* * *
Tri tagojn poste komenci^gas la IJK en Kerkrade. Sandra
intertempe fari^gis iom indiferenta por mi. ^Si ja neniel estas
komparebla kun Beata. ^Siaj avanta^goj estas, ke ^si estas germanino
kaj lo^gas pli proksime al mi... Sed pli gravas la koro de la homoj.
Dum du monatoj mi vane atendis respondon al mia letero; unue
senpacience, poste mi ne plu a^udacis esperi...
Mi alvenas en la kongresejo kune kun grupeto de aliaj FRG-anoj,
kiujn mi hazarde renkontis en la stacidomo de Aachen. Kaj tuj mi
ekvidas Sandra. ^Si rigardas min afable; ^si neniel koleras al mi! E^c
male! "Saluton, Manfred!", ^si diras en gaja, iel entuziasma tono,
kvaza^u ^si vere ^gojus revidi min. Ni mallonge kisas unu la alian, kaj
fine Sandra salutas kelkajn aliajn homojn kaj iomete interparolas kun
ili.
Mi restas en la proksimeco, rigardante ^sin iomete. Fine, post
kiam ^si finis la salutadon, Sandra rigardas al mi. Vidante, ke neniu
nin observas, ^si subite alparolas min: "Mi ja estis tre surprizita,
kiam mi ricevis vian leteron!"
"Kiamaniere surprizita?", mi demandas ^sin por ekscii, ^cu
^si estis almena^u agrable surprizita.
"Surprizita, ^car mi tute ne supozis, ke vi skribus al mi."
"Kaj kiel vi pensas pri tiu letero?"
"Mi fakte ja volis reskribi al vi. Sed mi ne havis multe da
tempo tiam. Estas malfacile diri tion nun... sed: Mi ne bezonas
amikon. Krome mi ja ankora^u preska^u ne konas vin."
"Jes, mi akceptas tion..."
Kaj ni disi^gas. ^Siaj vortoj ne aparte mal^gojigas min, ^car mi
ja ne plu atendis de ^si tian reagon, kian mi origine esperis. Mi sentas
min sen^sar^gita pro tio, ke ^sia reago estas almena^u afabla.
Ankora^u longe mi pensas pri ^sia frazo "Mi ne bezonas amikon.":
Mi ne postulas, ke vi neglektu viajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Sed
espereble vi pensas anka^u pri tiuj de aliaj homoj. Ne gravas nur, ^cu
vi bezonas amikon, sed anka^u, ^cu iu bezonas vin...
€Tamen tiuj pensoj ne vere pla^cas al mi.
* * *
Post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi tuj komencas skribi
leteron al Beata. Mi memoras, ke estas relative malfacile skribi
leteron al persono, kun kiu oni ankora^u ne multe interparolis kaj ne
havas multajn komunajn traviva^jojn. Mi povas rakonti al Beata iom pri
mi; mi povas sciigi al ^si miajn impresojn pri la IJK en Kerkrade. Ne
estas konsilinde jam nun klare diri al ^si, ke mi ege ^satus enami^gi
al ^si. Tiom ^carma knabino ja eble - a^u e^c ver^sajne - jam havas
amikon en Pollando, a^u povus facile ekhavi tian amikon. ^Si ver^sajne
anka^u ne ^satas efemerajn amrilatojn por la da^uro de unu
renkonti^go, sed preferas longda^uran, profundan amikecon. Tie
malhelpas la distanco inter FRG kaj Pollando, dum ^si certe estus tro
modesta por preferi amaton el ri^ca lando...
Mi do nur iomete alludu, ke mi trovas ^sin simpatia kaj ke mi ne
havas amikinon...
Kara Beata,
post mia reveno de la IJK en Kerkrade mi nun trovis la necesan
tempon por realigi mian deziron skribi leteron al vi - deziron, kiun mi
kompreneble jam havis, kiam mi en Ostrava petis vin pri via adreso.
Tie en Ostrava ni ja beda^urinde ne multe interparolis. Unu el la
ka^uzoj eble estis, ke vi tiam ankora^u ne tute flue parolis
Esperanton; sed ekzistas anka^u alia, ver^sajne pli grava kialo: Kiel vi
certe rimarkis, mi estas tre trankvila homo. Tiu problemo koncernas
min jam ekde mia infana^go kaj ankora^u hodia^u kelkfoje malhelpas al
mi vere konati^gi kun homoj, kiujn mi trovas simpatiaj...
Tamen, entute mi estas relative kontenta pri la renkonti^go en
Ostrava. Mi ja havis sufi^ce da longaj interparoloj kun aliaj (plejparte
parolemaj) partoprenantoj kaj do ne ofte sentis min sola. Kaj via
belega, varma rideto apartenas al miaj plej belaj rememoroj pri tiu
aran^go.
La posta IJK iomete malpli pla^cis al mi...
Mi skribas ankora^u iom pri la kongreso kaj pri mi, ^gis fine mi
enpo^stigas la leteron. Restas kvar semajnoj ^gis nia revido, kaj letero
de FRG al Pollando a^u inverse kutime bezonas du semajnojn.
Ver^sajne mi do ne povos ricevi respondon de ^si jam anta^u nia
revido...
Semajnon poste mi trovas en mia leterkesto po^stkarton kun
"koraj salutoj el WrocÝaw". ^Si do tuj post sia reveno pensis pri
mi! Kaj fine, post du pliaj semajnoj, mi trovas leteron. ^Cu ^si vere
jam respondis? Mi malfermas ^gin scivole kaj eklegas:
€
Kara Manfred,
mi ricevis hodia^u vian leteron. ^Gi estas por mi ege plezura
surprizo, ^car mi skribis al vi nur po^stkarton kaj ricevas de vi longan
kaj tre agrablan leteron.
Anka^u la^u mia opinio restado en Ostrava estis tre agrabla, sed
por mi granda malhelpo estis manko de lingvokono. Do, nun mi lernas
iomete... iomete, ^car nun mi pasigas tempon hejme kaj mi havas
malmulte da tempo. Miaj gepatroj havas grandan ^gardenon.
Vi skribas, ke vi estas tre trankvila homo kaj ke tio estas por vi
problemo. Sed mi pensas, ke problemoj ofte ne ekzistas. Mi ekzemple
^satas trankvilajn homojn (kaj ne nur mi). Vi estas iomete nekura^ga
homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj tre simpatia. Vi
povas facile konati^gi kun aliaj nekura^gaj, sed interesaj homoj. Do vi
vidas, ke nekura^go ne ^ciam estas malavanta^go! Ne estu malgaja.
La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne rimarkas ^gin.
^Cu mi iomete konsolis vin?
Ho, estas jam tre malfrue! Mi devas fini mian leteron. Mi timas,
ke beda^urinde mi ne skribas sen erraroj. Tamen mi kalkulas je via
kompreno. Ankora^ufoje mi dankas al vi kaj
^gis la revido
Beata
Mirigite mi relegas la plej interesajn frazojn. "Mi ekzemple
^satas trankvilajn homojn." Neniam mi a^udis ion tian en Germanio.
Male, ^ci tie ^ciuj diris, ke mi devas ^san^gi min. E^c mia patrino,
kiu de la unua ^gis la deka klaso ^ciam iris al la konsultaj horoj por
gepatroj kaj ^ciam devis a^udi la samon. ^Cu en la elementa lernejo,
^cu en la gimnazio - la instruistoj ^ciam diris, ke mi estas bona
lernanto, sed tro trankvila. Mi devas plivigli^gi. Kaj la samklasanoj, kiuj
^ciam sentigis al mi, ke ili ^satas nur parolemajn, spritajn homojn, kiuj
plibonigas la etoson...
Mi spertis, kiom doloriga - ^car vana - povas esti la provo
^san^gi sian karakteron. Kaj nun tiu polino skribas simple, ke ^si
^satas trankvilajn homojn! ^Si ^satas min tia, kia mi estas! Kaj kiom
bela estas la frazo "La mondo estas plena de ^gojo, ni nur ne
rimarkas ^gin!" ^Gis nun mi ^ciam vidis la negativajn flankojn de
^cio - do ne estas mirinde, ke mi ne sentis min feli^ca!
Kaj kun plej granda intereso mi relegas la frazon "Vi estas
iomete nekura^ga homo, sed ^sajnas al mi, ke vi estas interesa kaj
tre simpatia." Tio estas belega komplimento. ^Cu mi e^c povas
konkludi el tio, ke ^si povus imagi enami^gi al mi, se mi havus la
kura^gon por fari la necesajn pa^sojn? Mi ne scias... Sed neniam
tiom ^gojigis min letero. ^Si vortigas siajn pensojn trafe kaj elegante;
^si skribas per pli bona stilo ol multaj poloj, kiuj parolas Esperanton
€jam ekde kvin a^u dek jaroj! La timo esti farinta "errarojn"
kredigas al mi, ke ^si vere verkis la leteron tute sola.
Kaj kiom rapide ^si respondis! Beda^urinde tamen ne restas
sufi^ce da tempo por reskribi. Jam post unu semajno ni revidos unu la
alian. Neniam mi tiom anta^u^gojis pri Esperanto-renkonti^go!
IV
Post preska^u sendorma nokto en ku^svagono mi vendrede
matene alvenas en la stacidomo "Berlin Zoo", kie mi devas
^san^gi en trajnon al Pollando. Mi pensis, ke por tiu trajno ne necesas
rezervi sidlokon. Estas ja trajno sen rezervodevo, kaj ver^sajne fine
de a^ugusto ne multaj homoj veturas al Pollando...
Sed, vidante la homamason, kiu staras kune kun mi ^ce la kajo
atendante la enveturon de la trajno al Varsovio, mi ekhavas malbonan
anta^usenton. ^Car mi staras ^ce oportuna loko, mi rapide povas
entrajni^gi - kaj trovas iom da spaco en la koridoro. Sed tiu spaco
da^ure malplii^gas... Jam staras kvindeko da poloj kune kun mi en la
koridoro. Mi vidas, ke multaj el ili kunportas kvin a^u e^c pli da
grandaj kofroj a^u kartonskatolegoj el la okcidento.
Mallonge post la forveturo ni atingas la orientberlinan stacidomon
"Berlin Friedrichstraže", kie okazas la kontrolo de la pasportoj.
"Tie ni ne povas trairi", diras GDR-a doganisto al sia kolego. Tiu
eniras kaj krias al mi kaj la poloj starantaj apud mi en la koridoro:
"Eksteren! ^Cio eksteren! Kun paszport eksteren!
Bagaz restas ene!"
Ekstere ^ce la kontrolo alia doganisto mirigite rigardas min,
ekvidante mian FRG-an pasporton: "^Cu vi anka^u staras en la
koridoro?" - "Jes." - "Sed tiam mi ja estus el^jetinta la
polojn. Vi ja certe havas lokbileton!" Tio anka^u ne tute pla^cas al
mi, sed feli^ce li ne estas tiom malafabla.
Mi reiras en la koridoron. Iam tiuj kontroloj malaperos. Ver^sajne
mi ankora^u travivos tempon, kiam ^cio estos tiel, kiel dum hodia^ua
trajna veturo de FRG al Francio a^u Italio: Kutime ^ciu trovas sidlokon,
oni ne plu bezonas vizon kaj ofte e^c ne devas montri la pasporton.
Kaj eble mi tiam povos interparoli en Esperanto kun miaj fremdaj polaj
kunvoja^gantoj...
Ankora^u ses horojn ^gis la alveno en Pozna'n, kie mi denove
devos ^san^gi la trajnon. Apud mi multaj poloj fumas cigaredojn;
malgra^u la malfermitaj fenestroj la fumo estas preska^u ne eltenebla.
Nur de tempo al tempo iu sukcesas premi sin tra la koridoro - por
konstati alvenante ^ce la necesejo, ke ^gi ne estas uzebla, ^car oni
vole-nevole misuzas ^gin kiel paka^jejon.
€Sed la malafableco, la densa starado, la fumo kaj la
interpu^si^go ne tiom gravas por mi. Mi pensas pri la bela, varma
rideto de Beata, pri ^sia ege afabla, e^c genia letero, kaj mi revas pri
la revido kun ^si. Mi estas juna, sana. Mi kapablas senti feli^con,
teneron, amon. Nenio estas pli bela ol esti juna kaj paroli
Esperanton.
* * *
Vespere je la oka mi alvenas en la "Hotel Studencki", kie nia
renkonti^go okazas. Tuj mi revidas Joanna kaj kelkajn aliajn geamikojn.
Mi ekscias, ke nia domo estas studenthejmo, kiun oni uzas en la
someraj ferioj kiel studentan hotelon. Kaj mi konati^gas kun kelkaj
poloj: "Mi estas Roman." - "Mi estas Andrzej.", sin prezentas
du poloj al mi, kaj post mallonga interparolo ili proponas: "Vi povas
tranokti en nia ^cambro - ^cu bone?" - "Jes, konsentite." -
"Simple diru ^ce la akceptejo, ke vi volas tranokti en ^cambro
105."
Mi anoncas min en la akceptejo kaj poste demetas miajn a^jojn
en mia ^cambro. En la koridoro mi renkontas Ewelina kaj Renata, kiujn
mi jam konas pro la renkonti^go en Ostrava. Ni salutas, kisetas unu
la alian, kaj ridetas. "Venu al nia ^cambro!", diras Ewelina. En la
^cambro mi revidas Dawid, Izabela kaj Marek, kun kiuj mi anka^u jam
konati^gis en anta^uaj renkonti^goj. "Sidu kun ni!", diras Ewelina,
kaj ni tuj interparolas pri mia voja^go, pri anta^uaj renkonti^gioj, pri la
venonta IS kaj ^cio ajn, ^ce glaso da teo. Mi sentas min bone inter
ili.
Subite la pordo malfermi^gas kaj eniras... Beata! Mi
suprenrigardas al ^si, ekstaras. Ni ridetas, salutas kaj mallonge kisas
unu la alian. Mi sentas min e^c multe pli gaja ol anta^ue, feli^ca
e^c.
"^Cu vi ricevis mian leteron?", demandas Beata.
"Jes, kaj mi ege ^gojis pri ^gi!"
"^Cu anka^u vi ^satus iri nun al la diskoteko?"
"Jes, volonte!", mi respondas, kaj ege ^gojas pri tio,
esperante okazon esti sola kun ^si. Fakte mi ja ne tiom ^satas
diskotekojn... Mi ^gisas al la aliaj kaj iras kune kun ^si el la ^cambro
kaj el la domo. Jam krepuski^gis. Sur la universitata tereno, tra kiu ni
iras, blovetas friska vento.
"Via letero ege pla^cis al mi.", mi diras al ^si. "Vi havas
tre ^carman optimismon!"
Post momento Beata demandas min: "^Cu mi faris multajn
erarojn en ^gi?"
"Ne, tute ne! Nur la vorton 'erraroj' vi skribis per duobla
'r'. Krome ^cio estis ^gusta, e^c ^ciuj akuzativoj. Kaj mi rimarkis,
ke vi skribis per bonega stilo. Via letero ne aspektis kiel letero de
komencantino, sed de verkistino. Vi certe skribas anka^u en la pola
per bonega stilo!"
Kaj mi rimarkas, ke Beata iom ^gojas pri tiu komplimento.
"Jen la diskoteko!", diras Beata fine, kaj klarigas al mi:
€"^Gi nomi^gas 'Czerwony Pajak'. Tio signifas 'ru^ga
araneo'".
Ni eniras. Ene mi rimarkas, ke ^cio estas iomete alispeca ol en
la diskotekoj de okcidentaj Esperanto-renkonti^goj. La muziko estas
malrapida, kaj la gejunuloj ne dancas solaj, sed duope. Tio ^gojigas min
des pli, ^car mi ne devas pripensi, ^cu mi a^udacu peti iun knabinon
al dancado kaj kiun... Apud mi staras Beata, kiu respondas al mia
demando "^Cu ni dancu?" tuj per "Jes, volonte!"
Mi prenas ^siajn manojn, ^guas ^sian proksimecon kaj ^ciam
^gojas, kiam ^si suprenrigardas al mi por iomete rideti a^u ion diri.
"Mi ^satas danci.", ^si rakontas.
"Mi anka^u. Beda^urinde mi ne scias bone danci."
"Mi anka^u ne."
De tempo al tempo unu el ni denove alparolas la alian, kaj ni
iomete interparolas pri niaj familioj, nia studado, niaj lingvokonoj, la
vivo en FRG kaj Pollando, pri la landoj, en kiuj ni jam estis...
"Printempe mi estis en GDR", rakontas Beata, dum ni
ankora^u dancas kune. "Tie mi ekhavis la impreson, ke la germanoj
preferas danci solaj. Sed mi preferas danci duope."
"Mi anka^u preferas danci duope", mi diras. Kaj ni ridetas
unu al la alia.
Mi rimarkas, ke Beata - kvankam ^si lernas Esperanton nur
ekde malpli ol duona jaro - intertempe parolas ^gin jam tre bone kaj
preska^u senerare.
"Vi bonege progresis en la lernado de Esperanto."
"Ne, nur iomete."
"Vi parolas tre konscie, pripense. Vi preska^u ne faras
erarojn."
Post iom da tempo Beata diras: "Mi estas laca. ^Cu ni
sidi^gu?"
Komune ni iras al tablo, ^cirka^u kiu trovi^gas kelkaj brakse^goj.
Ni sidi^gas, kaj mi interkonati^gas kun la polo kaj du polinoj, kiuj jam
sidis ^cirka^u tiu tablo.
"^Cu vi deziras trinki ion?", demandas min Beata.
"Jes, ekzemple glason da limonado."
Beata iras al la bufedo kaj revenas kun du glasoj da oran^ga
limonado. Nur post iom da persvado ("Por mi tio estas preska^u
nenio.") ^si akceptas, ke mi pagas almena^u mian glason. Ni iom
ripozas, kaj de tempo al tempo ^si a^u mi iomete interparolas kun la
poloj ^cirka^u nia tablo. Sed plej pla^cas al mi la interparoloj kun ^si.
^Si montras sur la muron, kie estas pentrita grandega araneo en sia
reto. "Tie vi vidas, kial oni nomas tiun ^ci diskotekon 'ru^ga
araneo'."
Fine, post duona horo da sidado, ni rigardas unu al la alia, kaj mi
demandas: "^Cu ni plu dancu?" - "Jes, volonte!"
Denove mi ^guas preni ^siajn manojn - same kiel la miaj
iometete eluzitaj pro laboro - kaj ^gojas senti ^siajn proksimecon kaj
varmon, movi^gante kune kun ^si la^u malrapida muziko. Mi rimarkas,
ke kelkaj poloj ^cirka^u ni ne normale tenas sian partnerinon, sed
€metis siajn brakojn trans ^siajn ^sultrojn, por senti pli senperan
proksimecon, pli da varmo... Post iom da pripensado mi kura^gas fari
la samon ^ce Beata kaj rimarkas, ke ^si volonte konsentas. Mi ^guas
tiun brakumadon... Beda^urinde dum tia dancado ne plu eblas
interparoli. Mi do ne povas diri al ^si, kiom ^sia proksimeco signifas
por mi, se mi entute kura^gus fari tion. Nur en la pa^uzetoj inter la
kantoj tio eblus, sed ^si ja certe mem rimarkis mian feli^cecon...