§ 10.
Papero estas blanka. - Blanka papero kuŝas sur la tablo. - La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo. - Jen estas la kajero de la juna fraŭlino. - La patro donis al mi dolĉan pomon. - Rakontu al mia juna amiko belan historion. - Mi ne amas obstinajn homojn. - Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! - Bonan matenon! - Ĝojan feston! (mi deziras al vi). - Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ). - Sur la ĉielo staras la bela suno. - En la tago ni vidas la helan sunon,, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. - La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka. - Lakto estas pli nutra, ol vino. - Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. - Mi estas tiel forta, kiel vi. - El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
papero 纸
blanka 白色的
kajero 笔记本
juna 年轻的
fraŭlo 未婚男子
in 表示“女性”的词尾,如 patro 父亲 —— patrino 母亲
(fraŭlino 未婚女子,小姐).
dolĉa 甜的
rakonti 讲述
mia 我的
amiko 朋友
bela 美丽的
historio 历史,故事
obstina 顽强的,顽固的
deziri 祝愿
vi 你,你们
tago 日子,一天
sinjoro 先生
mateno 早晨
ĝoji 高兴
festi 庆祝
kia 怎样的
hodiaŭ 今天
en 在……里
hela 明亮的
nokto 夜,晚上
pala 苍白的
luno 月亮
stelo 星星
neĝo 雪
pli 更
lakto 奶
nutri 喂,养
ol 比
vino 葡萄酒
havi 有
freŝa 新鲜的
erari 出错误,犯错误
mal 表示与词根含义相反的前缀
el 从……出来
ĉiu 每,每一个
(ĉiuj 所有的).
plej 最
tiel 那样
kiel 像,如像
si 他,她,它(反身代词)
saĝa 聪明的