dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA NEVIDEBLA LEGIO

您是本帖的第 7015 个阅读者
树形 打印
标题:
LA NEVIDEBLA LEGIO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Akvo bolis en kardrono super la fajro, apud la akvo staris Anna (nun jam nur ŝia baptonomo estis certa), kaj ŝi tenis grandegan ladskatolon en sia mano, plenan de speciale bongusta, verda teo de la grafo. Kontraŭ la malvarmo ŝi surprenis la kamlotan raglanon de Sir Yollan, kio faris ŝin eksterordinare ĉarma.

            Dum decidaj okazaĵoj subita kaj gaja epizodo ofte surprizige solvas la bolantajn pasiojn. La kvieta, gaja voĉo, la ridetanta virino en la lumo de la fajro kaj la penso pri la teo efikis trankvilige.

            Verŝiĝis la multaj, sekaj, verdaj folietoj en la kaldronon, kaj sekvis ĝin botelo da rumo. Bonega odoro ŝvebis post nelonge en la frostiga, dezerta nokto. La soldatoj unue malemikeme, tumultante ĉirkaŭstaris la kaldronon, kiel ili ariĝis tie frostotremante, sed ĉiu laŭte ridaĉis pri la gemutaj ŝercoj de la knabino, el kiuj la plej bona estis tiu, kiam ŝi ekpuŝis Toutain-on je la brusto, ĉar li ege klopodis antaŭeniri, kaj li falis dorsen tra tendotolo, kuŝanta malantaŭ li. Post iom da tempo ilia korpo kaj animo komencis varmiĝi pro la teo.

            - Portu viajn gamelojn ĉi tien! Rapide, knaboj!

            Ŝi porciigis la teon unu post la alia, dume ŝi mokadis kun ĉiu.

            La teo valoras kovrilon, kiu estas afektema kaj malvarmas, al tiu mi pruntedonos mian plejdon, ĉar malforta virino eltenas iel unu nokton eĉ se estas malvarme.

            Remetinte la teon, ŝi ekvidis kelkajn muzikilojn sur la pakaĵ-ĉaro. Tiuj apartenis al la orkestro Keep Smiling Jazz. Tiel okazis, ke la knabino post nelonge sidis apud la fajro, zumkantis negran lulkanton kaj akompanis sin sur banĝo.

            La soldatoj aŭskultis ŝin kun brilaj okuloj. Eĉ sinjoro Strudl, kiu sentis sin aristokrato rilate la plimulton de la kompanio, kaj li sidis sur la ŝtupo de la fiakro en sia orgojla soleco; mi rimarkas, ke ankaŭ sinjoro Strudl surmetis sian nazumon por pli bone vidi la okazaĵojn, kaj viŝinte sian betoruĝan frunton, li rekone kapbalancis:

            - So a Holdes Frauncima… Dez iz gemütli…

            Ili akceptis la kanton kun granda ovacio, kaj poste ankaŭ la regiment-trumpetisto sur la pistono kaj lia kunulo sur akordiono aliĝis al la ĥoro de la ribeluloj! Nur Sir Yolland rigardis la scenon kun moroza vizaĝo el la malproksimo…

 

 

 

D E K A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Aŭrore la kompanio ekmarŝis tramalvarmiĝinta ĝisoste kun rigidaj membroj. La knabino sidis apud la grafon, la fiakro ekveturis post la soldatojn, kaj ŝi tiriĝinte en la angulon preskaŭ malaperis sub la manteloj. La suno malrapide leviĝis, kaj en la vekiĝantaj radioj miliardoj da prujneroj scintilis ĉirkaŭe.

            Sir Yolland arde riproĉis la knabinon. Nek la danĝeron de la ribelo li pensis akceptebla kaŭzo, ke angla damo kondutu tiel. Sidi inter la soldatojn kaj kanti! Kuiri teon kaj puŝi je la brusto la tumultantojn! Mi petas vin! Kiu aŭdis tiaĵon!

            - Vi devas konsideri… ke vi maldece… Kvankam tio ne koncernas min, sed ĉar vi veturas en mia societo, mi pensas, ke mi rajtas…

            - Li ĉesis paroli, ĉar fraŭlino Anna ekdormis.

            Dume ekscitita interkonsiliĝo okazis inter la gvidantoj, marŝantaj avane. Ĉar intertempe retroviĝis ankaŭ sinjoro Wilkie, kiun forte riproĉis la gvidantoj de la kompanio.

            - Mi aĉetis ĉion, kio estis bezonata. Mi ne estas soldato – li defendis sin energie.

            - Sinjoro kapitano Durien listigis la aĉetotajn ekipaĵojn! – kriis la marŝalo kolere.

            - Mi petas vin. Ne konsideru min pekoporta kapro. Serĝento sufiĉas aĉeti kovrilojn.

            - Jes, serĝento sufiĉas – kapjesis ankaŭ sinjoro Wilkie, meditante pri io.

            - Mi estas sperta pri la milit-taktiko! – kriis akre la marŝalo.

            - Kaj mi pri la komandi de la soldatoj!

            - Tamen estas bezonata serĝento – deklaris sinjoro Wilkie. – Vi estas bonegaj taktikistoj kaj unurangaj organizantoj, sed ni bezonas homon, kiu estas sperta pri io.

            Ili mire rigardis sur la anglon.

            - Jes, sinjoroj – li finis la meditadon. – Nun ni ankoraŭ ne ekspliku la aferojn. Eblas, ke ni ne devas sterni niajn kartojn. Tio estas nia intereso, sed se ankoraŭ okazos io, tiam ni triope devas sincere paroli unu kun la alia. Ĉu vi komprenas? Ĝi ne estos ŝerco.

            Kaj eĉ respondon neatendinte, li lasis ilin tie.

            Dume ekbrilis la suno, kaj komenciĝis la varmego.

            La knabino vekiĝis, demetis sian mantelon kaj turnis sin al la grafo.

            - Ĵus kvazaŭ vi estus dirinta ion, kaj mi opinias, ke mi ne respondis.

            - Jes. Unue vi dormis antaŭ ol respondi… kara, kara… Hm… ni devus interkonsenti pri iu nomo.

            - Mi jam diris, ke Elsworth estas mia vera nomo!

            - Ĉu vere? Bone. Ni estas en kriza stato, ni devas akcepti ĝin, mi diris nur tion, ke…

            - Ke vi ne estas kontenta pri mia konduto. Sed tio ne interesas min. Via konduto estas multe pli stranga!

            - Kiel?

            - Vi bone aŭdis tion! Mi scias tiel, ke vi, Sir, estas ido de tiuj Yolland-oj, kiuj estis la unuaj konkerantoj de la kolonioj, kaj grafo Robert Yolland forpelis la hispanoj per sia ŝiparo de sur kelkaj mez-amerikaj insuloj, kie li estis ankaŭ reĝo dum mallonga tempo! Tiu sinjoro gvidis sian armeon veturante per galero, kaj ne per fiakro, tiu sinjoro ne akceptis tion, ke onidiraj oficiroj ordonu, kaj li ne aprobis ĉiun idiotaĵon.

            La grafo rigardis miregante. De kie ŝi konas la historion de lia familio? Kaj hazarde ŝi trafis lian tiklan punkton. Sir Yolland tre estimis siajn konkerajn praulojn, kiuj gvidis armeojn, kaj fondis dominiojn. Eble li sentis iomete tiel, ke ankaŭ li naskiĝis por fari tion, kaj en lia nuna entrepreno multe da forgesita megalomanio serĉis eliron el lia eso. Proksime al sia kvardeka jaro, la grafo kelkfoje sentis tiel, ke li disipis la animan heredaĵon de la prauloj, kaj pasas la tempo, kaj ne estas inde morti sen tio, ke li estus fondinta eĉ unu dominion.

            - Ĝis nun – li respondis orgojle al la knabino – la situacio ne bezonis, ke mi transprenu la komandon. Kovriloj kaj kinino… Tiuj ne interesas min.

            - Vi estas ridinda kun tiu opinio – respondis la knabino per tiu nervoza, malestima voĉo, kaj ĉiu sango de la grafo leviĝis en la kapon pro kolero. – La ekipaĵo estas grava en la milit-taktiko.

            Ili longe silentis, ĉar la grafo ne volis sincere eldiri, ke la multe da malklaraj indikoj estas iomete komplikaj por li, kiujn li eksciis ĝis nun pri la familio de la knabino.

            - Kaj kien vi iros el la oazo Bungur? – li demandis fine de fraŭlino Elsworth.

            - Tio vere ne estas via problemo, Sir. Prefere zorgu pri tio, kio okazos al la soldatoj sen mi? Ĉar mi gvidis ilin ĝis nun.

            La grafo glutis. Sendube, tiu knabino dufoje intervenis tute bone.

            - Eble ankaŭ ni mem atingos nian celon iel – li diris fine kaj purigadis sian monoklon. – Kompreneble mi estos je via dispono en ĉio, se vi deziras ion.

            - Dankon. Mia pakaĵo alvenos en Bungru-on, kaj mi vere ne bezonos vian helpon. Mi luos karavanon.

            Poste ili silentis. Antaŭ ili en grandega polvonubo senorde tumultante iris homoj, bestoj, ĉaroj, kirasita aŭto kun infera bruo, kiel retiriĝanta, venkita armeo.

            En la malproksimo aperis la unuaj arboj de oazo Bungur…

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:45:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

2

 

 

 

Tiu oazo estis malpura, malgranda loko. Kelkaj palmoj, unu-du kaproj, dudek-tridek plie altaĝaj tuaregoj vivis tie, meze de la varmega polvo-maro de Saharo, en sufoka oazo, plenplena de muŝoj, insektoj.

            Ĉefleŭtenanto Renior eltiris sian glavon kaj kriis soldatece:

            - Alo! Ni haltu! Mi komandis, mi petas vin! Nu kio estos? He, ne surveturu min per tiu ĉaro!

            Ili komencis  halti. Ĉar ili haltis ne samtempe. Unue ili nur „komencis” la halton, tiun longdaŭran manovron tiel, ke avane kelkaj homoj aŭdis la krion, kaj ili ekhaltis, sed la aliaj ne aŭdis tion, kaj ili stumble puŝiĝis al la antaŭe marŝantoj, implikiĝinte kun ili, fine la kolumno haltis kiel interbatadanta, kverelanta homamaso.

            Tiam ili haltis.

            La marŝalo rajdis al la fiakro, kaj diris al la grafo, ke li veturigu sin en la oazon gvidante la kompanion, kiel la komandanto de la armeo.

            Sinjoro Strudl do kun Diendl veturis antaŭen, la pistonisto komencis blovis vere bonegan marŝon, kaj kiu scius tion en oazo, ke ĝi estas el la kvadrilo de la opero Maskobalo? Kaj komenciĝis la enmarŝo.

            Maljunega arabo, kiu havis longan, blankan barbon venis antaŭ ilin kliniĝadante. La tuta loĝantaro de la vilaĝo, kelkaj kaproj, multaj hundoj kaj tri nudaj infanoj sekvis lin el granda distanco.

            La maljunega arabo proksimiĝis al la oficiro humile. Sir Yolland nun la unuan fojon sentis, kion signifas la vorto: „potenco”. Nek li mem sciis, kial li ruĝiĝas, kaj kio estas tiu agrabla sento, kiam sidante en la fiakro li aŭskultas la nekompreneblan paroladon de la arabo.

            Eble la indiĝenoj de Mez-Ameriko akceptis iun lian praulon tiel, kiu gvidis sian armeon.

            La popolo de la oazo ne entuziasmiĝis por la uniformuloj. Subite ili venas kolekti imposton, kaj kunportas la homojn labori, aŭ ili elhakas la arbojn kaj konstruas fortikaĵon…

            La grafo ĵetis kelkajn frankojn al la plejaĝulo de la vilaĝo, kaj la fiakro ruliĝis plu. Ili enmarŝis en la oazon. Tie estis kelkaj domoj el abodo, unu trivita-trouzita poŝtoficejo, stalforma kabano, tiel nomata „gastejo”, kiu en ĉiu dua monato provizas unu-du travojaĝantojn per insektaĉoj por longa tempo. Kiu venas ĉi tien? Komercistoj, kiuj veturas al Maroko, kelkaj militstaj transportoj, ia kolportisto, kiu vagas de tribo al tribo, kaj iafoje leon-ĉasistoj, kiuj kunportas bonstaton kaj donas abundan trinkmonon.

            Sed hodiaŭ estas grava tago kun grandega fremdultrafiko. Ĉar malgranda, ruĝa ekskurs-aŭto staras antaŭ la gastejo, farita el abodo. Ili denove atingis la aŭtiston!

            La soldatoj senorde starigas tendojn, eksidas, kuiras, ili ne maljungas la trolaciĝintaj ĉevalojn, ili do bivakas laŭ la maniero, neniam vidita.

            - Pardonon – diras sinjoro Strudl takte, post kiam li fiksis la flagon, ke la fiakro estas libera. – Mi ankoraŭ ne ricevis la prezon de la veturigo…

            La grafo ŝovas sian manon en la poŝon kaj pagas senvorte. La koĉero eklevas sian ĉapelon, kaj ankaŭ li enpaŝas en la drinkejon malantaŭ sian pasaĝero.

            Unusola tablo estas ĉi tie kun la apartenanta, longa benko, krome oni povas sidi nur sur mato surtere. La aŭtisto ĵus legas. Nun li ekstaras kaj klinas sin kun ĝentila rideto. Ankaŭ nun li portas la bluan ĉemizpantalonon, sur lia pojno estas ora brakhorloĝo.

            - Sir – diras la knabino -, mi prezentas al vi sinjoron Guliver, kiu lastafoje estis via bonega konsilisto. Vi nomiĝas tiel, ĉu ne?

            - Juliot Guliver, mi estas je via servo.

            - Mi ĝojas – diras la grafo. – Mi dankas vian bonan konsilon. Sed kien mi devas eksidi ĉi tie?

            - Jes, vi devas toleri mian societon, ĉar tiuj grand-restoracioj de la oazoj ne kutimas havas tiel multajn gastoj, kiel en metropoloj.

            Ili eksidis sur la longa benko. Sinjoro Strudl staris iom malproksime, ĉe la fenestro kaj apogis sian vipon al la muro. Li mendis duon litron da ruĝa vino. Li trinkadis tie silente.

            Sinjoro Guliver ne havis trudiĝeman naturon, li absorbiĝis en la legado de sia libro, li ne ĝenis la du gastojn. Post nelonge venis ankaŭ la marŝalo, akompanate de Durien kaj Renoir. Ankaŭ ili konatiĝis kun la junulo kaj la granda benko pleniĝis de iu fino ĝis la alia, kiel en stacidoma atendejo. La gastejestro povis kredenci nur riĝan vinon. Neniu kuraĝis mendi alian trinkaĵon. Iu soldato enportis la manĝaĵon por ili.

            Sinjoro Wilkie aperis en la ejo.

            - Mi petas vin, vere estas kinino ĉi tie, la poŝtoficejo deponas ĝin en ia subtera kaverno, kaj ni tuj surĉarigos ĝin. Sed kovriloj kaj ĝenerale kelkaj necesajn artikloj ne estas aĉeteblaj.

            Ili sidis moroze.

            - Tamen – diris la grafo kaj ekfumis cigaron – alvenas travojaĝantoj ĉi tien, kaj oni devus vendi tiel simplajn artiklojn.

            - Ili havas nenion.

            - Sed ni bezonas kovrilojn! – diris la knabino aplombe.

            La oficiroj fikse rigardis antaŭ sin malesperiĝinte.

            - Mi pensas – diris leŭtenanto Renoir -, ni tamen devas atendi iun, kiu veturos al Ain-Sefra.

            Nun okazis surpriza afero. La knabino turnis sin al sinjoro Guliver:

            - Ĉu vi ne havas ian bonan konsilon?

            La junulo demetis sian libron.

            - La afero estas tute simpla. Komisiu min aĉeti kovrilojn, diru al mi, kiom vi bezonas, kaj post kvin minutoj tiuj estos je via dipono.

            - Interese – rimarkis la grafo -, ni estus tre dankemaj al vi, se vi povus akiri cent kvindek kovrilѯjn, se mi ne kredas…

            La junulo eliris ridetante. Li havis sanajn, grandajn, blankajn dentojn. La knabino postrigardis lin kuntirinte siajn brovojn.

            Li akiros kovrilojn – ŝi diris kun kovinkiĝo.

            - De kie vi pensas tion? – demandis la grafo.

            - Mi ne scias. Sed li estas tia, ke li akiros tiujn.

            La grafo iom post iom akceptis, ke fraŭlino Elsworth (?) iafoje estas enigma, kaprica kaj vulgara.

            Sed nun ŝi antaŭdiris bone. Sinjoro Guliver revenis post kvin minutoj.

            - Oni jam suĉarigas la kovrilojn – li diris. – Ties kvalito ne estas sufiĉe bona. Tiuj estas taŭgaj por paŝtistoj. Oni havis nur cent kvar kovrilojn en la deponejo, ĉar ili estas malriĉaj je varoj. Oni vendis sian unujaran stokon.

            Ili mire rigardis la aŭtiston.

            - Ĉu ia… sekreto?… - demandis la grafo kun trudita rideto, ĉar li malamis ĉiuspecan scivoladon – se ĝi ne estas sekreto, tiam vi povas diri, kiel vi akiris tiujn?

            - Simple. Mi petis kovrilojn kaj ili donis.

            - Kial ili ne donis al ni?

            - Ĉar la soldatoj ofte pagas per armea pagbileto, kio estas bona mono, sed oni devas iri al la plej proksima batalion-komandejo kun ĝi. La  indiĝenoj ne ŝatas tion, se ili do vidas uniformulojn, ili nee respondas je ĉio. Sed mi elprenis monon, kaj mi estas civilulo, ili feliĉe vendis sian stokon, eĉ, laŭ ili Alaho sendis min, ke mi prosperigis ilin per la altvalora aĉeto.

            La oficiroj kliniĝis super la manĝaĵon fervore. Sinjoro Wilkie eliris hontigite, kaj la grafo longe rigardis sian cigaron.

            - Ĉu la indiĝenoj ne estas tiaj apud Kongo, sinjoro Durien? – demandis la knabino iom gale. Sed antaŭ ol la kapitano povintus respondi, nudpieda, araba infano envenis.

            - Jam de tagoj alvenis letero por fraŭlino Anette Lorien – kaj li enportis ĝin.

            - Mi estas tiu! – la knabino transprenis la leteron, kaj kiam ŝi vidis la konsternitan vizaĝon de la grafo, ŝi aldonis nervoze: Mi diris al vi, Sir, ke ĝi estas mia vera nomo! Elsworth estas nur alprenita nomo.

            La grafo mallevis siajn okuloj kaj ruĝiĝis profunde.

            La knabino komencis legi la leteron. Ekstere la kantado de la soldatoj rompis la silenton de la oazo. Ili aĉetis kelkajn barelojn da araba brando por bagatela sumo, kaj nun ili havis tre bonan humoron.

            - Ankoraŭ alia letero alvenis por instruistino.

            - Ŝi ne estas inter ni, mi pensas – diris la grafo.

            - Ankaŭ mi diris tion, tamen mi devis demandi. Ĝi estas regulo.

            Antaŭ ol la knabo estus foririnta, sinjoro Guliver demandis lin.

            - Kiel nomiĝas tiu instruistino?

            La arabo alfabetumis la skribon:

            - Prof. Olivia Holland…

            Nun jam ili prenis la koverton de li, sur kiu estis skribite  per iom malfacile legebla skribo de sekretario sinjoro Pidgin: Grafo Oliver Yolland.

            - Tiu letero… estas adresita al mi – diris la grafo.

            - Ĉu vi estas instruistino? Prof. Olivia?…

            Li ne ricevis respondon, tiel li ĉirkaŭrigardis murmuratnte kaj foriris, pensante, ke eble okazos problemo, ĉar li transdonis la leteron de virino al alia homo. Tenante la leteron en la mano, Sir Yolland sentis tiel, ke tiu netolerebla societa vivo, tiu eterna kunesto… kun tiaj vulgaraj homoj tre suferigas lin.

            Poste li malfermis la koverton, kiu karakterizis la paseon de sekretario Pidgin, pasigitan en la urbodomo:

 

 

            Sir!

            Post via foriro la bursaj kuzoj estis favoraj por ni. Sakevan tagon vizitis min sinjoro en la hotelo, kiun Vi jam delonge ne bonvolas koni; nome petrolesploristo Livingstone. Li malafable diris al mi, ke oni planas fian kaptilon kontraŭ vi, kaj li vizitis min nur tial, ke li deklaru, ke li havas nenion komunan al tio, li ne asociiĝas kun rabistoj. Li vokis mian atenton informi Vin, sinjoro grafo: Li batalos per ĉiu rimedo kontesti vian prioritaton, Sir, kaj vanigi vian entreprenon, sed li havas nenian rilaton al la eventualaj escesaj agoj de la banditoj. Krome li proponas pacon, se Vi, Sir, rezignos certajn terenojn, kiuj faras liajn petrol-trovaĵojn nealirebla. Tiam li foriris. (Sen saluto.) Kvankam mi scias, ke Vi ne konas la nomitan vizitanton, Sir, mi oficiale informas vin pri la supre menciitaj. La detektiv-kontor, kiu kaŝobservas lordon Harrington, en raporto infromas nin, ke lordo Harrington kontaktiĝis kun ruso, nomata Sokoloff, kiu estas internacia aventuristo. Harlington malaperis kun Sokoloff senspure el Maroko. Verŝajne li ekveturis al Senegalio, sekvante vin. Phips sciigis al mi, ke nur Johnson povas rajdi sur la ĉevalo Hiacinto en Epsom, ĉar ĵokeo Kirlow estas malsana. Plej grave: la polico avertis min, ke Biskra, la bandito sekvas vin, Sir, laŭ la konfeso de kaptita rabisto.

            Aldone mi sendas la personan priskribon de la nomita rabisto (en formo de reserĉigo kaj gazet-artikoloj sub la literoj A kaj B). La ĵurnaloj de Forster skribis, ke Vi partoprenas aventuran entreprenon, kaj la ĵurnalo havos la feliĉon informi la legantojn pri tio. Laŭ nia scio ankaŭ Forster forveturis kun Harlington, kiu estas granda reklam-ĉasisto. Mi finas mian leteron, atendante viajn ordonojn, kaj mi restos Sir,

Via sincera estimanto,

Artur Pidgin

persona sekretario

2 aldonaĵoj: A kaj B, rekomendite.

 

 

            La grafo vigliĝis:

            - Tiu knabo venu ĉi tien. Li devas telegramon…

            Ĉiu estis klarvida pri tio, ke eksterordinara informo estis en la letero, ĉar nek ribelo igis la flegman grafon tiel maltrankvila.

            Skribinte kelkajn liniojn sur paperon, li donis tion kaj kelkajn monerojn al la knabo.

            - Ĝi estas urĝa.

            La poŝtisto forkuris.

            - Kio estis en la letero? – demandis la knabino, kun sia natura impertinenteco. Vidinte la konsternitan mienon de la grafo, ŝi rapide aldonis. – Nu bone… Nur tenu viajn sekretojn, tiuj tute ne interesas min.

            Sir Yollan foriris ĝemante. Kion fari? Tiu virino parolas kun li, kvazaŭ li estus ŝia danc-partnero dum kvina-horaj tekunvenoj.

            La soldatoj interbatadis sub la efiko de la brando. Renoir kuradis inter ili malesperiĝinte.

            - Sed mi petas vin, sinjoroj senranguloj… Nu sed…

            La marŝalo volis fari ordon kun sia dignoplena konduto, eltiritnte sian glavon, sed iu puŝis lin je la brusto, ke li komencis tusadi, kaj Durien kriis stentore:

            - Tuj ĉesu, ĉar mi ne scias, kio okazos!

            Li tute ne povis scii tion, dum tia interbatado. Stertoro, klakado de vangofrapoj, blasfemado, ekbrilo de bajonetoj.

            Jeremio Oblath feliĉe elmetis siajn kirurgajn instrumentojn sur vakstolon. Eble estos iom da operacio post tia interbatado…

            Ankaŭ la ĉefkuracisto estis tute ebria.

            Sir Yollan elvenis el sia tendo por momento. Poste li denove reiris. Li sidis sur sia seĝo serioze, profundiĝinte en siaj pensoj. Nun la unuan fojon peziĝis sinistraj sentoj sur lian koron. Li ne kalkulis tion, ke ne sufiĉas uniformo kaj bajoneto al la militistaro. Ankaŭ disciplino estas bezonata.

            Kio okazos? Li havis sinistran senton. Ĉu eble li malesperiĝas? Ĉu li returniĝos ĉe la komenco de la vojo? Li fikse rigardis la teron, fumis sian cigaron, kaj en la malluma fono de la tendo li vidis tiun fergantan, long-lipharan praulon sian, kiu kutimas rigardi lin de sur la muro de la blua salono: la „Konkera Yolland.” La kruda homo elpelis la portugalojn de sur la nordorientaj bordoj de Afriko, kaj li nomumis sin guberniestro de la angla reĝo. Sed li komencis sian karieron ne en la burso…

            Leviĝetis la kurteno de la tendo, kaj la knabino enpaŝis. Ŝi staris timeme.

            - Diru! Ĉu vi eĉ nun ne vidas, ke la gvidantoj estas senpovaj?!

            - Kaj… se mi vidas tion?

            - Kial vi ne faras ordon? Tiel vi ne atingos la celon de via vojo!

            La grafo levis sian ŝultron

            - Ĉu vi disponis pri via pakaĵo? – li demandis poste.

            - Kiel?… Nun zorgu ne pri mia pakaĵo, sed iru inter ilin, kaj restarigu la ordon.

            La grafo balancis sian kapon silente.

            - Ne.

            Timiga batalbruo aŭdiĝis de ekstere. Pafo knalis. Durien pafis en la aeron, sed oni tute ne atentis lin. Suboficiro Bayonne volis fari ordon, sed iu bat-rompis lian nazon. Nur tiam fariĝis ordo, kiam soldato vangofrapis la Diablon de la Aero, tiam subkaporalo Izabela, kiel tigropatrino ĵetis sin inter ilin, kaj aperis ankaŭ King Roswang, tenante en siaj manoj duonon da ĉaro, kiun li haste derompis.

            Post du minutoj ne estis interbatado. Kiu povis, forkuris, kiu ne estis sufiĉe rapida, tiun subkaporalo facile  knokaŭtis kun sia mirinda, patrina instinkto, kaj King Roswang flanke de sia edzino renversis tutajn homvicojn per la duono da la ĉaro.

            Sir Yollan elpasis el sia tendo. La marŝalo, Durien kaj la aliaj superuloj jam regis la resonojn de la batalo. Kelkaj homoj ankoraŭ laŭte diskutis, tiujn ili silentigis.

            - Mi petas vin… - diris la grafo per trankvila, malvarmkoduta, sed bone aŭdebla voĉo. – Okaze de la plej baldaŭa incidento mi ne pagos du tagan soldon al la tuta kompanio.

            - Hohooo! – diris Toutain.

            - Kiel? – turnis sin la grafo al li eĉ pli malvarmkondute. – Kiu malsamopinias, tiu povas foriri tuj. Mi ordonas ĉi tie. Ekde nun retenu tiun, kiu komencos interbatadon, zorgu pri tio, ke ĝi ne disvastiĝu, ĉar mi ne kutimas aliigi miajn vortojn.

            Kaj li reiris en sian tendon. Vane, ŝajnas, oni estimis la grafon pro iu kaŭzo. Neniu diris eĉ unu vorton, kaj Fleur de Bac proponis, ke la plej fortaj soldatoj, gvidate de la subkaporalo, fondu militaran policon, kaj ili vangofrapu tiun, kiu ne plaĉas al ili. Li ne estas freneza perdi du tagan salajron pro alies interbatado, kaj cetere la fanatika anglo pravas laŭ li, kaj oni ne rajtas konduti tiel en la dezerto.

            La militara polico fondiĝis. Atentema spektanto povintus diri tion, ke tiuj homoj ludas ĉi tie la transformiĝon en la naturo: kiel la neceso kaj la sperto devigis la praajn, sovaĝajn hordojn, transformiĝi iom post iom al „armeoj”.

            Leŭtenanto Polchon fariĝis la komandanto de la „polico”, ĉar la ruĝbarbulo estis la sola gvidanto, kiu klopodis efiki al la animo de la interbatiĝantoj ne nur per belaj vortoj, sed li intervenis ankaŭ per kelkaj tre fortaj vangofrapoj.

            Jeremio Oblat sidis apud siaj instrumentoj kaj atendis. Sed venis neniu. Kratochvill iris tien kaj premis naztukon sur sian sangantan kapon. La sango tramalsekis la tukon.

            - He! Senrangulo! Venu ĉi tien, mi ekzamenos vin!

            - Ĉu? Ba, lasu min per tiu idiotaĵo.

            - Sed  homo! Eble vi bezonas operacion! Ĉu vi ne volas, ke mi helpu al vi?

            - Kompreneble jes. Vi povus doni al mi skatolon da maĉtabako

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:46:59
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

Kiam Sir Yolland repaŝis en sian tendon, febre brilanta okulparo rigardis sur lin el la mallumo.

            - Jes! Tia vi devas esti! Sir!. Vi estas granda homo.

            - Mi… - li respondis kaj mansvingis, tamen ĝi agrablis al li.

            Iu frapetis.

            Tiu povis esti nur sinjoro Wulkie, ĉar eskluzive li povis frapeti sur la tendo de la grafo antaŭ ol enpaŝi. Li povintus ricevi unuarangan patenton, kun tiu rimarki: „Inventaĵo, kiu dum dezertaj tendumadoj ebligas la aplikon de kutimoj ĉe ĝentilaj kontaktoj por bone edukitaj homoj.” Ĉar la dika, malalta organizanto faris lignopecon, al kiu li fiksis plumboglobeton per dratol, kaj skuinte ĝin, la plumbo, frapiĝanta al la ligno donis perfektan iluzion de frapeto antaŭ la tendo.

            - Sir – diris sinjoro Wilkie enpaŝinte -, mi dungis iun, kaj mi petas vian postan konsenton.

            - Kiun kaj en kia ofico.

            - Sinjoron Guliver, kiel dezertan fak-konsiliston.

            - Vi devas nuligi tion! – diris la knabino rapide. – Li estas danĝera homo!

            - Pardonon – respondis la organizanto ĝentile. – sed mi dingis lin ne kiel misiiston, kaj tiel la milda, senkulpa karaktero ne estas kriterio.

            - Se vi permesas al mi alparoli – interrompis la grafo, kiu ĝis nun agaĉis per sia samovaro -, mi opinias, ke estus bone, se sinjoro Wilkie eksplikus sian decidon pli detale.

            - Sir – komencis la dikulo -, post kelkaj eventoj mi devis konstati, ke rilate nian ekspedicion okazis multaj malzorgoj. Koncerne tiujn malzorgojn, sinjoro Guliver pruvis tiajn perfektajn spertojn, ke mi sentis tiel, kial ne ekspluati tiujn ankaŭ en la futuro.

            - Kiel?! – kriis kun histeria rapideco Anette (Elsworth? Lorion?…) – ĉu eble li aranĝis danc-vesperfeston por vanigi la ribelon? Ĉu li haltigis la unuan aŭton, kiam ni devis akiri kininon? Ĉu la armeo sekvas lin kun unuanima entuziasmo, aŭ min?

            - Mi petas vin fraŭlino… Mi do ne volas difekti viajn meritojn, kaj mi rekonas, ke vi estas nemalhavebla por nia armeo… sed tiu sinjoro estas praktika…

            - Ankaŭ la marŝalon vi pensis praktika kaj ankaŭ la aliajn gvidantojn, vi pensis praktika la kvincen gumajn gantojn, la kvindek rakedojn, la sepdek dekduojn da sekuraj pingloj kaj la mil alĝustigeblajn kravatfiksilojn el fiŝosto.

            Sinjoro Wilkie paliĝis kaj kriis profunde ofendita en lia honoro:

            - Mi ĵuras, ke mi ne sciis pri la kravatfiksiloj! Mi konfesas la gumajn gantojn, mi toleris la rakedojn, mi havis informojn pri la sekuraj pingloj, sed sciu, fraŭlino Elsworth…

            Dume la grafo enpensiĝinte trinkis sian teon:

            - Sendu tiun homon ĉi tien – li diris mallaŭte -, mi parolos kun li.

            - Ĉu vi ne volas dungi lin – demandis la knabino rapide, kaj kun minace brilantaj okuloj -, sciu, se vi faros tion, mi ne plu kunveturos kun vi!

            - Jes… Originale estis tiel… ke nur ĝis ĉi tie… pro via pakaĵo… kaj…

            - Sed vi lasis mian pakaĵon tie en mia valizo ĉe la vrako de mia aŭto. Tio estis sufiĉe malbela ago! Vi povintus meti ĝin en la fiakron. Nun vi lasus min sola en tiu ĉi sinistra rabistejo, vestitan per ununura komb-negliĝo.

            - Mi petas vin… Mi pensas tion, se mia armeo forlasos la oazon… ĝi estos tre sekura, kaj bona loko…

            - Ĉu por virino en ununura komb-negliĝo? Egalas. Faru tion, kion ĝentlemano devas fari en tia situacio.

            Vere ne eblas lasi ŝin ĉi tie… tiel, nenion havantan…

            - Kaj… Kien vi sendigis vian pakaĵon?

            - Mia patro skribas en tiu letero, ke li portigis mian valizon el la garaĝo kaj sendis ĝin al Ideles. Li aranĝis, ke la aviadilo de la dezerta ekspresvartransporto ĵetu ĝin per paraŝuto!

            - Ĉu dume via kara patro liberiĝis el la kaptiteco de la beduenoj kaj li revenis hejmen? Sed kien do vi vojaĝas?

            Ŝiaj palpebroj ektremetis, sed ŝi tuj respondis:

            - Kiel?… Ĉu mi ne diris al vi, ke mia patrino edziniĝis la duan fojon?

            - Kaj kiun vian patron tenas en kaptiteco la dezertaj hordoj?

            - Mian veran patron. La nomo de mia vicpatro estas Elsworth, mia vera patro nomiĝas Lorien… Lorien adoptis min antaŭ dek kvin jaroj.

            - Ĉu via vera patro adoptis vin?

            - Ne! Mi diris, ke Lorien estas mian vicpatro! Dio mia, kiel vi ne komprenas tion! Kaj Elsworth adoptis min, kaj nun li estas en kaptiteco, kaj mia patro skribis, ke mi liberigu lin, la pakaĵo estas sendita…

            La grafo viŝis sian frunton pala, ĉar lia kapo komencis zumi. Ekstere bruis la pordofrapilo, kaj enpaŝis la blankdentara, gaja aŭtisto kun sinjoro Wilkie. La knabino rigardis lin kun fulmaj okuloj.

            - Bonvolu sidiĝi – diris la grafo, sed la knabino rapide eksidis sur la solan, liberan seĝon.

            - Dankon – respondis Guliver. – Mi pensas, ke ankaŭ tiel ni bone komprenos unu la alian.

            - Se vi permesas unu demandon: kio estas via profesio, sinjoro?

            - Mi estas pentrartisto. Mi pentras pejzaĝojn en la dezerto.

            - Mi aŭdis tiel, ke vi bonvolus esti je nia helpo.

            - Volonte. Min interesas la aventuro, kaj mi ne estas riĉa. Mi volonte perlaborus altan monsumon.

            - Malriĉa homo? Interese… - diris Anette, kaj ŝi nervoze stamfetis per siaj piedoj. – Malgraŭ tio, vi havas belan aŭton.

            - Mi ne estas malriĉa. Nun precipe ne. Mi havis ekspozicion en Parizo, el ties enspezo mi aĉetis la aŭton, kaj restis ankoraŭ tiom da mono, ke mi povu pentradi en la dezerto.

            Li rigardis trankvile en la okulojn de la knabino.

            - Kiel mi vidas – rimarkis la grafo -, vi estas sperta pri la militistaj aferoj.

            - Mi soldatservis ĉe la spahioj, mi estas oficiro de la rezerva armeo.

            - Ĉi vi vere nomiĝas Guliver? – rimarkis nun la knabino. – Ĉar mi vidas sur via dokumentojo monogramon J. D.

            - Ĝi estas la donaco de pentrartisto Julies Daumier.

            - Ĉu vere?… - ŝi demandis moke, trenat-voĉe. – Interese. Mi pensis tion, ke vi uzas pseŭdonomon, kaj mi atentigas vin, Sir, kiu uzas falsan nomon, tiun oni devas trakti singarde. Ne prenu kiel ofendon, sed kio estas en mia kapo, tio estas sur mia lango.

            La aŭtisto ridetis.

            - Jes. Mi alte estimas la sincerecon… Fraŭlino Lorien…

            - Eble ni provu – meditis la grafo. – Mi konas kazojn, kiam malglraŭ la uzo de falsa nomo, iu donis tre efikan helpon. La falsa nomo estas tre bona rekomendo ĉe mi.

            - Mi ne veturos plu kun la kompanio! – kriis la knabino, kaj ŝi salte leviĝis. – Ho! Nur mia pakaĵo estus ĉi tie! Tiam mi ne devus resti kun vi eĉ por momento!

            - Ĉu ne al vi okazis akcidento sur la ŝoseo, veturante per malgranda, ruĝa aŭto? – demandis Guliver.

            - Jes. Kaj miaj kavaliraj savantoj lasis mian valizon sur la okazejo.

            - Ĝi estas malofta bonŝanco – diris la aŭtisto kun ĝentila entuzismo -, preterveturante ĝin, mi pensis, ke sekvante la spurojn de la akcidentita pasaĝero… mi kunportos vian valizon! Ĉiu via havaĵo estas ĉe mi, fiksita al mia pakaĵrako.

 

 

 

4

 

 

 

Ĝi estis knokaŭto.

La knabino nur nun konsciiĝis, ke ŝi renkontis danĝeran kontraŭulon. Li mensogas akurate, kiel maŝino, li batas kaj trafas precize, se iu staras vidalvide al li.

            Dankon! – ŝi respondis mallonge kaj turnis sin al la grafo. – Sir. Mi ne kunveturos kun vi. Sed mi avertas vin, ke la ĉefa komplico de la bandestro Biskra, nome Sokolof, kiu estas rompŝtelisto ĉe grandsinjoroj, sekvas vin. Ĝi estas skribita en tiu letero, kiun mi ricevis hodiaŭ, kaj Dio helpu min, ke nun mi ne mensogis. – Ŝi elprenis la leteron kaj legis:

 

 

Sokolof estas unu metron kaj okdek centimetrojn alta, li havas okulfrape blankajn, sanajn dentarojn, nigrajn harojn, iomete densajn, longajn, arkajn brovojn, li direktis ruĝan aŭton, kiam oni lastfoje persekutis lin, kaj li prefere asertas, ke li estas oficiro ĉe la spahioj en la rezervarmeo. Ĉiam je via servo.

 

 

            Bum!   

            La konkaŭtito rebatis, surplankigante per unu frapo sian ŝajne venkintan kontraŭulon. Sed li jam ne povis venki.

            Poste ŝi foriris pozeme kun altenlevita kapo.

            La grafo rigardis sur la aŭtiston. Li estis proksimume unu metron kaj okdek centimetrojn alta, li havis nigrajn, iomete densajn, sed longajn brovojn, okulfrape sanajn dentojn, kaj ĵus li asertis prefere, ke li estas oficiro ĉe la spahioj…

            - Sinjoro Guliver – diris Sir Yolland mallaŭte -, mi pensas tiel, ke momente mi ne povas akcepti vian afablan sin proponon. Mi firme decidis, ke mi mem gvidos la armeon.

            La aŭtisto kapbalancetis ridetante, kaj ankaŭ li foriris. Estis vespero. Kelkaj arboj de la oazo apenaŭ refreŝigis la sufokan aeron, al kio ankoraŭ aldoniĝis la odoro de la kaproj kaj aliaj dombestoj.

            Guliver iris rekte al la poŝtoficejo. Li trovis tie la patron de la nudpieda mesaĝisto, la poŝtestron. Li dormis sur duonmetra gazet-makulaturo. Li vekis lin.

            - Ĉu vi volas ricevi dudek frankojn?

            La maljunulo mansvingis.

            - Ĉu temas pri la telegramo de profesoro Olivia Holland? Ĵus kunpotris virino ties kopion. Ŝi donis al mi tridek frankojn. Aparte dek frankojn, ke mi diru al vi, se vi venos: nenio gravas estas en la telegramo kaj ŝi salutas vin.

            La junulo ĵetis kolere sian cigardon sur la teron…

 

 

Cetere la telegramo tekstis jene:

 

 

            Se Kirlow estas malsana, ni ne anoncu Hiacinton al la konkurso, aranĝota en Epsom, Johnson estas malbona ĵokeo

 

Grafo Y olland.

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:48:24
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K U N U A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

Matene jam la „militara polico” ordonis pri la ekiro. Tiel ili pli rapide kaj pli bonorde estis pretaj por ekmarŝi. Sir Yolland difinis la vojon sur la mapo. La ŝoseo ankoraŭ kondukas plu en la dezerto, kaj ĝi finiĝos antaŭ la plej proksima oazo. Sed marĝene estis skribite, ke oni signis la vojon tra dumil kilometroj per palisoj, tiel do longdaŭre sufiĉas pasi preter la palisoj.

            Sinjoro Strudl jungis sian ĉevalon, kaj kiam la grafo elpaŝis el sia tendo, li jam staris tie en la varmo kvardek celsiusgrada, portante sian grizan, cilindran ĉapelon, kiun li tuj eklevis:

            - Ĉu mi povas veturigi vian sinjoran moŝton ien?

            Li ĉiam demandis tion, kaj post kiam Sir Yolland kapjesis kaj sidis en la fiaklon, li mallevis la flagon.

            La aŭtisto sidanta sur la sojlo de la gastejo matenmanĝis kaj salutis la konkeranton.

            Kie estas la knabino?… Hm… Kial li serĉas ŝin. Ŝi certe restas ĉi tie. Efektive li devus ĝoji, ke li liberiĝos de ŝi.

            - Ĉu ŝia sinjorina moŝto ne venos? – returniĝis sinjoro Strudl sur la veturigista benketo.

            - Ne – respondis la grafo. – Ŝi venis nur ĝis ĉi tie.

            - Wirklich domaĝe – li diris kun degna afableco, ĉar li ne kondutis orgojle al Sir Yolland. – Ŝi estis kara karaktero… Hot! Hooo… Diendl! Du verfluchte Narr!…

            Ŝi estas ventokapa, frenezeta kreaĵo, ŝi volas kuri al Saharo… Tio certas, ke ŝi mensogas multe kaj veturas kun li ne sen ĉiu honestas intenco. Tamen ŝi estis apud li kore-anime en la malbono. Sed verŝajne, utiligante la unuan okazon ŝi estus ŝtelinta la ruĝan aktujon kun la rezulto de la esploroj, kun la mapo kaj kun la identigaj indikoj. Eblas, ke tiu blank-dentara, unu metra kaj okcent centimetrojn alta aŭtisto, kiu prefere asertas, ke li estas kapitano ĉe la spahioj, ankaŭ li ŝatus akiri la ruĝan aktujon. Nu egalas. Li estos singarda.

            - Ekveturu, sinjoro Strudl.

            - Bonvolu ne diri tion. Via sinjora moŝto nomu min nur Herr Josef Strudl. Aŭ kiel oni nomis min en Hietzing, ĉar mi naskiĝis tie: „Der Strudl Pepi..” Multaj belaj knabinoj nomis min tiel, kiam ili ankoraŭ ekatentis min. Hot, du zau!… Pardonon, mi diris tion al la ĉevalo. Gema! Diendl!

            Houben, la pistonisto, ekmuzikis la operon Aida, kaj ili ekmarŝis.

            Sinjoro Wilkie dungis aparte ok arabajn bubojn por peli la mulojn, gvidate de Goghur. Goghur estis sperta pri la uzo de armiloj  kaj portis kurgan glavon, per kiu verŝajne li kutimas bati la virinojn iafoje.

            Nur nun komenciĝis la laciga marŝado. Ili jam ne havis ŝoseon sub ilia plando, kaj ankaŭ la varmego pliiĝis

            Kiel la marŝado fariĝis ĉiam pli laciga, la ordo iom post iom ĉesis. Fine multaj homoj metis sian fusilon sur la ĉaron, ĵetis sian kamizolon surŝultren kaj iris en disaj grupoj.

            Ili ankoraŭ ne faris eĉ la duonon de la difinita itinero, kiam la soldatoj jam postulis ripozon. Ili grumblis laŭte. Fine la marŝalo ordonis bivakadon.

            La grafo cigaris kaj diris nenion. Iomete mankis la knabino al li. Estis neniu kun kiu li povus paroli. Li alkutimiĝis al tiu frenezeta, senrespekta, suspektinda kreitaĵon… Eh!… Ĉu eble ŝi ne mankas?

            - Ne. Estas pli bone tiel.

            Tage, kiam oni tendumis, li restis en la fiakro. Ĝi havis du avantaĝojn. Parte la levita ombrelo donis ombron, parte li ne devis kontaktiĝi kun la oficiroj. Li iomete abomenis sian armeon. Ili sidis ĉemizvestite, kriante, en disa malordo. Ne! Tiuj ne estas soldatoj. Ĝi estas fiamaso, vestita per uniformo. Tiu ĉi armeo neniam povintus forpeli la portugalojn de ie. Se nur ne el la drinkejo.

            La dua aristokrato, sinjoro Strudl, sidis sur la ŝtupo de la fiakro kaj manĝis. Iafoje li dormis, apoginte sin al la kotŝirmilo, sed li neniam kontaktiĝis kun la soldatoj. Post la tagmanĝo Sir Yolland donis al li cigaron, kaj la koĉero respondis: „Tanksen.” Li tranĉis ĝian ekstremaĵon kun grand ĝuo kaj ekfumis kaj elspiris la fumon tra siaj naztruoj kun fermitaj okuloj. Ili ne paroladis, sed bone komprenis unu la alian, unuaranga sinjoro kaj unuaranga servisto.

            Aŭdiĝis kornado. La malgranda, ruĝa aŭto preterveturis ilin, gardeme, ke ĝi ne puŝiĝu al la palisoj. Post nelonge la aŭto kaj sinjoro Guliver malaperis malantaŭ la sablodunoj, kiu onidire estas identa kun la publike danĝera bandito Sokoloff.

            - Kiel vi opinias… pri la soldatoj… kara Strudl – demandis la grafo la koĉeron, sidantan sur la ŝtupo de la fiakro.

            Li sputis malgrandan tabakpeceton de sur sia lipo, viŝis sian frunton kaj diris nur tion:

            - Dez ganze Gsindl gehört nach Stanhof…

            En Steinhof, apud Vieno, estis la ŝtata frenezulejo…

 

 

 

2

 

 

 

Sekvan tagon ili atingis vojforkon.

La palisoj disiĝis unu de la aliaj en du direktojn. Unu vico tien, la alia alien. Sed la angulo de la disiĝo ne estis tiel granda, ke ili povintus decidi, kiu estas la sudorienta direkto, ĉar la vojo malproksimiĝis laŭ akuta angulo.

            La marŝalo, kapitano Durien, ĉefleŭtenantoj Renoir kaj Polchon, krome sinjoro Wilkie sidis ĉirkaŭ la mapo en la tendo de la grafo .

            Sir Yolland aŭskultis ilian interkonsiliĝon, sed li ne diris eĉ unu vorton. Li sidis sur sia milita seĝo kaj skuretis maldikan bastonon inter siaj botoj, fiksrigardante en la plovon, dume li kelkfoje enspiris la fumon de sia cigaro, ĝustigis sian monoklon, sed ŝajne li tute ne atentis pri ili.

            - Nu, sinjoro! – diris Durien entuziasme. – Ni difinu la vojdirekton.

            - Nur bonvolu – intstigis la marŝalo lin -, mi ne ŝatus, se vi sentus tiel, ke mi  intervenis en vian agosferon.

            - Ho! – respondis Durien ĝentile. – La rajto de la fina decido estas la via, kiun ni ĉiuj estimas. Vi ordonas.

            - Tre bone – kapjesis la marŝalo kaj komandvoĉe diris al Renoir -, sinjoro ĉefleŭtenanto! Difinu la vojdirekton!

            - Nu do – diris Renoir kaj lekis siajn lipojn. – Laŭ mia opinio nia vojo al Sudano estas sudorienta… Ĉu vi ne pensas tiel?- li turnis sin al Polchon.

            - Mi submetas min en ĉio al la ordono de miaj superuloj – respondis tro humile la leŭtenanto, havanta ruĝan rondbarbon, kiu zorgis pri tio, ke la odoro de la maĉtabako, brando kaj la cepo ne estu  tolerebla eĉ por momento.

            - Ba, por kio utilas tiu ĝentila kondutmaniero?! – diris nun la marŝalo afable. – Ni estas oficiroj, ĉe kiuj la diferenco en la rango apenaŭ gravas ekster la deĵoro. Nu ek, knaboj, nur senĝene, bonvolu difini la vojdirekton, kvazaŭ mi ne estus ĉi tie.

            - Nu do… - diris Durien preninte profundan spiron. – Nun ni estas proksimume ĉi tie – kaj li fingre montris sur iun punkton de la mapo. – Ĉu ne?

            - Jes kompreneble – trankviligis li Renoir -, se vi diras, ĝi cetre estas tiel.

            - Nu do laŭ vi – li turnis sin al Renior – ĉu ni devas iri tien aŭ ĉi tien?

            - Mi diris nenion! – protestis la leŭtenanto. – Mi ankoraŭ nur atentas, mi atendas la ordonon, mi ne estas tiel vantaĉa, ke mi nun difinu la vojdirekton.

            Ili rigardis la mapon dum kelkaj sekundoj tiel, kiel senkonsilaj medicinistoj speciale gravan malsanulon.

            - Laŭ mi – opiniis Polchon – estus plej bone, se ni eĉ plu akceptus la saĝajn ordonojn de la marŝalo.

            - Estas ridinde – deklaris marŝalo Podvinecz -, ke la ĉefkomandanto devas okupiĝis pri  bagatelaĵoj. Ĉu eble vi povas difini vojdirekto sen mi?!

            - Laŭ mi… Do… mi opinias, ni Suprenĵetu moneron – diris Polchon -, se ĝi estos fronto, tiam ni iru tien, se ĝi estos dorso, ĉi tien.

            - Tio ne estas malbona – rimarkis Renoir malkuraĝe kaj rigardis al Durien.

            - Mi ne volas ĝeni la militan konsiliĝon – interrompis nun Sir Yolland -, sed eble estus pli facile difini la sudorientan direkton per kompaso. Ĉu ne?

            - Vi pravas – kapjesis la marŝalo ridetante, kvazaŭ li vane estus atendinta tiun bonan respondon ĝis nun, kiun li jam delonge sciis, li nur estis scivola, ĉu ankaŭ aliulo divenas tion. – Jen vidu, oni devas nur pensadi, kiel Sir Yolland faris tion. Elprenu, sinjoro kapitano, vian kompason, kaj difinu la ĝustan vojon!

            La kapitano etendis sian manon al la ruĝa kamizolo kun ora epoleto kaj, kaj li heziteme, malrapide eltiris biskotan rulaĵon el sia poŝo. Li rigardis ĝin server, iom timeme, poste li denove remetis la kukon en sian kamizolon.

 - Ĉu kompaso? – li diris poste. – Mi pensas, ke mi lasis ĝin ien. Sinjoro ĉefleŭtenanto bonvolu pruntedoni al mi la vian…

            - Mi petas pardonon, sed mi ne havas kompason – diris Renoir rapide. – Ĝi ne troviĝis en mia ekipaĵo.

            - Nu, tio estas bela! – diris la marŝalo kosternite. – Oficiroj sen kompaso. Ankaŭ tian miraklon oni travivas.

            La grafo rigardis al Wilkie, sed li mallevis siajn okulojn kaj mordetis sian lipon.

            - Mi jam vidas – diris Polchon malestime al Durien kaj Renoir -, ke nur  unusola fidinda homo estas inter ni, la animo de la armeo: injoro marŝalo. Kun hontiĝo ni devas pruntepreni vian kompason.

            Sekvis ĝena silento.

            La marŝalo plenblovis sin kaj palpadis siajn ordenojn. Fine li ekparolis mallonge:

            - La tasko de marŝalo ne estas tio, ke li gardu kompason. Mi ne povas pensi pri ĉio.

            - Kvankam – meditis la grafo duonvoĉe – ni vane metas la kravat-fiksigilon sur la mapon…Ĝi ne taŭgas difini la direkton.

            Ĉar sekvis tre granda silento, li ekstaris, remetis sian monoklon kaj trankvile cigarante lasis la stabon en la tendo. Estis kvieta nokto. La plimulto de la soldatoj dormis, tie-ĉi tie aŭdiĝis parolado, kaj sinjoro Strudl legis ion ĉe la lumo de la lampo de la fiakro, sidante sur la ŝtupo de la veturilo.

            En la foro burnusa homo proksimiĝis, rajdante sur kamelo.  Li sidis sur sia kamelo kun klinita kapo, volvinte sin per la mistera, blanka tuko de la indiĝenoj. Li trotis ĝuste preter la fiakro, kiam la grafo atingis tien.

            - Vidu – diris la grafo al la koĉero -, mi miras tiujn homojn. Ili ne bezonas kompason kaj mapon. Ili trafikas en la dezerto tiel, kiel ni sur la stratoj de grandurboj.

            - Kaj ili ne devas pagi monpunon, malregule avancinte – respondis sinjoro Strudl…

            - Pri kio li pensas, kiam li trotas en la dezerto sola – meditis la grafo.

            La bedueno returniĝis sur sia kamelo kaj respondis jene:

            - Pri tio, ke ekzistas ankaŭ netolereblaj kunvojaĝantoj.

            Sinjoro Strudl ekstaris kaj fiksadis sian vipon apud la ledan ujon pro surprizo. Ankaŭ la grafo surpriziĝis.

            La bedueno sur la kamelo estis fraŭlino Morgenstern, Elsworth, Lorien Anna, Anette…

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:49:24
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

3

 

 

 

La aŭtisto kaj la mult-noma virino, ĉiam tiuj du homoj!

Estas evidente, ke ili ĉirkaŭflankumas la kompanion. Ŝajne neniu el ili volas veturi kun li, kaj tial de tempo al tempo ili aperas sub ia preteksto.

            La virino kriis ion, la kamelo surgenuiĝis, kaj ŝi elseliĝis.

            - Mi ne volis tendumi ĉi tie por eviti vian proksimecon, sed se vi jam alparolis min, mi povas ripozi ankaŭ ĉi-loke.

            - Se vi deziras trinki tason da teo… - proponis la grafo.

            - Dankon. Nenion de vi, Sir. Vi elmontris sufiĉe, kiom ŝarĝe mi estas al vi.

            - Vi vere eraras. Mi nur ŝatintus meti klara kelkajn obskurajn cirkonstancojn

            - Mi scias, nun vi denove akuzos min per tio, ke mi ne diras la veron. Ĝi estas via fiksa ideo, Sir, se vi ne koleras pro tio. Mi estas tiel malkaŝa kaj sincera, ke simila komparo eĉ ne venas en mian kapon. Mi ne povas mensogi, kredu tion.

            - Ĝi certas – aprobis la grafo -, ĝuste tial ne estas bone, ke vi faras tion ĉiupaŝe, mi vere badaŭrus, se vi prenus tion, kiel ofendon…

            - Nu bone… ne gravas, ke vi senkulpigu vin – mansvingis Anna.

            La grafo volis certigi ŝin, ke li tute ne pensas pri tiaĵo, sed la knabino tuj komencis fajfadi.

            Misedukita!

            - Kiel progresa via vojaĝo? – ŝi demandis poste leĝere.

            - Dankon. Malrapide, sed certe.

            - Certe, ke malrapide – korektis lin la knabino.

            - La militistaro neniam kuregas. Gravas, ke ĝi marŝu egalritme kaj kontinue.

            - Nu. Ĉu vi estas klarvida pri tio, ke via situacio estas malesperiga, senperspektiva, vivdanĝera kaj sencela.

            Sir Yolland malgaje purigis sian monoklon dum kelkaj sekundoj.

            - Sed ĉu cetere ĝi estas kontentiga? – li demandis fine.

            - Ne ŝercu, Sir. Mi venis post vin tial, ĉar vi estas en danĝero.

            - Hm… Kaj kiomgrade minacas min danĝero?

            - Momente vi staras preskaŭ meze de la plej terura dezerto en la mondo, kun multe da suspektindaj homoj. Kaj neniu el ili havas eĉ konjekton, kio estas la dezerto, marŝado, kien ili volas iri.

            - Mi petas vin… ili ĉiuj estas koloniaj oficiroj.

            - Sed, Sir! – kriis la virino kaj kunfrapis siajn manojn. – Ĉu vi ankoraŭ ne vidas, ke la sola homo en tiu societo, kiu kalkuliĝas soldato, estas vi?!

            - Nu sed la marŝalo, la kapitano…

            - Ĉu vi ankoraŭ ne pensis pri tio, ke eble trompistoj trudiĝis en vian proksimon?

            La grafo palpebrumis embarasita.

            - Tiaĵo kelkfoje venis en mian kapon – li diris poste, kaj li tute ne rimarkis, ke li senintence sorbadas la teon, verŝitan fare de la virino. – Kial vi ne avertis min ĝustatempe? Kiam ankoraŭ estintus pli simple returniĝi?

            - Kiel? – ŝi demandis rapide, per la voĉo de la mensogontoj, kiam tute ne la demandon ili volas aŭdi denovne, sed ili intermetas vorton por gajni tempon kaj elpensi subite ion malveran.

            - Kial vi ne atentigis min pli frue?

            - Kiel pli frue?… Ja?!… Kial mi estus avertinta vin? Vi nekompreneble kondutis tiel, kvazaŭ vi ne kredus ĉiun mian vorton blinde. Sed nun mi atentigas vin: reiru en Ain-Sefra-on kaj dungu gvidanton, ĉar…

            - Dankon, fraŭlino Elsworth, Lorien. Eblas, ke vi pravas, kaj ni pereos. Sed grafo Oliver Yolland ne returniĝas kun sia roto eĉ tiam, se ĝi rekrutiĝis el trompistoj.

            - Ĉu vi ne estas tiom elektema, ke trompisto ne estu en via proksimo?

            - Lastatempe mi komencas kredi tion, ke iafoje estas malfacile malhavi la societon de trompisto.

            Sinjoro Wilkie alvenis.

            - Sir, viaj oficiroj ne povis decidi la marŝdirekton.

            - Ĝi estas tute egale, kara Wilkie, nur unu afero gravas, ke ili marŝu antaŭen!

            Anna rigardis al la grafo kun stranga surprizo, longe, esplore, kvazaŭ ŝi estus atendinta ne tion, kvazaŭ ŝi estus imaginta lin alia homo ĝis nun.

            Kiam la roto marŝi plu, la soldatoj vidis mirante, ke apud la grafo sidas bedueno en la fiakro, kiu ruĵas siajn lipojn!

 

 

 

4

 

 

 

Ĉar ili nek aŭrore atingis la oazon, evidentiĝis, ke ili devintus iri alidirekten. Sed ankaŭ ĉi tie estas multaj palisoj pikitaj en la teron, tiuj do signas la vojdirekton ien. Se iom malproksime, sed oazo devas sekvi.

            Sed sekvis nenio.

            Kaj estis tagmezo. En Saharo, kie oni mezuras la temperturon ne tiel, ke „en ombro”, ĉar ĝi ne ekzistas tie.

            - Atentu min – diris subkaporalo Izabela al la okulvitra remburistoKratochvill (kiu verkas romanon). – La tuta afero ne plaĉas al mi.

            - La gvidantoj sekretas ion.

            - Ili ne komprenas la direktadon.

            - Ili vane sekretas, ĉiu scias tion. En mia romano rolas homo, kiu estas ŝoforo kaj anoncas sin por fariĝi piloto. Li konstatas nur el alteco, kiel granda diferenco estas inter atakanta ĉasaviadilo kaj eta taksio.

            Izabela per subita korpomovo suprenigis sur sia ŝultro la rimenon de la fusilo kaj rigardis sian marŝantan filon kun decidkaraktera, serioza, zorgoplena vizaĝo.

            - Mi diras al vi, Kratochvill, ĝi estas dezerto, kaj oni ne ŝercu pri mi en tia vermego. Ni devas scii, kien ni iras!

            - Pro tio ne estos malpli varme.

            - Tio certas – opiniis Toutain -, ke la tuta afero estas suspekta, malklara kaj estas io malhonesta en ĝi. Vi povas kredi min! Se iu scias, kio estas malhonesta, mi estas tiu.

            - Vi povas diri, kion vi volas! – kriis Izabela. – Ni ĉiuj estas idiotaj, se ni lasas konduki nin je la nazo en Saharo! Mi volas scii, kien ni iras! Fine ja mi estas patrin’… - Ŝi timiĝis, sed poste ŝi daŭrigis rapide: - mi estas patriota karaktero, kiu marŝas ne pro entuziasmo, sed pro mono. Mi havas la rajton scii, kien oni gvidas nin!

            - Ba, knaboj – diris Jordan, kiu estis aldviolonisto, sed li bone ludis ankaŭ sur akordiono. – Ni ja iras preter palisoj, ĝi signifas tion, ke vojo estas ĉi tie, ni do atingos ien.

            - Sed kiam! – kriis la subkaporalo. – Ĉar ni devas ankaŭ trinki en tiu ĉi malbenita varmego, kaj ni ne povas fonti akvon el paliso.

            La ordo tute ĉesis. Sinjoro Wilkie kuŝas svene en la ĉaro de la Ruĝa Kruco, sur la supro de homa hekatombo. Stabkuracisto Oblath metas trempitan tukon super sian koron, li ŝatus embrokacii siajn tempiojn per diluita amoniako, sed li ne povis atingi la ŝrankon de la medikamentoj, ĉar barikado de tornistroj kaj pafiloj baras lian vojon. Ĉiu disĵetadas siajn mantelon, kamizolon kaj konstante trinkas akvon.

            La marŝalo elseliĝas laca. Renior kaj Durien staras apud li senkonsile. Polchon, kiel ia ruĝbarba buldogo, moroze maĉas sian pipon inter siaj maldensaj, brunaj dentoj.

            Goghur, la indiĝena gvidanto iras al la grafo, kiu ĵus pagas la veturkoston de la fiakro, kaj li helpas descendi al fraŭlino Anna.

            - Sinjoro – li diras -, mi devas paroli kun vi.

            - Parolu, kara indiĝeno – respondas la grafo, kiu neniam ŝanĝis siajn manieron kaj stilon, kiam li staris vidalvide ĉu al la sekretario de la burso, ĉu al araba indiĝeno.

            - Sinjoro. Ni estas minacataj de morto. Ekirinte el Bilmo, sur kiu ajn karavanvojo ni devintus trovi oazon ne pli ol dudek kvar  horoj.

            - Sed kien kondukas la palisoj? – demandis la grafo.

            - La palisoj, sinjoro – respondis la arabo -, jam tre ofte signis vojon al la morto. Ekzistas, sinjoro, malicaj homoj, kiuj eltiras la palisojn, montrantajn la ĝustan vojon, kaj ili denove enbatas tiujn en la teron por vojerarigi. Dum tagoj ili iras antaŭ la karavano en distanco de kelkaj mejloj, ĝis ties akvo, manĝaĵo, energio elĉerpiĝas, kaj fine ili prirabas la viktimojn.

            Ĉio ĉi sonis tre verŝajne. La grafo trankvile elektadis cigaron el sia cigarujo.

            - Sendu al mi tiun ostecan, altan, brunvizaĝan suboficiron – li dirs al Goghur. Poste li turnis sin al Anna. – Ĉu vi deziras trinki tason da teo?

            Anna Anette denove rigardis sur lin, kvazaŭ ŝi ne tiel imagus la grafon tia.

            - Ĉu nun vi pensas pri teo?! Vi ja… aŭdis, ke ni estas en morta danĝero! Kion vi volas fari?

            - Nu… ni do elpensos ion.

            Malproksime en la mallumo stranga ekbrilo de reflektoro fendis la nokton, kaj ĝi denove estingiĝis apud iu monteto ĉe la turniĝejo.

            Aŭto veturas antaŭ ili…

            Alvenis la osteca, brunvizaĝa suboficiro: subkaporalo Izabela.

            - Nu… mi petas vin. Mi jam plurfoje atentis vin. Vi estas saĝa, decidkaraktera homo. Kiel vi nomiĝas?

            - Cavelotti – diris sian falsan nomon sinjorino Roswang, la patrino de la Diablo de la Aero.

            - Ĉu vere? Ĉu vi do estas italo? Nu, subkaporalo, mi pensas tiel, ke ni vojeraris iomete.

            - Mi sciis!

            - Ĉu vere? Vi estas sagaca. Nu do vojerari estas homa afero. Tamen estus bone ŝpari per la akvo. En tio mi kalkulas vian komprenemon.

            - Bonvolu kredi, ke mi ne prodigas la akvon – ŝi respondis spiteme.

            - Mi scias. Mi venigis vin ĉi tien, ĉar mi nun… nu… mi observas la homojn. Vi… sinjoro subkaporalo, ŝajnas firmkaraktera, saga kaj fidela soldato. Ĉu vi komprenas min? Ĝis nun la ordo ne gravis, sed nun ni devas atenti. Ni estas en malagrabla situacio. Mi fidas vin. Vi povas foriri.

            SirYolland ne sciis, ke li parolas kun virino. Sed li ne povintus agi pli ruze, se li scias la sekreton de sinjorino Roswang, kaj li volas tion, ke subkaporalo Izabela ekde nun iru por li en fajron.

            Grupo da soldatoj diskutis. Ili kolere riproĉis la gvidantojn kaj puŝadis la malesperiĝintan serĝenton Bayonne.

            - Parolu kompreneble – kriis Toutain -, diru al la gvidantoj, ke ni volas verŝi puran akvon en la glason!

            - Ne eblas venigi tiel homojn en Saharon! – pugne gestadis Wolfram, la lokomotivestro, kaj la aliaj minace murmuris konsente. – La gvidantoj estas trompistoj.

            - Kiu asertas, ke li estas oficiro, tiu estu sperta en la dezerto – tondris la voĉo de King Roswang, kiu cetere estis silentema.

            - Vi nur silentu! – eksonis kategoria voĉo, kaj King Roswang tuj silentiĝis. Subkaporalo Izabela estis tiu, kiu ĵus alvenis tien.

            - Mi diris, ke sufiĉe! – ŝi kriis energie kaj laŭkutime forte frapis sur sian bruston. – Se okazis ia problemo, tio estas plie pro la soldatoj.

            Vi estas tiaj, kiel bandaĉo. Vi misuzas la bonecon de sinjoro grafo.

            Ili mutiĝis pro la subita ŝamĝiĝo.

            - Ni volas scii, kien ili gvidas nin! – interrompis Fleur de Bac. Je lia malbonŝanco!

            - Ĉu vi volas scii?- stridis la subkaporalo. – Konstatu tion laŭ la movo de la steloj, vi ja estas legiano. Krome tiu via amiko, kies duonon da vizaĝo oni debatis, bedaŭrinde. Se vi estas legianoj, diru, kie ni estas! Ek! Nu, bonvolu! Legianoj! Kiu staros gvide de la roto?!

            Iomete ili eksilentis. Duke of Roswang, la Diablo de la Aero rimarkis:

            - Tamen ĝi estas friponaĵo…

            - Silentu, nazmukulo, ĉar vi ricevos vangofarapon – respondis la subkaporalo kun surpriziga vortoturno de oratoro, poste ŝi ĉirkaŭrigardis bataleme. – Mi ne defendas la onidirajn oficirojn – daŭrigis la subkaporalo -, mi diras nur tion: trua sako torvas flikon. Ni estas kvitaj. Al kiu ĝi ne plaĉas, tiu montru, ke li estis legiano! Kaporalo Bilottey, se li ne estas, gvidu nin, aŭ Kratochvill rigardu supren sur la ĉielon, kaj difinu la vojdirekto, kiel bona soldato, servinta en la dezerto. Ĉar la direkto estas skribita sur la steloj.

            - Bonvolu kredi, ne mi skribis tion – senkulpigis sin la remburisto.

            - Nu… tamen… - murmuris King Roswang – ni devas fari ion…

            - Oni atendos ĝuste vin tie, kie vi devas fari nenion alian, ol dormi kaj plenŝtopi la stomakon – diris la subkaporalo per tiu malestimega voĉo, plena de kaŝitaj riproĉoj, kiel li kutimas humiligi sian edzon ĝispolve. – Aŭskultu min! Mi asertas, ke la sinjoro grafo estas bona

homo, kaj li volas fari bonon al ni. Ni porciigu la akvon ŝpareme, ni klopodu marŝi rapide kaj en ordo. Kiu kredas tion, ke ni devas buŝaĉi kaj interbatadi, jen mi estas, tiu anonciĝu!

            Ŝi finis, frapis forte sur sian bruston kaj ĉirkaŭrigardis atendeme.

            Sed neniu elpaŝis.

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:55:30
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K D U A   Ĉ AP I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Dume en la tendo de la marŝalo okazis malgajaj kaj sinceraj eventoj. Sinjoro Wilkie fartis pli bone kaj aperis en la societo. Unue ili trinkis la kafon mute kaj rigardis la mapon, stenitan sur la plankon, kiel ian mistikan sfinkson, kiu scias la grandan sekreton, kaj li povus diri ĝin per sia unu trajto. Sed li ne faris tion.

            - Ĉar ni ekmarŝis de tie ĉi – diris Durien, montrante sur la mapon per sia fingro -, ni devas iri malsupren.

            - Kien? – demandis Polchon.

            - Tien – montris la kapitano.

            Polchon simple turnis la mapon ĉirkaŭ ĝia centro tiel, ke Kaplando kaj Tuniso ŝanĝis lokon.

            - Ĉu nun?

            Durien konsterniĝis. La „malsupre” inversiĝis, kaj estis „supre”.

            - Sinjoroj – diris Mr. Wilkie -, la komedio finiĝis. Ni sternu niajn kartojn.

            Ili longe sidis silente.

            La marŝalo ekparolis la unua, kun profunde klinita kapo, kun milde tremanta barbo, anime rompiĝinte.

            - Mi naskiĝis en jaro 1879, kiel tute malgranda bebo. En la pitoreska Skutario ekvidis min la lumo de tiu ĉi mondo, kiu de tiam neniom ŝanĝiĝis. Mia patro post la liberiĝo decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Usonon. Usono estas la patrujo de la mono, kaj ĝian standardon ornamas steloj. Tio estintus la malpli granda problemo. Sed mia patrino laboris kiel lavistino, vendis brodaĵojn, kaj tial ni estis malriĉaj, eĉ ni vivis mizere en keloloĝejo. Tiel mi iĝis violonfaristo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Gvatemalon. Tiun landon mi jam longe konis helpe de poŝtmarkoj. Gvatemalo estas malgranda ŝtato, sed ĝi situas en ĉiuj direktoj de la ventorozo, kaj ties klimato estas tre konsiderinda. Mia patrino denove lavis kaj vendis brodaĵojn, dume mi vilolonludis en stacidoma restoracio sur mia propramene farita violono. Tiel mi atingis mian deksesan jaron jam en mia frua junaĝo. Kiam mia patro liberiĝis, li decidis komenci novan vivon, kaj ni elmigris en Hondurason. La loĝantoj de Honduras havas diversajn aĝojn, ili okupiĝas pri terkulturado kaj bestbredado. Tiel mi venis al la militistaro. Tiutempe la defenda forto de Hunduras bezonis urĝan reorganizon, ĉar la ŝtato ankoraŭ ne havis armeon. Mi estis komisiita per estigo de grava soldatarspeco, kiun oni tute ne konis en Honduras.

            - Kia soldatarspeco ĝi estis? – demandis sinjoro Wilkie.

            - Militista orkestro – li flustris kun mallevita kapo. – Ĉar mi estas ĉeftamburisto… Profunda ĝemo sekvis la dramecan paŭzon. – Tiel ĝi okazis, sinjoroj. Kiam mia patro liberiĝis, li ne daŭrigis sian malnovan vivon. Sed li komencis nek novan. Ni entombigis lian kadavron por eterna ripozo. Tiel eksplodis la revolucio subite, kiu de iu tago al la alia neniom ŝanĝis mian sorton. Oni subpremis la revolucion, kaj mi aperis en la palaco de la prezidento, en la nomo de la malsata orkestro de sapeistoj. Sed la mandato de la prezidento ĝuste tiam finiĝis, kaj laŭ la ludregularo de la lando neniu povas esti prezidento dufoje en sinsekvaj regperiodo. Ili serĉis iun, kiu laŭ la formaleco povus plenumi tiun oficon por mallonga tempo, ke la malnova prezidento denove povu transpreni sian postenon. Tiel okazis, ke mi transprenis la potencon kaj proklamis la diktaturon, mi fariĝis marŝalo, kaj mi enkondukis la devigan publikan instruadon.

            - Kiom longe estis prezidento via ekscelenco?

            - Kvin tutajn minutojn, sinjoro…

            Estis granda silento.

            - Poste – daŭrigis la marŝalo anime rompite – oni komencis amasigi obstaklojn kontraŭ mia agado. La malamikoj de la prezidento persekutis min, kaj kiam la nova revolucio venkis, oni volis mortigi min. Nokte elsaltinte el mia lito, mi forlasis la landon kun ununura fortepian-partituro, sed la popolo eĉ nun rememoras mian mallongan regadon, benante min. Bädeker mencias mian loĝdomon inter la historiaj vidindaĵoj de Honduras, kaj turistoj vizitas ĝin. Kion mi diru ankoraŭ? Krome artisto planis mian rajdostatuon antaŭ du jaroj. Bedaŭrinde lia tiu malsano ekregis lin, kaj li komencis furiozi. Juĝu, sinjoroj: ĝi estas mia aŭtentika vivhistorio por mezlernejoj… La ceteraj jam estas la sorto de la ekzilita prezidento: Mi fariĝis staciestro en Egipto. Kopiisto de partituroj en Oran, fine ludgvidanto en kazino de Maroko.

            - Krupiero! – miregis sinjoro Wilkie.

            - Vi trafis tion – kapjesis la marŝalo. – Sed estas tute egale, kiam oni estas ekzilita! Mi loĝis en la hotelo Mammunia, sed kiam la kazino ĉesis, oni ekzilis min ankaŭ de tie, kaj mi ne havis hejmon. La hotelservisto permesis, ke mi enloĝiĝu provizore en iun komfortan kofron de la pakaĵdeponejo sur la etaĝo.

            La dika organizanto ofte kapjesis, kaj marŝalo Podviecz daŭrigis.

            - Tie mi dormis la amaran dormon de mia ekzilo. Kiam iu gasto forvojaĝis por mallonga tempo, sed li rezervis sian ĉambron, mi povis dormi en la malplena apartamento, sur mallarĝa kanapo. Eĉ mi povis razi min, kiam la kresko de mia densa barbo bezonis tion. Tiel mi venis en la luaĵon de kapitano Durien, kie vi, altestimata sinjoro, vizitis min. La ceterajn rakontos sinjoro kapitano…

            - Unuavice mi devas konfesi tion, ke mi ne estas kapitano – komencis Durien -, kaj eble ankaŭ tio interesas vin, ke mi nomiĝas nek Durien.

            - Kio do vi estis, antaŭ ol vi soldatiĝis?

            Durien silentis longe, kaj ekparolis kun profunde mallevita kapo:

            - Frizisto de virinoj…

            En Saharo…

            - La vera nomo de sinjoro Durien estas Felikso Brommel – interrompis la marŝalo -, kaj jam dum lia junaĝo lia patro razis anglan nobelan familion. Tiel venis la infano Brommel en Marokon. Sed oni reprenis lian licencon, ĉar li uzis propre-inventitan harkolorigilon.

            - La couleur varies… - murmuretis Felikso…

            - La farbo bezonis ankoraŭ iom da perfektigo – daŭrigis la marŝalo -, sed la malpacienca inventisto uzis ĝin pli frue, kaj la problemo okazis pro tio. Blondulino kolorigis sian hararon bruna, kaj ĝi fariĝis verda. Mi vidis la virinon… Estis terure. Mi protektis helpe Brommel-on, kiam li fariĝis ĉarlatano: li razis kaj ondumis en licenco, sekrete, noktomeze por tre malalta prezo. Mi venigis lin en la kazinon kiel parget-kartludiston. Ricevinte dudek frankojn da salajro, ĉiuvespere, elegante vestite li devis forludi nekredeble altajn monsumon por allogi la fraŭdistojn kartludi. Li devis fordisipi centilojn da frankoj kun enkurdritaj poŝoj. Kiam vi, altestimata sinjoro, trovis min en la ĉambro de kapitano Durien, kiun bedaŭrinde mi neniam vidis, kvankam mi volonte uzis lian apartamenton, ĉar li fumas bonegajn cigaredojn… Tiuj estas funelformaj, fortaj cigaredoj, nome Zrna, kaj mi pensas, ke li portigas tiujn el Serbio… Vi, sinjoro, estimis min per bonega propono, sed vi havis kondiĉon inklinigi la kapitanon por nia afero. Kiun mi ne konis. Kion fari? Mi ne povis preterlasi tiun okazon. Tiel mi persvadis Felikson, kiu entreprenis ludi la rolon de la kapitano.

            Denove fariĝis silento.

            Sinjoro Wilkie demande rigardis al Polchon, kiu mandorse glatigis sian ruĝan rondbarbon antaŭen el sub sia mentono kaj ekfumis pipon.

            - Mi ne lernis tiom, kiom la ĵus parolinto, tial mi preterlasos la multe da idiotaĵo. Mi estis maristo kaj fino! Balenĉasisto. Punkto. Ĉe Jörvettborg mi batis rodkapitanon tiel per ĉefmasto, ke li de tiam tremas kaj singultas. Nenio pli! Oni forstrekis mian nomon el la libro de la maristoj. Kion mi povis fari? Mi dungiĝis al tiu ĉi armeo kiel pajaco. Kaj nun tiu ĵetu la unuan ŝtonon sur min, kiu ne timas, ke mi vangofrapos lin!

            La prema fumo de la kruda tabako sufokeŝvebis en la malgranda tendo. Ili ĉiuj rigardis al Renoir. La silentema, delikata, malalta oficiro ŝiradis embarasite sian grandan ordenon, pri kiu poste evidentiĝis, ke ĝi rajtigas la spektantojn denove viziti la cirkon Picadilly.

            - Vi, sinjoro ĉefleŭtenanto – turnis sin Mr. Wilkie al li -, kio vi estas kiel civilulo?

            - Fianĉino – ŝi respondis kaj profunde ruĝiĝis.

            La ordenoj de la marŝalo ektintis, kaj la pipo falis el la buŝo de Polchon. Renoir estas virino.

            - Tial mi diris, ke mi estas oficiro por loĝi en tendo sola…

            - Kial do vi faris tion? – konsterniĝadis sinjoro Wilkie.

            - Mi povas diri nenion pli… - respondis Renooir kaj ekploris. Ŝi ekspluatis la okazon. Ho, kiomfoje ŝi ŝatintus plori ĝis nun, sed estis neeble. Kiel malbone estas al la viroj. Ili neniam povas plori. Oni ne akceptus tion precipe de infanteriana oficiro.

            - Mi interkverelis kun mia fianĉo. Li komencis danĝeran entreprenon. Li pravis, sed fine ja mi estas virino, kaj mi pensas lian vivon pli valora ol lian devon. Mi opiniis, se mi minacos lin per tio, ke mi ĉesigos la kontakton kun li, tiam li cedos. Li resendis mian fiaĉinan ringon… Dio mia, kel malfeliĉa mi estas… Tial mi venis ĉi tien… Mi akiris legitimilon… ankaŭ mi volas suferi, kiel li, ankaŭ mi mortu ĉi tie en la dezerto.

            - Post la aŭditaj – ekparolis sinjoro Wilkie – kion fari?

            - Mi pensas – opiniis Felikso Durien -, estus plej bone, se la fraŭlino repaciĝus kun sia fianĉo.

            - Laŭ mi la familia konflikto de ĉefleŭtenanto Renoir ne estas nia plej urĝa problemo. Ni staras meze de Saharo, de la verto ĝis la plando en peĉo.

            - Ne interkonsiliĝo estas bezonata nun – diris Polchon -, sed helpo.

            Responde aŭdiĝis hupo de aŭto el la malproksimo.

 

 

 

2

 

 

 

La koĉero ĵetis la kovrilon sur Dirndel-on kaj murmuris ion en sia viena dialekto pri Herrgott…, poste li ligis al la kapo de la ĉevalo la avelsaketon kaj eklumigis la du lampojn. Li faris tion kun tia malrapidritma trankvilo, ke Saharo kelkfoje, por momentoj, ŝajnis fiakrostacio ĉirkaŭ li.

            - Estas problemo, sinjoro Strudl – alpaŝis lin Sir Yollan.

            - Mi vidas tion, bitsen… sed i’halts maul… Buŝo senparolo, kapo sen hemikranio…

            - Prave. Vi estas saĝa homo. Eĉ ĝis nun mi rimarkis tion. Tial nun mi demandas vin, kiel saĝan homon, kio estas via opinio?

            - Mi do diros tion, se herr graf estimas min pert io. Ĝi ne estas la unua okazo. Al barono Radel, kiam li venis en Burgon por aŭdienco, mi ĉiam donis al li ŝancumon pri la ĉevalkonkurso. Kiam li gajnis, li diris: „jen estas kvindek forintoj…” Ĝi estis alta monsumo!  Kaj li frapetis mian ŝultron : „Genz heit holt dran, herr Strudl”… - Kaj li ĝemis. – Wo sein die sene olde zeiten… Kio estas mia opinio… tio estas simpla. Tiu, kiu ĉevalrajdas avane, havanta barbon, li memorigas min pri mia infanaĝo, kiam la soldatoj marŝis sur la strato Wipplinger en Wagram por pafi prajme, kaj malantaŭe venis la orkestro. Ili ludis la marŝon Flieger, kaj avane iris regiment-tamburisto, kun belega, imperiestra barbo, li levadis sian orbutonan bastonon. Ankaŭ li estis plie regiment-tamburisto, ol ekssoldato. – Sinjoro Strudl tute ne sciis, kiel proksime estas al la vero.

            - Nu… kaj kion vi farus, kara… kara… sinjoro veturigisto… en mia situacio?

            - Mi ne fumus en la dezerto cigarojn, kiuj kostas unu-kronojn po peco, ĉar elĉerpiĝinte, tiuj ne estas aĉeteblaj ĉi tie, kaj estas malfacile ĉesigi la fumadon subite.

            - Multe da vero estas en tio, kion vi diras. Sed mi komprenis tiel, kion vi farus vojerarinte?

            - Nu tion, kion en Vieno, se mi ne konas iun straton. Mi demandus aŭtiston, kiu bone orientas sin. Tiu ŝoforo, kiu veturas ĉi tie, eble scias la direkton.

            - Eblas. Sed li estas fripono, kiun oni subaĉetis, ke… li agu kontraŭ mi.

            - Promesu al li, Herr graf, pli altan monon, kaj li laboros al vi. Kiam mi vidas taŭgan, junan staliston sur la stando, ĉe la sitelo, tiam mi promesas al li dudek krejcerojn pli multe, kaj li venos al mi labori. La fiakristoj nomas ĝin „ruze logi” iun. Hot, Dirndel… No woat… so a narrischez Schimmel, faflucht noamohl!

            Li rapide ŝraŭbis la bremson, kaj sekvis la fiakron piedpaŝante, ĉar Dirndel, Dio scias, kial, komencis promeni dum manĝado.

            La grafo mire rigardis sur la koĉeron. Hm… Saĝa knabo estas la olda Strudl. Ĝi estas vere genia penso. Kaj simpla.

            - Kie povas esti tiu aŭtisto?

            - Li staras tie – li montris per sia vipo -, ne malproksime. Oni vidas lin nur malfacile, ĉar ne lumas la malantaŭaj lampoj de lia aŭto. Pro tio li havos problemon, se konstablo ekvidos tion. Diendl, du Zau! Heee!… Hooot!…

            - Ĉu li staras tie?

            - Jes… Li ĉiam bivakas nokte tiam, kiam ni. Frumatene li veturas plu. Eble vi pravas, ke li preparas ion ruzan.

            - Ĉu vi komplezus venigi lin ĉi tien?

            - Warum den nett? Mi pensas, ke li ĉiutage atendas nur tion. Der kerl vird herkumma!… Ĝis tiam bonvolu resti apud la fiakro. Oni monpunas min, se mi lasas ĝin negardita.

            La ruĝa, dika homo ekiris fiere paŝante en la dezerto. Li kunportis sian vipon. „Oni facile ŝtelas ĝin” – li kutimas diri tion.

            Pasis nek kvin minutoj, kaj du reflektoroj eklumiĝis en la malproksimo, poste tiuj ekiris al la tendaro. La aŭto ruliĝis singarde por ne surveturi la dise kuŝantajn homojn.

            - Kion li volas? – demandis Anna, kiu subite aperis apud li.

            - Mi parolos kun tiu sinjoro. Ni povas fari nenion alian. Se li estas rabisto, ni devas gajni lin por niaj celoj. Ni vojeraris Anette.

            - Ĉu… paroli… kun rabisto?

            - Ni bezonas gvidanton.

            - Sinjoro Guliver proksimiĝis portanta ĉemizpantalonon, svingante sian ĉapon kun okulvitroj en la mano. Ĉe la lumo de ekardanta cigardo subite videbliĝis liaj firmkaraktera, ridetanta buŝo kaj sanaj dentoj en la mezo de lia vizaĝo.

            - Bonan vesperon, sinjoro grafo. Mi salutas vin, fraŭlino Lorien.

            Ili staris kelkajn sekundojn. Sinjoro Strudl sidinte sur la ŝtupon de la fiakro, elprenis sian dratkadran nazumon kaj legis ĵurnalon ĉe la lumo de la veturilo.

            - Sinjoro – komencis Sir Yollan -, mi bezonus gvidanton. Mi opinias, ke ni vojeraris.

            - Se vi marŝas laŭ la vojmontrantaj palisoj, certe. Mi veturis per mia aŭto kelkajn kilometrojn antaŭen. Kaj tie jam tute ne estas palisoj.

            - Mi ne povas preterparoli – diris la grafo. – Mi diras sincere, kion mi volas: se kiu ajn subaĉetis vin por tio, ke vi agu kontraŭ mi, nomu tiun monsumon, kiun vi ricevos aŭ esperos el la profito, kaj mi promesos pli multe, por ke vi aliĝu al mi.

            La junulo pensadis.

            - Kion oni promesis al vi por tiu ruĝa aktujo, kiun la grafo kunportas konstante, kaj momente ĝi kuŝas apud li sur la planko – diris la knabino agreseme.

            - Ĉu ni vere kunvenis tial, ke vi interesiĝu pri miaj privataj aferoj? Temas pri tio, ke vi serĉas gvidanton por via komuna karavano.

            - Vi bone scias, ke ĝi ne estas komuna! Vi ja portis mian pakaĵon post min. Ne volu inciti la vantecon de la grafo kontraŭ mi! Estas ridinde – diris Anna aldone kaj montris sian dorson al li. La junulo ridetis.

            - Mi devas scii unu aferon – deklaris Sir Yolland.- Vi vere sekvas min, kaj ĉu… vi estas identa… kun tiu…

            - Ĉu vi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, respondu! – kriis la knabino.

            - Mi respondas. Mi estas identa kun la rusa gangstero Sokoloff, kiu estas la dekstra mano de Biskra, kaj mi ricevos dudek mil pundojn por tiu aktujo, kiu kuŝas apud vi.

            - Ba, ne ridindigu vin ! – kriis la knabino. – Ĉu ĝuste Biskra pagos dudek mil pundojn? Temi pri tiom da mono tute ne eblas. Prefere ni returniĝos. Ĉiu pensas, ke la bonfido kaj malavareco de la grafo estas senlima… hoho!… Vi tre eraras pri tio. Ni ne permesos tion – ŝi finis sian parolon kolere. Dume ŝiaj rozkoloraj naztruoj tremetis. La grafo rigardis sur ŝin konsternite.

            - Vi demandis, mi respondis. Oni promesis al mi dudek mil pundojn, se mi akiros tiun aktujon. Ĉar mi estas profesia ĉarlatano, kaj amikeco ne ligas min al Biskra aŭ al lordo Harlington, mi do akceptos pli bonan, mi emfazas, pli bonan proponon.

            - Kaj kio garantios min – demandis la grafo -, ke vi vere estos mia homo? Ne koleru, ke mi eldiras sincere, nek vi mem neis…

            - Ho, nur bonvolu – respondis la junulo kun ĝentila rido. – Mi ne estas sentema. Kio estas la grantio? Nu, sidigu fidindan homon malantaŭ min en la aŭton kun ŝargita revolvero. Se mi antaŭos vin pli ol ducent metrojn, tiu homo mortpafu min. Se vi ne trovus akvon, se oni atakus vin, mi estus la unua, kiun oni mortpafus. Mi estos hostaĝo. Sed la plej bona garantio estos por vi, Sir, se vi faros pli bonan proponon, ol Biskra, aŭ Harlington.

            - En ordo. Ĉu vi kontentiĝos per skribaĵo, kiu tekstos tiel, se mi atingos la landon Urungi en Sudano kun mia armeo, tiam vi rajtas postuli dudek kvin mil pundojn de mi?

            - Ĝi estos tute sufiĉa. Tiel mi perdos dudek kvin pundojn se vi mortos, do estas eksludite, ke kia ajn malbono trafu vin, Sir. Ĉar nenio alia interesas min en tiu ĉi vivo, ol la mono.

            - Mi estas sklavo de la formalaĵoj – respondis la grafo -, tial, se vi permesas, mi informos miajn oficirojn pri tiu ŝanĝo.

            - Sed koncerne mian personon, eble ne diru la veron al ili, Sir – petis lin la aŭtisto.

            - Kiel? – li staris embarasita. – Ĉu vi volas tion, ke mi mensogu?

            - Militestro rajtas havi sekretojn.

            - Hm… Jes. Estas iom malfacila tasko, aserti malveron. Eble ni konsentu en tio, ke mi mencios vin nur kiel gvidanton, kaj vi mistifikos la ceterajn al tio.

            - En ordo…

            La grafo iris al la marŝalo.

            Kiam li restis sola kun la knabino, ili longe rigardis en la okulojn de unun la alia.

            - Mi opinias, fraŭlino Lorien, vi faras malbone, kiam vi agas kontraŭ mi. Ni povu kunagordi niajn interesojn.

            - Mi ne havas la saman intereson kun homo, kiu estas Sokoloff – ŝi respondis malvarmkondute, sed trankvile kaj ekfumis cigaredon.

            - Vi faras malbone, se vi batalas kontraŭ mi. Mi forigos vin el mia vojo tiam, kiam mi volas. Ke mi ne faris tion ĝis nun, ĝi estas nur la signo de mia persona simpatio. Sed se vi krucos mian vojon, mi mortigos vin malvarmsange.

La knabino malestime forigis la cindron de sur sia cigaredo.

            - Ĉu vi pensas, ke mi timas vin?

            - Mi ne kredas tion, ĉar tiutempe mi legis riport-serion kun granda intereso, kiu temis pri naŭ politikaj murdoj de fraŭlino Adrien Grovescu.

            La virino paliĝis kaj timiĝinte rigardis al la aŭtisto.

            - Ĉu vi ne volas… perfidi min?… - ŝi flustris raŭke.

            - Ne. Sed mi sciigas al vi, ke vi estas en miaj manoj, kaj se vi ankoraŭfoje provos kontraŭagi, tiam mi senmaskigos vin – li finis tion afable, ĝentile, poste li klinis sin ridetante kaj elpaŝis el la tendo.

            Saharo, kiel ia subite glaciiĝinta maro, kuŝis senmove en la blanka ardo de la luno, kaj ie ekhenis ĉevalo…

ip地址已设置保密
2008/6/9 10:57:53
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K T R I A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Interese, kiel pli glate iris ĉio, kvakam sinjoro Guliver ne partoprenis la direktadon. Li veturis per sia aŭto antaŭ la kompanio, fajfante, cigaredante, kelkfoje li elprenis ion el sia poŝo kaj manĝis. Eble ĝi estis ĉokolado aŭ kekso. Li tute ne volis ordonadi.

            Iafoje li diris ion trankvile al Durien aŭ al la marŝalo, ekzemple, ke la ŝargo de iu ĉaro peziĝas iome sur la dekstran  radon, oni ĝustigu tiojn, aŭ li atentigis ilin, ke la kirasita aŭto ne veturu avane, ĉar tiel oni devas enspiri multe da polvo, sed cetere li zorgis pri nenio.

            Do, dio scias, kiel ĝi okazis. Estas fakto, ke post la apero de sinjoro Guliver ĉio fariĝis pli bona. Eĉ la sento de la homoj pri la sekureco pliiĝis. Fine ili havis gvidanto, kiun ili povis sekvi trankvile. Ili sentis instinkte, ke li ne eraros.

            Ne! La homo en pantalonĉemizo vere ne estis severa kaj ne ordonadis. La unuan tagon li diris nur tion al la ĉirkaŭstarantoj:

            - Mi petas vin, ĉiu homo ricevos nur unu kaj duon litron da akvo potage. Bonvolu porciigi tion, ĉar ni ne havas pli mulon.

            - Ĉu se iu estas soifa? – demandis Kratochvill indigne, tenante sian romanon strikte sub sia akselo.

- Tiu soifos. Se vi ne observos miajn ordonojn, kompreneble mi povas transdoni la direktadon al lia ekscelenco marŝalo Podvinecz aŭ al kapitano Durien.

            Ne estis pli da kontraŭdiroj. La aŭtisto sidis al la direktilrado, apud la komisiitan gardiston, kiu estis dicidiĝinta ĝis la ekstremoj kaj  tenis malgrandan, belgan, seskuglan revolveron en sia mano.

 Anna estis la moroza supergardisto.

            Oni ne povis vidi la revolveron de la knabino el ekstere. Ŝia manplato kovris ĝin. Sed eĉ por momento ŝi ne deprenis sian fingron de sur la ĉano. Ŝi sidis tiel apud sinjoro Guliver, kiel ili nomis plu la aŭtiston. Ŝi estis la gardisto. Sir Yolland neniel volis konsenti pri tio, sed Anna konvinkis lin.

            - Vidu, ne kruda forto estas bezonata al tio, sed inteligenteco. Kiun vi volas sidigi tien? Ĉu Pochon-on, kiu estas ĉiam ebria, aŭ la maljunan marŝalon?

            Grafo de Denham diris nenion, kaj la knabino veturis avane en la aŭto. Baldaŭ Sir Yolland sentis tiel, ke li ankoraŭ ne estas kontenta pri tiu situacio. Ne la malkonfido ĝenis lin, sed io tute alia afero… Kio?

            Li ne konis la vorton, ĵaluzo…

 

 

 

2

 

 

 

- Kion vi farus ekzemple – rimarkis la viro ridetante -, se mi akcelus kaj forrapidegus de antaŭ la kompanio?

            - Mi mortpafus vin senhezite – respondis la knabino.

            - Ĉu vere? Mi povas supozi tion pri vi.

            Ili jam marŝis profunde en Saharo. La mortiga varmego kaj la polvo terure suferigis la malgrandan roton. Ili marŝis dum tagoj sen renkonti iun. Kaj se kelkfoje unu-du indiĝenoj piedirantaj aŭ rajdantaj sur kamelo vidis ilin, tiuj haltis kun malfermita buŝo. Dume jam disvastiĝis la famo de la Nevidebla Legio, la araboj rakontis la legendon en la malpli grandaj fortikaĵoj, tiuj kunportis la strangan legendon de urbo al urbo pri enigma roto, marŝanta en tute nigra uniformo, kun arĝenta trumpetisto.

            Ili jam iris la trian tagon per konstanta rapideco, kiam subite aŭdiĝis pafoj en la malproksimo. La malgranda aŭto veturis antaŭ la roto en la kutima distanco ducent metra.

            - Mi devas rigardi, kio okazis – diris la homo, portanta  pantalonĉemozon. – Permesu, ke mi veturu pli rapide.

            - Se vi pligrandigos la distancon nur per dek metroj, mi trapafos vin! – respondis la knabino, kaj la pistolo senteble premiĝis al la flanko de la pantalonĉemizulo.

            - Bone… - li diris kaj veturis plu trankvile. Ĉe sablomonteto li turnis la direktilradon iom flanken, la du dekstraj radoj suriris ties deklivon, la aŭto oblikviĝis… Anna instinte kaptis la karoserion per sia mano. En la sekva momento la viro forprenis ŝian revolveron, kaj dum la aŭto deglitis de sur la montetdeklivo, li lerte ĵetis ŝin el la aŭto, lasinte ŝin sur la supron de mola sabloduno, poste li prenis rapide la direktilradon, donis gason, kaj la aŭto forveturegis dum momentoj.

            Ĉio ĉi okazis mirinde rapide, dum kelkaj sekundoj. Kiam Anna side leviĝis sur la sablomonteto, la aŭto jam estis nenie. Ŝi povintus ŝriko pro kolero kaj honto. Ŝi devis atendi la proksimiĝantan roton tie.

            - Kio okazis? – demandis la grafo paŝinte el inter la soldatoj.

            - Via gvidanto… - ploris la knabino kolere -, mi ja diris, ke vi ne parolu kun li! Li fuĝis, kaj…

            - Sed jen li venas – kriis Fleur de Bac. Kaj rigardinte en la direkton de la etendita mano de la bier-veselkapitano, ili ekvidis la reveturantan, malgrandan aŭton. Ĝi haltis antaŭ la kompanio, kaj sinjoro Guliver-Sokoloff elsaltis.

            - Nu – komencis la grafo -, kion vi faris…

            - Aŭdinte pafojn, mi veturis tien por rigardi, kio okazis. Mi opinias, Sir, nek vi pensus bona ideo, kunporti virinon en tia situacio. Ĉu ne?

            Li estas stranga figuro! Ĝis nun li ĉiufoje klarigis per unu frazo tion, kion li volis.

            - Sinjoroj! Du kilometrojn de tie ĉi oni logis en kaptilon tĉmenton da legianoj. Ili ĉiuj estos maskritaj, nericevinte rapidan helpon. Mi iros helpi al ili. Kiu volas, tiu venu kun mi!

            - Mi petas vin… - balbutaĉis la marŝalo -, nia kontrakto temas ne pri tio…

            - Ĝi ne estas afero de kontrakto – rimarkis la grafo trankvile. – Kiu estas viro, tiu kompreneble sekvos tiun ĉi sinjoron, nelasante masakri francajn soldatojn en nia proksimo. Mi ekzemple iros kun vi – li finis kaj pagis laŭ la taksametro.

            - Per la sep sakrametoj! – kriis Fleur de Bac. – Neniu diru, ke malkuraĝaj homoj kunvenis ĉi tie!

            - Idiotaĵo! – kriis Polchon. – Ni ĉiuj iros! – Ilia plimulto jese murmuris. Ili vere ne estis malkuraĝaj homoj.

            - Nu ek – kriis la grafo, kaj nun la unuan fojon li eltiris sian glavon dum la daŭro de ilia marŝado: Ruĵenoar!

            Ĉiu staris en atentopozo.

            - Fetvoĵoe!

            La trumpetisto ludis la marŝon Toreadoro, kaj ili ekiris sekvinte la grafon. Durien, la marŝalo kaj sinjoro Wilkie pensis, ke ili havas la devon resti por defendi la virinon. Baldaŭ revenis leŭtenanto Renoir plorante. Apenaŭ ŝi sekvis la trupon, sinjoro Guliver paŝis antaŭ ŝin el malantaŭ monteto, barante ŝian vojon.

            - Leŭtenanto Renoir! Tuj reiru al la veturilo. Ĉu vi komprenas?

            La leŭtenanto ruĝiĝis.

            - Sed… vi ja ne… ordonas…

            - Jes. Mi ordonas tion. Kaj se ĝi ne sufiĉas, mi malkaŝos vin antaŭ la grafo… Sir Yolland ne bezonas oficiron, kiu estas virino…

            La leŭtenanto turniĝis kolere kaj lasis la fremdulon tie. Li longe postrigardis ŝin ridetante, poste li rapidis gvidi la taĉmenton kune kun la grafo. Li ŝatintus malkonsili, ke la grafo gvidu la homojn, sed tio ne sukcesi. Li iris tiel, kun rekta dorso, trankvile kaj rezolute, ke kiu ajn lia praulo povintus lin envii. Sinjoro Guliver aspektis tre strange, ĉar li zonis glavon super sian ĉemizpantalonon.

            Ni jam konas la legendan historion. La soldatojn, premitajn en la hamadanon, en la lasta momento savis mirinda apero de kompanio, portanta nigran vestaĵon. Sonis la marŝo Toreadoro, la soldatoj, gvidte de monokla kapitano de fajroestingistoj venkis la hordon, kaj ili rapide retiriĝis de antaŭ la soldatoj, proksimiĝantaj el la direkto de la valo.

            Kaj tiuj vidis la miraklon, pri kio jam de semajnoj oni flustradis en Afriko. La Nevidebla Legio marŝis antaŭ ili, kun la fantomeska fiakro…

 

 

 

3

 

 

 

Ili triope sidis en la tendo. La grafo, Sokoloff kaj Anna. Sokoloff disvolvis la mapon kaj signis per ruĝa linio la faritan vojon. La grafo atentis lin langvore. Kelkfoje li etendis sian manon al la ŝultro, kie araba glavo, feliĉe per ĝia plato, frapis sur lin. Granda ekimozo restis surloke de la bato, kaj Sir Yolland fartis tre malbone. Sed li cigaris. Li opiniis nekonvena al lia digno montri kion ajn el sia doloro.

            - Ni jam faris grandan vojon. Nun ni estas ĉi tie. Ni travagis al oriento, kaj se ni marŝos tiel rapide, post dek tagoj ni atingos landon Urungi.

            - Kial ni ne tuŝis tiujn oazojn? – demandis la knabino nervoze.

            - Ĉar mi ne ŝatas viziti pli grandajn oazojn, kaj tio estas proponinde nek al la roto. Legio en nigra vestaĵo, mi pensas, eĉ tiel povis veki sufiĉe grandan sensacion.

            - Jes… Sed nia provizo bezonas refreŝigon – opiniis la grafo kaj ĝemis.

            - Ĉu via ŝultro doloras? – demandis la knabino.

            - Ne… Tio estas bagatelo.

            - Ni povas zorgi pri la rekompletigo de la provizo – daŭrigis sinjoro Guliver – ĉe Idelis. Nek tie mi proponas enmarŝi en la oazon. Sinjoro Wilkie kaj mi veturos antaŭen per ĉaro, kaj aĉetinte ĉion, ni iros plu.

            Li eliris el la tendo, kaj laŭkutime li ĉirkaŭiris en la tendaro. Ĝi jam ne estis malregula. La suboficiroj lernis de sinjoro Guliver, laŭ kia formacio ili devas bivaki. Iom post iom ili elformiĝis soldatoj, kvazaŭ grupo da homoj havus kapablon instinkte fariĝi soldatoj en okazo de konstanta danĝero.

            Nur tiu malmolnuka Polchon kondutis kun nekomprenebla malkonfido. Li deklaris, ke li estas ĉefleŭtenanto, kaj parvenua aŭtisto ne ordonadu al li. Oni tuj donu rumon al li, ĉar li rompos la kapon de iu.

            La ĉemizpantalonulo trankviele metis sian manon sur lian ŝultron.

            - Alo… Monsieur… Ne bruegu, ĉar vi amare pentos tion!

            - Nu! Ĉu eble de vi, he?! Ĉu vi pensas, ke mi timas?

            - Mi pensas nenion, sed vi estas oficiro en tiu roto, kaj vi devas montri bonan ekzemplon, cetere vi ne meritas vian rangon.

            - Ĉu vi volas scii, kio vi estas?

            - Ne. Kaj mi avertas vin, se vi ofendas min, tiam mi trapafos vin – ankaŭ tion li diris trankvile. Li havis nek pistolon, kaj la rondbarbulo tamen ekkonsternis.

            La marŝalo alpaŝis ilin.

            - Iru, Polchon, kaj… - li diris trankvile.

            - Nek vi ordonadu, maljuna frenezulo, ĉar…

            Polchon tute freneziĝis. La alkoholaĵo haladzis el li, kaj lia sango bolis por frapi. Sed li apenaŭ eldiris la vorton „maljuna frenezulo”, kiam la ĉemizpantalonulo jam kaptis lin:

            - He! – li kriis. – Kiel vi parolas kun via superulo?!

            - Kio… Ĉu vi kuraĝas… - kaj li saltis al li, sed la aŭtisto tordis lian brakon, kaj la maristo turniĝis ĉirkaŭ sia akso, poste Guliver pidebatis lin tiel, ke li forflugis.

            Kiam li ekstaris ŝanceliĝante, tubo de revolvero direktiĝis al li. Senmovaj okuloj brilis en la nokta dezerto, kiel ili timiĝinte ĉirkaŭstaris la du homojn. La marŝalo etendis sian manon al sia barbo. La ardaĵo de la estingiĝantaj fajroj de la vespermanĝo prilumis ruĝe la grupon.

            - Kaporalo!

            - Tiu homo ofendis kaj tuŝis vian superulon, la sinjoron marŝalon. Forprenu lian glavon kaj ŝnurligu lin. La sinjoro kapitano raportu la aferon al la grafo. Ni estas en la dezerto, temas pri ĉies vivo, kaj se ni ne povas estis soldatoj, tiam ni moraĉos ĉi tie. Kaporalo! Ĉu vi ne aŭdis, kion mi diris?! Ŝnurligu lin!

            Ankaŭ Polchon konsterniĝis sub la sugestio de la sceno.

            - Kio?… - li diris kaj antaŭenpaŝis. Liaj du grandegaj pugnoj kiel po unu granitpecoj pendis ĉe la fino de liaj brakoj… - Ĉu ŝnurligi… min?!

            - Mi atentigas vin, Polchon – daŭrigis la ĉemizpantalonulo akravoĉe -, se vi faros eĉ unu movon, mi tuj trapafos vin. Kaporalo, Toutain, Wolfram, ŝnurligu tiun homon!

            La malluma, nokta dezerto donis timigan fonon al la bildo. Wolfram kaptis la ruĝulon, Toutain kaj King Roswang ekprenis liajn brakojn, kaj ekkonsciiĝinte, li jam kuŝis ŝnurligite.

            Durien raportis la aferon al la grafo.

            Sir Yolland aŭskultis lin kun rigida  vizaĝo.

            - Ni starigos tiun homon antaŭ la militan tribunalon! – Fariĝis granda siletno. Ĉu tiu anglo freneziĝis? – Sinjoro Guliver pravis. Ĝi estas Saharo. La ŝerco finiĝis. Ni faras militan ludon kun la morto. Bonvolu bone rimarki tion!

            Kaj aŭrore la soldatoj viciĝis al „ekzekuto. Blanka strio dividis la ĉielon de la tero ĉe la malproksima rando de la nigra Saharo. Estis malvarmo. La grafo mallaŭte legis, ke ĉefleŭtenanto Polchon estas kondamnita al degradigo pro rompo de la diciplino.

            La ŝnurligita maristo venis mortepala inter la gardistoj, kiuj havis bajoneton en la mano. Li ĉirkaŭrigardis spiteme kun fulmaj okuloj, sed li diris nenion! Alia estus la situacio, se la blank-denta civilulo starus antaŭ li. Sed la grafo, Dio scias… Iel ne estis eble paroli kun li insolente.

            - Ni degradis vin. Se ankoraŭfoje okazos io, tiam ni eliminos vin el la armeo ĉe la plej proksima oazo. Ĝi koncernas ĉiun. Nur soldatoj povas havi lokon inter ni. – Dirinte tion, li deŝiris la insignojn de la rango, la rozeton de sur lia ĉapo, li detranĉis liajn butonojn kaj rompis lian glavon surgenue.

            Ili satris mute.

            Kratochvill, la remburisto, timeme flustris al Duke of Roswang:

            - Ĉu ne okazos… pendumo?

            La suno leviĝis kun rozkolora, flava lumo. Ekmarŝo! La pantalonĉemizulo preteriris la vicon.

            - Aranĝiĝu! La kolumno estu rekta!

            La homoj aranĝiĝis, kaj la marŝkolono staris laŭregule.

            - Fetvoĵoe!

            Ili ekiris. Malantaŭe, ĉe la fino de la kolumno la degradita Polchon marŝis moroze…

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:00:22
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

Vespere Jeremio Oblath denove rigardis la ŝultron de la grafo kaj diris per emociiĝinta voĉo, plena de kaŝita espero: eblas, ke operacio estos bezonata.. Sir Yollan havis febron.

            Iomete li malgrasiĝis dumvoje, kaj lacaj, lanvoraj trajtoj sidis sur lia vizaĝo, kiel li kuŝis sur sia kovrilo. Anna rigardis lin kun maltrankvilo. Ŝi sidis apud la kovrilo de la grafo. La prauloj de Sir Yolland ne havis kaŭzon por honti. La grafo ne montris doloron, li forte tenis sin. La varmego, la multe da problemoj, zorgoj, malfacilaĵoj, vundiĝo ne venkis la dorlotitan homon eĉ por momento, liaj maniero, voĉo, mieno estis same trankvila kaj dignoplena.

            La ruĝa aktujo estis ĉemane apud Sir Yolland. La knabino rigardis la aktujon, poste la grafon.

            - Ĉu vi fartas malbone?

            - Ne. Mi nur elĉerpiĝis… iomete. – Li longe rigardis la knabinon per siaj lacaj okuloj.

            Doloris lin, ke li estas malforta.. Li fermis siajn okulojn. Sibite ŝi sentis tiel, kvazaŭ mula, tepida tuŝo trakurus lian manon. Kio ĝi estas?

            Ĉu tiu knabino karesis lin?!

            Li suprenrigardis, sed Anna sidis sur sia loko trankvile. Ĉu li demandu ŝin? Eh, ŝi certe neos tion. Dio mia… Kial mensogas ĉiam tiu kara, bela knabino? Li jam antaŭe abomenis la momenton, kiam li devas konsciiĝi, ke la Multnoma Anna estas ĉarlatanino. Ĉar iam ĝi sendube evidentiĝos. Ŝi ŝtelos lian aktujon.

            - Fraŭlino… Fraŭlino… Anna. Ne prenu kiel ofendon, se mi nomas vin laŭ la baptonomo, sed rilate vian familian nomon mi havas nur malklarajn supozojn.

            - Nomu min kiel vi volas – ŝi diris milde.

            - Se vi estas ĉi tie tial, ke vi forportu tiun aktujon…

            - Ĉu tiam?

            - Bonvolu preni, jen estas la aktujo. Ĝi… estu la via. Honeste. – Kaj li transdonis ĝin.

            La knabino longe fiksrigardis antaŭ sin. Ŝia vizaĝo fariĝis strange ruĝa.

            - Dankon, Sir – ŝi respondis mallaŭte kaj ŝi devis graki. – La aktujo apartenas al vi. Mi ne estas ĉarlatanino.

            Ŝi metis sian manon sur la manon de la grafo. Sir Yolland (la eterna sinjoro de Denham) fermis siajn okulojn kaj hontis, ke la ektuŝo de la knabino tiel agrablas al li…

 

 

 

D E K K V A R A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

Polchon parolis kun neniu. Liaj okulo fulmis sovaĝe, kiam oni alparolis lin. Kelfoje li murmuris al si mem, sed cetere li plenumis sian taskon bone kiel senranga soldato, nur iom pli forte li premis la pipon per siaj dentoj, kaj li iradis en la tendaro tiel, kiel kanibalo.

            En la malproksimo aperis oazo. Ĝi povis esti nur Ideles. Ili ĉiuj sciis, ke tie okazos longa ripozo. La ĉemizpantalonulo bazigis ĉiujn instigon kaj bonon al tiu tendumado. Tiel li provis reanimi la roton, ĉiam pli malesperiĝintan. Li iris de homo al homo, parolis kun ĉiu, aŭskultis ilin kaj ordonis aŭ konsolis.

            - Kial vi pendigas vian kapon, sinjoro Kratochvill? – li demandis la remburiston, el sub kies akselo videbliĝis griza dosiero. Li gardis sian romanon en ĝi.

            - Mia trunko iomete… mi pensas… - li spiregas kun trosekiĝintaj lipoj, ĉar de kiam ili devas porciigi la akvon, ili tre ofte soifas. – Doloras miaj trunko kaj skapolo. Antaŭ ol fariĝi verkisto, mi devis multe labori sur ŝtupetaro, tiam mi sentis ĝin en mia sakro.

            - Ĉu vi ne ĉiam estis remburisto?

            - Mi estis ankaŭ murfarbistro… Laŭ la profesio mi estas multflanka, antaŭ ol mi fariĝis verkisto. Bedaŭrinde mi povas skribi nek ĉi tie. Kvankam mi venis en Saharon tial, ĉar la infanoj bruadis tie, kie mi loĝis. Ĉi tie ne estas bruado, sed mi ne povas skribi, nur marŝi kaj marŝi…

            - Timu nenion, kiam ni atingos la celon, vi povos fini vian romanon komforte.

            - Mi jam finis ĝin… mi devas fari nur kelkajn korektojn. Mi sentas tiel ĉe kelkaj partoj, ke la karaktero de la ĉefrolulo ne estas klara. „Ŝoforo ne estu amanta” – ĝi estas ties titolo. Bonega, ĉu ne?

            - Ĝi sonas bone.

            - „Ŝoforo ne estu amanta”, en du volumoj. Originala historio. Malriĉa knabino… amas la ŝoforon… Interesa, ĉu ne? Kaj post neatendita okazo la knabo edzinigas ŝin.

            - Interese, sed estos iu, kiu konjektos tion.

            - Ne nur tio estas stranga. La romano havas daŭrigon. Ne estas do feliĉa fino, ĉar ankaŭ la leganto vidas, kio okazos post la geedziĝo. Kaj… tio estas malgaja.

            - Hm… Estas io en ĝi.

            - La heroo… drinkas kaj ne volas labori. Prefere li verkas romanon; ĉiuspecajn idiotaĵojn, kaj la edzino ŝatus, se li laborus. Dume la familio ruiniĝas, kaj naskiĝas infano… Sed la ŝoforo restas tiu, kiu li estis…

            - Bonege. Bonvolu transdoni tion, por ke mi legu ĝin. Tamen estas bezonata objektiva kritikisto.

            Li tuj transdonis la romanon.

            - Feliĉe…

            - Dankon. Ĉu vi estas edziĝinta? – demandis la ĉemizpantalonulo en la mano kun la griza dosiero.

            - Mi divorcis. Mia edzino malŝate rigardis, ke mi verkas romanon. Ŝi ĉiam volis tion, ke mi perlaboru monon per abomenida remburista laboro. Ŝi ne komprenis, ke ŝia edzo estas verkisto…

 

 

 

2

 

 

 

Vespere la grafo fartis pli bone, li estis nur tre langvora. Li dormis, kiam la aŭtisto paŝis en lia tendon. Sinjoro Guliver ne vekis lin. Sidiĝinte apud lin, li komencis legi la romanon de Kratochvill, ke li povu diri kelkajn vortojn al la verkisto pri ĝi. La grafo dormis pli ol duonhoron, kaj li vekiĝis tiam, kiam Anna paŝis en la tendon.

            - Mi opinias – diris la knabino -, Sir Yolland bezonas kelkajn tagojn da ripozo ĉi tie en la oazo.

            - Mi ne konsilas tion – respondis sinjoro Guliver. – Se ni volas atingi nian celon antaŭ la pluva sezono, ni povas malfrui maksimume du tagojn.

            - Vi pravas… - diris la grafo mallaŭte. – Mi iros plu.

            - Nu el tio estos nenio! – diris la virino kolere kaj foriris. Sokoloff klinis sin. Ankaŭ li eliris.

            Kratochvill atendis lin ekstere ekscitite.

            - Nu? – li demandis.

            - Ĝi estas tute bona. Precipe tiu parto, kiam la policisto notas la ŝoforon pro kontraŭregula avanco.

            - Ĉu vere? Tiu parto sukcesis bone. Mi dankas vin pro la rekono!

            Kaj li remetis la dosieron en la aktujon trankviliĝinte. Antaŭ la ekmarŝo la ĉemizpantalonulo kontrolis la ĉarojn, la aŭtojn kaj ordonis doni ekstan rumporcion al la homoj. Li iris al Polchon kaj haltis apud li.

            - Vi estas forta kiel bruto – li diris rekone -, mi vidis, kiel vi levis la ĉaron, sinkiĝintan en la sablon.

            Polchon kraĉis de apud sia pipo.

            - Dum la packontrakto Brest-Litovski mi hazarde vangofrapis telegrafiston, kiun kaptis koreo.

            Li proponis cigaredon al la degradita ĉefleŭtenanto. La ruĝulo longe rigardis la cigaredujon kuntirinte siajn okulojn, poste li elprenis iun kaj metis ĝin apud sian orelon. Multaj homoj rigardis la scenon de malproksime. La ruĝulo, de kiam estis „degradita”, iradis ĵetante tiajn ekrigardojn, ke oni timis pri la vivo de la pantalonĉemizulo.

            Sinjoro Guliver frapetis la ŝultron de subkaporlaro Izabela, kiu havis brunan vizaĝon kaj krudan voĉon.
            - Mi vidis, ke vi portis du fusilojn sur viaj ŝultroj. Ĝi estas terura fortostreĉo en la dezerto. Mi ne scias, kiel vi faris tion?

            La subkaporalo ruĝiĝis. Ŝi volis diri tion: „Vane. Patrino tamen estas patrino.” Sed ŝi diris nenion. Ŝi nur ĵetis flankan rigardon al Duke of Roswang, kiu kuŝis sur la tero dorse kaj ronkis.

            Post alia seshora marŝado ili starigis „grandan tendaron”. Malproksime videbliĝis la oazo Ideles. La armeo estis ĉifona, laca, polvokovrita, elĉerpiĝinta. Ili vidis sur la mapo de la aŭtisto, kiel grandan vojon ili faris. Oazo Ideles estis ĉe la limo de Sudano. Ili marŝis duoncirkle al la orienta parto de la dezerto, de tie produnde al sudo.

            Ankaŭ sinjoro Strudl iom lace pendigis sian kapon. Li veturis dum la tuta vojo en helgriza pantalon kaj en cilindra ĉapelo. Li fumis cigaredon Virginia. Ĉar kiam li eksidis kaj viŝis sian frunton, li tuj elprenis cigaredon Virginia kun longaj pajleroj kaj ekbruliginte ĝin, li profunde enspiris ties fumon. Sidante sur la ŝtupo de la fiakro, li legis tiun ĵurnalon, kiu, ŝajnas, estis neelĉepebla pri novaĵoj. Kelkfoje li murmuretis en si mem, sur liaj ruĝaj vangoj li glatigis siajn blankajn, densajn vangobarbojn, kaj li salutis la grafon jene:

            - Ist da aba warm… hergotnoamohl… phu!…

            Polchon vizitis la marŝalon.

            - Atentu min. Mi ŝatus diri kelkajn vortojn al vi.

            La marŝalo ege timiĝis.

            - Mi petas vin… mi…

            - Silentu! Jen rigardu. – Li montris ion sur sia manplato ĉe la lumo de iu lampo de la veturilo. – Ĉu vi rekonas ĝin?

            La marŝalo rigardis tien, poste li palaiĝis kaj timeme balbutaĉis:

            - Sed ĝi ja estas…

            - Silentu, vi, maljuna pajaco! Eĉ unu vorton ne! Mi diras nur tion, ke ĝi apartenis al la aŭtisto!

            - Sankta Dio!

 

 

 

3

 

 

 

La grafo aspektis tre laca. Lia ŝultro inflamiĝis. Liaj vangoj estis enkaviĝintaj, kaj du febro-rozoj floris sur tiuj. Malhelaj ringoj videbliĝis ĉirkaŭ liaj okuloj.

            La aŭtisto kaj ĉiuj oficiroj estis en la tendo.

            - Sir – diris la marŝalo -, ne estas bone, se vi riskas vian vivon, mi ne scias, kial vi ne ripozas en Ideles.

            - Mi scias – diris la aŭtisto. – Antaŭ la pluva sezono ni devas esti sur la tereno de Urungi, cetere ni ne povos penetri la ĝangalon, se nur la duono de la kompanio ne volas morti tie.

            - Vi pravas – diris la grafo -, ankaŭ mi samopinias.

            Antaŭ la tendo aŭdiĝis tintado de armiloj, poste enpaŝis ok sovaĝaspektaj homoj: King Roswang, subkaporalo Izabela, Fleur Bac, Kratochvill, Bayonne, Huben kaj Wolfram. Inter ili estis ankaŭ Toutain (kiu perdis sian duonon da vizaĝo).

            Anna gvidis ilin!

            - Kio ĝi estas?! – demandis la grafo mirante.

            - Ribelo! – respondis Anna.

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:01:04
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

4

 

 

 

La ĉemizpantalonulo reakiris sian sinregon la unua.

            - Ĉu vi estas la gvidanto de la ribeluloj?

            - Jes. Miaj homoj estas decidiĝintaj, kaj ili ne konas indulgon, se iu kontraŭstaros.

            - Kratochvill kapjesis aplombe.

            - Tiel, kiel vi aŭdas tion.

            - Jes – deklaris Houben, kiu tenis sian trumpeton, kvazaŭ li volus pafi per ĝi.

            La ĉemizpantalonulo eklevis la tendotolon antaŭ la enirejo, kaj li mire vidis, ke la armeo ĉirkaŭas ilin en la mano kun fusilo.

            - La ribeluloj deziras tion… - komencis Anna, sed la grafo interrompis ŝin.

            - Mi ne traktas kun ribeluloj!

            - Sed eble kun virino jes! Mi ribelis la homojn. Mi klarigis al ili, ke tiu aŭtisto eĉ tiam ricevis la monon, se vi mortos, ĉar li kontraktiĝis por gvidi la soldatoj sur la teritorion de Urungi, eble se vi tute ne venos kun ni. Sed la soldatoj ne havas tian kontrakton. Ili kalkulas je premio, kiun ili ne ricevos, nur tiam, se vi vivos. Ili do ribelis, kaj nun ili staras ĉi tie tute rezolute, postulante, ke vi ripozu minimume unu semajnon en Ideles. Via armeo deziras, Sir, ke vi gardu vian sanon. Se bezonate, ni devigas vin.

            La trajtoj estis pli mildaj sur la vizaĝo de la grafo. Jen vidu la impertinentan sorĉistineton! Ŝi ribeligis ĉiun, ke li ne iri plu malsane.

            - En ordo – diris la grafo -, mi ne kutimas cedi al la perforto. Sed vi multe pravas, kion vi diris. Kaj la soldatoj ne havis malbonan intencon, kiam ili negis la obeadon.

            - Nu – diris la aŭtisto -, ankaŭ mi konsentas, kion mademoiselle Robespierre diris, tio estas bona.

            - Ne kuraĝu min moki! – kriis Anna. – Dependas nur de mia unu vorto, kaj oni mortpafos vin aŭrore.

            - En ordo. Kvankam mi avertis vin kruci mian vojon, Miss Mildstone…

            La grafo miris. Kio? Ĉu pli nova nomo?! Aŭ li havas ferbron, kaj la tuto estas nur koŝmaro?…

            - Jes – kriis la knabino nervoze -, ĝi estas mia nomo! Miss Anna Mildstne. Nu kaj? Jen, rakontu ĉion!

            - Atendu! – kriis la aŭtisto. – Mi ne volas malkaŝi vin…

            - Mi petas vin… Antaŭ ol daŭrigi… - diris Sir Yolland kun subita mansvingo. – Mi decidis resti unu semajnon kun kelkaj miaj homoj en oazo Ideles. La soldatoj tendumu ĉi tie. Eble ni ne vekos sensacion tiel. Mi petas vin, lasu min sola. Foriru… ĉiu. – Kaj li rigardis al la knabino. – Ĉiu!

            Sinjoro Guliver kaj la knabino fikse rigardis en la okulojn de unu la alia.

            - Senindulge traktis min – ŝi diris preskaŭ siblante. – Sed nun jam faru kion ajn, la grafo ripozos!

            La ĉemizpantalonulo ne respondis. Li iris al iu ŝarĝaŭto por rigardi, ĉu ĝi ne glutas. Sed li apenaŭ atingis tien, io flugis pereter lia kolo.

            Zrr… Ĉrrr!…

            La ĵetita tranĉilo trarompis la glacon de la aŭto. Li tuj turniĝis en la mano kun revolvero.

            Multaj homoj rapidis tien.

            - Kio estas? Kio okazis? Ĉu rompiĝis io?

            La ĉemizpantalonulo tenis pistolon en sia mano, kaj lia vizaĝo sangis.

            - Silentu! – li kriis. Fariĝis silento. – Mi opinias, ke iu ĵetis tranĉilon al mi. Ni tuj vidos tion. Subkaporalo! Blovtrumpetigu viciĝon!

            La pistono eksoni treege false, ĉar la mano de Houben tremetis, kaj li trumpetis la valson Fausto pro nervozeco: „Anstataŭ mi floreto…” Sed la trumpeto estas trumpeto: la homoj tamen viciĝis.

            Dume ili trovis la tranĉilon. Ĝi falis sur la sidejon de la aŭto.

            La ĉemizpantalonulo tenis la lampon en iu mano, kaj tiel li levis montrante la krimobjekton.

            - Kies tranĉilo ĝi estas… aŭ kiu konas ĝin?

            Polchon elpaŝis el la vico.

            - Ĝi estas mia poŝtranĉilo… - kaj li kaptis ĝin el la mano de la leŭtenanto.

            Komenciĝis ĝenerala kaoso. „Fripono… murdisto!…” – kriis kelkaj homoj. Wolfram, la lokomotivestro, kaptis lian kolon, Kratochvill eltiris sian bajoneton, kaj Fleur de Bac batis lin je la kapo el dorsdirekto. Ŝajnis, ke ili disŝiros lin je pecoj dum momentoj. Sed per tia voĉo, kian ili ankoraŭ ne aŭdis de la oficiroj, la aŭtisto ekstridis:

            - Ruĵenoar!!!

            Ili subite staris en atentopozon.

            Dum la momenta paŭzo li liberigis Polchon-on el la danĝera situacio.

            - Ĉi tie ne estas linĉado! Ĉu vi komprenas?! Se tiu homo ĵetis la tranĉilon, tiam ni mortpafos lin, kiel hundon, ĉar embuskmurdisto meritas tion! Sed en la armeo estas esploro! Kaj ne linĉado! Notu tion bone!

            Polchon kraĉadis iom da sango, ĉar iu ekbatis lin je la buŝo, kaj liaj dentoj vundis lian lipon.

            La grafo elvenis, aŭdinte la laŭtan kriadon, kaj li demande rigardis al la koĉero, kiu jam estis preta por ekveturi. Ankaŭ sinjoro Strudl estis ekscitita. Li eklevis sian ŝultron kaj turnadis sian kapon.

            - I was net waz is sho wida los… dez Bagaĵ is auf amol ganz histeris gvon…

            Sir Yollan sidis en la fiakron ĝemante. De tie li vidis bone, kio okazis.

            La ĉemizpantalonulo staris antaŭ Polchon-on:

            - Ĉu vi ĵetis la tranĉilon?

            - Ne.

            - Ĉu vi asertas, ke alia homo ĵetis vian tranĉilon al mi?

            - Jes…

            - Kie vi estis, kiam la atenco okazis?

            - Sur la ĉaro. Sola. Sed se vi volas scii certe, ke mi estas senkulpa, mi pruvos tion per unu vorto.

            - Diru tiun vorton!

            - Nur inte kvar okuloj. Aŭ mi skribos ĝin.

            Li elprenis rapide pecon da papero, skribis ion sur ĝin kaj transdonis tion al la aŭtisto. Ĵetinte ekrigardon sur ĝin, li tuj disŝiris tion je pecoj.

            - En ordo. – Li turnis sin al la soldatoj. – Homoj, Polchon estas senkuzlpa. Iu atencis per lia tranĉilo. Sed ne li faris tion. Neniu kuraĝu bati lin. – Kaj li etendis sian manon al Polchon…

 

 

 

5

 

 

 

Sed la ekscitaj eventoj ankoraŭ ne finiĝis. Ĉe la piedoj de iu monteto oni trovis subite Duke of Roswang-on. Li estis sveninta. Sango fluis el lia buŝangulo, kaj laŭ Jeremio Oblath lia makzelo krevetiĝis, kiun li volis tuj operacii. Tiam King Roswang diris al li, ke li elbatos liajn okuloj, se la ektuŝos lian filon. La Diablo de la Aero eble ricevis tiel fortan hokbaton, ke iu lia dento elfalis.

            La grafo sidis en la fiakro apatie, li sentis, ke la ondoj frapiĝas super lia malforteco, la okazaĵoj kirliĝas ĉirkaŭ li, kiuj ni ne komprenas, homoj ordonas, kiuj prenis la direktadon al si. La knabino ribeligis la soldatojn, la aŭtisto ordonas, kaj dume okazas misteraj aferoj… io venas… venas… kaj li estas malforta, febra… malespera.

            - Sir… pro Dio… vi ja havas febron… - La knabino staris apud li. – Mi petas vin iri en la oazon. Vi devas ripozi.

            - Kio okazas… ĉi tie?…

            - Nek mi scias. Tiu aŭtisto… estas la diablo… Li venkis la tutan kompanion per siaj nervoj.

            Aŭdiĝis granda kriado… Kio ĝi estas?

            En la mezo de la tendaro aperis subkaporalo Izabela polvokovrita, sen ĉapelo, spireganta, kaj ŝi kunportis senkonscian homon sub sia akcelo, kiu ankoraŭ iomete similis al Goghur. Li ĵetis lin sur la teron.

            - La fripono! – Ŝi turnis sin al la aliaj. – Kio estas al mia filo?! Li mortigis mian filon!

            - Trankviliĝu, karulo, la knabo fartas bone – diris King Roswang, kaj li turnis sin al la aliaj. – Subkaporalo Cavelotti estas mia juna frato, kaj lia filo estas tiu, kiun oni batfaligis…

            - Tiu homo – turnis sin Izabela al la ĉemizpantalonulo kaj montris al Goghur – ĵetis tranĉilon. Mia filo saltis al li, kaj tiu mortigis lin.

            - Li vivas – trankviligis Roswang sian edzinon.

            - Silentu, King! Oni povus ekstermi vian tutan familion, se tio dependus de vi! La fripono ekvidis, ke mi iras al li, kaj li fuĝis. Mi atingis kaj reportis lin.

            - Hm… - rimarkis Toutain. – La mallonga vojo tre suferigis Goghur-on.

            - Ĉu li ankoraŭ vivas? – demandis la aŭtisto, kaj li genuiĝis apud Goghur-on.

            - Mi vere ne palpis lian pulson, kiam mi batis lin – diris la suboficiro kun la kolero de timzorga patrino. Sinjoro Guliver ekkriis.

            Blankaj makuloj estis surloke de la batoj! La farbo defrotiĝis tie!

            - Tiu homo ne estas arabo! – li diris poste.

            - Traserĉu liajn poŝojn – ekparolis Anna malantaŭ li. Ankaŭ la grafo staris tie, iomete ŝanceliĝante, apud la knabino.

            Ili rigardis la tradraŝitan arabon kun teruro. Kie la ĉemizpantalonulo frotis lian haŭton per terebinta ĉifono, tie videbliĝis blanka makulo. Poste ili traserĉis lian saketon, pendantan sur lia burnuso.

            Jen letero en koverto, adresita al Goghur. Antaŭ ol la aŭtisto povintus konjekti, kio estas skribita en la letero, ankaŭ la grafo kaj la knabino legis ĝin:

 

 

 

Sokoloff!

Atentu! Ankaŭ la mano de Goddins estas en la afero. La virino estas tre danĝera. Verŝajne ŝi volas akiri la aktujon por L. Aliĝu al ili kiel gvidanto. Antaŭ ol ili atingus la oazon Ideles, ni atakos ilin. Informu min ĉe Golea, se okazus ŝanĝo. Mi estos tie kun H. Biskra.

 

 

 

            - Sokoloff… - balbutaĉis la grafo mirante.

            La knabino rapide ŝovis sian manon en la saketon, kaj nun ĉiu ŝia dubo foriĝis. Ŝi eltiris foton de kapitano de spahioj. Goghur estis la kapitano. Li havis blankajn dentojn, kabronigran hararon, sed lia vizaĝo ne similis al tiu de la ĉemizpantalonulo.

            La batita homo komencis moviĝi. Ĉefkuracisto Jeremio metis amoniakon sub lian nazon.

            - Eblas, ke li estas rabisto – diris la kuracisto-, sed se ĝi estas tiel, kiel mi vidas, kaj rompiĝis liaj du ripoj, tiam mi devas operacii lin.

            Polchon kriegis kolere:

            - Tiulo mortaĉu!

            - La operacio ne eksludas tion – murmuretis Oblath.

            - Ŝnurligu lin – diris la aŭtisto -, matene ni pridemandos lin. Starigu gardiston apud lin, Durien, kaj kontrolu lin en ĉiu horo.

            La grafo iris al sia veturilo. Anna kaj sinjoro Guliver sekvis lin.

            - Vi certe koncedas – diris la grafo al la ĉemizpantalonulo mallaŭte -, ke vi ŝuldas al mi klarigi la aferon. Se tiu homo ne estas Sokoloff, kio ŝajnas esti senduba, tiam vi ne povas esti identa kun li…

            - Mi ne estas Sokoloff.

            La grafo ĝemis.

            - Mi ĉiam havas problemon pri la nomoj. Kial vi diris, ke vi estas Sokoloff, la rabisto?

            - Mi volis veki fidon. Ĝi estas tiel. Se mi estus dirinta, ke mi ne estas Sokoloff, vi ne fidus min. La blankaj dentoj, la nigra hararo, la ruĝa aŭto hazarde koincidis. Mi povis atingi vian fidon nur tiel, se mi konfesas, ke mi estas Sokoloff, la rabisto, kaj vi povas subaĉeti min. Ĉar ĝi okazis, vi konfidis la kompanion al mi, ĉar subaĉetita rabisto valoras pli multe, ol nekonata homo, kiu asertas, ke li estas honesta.

            - Ĉu… vi… ne estas rabisto?

            - Kial? Ĉu nur la rabisto Sokoloff estas en la mondo? Mi ne ŝatus perdi la fidon de sinjoro grafo: kredu min, mi ne estas tia rabisto, kiel Sokoloff.

            - Kaj… - diris la grafo sidante en la fiakron, ĉar li vertiĝis. – Kiu… estas tiu, kiun la letero mencias… Anna Goddins?

            - Mi estas tiu – flustris la virino.

            Fariĝis granda silento.

            Anna Goddins, Morgenstern, Elsworth, Lorien, Mildstone, sidis sur kamelon, kriis ion, kaj la besto ekstaris, poste ŝi forgalopis en la noktan dezerton.

            - Ni iru! Ni iru! – spiregis la grafo.

            - Hot… Diendl!… So a bledez Ding!…

            La fiakro fortrotis, kaj la ĉemizpantalonulo longe rigardis post la tremantajn, ŝanceliĝantajn lampojn, kiel la veturilo sku-ruliĝis al la oazo, en la malproksima Saharo…

 

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:02:27
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情

D E K K V I N A   Ĉ A P I T R O

 

 

 

1

 

 

 

En la oazo estis nur unu firma konstruaĵo, el krudaj argilbrikoj: la gastejo. Kiam la fiakro ruliĝis antaŭ ĝin, la proprietulo ĵus turnadis rostatan ŝafon surper fajro, sed li gapmiris tiel, ke li rekonsciiĝis denove nur eksentinte la brulodoron de la viando.

            Dume la grafo descendis el la veturilo, instinkte li rigardis la taksametron kaj pagis. Duobla klako: sinjoro Strudl fiksis la flagon, pezmove li paŝis sur la aksingon, de tie sur la teron kaj sekvis la grafon. Kompreneble li kunportis la vipon.

            La palmoj de la oazo ne donis friskan ombron, la varmo nur stagnis inter la arboj, kaj la  elvaporiĝo de la plantoj faris la sufokan varmegon eĉ pli grasa. Fonteto kuregis plaŭdante en la mallarĝa, roka fluejo, arabaj virinoj kun vualita vizaĝo bat-lavis vestaĵojn, kaj ili ĉiuj parolis samtempe, per rapide turniĝanta lango. Kelkaj infanoj torturis senkulpan, longan serpenton per stangetoj. Kiam la besto volis fuĝi, ili ŝovis la bastoneton sub ties ventron kaj altenĵetis ĝin. Faltvizaĝa, flavkrania, blinda indiĝeno kaŭris sub iu palmo, zumkantis per monotona, elgorĝa sono kaj faris kuŝmaton el foliofibroj per nekredebla rapideco. Grandega simio sidis super li, sur iu dika, elstaranta branĉo de iu palmo, ĝi manĝis ian blankan frukton, sed ne glutinte tion, ĝi maĉis kaj tuj faligis tion el sia buŝo, kio falis sur la flavan kranion de la blindulo. Sed li ne okupiĝis pri tiaj bagateloj, li nur zumkantis kaj plektis la fibrojn.

            La grafo rigardis la senvarian bildon. Du duaroj estis starigitaj inter la palmoj. Antaŭ iu estis granda, ligna pistilo. Eĉ hodiaŭ oni muelas la grajnojn en ĝi, kial antaŭ jarmiloj. Kapro ĉirkaŭflaradas la pistilon. Apud la tendo troviĝas kelkaj traboj kaj freŝa cementplato. Ĉi tie jam oni konstruas ion. Ĉe la cementkirlejo kuŝas sola kamelo ligite. Ĝi estas harperdinta, maljuna besto, kelkfoje ĝi elŝovas sian langon, pigre, profunde palpebrumas, tirante la malgajajn, konfuzajn palpebrojn sur siajn okulojn, kaj suspirante, ĝi forblovas iom da polvo de antaŭ si. Sur la muro de la argilbrika konstruaĵo pendas rusta tabulo el lado:

 

 

H A W E A   B N E U   E S T A S   LA   P L E J    B O N A !

M O N D F A M A   M A R K O !

 

 

            La grafo ĝemas, li enpaŝas en la restoracion kun zumantaj tempioj kaj eksentas la odoron de la ŝafo, rostata sur pikstango super la fajro. Pro tio preskaŭ plospasmo kaptas lin. Li apenaŭ sentas la doloron de sia ŝultrovundo. Plie li havas Afriko-malsanon. Febro, naŭzo, angoro, liaj okuloj lancinis, kvazaŭ iu estus pikinta pinglon en tiujn.

            La gastejestro rapidas antaŭ lin, li kliniĝadas, anticipe li pidedbatas la rostostangon flanken, por ke la ŝafo forflugu de super la fajro. En la malntaŭ parto de la domo troviĝas ĉambro. Ĝi estas mucida niĉo kun malgranda fenestro, kelkaj matoj kuŝas sur la planko, en la angulo staras benko, tiel nomata tabul-lito, sur kiuj la malliberuloj pasigas la noktojn de la prizon-puno, sur ĝi estas malpura kovrilo kaj kuseno, remburita per segpolvo. La restoraciestro montras ĝin tiel, kvazaŭ li malkaŝus sekretan plezurejon antaŭ la gasto. Li ridetas kaj interfrotas siajn manojn.

            La grafo kuŝiĝas. Li jam estas duone senkonscia. Li petas la koĉeron kuirigi teon. Li metas la ruĝan aktujon sub sian kapon, kvankam sinjoro Strudl estas la sola homo en lia ĉirkaŭaĵo de longa tempo, al kiu li konfidus sian ĉiun havaĵon senhezite. Sed kiu scias, ĉu li vere nomiĝas Strudl, ĉu eble li estis gangstero en Meksikio, kiu nun havas la nomon Tanksen, kaj evidentiĝos iun tagon, ke li serĉas siajn gepatrojn, kiun oni forrabis el la ambasadejo de Maroko…

            Ho, Dio mia… ŝia ĉiu vorto ja estis mensogo, kio do doloras nun tiom? Ej… Konkera Yolland! Tiu knabino ja estis la malamiko… Ŝi estis tio!… Li devintus alfronti ŝin kun tuta kompanio. Malliberigi ŝin katenitan en fortikaĵkarceron, kie ŝi ne povas pudri sin, cigaredi kaj mensogi… Fortrenu ŝin… Ho… Kiel obstina ŝi estas… Egalas… la armeo staras antaŭ la oazo, lia kompanio… liaj fidelaj homoj, kiuj sekvis lin tra akvo kaj fajro… li iros plu kun ili kaj… kaj… nenio…

            - Nu trinku ĝin, Herr graf, ĝi bone travarmigos vin interne… Sie ham doch tremfebro…

            La koĉero trinkigis teon kaj donis kininon al li. Dume li apogis la vipon al la lito.

            Trinkinte la teon, li ankoraŭ frostotremis. Sinjoro Strudl sternis la grizan redingoton sur lin. Nun la unuan fojon li demetis sian jakon en societo, dum li estis en Saharo. La grafo eĉ nun frostotremis kun bluaj lipoj.

            - Na woatns i bring den ĉevalkovrilo, den Aas wets so auzhaltn so a’…

            Jam delonge estis tiel agrabla io por Sir Yolland (eterna sinjoro de Denham), kiel la ĉevalkovrilo, kiun la koĉero sternis sur lin.

            - Eble vi malvarmumis pro vento, Herr graf – li rimarkis dume, ĉar li pensis la malarion superstiĉo. Li ankoraŭ neniam en la vivo prenis kininon, kaj kiam li vidis iun frostoremi pro febro, tiam laŭ li la koncernulo anticipe staris en vento, ĉar en Afriko estas pli granda vento, pli da homoj malsaniĝas je „febro”.

            - Mi venigos iun, kiu flegos sinjoron grafon. Negran, araban virinon. Mi devas zorgi ankaŭ pri la ĉevalo, dez Rindfi is a favönt…

            Li foriris. Baldaŭ envenis virino portanta burnuson. Li metis tukon, tempitan en malvarmeta akvo, sur la frunton de la grafo, ŝi silente ordigis la ĉambron, poste ŝi sidiĝis ĉe la fenestro. La grafo vidis ĉion ĉi nur en duondormo. Ŝi aspektis, kiel ia maskohava fantomo… burnuso kaj du okuloj…

            Dirndel, la ĉevalo tamen estas malpli sola, ol li… La koĉero zorgas pri li ne nur pro kompato al la sinjoro… Li ĉerte ŝatas lin… Kiu li estas?… Kratochvill, la remburisto (kiu verkas romanon), enpaŝas kaj salutas soldatece:

            - Mi havas la feliĉon… sinjoro grafo… Mi estas ĉi tie kun via havaĵo.

            - Kio… - li ne povis paroli pro la frostotremo.

            - Sinjoro grafo! La armeo formarŝis…

            Sir Yolland side leviĝis, tremanta tutkorpe…

            - La armeo…

            - Tiu aŭtisto nokte kontraktiĝis kun la soldatoj, ke li dividos inter ili egale la dudek kvin mil pundojn, ricevitan de vi, se ili sekvos lin. Ĝi estas granda monsumo, kaj ili ĉiuj sekvis lin, nur mi restis ĉi tie por zorgi pri vi, kaj sinjoro Guliver ŝatus, se mi finus mian romanon, kies titolo estas: „Ŝoforo ne estu amanta…” La ĉefheroo falas, ĉar li alfrontas socian justecon, tial li fariĝas ebria.

            La grafo surdorsiĝis en la lito. Li havis neniu, krom la koĉero, kiu devis zorgi ankaŭ pri sia ĉevalo, kaj Kratochvill, la remburisto, kiu verkis romanon. Sir Yolland, la eterna sinjoro de Denham kuŝas ĉi tie en la oazo, kaj ne estas homo apud li, kiu… ni eldiru, eĉ se estas ridinde… kiu amus lin. La soldatoj interkonsentis, ke ili ricevos la monon ankaŭ tiam, se la gravo ne iros kun ili, kaj se li mortos. Kiam li malsaniĝis, li falis, elĉerpiĝis, kaj ili nur marŝas… La mono estas granda potenco, tio veras… Oni povas fari ĉion… sed… eĥ… tiel malbela fino, en malproksima oazo, meze de la dezerto, en malpura loko, forlasite, mizere, havante nek armeon, nek amikon, nenion, nur varmon kaj kapdoloron…

            - Se vi deziras ion sinjoro grafo…

            - Iru! – kriis Sir Yolland raŭke, febre spiregante. – Tiuj foriru…

            Kaj li refalis. Kratochvill eliris kaj ekkuŝis dormi en iu malproksima ejo.

            Granda, zumanta muŝo flugadis muzikante. La araba virino sidis kun kapo, klinita inter siajn manplatojn, certe ŝi dormis. Kaj la grafo sentis sin fortege batita, mizera. Tio doloris lin… treege… Eble li tolerus kion ajn, se tiu knabino… Kvankam ŝi estis la malamiko… Sed kiam konkeranto enamiĝas al la malamiko, tiam…

            - Anna… - li flustris mallaŭte al si mem - … Anna…

            - Jen mi estas, Sir – respondis la araba knabino silente, demetinte la burnuson de sur sia kapo.

 

 

 

2

 

 

 

- Mi timis, ke vi forsendos min, kaj mi volis resti en via proksimo, Sir. Tial mi kovris mian vizaĝon, kiel mohametanino. Sed se vi diras mian nomon, eble vi tamen bezonas, ke mi estu ĉi tie.

            Dume ŝi genuiĝis apud lian kuŝejon kaj prenis la manon de la grafo. La homo de enkaviĝinta vizaĝo ekridetis, ekpremis la molan, virinan maneton, kaj ĉesis lia tremo. Li fermis siajn okulojn ĝemante. Poste li ankoraŭ sentis, ke la knabino karesas lian manon, kaj li ŝatintus diri al ŝi ian tre varman, ian banalan, tute nekutiman fare de li, sed li ekdormis…

            Li vekiĝis en mallumo. Lumo de malproksimaj steloj videbliĝis tra la fenestro.

            - Mi ne ŝaltos la lampon, ĉar la moskitoreto estas trua – flustris la knabino apud li. – Kiel vi fartas?

            - Bone… tute bone… mi pensas, ke mi jam ne havas febron.

            - Tamen prenu kininon.

            Li obeis, kial infano. Poste li prenis la manon de la knabino.

            - Mi dankas… ke vi restis kun mi.

            - Ĝi estas komprenebla. Ĉu vi pensis, ke mi lasos vin sola en tia situacio? Rekuŝiĝu, vi ankoraŭ ne saniĝis.

            - Mi estas forta. Post tri tagon, mi pensas, ĝi tute malaperos.

            - Jes. Mi scias, ke vi estas forta. Sed vi misuzis tion. Porti ĉiam fermitan uniformon, en la terura varmego, kaj iri plu kun vundita ŝultro, forsekreti, ke vi havas febron. Vi vere estas malbona, obstina bubo, se vi volas scii mian opinion.

            Mirinde tiu popola voĉtono nun denove agrablis al li. Li rekuŝiĝis kaj ekdormis.

            Li vekiĝis aŭrore. La knabino ankoraŭ sidis apud lia lito kaj prenis lian manon.

            - Atentu min… Anna… Mi diktus ion al vi… Mi opinias, ke mi resaniĝos post nelonge, se tamen… mi pensas…

            - Stultaĵo…

            - Ne, tio tre pezis min. Temas pri aliaj homoj, pri mia iama amiko, kun kiu mi ne havas bonan kontakton, kaj mi ne povas kunporti ĝin… en la tombon… Bonvolu do skribi, mi petas vin. – La knabino elprenis paperon kaj plumon. La grafo diktis. – Mi, Sir Oliver Yollan, la eterna sinjoro de Denham, heredigas al Johannes Livingstone miajn areaĵojn, situantajn ĉirkaŭ la petrol-fontoj de Kilagez, kies ekspluatojn oni malhelpis ĝis nun. Diru al Johannes Livingstone: mi koleris lin ĝis mia lasta minuto, ĉar mi ne konsideris li ĝentelmano. Li kaj lia fianĉino devintus anonci sin en Denham, kaj viziti la familion Yolland, el kiuj Sir Archibald kaj lia edzino, krome Sir Charles, Reĝa Servicisto tiutempa ankoraŭ vivis. Mi neniam povis pardoni al li tiun grandan ofendon. Sed mi ne koleris lin pro tio, ĉar li edziĝis al la filino de Dilling. Livingstone ja estas dek jarojn pli aĝa ol mi, tiel li povas estis konvena vivkunulo de virino, kiu estas samaĝa kiel mi. En mia testamento mi memoris pri Livingsone, kiun mi ne povis malami spite al lia nepardonebla peko. Mi aparte testamentas pri la koncerna areaĵo, por ke miaj heredantoj ne kaŭzu malfacilaĵojn…

            La knabino notis ĉion. Poste la grafo subskribis ĝin kaj malpeziĝinte ĝemis.

            - Dankon. Ĝi pezis min, kiam mi pensis, ke mi mortos. Ĉar mi volis ĉikani Johannes-on, sed mi ne deziris bankroti lin… Kvankam milfoje mi povintus fari tion. Stranga knabo estas tiu Johannes… Anna… Li estas vera, angla sinjoro, kaj se vi parolus kun li, vi ne kredus… Mi tamen ŝatas lin… Sed doloris min…

            - Ĉu tiu sinjoro edziĝis al via amatino?

            - Eh, ĝi ne gravas. Tiuokaze li ne faris eraron. Sed kiam li petis la manon de la knabino… li forgesis prezenti ŝin en Denham. Tio ne estas pardonebla. Ĝi estas terura. Egalas…

            - Dio mia – diris la knabino -, kiel naiva vi estas! Kiel granda infano! Nu! Tial vi koleris vian plej bonan amikon! Mi povas imagi, kiel vi koleras min, mi ja vere piede trotis la etiketon.

            La grafo karesis ŝin.

            - Vi estas alia. Pli bona ol kiu ajn kaj, kaj…mi ne scias…

            La knabino kliniĝis super lin tute proksimen.

            - Eldiru. Eldiru, Sir, kion vi volis kaj…

            Sed ŝi jam flustris ĝin tiel proksime, ke iliaj lipoj kuntuŝiĝis…

 

 

 

3

 

 

 

Matene li vekiĝis freŝe. Li estis post la unua febroatako, kaj ankaŭ lia vundo saniĝis dum la ripozo. Nur ekstarinte li sentis, ke li ankoraŭ estas malforta, la sango zumante malleviĝis el lia kapo, kaj liaj genuoj ektremis por sekundo.

            Anna ne estis en la ĉambro. Certe ŝi dormas. Li sentis ĝojon. Li nomis tiun feliĉon tiel en si mem, kiu efektive estis identa kun la granda malsano, nomata amo.

            Li jam tute ne ĉagreniĝis pri sia armeo? Dum la multe da problemoj, suferoj, turmentiĝoj, trompiĝoj tamen restis unu fidela homo. Kiu tramaldormis la unuajn febroatakojn kaj…

            Kaj ŝi amas lin…

            Almenaŭ ŝi estas suspektebla pri tio. Iu frapetis kaj sinjoro Strudl anonciĝis por rericevi la redingoton. Li ankoraŭ estis en ĉemizo.

            - Bonan matenon, Herr graf – li diris kaj tuj surmetis sian jakon. – Ĉu pasis la febro?…

            - Dankon, sinjoro Strudl. Mi fartas tute bone.

            - Sciu, mi volis proponi tiun… Brandwein. Mia bofratino eĉ nun estas dankema al mi… Ankaŭ ŝi malsaniĝi je lumbago pro la vento, veturante per tramo…

            - Ĝi estas neniaĵo, mi jam fartas bone. Ĉu vi ne vidis… la fraŭlinon?

            - Ho! Das Madel is so lengst foat! Ŝi forveturis sur kamelo, ankoraŭ aŭrore.

            - Ĉu vi estas certa pri tio? – demandis la grafo konsternite.

            - Nu, sed kia demando ĝi estas?… ŝi vekis min, ke mi helpu al ŝi ripari la kamelon, ĉar ŝiriĝis la Steigbügli…

            Sir Yolland ĉirkaŭrigardis senkonsile. Li ne lasis fariĝi penso tiun doloron, kiu strangolis lian laringon kaj premis lian torakon.

            Anna…

            Io skrapas lian gorĝon, io ekbatas lin interne ĉirkaŭ lia koro, ke li devas eksidi sur la liton, poste li turnas sin al la kapkuseno kaj levas ĝin kun tremanta mano.

            La ruĝa aktujo malaperis…

ip地址已设置保密
2008/6/9 11:03:22

 22   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.45313 秒, 4 次数据查询