§ 13.
La feino (Daŭrigo).
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.
daŭri 继续
ig (后缀)使……,如 pura - purigi 使……干净
ordinara 一般的,通常的
persono 人,个人
tiu 那,那个
ĉi 表示近称“这”, 如 tiu(那个) - tiu ĉi (这个) tie (那里) - tie ĉi (这里)
varma 热的
eg (后缀)表示“大、强" 如:varma (热的) - varmega (极热的); pordo (门) - pordego (大门)
sama 相同的,同样的
tempo 时间
teruro 恐怖,恐惧
kontraŭ 对……,面对……,向……
devi 应该
kuiri 烹调
ej (后缀)表示”场所“,如:preĝi (祈祷) - preĝejo (教堂); kuiri (烹调) - kuirejo (厨房)
labori 工作,劳动
ad (后缀)表示”动作的持续)如: pafo 一发(指枪) - pafado (射击)
sen 无,没有
ĉesi 停止
inter 在……之间
afero 事情
feliĉa 幸福的
fojo 次,回
ĉerpi 舀(水等),取
tre 非常,极
proksima 近的
loko 地方
n (语法结尾)表示“对象”、“动向”等。
kruĉo 壶