ĈAPITRO 4En la eta kaj malpura antaŭĉambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizaĝo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero ĉirkaŭmanĝitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia ĉambro abrupte diris:
— Kion al vi?
— Ĉu princino Zasekina estas hejme? — mi demandis.
— Vonifatij! — kriis tremanta virina voĉo post la pordo.
La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, ĉe tio vidiĝis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustiĝinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken.
— Ĉu la butikon vizitis? — La sama virina voĉo ripetis. La servisto ion murmuris. — Kio?.. Alvenis iu?.. — denove aŭdiĝis. — La sinjorido najbara? Nu invitu lin.
— Bonvenu en la salonon, — diris la servisto, denove aperinte antaŭ mi kaj levante la teleron de la planko.
Mi ordigis la vestojn kaj venis en la “salonon”. Mi trafis en etan kaj ne tre puran ĉambron kun malriĉa, kvazaŭ haste dismetita, meblaro.
Ĉe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, ĉirkaŭ kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lanŝpinaĵa kaptuko ĉirkaŭ la kolo. Ŝiaj nigraj okuletoj trapikis min.
Mi paŝis al ŝi kaj riverencis.
— Ĉu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina?
— Mi estas princino Zasekina; sed ĉu vi estas la filo de sinjoro V.?
— Ĝuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo.
— Bonvolu sidiĝi. Vonifatij, kie estas miaj ŝlosiloj, ĉu vi vidis ilin?
Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al ŝia mesaĝo. Ŝi aŭskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj ruĝaj fingroj, kaj kiam mi finis, ŝi denove fiksis sian rigardon al mi.
— Tre bone. Mi nepre venos, — ŝi finfine diris. — Aĥ, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi?
— Dek ses jarojn, — mi respondis kun nevola hezito.
La princino elŝovis el la poŝo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi.
— Bela aĝo, — ŝi subite diris, turnante sin kaj svingmoviĝante sur la seĝo. — Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Ĉe mi estas simple.
“Tro simple”, — mi pensis, kun nevola naŭzo ekzamenante ŝian tutan hidan staturon.
Tiam la alia pordo de la salono rapide ovriĝis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraŭ en la ĝardeno. Ŝi levis sian manon, kaj sur ŝia vizaĝo preterkuris mokrideto.
—Aĥ, jen filino mia, — diris la princino per kubuto montrante ŝin. — Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi?
— Vladimir, — mi respondis, stariĝante kaj lispetante pro la ekscito.
— Kaj via patronomo?
— Petroviĉ.
— Jes. Mi konis policestron, ankaŭ Vladimir Petroviĉ. Vonifatij, ne serĉu la ŝlosilojn, la ŝlosiloj estas en mia poŝo.
La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken.
Mi jam vidis monsieur Voldemar, — ŝi ekparolis. (Arĝentaj sonoj de ŝia voĉo trakuris en mi kvazaŭ dolĉa frisko.) — Ĉu vi permesos tiel nomi vin?
— Bonvolu, — mi balbutis.
— Kie vidis? — demandis la princino.
La princidino ne respondis al sia patrino.
— Ĉu vi nun estas okupita? — ŝi demandis fikse rigardante al mi.
— Tute ne.
— Ĉu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru ĉi tien, al mi.
Ŝi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis ŝin.
En la ĉambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj aranĝitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaŭ povis rimarki ion: mi moviĝis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton.
La princidino sidiĝis, elmetis faskon de ruĝa lano kaj montrinte al la seĝo kontraŭ si malligis la faskon kaj metis ĝin sur miajn manojn. Ĉion ĉi ŝi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaŭ fermitaj lipoj. Ŝi komencis volvi lanon ĉirkaŭ fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam ŝiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, — ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis absolute; kvazaŭ lumo disfluis laŭ ĝi.
— Kion vi pensis pri mi hieraŭ, monsieur Voldemar? — ŝi demandis post kurta paŭzo. — Eble vi mallaŭdis min?
— Mi… princidino… mi nenion pensis… ĉu mi povas… — mi respondis konfuzite.
— Aŭskultu, — ŝi oponis. — Vi ankoraŭ ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni ĉiam diru al mi veron. Vi havas, mi aŭdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli aĝa ol vi, tial vi ĉiam devas diri al mi veron… kaj obei min, — ŝi aldonis. — Rigardu al mi — kial vi ne rigardas al mi?
Mi iĝis eĉ pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al ŝi. Ŝi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto.
— Plu rigardu, — ŝi diris, afable softigante la voĉon. — Por mi tio estas ne malagrabla… Al mi plaĉas via vizaĝo; mi antaŭsentas ke ni iĝos amikoj. Sed ĉu mi plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis.
— Princidino… — mi komencis.
— Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (ŝi korektis sin) — kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio taŭgas por adoltoj. Mi ja plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis.
Kvankam por mi estis tre agrable, ke ŝi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendiĝis. Mi volis montri al ŝi, ke ŝi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte laŭeble senĝenan kaj seriozan aspekton, diris:
— Kompreneble, vi tre plaĉas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kaŝi.
Ŝi mediteme balancis la kapon:
— Ĉu vi havas guverniston? — ŝi subite demandis.
— Ne, mi jam delonge ne havas guverniston.
Mi mensogis; ankoraŭ unu monato ne pasis post la disiĝo kun mia franco.
— Ho, mi vidas ke vi estas tute matura.
Ŝi delikate batis miajn fingrojn.
— Tenu la brakojn rekte. — Kaj ŝi komencis diligente volvi la bulon.
Mi kaptis la okazon ke ŝi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni ŝin, unue kaŝe kaj poste ĉiam pli kuraĝe. Ŝia vizaĝo ŝajnis al mi eĉ pli bela ol antaŭe; ĉio en ĝi estis tre subtila, saĝa kaj ĉarma.
Ŝi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta ŝin tra la kurteno, verŝis mildan lumon sur ŝian lanugan orbrilan hararon, ŝian virgan kolon, deklivajn ŝultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al ŝi — kiom kara kaj proksima ŝi iĝis por mi! Al mi ŝajnis, ke mi delonge ŝin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaŭ ekkoni ŝin… Ŝi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antaŭtuko; mi ŝajne volonte karesus ĉiun faldon de tiu robo kaj de la antaŭtuko. La pintoj de ŝiaj ŝuoj montriĝis el sub ŝia robo: mi adore surgenuiĝus al tiuj ŝuoj…
“Kaj jen mi sidas kontraŭ ŝi”, — mi pensis, — “mi konatiĝis kun ŝi… kia feliĉo, dio mia!” Mi preskaŭ saltis de la seĝo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta.
Mi fartis bone, kiel fiŝo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu ĉambro, ne lasus tiun lokon.
Ŝiaj palpebroj lante leviĝis kaj denove ŝiaj helaj okuloj afable brilis antaŭ mi kaj ŝi denove mokridetis.
— Kiel vi rigardas al mi, — ŝi nehaste diris kaj minacis min per la fingro.
Mi ruĝiĝis… “Ŝi ĉion komprenas, ŝi ĉion vidas, — fulmis en mia cerbo. — Kaj kiel ŝi povus ne kompreni kaj ne vidi ĉion?”
Subite io klakis en la najbara ĉambro — ektintis sabro.
— Zina, — kriis el la salono la princino. — Belovzorov alportis al vi katidon.
— Katidon! — kriis Zinaida, impete leviĝis de la seĝo, ĵetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris.
Ankaŭ mi stariĝis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la ĉambro, etendinte la krurojn, kuŝis stria katido; Zinaida staris antaŭ ĝi sur genuoj kaj atenteme levis ĝian muzeleton.
Apud la princino, ŝirminte preskaŭ la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun ruĝvanga vizaĝo kaj elstaraj okuloj.
— Kia ridinda, — ripetadis Zinaida, — kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegoroviĉ. Vi estas tre afabla.
La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraŭ ridetis kaj riverencis, ĉe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabroĉenerojn.
— Vi hieraŭ bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj… jen mi akiris. Vorto estas leĝo. — Kaj li refoje riverencis.
La katido mallaŭte pepis kaj komencis flari la plankon.
— Ĝi estas malsata, — kriis Zinaida. — Vonifatij! Sonja! alportu lakton.
La ĉambristino en trivita flava robo, kun paliĝinta tuko ĉirkaŭ la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis ĝin antaŭ la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki.
— Kia roza estas ĝia lango, — rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaŭ al la planko kaj rigardante deflanke sub ĝian nazon.
La katido satiĝis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida leviĝis kaj, turnante sin al la ĉambristino, senemocie diris:
— Forportu ĝin.
— Pro la katido — donu vian manon, — diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo.
— Ambaŭ, — oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, ŝi rigardis al mi trans la ŝultro.
Mi staris senmova kaj ne sciis — ĉu mi ridu, diru ion aŭ simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antaŭĉambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li.
— Kio okazis? — mi demandis.
— Via panjo sendis min por vi, — li flustris. — Ŝi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas.
— Ĉu mi jam delonge estas ĉi tie?
— Pli ol unu horon.
— Pli ol unu horon! — mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiaŭi kaj riverenci.
— Kien vi? — demandis min la princidino rigardante el post la husaro.
— Mi devas iri hejmen. Do mi diros, — mi aldonis adresante al la olda princino, — ke vi venos al ni post la unua horo tage.
— Tiel do diru, karulo.
La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi eĉ ektremis.
— Tiel do diru, — ŝi ripetis tralarme, palpebrumante kaj ĝemante.
Mi refoje riverencis, turniĝis kaj eliris el la ĉambro kun tiu ĝeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj.
— Do, monsieur Voldemar, venu al ni, — kriis Zinaida kaj denove ridis.
“Kial ŝi ĉiam ridas?” — mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riproĉis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari ĉe la princino? Mi nenion respondis al ŝi kaj iris en mian ĉambron. Mi subite ekmalĝojis… Mi penegis ne ekplori… Mi ĵaluzis al la husaro.