dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 向世界语朋友推荐国外好文章,题材不拘,文体不拘
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语应用区精华文章阅读 Elitaj legaĵoj → LA UNUA AMO

您是本帖的第 8857 个阅读者
树形 打印
标题:
LA UNUA AMO
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
11
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 9Mia “pasio” komenciĝis de tiu tago. Mi memoras, ke mi sentis tiam ion similan al tio, kion devas senti homo, kiu ĵus ekoficis; mi jam ĉesis esti simpla juna knabo; mi estis amanto. Mi diris, ke de tiu tago komenciĝis mia pasio. Mi povas aldoni, ke ankaŭ suferoj miaj komenciĝis de la sama tago. Mi suferegis dum la foresto de Zinaida; mi povis pensi pri nenio; ĉio falis el la manoj, mi dum tutaj tagoj pensis pri ŝi… Mi sopiris… sed kun ŝi ne fartis pli facile. Mi ĵaluzis, mi konsideris mian sensignifecon, mi stulte ofendiĝis kaj stulte humilis — kaj malgraŭ ĉio iu nerezistebla forto tiris min al ŝi — kaj ĉiufoje mi, sentante nevolan tremon de feliĉo transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro. Zinaida tuj konjektis, ke mi al ŝi enamiĝis, kaj mi eĉ ne intencis tion kaŝi; ŝi amuziĝis pri mia pasio, mensogis, turmentis kaj karesis min. Dolĉas esti la sola fonto, potenca kaj senresponda kaŭzo de granda ĝojo kaj profunda malfeliĉo por aliu — mi ja en la manoj de Zinaida estis mola vakso. Interalie, ne mi sola enamiĝis al ŝi; ĉiuj viroj, frekventantaj ŝian hejmon perdis pro ŝi sian kapon — kaj ŝi ĉiujn tenis ligitaj ĉe siaj piedoj. Ŝin amuzis la eblo eksciti en ili jen esperojn, jen timojn, turni ilin laŭ sia plaĉo (ŝi tion nomis: kunfrapi la homojn) — sed ili eĉ ne provis rezisti kaj volonte cedis al ŝi.

En tuta ŝia korpo, vivoplaĉa kaj bela, estis iu aparte ĉarma mikso de ruzo kaj senzorgemo, de artifiko kaj simpleco, de silento kaj viglo: super ĉio, kion ŝi faris, parolis, super ĉiu ŝia movo estis delikata facila ĉarmo; en ĉio sentiĝis siaspeca, ludanta forto. Kaj ŝia vizaĝo senĉese ŝanĝiĝis, ankaŭ petolis; ĝi esprimis preskaŭ samtempe, — rikanon, mediton kaj pasion. Tute diversaj sentoj, facilaj, fulmrapidaj kiel ombroj kaj lipoj.

Ĉiu el ŝiaj adorantoj estis por ŝi necesa. Belovzorov, kiun ŝi nomis “mia besto”, aŭ simple “la mia” volonte saltus pro ŝi en fajron; ne esperante pri siaj mensaj kapabloj kaj ceteraj avantaĝoj, li senĉese proponis al ŝi edziniĝi, aludante, ke la ceteraj nur promesas tion. Majdanov akordis al poetikaj kordoj de ŝia animo: homo sufiĉe senemocia, kiel estas preskaŭ ĉiuj verkistoj, li insiste certigis ŝin, aŭ eble eĉ sin mem, ke li ŝin adoras, admiris ŝin en multnombraj poemoj, kaj legis ilin al ŝi kun nenatura kaj sincera admiro. Ŝi simpatiis kun li kaj samtempe moketis lin; ŝi apenaŭ kredis al li kaj sat-aŭskultinte liajn fabelojn, ŝi igis lin legi Puŝkin por, kiel ŝi diris, freŝigi la aeron. Luŝin, rikanema, cinika en paroloj doktoro, konis ŝin pliproksime ol la ceteraj — kaj samtempe amis ŝin pli ol la ceteraj, malgraŭ, ke li insultis ŝin en ŝia ĉeesto kaj foresto. Ŝi lin amis, sed ne pardonis liajn mokojn, kaj ofte kun speciala, malica plezuro igis lin senti ke ankaŭ li troviĝas en ŝiaj manoj. “Mi estas koketulino, senkora, aktorema”, — ŝi diris foje al li en mia ĉeesto, — sed, bone, etendu vi vian brakon, mi pikos ĝin per pinglo kaj vi hontos antaŭ tiu fraŭlo, vi sentos doloron, sinjoro verdiranto, bonvolu afable ridi“. Luŝin ruĝiĝis, returniĝis kaj mordetis la lipojn, sed finfine etendis la brakon. Ŝi lin pikis kaj li vere komencis ridi… kaj ŝi, ridante, penetrinte per la pinglo sufiĉe profunde, rigardis la okulojn, per kiuj li gapis tien-reen.

Malpli bone mi povis kompreni rilatojn inter Zinaida kaj grafo Malevskij. Li estis bela lerta kaj saĝa, sed io dubinda, io falsa ŝajnis en li eĉ al mi, deksesjara knabo, kaj mi miris, ke Zinaida ne rimarkas tion. Sed povas esti, ke ŝi sentis tiun falson, sed ne abomenis ĝin. Malbona edukado, strangaj konatoj kaj kutimoj, konstanta ĉeesto de la patrino, povreco kaj malordo en la hejmo, ĉio, komencante de la libereco mem, kiun ĝuis la fraŭlino, de iu konscio pri sia supereco super la ĉirkaŭantoj aperigis en ŝi iun duondegnan malatenton kaj senpretendon. Ofte okazis, ekzemple, Vonifatij venis sciigi, ke sukero mankas, aŭ flugis eksteren iu aĉa klaĉo, aŭ la gastoj kverelis, — ŝi nur skuis per la bukloj kaj diris: bagatele! — kaj tute ne mornis pro tio.

Male pri mi. Tuta mia sango bolis, kiam Malevskij proksimiĝis al ŝi, riverencante iel ruze, kiel vulpo, elegante apogiĝis je la seĝa dorso kaj komencis susuri en ŝian orelon, — kaj ŝi krucis la brakojn sur la brusto, atente rigardis lin, kaj mem ridetis kaj aprobe kapbalancetis.

— Kial vi ŝatas akcepti sinjoron Malevskij? — mi demandis ŝin foje.

— Li ja havas tiom ĉarmajn mustaĉojn, — ŝi respondis. — Sed tio ja ne estas via zorgo.

— Ĉu vi pensas ke mi amas lin? — ŝi diris al mi alifoje. — Ne; mi ne povas ami tiajn ulojn, al kiuj necesas rigardi desupre. Mi bezonas tiun, kiu mem min rompus… Sed mi tiun ne renkontos. Dio gardas, ke mi ne trafu en ies brakojn, ne — ne!

— Do, vi neniam enamiĝos?

— Sed vi? Ĉu vin mi ne amas? — ŝi diris kaj frapetis mian nazon per la gantopinto.

Jes, Zinaida tre amuziĝis pri mi. Dum tri semajnoj mi vidis ŝin ĉiutage, — kaj kion, kion nur ŝi ne faris al mi! Nin ŝi vizitis neofte kaj mi ne bedaŭris pro tio: en mia hejmo ŝi fariĝis sinjorino princidino, — kaj mi de ŝi flankiĝis. Mi timis malsekretiĝi antaŭ la patrino; ŝi tre ne favoris Zinaidan kaj malŝate atentis nin. La patron mi ne tiom timis: li kvazaŭ ne rimarkus min, kaj kun ŝi li parolis ne ofte, sed iel speciale dokte kaj grave. Mi ĉesis labori, legi, mi eĉ ĉesis promeni kaj rajdi. Simila al skarabo, ligita je la piedo mi vagis senĉese ĉirkaŭ la amata domo; kvazaŭ mi ŝatus resti tie por ĉiam… sed tio ne eblis; la patrino grumblis je mi, foje Zinaida mem min forpelis. Tiam mi kaŝiĝis en mia ĉambro aŭ foriris en la plej foran angulon de la ĝardeno, grimpis sur la ruinon de la malnova oranĝerio kaj mallevinte la piedojn de la muro, proksima al la vojo, sidis dum multaj horoj kaj rigardis, rigardis, nenion vidante. Apud mi, sur la polvozaj urtikoj, pigre flirtis blankaj papilioj; vigla pasero sidis proksime sur duonrompita ruĝa briko kaj agace ĉirpis senĉese turnante la korpon kaj etendinte la vosteton; plu ne fidantaj kornikoj, sidantaj supre, foj-foje grakis supre sur senfolia pinto de betulo; la suno kaj vento kviete petolis en ĝiaj maldensaj branĉoj; la sonoro de la sonorilo de la monaĥejo Donskoj foje aŭdeblis, kvieta kaj morna — kaj mi sidis, rigardis, aŭskultis — kaj pleniĝis de iu nekonata sento, en kiu estis ĉio — kaj ĝojo, kaj tristo, kaj la antaŭsento de futuro, kaj deziro, kaj timo de la vivo. Sed mi tiam ne komprenis, kaj neniel povis nomi tion, kio fermentis en mi — aŭ povis nomi per la sola nomo — tiu de Zinaida.

Sed Zinaida plu ludis kun mi kiel kato kun muso. Ŝi jen koketis kun mi, — kaj mi ekscitiĝis kaj degelis, jen ŝi forigis min de si, kaj mi ne kuraĝis proksimiĝi al ŝi, eĉ ne kuraĝis rigardi ŝin.

Mi memoras, ke ŝi dum kelkaj tagoj tre malvarmis al mi kaj mi plene ektimis, kaj poltrone vizitante ilian dometon mi preferis esti proksime al la olda princino, malgraŭ ke ŝi insultis kaj kriaĉis ĝuste tiutempe: ŝiaj kambiaj aferoj malprosperis, kaj ŝi jam havis konversaciojn kun la polica inspektoro de nia kvartalo.

Foje mi promenis en la ĝardeno preter la konata barilo — kaj ekvidis Zinaidan: apogante sin per ambaŭ manoj, ŝi senmove sidis sur la herbo. Mi volis jam foriri nerimarkite, sed ŝi subite levis la kapon kaj faris al mi ordonan geston. Mi restis senmova: mi ne tuj komprenis ŝin. Ŝi ripetis sian geston. Mi tuj transsaltis la barilon kaj ĝoje alkuris ŝin; sed ŝi haltigis min per la rigardo kaj montris al mi la padon je du paŝoj antaŭ ŝi. Embarasite, ne sciante kiel agi, mi genuiĝis sur la pada rando. Ŝi estis tiom pala, tiom amara tristo, kaj tiom profunda laciĝo estis en ĉiu ŝia trajto, ke koro mia streĉiĝis kaj mi nevole balbutis:

— Kio al vi okazis?

Zinaida etendis la brakon, plukis iun herberon, mordetis ĝin kaj ĵetis ĝin for.

— Vi min tre amas? — ŝi demandis fine. — Ĉu?

Mi nenion respondis — kaj kial mi devis respondi?

— Jes, — ŝi ripetis daŭrigante rigardi min. — Ĝuste tiel. La samaj okuloj, — ŝi aldonis, enpensiĝis kaj kaŝis la vizaĝon per la polmoj. — Ĉio naŭzas min, — ŝi flustris, — mi forirus al la fino de l' mondo, mi ne povas tion toleri, ne povas elporti… Kaj kio atendas min antaŭe!.. Aĥ, malfacile estas… dio mia, kiel malfacile!

— Pro kio? — demandis mi nekuraĝe.

Zinaida ne respondis al mi kaj nur ŝultrumis. Mi daŭrigis stari surgenue kaj rigardis ŝin kun profunda tristo. Ĉiu ŝia vorto akre vundis mian koron. Tiumomente mi, ŝajne, volonte fordonus mian vivon, nur ke ŝi ne plu afliktiĝu. Mi rigardis ŝin, — kaj, tamen nekomprenante kial ŝi tial sopiras, vigle fantaziis ke ŝi subite atakita de nerezistebla melankolio foriris en la ĝardenon — kaj falis sur la teron, kvazaŭ falĉita. Ĉirkaŭe estis hele kaj verde; la vento petolis inter arbaj folioj kaj foje balancis la longan branĉon de frambujo super la kapo de Zinaida.

Ie kolomboj rukulis kaj abeloj zumzumis nealte flugante en la maldensaj herboj. Supre karese bluetis la ĉielo — kaj al mi estis tiom malgaje…

— Deklamu al mi iujn versojn, — diris duonvoĉe Zinaida kaj apogiĝis je la kubuto. — Mi ŝatas, kiam vi deklamas, sed tio ne gravas, estas juneco. Deklamu por mi “Sur montoj de Kartvelio”. Sed komence sidiĝu.

Mi eksidis kaj deklamis “Sur la kartvelaj montoj”.

— “Ke plu ne ami ĝi ne povas”, — ripetis Zinaida. — Jen kial la poezio estas bona: ĝi diras al mi tion, kio ne ekzistas, kaj kio ne nur pli bonas ol la realo, kaj eĉ pli similas la veron… Ke plu ne ami ĝi ne povas — deziras, sed ne povas! — Ŝi denove eksilentis, sed subite ektremis kaj stariĝis. — Ni iru. Ĉe la patrino sidas Majdanov; li alportis por mi sian poemon, sed mi lin forlasis. Ankaŭ li nun ĉagreniĝas… sed kion fari! Vi iam ekscios. Nur ne koleru kontraŭ mi!

Zinaida haste premis mian manon kaj kuris antaŭen. Ni revenis en la dometon. Majdanov komencis legi al ni sian ĵus presitan “Murdisto”, sed mi ne aŭskultis lin. Li ĉantis siajn kvarpiedajn jambojn, la rimoj viciĝis kaj sonoris kiel sonoriletoj malplene kaj laŭte, kaj mi ĉiam rigardis al Zinaida kaj klopodis kompreni signifon de ŝiaj lastaj vortoj.

Aŭ povas esti, ke malica
rivalo jam konkeris vin.
subite nazkriis Majdanov, kaj miaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Zinaida. Ŝi fermis ilin kaj iom ruĝiĝis. Mi rimarkis, ke ŝi ruĝiĝis, kaj glaciiĝis pro la timo. Mi jam antaŭe ĵaluzis, sed nur en ĉi tiu momento la penso, ke ŝi ekamis, ekbrilis en mia kapo:

“Dio mia! Ŝi ekamis!”

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:34:42
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
12
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 10Miaj veraj turmentoj komenciĝis de tiu ĉi momento. Mi pensis, pensadis, repensadis — kaj konstante, laŭeble kaŝe, spionis Zinaidan. Ŝi ŝanĝiĝis — tio estis videbla. Ŝi ofte foriris promeni sola kaj promenis longe.

Jam ŝi ne aperis antaŭ la gastoj; dum tutaj horoj ŝi sidis en sia ĉambro. Antaŭe oni ne rimarkis tion en ŝi. Mi subite iĝis, — aŭ al mi ŝajnis, ke iĝis, — eksterordinare sagaca. “Ĉu li? Aŭ li?” — demandis mi min mem, maltrankvile taksante pense ŝiajn adorantojn unu post la alia. Grafo Malevskij (kvankam mi hontis pro Zinaida konfesi tion) ŝajnis al mi pli danĝera ol la aliaj.

Mi ne estis tro atenta, bedaŭrinde, kaj mia kaŝemo, evidente, neniun trompis; almenaŭ doktoro Luŝin baldaŭ min malsekretigis. Cetere, ankaŭ li ŝanĝiĝis lastatempe; li maldikiĝis, ridis same ofte, sed iom obtuze, malice kaj kurte — nevola, nerva incito en li substituis la iaman leĝeran ironion kaj afektan cinikecon.

— Kial vi senĉese venas ĉi tien, junulo, — li diris al mi foje, restinte kun mi en la salono de Zasekinoj. (La princidino dume promenadis, kaj kriaĉa voĉo de l' princino sonis en la mansardo: ŝi skoldis sian ĉambristinon). — Vi devas lerni, labori — dum vi estas juna, — sed kion vi faras?

— Vi ja ne scias, eble mi laboras hejme, — mi protestis al li ne sen digno, sed ankaŭ ne sen konfuzo.

— Ĉu vi laboras! Vi ne pri tio pensas. Nu, mi ne kontraŭas… en via aĝo tio estas tute natura. Sed elekto via ŝajnas ne taŭga. Ĉu vi ne vidas, kia estas ĉi tiu domo?

— Mi vin ne komprenas, — mi rimarkis.

— Ĉu vere ne komprenas? ve al vi! Mi opinias mia devo averti vin. — Ni, maljunaj fraŭloj, povas ĉi tien veni: kio al ni okazos? ni estas homoj ferocaj, por ni nenio danĝeras; sed via haŭto ankoraŭ estas freŝa; kaj la aero ĉi tie por vi malutilas — kredu min, eblas infektiĝi.

— Kiel?

— Tutsimple. Ĉu vi estas sana nun? En normala stato? Ĉu tio, kion vi sentas — estas por vi salubra, bona?

— Kion do mi sentas? — mi diris, konfesante en la animo, ke la doktoro pravas.

— Eĥ, junulo, junulo, — daŭrigis la doktoro kvazaŭ esprimante per tiu vorto ion ofendan por mi, — ĉu vi scias ruzi? dank' al Dio, sur via vizaĝo respeguliĝas via animo. Sed tamen, kial babili? Mi mem ne frekventus ĉi tien, se (la doktoro kunpremis la dentojn)… se mi ne estus la sama bizarulo. Min nur mirigas: kiel vi, tiom saĝa, ne vidas, kio okazas ĉirkaŭ vi?

— Sed kio speciala okazas? — mi respondis kaj streĉiĝis.

La doktoro observis min kun rikana kompato.

— Jen mi, — diris la doktoro, kvazaŭ murmurante, — ĉu indas al vi tion diri? Unuvorte, — li aldonis, altigante la voĉon — mi ripetas: tiu ĉi atmosfero por vi ne taŭgas. Al vi agrablas esti ĉi tie, ja! ankaŭ en la oranĝerio agrable odoras — sed loĝi en ĝi ne eblas. Ej! Aŭskultu min, okupiĝu denove pri Kajdanov!

Eniris la princino kaj komencis plendi al la doktoro pri la dentodoloro. Poste aperis Zinaida.

— Aĥ, — aldonis la princino, — sinjoro doktoro, insultetu ŝin. Dum la tuta tago ŝi trinkas akvon kun glacio; ĉu tio utilas por ŝi, por ŝia febla brusto?

— Kial vi faras tion? — demandis Luŝin.

— Sed kio povas okazi?

— Kio? Vi povas malvarmumi kaj morti.

— Ĉu vere? Jes? Nu tiam — inda vojo!

— Jen kiel! — grumblis la doktoro.

La princino foriris.

— Jes, tiel, — respondis Zinaida. Ĉu la vivo estas gaja? rigardu… Kio estas bona? Aŭ vi opinias, ke mi tion ne komprenas? Ne sentas? Por mi estas plezuro trinki akvon kun glacio, kaj vi serioze certigas min, ke tiu ĉi vivo pli valoras ol risko de momenta plezuro, pri feliĉo mi eĉ ne parolas.

— Nu jes, — rimarkis Luŝin, — kaprico kaj sendependo… Tiuj du vortoj elĉerpas vin: tuta via naturo estas en tiuj du vortoj.

Zinaida nervoze ekridis.

— Via poŝto malfruis, afabla doktoro. Vi observas malbone; postrestas. Surmetu okulvitrojn. Ĉu mi emas kaprici nun? vin trompi, min trompi… gaja okupo! — sed kio koncernas sendependon… Monsieur Voldemar, — subite aldonis Zinaida kaj piedfrapis kaprice, — ne faru melankolian fizionomion. Mi ne toleras, kiam oni min kompatas. — Ŝi rapide malaperis.

— Malutilas, malutilas por vi la atmosfero, junulo, — refoje diris Luŝin.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:35:00
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
13
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 11Vespere de la sama tago ĉe Zasekinoj kunvenis la kutimaj gastoj, inter ili ankaŭ mi.

Oni ekparolis pri la poemo de Majdanov; Zinaida sincere laŭdis ĝin.

— Sed ĉu vi scias, — ŝi diris al li, — se mi estus poeto, mi prenus aliajn temojn. Eble tio estas absurda, sed en mian kapon iam venas strangaj pensoj, precipe kiam mi ne dormas, antaŭ la mateniĝo, kiam la ĉielo komencas fariĝi rozkolora kaj griza. Mi, ekzemple… Ĉu vi ne priridos min?

— Ne! Ne! — ni ĉiuj ekkriis.

— Mi imagus, — ŝi daŭrigis, krucinte la brakojn surbruste kaj rigardante flanken, — grandan kompanion de junulinoj, nokte en vasta boato sur kvieta rivero. La luno lumas, kaj ili ĉiuj estas en blankaj vestoj kun kronoj el blankaj floroj, kaj ili kantas ion similan al himno.

— Mi komprenas, komprenas, daŭrigu, — grave kaj reve diris Majdanov.

— Subite — bruo, ridego, torĉoj, tamburinoj surborde… Tio estas amaso de bakĥaninoj, kurantaj kun kantoj, kun krioj. Estas via afero finpentri la bildon, sinjoro poeto… nur mi ŝatus, ke la torĉoj estu ruĝaj kaj forte fumu, kaj ke la okuloj de la bakĥaninoj brilu sub kronoj, kaj la kronoj devas esti malhelaj. Ne forgesu ankaŭ tigrajn felojn kaj kalikojn — kaj oron, multe da oro.

— Kie do devas esti oro? — demandis Majdanov, retrokombante siajn maldensajn harojn kaj rondigante la naztruojn.

— Kie? sur ŝultroj, sur brakoj, sur piedoj, ĉie. Onidire, en la antikvo virinoj portis orajn ringojn sur suroj. La bakĥaninoj vokas al si la junulinojn en boato, la junulinoj ĉesas kanti sian himnon — ili ne plu povas ĝin daŭrigi, — sed ili restas senmovaj: la rivero portas ilin al la bordo. Kaj jen, unu el ili lante ekstaras… Tion necesas bone bildigi: kiel ŝi lante stariĝas en la luna lumo kaj kiel ŝiaj amikinoj ektimas… Ŝi transpaŝis la randon de la boato, la bakĥaninoj ĉirkaŭis ŝin, kaj kure forportis en nokton, en obskuron… Imagu: turbuloj de fumo kaj ĉio miksiĝis. Aŭdeblas nur iliaj kriaĉoj, kaj ŝia krono restis sur la bordo.

Zinaida eksilentis. (Ho! Ŝi ekamis! — mi denove pensis.)

— Nur tiom? — demandis Majdanov.

— Nur, — ŝi respondis.

— Tio ne povas esti temo por la tuta poemo, — li grave rimarkis, — sed por lirika versaĵo mi vian penson uzos.

— En romantika stilo? — demandis Malevskij.

— Certe, en romantika stilo, tiu de Byron.

— Sed laŭ mi Hugo pli bonas ol Byron, — neglekte diris la juna grafo, — pli interesa.

— Hugo estas unuaranga verkisto, — kontraŭis Majdanov, — samkiel mia amiko Tonkoŝejev, en sia hispana romano “El-Trovador”…

— Ha, ĉu tiu libro kun la renversitaj demandosignoj? — intervenis Zinaida.

— Jes. La hispanoj tiel kutimas. Mi volis diri, ke Tonkoŝejev…

— Nu! Vi denove diskutos pri klasikismo kaj romantismo, — duafoje intervenis Zinaida. — Prefere ni ludu…

— Ĉu garantiaĵojn? — demandis Luŝin.

— Ne, tio enuigas; ni ludu komparojn. (Tiun ludon elpensis Zinaida mem: oni nomas iun objekton, ĉiu klopodas kompari ĝin al io, kaj tiu, kiu elektis la plej taŭgan komparon, ricevas premion.)

Ŝi proksimiĝis al la fenestro. La suno ĵus subiris: sur la ĉielo alte ŝvebis longaj ruĝaj nuboj.

— Al kio similas tiuj nuboj? — demandis Zinaida, kaj sen atendi nian respondon, diris: — Mi trovas, ke ili similas al tiuj purpuraj veloj, kiuj estis en la ora ŝipo de Kleopatra. Kiam ŝi veturis renkonte al Antonio. Ĉu vi memoras, Majdanov, ke vi antaŭ nelonge rakontis al mi pri tio.

Ni ĉiuj, kiel Polonio en “Hamleto”, konsentis, ke la nuboj similas ĝuste al tiuj veloj kaj pli bonan komparon neniu el ni trovos.

— Kiom da jaroj tiam havis Antonio? — demandis Zinaida.

— Verŝajne, li estis juna homo, — rimarkis Malevskij.

— Jes, juna, — certigis Majdanov.

— Pardonu, — ekkriis Luŝin, — li estis pli ol kvardekjara.

— Pli ol kvardekjara, — ripetis Zinaida, ĵetante al li kurtan rigardon.

Mi baldaŭ foriris hejmen. “Ŝi ekamis, — nevole flustris miaj lipoj. — Sed kiun?”

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:35:16
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
14
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 12La tagoj pasis, Zinaida iĝis pli stranga, pli nekomprenebla. Foje mi venis al ŝi kaj ekvidis ŝin sidi sur pajla seĝo kun la kapo premita al la akra tablangulo. Ŝi rektiĝis, ŝia tuta vizaĝo estis kovrita per larmoj.

— Aha! vi! — ŝi diris kun rikana rideto. — Iru ĉi tien.

Mi venis al ŝi: ŝi metis la manon sur mian kapon, kaj, subite, preninte miajn harojn, komencis tiri ilin.

— Doloras… — diris mi fine.

— Aha! doloras! sed ĉu al mi ne estas dolore? ĉu ne dolore? — ripetis ŝi.

— Aj! — ŝi subite ekkriis, vidinte, ke eltiris fasketon de la haroj… — Kion mi faris? Povra monsieur Voldemar!

Ŝi zorgeme ordigis la eltiritajn harojn, volvis ilin ĉirkaŭ fingro kaj faris el ili ringon.

— Mi metos viajn harojn en mian medalionon kaj kunportos ilin, — ŝi diris, kaj sur ŝiaj okuloj daŭre brilis larmoj. — Eble tio iom konsolos vin… kaj nun: adiaŭ.

Mi revenis hejmen kaj trovis tie malagrablaĵon. La panjo havis parolon kun la patro: ŝi riproĉis lin pro io, sed li, kiel kutime, malvarme kaj ĝentile silentis kaj baldaŭ forveturis. Mi ne povis aŭdi, pri kio parolis la panjo, min tio ne interesis; mi memoras nur, ke post la konverso kun la patro ŝi ordonis voki min en sian kabineton kaj kun forta malkontento traktis miajn oftajn vizitojn al la princino, kiu laŭ ŝiaj vortoj estis une femme capable de tout. Mi kisis ŝian manon (mi faris tiel ĉiam, kiam volis ĉesigi la parolon), kaj foriris al si. La larmoj de Zinaida embarasis min; mi tute ne sciis, pri kio mi pensu kaj mem pretis plori: mi, tamen, estis infano, malgraŭ miaj dek ses jaroj. Ja mi ne pensis pri Malevskij, malgraŭ ke Belovzorov de tag' al tago iĝis pli kaj pli malica kaj rigardis al la lerta grafo kiel lupo al ŝafo; mi ja pensis pri nenio kaj neniu. Mi perdiĝis en la konjektoj kaj ĉiam serĉis senhomajn lokojn. Mi precipe ŝatis ruinojn de la oranĝerio. Kutime mi rampis sur altan muron, kaj sidis tie tiom malfeliĉa, soleca kaj morna junulo, ke eĉ mem kompatis min — tiom plaĉaj estis por mi tiuj ĉagrenaj sentoj, tiom ĝuis mi ilin!..

Kaj jen foje mi sidis sur la muro, rigardis malproksimen kaj aŭskultis preĝejajn sonorilojn… subite, kvazaŭ formikoj surhaŭtaj — ĉu venteto, ĉu tremo de ies proksimeco… Mi mallevis la okulojn. Malsupre, sur la vojo en facila grizeta robo kun rozkolora ombrelo surŝultre, rapide iris Zinaida. Ŝi ekvidis min, haltis, kaj fleksinte la randon de pajla ĉapelo, levis al mi siajn velurajn okulojn.

— Kion vi faras tie, en tioma alto? — ŝi demandis min kun stranga rideto. — Jen, — ŝi daŭrigis, — vi ĉiam certigas min, ke vi min amas, — saltu al mi sur la vojon, se vi vere amas min.

Zinaida ne sukcesis fini tiujn vortojn, kiam mi jam flugis, kvazaŭ iu pelus mian dorson. La muro altis ne malpli ol du klaftojn. Mi batiĝis kontraŭ la teron per la piedoj, sed la bato estis tiom forta, ke mi perdis la ekvilibron, falis kaj por momento svenis. Kiam mi rekonsciiĝis, mi, sen malfermi la okulojn, sentis Zinaidan apud mi.

— Knabo mia kara, — ŝi parolis klininte sin super mi, kaj en ŝia voĉo sonis maltrankvila kareso, — kial vi faris tion, kial vi obeis min… sed mi ja amas vin… leviĝu.

Ŝia brusto spiris apud la mia, ŝiaj manoj tuŝis mian kapon, subite, — kio okazis al mi tiam! — ŝiaj molaj, freŝaj lipoj komencis kovri tutan mian vizaĝon per kisoj… ili tuŝis miajn lipojn… Sed subite Zinaida komprenis, evidente, laŭ mia vizaĝo, ke mi jam rekonsciiĝis, malgraŭ ke mi ne malfermis la okulojn, — kaj, rapide leviĝis, parolante:

— Nu, leviĝu, petolul' freneza; kial vi kuŝas en polvo?

Mi levis min.

— Donu al mi mian ombrelon, — diris Zinaida, — jen kien mi ĝin ĵetis; kaj ne rigardu al mi tiel… jen drolaĵo? ĉu vi kontuziĝis? verŝajne, urtikita? Mi ja diras, ne rigardu min… Li ja nenion komprenas, ne respondas, — ŝi aldonis kvazaŭ por si mem. — Iru hejmen, monsieur Voldemar, purigu la vestojn, kaj ne sekvu min, aliel mi koleriĝos, kaj neniam plu…

Ŝi ne finis sian parolon kaj rapide foriris, kaj mi sidiĝis sur la vojon… la kruroj min ne tenis. La urtikoj brogis miajn manojn, la dorso doloris kaj la kapo turniĝis; sed la sento de beato, kiun mi spertis tiam, ne plu ripetiĝis en mia vivo. Ĝi kiel dolĉa doloro estis en ĉiuj miaj membroj, kaj eksplodis, fine, en ekstazaj saltoj kaj jubiloj. Vere: mi estis ankoraŭ infano.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:35:32
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
15
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 13Mi tiel gajis kaj fieris tra la tuta tago, tiel vivaj estis sur mia vizaĝo la perceptoj de Zinaidaj kisoj, mi kun ega ĝojtremo memoris ĉiun ŝian vorton, mi tiel karesis mian subitan feliĉon, ke mi eĉ sentis timon, mi ne volis eĉ vidi ŝin, la kaŭzon de tiuj novaj sentoj. Mi opiniis, ke nenion plian mi povas postuli de la sorto, ke endus nur rezolute enspiri por la lasta fojo kaj morti. Tial sekvatage ironte al la dometo, mi sentis fortan konfuzon, kiun mi vane penis kaŝi sub la masko de modesta familiareco, taŭga por la homo, kiu emas montri, ke li scias kaŝi sekretojn. Zinaida renkontis min tute trankvile, nur minacis al mi per fingro kaj demandis: ĉu mi ricevis bluajn makulojn? Tutaj miaj modesta familiareco kaj mistero tuj malaperis, kaj kun ili ankaŭ mia konfuzo. Certe, mi atendis nenion specialan, sed la trankvilo de Zinaida sobrigis min kiel malvarma akvo. Mi komprenis, ke mi estas infano en ŝiaj okuloj kaj mi ekfartis tre malfacile! Zinaida paŝis tien-reen laŭ la ĉambro, ĉiufoje ridetante, kiam rigardis miaflanken, sed ŝi pensis ne pri mi, mi tion klare komprenis… “Ĉu mi mem ekparolu pri la hieraŭo — pensis mi, — kaj demandu ŝin, kiel ŝi tiel rapidis, por fine ekscii…”, sed mi nur mansvingis kaj sidiĝis en angulon.

Eniris Belovzorov; mi ekĝojis al li.

— Ne trovis mi por vi kvietan rajdĉevalon, — li ekparolis per severa voĉo. — Frejtag promesas al mi unu — sed mi ne estas certa. Timas.

— Kion vi timas, — demandis Zinaida, — permesu scii.

— Kion? Vi ja ne scias rajdi. Gardu Dio, ke nenio okazu! Kaj kial tia fantazio venis en vian kapon?

— Estas mia afero, monsieur mia animalo. Aliokaze mi petos al Pjotr Vasiljeviĉ… (Mia patro nomiĝis Pjotr Vasiljeviĉ. Mi miris, kiel libere kaj facile ŝi prononcis lian nomon, kvazaŭ estus certa pri lia emo helpi ŝin.)

— Ĉu tiel, — obĵetis Belovzorov. — Vi do kun li volas veturi?

— Kun li aŭ kun iu alia — tio ne gravas por vi. Sed, certe, ne kun vi.

— Ne kun mi, — ripetis Belovzorov. — Kiel vi deziras. Kio do? Mi akiros por vi la ĉevalon.

— Nur atentu. Mi ne bezonas iun bovinon. Mi vin avertas, ke mi volas rajdi.

— Bonvolu rajdi… Kun kiu do, ĉu kun Malevskij vi veturos?

— Kial ne, mia soldato? Nu, trankviliĝu, — ŝi aldonis, — kaj ne brilu per la okuloj. Mi invitos ankaŭ vin. Vi ja scias, ke nun por mi Malevskij — fi! — ŝi skuis la kapon.

— Vi parolas tion, por min konsoli, — grumbletis Belovzorov.

Zinaida duonfermis la okulojn.

— Tio vin konsolas? — Ho… ho… ho… soldato! — ŝi fine diris, kvazaŭ ne trovinte alian vorton. — Kaj vi, monsieur Voldemar, ĉu vi veturus kun ni?

— Mi ne ŝatas… en granda kompanio… — mi murmuris sen levi la okulojn.

— Vi preferas tête-à-tête?.. Liber' al liberulo decas, kaj por savito—paradiz', — ŝi diris. — Belovzorov, iru do, klopodu. Mi la ĉevalon bezonas jam morgaŭ.

— Jes, sed la monon kie mi prenu? — enmiksiĝis la princino.

Zinaida sulkigis la brovojn.

— Vian monon mi ne petas. Belovzorov kredos al mi.

— Kredos, kredos… — grumblis la princino — kaj subite plengorĝe ekkriis: — Dunjaŝka!

— Maman, mi donacis al vi sonorilon, — rimarkis la princidino.

— Dunjaŝka! — ripetis la oldulino.

Belovzorov riverencis: mi foriris kun li. Zinaida min ne haltigis.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:35:48
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
16
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 14Sekvan matenon mi vekiĝis frue, eltranĉis por mi bastonon kaj foriris al Kaluĵskaja zastava. Decidis mi iri, ĝui mian malfeliĉon. La tago estis bonega, hela kaj ne tro varma; gaja, freŝa vento flugis super la tero kaj neforte susuris kaj petolis, ĉion movis sed nenion rompis. Mi longe promenis inter arboj, inter montoj. Mi ne sentis min feliĉa, mi eliris el la hejmo kun intenco enui — sed la juneco, bonega vetero, freŝa aero, plezuro de rapida paŝado, beato de soleca kuŝado sur densaj herboj — efikis al mi tute male: la memoro pri tiuj neforgeseblaj vortoj, pri tiuj kisoj denove aperis en mia animo. Por mi estis agrable pensi, ke Zinaida ne povas, tamen, ne konsideri mian decidemon, mian heroecon… “La aliaj por ŝi estas pli bonaj ol mi, — mi pensis, — estu tiel! Sed la aliaj nur diras, ke ili faros, sed mi faris! Kaj kion ankoraŭ mi povas fari por ŝi!” Mia fantaziemo tuj eklaboris. Mi komencis imagi. Kiel mi savos ŝin el malamikaj manoj, kiel mi, kovrita per sango, liberigos ŝin el malliberejo, kiel mi mortos apud ŝiaj piedoj! Mi rememoris la pentraĵon, kiu pendis en mia salono: Malek-Adel, forportanta Matildan, — kaj tuj ekatentis la grandan, buntan pegon, kiu klopodis altiĝi laŭ minca betula trunko kaj maltrankvile rigardis el post ĝi, jen dekstren, jen liven, kiel muzikisto el post kolo de kontrabaso. Poste mi kantis “Ne blanka neĝo”, kiu transformiĝis en la popularan romancon “Mi vin atendas, dum zefir', petolas”; poste mi komencis laŭte legi la apelon al steloj de Jermak el la tragedio de Homjakov, provis verki ion sentimentalan, elpensis eĉ la lastan verson, kiu devus kroni la tuton: “Ho, Zinaida! Zinaida!”, sed rezulte malsukcesis. Interalie, venis tempo por tagmanĝi.

Mi descendis en la valon; streta sabla pado serpentumis laŭ ĝi kaj direktiĝis en la urbon. Mi ekpaŝis sur la pado. Obtuzaj frapoj de ĉevalaj hufoj eksonis post mi. Mi returniĝis, nevole haltis kaj demetis la kaskedon: mi ekvidis mian patron kun Zinaida.

La patro estis diranta ion al ŝi turninte la tutan sian korpon al ŝi, apogante je la kolo de ŝia ĉevalo. Li ridetis, Zinaida aŭskultis lin silente, strikte mallevinte la okulojn kaj kunpreminte la lipojn.

Mi dekomence ekvidis nur ilin; nur post kelkaj momentoj, el post turno de la valo aperis Belovzorov en husara uniformo, sur ŝaŭmita nigra ĉevalo. La fortika ĉevalo skuis la kapon, snufis kaj dancis: la rajdanto kaj bridis ĝin, kaj spronis. Mi flankiĝis. La patro prenis la bridon, flankiĝis de Zinaida, ŝi lante levis al li la okulojn kaj ambaŭ ekrajdis… Belovzorov direktiĝis post ili, grincante per la sabro. “Ruĝa kiel kankro, — mi pensis, — sed ŝi… Kial ŝi estas tiom pala? rajdis dum la tuta mateno, sed pala?”

Mi plioftigis la paŝojn kaj venis hejmen antaŭ la tagmanĝo. La patro sidis jam alivestita, lavita kaj freŝa, apud la patrina fotelo kaj legis al ŝi per sia modela sonora voĉo felietonon el franca revuo “Journal des Débats”; sed la patrino aŭskultis lin sen atento, kaj ekvidinte min, demandis, kie mi estis dum la tuta tago, aldoninte, ke ŝi ne ŝatas, kiam mi malaperas dio-scias-kie kaj kun dio-scias-kiu. “Sed mi vagadis sola”, — mi dezirus respondi sed rigardis la patron kaj ial ne apertis la buŝon.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:36:02
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
17
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 15Dum la sekvaj kvin-ses tagoj mi preskaŭ ne vidis Zinaidan: ŝi prezentis sin malsana, tamen tio ne malhelpis al la kutimaj frekventuloj veni — kiel ili diris — al sia deĵoro. Nur Majdanov estis tuj perdanta la kuraĝon, se li ne havis okazon admiri. Butonumita kaj ruĝa Belovzorov sidis angule; sinistra rideto vagis sur la delikata vizaĝo de grafo Malevskij — li vere ricevis malfavoron de Zinaida kaj kun aparta peno ĉiel flate komplezis la oldan princinon, kune kun ŝi vojaĝis al la generalo-gubernatoro. Cetere, tiu vizito estis senrezulta, kaj Malevskij eĉ speciale malsukcesis: oni memorigis al li iun okazon kun iuj fervojaj oficistoj — li devis klarigi ĉion per sia malsperteco. Luŝin venis ĉiudiurne po du fojojn, sed por nelonge; mi timetis lin post nia lasta renkonto kaj samtempe sentis al li sinceran simpation. Foje li promenis kun mi en la ĝardeno Neskuĉnyj, estis bonhumora kaj afabla, sciigis al mi la nomojn kaj kvalitojn de diversaj herboj kaj floroj, sed subite — nek al teksto, nek al preteksto — frapis sian frunton: “Sed mi, stultul' , pensis, ke ŝi estas koketulino! Verŝajne sinoferoj gustas dolĉe — por kelkiuj”.

— Kion vi volas diri per tio? — mi demandis.

— Al vi mi nenion volas diri, — Luŝin kurte replikis.

Min Zinaida ignoradis: miaj aperoj — mi ne povis malrimarki tion — impresis ŝin malagrable. Ŝi estis nevole turnanta sian vizaĝon de mi… jes, nevole; ĝuste tio estis amara; ĝuste tio afliktis min! Tamen necesis tion akcepti — kaj mi klopodis ne vidigi min antaŭ ŝi kaj nur defore gvatis ŝin, cetere, ne ĉiam sukcese. Ŝi plu fartis iel nekompreneble; ŝia vizaĝo aliiĝis, ŝi mem tute aliiĝis. Tiu ŝanĝo precipe frapis min en iu varma kvieta vespero. Tiam mi sidis sur baseta benko sub larĝa sambuko; mi ŝatis tiun lokon, ĉar el tie videblis la fenestro de l' ĉambro de Zinaida. Mi estis sidanta: birdeto vigle skuis sin inter malheliĝintaj folioj super mia kapo; griza kato malĝibiginte la dorson singarde glitis en la ĝardenon, kaj la unuaj vesperaj skaraboj obtuze zumis en la aero, ankoraŭ travidebla, kvankam ne plu luma. Mi sidis observante la fenestron kaj atendis kiam tiu malfermiĝos; ĝuste ĝi ovriĝis kaj en ĝi aperis Zinaida. Ŝi surhavis blankan robon, kaj ŝi mem — ŝiaj vizaĝo, brakoj, ŝultroj — estis preskaŭ blanke palaj. Ŝi longe staris rigida kaj longe rigardis fikse kaj rekte el sub la kuntiritaj brovoj. Mi eĉ ne sciis, ke ŝi povas tiel rigardi. Poste ŝi kunpremis la manojn, forte-fortege, levis ilin al la lipoj, al la frunto kaj subite, malnodinte la fingrojn, forsvingis la harojn de la oreloj, skuis la harojn kaj rezolute klininte la kapon klaketis la fenestron.

Post tri tagoj ŝi renkontis min en la ĝardeno. Mi intencis flankiĝi, sed ŝi mem haltigis min.

— Donu al mi vian brakon, — ŝi diris kun la antaŭa tenero, — mi delonge ne babilis kun vi.

Mi rigardis al ŝi: okuloj ŝiaj milde lumis, kaj la vizaĝo ridetis, kvazaŭ vualita.

— Ĉu vi plu malsanas? — mi demandis ŝin.

— Ne, nun ĉio pasis for, — ŝi respondis kaj plukis etan ruĝan rozon, — mi iom laciĝis, sed ankaŭ tio baldaŭ pasos.

— Kaj vi denove refariĝos samkia antaŭe, ĉu? — mi demandis.

Zinaida proksimigis la rozon al la vizaĝo, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ rebrilo de l' helaj petaloj falus sur ŝiajn vangojn.

— Ĉu mi ŝanĝiĝis? — ŝi demandis min.

— Ja ŝanĝiĝis, — mi duonvoĉis.

— Mi malvarme rilatis al vi — mi ja scias, — Zinaida komencis, — sed vi ne devis tro atenti tion… Mi ne povis aliel… Sed kial ni parolu pri tio?

— Vi ne deziras, ke mi amu vin, jen tiel! — mi eksklamis morne kun senintenca impeto.

— Ne ja, amu, — sed malkiel antaŭe.

— Sed kiel?

— Ni estu amikoj, jen tiel! — Zinaida etendis al mi la rozon, ke mi flaru ĝin. — Ja mi estas ege pli aĝa ol vi, mi povus esti via onklino; nu eble ne onklino, sed la pliaĝa fratino. Sed vi…

— Mi estas infano por vi, — mi rompis ŝian parolon.

— Jes ja, infano, sed kara, bona, saĝa infano, ege amata. Aha, jen tiel. Ekde hodiaŭ mi promocias vin mia paĝio; kaj ne forgesu, ke la paĝioj ne rajtas esti for de siaj sinjorinoj. Jen, prenu la signon de via rango, — ŝi aldiris, metante la rozon en la butontruon de mia jako, — la signon de Mia Moŝta favoro.

— Pli frue mi estis ricevanta aliajn favorojn, — mi balbutis.

— Ha! — Zinaida vortis kaj rigardis min deflanke. — Via memoro estas brila! Kio do! mi ankaŭ nun pretas…

Ŝi klinis sin al mi kaj sigelis mian frunton per kiso trankvila kaj klara.

Mi apenaŭ rigardis al ŝi, ŝi jam returniĝis kaj dirinte: “Sekvu min, mia paĝio”, ŝi direktis sin al la dometo. Mi sekvis ŝin daŭre embarasata. “Ĉu vere, — mi pensis, — tiu milda kaj prudenta junulino estas Zinaida kian mi konis?” Kaj ŝiaj paŝoj aperis al mi pli softaj kaj ŝi mem vidiĝis pli sublima kaj pli gracia.

Mia Dio! kun kioma nova ardo estis brulanta mia amo.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:36:18
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
18
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 16Post la tagmanĝo la gastoj denove kunvenis kaj la princidino venis al ili. La tuta kompanio estis komplete sur la loko, kiel en tiu vespero, kiun mi neniam forgesos; eĉ Nirmackij altrenis sin; Majdanov venis la unua kaj alportis novajn poemojn. Denove garantiaĵ-ludo komenciĝis, sed jam sen la antaŭaj folaj gagoj, sen drolaĵoj kaj sen bruo — la cigana elemento vanuis.

Zinaida donis novan agordon al nia kunveno. Kiel la paĝio, mi sidis apud ŝi. Cetere, ŝi proponis, ke la posedanto de la elektita garantiaĵo rakontu sian sonĝon; sed tiu ideo ne estis bona.

La sonĝoj rezultis aŭ neinteresaj (Belovzorov sonĝis, ke li nutras sian ĉevalon per karasoj, kaj ke tiu ĉevalo havis lignan kapon) aŭ nenaturaj, verkitaj. Majdanov regalis nin per novelego: en ĝi estis kaj tombejaj kriptoj, kaj anĝeloj kun liroj, kaj parolantaj floroj, kaj elfore flugantaj sonoj. Zinaida ne permesis al li fini.

— Se ektemas pri verkoj, — ŝi diris, — do, ĉiu rakontu ion nepre elpensitan.

La loto elektis Belovzorov'on.

La juna husaro konfuziĝis.

— Mi povas elpensi nenion! — li eksklamis.

— Bagateloj! — Zinaida reagis. — Nu, ekzemple, imagu vin esti edzo kaj rakontu al ni, kiel vi pasigus tempon kun la edzino. Ĉu vi fermus ŝin hejme?

— Jes, mi enfermus.

— Kaj mem sidus kun ŝi?

— Nepre sidus.

— Superbe. Sed se tio tedus al ŝi, kaj ŝi kokrus vin?

— Mi murdus ŝin.

— Sed se ŝi fuĝus?

— Mi ŝin trovus kaj nepre murdus.

— Do, tiel; sed se mi estus via edzino, kion vi farus en tiu okazo?

Belovzorov iom silentis.

— Mi murdus min.

Zinaida ridis.

— Mi vidas, ke kurtas via kant'.

La dua elekto trafis Zinaidan. Ŝi levis la okulojn al la plafono kaj ekmeditis.

— Jen, atentu, — fine ŝi komencis, — jen kion mi elpensis… Imagu grandiozan palacon, someran nokton kaj mirindan balon. La balon donas la reĝino. Ĉieas oro, marmoro, kvarcvitroj, silko, briloj, diamantoj, floroj, incensoj kaj ĉiuj aliaj luksaĵoj.

— Ĉu vi ŝatas lukson? — Luŝin intervenis.

— La lukso belas, kaj mi ŝatas ĉiun belon.

— Eĉ pli ol la belegon? — li redemandis.

— Aj, tro ruze, mi ke komprenas. Ne malhelpu min. Do, la bal' superbas. La gastoj abundas, ĉiuj ili estas junaj, belegaj, kuraĝaj kaj ĉiuj freneze amas la reĝinon.

— Ĉu inter la gastoj estas virinoj? — demandis Malevskij.

— Ne — aŭ tamen — jes, estas.

— Malbelaj?

— Lindaj. Sed la viroj amas la reĝinon. Ŝi altas kaj sveltas, kaj diademo kronas ŝian nigran hararon.

Mi ĵetis rigardon al Zinaida — kaj tiumomente ŝi aperis al mi pli alta ol ni, ŝia blanka frunto kaj senmovaj brovoj radiis tioman helan saĝon kaj tioman potencon, ke mi pensis: “Vi mem estas reĝino!”

— Oni tumultas ĉirkaŭ ŝi, — daŭrigis Zinaida, — ĉiuj prodigas antaŭ ŝi la plej flatajn parolojn.

— Ĉu ŝi ŝatas la flaton? — demandis Luŝin.

— Aj, kia tedulo! Malhelpas ĉiam… Kiu ne ŝatas la flaton?

— Ankoraŭ unu demando, la lasta, — rimarkis Malevskij. — Ĉu la reĝino havas la edzon?

— Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio. Ne, por kio edzo?

— Ja, ja, — eĥis Malevskij, — por kio edz'?

Silence! — eksklamis Majdanov, kiu malbone posedis la francan.

Merci, — Zinaida diris al li. — Do, la reĝino aŭskultas tiujn parolojn, aŭskultas muzikon, sed malvidas la gastojn. La ses fenestroj estas komplete apertaj, de l' plafono ĝis la planko; post ili videblas malluma ĉielo kun grandaj steloj kaj malluma ĝardeno kun altaj arboj. La reĝino rigardas la ĝardenon. Tie, apud la arboj situas fontano, ĝi blankas en la obskuro — longa, tre longa kiel fantomo. La reĝino tra la paroloj kaj muziko aŭdas softan akvo-plaŭdon. Ŝi rigardas kaj meditas: ĉiuj vi, sinjoroj, estas noblaj, saĝaj, riĉaj, vi ĉirkaŭas min, vi alte aprecas ĉiun mian diron, ĉiuj pretas morti ĉe miaj piedoj, mi regas vin… Sed tie, apud la fontano, apud la plaŭdanta akvo, staras kaj atendas min tiu, kiu regas min. Li surhavas nek riĉan veston, nek juvelojn, neniu lin konas, sed li atendas min kaj certas pri mia veno, — jes, mi venos, kaj en la mondo estas nenio, kio povas haltigi min, kiam mi volos iri al li, resti kun li, perdiĝi kun li en la ĝardena obskuro, sub la susurantaj arboj, sub la plaŭdoj de l' fontano…

Zinaida eksilentis.

— Ĉu estas elpenso? — ruze demandis Malevskij.

Zinaida eĉ ne rigardis al li.

— Sinjoroj, kion ni farus, — subite ekvoĉis Luŝin, — se ni estus inter la gastoj kaj scius pri la apudfontana feliĉulo?

— Haltu, haltu, — Zinaida intervenis, — mi mem diros al vi kion farus ĉiu el vi. Vi, Belovzorov, vokus lin al duelo; vi, Majdanov, verkus pri li epigramon… Cetere, ne — vi ne scias epigrami; vi verkus pri li longan jambaĵon, simile al Barbier kaj aperigus la verkon en La Telegrafo. Vi, Nirmackij, prunteprenus ĉe li… ne, vi pruntedonus al li monon je uzura interezo. Vi, doktoro… — ŝi haltis. — Ha, jen mi ne scias, kion vi povus fari.

— Kiel la kortega doktoro, — Luŝin respondis, — mi preskribus al la reĝino ne doni la balojn, se ŝin ne interesas gastoj.

— Eble vi pravas, sed vi, grafo?

— Mi? — ripetis Malevskij kun sia sinistra rideto…

— Vi regalus lin per venenita bombono.

La vizaĝo de Malevskij iom tordiĝis kaj por momento havis judan esprimon; sed li tuj ridegis.

— Koncerne vin, Voldemar… — Zinaida daŭrigis, — tamen sufiĉas; ni ludu alian ludon.

— Monsieur Voldemar, kiel la paĝio de l' reĝino, tenus la baskon de ŝia robo kiam ŝi kurus en la ĝardenon, — sarkasmis Malevskij.

Mi ruĝiĝis, sed Zinaida rapide metis la manon sur mian ŝultron, kaj, leviĝinte, diris per la voĉo iom tremanta:

— Mi neniam permesis al via grafa moŝto la rajton arogi kaj tial mi petas vin foriri. — Ŝi montris al li la pordon.

— Kompatu min, princidino, — balbutis Malevskij kaj paliĝis.

— La princidino pravas, — kriis Belovzorov kaj ankaŭ li ekstaris.

— Je Dio, mi tute ne atendis, — Malevskij daŭrigis, — ŝajne, en miaj vortoj estis nenio… mi absolute ne volis vin ofendi… Pardonu min.

Zinaida ĵetis al li fridan rigardon kaj fride ridetis.

— Bonvolu resti, — ŝi diris kun senzorga movo de l' mano. — Mi kun monsieur Voldemar vane koleriĝis. Vin plezurigas piki serpenteske… piku por via sano!

— Pardonu min, — refoje ripetis Malevskij, sed mi rememorante la movon de Zinaida denove pensis, ke la aŭtenta reĝino ne povus pli digne montri la pordon al arogantulo.

La ludo nelonge daŭris post tiu sceno; ĉiuj ekfartis iom ĝenite, ne nur pro la sceno, sed pro iu nedifinita, sed tre peza sento.

Neniu pri tio parolis, sed ĉiu konsciis ĝin kaj en si kaj en sia najbaro. Majdanov deklamis al ni siajn versojn, kaj Malevskij kun afekta ardo laŭdegis ilin. “Kiel li nun volas ŝajnigi sin bonkora”, — Luŝin flustris al mi. Ni baldaŭ disiris. Zinaidan subite atakis pensado; la princino ordonis sciigi, ke ŝin doloras la kapo; Nirmackij ekplendis pri siaj reŭmatismoj.

Mi longe ne povis ekdormi, la rakonto de Zinaida mirigis min.

— Ĉu en tio estas aludo? — mi demandis min mem, — sed kiun kaj kion ŝi aludas? Se vere estas aludindo… kiel eblas kuraĝi? Ne, ne povas esti, — mi flustris turniĝante enlite sur alian flankon, de unu varma vango sur la alian… Sed mi rememoris ankaŭ la esprimon de la vizaĝo de Zinaida dum ŝia rakonto… Mi rememoris ankaŭ la eksklamon, flugintan el la buŝo de Luŝin en Neskuĉnyj, ŝiajn subitajn ŝanĝojn en la rilato al mi — kaj konjektoj tumultis en mia kapo. “Kiu li estas?” Tiuj vortoj kvazaŭ ŝvebus antaŭ miaj okuloj, vortoj desegnitaj en la obskuro. Kvazaŭ malalta sinistra nubo pendus super mi — kaj mi sentus ĝian premon — kaj mi atendus ĝian fulmon. En la lasta tempo mi alkutimiĝis al multo ĉe Zasekinoj: malordemo, kandelstumpoj, rompitaj tranĉiloj kaj forkoj, sombra Vonifatij, ĉambristinoj en vestoj trivitaj, la manieroj de la princino mem — tiu stranga vivo ne plu mirigis min… Sed mi ne povis alkutimiĝi al tio, kion mi svage imagis pri Zinaida. “Avanturierino”, — mia patrino foje nomis ŝin. Avanturierino — ŝi, mia idolo, mia dio! Tiu titolo estis bruliganta min, mi penis eskapi el ĝi en la kusenon kaj indignis — sed samtempe mi pri ĉio konsentis, mi ĉion oferus nur por fariĝi la ĉefontana feliĉulo!..

Mia sango bolis kaj freneze cirkulis. “La ĝardenon… fontano. — mi ekpensis. — Mi iru en la ĝardenon”. Mi rapide vestiĝis kaj forglitis el la hejmo. La nokto obskuris, la arboj apenaŭ susuris; el la ĉielo faladis softa frisko; la legomejo fluigis fenkolan aromon. Mi laŭiris ĉiujn aleojn; la sonoj de miaj paŝoj ĝenis kaj freŝigis min; mi estis haltanta, atendis, aŭskultis la batadon de l' koro — fortan kaj rapidan. Fine mi proksimiĝis al la barilo kaj apogis min sur minca stango. Subite — aŭ nura ŝajno? — je kelkaj paŝoj de mi trakuris virina silueto… Mi streĉis la okulojn en la mallumon kaj retenis la spiron. Kio estas ĝi? Ĉu vere paŝoj, aŭ denove la bato de l' koro? “Kiu estas?” — mi softe elbalbutis. Ĉu denove? retenata rido? Aŭ la folioj susuris? aŭ suspiro tutproksima? Mi ektimis… “Kiu estas?” — mi ripetis eĉ pli softe.

La aero pormomente ekturbulis, en la ĉielo ekbrilis fajra strieto: stelo trakuris. “Zinaida” — mi volis demandi, sed la vorto mortis surlipe. Kaj subite la tuta ĉirkaŭo profunde ekmutis, kiel ofte okazas noktomeze… Eĉ lokustoj ĉesis grinci inter la arboj, nur ie fenestro klakis. Mi iom staris kaj revenis en mian ĉambron, al mia frostiĝinta lito. Mi sentis strangan emocion: kvazaŭ mi venus al rendevuo kaj restus sola kaj preterirus fremdan feliĉon.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:36:38
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
19
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 17En la sekva tago mi vidis Zinaidan nur okulrande, ŝi kun la princino ien veturis per fiakro. Tamen mi vidis Luŝin'on, kiu apenaŭ degnis saluti al mi kaj Malevskij. La juna grafo vidigis la dentojn per rideto kaj amike ekkonversis kun mi. El inter la frekventuloj de la dometo nur li sukcesis hejmiĝi ĉe ni kaj ekplaĉis al la patrino. La patro ne ŝatis lin kaj traktis lin kun ofenda ĝentilo.

Ah, monsieur le page! — komencis Malevskij, — mi tre ĝojas vin renkonti. Kion faras via plejbela reĝino?

Lia freŝa, bela vizaĝo tiel naŭzis min tiumomente — kaj li rigardis min tiel moleste-ludeme — ke mi tute ne respondis al li.

— Ĉu vi plu paŭtas? — li daŭrigis. — Vane. Ja ne estas mi, kiu promociis vin paĝio, kaj precipe la reĝinoj havas paĝiojn. Sed permesu rimarkigi, ke vi malzorge plenumas vian taskon.

— Ĉu?

— La paĝioj devas ĉiami ĉe la regantinoj; la paĝioj devas scii kion tiuj faras; ili devas observi tiujn — li aldonis per pli softa voĉo — tage kaj nokte.

— Kion vi volas diri?

— Kion mi volas diri? Ŝajnas, ke mi klare esprimas min. Tage kaj nokte. Nu, tage oni povas fuŝe servi; tage lumas kaj homoj multas, sed nokte — jen kiam oni atendu la peston. Mi ŝatus konsili, ke vi maldormu nokte, kaj observu, plenforte observu. Memoru, en la ĝardeno, nokte, ĉe l' fontano, tie oni devas deĵori. Vi poste dankos min.

Malevskij ekridis kaj montris al mi sian dorson. Li, kredeble, ne opiniis siajn vortojn tro gravaj; li havis la reputacion de brila mistifikisto kaj famis pro sia povo dupigi la homojn en maskobaloj, kion premisis lia senkonscia mensogemo plene saturanta lin… Li volis nur moketi min, sed ĉiu lia vorto kvazaŭ veneno fluis tra miaj vejnoj. La sango atakis mian kapon. “Ha! Tiel! — mi diris al mi mem. — Bone! Do, mi ne senkaŭze estis logita en la ĝardenon! Ne estos tiel!” — mi laŭte kriis, kvankam mi ne sciis, kio ne devas tieli. “Ĉu mem Malevskij bonvenos en la ĝardenon, — mi estis rezonanta (li eble elbabilis la sekreton; por tio lia insolento sufiĉas), — ĉu iu alia (la barilo de nia ĝardeno ja tre malaltas, kaj oni povas senpene transgrimpi ĝin), — sed ne plej mielan farton havos la ul' de mi kaptota! Al neniu mi konsilus tiam renkontiĝi kun mi. Mi pruvos al la tuta mondo, ankaŭ al ŝi, la perfidulino (mi ver-vere nomis ŝin perfidulino), ke mi scias venĝi!”

Mi revenis en mian ĉambron, prenis el la skribotabla tirkesto la tiel nomatan “anglan” tranĉilon, fingre ekzamenis la klingon kaj kun frida atentema rezoluto ŝovis la tranĉilon en la poŝon, kvazaŭ tiajn aferojn mi farus ofte kaj senskrupule. Mia koro malice leviĝis kaj restis rigida. Mi ĝis la nokto restis kun kunŝovitaj brovoj kaj fermita buŝo. Mi ofte promenis tien kaj reen, premante en la poŝo la varmiĝintan tranĉilon kaj anticipe preparadis min al la terura io. Tiuj novaj sentoj, ne pli frue spertitaj, tiom akaparis kaj distris min, ke pri mem Zinaida mi apenaŭ memoris. Min ĉiam halucinis: Aleko, la juna cigano — “Juna belul', kienas vi? — Kuŝu…”, kaj poste: “Vidu, la sango vin aspergis!.. Ho, kio estis?..” — “Bagatel'!” Kun feroca rideto mi ripetis tiun “Bagatel'!” La patro mankis hejme, sed la panjo, kiu de kelka tempo aspektis iom incitita, ŝi atentis mian fatalan aspekton kaj diris al mi ĉe l' vespermanĝo: “Kial vi paŭtas kiel ofendita bubo?” Mi respondis al ŝi per indulga rideto kaj pensis: “Se ili scius!” La horloĝo gongis dek unu fojojn; mi reiris en mian ĉambron kaj sen demeti la vestojn atendis la noktomezon; fine la horloĝo gongis ankaŭ ĝin. “La tempo venis” — mi flustris tradente, komplete butonumis min, eĉ refaldis la manikojn kaj eliris ĝardenen.

Jam pli frue mi elektis la gardolokon rande de l' ĝardeno, kie la barilo, disiganta nian terenon disde la Zasekina, venas al la komuna muro. Tie, starante sub malaltaj densaj branĉoj de soleca abio mi vidis la ĉirkaŭaĵon tiom bone, kiom permesis la nokta obskuro. Apude zigzagis pado, kiu ĉiam ŝajnis al mi mistera; ĝi serpentumis sub la barilo konservanta ĉi loke la spurojn de la transirantaj piedoj, kaj kondukis al la ronda pavilono formita el densaj akacioj. Mi atingis la abion, apogis min ĉe la trunko kaj komencis la deĵoron.

La nokto estis kvieta samkiel hieraŭ, sed la nuboj sur la ĉielo malpli multis — la konturoj de la arbustoj, eĉ tiuj de altaj floroj, videblis pli klare. La unuaj momentoj de la atendo estis lacigaj, preskaŭ timigaj. Mi jam firme decidis agi, nur cerbumis, kiel mi agu. Ĉu tondri: “Kien vi iras? Halt! diru — aliel morto!” — aŭ simple murdi… Ĉiu sono, susuro kaj flustro ŝajnis al mi grava kaj neordinara. Mi pretiĝis… Klinis min antaŭen… Sed pasis duona horo, unu horo, kaj mia sango kvietiĝis, fariĝis malvarma. La konscio, ke mi faras tion vane, aperas iom ridinda, ke Malevskij nur ŝercis — tiu konscio komencis penetri en mian animon. Mi forlasis mian kaŝejon kaj trairis la tutan ĝardenon. Kvazaŭ spite al mi, eĉ brueto nenie aŭdiĝis; ĉio dormis; eĉ nia hundo volviĝinta ĉe l' pordeto kvazaŭ pufo, eĉ ĝi spektis sonĝojn.

Mi grimpis sur la ruiniĝintan oranĝerion, ekvidis antaŭ mi vastan kamparon, rememoris pri la renkontoj kun Zinaida kaj enpensiĝis…

Mi ektremis… Mi ŝajnis aŭdi knaron de apertata pordo, poste facilan krakon de frakasita branĉo. Mi dusalte malleviĝis de sur la ruinaĵo kaj rigidiĝis. Rapidaj, facilaj, sed atentaj paŝoj klare sonis en la ĝardeno. Ili estis proksimiĝantaj al mi. “Jen, li… Jen, li, finfine!” — fulmis en mia koro.

Mi konvulsie elpoŝigis la tranĉilon, konvulsie malfermis ĝin — iuj ruĝaj fajreroj karuselis antaŭ miaj okuloj.

Pro timo kaj malico hirtiĝis la haroj sur la kapo… La paŝoj direktiĝis ekzakte al mi — mi fleksiĝis kaj treniĝis renkonte al ili… Aperis iu viro… Dio mia! La patro!

Mi tuj rekonis lin, kvankam li estis kovrita per malhela mantelo kaj tiris la ĉapon sur la vizaĝon. Fingropinte li preteris. Ne rimarkis min, kvankam nenio min ŝirmis, sed mi tiom kurbiĝis kaj ŝrumpis, ke ŝajnis kvazaŭ mi sterniĝus surtere. La ĵaluza, murdonta Otelo subite transformiĝis en lernanton… Mi tiom timis la surprizan aperon de l'patro, ke komence eĉ ne rimarkis de kie li iris kaj kien li vanuis. Tiam mi nur rektiĝis kaj pensis: “Por kio la patro nokte paŝadas tra la ĝardeno?” — kaj denove ĉio silentiĝis. Pro la timo mi ellasis la tranĉilon sur la herbojn, sed eĉ ne serĉis ĝin. Mi tre hontis. Tuj mi rektiĝis. Tamen, revenonte hejmen mi venis al mia subsambuka benketo kaj ĵetis la rigardon al la fenestro de dormoĉambro de Zinaida. La etaj fenestraj vitroj, iom konveksaj, malhele bluis en la pala lumo de la nokta ĉielo. Subite, la koloro komencis ŝanĝiĝi… Postvitre — mi vidis, klare vidis — diskrete kaj kviete malleviĝis blanka kurteno, ĝi atingis la fenestrobreton kaj restis senmova.

— Kion ĝi signifas? — mi diris preskaŭ plenvoĉe, preskaŭ nevole, kiam mi denove troviĝis en mia ĉambro. — Sonĝo, hazardo, aŭ… La supozoj, kiuj neatendite inundis mian kapon, estis tiom novaj kaj strangaj, ke mi ne kuraĝis pripensi ilin.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:36:56
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
20
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
ĈAPITRO 18Matene mi vekiĝis kun kapdoloro. La hieraŭaj emocioj vanuis. Ilin anstataŭis peza perplekso, kaj iu malĝojo, ĝis nun nekonata — kvazaŭ io mortus en mi.

— Kial vi aspektas kiel kuniklo el kiu oni forprenis duonon da cerbo? — diris Luŝin, renkontinta min.

Ĉe la matenmanĝo mi kaŝe pafis rigardojn jen al la patro, jen al la panjo; li trankvilis, kiel ĉiam; ŝi, kiel ĉiam, interne brulis.

Mi atendis, ke la patro almenaŭ alparolu min amike, kiel li foj-foje faris… Sed li eĉ ne degnis regali min per la ordinara frida kareso. “Ĉu mi ĉion rakontu al Zinaida?.. — mi pensis — ja nun ne gravas, inter ni ĉio estas finita”. Mi direktiĝis al ŝi, sed ne nur diris nenion pri la okazaĵo, sed eĉ ne konversis kun ŝi. Al la princino venis el Peterburgo por ferii ŝia filo, dekdujara kadeto, Zinaida tuj komisiis al mi la prizorgadon.

— Jen, por vi, — ŝi diris, — mia kara Volodja (ŝi unuafoje tiel karese min nomis), kamarado. Ankaŭ li estas Volodja. Bonvolu ami lin; li estas dume iom sovaĝa, sed bonkora. Montru al li Neskuĉnoje, promenu kun li kaj protektu lin. Vi ja faros tion, ĉu ne? ja vi estas tiel bona!

Ŝi tenere metis la manojn sur miajn ŝultrojn, kaj mi tute perdis la kapon. La veno de tiu knabo, knabigis ankaŭ min. Mi silente pririgardis la kadeton, dum tiu same mute gapis min. Zinaida ridis kaj puŝis nin unu al la alia.

— Nu, brakumu vin reciproke, infanoj.

Ni brakumis.

— Ĉu vi volas, ke mi konduku vin en la ĝardenon? — mi demandis la kadeton.

— Bonvolu, — li respondis per la raŭka voĉo, ĝuste kadeta.

Zinaida denove ridis… Mi rimarkis, ke ankoraŭ neniam ŝi havis tiel belajn kolorojn de l' vizaĝo. Mi kaj la kadeto ekiris. En nia ĝardeno staris malnova balancilo. Mi sidigis lin sur la mincan tabulon kaj ekbalancis. Li sidis senmova en sia nova dikdrapa uniformo kun vastaj oraj pasamentoj kaj firme tenis la ŝnurojn.

— Ja malbutonumu la kolumon, — mi konsilis al li.

— Ne gravas; ni kutimas, — li diris kaj tusetis.

Li similis al la fratino, precipe la okuloj similigis ŝin. Komplezi lin estis agrable por mi, sed la sama doloriga tristo plu ronĝis mian koron. “Nun mi ĝuste fariĝis infano, — mi pensis — sed hieraŭ…” Mi rememoris, kie mi perdis la tranĉilon, kaj retrovis ĝin. La knabo elpetis ĝin, plukis iun kanon, faris per la tranĉilo ŝalmon kaj ekfajfis. Ankaŭ mi — Otelo — fajfetis.

Sed vespere, kiel ploregis tiu Otelo ĉe la sino de Zinaida, kiam ŝi trovinte min en ĝardena rando demandis pri la kaŭzo de mia tristo. Mi eklarmis tiel arde, ke ŝi eĉ ektimis.

— Kio, kio okazis al vi, Volodja? — ŝi ripetadis kaj, vidante ke mi restas senresponda kaj daŭre ploranta, ŝi ekvolis kisi mian larmozan vizaĝon.

Sed mi deturnis la vizaĝon kaj singulte flustris:

— Mi scias ĉion; kial vi ludis per mi?.. Por kio vi bezonas mian amon?

— Mi kulpas, Volodja… — ŝi prononcis. — Aĥ, tre kulpas. Kiom multas en mi malico, pekoj kaj obskuro… Sed nun mi ne ludas per vi, mi vin amas — vi eĉ ne scias kial kaj kiel … Tamen kion do vi scias?

Kion mi povus respondi? Ŝi staris antaŭ mi kaj rigardis min, kaj mi komplete estis ŝia, de la kap' ĝis la piedoj, kiam ŝi tiel rigardis… Post kvarona horo ni jam tuŝludis; mi ne plu ploris, nur ridis, kvankam la pufiĝintaj palpebroj pro la rido gutigis larmojn. Anstataŭ kravato ĉirkaŭ mia kolo estis nodigita rubando de Zinaida, kaj mi jubile kriis pro la ĝojo, kiam mi sukcesis kapti ŝin je la talio. Ŝi faris el mi ĉion, kion ŝi volis.

ip地址已设置保密
2009/3/4 21:37:13

 25   10   2/3页   首页   1   2   3   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询