fare de sinjoro Dubois, kiu hazarde estis malproksima parenco de sinjoro Wilkie, kaj li bonvolis fari kamizolojn kaj mantelojn el la nigra drapo, sed nur tiam, se ili mendas violkolorajn pantalonojn. Ĉar li havis tiajn vestojn grandnombre, kiujn li ricevis rekompence por ŝuldoj post la bankroto de revu-ensemblo. Fine ja la koloroj viola kaj nigra sufiĉe bone harmonias. Ili ricevis ĉapon tre malmultekoste, nur ili devis aĉeti al tio po unu lak-valizon, ke la afero iru glate. Tiel anstataŭ tornistro ĉiu soldato portos apartan valizeton en sia maldekstra mano. Dekstraŝultre fusilo. Ĝi estas tute komforta, feroca, tamen laŭmoda. Kie estas gravurite en marmoron, ke la tornisto estas nepre necesa? Eblas, ke la tuta mondo imitos ilin, ĉar oni divenos, ke la milistaro estas multe pli moviĝema kun kofro.

            Sinjoro ankoraŭ zorgis pri la aĉeto de kurtonda radio sendo-ricevilo, pri medicinaj instrumentoj, pri sanitara ĉaro kaj pri la dungo de regimenta kuracisto en la persono de Jeremio Oblath. Li naskiĝis en Nederlando, kiun la instituto Pastör maldungis pro lia drinkemo en Meknes, kaj de tiam li vivis en granda malriĉeco kiel falsisto de dokumentoj. Li estis silentema, ĝentilkonduta, dika, silur-liphara homo, iomete malgaja, kion kaŭzis la ebria melenkolio de liaj kongeste ruliĝantaj okuloj, en tiu poezia, komenca stadio de la alkohola tema deliro. Li uzis tre multajn latinajn, medicinajn esprimojn, ĉar se oni oficiale malpermesis al li praktiki sian kuracistan profesion, li restis poreterne humila adoranto de Eskulapo, kaj li venis ĉi tien nur tial, ĉar li esperis, ke li povos operacii iun dumvoje.

            Tiel aspektis la improvizita fremdula legio de la grafo.

 

 

 

2

 

 

 

Kiam oni sendis Polchon-on al grafo Yolland, komenciĝis la febra prepariĝo.

            King Roswang, kiu estis suboficiro laŭ la pseŭdonomo Cavelotti, alvokis la oficiraron en la nomo de la soldatoj, informi ilin pri la vojdirekto kaj celo.

            - La kono de la vojdirekto ne apartenas al vi – diris sinjoro Wilkie -, nia celo estas ricevi ju pli multe da mono.

            - Nu tamen ni devus scii, kien ni iros! – murmuris subkaporalo Izabela per sia alda voĉo.

             - La soldato – diris la marŝalo aplombe – ne demandas, sed iras! Notu bone tion. Ĝi estas granda diro.

            - Ĝi estas granda idiotaĵo! – respondis la subkaporalo. – La soldato ne demandas kaj iras, se temas pri lia patrio. Sed ni estas solduloj en Afriko.

            - Subkaporalo! – diris la marŝalo dure. – Se vi ankoraŭfoje forgesos la devigan estimon, mi degrados vin!

            - Ja estas vere! – interrompis Kratochvill, la remburisto. – Diru al ni, kien ni iros! Tiel estas dece – kaj li kolere ŝovis sian verkatan romanon sub sian akcelon. Oni ne povas degradi lin, ĉar li estas senrangulo.

            Ankaŭ la milda Renoir staris tie, kiu estis populara inter la soldatoj.

            - Ni devas obei, knaboj – li diris -, vi ekscios ĝustatempe, kien ni iros.

            - Alo! – kriis kapitano Durien. – Nun ni faros provon rilate la defilon. Post nelonge la komandanto estos ĉi tie, li venos akompante de leŭtenanto Polchon, kaj mi ne ŝatus honti pri vi. Oficiroj, suboficiroj kaj senranguloj vestu vin, la du tajloroj, kiuj respondecas pri la uniformoj, kaj la veturigistoj, komisiitaj pri la gardo de la ekipaĵo helpu al ili! Ĉiu povas preni eksplodajn kartoĉojn el la lignokesto, sed la razosapojn ankoraŭ ne tuŝu!

            Tial li opiniis grava ĉi-lastan rimarkon, ĉar li sciis bone pri liaj homoj, ke ili ne ŝtelas fusilkuglojn.

            Estis randa tumulto. Blasfemado, tie kaj ĉi tie aŭdiĝis klako de vangofrapoj.

            Suboficiro Izabela en la angulo de la hangaro kaŝiĝis en la niĉo, rezervita por la akumulatoroj, kie du soldatoj gardostaris: King Roswang, kaj lia filo, la tronheredanto de la cirkodirektado, Duke of  Roswang, la Diablo de la Aero. Duke of Roswang havis tian vizaĝon, kvazaŭ li estus la karikaturo de si mem. Ĝi estis tute granda, ronda kaj larĝa. Li rikanis konstante, kaj de kiam li falis de sur la trapezo en Toulouse, li idiotiĝis iomete.

            Renoir estis tiel beleta kun sia malgaja, infaneca vizaĝo, kun sia maldika, knabeca staturo, kvazaŭ ia subreto, kiam ŝi devas roli en pantalono. Li elektis dudek-tridek ordenojn el  lignokestego, inter aliaj grandegan, oran stelon sur blanka fono, kiun li fiksis sub la poŝo de sia kamizolo. Baldaŭ li deprenis ĝin, ĉar sinjoro Wilkie diris al li, ke la ordeno distingis iam la plej belan stalonon de la bred-konkurso en Birmingham. Fine ili ĉiuj vestis sin, kaj trovinte la proksimume plej konvenajn uniformon, ŝuojn laŭ ilia mezuro, ili kaptis siajn kofrojn kaj rapidis el la hangaro.

            Nur bier-veselkapitano Flur de Bac aspektis iom strange, ĉar li ne trovis konvenan ĉapon pro lia kapo, kies grandeco estis sesdek ok centimetroj, tiel li devis porti civilan ĉapelon, ĉar oni ne povas marŝi nekovrinte la kapon sub la suno de Afriko.

            Dume regiment-trumpetisto Houben, la diridento de la orkestro Keep Smiling Jazz vigle interparolis kun serĝento Bayonne, sinjoro Wilkie kaj Durien.

            - Ĉu vi povas trumpeti viciĝon? – demandis la kapitano.

            - Eĉ unu viciĝo ne estas en la repertuaro de la orkestro. Se nur la marŝo Radetzky… - kaj li jam ekprenis la trumpeton.

            - Ne, ne! – retenis lin sinjoro Wilkie. – Ĝi ne estos bona. Vi tamen devus koni la trumpetsignalojn.

            - Bedaŭrinde en la repertuaro de la orkestro Keep Smiling Jazz ne estas trompetsignaloj.

            Ili staris senkonsile. Houben diris al sia kolego Jordan.

            - Ĉu vi ne povas ludi ian viciĝon?

            - Jes, kompreneble.

            - Tiam la problemo estas solvita! – ĝojadis Wilkie.

            - Mi tuj portos la akordionon. – diris Jordan -, ĉar mi estas basviolonisto kaj akordionisto. Trumpeti povas nur Houben.

            - Sed ne viciĝon…

            Ili denove estis senkonsilaj. Tamen ne eblas komandi viciĝon per akordiono. Nek per basviolono.

            - Se vi konsentas – intermetis Houben -, eble ni povus ludi ion el la opero Aida. Tie estas multe da trumpetoj, kaj mi scias ĝin bone, ĉar ni muzikis ankaŭ dum supeo en Palermo. Alterne la operojn Aida kaj Vilhelmo Tell.

            Ili povis fari nenion alian. Ili restis ĉe la opero Aida. En tiu estas bonega militista marŝo, rilate la triumfiron, kaj kiam la serĝento kriis ordone en la deponejo: „Nu kio estos! Komencu jam!” – ekstere eksonis la marŝo, kaj la kompanio, kiel unusola heroa tenoro paŝis sur la batalkampon. Renoir preterrapidis antaŭ ili kaj komandis akravoĉe:

            - Alo, sinjoroj, fine jam viciĝu! Tiel ne eblas suldatumi, pro amo de Dio!

            - Nu bone, - respondis Fleur Bac -, nur donu ĉapelon al mi!

            - Mi ne povas buki mian rimenzonon – diris ia alia.

            Ili ordigis sin en malgrandaj grupoj, blasfemante. Renoir kriadis ĉiam pli kolere: „kio estos al tiu viciĝo, mi ne havas tempon komandi al vi unu horon…”, la soldatoj respondis kolere, ke oni lasu ilin trankvile vesti sin, la opero Aida sonis, kaj timiĝinta mulo, histeria pro la okazaĵoj levis sian kapon kaj kalcitris per la malantaŭaj piedoj.

            Sed fine ili staris unu apud la alia, kaj kiam la leŭtenanto preteriris antaŭ ili, subkaporalo Izabela ekgrumblis per sia alda voĉo:

            - Mi esperas, ke vi nun jam estas kontenta!

            - Oni konstante maceras nin – murmuretis Kratochvill, la remburisto. (Kiu verkis romanon.)

            - En la vico estas malpermesate paroli! – kriis kapitano Durien kaj okulmezuris ilin.

            La kamizoloj faritaj el la nigraj drapiraĵoj, kovrintaj la pordon de la funebrejo krome la katafalkojn, kaj la akrakoloraj pantalonoj aspektis iom strange.

            - Kion vi pensas – li demandis mallaŭte, maltrankvile Wilkie-on.

            - Nu… - li eklevis sian ŝultron. – La kompanio estas ĝis la rimenzono unuaranga funebra ceremonio, sed ĝisplande soldatoj. Fine ja ni devas diferenci… kaj… la nigra koloro… hm… Mi pensas, ke ne estos problemo.

            Sed ne multe da konvinkiĝo estis sentebla el lia voĉo.

            - Nu… - diris Durien post mallonga, ĝena paŭzo, ĵetante maltrankvilan rigardon sur la iom malpacience starantan kompanion. – Mi opinias, ke ni devas priparoli la komandvortojn.. Aŭ…

            - La ekzercigo de la kompanio ne estas prokrastebla – daŭrigis la marŝalo aplombe.

            - Ba – respondis Duke of Roswang la „Diablo de la Aero” el la vico -, kial estas necese ekzercigi nin? Diru al ni, kien ni iros, kiom ni devas interbatadi aŭ kiun ni devas kuntreni kaj fino. Ĉu mi ne pravas?

            - Jes vi pravas – jesis Toutain, kiu perdis sian duonvizaĝon dum tempesta nokto.

            Sinjoro Wilkie ekĝemis. Leŭtenanto Renoir gratis sian kapon, kaj la marŝalo mire rigardis al kapitano Durien, kvazaŭ li jam longe estus atendinta de li dekumi la nedisciplinitan bandon.

            Kapitano Durien paŝis antaŭ la vicon rezolute.

            - Soldatoj! – li komencis aplombe. – Vi dungiĝis kiel solduloj kaj devigis vin obei, batai, marŝi, labori…

            - Pardonon – interrompis Fleur de Bas, la bier-veselkapitano mallaŭte, sed kategorie. – Vi tute ne temis pri laboro.

            - Tio certas! – evitis Durien la rektan respondon. – Ni postulas disciplinon kaj ordon. Ni devas komandi kaj ekzercigi vin.

            - Diru sincere, ĉu vi volas ludi militon – interrompis Wolfram, la lokomotivestro iom grumble.

            La marŝalo nervoze, kolere frapis sur sian glavon. La kapitano ektiris sian kolunon per unu fingro, kaj leŭtenanto Renoir nervoze elspiris tra siaj tremantaj naztruoj la fumon de la cigaredo. Estis varmege, kaj kelkaj homoj grumbladis, efektive ĝis kiam ili devas staradi ĉi tie?

            Ĉiu rostiĝos…

            Tiam elpaŝis la sola civilulo, sinjoro Wilkie, ridetante, kun sia freŝe lavita vizaĝo, kun la sereno de sia afabla kalveco, kaj diris:

            - Pardonon, ke mi miksiĝas en vian aferon kiel civilulo, sed mi informas vin, ke la ĵus aŭdita rimarko estas bona. Mi diras sincere: ni ludas militon. Sir Yollan, eterna sinjoro de Denham pagas vin tial, ke vi ludu rolon de soldatoj. Al kiu ne plaĉas tiu kondiĉo, tiu transprenu sian unutagan soldon, elstaru el la vico, malvestu sin kaj povas foriri.

            Jes, ĝi estis sincera parolo!

            Ili komprenis tion. Ĝi estis klara. Neniu staris flanken. Ili atendis silente.

            - Sinjoro kapitano – diris fine Wilkie -, sciigu la komandvortojn!

            - Mi subordigas min en ĉio al la instrukcioj de sinjoro marŝalo.

            - Nu… Dio mia… Estas malfacile decidi tion – murmuris la diktatoro, palapante siajn blankajn lipharojn. – Estus plej saĝe, se leŭtenanto Renoir zorgus pri la komando.

            - Mi petas vin, efektive ĝi estas la tasko de la suboficiro – rimarkis la leŭtenanto malvarmkondute.

            - Tre bone! Tre bone! – diris Durien haste, kaj li jam komandis:

            - Serĝento Bayonne!

            La nomito elpaŝis kun modera entuziasmo.

            - Nu, kio estas? – li demandis.

            - Nun mi komisias vin pri la ekzercigo de la soldatoj en tagordono!

            Paŭzo.

            Kuntirinte la brovojn, sinjoro Wilkie atentis la grandiozan spektaklon. Malklara suspekto trafulmis lian kapon. Ĉi tie estas ia problemo. Io ne estas en ordo. Se okazos problemo, tiam la finiĝos la elpago de liaj fakturoj.

            Dume la sekva interparolado okazis iom trenate.

            - Mi raportas al vi – komencis la serĝento soldatece -, ke la kaporaloj povas fari la ekzercigon sub mia kontrolo.

            - Vi nur ne proponu aliajn – rimarkis King Roswang gale. Li estis iu kaporalo.

            - Estas egale mi petas vi – mansvingis Podvinecz malpacience. – Gravas, ke ni fine komencu tion.

            - Vi pravas, sed ni ne devas hasti – admonis sian superulon la senrangulo Kratochvill el la vico.

            Sinjoro Wilkie denove trovis la tempon taŭga interveni.

            - Ni interkonsentu pri niaj ekskluzivaj komandvortoj, kiujn aliaj militistaj formacioj ne uzis ĝis nun. Ja ne estas bezonataj multaj esprimoj, nur „Ekiru!” „Haltu!” „Atentu!” kaj tiaĵoj.

            - Unuaranga! – kriis Durien. – Ĝi estas tre saĝa ideo. Ni serĉu do konvenajn komandvortojn.

            Ĉiu ekspiris. Almenaŭ la oficiroj kaj suboficiro Bayonne.

            Poste relative ĉio iris rapide.

            Strange, sed ili lerte elektis komandvortojn. La marŝalo demandis la soldatoj, ĉu ili povas kartludi? Ili aklame konfesis tion.

            - Sed mi ne ludas – deklaris Fleur de Bac. – Tute ne temis pri laboro kaj kartludo.

            - Ni ne faros tiaĵon. Mi opinias, ke la esprimoj en la kartludo estas konataj kaj mallongaj kiel komandvortoj, ja ankaŭ la krupiero tiel direktas la ludon – instruis la marŝalo la soldatojn per saĝaj vortoj.

            Kial detali? Post nelonge la ekzercigo okazis, kaj kiam Dirndel ruliĝis kun la veturilo antaŭ la hangaron de Zirzin, en kiu sidis grafo Yolland en la societo de okulfrape ĉifonvestita, sed tre beleta virino, la marŝalo kriis akrevoĉe, superante ĉiun:

            - Ruĵenoar!

            Ili straris en streĉa kopopozicio.

            - Fetvoĵoe!

            Ili sammomente ekris, kaj eksonis la opero Aida.

            Kiam ili pretermarŝis antaŭ la fiakro, la voĉo de la marŝalo stridis trenate super la ebenaĵo:

            - Rein… Nouveauplü!

            La kompanio haltis per unu ekbruo, kaj aŭdiĝos alia komandvorto, kiu signifis tion en la

lingvo de kartludistoj, ke marŝalo Podvinecz tenas ĉiun vetmonon.

            - Bankuver!

            Ili ĉiuj subite etendis sian manplaton super sian nazon al la viziero de sia ĉapo, kvazaŭ ili rigardus en la malprosimon. Ĝi estis la mansaluto de la soldatoj!

            La grafo timiĝinte retiriĝis en la fiakron, kaj sinjoro Strudl flustris konsternite:

            - Dez ganze gsindl is naris gvoan…

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:33:33
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
7
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

La sorto donis lecionon al sinjoro Wilkie: Kiu estas tiu virino? La virino malaperis en la hangaro kaj surprenis el sia necesujo (kiun li savis el la vrako de la aŭto) komb-negliĝon, ŝi ordigis sian hararon, pudris sian vizaĝon, poste ŝi preteriris fumante antaŭ la vico de la rikanataj soldatoj.

            Dume Sir Yolland konatiĝis kun la oficiraro kaj aŭskultis la raporton de leŭtenanto Renoir, poste li interkonsiliĝis kun sinjoro Wilkie.

            - Ĝi aspektas stranga societo. Ĉu vi pensas ilin taŭgaj plenumi nian entreprenon?

            - Sir, iu kapitano de la fremdula legio aranĝis ĉion persone. La respondeco estas lia – li respondis diplomatie. – Sed mi opinias, ke kapitano Durien estos utila por ni, se li taŭgis al la Franca Respubliko.

            - Hm… Mi ne ŝatas, se vi parolas pri mi en multenombro. Sed estas egale… Ni do ekiros ne pli ol unu horo.

            - Ankaŭ vi devas surpreni uniformon, Sir.

            La grafo timiĝis.

            - Ĉu vi ne imagas, ke mi…

            - Sir… se civilulo gvidas cent soldatojn en Saharo, tio estas iomete okulfrapa. Sed vi bezonas uniformon ankaŭ pro la aŭtoritato. Eĉ ĝis nun estis malfacile disciplini la homojn, imagu, Sir, kiom maleble estas atendi obeemon de ili, se civilulo gvidas ilin.

            Konvinkinte la grafon, li kondukis lin en la hangaron, kie li montris sur belegan, blankan, sed or-pasamentitan uniformon. La grafo surprenis ĝin, sed li ne konjektis, ke la vestaĵo antaŭ nelonge apartenis al fajroestinga oficiro, kiun li uzis dum forpermeso.

            Kalve kaj kun monoklo la grafo aspektis sufiĉe strange en ĝi, sed surmetinte la korkoĉapelon, la efiko estis pli favora. Nur la altkruringajn botojn li trovis iom varmaj al la dezerta ekskurso, sed fine ja li veturos per fiakro. Ĉar la fajroestingistoj ne havas glavon, sinjoro Wilkie aĉetis uzitan, maroficiran glavon kun orumita, nigra ingo, kiun oni faris en la pasinta jarcento.

            Dume oni jungis la ĉevalojn antaŭ la tendajn ĉarojn. King Roswang, kaj lia familio: Duke of Roswang, kaj subkaporalo Izabela pruviĝis bonegaj specialistoj en tiu laboro. Dek jarojn ili vagadis sur ĉaro en la mondo, ĝis la kaprica Pipi manĝis parton de la spektantoj.

            Kelkaj militservintaj homoj ekipis la mulojn, la mekanikisto ekfunkciigis la kirasitan aŭton kun la malvarmiga aparato. Post unu horo la kompanio estis ekironta, kaj grafoYolland, instigite de la marŝalo, faris mallongan parolon:

            - Estimataj soldatoj. Vi marŝos kaj batalos por la vero de angla sinjoro. Kiu mortos aŭ invalidiĝos, tiu povas esti certa, ke mi zorgos pri li, aŭ pri liaj proksimuloj. Tial mi salutas vin ĉiujn, mi dankas vian kunlaboron, kaj mi fidas viajn gvidantojn, marŝalon Podvinecz kaj kapitanon Durien, kiuj estas viaj superuloj…

            - Vivat! – kriis sinjoro Wilkie laŭte, kaj ili ĉiuj vivuis. Poste la grafo paŝis al fraŭlino Elsworth, kiu dolĉe ripozis sur minĵetilo.

            - Ĉu vi ankoraŭ deziras ion de mi, fraŭlino Elsworth? Mi faros ĉion por vi, kion mi povas, sed veturi kun mi ne eblas.

            Ŝi ne respondis. Ŝi fajfis sensone kaj impertinente.

            Dume oni elkondukis la ĉevalon de marŝalo Podvinecz. Ili havis multe da problemo pri la bestoj. Tiuj jam kutimiĝis al la konstanta ripozo kaj malfacile volis ekiri. Precipe la mulojn oni riproĉis kaj batis  longe.

            - Ĉu do? – demandis la grafo. – Kion mi povas fari por vi, fraŭlino Elsworth antaŭ ol iri plu?

            - Nenion, Sir – diris la virino kun moka rideto, kio ofendis Oliver Yolland-on. Asolute nenion. Mi vidas, ke la timo tute terurigis vin.

            - Ĉu timo?… kiel vi komprenas tion, bonvolu diri!?

            La knabino laŭte, gaje ekridis, kaj la grafo, nek li mem sciis kial, tre koleris ŝin.

            - Bonvolu diri… al kio mi proprigu tiun…  gemuton?

            - Kara Sir Yolland, de kiam mi ekkonis vin, mi spertas nur tion, ke vi timiĝas de mi. Nu bone. Nun jam mi ne plu timigas vin. Ne timu, kara Julius Caesar, la knabino ne manĝas vin.

            Kaj ŝi denove ridis laŭte. La grafo tute perdis sian paciencon. Oni mikas lin, kiel arlekenon!

            - Vi intermiksas la timon kun la reteniĝemo. Mi ne havas la feliĉon koni vin, fraŭlino Elsworth aŭ Morgenstern… ĉar viaj personaj indikoj estas iom konfuzaj…

            La grafo ĝustigis sian monoklon. La knabino oscedis kaj mansvingis, poste ŝi ekstaris.

            - Nu, ĝis la revido, Sir, mi dankas vian afablecon, kaj mi ekiros al la dezerto piede.

            Ankaŭ tio estas idiotaĵo. Kredigi al li, ke ŝi ekiros al la dezerto, piede. Sen akvo kaj manĝaĵo. Nu, bone.

            - Ĉu vere. Mi ne retenos vin, fraŭlino Elsworth.

            La virino kapbalancis malvarmkondute, kvazaŭ ŝi dirus adiaŭon ĉe stratkruciĝo kaj iris. Al la dezerto.

            Piede!

            En negliĝo, uzata al la kombado!

            Ŝi faris nek dek paŝojn kaj returnis sin.

            - Cetere… estas varme. Mi pensas, ke estos pli saĝe, se mi ripozos iomete. – Ŝi revenis kolere kaj denove eksidis sur la minĵetilon. Ŝi ekfumis cigaredon.

            La grafo ekkompatis ŝin.

            - Se vi diros sincere, kien vi volas iri, tiam mi kunveturigos vin.

            - Nur ĝis la plej proksima oazo. Tion vi povas fari por mi. Neniel mi povus veturi kun vi, ĉar mi planis nur mallongan ekskurson per aŭto, mi kunportis nenion por la vojaĝo. Mi telegrafos el la plej proksima oazo al mia konato, kiu kunportos mian valizon kaj mian karavanon.

            - Ĉu vi havas propran karavanon? – demandis la grafo kun sincera rekono.

            - Jes. Ĉu eble vi dubas tion, kion mi diras? Ĉu mi jam mensogis al vi?

            Sir Yolland ruĝiĝis kaj honteme rigardis malsupren. Sed li ne respondis. Kion li povus respondi?

            Poste, kiam li iris iom malproksimen, li vidis, ke la knabino flegas siajn ungojn per malgranda raspilo…

 

 

 

4

 

 

 

Sinjoro Wilkie paŝis al la grafo kaj atentigis lin, ke la ruĝa aktujo restis negardita en la fiakro.

            Ĉar Sir Yolland decidis ne lasi tion en sia valizo, sed li konstante kunportos ĝin. Tage-nokte. Precipe de kiam fariĝis evideta fakto, ke fraŭlino Elsworth veturos kun li. Ĉar en la ĉaro la virino estas pli proksime al la aktujo, sed ŝi ne povas akiri ĝin antaŭ la okuloj de la grafo.

            - Vi sufiĉe rapide kaj lerte organoizis tiun strangan kompanion – rimarkis la grafo rekone. – Ni vidos dumvoje, kion ni atingos kun ili.

            - Pardonon, Sir, sed ĝuste vi estas tiu, kiu ĝenerale protestas kontraŭ la pluralo. Kial vi diras: ni atingos?

            - Mi pensis, ke vi ne deziras partopreni la entreprenon. Ĉu ne?

            - Mi volas esti la motoro de la dentrepreno – li rispondis. – La malgranda armeo estas perfekta, sed mankas io. Ĉu vi povas imagi  modernan armeon sen Intelligence Service?

            - Kiel vi komprenas tion? – demandis Sir Yolland, ĵetinte esploran rigardon al la organizanto.

            - Dum marŝos en Saharo, mi sidos tage-nokte senlace en la hotelo Mammunia, apud kurtonda radio sendo-ricevilo, kaj mi informos la kompanion. Mi faros observojn, akiros informojn, mi do plenumos sola la laboron de la sekreta servo, ĉar se temas pri vi, Sir, tiam mi estas senlaca.

            - Dankon, sed, mi ne deziras tiom da oferoj de vi. Vi ne devas superforte labori en la hotelo. Nur venu komforte kun ni en Senegalion. Sed se vi pli volonte restus en la hotelo, mi konsentas.

            - Mi pli volonte entreprenus tion…

            - Mi ne povas akcepti vian komplezon. Mi povas uzi nur tiujn servojn, kies kostojn mi pagos. Kiel mi diru… mi do ne havas kovron en mia budĝeto… por tiu restado en Maroko… Mi esperas, ke vi komprenas tion, sinjoro Wilkie?

            Sinjoro Wilkie komprenis tion. Li jam decidis antaŭe plenumi ian oficon en la hotelo, kio estas laciga, tamen li povos matenmanĝi en la lito. Tiu decido pli fortiĝis en li, kiam li komencis ekkoni la oficir- kaj la suboficiraron. Sed la fakturo pri la elspezoj… Ne partopreni tiun aferon estas neeble, kaj…

            - Mi pensas tiel – li respondis fine -, mi sekvos vin, Sir, kvankam mi ne scias, kian rangon mi havu.

            - Hm… Kio vi estis dum la milito?

            Sinjoro Wilkie mallevis siajn okulojn.

            - Suboficiro en la administrejo. – Li daŭrigis post ĝena paŭzo. – La rolo de la duobla librotenado estas tre grava dum milio.

            - Nu bone… vi do estu rezerva… librotenisto… Mi nomumas vin…

            - Ĉu vi opinius min trudiĝema, se mi demandas vin, kial venos la virino kun ni?

            - Mi ja ne opinius vin trudiĝema, sed nenio senkulpigus vian scivolemon. – Li aldonis post mallonga pensado: - La virino estas fraŭlino Elsworth, al kiu okazis aŭtoakcidento, kaj ŝi maltrankvilas pri siaj familianoj. Nek mi scias pli multon pri ŝi.

            Ĉefleŭtenanto Polchon paŝis al ili, kiu surprenis la lastan, restintan oficiran uniformon, kaj interese ĝi estis la pitoreska kostumo de la akriduko, rolanta en la opereto Sibilo, kompletigante la vestaĵon per la ĉapelo de pordisto.

            - Bonvolu enfiakriĝi, Sir – li raportis -, ni ekiros.

            - Kiel?… - li demandis mire – Kiu ordonis tion?

            - Fraŭlino Elsworth – respondis la ruĝa rondbarbulo.

 

 

 

5

 

 

 

Fraŭlino Elsworth mansvingis el la fiakro kaj gaje kriis al li:

            - Rapidu, Sir, ĉar ni lasos vin ĉi tie. Ni ne havas tempon atendi!

            La marŝkolono jam staris. Malregule kaj senorde, sed ĝi staris. Kaj tio gravis. La soldatoj brue interparolis, kaj la ĉevaloj kelkfoje ek-ekiris kun la ĉaroj.

            La serĝento vidis, ke la marŝalo levas sian glavon avane de la vico, sed neniu alia rimarkis la komandon. Bayonne rapide kriiegis laŭte.

            - Alo! Oni komandis ekiron.

            - Kio okazis?! Kio estas? – rapidis kelkaj interesiĝantoj tien el la vico, aŭdinte la kriegon, kaj ili ĉirkaŭis lin.

            - Ĉiu iru sur sian lokon – kriegas Bayonne kolere. Kelkaj homoj reiras, sed venas aliaj interesiĝantoj anstataŭ ili, rumoro, bruo. Bayonne kriegas.

            Dume iuj rimarkas la altenlevitan glavon kaj ekiras. Sed tre multaj homoj returnas sin al la fiakro, en kiu sidas la virino, tial plotono da soldatoj falas sur la teron, pro kio okazas arda interbatado.

            Leŭtenanto Renoir kuradas severe, tusadas kaj kriadas:

            - Kial vi ne ekiras, sinjoro senrangulo Kratochvill! Ekiru jam pro amo de Dio, ĉu vi ne aŭdas, ke oni komandis?!

            Ili fine ekmarŝas post la granda tumultado, kriegado. La kompanio iras, la homoj formas malgrandajn grupojn, kaj kelkiuj komencas kanti pro soldata bonhumoro. Bedaŭrinde sen ĉiu ajn antaŭa konsento, do kiom ili estas, tiom da kantoj ili kantas. Sed la trumpetisto konstante blovas nur la operon Aida…

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:34:47
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
8
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

O K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Ĉe la kilometroŝtono n-ro 200 aperis la aŭtomobilisto.

            Li estis belvizaĝa, brunhaŭta viro kun angla liphararo. Li sidis sur la ŝtupo de la aŭto, legis libron, kaj termobotelo kuŝis apud li sur la tero. Li havis bluan ĉemizpantalonon, kiu estas duone vestaĵo de pilotoj, duone tiu de laboristoj, kiun portas ĝenerale la ban-gastoj. Liaj okulvitroj por aŭtistoj kaj korkoĉapelo kuŝis sur la tero, kaj estis videbla, ke li havas glate kombitan, densan, nigran hararon. La aŭto Renault, sur kies ŝtupo li sidis estis tre bela, taŭga por fari ekskursojn en Saharo.

            La kompanio povas preteriri komforte la aŭton sur la bela, larĝa ŝoseo. La ŝoforo levis sian rigardon el la ĵurnalo, trinkis el la termobotelo kaj observis la kompanion. Estis infera varmego, kaj ĉirkaŭe la flava, senlima dezerto eligis multobligante la varmegon al ili. Tial la soldatoj ĵetis iomete kolerajn rigardojn al la aŭtomobilisto, komforte sidanta apud sia aŭto, kiu legas ĵurnalon en Saharo kaj trinkas malvarman akvon el la termobotelo. Li ne scias, kiel malfacila estas la vivo de la soldatoj.

            - Li devus provi la legianan vivo dum unu tago – murmuris King Roswang moroze.

            - Kial vi plendas? Ankaŭ vi faras tion nur unu tagon – respondis la lokomotivestro.

            La aŭtisto scivoleme postrigardis ilin en la mano kun ĵurnalo, dume li fajfadis.

            La fiakro tretis malantaŭ la kompanio

            Tiam li jam nekredeme kapbalancas, sed li ne ĉesis fajfi. La maljunega ĉevalaĉo ritme tretis en la varmego, kaj kelkfoje ĝi svingis sian voston dekstren-maldekstren por forigi la muŝojn. Sinjoro Strudl langoklakis kaj elprenis sian vipon, ornamitan per nodoj el la leda ingo, fiksita apud la lampo.

            - Hot… Diendl du olda Hex… no voat!

            La juna aŭtisto balancis sian kapon deksten-maldekstren kun tia rekono, kvazaŭ li dirus tion: „Nu jes… ĝi jam estas io…”

            Ekvidinte la virinon en komb-negliĝo, apud la fajroestingista oficiro, li ekridetis kaj senintence kapbalancis.

            - Kiu li estas? – demandis fraŭlino Elsworth mirante.

            - Mi ne scias – respondis Sir Yolland. – Mi pensis, ke li salutis vin.

            La knabino scivoleme returniĝis. Iom da maltrankvilo miksiĝis en ŝian scivolemon.

            - Tiu homo estas stranga – ŝi diris al la grafo. – Li tute ne surpriziĝis vidante la strangan kompanion. Li do jam sciis pri ni. Eble li delonge atentas nin, kaj nun li atendis nin. Atentu. Estu singarda.

            - Hm… kial, bonvolu diri?

            - Mi avertas vin – diris la knabino minace -, ke eble trompistoj provos trudiĝi al vi.

            La grafo rigardis sur ŝin konstenite, kaj li ne povis respondi.

 

 

 

2

 

 

 

Poste la tragedio ekiris per rapideco de eksprestrajno. Je la kvara kaj duono Durien diris tion, ke ili faros „pranzan bivakadon”. Oni deĵetadis siajn ŝarĝojn kaj strarigis tendojn ĉie.

            La fiakro haltis.

            - Mi nevolis peti ĝis nun, Herr Graf – diris sinjoro Strudl al Sir Yolland -, sed mi interkonsentis kun tiu ruĝbarba, ebria korusano – li montris al Polchon -, ke ĉiu itinero estas aparte pagenda.

            - Nu, sed, amiko mia… mi, mi… estas sufiĉe riĉa al tio, ke vi… do kreditu min…

            - Dez könt a jeda sagn… Mi konas tiaĵon. Poste vi iras en hotelon kaj eliras tra alia oazo…

 La grafo ekmeditis. Tiu ĉi homo ne konas lin. Cetere, kial li bezonus krediton de veturigisto? Ŝovinte sian manon en la poŝon, li rigardis la taksametron kaj pagis, doninte du frankojn da trinkmono.

            - Dankon – diris la koĉero kaj eklevis sian ĉapelon -, ne prenu kiel ofendon, sed mi jam veturigis sinjoron de la kafejo Ring ĝis Nord-Afriko, kaj tie li fuĝis nepaginte. Mi ne ŝatus pli da trompo. Sed tio ne konsernas vian sinjoran moŝton, vi, bestaĉo, haltu do… Pardonon, sed la ĉevalo ekiris. Ŝajnas, ke ĝi estas soifa. He!… Diendl!… ferflushta Simi… Na voat du Blediant! Voat!

            Li tute ne ŝvitis en sia peza pelerino kaj cilindra ĉapelo. Lia ruĝa vizaĝ ĉiam rigardis la senelekte koletkitan popolaĉon kun orgojlo de sinjoraj lakeoj, ne miksiĝinte kun ili, li sidis sur la ŝtupo de la fiakro kaj ekfumis longan, maldikan cigaron Virginia laŭ komplika maniero. Li forigis pajleron el ties mezo kaj ekbruligis ĝin, metinte la cigaron al la brulanta pajlero, poste li rapide, ŝmacante snufadis, fine li surmetis sian dratkadritan nazumon kun revema, volupta mieno, kiun li fiksis al sia supra poŝo per nigra laĉo, kaj li legis ĵurnalon.

            Oni starigis tendon por la grafo, kiu invitis fraŭlinon Elsworth-on por trinki teon.

            Post nelonge la tendaro estis plena de rubaĵoj, forĵetindaĵoj, paperoj kaj ladskatoloj.

            Nu, ĉi tie okazis la unuan fojon, ke Fleur de Bac, la bier-veselkapitano, sentis sin febra kaj vizitis la stabkuraciston Jeremias Oblath sur la ĉaro de Ruĝa Kruco.

            He! Amiĉjo stabkuracisto! Donu al mi kininon. Mi pensas, ke mia malario reaperis.

            La stabkuracisto ĉirkaŭrigardis, serĉadis, poste li diris mirante:

            - Hm… Kininon… ni ne havas… Ĉu eble oni ne elpakis ĝin?… Venigu la dikan vicdomprizorgiston, kiu aranĝas ĉion.

            Sinjoro Wilkie venis.

            - Ni ne havas kininon. Kvankam mi opinias, ke la soldatoj, kaj ankaŭ vi konstante devas preni ĝin. Sen kinino eĉ unu tago povas esti danĝera en la tropiko.

            - Kial vi diras tion al mi? – diris sinjoro Wilkie akre – ĉu mi estas la stabkuracisto?

            - Mi estas la stabkuracisto, sed bedaŭrinde aliuloj faris la aĉetojn – li respondis melankolie.

            La afero diskoniĝis pere de Fleur de Bac, kaj la soldatoj brue kolektiĝis ĉirkaŭ la oficiroj.

            - Mi petas vin! – kriis Durien aplombe – vi estas senranguloj, do silentu!

            - Kiel vi pensas tion! – kriis subkaporalo Izabela – sen kinino en Afriko! Ni ĉiuj malsaniĝos post unu semajno!

            Dume Sir Yolland trinkis teon kun fraŭlino Elsworth.

            - Ĉu vi ne aŭdas, Sir, kiel granda bruo estas ekstere? Eble io okazis.

            - Povas esti.

            - Ni devus ekscii, kio.

            - Kial?

            Fraŭlino Elsworth ne respondis kaj elrapidis. Post kelkaj minutoj ŝi revenis. Ŝi aspektis tre ekscitita.

            - Sir Yolland! Ni ne havas kininon! La soldatoj estas malkontentaj. Mi esperas, ke vi estas klarvida pri tio, kion signifas en Saharo, se tiom da homoj estas kune, sen kinino.

            La grafo kirle movis la glason kun teo kaj eltrinkis ĝin.

            - Jes… sinjoro Wilkie aranĝos la aferon.

            - Li ne povas aranĝi la aferon en la dezerto! Pripensu, Sir, kia katastrofo ĝi estas…

            - Tio certas, ke ĝi estas malagrabla. – Kaj li ĝemis. La knabino ekscitite rigardis lin.

            - Mi ne komprenas vian konduton, Sir!

            - Ankaŭ mi volis fari la saman rimarkon – respondis la grafo malrapide.

            - Vi pravas. Tio ne koncernas min. – Kaj ŝi eksidis. Sed tuj poste ŝi denove salte leviĝis. – Ni devas fari ion, se vi volas daŭrigi la vojon.

            - Eble vi pravas. Mi ne komprenas nur tion, kial vi lacigas vin? Kiam do… hm…

            - Tio ne koncernas min! Bonvolu eldiri tion. Nur ofendu min! – ŝi kriis preskaŭ plorante kaj iradis tien-reen.

            La grafo rigardis ŝin mirante.

            Enpaŝis sinjoro Wilkie kun kapitano Durien, malantaŭ ili marŝalo Podvinecz kaj stabkuracisto Oblath. Ili tuj komencis paroli samtempe.

            - Mi diris tion!… Ĝi estintus lia tasko… Vi diris nenion!… Ĉar, Sir, oni donis liston en mian manon… Sur ĝi ne estis skribite medikamentoj!… Lasu min paroli!… Tute ne temas pri tio!…

            Sed ĉirkaŭ la tendo bruis la tuta kompanio.

            - Silentu! – kriis fraŭlino Elsworth akre, kaj tiam fariĝis silento. – Nun temas ne pri tio, kiu estas la kulpulo, sed kion ni devas fari!

            - Ĝi estas bona konstato – diris la grafo senintence.

Fleur de Bac paŝis en la tendon kun la senranga soldato Kratochvill.

            - Tiel do ne eblas ludi militon – diris Kratochvill. – Ni decidis returniĝi, kaj vi estos la kulpa, se ni mansaniĝos, ni ekprocesos kontraŭ vi por ricevi kompensopagon – kaj li montris sur Oliver Yolland-on.

            Oliver Yollan rigardis unue al la enpaŝintoj, poste al siaj oficiroj.

            - La disciplino estas sufiĉe loza…

            - Kia kondutmaniero ĝi estas?! – kriis fraŭlino Elsworth. – La senranguloj ne rajtas enpaŝi la tendon de la oficiroj tiel. Hontu kaj forportu vin! Ni decidos pri tio, kio okazu. Al kiu ne plaĉas ĉio ĉi, tiu ankoraŭ povas returniĝi.

            La du soldatoj foriris grumblante. La oficiroj, Sir Yollan, kaj sinjoro Wilkie, la rezerva ĉeflibrotenisto, mire rigardis la knabinon.

            - Mi gratulas! – diris fraŭlino Elsworth al Podvinecz kaj Durien. – Vi tute bone komandas. Nun bonvolu ordoni, ke iu veturu per aŭto por aĉeti kininon.

            - Se estas permesate demandi – turnis sin la marŝalo al Sir Yolland -, kiel rajtas ordoni fraŭlino Elsworth ĉi tie?

            - Estas egale – interrompis la knabino rapide -, ĉu gravas al vi, de kie venas la helpa mano?

            - Nu, sed en militistaj demandoj rajtas decidi tiuj , mi devas eldiri tion, kiuj pasigis la plej grandan parton de sia vivo en kazernoj.

            - Ba! – mansvingis fraŭlino Elsworth. – Laŭ mia opinio ĉiu povas havi bonan ideon, ĉu li loĝas en kazerno, ĉu en palaco… ĉu en korfo.

            La marŝalo ĵus volis malfermi sian buŝon por diri tre aplombajn vortojn, sed lia buŝo restis mute malfermita, aŭdinte la vorton „kofro”.

            Poste li denove fermis ĝin.

            Baldaŭ iom malpli aplombe, sed senkompare pli ĝentile li ekparolis jene:

            - Fine ja… ni vere devas akiri kininon de ie, kaj mi apenaŭ… Kiel do vi pensas tion, fraŭlino Elsworth?… Hm… Ni povas sendi iun en Ain-Sefra-on…

            Sinjoro Wilkie rigardis la scenejon, kiel rabobesto, kiu konjektas kaptilon, sed li ne scias, kie ĝi estas? Lia rigardo saltis de iu ala la alia. Kofro! La hotelservisto diris, ke la marsalo estas en la „kofro”… Li do tamen ne „tie supre”… Nu, sed kiel kompreni tion?

            - Vere estus plej bone elekti kelkajn fidindajn homojn – pensadis Sir Yolland, kiu kompreneble nenion rimarkis el la tuta afero.

            - Mi ne kredas trovi tiun – opiniis Renoir -, ni ja konas neniun el ili, kaj kun multe da kontanta mono… hm…

            - Mi do iros – diris la knabino. – Vi absolute povas fidi min.

            Neniu sciis, kiu ŝi estas. Nek la grafo. Sed ŝi diris tion kun tia tono, kiu jam plurfoje riskis sian vivon por tiu ekspedicio.

            - Mi pensas, estus pli bone, se mi akompanus vin – rimarkis la grafo mallaŭte.

            Ili konsentis pri tio kaj elpaŝis antaŭ la tendon.

            La bruantaj soldatoj rigadis al ili moroze kaj kun atendo, inter aliaj la stabkuracisto Jeremio Oblath, kiu ĝojis, ke dumtempe li povis fari mallongan prelegon pri la gravaj specoj de la mortaj kontaĝoj, aperintaj pro la manko de kinino.

            - Soldatoj! – ekparolis Durien aplombe. – La oficiroj decidis unuanime, ke nlia komandanto kaj lia fianĉino iros aĉeti medikamenton.

            La komandanto kaj „lia fianĉino” kunrigardis timeme, fraŭlino Elsworth fariĝis fajroruĝa, kaj la grafo deprenis sian monoklon.

            - Mi petas vin… - li diris poste raŭke – fraŭlino Elsworth ne estas mia fianĉino. Ni nur akompanas ŝin al la beduenoj, kiuj tenas ŝiajn familianojn en kaptiteco…

            Sed ĝi ne tro interesis la homojn.

            - Sir – diris la bier-veselkaptano -, la soldatoj deziras tion, ke vi reiru kun ili por aĉeti kininon. Ni pensas, ke post la spertitaj aferoj vi perdis vian emon, kaj vi lasos nin ĉi tie en nia malesperiga situacio.

            - Nu, sed mi petas vin! – konsteniĝadis Sir Yolland. – Ĉu vi ne pensas, ke mi… fuĝos?

            - Sir – intervenis la marŝalo -, ne estas tiel granda stultaĵo, kion niaj bravaj soldatoj petas. Vi eble vojeraros, kaj ni staros ĉi tie, tuta fremdula legio, sen apartenanta kapitalisto.

            - Ĝi estas ofenda supozo!

            - Tio povas okazi al la plej gravaj militistoj – ekskuzis sin la marŝalo. – Napoleono estis bonega militestro, tamen okazis, ke li perdis parton de sia armeo ĉe Waterlo, en la nebulo, kiam estis la plej granda  problemo.

            - Sed ĉi tie ne estas nebulo.

            - Sed estas la plej granda problemo.

            Ili staradis senkonsile. Tiam eksonis hupo de aŭto, atentigante sinjoron Strudl, se li jam parkas en la mezo de la vojo, almenaŭ la koĉero ne sidu sur la ŝtupo, kaj se li jam sidas sur la ŝtupo, ne estas oportune plilongigi sin per cigaro Virginia.

            La aŭtisto proksimiĝis per sia ruĝa veturilo, komforte sku-ruliĝante, kvazaŭ li sidus en gondolo.

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:37:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
9
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Li devis bremsi subite, ĉar fraŭlino Elsworth saltis antaŭ la aŭton kun disetenditaj brakoj. La aŭtisto eklevis sian ĉapelon.

            - Sinjoro! – alprolis lin la knabino – la soldatoj transiris riveron, kaj la kininprovizo malsekiĝis. Ĉu vi ne reveturus per via aŭto por kunporti kininon el Ain-Sefra en la intereso de viaj homkunuloj?

            La aŭtisto mediteme rigardis la virinon.

            - Mia nomo estas Joliot Guliver – li respondis poste.

            Ankaŭ fraŭlino Elsworth prezentis sin.

            - Anette Lorion…

            Oliver Yollan, kiu staris en la proksimo, tiel eklevis sian kapon, kvazaŭ iu estus pikinta lin per trikilo el dorsdirekto.

            - Ĉu vi estas parenco de universitata profesoro Peter Lorion? – demandis la nekonato respektoplene.

            - Li estas mia onklo! – respondis la knabino fiere.

            La soldatoj senpacience grakis kaj stampfetis.

            - Do – diris la aŭtisto -, kio okazis ĉe la rivero? Ĉu la kinino falis en ĝin?

            La kinino neniiĝis. Ĉu mi povas peti vin disponigi vian aŭton al la militistaro? Mi ja vidas, ke vi havas grandan pakaĵon.

            Ganda pakaĵo estis fiksita al la pakaĵrako, kovrita per tendotolo.

            - Ĝi ne malhelpus min en tio – respondis la fremdulo -, ke mi provizu vin per kinino el la malproksima Ai-Sefra, sed mi pensas superflua veturi al Ain-Sefra, ĉar veturante sur tiu ĉi vojo per rapideco dudek kilometroj po horo, oni povas komforte atingi la grandegan oazon Bungur. Kaj en ĉiu oazo de Afriko estas granda kvanto da kinino dank’ al la instituto Pastör. Sed sinjoro kapitano certe scias tion pli bone ol mi.

            Li montris sur Durien-on.

            Durien ĝustigis la kolumon de sia kamizolo.

            - Mi ankoraŭ ne soldatservis… en tiu ĉi parto de Afriko… Mi estis postenigita en la regiono de Kongo… kaj… Sed vere, nun venas en mian kapon, jen estas proksime Gulzur…

            - Bungur…

            - Jes, jes… Kompreneble Bungur…

            - Ni tre dankas, sinjoro – diris la kanbino.

            - Faras nenion. Ĉu mi povas servi ankoraŭ per io?

            - Momente ne.

            La fremdulo eklevis sian korkoĉapelon, donis gason kaj veturegis plu.

            Dum kelkaj sekundoj estis ĝena silento.

            - Ĉu vi ne scias, sinjoro kapitano, ke oazo sekvos sur tiu ĉi vojo? – demandis grafo Yolland.

            - Kredu min, ke mi soldatservis ĉe Kongo. Kaj mi ne havis eĉ konjekton, se la oficiroj Renoir kaj Polchon, krome suboficiro Bayonne ne mencas ĝin.

            - Kion mencii? – protestis Polchon. – Kiu vidas mapon ĉi tie? Mi ne konas Saharon perfekte. Kompreneble la oazo Tunguz troviĝas ĉi tie, ĉiu infano scias tion kaj…

            - Bulfur – diris Bayonne -, mi multfoje depotis tie.

            - Mi bedaŭras, sed mi soldatservis ĉe saharanoj en la regiono de Niger – rimarkis la ruĝa rondbarbulo kun malestima mieno, ĉar li jam estis tute ebria.

            - Fine estas nenia problemo – diris la marŝalo gemute -, neniu konas ĉiun oazon de Saharo. Gravas, ke aŭrore ni havos kininon, kaj nun mi proponas marŝi plu.

            Sed la humoro estis prema. Ĉiu sentis, ke io ne estas en ordo ĉi tie. Precipe sinjoro Wilkie sin detenis esprimi sian opinion, kvazaŭ forigante la pluan respondecon de si.

            Bayonne komandis ekiron. Li denove kuradis kun Renoir. „Bonvolu iri… Kiomfoje ni devas komandi… Staru en la vicon… Ni ekiros, sinjoroj…” Polchon komandis kun multe pli da sukceso, ĉar li promesis batojn al la neobeantoj.

            Post duonhoro ili viciĝis iel. Sir Yolland  moroze rigardis la scenon. Li ne tiel imagis ĝin… Hm… Ŝajnas, ke la organizo de armeo tamen ne estas tiel facila afero.

            Jam ĉi tie, komence de ilia marŝado ili ricevis gustumaĵon el la vera dezerta varmego. Kvaronhore malpleniĝis la ladboteloj, oni tumultis konstante ĉirkaŭ la akvolivera kirasaŭto, blasfemante kaj denove plenigante la ladbotelojn. Ankaŭ tio malfaciligis ilian marŝadon. La Diablo de la Aero estis malantaŭe ĉe la postgvardio, kaj post kelkaj kilometroj li flustris al la subkaporalo.

            - Atentu min, panjo, tiel ni devus kunporti malgrandan maron. Ili eltrinkas ĉiun akvon.

            Okazis denova interkonsiliĝo kun la oficiroj. Fine la subkaporalo anoncis:

            - Ĉiu ricevos du labotelojn da akvo por la restonta parto de la marŝado. Vi ĉiuj trinkis minimume ses botelojn da akvo. – Kiu ne dividos ĝin bone, tiu soifos. Estas neeble tumulti konstante ĉirkaŭ la kirasaŭto.

            Fariĝis granda bruo.

            - Tiam ne konduku nin en la dezerton! Kion vi pensas? En tia varmego ni devas trinki…

            Iu soldato, ĝuste Toutain, la duonvizaĝulo proksimiĝis kun sia ladbotelo.

            - Kaj mi trinkos tiom, kiom mi volas – li diris kaj metis sian ladbotelon antaŭ la Diablon de la Aero. Ĉar tiu ne estis sufiĉe fervora, li kaptis lian gorĝon. – Plenigu ĝin, vi, volovan-vizaĝa, ĉar mi diserigos vin! – li kriegis, kaj liaj grandegaj muskoloj pufiĝis.

            Subkaporalo Izabela kun rapideco de timzorga patrino kaptis la gorĝon de Toutain, kaj vangofrapis lin je lia duonvizaĝo tiel, ke la ladbotelo de la senrangulo forflugis, kaj li glitis dek metrojn surventre.

            Dume Yolland kaj la knabino silentis en la fiakro. La grafo rimarkis nur post longa tempo.

            - Ĉu vi havas tian nomon, kiun ni povus uzi senĝene kaj longatempe?

            - Estas superflue. Ni neniel restos kune longatempe. Ĝis aŭroro ankoraŭ uzu tiun mian nomon, kiu plaĉas al vi.

            La subiranta suno ardis per kvindek celsiusgrada varmego. Ŝi ne estas malforta virino, se ŝi eltenas tion, pensis la grafo.

            - Cetere – daŭrigis la knabino -, mia vera nomo estas Elsworth, sed mi ne povis diri ĝin al tiu fremda aŭtisto, kiam li renkontis min en societo de cent soldatoj. Vi povas kompreni tion, Sir. Tial mi devis diri pseŭdonomon.

            Ĝi estis la unua logika kaj akceptebla klarigo, kion li aŭdis de la knabino ĝis nun.

            - Cetere, Sir, nomu min Anna. Tiu nomo estas certa.

            - Jes. Vi persistis apud tio. Bedaŭrinde ĉe ni angloj, oni kutimas nomi la virinojn laŭ la baptonomo en motovita okazo.

            - Ĉu tio ne estas sufiĉe da motivo, ke la tuta mondo kredu min via fianĉino?

            - Ĉu la tuta mondo?!

            - Mi petas vin… nur ne protestu. Mi neniel edziniĝus al vi, ĝi do havas nur principan gravecon. Kaj cetere niaj vojoj disiĝos aŭrore. Mi atendos mian pakaĵon en Bungur, kaj vi iros plu, sed mi diras al vi, se tiel gravas por vi, ke mia vera nomo estas fraŭlino Elsworth. Mi elpensi la nomon Anette Lorion tie, ĉar mi sentis min kompromita.

            Vesperiĝis. Sinjoro Strudl demetis sian grizan cilindran ĉapon kaj viŝis sian frunton per granda, kvadratita tuko.

            - Him! Sakrament noamol! Is dez aba a hicc… Hot… Haaa ha, Diendl. Du as… Da Teifl sol di holn!

            La maljuna ĉevalaĉo ŝvitegis, sed tiuj kadukaj, skeletaj ĉevaloj, taŭgas por fari el ili plandumojn, ofte ili multe pli eltenas ol la plej fortaj jun-ĉevaloj. Ilia rusta organismo kontraŭstaras la morton. Iafoje kelkaj malpuraj, blindaj, dezertaj hundoj transvivas la bataleman, araban tribon, kiam ĝi lamante, tusante kun elstrantaj ripoj vagas trae-retrae en la dezerto…

            - Mi nur tion ne komprenas, kial ne vi gvidas la roton?

            - Kiel?

            - Mi maltrankvilas pri vi. Ne estas disciplino kaj ordo ĉi tie. Ĉiu ja faras tion al vi, kion ili volas…

            - Bedaŭrinde… li kapjesis al la knabino vigle. – Ankaŭ mi mem rimarkis tion. Sed kion mi povas fari? Se iu diras tion, ke oni rabis ŝian patron, kaj ŝi staras en ununura negliĝo, nomata emprime ĉe la komenco de Saharo…

- Temas ne pri mi. Sed pri la armeo. Ĉu vi ne rimarkas, ke la oficiroj estas senpovaj? Tiel vi povas havi nur problemon en Saharo. Ankaŭ por disciplinitaj soldatoj estas malfacile marŝi en la dezerto.

            - Mi dankas, ke vi tiel entuziasme interesiĝas. Kvankam mi ne scias per kio elmeritis tion.

            - Vi savis mian vivon! – kriis la knabino ravite, kaj la grafo tiriĝis en la angulon de la fiakro timiĝinte.

            - Ba… - li balbutĉis.

            - La suno estus morte bruliginta min en la dezerto, kaj mi estus sola ĉi tie, kie ĉiumomente povus manĝi min la leonoj kaj tigroj.

            - En Afriko ne estas tigroj.

            - Tamen ili povas manĝi min!

            - Jes… tiuj povas manĝi vin.

            - Jen vidu. Vi ĉiam volas nur diskuti… vi refutas iun vian vorton per la alia – ŝi eksplodis plendante.

            - Ĉu mi? – miregis la grafo.

            - Atentu min, Sir Yolland – daŭrigis la knabino rapide. – Se vi ne povas teni fortamane la gvidadon, tiam estos problemo. Ŝajnas, ke viaj oficiroj ne konas tiun ĉi regionon, kaj ili estas malfortamanaj.

            - Se ni do ne havas rimedon por disciplini…

            - Ba. Vi bone konas Napoleonon! Oni penetris kun fero kaj pano ĝis Ĉinio!

            La grafo ne respondis tion, nur malbonhumore purigis sian monoklon…

 

 

 

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La suno subiris. La marŝalo ekkriis post kvar kaj duonhora laciga marŝado:

            - Rein ne va plus!

            Ili deprenis la tendotolojn de sur la sur la ĉaroj, sed ili renversis lignokeston, el kiu falis revolveroj, gasmaskoj kaj rakedoj.

            - Mi petas vin – raportis Renoir al Yolland -, ni devus forĵeti la rakedojn, ĉar ili estas pezaj, kaj antaŭvideble ni ne bezonos tiujn.

            - Hm… nek originale tiuj estis bezontaj sinjoro Wilkie – li turnis sin al la organizanto, starante en lia proksimo -, kiel mi opiniu pri tiuj sportiloj?

            - Mi devis pensi… pri kelkaj plaĉaspektaj objektoj… se eble ni ŝakros kun la indiĝenoj…

            - Kial vi volas ŝakri kun la indiĝenoj?

            - Sperta vojaĝanto en Afriko konsilis tion.

            - Nu, bone – diris la grafo - , mi estas scivola, kion donos la njam-njam-oj por la rakedoj. Ni do ekbivaku… Mi pensas, ke kvar hora dormado sufiĉos…

            - Apenaŭ – rimarkis senranga soldato Kratochvill, staranta en ilia proksimo, kiu verkas romanon.  Tutan tagon vagaĉi, kaj dormi nur kvar horojn?

            La grafo staris antaŭ lin kaj ĝustigis sian monoklon.

            - Ĉu… vi… vere pensas tion, ke vi povas kontraŭdiri al mi? Vi estas flavbekulo! Se io ne plaĉas, vi povas returniĝi, aŭ eble eĉ kontraŭstari!

            - Sed mi…

            - Obeu… aŭ forporotu vin. Sciu, kiu ne kondutas disciplinite, tiu povas foriri! Mi dungis soldatojn, kaj ne pajacojn!

            Kaj li lasis ilin tie. Interese, sed neniu ekparolis. Ili nek grumblis. Nur Fleur de Bac diris al Kratochvill:

            - Vi, kolego, ĉiam buŝaĉas. Iam mi metos mian manplaton sur ĝin.

            Kratochvill diris nenion, ĉar la bier-veselkapitano antaŭ duonhoro levis la malantaŭan parton de la plenŝarĝita ĉaro kaj tenis ĝin dek minutojn tiel, dum oni reĝustigis la nabon. Kion respondi al tiulo? Al kultur-soldato?!

            Kiu verkas romanon!

            - Brave! – diris la knabino ĝoje al Yolland – vera sinjoro devas konduti tiel. Nur parolu kun ili kriegante, Sir…

 

 

 

2

 

 

 

Sed vespere okazis serioza problemo. Post la sunsubiro la supra galcimalvarma aerotavolo subite ŝanĝis lokon kun la rapide kuntiriĝinta varma aero. La loza, flavas polvo de la dezerto reradiis dum minutoj la ensorbitan varmon, kaj la termometro unue montris plus dek kvar celsiusgradojn, baldaŭ dum momentoj la temperaturo sinkis ĝis naŭ gradoj kaj je la deka horo vespere ĝi montris nulon.

            Estis frostiga malvarmo. La grafo kuiris teon en sia tendo, kiu staris apud tiu de la knabino.

            Aŭdiĝis granda bruo. Durien enpaŝis pala. Tumultante sekvis lin la marŝalo, Bayonne, Renoir kaj kaporalo Cavelott, krome King Roswang.

            - Sir – balbutaĉis Durien -, ĝi estas fatala…

            Groba kriado aŭdiĝis ekstere. Ĝi estis serioza, ribela, minaca bruego.

            La knabino demandis pale:

            - Kio okazis?

            - Ĉu eble vi forgesis doni vespermanĝon? – demandis la grafo moke.

            - Ĝi estas pli malbona – kriis Bayonne -, ni ne havas plejdojn! Vi devigas la soldatojn uzi aŭtomatan razilon kaj naztukon, sed ni ne havas eĉ unu plejdo.

            - Bonvolu venigi sinjoron Wilkie – ekstaris la grafo.

            - Jam ankaŭ ni serĉis lin – siblis la marŝalo. – Sinjoro Wilkie malaperis…

            Ankoraŭ komence de la skandalo sinjoro Wilkie iris al sinjoro Strudl kaj demandis, ĉu nokte, dum la fiakro staras, por kiom da mono li permesus al li esti dorm-gasto en la veturilo. La koĉero respondis, ke li ne rajtas marĉandi, ĉar laŭ la preskriboj de la polico en Vieno estas severe malpermesite veturigi klienton kun hisita flago, kaj se la fiakro staras kun pasaĝero, ĝi estas tia, kvazaŭ li transportus lin al la Burgo. Kaj li mallevis la flagon.

            Sinjoro Wilkie akceptis la oficialan tarifon, li sidis sub la levitan ombrelon, estingis la lampon de la fiakro, kaj poste, kiam sinjoro Strudl ekdormis sur la tero, ĉirkaŭvindinte sin per plejdoj, Wilkie deprenis la kovrilon de sur la ĉevalo Dirndel kaj kovris sin per ĝi. Tial oni ne trovis lin. Kiu estus konjektinta, ke li dormas per averaĝa rapideco, dek kilometroj po horo, pagante kvardek kvin filerojn laŭ la tarifo n-ro du?

            - Mi petas vin! – diris la grafo al la oficiroj – vi agis tre malzorgeme. Organizi ekspedicion konsekvencas respondecon.

            Estis frostiga malvarmo. La pujno kovris la maldense kreskintajn timianojn.

            - La aĉeto de la plejdoj ne mia tasko estis, Sir – diris la marŝalo.

            - Min koncernis nur la aĉeto de la milit-ekopaĵoj – deklaris Durien kategorie. – La plejdoj ne apartenas al ĝi. – Ili ĉiuj kulpigis Wilkie-on, utiligante lian foreston.

            La grabo elpaŝis el sia tendo. La soldatoj ĉirkaŭstaris lin kun minaca bruo. Tio ne estis ŝerco. Nokte en la dezerto cent homoj sen kovriloj.

            - Friponaĵo… Senhomeco… Hontu… - flugadis la minacaj krioj.

            - Bonvolu aŭskulti min… Tiel ne eblas…

            - Ni ne aŭskultos vin – kriis subkaporalo -, iu soldato jam tusas! – kiu montris al Duke of Roswang, kun tremanta mano de timzorga patrino. – Ĝi estas friponaĵo!

            La oficiroj staris pale. Toutain svingis ferstangon en la mano, eĉ leŭtenanto Polchon estis ĉe la flanko de la soldatoj kaj sovaĝe skuis la glavon de la arkiduko el la opereto Sibilo.

            La grafo staris tiel malvarmkondute inter siaj oficiroj, kvazaŭ li atendus aŭtobuson. Li deprenis sian monoklon kaj purigadis ĝin. Poste li diris per iom raŭka voĉo:

            - Tiel ne eblas interkonsiliĝi!

            Polchon saltis antaŭ lin.

            - Kial vi volas interkonsiliĝi?! Mi rakontos ĉion! Ili deziras akiri monon, aĉetinte rakedojn, gumajn gantojn kaj sekurajn pinglojn…

            Komenciĝis ĝenerala kriado. La gvidantoj staris palae. Sir Yolland elprenis sian revolveron kaj diris al la rondbarbulo:

            - Ripetu, kion vi rakontis.

            Polchon vere ne estis malkuraĝa homo, sed spite al la mallaŭta, preskaŭ flustra voĉo de la grafo, li ripetis nenion.

            - Bonvolu kredi, ke mi asertis nur tion…

            - Vi diris ion kontraŭ la oficiroj.

            - La oficiroj – murmuretis la ĉefleŭtenanto kun profunda malestimo. – Ili estas tiaj oficiroj, kiel mi.

            - Li ne povintus diri pli grandan ofendon.

            La situacio fariĝis ĉiam pli minaca.

            En Afriko la temperaturo fluktuas inter minus ok kaj plus kvardek kvin celsiusgradoj, samkiel la humoro de la homoj. Kelkiuj jam tumultis ĉirkaŭ la alkoholaĵ-depona ĉaro…

            Sed el la proksimo, kie sole flagranta fajro brulis, subite sonoranta voĉo interrompis la bruon de la ribelantoj:

            - Alo! Knaboj! Kiu deziras trinki teon!?

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:39:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
10
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Li devis bremsi subite, ĉar fraŭlino Elsworth saltis antaŭ la aŭton kun disetenditaj brakoj. La aŭtisto eklevis sian ĉapelon.

            - Sinjoro! – alprolis lin la knabino – la soldatoj transiris riveron, kaj la kininprovizo malsekiĝis. Ĉu vi ne reveturus per via aŭto por kunporti kininon el Ain-Sefra en la intereso de viaj homkunuloj?

            La aŭtisto mediteme rigardis la virinon.

            - Mia nomo estas Joliot Guliver – li respondis poste.

            Ankaŭ fraŭlino Elsworth prezentis sin.

            - Anette Lorion…

            Oliver Yollan, kiu staris en la proksimo, tiel eklevis sian kapon, kvazaŭ iu estus pikinta lin per trikilo el dorsdirekto.

            - Ĉu vi estas parenco de universitata profesoro Peter Lorion? – demandis la nekonato respektoplene.

            - Li estas mia onklo! – respondis la knabino fiere.

            La soldatoj senpacience grakis kaj stampfetis.

            - Do – diris la aŭtisto -, kio okazis ĉe la rivero? Ĉu la kinino falis en ĝin?

            La kinino neniiĝis. Ĉu mi povas peti vin disponigi vian aŭton al la militistaro? Mi ja vidas, ke vi havas grandan pakaĵon.

            Ganda pakaĵo estis fiksita al la pakaĵrako, kovrita per tendotolo.

            - Ĝi ne malhelpus min en tio – respondis la fremdulo -, ke mi provizu vin per kinino el la malproksima Ai-Sefra, sed mi pensas superflua veturi al Ain-Sefra, ĉar veturante sur tiu ĉi vojo per rapideco dudek kilometroj po horo, oni povas komforte atingi la grandegan oazon Bungur. Kaj en ĉiu oazo de Afriko estas granda kvanto da kinino dank’ al la instituto Pastör. Sed sinjoro kapitano certe scias tion pli bone ol mi.

            Li montris sur Durien-on.

            Durien ĝustigis la kolumon de sia kamizolo.

            - Mi ankoraŭ ne soldatservis… en tiu ĉi parto de Afriko… Mi estis postenigita en la regiono de Kongo… kaj… Sed vere, nun venas en mian kapon, jen estas proksime Gulzur…

            - Bungur…

            - Jes, jes… Kompreneble Bungur…

            - Ni tre dankas, sinjoro – diris la kanbino.

            - Faras nenion. Ĉu mi povas servi ankoraŭ per io?

            - Momente ne.

            La fremdulo eklevis sian korkoĉapelon, donis gason kaj veturegis plu.

            Dum kelkaj sekundoj estis ĝena silento.

            - Ĉu vi ne scias, sinjoro kapitano, ke oazo sekvos sur tiu ĉi vojo? – demandis grafo Yolland.

            - Kredu min, ke mi soldatservis ĉe Kongo. Kaj mi ne havis eĉ konjekton, se la oficiroj Renoir kaj Polchon, krome suboficiro Bayonne ne mencas ĝin.

            - Kion mencii? – protestis Polchon. – Kiu vidas mapon ĉi tie? Mi ne konas Saharon perfekte. Kompreneble la oazo Tunguz troviĝas ĉi tie, ĉiu infano scias tion kaj…

            - Bulfur – diris Bayonne -, mi multfoje depotis tie.

            - Mi bedaŭras, sed mi soldatservis ĉe saharanoj en la regiono de Niger – rimarkis la ruĝa rondbarbulo kun malestima mieno, ĉar li jam estis tute ebria.

            - Fine estas nenia problemo – diris la marŝalo gemute -, neniu konas ĉiun oazon de Saharo. Gravas, ke aŭrore ni havos kininon, kaj nun mi proponas marŝi plu.

            Sed la humoro estis prema. Ĉiu sentis, ke io ne estas en ordo ĉi tie. Precipe sinjoro Wilkie sin detenis esprimi sian opinion, kvazaŭ forigante la pluan respondecon de si.

            Bayonne komandis ekiron. Li denove kuradis kun Renoir. „Bonvolu iri… Kiomfoje ni devas komandi… Staru en la vicon… Ni ekiros, sinjoroj…” Polchon komandis kun multe pli da sukceso, ĉar li promesis batojn al la neobeantoj.

            Post duonhoro ili viciĝis iel. Sir Yolland  moroze rigardis la scenon. Li ne tiel imagis ĝin… Hm… Ŝajnas, ke la organizo de armeo tamen ne estas tiel facila afero.

            Jam ĉi tie, komence de ilia marŝado ili ricevis gustumaĵon el la vera dezerta varmego. Kvaronhore malpleniĝis la ladboteloj, oni tumultis konstante ĉirkaŭ la akvolivera kirasaŭto, blasfemante kaj denove plenigante la ladbotelojn. Ankaŭ tio malfaciligis ilian marŝadon. La Diablo de la Aero estis malantaŭe ĉe la postgvardio, kaj post kelkaj kilometroj li flustris al la subkaporalo.

            - Atentu min, panjo, tiel ni devus kunporti malgrandan maron. Ili eltrinkas ĉiun akvon.

            Okazis denova interkonsiliĝo kun la oficiroj. Fine la subkaporalo anoncis:

            - Ĉiu ricevos du labotelojn da akvo por la restonta parto de la marŝado. Vi ĉiuj trinkis minimume ses botelojn da akvo. – Kiu ne dividos ĝin bone, tiu soifos. Estas neeble tumulti konstante ĉirkaŭ la kirasaŭto.

            Fariĝis granda bruo.

            - Tiam ne konduku nin en la dezerton! Kion vi pensas? En tia varmego ni devas trinki…

            Iu soldato, ĝuste Toutain, la duonvizaĝulo proksimiĝis kun sia ladbotelo.

            - Kaj mi trinkos tiom, kiom mi volas – li diris kaj metis sian ladbotelon antaŭ la Diablon de la Aero. Ĉar tiu ne estis sufiĉe fervora, li kaptis lian gorĝon. – Plenigu ĝin, vi, volovan-vizaĝa, ĉar mi diserigos vin! – li kriegis, kaj liaj grandegaj muskoloj pufiĝis.

            Subkaporalo Izabela kun rapideco de timzorga patrino kaptis la gorĝon de Toutain, kaj vangofrapis lin je lia duonvizaĝo tiel, ke la ladbotelo de la senrangulo forflugis, kaj li glitis dek metrojn surventre.

            Dume Yolland kaj la knabino silentis en la fiakro. La grafo rimarkis nur post longa tempo.

            - Ĉu vi havas tian nomon, kiun ni povus uzi senĝene kaj longatempe?

            - Estas superflue. Ni neniel restos kune longatempe. Ĝis aŭroro ankoraŭ uzu tiun mian nomon, kiu plaĉas al vi.

            La subiranta suno ardis per kvindek celsiusgrada varmego. Ŝi ne estas malforta virino, se ŝi eltenas tion, pensis la grafo.

            - Cetere – daŭrigis la knabino -, mia vera nomo estas Elsworth, sed mi ne povis diri ĝin al tiu fremda aŭtisto, kiam li renkontis min en societo de cent soldatoj. Vi povas kompreni tion, Sir. Tial mi devis diri pseŭdonomon.

            Ĝi estis la unua logika kaj akceptebla klarigo, kion li aŭdis de la knabino ĝis nun.

            - Cetere, Sir, nomu min Anna. Tiu nomo estas certa.

            - Jes. Vi persistis apud tio. Bedaŭrinde ĉe ni angloj, oni kutimas nomi la virinojn laŭ la baptonomo en motovita okazo.

            - Ĉu tio ne estas sufiĉe da motivo, ke la tuta mondo kredu min via fianĉino?

            - Ĉu la tuta mondo?!

            - Mi petas vin… nur ne protestu. Mi neniel edziniĝus al vi, ĝi do havas nur principan gravecon. Kaj cetere niaj vojoj disiĝos aŭrore. Mi atendos mian pakaĵon en Bungur, kaj vi iros plu, sed mi diras al vi, se tiel gravas por vi, ke mia vera nomo estas fraŭlino Elsworth. Mi elpensi la nomon Anette Lorion tie, ĉar mi sentis min kompromita.

            Vesperiĝis. Sinjoro Strudl demetis sian grizan cilindran ĉapon kaj viŝis sian frunton per granda, kvadratita tuko.

            - Him! Sakrament noamol! Is dez aba a hicc… Hot… Haaa ha, Diendl. Du as… Da Teifl sol di holn!

            La maljuna ĉevalaĉo ŝvitegis, sed tiuj kadukaj, skeletaj ĉevaloj, taŭgas por fari el ili plandumojn, ofte ili multe pli eltenas ol la plej fortaj jun-ĉevaloj. Ilia rusta organismo kontraŭstaras la morton. Iafoje kelkaj malpuraj, blindaj, dezertaj hundoj transvivas la bataleman, araban tribon, kiam ĝi lamante, tusante kun elstrantaj ripoj vagas trae-retrae en la dezerto…

            - Mi nur tion ne komprenas, kial ne vi gvidas la roton?

            - Kiel?

            - Mi maltrankvilas pri vi. Ne estas disciplino kaj ordo ĉi tie. Ĉiu ja faras tion al vi, kion ili volas…

            - Bedaŭrinde… li kapjesis al la knabino vigle. – Ankaŭ mi mem rimarkis tion. Sed kion mi povas fari? Se iu diras tion, ke oni rabis ŝian patron, kaj ŝi staras en ununura negliĝo, nomata emprime ĉe la komenco de Saharo…

- Temas ne pri mi. Sed pri la armeo. Ĉu vi ne rimarkas, ke la oficiroj estas senpovaj? Tiel vi povas havi nur problemon en Saharo. Ankaŭ por disciplinitaj soldatoj estas malfacile marŝi en la dezerto.

            - Mi dankas, ke vi tiel entuziasme interesiĝas. Kvankam mi ne scias per kio elmeritis tion.

            - Vi savis mian vivon! – kriis la knabino ravite, kaj la grafo tiriĝis en la angulon de la fiakro timiĝinte.

            - Ba… - li balbutĉis.

            - La suno estus morte bruliginta min en la dezerto, kaj mi estus sola ĉi tie, kie ĉiumomente povus manĝi min la leonoj kaj tigroj.

            - En Afriko ne estas tigroj.

            - Tamen ili povas manĝi min!

            - Jes… tiuj povas manĝi vin.

            - Jen vidu. Vi ĉiam volas nur diskuti… vi refutas iun vian vorton per la alia – ŝi eksplodis plendante.

            - Ĉu mi? – miregis la grafo.

            - Atentu min, Sir Yolland – daŭrigis la knabino rapide. – Se vi ne povas teni fortamane la gvidadon, tiam estos problemo. Ŝajnas, ke viaj oficiroj ne konas tiun ĉi regionon, kaj ili estas malfortamanaj.

            - Se ni do ne havas rimedon por disciplini…

            - Ba. Vi bone konas Napoleonon! Oni penetris kun fero kaj pano ĝis Ĉinio!

            La grafo ne respondis tion, nur malbonhumore purigis sian monoklon…

 

 

 

N A Ŭ A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

La suno subiris. La marŝalo ekkriis post kvar kaj duonhora laciga marŝado:

            - Rein ne va plus!

            Ili deprenis la tendotolojn de sur la sur la ĉaroj, sed ili renversis lignokeston, el kiu falis revolveroj, gasmaskoj kaj rakedoj.

            - Mi petas vin – raportis Renoir al Yolland -, ni devus forĵeti la rakedojn, ĉar ili estas pezaj, kaj antaŭvideble ni ne bezonos tiujn.

            - Hm… nek originale tiuj estis bezontaj sinjoro Wilkie – li turnis sin al la organizanto, starante en lia proksimo -, kiel mi opiniu pri tiuj sportiloj?

            - Mi devis pensi… pri kelkaj plaĉaspektaj objektoj… se eble ni ŝakros kun la indiĝenoj…

            - Kial vi volas ŝakri kun la indiĝenoj?

            - Sperta vojaĝanto en Afriko konsilis tion.

            - Nu, bone – diris la grafo - , mi estas scivola, kion donos la njam-njam-oj por la rakedoj. Ni do ekbivaku… Mi pensas, ke kvar hora dormado sufiĉos…

            - Apenaŭ – rimarkis senranga soldato Kratochvill, staranta en ilia proksimo, kiu verkas romanon.  Tutan tagon vagaĉi, kaj dormi nur kvar horojn?

            La grafo staris antaŭ lin kaj ĝustigis sian monoklon.

            - Ĉu… vi… vere pensas tion, ke vi povas kontraŭdiri al mi? Vi estas flavbekulo! Se io ne plaĉas, vi povas returniĝi, aŭ eble eĉ kontraŭstari!

            - Sed mi…

            - Obeu… aŭ forporotu vin. Sciu, kiu ne kondutas disciplinite, tiu povas foriri! Mi dungis soldatojn, kaj ne pajacojn!

            Kaj li lasis ilin tie. Interese, sed neniu ekparolis. Ili nek grumblis. Nur Fleur de Bac diris al Kratochvill:

            - Vi, kolego, ĉiam buŝaĉas. Iam mi metos mian manplaton sur ĝin.

            Kratochvill diris nenion, ĉar la bier-veselkapitano antaŭ duonhoro levis la malantaŭan parton de la plenŝarĝita ĉaro kaj tenis ĝin dek minutojn tiel, dum oni reĝustigis la nabon. Kion respondi al tiulo? Al kultur-soldato?!

            Kiu verkas romanon!

            - Brave! – diris la knabino ĝoje al Yolland – vera sinjoro devas konduti tiel. Nur parolu kun ili kriegante, Sir…

 

 

 

2

 

 

 

Sed vespere okazis serioza problemo. Post la sunsubiro la supra galcimalvarma aerotavolo subite ŝanĝis lokon kun la rapide kuntiriĝinta varma aero. La loza, flavas polvo de la dezerto reradiis dum minutoj la ensorbitan varmon, kaj la termometro unue montris plus dek kvar celsiusgradojn, baldaŭ dum momentoj la temperaturo sinkis ĝis naŭ gradoj kaj je la deka horo vespere ĝi montris nulon.

            Estis frostiga malvarmo. La grafo kuiris teon en sia tendo, kiu staris apud tiu de la knabino.

            Aŭdiĝis granda bruo. Durien enpaŝis pala. Tumultante sekvis lin la marŝalo, Bayonne, Renoir kaj kaporalo Cavelott, krome King Roswang.

            - Sir – balbutaĉis Durien -, ĝi estas fatala…

            Groba kriado aŭdiĝis ekstere. Ĝi estis serioza, ribela, minaca bruego.

            La knabino demandis pale:

            - Kio okazis?

            - Ĉu eble vi forgesis doni vespermanĝon? – demandis la grafo moke.

            - Ĝi estas pli malbona – kriis Bayonne -, ni ne havas plejdojn! Vi devigas la soldatojn uzi aŭtomatan razilon kaj naztukon, sed ni ne havas eĉ unu plejdo.

            - Bonvolu venigi sinjoron Wilkie – ekstaris la grafo.

            - Jam ankaŭ ni serĉis lin – siblis la marŝalo. – Sinjoro Wilkie malaperis…

            Ankoraŭ komence de la skandalo sinjoro Wilkie iris al sinjoro Strudl kaj demandis, ĉu nokte, dum la fiakro staras, por kiom da mono li permesus al li esti dorm-gasto en la veturilo. La koĉero respondis, ke li ne rajtas marĉandi, ĉar laŭ la preskriboj de la polico en Vieno estas severe malpermesite veturigi klienton kun hisita flago, kaj se la fiakro staras kun pasaĝero, ĝi estas tia, kvazaŭ li transportus lin al la Burgo. Kaj li mallevis la flagon.

            Sinjoro Wilkie akceptis la oficialan tarifon, li sidis sub la levitan ombrelon, estingis la lampon de la fiakro, kaj poste, kiam sinjoro Strudl ekdormis sur la tero, ĉirkaŭvindinte sin per plejdoj, Wilkie deprenis la kovrilon de sur la ĉevalo Dirndel kaj kovris sin per ĝi. Tial oni ne trovis lin. Kiu estus konjektinta, ke li dormas per averaĝa rapideco, dek kilometroj po horo, pagante kvardek kvin filerojn laŭ la tarifo n-ro du?

            - Mi petas vin! – diris la grafo al la oficiroj – vi agis tre malzorgeme. Organizi ekspedicion konsekvencas respondecon.

            Estis frostiga malvarmo. La pujno kovris la maldense kreskintajn timianojn.

            - La aĉeto de la plejdoj ne mia tasko estis, Sir – diris la marŝalo.

            - Min koncernis nur la aĉeto de la milit-ekopaĵoj – deklaris Durien kategorie. – La plejdoj ne apartenas al ĝi. – Ili ĉiuj kulpigis Wilkie-on, utiligante lian foreston.

            La grabo elpaŝis el sia tendo. La soldatoj ĉirkaŭstaris lin kun minaca bruo. Tio ne estis ŝerco. Nokte en la dezerto cent homoj sen kovriloj.

            - Friponaĵo… Senhomeco… Hontu… - flugadis la minacaj krioj.

            - Bonvolu aŭskulti min… Tiel ne eblas…

            - Ni ne aŭskultos vin – kriis subkaporalo -, iu soldato jam tusas! – kiu montris al Duke of Roswang, kun tremanta mano de timzorga patrino. – Ĝi estas friponaĵo!

            La oficiroj staris pale. Toutain svingis ferstangon en la mano, eĉ leŭtenanto Polchon estis ĉe la flanko de la soldatoj kaj sovaĝe skuis la glavon de la arkiduko el la opereto Sibilo.

            La grafo staris tiel malvarmkondute inter siaj oficiroj, kvazaŭ li atendus aŭtobuson. Li deprenis sian monoklon kaj purigadis ĝin. Poste li diris per iom raŭka voĉo:

            - Tiel ne eblas interkonsiliĝi!

            Polchon saltis antaŭ lin.

            - Kial vi volas interkonsiliĝi?! Mi rakontos ĉion! Ili deziras akiri monon, aĉetinte rakedojn, gumajn gantojn kaj sekurajn pinglojn…

            Komenciĝis ĝenerala kriado. La gvidantoj staris palae. Sir Yolland elprenis sian revolveron kaj diris al la rondbarbulo:

            - Ripetu, kion vi rakontis.

            Polchon vere ne estis malkuraĝa homo, sed spite al la mallaŭta, preskaŭ flustra voĉo de la grafo, li ripetis nenion.

            - Bonvolu kredi, ke mi asertis nur tion…

            - Vi diris ion kontraŭ la oficiroj.

            - La oficiroj – murmuretis la ĉefleŭtenanto kun profunda malestimo. – Ili estas tiaj oficiroj, kiel mi.

            - Li ne povintus diri pli grandan ofendon.

            La situacio fariĝis ĉiam pli minaca.

            En Afriko la temperaturo fluktuas inter minus ok kaj plus kvardek kvin celsiusgradoj, samkiel la humoro de la homoj. Kelkiuj jam tumultis ĉirkaŭ la alkoholaĵ-depona ĉaro…

            Sed el la proksimo, kie sole flagranta fajro brulis, subite sonoranta voĉo interrompis la bruon de la ribelantoj:

            - Alo! Knaboj! Kiu deziras trinki teon!?

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:43:41

 22   10   1/3页      1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.53125 秒, 4 次数据查询