Ekzercaro de fundamento (5)
§ 8.
La patro estas bona. - Jen kuŝas la ĉapelo de la patro. - Diru al la patro, ke mi estas diligenta. - Mi amas la patron. - Venu kune kun la patro. - La filo staras apud la patro. - La mano de Johano estas pura. - Mi konas Johanon. - Ludoviko, donu al mi panon. - Mi manĝas per la buŝo kaj flaras per la nazo. - Antaŭ la domo staras arbo. - La patro estas en la ĉambro.
bona 好的,善良的
ĉapelo 帽子
diri 说
ke 连接词(后面接宾语从句等)
diligente 努力地,勤勉地
ami 爱
veni 来
kune 在一起
filo 儿子
stari 站
apud 在……旁边
pura 干净的,纯洁的
koni 认识
pano 面包
manĝi 吃
per 凭借,用
buŝo 嘴
flari 嗅,闻
nazo 鼻子
antaŭ 在……前
domo 房子
arbo 树
ĉambro 房间